La Karavano



de Wilhelm Hauff



el germana lingvo tradukis
J. W. Eggleton



Dua Eldono


1921




TABELO DE ENHAVO.

Antaŭparolo
La Karavano
   La Historio pri Kalifo Cikonio
   La Historio pri la Fantomŝipo
   La Historio pri la Dehakita Mano
   La Savo de Fatme
   La Historio pri Malgranda Muk
   La Fabelo pri la Falsa Princo

ANTAŬPAROLO.


Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "Schwäbischer Dichterkreis" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la aŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al sia ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri Mil kaj unu Noktoj; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia Lichtenstein, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Württemberg).

Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. Morgenrot (matenruĝo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.

Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la sola Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de The British Esperantist — kie, sub la titolo "Fabeloj," La Karavano jam aperis — pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj paĝoj.

J. W. Eggleton.

Haubinda (Germanujo),
   la 28an de Aprilo, 1910.

LA KARAVANO.

Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.

Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, — ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn lancojn, pro timo pri ia atako.

"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?"

La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.

"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la rajdanto.

"Al unu sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro."

"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.

"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron."

La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ, "Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, — plejparte grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.

Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto la ĉefgardiston.

Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro."

La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruĥ," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni."

Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon.

"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo, jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?"

La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon."

"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."

"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon."

La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo, forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu do la historion pri Kalifo Cikonio."

La Historio pri Kalifo Cikonio.

I.

Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Ĥasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje, kiam plaĉis al li la gusto de l' trinkaĵo, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ĝuste tial vizitis lin ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaŭ en ĉi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre enpensiĝan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon, grandveziro?"

La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antaŭ sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ĉu mi faras mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj."

La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa kaj ĉifone vestita. Li portis keston, en kiu troviĝis ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas komercaĵoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.

"Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion."

La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo enhavas. Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu povas ĝin deĉifri.

"Favora mia estro!" respondis ĉi tiu; "apud la granda moskeo loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn."

Baldaŭ aperis la saĝa Selim.

"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laŭdire, tre saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi povas ĝin legi. Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Saĝa."

Selim sin klinis kaj diris: "Efektiviĝu via volo, sinjoro!"

Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi ne estas latinaĵo."

"Diru, kion ĝi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinaĵo ĝi estas."

Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu skatoleto kaj diros: Mutabor, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto."

Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan aĉeton ni faris, Mansor. Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos besto! Morgaŭ matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."

II.

En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj ĝardenoj de l' kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon. Fine la veziro proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado.

La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen.

"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do fariĝus cikonioj?"

"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antaŭe pripensu, kiamaniere oni rehomiĝas. — Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte orienten kaj dirinte Mutabor, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos."

Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis: Mutabor!

Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fariĝis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.

"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto," parolis la kalifo, post longedaŭra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."

"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie."

Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ĝi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: —

"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"

"Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek'. Mi ĵus serĉis mian matenmanĝeton. Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ kvaroneton de lacerto?"

"Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome."

Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj. Sed kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaŭ ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis ŝerco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ kantintaj!"

Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian timon.

"Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas reveni.

"Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe: Mu —, Mu —, Mu —."

Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu —, Mu —, ĉiu memoro pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis — cikonioj!

III.

Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo. El sia cikonia haŭto ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo? Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion?

Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandaĵoj. Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.

En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo; ĉirkaŭis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj ĉiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis:

"Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi. Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorĉo malplenumiĝos."

Ili leviĝis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laŭ la direkto de Medina.

Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj ankoraŭ malmulte sin ekzercadis.

"Ho ve!" ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperiĝis, kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto."

Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi donus rifuĝejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj, serĉante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.

"Granda sinjoro," li diris mallaŭte, "estas ja, mi scias, malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj ĝemegojn."

Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antaŭen en malluman koridoron. Li alvenis baldaŭ al pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado. Li puŝe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn. Sed kiam ŝi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l' du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo araba:

"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antaŭsigno de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj venos al mi granda feliĉo."

Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:

"Strigino! Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi aŭdos nian historion."

