Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto

L.L. Zamenhof

A) ALFABETO

A a     B b     C c     Ĉ ĉ     D d     E e     F f
G h     Ĝ ĝ     H h     Ĥ ĥ     I i     J j     Ĵ ĵ
K k     L l     M m     N n     O o     P p     R r
S s     Ŝ ŝ     T t     U u     Ŭ ŭ     V v     Z z

Remarko. — Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

2. La substantivoj havas la finaĵon o. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finaĵon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per aldono de la finaĵo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj; la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz-e: la patr'o, al al patr'o, de la patr'o, la patr'o'n, por la patr'o, kun la patr'o, la patr'o'j, la patr'o'j'n, per la patr'o'j, por la patr'o'j.

3. La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. La vorto ol tradukiĝas per ol. Ekz-e: pli blank'a ol neĝ'o; mi hav'as la plej bel'a'n patr'in'o'n el ĉiu'j; mi hav'as la plej bon'a'n patr'in'o'n.

4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri 3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formata per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de ordaj numeraloj oni aldonas la finaĵon de la adjektivo; por la multiplikaj — la sufikson obl; por la frakciaj — on; por la kolektivaj — op; por la distribuaj — la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz-e: kvin'cent tri'dek tri (533); kvar'a, unu'a, du'a; unu'o, cent'o; sep'e, unu'e, du'e; tri'obl'a; kvar'on'o, du'on'o; du'op'e, kvar'op'e; po kvin.

5. Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, si, ni, ili, oni. La pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finaĵo adjektiva. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe la substantivoj. Ekz-e: mi'n, mi'a.

6. La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz-e: mi far'as, la patr'o far'as, ili far'as. Formoj de la Verbo:

a) La tempo prezenca akceptas la finaĵon as; ekz-e: mi far'as. b) La tempo preterita is: vi far'is, li far'is. c) La tempo futura os: ili far'os. ĉ) La modo kondicionala us: ŝi far'us. d) La modo volitiva u: far'u, ni far'u. e) La modo infinitiva i: far'i. f) La participo aktiva prezenca ant: far'ant'a, far'ant'e. g) La participo aktiva preterita int: far'int'a, far'int'e. ĝ) La participo aktiva futura ont: far'ont'a, far'ont'e. h) La participo pasiva prezenca at: far'at'a, far'at'e. ĥ) La participo pasiva preterita it: far'it'a, far'it'e. i) La participo pasiva futura ot: far'ot'a, far'ot'e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj la participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz-e: ŝi est'as am'at'a de ĉiuj; la pord'o est'as ferm'it'a.

7. La adverboj finiĝas per e. Gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj. Ekz-e: Mi'a frat'o pli bon'e kant'as ol mi.

8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

C) ĜENERALAJ REGULOJ

9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj, sed disigitaj per streketoj. La gramatikaj finaĵoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz-e: vapor'ŝip'o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finaĵo de la substantivo).

12. Se en frazo estas alia nega vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz-e: mi neniam vid'is, mi nenion vid'is.

13. Ĉe la demando "kien", la vortoj ricevas la finaĵon de la akuzativo. Ekz-e: kie vi est'as?, tie; kie'n vi ir'as?, tie'n, mi ir'as Pariz'o'n, London'o'n, Varsovi'o'n, dom'o'n.

14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome propozicion ni devas prent, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas; ekz-e: ĝoj'i je tio; rid'i je tio; unu'o je la patr'uj'o; mal'san'a je la okul'o'j. La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj kazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj kazoj nur la prepozicio je. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.

15. La tiel nomataj vortoj "fremdaj" t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz-e: tragedi'o, sed tragedi'a; teatr'o, sed teatr'a.

16. La finaĵo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo. Ekz-e: Ŝiller' anstataŭ Ŝiller'o; de l' mond'o anstataŭ de la mondo; dom' anstataŭ dom'o.