ANTAŬPAROLO.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la
estimata publiko, mi sentas la devon
antaŭ ĉio danki la legantan
publikon por la viva kunsento, kiun
ĝi montris por mia afero. La multaj
promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el
kiuj tre granda parto estas
subskribita "senkondiĉe", la
leteroj kun kuraĝigoj aŭ
konsiloj—ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia
profunda kredo je l' homaro min ne
trompis. La bona genio de l' homaro
vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la
laboro ĉiuhoma venas amasoj,
kiuj ordinare estas tiel
maldiligentaj por ĉia nova afero;
junaj kaj maljunaj, viroj kaj
virinoj—rapidas porti
ilian ŝtonon por la granda, grava
kaj utilega konstruo. Vivu l'
homaro, vivu la frateco de l'
popoloj, vivu eterne!
En mia unua verko mi diris, ke mian
laboron mi prezentas je l' tempo de unu
jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian
pasus la jaro, mi intencis eldoni
libreton, en kiu estus
analizitaj ĉiuj pensoj
esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte
tiujn, kiuj efektive estus
bonaj, mi donus al la lingvo la
finan formon, kaj post tio ĉi oni jam
povus komenci la eldonon de
plenaj vortaroj, libroj,
gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam
estus trairinta la juĝon de l'
tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj
malbonaĵoj, kiuj povus esti
trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu
homo,—estus jam pli aŭ malpli
forigitaj. Mi efektive intencis
silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l'
tago, kian eliris mia libreto, mi
komencis ricevi multon da leteroj
kun demandoj kaj kun petoj rapidigi
l' aferon. Respondi je ĉiu letero aparte
estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis
respondi publike je ĉiuj demandoj kaj
proponoj, ĉar tiel unu respondo povas
servi por multaj demandantoj.
Ĉiuj respondoj faros unu libron,
kiu prezentos daŭrigon de l' unua
libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus
la respondojn je ĉiuj demandoj
eldoni kune, en unu libro, mi devus tro
longe atendigi miajn
korespondantojn, dum tiu libro estos
preta kaj eldonita,—tiom pli, ke
konstante al mi venas novaj
demandoj; tial mi decidis eldoni la
libron kun la respondoj—per
apartaj kajeroj, kiuj estos
ellasataj en la daŭro de la tuta
jaro 1888 periode, kun intertempoj de
ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la
venonta. En tiuj ĉi kajeroj
ĉiuj demandoj estos
responditaj; je l' fino de l' jaro 1888
eliros la lasta kajero, kaj la "Dua
libro de l' lingvo internacia" estos
finita.
Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la
eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi
parolis: malgraŭ l' intenco, kiun mi
esprimis en mia unua verko, komenci la
eldonon de libroj ne pli frue ol
estos finita la juĝo de l' publiko je l'
lingvo proponita de mi,—de ĉiuj
flankoj venas postuloj, ke mi kiom
eble pli rapide eldonu ian
libron en la lingvo internacia, ke la
publiko povu koniĝi tiun ĉi
lingvon ĉiuflanke, ĝin
ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La
nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel
granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin
silente. Eldonante la "Duan
libron de l' lingvo internacia",
skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos
al la dezirantoj sufiĉe da materialo por
legi kaj la eblon tute bone
ellerni la lingvon; esceptinte la
tekston de l' libro, kiu jam per si mem
prezentos materialon por legi, en la libro
estos ankaŭ pecoj sistemaj, por
lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5–6 kajerojn,
en kiuj estos trovataj
respondoj je ĉiuj demandoj,
kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian
konstruon, ĝian estontecon,
kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel
plej rapide kaj plej certe vastigi
ĝian uzon en la mondo,—kaj
cetere. Kian la lasta kajero de l' libro
estos elirinta, tian por la leganto
nenio jam estos ne klara: la societo tian konos
la tutan animon de l' lingvo, ĝi tian
havos plenan vortaron kaj
povos tute libere uzi la
lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi
povas nun uzi ĉian riĉan kaj
prilaboritan vivantan
lingvon. La dependo de la lingvo de l'
volo aŭ de l' talento de mia propra
persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ
personaro—tute foriĝos. La
lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej
malgrandaj ĝiaj partoj. La
persono de l' aŭtoro tian tute foriros de
la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio
ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la
forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi
ĝin perdos,—l' afero tute ne
dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta
lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu ĉi
aŭ tiu persono.
Multaj kredeble balancas
senkrede la kapon, legante
miajn vortojn. Kiel tio estas
ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la
lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke
ĝi ne bezonus pli la laboron de l' aŭtoro? Ke
tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la
enkonduko de lingvo tutmonda, en la
tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj
fortiĝus kaj ricevus tian klaran,
neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne
bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas,
ke jam post la dua aŭ la tria kajero la
leganto vidos, ke mi ne fantazias.
La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun
mi intencas eldoni, li vidos iajn
mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis
estimi la aferojn ne laŭ ilia
praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la
mirindeco kaj nenatureco de
ilia nasko, estos kredeble
trompita en siaj esperoj, kian,
legante mian libron, li
renkontos en ĝi sole aferojn
simplajn kaj naturajn. Sed la
rezultatoj de tiuj ĉi
simplaĵoj estos, kiel laŭ mia
espero la leganto poste vidos kaj
konfesos, ke post la fino de l' jaro
a) la lingvo estos finita kaj
preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne
bezonos pli la laboron de l' aŭtoro, kaj, kiel
ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi
fariĝos tute sendependa de ia
aparta persono.
b) la lingvo estos pli aŭ malpli
senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam
estos trairinta la juĝon de l'
tuta mondo, kaj ĉiuj
malbonaĵoj, kiuj povus esti
trovitaj en tiu ĉi laboro de unu
persono, estos forigitaj per la
konsiloj de l' tuta mondo kune.
Legante la unuajn
kajerojn de mia libro, multaj
kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili
eble tie ne trovos respondojn je l'
demandoj, kiujn ili sendis; kaj
ĉar lia propra demando en la
okuloj de ĉiu estas la plej grava,
multaj kredeble ekkrios: "Kio li
parolas sole pri aferoj tute
sensignifaj, kaj pri l' aferoj
efektive gravaj li ne parolas eĉ unu
vorton!" La leganto oferu al mi iom da
atendemo, ĉar ĝis la fino de l' jaro
ĉiuj estos kontentigitaj.
Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aŭ alia
demando estos jam ŝajne finita kaj
liberigos la lokon por alia demando,
tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne
parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj
mi donos en la unuaj kajeroj sole
mian personan juĝon, sed
poste mi revenos al ili kaj donos la
decidon finan,
ricevitan per la juĝo de l'
publiko.
Pro la celoj de l' afero la libro ne estos
unu sistema verko—ĝi estos simple
mia interparolo kun l' amikoj de l'
lingvo internacia.
La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj.
Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun
venontan kajeron tuj, kian ĝi estos
preta kaj eliros el la presejo, tiu
sendu al mi la koston de l' venonta
kajero tuj post la ricevo de l'
antaŭiranta.
Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi
permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton,
kiun mi jam esprimis en mia unua verko:
ĉiu pene juĝu la aferon,
proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la
erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ
la plibonigojn, kiujn li
povas proponi. Se la leganto ne povis
ankoraŭ tute bone ekkoni mian
aferon el mia unua libreto, tiu ĉi
mia dua libro povigos lin post
kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj
ĉiuflanke. Ke mia afero venu al
dezirinda celo, estas necese ne
sole, ke la mondo diru sian
juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi
sciu la juĝon de l' mondo kaj
povu ĝin uzi por mia laboro.
Dissendante mian unuan
verkon al la redakcioj de l'
gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi
tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos
kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre
malmultaj plenumis mian
peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio
estis parolata pri mia afero, estas
por mi tute ne ebla. Tial mi petas la
legantojn de l' gazetoj
sendi al mi la numerojn, en kiuj ili
legis ion pri l' afero, proponita de mi,
kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian
koran dankon. Mi petas ĝin ne por
mi, sed pro l' afero.
Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo
kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi
esprimas ankoraŭ unu fojon mian
varmegan dankon al la publiko por la
helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi
esperas, ke la kunsento de l' publiko ne
malvarmiĝos, sed konstante kaj
senĉese kreskos, kaj post tre mallonga
tempo venos al celo la afero, je kiu
laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
I.
Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis
hodiaŭ aŭdis aŭ legis, en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam mi
devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj
tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus
fari ian premon sur la juĝo de l' publiko, kaj mi volus, ke la mondo
kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj
kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.
a) Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero.
Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da
malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la
aŭtoron, ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l' utileco kaj
la signifo de l' afero kaj decidigi la publikon labori por ĝi;
aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la
instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava
verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita
aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe
penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la
kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi
publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi
estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia
konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne
l' aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi
estas malbona—ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de
mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris,—mi ankoraŭ
parolos, sed en unu de la venontaj kajeroj; ĉar laŭ mi tiu
ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj
sole la rezultatoj.
b) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis
instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili
parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari
estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por
internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti
komprenata de personoj alinaciaj,—ili parolis pri la fiziologio
kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo,
ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne,—ili teorie parolis pri
leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron
kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli
praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj
Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l' mondo.
(La lingvo multe per tio ĉi perdus, fariĝinte tute ne
komprenebla; sed kion ĝi gajnus, esceptinte la sennecesan
instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)
c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone
mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel
ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute
ne komprenis, kaj skribante ekzemple "ensong, oprinc, in, o,
nmivid, is" (anstataŭ: "en sonĝ,o
princ,in,o,n mi vid,is"), ili rigardigis
iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"!
La projekton de l' tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj
senkondiĉa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas
proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia
fariĝu tutmonda,—ili prenis por la plej grava kaj
fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "ĉar dek
milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne
havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri
mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.
ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco
de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj
estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne
havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia afero estas por ili sufiĉa
vidigo, ke la afero estas "ridinda" kaj taŭgas por nenio.
Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn,
kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des
pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la
erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ
insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo
ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe
pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan
formon; mi ne parolas: "jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi
volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!" Ĉio bonigebla estos bonigata
per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti kreinto de l'
lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ
respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj
kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn
vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus
por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi
estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus
nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas
diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l'
publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre
grava por l' afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la
lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus
la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la
daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo;
sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe
analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan
formon, kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la
konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la
lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto
de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado
kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita,
mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun
mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l' publiko aŭ de ia
el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita
unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min
sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la
tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon,
mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l' sceno, kaj el
aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l' lingvo internacia,
kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos
preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l' proponoj,
sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l'
publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l'
jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo
estas preta.
II.
La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko,
ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l'
mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos
voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l'
voĉdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia,
anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom
voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da voĉoj povas esti
ricevita en la plej mallonga tempo.
Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli
malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin
montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu,
ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,—ke sur
la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj ... kion
l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la
voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu
miliono; "ĉar", ili diras, "danke la fantazian punkton de l'
voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie,
sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l'
rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda
je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen
ia atendo. Sendepende de l' iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos
eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La
voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj
per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke
preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi
aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,—ne
multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas:
profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj
estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo
internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian
venus al dek milionoj,—la afero pro tio ĉi tute ne estos
perdita.
Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' voĉdono estas
matematike ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon:
"se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe
ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole
je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage,—
tian la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por
eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!" La kalkulo ŝajne estas
tute prava kaj povas timigi ĉiun,— tamen se la skribinto de
tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi
estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj
promesoj, la libron de l' voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en
kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la
tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu
pli granda afero estas uzata divido de laboro, la skribinto
tute forgesis! Tiaj "timigaj" libroj estas eldonataj ĉiutage en
granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio
vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia
ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj
kosto egalas la elirontan libron de l' voĉoj, kaj laŭ la malfacileco
de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro
pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj
dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj
estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan
leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe unu
homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio,
kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.
Al ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton:
ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj
pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar "la aŭtoro eĉ scias, ke
ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa
ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn
leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto,
ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj
promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de
apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita
el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne
ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.
III.
La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti
praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la
signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj.
1.
Amiko venis (= unu el la amikoj
venis).—La amiko venis (= la
konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni
atendis).—Donu al mi
libron.—Donu al mi la libron,
kiun vi promesis al mi.—Tiu ĉi ĝardeno
estas amata loko de
birdoj.—La fenestro estas
amata loko de la birdoj (= niaj
birdoj).—La vorto "la" estas
nomata "artikulo"; ĝi estas uzata
tian, kian ni parolas pri objektoj
konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ
diri "l' ", se ĝi ne estos
malbonsone.—Se iu ne komprenas
bone la uzon de la artikulo, li povas
tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed
ne necesa.
2.
Jen estas la patro.—Mi aŭdas la
voĉon de la patro.—Mi ricevis
donacon de la patro.—Diru al la
patro, ke mi estas sana.—Ni iros al la
patro.—Karolo aĉetis por sia
kuzino horloĝeton kun tri
montrantoj.—Ni vidas per la
okuloj.—Rakontu al ni la
novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri
niaj malfeliĉaj
fratoj.—De kiu vi ĝin
aŭdis?—Mi pensas pri la sorto de mia
fratino, kaj mi kalkulas jam la
minutojn ĝis nia
revido.—Aŭgusto estas bona,
Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed
Ernestino estas la plej bona el ĉiuj
miaj gefratoj.—La
malgrandan filinon de mia
najbaro mi amas ne malpli ol mian
propran infanon; hodiaŭ mi aĉetis por
ŝi tre belan ludilon.
3.