La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias.

IV.

Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris:

"Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli malfeliĉa, ol vi. Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa. Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la ŝtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alŝteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo: 'Ĉi tie vi restu, malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra formo. Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malĝoja, mi vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj eĉ de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo."

La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro.

La kalifo estis, dum la rakontado de l' reĝidino, profundiĝinta en medito.

"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfeliĉo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de ĉi tiu enigmo?"

La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antaŭsenton, kiel vi; ĉar foje, en mia plej juna aĝo, antaŭdiris al mi saĝa virino, ke cikonio alportos al mi grandan feliĉon. Eble mi scias ankaŭ, kiel ni povos nin savi."

La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo ŝi pensas.

"La sorĉisto, kiu nin ambaŭ malfeliĉigis," diris ŝi, "venas ĉiumonate unu fojon en ĉi tiun ruinon. Ne malproksime de ĉi tiu ĉambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subaŭskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn faraĵojn. Eble li tiam elparolos la sorĉvorton, kiun vi forgesis."

"Kara mia reĝidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la ĉambrego?"

La strigino momenton silentis; poste ŝi parolis: "Ne malplaĉu al vi mia peto! Nur laŭ unu kondiĉo mi povos plenumi vian deziron."

"Parolu, parolu!" kriis Ĥasid. "Ordonu! Ĉian kondiĉon mi akceptos."

"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos fariĝi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."

La propono ŝajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.

"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi — vi ja povas bone ŝin preni."

"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandaĝulo, kaj vi, kontraŭe, ankoraŭ juna kaj fraŭla; vi do povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reĝidino."

"Ĝuste jen estas!" ekĝemis la kalifo, melankolie mallevante la flugilojn. "De kie vi scias, ke ŝi estas juna kaj bela? Jen kion mi nomas: 'Aĉeti katon en fermita sako'!"

Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine konvinkiĝinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edziĝi kun la strigino, la kalifo mem decidiĝis plenumi la kondiĉon. Granda estis la ĝojo de l' strigino. Ŝi konfesis, ke ili ne povus veni en pli oportuna tempo, ĉar jam en ĉi tiu nokto verŝajne kunvenos la sorĉistoj.

Kune kun la cikonioj ŝi forlasis la ĉambron, por konduki ilin en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, renkonte al ili, tra duone ruiniĝinta muro, elradiis hela lumo. Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni absolute senbrue. Tra la truo, antaŭ kiu ili staris, ili povis superrigardi grandan salonon. Ĝi estis ĉirkaŭita de kolonoj kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstataŭis la tagan lumon. En la mezo de l' ĉambrego staris ronda tablo, ŝarĝita per multaj elektitaj manĝaĵoj. Ĉirkaŭ la tablo etendiĝis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj ĉi la cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la sorĉpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej novajn faraĵojn. Li do rakontis interalie la historion pri la kalifo kaj lia veziro.

"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorĉisto.

"Tre malfacilan latinan vorton: Mutabor."

V.

Aŭdinte tion ĉe sia murtruo, la cikonioj preskaŭ senkonsciiĝis de ĝojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaŭ povis ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortuŝita, al la strigino:

"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por ni."

Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn longajn kolojn al la suno, kiu ĵus leviĝis malantaŭ la montoj; Mutabor, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis reŝanĝitaj. Ĝojegante pro la retrovita vivo, ĉirkaŭprenis sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis ĉirkaŭen? Bela sinjorino, brilege vestita, staris antaŭ ili. Ridetante, ŝi donis al la kalifo la manon. "Ĉu vi ne rekonas plu vian striginon?" ŝi diris. Estis ŝi! Tiagrade ĉarmis la kalifon ŝiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda feliĉo, ke li fariĝis cikonio.

Nun ili ĉiuj ekvojaĝis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaŭ sian monujon. Li do aĉetis en la plej proksima vilaĝo ĉion, kion ili bezonis por la vojaĝo; kaj baldaŭ ili atingis la pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ĝojis la popolo, rehavante sian amatan estron.

Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorĉiston kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman ruinan ĉambron, kie loĝis iam la reĝidino, kiel strigino, kaj tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, ĉu li volas morti aŭ enflari. Kiam li elektis tion ĉi lastan, la grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La kalifo ordonis enfermi lin en fera kaĝo, kiun oni starigis en la ĝardeno de l' palaco.

Longe kaj feliĉe vivis Kalifo Ĥasid kun sia edzino, la reĝidino. Liaj plej feliĉaj horoj estis ĉiam tiuj, en kiuj la grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj kruroj, li marŝadis tra la ĉambro, blekadis, svingadis la brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu —, Mu —." Al Sinjorino Kalifedzino kaj ŝiaj infanoj ĉi tiu prezentado faris ĉiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis ĉesi blekadi kaj kliniĝadi kaj kriadi, "Mu —, Mu —," la veziro, ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni pridiskutadis ĉe la pordo de Reĝidino Strigino.

Kiam Selim Baruĥ finis sian rakonton, la komercistoj esprimis grandan kontentiĝon pri lia historio. "Efektive, forpasis nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disŝovante la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; ni do povus bone daŭrigi nian vojaĝon." Liaj kunvojaĝantoj konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marŝordo.

Preskaŭ la tutan nokton ili rajdis antaŭen; ĉar brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refreŝigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kuŝiĝis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazaŭ pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en ĉiuj rilatoj oni servis lin, kvazaŭ li estus hejme. Jam komenciĝis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree leviĝis; kaj unuanime ili decidis resti ĉi tie ĝis la vespero. Post komuna tagmanĝo, ili denove pliproksimiĝis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej aĝa kaj diris:

"Selim Baruĥ agrabligis por ni la hieraŭan posttagmezon; nu, Aĥmet, ĉu ankaŭ vi rakontus al ni ion, aŭ okazintaĵon el via longa vivo, kiu sendube estas riĉa je aventuroj, aŭ iun belan fabelon?"

Aĥmet silentis dum kelka tempo, kvazaŭ sendecida, ĉu li diros tion aŭ alion; fine li parolis:

"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum ĉi tiu vojaĝo, kaj ankaŭ Selim meritas mian konfidon. Propran travivitaĵon mi do sciigos al vi, — ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis."

La Historio pri la Fantomŝipo.

Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malriĉa nek riĉa, — unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis. Sed ĉi tiu malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo. Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto.

Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de Balsoro. La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon. Lia vizaĝo malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antaŭen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis antaŭe. Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, — pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo. La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala.

"Mia ŝipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"

Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.

"Ĉu vi ĝin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!"

La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo, surteriĝis la ŝipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed ĉe la unua apero de l' matena ruĝo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunŝipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia ŝipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la ŝipestron. Al mi inspiris tiu ŝipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l' ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l' ŝipo, sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon.

De la antaŭa parto de l' ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante ĝin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la ŝipo la silento. Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la pli juna, antaŭe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon! Sango ruĝigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis ĉirkaŭe. Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: ankaŭ li estis senviva. Teruro malakcelis miajn paŝojn; apenaŭ mi kuraĝis spiri. Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo. Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen. Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin montru, io eĉ pli terurega. Sed ĉio restis neŝanĝita. Longe kaj larĝe nenio vivanta, — nur ni kaj la senlima oceano. Ni eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis esprimi siajn pensojn.

"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "teruraĵo okazis ĉi tie. Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj."

Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo. Ni staris ĉe la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi aŭskultis: nenio aŭdebla! Mi malfermis. La ĉambro prezentis ĥaosan aspekton. Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro ĉirkaŭkuŝis intermiksite. Nenio en ordo. La ŝipanaro, aŭ almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe. Ni iris antaŭen de ĉambro al ĉambro, de apartamento al apartamento. Ĉie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ĝojegigis min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas ankoraŭ tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo.

Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin ĵeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaŭ enradikitaj, ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj. Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron. En malĝoja meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon. Je la noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke, kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone aŭdis la maron frapadi la flankon de l' ŝipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis aŭdi voĉojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis leviĝi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn. La voĉoj fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis aŭdi la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas. Sed iom post iom mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon. Mirigita, mi ĉirkaŭrigardis. Ventego, ŝipo, mortintoj, — ĉio, kion mi aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ. Senmove kuŝis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan serviston. Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.

"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kuŝi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraŭ unu nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo."

Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis:

"Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la ŝtuparon pezaj paŝoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante ĉe lia flanko."

Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn. Ŝipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundiĝis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj. Li certigis ankaŭ, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano. La propono de l' maljunulo tre plaĉis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun ni decidis retiriĝi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion farinte, ni atendis la teruraĵojn de l' nokto.

Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemiĝis. Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis. Subite fariĝis supre granda movado. Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l' kajuto. Tion aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj:

"Ĉu vi el aero venis,
   Aŭ en tomb' malluma dormis,
Aŭ vin mara fundo tenis,
   Aŭ infera fajr' vin formis,—
Granda Allaho ordonas al vi:
Ĉiuj fantomoj obeas al li."

Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegiĝis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan. La kapitano, — estis ja klarerekoneble li, — havis palan vizaĝon, grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute ne rigardi al la kaŝanta nin pordo. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laŭte, preskaŭ kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron. Sovaĝe ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis. Sur la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite — profunda silento! Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis rigidaj kiel ligno.

Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj. Ĝi veturadis ĉiam orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero. Sed, eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko. Ĉi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia ĉambreto la sekvon. Ĉi tiun fojon la fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan.

Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni veturadis laŭlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan. Kun granda peno ni ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordiĝis. Ĉe la urba pordego ni informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo. Mi ankaŭ serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej.

En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi serĉas la saĝan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo. Li respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo, sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas. Al mi, li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l' Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.

Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin teren. Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere ĉiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surŝipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de ĉi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte ĉi tion, la sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj superŝutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj.

"Kiu kondukis min ĉi tien?" parolis li, laŭŝajne reakirinte kelkagrade la fortojn.

Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimiĝis.

"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedaŭraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita ĉiunokte reeniri en ĝin. Sed nun fine mia kapo ektuŝis la teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj."

Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato, kaj li parolis:

"Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis en Alĝero. Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al la marrabado. Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun fikomercon, mi enŝipigis en Zante'o derviŝon, kiu deziris vojaĝi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos teren nian kapon. La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumiĝis liaj vortoj. Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis kontraŭ mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia ŝipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaŭ estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; ĉar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ĝojo ni ĉiam veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kuŝigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia dankemo."

Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en polvon. Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon. Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn, kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' fama vojaĝanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Ĉiukvinjare mi vojaĝis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon.

En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen. Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan ŝercrakonton. Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke ĝi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj. Sed Zaleŭkos estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malĝojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas volonte, eĉ se li estas alikredano."

La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia seriozeco.

Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, ĉar Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion pri la dehakita mano."

La Historio pri la Dehakita Mano.

Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano1 ĉe La Porto,2 kaj, krom tio, profite komercis silkajn ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.

En nian domon venadis multe da Frankoj.3 Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:

"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo. Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega bezono."

Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj, eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu.

La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron, kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj junuloj.

Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis ĝin.

Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos. Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.

Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.4 Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo Santa Croce (santa kroĉe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun altano.5 Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.

Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata Ponte vecchio (ponte vékkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro.

Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al Ponte vecchio. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie. Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:

"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas vin servi?"

La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"

Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris:

"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu, ĉu vi bone intencas al mi."

Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.

Ĉe tio, ekregis min la kolero.

"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?"

Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni la ŝlosilon de l' stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn, preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio farebla!" Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron, ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.

Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon; sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis, ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel valoregan kaj delikatan.

Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata horo al Ponte vecchio: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon. La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon.

Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al Ponte vecchio. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ. "Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!"

Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"

"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed, laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li vidu ŝin ankoraŭ unu fojon."

Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage; sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin propramane.

Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono.

En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.

Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis. Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!

Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis homo tre babilema.

"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?"

Mi ŝajnigis scii nenion.

"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi."

Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron. Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.

Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj ĉi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.

Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l' salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo, leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la ruĝmantelulo.

Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon. Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la ekzekutista hakilo!

En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen — malfermiĝis la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas vin, Zaleŭkos?" diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Ĉu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante, kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortuŝita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia propra sango.

Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la aĉetinto de la domo.

Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfeliĉa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion plej bone aranĝita, — interalie, magazenon kun komercaĵoj pli belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka.

Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili priparoladis la historion.

La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al danĝero eĉ vian vivon?"

"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi."

"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon.

Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj.

Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.

"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete."

La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto."

"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto."

Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro, komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.

Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" — "Vi taksas mian arton pli alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ. "Per ĉi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco. Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto."

La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.

Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenaĵo, ili ekforiris pluen.

La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. — Mia patro estis kadio6 en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore bonigis."

La Savo de Fatme.

Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman aĝon. La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato aranĝis feston. Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Ĝis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Ĉirkaŭremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien — kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimiĝis la alia boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu ĉi renversiĝis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon.

Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo, sed plie — tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de la malbeno de l' patro."

Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro.

Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde — tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino — Mustafa, plorante, adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.

Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Ŝajnis, ke jam nun plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturniĝis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis ĉirkaŭborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj voĉoj de viroj. Al mia frato ŝajnis, kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian vidiĝon. Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras ĉaseton," respondis ĉi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstataŭanto, sian lokon." — "Ne saĝe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "ĉar baldaŭ oni devos decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi."

La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontraŭulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermiĝis la pordo de l' tendo, kaj enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton.

"Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu, kiun oni nomis "la Forta." "Ĉu vi kredas, ke mi iam min lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?" kriis li, per terura voĉo, al la malgrandulo. Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.

Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La ĉefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: "Baŝao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ Orbasano." Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!" Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: "Jes, ja! Kaj mi ĵuras per la tombo de l' Profeto, ĝi estas la baŝao kaj neniu alia." — "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ, kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis mia malfeliĉa frato la kuraĝon. "Tio estas la malbeno de mia kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ĝi alpelas min al malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj vi, Zorajde!" — "Via ludaĉo nenion utilas al vi," diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso; "eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraŭ unu nokton, venu!"

Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antaŭenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. "Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono," diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo. Ŝajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la ĝusta?" li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi aludas la Baŝaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam ĉi tio estis farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno. "Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l' ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la tendo de l' rabisto.

Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn: ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita, li povos ilin ĉiujn perfidi.

Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li, ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi."

Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia alveno Mustafa surĉevaliĝis. Ili baldaŭ preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao, kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaŭ li devas morti. Mustafa ne kuraĝis ion kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun sendifekta haŭto.

Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiaŭi, kaj parolis: "Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antaŭtimon de l' morto, kaj mi ŝuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via vojaĝo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraŭ unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro.

Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet'on, la maljunan komerciston.

"Ne, se estas tiel," diris ĉi tiu, "volonte mi plibonigas mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via frato."

"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato, kaj ĉu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde'on."

"Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton," respondis Leza, "ĉar, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga."

Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj. Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta, riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-baŝao7 de l' kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.

Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, — konfuzo, kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, — venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, — por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, — havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizaĝo de l' Baŝao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.

Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon."

"Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. — "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Ĉar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Baŝao."

Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo.

Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran saviĝon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas tie trasalti. Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin trovis sur libera kamparo. Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn ĉevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ lin portis en urbon. Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun ĉi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja apenaŭ rekonis sin mem. Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi. Ŝakamankabudibaba aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' saĝa medicinisto. Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu. "Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn. Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voĉe legitaj ses nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eliĝis tra la muro. Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la ĉambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon."

Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la aperturo en la muro. Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis per malĝoja tono: "Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?" Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda ekĝemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Ŝi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo." Ĉe tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia fra