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj
dudek kvar horoj faras unu
plentagon.—Mi loĝas en la tria
etaĝo.—Hodiaŭ estas la dek kvina
(tago) de Aprilo.—La dudeka de
Februaro estas la kvindek unua tago de l'
jaro.—Tiu ĉi rivero havas ducent
naŭdek kvar kilometrojn da
longo.—Georgo Vaŝingtono estis
naskita la dudek duan
Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro)
de l' jaro mil sepcent tridek
dua.—Sendu al mi prunte
dekduon da forketoj.—Tio
ĉi okazis antaŭ cent jaroj.—Mi
aĉetis du ŝrankojn kaj pagis por ili
cent frankojn.—Jen estas cento da
pomoj.—En tiu ĉi lando loĝas tri
milionoj kristanoj (aŭ: da
kristanoj).—Duobla
fadeno estas pli forta ol
unuobla.—De tiu tago mia amikeco
al li duobliĝis.—Kvaroble kvin
estas dudek.—Kvar fojojn mi jam
estis tie.—Duonon de tiu ĉi piro
mi manĝis, kvaronon mi donis al mia
nevo, kaj la lastan kvaronon mi
forĵetis.—Dudek unu estas tri
seponoj de kvardek
naŭ.—Kvinope ili tiris la keston
kaj tamen ne povis ĝin altiri al la
domo.—Se vi venos al li triope, li
redonos, kion li prenis; ĉar unue li
timos vian forton, kaj due li ne
povos sin pravigi.—Al ĉiu el la
laborantoj li donis po kvin
dolarojn.
4.
Mi vin ne komprenas, sinjoro.—Vi estas
tre obstina, mia amiko.—Vi ĉiuj
estas tro fieraj.—"Vi" ni diras
egale al unu persono aŭ objekto kaj al
multaj; tio ĉi estas farita pro
oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni
ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci"
("ci" signifas la duan personon de l'
ununombro; sed tiu ĉi vorto estas
trovata sole en la plena vortaro; en
la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas
uzata).—La ĉapisto ne venos,
ĉar li estas malsana; se venos lia
edzino, donu al ŝi mian
ĉapelon; se venos lia plej maljuna
filo, vi povas ankaŭ ĝin doni al li; sed se
venos lia malgranda infano, donu al
ĝi nenion.—Jen estas la hundo, donu al
ĝi oston, kaj voku la katinon, ĝi
ricevos pecon da viando.—Mi amas
min, ĉar ĉiu amas sin mem.—Vi estimas
vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia
frato estimas sin ne multe, sed
aliaj lin tre estimas.—Montru al
mi vian kalkulon.—Ili kondukis la
kolegojn en sian
loĝejon, anstataŭ iri kun ili en
ilian.—Oni diras, ke vi estas
riĉa.
5.
Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin
demandas?—La patro skribas
leteron, kaj la infanoj preparas
siajn lecionojn.—Kion
li babilas?—Li babiladas la tutan
tagon.—Nia gasto kantis la
ĉiukonatan romancon de
N.—Mia onklo ekkantis kaj tuj
ĉesis, sed mia frato kantadis la
tutan vesperon.—Karolino
ĉian obeadis la ordonojn de sia
patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.—Kian mi
venis al li, li tuj finis sian
laboron.—Kian mi venis al li, li
finadis sian laboron.—Vi ne
malhelpis min, ĉar kian vi venis, mi
estis jam finita mian
laboron.—Li batalos, ĉar li ne dormos
trankvile, ĝis li estos venkinta la
malamikon.—Se mi nur estus sana,
mi estus tute kontenta.—Se ili estus
dirintaj la veron, ili ne estus nun
punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi
estis jam tro malfrue.—Johano,
serĉu mian krajonon.—Ni
iru promeni, sinjoroj!—Li ne
esperu pardonon!—Savu min,
amikoj!—Mi lernas pentri kaj ludi
gitaron.—Instruante, ni
lernas.—La lernanto devas estimi
la instruanton.—Libro
instruanta estas tre utila.—Ne ĉiu
instruanto estas instruisto.—Dio
estas la kreinto kaj la reganto de l'
mondo.—Ferminte la pordon, li
komencis sin senvestigi.—La
venonta gasto estas ankoraŭ en la
vojo.—La elpelito malsatas
jam la trian tagon.—Punata
antaŭ la rompita poto, la kato eble
komprenos la kaŭzon de l'
punado.—La konstruota domo
kostos multon da
mono.—Batate de la mastro, li
ploris kaj ĵuris, ke li terure
venĝos.—En tiu ĉi lernejo la
infanoj estas edukataj tre
bone, ĉar la lernejestro sin okupas
je sia afero kun amo.—Tio ĉi montras,
ke via nepo estas ne bone
edukita.—Dum en unu ĉambro la
gastoj dancadis, en la dua ĉambro
estis preparata la vespermanĝo; kian la
tablo estis preparita, oni invitis la
gastojn al la tablo.—Kio estos
hodiaŭ prezentata en la teatro?—Aŭdu,
infanoj! se vi estos prezentitaj al la
generalo, salutu lin ĝentile.—La
fraŭlino, kiu estis
edzinigota de mia frato, mortis, ne
fariĝinte ankoraŭ eĉ lia
fianĉino.—La formojn
kunmetitajn (ekzemple: mi
faradas, mi estis farinta ... kaj
ceterajn)—oni devas uzi sole
tian, kian la senco ĝin necese postulas.
6.
La adverboj (evortoj), kiuj
estas kreitaj el aliaj
vortoj, finiĝas je la litero "e";
ĉiuj aliaj adverboj ne havas
konstantan finiĝon kaj apartenas al
la vortoj simplaj.—Li
estas severa juĝanto, li juĝas
severe, sed juste.—Nun estas varme, sed
la nokto kredeble estos tre
malvarma.—Li estas tre riĉa, kaj li
donis al la malfeliĉulo tro
malmulte, ĉar li estas konata
avarulo.—Kun tiu papero mi ekiris
per grandaj paŝoj al la komercisto;
sed antaŭ la magazeno mi renkontis kaleŝon, en
kiu sidis riĉe vestita sinjoro.
Elirinte el la kaleŝo kaj
forĵetinte la pecon da cigaro,
kiun li estis teninta inter la
fingroj, li ekrigardis min tra
siaj bluaj okulvitroj kaj
diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia
magazeno estas fermita pro la
malbonaj sciigaĵoj,
kiujn mi ricevis pri vi de homoj
kredindaj."—Mi eltrinkis
tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre
plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la
botelo estis de brando.—Oni diras, ke
vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi
estas vera, mi vin gratulas.—Li
diras, ke mi estus pli feliĉa, se mi estus pli
diligenta.—La mastro diris, ke mi
foriru, ĉar se ne—li min elpelos
per la hundoj.—Ho, kiel mi estas
laca!—Fi, kia malkonvena
esprimo!—Hura! vivu la reĝo!
7.
Vortoj kunmetitaj estas
kreataj per simpla kunligado
de simplaj vortoj; prenataj
estas ordinare la puraj radikoj,
sed, se la bonsoneco aŭ la klareco
postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan
vorton, t.e. la radikon kune kun la
finiĝo.—La lingvo internacia
esperas fariĝi ian lingvo
tutmonda.—La unutaga regado
de tiu ĉi estro ne restis sen
postsignoj.—Tio estas frukto de
lia unuatempa verkado.—Ni
matenmanĝas ĉian je l' deka horo antaŭ
tagmezo.—La pordokurtenoj
de lia dormoĉambro estas de
flavruĝa koloro.—Nenian insultu, ne
parolinte kun la insultoto.—Metu
la libron sur la tablon.—La libro
jam estas sur la tablo.—Li eniris la
ĉambron (aŭ en la ĉambron).—Ĉu vi
estas kontenta je mia donaco?—Li
ekdormis je eterne.—Ŝi estas la
unua baletistino en nia
teatro.—Kia meĥanikisto faris
tiun ĉi maŝinon?—Li estas
direktoro en fabriko de tabako.—La
politiko de nia ministro montras, ke li
estas bona diplomatiisto.—La
historio de la civilizado estas tre
interesa.—Li korespondas telegrafe kun
ĉiuj agentoj.
8.
Kia granda brulo! kio brulas?—Ligno estas bona brula
materialo.—La fera bastono estas brule varmega.—Iu venis;
demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu
lin al mi; neniun alian mi hodiaŭ volas vidi ... ne, mi decidis
alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos.—Ian mi venis al li kaj mi
trovis lin libera; tio ĉi min forte mirigis, ĉar kian ajn mi venas, li
ĉian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.—Kiaj vortoj
povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial",
"ian", "ie", "iel", "ies",
"io", "iom", "iu"?—La kioman fojon li
jam ripetis sian rakonton?—Ĉu oni povas diri: helpi la fraton
(anstataŭ: al la frato), obei la patron (anstataŭ: al la patro), ridi
lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia malsaĝeco), plori la perdon
(anstataŭ: pro la perdo)? Jes; ĉar se la senco ne montras klare, kian
prepozicion ni devas uzi, ni ĉian povas uzi la vorton "je",
aŭ la akuzativon sen prepozicio.
9.
Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia
el liaj malbenoj povas min iom
malhelpi.—La hieraŭa duhora
pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du
pafoj, kiujn mi aŭdis
hodiaŭ.—Li kuris sur la kampon.—Li
kuradis ĝis li falis.—La
lavistino alportis mian
tolaĵon: ĉemizojn,
kolumojn, manumojn kaj
viŝilojn (oni nomas ĝin
tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el
tolo).—Anstataŭ vino li enverŝis en
mian glason ian
malagrablan acidaĵon, kaj
tiun ĉi malklaran fluidaĵon
li devigis min eltrinki.—Ne ĉia
belaĵo estas utila.—En la angulo
kuŝis amaso da malnova
feraĵo.—Sinjoro N. estas
senatano.—La vilaĝano vendis al
la komercisto centon da
ovoj.—La nombro da
kristanoj estas pli granda, ol la
nombro da mahometanoj.—Ne ĉiu
rusujano estas ruso.—Mi
estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ
estas italujano.—Ili venkos, ĉar
ilia militistaro estas glora pro
sia disciplino.—La hararo
defalis de lia kapo, kaj mi vidis
grandan senharaĵon, kiun li
pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis.
10.
Li promenadis, akompanata de siaj
lernantoj.—Mi estas la
zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas
mia zorgato.—Via kuracato
estas mia konato.—Ŝi ofte
sonĝas
mortintojn.—Plendito,
kion vi povas diri por via
praviĝo?—Ŝi estas en la kvara
monato de naskonteco.—La
juĝejo estis jam plena, kaj oni
enkondukis la juĝoton.—La
parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia
parenco, estas mia boparenco.—La
patro de mia edzino estas mia
bopatro.—Mi estas la bofrato de
Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia
frato; ŝi estas mia
bofratino.—Karolo estas mia
nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar
mi estas la dua edzo de lia
patrino.—Petro kaj Mario estas
jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ
vokas ilin Peĉjo kaj
Manjo.—Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo
estas bonaj
infanoj.—Disiru, sinjoroj,
ĉar amase stari sur la strato estas
malpermesita.—Li disŝutis la
alumetojn sur la tuta
planko.—Via parolo estas por mi
tute ne komprenebla.—Li rakontas
aferon tute ne
kredeblan.—Vi skribas tre
nelegeble.—Vitro estas
travidebla.
11.
Mi miras la saĝecon kaj la
honestecon de tiu ĉi homo.—La
leĝeco de lia faro ne estas por mi
malcerta, ĉar ĉio, kion li faras, estas
tute leĝa.—Vivu la frateco de l'
popoloj.—Virino, kiu sin
okupas je kudrado, estas nomata
kudristino, kaj ŝia edzo estas
nomata kudristinedzo.—Ŝi
ne estas doktorino, sed nur
doktoredzino.—Je l' deka horo
vespere la kortisto fermas la
pordegon de l' domo.—Mi ne povis
ne ekplori, kian mi vidis, kiel la
malriĉegulo petegis la
mastron de l' belega palaco pri peco
da pano.—La legendoj rakontas pri
grandeguloj, kiuj volis batali
kun la dioj.—La vetero estis
malbona, kaj mi malvarmumis; la
kuracisto konsilis al mi iri en
ŝvitbanejon.—Nia fidela
servanto mortis en la
malsanulejo.—Kun la libroj
en la mano la infano iris en la
lernejon.—Aŭdinte tion
ĉi, li ekploris.—Ekbruligu
kandelon, ĉar estas jam
mallume.—La tondro estis tiel
forta, ke la vitroj de niaj
fenestroj
ektremis.—Malpacinte kun
sia edzino, li eksedziĝis je
ŝi.—Li estas eksgeneralo;
servinte en la militistaro tridek
jarojn, li eksiĝis.—Mia
kolego estas tre kredema: li kredas
ĉion, kion oni diras al li.—Eduardo
estas tre ekkolerema kaj venĝema,
kaj lin ofendi estas
danĝere.—Estu laborema,
ŝparema kaj singardema!—La
religio diras, ke la animo estas
nemortema, kvankam la korpo estas
mortema.
12.
La patro donacis al mi kolektujon, kaj li
mem ĵetis en ĝin la unuan
moneron.—Hieraŭ falis granda
hajlo; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek
gramojn.—La plej malgranda
fajrero estas sufiĉa por eksplodigi
la pulvon.—Via regnestro
estas reĝo de Prusujo kaj
imperiestro de Germanujo.—Se la
ŝipestro ordonas, la ŝipanoj
devas obei.—Starante sur la supro
de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li
vidis la tutan
ĉirkaŭaĵon.—Sidante sur
seĝo, kaj tenante la piedojn sur
benketo, li dormetis.—Tre plaĉas
al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi
fumas.—Promenante sur la aleo, ni
renkontis la gedoktorojn N., kiuj
invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ
donas; ni iros kun plezuro, ĉar la
gemastroj espereble zorgos, ke la
gastoj bone pasigu la
tempon.—Mi veturos hodiaŭ al
miaj geonkloj.—Li pagis por
la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por
koko.—La Napoleonidoj esperas
ricevi la tronon de Francujo.
13.
Ironte promeni, purigu vian
veston.—La printempa suno
fluidigis la neĝon kaj la
glacion.—Ŝi volas fianĉigi
mian fraton je ŝia
fratino.—Dormigu la
infanon.—La mizero kutimigis
lin levi sin el la lito tre
frue.—Pro la multaj
malplezuroj li tute
griziĝis.—La nombro de l' amikoj
de l' lingvo internacia
pligrandiĝas
senĉese.—Koniĝinte je tiu ĉi
nobla homo, mi tuj amikiĝis je
li.—Mirinda estas la historio de
lia familio: la avo mortis je ia
nekomprenebla malsano, havante
la aĝon de dudek naŭ jaroj; la
avino mortigis sin mem en atako de
malprudento; la patro elfalis el
fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la
patrino estis mortigita de
ŝia propra servantino.—Ĉu la
kandelo estis estingita, aŭ ĝi
estingiĝis mem?—La knabeto estas
ruĝigita de sia patrino, aŭ
eble li ruĝigis sin mem?—Ne, li
ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre
ruĝiĝema.—Sidigu la
fraton, ĉar sidigi sin mem li ne
volas; se li ne povas esti sidigata,
submovu seĝon sub liajn
piedojn, kaj li kontraŭvole
sidiĝos.—Falinte de l' supro de
l' arbo, li sidiĝis sur la
malsupran branĉon.
14.
Donu al mi kudrilon kaj fadenon,
ĉar mi volas alkudri butonon al mia
surtuto.—Rigardu, kiel la aglo batas
kun la flugiloj!—Kovriloj
povas esti por la vizaĝo
(vizaĝkovriloj), por la litoj
(litkovriloj) kaj
cetere.—Prenu la fosilon kaj fosu
tombon.—Mia onklino naskis
filinon.—La bovo jelaboras
la kampon, kaj la bovino donas
lakton.—La patrino de mia
patro estas mia avino.—Mi
aŭdis tion ĉi de kredindaj
personoj.—Mi jam vidis ĉiujn
vidindaĵojn de via
urbo.—Li estas senespere
malsana, kaj savi lin povas nur ia
miregindaĵo.—Li havas
bonan koron, sed bedaŭrinde li ne
povas fari, kion li volas.—Varma
fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian
fumas tra cigaringo.—Por ne piki la
fingron ĉe l' kudrado, oni portas
fingringon.—Mi perdis la
ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi
devis venigi
ŝlosiliston.—Valter-Skot' estis
glora verkisto.—La apotekisto
estas helpanto de l'
kuracisto.—La kuiristo
malbonigis la
tagmanĝon.—La avo ne volis beni
sian nepon, sed li ankaŭ lin ne
malbenis.—Li ne sole ne helpis
min en mia laboro, sed li ankoraŭ min
malhelpis, kiom li povis.—La
malsupra parto de tiu ĉi domo estas
alie kolorita ol la supra.—Ne
legu tiel mallaŭte.—Malfermu la
pordon!
15.
Por via malkonfeso oni duobligos
vian punon.—Mi foriras, kaj
mi revenos post kvarono da
horo.—Multope ni pli frue finos
la laboron, ol unuope.—Kristo
reviviĝis.—Iru, sed ne
revenu tro malfrue.—Cezaro
transiris la
Rubikonon.—Transportu la seĝon
de tie ĉi sur alian lokon.—Mi
havas en mia plumujo du
plumingojn sen
plumoj.—Estante en la
cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn;
naŭ el ili mi metis en mian
cigarujon kaj unu mi metis en mian
cigaringon kaj ekfumis.—La
arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas
nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne
ĉia fruktujo estas
arbo.—Hispanujo estas parto de
Eŭropo.—Mi estis infano, mi estis
knabo, mi estis junulo, mi estis
viro,—nun mi estas
maljunulo.—Mi ne volas vane
paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.—Se ni
devas uzi ian sufikson, sed la senco
ne montras al ni, kian sufikson ni devas
preni,—ni uzas la sufikson
"um".—Kiu ne plenumas sian
promeson, estas
malnoblulo.—Elirinte el
varma ĉambro sur la malvarman
korton, ŝi malvarmumis kaj
malsaniĝis.
16.
La malnovaj popoloj estis tre
gastamaj.—Li donas
lecionojn de
belskribado.—Li havas
belajn
vangharojn.—Tiu ĉi pano
estas tre bongusta.—En mia
skribtablo estas kvar
tirkestoj.—La dek du monatoj de
l' kristana jaro estas: Januaro,
Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio,
Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro,
Novembro, Decembro.—Diru al mi, mi
petas, kioma horo nun estas.—Nun
estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun
estas kvin minutoj post la tria
horo.—Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas
kvarono de la kvara (horo).—Je l' kioma
horo vi tagmanĝas
(tagmezmanĝas)?—Ne ĉian egale:
hodiaŭ ni tagmanĝis je tri kvaronoj de l'
kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria
horo.—Kian aĝon vi
havas?—Mi havas kvardek kvin
jarojn.—Bonan tagon,
sinjoro! Kiel vi fartas?—Pardonu,
sinjoro, mi vin ne rekonas.—La
venontan dimanĉon mi veturos
Hamburgon.—Kio vin interesas mia
farado? ne miksu vin en
malproprajn aferojn!—Ĉu vi
ludas violonon?—Ne, mi ludas
kartojn, sed por instrumentoj mi ĉian
estis tro maldiligenta.—Mi ne loĝas
ĉe mia frato, mi loĝas aparte; sed mia
loĝejo estas apud la lia.—Antaŭ tiu
malgranda ligna dometo staris
bela granda arbo.—Mi volas aŭ
ĉion, aŭ nenion.—Mi bezonas du
frankojn; ĉu vi ne povas ilin doni
al mi prunte?—La popoldiroj
(proverboj) esprimas la saĝon de l'
popolo, kaj la popolrakontoj
(legendoj) esprimas ĝian
kredon.—La vorton "met" ni uzas
tian, kian ni volas esprimi ian
faradon, sed la formo de l' farado
estas por ni aŭ ne klara, aŭ sen signifo.
"Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie
estu. "Meti" povus alie esti
tradukata "estigi". "Meti" inter la
verboj (farvortoj) estas tio
sama, kio "je" inter la prepozicioj, aŭ "um"
inter la sufiksoj.—Metu la manon
sur la koron.—La ŝteliston oni
metis en malliberejon (se ni dirus
"oni lin sidigis", tio ĉi estus ne
vere, ĉar neniu lin tie
sidigis).—Metu la
ĉapelon sur la kapon.—La
leteron mi adresis: al lia moŝto
sinjoro N.en N.N.—Via barona moŝto,
helpu min en mia mizero!—Por esti
feliĉa, oni devas esti antaŭ ĉio kontenta je
sia sorto.—Mi iris en la teatron,
por aŭdi la gloran kantiston.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
17.
LA OMBRO.
(mirrakonto de
Andersen’.)
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La
homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula
suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj,
kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke
li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed
tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis
trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj
restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo
dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li
loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis la vespero
oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la
malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li
sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis,
kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la
patrujo,—ĝi ankaŭ suferis de la suno.
Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis
efektiva plezuro ĝin vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la
ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ
iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin
eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon,
por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero,
li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato—kaj
en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon—sin montris
homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l'
suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj
botistoj,—ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj
estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu
babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la
azenoj iris ... tin-tin-tin—ĉar ili portis sonorilojn.
Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato
bruis, la sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto—vivo
kaj movado reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu
staris rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute
silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris
floroj, kiuj belege kreskis,—tiel iu kredeble ilin
superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe
estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume,
almenaŭ en la antaŭa ĉambro,—el interne estis aŭdata
muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed
eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la
varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus.
La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la
kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la
muziko—li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel
se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne
povas ellerni, ĉian tiu sama peco. `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos' li
diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".
Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita
pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de
l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda
brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo
inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile
radiis. La okuloj de l' instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne
estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li
ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre
mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis,
la brilo estingiĝis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris
ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj
profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis
naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda.
Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur
magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.
Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la
ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla
sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj
sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro
sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras.
"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas
trovi tie kontraŭe!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele ĝi
sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la
ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas
interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes,
jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li ŝerce.
"Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la
kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. "Jes, jes, iru,
sed baldaŭ revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la
kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la
ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la
ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraŭa
domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron
kaj mallevis post si la longan kurtenon.
Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi
gazetojn. "Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon
de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l' vespero
efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!"
Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la
malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen
ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio
okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi
malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi
estis tute prudente.
Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone
metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro
estu por ĝi barilo,—sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li
faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia
ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis.
Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio
ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro,
ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la
radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan
ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj,
ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel
longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa.
Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la
veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis
tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.
Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre
mallaŭte sur la pordo.
"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen
antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksteraĵo.
Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono.
"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo.
"Jes, mi tiel ankaŭ pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne
rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston.
Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Ĉu
vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian
ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l' tago, kian mi estis ĉe vi la
lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min
elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!" Kaj li
eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia
horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis
ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj
ĉiuj estis veraj.
"Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la
instruitulo. "Kiel tio ĉi estas ebla!"
"Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja
mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de
mia infaneco ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke
mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis
propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis
al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar
morti ian vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ
unu fojon, ĉar oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi
ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel
bona kaj diru al mi!"
"Ha, ĝi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Ĝi ja estas
multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus
reveni estante homo!"
"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne volus
resti ŝuldanto de iu!"
"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia ŝuldo tie
ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi
tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al
mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la
varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!"
"Jes, tion ĉi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos,
ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol
unu familion!"
"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi propre
estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo—unu
vorto!"
"Unu vorto—unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis
paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto
estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis elegantajn botojn kaj
ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la
tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj
sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre
bone vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo.
"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn
piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu
kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l' instruitulo; li faris tion ĉi
pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen
sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble
ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra
sinjoro.
"Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la ombro.
"Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie
tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil
jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn,—tion
ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!"
"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, ĝi vivas sensociete
en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi
tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel
la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi
eniris tra la pordo, kaj poste ..."
"Poste mi estis en la antaŭĉambro!" daŭrigante rakontis la ombro.
"Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne
estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da
ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj
oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto
de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la
fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis
bona!"
"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.
"Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed ... ĝi ne estas
fiereco de mia flanko, tamen ... kiel homo libera, kaj ĉe mia
instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco ...
mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"!
"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "ĝi estas ne detruebla
malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed
rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!"
"Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!"
"Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?" demandis la instruitulo.
"Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta
preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kian oni staras sur
altaj montoj?"
"Ĉio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis
en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi
ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la
antaŭĉambro".
"Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de
l' malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj? ĉu tie ludis
ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?"
"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis,
kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus esti homo, sed mi
fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la
parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi,
mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi
ĉian, vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo
de l' luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne
komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi ĝin
ekkonis—mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura
viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi
nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan
homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon
por min kaŝi, jes, al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton
en nenia libro malkovros,—mi min kaŝis sub la vesto de unu
vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava
persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi
kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laŭ la
muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj
malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur
la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion
neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron,
estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la
malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la
plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe
gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo
devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii—la malbonaĵon ĉe
la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ĝi ricevus! Sed mi
skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj
urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi.
La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn
vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris
monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.—Per
tio ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en pluva
vetero mi ĉian estas en la domo!" Tion ĉi dirinte, la ombro foriris.
"Mirinde!" diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
"Kiel vi fartas?" demandis li.
"Aĥ!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la veraĵo, la belaĵo
kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute
malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras".
"Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi
ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la
sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas
min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo,—ĉu vi volas
kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin
apud mi; mi pagos la koston de l' vojo."
"Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo.
"Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojiro redonos al
vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la
tutan koston de l' vojo!"
"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!"
kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis,
kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo, estis
preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo!—Fine li efektive
malsaniĝis.
"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro prenis la
instruitulon ĉe tiu ĉi penso.
"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al li.
"Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos
la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi
penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas
kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni
devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel
kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro.
Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian estis kune,
flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l' suno.
La ombro sin tenis ĉian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio
ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema
kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam
fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian
kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la
dua."
Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la
sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ
parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita,
scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas
tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni
gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas
al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus
ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas
fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare,
mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
almenaŭ duone plenumos vian deziron".
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.
Kia malaltiĝo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi kiel
sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li
devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj
ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone
vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.
Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj
ceteraj. "Li tien ĉi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo,
tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia
veno,—li ne havas ombron".
Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis
paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis
fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: "Via malsano estas tio, ke
vi ne havas ombron!"
"Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la ombro.
"Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi
havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min
ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas
aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli
bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de
homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi
estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!"
"Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi
banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo
havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar
nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke
nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li forveturos."
Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la
ombro. Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli facila; tian
dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando
ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tian ne estis
en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj
vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj
rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la
plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por
lia vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin
ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso
de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel
prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da
homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. "Saĝa homo li estas!" diris ŝi
al si mem. "tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, ĝi ankaŭ estas
bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi
provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la
plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro
faris miran vizaĝon.
"Tion ĉi vi ne povas respondi!" diris la reĝidino.
"Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; mi
pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l' pordo povus respondi".
"Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus multege mirinda!"
"Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi
pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis,—mi
tiel pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas
tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por teni ĝin en
bona humoro—kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn
respondojn—oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo."
"Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino.
Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri
suno kaj luno, pri l' internaĵo kaj eksteraĵo de l' homo, kaj li
respondis saĝe kaj bone.
"Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!" pensis la
reĝidino, "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin
elektus por esti mia edzo!—Mi ĝin faras!"
La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, sed tamen tion
ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de l' reĝidino.
"Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tiel
diris.
Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian ŝi
estis en la domo.
"Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi
fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas
ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi en la
palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran
pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi devas permesi, ke ĉiu
kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon
en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l' suno kaj
montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva
ombro! Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ
hodiaŭ je l' vespero ni festos la edziĝon".
"Ne, ĝi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion ĉi mi ne
volas, tion ĉi mi ne faros! Ĝi estus trompi la tutan landon kune kun
la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur
ombro, kiu portas vestojn de homo!"
"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos la
gardistojn!"
"Mi iros rekte al la reĝidino!" rediris la instruitulo. "Sed mi
iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj
tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la
ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.
"Vi tremas?" demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io
okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero festi
nian edziĝon."
"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la ombro,
"prezentu al vi—jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe
sin teni—prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ĝi
diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi—prezentu al
vi—mi estas ĝia ombro!"
"Terure!" ekkriis la reĝidino, "oni ĝin ja enŝlosis?"
"Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la prudenton!"
"La malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras;
estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo.
Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute
forigi."
"Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi
estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li ĝemus.
"Vi havas noblan ĥarakteron!" diris la reĝidino.
Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj
tondris "bum!"—kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino
kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu
fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de l' popolaj amasoj.
La instruita homo nenion aŭdis de l' tuta ĝoja kriado, ĉar al lia
vivo estis farita fino.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
18.
POPOLDIROJ.
Ĉiu "tial" havas sian "kial."
Popolo diras—Dio diras.
Kia patrino, tia filino.
Kiu vivos, tiu vidos.
Se infano ne krias, patrino ne scias.
Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo.
En sia urbeto neniu estas profeto.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Post la faro venas saĝo.
Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
Ne diru "hop" antaŭ salto.
Antaŭe intencu kaj poste komencu.
Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
Kia la festo, tia la vesto.
Restu tajloro ĉe via laboro.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
19.
Kanto de studentoj.
Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco—
Sole tero restas.
* * *
Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos,
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.
* * *
Kie niaj antaŭuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Serĉu ilin ĉe l' subuloj—
Kiu ilin vidas?
* * *
Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Ĉiu akademiano,
Vivu sen doloroj!
* * *
Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l' akademio.
* * *
Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.
* * *
Mortu, mortu, malgajeco!
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro!
Hemza.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
20.
El Heine’.
Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras —
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
* * *
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi ...
Rapidu, rapidu kun via laboro,
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
K.D.
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
Aldono al la
Dua Libro de l’ Lingvo
Internacia
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia
esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi
ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn
ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan
formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo
Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj
provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi
ĝis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon
libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo
prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, aŭskultinte la
konsilojn de kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan
formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l'
lingvo internacia.
Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l' lingvo
internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l'
jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika
Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society)
elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo
internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi
devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido:
ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas
havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla
ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la
orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj
por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo
devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta
instruita mondo.
Sur la fondo de ĉio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo"
decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari
internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de
lingvo tutmonda.
Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la
"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo
tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil.
Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al
tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke
ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato
trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi
ellaboris teorie. Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro
Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la
komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):
"La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la
plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el
Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto
maleraraj; ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo
de l' aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj
en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en
tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio
kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni,
prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la
Volapük'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel
simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de
vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj
povas esti farita tre malgranda ..."
Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj
ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo
devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:
"D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de
d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian
lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li
donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li
volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn
promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos
donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l'
"Lingvo internacia" kondukos al la bonigo de l' eraroj, kiujn mi
montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan
promeson".
La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie
tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi
trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan
mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la
kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la
internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos
necesaj,—mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton.
Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia
kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia
de nun transiras en la manojn de l' kongreso, kaj la fina formo, kiun la
kongreso donos al la lingvo, devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de
l' "Lingvo internacia", se la kongreso eĉ trovus necesa
ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. Mia rolo nun estas finita, kaj
mia persono tute foriras de l' sceno.
Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta
kongreso—estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' lingvo,
kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus ilian laboradon, "atendante la
kongreson,"—povus meti nian sanktan aferon en danĝeron esti
perdita je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj
se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn
praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente laŭ la
vojo, kiun ni jam unu fojon elektis, tute egale ĉu la kongreso
efektiviĝos aŭ ne, ĉar tiu vojo estas certa kaj kondukos nin
al la celo en ĉiu okazo. Esperante la kongreson, mi nun faras
persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni
proponis al mi, kaj mian personan juĝon pri ili—mi prezentos
nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la
ceteraj kajeroj de la "Dua Libro" nun jam tial ne estas bezona, la
nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je
eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin
ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia
havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj
privilegioj, ol ĉiu alia.
Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute sendependa de
mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule riĉiĝi, vastiĝi kaj
iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori por ĝi, aŭ ne,—mi
donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj
la lingvon kaj ĝian estontecon.
1) La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi
estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn mi de nun
jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la
internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la
iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne
efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de
l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la
privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn.
2) La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ
"ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"—devas esti:
"iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la
vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).
3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj
superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton
(^) per la litero "h" kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed
en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ;
jh=ĵ; sh=ŝ". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj
(,), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por
komoj (,). Anstataŭ la signeto (,) oni povas ankaŭ presadi
(') aŭ (-). Ekzemple: sign,et,o =
sign'et'o = sig-net-o.
4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena,
kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi
ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei
laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj.
Ĉar unue—la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla
por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas
senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos,
tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia
persono; due—en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la
persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej
malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas
esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti
pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta
civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje
progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en
malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur
kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo
internacia" devas esti mia unua broŝuro ("Lingvo internacia.
Antaŭparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan
gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. Tio ĉi
estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de l'
lingvo internacia. Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj
de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. Ĉiu,
kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuraĝe diri, ke li konas
la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol la
aŭtoro aŭ ol iu alia. Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne
estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia
persono,—la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko,
kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
kaj parolantoj.
Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj
oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado,
nek anstataŭigi per alia esprimo,—tiam ĉiu povas krei tiun
vorton laŭ lia persona plaĉo; tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando
stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita klare en mia unua
broŝuro,—ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi
volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed
rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l'
verkantoj. Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ
la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la
leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,—estas tute
bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne. La verkoj,
kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la
verkoj de ĉiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj
ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia
unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam
devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu
vorto—la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ
la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj
tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la
efektiva lingvo internacia de l' estonteco.
Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin
tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco, sed ĉar mi
havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero,
kiu alie ne povus regule kaj rapide vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo
de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio
pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan,—povas doni
efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.
Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo
internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas
iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute
senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento,
enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj,
kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo
internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva
materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo:
estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj
ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la
kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj dise de malsamaj
personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne
disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj
kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna
literatura lingvo. Ke mia unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe
fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan
kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi
siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,—montras la fakto,
ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton!
(vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la
fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur
tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la
vortaro). Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn
pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial
peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi
novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa,—kaj tiam
la vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da
vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin
ne perdigante ĝian unuformecon.
Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto
de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco unu formon
ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro
ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj
aŭtoroj. Sed ĉar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite
inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj
malegale sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan
fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj
eŭropaj lingvoj),—tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion
alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj
provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj kun la
vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis perdiĝi. Tio sama
estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed ĉar la lingvo internacia pli
dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondiĉoj,—tiu
proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide. La vortoj
kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj
restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj sed
malegale sonantaj—kelkan tempon batalos inter si kiel
sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj
estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj
aliaj formoj,—kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn
ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel
ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo
internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan
vortaron.
Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en
tiu lingvo etc.—povas nun diri kuraĝe, ke ili havas en la
manoj plenan vortaron, ĉar povante ĉian ankoraŭ ne kreitan
vorton krei laŭ ilia plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis mi ĝin
kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia ĉion,
kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem
eldoni plenajn vortarojn: ĉar kiom ajn mi laborus, ĉiam danke la
senfineco de la homa vortaro restus ankoraŭ multego da vortoj ne
kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, ĉar krei
ilin mem estus ne permesita.
Sed nun restas unu ŝajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la
lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas
havi la certon, ke la adresito tute bone, vere kaj klare
komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,—kion mi tiam devas fari?
La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata ĉe la
uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aŭ
tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas ankoraŭ de ĉiuj egale uzata
aŭ konata,—t.e. apud la vorto nove kreita meti en
kuneteniloj (...) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en
kiu tiu vorto jam ekzistas. Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas
por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas
komprenebla por via adresito, aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile
povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj
de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj unu lingvon, kaj por
tio mi proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en
multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia. Sed
tute ne estas postulata, ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon
francan, ĉar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen
ia ŝanĝo, en tiu formo, en kiu ĝi estas trovata en la vortaro; estas
nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan
vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon).
Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan
aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devus obei. La amaso amas, ke oni
donu al ĝi leĝojn, ke oni donu al ĝi ne bonan, sed jam tute
pretan,—kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro
malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian
kreadon al la publiko, mi ĝin faras ne pro maldiligento: sufiĉe plena
vortaro jam estas preta ĉe mi, kaj mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se
ĝi eĉ ne estus preta, la leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne
malfacila por mi krei ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi
paŝo post paŝo vortarojn ĉiam pli plenajn. Por mi persone
estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo
internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke
kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan
aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la
interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris.
Sed se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas
esti kreata de unu persono, la leganto ne forgesu ke mi ja
povas ĝin fari ankaŭ poste! Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo
montros, ke ĝi estas efektive necesa. Nun mi laborados, mi
skribados verkojn, mi kreados vortojn,—sed ĉion kiel privata
amiko de l' lingvo internacia, kaj ĉiu alia povas ĝin fari kun la
egala kompetenteco.
5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn
(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj aliaj
lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn,
gazetojn etc.—mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar, konante nun
la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala
kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,—ĉiu povas nun
mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis mi ĝin
faros. Mi faros, kion mi povos, kaj ĉiu alia amiko de l' lingvo faru
ankaŭ, kion li povas; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan parton de
tio, kio estas bezonata.
6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la
"promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri
alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble
efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj
efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon
sufiĉe serioze. Sed nun estas bedaŭrinde ankoraŭ multaj, kiuj, vive
laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo
internacia, ne sendis ankoraŭ ilian "promeson"!
7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l'
lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej
certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: ĉiu laboru
tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la sorto de l' afero estas nun
egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke
la nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia, la nombro de l' personoj
uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por ĝi—konstante kresku,
kaj ke la lingvo mem ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas
kondukanton: ĉia persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia
bontrovo, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj,—kaj malgraŭ la
disĵeteco de l' laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la
plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la
lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie ĉi
mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian
personan penson pri tio, kiel ni devas faradi:
a) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas
labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne zorgante
tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone
la utilecon de l' afero, alfalis al ĝi en la komenco tre varmege, certe
kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la
lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo
estas ankoraŭ trankvila, ke la plej granda parto de l' mondo eĉ
ankoraŭ ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage
sensaciajn novaĵojn pri la irado de l' afero,—ili tute
malvarmiĝis por la afero. De la efemera laboro de tiaj amikoj
la afero ne sole nenion gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed
efektivaj amikoj de l' afero ne rigardas, ĉu la afero jam
faris multon da bruo kaj ĉu ĝi estas jam sufiĉe "en modo"; profunde
kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras
senbrue, sed diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj
laŭ siaj fortoj,—kaj danke la laboron de tiuj ĉi
amikoj mi esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta
mondo.
b) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la
altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun
ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan. Ĉiu el la
promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas
kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aŭ tute
ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne
estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. Ĉiu
promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu
ilia nombro grandiĝos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj
decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj
vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu
almenaŭ, ke malutilon la promesoj en ĉia okazo ne portas, se
ili eĉ neniam venos al la esperata nombro, sed utilon ili ĉe
feliĉaj rezultatoj povas alporti grandegan.
c) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj riĉigos
la literaturon de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone
imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj
de vivo. Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la
lingvo internacia, kaj la plej grava—en tiu lingvo.
La kampo tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ
ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en ĉiuj
lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la
lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aliĝi al
la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo
donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu
popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo
postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas
eldoni vortarojn returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj,
la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte
kosta. Laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni
devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj
vortoj, kreitaj de l' aŭtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca
traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj,
kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,—ĉar la
lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj
faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo
eble pli rapide fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni kiel eble pli
multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj; kaj
tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi
gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia.
El ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi mem povas
eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte da tempo
kaj tro malgrandajn kapitalojn. Ĉiu el la amikoj de l' lingvo aparte
povas ankaŭ eldoni nur malmulte. Sed se ĉiu el ni faros tiun
malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' lingvo internacia
rapide vastiĝos.
Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova eldonita verko, mi petas ĉiun, kiu
eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi lingvo, sendi al mi
unu ekzemplaron de sia verko; ĉar komencante de Aŭgusto 1888 mi
eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia,
kiuj eliris de la komenco ĝis tiu tempo. Apud ĉiu verko estos dirita,
kiu ĝin eldonis, kiom ĝi kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi.
Alsendinte la koston de poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo
ricevi de mi la plej novan nomaron de l' verkoj. La eldonantojn
de l' verkoj mi petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo,
kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj.
Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton,
kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem.
ĉ) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas
diligenta uzado ĝin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ eĉ kun
nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la
oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de l' amaso restos surda
por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon. Sed
se ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia anstataŭ paroladi
farados, tiam vi baldaŭ vidos, ke la tuta indiferenta amaso
aliĝis jam al la afero, sen bruo kaj eĉ mem tion ne vidinte.
Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la
lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon
de l' lingvo, kaj li komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta,
tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone
la lingvon, tute ĝin ne lerninte.
d) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por
progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al
la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono. Estus bone, se en ĉiuj
urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de
l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per
pripensado kaj laborado kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol
laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti
atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigu per
sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi, se ni
tiun ekzemplon ne vidas,—ni devas per nia propra laboro doni
ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni aliĝos, aŭ se
oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aŭ malpli frue la ridantoj
venos al ni. Ni iru kuraĝe antaŭen, ĉar nia afero estas honesta kaj
utila!
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~
Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de
aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas
jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia amiko de la
sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu laŭ siaj fortoj.
Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el
vi povas fari multe pli multe ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el
mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la
amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion,
kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de l' lingvo internacia
alportos al ĝi eĉ la centan parton de l' moralaj kaj materialaj
oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la
afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni
laboru kaj esperu!
~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~