The Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof Copyright laws are changing all over the world. Be sure to check the copyright laws for your country before downloading or redistributing this or any other Project Gutenberg eBook. This header should be the first thing seen when viewing this Project Gutenberg file. Please do not remove it. Do not change or edit the header without written permission. Please read the "legal small print," and other information about the eBook and Project Gutenberg at the bottom of this file. Included is important information about your specific rights and restrictions in how the file may be used. You can also find out about how to make a donation to Project Gutenberg, and how to get involved. **Welcome To The World of Free Plain Vanilla Electronic Texts** **eBooks Readable By Both Humans and By Computers, Since 1971** *****These eBooks Were Prepared By Thousands of Volunteers!***** Title: Fundamenta Krestomatio Author: L. Zamenhof Release Date: June, 2005 [EBook #8224] [Yes, we are more than one year ahead of schedule] [This file was first posted on July 3, 2003] Edition: 10 Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO *** Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet contains 28 characters. These are the characters of English, but with "q", "w", "x", and "y" removed, and six diacritical letters added. The diacritical letters are "c", "g", "h", "j" and "s" with circumflexes (or "hats", as Esperantists fondly call them), and "u" with a breve. Zamenhof himself suggested that where the diacritical letters caused difficulty, one could instead use "ch", "gh", "hh", "jh", "sh" and "u". A plain ASCII file is one such place; there are no ASCII codes for Esperanto's special letters. However, there are two problems with Zamenhof's "h-method". There is no difference between "u" and "u" with a breve, and there is no way to determine (without prior knowledge of the word(s) involved, and sometimes a bit of context) whether an "h" following one of those other five letters is really the second half of a diacritical pair, or just an "h" that happened to find itself next to one of them. Consequently other, unambiguous, methods have been used over the years. One is the "x-method", which uses the digraphs "cx", "gx", "hx", "jx", "sx" and "ux" to represent the special letters. There is no ambiguity because the letter "x" is not an Esperanto letter, and each diacritical letter has a unique transliteration. The "h" method used in this Project Gutenberg e-text. IMAGES: There are five images referenced in the text (search for "[Ilustrajho"). Naturally they cannot be displayed within the ASCII file, but I created these markers for reference. [Ilustrajho: terglobo.png] L. ZAMENHOF FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO DUA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, PARIS. ANGLUJO.--"REVIEW of REVIEWS", LONDON. DANUJO.--ANDR.-FRED. HOEST & SOEN, KJOBENHAVN. GERMANUJO.--MOELLER & BOREL, BELIN. HISPANUJO.--J. ESPASA, BARCELONA. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO. POLUJO.--M. ARCT, WARSZAWA. SVEDUJO.--ESPERANTOFOERENING, STOCKHOLM Estas mendeblaj : CHE LA LIBREJO HACHETTE KAJ K-o * * * * * TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA : 1905 enhavanta la Adresarojn de Dro ZAMENHOF Unu volumo 432 pagha. . . . . . . . 2 fr. 50 * * * * * INTERNACIA SCIENCA REVUO En Esperanto REDAKCIO ADMINISTRACIO : P. FRUICTIER HACHETTE & K-o 27, boulevard Arago, 79, boulevard Saint-Germain, PARIS PARIS JARA ABONKOSTO Francujo. . . . . . . 3 fr. 50 | Ceteraj landoj. . . . . 7 fr. UNU NUMERO : 60 centimoj. * * * * * Baldau aperos : GRANDA VORTARO FRANCA-ESPERANTA Tiu verko, tiel longe atendita, estos grava chefverko, kiun chiu Esperantisto devos posedi! Ghia kosto ne superos. . . . . . . . . . . . . . 7 frankojn. Specimenoj kaj cirkuleroj estos baldau senditaj. Ni rememorigas ke la firmo Hachette kaj K-o estas sole rajtigata eldoni verkojn aprobitajn de la autoro de la lingvo, Dro Zamenhof 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. * * * * * ANTAUPAROLO Prezentante pure kondichan rimedon de reciproka komunikighado, la lingvo internacia, simile al chiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se chiuj uzos ghin plene _egale_; kaj por ke chiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, leghdonaj por chiuj. Tio chi estas la kauzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos servi al chiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Lerni la lingvon chiu povas lau chiuj libroj, kiujn li deziros; sed char multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankorau ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiche kritike, tial estas dezirinde, ke chiu, antau ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si chiujn richigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por chiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo _erara_. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _chiu_, kiu volas skribe au parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu chi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; char tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konighinte antaue fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu chi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon. Chiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas au skribitaj de mi mem, au--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankighu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. ZAMENHOF, Autoro de la lingvo _Esperanto_. Varsovio, en Aprilo 1903. FUNDAMENTA KRESTOMATIO * * * * * I EKZERCOJ * * * * * 1. Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro estas sana.--La patro estas tajloro. 2. Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La chielo estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kushas sur la fenestro.--Sur la fenestro kushas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la tero kushas shtono. 3. Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas danghere.-- Kiu kuraghas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono. 4. La patro estas bona.--Jen kushas la chapelo de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi manghas per la busho kaj flaras per la nazo.--Antau la domo staras arbo.-- La patro estas en la chambro. 5. La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj audas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. 6. Papero estas blanka.--Blanka papero kushas sur la tablo.--La blanka papero jam ne kushas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna fraulino.--La patro donis al mi dolchan pomon.--Rakontu al mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Ghojan feston! (mi deziras al vi).--Kia ghoja festo! (estas hodiau).--Sur la chielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la negho estas pli blanka.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli freshan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, sinjoro : via pano estas malpli fresha, ol mia.--El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El chiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagha. 7. Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu bushon, sed mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.--El shiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent naudek tri.--Li havas dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ghi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- Kiun daton ni havas hodiau?--Hodiau estas la dudek sepa (tago) de Marto.--Georgo Vashington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. 8. Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu chi urbo havas milionon da loghantoj.--Mi achetis dekduon (au dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (au milo da jaroj) faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankau poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por chiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaua tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu chi shtofo kostas nau frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (au da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono au tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj chi du amikoj promenas chiam duope.--Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial, se mi legos en chiu tago po dek kvin paghoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. 9. Mi legas.--Ci skribas (anstatau "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- Li estas knabo, kaj shi estas knabino.--La tranchilo tranchas bone, char ghi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la ghardeno.--Kie estas la knabinoj?--Ili ankau estas en la ghardeno.--Kie estas la tranchiloj?--Ili kushas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li venas.--Mi vokas la knabinon, kaj shi venas.--La infano ploras, char ghi volas manghi.--La infanoj ploras, char ili volas manghi.--Knabo, vi estas neghentila.--Sinjoro, vi estas neghentila.--Sinjoroj, vi estas neghentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke la vero chiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn amikojn. 10. Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.--Venu al mi hodiau vespere.--Mi rakontos al vi historion.--Chu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. --Li estas mia onklo, char mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankau tre amas (infanojn). --Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj chiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed shi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.--Miaj fratoj havis hodiau gastojn; post la vespermangho niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ghis ilia domo.--Mi jam havas mian chapelon; nun serchu vi vian.--Mi lavis min en mia chambro, kaj shi lavis sin en sia chambro.--La infano serchis sian pupon; mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.--Oni ne forgesas facile sian unuan amon. 11. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni chiuj legas.--Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili chiuj sidas silente kaj skribas.--Hierau mi renkontis vian filon, kaj li ghentile salutis min.--Hodiau estas sabato, kaj morgau estos dimancho.--Hierau estis vendredo, kaj post-morgau estos lundo.--Antau tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.--Chu vi jam trovis vian horloghon? --Mi ghin ankorau ne serchis; kiam mi finos mian laboron, mi serchos mian horloghon, sed mi timas, ke mi ghin jam ne trovos.--Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus felicha.--Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi.--Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.-- Kial vi ne respondas al mi? Chu vi estas surda au muta?--Iru for!-- Infano, ne tushu la spegulon!--Karaj infanoj, estu chiam honestaj!-- Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.-- Petu shin, ke shi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, char la vivo ne estas longa.--Shi volas danci. Morti pro la patrujo estas agrable.--La infano ne chesas petoli. 12. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi ghin manghis.-- La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprochu vian amikon, char vi mem pli multe meritas riprochon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankorau nun chiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankorau konas.--Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Augusto estas mia plej amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni devas jughi, estas jughoto. 13. Nun li diras al mi la veron.--Hierau li diris al mi la veron.-- Li chiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron (au li estis dirinta al mi la veron). --Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antaue diros al mi la veron (au li estos dirinta al mi la veron; au antau ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antaue dirus al mi la veron (au se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antaue la veron (au estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.-- Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (au mi volas esti dirinta la veron). 14. Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.--Tiu chi komercajho estas chiam volonte achetata de mi.--La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi.-- Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. --Mi sciigas, ke de nun la shuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.--Estu trankvila, mia tuta shuldo estos pagita al vi baldau.-- Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serchata, se ghi ne estus tiel lerte kashita de vi.--Lau la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj; sed mi pensas, ke ghi estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La pastro, kiu mortis antau nelonge (au antau nelonga tempo), loghis longe en nia urbo.--Chu hodiau estas varme au malvarme?--Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. 15. Kie vi estas?--Mi estas en la ghardeno.--Kien vi iras?--Mi iras en la ghardenon.--La birdo flugas en la chambro (--ghi estas en la chambro kaj flugas en ghi).--La birdo flugas en la chambron ( --ghi estas ekster la chambro kaj flugas nun en ghin).--Mi vojaghas en Hispanujo.--Mi vojaghas en Hispanujon.--Mi sidas sur segho kaj tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito.-- Super la tero sin trovas aero.--Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.--La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.--Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro.--Kiam li estis che mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas richa, mi dubas, chu vi estas felicha.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras! --Ha, kiel bele!--For de tie chi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli rapide! 16. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj au objektoj konataj. Ghia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj au poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, char ghi estas oportuna, sed ne necesa. Anstatau "la" oni povas ankau diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finighas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika finigho. Ekzemploj : skribtablo au skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas); internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta mondo); unutaga (=kiu dauras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la unua tago); vaporshipo (=shipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanghi, tagmanghi, vespermanghi; abonpago (=pago por la abono). 17. Chiuj prepozicioj per si mem postulas chiam nur la nominativon. Se ni iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al tiu loko); tiel same ni ankau diras : "la birdo flugis en la ghardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ghardenon", "tablon" staras tie chi en akuzativo ne char la prepozicioj "en" kaj "sur" tion chi postulas, sed nur char ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaue en la ghardeno au sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ghi de alia loko flugis al la ghardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ghardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finighon "n" tute egale, chu ia prepozicio starus au ne.--Morgau mi veturos Parizon (au en Parizon).--Mi restos hodiau dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni disighis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu chi urbo.-- Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (au mi ne renkontis lin, nek lian fraton). 18. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstatau la vorto "je" ni povas ankau uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (au mi ridas pro lia naiveco, au : mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin che vi (au : la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicho (au : mian perditan felichon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, chu ghi postulas post si la akuzativon (t. e. chu ghi estas aktiva) au ne, ni povas chiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstatau "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion chi malpermesas; ekzemple : ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri chiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". 19. Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn nau vortojn ni konsilas bone ellerni, char el ili chiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn au rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ch", ni ricevas vortojn komunajn : chia, chial, chiam, chie, chiel, chies, chio, chiom, chiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "chi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu chi (au chi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie chi au chi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn : kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple : tiama, chiama, kioma, tiea, chi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu). 20. Lia kolero longe dauris.--Li estas hodiau en kolera humoro.--Li koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. --Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, kaj lia parolo fluas dolche kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li loghas ekster la urbo.--La ekstero de tiu chi homo estas pli bona, ol lia interno.-- Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono, kiu kushis en la forno, estas nun brule varmega.--Chu li donis al vi jesan respondon au nean? Li eliris el la dormochambro kaj eniris en la manghochambron.--La birdo ne forflugis : ghi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.--Por chiu achetita funto da teo tiu chi komercisto aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne traleghi, sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman chapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. 21. Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldau teatrajn manierojn.--Kiu okupas sin je mehhaniko, estas mehhanikisto, kaj kiu okupas sin je hhemio, estas hhemiisto.--Diplomatiiston oni povas ankau nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, char fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajhon al mia patro.--Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, au kiu estas uzata por drapo).--Mi achetis dekon da ovoj.--Tiu chi rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la autuno en pli varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj. --Kelkaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.--En la chambro sidis nur kelke da homoj.--"Da" post ia vorto montras, ke tiu chi vorto havas signifon de mezuro. 22. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankau malgranda : li estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.--Tiu chi malfresha pano estas malmola, kiel shtono.--Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun chi malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi ghin fermis, sed mia frato tuj ghin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldau renversighos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun shiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farighis denove fianchino. 23. La tranchilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranchi per ghi la viandon kaj mi devis uzi mian poshan tranchilon.--Chu vi havas korktirilon, por malshtopi la botelon?--Mi volis shlosi la pordon, sed mi perdis la shlosilon.--Shi kombas al si la harojn per arghenta kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.--Hodiau estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.--Oni metis antau mi manghilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranchilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia lando venkos, char nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta shtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj chi vastaj kaj herborichaj kampoj pashtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj shafoj. 24. Vi parolas sensencajhon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajho.--Akvo estas fluidajho.--Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon.--Sur la tablo staris diversaj sukerajhoj.--En tiuj chi boteletoj sin trovas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas nur ia abomena acidajho.--La acideco de tiu chi vinagro estas tre malforta.--Mi manghis bongustan ovajhon.--Tiu chi granda altajho ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. --Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajho. --Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.--Glaciajho estas dolcha glaciigila frandajho.--La richeco de tiu chi homo estas granda, sed lia malsagheco estas ankorau pli granda.--Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre plachis al mi.--La tuta suprajho de la lago estis kovrita per naghantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajhoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco. 25. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiau vespere venos al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefianchoj staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Chiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve shia frato estas mia bofrato, shia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. --La doktoredzino A. vizitis hodiau la gedoktorojn P.--Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regho estas reghidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, char ili devenas de Izraelo.--Chevalido estas nematura chevalo, kokido--nematura koko, bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo. 26. La shipanoj devas obei la shipestron.--Chiuj loghantoj de regno estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaghanoj.-- La regnestro de nia lando estas bona kaj sagha regho.--La Parizanoj estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiche energian policestron.-- Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li estas nelerta kaj naiva provincano.--La loghantoj de unu regno estas samregnanoj, la loghantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj shuojn.-- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajhisto faras tablojn, seghojn kaj aliajn lignajn objektojn.--Shteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragha maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston, chambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La richulo havas multe da mono.--Malsaghulon chiu batas.--Timulo timas ech sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Preghu al la Sankta Virgulino. 27. Mi achetis por la infanoj tableton kaj kelke da seghetoj.--En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ghi estis jam nur varma, post du horoj ghi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ghi estis jam tute malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargha vojeto kondukas tra tiu chi kampo al nia domo.--Sur lia vizagho mi vidis ghojan rideton.-- Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesho enveluris en la korton.--Tio chi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min sian antauan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antau nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanchjo (au Jochjo), Nikolchjo (au Nikochjo au Nikchjo au Nichjo); Ernechjo (au Erchjo), Vilhelchjo (au Vilhechjo au Vilchjo au Vichjo), Manjo (au Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (au Sofinjo). 28. En la kota vetero mia vesto forte malpurighis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.--Li palighis de timo kaj poste li rughighis de honto.--Li fianchighis kun fraulino Berto; post tri monatoj estos la edzigho; la edzigha soleno estos en la nova preghejo, kaj la edzigha festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu chi maljunulo tute malsaghighis kaj infanighis.--Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, char li malhelpas al ni.--Shi edzinighis kun sia kuzo, kvankam shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la negho fluidighas--Venigu la kuraciston, char mi estas malsana.-- Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankau estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortighis.--Mi ne pendigis mian chapon sur tiu chi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto.--Sidigu vin (au sidighu), sinjoro!--La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontrau niaj malamikoj. 29. En la dauro de kelke da minutoj mi audis du pafojn.--La pafado dauris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hieraua parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni atendis audi ion novan, sed baldau ni vidis, ke ni trompighis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma chielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preghas, estas preghejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, au chambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto au alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ghin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posho de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posho de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. 30. Shtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla kaj travidebla.--Ne chiu kreskajho estas manghebla.--Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas chiam skribitaj tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelichon, char eble mi povos helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Chu vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne povos veni al vi hodiau, char mi pensas, ke mi mem havos hodiau gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre laudinda.--Tiu chi grava tago restos por mi chiam memorinda.-- Lia edzino estas tre laborema kaj shparema, sed shi estas ankau tre babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venghema.--Li estas tre kredema : ech la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ech unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas suficha, por eksplodigi pulvon. 31. Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicho ofte kunigas la homojn, kaj felicho ofte disigas ilin.--Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro.--Li donis al mi monon, sed mi ghin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, char mi baldau revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la regho : via regha moshto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Moshto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa Moshto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Moshto, Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanighi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanighi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resanighanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajho, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigho, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. * * * * * II FABELOJ KAJ LEGENDOJ * * * * * LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGHO (El Anderson.) Antau multaj jaroj vivis unu regho, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti chiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj chaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por chiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri chiu alia regho oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie chi chiam diradis : "la regho estas en la vestejo". En la granda urbo, en kiu li loghis, estis tre gaje; chiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankau du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan shtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu chi shtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu chi shtofo, havas la mirindan econ, ke al chiu, kiu ne taugas por sia ofico au estas tro malsagha, ili restas nevideblaj. --Tio chi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regho; havante tian surtuton, mi ja povus sciighi, kiu en mia regno ne taugas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saghajn de la malsaghaj! Jes, la shtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambau trompantoj grandan sumon da mono antaue, por ke ili komencu sian laboron. Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazau ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion chi ili metadis en siajn proprajn poshojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ech ghis profunda nokto. --Mi volus scii, kiom de la shtofo ili jam pretigis! ekpensis la regho, sed kaptis lin kelka timo che la penso, ke tiu, kiu estas malsagha au ne bone taugas por sia ofico, ne povas vidi la shtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaue sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Chiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la shtofo havas, kaj chiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagha lia najbaro estas. --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regho, li la plej bone vidos, kiel la shtofo elrigardas, char li estas homo sagha kaj neniu pli bone taugas por sia ofico, ol li! Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambau trompantoj sidis antau la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, larghe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion chi ne eldiris. La ambau trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, chu ghi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Che tio chi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicha ministro uzis chiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, char nenio estis. --Mia Dio! li pensis, chu mi estas malsagha? tion chi mi neniam supozis kaj tion chi neniu devas sciighi! Chu mi ne taugas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajhon! --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj. --Ho, ghi estas bonega, tre charma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu chi desegno kaj tiuj chi koloroj! Jes, mi raportos al la regho, ke ghi tre al mi plachas! --Tre agrable al ni! diris la ambau teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regho; kaj tiel li ankau faris. Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili chiam ankorau bezonis por la teksajho. Ili chion metis en sian propran poshon, en la teksilon ne venis ech unu fadeno, sed ili, kiel antaue, daurigadis labori super la malplenaj teksiloj. La regho baldau denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj chu la shtofo baldau estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed char krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankau nenion povis vidi. --Ne vere, ghi estas bela peco da shtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. --Malsagha mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taugas por mia bona ofico. Tio chi estas stranga, sed almenau oni ne devas tion chi lasi rimarki! Tiel li laudis la shtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ghojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ghi estas rava! li diris al la regho. Chiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega shtofo. Nun la regho mem volis ghin vidi, dum ghi estas ankorau sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankau la ambau maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaue, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per chiuj fortoj, sed sen fadenoj. --Nu, chu tio chi ne estas efektive belega? diris ambau honestaj oficistoj. Via Regha Moshto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj! kaj che tio chi ili montris sur la malplenan teksilon, char ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la shtofon. --Kio tio chi estas! pensis la regho, mi ja nenion vidas! Tio chi estas ja terura! Chu mi estas malsagha? chu mi ne taugas kiel regho? tio chi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ghi estas tre bela, diris tiam la regho laute, ghi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol chiuj aliaj; tamen ili chiam ripetadis post la regho : ho, ghi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn chi belegajn vestojn el tiu chi belega materialo la unuan fojon che la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis chiuj unu post la alia kaj chiuj estis tre ghojaj. La regho donacis al la ambau trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antau la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Chiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regho. Ili faris mienon, kvazau ili prenas la shtofon de la teksiloj, tranchadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!" La regho mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambau trompantoj levis unu manon supren, kvazau ili ion tenus, kaj diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ghi estas tiel malpeza, kiel araneajho! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio chi estas ja la plej grava eco! --Jes! diris chiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, char nenio estis. --Via Regha Moshto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regha Moshto tie chi antau la spegulo vestos la novajn. La regho demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazau ili vestas al li chiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazau estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazau ili ion alligas--tio chi devis esti la trenajho de la vesto--kaj la regho sin turnadis kaj returnadis antau la spegulo. --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! chiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! ghi estas vesto de granda indo! --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Regha Moshto en la parada irado! raportis la chefa ceremoniestro. --Nu, mi estas en ordo! diris la regho. Chu ghi ne bone sidas? Kaj ankorau unu fojon li turnis sin antau la spegulo, char li volis montri, ke li kvazau bone observas sian ornamon. La chambelanoj, kiuj devis porti la trenajhon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazau ili levas la trenajhon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la regho iris en parada marsho sub la belega baldakeno, kaj chiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, chielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regho! Kian belegan trenajhon li havas al la surtuto! kiel bonege chio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, char alie li ja ne taugus por sia ofico au estus terure malsagha. Nenia el la vestoj de la regho ghis nun havis tian sukceson. --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano.--Ho chielo, audu la vochon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris. --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio chi pikis la reghon, char al li jam mem shajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuraghe resti che sia opinio! Li prenis tenighon ankorau pli fieran, kaj la chambelanoj iris kaj portis la trenajhon, kiu tute ne ekzistis. * * * * * ALEKSANDRO MACEDONA Orienta historia legendo el V. JABEC. Granda regho ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levighis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la chielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple naghanta pomo en vazo da akvo. Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovighas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankau batalas kun siaj malamikoj. Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis : --Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? --Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, char mallumaj montegaroj baras la vojon. --Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne shanghos, kolere respondis la regho; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon. --Se vi neshangheble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankau tre longajn shnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regho, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la shnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la shnuroj veni returne al via regha palaco. Tio chi plachis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la shnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj. Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo : --Se via honoro estas al vi kara, ne tushu nin; char se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis! Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kushis ora pano. --Chu mi satighos de ora pano? demandis Aleksandro, tion chi vidinte. --Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; chu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis ghin serchi? Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsaghulo en la dauro de mia tuta vivo ghis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saghon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando. En la vojo li sidighis mangheti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fishon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron. --Tiu chi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro. Ne longe pensante, Aleksandro ekiris lau tiu chi rivero ghis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo. --Malfermu al mi la pordon! li ekkriis. --Tio chi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocho el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien chi! --Konfesu mian reghan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, char mi estas regho ! Apenau li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan kapon, li ghin prenis kaj reiris al sia lando. Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis ghin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevighis ghis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da arghento kaj oro por ghin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta arghento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo. --Kion ghi signifas? demandis Aleksandro la saghulojn. --Ghi estas tial, respondis la saghuloj, char en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satighas je arghento kaj oro. --Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro. --Shutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam ghi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros. Kiam tiu chi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kushis la kapo, tuj levighis rapide supren. --Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la saghuloj havas prudenton ne homan, sed Dian! Tradukis N. KUSHNIR. * * * * * KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO? Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT. La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en la laudinda intenco lin kapti kaj formanghi. Okaze tion chi rimarkis malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, chu pro tio, ke la malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, au chu pro ia alia kauzo --sufiche, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega "tju!". La diablo, ghojante, ke li liberighis de la lupo, dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon en tian kaj tian profundajhon, kie li ankau estos kaj montros sin al li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al la signita loko, la diablo ankorau ne estis tie kaj, por iel pasigi la tempon, la malgrand'ruso kushigis sian kapon sur la bruston de sia edzino, kaj, dum shi ghin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li dolche ekdormis. Kiam li jhus ekdormis, tiam la diablo, aliformighinte en belegan junan viron, proksimighis al la edzino, amindumis kun shi per la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute shin gajnis tiel, ke shi volonte ekkaptis la altiritan al shi tranchilon, por tratranchi la gorghon de sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam shi tion chi volis fari, la diablo, repreninte sian veran eksterajhon, laute ekkriis, "tju!" tiel, ke la malgrand'ruso vekighis kaj ghustatempe ankorau povis eviti la dangheron, kiu lin minacis. En sekvo de tiu chi okazo la diablo, farante al li fortan predikon pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsaghigi, delogi; shi ofte forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin forlasas, dividas kun li chiujn dangherojn, chiun mizeron kaj, kiam mortas ghia mastro, ghi pli sincere malghojas je li, ol kiu ajn el liaj parencoj. --Tion chi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo, kiun vi alportis al mi. * * * * * LA DEVENO DE LA VIRINO (Hinda legendo.) Kiam la chiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por ghin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora vento. La fieraj palmoj klinis antau Mahadeva siajn suprojn, kaj ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj. Mahadeva deshiris unu el la lilioj kaj jhetis ghin en la lazuran maron. La vento ekshancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka shaumo. Minuto--kaj el tiu chi bukedo de shaumo ekfloris la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento, shangha kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la shaumo mara, kaj rapide pasanta, kiel tiu chi shaumo. La virino antau chio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis : --Kiel mi estas belega! Poste shi ekrigardis chirkauen kaj diris : --Kiel la mondo estas bela! La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu chi tempo la virinoj chiam eliras sekaj el la akvo). Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la chielo sur shin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj chi okuloj ekbrulis per ekstazo. De tiu chi tempo lumas la steloj. La stelo Venus ekbrulis per envio--pro tio shi lumas pli forte ol multaj aliaj. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj chio silente estis ravita de shi. Tio chi ekenuigis la virinon. La virino ekkriis : --Ho, chiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Chio estas ravita de mi, sed mi ne audas, ne scias pri tiuj chi ravoj, chio estas ravita silente! Ekaudinte tiun chi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega virino. La virino auskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio chi shin tedis. La virino ekenuis. --Ho, chiopova Mahadeva! ekkriis shi, al mi oni kantas ravantajn kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio chi estas, se neniu volas min cirkaupreni kaj karese sin alpremi al mi! Tiam la chiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Ghi chirkauprenadis la belegan virinon kaj rampis apud shiaj piedoj. Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis : --Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La najtingalo kantas belege, kaj la kardelo ghin imitas. Kredeble mi ne estas jam tiel bela! La chiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La simio imitis chiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis kontenta, sed poste kun larmoj shi ekkriis : --Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min chirkauprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras kaj min envias, tiel ke mi ech komencas timi. Kio do min defendos, se oni ekvolos fari al mi de envio malbonon? Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj shi ekkriis : --Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi --neniun! Mi ne povas ja ami tiun chi grandegan, teruran leonon, por kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu chi sama minuto antau la virino, lau la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto. --Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton. Kiel mi ghin amas! Nun la virino havis chion, shi pri nenio povis peti. Tio chi shin ekkolerigis. Por ellasi la koleron, shi ekbatis la hundeton, la hundeto ekbojis kaj forkuris, shi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis kaj foriris--shi surpashis per piedo sur la serpenton,--la serpento eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam la virino ekkriis je ili. . . --Ho, mi malfelicha!--ekkriis la virino, rompante la manojn, --oni min karesas, laudas, kiam mi estas en bona humoro, kaj chiuj forkuras, kiam mi farighas kolera! Mi sola! Ho, chiopova Mahadeva! Je la lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajhon, sur kiun mi povus ellasi la koleron, kiu ne havus la kuraghon forkuri de mi, kiam mi estas kolera, kiu estus devigita pacience elportadi chiujn batojn!-- Mahadeva enpensighis kaj--kreis al shi. . . la edzon! Tradukis A. GRABOWSKI. * * * * * LA NASKIGHO DE LA TABAKO ARABA LEGENDO. Lau la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA. En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon, por skribi, kaj kiu chiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne scias, auskultu : Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angheloj kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj guvernas la mashinon de la mondoj. La bloveto de Lia busho estas la vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auskultu : Ghi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri la sultano de Kandahhoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek unu el la dolchegaj popolrakontoj kaj sorchorakontoj, kiujn la popolaj orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto: Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado au antau la bazaroj de la richega Djhedo. Ghi ne estas unu el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno" dum la plenigado de la kruchoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la vespero, au kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la "Shtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno levighas sur la horizonto. Ghi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj chiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam ni promenadis ambau sur la bordo de la maro. Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapishon de pregho, falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregho estis finita, li sin levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidighis kaj komencis fumi. --Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigho de tiu chi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras ghis la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj? --Mahometano, mi ne konas, mi respondis. --Laudata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la busho de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda! Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan. Unu fojon vojaghis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampajhoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La chevalo, sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis la rampajhon, deiris de la chevalo, prenis la serpenteton kaj metis ghin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo ghin revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al ghi la vivon. Baldau ghi ekmovighis, poste ghi elmetis la kapon el la maniko kaj diris : --Profeto, mi volas mordi vian manon. --Ne estu maldanka, respondis la profeto. --Mi tiel volas. --Kiam vi montros al mi la kauzon, kiu vin igas fari malbonon al mi, tiam mi permesos al vi mordi min. --Via gento, murmuris la serpento, chiam militas kontrau nia : la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj chevaloj venkas chiam la niajn, kaj mi nun volas venghi al vi. --Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al vi faris? Chu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la varmo de mia korpo? --Malgrau tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia gento. --Tio chi, malbona rampajho, estos maldanko : vi pagos malbonon por bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajhon, kion oni faras al vi! --Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jhuras al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin! Audinte la nomon de Allah, la profeto ne kuraghis pli respondi. Li klinis la kapon kaj diris : --Lia nomo estu laudata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon! Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento mordis la sanktan manon de Mahometo. Tiu chi tiam, eksentinte la doloron, eljhetis la serpenton malproksimen kaj malbenis ghin en la nomo de Allah, char ghi estis maldanka, kaj kun ghi li malbenis ankau chiujn, kiuj pagas malbonon por bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili. Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuchis kaj eltiris la venenon, kiun la rampajho tie lasis. Kaj li krachis sur la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis la krachajho, naskighis kreskajho, rapide disvolvighante kaj donante foliojn. La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu chi kreskajho donas, estante bruligata. De tiu tago chiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ghin en la oazoj kaj flaras ghian odoron kun respekto kaj ghojo, char ghia gusto enhavas la maldolchecon de la veneno serpenta kaj la dolchecon de la sankta krachajho de la profeto. De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjhioj, kiuj vojaghas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la saghecon apud la sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la "filoj de la blanka tendo", kiuj estas la reghoj de la dezerto. Ankau de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin ghis la morto, se estus bezone, char la malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto. Tio chi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas granda! * * * * * KARAGARA Hinda fabelo. Rakontis F. V. L. En la urbo Vataman vivis sagha, sed malricha bramano Kecava. Lia edzino Karagara estis malbona al chiu; ech la diablo, kiu loghis en arbo apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris. En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiau mi regalos vin. Ne timu! Mi loghis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalochana'n kaj lasos min elirigi nur per vi". Tiel estis farita. La diablo eniris en la reghidinon, la bramano venis kaj faris chion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la diablo obeis. La regho donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio chi ankau duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la reghinon Sulochana'n. La regho sendis al Madana kaj petis pri la magiisto Kecava. Tiu chi venis al la turmentata reghino, sed la diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu vin." La bramano alpashis pli proksime kaj ekmurmuretis al la reghino en la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri ghin al vi." La diablo, audinte tion chi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn honorojn de la regho, reiris en la urbon Mrigavati. * * * * * LA VIRINETO DE MARO Fabelo de Andersen. Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed ghi estas tre profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ghis super la akvo. Tie loghas la popolo de maro. Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskajhoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili che la plej malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estajhoj. Chiuj fishoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branchoj, tute tiel, kiel tie chi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regho de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas lau la fluo de la akvo. Tio chi estas belega vido, char en chiu konko kushas brilantaj perloj, el kiuj chiu sola jam estus efektiva beligajho en la krono de reghino. La regho de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastrajhon de la domo. Shi estis sagha virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial shi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere shi meritis chian laudon, la plej multe char shi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reghidinoj, shiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el chiuj; shia hauto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, shiaj okuloj bluaj kiel, la profunda maro; sed, kiel chiuj aliaj, shi ne havis piedojn, la korpo finighis per fisha vosto. La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fishoj ennaghadis al ili, tute kiel che ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fishoj alnaghadis al la malgrandaj reghidinoj, manghadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi. Antau la palaco sin trovis granda ghardeno kun rughaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senchese. La tero estis la plej delikata sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super chio estis ia blua brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero, havante nur chielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel purpura floro, el kiu venis lumo chirkauen. Chiu el la malgrandaj reghidinoj havis en la ghardeno sian apartan loketon, kie shi povis lau sia placho kaj bontrovo fosi kaj planti. Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke shia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rughe brilantajn, kiel tiu. Shi estis en chio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili ricevis de shipoj, venintaj al la fundo, shi volis havi, krom la rughaj floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon. Ghi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro che la rompigho de la shipo. Shi plantis apud la statuo rozarughan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn branchojn super la statuo, ghis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis koloron nigra-bluan kaj movadis sin senchese, kiel la branchoj. Ghi elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus. Ne estis pli granda plezuro por la juna reghidino, ol audi pri la mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi chion, kion shi sciis pri shipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj mirinda estis por shi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fishoj, kiujn oni vidas tie inter la branchoj, tiel laute kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin audi. Ghi estis la birdetoj, kiujn la avino nomis fishoj, char alie shiaj nepinoj, kiuj ne vidis ankorau birdojn, ne povus shin kompreni. --Kiam vi atingos la aghon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur la maraj shtonegoj kaj rigardi la grandajn shipojn, kiuj veturos antau vi; vi vidos ankau arbarojn kaj urbojn! Baldau unu el la fratinoj devis atingi la aghon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . chiu el ili estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis ankorau plenaj kvin jaroj, ghis shi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia rakonti al shi, kion shi vidis kaj kio la plej multe plachis al shi en la unua tago; char ilia avino ne sufiche ankorau rakontis al ili, estis ankorau multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii. Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna, ghuste shi, kiu devis ankorau la plej longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto shi staris antau la malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel la fishoj per siaj naghiloj kaj vostoj ghin batis. La lunon kaj stelojn shi povis vidi; ili shajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj, ol antau niaj okuloj. Se sub ili glitis io kiel nigra nubo, shi sciis, ke tio chi estas au baleno naghanta super shi, au ech shipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn kontrau la shipo. Jen la plej maljuna reghidino atingis la aghon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super la suprajhon de la maro. Kiam shi revenis, shi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, shi diris, kushi en la lumo de la luno sur supermara sablajho sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, audi la muzikon kaj la bruon de kaleshoj kaj homoj, vidi la multajn preghejojn kaj turojn kaj auskulti la sonadon de la preghejaj sonoriloj. Ghuste char al la plej juna estis ankorau longe malpermesite sin levi, shi la plej multe sentis grandan deziregon je chio chi. Kun kia atento shi auskultis tiujn chi rakontojn! Kaj kiam shi poste je la vespero staris antau la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo, chiuj shiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ghia bruado, kaj shajnis al shi, ke la sonado de la preghejaj sonoriloj trapenetras malsupren al shi. Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naghi kien shi volas. Shi suprennaghis che la subiro de la suno, kaj tiu chi vido lau shia opinio estis la plej bela. La tuta chielo elrigardis kiel oro, shi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon shi ne povus sufiche bone priskribi! Rughaj kaj nigrabluaj ili sin transportis super shi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa blanka kovrilo, amaso da sovaghaj cignoj super la akvo al la forighanta suno. Ili flugis al la suno, sed tiu chi mallevighis kaj la roza brilo estingighis sur la maro kaj la nuboj. En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; shi estis la plej kuragha el chiuj kaj naghis tial supren en unu larghan riveron, kiu fluas al la maro. Palacoj kaj vilaghaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj : Shi audis kiel chiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel varme, ke shi ofte devis naghi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaghon. En unu malgranda golfo shi renkontis tutan amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo. Shi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed shi antaue neniam vidis hundon; tiu chi komencis tiel furioze shin boji, ke shi tute ektimighis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam shi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn, kiuj povis naghi, kvankam ili ne havis fishan voston. La kvara fratino ne estis tiel kuragha; shi restis en la mezo de la sovagha maro kaj rakontis, ke ghuste tie estas la plej bele. Oni povas rigardi tre malproksime chirkaue, kaj la chielo staras kiel vitra klosho super la maro. Shipojn shi vidis, sed nur tre malproksime, ili elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la grandaj balenoj shprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke ghi elrigardis chirkaue kiel centoj da fontanoj. Nun venis la tempo por la kvina fratino. Shia naskotago estis ghuste en la mezo de vintro, kaj tial shi vidis, kion la aliaj la unuan fojon ne vidis. La maro estis preskau tute verda, kaj chirkaue naghis grandaj montoj de glacio, el kiuj, lau shia rakonto, chiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj. Shi sidighis sur unu el la plej grandaj, kaj chiuj shipistoj forkuradis kun teruro de la loko, kie shi sidis kaj lasis la venton ludi kun shiaj longaj haroj. Sed je la vespero la chielo kovrighis je nuboj, ghi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur chiuj shipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed shi sidis trankvile sur sia naghanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin jhetadis en la shauman maron. Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, chiu estis ravata de la nova kaj bela, kiun shi vidis; sed nun, kiam ili kiel grandaghaj knabinoj havis la permeson supreniri chiufoje lau sia volo, ghi farighis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune. Ofte en vespera horo la kvin fratinoj chirkauprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennaghadis en unu linio super la akvon. Ili havis belegajn vochojn, pli belajn ol la vocho de homo, kaj kiam ventego komencighis kaj ili povis supozi, ke rompighos shipoj, ili naghadis antau la shipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la maro, kaj petis la shipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj chi ne povis kompreni la vortojn, ili pensis ke ghi estas la ventego; kaj ili ankau ne povis vidi la belajhojn de malsupre, char se la shipo iris al la fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la palacon de la regho de la maro. Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post ili, kaj estis al shi, kiel shi devus plori; sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tial shi suferas multe pli multe. --Ho, se mi jam havus la aghon de dekkvin jaroj! shi diris. Mi scias, ke ghuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj tie loghas kaj konstruas! Fine shi atingis la aghon de dekkvin jaroj. --Jen vi elkreskis, diris shia avino, la maljuna reghino-vidvino. Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Shi metis al shi kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed chiu folieto de floro estis duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordighi al la vosto de la reghidino ok grandajn ostrojn, por montri shian altan staton. --Tio chi doloras! diris la virineto de maro. --Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino. Ho, shi fordonus kun plezuro chiun chi belegajhon kaj dejhetus la multepezan kronon! Shiaj rughaj ghardenaj floroj staris al shi multe pli bone, sed nenio helpis. "Adiau!" shi diris kaj levis sin facile kaj bele tra la akvo. Antau momento subiris la suno, kiam shi levis la kapon super la suprajho de la maro; sed chiuj nuboj brilis ankorau kiel rozoj kaj oro, kaj tra la palrugha aero lumis la stelo de la vespero, la aero estis trankvila kaj fresha kaj nenia venteto movis la maron. Sur la maro staris granda trimasta shipo, nur unu velo estis levita, char estis nenia bloveto, kaj inter la shnuregaro sidis chie shipanoj. Oni audis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farighis pli malluma, centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; ghi elrigardis, kvazau la flagoj de chiuj nacioj blovighas en la aero. La virineto de maro alnaghis ghis la fenestro de la kajuto, kaj chiufoje, kiam la akvo shin levis, shi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili estis la juna reghido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la aghon de dekses jaroj, lia tago de naskigho ghuste nun estis festata, kaj pro tio chi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La shipanoj dancis sur la ferdeko, kaj kiam la reghido al ili eliris, pli ol cent raketoj levighis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la virineto de maro ektimis kaj subighis sub la akvon. Sed baldau shi denove ellevis la kapon kaj tiam shajnis al shi, kvazau chiuj steloj de la chielo defalas al shi. Neniam ankorau shi vidis tian fajrajhon. Grandaj sunoj mughante sin turnadis, belegaj fajraj fishoj sin levadis en la bluan aeron kaj de chio estis vidata luma rebrilo en la klara trankvila maro. Sur la shipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ech la plej malgrandan shnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela la juna reghido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. Jam farighis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la shipo kaj de la bela reghido. La koloraj lanternoj estingighis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado. La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancighis supren kaj malsupren, tiel ke shi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide la shipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj ekbrilis. Terura ventego baldau komencighis. Tial la shipanoj demetis la velojn. La granda shipo balancighis en rapidega kurado sur la sovagha maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la shaumanta akvo, minacante sin transjheti super la mastoj, sed la shipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn. Al la virineto de maro ghi shajnis kiel veturo de plezuro, sed la shipanoj tute alie tion chi rigardis; la shipo ghemegis kaj krakis, la chefa masto rompighis en la mezo kiel kano, kaj la shipo kushighis sur flanko kaj la akvo eniris en la internajhon de la shipo. Nun la virineto de maro vidis, ke la shipanoj estas en danghero, shi devis sin mem gardi antau la traboj kaj rompajhoj de la shipo, kiuj estis pelataj super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke shi nenion povis vidi; sed jen ekfulmis kaj farighis denove tiel lume, ke la virineto de maro klare revidis chiujn sur la shipo. Chiu penis sin savi, kiel li povis. La plej multe shi observadis la junan reghidon kaj shi vidis, kiam la shipo rompighis, ke li falis en la profundan maron. En la unua momento shi estis tre ghoja, char nun li ja venos al shi, sed baldau venis al shi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel li nur malviva venos en la palacon de la regho de la maro. Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknaghis inter la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran dangheron, subnaghis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj ondoj. Fine shi atingis la junan reghidon, kiu jam apenau sin tenis sur la suprajho de la sovagha maro. Liaj manoj kaj piedoj komencis jam lacighi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se shi ne alvenus. Shi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis. Chirkau la mateno la ventego finighis. De la shipo ne restis ech unu ligneto. Rugha kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj shajnis, ke per tio chi la vangoj de la reghido ricevis vivon, tamen liaj okulaj restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn. Shajnis al shi, ke li estas simila je la marmora statuo en shia malgranda ghardeno. Shi lin kisis kaj rekisis kaj forte deziris, ke li restu viva. Jen montrighis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis la blanka negho, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antau ili staris preghejo au monahhejo, estis ankorau malfacile bone ghin diferencigi, sed konstruo ghi estis. Citronaj kaj oranghaj arboj kreskis en la ghardeno kaj antau la eniro staris altaj palmoj. La maro faris tie chi malgrandan golfeton, en kiu la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita de superakvaj shtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien chi alnaghis la virineto de maro kun la bela princo, kushigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kushu alte en la varma lumo de la suno. Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ghardeno. Tiam la virineto de maro fornaghis kaj kashis sin post kelkaj altaj shtonoj, kiuj elstaris el la akvo, kovris la harojn kaj bruston per shaumo de la maro, tiel ke neniu povis vidi shian belan vizaghon, kaj shi nun observadis, kiu venos al la malfelicha reghido. Ne longe dauris kaj alvenis juna knabino. Shi videble forte ektimis, sed nur unu momenton, kaj baldau shi vokis multajn homojn, kaj la virineto de maro vidis, ke la reghido denove ricevis la konscion kaj ridetis al chiuj chirkaustarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis, li ja ech ne sciis, ke al shi li devas danki la vivon. Shi sentis sin tiel malghoja, ke shi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon, malgaje subnaghis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro. Shi estis chiam silenta kaj enpensa, sed nun ghi farighis ankorau pli multe. La fratinoj shin demandis, kion shi vidis la unuan fojon tie supre, sed shi nenion al ili rakontis. Ofte en vespero kaj mateno shi levadis sin al la loko, kie shi forlasis la reghidon. Shi vidis, kiel la fruktoj de la ghardeno farighis maturaj kaj estis deshiritaj, shi vidis, kiel la negho fluidighis sur la altaj montoj, sed la reghidon shi ne vidis, kaj chiam pli malghoja shi tial revenadis hejmen. Shia sola plezuro estis sidi en sia ghardeneto kaj chirkaupreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis simila je la reghido; sed siajn florojn shi ne flegis, kaj sovaghe ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branchoj de la arboj tiel, ke tie farighis tute mallume. Fine shi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj, kaj baldau tiam sciighis chiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis ghin nur al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajhon pri la reghido, shi ankau vidis la feston naskotagan sur la shipo, sciis, de kie la reghido estas kaj kie sin trovas lia regno. "Venu, fratineto!" diris la aliaj reghidinoj, kaj interplektinte la brakojn reciproke post la shultroj, ili sin levis en longa linio el la maro tien, kie sin trovis la palaco de la reghido. Tiu chi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de shtono, kun grandaj marmoraj shtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron. Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la kolonoj, kiuj chirkauis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj, kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajhoj. Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapishoj kaj chiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentrajhoj, ke estis efektiva plezuro chion tion chi vidi. En la mezo de la granda salono batis alta fontano, ghiaj radioj sin levadis ghis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskajhoj, kiuj sin trovis en la granda baseno. Nun shi sciis, kie li loghas, kaj tie shi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo; shi alnaghadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraghus ia alia, shi ech sin levadis tra la tuta mallargha kanalo, ghis sub la belega marmora balkono. Tie shi sidadis kaj rigardis la junan reghidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara lumo de la luno. Ofte en vespero shi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega shipeto ornamita per flagoj; shi rigardadis tra la verdaj kanoj, kaj se la vento kaptadis shian longan blankan vualon kaj iu shin vidis, li pensis, ke ghi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn. Ofte en la nokto, kiam la fishistoj kaptadis fishojn sur la maro che lumo de torchoj, shi audadis, ke ili rakontas multon da bona pri la juna reghido, kaj shi ghojadis, ke shi savis al li la vivon, kiam li preskau sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj shi ekmemoradis, kiel firme lia kapo ripozis sur shia brusto kaj kiel kore shi lin kisis. Pri tio chi li nenion sciis, li ne povis ech songhi pri shi. Chiam pli kaj pli kreskis shia amo al la homoj, chiam pli shi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo shajnis al shi multe pli granda ol shia. Ili ja povas flugi sur shipoj trans la maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli malproksime, ol shi povas atingi per sia rigardo. Multon shi volus scii, sed la fratinoj ne povis doni al shi respondon je chio, kaj tial shi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan mondon, kiel shi nomadis la landojn super la maro. --Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, chu ili tiam povas vivi eterne, chu ili ne mortas, kiel ni tie chi sur la fundo de la maro? --Ho jes, diris la maljunulino, ili ankau devas morti, kaj la tempo de ilia vivo estas ankorau pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la aghon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo chesighas, ni turnighas en shaumon kaj ni ne havas tie chi ech tombon inter niaj karaj. Ni ne havas senmortan animon, ni jam neniam revekighas al vivo, ni similas je la verda kreskajho, kiu, unu fojon detranchita, jam neniam pli povas revivighi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo jam refarighis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj, tiel ankau ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj, kiujn ni neniam povos vidi. --Kial ni ne ricevis senmortan animon? malghoje demandis la virineto de maro. Kun plezuro mi fordonus chiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la chiela mondo! --Pri tio chi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe pli felicha kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre! --Sekve mi mortos kaj disfluighos kiel shaumo sur la maro, mi jam ne audados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon! Chu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon? --Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino, se li alligighus al vi per chiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en la vian kun la sankta promeso de fideleco tie chi kaj chie kaj eterne, tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankau ricevus parton en la felicho de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankau sian propran. Sed tio chi neniam povas farighi! Ghuste tion, kio tie chi en la maro estas nomata bela, vian voston de fisho, ili tie supre sur la tero trovas malbela. Char mankas al ili la ghusta komprenado, tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti nomata bela! La virineto de maro ekghemis kaj rigardis malghoje sian fishan voston. --Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; ghi estas certe suficha tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiau vespere ni havos balon de kortego! Kaj ghi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rughaj kiel rozoj kaj verdaj kiel herbo, staris en vicoj sur chiu flanko kun blue brulanta flamo, kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ech tra la muroj, tiel ke la maro chirkaue estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi chiujn la sennombrajn fishojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnaghadis al la vitraj muroj; sur unuj la skvamoj shajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arghento. En la mezo tra la salono fluis largha kvieta rivero, kaj sur ghi dancis la viroj kaj virinetoj de maro lau sia propra dolcha kantado. Tiel belajn vochojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna reghidino kantis la plej bele, oni aplaudadis al shi, kaj por unu momento shi sentis ghojon en la koro, char shi sciis, ke shi havas la plej belan vochon en la maro kaj sur la tero. Sed baldau shi denove komencis pensadi pri la mondo supra. Shi ne povis forgesi la belan reghidon kaj sian doloron, ke shi ne havas senmortan animon kiel li. Tial shi elshtelighis el la palaco de sia patro, kaj dum interne chio kantadis kaj ghojadis, shi sidis malgaja en sia ghardeneto. Tiam subite shi ekaudis la sonon de korno penetrantan al shi tra la akvo, kaj shi ekpensis : "nun li kredeble shipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per chiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la felichon de mia vivo. Chion mi riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorchistino. Ghis hodiau mi chiam sentis teruron antau shi, sed eble shi povas doni al mi konsilon kaj helpon". La reghidino eliris el sia ghardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo, post kiu loghis la sorchistino. Sur tiu chi vojo shi antaue neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda griza sabla tero sin etendis ghis la akvoturnejo, kie la akvo shaume batadis, turnighante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj chion, kion ghi kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj chi chion ruinigantaj akvaj turnajhoj la reghidino devis trapashi, por atingi la terajhon de la sorchistino, kaj tie shi devis ankorau longe iri sur varma shancelighanta shlimo, kiun la sorchistino nomadis sia torfajho. Post tiu staris shia domo en la mezo de stranga arbaro. Chiuj arboj kaj arbetajhoj estis polipoj, duone besto duone kreskajho, ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; chiuj branchoj estis longaj shlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj chiu membro sin movadis, de la radiko ghis la plej alta supro. Chion, kion ili povis en la maro kapti, ili chirkauvolvadis fortike, por jam neniam ghin ellasi. La malgranda reghidino kun teruro haltis antau tiu chi arbaro; shia koro batis de timego; shi jam estis preta iri returne, sed shi ekpensis pri la reghido kaj pri la akirota homa animo kaj farighis denove kuragha. Siajn longajn, libere defalantajn harojn shi alligis fortike chirkau la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio chi shin ekkapti, la ambau manojn shi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antauen, kiel fisho rapidanta tra la akvo, inter la teruraj polipoj, kiuj etendadis post shi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn. Shi rimarkis, kiel chiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de shipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio shajnis al la reghidino la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Jen shi venis al granda, preskau chie kovrita de shlimo, placo en la arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo, konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis la sorchistino de la maro kaj manghigadis testudon el sia busho, kiel la homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la maro shi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto. --Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorchistino, tre malsaghe! Tamen via volo estos plenumita, char ghi jhetos vin en malfelichon, mia bela reghidineto. Vi volus liberighi de via fisha vosto kaj por tio havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna reghido enamighu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Che tio chi la sorchistino ridis tiel laute kaj malbele, ke la testudo kaj la serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo. Morgau post la levigho de la suno mi jam ne povus al vi helpi, ghis ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajhon, kun kiu vi ankorau antau la levigho de la suno devas naghi al la tero, sidighi sur la bordo kaj eltrinki la trinkajhon; tiam via fisha vosto turnighos en tion, kion la homoj nomas graciaj piedoj, sed ghi doloros, ghi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranchus. Chiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas la plej bela homa estajho, kiun ili vidis. Restos al vi via facila flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi, sed che chiu pasho, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pashus sur akran tranchilon. Se vi volas chion chi elteni, tiam mi al vi helpos! --Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocho kaj pensis pri la reghido kaj pri la ricevota animo. --Sed memoru, diris la sorchistino, se vi unu fojon farighis homo, vi jam neniam pli povas refarighi virineto de maro! vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon, alligighu al vi per chiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi farighu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua mateno post lia edzigho kun alia via koro disshirighos kaj farighos shaumo sur la maro. --Mi ghin volas! diris la virineto de maro kaj shi estis pala kiel la morto. --Sed vi devas ankau pagi al mi! diris la sorchistino, kaj ne malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vochon el chiuj tie chi sur la fundo de la maro, per ghi vi esperas tie ensorchi la reghidon, sed la vochon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trinkajho! Mian propran sangon mi ja devas doni por ghi, por ke la trinkajho farighu akra, kiel glavo ambauflanke tranchanta! --Sed se vi prenos de mi mian vochon, diris la virineto de maro, kio do tiam restos al mi? --Via bela eksterajho, diris la sorchistino, via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsaghigi homan koron. Nu, chu vi perdis la kuraghon? Eletendu vian malgrandan langon, kaj mi detranchos ghin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajhon! --Ghi farighu! diris la virineto de maro, kaj la sorchistino metis la kaldronon, por kuiri la sorchan trinkajhon. Pureco estas duono de vivo! shi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn shi kunligis en unu tuberon. Poste shi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Chiun momenton la sorchistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ghi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la trinkajho estis preta; shi elrigardis kiel la plej klara akvo. --Jen ricevu ghin! diris la sorchistino kaj detranchis al la virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam nek kanti nek paroli. --Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia arbaro, diris la sorchistino, shprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu chi trinkajho, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn! Sed tion chi la reghidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de shi, kiam ili vidis la brilantan trinkajhon, kiu lumis en shia mano kiel radianta stelo. Tiel shi baldau pasis la arbaron, la marchon kaj la akvoturnejon. Shi povis vidi la palacon de sia patro; la torchoj en la granda salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam chiuj dormis, tamen shi ne kuraghis iri al ili nun, kiam shi estis muta kaj la koro volis disshirighi al shi de malghojo; shi enshtelighis en la ghardenon, derompis floron de la bedoj de chiuj siaj fratinoj, jhetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj levighis tra la mallume-blua maro supren. La suno ankorau ne estis levighinta, kiam shi ekvidis la palacon de la reghido kaj supreniris sur la belega marmora shtuparo. La luno lumis mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran trinkajhon, kaj estis al shi, kiel se ambauakra glavo trairus tra shia delikata korpo, shi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la suno eklumis super la maro, shi vekighis kaj sentis fortan doloron, sed rekte antau shi staris la aminda juna reghido, kiu direktis sur shin siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke shi devis mallevi la siajn, kaj tiam shi rimarkis, ke shia fisha vosto perdighis kaj shi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi. Sed shi estis tute nuda, kaj tial shi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn. La reghido demandis, kiu shi estas kaj kiel shi venis tien chi, kaj shi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankau tiel malgaje, char paroli shi ja ne povis. Tiam li prenis shian manon kaj kondukis shin en la palacon. Che chiu pasho, kiun shi faris, estis al shi, kiel la sorchistino antaudiris, kiel se shi pashus sur akrajn pinglojn kaj tranchilojn, sed shi elportadis ghin volonte. Sub la mano de la reghido shi supreniris facile kiel akva veziko sur la shtuparo, kaj li kaj ankau chiuj aliaj admiris shian gracian flugetantan iradon. Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al shi, en la palaco shi estis la plej bela el chiuj, sed shi estis muta, povis nek kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis kaj kantadis antau la reghido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable ol chiuj aliaj, kaj la reghido aplaudis kaj ridetis al shi; tiam la virineto de maro farighis malghoja, shi sciis, ke shi mem kantus multe pli bele. Ho! shi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti che li, mi fordonis je eterne mian vochon! Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn, starighis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la planko, dancante kiel ankorau neniu dancis. Che chiu movo shia beleco pli multe elmontrighadis, kaj shiaj okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj. Chiuj estis ensorchitaj de ghi, aparte la reghido, kiu nomis la reghidinon lia amata trovitino, kaj shi dancis senhalte, kvankam chiufoje, kiam shia piedo tushis la plankon, shajnis al shi, kiel shi ekpashus sur akran tranchilon. La reghido diris, ke shi estu chiam apud li, kaj shi ech ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antau lia pordo. Li lasis fari al shi viran vestajhon, por ke shi povu akompanadi lin ankau sur chevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la verdaj branchoj tushadis iliajn shultrojn kaj la birdetoj kantadis inter la freshaj folioj. Shi levadis sin kun la reghido sur la altajn montojn, kaj kvankam shiaj graciaj piedetoj sangadis, shi tamen ridadis je tio chi kaj sekvadis lin ghis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde sub ili, kiel se ghi estus amaso da birdoj, iranta al la fremdaj landoj. En domo, en la palaco de la reghido, shi iradis, kiam en la nokto la aliaj dormis, sur la larghan marmoran shtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam shi pensadis pri siaj parencoj en la profundajho. En unu nokto shiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la brakoj; ili kantis, naghante super la akvo, tre malgajajn melodiojn. Shi faris al ili signon, kaj ili shin rekonis kaj rakontis, kiel profunde shi ilin chiujn malghojigis. De tiu tempo ili vizitadis shin chiun nokton, kaj en unu nokto shi rimarkis en granda malproksimeco la maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la suprajho de la maro, kaj la reghon de la maro kun sia krono sur la kapo. Ili etendis al shi la manojn, sed ambau ne kuraghis veni tiel proksime al la tero, kiel la fratinoj. De tago al tago la reghido shin chiam pli ekamadis, li amis shin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari shin reghino tio chi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen shi ja devis farighi lia edzino, char alie shi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la mateno de lia edzigho farighi shaumo sur la maro. Chu vi ne amas min pli ol chiun? kvazau paroladis la okuloj de la reghidineto, kiam li shin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis shian belan frunton. --Jes, vin mi amas la plej multe! diris la reghido, char vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble neniam revidos. Mi estis sur shipo, kiu rompighis; la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preghejo, en kiu multaj junaj knabinoj faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al mi la vivon; nur du fojojn mi shin vidis. Shi estus la sola knabino, kiun mi povus ami en tiu chi mondo, sed vi estas simila je shi, vi preskau forpremas shian figuron en mia animo. Shi apartenas al la sankta preghejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicho; neniam ni disighos unu de la alia! --Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la reghidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la preghejo; mi rigardis lin post la shaumo kaj atendis, chu ne venos al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min! La virineto de maro profunde ghemis, plori shi ne povis. La knabino apartenas al la sankta preghejo, li diris, neniam shi elvenos en la mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas lin chiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon! Sed jen la reghido devis edzighi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara regho; tial oni pretigis tian belan shipon. La reghido veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regho, sed efektive ghi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regho; grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis; shi konis la pensojn de la reghido pli bone ol chiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al shi, mi devas rigardi la belan reghidinon; miaj gepatroj ghin postulas, sed por preni ghin kiel fianchino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas shin ami! Shi ne estas simila je la bela knabino en la preghejo, je kiu vi estas simila. Se mi iam devus elekti fianchinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Che tio li shin kisis sur shia rugha busho, ludis kun shiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al shia koro, kaj pli vive shi ekrevis pri homa felicho kaj pri senmorta animo. --Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili staris sur la belega shipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la najbara regho, kaj li rakontis al shi pri ventegoj kaj senventeco, pri mirindaj fishoj en la profundajho kaj kion la subakvighistoj tie vidis, kaj shi ridis che lia rakontado, char shi sciis ja pli bone ol chiu alia pri la fundo de la maro. En luna nokto, kiam chiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo, tiam shi sidis sur la rando de la shipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo, kaj shajnis al shi, kvazau shi vidas la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arghenta krono sur la kapo kaj rigardadis sendeturnighe tra la ondanta akvo al la kilo de la shipo. Jen shiaj fratinoj elnaghis el la internajho de la maro, rigardadis shin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn. Shi faris al ili signojn, ridetis kaj volis rakonti, ke chio iras bone kaj feliche, sed la servanto de la shipo alproksimighis al shi kaj la fratinoj subakvighis, tiel ke li pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur shaumo sur la maro. Je la sekvanta mateno la shipo ennaghis en la havenon de la belega chefurbo de la najbara regho. Chiuj sonoriloj de preghejoj sonoris, kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Chiu tago estis pasigata feste. Baloj kaj kolektighoj sekvis unu la alian, sed la reghidino ankorau ne estis, shi estis edukata, kiel oni diris, malproksime en unu sankta monahhejo, kie shi lernadis chiujn reghajn virtojn. Fine shi alveturis. La virineto de maro brulis de deziro vidi shian belecon kaj devis konfesi, ke personon pli belan kaj charman shi neniam ankorau vidis. Shia hauto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj. --Vi ghi estas! ghoje ekkriis la reghido, vi, kiu min savis, kiam mi kushis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis shin kiel sian rughighantan fianchinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicha, li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis atingi, estas al mi plenumita. Vi ghojos je mia felicho, char vi min amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam nun estis al shi, kiel shi sentus, ke shia koro disshirighas. La mateno de la edzigho de la princo devis ja alporti al ghi la morton kaj turni shin en shaumon sur la maro. Chiuj sonoriloj de la preghejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianchighon. Sur chiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arghentaj lampoj. La pastroj balancadis la fumilojn kaj la gefianchoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj tenis la trenajhon de la vesto de la fianchino, sed shia orelo ne audis la festan muzikon, shia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, shi pensis pri sia nokto de la morto, pensis pri chio, kion ghi perdis en tiu chi mondo. Ankorau en tiu sama vespero la gefianchoj iris sur la shipon; la pafilegoj tondris, chiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la mezo de la shipo estis konstruita regha tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefianchoj en la trankvila malvarmeta nokto. La vento blovis la velojn kaj la shipo glitis facile kaj sen forta shancelighado sur la klara maro. Kiam farighis vespero, oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko. La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam shi je la unua fojo suprennaghis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj ghojon, kaj nun shi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la hirundo, kiam ghi estas persekutata, kaj chiuj admirante aplaudadis al shi, neniam ankorau shi dancis tiel belege. Kvazau akraj tranchiloj tranchadis en shiaj delikataj piedoj, sed shi ghin ne sentadis, char pli multe ghi tranchadis al shi la koron. Shi sciis, ke ghi estas la lasta vespero, ke shi lin vidas, lin, por kiu shi forlasis la amikojn kaj hejmon, fordonis sian belegan vochon kaj chiutage suferadis malfacilajn dolorojn, dum li ghin ech la plej malmulte ne scietis. Ghi estis la lasta nokto, ke shi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan chielon. Eterna nokto sen pensado kaj songhado shin atendis, char shi ne havis animon kaj jam neniam povis ghin ricevi. Chio sur la shipa estis plena je ghojo kaj gajeco, multe ankorau post la mezo de la nokto; shi ridetadis kaj dancadis kun pensoj de morto en sia koro. La reghido kisis sian belan fianchinon kaj shi ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi. Farighis trankvile kaj mallaute sur la shipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la shipo kaj rigardadis al oriento, atendante la chielrughon de mateno. Shi sciis, ke la unua radio de la suno estos shia alportanto de morto. Tiam shi ekvidis siajn fratinojn levighantajn el la maro, ili estis palaj kiel shi mem, iliaj longaj belaj haroj jam ne movadis sin en la vento, ili estis detranchitaj. --Ni donis ghin al la sorchistino, por ke shi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu chi nokto! Shi donis al ni tranchilon, jen ghi estas! Vi vidas, kiel akra ghi eshtas? Antau ol la suno levighos, vi devas ghin enpushi en la koron de la reghido, kaj kiam lia varma sango shprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskighos en unu fishan voston kaj vi denove farighos virineto de maro, vi povos veni al ni en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antau ol vi farighos malviva sala shaumo de la maro. Rapidu, rapidu! Li au vi devas morti antau la levigho de la suno. Nia maljuna avino malghojas tiel, ke la blankaj haroj al shi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorchistino. Mortigu la reghidon kaj revenu! Rapidu! chu vi vidas la rughan strion sur la chielo? Post kelkaj minutoj levighos la suno kaj vi devos morti! Kaj ili strange kaj profunde ekghemis kaj mallevighis en la akvon. La reghidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antau la tendo kaj vidis, kiel la bela fianchino dormas, tenante sian kapon sur la brusto de la reghido, kaj shi klinighis, kisis lin sur la bela frunto, suprenrigardis al la chielo, kie la rugho de la mateno ricevadis chiam pli brulantan koloron, ekrigardis la akran tranchilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reghidon, kiu en la songho elparoladis la nomon de sia fianchino,--shi sola vivis en liaj pensoj--kaj la tranchilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen shi jhetis ghin malproksime for en la ondojn, kiuj rughe eklumis, kie falis la tranchilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango shprucus supren el la akvo. Ankorau unu fojon shi ekrigardis la reghidon per rigardo duone estingita, jhetis sin de la shipo en la maron kaj sentis, kiel shia korpo sin turnis en shaumon. Nun la suno levighis el la maro, kviete kaj varme falis ghiaj radioj sur la malvarman malvivan shaumon de la maro kaj la reghidineto de maro sentis nenion de la morto. Shi ekvidis la sunon kaj proksime super shi flugetis centoj da travideblaj belegaj estajhoj; shi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la shipo kaj la rughajn nubojn sur la chielo. Ilia vocho estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa orelo povis ghin audi, kiel ankau nenia tera okulo povis vidi tiujn chi chielajn estajhojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke shi havas korpon tian kiel ili, kiu chiam pli kaj pli sin levadis el la shaumo. --Al kiu mi venis? shi demandis, kaj shia vocho sonis kiel la vocho de la aliaj estajhoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas ghin reprezenti. --Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas ghin ricevi, se ne prosperis al shi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas shia eterna ekzistado. La filinoj de la aero ankau ne havas senmortan animon, sed ili povas ghin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreshighon kaj sanighon. Se ni en la dauro de tricent jaroj penadis fari chion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicho de la homoj. Vi, malfelicha virineto de maro, el la tuta koro chiam laboradis al tiu sama celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levighis nun al la mondo de la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj! La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo shi sentis larmojn. Sur la shipo denove regis bruo kaj vivo; shi rimarkis, kiel la reghido kun sia bela fianchino shin serchas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan shaumon, kiel se ili scius, ke shi jhetis sin en la maron. Nevidate shi kisis la frunton de la fianchino, ridetis al la reghido kaj levis sin kun la aliaj infanoj de la aero al la rozerugha nubo, kiu naghis en la aero. --Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon chielan! --Ech pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas infanoj, kaj por chiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras ghojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la chambro, kaj kiam ni el ghojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon, tiam ni devas plori larmojn de malghojo, kaj chiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon! * * * * * III ANEKDOTOJ * * * * * _Unu advokato_, tre malgranda, venis jughejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :--Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kashi en mian poshon!--Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via posho estos pli da sagho, ol en la kapo. [M. Solovjev.] _Unu malgrandruso_ veturis sur veturilo. Subite la veturilo klinighis : ghi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankau tio chi ne helpis. Tiam en malespero li krias :--Chiuj sanktuloj helpu! kaj pushas la veturilon kun tia forto, ke ghi renversighas sur alian flankon. --Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis pushi chiuj kune! [M. Solovjev.] _Unu generalo_ volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.--Haltu! li ordonas : alportu kuleron!--Sed, Via Generala Moshto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .--Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.-- Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li cherpas per la kulero la fluidajhon, provas kaj kun abomeno krachas.--Kio tio chi estas? ghi estas tia supo? ghi estas kotajho!!--Jes, Via Generala Moshto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion chi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.] _Unu sprita mastro de budo_ elpensis la sekvantan ruzan shercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldau la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskau chiuj pagis, laute ridante pro tiu chi ideo. [M. Solovjev.] _La regho Macedona_ Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam chirkaushutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin :--Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.] _Temistoklo_ edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malricha, "char, li diris, mia filino pli volas homon sen havajho, ol havajhon sen homo". [J. Seleznev.] _La Roma oratoro_ Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : "ghi estas sendube vera, char jam 10 jarojn mi audas tion chi de vi". [J. Seleznev.] _Unu el la eminentaj oficiroj_ petis Auguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension.--Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke chiuj sciu, ke mi ricevis tiun chi favoron el viaj manoj. Augusto respondis :--Bonege, diradu chie, ke mi kvazau donas al vi pension, mi tion chi ne neados. [J. Seleznev.] _Pastro postulis,_ ke Lizandro konfesu al li sian plej chefan pekon. --Chu vi au la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro.--La dioj ordonas al vi! diris la pastro.--Bone, rediris Lizandro; foriru de tie chi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.] _Helvetius_ en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkighis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis shin riprochi. La edzino respondis, ke li diras sensencajhon.--Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.--Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.] _El unu prediko._ Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis chiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam ech per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis feliche, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Ghojaj, ke ili liberighis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenau oni lin metis en la teron, la tero tuj eljhetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi ghin per fajro; sed ankau la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis ech tushi ghin. Ne povante al si helpi, oni jhetis la korpon al hundoj, ke ili ghin disshiru; sed ankau la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tushis ghin. Oni jhetis la korpon en profundan marchon, por ke la koto ghin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marcho kaj ech unu kotero ne volis alighi al la peka korpo. . . . Nun, miaj auskultantoj, tiu chi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disshiros kaj koto kovros vin en granda amaso! _Konfeso de cigano._ Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu chi benu lian edzighon. La pastro postulis, ke li antau la edzigho faru konfeson, kaj li difinis por tio chi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu chi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankau nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis ghin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankorau chapon, pendantan sur la muro, kaj, char lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankau la chapon, pensante en si : "estas tute egale, chu fari unu pekon au du, tiom pli, ke mi hodiau faros mian konfeson kaj purighos de chiuj pekoj." Formanghinte la sebon, li iris en la preghejon, por fari la konfeson.--Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro.-- Hodiau mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ghin de tie, respondis la konfesanto.--Tio chi tute ne estas peko; kontraue, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankorau povas diri?--Kiam mi estis hodiau en via domo, mi deprenis la chapon en la kuirejo.--Ankau tio chi estas tute laudinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, char li ne kashis siajn pekojn kaj malgrau tio chi estis ech laudita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciighis pri la malapero de la sebo kaj la chapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio chi. --Ha, li diris al si mem, li ech konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin laudis. . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditajhon. [I. Lojko]. _Malkomprenigho._ Prezentu al vi, amiko, mian chagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ghis morgau.-- Pardonu, mi ghin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun chi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . .--Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.] _Forto de la scienco._ Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio chi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciighis pri la nomo de chiu stelo--tion chi mi jam neniel povas kompreni. _Rimedo kontrau la Esperantismo._ En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la hholero kaj pri la novaj rimedoj kontrau ghi. En la societo sin trovis ankau unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone manghi, bone trinki kaj amuzi fraulinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis chion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontrau la hholero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi havas rimedojn kontrau chiuj malsanoj; sed chu via scienco trovis jam ankau efikajn rimedojn kontrau la plej nova malsano, kiu nun vastighas en la mondo--kontrau la esperantismo?--Kio estas esperantismo? demandis unu fraulino.--Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas alighado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon "Esperanto". Tiu chi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ghis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kauzita de tiu chi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre dangheran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio chi kushas la plej granda danghero de tiu chi malsano. Oni diras, ke tiu chi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Chu vi elpensis jam ian rimedon kontrau tiu chi malsano, sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun chi malsanon kaj mi havas kontrau gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu chi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontrau la esperantismo estas : sidi chiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno. [P. K.] _Suboficiro._ Homoj, chiam kuraghe kaj diligente, kaj vi chion atingos! La ovo de Kolumbo ankau ne estas metita en unu tago! _Sherca rifuzo._ La verkisto Gibeau, kiu chiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la chefo de la konata fabriko de champano Roederer leteron kun la sekvanta enhavo : "Sinjoro! Mi ne havas ech unu centimon kaj mi adoras la champanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkajho. Kun ghi mi esperas forgesi mian mizeron". Apenau Roederer ricevis tiun chi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : "Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion taugas. La senchesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin chiuminute denove pri via malghoja situacio." _Mi ne komprenas_, kiel oni povas plendi chiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri personoj, kaj tamen sufichas por ni 1 1/2 funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manghas ghin, miaj nau infanoj ne ricevas ghin kaj la du servantinoj ne bezonas ghin. Jen en tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufichas por mi por la tuta tago. [Dumpert]. _Instruitulo kaj richulo._ Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ghin efektivigi. Li vizitas unu richulon kaj petas lin pri helpo. La richulo rifuzas, kaj inter ili komencighas la sekvanta dialogo : _Richulo_ : Mirinde estas, ke nur la instruituloj chiam venadas al la richuloj kaj ke la lastaj, kontraue, neniam venas al la instruituloj.--_Instruitulo_ : Char la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la richuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.--_Richulo_ : Kial do la richuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfelichuloj, sed ne amas helpi al malrichaj instruituloj?--_Instruitulo_ : Char ili timas, ke farighi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed farighi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kushnir.] _Demando._ Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan chapelon? --Tiu, kiu havis la plej grandan kapon. _Kuraghulo._ Sinjoro! krias unu maljuna fraulino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri : tie chi estas la vagono por sinjorinoj! --Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakajhojn, mi ne estas timemulo! _Memfarita homo_. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo chiam estis : "la homo mem devas chion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankau Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankau de neniu mi ilin heredis,--ne, mi mem ilin gajnis en la loterio! _Malfelicha komercisto_. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por serchi helpon che unu sia parenco. Tiu chi lasta donis al li kelkan nombron da chapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ghoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la chapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidighis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu chi demandas : Nu, chu vi multe vendis?--Ha, malgaje respondas la junulo, ech unu chapon mi ne vendis!--Chu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon?--Mi tenis la chapojn bone kashitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la dauro de la tuta tago, char el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antau mi, chiuj havis jam chapojn sur la kapoj. _Apetito_. Kial vi petas almozojn?--Char mi volas manghi, mia bona sinjoro.--Kial do vi ne laboras?--Ha, kiam mi laboras, mi ankorau pli volas manghi. _Niatempa amo_. Mi vin amas . . .--Sed mi estas malricha.-- Pardonu, vi ne lasis min elparoli ghis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edzighi je vi . . .--Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!--Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edzighi je vi pro via mono. _Zorgo._ Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?--Jes, miaj kreditoroj _estontaj_, char mi chiam zorgas, de kiu mi nun povos ankorau prunti. _Proceso._ En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ghin perdis.--Mi pentrus la unuan en chemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo. _El la pasintaj tempoj._ La imperiestro Paulo ordonis, ke chiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kalesho kaj donu al li la reghan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankau por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montrighas rapide veturanta kalesho, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la chevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kalesho. La imperiestro, domaghante shian richan veston, ekkriis : "sidighu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidighas . . . sur la koton de la strato. Paulo rapide desaltis de la chevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte shin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis shin en la kaleshon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.] _Brava vojaghisto._ Vojaghisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovaghajn arabojn; kaj kiam tio chi ekscitis miron, li aldonis, ke ghi ne estas mirinda, "char, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni." [B. G. Jonson.] _Du tajloroj._ Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da shtofo por surtuto. La shtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble ghi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojagho, kiun oni en tiu tempo faradis per chevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu chi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la shtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazau bedaurante, diris :-- Via barona moshto! el tiu chi shtofo surtuto ne povas esti eltranchita, char por gi malsufichas ankorau unu metro. . . . La barono, kiu sciis, ke la shtofo estas venigita de malproksime kaj acheti de ghi ankorau metron estas preskau io neebla, chagrenighis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la shtofon. Tiu chi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton : li alportis pretan surtuton sufiche vastan kaj tiel longan, ke li devis ankorau subtranchi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj ghoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aghon de chirkau sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama shtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu chi knabo, li sciighis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun chi tajloron. Tiu chi venis, kaj la barono diris al li :--Ke vi shtelis pecon da shtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama shtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi : mi ja vidas, ke de mia shtofo ankorau restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel ghi povas esti suficha por surtuto? La tajloro rediris :--Tute simple, via barona moshto! char lia filo havas jam la aghon de dekdu jaroj." [E. Neumark.] _La jughisto de Reading._ El la anekdotoj, kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo, estas nenia, kiu montrus lin de aminda flanko; sed nenia estas tiel karakteriza, kiel la sekvanta. La regho unu tagon sur la chaso perdis la vojon kaj venis chirkau tagmezo en la vilaghon Reading. Malsata li iris al la jughisto kaj petis manghon kaj trinkon. La jughisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruchon da biero. La regho manghis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis :--Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la jughisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En dauro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la nauan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruchon da biero. La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por chiuj liaj demandoj. Tiel la jughisto, ne ricevinte klarigon, komencas manghi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermighas, kaj la regho eniras.--Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita jughisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie chi la tutan vivon. La jughisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la regho, la historio al ni ne rakontas. _Malgrandruso kaj soldato._ Oni diras, ke la soldatoj estas saghaj homoj--rakontas malgrandrusa vilaghano, veninta el Kievo, kien li iris preghi, al siaj kunvilaghanoj--sed tio chi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon. Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre altan domon, mi levis la kapon, rigardante ghian supron. --Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi soldato.--Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la tegmento, mi timege respondis, kaptante la chapon en la manon.--Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove ekkriis.--Dek tri, mi respondis.--Pagu do tuj dek tri rublojn, hundinido, char, se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestro, li kolere ekkriis. Mi estis ghoja liberighi de li kun tia malgranda sumo, kaj, paginte, mi forkuris, ech ne rerigardante posten. Sed vi pensas, ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn? ho, ho, mi trompis la soldaton : mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn! [N. Kushnir.] _Tranchanta komplimento._ A : Kiel plachas al vi mia versajho? Ne vere, felicha ideo?--B : Jes, jes, la ideo estas jam per tio felicha, ke ghi _elsaltis_ el via kapo. _El la historio._ A : Kial Hanibalo iris trans la Alpojn?--B : Char tiam la tunelo ne estis ankorau preta. _En la jughejo._ _Jughanto_ : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la shtelado estas via _profesio_!--_Jughato_ : Kion do vi volas, sinjoro jughanto, ke mi shteladu por _plezuro_? _Telegrama stilo._ Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu chi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas : "Hodiau matene sepa filino naskita. Poste pli." _La pafanto._ _Leutenanto_ : Ni supozu, ke la malamiko staras tie chi antau la arbo. Lau la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu : unu--du--tri! . . . Ha, mallerta urso, vi pafis ja _preter_ la arbon!--_Rekruto_ : Nu, kion do ghi malutilas, sinjoro leutenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne chiuj staros _antau_ la arbo, kelkaj staros ankau _apud_ la arbo! _Verkistino_ :--Ha, kara Julio, se mia artikolo "Kontrau la ornamighamo de la virinoj" estos presita, tiam mi por la honorario tuj achetos al mi plushan matenveston kun pelta chirkaukudro. _Juna mastrino_ (aranghante kun la kuiristino la manghotabelon por vespera kolektigho) : Por la dua mangho ni prenos angilon!-- _Kuiristino_ : Kiom vi ordonas, ke mi prenu, sinjorino?--_Mastrino_ : Mi pensas, ke estos sufiche chirkau dek metroj! _Mastrino_ (invitante la gaston manghi) :--Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome! _Fraulino_ : Vidu, estimata sinjorino, tio chi estas chio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando?--_Sinjorino_ : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu chi estas : chu li jam estas edzigita? _Raporto._ En Londono unu krimulo devis esti mortigita. Antau sia morto li malsanighis kaj oni lin sendis en la malsanulejon. Post unu semajno la chefa kuracisto skribis al la jughejo : "La arestito N. sanighis, kaj oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano." [S. B-n.] _La shuldo._ La malgranda Nikochjo, promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero, per nesingardo tien enfalis. Unu junulo, vidinte tion chi, kuraghe sin jhetis en la akvon kaj eltiris la knabon. La patrino dankas la savinton :--Ha, sinjoro! . . . mi ne scias, kiel vin danki! . . . vi savis mian fileton! . . .--Ho, sinjorino, li rediris, ghi ne estas inda je danko, ghi estas shuldo de chiu.--Ha, kion vi diras! . . . Chu vi estos tiel bona ankau eltiri lian pajlan chapon? Jen ghi naghas. [Malgranda poeteto.] _Konjektemeco_. En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon. La oficiro prenas lian pafilon kaj, rigardante lin kun riprocho, diras :--Nu, vi estus trafema pafisto! La oficiro ekcelas. Paf! . . . maltrafo.--Jen kiel vi pafas! Li ekcelas la duan fojon-- paf! . . . denove maltrafo.--Jen kiel vi pafas! La oficiro ekcelas la trian fojon--paf! li trafis.--Tiel oni devas pafi, diras la oficiro, redonante la pafilon. [Malgranda poeteto.] _Advokato kaj kuracisto_ disputis pri tio, kiu el ili staras pli alte. Oni demandis tiam la poeton Piron'on kaj petis lin solvi la disputon.--La fripono iras chiam antaue, kaj la ekzekutisto lin sekvas, estis la respondo. _Jonathan Swift kaj la servanto_. La glora autoro de la "Vojaghoj de Gullivero" estis granda amanto de pleuronektoj (speco de fishoj = germana "Steinbutte"). Tion chi sciis lia adoranto kaj bonfaranto, lordo Temple, kiu ofte sendadis al li grandajn fishojn de tiu chi speco. La satiristo chiam kun plezuro ilin akceptadis, sed al la alportanta servanto li neniam donadis trinkmonon. Tio chi kolerigis la servanton, kaj, kiam li unu fojon denove devis iri al Swift, por alporti al li grandan pleuronekton, li montris sian nekontentecon iom maldelikate. Tuj Swift levighis, sidigis la servanton sur sian seghon kaj diris : --Mia amiko, vi ne scias, kiel oni devas plenumi komision; mi montros ghin al vi. Swift prenis la pleuronekton kaj alpashis malrapide kaj respektege al la servanto.--Mia sinjoro, li diris, salutas vin kaj petas vin, sinjoro Dekano, akcepti tiun chi malgrandan donacon. Nun la servanto sin levis kaj respondis :--Mi petas tre kore danki vian sinjoron. Kun tiuj chi vortoj li metis la manon en la poshon, eltiris duonon da krono kaj premis ghin al Jonathan Swift en la manon.-- Goddam! ekkriis tiu chi, vi estas pli sagha, ol mi pensis. Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos pri la trinkmono. _Kiam Swift_ prenadis novajn servantinojn, li chiam diradis al ili, ke ili en lia domo devas antau chio observadi du aferojn : unue, fermi post si la pordon, kiam ili venas en chambron, kaj due--denove fermi la pordon, kiam ili eliras. Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edzigho de shia fratino.--Tre volonte, diris Swift, mi ech donos al vi chevalon kaj servanton por akompani, kaj vi povas ambau kune veturi. Tute ekster si de ghojo, la servantino, elirante, lasis la pordon ne fermita. Kvaronon da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian chevalon kaj sendis sur ghi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin. Tiu chi trovis ilin en la mezo de vojo, kaj chu ili volis au ne--ili devis veturi returne. Tute depremita, la knabino eniris en la chambron de sia sinjoro kaj demandis, kion li ordonos.--Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon, li diris kaj lasis shin post tio chi denove forveturi. _Che tagmangho_.--Mirinde! mi neniam povas manghi bonan pecon da meleagro . . .--Kial do? chu vi havas tian strangan stomakon?--Ne, sed char mia edzino ghin chiam formanghas. _En klubo_.--Pardonu, sinjoro, chu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli?--Ne.--Mi tiel ankau tuj pensis al mi! Vi ne estas ech simila je sinjoro Fredo. _Instruita mimikisto_. En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la chiutaga vivo, sed ech pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li ech iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.--Chu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilaghanon. --Mi ech ne scias, kio ghi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu chi respondo chiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaghano, ke "paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".-- Ha, mi komprenas! diris la vilaghano, per manoj . . . per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, char mi havas mutan fraton. --Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antau atestantoj promesis doni al la vilaghano tricent rublojn, se li efektive povos klarighadi per mimiko au almenau ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun chi promeson la instruitulo konsentis ech doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankau promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenighos kun la instruitulo per mimiko.--Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, chu vi volas au ne?--Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilaghano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidighis unu kontrau la dua. Tie chi ankau sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilaghano, li montris al li unu fingron (tio chi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La vilaghano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio chi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaghano manplaton (signo de regno); la vilaghano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj chiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li rughighis de chagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio chi signifas : "Dio estas en la chielo kaj sur la tero"). Chiuj ekrigardis la vilaghanon. Li en tiu sama minuto eltiris antauen la manojn kaj faris signon, kvazau li ion trenas. Chiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo ech eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la posho monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaghano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kashis en sian poshon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaghanon, pri kio ili interparolis. Antaue estis forigita la vilaghano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu chi rapidis trankviligi ilian malpaciencon :--Mi neniam ankorau renkontis homon, kiu povus tiel libere klarighi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antau ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun chi malfacilan sciencon preskau tridek jarojn! Tio chi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilaghano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde!--Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis?--Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilaghano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, char Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun chi ideon la vilaghano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi shanghis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu chi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,--kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu chi signo, ke Dio estas en la chielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas chie. Chio tio chi min konvinkis, ke tiu chi simpla vilaghano, tiu chi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antau li min klinas.--Oni vokis la vilaghanon kaj ankau lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskau nenion parolis, diris la vilaghano; ni nur minacis unu al la dua : li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, char mi havas mutan fraton, kun kiu mi chiam tiel interparolas. Tiu chi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li ech ambau okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu chi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jhetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion chi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio chi estas chio, pri kio ni parolis". En la salono eksonis lauta ridego de chiuj alestantoj, kaj la malfelicha instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu chi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.] _Profesoro_ de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li chiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri chevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontrau sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daurigis sian legadon. Fininte la legadon pri chevalo, li diris :--Nun, sinjoroj, post la "chevalo" ni transiru al la "azeno", kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas, sidighu.--Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas auskulti azenon ankau starante. [A. Gruenfeld.] _Inter bopatroj_. Chu vi estas kontenta je via nova bofilo?--Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton.--Per kio?--Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi kartojn, kaj al chio li havas ankorau mirindan talenton de parolado.--Kion do vi volas? mi vin ne komprenas! Tio chi estas ja chiuj nur tre bonaj ecoj!--Sed vidu : li ne povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas; se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li estas malsagha,--nun la tuta mondo tion chi scias. _Avarulo_, elirante el la preghejo, kie la pastro parolis pri bonfarado, diris :--La prediko tiel min tushis, ke mi mem estas preta peti almozojn. [P. Kochergov]. _Gradeco de riprochoj_. La ministro diris al la direktoro : La opero iris tre bone, nur la hhoroj lasis ion por deziri.--La direktoro iras al la reghisoro :--Sinjoro reghisoro, mi havas kauzon esti nekontenta je la hhoro; mankas al ghi energio; mirinde estus, se lia ministra moshto ne akceptus ghin de malbona flanko. La reghisoro iras al la kapelestro :--Sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la hhoroj estis hodiau ekstreme malbonaj, tiel malbonaj, ke mi timis la falon de la opero. Mi vin petas, observu, ke ghi estonte iru pli bone. La ministro severe punos. La kapelestro rapidas al la direktanto de la hhoroj.--La hhoroj estis hodiau absolute abomenaj. Unu rapidas, alia restas, unu kantas tro alte, alia tro malalte, tute kiel strataj buboj. La reghisoro orde vin regalos kaj bone faros. La sekvantan tagon la direktanto, alestante che la provo de la hhoranoj, diras :--Vi kriegis hierau kiel brutaro; estas honto kaj abomeno! Chu vi ne havas orelojn, ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaghuloj? Mi miras, kial la kapelestro ne jhetis al vi la notojn en la vizaghojn kaj ne forpelis chiujn al la diablo! Mi ripetas, vi kantis kiel brutaro, kaj se tiel okazos ankorau unu fojon, mi vin chiujn dispelos kiel bestojn! [P. Kochergov.] _Francisko I_, regho de Francujo vizitis la papon Leonon X. La regho, mirigita de la lukso de la kortego de la papo, diris, ke lau la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriche kaj simple.-- Vero, respondis la papo, sed tio chi estis tiam, kiam la reghoj pashtis brutarojn. [P. Kochergov.] _Kion oni amas plej multe_? Havante unu jaron--sian nutristinon; kvin jarojn--la patrineton; dek jarojn--la lernan libertempon; dekses jarojn--la liberecon; dudek jarojn--sian amatinon; tridek jarojn--sian edzinon; kvardek jarojn--siajn infanojn; sesdek jarojn --sian oportunecon; en chiuj tempoj--sin mem. [K. O. S--m.] _Senkulpigho. Sinjorino_, forlasante sian servantinon : Jes, mi bedauras, sed mi ne povas repreni el via serva libro mian ateston pri via nepuremeco. Rigardu do mem ekzemple la malpurajhon de mushoj tie chi en la angulo.--_Servantino_ : Tio chi ja estas ne mia kulpo! tiu chi malpurajho jam estis, kiam mi antau jaro komencis mian servadon che vi. _La leghisto_ : Despota urbestro ofendis unu urbanon. La urbano rakontis sian malfelichon al unu el siaj konatoj, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la leghoj. Indigne ekkriis la konato :-- Kiel li kuraghis tion chi fari! mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li, ke li ne konas la leghojn, kaj mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! Ili ambau iris al la urbestro; la leghisto eniris en la loghejon, la ofendito jam preparadis sin, kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron, tamen li ne estis sufiche kuragha kaj restis post la pordo. Post kelkaj minutoj la kuraghulo eliras.--Nu, kia rezultato? demandis la atendanta.--Ha, respondis la kuraghulo, mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! Prezentu al vi, kiam mi komencis mian riprochan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn!--Kiel vi scias, ke li volis tion chi fari?--Se li ne volus, li ja tion chi ne farus, kaj se li faris, tio chi ja montras tute sendube, ke li tion chi volis.--Kaj vi silentis?--Enirinte al li, mi forgesis lin bone titoli, kaj ekzistas legho, ke se oni iun salutas per pli malalta titolo, ol li havas, li havas la rajton doni al vi tri survangojn.--Sed vi ja ricevis nur du!--Ha, mi forgesis; vidu, ekzistas legho, ke se la punata falas sur la teron, li jam pli da survangoj ne devas ricevi.--Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango?--Ekzistas alia legho, ke tiel longe, kiel oni che la survangoj havas ankorau la forton stari sur la piedoj, oni devas stari. --Kaj kio estos kun mia ofendo?--Iru mem kaj provu shovi al li en la manon kelkan sumon da mono, eble li al vi pardonos. Mi nenion kun li povas fari, char mi vidas, ke li mem scias chiujn leghojn parkere kaj havas ilin chiam sub la mano. _La inkujo_ : Knabo achetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompighis kaj la tuta inko elvershighis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elvershitan inkon.--Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen! _Principo. Luigantino de chambro_ : Antau ol vi enloghighas en mian chambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon.--_Studento_ : Tio chi estas ankau mia principo; au akurate, au tute ne! _Malbona memoro_. De kio vi havas tian embarasan mienon?--Ha, prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hierau fraulinon Marion pri shia mano kaj mi ne memoras, kion shi al mi respondis : jes au ne. . . . _Neniom malhelpas_. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanghon, kiu estas preparita tre malbone.--_Sinjoro_ : Auskultu, Antonino, diru al mi malkashe, kial vi ne prenas oficon de nutristino? ghi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de kuiristino.--_Kuiristino_ : Ha, sinjoro, vi shercas! Kiel do ghi estus ebla? chu mi povus nun esti nutristino?--_Sinjoro_ : Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankau tute ne povas esti kaj tamen estas! _Bonigo. Fianchino_ : Diru, chu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?--_Fiancho_ : Kion do?--_Fianchino_ : Ke vi edzighas je mi, char mi poste havos grandan sumon da mono.--_Fiancho_ : Sed mia infano, kontraue! estus al mi ech pli agrable, se vi ghin havus jam nun. _Tro granda postulo_.--For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.--Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos. _Teruraj infanoj_ : Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu jhus venis el la lernejo.--Nu, chu vi lernis aritmetikon?--Certe!--Kion do vi lernis?--Deprenadon.--Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskighis, chu vi povos diri, kian aghon mi havas?--Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankorau ne lernis. _Mirindajho en la medicino_. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio chi jam montras, ke la homo ne estas sana.--Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango chiam estas kovrita per tre dika tavolo da chikanoj kaj kalumnioj kaj shi tamen estas tute sana. _Ne volonte. Jughanto_ : Viaj respondoj estas chiuj fonditaj sur plena vereco?--_Jughato_ : Vorto post vorto, Via moshto! ke mi mortu, se mi iom mensogas!--_Jughanto_ : Sekve vi estas preta ankau jhuri pri ili?--_Jughato_ : Hm . . . ne tre volonte, sinjoro. _Neprospera aludo_. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaghojn chirkau mi . . .--Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn. _Naive_ : La somerlogho, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos chiam en la chambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Chu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?--Ne!--Ha, efektiva domagho! _Malegala legado_. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon; chu vi permesas, ke mi ghin donu al li?--Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, chu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto?--Legu do mem, patrineto, kion li skribas : "Fraulino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo!" --Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : Fraulino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo!" _Napoleono III kaj Benedetti._ Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizaghon.--Mi ne scias, Via Imperiestra Moshto, respondis unu fojon Benedetti al tiela sherco, chu mi efektive havas vizaghon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon, kaj chiam kun tiu chi sama vizagho, kiun mi nun havas. [I. Lojko.] _Neantauvidita respondo._ Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de chiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Augusto. Tiu chi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris :--Junulo, chu via patrino neniam estis en Romo?--Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie chi estadis. [I. Lojko.] _Kulereto._ En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manghas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizagho; antau li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantrancho kun shinko; la dua--juna homo, dande vestista, videble jhus sidighinta apud la tableto; li detiris siajn shamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post ghi li de tempo al tempo chirkaurigardas la publikon.--Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj pastecheton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas chirkauen sur chiuj flankoj kaj subite kashas la kulereton de sia kafo en la poshon. Tion chi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu chi aperas.--Tason da kafo kaj pastecheton! La postulitajho estas alportita. La sinjoro manghas.--Se vi volas, mi montros al vi jhonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. --Rigardu : chu tio chi estas kulereto?--Jes, sinjoro.--Kie do ghi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kashante la kulereton en la poshon.--En via posho.--Ne, ne en mia, sed en la posho de tiu chi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu chi suprensaltas.--Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via posho, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enshovas la manon en la poshon kaj eltiras la kulereton.--Nu, vi estas vera jhonglisto, li rimarkas konfuzite.--Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la jhonglisto, jhetante moneron sur la tablon, kaj forighas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kashitan kulereton. [I. Lojko.] _La poeto Pope._ La angla regho, vidinte unu fojon sur la strato Pope'on, konatan poeton, sed ghibulon, diris al sia sekvantaro :--Mi volus scii, por kio taugas tiu chi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope audis tiujn chi vortojn kaj, turninte sin al la regho, li ekkriis : Por igi vin rekte iradi. [I. Lojko.] _Frideriko la Granda_ amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion.--Estas maloportune, respondis tiu chi, diri siajn opiniojn al regho, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.] _Unu generalo_ demandis unu junan soldaton, chu estas suficha por li la porcio da pano, kiun li chiutage ricevas.--Jes, Via Generala Moshto.--Kaj eble io ankorau restas?--Jes, Via Generala Moshto.-- Kion do vi faras kun la restajho?--Mi ghin formanghas, Via Generala Moshto. [N. B.] _Rusa oficiro_, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraua flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. --Chu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali?--Mi konsentas, respondis la oficiro.--Sed chu vi scias, daurigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin pashoj trafas en kvinkopekan moneron?--Mi ne scias, respondis la oficiro, chu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.] _Malricha saghulo_ tagmanghis che avara richulo. La avarulo forshovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malricha gasto ne povis ghin atingi. Ne estante ankorau kontenta de tio chi kaj volante pli chagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li :--Mi audis, ke vi estas tre sagha homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manghas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraue, vi estus laborema, vi povus farighi io, ekzemple che mi kaj miaj komercoj.--Ne, mia bonfarema, respondis la saghulo, kontraue : mi volus io farighi che vi, sed vi ne permesas al mi. . . .--Klarigu vin, diris la avarulo, char mi vin ne komprenas.--Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la saghulo : mi volis che vi farighi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kushnir.] _Kontrau la germana legho pri la drinkemeco_ kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon :--Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu chi sentenco la sekvantan matenon elvokis che la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Huebert.] _Oni demandis_ la filozofon Malebranche pri la kauzo de la suferoj de la bestoj.--Ke la homoj suferas, tio chi estas komprenebla : Adamo manghis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj?--Eble ili manghis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.] _Jubilea telegramo._ Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo Shchedrin-Saltikov havis lokon la chiujara kolega tagmangho de la studentoj de la N...a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoche akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : "Chiujare-tagmanghantaj studentoj." Post unu horo de Shchedrin venis respondo : "Dankas! Chiutage tagmanghanta Shchedrin." _Fortaj konvinkoj._ Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio chi siajn legantojn : (tago 1) : _La malbenita hommanghanto_ eliris el sia nesto; (tago 2) : _La korsika diablo_ forlasis la shipon en la golfo Jhuano; (tago 3) : _La tigro_ alvenis al Gano; (tago 4) : _La monstro_ pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) : _La tirano_ trairis tra Liono; (tago 6) : _La uzurpatoron_ oni vidis en 60 mejloj de la chefurbo; (tago 7) : _Napoleono_ estos morgau apud niaj fortikajhoj; (tago 8) : _La imperiestro_ venis al Fonteneblo; (tago 9) : _Lia Imperiestra Moshto_ enpashis hierau en la palacon Tuilerian, chirkauita de siaj fidelaj regatoj. _Inter geedzoj._--La diablo prenu tian ordon! chiun fojon, kiam mi volas vesti novan chemizon, ghi chiam estas sen butonoj!--Kiel vi ne hontas, grandagha viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : che ili la tutaj vestoj estas disshiritaj, kaj ili ne diras ech unu vorton. _Solvita problemo._ Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmangho kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmangho la societo deiris en la ghardenon. Estis ankorau sufiche varmege, malgrau ke la suno staris jam sufiche malalte. En la ghardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ghardenoj. Iu, metinte sur ghin la manon, trovis, ke per ia strangeco ghi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia chiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Chiuj kolektighis chirkau la vitra globo, kaj komencighis alte scienca interparolo; chiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberighon de kashita varmelemento, tria klarigis chion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leghoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankorau esprimi sian opinion pri tiu chi apero, alvokis la ghardeniston kaj demandis : --Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?--Kial? respondis la ghardenisto, tial, char mi jhus turnis la globon, por ke tiu ghia flanko ne tro varmighu. [M. Solovjev.] _Unu virino_ plendis al kapitano, ke shi estas chirkaurabita de liaj soldatoj.--Chu ili chion forportis? demandis la kapitano.--Ne, ili restigis ion.--Nu, sekve tio chi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas chion. _La imperiestrino Katerino_ sonoras kaj neniu el shiaj servantoj venas. Shi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj chambroj shi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakajhon. Ekvidinte la imperiestrinon, li palighis kaj jhetis sin antau shi sur la genuojn.--Kio estas? shi demandis.-- Pardonu min, Via Imperiestra Moshto!--Kion do vi faris?--Jen, kara reghino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moshto. Tie chi sin trovas rostajho, kukajho, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi dejhoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,--Tra kie do vi volas eliri?-- Jen tie, per tiu shtuparo.--Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la chefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakajhon kaj iru post mi. Shi elkodukis lin tra la salonoj sur alian shtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :--Nu, nun iru kun Dio. _La advokato de ratoj_. Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpashis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsagho, ke la regha prokuroro ech bestojn tiradis al jugho. Tio chi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la jughejo, por pravigi sin kontrau la plendoj, levitaj kontrau ili. Kompreneble ili ne venis, kaj chiu pensis, ke oni jughos ilin en foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en legha ordo.--Kaj kiel oni tion chi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun shajna seriozeco la advokato respondis :--Oni albatu la inviton al la pordoj de la preghejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankau enshlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj farighu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgrau la malpermeso pekos kontrau la libereco de la vojoj.--Tio chi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.--En tia okazo mi esprimas proteston kontrau chia farita jugha decido, respondis Chassie kaj forlasis triumfe la salonon de jugho. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton. _Sur balo._--Invitu al valso tiun fraulinon, kiun vi tie vidas.-- Kun granda plezuro, fraulino! Tio chi estas kredeble via amikino?-- Ne, kontraue, sinjoro : tio chi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenau plene batos al shi la piedojn. _Mirindajhoj._ Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras : --Chu vi audis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaudi en horizontala direkto, sed aplaudis en vertikala.--Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala. . . .--Chio chi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.--Nu, tio chi ankau estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraulinon, ke shi bezonis du fojojn eniri la chambron, por ke oni povu shin rimarki. [M. Solovjev.] _Severa bibliotekisto._ Chiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leutenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la nauan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn chi, la leutenanto ricevos tion, kion li deziras. _La Filo_. Malricha hebreo volis kristanighi. La pastro instruis lin pri la pregho, sed lia penado restis vana, char la hebreo estis tre malinteligenta.--Nu, mia filo, se vi morgau scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj.--En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto.--Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro.--En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen.--Ne, kie do restis la "Filo"--Pardonu, via pastra moshto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel]. _Lau la lokoj._--Ha, via grafa moshto, vi estas tie chi, en la chefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto!--Kial ne? Estas tre komforte portadi ghin, kaj en la chefurbo neniu min konas.--Sed vi ghin portadas ankau hejme.--Nu, kial ne? hejme ja chiu min konas. [P. Lengyel.] _Kurioza trompo_. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la dauro de tri tagoj kreskis ghis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antau la komencigho de la hotela tagmangho aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimighis che la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas serchi tri dangherajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografajhojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ghi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidighis al tablo kaj ghuis kun granda apetito manghojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontrausidantaj sinjoroj estas tri dangheraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antau la pordo kontrau ili. Lau la ordono de la policisto alveturis droshko en kiun sidighis chiuj kvar sinjoroj.--Chu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.--Ne.--Kiom ili shuldas? --295 frankojn.--Bone! Ni traserchos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankau sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antauen, al la polico! Sed la mastro vidis ghis hodiau nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.] _Ruso kaj tataro._ Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo farighis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris kachon kaj, manghante la kachon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la chevalojn. La ruso havis chevalon malbonan kaj de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran chevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian chevalon : mi mian chevalon tuj ekvidos, kiam mi vekighos, char ghi estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran chevalon. La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la chevalo, kaj li faris kun la ruso intershanghon kun la chevaloj. La ruso prenis la bonan chevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li :--Nun mi tute ne gardos mian chevalon, char shtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran chevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj shtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi sian chevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por manghi ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj ghi ne estis suficha, kaj tial ili decidis, ke manghos nur unu--nome tiu, al kiu la sorto ghin decidos. La tataro diras :--Ni endormighu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan songhon, manghos la kokinon. Ili kushighis. La tataro ne dormas, sed elpensas songhon, vekas la ruson kaj demandas :--Kion vi vidis en songho? La ruso postulas, ke la tataro antaue diru, kion li vidis en songho. La tataro diras :-- Ha, ruso! bonan songhon mi vidis : oni prenis min en la chielon; en la chielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis!-- Jes, diras la ruso, mi ankau vidis, kiel oni prenis vin en la chielon; mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formanghis la kokinon. La tataro restis tiel sen bona chevalo kaj sen mangho kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.] _Singardema komuniko._ Kiam nia mortinta jughisto Begli glitighis en la jughejo, falis de la shtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun chi malghojan sciigon al lia malfelicha edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu chi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed che tio chi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfelichon al la maljunulino subite, sed ke li antaue preparu shin al tio chi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorgho, ghis sur la sojlo aperis la edzino de la jughisto. Tiam li demandis shin :--Chu tie chi loghas la vidvino Begli?--Vidvino Begli? . . . Ne shi ne loghas tie chi.--Kaj mi povas veti, ke shi loghas tie chi! . . . Sed tio chi ne estas grava. Diru, chu tie chi loghas la jughisto Begli?--Jes, li loghas tie chi.--Kaj mi povas veti, ke li ne loghas tie chi. Cetere tio chi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, chu li ne estas hejme?--Ne, li ne estas hejme.--Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfelicho! Jen en mia veturilo kushas la maljuna jughisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.] _Dupieda leono._ Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el shia busho.--Tion povas ankau mi fari, diris unu rigardanto.--Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino.--Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.] * * * * * IV RAKONTOJ * * * * * NOKTO (De Eube el Odeso.) Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco shovas sin sur la mara ebenajho, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj" de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj shipoj; shipanaron oni ne vidas : ghi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza shipo, kiu portas sur la rando la surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tushi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kushigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankorau du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la shipoj iros returne Hispanujon. Hierau la shipanaro arogante sciigis, ke ghi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ghi limtempon de tri tagoj. La suno mallevighis kaj denove levighis, --antau li etendis sin tiu sama senlima ebenajho da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiau la maro alportis du verdajn branchetojn, ian pikan arbetajhon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankau sen tio chi li scias, ke tero sin trovas antau li, ke tiu chi tero estas proksima, sed chu li havos tempon veni al ghi en tiuj chi du tagoj? Ghuste antau unu monato li renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis ghin malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajhon kaj unu ech kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankorau antau du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn chi kelkajn tagojn? Kaj ankorau antau tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la shipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj chiam ankorau oni ne vidas la atendatan bordon. Sufiche da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambau fojojn tiuj chi eraroj terure influis la shipanaron. Hodiau la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antau unu horo, jhetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kashita turmentigho deiris en sian kajuton. Ankorau 48 horoj--kaj chio estas perdita! Jes, chio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas ligitaj, oni ne povas batali, se oni elshiras el la manoj la lastan batalilon. La chielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke li faris chion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene formighis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense arghentigis liajn harojn, kiam li havas jam la aghon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon alpashi al la efektivigo de tiu chi plano. Tutan serion da jaroj li sendeklinighe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, en kiu li ne pensus pri ghi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus por ghi. Li venkis chiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis ech la tempon mem. Preskau sepdekjara maljunulo, li enportis en sian aferon freshecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis ech la kuraghajn maristojn de Palos. Li faris chion de sia flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj --estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi nau dekonojn de tiu chi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte-- tio chi estis tro multe ech por liaj fortoj! Tio chi estis neaudita, nekredebla moko de la sorto, tio chi estis bato, kiu estis kapabla rompi ech lin! Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu chi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajhon, tio chi estas signo de lia proksima morto. Al li ankau minacas morto, se ne fizika, tiam ankorau pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio chi li senvole turnas sin antauen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankorau preskau infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jhus forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj shipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojaghoj disvolvas lian fortan naturan saghon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio ghi faras lin komandanto de galeroj. Lia nomo estas sufiche konata en Italujo, kaj la Neapola regho faras lin estro de la ekspedicio kontrau la piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuragho li kondukas siajn shipojn kontrau la sovaghaj korsaroj. Sed la shipanaro montrighas ne inda je sia estro : ghi timas la rabistojn, kaj jam antau la bordo de Berberujo ghi faras ribelon. La shipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la shipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankvilighas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojaghoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas preskau nerimarkite. Havante la aghon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro : li naghas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al fraulino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li shin renkontas : ke li shin amas. Fraulino Felipa sentas tion saman : la majesta figuro de la kuragha maristo, lia nekashita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--chio en tiu chi neordinara persono de longe profunde frapis shian imagon. Kaj shi farighas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formighi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj shi ne povas kompreni tiun ghojon, kiun kauzas al shia bofilo la amaso da flavighintaj paperoj. Kaj dume por li tio chi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun ghojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu chi sama tempo li daurigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, chion auskultas, chiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paulo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj transloghighas sur la insulon Porto-Santo. Tie chi li konstante renkontighas kun vojaghantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo au revenas de ghi, kaj iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili chiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto de Toscanelli, kiun tiu chi alsendis al li, tute konsentas kun liaj konkludoj. Chio estas klara kiel tago : kiu havos sufiche da kuragho, por tratranchi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la serchatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio chi sufiche da kuragho, sed li ne havas la materialajn rimedojn. Oni devas trovi tiujn chi rimedojn, oni devas trovi fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj de tiu chi minuto komencighas la granda dramo, kiu dauras tutan serion da jaroj. Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora trarigardo de lia regha moshto, la regho de Portugalujo. Tio chi estas lia unua pasho sur tiu pikajha vojo, sur kiun kondukis lin la malfelicho esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun ghiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankorau pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regha moshto, Johanno II de Portugalujo, ekinteresighis je la propono de la malricha Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neaudita projekto. Forta eraro : kion povas kompreni en tio chi tiu chi komisio? Ghi estas dispremita de ghia grandeco, kaj al la regho oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio chi li povas ankorau pacighi : li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki pri ghia efektivigebleco malsaghulojn. Sed kiam la regho, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltighas al shtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazau por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego apenau ne dronigis la shipojn, kiuj volis shteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la regho, komprenanta, kiu staras antau li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas chiajn komunikighojn kun tia regho. Ne, jam pli bona estas malrichegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankorau dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile pacighus kun tiu chi unua malsukceso. Sed ankau tiun chi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion chi meritas--al sia patrujo. Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en ghin. Kvankam li estas malriche vestita, kvankam li estas preskau almozulo, sed li alportas al la urbo reghan donacon : li proponas al ghi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua shiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis chirkaushteli lin, en la patrujo la renkonto montrighas ankorau pli malbona : tie almenau trovighis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie chi lia propono estas renkontita per malsagha mokado. La espero distrighis, kiel fumo, kaj montrighas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolcho en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj. Chiuj konas la malghojan historion de tiuj chi provoj, sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la chirkauajhoj de Palos. Laca kaj chirkaushirita, preskau duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigho audas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahhejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfelicha infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la shipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monahhejo kaj pelas la pordiston pri krucheto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu chi minuto preteriras la abato de la monahhejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por chiam benita tiu chi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun chi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion chi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun chi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksterajho de la chirkaushirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malghoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monahho-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahhejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahhejo komencighas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj chi homoj komprenas lin, antau tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajhojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la regha kortego. Lia filo restos tie chi en la monahhejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la reghino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj. Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la reghino. Li estas vestita malriche kaj malbone; lia parolo tuj montras en li alilandulon : sendube tio chi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur serchas okazon kapti fishojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore auskultas tiun chi sensencajhon kaj li ne dubas, ke la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke antau li staras simple lerta charlatano. Sed li tro bone konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la reghaj moshtoj. Chu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera? Ankorau unu fojon oni devas humilighi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj serchi aliajn vojojn al la regha trono. La someron kaj autunon li loghas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ech amikojn por sia afero : la edukanton de la reghaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj chi personoj bone konas la kortegon, chiujn ghiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la chefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto che la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La gereghoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu chi grava persono. Tio chi estas la plej certa vojo, kaj ghi efektivo alkondukas al la dezirita celo : Mendoza aranghas por li audiencon. Trankvile kaj fiere li aperas antau la regha paro. Li estas malriche vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ech instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskau fabelan proponon--richighi per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li trovos tiun chi novan filozofian shtonon--la plej mallongan vojon al Hindujo,--kaj Hispanujo farighos la plej richa lando de la mondo. Kaj tiu chi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antau la gereghoj staras au frenezulo, au efektive eksterordinara homo. Tiun chi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al la reghaj moshtoj pri la rezultatoj de la konsiligho. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la komisio. Kaj jen en la monahhejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko : chu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? chu li ne revas alporti chiujn siajn estontajn richecojn al ankorau pli granda celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto kontrauparolas al li, sekve ghi estas sensenca kaj ech hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio chi ne malhelpis al li skribi malsaghajhojn pri la formo de la tero. Li legis kaj relegadis tiun chi malfelichan lokon el la III libro de la "Diaj instruoj"; per tiu chi loko oni pikadis al li la okulojn, ghi apenau ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias ghin parkere. "Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke chio, kio tie chi kushas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu chi mizera rimarko apenau ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito el Augustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, char tio chi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, char estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu chirkauas la tutan teron!" Poste venas jam simple malsaghajhoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, char la shipoj, dank' al la elfleksiteco de la tero, devus naghi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj chi sovaghaj malkleruloj kaj ankorau danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenau kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiche estas absurda. Kaj dum dauras la disputoj inter ili, la gereghoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsilighoj de la komisio chesas. Nun komencighas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la reghaj moshtoj plachos rememori pri la malricha Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj richecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la regho Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elserchi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malghoja respondo. Ankorau unu bato kaj ankorau unu fojon oni devas humilighi. Grizeco, kiu jam longe montrighis en liaj haroj, chiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antau lia energio estas senforta ech la tempo mem. Li havas jam la aghon de 65 jaroj, kiam la regho denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regho raporton en ghia nomo : la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajho. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpashas por li. Ili aperas antau la regho kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu chi defendo la regho promesas denove trarigardi lian proponon--post la fino de la milito kun la Mauroj. Tio chi estas super chiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni povas pensi, ke tiuj chi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la richa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ech kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio chi estus konkuri kun la regho mem. Nur li kaj la chielo scias, kion li travivis en la dauro de tiu tempo! Fine el tiu chi mallumego ekbriletas radio da lumo : la regho de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekighas en sia tuta forto. Sur hispanaj au francaj shipoj--li enpenetros en tiun chi kvazau ensorchitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antau ses jaroj li forlasis la Palosan monahhejon, kaj forte maljunighinta li nun denove eniras en ghin. Granda estas la malghojo de la nobla Perez, kiam li audas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Chu efektive lia patrujo montrighos tiel blinda, chu efektive ghi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio chi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, ghis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la reghino, kaj nun li skribe petas shin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la reghino. Fine ghi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antau la reghino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la reghino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antaudiras al shi, ke ondegoj da oro envershighos Hispanujon; li prezentas al shi, la pia reghino, pentrajhon de vasta kristana predikado, parolas al shi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj chi milionoj da animoj apartenos antau chio al shi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj chi pereantaj animoj. Antau tia pentrajho la reghino ne povas sin reteni, kaj shi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo. Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun la regho de Portugalujo, sed, kiel antaue, antau la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondichojn : li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita vicregho de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de chiuj multekostaj produktajhoj, kiuj estos akiritaj en tiuj chi landoj. La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua charlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la reghino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin malgrandigu. La reghino, kiel shajnas, pensas, ke antau shi staras vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias pli ol shi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la reghino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas preskau rifuzo de la celo de sia vivo; ghi estu tiel, sed li ne konsentos malnoblan malaltighon. Kaj li forveturas, kun firma decido forlasi por chiam tiun chi sendankan landon. Sed dum li, kun premanta malghojo en la koro, veturas sur la vojo al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por preghejoj --du saghaj homoj--decidas alpashi al la lasta rimedo. Ili petas audiencon che la reghino kaj petegas shin ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella pli bone ol ili chiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita reghino ekkrias, ke shi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al shi, ke tia ofero ne estas bezona, char li estas preta doni al la reghino rimedojn prunte el la preghejaj enspezoj. Kaj el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malriche vestitan vojaghanton apud Grenado kaj raportas al li, ke shia moshto la reghino de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la chevalon returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la reghino; la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum dauras la preparoj al la ekspedicio, li estas bona gasto che la gereghoj; kun plezuro ili auskultas lin, kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi ankorau pli altan celon de sia vivo--oferi la kolektotajn de li richecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La pia reghino auskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. Tiuj chi tagoj almenau iom rekompencas lin por la malfacila pasintajho. Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragha maristo Marteno Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la shipanojn, kaj en vendredo, la 3-an de Augusto, la tri karaveloj fine forpushas sin de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuraghe elveturas renkonten al la malluma estonteco. Fine efektivighis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankau sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daurigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de "Pinta", subachetita de ghia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la shipanoj krias, ke tio chi estas malbona antausigno. Chio timigas tiujn chi malsaghulojn--ech la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda chiufoje estas la teruro de la shipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencighas deklinigho de la magneta montrilo--nova teruro por la shipanoj. La admiralo devas malaltighi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu-- veran--por la gereghoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo--por la timema shipanaro. La malkontenteco de tiu chi lasta kreskas kun chiu tago, kaj jen hierau ghi akceptis la formon de nekashita ribelo. Kion povas fari li sola kontrau cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li serchas savon en tritaga limtempo. Se en la dauro de tiuj chi 72 horoj li ne ekvidos teron--li ekiros returnen. Chio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevighoj, malrichegeco kuj ech mokoj kaj ofendoj. Jes, ech ofendoj. Chu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Chu ech la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuzighante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankorau pli malproksimen : lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo charlatano! Sed li chion elportis, chion! La malrichegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovagha malklereco, mokoj, kalumnioj--chio tio chi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam chiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pashojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn chi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema reghino povas jheti al li en la vizaghon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malrichegeco kaj rompita vivo--jen estas chio, kio lin tie atendas,--kaj chio tio chi estas nur tial, ke tiu chi timema brutaro, kiu kushas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu chi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeuso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun chi tutan malkuraghan bestaron, li ekstermus ghin kaj li sola irus antauen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plaudado de la akvo sur la flankojn de "Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado. Jes, chio, chio pereis. La tuta vivo, chiuj laboroj kaj esperoj-- chio estas neniigita, kaj neniigita ghuste tiam, kiam chio kunighis, por pravigi ilin, por elmontri la ghustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu chi tero, la hodiauaj trovoj povus konvinki ech liajn plej obstinajn kontrauulojn. Chio diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu chi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por jheti sin renkonte al tiu chi tero, kiun oni forprenas de li! Chu tiuj chi malsaghuloj komprenas, kion ili faras, chu ili komprenas, ke returnigho ghuste nun estas por li pli malbona ol morto,--chu ili povas tion chi kompreni? Chu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas chiun provon eliri al lumo el tiu sovagha nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel ghoje krios tiu chi sovagha amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj ghi superjhetos lin, kun kia triumfo ghi kriados, ke ghi estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankorau estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia shvito kaj sango, devos perei kaj perei ghuste tiam, kiam ghia praveco estas metita ekster chian dubon. Chu efektive li devas eltrinki ankorau tiun chi kalikon? Chu estis ne suficha tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por ke en la antautago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta forto?! Chu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de vaga vivo, malrichegeco kaj mokado de malsaghuloj?! Ne povas esti! Ankorau restis du tagoj, ankorau ne chio pereis. Ankorau kvardek ok horoj restas ghis la fino de tiu chi batalo kun la lin persekutanta fato--kaj li batalos ghis la fino mem! La admiralo fiere sin elrektigis . . . kaj subite li ekshancelighis, kvazau en la tablon, apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antaua karavelo ektondris pafego. Tero!!! Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur la ferdeko de "Santa Maria" oni ekaudis pashojn de homoj, vekighintaj el dormo, kaj subite sur chiuj tri shipoj ekbruis la ghoja krio : "Tero, tero!" Li venkis. La admiralo--kaj de tiu chi minuto vicregho--malrapide falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian varmegan preghon. "Tero! tero!" ghoje ripetadis dekoj da vochoj. La admiralo mallaute preghis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur", murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hhore bruis la shipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la ferdeko, la shipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la shipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antau li sur la genuojn, kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de la unuaj radioj de la levighanta suno, salutante per trankvila rideto "sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis sian sorton. La nokto de lia vivo finighis, kaj komencighis hela, solena tago. * * * * * LA HEJMO DE LA METIISTO (De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser). Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris en la antauchambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel "sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj shtofoj. Lia supra chemizo, tiu chi signo de pli delikata stato, estis blanka, en plena ordo kaj preskau eleganta. Chio en li montris certan solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo. Lau sia eksterajho li shajnis konvena homo. Lia parolado estis simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni che simpla homo ordinare tre malofte trovas. --Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; ni timas, ke al ghi minacas atako de krupo. Mi prenis mian chapelon kaj premis lin antauen, char, se lia supozo estus ghusta, oni tie chi ne devis perdi tempon. Che tiu chi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la strato kaj pashis rapide tra unu el niaj larghaj aleoj. La infano, li diris, ludis antau la pordo, manghis kun apetito sian vespermanghon, iris poste dormi, kaj antau mallonge ghi vekighis tre rauka kaj kun sufoka tusado. Tiu chi okazo prezentis preskau nenian dubon, kaj mi rapidigis miajn pashojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin chiam pli kaj pli alte ghis la kvara etagho. La lasta etagho de la shtuparo estis kovrita per tapishoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antau la pordo kushis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi turnas atenton sur tiujn chi malgrandajn detalajhojn.--Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de sufiche bela, pure kaj orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia akompananto. --Mi ghojas, ke vi tiel baldau venis, shi salutis min kun mola, pura akcento. Vilchjo, kiel shajnas, estas tiel elturmentita, ke li apenau povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi audis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj. --Chu tio chi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun ekscitita vocho, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran knabon. --Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero ekshajnis al vi suspekta? --Antau chirkau unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Shi estis tre pala, sed ne kuraghis paroli. --En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da danghero, mi diris, sed ni devas tamen ion fari. Chu vi havas akvon en la domo? La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio chi estis pli, ol mi kuraghis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kushis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro vershi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe, ghis la tuta korpo farighis flame rugha. Poste mi eltordis grandan vishilon, trempitan en malvarman akvon, metis ghin chirkau lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo chion trankvile elportis, kvazau li komprenus, ke en apudestado de lia patro povus farighi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis richa shvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri. La danghero pasis; tiel rapide pasas tiu chi malsano kaj tiel facile ghi estas kuracata. La zorgoplena vizagho de la patro belighis, kaj super la vizaghon de la patrino kuris radio da felicho. Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno au pli alta eduko ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj falis en malrichecon. Pli ghuste shajnis, ke ni havas tie chi okazon kontrauan : shajnis pli ghuste, ke ili de pli malalta shtupo de la vivo levis sin al pli alta. Mi rigardis chirkauen en la chambro, kiu okaze estis la dormochambro. Chio estis en plej bona ordo. La litoj estis puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 shilingojn, sed kiel bele ghi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazau ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajhoj sur la muro estis bone koloritaj litografajhoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj pentrajhoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po tri ghis kvin shilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis kovrita per belaj tapishoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu vorto, la chambro estis tuta ornamujeto--en chiuj partoj tiel en ordo, kvazau artisto ghin aranghis. Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekigho, mi iris kun la gemastroj en la duan chambron, kiu posedis alian, sed egale belan aranghon. Oni povus ghin preni por gastochambro, por laborejo de artisto au por manghochambro. La muroj estis kovritaj per pentrajhoj--portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaghoj--chio pentrajhoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto che modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj chi lastaj, mi devas tie chi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu che la unua rigardo montris al mi, ke ghi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo. La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon.--Kiom mi shuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante prete la monon. Levante min sur la shtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia honorario, au ke mi ghin neniam ricevos, sed nun chio shanghighis. Mi ne bezonis nun, kiel ghi ofte okazas, sciighi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri lau tio chi mian postulon. La homo staris antau mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini al li nur la plej malaltan sumon. --Unu dolaro shajnas al mi ne suficha, li respondis. Vi havis pli grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto. --Chu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris kun la intenco sciighi pli multe. --Prenu tion chi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, char vi ja ne povas kashi, ke vi estas iom scivola. En chio tio chi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por mi apartan charmon. Mi metis la banknoton en la poshon, dum la mastro iris al la pordo, malfermis ghin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto. --Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, chirkaurigardante la chambron, kiu shajnis al mi preskau lukse meblita, dum che pli proksima observado de chiu objekto farighis al mi klare, ke ghi ne povas multe kosti. --Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano shi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi vidas. Tiu chi komforto, tiu chi konvena arangho, kiu prezentis preskau lukson, chio tio chi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon. --Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni kun tio chi ne sole vivis ghis nun, sed ni havas ankau jam ion en la shpara banko.--Chu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi tion chi faras? mi demandis, char mi efektive forte volis sciighi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankorau kolekti monon. --Kun plezuro, li respondis, char eble vi aliajn, kiuj ne estas en pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna. Mi prenis la donitan al mi seghon, kaj ni sidighis, dum lia edzino, auskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidighis, por kudri. --Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam mi estis ankorau juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatighadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe plachis al mi la plenaj je sagho de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigho, kaj mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauras la tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas aukorau lerni. Mi estis ankorau de nelonge submajstro, kiam mi enamighis en mian Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan. Mario ekrigardis kun tia gaja, charma rideto, ke la opinio de multaj shajnis al mi tute prava. --Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj shparinte kelkajn dolarojn (mi havis gravan kauzon por shpari), mi edzighis kun mia Mario. Mi loghis che shia patro, kaj shi chirkaukudradis shuojn por la magazeno, por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de shiaj gepatroj, sed tio chi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni decidis aranghi propran mastrajhon. Ni povis pensi nur pri modesta loghejo, kaj mi tutan semajnon serchis tian, char jen loghejo estis por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun chi loghejon. Ghi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke estus oportune loghi en ghi. Mi luis ghin por kvindek dolaroj por jaro, char kvankam la loghejoj chirkau ni chiuj estas pli karaj, nia mastro kontentighas je tiu chi sumo, char li estas kontenta je ni kiel luantoj. La loghejo tiel jam estis, sed ghi estis malplena, kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni shparis, kiom ni povis,-- kaj vi vidas, kion ni atingis. --Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco audi ion pri la mastrumado de tiu chi modesta kaj bela hejmo. --Nu, tio chi estas sufiche simpla. Kiam mi kun mia edzino tie chi enloghighis kaj ni okupis nian loghejon kun unu tablo, du seghoj, unu forno por kuirado, unu au du patoj kaj unu mallargha lito kun pajla matraco, ni faris konsilighon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni estas tie chi; dume ni havas ankorau nenion kaj devas chion ankorau akiri, kaj por tio chi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj. --Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, shpari, kiom ni nur povos, kaj kiom eble--chion fari mem. Nia pago por la loghejo prezentis la sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankorau unu dolaron. Tian saman sumon ni difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni achetas la plej bonajn shtofojn kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas chiam esti bone vestitaj. Ech mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj trovas, ke kruda silko po 6 shilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 shilingo. Tio chi faras 3 dolarojn semajne, kaj nun restas ankorau la manghajhoj. Por tio chi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron por chiu persono?--Ne, unu dolaron por ni chiuj. Shajnas, ke vi estas surprizita, sed la kalkulo estas ghusta. --En la komenco ni elspezadis por tio chi pli multe, sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado de chiuj elspezoj por loghejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj manghajho restas ankorau pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la teatron au koncerton, au havas gastojn che ni. Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li daurigis :--Jes, ni akceptas ankau gastojn kaj amuzas nin che tio chi tre bone. Iafoje ni havas dekon da gastoj, kaj ilia regalado per chokolado, kukoj k. t. p. kostas al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio chi ankau ne tro ofte okazas. Tiel al ni en chia okazo restas ankorau 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranghis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la shpara banko. --Mi vidas chion tion chi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj metiistoj elspezas pli ol tion chi por cigaroj, ne parolante jam pri drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi ne fumas cigarojn, ankau ne machas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon. La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, char shi pensis, kiel shajnas, ke shia edzo ja ankau sen shia helpo komprenas paroli. De la tago de mia edzigho mi uzis nenian alkoholajhon, nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de la sendependigho de la Nord-Amerikaj Shtatoj.] kaj en la naskotago de nia filo. Tiu chi tago estas por ni aparta festo. Mi legis sufiche da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajhoj sen nutra enhavo, kaj mi sufiche longe esploris la manghon kreskajhan kaj mi lernis dece estimi ghin; mi ekkonis ghian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke ghi pli bone servas al mi, ol tiu chi lasta, kaj char ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia edzino pensas tiel same, kiel mi. --Sed kion do vi manghas kaj trinkas? mi demandis scivole, por sciighi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la leghoj de higieno. --Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antau chio muelilon, kiu kostas al mi 10 shilingojn. Ghi muelas mian tutan grenon, donas al mi la plej freshan kaj belan farunon kaj shparas al mi la monon por muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi achetas la plej bonan, kaj mi estas certa, ke ghi estas pura kaj bona. Ghi kostas malpli ol 3 cendoj por funto, kaj funto da tritiko estas suficha, kiel mi scias, por la taga nutrado de homo. Ni preparas el ghi panon, kukon kaj kachon. Jen estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas chiutage kvarton da vilagha lakto, kaj niajn ceterajn manghajhojn mi achetas tie, kie mi ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas suficha, sed ke al ni estas permesita che tio chi sana kaj preskau luksa malsameco. Ekster tio chi ni manghas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas chiufoje la responda jartempo. En la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el chiuj tiuj chi simplaj materialoj mia edzino preparas manghojn, kiujn mi certe preferas al la manghoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. Mi audis sufiche. Tie chi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson che simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, kiom da chagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se chiuj laboristoj vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan nokton" al tiu chi felicha paro, kiu en tiu chi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj richighas kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua segho de praktika filozofo. Leganto, se vi volas profiti de tiu chi malgranda historio, sekvu nur la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman." * * * * * LA FORGESITA PIPO Rakonto de A. EDELMANN. Tradukis I. KAMINSKI. En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pashoj iris sur la kota strato de la vilagho Vindirkovo unu vilaghano, havanta la aghon de chirkau tridek jaroj; sed shajnis, ke li estas multe pli maljuna. Li portis disshiritajn lankitelon kaj chemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo maldece sidis disshirita, grasmakulita lana chapo. Lia bruna senforma malsobra vizagho, sur kiu ankorau restis signoj de antaua beleco, estis tuta kovrita per rughaj shvelaj aknoj; la okuloj estis rughaj kaj elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajho. . . . Per unu vorto, jam lau la sola eksterajho de la vilaghano oni povis jughi pri la dibocha vivo, kiun li kondukis. Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu chi vilaghano, Doroteo Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu chi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon oni antau nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis che li, li farmigis ghin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno. De frua mateno ghis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo, kaj chion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la drinkejmastro Vavilo Panfilovich, kiu pro sia boneco ne abomenis ech chifonon. Nia Doroteo Nilov ankau estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran chiutagan nutrajhon por si, sia edzo kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado au ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al shi por tio, sed batadis shin preskau chiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute ghin ne konis. Ankorau antau nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej richa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj chia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauline estis la plej richa kaj plej bela fianchino en la tula vilagho, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de chiuj Vindirkovanoj. Sed "nek eterne dauras la ghojoj, nek senfinaj estas la malghojoj", diras rusa proverbo. La ghojoj pasis ankau che nia Doroteo, sed li mem estis la kauzo de tio chi : li amikighis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, dibochadi, kaj chio transturnighis la fundo supren. Post unu jaro che Doroteo jam nenio restis--chio transiris al la drinkejmastro Vavilo. Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris sur la rando mem de la vilagho, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia vizagho esprimis chagrenon. Kaj efektive, ekzistis kauzo por chagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis sur la breto. . . . La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; shi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia infano. La internajho de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj seghoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta havoresto de la malfelichuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro-- jen estas la tuta ornamajho de tiu chi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur chio kushis la sigelo de malricheco, tamen chio estis pura kaj bonorda kaj sur chio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino. Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon, sed ankau kunprenis la hakilon, por che la okazo forporti en la drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por eliri, sed en tiu chi momento eksonis en la chambro sonora infana rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la manetojn, nur en chemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj pashoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis ghoja rideto, kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto! Pachjo!". . . . Io ekmovighis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis ghin. La infano chirkauprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj algluighis al lia brusto, gaje krietante kaj senchese babilante : "Patreto! Pachjo!", la solajn vortojn, kiujn ghi jam povis libere elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankorau unu fojon kaj volis kushigi ghin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj. Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazau la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro. Al li shajnis, ke la infano rigardas lin riproche kaj ke ghi kvazau volas diri per tiu chi rigardo :--Patreto! vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon, tute ne zorgante pri la malfelicha panjo, kiu nun malaltigas sin che la najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado? Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj ektremis, kvazau en tiu chi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li ekvidis sian vivon en ghia tuta abomeninda nudeco. Malvarma shvito montris sin sur lia vizagho; lia koro forte ekfrapis. Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazau shancelighis sub ili. En tiu chi minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibochi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazau alforghis lin al la tero, al la loko, kie li haltis. . . . En tiu chi minuto la pordo malfermighis kaj eniris Malanja, portante bastajhon kun terpomoj. Kiam shi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj, shi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforghita. Dume li pretervole ekrigardis shin kaj ekvidis tion, kion li antaue tute ne rimarkadis, tiel bone, tiel klare, kvazau liaj okuloj subite malfermighis. Li ekvidis shian delikatan, malgajan vizaghon, shiajn grandajn, belajn okulojn, shiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antau nelonge estis rughaj kiel papava floro. Li ekvidis chion chi, kaj lia vizagho ekrughighis de honto. Sed de tiu chi momento chesighis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontrau si mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon. En atako de ghojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizaghon de Malanja kaj ne sciis, kion diri. --Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimighis? fine apenau elparolis Doroteo kaj che tiuj chi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo, kiu rememorigis al la malfelicha virino la pasintan felichan tempon. Shi komprenis, ke shi nun ne devas lin timi; forte, sed ghoje ekfrapis shia koro, kaj klara rideto eklumigis shian vizaghon. Dume Doroteo aliris al shi, ekkisis shin kaj poste, montrante per la okuloj la infanon, li ekmurmuris : --Li estos bona bubo. Li ne ektimighis antau mi, Malanjeto. Li estos bubo-bravulo! Kaj denove li chirkauprenis per la dekstra, libera mano la edzinon, altiris shin al si kaj mallaute diris al shi : --Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antau vi . . . sed nun estas fino al chio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jhuras, ke mi pli ne drinkos. . . . Chu vi audas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La infano estu atestanto, ke mi ghis la morto ne prenos en la bushon tiun malbenitan trinkajhon. . . . Shi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ech unu vorton; shi nur chirkauprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin. --Mi estas peka antau vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antau vi, char mi, malbenita, pereigis, tre malfelichigis vin. Kaj li efektive, ankorau tenante la infanon, mallevis sin antau la edzino sur la genuojn kaj forte klinighis antau shiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis sin, ghis shi, laute ploregante, levis lin kaj sidigis lin sur la benkon. --Ha, mi malsaghulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . . parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al la planko. Jen kion kauzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj mi jhuras per Dio, mi chesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; shi forte bedauris sian edzon. --Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankau vin pardonos. Nur chesu, Dochjo, drinki la malbenitan vinon; ghi ja pereigis vin! --Ho, ho, mi, malfelichulo, ne kvietighis Doroteo. Kial mi vin senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek chevalon, nek bovinon . . . Kie estis mia konscienco! Kaj Doroteo laute ekghemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel shi povis. Sed li tute trankvilighis nur en la vespero. Kaj longe ankorau ili parolis inter si pri tio, kiel komenci novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagha sonorilo malgaje eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili preghis antau sia sanktfiguro, kaj kun felichaj vizaghoj, sur kiuj estis esprimita ia anghela kvieteco, ili iris dormi . . . Tiel finighis la felicha tago de niaj malrichuloj. * * * Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antaue la mizera dometo de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis, okupita de kudrado, juna bela virino en rugha sarafano. Estis malfacile rekoni en shi la antauan malsaneman, palan Malanja'n. Ghi estis la familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj chesigis sian antauan dibochan vivon. Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicha tago, kiam Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj, por preni ghin, venis el la drinkejo, por jam neniam tien reveni. * * * * * ARTURO (Rakonto de V. DEVJATNIN.) I Sinjorino Anneto, kvankam sufiche matura en sia agho (shi havis preskau 50 jarojn), tre bone ankorau sin konservis, almenau lau shia ekstera vido oni ne povis shin nomi maljunulino : la koloro de shia vizagho estis chiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje ech nevole naskighadis tre ofenda por shi suspekto. Sinjorino Anneto, lau la volo de la sorto, ghis nun ankorau estas fraulino, sed . . . shi estas jam vidvino! . . . Shi mem rakontis al mi (mi ghis nun estas shia amiko), ke shi perdis sian junan belan edzon tuj post la edzinigho; apenau la junaj geedzoj revenis el la preghejo, shia edzo falis kaj mortis! Al li farighis kredeble disshiro de koro, tro multe plenigita de amo. Dank' al tiu chi okazo la malfelicha sinjorino restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmighi, sed edzinigho entute tiom shin timigis, ke shi decidis senrefare jam eterno resti fraulino kaj ech jhuris sankte plenumi tiun chi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis shin ankorau unu fojon facile tushi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis. II Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, shi volis ekdormi, dezirante almenau per tio chi sin liberigi de shin premanta shargha impreso de morto,--sed subite, rigardinte okaze la plankon, shi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis ghin kaj malfermis : tio chi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto". Shi estis tre ghoja je tiu chi neatendita trovajho kaj komencis avide legi paghon post pagho. La romano estis tre interesa : en ghi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicha amo, per unu vorto, en ghi estis chio, kio devas esti en ghusta romano,--kaj entute en la romano estis tia miksajho, ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun chi mirindan produktajhon de la genia autoro. Tiu chi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfelichan legantinon, kaj shi ekdormis . . . Jen shi songhas, kvazau shi estas ankorau tre juna knabino. Shi senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie shin amas. Sed la kruela patro elektis por shi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de shia patro kaj per tio chi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimighas : jam estas difinita la tago de edzinigho kun la barono . . . La patro shin enshlosis en malgrandan chambreton kaj alstarigis al shi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente shin gardas kaj ne permesas al shi ech pashon fari libere,--kaj shi, malfelicha ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ech sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero shi shiras siajn harojn, sin jhetadas en la chambro, kaj fine, tute frenezighinte, shi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho mirindajho! . . . shi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcha kalesho al la rando de la mondo, al plej felicha Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al shi jam blovetis felicho . . . Sed subite post ili farighis forta bruo. Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila chevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antauen . . . Lia forta chevalo flugas kun rapideco de sago, distranchante kun fajfo la aeron per sia largha fortika brusto . . . Ankorau unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei! . . . La juna fraulino pli proksime sin alpremis al sia karulo, chirkauprenis lin, li forte, dolche shin kisis kaj . . . shi vekighis. En la preskau tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankorau brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenau chirkaulumis du au tri dormantajn veturantojn. Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas shian manon, kaj nur nun shi ekvidis starantan antau shi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun shi, mem ne komprenante per kia maniero, forte chirkauprenis per la maldekstra libera mano . . . Shi eksaltis, kvazau pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis chirkauen : en la vagono estis tute silente. --Kion vi volas, sinjoro? La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al shi la manojn. --Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . . Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho, pardonu, pardonu min! . . . Kaj li ree starighis sur la genuoj, kaptis shian manon kaj alpremis ghin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto shajnis, ke tio chi estas ankorau songho . . . Fine shi mallaute liberigis de li sian manon. --Levu vin, pro Dio! kion vi faras? shi diris al la nekonato : ni ja povas farighi objekto de atento por chiuj veturantoj! Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankvilighadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por shi danghera, sed, kontraue, li mem timas ion, shi tute trankvilighis kaj ech ekinteresighis je tiu chi neatendita aventuro kaj ankau je la mistera nekonato, kiu silente sidis antau shi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forshovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank' al ghia lumo, ekvidis antau si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la agho de chirkau 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjhetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagho kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu chi sento havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke shi sufiche ofte renkontadis tiun chi belulon sur la strato en K.,-- kaj sekve li estas al shi iom konata. Shi decidis ekparoli kun li. --Pardonu, shi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi shajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizagho estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas? La nekonato ekghemis. --Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos sufiche da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni ne devas ech komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicha homo en la tuta mondo, mi estas de chiuj pelata, de chiuj malamata kaj de neniu amata . . . Chiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . . Kaj la nekonato, kashinte la vizaghon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenighis per kompato al tiu chi malfelicha homo : shi jam estis preta ekplori. --Rakontu al mi vian malghojon, shi diris kore : per tio chi vi eble faciligos vian animon. La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis. --Ho, kiel mi estas felicha! li ekkriis kun profunda sento : Mi audas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . . --Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciighu! rigardu min : chu oni povas enamighi en tielan maljunulinon? --Mi ne diris, ke mi enamighis, rediris la nekonato, denove prenante shian manon : ne, mi jam longe chesis enamighadi, sed mi ne perdis ankorau la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . . --De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu vi estas? --Vi min ne konas kaj kredeble neniam audis mian nomon. Mi estas Arturo de . . . --Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo! Sinjorino Anneto rememoris, ke la chefa heroo de la romano, kiun shi trovis antau nelonge tie chi en la vagono, ankau estas "Arturo". Shi kredis je diversaj antausignoj, kaj tiu chi egaleco de la nomoj shin forte ekfrapis : shi vidis en ghi ian antausignon de la chielo mem. --Jes, daurigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskau antau du jaroj (per kia maniero--mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per chiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi chiam serchis renkonti vin, kaj al tiu chi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauzoj, pri kiuj mi ne kuraghas paroli, mi ne volis konatighi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun chi dangheran por mi pashon kaj . . . nun mi jam tute ne bedauras tion chi, char mi estas multe rekompencita! Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro auskultis liajn flamajn parolojn. --Mi ne volas lacigi, li daurigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo,--kaj tio chi ech ne estas necesa : nia okaza konateco finighos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas ghustatempe ech komenci! . . . --Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malghojon! . . . En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al shi la manon.--Adiau! li diris kun tremo en la vocho : ankorau unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone! --Chu efektive nia konateco nur per tio chi finighos? kun sincera malghojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon. --Tio chi dependas de vi, respondis Arturo. --Sed kion do mi devas fari? Mi ne loghas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . . --Tio chi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi loghas. Sed se vi deziras fari min senfine felicha, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malricha hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . . Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--shi donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disighis amike. III Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskau forgesis sian vojan aventuron, kaj ech la vizagho mem de shia voja kolego komencis iel mallumighi en shia memoro,--kaj jen subite shi ricevis leteron. Shian koron kvazau io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigho shi disshiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, shia antausento ne trompis shin : la letero estis de li! Shi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun chi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan leghon. Sed mi korege petas pardonon, mia anghelo, se tiu chi malgaja historio vin malghojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskighis en la chirkauajho de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre richa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaurinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega richeco. Li ekiris vojaghadi kaj prenis kun si ankau min, tiam ankorau dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamighis en unu belan kantistinon, edzighis je shi kaj achetis por shi richan bienon en la chirkauajhoj de Parizo, kie ni ankau enlokighis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loghado komencis min malami kaj baldau ekscitis kontrau min mian patron, kiu shin senfine amis kaj plenumadis chiujn shiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel shi kondutis, estante ankorau kantistino, en li do shi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas shin provizadi : shi senchese postuladis de li monon, kiun shi elspezadis eksterordinare rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Shi preskau chiutage mendadis por si chiam novajn ornamojn kaj chiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleshistoj, orajhistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia richeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed shi tiel bone lin renkontis, ke li por chiam forlasis la deziron interparoli kun shi kaj, eksilentinte tute, humilighis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta richeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfelicha patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino farighis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi, dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankorau unu nia genta bieno, en kiu mi enlokighis kaj komencis min okupi per vilagha mastrajho. Tiel pasis du jaroj, en la dauro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis chiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro shuldoj estis vendita per publika vendo, mi farighis preskau almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la aghon de dudek du jaroj, mi edzighis je unu bela juna fraulino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicha koro che tiu chi shargha rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe ghui tiun chi felichon . . . Post du monatoj de nia edzigho (per chiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun chi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu chi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton daurigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun chi teruran pentrajhon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu chi malnobla virino, kvazau de pesto, kaj de tiu tempo mi jam shin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke shi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de shia amanto, kiun shi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da felicho. Varmege vin amanta via Arturo." Traleginte tiun chi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion shi mem komence ne povis kompreni. Tiu chi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ghi ne estis ankau sento de kompato al malfelicha homo,--ne, ghi estis io multe pli forta : ghi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontrau sia propra volo en la profundajho de la animo tion chi konfesis. Shi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun shi ricevis, kiel heredon, ankorau de sia avino. Jen shi en tiu sama tago vespere sin enshlosis en sia chambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poshta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, shi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ech shi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam shi alpashis al vasta klarigo de sia amo, kiun shi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente chirkaukudrita multekosta sendajho estis forportitaj en la poshtan oficejon,--kaj post tri au kvar tagoj matene shi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco ghis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskau tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por "per sia apero chirkaulumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfelicha ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . . Traleginte tiun chi leteron, shi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo shi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu shin renkonti. IV Suferante de senpacienco, shi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue shi alveturis al la stacidomo, kiam ankorau iris nenia vagonaro : timante malfrui, shi atendis du horojn la tempon de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, shi sidis kvazau sur pingloj, chiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, lau shia opinio, iradon de la vagonaro kaj la mashiniston kaj la konduktoron kaj entute chiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke shia Arturo ankau servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono shi ekaudis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius ech dekkvinjara knabino, shi elsaltis el la vagono,--kaj shi tuj ekvidis Arturon, kiu ankau shin rimarkis kaj jam rapidis al shi renkonte. Li shin chirkauprenis kaj karese kisis. --Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ghoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis ech paroli. Shi automate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge shin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kaleshon, li mem sidighis kaj delikate chirkauprenis shian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna chevalo uzis chiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu chiuminute batadis ghiajn malgrasajn flankojn,--ghi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesho kun lauta krakado rulighadis sur la malbona pavimo kaj fine, lau la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kalesho kaj kondukis shin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al shi, ke la chefan parton de la domo oni en tiuj chi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu chi cirkonstanco, li devas dume "iel" lokighi en flankajho. --Por mi, diris Arturo, kiel por fraulo, estas tute egale, kie ajn mi loghas,--vi do min ne mallaudos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajho-- viro au virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, chifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan chambreton kun deshiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu chi chambreto prezentis kredeble la gastochambron, char apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensheligita vakstolo, antau la kanapo estis ronda tablo kaj apud ghi de unu flanko segho tute ligna, de la dua flanko--segho kun leda kuseno; ankorau unu segho, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj chi en la tuta chambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis chirkauen. --Vi ne atendis vidi min en tia malrichegeco? demandis Arturo. --Malricheco ne estas malvirto, respondis Anneto. --Jes, sed ghi estas pli malbona, ol malvirto, kun ghemo diris Arturo : almenau mi plivolus esti richa. En la nuna materiala tempo richeco estas unu el la plej necesaj kondichoj de felicho, char nur ghi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicho. Sinjorino Anneto singardeme sidighis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanghon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidighis apud sinjorino Anneto. Shi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno : --Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humilighi al via nuna sorto! . . . --Jes, mia amikino, kun profunda ghemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistajho, ke shajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion chi spertis. Nun mi tiel kunvivighis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi shajnas, estis nur ia mirinda songhajho, sendita al mi de iu sorchisto. --Kaj chu efektive vi neniam bedauris tiun chi songhajhon? Kaj la richegeco, kiun posedis via patro, chu efektive vi ech ghin ne bedauris? --Antaue mi neniam pensis pri richeco, char ghi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . . --Kial do nun estas alia afero? --Arturo pasie chirkauprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine shin kisi. --Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekrichighinte,--tial mi nepre devas richighi, nepre, nepre! . . . --Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile richighi. --Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion chi atingi. --Ne, mia amiko, tion chi vi ne povos fari. --Kaj mi pensas, ke mi povos, almenau la espero min ne forlasas. --Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite. --Mi ech jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson. --Sed kia do estas tiu chi entrepreno. --Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro shuldoj. Tiun chi bienon achetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antau nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn lau kambioj. Tiujn chi kambiojn mia patro, ankorau antau sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Jughejo, kiu decidis, ke tiu chi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun chi shuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldau forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun chi shuldon : almenau al mi li nenion parolis pri ghi. Mi eksciis pri tio chi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu chi afero ghis nun ankorau trovighas en la Moskva Jughejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun chi aferon. Sed jam che la unuaj pashoj mi renkontis preskau nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . . Arturo ne finis sian penson, char lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte. --Karulo mia, shi diris : plenumu mian unuan peton! --Ho, jam antaue mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta chion fari,--nur ordonu! --Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas richa, sed mi ghoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas? Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaue doninte vorton, li shajne ne sciis, kion li devas respondi. --Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . . --Sed via vorto? --Pardonu, mia amiko, mi donis ghin en rapideco, mi ech ne povis pensi, ke vi min petos pri tio chi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . . --Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun chi monon, mi ghin pruntas. Chu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine--chu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankau por vi mem,--tiu chi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, kiom vi bezonas? Arturo ankorau shancelighis, sed post kelka tempo, cedante al shiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis audi pri tia tre granda por shi sumo, tamen, vidante, ke shia Arturo sendube gajnos la aferon, shi tute ne domaghis la monon,--kontraue, shi estis ech ghoja, ke shi povas helpi al Arturo, kiun shi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n. En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poshto mil rublojn, kaj de ghojo li ech iom pli, ol ordinare, dibochis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj. V Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kauzon de tiel longedaura silento kaj forte maltrankvilighis. Fine Arturo skribis al shi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antauen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kauzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ech unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian "belan anghelon" alsendi al li ankorau mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesajhon por la edzigho.--Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke shia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate shin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio chi plej aman, plej karesan leteron,--kaj shi mem solene anoncis al chiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke shi jam estas fianchino. Chiuj shin gratulis, chiuj tre ekinteresighis kaj demandis shin, kiu estas shia fiancho, kie shi konatighis kun li, kie li loghas k. t. p. Chiujn tiujn chi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio chi estas shia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicha, gaja sinjorino Anneto komencis pretighadi al la edzinigho. Shi kuradis de unu magazeno al alia, shi achetadis shtofon por vestoj, tolon; shi mendis edzighofestan veston, achetis edzighofestajn kandelojn. Post du semajnoj shi jam chion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianchon. Sed la stranga fiancho denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio chi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankorau unu monato, pasis dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Shi jam forte maltrankvilighis. En shia imago sin prezentis plej teruraj pentrajhoj : jen shi vidis, ke shia Arturo estas malsana --eble ech mortas, kaj apud li neniu alestas; jen shi pensis, ke li perfidis al shi kaj ekamis alian virinon. Shi per chiuj fortoj penis forpeli de si tiujn chi mallumajn pensojn, kaj chiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al shi, au eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankorau du monatoj, en la dauro de kiuj la malfelicha fianchino ne havis ech unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, shi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, shi venis al la konata dometo. Kia do estis shia mirego, kiam shi ekvidis, ke la fenestroj en tiu chi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : "tiu chi domo estas vendata". Shi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun chi mallongan anoncon. Subite shi ekaudis ies fortan malagrablan vochon kun hebrea akcento : --Eble vi volas acheti tiun chi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi ghin achetu. Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antau shi staris ia hebreo, li ridetis kaj pinchis sian akran barbeton.--Chu iu loghas en la flankoparto? shi demandis la hebreon. --Ne, nun tie loghas nur la gardisto, sed antau du au tri monatoj tie loghis unu sinjoro . . . --Kie do estas nun tiu chi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . . --Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ech ne estas sinjoro, sed fripono, shtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . . Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Shi staris, kvazau frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Shia Arturo . . . Dio, Dio! . . . Shi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. --Chu vi povas al mi priskribi lian eksterajhon? --Eksterajhon? Malbonan eksterajhon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj shtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . . La hebreo rakontis al shi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du au tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien. En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Shi multe kaj longe suferis : en la dauro de kelkaj monatoj shi preskau tute ne eliradis el sia chambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis shian amon, kaj bedaurante sian senrevene perditan monon. * * * Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre shanghighis : shi farighis pli maljuna, shia vizagho flavighis, kaj sur ghi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la busho mankis multaj dentoj; shi ghibighis; shia kapo kaj manoj chiam tremadis, la okuloj malfortighis. Du malgrandaj chambraj hundetoj farighis la escepta objekto de shia amo kaj aldoniteco. Chiutage post la tagmangho shi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi. Unu fojon shi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforghitaj per katenoj kaj chirkauitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu chi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj shi ekaudis konatan mokan vochon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edzigho? Shi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon! . . . Sin mem ne komprenante de tumulto, shi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo shi jam por chiam chesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuzighadi kun siaj kvarpiedaj amikoj. * * * * * LA NIGRA VIRINO (El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND) En la vojagho, kiun mi entreprenis antau nelonge de Chikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormighis en la mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke ghi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas che malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la manghosalonon kaj matenmanghis kaj poste promenadis sur la perono. Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon pri la mashino. Kiam mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan kaverneton de lia lokomotivo. La estro, bela, granda viro en la agho de 40 jaroj, klarigis al mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la mashino. Chio, kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; char la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj mashinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam shiaj chambroj estas ordigitaj. --Kia ornamo tio chi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la mureto. La estro ridis. Ghi estas malpli ornamo ol memorajho, li diris; mi ghin pendigis tien chi, char ghi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj. --Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis. --Mi ghin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antau la forvojagho. Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la auskultado. --Ghi okazis antau nelonge, komencis la estro, antau nur unu jaro, en printempo. Mi vojaghis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman mashinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, songhojn kaj antausignojn. Komence mi ridadis je lia malprudenteco, sed nun mi jam ne shercas tiel multe pri li,--de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon. Mi devis forlasi M. chirkau la unua horo matene kaj esti en S. je la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la lokomotivejo, la ventego blovis plej terure. Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam feliche en S. Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuraghigas vin en tiu chi nokto? --Mi sentas, ke io okazos, li diris. Por diri la veron, mi ankau sentis min iom malkuragha mem. La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskau nur el personvagonoj. Mi farighis nerva che la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj. Mi ridis je mi mem pro mia malkuragho, kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke chio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojaghis en la blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauajho de la lokomotivo estis distrata antauen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauen, kiel furioj. Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis precize, chu chio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Chio estis bona, kaj ni veturis pluen. La mallumo farighis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis ankorau per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan antau ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Shi jhetis siajn brakojn posten kaj antauen, ghis shi nevideblighis. Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu staris antau la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj! Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, kiun mi vidis. Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super profunda rivero. Mi farighis pli nerva ol antaue. Ni veturis rapide, kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi audis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem. Tie sur la reloj montrighis tiu sama giganta virino, kiel antaue, jen trankvila, jen en la plej sovagha danco.--Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la chielo, ne faru tion chi! Ne iru, antau ol vi scias, ke chio estas en ordo! Mi ne povis kontraustari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenau ni haltis, mi povis audi la akvon, kiu mughis en Rock Creek rekte antau ni. Kiam mi eliris el la mashino, la konduktoro venis al mi renkonte. --Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron au du antauen super la reloj. Mi nenion vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed shajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Chu vi estas freneza, Frank? li diris.--Oni ghin preskau povus kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori. Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauen. Jim ricevis la ordonon gardi la mashinon. Sed apenau ni faris kelkajn dekojn da pashoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antau niaj piedoj estis profunda fauko, kie la rivero mughis, shveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovaghaj turnoj. La konduktoro rigardis antaue la faukon, poste min. --Chu tion chi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron? --Jes.--Io alia, ol felicho, nin savis tiun chi nokton. Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Chikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie chi estas nia nigra virino! diris la Chikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu chi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, ghi flugis kontrau la reflektoron. Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis antau la elektra lumo, ghi jhetis ombron, kiu similis virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel ghi eniris, sed kredeble ghi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel ajn ghi estis, ghi savis nian vivon per tio, ke ghi min timigis per tiu nigra virino. Jen estas la kauzo, ke tiu chi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro. Tio chi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per tiu chi insekto. Jes, vi nomas ghin okazo,--mi kredas, ke ghi estis sendajho de Dio. --Chio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano. Jim, la hejtisto, venis en la mashinon kaj mi en mian vagonon. * * * * * LA KARAJ BRACELETOJ Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj shajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antau ol ghi por chiam estingighos. Chio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiau sin kolekti en la opero, char oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ghin hodiau per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo. La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, jhus eniris en sian loghion; lia sekvantaro en uniformoj de chiuj koloroj de chielarko staris en la posto de la loghio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komencighi. Sed en tiu sama momento, kiam chiu retenis la spiron en atendado, oni ekaudis la bruon de vesto; la dua loghio, dekstre de la loghio imperiestra, malfermighis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke chiu okulo kiel ensorchita direktighis sur la virinon, kiu jhus okupis sian seghon kaj trankvile, kun aristokrata malshateco, rigardis chirkauen, char sur shiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe audis kaj kiujn la imperiestro vane provis acheti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loghion de la ambasadoro N. --Shia Imperiestra Moshto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; shi demandas, chu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime? En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajho, kaj kun ekkrio de ravigho la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loghio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj. La kurteno falis post la tria akto, levighis denove al la kvara, kaj chiam ankorau la edzino de la ambasadoro kun boneduka ghentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj chiam ankorau la braceleto ne estis redonita. La duko fine farighis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarighis, kaj la duko konvinkighis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraghaj shtelistoj de la chefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antau ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserchis la tutan Parizon pro la shtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de shia braceleto. Jhus batis la sesa horo, kiam che la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu chi rakontis, ke oni kaptis la shteliston kaj trovis che li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas shtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke shi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambau. Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu chi kun profunda saluto forlasis la chambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songhi pri siaj braceletoj. Kiam la horlogho batis la nauan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la chambron de sia edzino kaj jhetis sin malespere sur seghon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj. --Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciighi pri ghi. --Kio! ekkriis la sinjorino, chu vi ghin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la shtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita che li. La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauka vocho, ke shi donu al li klarigon. Shi ghin faris, kaj ghemegante la duko falis sur la seghon. --Mi chion komprenas! li ekkriis. La friponoj shtelis de vi ankau la duan braceleton, char ni neniun sendis tien chi. La homo, al kiu vi ghin donis, ne estis oficisto, sed ankorau pli aroganta shtelisto, ol la unua. Kaj tiel ghi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ghemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli richa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleshon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero. * * * * * NUR UNU VORTON! (Noveleto de L. E. MEIER.) Estis la mateno post dancado. Tio chi dauris ghis la kvara horo; tiam ankorau oni kunesidighis, por trinki nigran kafon ghis chirkau la kvina horo. Post tio chi oni disiris hejmen. Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontrau la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ech sufiche maljunaj sinjoroj estis enshiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la ghentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj fraulinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, char la mateno chiam apartenas al la junularo. Tiel ankau Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, feliche venis al la pordo de la gepatra loghejo, kaj shi estis kune kun la patro kaj patrino, chirkauita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni shercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian "bonan tagon". La disighado iom longighis : chiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj chiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan,--chiu kredis, ke li estas sole preferita. Chu chiuj? La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis ghis chiuj antauirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankau li mem povus diri adiau al Ella. Tio estis la doktoro Gering, juna jughisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kashas firman certecon. Kiam la lasta antaustaranto diris adiau--la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo--Gering iris antauen, por komenci sian preparitan parolon de adiau. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella'n, tiu chi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj : --Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten! Kaj de tie voko eksonis : --Certe ne, mia fraulino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton! --Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun chi en la domon. --Bonan nokton! ankorau ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la amaseto. Gering ankorau staris kun levita mano--Ella jam eniris en la domon, la pordo fermighis--jen li staris sen "maneto" kaj sen adiaudiro, kaj la parolo restis neparolita! Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian loghejon. Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Chiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj. Veninte en sian loghejon, li fine memorighis je si mem. Li ekghemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugho mortiga : --Nur unu vorton--nur unu vorton se shi dirus al mi! La jughisto Gering ankorau la duan fojon ekghemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno. Estis luma tago, kiam Ella maldormighinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj de la chambro. Shi pripensis la faritajhojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. Sed jen per unu fojo shi malgajighis. Jen unu rememoro malagrabla. Shi rememoris la disighon, rememoris la jughiston Gering, kiu estis la sola, kiu ne diris al shi ech unu vorton! Chiuj sinjoroj premis shian manon, chiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ech shajne intence restis poste! --Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris shia plej bona amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun shi en la chambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke tro alproksimighi estas tute kontrau la karaktero de Gering--kvankam mi devas konfesi, ke tio chi estas eco stranga che jughisto; sed kiu scias, chu li ne estos tute alia en lia jugha servado? --Tro alproksimighi? respondis Ella. Inter tro alproksimighi kaj _intence retirighi_ estas ja granda diferenco! --Certe! Sed . . . --Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Chu mi ne kun li dancis la unuan valson? Chu ne li sidis kune kun mi che la vespermangho? Kion pli mi povus fari? Chu mi mem devas alforghi lin per ia aparta atento? Chu ech ne estas lia propra afero diri . . . kio devos esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam chio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton! --Kara mia Ella! Ne chiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru mem : kio hodiau pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco au la tro granda proksimighado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas escepto el la regulo, kaj tio chi distingas lin! --Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta! Ella parolis iom kolere : shiaj vangoj rughighis, kaj Mathilde vidis, ke la okuloj de la amikino malsekighis. --Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel shi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos al la celo, shi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi! Tiuj chi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, shi respondis, jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiau matene disighis, mi diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis! --Kaj kion li diris? --Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton! Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancho de Mathilde, kaj pro tio li estis ankau la konfidulo de la du amikinoj. Li konighis kun la jughisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis shi mem kaj per sia amikino : certighi, chu Gering efektive amas Ella'n. Post tagmangho, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauparolo pri Ella. Stetten estis rekte la kontrauajho de sia amiko. Dum tiu chi pro multa pripensado kaj granda modesteco shancelighadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun chi pordon. --Kiam do estos via fianchigho? li demandis la amikon. Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis. --Sen ia sherco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Shi ankau amas vin. Tion mi scias, kaj vi ghin scias ankorau pli bone! Gering lin auskultadis ne ferminte la bushon. --Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga jughisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendighi! Chiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci! --Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial shi ne decidighas paroli? --Jen! diris nun kvazau miregante Stetten, la unuan parolon chiam devas diri vi! Chu la fraulino eble devus sin turni al vi : Sinjoro jughisto, mi intencas havi vin,--chu vi volas, jes au ne! --Tion mi ne pensas, ne! --Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua konighis antau kelkaj monatoj; chiu homo ellegas el viaj vizaghoj, ke vi amas unu la duan--sed nek vi nek shi decidighas ghin konfesi! Vi mem ankorau pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem ghin scias pli bone ankorau. --Mi?--Ho, se mi ghin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas por ghi? Chu Ella parolis nur unu solan fojon ech plej malgrandan vorteton, kiu min certe esperigus? Ech ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita! --Grandegan estimon mi sentas por jughisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn!--Ni ne shercu, Herman,--la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via felicho? --Nur unu vorton! --Tion saman Ella atendas de vi! --Ho! --Mi certigas vin per mia honoro! --Ej! Tiam . . . --Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? au pli bone vi ambau devos diri unu vorton--tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu! Gering restis pripensanta : jen li staras antau tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizagho ridigis lian amikon.--Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten. --Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaghon. --Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko ghi venos! Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis. Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manghejo. --Mi vin sciigos pri la sekvantajho, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disighante kun li. Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jughejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane serchis nur unu vorton!-- Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antau siaj skribajhoj. Estis chirkau la sepa horo de vespero, kaj la jughisto sin preparis eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la chambron kaj donis al Gering ian leteron. Tiu chi letero venis de Stetten, kiu per ghi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgaua dimancho. La lastaj vortoj de tiu letero estis la jenaj : --Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" au "ne" estos sufiche. Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li eliris el la jughejo. Je la mateno de la veninta dimancho la du amikoj kune promenis tra la kampoj en la chirkauajho de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresheco. Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankau gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj. Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tushis ech per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antaue. --Stranga ghi estas, interne pensis Gering; li do komencu! Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tushi la aferon, sed Stetten shajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj. Tiel ili ambau fine venis al loko, kie la arbaro estis iom travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antau ili du sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauen. Li ne povis ilin rekoni, sed io nekonata faris pli rapide bati lian koron. Stetten ne diris ech unu vorton, shajnis, ke li ne vidas la virinojn. Gering intence silentis. Post kelkaj pashoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis sur la nelargha vojo post sia amiko, kiu, disshovante ie kaj ie la branchojn, nelaute kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion signifas . . ." Fine Gering rekomencis paroli : --Tie chi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajho antaumonda! --Jes, respondis Stetten, estos ankorau pli interese, kiam fine la arbaro finighos. Estis beleta vojo, certe! La arbaro iom post iom maldensighis, kaj kiam Stetten disshovis la lastajn branchojn, montrighis herba loko chirkauita de la arbaro, kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista. --Chu tie chi ne estas belege? demandis Stetten. --Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis : --Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankorau ion pli belegan! --Kion do li intencas? sin demandis Gering. La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko. --Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel chirkauiris la dometon tra la arbaro kaj proksimighis al ghardeno. Stetten estis kelkan pecon pli antaue. Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj. --Ho! kontrauvole ekkriis Gering, char li rekonis la samajn du virinojn, kiujn li antaue vidis en la arbaro. Kiam la du sinjorinoj eliris el la ghardeno, Stetten rapide alproksimighis al ili, salutinte ilin ghentile. Ghi estis Mathilde kun Ella. Stetten mallaute diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu chi rughighis.--Certe! diris Stetten laute, demandu do lin vi mem! Gering dume alvenis. Antau ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella alpashis al li kaj diris : --Chu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis? --Jes au ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton-- jes au ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu chi ne povus respondi ion alian krom "jes". La rigardo de Ella nun ekbrilis. Ghi estis tia rigardo, ke Gering ghin sentis en sia koro--tiel magnete Ella nenie ankorau lin rigardis! Shi atendis la respondon; shajnis al li, ke li vidas kaj sentas, ke shi atendas nur la unu vorton : "jes". Kaj tamen li ne sciis, pri kio propre shi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li komprenis tre bone; shi ghin elparolis per sia malseka rigardo; shia brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen shia mano estis donita al li. --Chu estas vere, Herman? ekparolis shi nun tiel karese kaj plene je amo, ke Gering tute forgesis la chirkauajhon. Li vidis pli nenion krom shi, li audis nur shian vochon; la tuta mondo shajnis foresti. Li nun sentis felichon, tiu chi sento lin venkis, li prenis shian manon. Tiel varme kiel nenie ankorau li ekparolis al shi, li respondis : --Jes, Ella, jes! Kaj la du amantoj sin chirkauprenis.--Jen! ekkriis Stetten. Chu mi ne plenumis mian promeson? Mi plenumis ech pli ol tion, char mi promesis nur unu vorton, sed Gering nun elparolis ech tri vortojn! Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la loghejon de sia amiko, li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj. Stetten ne bezonis longe demandi. --Chu vi iras al la komerca konsilano Balding? --Jes. --Kaj kion vi respondos, kiam tiu chi vin demandos sinjoro jughisto, kion vi deziras? --Nur unu vorton, Stetten! --Kaj tiu chi vorto estos? --Ella'n! * * * * * LA PORCIO DA GLACIAJHO (Rakonto de L. DILLING, tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)). Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignajho de la seghoj estis origita. Tie sin trovis ankau multaj etagharetoj, egale kovritaj per blua shtofo kaj ornamitaj per bluaj franghoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis. Chirkaue en la chambro estis distrita ankorau multo da sendifinaj puf-seghoj, au kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj lachajhoj kaj penikajhoj. En unu angulo de la buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al la interno de la chambro. Kiam oni sidighis al la piano, oni sidis tie efektive kashita, char grandaj foliokreskajhoj sur la ambau flankoj de la instrumento formigis vere tropikan laubon en tiu chi malgranda Edeno de la sinjorino. Estis trankvile kaj pace en la buduareto, char neniu tie sin trovis; kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta chambro. Vere, la origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super ghi, kiel ankau super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj shirmiloj. La blua silka pordokurteno estis tirita antau la pordo, sed el la flankaj chambroj estis audata dancmuziko kaj viva interparolado; char tiun chi vesperon estis balo che la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo. La muziko silentighis momente, la pordokurteno ekjhetighis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro. Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakchapelo sub la brako, chirkauis shin; sed shi forigis ilin kun mieno de reghino, antautiris rapide la kurtenon antau la pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Shia vizagho estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj, grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj a la Titus, portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Shia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kunighis en mirinda bonordita senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj. Shi estis bela, kiel shi kushis tie, lace etendita sur la kanapo, ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankorau shi estus, se shia vizagho ne havus tiun malshateman fieran esprimon. Shi estis laca de la bala muziko kaj vanila glaciajho, de amindumaj rigardoj kaj sengusta flatajho de la frake vestitaj sinjoroj kaj nauzaj salonparfumoj. Shi estis fiera, char shi estis chiam kutiminta, ke oni shin starigu sur piedestalon, chirkauatan de genufleksantaj kavaliroj; sed shi nun estis jam tute laca de tiu chi adorado, shi estis laca esti diino de balo. Vere, shi bone sciis, ke shi prezentis tre belan figuron sur la piedestalo, char shi estis bela statuo; sed shi sciis ankau, ke oni admiradis la statuon pleje tial . . . ke ghi havis veran origajhon. Stella Adler--tia estis shia nomo--restis ne longe ne malhelpata. La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn, sed kiam shi ekvidis, kiu envenis, ghoja rideto eklumis sur shia bela vizagho. La eniranto estis belega sinjorino de chirkau tridek jaroj, kun plena figuro kaj floranta gajema vizagho. Shiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da blankaj plumoj kaj rughaj rozoj. Shi havis sur si veston el vinrugha veluro kaj atlaso kun richa garnituro da kremkoloraj puntoj. Shi estis sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino de tiu chi eleganta domo. --Mi sciis bone, ke mi vin tie chi trovos, diris sinjorino Breine, sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi ghojas, ke mi vidas vin che mi tiun chi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post mia edzinigho, vojaghis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankorau en pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili. --Se ni nur ne faras maljustajhon al viaj aliaj gastoj, Fanny. --Ne, nun mi estas absolute ekster danghero, char nun la tuta bestaro estas en la manghejo por sin nutri, au pli delikate esprimite, por vespermanghi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankau sur balo, chu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektigho nacia kaj kushis en Versailles! Kaj chu vi ankorau memoras, ke ni perdis unu la duan en la premado kaj devis reveni hejmen chiu aparte? Stella ekghemis kaj murmuretis duone por si mem :--Ha, jes! tiun maskobalon mi ne facile forgesos! --Sed vi ne volus iom manghi, Stella? --Ne, mi dankas, mi ne estas malsata. --Jes, malkashe dirate, vi ne multon perdas per tio chi, char tie estas nek birdo, nek fisho, au pli ghuste, estas de la ambau specoj. Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensajho! Oni pakas kune chiujn eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni sharghas el chiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manghas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi povas tamen trinki? --Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi. --Sur viaj lauroj, jes! Ha, kian felichon, au pli ghuste malfelichon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas disjhetitaj koroj, kiujn la malfelichaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi ilin elbalai, antau ol ni komencos danci, char alie oni povas faleti sur ili! La sinjoroj flugetis ja chirkau vi . . . --Jes, kiel mushoj chirkau sukero au teologo chirkau parohho! diris Stella kun malshatema trajto chirkau sia bela busho. La vivopano, mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edzighochasantaj sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro mia mono! --Malsaghulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo; chu vi estas do tiel malbela, au chu vi pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias chiam, ke juvelo estas duoble pli bela, kiam ghi estas enkadrigita en oro. --Ili estas por mi tute indiferentaj. --Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera. --Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj. --Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la felicha homo sin nomas? Chu mi lin konas? Stella mallevis la kapon. --Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin revidos neniam! --Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj skuis la kapon. Sed oni devigas sin chiam havi ion por sin turmenti! Se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed chu vi permesos al mi demandi. . . . La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis chiam melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfelicha amo, kaj ambau doloroj naskighis de lia penema partoprenado en la societa vivo; char li trinkadis chiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio chi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio chi malsanigis lian koron. La lastajn estis permesate al li nur rigardi, sed ne tushi, kaj tion li nomis "vandalaj turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj". --Chu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj shultroj de sinjorino Breine. --Alportu al mi porcion da glaciajho, diris Fanny. --Post kvin minutoj mi ghin metos che viaj piedoj, sinjorino. --Mi preferas, ke vi ghin metu tie chi, sur la tablon! --Tuj, sinjorino, tuj. Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto. --La interkomunikigho estas infekta, shi diris. Nun la kelneroj ech volas esti kavaliroj. --Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam chiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi! Shi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj. En tiu chi sama minuto la pordokurteno estis jhetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton. La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, kiel shajnis, ne estis en bona humoro. --Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia vizagho komplezan esprimon. --Ho, bonege! respondis Stella. --Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel jhetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia! La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson. --Vi estas, kiel shajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite. --Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis Stella ridetante. --Kontraue, mi estas en la plej brilanta humoro . . . --Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas lau lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien chi nur por aranghi disputojn. --Tiam estas plej bone sin savi per forkuro. --Vi ja komprenas, ke mia edzino nur shercas? --Mi devas tamen iri en la salonon. Mi shuldas, jes, la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn shuldojn tiel baldau kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto. Shi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola. --Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne ghenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona. --Sed, Fanny kara, mi ne diris ech unu vorton. --Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla lau via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare. --Fanny! --Mi estas tro bela tiun chi vesperon, ne vere? --Vi estas jam tro modesta! --Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro jhetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin tiel bonguste esprimis! --La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado. --Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj. --Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentigho estas vidi sian edzinon, prematan al la brusto de alia, chirkauprenatan de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj! --Sendanka! kaj tamen ghi estis sur unu el tiuj chi baloj, ke vi trovis vian felichon! Chu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono jaro antaue. Tiam vi sidis tie kun bela meblita loghejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo--juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en ok chambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio chi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan? --Jes, estis sur balo. --Kaj kie ghi estis, ke vi petis mian manon? --Ankau sur balo. --Tial vi havas nenian kauzon plendi. Ni vivas bone kune. --Ho, oni vivas tre bone, kiam oni chiam veturas al baloj! --Mi estas laborema edzino. --Jes, vi manghas vian panon en la shvito de via frunto sur chiuj baloj de la urbo. --Shercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for! --Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun shi estis metinta sur la tablon. --Hodiau vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante ofendite. La komercegisto sin levis ankau. --Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie chi devos farighi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambau manojn kaj disrompis ghin en du pecojn. --Vi farighas chiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj. --Mi estus sufiche inklina por tio chi. --Ne ghenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandajhojn! Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la komercegisto forjhetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton junan sinjoron. --Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie chi. Li estis altkreska, bela fraulo kun kuragha, fiera vizagho, buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj alighanta pinta barbo. --Mi ne malhelpas? Breine sin returnis vive. --Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis nur okupitaj je kelkaj mastrumajhoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej bona amiko, leutenanto Georgo Felsen, jhus reveninta hejmen el la eksterlando--Fanny, mia edzino. --Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas. --Estas por mi ankau plezuro farighi via konato, mia sinjorino! --Mi audis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton. En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun chi vesperon shi estas okaze hejme, char shi donas mem balon. --Ne auskultu lin, sinjoro leutenanto, li estas nur tiel malica. --Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antau mia veturo Parizon. --Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo; mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la antaua jaro. --En tiel grandega urbo ne estas mirinde. --Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris Fanny. Georgo sin returnis vive. --Vi estis en la opera balo, sinjorino? --Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi? --Tiu maskobalo, kiel shajnas, faris eksterordinaran impreson sur vin, diris Breine. --Sinjoro Felsen estas tiel flamighema. --Tio . . . tio estis nenio! --Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe malshati miajn aliajn gastojn . . . --Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino. --Malfeliche mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi fraulinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la shangho. Shi estas juna, bela, kaj richa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldau. Felsen apenau audis shiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj pensoj kaj vekighis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis sur la shultron kaj lin premis malsupren sur la sofon. La komercegisto, metinte siajn ambau manojn sur la shultrojn de la leutenanto, rigardis al li rekte en la okulojn. --Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo che vi, kiam vi farighis tiel ekscitita? --Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone kiel fianchighis kun fraulino, ne vidinte ech shian vizaghon. --Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi? --Dum mi promenadis chirkaue en la premado de la maskoj, mi ekaudis fraulinan vochon post mi, dirantan en pura norvega lingvo : --Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan figuron en nigra domeno kun nigra masko antau la vizagho. Ke shi estis juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidighis inter la puntoj de la masko, kaj la brilantaj okuloj--chiuj tiuj malgrandaj charmaj detaloj estis sufichaj por mi, por autausenti ravantan tutajhon. Mi iris kuraghe antauen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo, proponis, ke mi estos shia kavaliro. Shi akceptis kun danko mian brakon : mi estis ja senmaska. Eble shi konis min el Kristianio. Mian nomon shi ne demandis. Ni iradis chirkaue, por retrovi shian amikinon, kiun shi estis perdinta en la premado. Ili ambau havis nigrajn domenojn sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj. Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en loghio. Shi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, champano kaj dancmuziko; kaj ni ambau enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romaneco, kiu trovighis en nia tuta aventuro. Mi prenis shian manon en mian kaj petegis shin levi la maskon, sed shi estis nemovebla. --Ne disshiru la misteran vualon, kiu estis jhetita sur nian renkonton kaj kiu aldonis al ghi ghian charmon. Ni renkontighos en Kristianio la venontan vintron, shi diris.--Lasu min nun iri, akompanu min nur al veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, au sekvi min. Mi konfidas al via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis ghin sur shian manon.--Per tiu chi ringo mi vin katenas, mi diris; kiam mi vin revidos, ni disighos neniam. Chu vi volas ghin porti? --Jes, chiam! shi respondis. Kiam shi estis en la veturilo, shi sin klinis super min kaj kisis min sur la frunto.--Ni renkontos nin en Kristiano, estis shiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien chi venis. Mi iros en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermanghoj, kaj la diamanta ringo sur shia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la Bethlehemo de la amo." --Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante. Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la sinjorinoj foriris? Chu ni ne iros al ili? --Mi preferus resti en paco tie chi. Estas tiel agrable en tiu chi buduaro. --Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie chi estas la plejsanktejo de Fanny, tien chi venas nur la endedichitaj! Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de chiuj belaj malgrandajhoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj chirkaue en la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en chiuj tiuj elegantaj, kokete distritaj luksajhoj la delikatan manon de edukita virino. Li haltis antau la piano. --Kia bongusta arangho, li murmuretis. La piano en la angulo estas chirkauata de tropikaj kreskajhoj. Li sidighis sur la segho antau la piano kaj komencis transturnadi la foliojn en la notolibro. Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris. --Tie chi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone. --Mi estas certa, ke li plachos al vi, diris Fanny vive. Li estas juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la alilando. --Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por trovi ion, per kio li povus daurigi vivi! Li farighos kredeble unu el miaj plej varmaj adorantoj! --Kia senhonteco! murmuris Felsen. --Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris Fanny incitita. --Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de sia edzino! --Fi, Stella! Felsen levighis, pala, kun kunpremitaj dentoj. --Nu, diris Stella, irante al la tablo, elserchu la pekulon, konduku lin tien chi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja leutenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn! Felsen elpashis. --Mi estas jam tie chi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, farighos por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon. Che la sono de lia vocho Stella turnis la kapon. Shi estis mortpala kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Ghi estis li, la idealo de shia vivo, shia sekreta fiancho, kiun shi nun tiel dolore insultis kaj por chiam forpushis! Shi rigardis mehhanike sian manon. Feliche shi portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kashita. --Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron. Sinjorino Breine saghe decidis rigardi la tutan aferon kiel shercon. --La situacio estas vere malagrabla, shi diris ridetante. Nun estas jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj serchas mian rifughon en la ventumilo. Kiam ghi estas malfermita, ghi faras la servon de kurteno, kiu estas antautirita, dum la vizagho faras tualeton. Nu, nun mi pensas, ke ghi pli-malpi rehavas la ghustan esprimon! Lasu min prezenti : leutenanto Felsen--fraulino Adler . . . Sed, kara Stella, vi tiel tremas . . . Sidighu! --Tio baldau pasos. Mi estas iom nerva. --Mi bedauras, diris Georgo, ke mi estas la kauzo . . . --Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie chi kaj flegi la fraulinon, ghis vi povos konduki shin, perfekte refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj shuldoj de mastrino min vokas. Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu segho. Stella levis la kapon kaj diris kun devigita trankvileco : --Sidigu vin, sinjoro Felsen. --Mi dankas. --Diru al mi, chu ni parolos pri la vetero kaj blovo, au chu ni estos sinceraj? --Kiel al vi plachos. --Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere? --Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia fraulino. Se mi vin komprenis ghuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel malamikon. --Sed tiam mi jughis ne konante. Nun, kontraue . . . kontraue . . . --Nun, vi min konas egale malbone. --Jes, vere, sed . . . --Sed? --Sed . . . --Chu vi estos efektive sincera, fraulino? --Mi deziras nenion pli volonte. --Sed, trovinte, ke mi estas sufiche malhonta ne tuje fali sur miajn genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan che viaj piedoj, por poste havi la plezuron--min forpushi. --Sinjoro leutenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia segho. --Chu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta vocho post shi. Ghi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciajho en la mano. Stella rejhetis sin sur la seghon kaj kashis sian vizaghon en la manoj. --Ne, iru nur! --Mi alportis nur tiun chi glaciajhon al sinjorino Breine. --Metu ghin tie chi sur la tablon kaj alportu al mi ankau unu porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si mem. --Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro? --Ne. Stella sidis daurige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, shia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur shia shultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda. --Fraulino! Shi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj. --Chu vi havas ankorau ion nediritan? --Mi estis tro ekflamigha, mi estis rapidema, mi volus nur . . . --Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin mem, leutenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon! --Fraulino! --Mi kuraghis preni vin por chasisto de edzigho, vi kuraghis jheti en mian vizaghon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfelichaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Chu ni nun estas kvitaj? --Mi povas nenion diri por mia pravigo. --Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun chi interparolon komencis, kaj mi scias ankorau pli malmulte, kial ni ghin . . . daurigus. --Jes, vi estas prava, fraulino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco. --Mi dankas. En tiu chi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi. --Tiam mi vin ne pli longe maloportunos. Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon. Stella levighis. Kiam li estis ekster la pordo shi falis sur la sofon, jhetis sin en unu angulon kaj kashis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj. Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum shi kushis tie kun la vizagho enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun shi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen--la shuldo estis ja shia propra. Sed eble li ech ne memoris ilian malgrandan aventuron,--kaj shi, kiu konsideradis tiun chi ringon, kiun li metis sur shian fingron, kiel ringon de fianchigho, shi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj ghin nutris per sia revado . . . kia malsaghulino shi estis! Kaj shi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankorau povus ekzisti! Shi levighis, kaj, detirinte la gantojn, shi longan tempon rigardis la ringon. Shia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu chi diamanto. En ties kvieta fajro kushis mira sorcho, char ghi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun chi vesperon ghi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en shiaj okuloj kauzis, ke ghia brilo perdighis. Nun ghi estis nur la lasta larmo sur la tombo de shia amo! --Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la balo, shi murmuretis. Shi ja tenis en sia mano la shlosilon de la enigmo, shlosilon, pri kiu shi kredis, ke ghi malfermos al shi la teran paradizon. Neniu ghin vidis, des pli bone, ech ne Fanny. --For, for! Shi kuris al la fenestro, por jheti la ringon sur la straton, sed shi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordighis en shian koron, ke shi ne povis suferi, ke ghi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam shi revenis de la fenestro, shia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciajho, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al shi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da glaciajho; shi lasos lin ricevi ghin--kune kun la ringo. Shi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, shi skribis la sekvantajn liniojn : Tiun signon portu Sur mano via! En mistero restu La nomo mia! Kunvolvinte la papereton, shi shovis la ringon super ghin kaj enpremis ghin en la glaciajhon. Shi lasis la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por elserchi la kelneron. Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri kiu la kelnero Olsen diris al shi, ke tie la glaciajho staras sur la tablo. Jhus kiam shi volis porti la kuleron al sia busho, shi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ghin el la glaciajho kaj legis la versajhon. Traleginte ghin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis la glaciajhan telereton en la manon kaj iris en la manghejon al la kelnero. --Kiu donis al vi tiun chi glaciajhon? --La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto. --Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Chu ghi staras longan tempon en la kabineto? --Mallonge, sinjorino. La bela leutenanto--mi pensas, ke li estas nomata Felsen--petis min ghin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min serchi por li mem porcion da glaciajho; sed jam nenio restis. --Li povas ricevi tiun chi. --Chu mi ghin devas porti al li? --Ne, mi ghin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj. --Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata ghentileco! Sed post tiel mallonga konateco! Ghi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon. Shi eniris en la salonon kaj alproksimighis al Felsen, kiu staris sola en unu angulo de la chambro. --Vi deziris glaciajhon, diris la kelnero. Permesu al via humila servantino doni ghin propramane al vi. --Vi estas tro bonega! Shi antauportis al li kokete la glaciajhon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskau faligis la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta shtono. Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura! --Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Ghi estas bela, ne vere? --Jes . . . jes . . . ghi estas . . . tre bela. --Ghi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos chiam tiun chi memorajhon kaj mi chiam ghin alte shatos, shi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo. Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano. Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la glaciajhon al Felsen. --Li ghin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun ghi en la mano. Jen li estas. Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj shajnis esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte sur shia mano. Shi portis ordinare nur sian fianchighan ringon. Kion tio signifas? Nun shi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Shi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie shi sidis, kashata de la chirkaustarantaj grupoj da kreskajhoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, shi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis ghin. Stella rigardadis shin tra la kreskajhoj. Jes, estis tute certe. Ghi estas shia ringo; sed kiel Fanny ghin ricevis? Chu li vere ghin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke shi ne rimarkis la eniron de sia edzo. --Nu, Fanjo, chu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Chu vi estas aukorau kolera? Li prenis shian manon, kiun shi penis fortiri. --Vi ja scias, ke se mi estas ankau iafoje iom viva kaj jhaluza, tio estas char mi vin tiel amas kaj char mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel felicha, kiel vi meritas. Li karesis shian manon, sed subite ektremis. --Kia . . . kia ringo estas tio? --Ghi . . . ghi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite. --Kiu ghin donis al vi? --Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole. --Sed mi lin konas. Chu diri al vi tiun nomon? --Vi scias do? --Ghi estas Georgo Felsen. Mi scias chion. Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Chu Felsen vere estas enamita en Fanny'n, kaj chu li, ne oferante ech unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elserchi, el kie la ringo venis, senpere ghin metis sur shian fingron? Au chu Fanny trovis la ringon kaj metis ghin sur la fingron, por pensigi lin, ke shi estas la elektita? Sed ne, tio chi estis malsagha penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, shi neniam ghin vidis. Oni povus frenezighi. La komercegisto falis malespere sur seghon. --Kaj ghi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas! --Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile. --Ne elturnu vin per malkaraj shercoj! mi scias nun chiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo? --Ha, Stella babilis? --Stella nenion diris, sed tiu chi malfelicha ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis. --Diru al mi, kara Breine, chu vi efektive ne trinkis tro multe post la mangho? --Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela? --Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni chion. En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komencighis kaj ke oni demandas pri la gemastroj. --Chu sinjoro Felsen estas tie? --Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antau kelkaj minutoj, diris Olsen. --Ne dirinte adiau al mi! Sed kion do signifas chio chi? murmuris Fanny. La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangho. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon. La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segho. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj shovado de piedoj. --Jes, ghi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangho, kiujn komercegisto Breine donas tiun chi vesperon, li ghemis. Tiel vigla dancado daurighas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie chi sur la ruinoj de sia felicho! Li kashis la vizaghon en siajn manojn. --Chu ekzistas en la mondo pli malfelicha homo ol mi? li ghemis laute. Mola mano estis metita sur lian shultron. Stella staris apud lia flanko. --Ekzistas ankorau unu alia, shi diris. --Chu vi estas ankau malfelicha, fraulino? --Ho, jes! --Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas. --Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauzo de nia malfelicho. --Felsen? --Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpushis kaj forgesis pro Fanny, kaj chio tio post konateco de nur duono da horo. Chio estas tiel freneze malsagha, ke mia kapo preskau turnighas. --Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio. --Edzinigita virino--kia senfunda maltaugeco! --Ghi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari? --Mi? mi almenau neniam edzinighos! --Mi ankau neniam faros ghin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedzighon. --Sed eble Fanny estas senkulpa? --Ne, mi scias, kiel facilanime shi komencis tiun chi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al shi. --Chio povos farighi ankorau bona, sinjoro. --Neniam, neniam. Li donis al shi signon, ke shi sidighu. Shi sin sidigis kontrau li. --Diru al mi, chu mi ne estas sufiche maljuna, por povi esti via patro? --Mi vin ne komprenas . . . --Mi opinias, ke ni ambau staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Chu vi ne volus farighi mia adopta filino? --Tiu chi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambau devas precize pripensi ghin. Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starighis en la mezo de la chambro. --Vidu, daurigis la komercegisto, kiam la eksedzigho kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola. --Chu ni nun eksedzighos! pensis Fanny. --Kiel felicha mi estus tiam, se amika anghelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj. Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo. --Nun ili do kune vivos! Stella donis al li sian manon. --Estos chiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicho, sed . . . --Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la felichon, kiun li bezonas. Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino : --Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Ghi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun chi vesperon vidas la unuan fojon antau miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi ghin faris? Pro malamo al mi ghi ne povas esti, char mi neniam faris malbonajhon al vi; kaj pro amo al Breine ghi ankau ne povas esti, shi daurigis preskau plorante, char chu iu alia ol mi mem povus esti sufiche malprudenta, por ami tian sovaghan beston, kiel mia edzo?" --Fanny, auskultu min, diris Stella. --Sed nek al vi, nek al alia prosperos forshiri lin de mi,--mi amas lin tro forte, shi diris kaj jhetis la brakojn chirkau lian kolon. --Lasu min, mi volas disighi! --Jes, sed mi ne volas! En tiu minuto eniris Georgo Felsen. --Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi bushan klarigon. --Mi foriros, diris Stella. --Ne, mia fraulino, kion mi diros, vi povas libere auskulti. Ghi eble klarigos mian konduton kontrau vi. Char kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por chiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolcheco. --Vi forveturos? demandis Fanny. --Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti pli longe tie chi. --Kio okazis inter ni . . .? --Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine. --Tiu historio ne estas tamen tiel danghera, respondis Fanny trankvile. --Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel shercon, diris Georgo. Mi rigardas ghin tute alie. Mi estis tushita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajhon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun chi fantazian portreton. Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie chi estis ia malkomprenigho kaj ke shi estis maljusta kontrau ambau, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti shajniga. --Sed, granda Dio, kio min tushas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis Fanny surprize. --Shajnas, ke vi chion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun chi fatalan ringon, mi decidis ankau forgesi chion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis. --Ho, kiel eksterordinare malghoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etagho ankau estas iom en malordo. --Sed chu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu chi diamanta ringo . . . --Jes, tiu chi malfelicha ringo estas la kulpo de chio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi ghin redonas al Vi. Mi ghin ricevis en porcio da glaciajho kune kun versajho. Mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu chi momento chio estas freneza. Breine estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem farighos baldau ankau freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, kion mi povas fari. --Mi neniam sendis al vi ian glaciajhon au ian versajhon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antau unu jaro. --Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny. Stella elpashis pli proksime. --Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun chi senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo. --Vi? --Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi ghin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la vanilan glaciajhon, kaj ghi nun erare venis en la manojn de Fanny. --Tiel, tamen . . . Ha, fraulino, kiel vi min faras felicha! --Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny. Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malshatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi fraulinon Stella dume . . . Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa, char kiam la gastoj chiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella sidis ankorau en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la shultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis ghin vidi, char Felsen tenis shian manon en la ambau siaj. --Nu, diris Breine, shajnas, ke ni povas gratuli. --Jes, nun estas chio en ordo. --Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon. Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono. --Alportu al ni botelon da champano. --Kun glacio? --Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni chiuj ricevis jam sufiche de tiu chi artikolo. Tiu lasta glaciajho estis tiel bruliga! La champano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefianchoj trinkita. --Mi petas ankau la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero Olsen; mi estas ankau fianchigita! --Ho, kun kiu? --Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino. --Kiam tio farighis? --Antau kelkaj minutoj, sed ni konatighis unu kun la dua jam antau longe, char en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune che invitajhoj. --Sed tiun chi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella. --Jes, shi staris en la kuirejo, kaj shi estis tiel dolcha, kaj tiam mi diris, ke mi shin amas, kaj tiam shi min chirkauprenis, kaj tiam mi tiel blankighis, char shi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege! Olsen mallevis la okulojn kun dolcha melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn. Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur shian manon kun la brilanta shtono, kiu nun farighis la stelo de lia felicho. Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la shultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo--kaj ghi ekzistos tie ghis la mondo pereos--tiel longe ankau la romaneco vivos. * * * * * V EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ * * * * * BAGATELOJ _Rimarkinda horlogho_. Per kia originala maniero en Hhinujo malrichaj homoj, kiuj ne posedas horloghon, difinas la tempon, pri tio la franca vojaghanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : "Unu tagon, kiam ni volis viziti niajn hhinojn, kiuj antau nelonge akceptis la kristan religion, ni envoje renkontis knabon, kiu pashtis bovon. Preterirante, ni demandis lin, chu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la suno, sed ghi estis kashita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis konsilighi kun tiu chi horlogho.--La chielo estas kovrita tro plene per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej proksiman korton de vilaghano kaj post unu minuto revenis kun kato sur la brako.--Rigardu, li diris, ankorau ne estas la 12-a horo, kaj samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprenshovante ghiajn palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksterajho estis tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio shajne ne tre plachis al ghi, tamen videble kutiminta al ghi, tenis sin tre trankvile, kvazau ghia speciala okupigho konsistus en tio, esti horlogho. Ni diris : Tre bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciighi pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbarajho, por montri al ni, ke la horloghoj en iliaj okuloj chiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj de la katoj ghis tagmezo iom post iom malgrandighas kaj tiam atingas sian plej mallarghan kuntirighon en formo de maldika streko, metita, kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj iom post iom ree etendighas, ghis ili je noktomezo ricevas la formon de rondo. Oni nin certigis, ke chiu infano en mallonga tempo akiras grandan lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni konvinkighis tre baldau, ke tiuj chi horloghoj iras tute regule kaj chiuj en preciza konsento." [K. Huebert.] _La homa vocho_. D-ro Delaunay en antau nelonge publikigita laboro pri la homa vocho esprimas la konvinkon, ke la antikvaj loghantoj de Europo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj nepoj posedos vochon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj k. t. p., havas vochon pli altan, ol la blankaj. La homa vocho kun la tempo chiam farighas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina jaro de la vivo farighi baritono kaj en la tridekkvina--baso. La blonduloj havas vochon pli altan, ol homoj kun haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare vochon sopranan kaj tenoron, la lastaj--kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la basuloj pli larghaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas pleje vochon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj suprajhemaj--altan. La vocho antau la tagmangho estas pli alta, ol post la tagmangho. Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin ghui, kiom ili volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo --pli da basoj; tiel ekzemple lau la vortoj de Delaunay chiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum chiuj basuloj--el la departementoj nordaj. _Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p._ Preni da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi ghin, bone disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, shmiri per ghi la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la dauro de 48 horoj. Aldoninte al tiu chi miksajho pli da ovoblanko au da gluo solvita en nafto, por ghin pli maldensigi, oni povas ghin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekighaj. Kartono, tiel lakita, farighas malmola, kiel ligno. Shipetoj, lakitaj per tiu chi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same ankau kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankau vazoj argilaj, uzataj por konservado de grasoj kaj fluidajhoj. _Chu lakto estas kun akvo_, oni povas sciighi en la sekvanta maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto, tuj ghin elprenas returne kaj tenas ghin rekte malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta sur ghi; sed se ech tre malgranda kvanto da akvo estis vershita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo. _Serchistoj de postesignoj_ en Hindujo formas apartan kaston. En kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango kaj Hindo, la bruto prezentas la chefan richecon de la loghantoj; tial ankau shtelado de chevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la serchistoj de postesignoj. Kiel preskau chiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco de postesignistoj transiras de patro al filo; la "khojoj"--tiel en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj--de frua infaneco sin ekzercas en sia metio. Bona "khojo" sciighas facile, per kie la shtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, au por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj vojaghantoj rakontas, ke unu fojon oni shtelis al li tolajhon kaj vestojn; li tial sin turnis al serchisto de postesignoj, kiu post unuhora serchado trovis la postesignon de la shtelintoj kaj post dutaga persekutado alkondukis la vojaghanton al la loko, kie la shtelintoj ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj. La postesignisto klarigis al si diversajn detalajhojn, kiuj por la europanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per chifitaj folioj sur la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie chi kaj ne per alia vojo la shtelistoj forkuris. La kronikoj de jugho montras fakton, ke unu khojo iris lau la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, ghis li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis metita por ia malgranda shtelo, plenumita antau kelkaj tagoj. Alian fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi shteliston, kiu shtelis juvelojn el la trezorejo de la maharaghi, iris lau la postesignoj de la krimulo ghis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, char antau unu horo trans la riveron iris tachmento da soldatoj el 200 personoj. Shajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas la kuraghon antau malfacilajhoj. Tiel ankau nun la postesignisto iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la postesigno de la shtelisto, ke li helpis al si ech inter la postesignoj de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la shteliston. Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antau la profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendanghera, char la krimuloj uzas chiun okazon, por liberigi sin de la homoj dangheraj por ili per helpo de veneno au ponardo. _En la Malviva Maro_, kiel oni almenau pensis ghis nun, nenia viva organa kreitajho povas ekzisti. La senvivecon de tiu chi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas ghis 25% da salo, tiel ke homo povas tie chi naghi sen movado de la manoj kaj piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankau malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgrau tiaj malfavoraj kondichoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitajhoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la plej malalta grado. _Esploroj de la maro._ Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn de siaj esploroj pri la floro kaj fauno de la Silenta Oceano. Kiel oni vidas el la raporto, vivaj kreitajhoj ekzistas en la maro nur ghis certa profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la suprajho de la akvo. Pli malsupre komencighas jam la regno de absoluta morto, kiu sin etendas ghis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de la fundo de la maro. Tie chi denove komencas montrighi vivaj kreitajhoj. Kompreneble, la konstruo de tiuj chi bestoj kaj maraj kreskajhoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj chi kreitajhoj devas porti sur si. _Lumantaj briliantoj._ Jam en la jaro 1663 la siatempe glora instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la jhurnalo "Nature", dedichita al sciencoj naturaj, la hhemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la dauro de pli au malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli au malpli granda forto. Tiun chi saman aperon la dirita hhemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn frotadis sur ligno, drapo au metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo, kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon che diferencigado de briliantoj veraj de malveraj. _La fino de la mondo._ La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaudiroj. Ne parolante jam pri la kredo je "millenium", t. e. ekzistado de la mondo nur en la dauro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazau sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj tre oftajn antaudirojn de tiu chi speco. Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antaudiris proksiman finon de la mondo, li ech difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu chi jaro pasis, kaj la mondo ne esprimis ech la plej malgrandan intencon perei. En la dauro de la X-a centjaro chiuj reghaj decidoj komencighadis per la vortoj : "Char la fino de la mondo estas jam proksima . . ." En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antaudiro, ke baldau farighos kunigho de chiuj planedoj. En la komenco de la XIV-a centjaro la alhhemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier, certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj, t. e. chirkau 2537 jaroj. La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832, pri tio chi restis ech signo en la kanteto de Beranger : "Finissons-en, le monde est assez vieu". La antaudiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finigho de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke ankau tiu chi antaudiro montrighis ne tiel danghera. Ni preterlasas multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antaudirojn kaj transiras al pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antaudiroj estis fondataj. La glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmighas, sed la homaro povos vivi sur ghi ankorau 93 291 jarojn, ghis la shelo de la tero tiel forte malvarmighos, ke chia vivo sur ghi malaperos. Sed de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas influon sur ghian suprajhon kaj ke la vivo sur ghi dependas sole de la suno, tiu chi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio, kreita ankorau en tempoj antikvaj, diras, ke la internajho de la tero konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj chi klapoj de sendanghereco de la tera globo, shtopighos, la tero krevos, kaj ghiaj partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankorau unu teorio, lau kiu la mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebenigho de la tera suprajho. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita en la maron. La neebenajhoj de la tera suprajho glatighos, la maro chiam pli supervershos la bordojn, kaj kiam ghi kovros la tutan suprajhon de la tero, la tuta vivo chesighos. Lau la teorio de Adhemar la fino de la mondo povas esti kauzita de superakvego, elvokata de shangho de la centro de pezo de la tero kaj per tio chi ankau de transnagho de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia fakto havis lokon antau 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj. Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo, se ia el la kometoj kunpushighos kun la tero. En tiu chi okazo ne la ekbato estus terura, sed la hhemia kunigho de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu chi grandioza iluminacio estingighus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas sen shanghoj. Jam nun sur ghia suprajho montras sin multaj makuloj; ili senchese pligrandighas, kaj la suno malvarmighas. Fortrenante kun si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, ghi perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam ghia malvarmighinta suprajho ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo. Sed la homaro ne alvivos ghis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn radiojn de la estingighanta suno. En sekvo de malgrandigho de la varmo de la suno chiam pli vastighados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la teroj de tiuj chi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentrighos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta, sekighinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno farighos rugha, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformighos en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin chirkau tia sama nigra globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion. _El Hhinujo._ Trairante tra la plej chefaj stratoj de Pekino, oni povas ofte en la loko de krucigho de du stratoj trovi grandegan kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta largho de la strato, sur du altaj kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antau detruitaj sanktejoj au en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimigho de la monarhho kaj la urbanoj rapide sin kashas en la domoj kaj kashitaj anguloj. La hhina regnestro estas la sola persono en Hhinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas hhinoj, char liaj korteganoj ne estas reprezentantoj de tiu chi popolo. Oni diras, ke ankau la plej altaj provincestroj nenion scias pri la loghantoj kaj rilatoj de la regionoj konfiditaj al ili.--Neniu el la hhinoj savas iam dronanton. Char en Hhinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas super la suprajho de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio chi estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo venghos por la forshirita de li certa akiro. _Jubileo de tabako._ La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko prezentas ankau tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako. Kristoforo Kolumbo en siaj memorajhoj lasis detalan sciigon, en kia maniero la homoj konatighis kun tiu chi kreskajho. La glora maristo alvenis kun sia shiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du shipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilaghon, ekvidis multajn hindojn, kiuj tenis en la busho iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontrauulojn. Ankorau Las Casas predikis kontrau la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj, sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua en Europo kontrauulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : "La pasio fumi tabakon estas abomena kaj danghera tiel por la kapo, kiel ankau por la pulmoj." En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la dauro de unu horo antau la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al chiuj flari tabakon en la dauro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj chi bulloj la busho de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom ghi servas al la digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako kaj malpermesis uzi ghin che la kortego. La sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon. Tamen chiuj tiuj chi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon disvolvighis chiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon, la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por chiuj 100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 farighis fonto de enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn. _Kio estas vegetarismo?_ La vegetarismo, t. e. vivado per la produktajhoj de la regno kreskajha kun escepto de chiuj manghoj, akirataj per difektado au detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo chiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam chirkau 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur manghon kreskajhan kaj kie chiutage chirkau 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmanghon. En Berlino en Januaro de 1893 jam ankau ekzistis chirkau 20 restoracioj, kaj en chiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manghoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutrighado pli grandajn rondojn da homoj, kaj tiuj chi penoj estas forte subtenataj de la chiam pli vastighanta senmedikamenta kuracado de malsanoj au la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskau chiuj faris el la forjheto de manghado de viando la unuan kondichon che siaj malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke che chiu viva estajho, de la plej malgranda fungo ghis la plej disvolvita besto laktosuchanta, la partoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la nutro, estas tute precize aranghitaj por la prilaborado de la respondaj manghoj : la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanghanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskajhomanghanta elefanto, de la chiomanghanta urso au de la insektomanghantaj birdoj. Ne povas esti alie ankau kun la homo, kiu lau la arangho de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomanghanta simio kaj sekve jam lau sia deveno devus ankau esti fruktomanghanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontraue preskau nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas manghon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskajhoj, kaj tamen povas vivi kaj ghis certa grado esti sana. Sed tio chi montras nur, ke la naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu chiu ekzistajho, kiu vivas ne precize lau ghiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la chiam pli grandighanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankau de aliaj malghustaj kondichoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke la miksita mangho tamen ne povas esti la ghusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskau chiuj buchataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskau chiam malsana kaj malbonigita; krom tio komencighas ghia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintajho. Dume la manghajho de la vegetarano estas ankorau plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskighas el ili. Kaj al ni shajnas, ke por la konservado de nia vivo, la plej bone taugas nur tia mangho, en kiu ne mortis ankorau la ghermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno farighas putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la bucho! Chu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri venenigho de viando, kiu sekvigas au malfacilajn malsanojn, au la morton?! Kontraue, che mangho kreskajha tiu chi danghero estas preskau absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondichoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano ghuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj au elportas tiujn chi multe pli bone, ol la viandomanghanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se mangho kreskajha okupus la lokon de viando. Nun la vilaghano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus suficha por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ghi fruktojn kaj legomojn. Al tio chi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol che la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de mangho por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankau la homo klera volonte sin okupados, char ghi postulas lian tutan spriton, lasas lin chiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la autuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado chiam laboron sub espero. Tutan homan vivon, ech centjarojn dauras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan ghuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte lokon, ol che plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je ghi. Pli grandaj ankorau estas la moralaj rezultatoj de la forjhetado de mangho vianda, kiu estas ja la unua kondicho por la disvolvigho de la plantado de fruktoj kaj legomoj, dank' al la per tio chi forte pligrandigita bezono de nutrajho kreskajha. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; ghi povas esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistajhoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En chiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan vochon, kiu krias al ni : "ne mortigu!" Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la bushado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn buchejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la buchistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado-- kia kontrasto al la korghojiga vido kaj bonodoro de sharghita fruktarbo au de pure aranghitaj magazenoj de fruktoj! La ankorau ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ghi devas elekti--sangan chifonon de mortinta besta korpo au ridantan pomon, bongustan vinberon. Per la cheso de grasigado kaj buchado tiel delikatigho de moroj estus necesa sekvo de la vastigho de la vegetarismo. Ke la bestoj nin manghos, se ni ilin ne manghus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto havas kun la edukado de buchaj bestoj. Baldau ekzistus nenia bruto, se neniu plu zorgus pri tio chi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio chiam pli kaj pli estas anstatauata per forto de mashinoj, kaj anstatau la buchado la homoj baldau fordonus sin al la pli sana profesio de ghardenisto, kiam ili vidus, ke tio chi donas pli grandan profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de mangho kreskajha, ech se ghi estas kunmetita tre unuforme, tion chi pruvas la milionoj da vilaghanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja chiam nova fresha sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilaghanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel riche oni povas kunmeti sian tabelon de manghoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskajhaj nutrajhoj, kiuj per richeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun sheloj, nuksoj, beroj, sudaj fruktoj; fruktajhoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitajhoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaborajhoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermicheloj, pano, bakajho kaj farunajho de diversaj specoj. 3). Fruktoj sheletaj : faboj, pizoj, lentoj, kiel ankau la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankorau montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En chiuj tempoj memstaraj pensantoj levadis sian vochon kontrau la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado; ech tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur manghon kreskajhan. Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, ech shuldo, tion ankau la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estajho pli malalta devas cedi al estajho pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la chiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre richa literaturo, kiu aperis rilate tiun chi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn en Rudolstatt, au li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj ekzistas en chiuj pli grandaj urboj. _La lingvo de Hhinujo_. En Europo oni ordinare pensas, ke en la tuta Hhinujo oni parolas nur unu lingvon--la hhinan. Estas vero, ke la loghantoj de Pekino, kiel ankau la loghantoj de Kantono, Shanhhajo, Futshano au Amojo parolas hhine, sed de la dua flanko estas ankau vero, ke la plej granda parto de la loghantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loghanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon au la Parizano la Holandanon. La naturo de la diversaj dialektoj de Hhinujo havas nenion komunan kun la "patois" au la simpla "dialekto de la ordinara vivo" : ili estas parolataj de la plej altaj statoj, kiel ankau de la simpla popolo, de la instruituloj, kiel ankau de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankau de la "kuli". La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Hhinujo. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, au kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda k. t. p. Tiujn chi multegajn "dialektojn" oni povus lau la "Orient-Azia Blojdo" dividi en la sekvantajn ok chefajn klasojn : la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Shanhhaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj chi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio chi renversas la tre vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Hhinujo kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Hhinujo, kiu estis parolata antau chirkau 3000 jaroj. La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu en tia au alia formo estas parolata en dek kvar au dek kvin el la dek nau provincoj, en kiujn Hhinujo estas dividita. Malgrau la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin chie, kie tiu chi lingvo estas parolata. Se oni kalkulos, ke la loghantaro de Hhinujo estas 360 000 000, oni povas diri, ke chirkau 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan. Chiuj mandarinoj devas koni tiun chi lingvon, kaj chiuj, kiuj ghin ankorau ne parolas, devas ghin lerni. La aliaj lingvoj de Hhinujo estas parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en chia okazo tiu chi nombro estas ankorau sufiche granda. Tiel ekzemple chirkau 20 milionoj parolas la lingvon Kantonan en tiu au alia formo. La enkonduko de unuforma lingvo en Hhinujo anstatau la multegaj tiel nomataj dialektoj estas, almenau por la plej proksima tempo, ankorau nur revo. Antau chirkau 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis aranghi por tiu chi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian rezultaton. Ke Hhinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine farighos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Chiela Imperio. _Kiel elrigardas la norda poluso?_ La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo dauros sen interrompo de la 21 de Marto ghis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj autunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian levighon nek mallevighon. Chirkaue regos silento premanta. Poste en tiu chi maro glacia komencighos ventegoj kaj huraganoj. Inter senlima mallumo oni audos la bruadon de ventegoj, ghemojn, plorojn, kvazau en la mondon enshirighis chiuj fortoj de la infero, kaj al chio tio chi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan shipon premas de chiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la shipo krakas terure. Poste Nansen ekvidos naskighantan lumon, flaman brilon de matena chielrugho, anoncanta la venon de la suno. La chielo kovrighos per ora koloro kaj en la dauro de tri monatoj iom post iom levighados la suno, kaj en la dauro de la tri sekvantaj monatoj ghi mallevighados. Sed en la tuta dauro de tiuj chi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove farighos mallumo kaj nokto. _Rimedo kontrau ondegoj_. En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu chi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni faris kun tiu chi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultajhojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la ondojn de maro. _El la historio de la grafologio._ Jam longe oni antauvidis la eblon diveni la karakteron de la persono el la karaktero de ghia skribado. En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : "Pri la rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto lau lia skribado". Lavater okupadis sin je tiu chi sama objekto, sed nur en la komenco de tiu chi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis tiun chi arton, au kiel aliaj diras, "sciencon" al suficha grado da perfekteco, donis al ghi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro de ghiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas monatan gazeton "La Graphologie", kiu inter aliaj donas "portretojn grafologiajn". Antau nelonge la Luksemburga jughistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro de la dirita gazeto en unu jugha afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la jugho Luksemburga farighis eterna abonanto de la "Graphologie". Krom tiu chi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p. _Higieno de longevivado._ D-ro Javal dissendis antau nelonge serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi. Chirkau 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la sekvanta : Manghado simpla kaj suficha; precipe kreskajha; la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon. Che la manghado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange, ke preskau chiuj ili amas frandajhojn, ekzemple sukeron. Fine chiuj senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis ekscitighojn. _El Kalifornio._ Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj tre richaj kiel per mineraloj, tiel ankau per produktajhoj de la regno kreskajha. La kreskajhoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, europanoj, tute ne povus ghin kredi. Tuj che la eniro en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, trovighas angulo de arbaro, en kiu kolektighis tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj "mamontaj arboj". Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj branchoj nur sur la pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas chirkaukreskitaj de densa musko. Flamaj floroj nestighas en la fendoj de iliaj radikoj kaj sur la sulkita shelo. La fresha muska suprajho de la tero estas tre mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo--la ligno--estas malmola, de rugheta koloro, sed tre rapide nigrighas de la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj chi arboj, sub la nomo "Maljuna arbo", jam pli ne ekzistas. Kiam ghi ankorau vivis, ghi havis la alton de 90 metroj kaj chirkau 10 metrojn en la diametro. Antau 40 au 60 jaroj la europaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi tiun chi arbon. Chu ghi malhepis al la konstruo de kolonio au al trameto de vojo, chu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj, ekzemple por fari el ghi trabojn au tabulojn,--fakto estas, ke la kolonianoj komencis ghin elhaki. Trasegi au trahaki grandegulon, kiu havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj ghis la atingo de la internajho! Ili submordetus ghin tiel same, kiel mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la dauro de ses semajnoj kaj fine ghin faligis. La arbo falis, kaj sur la suprajho de la fresha shtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita--areno por dancoj! La aghon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la shtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la aghon de 3000 jaroj! En la dauro de tri semajnoj oni deshiradis de la subhakita grandegulo la shelon; la shelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankorau unu ekzemplon de arbara grandegulo. Tio chi estas la tiel nomata "Chevala arbo", kiu mem falis kaj kushas jam kelkajn centjarojn. Ghia grandega trunko havas inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, chirkau 40 metrojn en la diametro, kaj en la malplena internajho, en la spaco de 30 metroj, rajdanto sur chevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae! Kia nevidebla forto, kia ventego au tertremo povis elshiri el la tero tian grandegulon, kies agho dank' al la putreco kaj neklareco de la tavoloj ne povas esti difinita ech proksimume! Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas multaj ankorau nun, kaj oni nomas ilin chiun per propra nomo. Inter ili estas : "Tri fratinoj", chiu po 90 metroj de alto; "Geedzoj", malmulte pli malgrandaj ol la "Fratinoj". Ekzistas tuta "familio", konsistanta el 26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili--la patro--havis la alton de chirkau 150 metroj; subputrinte kaj falinte, ghi rompighis sur unu el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la longon de 90 metroj, kushas sur la tero en nia tempo. [N. Kushnir.] _Nova nutra kreskajho._ Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze eltrovis novan nutran kreskajhon, al kiu oni donis la nomon "Polygonum Saghalae" de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni ghin eltrovis. Ghi distingighas per kreskado tiel rapida, ke en la dauro de tri ghis kvar monatoj ghi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovrighas per grandegaj folioj, kiuj prezentas bonegan manghon por la bruto. Unu arbetajho de tiu chi kreskajho ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetajho pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj chiuj aliaj partoj de la kreskajho enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj shtofoj. Tiu chi kreskajho, kiel montris la unuaj provoj, ne postulas penan edukadon. Antau nelonge kelkaj arbetajhoj estas elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de ghia plantado en granda mezuro. _Konservado de vivaj fishoj._ Oni scias, ke kelkaj specoj da fishoj enfosas sin por la vintro en shlimon kaj restas en ghi en la stato de plena rigidigho. La hhinoj turnis atenton sur tiun chi fakton kaj, apogante sin sur ghin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fishoj. La kaptitan fishon ili tuj chirkaukovras per malseka argilo kaj kashas ghin en glaciejo. Post kelkaj, ech post dek monatoj la tiel konservita fisho, enlasita en akvon, revivighas. En tia maniero la pli richaj hhinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fishoj. Tamen ne chiujn specojn da fishoj oni povas konservi en tia maniero. _Kolonio komunista_ de Australiaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu chi kolonio : La registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por chiam spacon da tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kushas sur la norda bordo de la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa Rica. Ghis la jaro 1894 devas loghighi tie 400 familioj en la nombro de 2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado, devas chiujare esti dividataj inter chiuj plenaghaj personoj, tiel viroj, kiel ankau virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de aldonitaj al li konsilanoj. Chiuj plenaghaj loghantoj de ambau seksoj havas la rajton de vochdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo. Chiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj chiu familio povas havi religion, kiun ghi volas. La societo posedas sufichajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado. _La deveno de la kiso._ La konata itala instruitulo Lombroso publikigis en la "Nouvelle Revue" artikolon pri la deveno de la kiso. Lau lia opinio chiuj popoloj sovaghaj kaj ech duone-civilizitaj, enkalkulinte ankau la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo. Tiel same ankau la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter kelkaj popoloj oni ne diras : "kisu min", sed "flaru min". Lombroso diras, ke la kiso naskighis iom post iom kaj havas sian komencon en la akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino. Ghis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn. Tiu chi moro estas precipe disvastigita inter la loghantoj de la insuloj Fidghi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per envershado al ili akvon en la bushon el sia propra busho. En la poemoj de Homero kaj Heziodo ne estas dirita ech unu vorto pri la busho nek pri la kiso en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromahho tute ne kisas sian edzinon, sed nur karesas shin per la mano. Nenio ankau estas dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno au Hero en la XIV kanto de Iliado. Ne ekzistas tie ech unu epiteto, kiu karakterizus la bushon de Heleno, Andromahho, Brizeido, Kalipso au Circeo. En la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis ech postesignon de kiso erotika. Chio tio chi montras, ke en tiuj tempoj ghi ne ekzistis, sed naskighis nur en la tempo de pli granda disvolvigho de la civilizacio. _Memvola vivisekcio_. Du Amerikaj kuracistoj antau nelonge publikigis en la gazeto "New-York Herald" originalan anoncon, en kiu ili proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke oni faru al ghi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado ghin poste per vitro, por farado de esploroj super la funkciado de la stomako. Al tiu chi propono alsendis sian konsenton 142 homoj, precipe laboristoj. La "felicha elektito" farighis unu atleto, kiu ne havis sukceson en la cirkoj. _Sekigado de marchoj_. Malgrau la grandegaj spacoj da ankorau ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri akirado de novaj pecoj da tero. En la shtato Georgio oni komencis la sekigadon de grandegaj marchoj, kiuj ghis nun estis nur la loko de loghado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu chefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj da tero. Ekster tio chi funkciados, kiel ordinare en Ameriko, mashinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto. Sub la tavolo da shlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la marcho oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj loghantoj de Ameriko en tiu chi loko. La arhheologoj promesas al si richan rikolton, kiam la inghenieroj finos la laborojn senakvigajn. _Nova diamanto_. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun palighi antau la diamanto-grandegulo, kiun oni antau nelonge trovis en la suda Afriko, en la libera regno Orangho, en la loko Jagersfontein. La 30-an de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li elfosis grandegan shtonon, havantan la alton de chirkau 8 centimetroj kaj la larghon de chirkau 5 centimetroj. Ghia pezo estas 971 karatoj. Ghia prezo superas chion, kion oni ghis nun pagadis por diamantoj. La kafro poste mem fordonis ghin al la entreprenanto; li ricevis por ghi 150 funtojn da sterlingoj, chevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte felicha. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto achetadi lau pezo en karatoj chiajn shtonojn, suprajn, malsuprajn kaj indiferentajn; la kontrakto finighis la 30-an de Junio de tiu chi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskau la lasta shtono, kiun oni trovis en tiu chi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por ghi 1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de 15 000 000. La shtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskau tute pura. Sur ghi trovighas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke ghi malaperos post la facetado. Nun la shtono sin trovas en Londono. _Timo._ En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antau nelonge provojn, por konvinkighi, en kia grado estas vera la proverba timo de leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antau simpla muso. Antaue oni enlasis muson en la kaghon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj; tiuj chi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante elighi el la kagho. Iom post iom ili trankvilighis tiom, ke ili chirkauflaris la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis sin granda regha tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis al ili en la kaghon. _Viroj kaj virinoj._ Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Europo. Montrighas, ke, esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300 milionoj da loghantaro en Europo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte disvolvita en la agho, kiu estas la plej responda por edzigho, nome en la agho de 20 ghis 30 jaroj; la plej rimarkebla ghi estas en la urboj, precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo au Skandinavujo. En Portugalujo kontrau 1 000 viroj estas 1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060. Berlino havas kontrau chiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113, Frankfurto sur Majno 1 123. La kauzo de tiu chi plinombreco estas la pli granda mortado de knaboj en la aghoj suchula kaj infana. _Internacia universitato por memlernuloj._ En la Amerika shtato Nov-Jorko, sur la bordo de la lago Chautauque, trovighas la universitato por memlernuloj, konata en Ameriko sub la nomo C. L. S. C. (Chautauque Literary and Scientific Circle). Tiu chi universitato estis fondita en la jaro 1867 de la Amerikano D-ro Vincent. La unua penso de la organizatoro estis : doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado au de tro frua chesigho de tiu chi edukado, sed en tia maniero, ke la lernado ne alportu malhelpon al la chiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj homoj. La por tiu chi celo fondita rondo estas ghis nun la chefa akso de la societo C. L. S. C. Organizata memlernado shajne estas ideo ne nova, sed nova estas la sistemo de d-ro Vincent de popularigado de sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj loghantaj malproksime de centro de civilizacio. En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la nomo "Study at Home Society", kiu por du dolaroj jare alsendadas al la interesatoj instrukciojn kaj bonegajn konsilojn tushante la metodon de memedukado per legado; shajnus, ke tia societo respondas tute al sia celo; sed "Study at Home Society" havis en la jaro 1886 nur 2 000 membrojn, dum C. L. S. C. posedis ilin 60 000! D-ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfelichaj cirkonstancoj forlasi en la agho de 20 jaroj la kolegion kaj farighi Metodista predikisto; tial, sciante, per kia malfacila maniero oni akiras en pli malfrua agho la necesajn sciajhojn, li el la tuta koro bedauris tiujn, kiuj iras sur tiu vojo; la penson helpi al ili li portadis en si tra 25 jaroj, kaj nur en la jaro 1867, trovinte en la persono de L. Miller efikan kunlaboranton, li sian penson transformis en fakton. La pretan materialon la organizatoroj trovis en la societo "Teachers Retreat", kiu ghis nun ekzistas en Chautauque. La membroj de la dirita societo, instruistoj de dimanchaj lernejoj de Metodistoj, kunvenas en Chautauque en somero por trisemajna kunestado, por priparoli siajn demandojn kaj trovi novajn rimedojn, por richigi siajn sciojn. Uzinte tiun chi materialon, d-ro Vincent kaj Miller kreis la universitaton en la plej simpla formo, intencante perfektigadi ghin lau alvenontaj bezonoj kaj demandoj. La sukceso estis tre granda. La nova plano de universitato estis publikigita en la jaro 1878, kaj tuj alighis al la societo 700 personoj. La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo eksterordinara : kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj rakontis al la amikoj kaj konatoj pri la nova entrepreno, shutighis tuj petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando. Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn, en 1885 la nombro de la membroj estis 35 000, kaj kun chiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskas. La membroj estas disjhetitaj en urboj, urbetoj kaj vilaghoj de la Unuigitaj Shtatoj, Kanadujo, Meksikujo, Anglujo, Svisujo, Italujo, Hindujo kaj aliaj landoj. Por farighi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 centimoj en signoj de poshto; tiu chi malgranda sumo, alportita de la membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado, sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario, ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) chu vi estas fraulo, fraulino au edzigita; 4) via agho; 5) se vi estas edzigita, kiom da vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via religio; 8) chu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson de lernado; 9) chu vi promesas oferadi 4 horojn chiusemajne por legado de rekomendotaj al vi libroj; 10) chu vi povas aldoni al tiuj chi 4 horoj ankorau iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li devas legi en la dauro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio chi chirkau 40 minutojn chiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret; "Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo" de Beschnel; "Hhemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto", "Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Shajne tia sistemo ne havas sencon, char al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile bone konatighi kun la legita objekto, sed li devas ankorau antau chio lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun chi sistemon oni klarigas per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la unuan au duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan branchon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan kurson de seminario por instruistoj. Al chiu membro la sekretario de la universitato sendas chiujare krom la katalogo de komuna kurso ankau la katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, broshuroj kaj dokumentoj. La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro chirkau 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al libreja firmo kun la demando, chu ghi ne donus rabaton, se ghi por tio chi ricevos la garantion, ke ghi disvendos la donitajn librojn en la nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas, char ghia profito estas tiam tre granda; ech ne-membroj, sciighinte, kiujn verkojn la universitato rekomendis, achetas ilin en granda nombro. Por la specialaj verkoj la membroj devas ankau elspezi 6-8 dolarojn chiujare, sed tiujn chi ili ricevas ankau por rabatita kosto. La plimulto da membroj, loghantaj profunde en la provinco, estas devigitaj achetadi chiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, loghantaj en urboj, pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, au unu de alia, kaj ofte ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco au specialeco, ekzemple inghenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj, kiuj lernas ilian specialecon. En la fino de lerna jaro chiu membro ricevas longan tabelon da demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de C. L. S. C. La demandoj, malgrau la shajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj sufichas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; al la membroj ech estas permesite la pli malfacilajn respondojn cherpi el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej grandan nombron da membroj, sed ne doni kauzon por malpliighado de ili; severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ech neeblaj pro tiu kauzo, ke multaj membroj trovighas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu chi nomo ne estas preciza, char la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. Tiel la nombro de chiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000! La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kushas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas chirkauita de arbaroj, montoj, kun pura, fresha aero. En la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis loghi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauro de la supre diritaj du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporshipoj kaj fervojoj alvenas senchese novaj homoj el plej diversaj punktoj de la Unuigitaj Shtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankau generalo Grandt, kaj lau lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885, tiam ankorau kandidato por vic-prezidanto. Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion ghi povas, ligante utilajhon kun diversaj agrablajhoj. En la dauro de la tutaj 2 monatoj, kelkajn fojojn en tago, oni povas tie audi diversajn publikajn parolojn kaj lecionojn. Chiu povas havi vochon; en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn, iluminajhojn. Artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj shipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj paroloj havas altirantan forton. La societo por tio chi invitas parolantojn kun nacia au internacia gloro; la plejmulto de tiuj chi talentaj publikaj paroloj havas por objekto Europon, Azion kaj Afrikon. En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo; A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright, pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando; Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie chi ludis la oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau Ah Brah. La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauro de la 4-jara komuna kurso au poste. Tamen en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj, kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia loghado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cherpas klarigojn kaj sciencan helpon che specialistoj, kiuj trovighas tie, kie la studantoj loghas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la celon de tiu chi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la eblon atingi pli altan kaj praktikan edukighon al tiaj junaj homoj de ambau seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion, kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, au kiuj deziras plenigi siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno che alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj." En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo, kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de hhemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs), lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inghenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj, antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihhologio kaj sociologio. Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj, enportas krom 5 dolaroj de enskribigho ankorau 10 dolarojn por la universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauro de 4 jaroj po unu horo chiutage, sed ankorau li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon. Chiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj. Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne estas necesaj. Jan JANOWSKI * * * * * FINGRA KALENDARO Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto. Rigardu tiun chi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano, [Ilustrajho: fingroj.png] (la literoj estas konektitaj per strekoj laualfabete) B C fingro-pintoj: A D F E fingro-artikoj: G sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj chi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Chiu devas sur sia propra fingro signi tiujn chi punktojn en penso per tiuj chi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro. Antau ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron : Alta Dia Dono, Granda Ben', Espero! Gvidu CHion Firme Al Dezira Fino. Tiu chi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro chiu monato komencas kalkuli siajn tagojn. Jen estas la sistemo monata : 1a monato (Januaro) -- A (Alta) 2a -- (Februaro) -- D (Dia) 3a -- (Marto) -- D (dono) 4a -- (Aprilo) -- G (granda) 5a -- (Majo) -- B (ben') 6a -- (Junio) komencas de E (Espero) 7a -- (Julio) la punkto G (gvidu) 8a -- (Augusto) -- C (chion) 9a -- (Septembro) -- F (firme) 10a -- (Oktobro) -- A (al) 11a -- (Novembro) -- D (dezira) 12a -- (Decembro) -- F (fino). Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencighas de la punkto A (Alta), ghi finighas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komencighas de la punkto D (char la 31a de Januaro estis c) kaj finighas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga ni parolos poste.) Rimarko. Che kalkulado chirkau la fingro oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de chiu monato chiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato komencighas. Ekzemplo 1. De kiu punkto komencighas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la kvara monato, komencighas de la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo (G). Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro? --Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro. Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio. Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna chiu punkto de la fingro devas havi : Ekzemplo 4. Ni elserchu la punkton de la hodiaua tago, supozante, ke hodiau estas jhaudo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun chi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, char estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj char ni scias, ke tiu chi tago estas jhaudo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jhaudo, C-- vendredo, D--sabato, E--dimancho, F--lundo, G--mardo kaj A-- merkredo. Tiuj chi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu chi tuta jaro 1890. Rimarko. Por ne sharghi la memoron, estas sufiche nur memori la punkton de dimancho, kaj el la antauiranta solvo ni vidas, ke por tiu chi jaro (1890) la punkto E estas la dimancho. En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antauirantajn punktojn, kaj ghi farighas pro jena kauzo : se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn, ghi komencighus de la punkto A (en nia jaro--merkredo) kaj finighus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta jaro komencighus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus tiuj samaj sen shangho; sed bedaurinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankorau unu superfluan tagon, sekve ghi ne povas finighi sur la punkto G (mardo), sed ghia fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komencighi de la sekvanta tago (jhaudo), sed ne de la sekvanta punkto B, char la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn chi du postulojn (ke la estonta jaro komencighu de la punkto A kaj de jhaudo), oni devas diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro chesighas kaj komencighas nova ordo, tio estas : la punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B ghis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke en tiu chi jaro 1890 B estas jhaudo, ni scias, ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jhaudo kaj la punkto dimancha anstatau E en la estonta jaro estos D. Nun estas ankau facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama shangho de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, komencighante sur la punkto D, tiu chi monato finighas sur C kaj la sekvanta monato Marto komencighas de la punkto D. Sed char en superjaro Februaro havas ankorau unu tagon, sekve ghi ne povas finighi sur C, sed devas finighi sur D kaj la sekvanta monato devas komencighi de la sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, char la sistemo monata postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn chi 2 postulojn (ke la monato Marto komencighu de la punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto la antaua ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro chesighas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E ghis tiu tempo havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 shanghojn de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu chi jaro 1890 la dimancho estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 ghi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimancho estos sur C por la unuaj du monatoj kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin shovas posten en returnita ordo de la alfabeto. Rimarko. El tiu chi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas serchi ian tagon en pasinta tempo, oni devas shovi la nomojn de tagoj por chiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu chi jaro 1890 la punkto dimancha estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 ghi estis F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancha estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c. Chiuj ghis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiau estas vendredo en Oktobro,--kian daton ni donos al tiu chi vendredo, sciante, ke chiu tago ripetighas kvar au kvin fojojn en la monato? Tiel sciu : se iu en la dauro de longa tempo ne rigardis la daton, tiu ankau el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago, char la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro ghi estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple la nauan de Oktobro, tiam al li estos facile reserchi tiun chi daton sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo ni divas : Oktobro, la deka monato, komencighas sur la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj char E en tiu chi jaro 1890 estas dimancho, tial B au la 9 de Oktobro estos jhaudo kaj la sekvanta vendredo estos la 10. Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancho estas ne facile kaj ech lacige. En tia okazo (konsiderante, ke chiu simpla jaro havas unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas ilin du) ni devas la nombron de chiuj tiuj chi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serchata, dividi je sep, t. e. tiujn chi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto al ni montros, je kiom punktoj ni devas shovi la punkton dimanchan (lau ordo alfabeta). Se la divido farighis sen resto, tiam la punkto dimancha en la serchata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro. Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en malproksima jaro (che kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serchata) ni devas fari la rimarkon, ke se ni trovighas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, che la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankorau unu tagon por la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la serchata dato trovighas en Januaro au Februaro de ia superjaro. Rimarko 2-a. Serchante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgrau ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, char la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4. Chiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto de dimancho falas chiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimanchon; se tiel lau la kalendaro Gregoria D signifas la dimanchon por la kuranta jaro 1891, la dimancho lau la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj de centjaroj) tie chi ne povas havi lokon. Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas chiujn regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn : 1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473. 2-a Trovu, en kiu tago naskighis Kristo? Rimarko. Che la ambau temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, char la Gregoria komencighis de la jaro 1583. * * * * * EL LA POSHTO La Bremena vaporshipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas chiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la shipon. La kaldronoj de la shipo kun mugho kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la shipo, la amerika havena komisio jhus per la transjhetita ponto forlasas la shipon, trovinte chiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno. Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankorau kelkaj kaleshoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide jhetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la shipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la shipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko. Tiu lasta pakajho, kiu venis ankorau en la lasta minuto sur la shipon, estis la poshto. La vaporshipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-rughan, sur la antaua masto la standardon de Bremeno, blanka-rughan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan shlosilon krucighantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poshto, tute similan al la standardo de la milita shiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de poshto. Se ni sekvos post la poshta pakajho, kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de la shipo, ni venos en sufiche grandan salonon, kiu estas aranghita tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de chiuj Lloyd'aj vaporshipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajho, apud kiu oportune povas labori kvar homoj, prezentas la chefan meblon de tiu chi salono, almenau la moveblan. Unu el la muroj laulongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj chiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj shranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajho, fadenoj, shnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu chi naghanta poshta oficejo. Shova pordo kondukas en grandegan chambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj; tiuj chi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili che chiu movo de la shipo ne rulighas tien kaj reen, sed ech en granda ventego, kiam la shipo saltas kaj batas, ili ne tre multe disshutighas; en alia okazo ne multaj el ili venus Europon. Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranghitan chambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajho, simila al tiu, kiun havas la vojaghantoj de la dua klaso. La chambro estas difinita por la du poshtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed tre praktike meblita apudchambro estas difinita por la du suboficistoj, la germana kaj amerika. De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke chiu vaporshipo devas esti akompanata de amerika kaj germana poshta oficisto kaj po unu helpanto pro chiu el ili, por ke oni povu ankorau en la dauro de la septaga transveturo tiel prepari la poshton, ke ghi, veninte Bremenon au Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago au de tuta tago por la specigado. Antaue la shipestro au la unua oficiro akceptadis la poshton; sub lia observo ghi estis enportata de la amerikanoj, poste la chambroj estis shlosataj kaj la shipestro prenadis la shlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana poshta estraro en Bremeno au en Nov-Jorko al la amerikaj poshtaj oficistoj. Per tiu chi plej nova poshta progreso, la arangho de naghantaj poshtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en la dissendado de la poshtajhoj plifruigon de preskau tuta tago. La oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankau la germanaj, estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn, faris marajn veturojn kaj estas sufiche harditaj kontrau la mara malsano. Tiu chi cirkonstanco estas tre grava, char en autuno kaj vintro la transveturo de la vaporshipo estas ofte tiel malkvieta, ke kredeble la tuta poshto restus nepreparita, se la poshtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano. La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Shtatoj de Ameriko, kaj manghas kune kun certa grupo da shipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj manghado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj starantaj en rango inter shipsoldatoj kaj shipoficiroj. En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La poshto, kiu estas transveturigata, estas ja amerika proprajho ghis la momento, en kiu ghi en Bremeno estas transdonata al la germana regna poshto; kontraue, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo. Ni rigardu iom pli proksime la poshton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Ghi enhavas antau chio la tutan poshton, kiu kolektighis en Nov-Jorko kaj en ghia chirkauajho, kaj tio chi estas ne malgranda, char inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikighoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj chiujare. Al tio chi venas la tuta poshto de la okcidentaj Unuigitaj Shtatoj ghis San-Francisko kaj plu ankorau parto de la poshto Azia kaj Australia, kiu tra la Granda Oceano venas per shipoj al San-Francisko, de tie chi iras en la dauro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas sharghata sur la vaporshipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikigho de Germanujo kun la Unuigitaj Shtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj chiujare iras Amerikon, restante ja chiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poshta komunikigho estas grandega kaj ke ghi konstante kreskas. Sed tiu chi poshto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankau transire por Polujo, Rusujo, Austro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, ech por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Europon, ne alportante grandan ghojon al la germanaj poshtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn chi gazetajn sendajhojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la europanoj, sed kunrulas ilin kaj poste chirkauigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj chi rulitaj, rondaj, bastonformaj poshtajhoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj che la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ech kun sufiche malklaraj adresoj. Krom leteroj, banderoloj kaj jhus nomitaj poshtaj paketoj, oni devas ankorau prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj leterojn sharghitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajhojn. Chiuj pecoj kune, kiujn unu sola naghanta poshto transportas, prezentas la nombron de chirkau 400 000 poshtajhoj de diversaj specoj; sed ofte tiu chi nombro altighas ghis pli ol miliono da pecoj. La devo de la poshtaj oficistoj, kiuj veturas kun la shipo, estas dividi la poshtajhojn lau la apartaj poshtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la shipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam che chiu levigho de la shipo chiuj poshtajhoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksighus inter si, kaj la tuta laboro estus vana. Krom la transira komunikigho, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tushas Holandon au Svedo-Norvegujon, devas ja antaue jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Chefa diskrucighejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana poshto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie chi en la dauro de kelkaj minutoj, dum la krucigho de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj poshtajhoj devas esti disdividitaj en la poshtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin lau la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskau pri chiu loko en Germanujo, kie ghi sin trovas kaj al kiu poshta kurso ghi apartenas. Sako post sako el la amerikaj poshtajhoj estas malfermata, la enhavo estas shutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute au duone plena, tiam oni pakas la leterojn, poshtajn kartojn, poshtajn asignojn, banderolojn k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendajhojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankau portas sur si la surskribojn de la respondaj poshtaj kursoj. Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni ghin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio chi ghuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la dechifrado de la adresoj, tiel same kiel ankau la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego. Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poshto iras bone, tiam la poshtaj oficistoj ofte havas ankau tempon, por iri sur la ferdekon kaj ghui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la manghado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono au en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimighas al la kanalo, tiam parto de la poshto devas esti tute preta, char ja ankau anglaj poshtajhoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko. En la lastaj horoj komencighas la fermado de la sakoj da leteroj. Chiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Chiu sako estas fermita per shnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu chi sufiche dika shnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu chi pladeto staras la surskribo "U. S. Mail", t. e. poshto de la Unuigitaj Shtatoj. La finojn de la shnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la shnuron, kaj poste oni premas sur ghin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S. German Sea Post" (Mara poshto de la Unuigitaj Shtatoj al Germanujo). Nun la poshtajhoj estas kvankam jam specigitaj lau la germanaj kursoj, sed ili chiam ankorau estas amerika proprajho kaj la Unuigitaj Shtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj chi objektoj. La fajra shipo en la Weser farighas videbla. La vaporshipo alproksimighas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas chiuj sakoj, ankau la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin lau la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporshipo lau la Weser, ghis ghi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la shipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia poshto, kiuj tuj iras en la shipan oficejon, kaj tie chi en la apudesto de la ambau germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajhon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poshtajn sakojn el la shipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kaleshoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas au al la poshta oficejo en Nordenham, au al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enaranghitaj apartaj poshtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran poshton portas al Bremeno. Tie chi oni disapartigas la poshtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu alighas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie che la alveno de la transmara poshto denove disvolvighas viva poshta movado. El la Bremenaj poshtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas sharghataj en la poshtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskau lau chiuj direktoj la poshtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran poshton por Germanujo kaj la alilando. La Berlina poshto sendas chiutage Hannoveron specigistojn, por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu lau la poshtaj oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara poshto--kaj tio chi nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj chi specigistoj ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon, ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la poshtajhojn, ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kaleshetoj al la apartaj poshtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencighas la disportado de la poshtajhoj. La poshtajhoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel ankau la poshtajhoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo, per la grandaj kaleshoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina chefa urba poshtejo en la Regha Strato, tie chi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta kaj suda Germanujo. En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita sur la poshton en la tago de forveturo de Lloyda vaporshipo, la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ech en la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio chi konsideros la malkaran poshtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poshtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros, ke ankorau antau chirkau sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiau letero el Nov-Jorko ghis chia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis chirkau unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poshto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj. La komunikighoj inter la Unuigitaj Shtatoj de Nord-Ameriko kaj Europo, precipe Germanujo, kreskas kun chiu tago, tiel ke jam nun farighas malfacile pretighi kun la poshta komunikigho. Baldau oni devos pensi enporti ankorau plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Chikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la poshtajhoj inter Ameriko kaj Europo. [El "Das Buch fuer Alle".] * * * * * LA LOGHEJOJ DE LA TERMITOJ La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de alteco iom pli ol 50 centimetroj, chirkauitan de elstaranta konusa tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin trovas multego da cheloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan grandecon, de la grandeco de chapelo ghis la grandeco de barelo de sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en branchoj de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej rimarkindaj loghejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis", speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos. Transactions". Tiuj chi nestoj estas farataj tute el tero, havas ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan larghecon, tiel ke, se amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas ghin preni por vilagho de la sovaghuloj; kaj efektive tiuj chi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco ili konstruas du au tri turetojn el tero, havantajn la altecon de preskau 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj chi prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldau farighas pli multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli larghigas, supre ligas en kupolon, chirkaue fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel ili prezentas loghejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrighas per herbo, kio baldau farighas. Kiam la konstruo ricevis tiun chi lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj en diversaj lokoj elstaras kiel chambretoj, estas forigataj kaj la tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo estas okupata de la loghantoj. La supra parto au la kupolo, kiu estas tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo kontrau la shanghoj de la vetero kaj kontrau la atakoj de naturaj kaj okazaj malamikoj, kiel ankau por konservi al la malsupra parto la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigho de la ovoj kaj por la flegado de la idoj. La parto loghata enhavas la palacon reghan au la loghejon de la regho kaj reghino, la nutrejon por la idoj, la provizejon au konservejon de la manghajho kaj sennombrajn irojn, pasojn kaj malplenajn lokojn, aranghitajn lau la sekvanta plano. En la mezo de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun la tero, sin trovas la regha chambro, arkajho de duone ovala formo au simila je forno de bakado. Ghi estas ne pli longa, ol du centimetroj, sed oni ghin pligrandigas ghis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam la reghino farighas pli dika. En tiu chi chambro loghas la regho kaj la reghino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenau sufichas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le gereghoj neniel povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas por la reghado per la perdo de la libereco. Tuj apud la chambro de la gereghoj, chirkaue de chiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj au pli multe, sin trovas la chambroj de la regha kortego, konfuzita labirinto da sennombraj chambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj chiu sin malfermas en alian kaj estas aranghita por oportuneco de la soldatoj kaj servantoj, de kiuj chiam kelkaj miloj atendas la ordonojn de sia regho kaj reghino. Post la chambroj de la regha kortego iras nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj chiam estas plenaj de ovoj kaj idoj, kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regha chambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la reghino postulas pli grandan chambron kaj la apudaj chambroj por la pligrandigita nombro da servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj chambroj de nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj aliaj, iom pli grandaj kaj ankau en pli granda nombro. Per sia shtofo ili diferencas de chiuj aliaj chambroj : ili estas konstruitaj el pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj chambretoj, el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita en komuna tera chambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas chiam terajn chambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajhoj. Tiuj chi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj chambretoj kaj pasoj, kiuj komunikighas inter si au iras chirkaue, apartigitaj unuj de la aliaj, havas de chiuj flankoj sian daurajhon en la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie ghis du trionoj au tri kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova preghejo; ghia tegmento sin apogas sur tri au kvar grandaj gotaj arkajhoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo, ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de chiu flanko estas chiam pli malataj, kiel serio da arkajhoj en perspektivo. La chambroj, nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera kampo, kiu estas iom pli alta, ol la chambro de la regho, havas ankau netraflueblan plankon kaj estas tiel aranghita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, ghi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj chi iroj estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo, kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia loghejo. Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la profundecon de chirkau unu metro, branchighas poste en chiun flankon kaj tiras sin sub la suprajho de la tero tre malproksime. Che ilia eniro en la internajhon ili komunikighas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde chirkau la loghejo ghis la supro, che kio ili tratranchas unu la alian sur diversaj vojoj, kaj chiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo au komunikighas kun chiu parto de tiu chi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj au ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj chefaj iroj devas esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj traveturejoj, per kiuj la loghantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon au provizojn, kaj ilia spirala au shtupara levigho esta necesa por oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas sin levadi vertikale. Por eviti tiun chi malfacilecon en la internaj vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro de largheco, kiu sin levas shtupare, kiel monta vojo, kaj per tio chi ili tre facile sin levas sur altajhojn, kiujn ili sen tio ne povus atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel shajnas, ankorau pli eksterordinaran elpenson. Tio chi estas speco de ponto kun grandega arkajho, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj chambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de shtuparo kaj mallongigas la interspacon che la forportado de la ovoj el la reghaj chambroj al la supraj teraj chambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la vojon plej rektan, kaj ankorau multe pli malproksime, se ni kalkulos per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj chambroj. Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; ghi havis la larghecon de unu centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda grandeco, tiel ke oni devas miri, ke ghi ne rompighis per sia propra pezo, antau ol ghi estis ligita kun la supre staranta kolono. Che la fundamento ghi estis fortigita per malgranda arko kaj havis laulonge de sia supra platajho sulkon, au aranghitan intence por pli granda sendanghereco de la irantoj, au per si mem elbatitan per la tro ofta irado. Rilate tiun chi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco, ke la gotajn arkajhojn kaj entute chiujn arkajhojn de la diversaj iroj kaj chambroj la termitoj ne kavernigas, sed disshiras. Por krei tiujn chi efektive gigantajn konstruojn, tiuj chi malgrandaj bestetoj devas uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej senchesan laboradon kaj la plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenau la longecon de duono da centimetro, povas en tri au kvar jaroj pretigi konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per multego da turetoj, kun miriadoj da chambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj, konstruitaj sub ghiaj grandegaj arkajhoj; ke ili en diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro, au disshiras arkajhon el shtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de la chefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili aranghas en la chirkauajho kaj en la internajho grandegajn shtuparojn au pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj kaj senchese iras kaj reiras en diversaj direktoj, neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajho de la naturo, au pli ghuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn kreitajhojn kaj konstruojn de la homo; char se tiuj chi bestetoj estus egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj farighus nuloj. La plej alta piramido ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenau kvar metroj kaj tiuj chi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro, la loghejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol ghiaj konstruantoj. * * * * * KORESPONDADO KOMERCA (de L. de BEAUFRONT) Sinjoro M . . ., en Briancon. Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron gheneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi shatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercajhoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la kondichoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin doni al mi viajn mendojn. Vi povos ankau vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi ankau makleras pri chiuj komercajhoj de la urbo Roubaix, speciale pri la drapoj kaj teksajhoj chiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun chiuj firmoj chi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke ili estu plene kontentaj. Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke vi akceptu mian sinceran saluton. R. Sinjoro R . . ., en Roubaix. Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankau bone alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile por mi, char mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn, kiuj kontentigas min. Tamen, char la prezoj, kiujn vi prezentas al mi, estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2. Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi pli grandajn mendojn. Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj, kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondichoj. Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauras, ke mi ne povas profiti ghin, char mi tute ne okupas min je tiuj komercajhoj. Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro, mian sinceran saluton. M. Sinjoro H . . ., en Marseille. Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiau, malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme je la mendo, kiun vi donis al nia vojaghisto, S-ro L. Vi trovos tie chi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti ghin kiel ghustan kaj enskribi la sumon en nian krediton. Chiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p. Sinjoro K . . ., en Parizo. Ni sendas al vi tie chi aldonite la staton de via kalkulo fermita che la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu ghin kaj diru al ni, chu ni konsentas. Sinjoro B . . ., en Lille. Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon pri la firmo N. Ghi ghuas tie chi la plej bonan reputacion. Mi pensas, ke vi povas liveri al ghi en plena trankvilo. Sen garantio nek respondeco, kiel kutime. Tre sincere via. . . . KVITANCO (Mi certigas per tio chi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po 5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro. Aprobante por mil dudek kvin frankoj. Parizo, la l-an de januaro 1901. * * * * * KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO (el la libro de profesoro E. FUCHS). _Simptomoj._ Che la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj shanghoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugheco de la konjunktivo, au nur super la tarso, au ankau en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne shvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ghia dikigho kaj velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa shaumo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajho kun la eligajho de la Meibomaj glandetoj per batighado farighas speco de shauma emulsio. La konstanta malsekighado de la hauto en la anguloj de la palpebroj kondukas al la formighado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstatau esti pliigita, shajnas ech malpliigita. Pro la tre malgranda au ech tute mankanta pliigho de la sekrecio kelkaj autoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo. Che la sensignifeco de la simptomoj objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenau rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazau ili volus dormi. Per la nemulta eligajho, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskighas teda sento de fremda korpo, kvazau en la okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metighas sur la korneon, tiam la vidado malklarighas au tiam chirkau la flamo de kandelo montrighas chielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri blindulighado per lumo, rapida lacighado de la okuloj che la laborado, ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj au iom da flava sekighinta eligajho trovas sin en la interna angulo de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la senton kvazau la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo (kataro seka).--Tiuj chi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Che multaj homoj oni vidas la konjunktivon sufiche forte rughighinta kaj tamen ili plendas pri nenio ech plej malgranda, dum che aliaj, kiuj la kuraciston simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenau rimarkas iajn shanghetojn en la konjunktivo. _Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe che personoj grandaghaj kaj nome pli maljunaj. Che maljunuloj ghi estas preskau regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro maljunula. La daurado de la konjunktivito estas ordinare longa; multaj homoj suferas je ghi grandan parton de sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajhoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn shanghojn. Al la plej oftaj komplikajhoj apartenas la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta malsekighado de la randoj de la palpebroj per la pli riche eligataj larmoj. Ankau sekve de la malsekighado per la larmoj la hauto de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, au ghi farighas rigida kaj mallongighas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetighas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempighas en la larman lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio chi denove efikas malutile sur la staton de la hauto. Tiamaniere formighas rondo da eraroj, kiu kondukas al chiam plua mallevigho de la malsupra palpebro, al la ektropio. Tiu chi eliro estas ankorau akcelata per tio, ke la pacientoj ofte devishas la defluantajn larmojn kaj che tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongigho de la palpebra hauto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskighas blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauzas ulceretojn de la korneo. _Etiologio._ La kauzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauirinta kataro akra, kiu, anstatau plene sanighi, transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilajhoj de diversaj specoj. Al ili apartenas antau chio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankau malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa ghuado de alkoholaj trinkajhoj. Che personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, ghi multe malbonighas post chia tiaspeca malutilajho, ekzemple post vespero pasigita en teatro au en fumoplenaj chambroj. La daura efikado de vento kaj malbona vetero kauzas che la vilaghanoj, veturilistoj k. s. tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauzo ankau okuloj forte elstarantaj, au kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj de kataro, char ili tro malmulte estas defenditaj kontrau la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntushighado kun la aero, montrighas la plej bone che la ektropio, che kiu la nekashita konjunktivo de la tarso farighas forte rugha kaj dika, velursimila au ech tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauran kuntushighadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankau la konstantan foreston de tiu chi lasta, tial che longe dauranta chirkauligo de la okulo ankau aperas kronika kataro. 3. Troa strechado de la okuloj, precipe che personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajhoj. Al ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankau okulharojn, kiuj estas turnitaj kontrau la okulpomo. En la plimulto da okazoj la loka malutilajho konsistas en ia alia malsano de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel ekzemple blefarito au infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigho de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako au de nesuficha trempighado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauzo de la kataro, tial oni neniam devas forgesi che unuflanka kataro esplori, chu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauzitaj de cirkonstancoj lokaj distingighas de la kataroj kauzitaj de malutilajhoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo lau la naturo de la afero pleje suferas ambau okuloj. _Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antau chio turni atenton al la kauza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondichoj de la vivo, kiom tion chi permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj kauzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antau chio, kiel che la kataro akra, havas por nia dispono la nitran arghenton, kiun oni uzas por shmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) au por engutado (en solvo 1/4--1/2 p. 100). Oni uzas ghin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigho de la konjunktivo, char tiaj periodoj de akra malsanigho ofte okazas en la dauro de chiu kronika kataro, kaj ankau tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj sufichas adstringaj gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj chi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens luteum), au safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambau ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambau en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajhoj. La vica ordo, en kiu tiuj chi okulakvoj estas cititaj, respondas proksimume al ilia laugradeco, de la plej fortaj ghis la plej delikataj. Ili devas esti engutataj chiutage unu au du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, char estas bone havi pli grandan elekton el ili, char che la longa daurado de la kataro oni ofte devas shanghi la rimedojn. Chiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, char la konjunktivo al ghi alkutimighas. Kontrau la kungluighado de la palpebroj, kiel ankau kontrau ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antau la endormigho froti sur la fermitaj palpebroj shmirajhon kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100). [Piednoto: Tiu chi okulakvo, nomata ankau okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen ghi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas ghin anstatauigi per neniu alia] rimedo. Lau la nova Austruja farmakopeo ghi devas esti preparata en la sekvanta maniero Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5 Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25 Solve en : Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0 Aldonu : Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4 Solvita en : Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0 Aldonu : Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1 Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru. La okulakvo de Romershausen, kiu ankau estas multe uzata che kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajho do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.] * * * * * LA SUNHORLOGHO EN DIJON (El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon). Multaj homoj en chiu lando laboras nun por la propagando de la bela lingvo internacia. La junaj frauloj au fraulinoj sin ghoje amuzas, skribante, legante, parolante pri chiuj objektoj de la mondo, precipe pri la plej konformaj al sia felicha agho. Ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajhojn de la spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalaghuloj, aliflanke, povas pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli pri chiuj objektoj sciencaj. Hodiau mi do volas, malgrau malfortigho pro laceco kaj klopodoj, en la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la sunhorlogho, kushanta en la fundo de la charma Parko de Dijon, sur la bordo de la beleta rivero nomata Ouche. [Ilustrajho: sundial1.png] Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin krucighantaj rektangule en I. Du dekduoj da markoj shtonaj estas plantitaj, chirkau I, lau la fig. 1. Sur shtono laulonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al kankro sur la alia flanko. Chiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto shtona markita per la horo serchata. Oni vidas ke en tiu chi horlogho : 1) La ombrojhetilo estas movebla, sed chiam vertikala, kaj staranta sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la deklinigho D de la suno; 2) La koordinatoj x, y de chiu marko shtona M estas funkcioj nur de la horo h, videble skribita sur M. Komparante la sunhorloghon kun bona poshhorlogho, oni certighos pri la ghusteco de la unua. Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de tiu chi sunhorlogho; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj urboj au libroj. Sed tion chi nia eminenta kolego Charles Meray povus, sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de tiu malofta horlogho en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro kiel en matematiko. Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui ghuste tian sunhorloghon, se oni serchos la formulojn liverantajn x, y kaj d. Oni nomu : d = la kolatitudon de la loko. a = la azimuton de la suno. D = ghian deklinighon. h = ghian angulon horan au la horon veran. Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero chiela, per la polo, la zenito kaj la suno donas : kos f kos h - sin f tg D (1) kot a = ------------------------ sin h [Ilustrajho: sundial2.png] Por ke la ombro de ombrojhetilo, vertikale metila en A, pasu tra la punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato (2) d = y - x kot a evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur de D; oni do havas df --= 0 dh au dy d kot a dx (3)--= x-------+--kot a dh dh dh Sekve, metinte anstatau (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn eltiritajn el la formulo (1), oni havas dy 4) --= dh sin f ( dx ) kos f ( dx ) -----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h ) sin h ( dh ) sin^2 h ( dh ) Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg D, au skribi x - = kot h. dh d de kie x = C sin h C estante konstanto arbitra. Sekve (4) donas dy kos f --= C-----( -1 + kos^2 h ) = C kos f sin h, dh sin h de kie y = C kos f kos h + C'; tie chi C' estas alia konstanto arbitra. Fine (2) liveros : d = C kos f kos h + C' - C ( kos f kos h - sin f tg D ) = C sin f tg D + C'. Resume, oni vidas ke : 1) La shtonaj markoj estas trovitaj per x = C sin h, y = C kos f kos h + C' kaj metitaj sur la elipso x^2 (y-C')^2 ---+----------- = 1. C^2 C^2 kos^2 f 2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per d = C sin f tg D + C'. La konstruinto de la horlogho Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj C de longeco agrabla rilate al la largheco de la vojo kondukanta al tiu horlogho tiel stranga kaj interesa. Nuligante C', oni havas : (5) x = C sin h; y = C kos h kos f (6) d = C tg D sin f. La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, farita per la radio C priskribita. La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I de la sfero chiela al la nordo au la sudo, lau tio ke D estas norda au suda. Se do oni konsideras sunhorloghon tagnoktegaligan, kies ombrojhetilo estas de longeco C tg D, shanghanta lautage, oni povas diri : La sunhorlogho Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogho tagnoktegaliga. Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta maniero. [Ilustrajho: sundial3.png] Sur la sfero chiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauan al la situacio sfera de la suno. Dum unu tago suna, m' laukuras rondeton B' m', kies radio I' m' estas C sek D kos D au la konstanto C. Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorloghon tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojhetilo kaj m' punkto hora respondanta al h. La projekcio horizonta de tiu chi rondo B' m' estas la elipso BM, kies aksoj, direktataj lau NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d dependanta nur de D, d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f. Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojhetilo IZ trairas la elipson en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h. Fine, se oni translacie movigas lau interspaco de grandeco egala, paralela sed kontraua al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m', la elipson BM, la ombrojhetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas, videble, la sunhorloghon Dijonan kun ghia pure geometria klarigo, tiel simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogho. L.-J. GRUEY, Direktoro de la Observatorio de Besancon. * * * * * VI ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO * * * * * EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO ESPERANTO La nun proponatan broshuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antaue preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antau chio peti la leganton, ke li formetu tiun chi antaujughon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon. Mi ne parolos tie chi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan proprajhon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgrau chio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon komprenighadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al chiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino chiu el ni povas per tradukoj konatighi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed che ekzistado de lingvo internacia chiuj tradukoj estus farataj nur en tiun chi lastan, kiel neutralan, al chiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ghi. Falus la hhinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farighus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajho farighus komuna por chiuj homoj, kaj kune kun ghi ankau la edukado, idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimighus kiel unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece fordoni nin ech al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ech sian patran lingvon, kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborighi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj au preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, au esprimi nin neprecize kaj ech pensi lame dank' al la nesuficheco de la lingvo. Alia afero estus, se chiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj chi lingvoj mem povus pli ellaborighadi kaj perfektighadi kaj starus multe pli alte, ol chiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la chefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel altighis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, char tio chi antau chio falas en la okulojn che renkonto de homoj : la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontrau la alia. Renkontighante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskighis, kie loghis iliaj prapatroj antau kelke da miljaroj : sed tiuj chi homoj ekparolas, kaj chiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loghi en urbo, en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, _ne entrudighante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenau en landoj kun diverslingva loghantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco--per unu vorto, sur chiu pasho--pri tio mi ne bezonas vaste paroli. Kiu almenau unu fojon serioze ekmeditis pri tiu chi demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ghi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial chiu ech la plej malforta provo en tiu chi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas, ke ankau la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al ghi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan broshuron ghis la fino. Mi ne analizos tie chi la diversajn provojn, faritajn kun la celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj al tio, ke chiuj tiuj chi provoj au prezentis per si sistemon da signoj por mallonga interkomunikigho en okazo de granda bezono, au kontentighis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke chiu el ili mortis tuj post la naskigho; la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da _internacia_ ili havis en si _nenion_. La autoroj ial nomis siajn lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus komprenighi per tiuj chi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas sufiche, ke unu persono ghin nomu tia, en tia okazo chiu el la ekzistantaj lingvoj povas farighi tutmonda lau la deziro de chiu aparta persono. Char tiuj chi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ghojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu chi unuanima konsento ghuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al ghi senkondichan utilon, sed kalkulas je ghia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas kompreneble, kial tiuj chi provoj renkontis plenan fiaskon; char la plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj chi provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la autoro; "antaue la mondo", ili diris, "au kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun chi lingvon, tiam mi ankau ghin lernos". Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al chiu aparta adepto nur tiam, se antaue jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrighis malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris, kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio chi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmighi kaj dedichi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke ghi povu komunikighadi kun tiuj chi nemultaj,--kaj tiu chi lingvo, simile al la antauaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon. [Piednoto: Tiuj chi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldau montris, ke la antaudiro de la autoro de Esperanto ne estis erara.] La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la autoroj de chiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu chi afero. Sed kelke da felichaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu chi nevola meditado, kuraghigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, chu ne prosperos al mi sisteme venki chiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia. Shajnas al mi, ke tiu chi afero iom prosperis al mi, kaj tiun chi frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugho de la leganta mondo. La plej chefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj : I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ghin ludante. II) Ke chiu, kiu ellernis tiun chi lingvon, povu tuj ghin uzi por la komprenighado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale chu tiu chi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj au ne, --t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikighoj. III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ghin kiel eble plej baldau kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun shlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono. El chiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la lauta, per nenio pravigita nomo de "lingvo tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ech tiun chi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri chefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankorau multajn aliajn, sed pri ili, char ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie chi. Antau ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj chi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, char ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion chi tial, char mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ghi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por chiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima malshato, dum ghuste la atingo de tiu chi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de chiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskighis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan parton de la laboro. I La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : a) Mi simpligis ghis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke ghi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante per tio chi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauro de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por chiu. b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio chi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio chi de la lingvo ghian richecon, sed kontraue, farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi chiujn eblajn nuancojn de la penso--pli richa ol la plej richaj naturaj lingvoj. Tion chi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo chiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj chi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple : 1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauajhon de la ideo; sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton "malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve, ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricha, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p. 2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante "frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fianchino, knabino, kokino, bovino" k. t. p. 3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple tranchi--tranchilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj. Krom tio mi donis komunan regulon, ke chiuj vortoj, kiuj jam farighis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia neshanghataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj farighas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p. Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankorau al kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie chi detale paroli, la lingvo farighas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de ghia ellernado konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj lau difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strechado de la kapo, oni povas formi chiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj. Cetere ech tiu chi malgranda nombro da vortoj, kiel oni vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu chi lingvo sonora, richa kaj por chiuj komprenebla (la kauzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel che la aliaj lingvoj,-- por ghia ellernado sufichas _kelke da tagoj_. Pri tio chi chiu povas konvinkighi, char al la nuna broshuro estas aldonita _plena lernolibro_. [Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el chirkau mil vortoj.] II La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero : a) Mi aranghis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstatau vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el _senshanghaj_ vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie chiu vorto sin trovas _chiam_ kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ghi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senshanghaj vortoj. Sed char simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Europaj popoloj kaj alkutimighi al ghi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Europaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon lau lernolibro, ne traleginte antaue la antauparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ech ne supozos, ke la konstruo de tiu chi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino), _o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed char chiu substantivo en la nominativo _finighas_ per "o"--sekve _frat'o_; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas skribataj tial, char la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigho de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ech ne suspektas, ke tio, kion li nomas finigho au prefikso au sufikso, estas tute memstara vorto, kiu chiam konservas egalan signifon, tute egale, chu ghi estos uzata en la fino au en la komenco de alia vorto au memstare, ke chiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika au kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu chi konstruo de la lingvo estas tia, ke chion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per shlosilo au ech sen ghi) komprenos chiu, kiu ne sole ne ellernis antaue la gramatikon de la lingvo, sed ech neniam audis pri ghia ekzistado. Mi klarigos tion chi per ekzemplo : Mi trovighis en Rusujo, ne sciante ech unu vorton rusan; mi bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon : "Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; chu vi ghi'n ne vid'is?" Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo : _Chion, kio estas skribita en la lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu chi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte._ Se mia interparolanto neniam audis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, serchos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon : _Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje _sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . ) _as_ oznachajet nastojashcheje. . . . . . ) znaju vremja glagola. . . . . . . ) _kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil _is_ oznachajet proshedsheje vremja . . . ) _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ) _a_ oznachajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju _n_ oznachajet vinitelnij padejh . . . . ) _baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . ) _o_ oznachajet sushchestvitelnoje. . . . ) palku _n_ oznachajet vinitelnij padejh . . . . ) _chu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li _vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi _ghi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo _n_ oznachajet vinitelnij padejh . . . . ) _ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje _vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i) _is_ oznachajet proshedsheje vremja . . . ) En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun chi vortaron, serchante la vortojn en la vortaro mem kaj la finighojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Char en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de chiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigho por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro. Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu shajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun chi lingvon, ne havas la eblon komprenighadi ech per la helpo de la plej bona vortaro, char, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antaue pli au malpli scii tiun chi lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas scii ghian fundamentan formon, dum en la interligita parolado chiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika shangho, kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antaue ne konas la lingvon, vi preskau neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ech tiuj vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon : "Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono au etagho-- kvieta--havo--havi--shi--?--ne--?--". Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de chiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj serchi en ghi 2-3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankau pri tio, ke en chiu lingvo chiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la ghustan. Kaj se vi ech imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta difinita signifo por chiu vorto,--en chiu okazo, por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, ke li antaue ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankau akiru en ghi sufichan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike shanghita, devena au kunmetita k. t. p.,--t. e. la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj che manko de la lastaj ghi prezentus nulon. Char, sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi ja ne proponos al li antaue ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de chia nacio, se li ne sole ne posedas tiun chi lingvon, sed ech neniam audis pri ghi. Chiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi chiu, sen ia antaupreparigho kaj ech sen bezono antaue tralegi ian antauparolon, klarigantan la uzadon de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ech la vortaron devas uzi tre malmulte. Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, chu li scias la lingvon internacian au chu li ech audis pri ghi,--vi povas tamen kuraghe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Char, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, char tiu chi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan shlosilon por la letero, sed ghi mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu chi malgranda vortaro esprimi chion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehhnikaj (kaj ankau vortoj "fremdaj", supozeble konataj al chiuj, ekzemple "tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en ghi ne estas troveblaj; tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauigi ilin per aliaj vortoj au tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato : vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en la lingvon de la adresato. b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas komprenighadi per ghi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (ghis la komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos chiufoje atendi, ghis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble ankau tiun chi maloportunecon (almenau che komunikighado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en chiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehhnikajn"), mi lasis tute sen ia shangho; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis au tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej chefaj Europaj lingvoj, au tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankau che la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en chiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman au uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej chefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en chiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima" (_proximus_), tiam ni vidos, ke ghi, en diversaj shanghoj, estas uzata en chiuj plej chefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos _proksim_, mi estos pli au malpli komprenata de chiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankighadis de tiuj chi reguloj nur tie, kie tion chi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere che korespondado kun meze-klera Europano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ech sen bezono tro multe serchadi en la vortaro, kiun li uzos nur che vortoj dubaj. * * * * * PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO A. Alfabeto. Aa, Bb, Cc, Chch, Dd, Ee, Ff, Gg, Ghgh, Hh, Hhhh, Ii, Jj, Jhjh, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Shsh, Tt, Uu, Uu, Vv, Zz. Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. B. Reguloj. 1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por chiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas en la unua tempo tute ghin ne uzi. 2) La substantivoj havas la finighon "o". Por la formado de la multenombro oni aldonas la finighon "j". Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigho "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" au aliaj prepozicioj lau la senco). 3) La adjektivo finighas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel che la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; che la komparativo oni uzas la prepozicion "ol". 4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finighon de la adjektivo; por la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. 5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, shi, ghi (pri objekto au besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigho adjektiva. La deklinacio estas kiel che la substantivoj. 6) La verbo ne estas shanghata lau personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finighon "-as"; la tempo estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicha "-us"; la modo ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva au adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta "-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta "-ot". Chiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio che la pasivo estas "de". 7) La adverboj finighas per "e"; gradoj de komparado kiel che la adjektivoj. 8) Chiuj prepozicioj postulas la nominativon. 9) Chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita. 10) La akcento estas chiam sur la antaulasta silabo. 11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la chefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj. 12) Che alia nea vorto la vorto ne estas forlasata. 13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finighon de la akuzativo. 14) Chiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstatau la prepozicio "je" oni povas ankau uzi la akuzativon sen prepozicio. 15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo; sed che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo Esperanto. 16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauigata de apostrofo. * * * * * AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ GHIS LA NUNA TEMPO Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la "Bayerische Lehrer- Zeitung" No. 11 kaj 12 1885.) Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por chiuj homoj estis esprimita ech jam antau pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefaniah. Tiu chi deziro havas ankau tre gravan fundamenton; char de chiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikigho inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikigho de la popoloj per la telegrafoj, vaporshipoj kaj fervojoj grandighis en maniero neniam supozita, ankau la ellernado de la lingvoj de chiuj tiuj chi popoloj farighis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu chi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ghi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de chiuj edukitaj homoj, anstatauanta chiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu chi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ghi devus esti, kontraue, ni renkontas, ech en sferoj, kie ni devus ghin atendi la plej malmulte, antau chio la antaujughon, ke enkonduki unu lingvon por chiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontrau tio chi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte lau la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu chi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaue okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antauiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda. Tie chi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj chi chirkau 60 provoj; estas sufiche, se ni nur enkomune vidos, kio chio estis farita en tiu chi rilato, kaj kiajn rimedojn oni chiufoje volis uzi, por chiujn homojn lingve unuigi. Dume el chiuj tiuj chi penoj montrighas la instruo, kiu ankau en aliaj aferoj pruvighas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimighis chiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj pasho post pasho. Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo tutmonda"; tiu chi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio au la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al chiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn chi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu chi ideo ankau okupis la grandan pensanton ghis la fino de lia vivo, kvankam li en tio chi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankau la hhinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgrau iliaj preskau nevenkeblaj malfacilajhoj. Char tiu chi idea skribado, konsistanta el chirkau 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso au komprenajho, kiu, estante elparolata, en chiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en chiu lingvo, kaj la Hhino tial ankau legas siajn skribajn signojn chiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj chi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit". Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)] Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj "Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj lau specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie chi per chiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.] Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ghi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazau kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun chi vojon oni devus nur iri plu, por shpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia. Sed kiel ech tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankorau en mallumaj antausentadoj, oni vidas el tio, ke li ankorau ech ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; char li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la chefa afero, kiu tie chi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por chiu objekto kaj chiu ideo, al ili ankorau ne prosperis. Tiaj signoj lau lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj shajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio chi jam pensis "fonetikan lingvon vortan". [Piednoto: D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28.--En aparta traktato : "Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache" (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. 615-653). Leibnitz ech klare komprenigas, ke por chiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.] Jam antau Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn chi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu chi celo, kaj ankorau en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio. Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankau Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) au Joh. Upperdorf (1679-80), ankau Andreas Mueller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la hhina lingvo kaj ghiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankau al lia antauiranto la jezuito Besuier (1684), au al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al chirkau 500 fundamentaj kaj komunaj, che kio li uzis skribajn signojn de chiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu chi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon "pazigrafio", estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis ghin tute ekposedi. Post tiu chi verko sekvis ankorau multaj, kiel ekzemple de Chr. G. Berger "Plan zu einer allgemeinen Rede--und Schriftsprache fuer alle Nationen" (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieu (Paris 1797), kiu ankau estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankau en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry. Chiuj tiuj chi havis nenian sukceson, ghis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antauanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post ghia antauanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn "gamoj", li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 chefajn apartajhojn kaj poste ankorau en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankorau bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al chiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas--char nenia havis tian difinitecon--, ankau tie chi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon. Post tio chi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessau sian propran elpenson de interkomunikigha skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke chiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi chiun vorton kun ghiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur chiu pagho estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al chiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paghoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en chiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstatau per literoj skribi per nombroj de paghoj kaj numeroj de la vortoj, tiam chiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis serchi la enhavon en la vortaroj de tiu au alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio chi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Char se oni volus pretigi vortarojn de nur chirkau 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud chiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu chi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio chi li ech ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis chirkau la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankau de Grotenfeld en Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; char la autoro jam esprimas en ghi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikigho kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio chi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort-- oder Zeichensprache. Dessau 1797.] En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antau chio Naether'on en Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed char ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu chi simbola skribado, tute malegala je la ghistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontrau tiu chi, kiel ankau kontrau chiuj aliaj ghistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko, la tiama regha Bavara centra konsilano de instruado che la sekreta ministrajho de internajhoj en Munhheno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer : Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker, 1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, chu ghi estos signoj hieroglifaj au nombraj au signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forjheti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankau pli : tiu chi natura iro de ideoj alkondukas lin ech al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero", t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,--sekve "temposhparantan ideoskribadon au pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu chi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio chi tuj farighi ideolaliko, tamen ankau lia idealo shajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.] Chiuj tiuj chi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ghis la nuna (esceptinte : "Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita autoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankau Albert Walter--staras pli alte, ol iliaj antauirantoj, au en rilato de la konstruo, au en rilato de facileco de la metodo. La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono de Gablenz estas grandioza. Antau chio li penis per aparta alfabeto lau 33 diversaj lingvoj en tiom same da shlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn shlosilojn. Al tio chi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la europajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taugas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankau estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Mueller; ghi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des mots (sons) d'une langue quelconque" ankorau unu fojon montras, ke oni chiam ankorau sin movadis sur la malvera vojo, kiu ghis nun ne kondukis al la celo kaj ankau neniam al ghi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Kohhinhhinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas ghin chiutage. Kaj kio ghi estas alia, ol signoj ideografiaj? Chu oni tiel povos ankorau dubi la eblecon de tiu chi sistemo? Chu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili?--La eblecon de la uzado ankau ni ne dubas, sed ni ankau ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Hhinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ghiaj 40000 diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antaue havas nian hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenajhoj). Sed el tio chi almenau sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli richajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj chiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj au hhinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankorau sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilajhoj permesas la prezentadon de abstraktajho! --Don Sinibaldo de Mas prenas por chiu "ideo" unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en chiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj lau tio, chu ghi staras sur tiu au alia linio, ghi shanghas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj chiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu chi sistemo shajnas je la unua rigardo, tamen tre baldau montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj. Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis sole ciferojn, por esprimi chiujn vortojn lau iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas chiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ghis 999 por chiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenajhoj de komuna ideo, la vortaj aliformajhoj kaj devenajhoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado au deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon de achetado, kaj tiam 3243 + 10 = achetanto, 3243 + 13 = la achetanto, 3243 + 101 = la achetantoj k. c. El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por "+" = "m", por "--" = "n"; ekzemple : 3243 + 10 = achetanto = "fegimanos", 3243 + 20 = achetantino = "fegimenos" , 3243 + 40 = acheto = "fegimonos" k. c. k. c. Oni tiel vidas, ke ankau Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la ghusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankau pensis, ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas suficha la ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu chi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikighon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankau, ke se la pazigrafio estus enkondukebla che la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Europajn, sed ni devus por tio chi krei pazigrafion multe pli facilan, ol ech la hhina; kaj, apogante sin sur tiun chi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munhheno, chefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la antaue nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco. Bachmaier ankau fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, char chiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj ech estas malegalaj. Ankau tiuj chi signoj povas esti skribataj lau chiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel che la Europanoj, sed ankau de dekstre al maldekstre, kiel che la Mahometanoj, au de supre al malsupre, kiel che la Orientazianoj, kaj al tio chi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas chiun komprenajhon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu au du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio chi formighis en Munhheno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankau la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ghi. Malgrau ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj ech jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdighis sen rezultato. Kaj kial?--Se ghin ankau sonoraj kauzoj, la elsekigho de materialaj fontoj, antau chio pereigis, tamen la veran kauzon oni devas serchi pli profunde, ghi kushas en la sistemo mem. Ghi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de chiuj antauirantoj de 200 jaroj, char la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas. Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ghi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antauparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj : "Estas kompreneble, ke tiu chi skriba maniero de komunikigho neniam estos egala al la bonajhoj de lingvo; tamen por la komunikigho kun tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas chiujn lingvojn!) ghi estas ekstreme grava helpo". Efektive tiu chi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al chiuj landoj de la mondo montrighis uzebla. La "Sistemo chifrada kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur", kiu en trimembraj kunigoj de literoj de "aaa" ghis "zzz" kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas chiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en chiu okazo por chifraj telegramoj shparon de kostoj ghis 40 0/0 en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankau por skribado, ankau al ghi mankas la natura fundamento, char ech Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn chi kunligojn de literoj, kiuj ankau tie chi devas servi anstatau vortoj. Al tio chi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la busha interkomprenighado tute ne uzeblaj. Ankau la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilajhoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj. (Tie chi la autoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapuek, de kiu li en tiu tempo estis ankorau varmega partiano, trovante ghin la plej bona el chiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de "La Esperantisto" 1890], kiel post la apero de la sistemo "Esperanto" la autoro forlasis Volapuekon kaj transiris kun plena entuziasmo al "Esperanto", de kiu ghis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto.--Ni devas ankorau aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de chiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la autoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankau pri chiuj el tiuj chi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150). * * * * * ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA Raporte-verkita de anonima autoro kaj legita (en formo iom shanghita kaj mallongigita) de s-ro L. de BEAUFRONT en la kongreso de l'Association Francaise pour l'Avancement des Sciences (Parizo, 1900). I Chiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas chiam tiun saman egalan sorton : kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed ech kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj chi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaghajn, au fine ech rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je chia plej sencela kaj senutila sensencajho, se ghi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ghuas ne sole chiujn bonojn de la vivo, sed ankau la honoran nomon de "instruituloj" au "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaghajhoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenau iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu chiam iras kiel anaro da shafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj ech por unu minuto ne faras al si la demandon, chu ekzistas ech guto da senco kaj logiko en chiuj tiuj chi "spritaj" mokoj. Pri tiuj chi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankau A kaj B kaj C, kaj chiu el ili timas enpensighi serioze ech unu minuton pri la mokata ideo, char li "scias antaue", ke "ghi krom malsaghajho enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsaghuloj", se li ech en la dauro de unu minuto provos rilati serioze al tiu chi malsaghajho. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaghaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj". Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro farighis pli richa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ghi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj shanghighas. La jam fortighinta nova afero shajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ghi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontrau la dirita ideo la samtempuloj de ghia naskigho, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke chion tion chi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Chu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Chu efektive ekzistis homoj, kiuj elpashadis kontrau la pioniroj kun tiaj sensencaj kontrauparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj : "sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajhon, kies rebato sin trovas ja tuj antau via nazo!" ? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!" Legu la historion de naskigho de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco; legu la historion de la eltrovo de Ameriko, de la enkonduko de fervojoj k. t. p. k. t. p. Chie tute tio sama. "Es ist eine alte Geschichte, doch bleibt sie immer neu". La lumo aperas kiel necesa bezonatajho al tiu, kiu staras malproksime, sed al la proksime starantaj ghi tranchas la okulojn kaj ili penas estingi ghin. La ideo de Kolumbo, ke "devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon", shajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al chia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankau de okcidento, kaj ke en tiu chi ne esplorita okcidento povas eble trovighi ne konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontrauparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu okcidenten de Europo veturis, sekve ghi estas ne ebla, ke Dio malpermesis tion chi fari, ke la shipoj mallevighados malsupren kaj ne povos returne levighadi supren . . . k. t. p.,--ni kontrauvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaghaj povis paroli tiajn sensencajhojn, pro kiuj en nia tempo rughighus chia infano. Kaj tamen en tiu tempo ghuste tiuj chi naivaj kontrauparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanajho, kiu estas inda nenian atenton. Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ghian uzeblecon, shajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontrauparoli kontrau ghi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj ech tiam, kiam fine prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Europo instruitaj homoj kaj ech tutaj instruitaj korporacioj, anstatau simple ekrigardi kaj konvinkighi, skribadis ankorau profundapensajn traktatojn pri tio, ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ghi estas ne ebla, ke ghi estas malutila k. t. p. Kio tio chi estas? ni demandas nin; chu tio chi estis ia chiuhoma epidemia idioteco? chu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj, kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Chiuj tiuj chi homoj kun iliaj indignige sensencaj kontrauparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble shajnas al ni tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank' al la natura spirita inercio de chiu el ni, ili au tute ne volis prijughi la naskighantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sanosubtenanta ridado, au alpashadis al la prijughado kun antaue jam preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj chiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autaue farita decido, ne rimarkante la tutan senfundamentecon de tiuj chi argumentoj, kaj kontrau la argumentoj de la defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj chi lastaj argumentoj, kiuj penadis pruvi la eblecon de tio, devis shajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj, kiel al ni nun shajnas iliaj tiamaj kontrauparoloj. Al tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj shajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj shajnas tia natura afero, ke ili ne komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ghi,--al tiaj ideoj apartenas ankau la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikighoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj chi reghoj de la tero, tiuj chi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj chi duon-dioj, en la dauro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne volos kredi. "Por tio chi oni ja bezonis nenian supernaturan forton, ili diros; chiu el tiuj chi homoj posedis ja kolekton da kondichaj sonoj, per kiuj li tute precize komprenighadis kun siaj plej proksimaj najbaroj,--kiel do ne venis al ili en la kapon konsentighi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondichaj sonoj estu enkondukita por la reciproka komprenighado inter _chiuj_, simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondicha kolekto da mezuroj, unu kondicha alfabeto, unuj kondichaj muzikaj signoj k. t. p.!" Niaj posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj; ke pri tiuj chi homoj chiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj trovighis neniu, kiu dirus al tiuj malplenkapuloj : "vi povas trovi tiujn chi ideojn plenumeblaj au ne plenumeblaj,--sed moki ilin, ech ne konatighinte kun ili, estas honte, sinjoroj!" Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili audos tiujn naivajn kontrauparolojn, kiujn multaj el niaj samtempuloj faradis kontrau la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra-praavoj, kiu antau kelke da miljaroj eble protestis kontrau la enkonduko de arta alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute senpruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hieroglifaj desegnajhoj) kaj ne povanta "esti kreita en kabineto",--tiel niaj posteuloj, mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreighis blinde per si mem, autoritate certigas, ke lingvo ne povas esti kreita arte. "Ghis nun ne estis, sekve ne povas esti!"--"Kiel mi povas kredi", diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto, "ke ekzistis homoj, kiuj neadis la eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antau ilia nazo tia lingvo jam _ekzistis_, havis jam richan literaturon kaj bonege _plenumadis jam en la praktiko_ chiujn funkciojn, kiujn oni povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj chi sinjoroj, anstatau babiladi chiam teorian sensencajhon, bezonis nur malfermi la okulojn kaj _ekrigardi_! Chu estas eble, ke homoj maturaghaj parolus chiam frazistan sensencajhon pri ia diferenco de la vochaj organoj che la popoloj, kiam chiu infano vidis sur chiu pasho membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de alia popolo!" Kaj la instruanto respondos : "ghi estas efektive nekredebla, kaj tamen ghi tiel estis!" Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento. Jam longe tie au aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ghiaj batalantoj. Sed tiuj chi artikoloj estas ankorau senkuraghaj, kvazau la autoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro. Tiuj chi senkuraghaj vochoj perdighas en la lautega hhoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias la plej laute, kaj opiniadi chiun mokanton saghulo, chiun atakanton bravulo kaj chiun atakaton kulpulo, chiam ankorau rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion. Tiun chi publikon konvinki ni ne entreprenas, char chiuj niaj vortoj pereus vane. Ghin konvinkos nur la tempo. Morgau ghi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento, kun kiu ghi hodiau superjhetas ilin per koto. Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun jugho memstara, sed sub la influo de diversaj auditaj opinioj perdis la egalpezon, ne scias, kiel ili devas sin teni, dezirus kredi kaj samtempe turmentighas per konstantaj duboj. Por ili ni tie chi analizos la demandon, chu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj chu minacas al ni la danghero, ke chiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontrauuloj, au chu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota. Ni scias, estimataj auskultantoj, ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj, traplektitaj per multo da lautaj autoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazau-sciencaj frazoj. Ni avertas vin, ke chion tion chi vi en nia parolo ne trovos. Se vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun lautaj nomoj, legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan serion da gloraj kaj autoritataj scienculoj, kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia. Sed ni tie chi forlasos chian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda _logiko_. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro au Johano, sed pripensu _mem_. Se niaj argumentoj estas ghustaj, akceptu ilin,--se ili estas malghustaj, forjhetu ilin, se ech miloj da lautaj nomoj starus post ili. Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn : 1) chu lingvo internacia estas bezona; 2) chu ghi estas ebla en principo; 3) chu ekzistas espero, ke ghi efektive estos enkondukita praktike; 4) kiam kaj kiamaniere tio chi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; 5) chu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, au ni agas ankorau blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankorau sin teni flanke de ni, ghis "la afero klarighos". II Chu lingvo internacia estas bezona? Tiu chi demando per sia naiveco elvokos ridon che la estontaj generacioj, tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple che la demando "chu poshto estas bezona"? La plimulto de la inteligenta mondo jam nun trovos tiun chi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun chi demandon dank'al tio, ke ekzistas ankorau multe da homoj, kiuj respondas je tiu chi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj chi homoj elmetas, estas sekvanta : "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicho por la homaro, se en unu bela tago montrighus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu chiuhoma familio kun unu chiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio chi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn chi sinjorojn. Lingvo intornacia deziras nur doni al la homoj de _malsamaj_ popoloj, kiuj staras unu antau alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ghi neniel intencas enmiksighi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poshto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikighadi, minacas neniigi la bushajn interparoladojn inter la homoj! "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke farighus iam kunfluigho de la homoj en unu chiuhoman popolon, en tiu chi "malfelicho" (kiel nomos ghin la naciaj shovinistoj) estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliighintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj. _Tiam_ efektive la lingvo internacia faciligos al la homoj la atingon de tio, kio antaue estos principe decidita de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluigho ne naskighos che la homoj _memstare_, la lingvo internacia per si mem certe ne volos _altrudi_ al la homoj tian unuighon. Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco au nedezirindeco de nacia shovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti ech la plej varmega blinda shovinismo; char la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia shovinismo estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio : chu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikighoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado _patriota_) minacas per io al la amo _familia_? Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraue, ghi sendube devas konduki al ilia granda fortighado kaj plena ekflorado : dank' al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpushighante unuj kun la aliaj, chiam pli kaj pli konfuzighas, kriplighas kaj perdas sian naturan richecon kaj charmon; sed kiam chiu el ni devos ellernadi nur _unu_ fremdan lingvon (kaj ankorau tre facilan), chiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj chiu lingvo, liberighinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola chiujn fortojn de sia popolo, disvolvighos baldau plej potence kaj brile. La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj _naciaj_ kaj ke tiam la homoj ne _alproksimighos_ al si reciproke, sed simple ia unu popolo _dispremos_ kaj _englutos_ chiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiujn ghi ricevos super chiuj aliaj popoloj. Tiu chi motivo estas ne tute senfundamenta; sed ghi povas esti elmetita nur kontrau tia au alia nepripensita kaj malghusta _formo_ de lingvo internacia. Tiu chi motivo kompreneble perdas chian signifon, se ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia _neutrala_ lingvo, kiel ni malsupre montros. Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco au neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu chi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko de tia lingvo dependas nur de nia _deziro_, kaj se ni esceptos ian kriantan erarpashon en la _elekto_ de la lingvo, chiu devas konsenti, ke pri _malutilo_ de lingvo internacia neniel povas esti ech la plej malgranda parolo. Sed la _utilo_, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por chiu, ke pri tio chi ni propre ne bezonus paroli. Tamen _kelke_ da vortoj ni diros pri tio chi, se ech simple pro pleneco de nia analizo. Chu vi ekpensis iam pri tio, _kio_ propre levis la homaron tiel neatingeble alte super chiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj lau tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto : al la _posedado de lingvo_, kiu ebligis al ni la _intershanghadon de pensoj_. Kio estus kun ni, fieraj reghoj de la mondo, se ni ne povus _lingve komunikighadi_ unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon chiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstatau faradi uzon --dank' al intershangho de pensoj--de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitajhoj? Ni tiam ech per unu plej malgranda shtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin chirkauas kaj kiuj estas tiel sensaghaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed lasu al ni nur la povadon intershanghadi la pensojn,--kaj ni restos tiuj samaj reghoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektighados; sed donu al chiu el ni ech centon da manoj, donu al ni ech centon da diversaj ghis nun ne konataj sentoj kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de intershanghado de pensoj--kaj ni restos sensaghaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de intershangho de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la intershanghadon de pensoj _plena_, kaj dank' al kiu ne sole A havus la eblon komprenighadi kun B, C kun D, E kun F, sed _chiu_ el ili povus komprenighadi kun _chiu_ el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de chiu nacio en la lingvojn de chiuj aliaj nacioj; sed tio chi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgrau chio ni povas traduki nur la plej sensignifan parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun richaj provizoj da diversaj pensoj por chiu el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia, tiam chio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata nur en tiun chi _unu_ neutralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte en tiu chi lingvo, kaj chiuj produktoj de la homa spirito farighus akireblaj por chiu el ni. Por la perfektigado de tiu au alia brancho de la homaj scioj ni aranghas sur chiu pasho internaciajn kongresojn,--sed kian mizeran rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive kun utilo dezirus ion audi, ne tiu, kiu efektive ion gravan volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj. Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas lerni, lerni, lerni! Al la lernado ni povas dedichi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn; sed ho ve! granda parto de tiu chi kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank' al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan tempon, dedichatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dedichi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj _sciencoj_! Kiel alte tiam levighus la homaro! . . . Sed ni ne parolos plu pri tiu chi punkto, char kiel ajn chiu el niaj auskultantoj rilatus al tiu au alia _formo_ de lingvo internacia, ni dubas, chu trovighos inter ili ech unu, kiu dubus la _utilecon mem_ de tia lingvo. Sed char al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare shajnas, ke se ili ne aprobas tiun au alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute,--tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas chiun el la estimataj auskultantoj antau chio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia _entute_--se tia estus enkondukita--li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu chi konkludo vi konsentas, nome : La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus komprenighadi inter si la homoj de chiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon. III Nun ni transiros al la dua demando : "chu lingvo internacia estas ebla?" Ankau pri tio chi nenia senantaujugha homo ech unu minuton povas dubi, char ne sole ne ekzistas ech la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus _kontrau_ tia ebleco, sed ne ekzistas ech la plej malgrandaj kauzoj, kiuj devigus ech unu minuton _dubi_ pri tia obleco. Ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazau lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de chiu popolo, de la klimato, heredeco, krucighado de rasoj, historiaj kondichoj k. t. p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en suficha mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj tehhnikaj. Sed homo klera, kiu kuraghas havi propran jughon, scias ja tre bone, ke chio tio chi estas nur senenhava pseudo-scienca babilado, kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano. El la chiutaga sperto ni chiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando au nacio kaj de la tago de ghia naskigho edukados ghin inter personoj de nacio tute fremda kaj ech antipoda por ghi, ghi parolados en la lingvo de tiu chi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel chiu natura filo de tiu chi nacio. Se por homo _maturagha_ estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio chi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k. t. p. Tiu chi sama maturaghulo renkontus ja tiujn chi samajn malfacilajhojn che la ellernado de sia _hejma_ lingvo, se li en la infaneco ne estus edukita en tiu chi lingvo, sed devus ellernadi ghin per helpo de lecionoj. Fine chiu klera homo ja ankau nun _devas_ ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn, kiuj kvazau estas konformaj al liaj organoj de parolado, sed nur tiujn, kiujn li _bezonas_; estas sekve nenio neebla en tio, ke anstatau ke chiu lernas _diversajn_ lingvojn, chiuj ellernadu _unu saman_ lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian. Se ech chiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco, ech tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj chesus staradi unu antau alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se chie estus sciate, ke por komunikighoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur _unu_ lingvon--chie ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu chi lingvo, da specialaj lernejoj, chiu ellernadus tiun chi lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine chiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu chi lingvo en _la infaneco_, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante dume flanke la demandon pri tio, chu la homoj _volos_ elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj chu prosperos al ili veni al interkonsento pri tiu chi elekto, ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el chio, kion ni diris supre, nome, ke la _ekzistado mem_ de lingvo internacia estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ghis nun, nome : 1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; 2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene ebla. IV Chu lingvo internacia _estos_ iam enkondukita? Se ni venis al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghia ekzistado estas ebla, el tiuj chi du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo pli au malpli frue nepre estos enkondukita, char alie ni devus nei che la homaro la ekzistadon de chia ech plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia, ghis nun ankorau ne ekzistus, sed devus ankorau esti kreita, tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu chi chapitro estus duba, char estus nesciate ankorau, chu oni povos krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke _chiu_ el ili en okazo de bezono povus esti difinita kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili _pli_ taugus por tiu chi celo kaj alia _malpli_. Ni havas sekve chion pretan kaj ni bezonas nur _ekdeziri_ kaj _elekti_,--kaj en tia okazo la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senchese celadas al sia bono; tial se ni scias, ke tiu au alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ghi estas por ili atingebla, ni chiam kun plena certeco povas antaudiri, ke de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu chi afero, ili jam obstine celados al ghi chiam pli kaj pli kaj ne chesos en sia celado tiel longe, ghis ili la aferon atingos. Se du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed scias, ke por ili estus tre utile komunikighadi inter si, kaj ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambau bordoj kushas tute pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por antauvidi kun plena certeco, ke pli au malpli frue tabulo estos transjhetita trans la rivereto kaj komunikighado estos aranghita. Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en shancelighado, kaj tiu chi shancelighado estas ordinare kauzata de la plej sensencaj pretekstoj : saghaj homoj diras, ke celado al arangho de komunikigho estas infanajho, char neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu chi afero estas tute ne en modo; spertaj homoj diras, ke la antauuloj ne metadis tubulojn trans riveveto, sekve ghi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke komunikighado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo ne povas sin movadi sur tabuloj, k. t. p. Tamen pli au malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikighado estas aranghata. Tiel estis kun chiu utila ideo, tiel estis kun chiu utila elpenso; apenau la senantaujughaj homoj venadis al senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis chiam scii antaue kun plena certeco, ke pli au malpli frue la afero _nepre_ estos akceptita, malgrau chia batalado de la flanko de la rutinuloj; char tion chi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankau ghia celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankau kun la lingvo internacia. En la dauro de multaj centjaroj la homoj, ankorau ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensighadis pri tiu chi demando; sed nun, kiam la fortighintaj komunikighoj inter la homoj turnis ilian atenton al tiu chi demando, nun, kiam la homoj komencis konvinkighadi, ke lingvo internacia alportos al ili grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, ili sen ia dubo jam celados al ghi chiam pli kaj pli, ghia neceseco farighados por ili kun chiu tago chiam pli sentebla, kaj ili jam ne trankvilighos tiel longe, ghis la demando estos solvita. Chu vi povas tion chi dubi? Certe ne! _Kiam_ tio chi venos--ni ne intencas nun antaudiri : povas esti, ke ghi venos post unu jaro, post dek jaroj, post cent jaroj au ech post kelkaj centoj da jaroj,--sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu chi ideo, kaj se ech tiu chi ideo multajn fojojn endormighadus je tutaj dekjaroj, ghi jam neniam mortos : chiam pli ofte kaj pli obstine eksonados vochoj, postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli au malpli frue--se la demando ne estos solvita de la societo mem--la registaroj de chiuj landoj _devos_ cedi, aranghi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian. Tie chi povas esti nur demando pri la _tempo_ : unuj el vi diros, ke tio chi venos tre baldau, aliaj diros, ke ghi venos nur en plej malproksima estonteco; sed ke tiu chi fakto entute iam _venos_ kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne indiferenta por tiu chi afero kaj senhelpa anaro da ekzistajhoj, ne komprenantaj unu alian--pri tio chi certo neniu el vi dubas ech minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro ia trian konkludon, al kiu ni venis, nome : "Pli au malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita." Tie chi ni faros malgrandan pauzon kaj diros kelke da vortoj pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. El chio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj enighadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli au malpli frue _nepre_ estos atingita. Chiu prudenta homo povas sekve kuraghe alighi al ni, ne timante la mokojn de la malsagha kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. La estonteco apartenas al _ni_. Ni supozu ech, ke tiu _formo_ de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montrighos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu, kiun ni elektis,--sed tio chi ja tute nin ne devas konfuzi, char ni batalas ne pro la _formo_, sed pro la _ideo_, kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke chia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas. Malsupre ni pruvos, ke ech ankau tiu konkreta _formo_ de la lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon; sed se vi ech tion chi dubus, la formo ja neniom nin ligas : se tiu chi formo montrighos erara, ni morgau ghin shanghos, kaj en okazo de bezono ni ghin post-morgau ankorau unu fojon shanghos, sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ghis ghi pli au malpli frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la vochon de la indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial, ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio chi signifus tion saman, kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikighado, au rifuzi regnajn plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo. Nun ni estas ankorau malfortaj kaj chia bubo povas ankorau mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj : sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de ni ne ghisvivos tiun momenton, kiam montrighos la fruktoj de nia agado kaj ghis la morto mem ni estos objekto de mokoj; sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne mortos, ke ghi morti _neniam povas_, ke pli au malpli frue ghi _devas_ atingi la celon. Kaj se ech, lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn,--tute egale, la afero ne mortos : anstatau la lacigitaj batalantoj aperos batalantoj novaj; char ni denove ripetas, ke se estas ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ghi estas atingebla, en tia okazo por nenia homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke ghi pli au malpli frue nepre _estos_ atingita, kaj nia konstanta laborado estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ghis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos nian memoron, kaj al tiuj saghaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saghaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k. t. p. V Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis, ke lingvo internacia pli au malpli frue nepre estos enkondukita; sed restas la demando : _kiam_ kaj _kiamaniere_ ghi venos? Povas esti, ke tio chi venos nur post centoj au eble ech post miloj da jaroj? Chu por tio chi estas bezona nepre reciproka interkonsento de la registaroj do chiuj landoj? Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj chi demandoj, ni devas antaue analizi alian demandon, nome : "chu oni povas antauvidi, _kia_ lingvo estos internacia?" Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo : se oni ne povas antauvidi, _kia_ lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas por tio chi pli-malpli egalajn shancojn, tiam oni devas atendi ghis la registaroj de chiuj (almenau la plej gravaj) regnoj decidos aranghi por tiu chi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda malfacileco la registaroj decidighas por chia nova afero, tiu komprenos, ke pasos ankorau tre kaj tre multe da jaroj, antau ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiche maturighinta kaj inda je ilia enmiksigho, kaj poste pasos kredeble ankorau vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj, antau ol la afero estos decidita. Apartaj personoj kaj societoj tie chi nenion povus fari; ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen la enmiksigho de la registaroj ili ne povus. Ghis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankorau tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montrighus, ke oni povas antaue _antauvidi_ kun plena precizeco kaj plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia : tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam chia societo, chia aparta persono povus lau sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu chi lingvo; la nombro da adeptoj de tiu chi lingvo kreskadus kun chiu horo, ghia literaturo rapido richighadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi gin por la reciproka komprenighado de siaj membroj, kaj en la plej mallonga tempo tiu chi lingvo tiom fortikighus en la tuta mondo, ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumighinta. Chu ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia? Feliche ni povas respondi tiun chi demandon tute pozitive : "jes, ni povas antauvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion chi antauvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo". Por konvinki pri tio chi niajn auskultantojn, ni petas ilin prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj jam efektivighis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur _unu sola_ lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke chia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte _ne ebla_, se ili ech _volus_ ghin elekti, kaj ke se ili kontrau chiu atendo kaj spite chiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontrau tio chi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero. Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturighis kaj ke ili alpashas al la elekto de lingvo internacia. Al ili antaustarus la sekvanta : 1) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _vivantaj_, 2) au elekti ian el la lingvoj _mortintaj_ (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) au elekti ian el la ekzistantaj lingvoj _artaj_, 4) au difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute _nova_, ankorau ne ekzistanta. Por ke niaj auskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaue konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la auskultantoj pli au malpli konata, ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj _artaj_, kiuj por la plimulto de niaj auskultantoj prezentas kredeble absolutan "terra incognita." Kiamaniere che la homoj naskighis la ideo de lingvo arta, kiel tiu chi ideo disvolvighadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ghis la plej perfekta tipo de plena kaj richa lingvo, kia grandega multo da provoj estis farita en tiu chi direkto, kia grandega multo da laboroj iris ofere por tiu chi ideo en la dauro de la lastaj du centjaroj,--pri chio tio chi ni ne parolos, char por elauskulti chion tion chi vi ne havus sufiche da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion pri la specialaj _ecoj_ de la artaj lingvoj, che kio ni kompreneble havos antau la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn antauajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo. Krom plena neutraleco en rilato nacia, arta lingvo distingighas per la sekvantaj ecoj : 1) Ghi estas mireginde kaj nekredeble _facila por ellernado_ : sen trograndigo oni povas diri, ke ghi estas almenau _kvindek_ fojojn pli facila, ol chia lingvo natura. Kiu ne konatighis kun lingvo arta, ne povas ech kredi, ghis kia grado atingas ghia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraghos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la lingvo Esperanto jenon : "La facileco de ghia ellernado estas tia, ke, ricevinte Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu chi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu chi lingvo. En chia okazo, la oferoj, kiujn alportos chiu homo de nia Europa mondo, dedichinte kelkan tempon al la ellernado de tiu chi lingvo, estas tiel _sensignifaj_, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se chiuj, almenau la Europanoj kaj Amerikanoj, aligos al si tiun chi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun chi provon". Komprenu, sinjoroj, kion tio chi signifas : "_post ne pli ol du horoj da sinokupado_". Kaj en tiu chi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto chiuj tiuj senantaujughaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstatau filozofadi pri ghi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatighi kun ghi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankau la lastaj ellernas ghin treege kaj mireginde facile, char por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antauaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ghis nun en sia _propra, patra_ lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto senerare,--kaj ili ellernis tiun chi lingvon en la dauro de iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de la lingvo natura che tiuj samaj personoj devus okupi almenau 4 au 5 jarojn. Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj sciis sole svede kaj Esperante, unu jhurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan kaj vespero en tiu sama tago li povis jam sufiche bone paroli kun la svedoj. De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? Chiu lingvo natura konstruighis _blinde_, per la vojo de amasighado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano, sed simple nur la uzo : tian vorton estas _akceptite_ uzi tiel, kaj tial ni devas ghin uzi tiel,--tian vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ghin uzi alie. Jam antaue tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj, kiun kreos homa _inteligenteco_ konscie kaj lau severe difinitaj kaj logikaj leghoj, devos esti multe, tre multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruighis okaze kaj senkonscie. Ni ne havas la eblon analizi tie chi la tutan tiun iron de la pensoj, je kiu gvidadis sin la autoroj de artaj lingvoj, nek montri detale chiujn tiujn grandegajn faciligojn, kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, char tio chi postulus tutan vastan traktaton,--ni prenos tial nur simple kelkajn _ekzemplojn_. Tiel ekzemple preskau en chiuj lingvoj chiu substantivo ial apartenas al tia au alia _sekso_, ekzemple en la lingvo germana "kapo" havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neutralan; chu ekzistas en tio chi ia ech plej malgranda senco au celo? Kaj tamen kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de chiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas ekzercighadi, ekzercighadi kaj denove ekzercighadi, antau ol li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuzighados kaj ne diros ekzemple "le fin" anstatau "la fin" au "das Strick" anstatau "der Strick"! En lingvo arta tiu chi sekso de la substantivoj estas _tute eljhetita_, char montrighis, ke ghi ne havas en la lingvo ech la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole por chiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en chiu el ili ankorau tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne sole por chiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed en chiu el tiuj chi tempoj kaj modoj ankorau apartajn formojn por chiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro; sed tio chi estas ankorau nur komenco : al tio chi alighas multego da deklinacioj kaj konjugacioj _neregulaj_, chiu kun aparta serio da formoj, kaj chion tion chi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto shanghighas lau la regulaj deklinacioj au konjugacioj kaj kia lau la malregulaj kaj lau kia nome de tiuj chi regulaj au malregulaj tabeloj la donita vorto shanghighas. La ekposedo de chio tio chi postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan senchesan ekzercighadon. Dume lingvo arta anstatau tiu chi tuta hhaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u", kiujn vi povas perfekte ekposedi en la dauro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego demandas : "Kiel tio chi estas ebla?" Jen, tre simple : Esperanto diras al vi, ke deklinacioj _tute_ estas bezonaj _neniaj_, char ili plene anstatauighas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj ne sole sufichas _unu_ tabelo por _chiuj_ verboj, sed ech por tiu chi tabelo tute sufichas, se ghi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole nur 6 finighojn, nome : por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina, kondicha kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank' al tiu chi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian flekseblecon? Tute neniel : konatighu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ghia konjugacio esprimas chiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, char la arta lingvo forjhetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ghi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive, por kio ni bozonas apartan serion da finighoj por chiu persono kaj nombro, kaj al tio chi en chiu tempo kaj en chiu modo apartan _novan_ serion da tiuj chi finighoj, se chiuj tiuj chi finighoj estas ja tute superfluaj, char la pronomo, kiu staras antau la verbo, jam tute sufiche montras ghian personon kaj nombron? La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio chi la plej multe ghuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da shancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto : en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia ghi ne estas elparolata au estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco au anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale shanghi tiun chi ortografion estas absolute ne eble, char tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia au neniel, au nur per ia apenau rimarkebla nuanco en la elparolado, farighus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al chiu sia litero klaran, severe difinitan kaj chiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatigho kun ghia plej simpla alfabeto) chiu skribos en ghi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion chi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado. Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigho de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankorau multe da aliaj ekzemploj, char sur chiu pasho ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilajhojn kaj konfuzajhojn, kiuj en lingvo arta estas au tute eljhetitaj kiel superflua balasto, au alkondukitaj al ia unu au du mallongaj vortetoj au reguloj, sen ia ech plej malgranda difekto por la fleksebleco, richeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio chi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn chiu povas bonege ellerni en la dauro de duonhoro!_ Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio chi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu chi lingvo ian gramatikan au ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,-- vi ja tiam sentus vin felicha kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Chu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion chi _jam post duonhoro da laborado!_ Sekve se Esperanto havus ech _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ghi, ke ghi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol chiu lingvo natura. Sed per tio chi ne finighas ankorau la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ech tie chi renkontos ankorau grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; char sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaue, kaj sen ia lernado, scias ankau ghian adjektivon kaj ghian adverbon kaj ghian verbon k. t. p., dum en chiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por chiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi chian vorton kun chia prepozicio kaj kun chia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia au alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj chi _naturaj_ vortfaraj oportunajhoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ghi ankorau apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion che la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas ghiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontrauan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, largha, supre, ami, estimi" k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargha, malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fiancho, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fianchino, bovino, kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "tranchi" trancher --"tranchilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "tranchi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn "tranchilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankorau multaj aliaj. Rememoru do nun chion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenau 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio chi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun chi grandegan facilecon de arta lingvo, char ni al ghi poste ankorau revenos. 2.) La dua distingigha eco de lingvo arta estas ghia _perfekteco_, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima richeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion chi ankorau antau la apero de la unua arta lingvo antauvidis kaj antaudiris chiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu chi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke chia ech plej suprajha konatigho kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseudoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi chion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion chi komprenos chiu mem, se li konsideros la jenon : Chia lingvo natura konstruighadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li audis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie chi havis ian forton. Chian esprimon, kiun vi multajn fojojn _audis_, vi povas uzi, kaj chian esprimon, kiun vi ankorau neniam audis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en chia lingvo natura sur chiu pasho renkontas la sekvantan aperon : en via cerbo aperas ia komprenajho, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi ghin per busha vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajho, kiu en via cerbo ekzistas kiel _unu_ komprenajho, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolajho sin okupas ordinare virinoj, vi en chiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajho "lavistino"; sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajho, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, char nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajho, vi neniam audis! Je kuracado ghis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, au virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne trovighis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankorau el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. --tio chi estas jam tute ne ebla! En chiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun au alian sekson, tiun au alian kazon, tiun au alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun au alian gradon de komparado, tiun au alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun au alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Char, ni ripetas, chiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" au "oni tiel ne parolas" ; sekve chian komprenajhon, kiu naskighas en via cerbo, sed por kiu vi ghis nun vortan esprimon ne audis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leghoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn au ne permesas tiajn ideajn kunighojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgau viro ricevas la eblon naski infanojn au nutri ilin per siaj mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, char en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgau iu elektas al si ian novan, ech la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,-- por li tuj ekzistas prete vorto, char se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, ghi donas al vi jam la eblon esprimi _chian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo. Krom tio ne forgesu, ke la perfektighado de lingvo arta estas ebla ghis senfineco, char _chiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, chian mankon, kiu povus trovighi en ghi, ghi havas la rajton plibonigi kaj shanghi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, char tiam lingvo natura transformighus jam en artan. Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajhoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankorau aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajhoj_ de lingvo arta. Kiu ech malmulte devus esti unu vorto chi tiel] konatighis kun lingvo arta kaj havas sufiche da kuragho por kredi tion, kion li _vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas _neniajn_. Chiu el vi, vere, havis la okazon audi tre multajn atakojn kontrau lingvo arta; sed kontrau chiuj tiuj chi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : chiuj ili eliras el la busho de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam ghin ech vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ech neniam logike enpensighis pri ghia esenco, kaj anstatau ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde jhetadi dekstren kaj maldekstren lautajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ech iom konatighus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ech tute ne konatighante kun la lingvo, simple ekpensus pri ghi teorie, ili ekvidus, ke chiuj iliaj frazoj ne havas ech la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo chiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke chiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj,--li povas imponi per tio chi al la _amaso_, kiu chiun vorton elparolitan per autoritata tono de scianta sankte kredas; sed homo _prudenta_ jam de antaue rilatos al tiuj chi vortoj tre kritike, char jam en sia sagho li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj chi frazoj; kaj kiam che li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkighos, ke chiuj frazoj, kiujn li audis, estas la plej absoluta sensencajho. Tiel estas ankau kun lingvo arta : anstatau blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj chi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas ech la plej malgrandan fundamenton ; kaj se teoria pripenso estos por vi ankorau nesuficha, tiam iru simple kaj _rigardu_, jhetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatighu kun la konstruo de tiu chi lingvo, profundighu iom en ghian jam tre richan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj sur chiu pasho sin trovas antau via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencajho sin trovas en chiuj tiuj frazoj, kiujn vi audadis kontrau lingvo arta. Vi audis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajho ne povas esti kreita en la retorto de hhemiisto"; tiu chi frazo sonas tiel bele kaj "saghe", ke por la grandega plimulto da homoj ghi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanajho. Kaj tamen se tiuj chi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "kial?"--tiam tiu chi lauta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj chian sencon, char ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu chi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ech la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankau kontrau la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontrau la arta veturado per helpo de vaporo au velocipedo, kaj kontrau nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun chi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas chiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi chesos regni super la spiritoj de la homoj! Vi audis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ghi homoj ne komprenados unu alian, ke chiu popolo uzados ghin alie, ke en ghi oni nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke chio tio chi estas aferoj, kiujn che plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo chiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke chiuj tiuj chi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia autoritata tono, sed pro la aplaudado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj jhetadi koton sur la aferon nur tial, ke ghi estas nova kaj ankorau ne moda,--tiam chiuj tiuj chi frazoj montrighas jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstatau blinde jhetadi frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke chiuj viaj vortoj estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ ghin, ke ili unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankau bushe ; ke homoj de chiuj nacioj uzas ghin chiuj _tute egale_; ghia jam tre richa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke chiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ghi en la plej bona maniero. . . . Anstatau blinde babiladi diversan teorian sensencajhon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn, de chiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,-- kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontrau la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute _neniaj_. Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu chi chapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektighis kongreso el reprezentantoj de chiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauvidi ne sole kun tre granda _kredebleco_, sed ech kun plena _certeco_ kaj precizeco. El chio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajhoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliche konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de chio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en chiuj rilatoj maloportunan lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie chi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankau la tute natura timo de chiu nacio jam simple pro sia ekzistado : char estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldau ricevos tian grandegan superforton super chiuj aliaj popoloj, ke ghi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion chi, au ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_, ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam atingos efektivighon_. Chiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankorau pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenau iom fonda ellernado de ghi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu chi vorto, sed nur lingvon internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion chi montras al ni ne sole la logiko, sed tion chi jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de chiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en chiuj landoj lau ordono de la registaroj la junularo devigite dedichas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu chi lingvo,--kaj tamen chu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ech efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ech de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ghi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por ghia internacieco, sed ech por ghia absoluta reghado unuanime staris chiuj registaroj, la tuta societo, la tuta chiopova eklezio, kaj ech la vivo mem, tiam ghi prezentis la fundamenton de chia scienco kaj de chia scio, tiam al ghi estis dedichata la pli granda parto de la vivo, ghi elpushis per si chiujn lingvojn patrajn, ghi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgrau chio la lingvo ne sole falis, sed ech en sia plej bona tempo ghi estis kaj povis esti nur apartenajho de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo _arta_ ghin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, _chiuj_ sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj richaj, sed ech la plej malrichaj kaj senkleraj vilaghanoj. Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antau la lingvoj naturaj en chiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaghajho, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per chevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion chi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ech supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ghi tamen faros tian absurdan elekton, tiu chi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ghis pli au malpli frue kolektighos nova kongreso kaj elektos lingvon artan. Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta_. VI Nun restas ankorau solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto shajnas, ke respondi tiun chi demandon ekzistas nenia eblo, char--kiel vi sendube diros --"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankorau mil fojojn pli granda, char chiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan lau sia arbitro". Chu ekzistas tial ia eblo antauvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive shajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauvidi, kaj antaudiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio chi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankorau aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj. Antau chio ni konstatas la fakton, ke, malgrau la grandega nombro da personoj, kiuj laboris au laboras super lingvoj artaj jam en la dauro de 200 jaroj, ghis nun aperis sole nur _du_ efektive pretaj lingvoj, nome _Volapuek_ kaj _Esperanto_. Turnu atenton sur tion chi : sole nur _du_ artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskau chiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankorau unu au ankorau kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte ech notojn pri la konstruo de tiuj chi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj chi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko shajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu chi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa enighi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentighas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novajho au fari spritajhon. Sciu do, ke chio tio, kio chiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauta nomo de "novaj lingvoj internaciaj", estas nur _projektoj_, en rapideco kaj sen suficha pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realigho staras ankorau tre kaj tre malproksime. Tiuj chi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen ech en la formo de dikaj libroj kun la plej lautaj kaj multepromesaj frazoj,--aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam audas ion pri ili; kiam la autoroj de tiuj chi projektoj alpashas al ilia _realigado_, ili tuj konvinkighas, ke tio chi estas tute ne lau iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio shajnis afero tiel facila, en la praktiko montrighas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj chi projektioj estas tiel malfacila kaj tial ghis hodiau aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj--pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ghis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiau efektivighus, ghi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus shajni de la unua rigardo. _Kian_ el tiuj chi du lingvoj elekti--la kongreso ankau ne shancelighus ech unu minuton, char la vivo mem jam longe solvis tiun chi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapuek chie estas jam elpushita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antau Volapuek estas tiel frapante granda, ke ghi falas al chiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata ech de la plej fervoraj Volapuekistoj. Estos sufiche, se ni diros al vi la jenon : Volapuek aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankorau tute fresha, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilajhoj de la autoro, aperis antau la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam chie pretajn malamikojn; la Volapuekistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskau tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgrau chio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapuekistoj, kiuj transiris malkashe al Esperanto, kaj ankorau pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuek staras multe pli malalte el Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute,--dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo trovighis ech unu persono,-- ni ripetas, ech _unu_--kiu transirus de Esperanto al Volapuek! Dum Esperanto, malgrau la grandegaj malfacilajhoj, kun kiuj ghi devas batali, daure vivas kaj floras kaj konstante plifortighas, Volapuek jam longe estas forlasita preskau de chiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta. En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antau Volapuek, ni ne povas kompreneble analizi tie chi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapuek sonas tre sovaghe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Ech por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapuek, sed por instruitaj ghi estas tre multe pli facila, char ghiaj vortoj--krom kelkaj tre malmultaj--ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke chiu ilin facile rekonas. Tial chiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi chian verkon en Esperanto jam preskau tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapuek nepre devas ghin konstante ripetadi, char alie li ghin baldau forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ghin ellerninte, jam ghin ne forgesas, se li ech longan tempon ghin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por busha _interparolado_, dum en Volapuek oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ghis oni alkutimighas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple "bap, pab, pap, paep, pep, poep, peb, boeb, bob, pop, pup, bub, pub, pueb, bib, pip, puep" k. t. p., kiuj farighas ankorau pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun _s_ en la fino). 5) En Volapuek, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco au fino de vorto ne povas esti uzataj, char ili estas signoj gramatikaj), chiu nove bezonata vorto nepre devas esti _kreita_ de la autoro (ech chiuj nomaj _propraj_, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio chi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras chian disvolvighan pashon de la lingvo chiam dependa de ghia autoro au de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke chiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senshanghe egale kiel en la aliaj lingvoj,--ne sole grandega multo da vortoj farighas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolvighadi eterne chiam pli kaj pli, sen ia dependo de la autoro au de ia Akademio. Parolante pri la pliboneco de Esperanto antau Volapuek, ni tute ne intencas per tio chi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapuek. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo chiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ghi inter la ambau nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus shancelighi ech unu minuton. Ni pruvis sekve, ke se hodiau efektivighus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgrau la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam _nun_ kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, _kian_ lingvon ghi elektos, nome : el chiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur _unu_ lingvon : _Esperanto_. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondichoj, je kiaj ajn konsideroj, antaujughoj, simpatioj au antipatioj la kongreso sin gvidus, ghi absolute _ne povus_ elekti ian alian lingvon krom Esperanto, char por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la _sola_ kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Char ech che la plej malprospera konsisto de la kongreso en ghi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antau chiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al chiu, kiu almenau iom konatighis kun tiu chi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontrau chia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ghi ekdeziros ian alian lingvon, tiam--kiel ni pruvis supre--la _vivo mem_ zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ghis kolektighos nova kongreso kaj faros elekton ghustan. VII Nun restas al ni respondi ankorau unu lastan demandon, nome : En la _nuna_ minuto Esperanto, vere, aperas kiel _sola_ kandidato por lingvo internacia; sed char kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektivighos kredeble ankorau ne baldau, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ghis tiu tempo aperos multaj _novaj_ artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el _ili_ devos esti elektita de la kongreso? Au eble la kongreso mem aranghos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo? Je tio chi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Char la kreado de plena, en chiuj rilatoj tauga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj shajnas tia facila kaj sherca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ghi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, char shajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos "bam", segho estos "bim" k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, tauga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano au kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon,--oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon,-- vi frapados en la dauro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . . shajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, chiuj kun ridego diskuras, kaj ech li mem, audante la ricevatajn de li sovaghajn sonojn, baldau komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj,--kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidighis antau la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol chiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antau la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ghis la dua : "kio da artifika tie chi estas? Chiu infano ja povas tion chi fari; oni bezonas nur eniri, iri chiam rekte antauen,--kaj post kelke da horoj au post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraua fino de la arbaro". Sed apenau li eniris iom en la profundajhon de la arbaro, li baldau tiel perdas la vojon, ke li au tute ne povas elrampi el la arbaro, au post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankau kun arta lingvo : _entrepreni_ la kreadon de lingvo, doni al ghi jam antaue nomon, trumpeti pri ghi al la leganta mondo--chio tio chi estas tre facila,--sed feliche _fini_ tiun chi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenau ili iom enprofundighis en ghin, ili au ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, au ili pushighas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontrauparolantaj postuloj, ke ili perdas chian paciencon, jhetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antau la publiko. Ke la kreado de tauga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj shajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke ghis la apero de Volapuek kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankau post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj chi provoj kaj iliaj autoroj vi trovos en chia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj chi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankau de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankau tre grandajn kapitalojn;--kaj tamen el tiu chi tuta grandega nombro nur _du_, sole nur _du_ atingis efektivighon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankau tiuj chi du aperis nur _okaze_, dank' al tio, ke unu el la autoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La autoro de la lingvo Esperanto, kiu dedichis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu chi ideo kunkreskighis kaj estis preta chion oferi al ghi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankorau neniam ekzistis, kaj ke la malfacilajhoj, kiujn li renkontadis en la dauro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapuek estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankorau finita, li (la autoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgrau ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antau Volapuek. El chio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke trovighu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiche da energio, por alkonduki ghin al felicha fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto : malgrau ke la autoroj havis antau si jam tute pretan modelon, lau kiu ili povis labori, nenia el tiuj chi provoj ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed ech jam el tiuj chi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj autoroj, havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ghis fino tiuj chi laboroj prezentighus ne pli bone, sed kontraue, multe _malpli bone_ ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas _chiujn_ postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, richeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), chiu el tiuj projektoj penas plibonigi _unu_ ian flankon de la lingvo, oferante por tio chi kontrauvole chiujn _aliajn_ flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzajhon : sciante, ke la publiko taksos chiun projekton konforme al tio, kiel al ghi rilatos la instruitaj _lingvistoj_, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tauga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ghi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskau tute sen ia shangho el la plej gravaj jam _ekzistantaj_ lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun chi frazon multe pli facile ol on Esperanto,--kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos ghin) estos _pli bona_ ol Esperanto. Sed chiu prudenta homo tuj konvinkighas, ke tio chi estas nur _iluzio_, ke al la _malgrava_ principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie chi estas oferitaj la principoj plej _gravaj_ (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, richeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ech povus esti iam finita, ghi en la fino absolute nenion donus! Char se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ghi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj _lingvistoj_, ni ja por tio chi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, _tute sen iaj shanghoj_,--kaj la instruitaj lingvistoj ghin ankorau pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda shanghado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la autoro de la lingvo Esperanto, sed ghuste de _li_ la novaj projektistoj ja prenis tiun chi principon : sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun chi principon _lau mezuro de ebleco_, penante plej zorge, ke ghi ne kontrauagadu al aliaj _pli gravaj_ principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton _nur_ sur tiun chi principon, kaj chion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, char kunigi kaj konsentigi inter si _diversajn_ principojn ili ne povas kaj ech ne havas deziron, char ili ech mem ne esperas doni ion pretan kaj taugan, sed ili volas nur fari efekton. El chio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas ech la plej malgranda kauzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpushus Esperanton,-- tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la dauro de multaj jaroj estas jam elprovita en chiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas chion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj auskultantoj, tio chi estas ne suficha : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan _certecon_ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliche ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun chi plenan certecon. Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ghia _gramatiko_, tiam de la momento de la apero de Volapuek la demando de lingvo internacia estus solvita por chiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapuek aperi jam ne povus; char malgrau diversaj eraroj la gramatiko de Volapuek estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapuek nur per kelkaj _bagateloj_, kaj chiu komprenas, ke pro _bagateloj_ neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio au kongreso farus en la Volapueka gramatiko tiujn negrandajn shanghojn, kiuj montrighus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapuek, kaj chia konkurado estus por chiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankau el _vortaro_, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapuek solvis _nur_ la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ghi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn chiu nova autoro havus la rajton elpensi al si lau sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapuek ech la plej fervoraj Volapuekistoj nature timis, ke morgau aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuek kaj inter la ambau lingvoj komencighos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias-- kaj tion chi ech por unu minuto nenia esploranto neas,--ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankau la demandon de la vortaro, sekve ne unu _malgrandan parton_ de la problemo, sed la _tutan_ problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la autoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgrau la jam ekzistanta, bonega en chiuj rilatoj, chiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedichi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ghis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrighas efektive pli bona ol Esperanto,--ni rigardu do, kian vidon havus tiu chi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero chiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo,--tiam kion la nova autoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstatau 16 reguloj 15 kaj anstatau 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Chu ne vere? Sed chu deziros iu pro tio chi krei novan lingvon kaj chu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj chiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros : "se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun chi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu chi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio chi estas ne por tio, ke--kiel opinias multaj pli novaj projektistoj-- la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu chi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la _lastan_ rolon, char por ili ja tia lingvo estas _malplej_ bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kauzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en chiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al chiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankau chiuj aliaj vortoj de la vortaro, char alie la lingvo estus sovagha, sur chiu pasho estus kunpushigho de elementoj, malkomprenighoj, kaj la konstanta regula richighado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankorau diversaj aliaj kauzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj chi kauzoj, kiel tro specialaj, ni tie chi detale ne parolos. Estos sufiche, se ni nur diros, ke chiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun chi leghon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj char la lingvo Esperanto ghuste per tiu chi legho sin gvidis kaj char che tiu chi legho granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni autoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu au alia vorto oni povus doni pli oportunan formon,--sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion chi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en chiu el ili almenau 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio chi ankorau aldonos, ke ankau la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la autoroj de tiuj projektoj au ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, au simple shanghis la vortojn tute sen ia bezono,--vi facile venos al la konkludo, ke la _efektiva_ nombro da vortoj, al kiuj oni anstatau la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskau nenion povas shanghi kaj en la vortaro oni povus shanghi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la _nova_ lingvo, se ghi iam estus kreita kaj se ghi efektive montrighus kiel lingvo tauga en chiuj rilatoj? Tio chi estus ne nova lingvo, sed nur iom shanghita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukighas nur al tio, chu Esperanto estos akceptita senshanghe en ghia _nuna_ formo, au en ghi estos faritaj iam iaj shanghoj! Sed tiu chi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontrau tio, se _apartaj_ personoj volas shanghi Esperanton lau sia bontrovo; sed se iam autoritata kongreso au akademio decidos fari en la lingvo tiajn au aliajn shanghojn, la esperantistoj akceptos tion chi kun plezuro kaj nenion perdos de tio chi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu au kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj shangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita. La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion _tiom_ perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraue : kiam efektivighos autoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ghia decido havos _forton_ por la mondo, la esperantistoj _mem_ proponos al ghi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ghi chiujn utilajn plibonigojn, se ech por tio chi oni devus shanghi la lingvon ghis plena nerekonebleco; sed char ekzistas nenia eblo antauvidi, chu tiu chi laboro entute sukcesos al la komitato, chu ghi ne dauros senfinan serion da jaroj, chu ghi en konsenteco estos alkondukita al felicha fino kaj chu la finita laboro en la praktiko montrighos tute tauga, sekve kompreneble estus tre malsaghe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ghi pro la problema _estontajho_ rifuzus la faktan kaj en chiuj rilatoj finitan kaj elprovitan _nunajhon_; sekve se ech la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ghi povus decidi nur la jenon : akcepti _dume_ la lingvon Esperanto en ghia nuna forma kaj _paralele_ kun tio chi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu chi lingvo au je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrighus, ke la laborado de la komitato estas feliche alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrighis tute tauga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstatau ghi eniras en la vivon la formo nova. Chiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ech supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankorau ellaborota lingvo, en chia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra _Esperanto_. Sekve resumante chion, kion ni diris de la komenco ghis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj : 1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon; 2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla; 3. La enkonduko de lingvo internacia pli au malpli frue nepre kaj sendube efektivighos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontrau tio chi; 4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta; 5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ghi au estos lasita por chiam en ghia nuna formo, au en ghi estos poste faritaj iaj shanghoj. VIII Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el chio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili shajnas al multaj tiel nomataj "saghaj" kaj "praktikaj" homoj, kiuj jughas pri chio suprajhe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras chion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli au malpli frue _devas_ efektivighi kaj _nepre_ efektivighos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontrau ghi, kiom ajn la saghuloj shercadus pri ghi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga au longa batalado Esperanto pli au malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikighoj internaciaj. Ni konfirmas tion chi kuraghe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti _devas_ kaj ke _alie esti ne povas_. Longan tempon eble ankorau la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankorau chia bubo jhetados sur ilin shtonojn, koton kaj malsaghajn spritajhojn, sed tio, kio devas veni, pli au malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ghisvivos ghis tiu tempo, kiam farighos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanajhoj, sed pli au malpli frue por la maldolcha kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankorau eble ili shajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankorau ilia afero shajnos al la mondo ech mortinta kaj je chiam enterigita--sed tiu chi afero jam neniam mortos, char ghi morti jam _neniam povas_. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post chiu nova silenta tempo, se ghi ech daurus dekon da jaroj, aperos nova revigligho; kiam lacighos unuj batalantoj, aperos pli au malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ghis fine ghi plene atingos sian celon. Ne malghoju tial, Esperantistoj, se nesaghaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankorau tre malmultaj, ne perdu la kuraghon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antau la mondo rapide, sed ankau rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj. Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo _senkonscie_ kaj tial che la plej malgranda rimarko de la kontrauuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, au perdas la kuraghon. Chiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa _logiko_. Tial se oni diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuraghe : "chu la mondo volas au ne volas, ghi pli au malpli frue _devos_ akcepti ghin, char alie esti ne povas". Kiam vi audos "oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia au alia instruita societo au kongreso deziras elekti tian au alian lingvon au krei novan lingvon", respondu kuraghe : "chiuj tiuj chi famoj au entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankau de tutaj societoj ripetighis jam multajn fojojn kaj chiufoje finighadis kaj devis finighadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, char lau la leghoj de la logiko kaj lau la esenco de la afero alie esti _neniel povas_". Se oni diras al vi : "tiu au alia esperantisto au societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan pashon kaj ridindigis au diskreditigis per tio chi vian tutan aferon", tiam respondu : "La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj pashoj povas havi ian influon sur ghian sorton; ech la autoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, char Esperanto jam longe farighis afero pure _publika_". La dua, kio sekvas el chio, kion ni supre diris, estas la sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion chi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio chi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antauvidi, al _kia_ nome lingvo la sorto difinis farighi iam internacia, tiam la afero shanghighas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn : la celo estas tute klara kaj chiu povas sin tiri al ghi. Ne bezonante rigardadi, kion diras au faras aliaj, chiu povas alporti sian shtonon por la kreskanta konstruo. Nenia shtono perdighos. Nenia laboranto tie chi dependas de la alia, chiu povas agadi aparte, en sia sfero, lau siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, chiu societo au kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenau je unu pasho. * * * * * VII POEZIO * * * * * LA ESPERO En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ghi al loko. Ne al glavo sangon soifanta Ghi la homan tiras familion : Al la mond' eterne militanta Ghi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero Kolektighas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj. Sur neutrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne lacighos, Ghis la bela songho de l'homaro Por eterna ben' efektivighos. L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJO Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraghe ni iras. Simile al stelo en nokta chielo, Al ni la direkton ghi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, Char klara kaj rekta kaj tre difinita Ghi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante Ni iru la vojon celitan! Ech guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasho post pasho, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacighas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas,-- Ni semas kaj semas konstante. "Ho, chesu!" mokante la homoj admonas,-- "Ne chesu, ne chesu!" en kor' al ni sonas : "Obstine antauen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos". Se longa sekeco au ventoj subitaj Velkantajn foliojn deshiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freshan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Ghin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine ghi pashas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita! Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante Ni iru la vojon celitan! Ech guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco,-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasho post pasho, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. L. ZAMENHOF. * * * * * AL LA FRATOJ FOrte ni stAru, frAtoj amAtaj, Por nIa sAnkta afEro! NI batalAdu kUne tenATaj Per Unu bEla espEro! Regas ankorau nokto sen luno, La mondo dormas obstine, Sed jam levighos baldau la suno, Por lumi, brili senfine. Veku, ho veku, veku konstante, Ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku, ripetadante, Ghis vi atingos auskulton! Dekon da fojoj vane perdighos La voko via ridata,-- La dekunua alradikighos, Kaj kreskos frukto benata Tre malproksime chiuj ni staras La unu de la alia . . . Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj? Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilagho, Chu ne forflugis kiel bloveto La tuta via kuragho? Chu vi sukcese en via loko Kondukas nian aferon, Au eksilentis jam via voko, Vi lacaj perdis esperon? Iras senhalte via laboro Honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro Neniam malfortighante? Forte ni staru, brave laboru, Kuraghe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru Per ni en tuta la mondo! Ni ghin kondukos ne ripozante, Kaj nin lacigos nenio; Ni ghin traportos, sankte jhurante, Tra l' tuta mondo de Dio! Malfacileco, malrapideco Al ni la vojon ne baros. Sen malhonora malkuragheco Ni kion povos, ni faros. Staras ankorau en la komenco La celo en malproksimo,-- Ni ghin atingos per la potenco De nia forta animo! Ni ghin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni ghin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro. Glora la celo, sankta l'afero, La venko--baldau ghi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ghoje nin benos. Tiam atendas nin rekompenco La plej majesta kaj richa : Nia laboro kaj pacienco La mondon faros felicha! L. ZAMENHOF. * * * * * MIA PENSO Sur la kampo, for de l' mondo Antau nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Shi rakontas kompatante,-- Mia vundo refrapita Min doloras resangante. "Chu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun fraulino ripozanta Post somera promenado! Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan-- La junecon--mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, Vivi ankau mi deziras,-- Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras . . . Se ne plachas al la sorto Mia peno kaj laboro-- Venu tuj al mi la morto, En espero--sen doloro! L. ZAMENHOF. * * * * * HO MIA KOR' Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Chu mi ne venkos en decida hor'! Sufiche! trankvilighu de l' batado, Ho, mia kor'! L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJEVODO (El MICKIEWICZ.) En vespero somera vojevodo kolera Al la hejma kastelo rapidas; Al la lito edzina kun teruro senfina Li alvenas,--neniun li vidas. En doloro brulanta kaj per mano tremanta Sian grizan lipharon li prenis, De la lito foriris, la manikojn retiris Kaj ektondris--kozako alvenis. "Kial, best' abomena, mia pordo ghardena Restas nokte sen hundo, sen gardo? Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan Kaj silente min sekvu, bastardo!" Kun pafil' en la mano al ghardena altano Ili ambau sen bru' alshtelighas. Sur la benka herbajho ia lumas blankajho : En tolajho virino vidighas. Unu manon levinte, la okulojn kovrinte, Per la dua forpushi shi penis Unu viron petantan, surgenue starantan, Kiu nun en la brakoj shin tenis. Kaj en flama fervoro li parolis : "Ho, koro, Chu jam chio por chiam perdita? Ech la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano Chiuj estas jam forachetitaj? Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis,-- Malproksime nun plori mi devas; Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris,-- Kaj li chion por chiam ricevas. Sur la brusto anghela lia kapo malbela En dorloto de nun ripozados, De la roza busheto, de la rugha vangeto, Li chielan felichon suchados. Sur chevalo fidela, en vetero kruela, Mi rapidas al mia anghelo-- Por sopire foriri kaj al vi nur deziri Bonan nokton en lia kastelo . . ." Shi silentas senmove; li komencas denove Sian plendon kun petoj kaj ploro, Ghis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte, Shi defalis al li al la koro. En l'arbajho silente, auskultante atente, Staras ambau gardantoj kovritaj, Ili staras genue, en la manoj senbrue La pafiloj ektremis shargitaj. "Estro"! diris kozako, "ia stranga atako Al mi ligas subite la manon; Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, Kiam tushi mi volis la chanon." --"Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos! Jen saketo kun pulvo : sen vorto Vi preparos, vi pafos, kaj se shin vi ne trafos. Mi edzigos vin mem kun la morto. "Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos,--l'unue De l' amanto diskrevu la koro." La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris En la frunton de . . . lia sinjoro. L. ZAMENHOF. * * * * * LA ROZETO (EL GOETHE.) Knabo vidis--jen rozeto Sur la kampo staras; Bela, juna la floreto . . . Vive kuras la knabeto, Ghojas, miras, flaras. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. Knabo diris : "mi eltiros Belulinon mian"; Floro diris : "vi foriros,-- Per pikiloj mi disshiros Tuj la manon vian". Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. La sovagha knab' ridante La rozeton prenis,-- La floreto batalante Sin defendis pikadante, Sed la sorto venis. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'. L. ZAMENHOF. * * * * * EN NORD' UNU PINO . . . (El HEINE). En nord' unu pino en solo Dormetas sur nuda altajho; Glacia kaj negha tavolo Ghin kovras per tomba tolajho. Ghi songhas, ke palmo gracia, En unu dezert' orienta, Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta. L. ZAMENHOF. * * * * * EN SONGHO . . . (El HEINE). En songho princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro,-- Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro che koro. "De l' patro de l' via la krono Por mi ghi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono-- Vin mem mi deziras, aminda! --"Ne eble!" shi al mi rediras : "En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata!" L. ZAMENHOF. * * * * * LORELEJ' (El HEINE). Ne scias mi, kial subita Malgaj' en la koro naskighis; El tempo jam enterigita Legendo al mi revivighis. Jam malvarmetighas l'aero, La Rejno mallaute babilas, Per oro de l' sun' en vespero La supro de l' monto rebrilas. Plej belan knabinon mi vidas : En ora ornamo brilante Sur supro de l' monto shi sidas, La harojn mistere kombante. La oran kombilon shi movas Kaj kantas tra l' pura aero, Kaj forto mirinda sin trovas En tiu chi kant' de l' vespero. Shipet' iras sur la rivero, Shipisto ektremis de l' kanto, Kaj blinda por chiu danghero Rigardas li al la kantanto. Ha, baldau shipisto la bela Perdighis sub l'akvoturnado; Ghin Lorelej' faris kruela, Per sia mirinda kantado. L. ZAMENHOF. * * * * * KANTO DE STUDENTOJ Ghoju, ghoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco-- Sole tero restas. Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos Kaj rapide chiun prenos, Chiun senkompate. Kie niaj antauuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serchu ilin che l' subuloj-- Kiu ilin vidas? Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Chiu akademiano, Vivu sen doloroj! Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio Vivu chiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankau la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. Mortu, mortu, malgajeco, Mortu la doloro! Mortu chiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! L. ZAMENHOF. * * * * * AL LA REGHO Vivu la regh' al ni, tre longe vivu li! Gardu lin Di'! Justa kaj pia regh',--Dio pro nia pregh' Estu kun li. Forta la regha tron', ver' estas lia kron', Glavo la legh'. Kun amo en la kor', reghas kun granda glor' . . . Vivu la regh'! Brulu, ho sankta flam' de la eterna am' Pro la patruj'! Kaj forte staros ni, chiuj por unu li, Pro la patruj'! Longe, ho, restu vi gloro de la naci', Sur regha segh'! Via plej granda glor' en la popola kor'. Vivu la regh'! L. ZAMENHOF. * * * * * NOKTA KANTO DE SOLDATO (De W. HAUFF). En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole, Eraras for la penso mia Al mia domo familia. Al la standardo fortirita, Ho, kiom estis mi kisita . . . Mi tiam pensis kun malghojo : Mi vidas vin je l' lasta fojo! Ho dormu dolche, karaj miaj! Irante al la litoj viaj, Vi nun per pregho Dion gloras,-- Vi certe ankau min memoras. La horo venis, gard' alia Starighos nun sur loko mia. Mi iras dormi tute laca, Mi vidos vin en songho paca. L. ZAMENHOF. * * * * * KANTO DE L' LIGO (De W. A. MOZART.) Fratoj, manon donu kore Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni! Chion teran forjhetante, Dauru forte kaj konstante Nia bela harmoni'! Al la Dio kantu gloron : La spiriton kaj la koron Kial donis la chiel'? Serchi lumon per vereco, Serchi virton per justeco Estu nia sankta cel'! Homoj en la oriento, Homoj en la okcidento, En la sud' kaj en la nord'! Alte teni homan nomon, Kore ami chiun homon Estu nia liga vort'! L. ZAMENHOF. * * * * * LA KAPELO (El L. UHLAND.) Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, che la fonto, Ghoje kantas pashtisteto. Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento,-- Haltis knabo en kantado Kaj auskultas kun atento. En la tombojn de l' monteto El la valo chiu venos. Ankau vin, ho pashtisteto, Oni iam tien prenos. L. ZAMENHOF. * * * * * LA GAJA MIGRANTO Se donas Di' al vi favoron, Li sendas vin for el la dom', Por montri sian mirlaboron, La belan mondon, al la hom'. De l' montoj riveretoj fluas, Alaudoj kantas super mi, Mi ankau gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni'. Al Dio fidas mi kun ghojo : Li zorgas pri la tuta ter', Li ankau min sur mia vojo Eterne gardos de dangher'. L. ZAMENHOF. * * * * * LA VOJO (De barono B. N. DELVIG.) Tre charme ghi lumis, la suno ravanta, En mia de vivo mateno; En brusto kuragho kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno . . . La kamp' estas largha kaj rekta la vojo . . . "Antauen sen halto kaj timo!" La trio chevala ekkuris kun ghojo Al celo en la malproksimo. "Pru! halt'!" "Kio estas?" "Risorto rompighis." "Antauen! malhelpo ne granda!" Denove nun la veturil' ekrulighis, Saltante sur vojo rubanda. Jen marcho subite! Denove ni haltis . . . Tagmezo jam . . . Kia chagreno! La veturigist' kun murmuro desaltis, Mi pelas kun lauta malbeno. Tri horojn ni tie sen helpo batalas, Ghis fine ni kun malfacilo Elrampas. Subite--la suno jam falas-- Jen kavo kaj nova barilo! . . . "Returne! kredeble tro dekstren ni iras!" Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras Ripozon sub ia tegmento . . . Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . . Nur tomboj . . . silenta malghojo . . . La veturigist' al mi montras kaj ridas : "Ni venis! Finita la vojo!" "La Tempo" sin nomas la veturigisto; Sur voj' malfacila, facila, Li chiujn alportas, fidela servisto, Al fina ripozo trankvila. L. ZAMENHOF. * * * * * NOKT' EN LA KORO (El BYRON.) Nokt' en la koro . . . la harpo kushas . . . Vi tuj ekkantu, kantisto! Se vi la kordojn de l' harpo tushas, Vi miron faras, artisto. Se kor' ankorau havas esperon, Per kanto ghi revekighos; Se la okulo kashis larmeron, Denove ghi eklarmighos. Kant' via tondru mondan doloron! La gajon mi ne komprenos . . . Vi min plorigu, movu la koron, Au mia brust' ne eltenos. Ghi de suferoj longe manghighis, Silentan premis la cheno! . . . La tempo venis . . . ghi jam plenighis Kiel vazet' de veneno. LEO BELMONT. * * * * * AL BRUSTO, AL MIA . . . (El HEINE.) Al brusto, al mia--ha, ghi min doloras, Almetu maneton, amata knabino! Vi audas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cherkon konstruas sen fino! Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro. Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. LEO BELMONT. * * * * * PRINTEMPO Printempo venas! Vivon donas Al chio belulina veno : Varmege suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizaghon belan kun rideto Al chiuj montras; jam de l' montoj Kun bruo fluas rivereto Kaj detruataj estas pontoj. Denove chio revivighas, Kantadas venon de printempo . . . Por mi nur dauras, ne finighas Malbona, malvarmega tempo! Por mi ne estas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas . . . Nur mallumo, Mallumo sola kaj . . . chagreno! V. DEVJATNIN. * * * * * SHIPETO Malgranda shipeto Kun blanka veleto Naghadas trankvile sur maro . . . Sed venis ventego, Farighis ondego-- Pereas shipet' sub akvaro! Kaj homo mizera Kun kredo sincera Vivadas trankvile en mondo; Sed kredo forblovis, Ondego sin movis, Kaj homo pereas sub ondo. V. DEVJATNIN. * * * * * SCIURO KAJ PAPAGO Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado. Kaj jen al papago ghi diris fiere : "Mi vin, mizerulo, bedauras sincere : Kun kora doloro eterne mi vidas, Ke tute senmove sur ringo vi sidas! Rigardu : jen chiam mi kuras pli alte Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ." Papago rigardis sciuron kun moko Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta, Sed bone kurante, sur unu nur loko Vi restas, mizera besteto nesperta." V. DEVJATNIN. * * * * * ANGHELO (El LERMONTOV.) En mezo de nokto, en blua chielo, Traflugis kaj kantis plej bela anghelo. Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado Atentis kun ghojo je l' sankta kantado. Li kantis felichajn, neniam pekantajn Spiritojn, kun Di' en chielo loghantajn; Li kantis pri Patro chiela kaj tera-- Kaj lia laudado ne estis malvera. Animon tre junan en brakoj li tenis; En mondo malgaja naskighi ghi venis. Kaj sono de l' kanto en juna animo Restadis sen vort', sed kun viva estimo. Tre longe en mondo ghi estis premata, Je revo mirinda pri Di' plenigata! Kaj shanghi la kanton de l' sankta sincero Ne povis por ghi chiuj kantoj de l' tero. V. DEVJATNIN. * * * * * HUSARO (El POSHKIN.) Chevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris : "min diablo igis En loko loghi malbonega! Ni chiam tie chi restadas En turka kvazau batalado : Nur solan supon ni manghadas Kaj ech ne pensas pri drinkado. Kaj mastro tie chi malbona, Malbonan havas li edzinon. . . . Nek via skurgh', nek vorto bona Admonas tie chi virinon! Jen urbo Kiev! Lando kia! En bushon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo chia, Kaj kiaj tie virinetoj! . . . Ne estas ech domagh', je Dio, Sin mem pro ili pereigi! Malbone estas nur per tio . . ." --Per kio? volu min sciigi!-- Kaj li komencis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi--spertulo. Auskultu : regimento nia Che Dnepro largha enlokighis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon shia edz' forighis. Kun shi mi baldau amikighis; Ni vivis pace, tute bone. Al mi Mario humilighis, Ne diris vorton ech malbone. Se mi malsobra estis tute, Shi mem min zorge kushigadis; Shi chiam tute sendispute Je chio tuj mem konsentadis. Felichan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble,-- Sed jen subite jhaluzigis Min io,--mem diabl' kredeble. Mi pensis : kial baptanino Sin levas nokte? kion volas? Tre juna estas shi virino, Kaj tial eble shi petolas! . . . Mi observadi shin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto). Kaj vidas mi : shi forrampetis, De forno prenis shi karbeton, Min tre facile pripalpetis, Disblovis apud forn' fajreton; Shi ekbruligis kandeleton, Kun ghi angulon shi forighis, De tie prenis boteleton, Sur balailon shi sidighis; Shi senvestighis kaj, sorbinte El boteleto, shi tra tubo, Sur balailo sidighinte, Tuj malaperis, kvazau nubo. --Shi eble estas sorchistino,-- Mi pensis kaj de forn' rapidas, Por vidi sorchon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas; Mi flaris : ia acidajho. . . . Mi plankon shprucis el botelo : Forflugis--kia mirindajho!-- Kaj forna forko kaj sitelo! Sub benko katon mi ekvidis, Sur ghin mi shprucis el botelo : Ghi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo. Sur chion shprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia,-- Kaj chio : tablo, benko, pato Forflugis unu post alia. Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restajhon . . . Chu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo : Mi flugas,--kien? mem ne scias, Kun forto tranchas nur aeron, Al steloj mi : "pli dekstren" krias. . . . Kaj jen ekfalis mi sur teron, Jen mont'. Sur ghi kaldronoj bolas, Kaj oni faras ian ludon. Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon. Mi krachis. . . . Flugas jen Mario : "For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formanghos! . . ."--Kio?! Nu, mi ne estas timemulo! Min ne timigu! Kie vojo Al hejmo estas?--"Jen sidighu Sur fornan feron,--kun malghojo Respondas shi,--kaj tuj forighu!" Vi volas, ke husar' sidighu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne frenezighu, Ne estu ja malsaghulino! . . . Chevalon! "Prenu, malsaghulo!" Shi efektive diris veron : Jen antau mi cheval'-bravulo Per hufo forte batas teron. Sidighas mi kun brava vido Sur ghin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido-- Kaj tuj al forno ni alvenas. Kaj jen mi tion saman vidas . . . Chevalo tute jam forestis, Kaj mi sur benko rajde sidas . . . Jen kia strang'-okazo estis!" Kaj li daurigis plibonigi Lipharon. "Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi spertulo." V. DEVJATNIN. * * * * * INFANO DE ZORGO (El HERDER.) Finighis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla farighis. Sub ombra cipreso, che lago Diino de Zorgo sidighis. El rugha argilo Diino Malgaje figuron skulptadis,-- Kaj luno, de nokto reghino, De blua chiel' rigardadis. Kaj Zeuso al bela Diino Parolis kun dia favoro : "Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro." "Ho, Zeuso!" Diino rediras : "Alportu vi al mi plezuron! Nur solan sen fin' mi deziras : Vivigu vi mian figuron!" --Volonte mi vin kontentigos : Vivighas figuro jam via! . . . Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne li mia.-- "Ho, ne!" al li Zorgo parolas : Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi lin cedi ne volas, Char lin mi por mi preparadis! Por mi lin restigu! Korege, Sed vane shi Zeuson admonis. --Ho, ne! mi lin amas varmege, Al li char animon mi donis!-- "Por kio disputon vi tenas?" Subite la Tero ekdiras : "Al mi li sen dub' apartenas, Char tera en teron foriras!" Kaj dioj disputis senfine, Char cedi neniu deziris Figuron argilan,--sed fine Al Kron' ili chiuj ekiris. "Nu, char reciproke ne volas Figuron vi tiun chi cedi," Grizhara Saturn' ekparolas : "Vi kune lin povas posedi. Auskultu do, dioj : nur kiam Li mortos, anim' apartenos Al Zeuso potenca,--kaj tiam Jam Ter' lian korpon alprenos. Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Posedu lin ghis lia morto!. . . ." Mi pensas, ke tia difino Similas je homa la sorto? V. DEVJATNIN. * * * * * ESPERO (El SCHILLER.) Tre multe homar' kun espero en koro Pri vivo estonta parolas, Kaj chiam al celo felicha kaj ora Aliri plej baldau ghi volas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,-- Sed homo esperon senchese adoras. Espero kun li sen-aparte vivadas; Ghi knabon dorlotas, junulon Per sorcha radio ghi gaje logadas, Konsolas che tomb' maljunulon : Li tre lacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolcha espero. Ho, ne! ghi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsaghaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper' plenumita. Kaj tiu chi sento chu estas kapabla Nin trompi en nia revajho agrabla? V. DEVJATNIN. * * * * * GARANTIO (El SCHILLER.) Damon' unu fojon mallaute trairis Kun akra tranchilo sub bask' al tirano-- Al Dionizio,--sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?" --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .-- "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!" --Jam longe mi estas al mort' pretigita, Kaj, kredu, ne diros mi ech unu vorton Pro mia pardono, char havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono,--ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,-- Che vi do mi povas amikon restigi.-- Kruele ekbrulis tirana rigardo, Kaj diris li post la silento momenta : "Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed tamen memoru vi tion, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagoj,--kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos." Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras : "tiran' min aljughis krucumi, Char volis mi sanktan promeson plenumi . . . Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, Por fraton edzigi . . ." kaj li chirkauprenis Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo, Vi por garantio che malbonegulo!" Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . Damono edzighon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj chiam pri sia amiko pensante . . . Subite tre forta ventego farighis, Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego,-- Kaj jen riveretoj de mont' ekrulighis, Riveron plenigis, kaj ghi ekondighis . . . Damono al ponto rapidas de monto Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas shipeton : Sed vane,--neniu char kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero . . . Kaj baldau rivero jam aliformighis : Ghi tute je maro simila farighis. Kaj jen lian koron plenigis doloro, Li ploras, antauen li manojn etendas, Kaj preghon varmegan al Zeuso li sendas : "Kompatu!" li petas kun granda fervoro-- "Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!" Sed vane kompaton de Zeuso li petas : Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne chesighas. Sed chiam plifortaj, teruraj farighas,-- Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas De si sian veston, kuraghe sin jhetas En bruan riveron kaj naghas, tranchante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante. Kaj jen li sur bordo jam estas,--elshiris Sin tute el brakoj teruraj de morto, Kun granda dankem' al favoro de sorto, Rapidas li plu . . . Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono,--kaj ili malpace Chirkauas lin tute, rigardas minace. "Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : Ankorau ne scias, friponoj, vi tion, Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! Sed vivo--ne mia!" Kaj tuj li aliris Al ili, bastonon de unu elshiris, Per ghi li eksvingis, kaj tri li mortigis, Aliajn do chiujn facile forigis. Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton; Kun granda teruro atendis li morton,-- Kaj preghis li Zeuson : "vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn,--chu tie chi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ." Subite li audas, kvazau murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero! Rapide sin turnas al ghi kun espero Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas. Al ghi superforte li tuj alvagetas, Soifon brulegan kun ghoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en ghi li freshigas. Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kushighas sur tero : Tre baldau jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono do ilin en voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono auskultas Kaj audas : "lin oni jam nun ekzekutas!" Tumulto piedojn al li flugiligas, En lia animo--senfinaj teruroj. . . . Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas : Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas Ankorau pli pashojn,--kaj vidas--en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato. --Revenu, char chio jam estas finita!-- Li diris malgaje : en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis sen fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio.-- "Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon,--mi devas min ankau mortigi : Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!" Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti . . . Kun forto trashiras Amason popolan Damono kaj diras : "Mi morton deziris de Dionizio,-- Mi estas krimulo, li--nur garantio ! En granda mirego popol' silentighis. . . . En ghojo amikoj sin tuj chirkauprenas Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas, Sed larmoj el chiuj okuloj rulighis. . . . Minaca tirano pri chio sciighis; Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras. Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras : "Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! Mi estas ankorau por amo kapabla, Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ." V. DEVJATNIN. * * * * * MIA MIZERO (Litva popola kanto.) Mia mizero, mia mizero! Chu mi vin finos iam suferi? Kiam mi iris je l' granda vojo, Mia mizero min akompanis. Sed jen alrajdas cento da fratoj, Kvarcent piedoj estas chevalaj. Fratoj! Vi batu mian mizeron Per la piedoj de la chevaloj Kaj per brilantaj viaj glavetoj. La junaj fratoj longe ghin batis, Sed la mizero nenion limas, Mia mizero nenion timas, Kreskas, vastighas kaj pligrandighas. Mia mizero nenion timas, Elmetas verdajn foliojn, branchojn. Mia mizero tiam finighos, Kiam mi venos al la patrino. Mia patrino loghas monteton, Altan monteton, novan cherketon. A. DOMBROWSKI. * * * * * NOVA KANTO Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitajh' la plej mirinda, Vere estas ghi laudinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj, Pli ol tondro de bataloj, Pli ol dolchaj najtingaloj, Pli ol belaj aktorinoj, Pli ol fajfoj de mashinoj, Pli ol oro la plej brila, Pli ol gloro senutila, Pli ol chiu, pli ol chio, Krom la amo kaj la Dio. Dum venonta la centjaro, Sciu esperantistaro, En Europo, Ameriko, En Azio kaj Afriko, Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados, Sur la strato, en vagono, En hotelo, en salono Kaj ech en privata domo : Ghin parolos chiu homo : Laboristo, profesoro, Kaj jughisto, kaj doktoro, Kaj hebreo, kaj kristano, Kaj litovo kaj japano,-- Kaj pereos la plendato : "Mi vin ne komprenas, frato". Por ke venu tiu horo-- Kune fratoj, al laboro! Jen per kanto, jen per vorto, Jen agante ghis la morto, Servu ni al la afero, La plej bela sur la tero, Gardu ghin de la forgeso Per parolo en la preso; Iru kiel apostoloj Ghin prediki por popoloj, Kaj eksonu nia voko Sur la ter' en chiu loko, En vilaghoj, en urbetoj, En lernejoj, en gazetoj, Kaj servantajn al la vero Nin fortigu la Espero. A. DOMBROWSKI. * * * * * LA MALLIBERULO (Litva popola kanto.) Ho, en la verda, verda arbaro Estas malluma malliberejo. Kaj en tiu malliberejo Oni enshlosis junan frateton. Tie li povas neniam scii, Chu venis vintro au la printempo, Neniam vidi la brilan sunon, Nek levighantan, nek subirantan. Mi metus oran ringon al muro, Eble mi farus tie fenestron, Eble mi farus tie fenestron, Por ke la frato ekvidu sunon. Mi metus pecon da blanka negho, Por ke li sciu la frostan vintron; Mi metus freshajn florojn al muro, Por lin sciigi pri la somero. A. DOMBROWSKI. * * * * * LA TURO BABILONA Kial vi, patroj, en Babilono Konstrui turon komencis Kaj tre fiere ankau je l' trono Chiela regi intencis? Chu jam senfina, vasta la tero Al vi ne estis sufiche? Vi ja trankvile kaj sen danghero Chirkaue vivis feliche. Kien sin turnis viaj okuloj, Havante lingvon komunan, Trovis loghejon vi, antauuloj, Bonegan kaj oportunan! Jen al vi plachis monto, jen valo, Trankvila en Sinorujo,-- Chie potenco via egala Kaj chie via patrujo. Kial deziris vi do subite De l' val' suriri chielon? Vi per argilo, brikoj malsprite Atingi pensis la celon? Sed entrepreno via, ho, vana, Senfrukta restis je l' fino; Tuj ghin detruis Dia la mano, Kondukis vin al ruino. Dum la konstruon vi diligente Plialten levi rapidis, Jen vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis! Nun jam pri kio unu parolas, Komprenas dua nenion, Kaj ne sciante, kion li volas, Al li venigas alion : Unu por l'alta granda konstruo Necese brikon bezonas,-- Ne komprenante lin, jen la dua Argilon tuj al li donas. Tuj malkonsento, poste batalo Farighis inter la rondo; Tuta l'homaro iris de l' valo Diversajn landojn de l' mondo. Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio, Regas ankorau inter homaroj Malamo, senharmonio. Vere la patroj kontrau la Dio Multege tiam fieris; Kial ghis nun por peko ilia Senkulpaj idoj suferis? Sed ni esperas baldau refondon De l' lingvo chiunacia, Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet' Zefania. Ghoje l'espero nin jam karesas, Proksiman celon montrante; L'internacia lingvo progresas, Amikojn chie trovante. Novajn amikojn voku, amikoj, La voko vana ne estos! Floras jam flor', ne solo radikoj, Je l' frukto baldau ni festos. M. GOLDBERG. * * * * * NOVA DIO (De S. FRUG.) I Jam plena estas la festeno De bril', sonoro, bru', soleno En la palac' de faraono; En vic' pentrinda antau vastaj Trapezaj tabloj sidas gastoj Konvene, en mez' de salono. De l' tron' antikva la apogoj-- La sagheguloj, astrologoj, En silk' brodita envestitaj-- La militestroj, generaloj, Armitaj kun hakiloj shtalaj, Per ringoj oraj ornamitaj. Sin de kolono ghis kolono Etendas kiel tend' visono Tre multekosta, multkolora; Kaj de fumilo origita Chirkaue estas disvershita La timiano bonodora. Al flut', liutoj, barbitonoj Per rapidegaj belegsonoj Bruega la tintil' ripetas; Kaj peza la amfor' konsolas Rigardon, koron vekas, bolas Kaj mughas, kaj fajrerojn jhetas. Atentas faraon' sonoron De l' himnoj kaj gracian hhoron. Senlima l'ordonanto estas Je la rigardo luma, klara; Ghi estas fest' neordinara : Nomtagon sian li nun festas. De subpotencaj al li princoj Donacojn oni el provincoj Al li alportas multekostajn-- Smeraldojn, perlojn kaj armajhojn, Tapishojn, vazojn kaj teksajhojn, Arghenton, elefantajn ostojn. La gastoj richajn la donacojn, Envenigitajn la palacojn, Rigardas kun mireg' kaj ravo . . . Tuj, defleksinte pordkovrilon, Tremante, en salonon brilan Eniris brunvizagha sklavo : "Auskultu regh',--la sklavo diris-- Mirindaj viroj du aliris Al la pordegoj de la korto . . . Traflugis preter la gardantoj De la kortego, maldormantaj, Tuj nevidate kaj sen vorto. Vidante l'mirajn du personojn, L'ibisoj flugis for . . . Leonojn De l' chen' mi lasis--senkuraghaj, Per la kolharoj balainte La polvon, kapon mallevinte, La besto-reghoj la sovaghaj Timeme iris, proksimighis Al ili pash' post pash', starighis De l' flankoj sur la piedegoj; Netera gardas ilin forto, Malkovras vojon ech sen vorto Al reghaj tiuj chi pordegoj Sonor', paroloj eksilentas, La gastoj kun mireg' atentas . . . "Sed,--krias laute l'ordonanto,-- De kie venas tiuj viroj? Chu portas ili krom' la miroj Donacon indan por reganto?" --Reganto granda,--sklavo diras,-- Per forto de la dioj spiras Iliaj la vizaghoj brilaj . . . Ne finis sklavo,--jen subite En la salonon nepetite Eniris du de Amram filoj. La gastoj vidas, antau l' trono Jen staras Mozes, Aarono Sur la tapish' purpura, richa-- En simplaj kaj malrichaj vestoj; Severvizaghaj kaj majestaj Kun bastoneg' en man' malricha. II Regh', rigardinte tre severe La novajn gastojn, nun fiere Demandis : "Kiu vi? al festoj De l' granda regho aranghitaj Kial do venis vi vestitaj En tiaj malrichegaj vestoj? Al vi malbona fort', magio Malfermis pordon . . . Sed do kio! Mi kun kontent' en la palacon Akceptas chiam gastojn tiajn; Se indos sorch' atenton nian, Ricevos richan vi donacon." La kapon alten eklevinte, Al Di' humile klinighinte, Al regh' respondis Aarono : Sorchistoj estas ni neniaj, Ne gardas fortoj nin magiaj . . . Auskultu do, ho faraono! Ni ne el regha familio : Ni estas filoj de nacio, Per kies manoj humilegaj Farighis luksaj viaj landoj, En vic' majesta turoj grandaj Kaj fortikajhoj kaj kortegoj. Per kies diligent' kaj peno Ekfloris tiu kamp', ghardeno, Nun de dolchajho plenigita . . . Sed jam sufiche ni suferas! Centjara la labor' esperas Jam esti nun rekompencita! La Di' de l' dioj kaj Reganto, La sola Di', ne shanghighanta, Alsendis nin al via trono. Lia Spirit' en ni sin trovas : Ghi niajn lipojn, bushon movas . . . Atentu Lin, ho faraono : "Jehov' . . ."--"Jehov'? mi lin ne scias,"-- Al Aarono laute krias Fiera faraon' kun rido :-- Al mi di' de Moav', Edomo-- Konataj estas, sed la nomo Jehovo--kiu estas li do? El malproksima land' kaj limo Popoloj chiuj por estimo Elsendis ja al mi senditojn, Saghulojn kaj arhhitektistojn, Kaj astrologojn kaj maristojn Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn. Kun lauda kant' palacon mian, Kiel preghejon sanktan, dian, Eniris chiuj humilege, Al faraon' donacon sian, Kiel oferon sanktan, pian, Sur sojlon metis respektege. Kiel malricha devas esti Di' via nova, se, krom vesti Vin pastrovestojn disshiritajn, Ne povis li de malpotenco Jam per alia rekompenco Vin rekompenci elektitajn. La di' de l' sklavoj malfelichaj, Shtonistoj tiuj chi malrichaj, La sovaghuloj kaj sen scioj, De la nudajh', mallumo blinda, Ho, kiu estas di' ridinda, La regh' de l' reghoj, di' de l' dioj? Kaj che la tabloj kun bruego, Ektondris laute nunridego; Kaj la komuna rida krio Rulighis ehhe, laute bruis La murojn de l' palaco skuis : Kiu li estas, nova dio? Kiu li estas? . . . Tagoj venis,-- Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis La Dion Novan Egiptanoj; Sed per turmentoj, malagrabloj De la dezert' en brulaj sabloj, En profundajh' de l' oceanoj. Jam pri la Granda Dio Nova, Regant' de l' mondo, Chiopova, De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis; Kaj kun tondrego kaj ventegoj Inter granitaj la shtonegoj De l' maro ond' kantante fluis . . . Kaj resonante al la kanto De l' mar' senfunda kaj bruanta Kun sankta mirsciig' konsola Per triumfega kri : "Libero!" Eksonis laute sur la tero Renaskighanta la popolo . . . M. GOLDBERG. * * * * * CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO (El KRYLOV.) Se inter kolegoj jam en la komenco En ia afero malestas konsento, Senfrukta restados ilia intenco, Anstatau afero nur estos turmento. Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko, Por sharghon transporti de loko al loko, Triope al veturigil' enjungighis Kaj tre diligente de l' loko tirighis. Sed malgrau ilia grandega fervoro Nenion alportis ilia laboro. Ekstreme facile ghi estus por trio, Se ili laborus nur en harmonio; Sed al la chielo la cigno sin tiras, La kankro obstine returne foriras, L'ezoko al akvo la sharghon kunshiras. Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, Mi certe kaj tute ne povus klarigi,-- Sed la veturilo ech pashon ne faris, Ankorau ghi staras nun, kie ghi staris. M. GOLDBERG. * * * * * TRI BUDRYS'OJ (El MICKIEWICZ.) Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, Sur la korton alvokas tri filojn : "Iru tuj en la stalojn, selu bone chevalojn, Kaj akrigu la glavojn, jhetilojn. Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn : Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon Kaj princ' Kejstut atakos Teutonojn. Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila bona vorto konsila : Tri vi estas, tri vojojn vi prenu. Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi Kontrau Novgrod post Ilmen kushanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, En amasoj la rublo sonanta. Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali : Pereadu Krucistoj-hundfratoj! Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, Briliantoj en pastraj ornatoj. Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, Nur malrichan akiron li trovos; Tie inda nur havo : bona shildo kaj glavo, Kaj Polinon kunpreni li povos. Super chiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! Gajaj, kiel la junaj katetoj; Blanka, roza la vango, kvazau lakto kaj sango, La okuloj--brilantaj steletoj. El Poluj' mi junagha, batalanto kuragha, Antau jaroj alportis edzinon . . . Jam ne batas la koro--kun malghojo, doloro Rememoras mi vian patrinon." Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; La armitajn forportis chevaloj. Autun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; Eble falis en sangaj bataloj . . . Per la negho kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko objekto tre granda. "Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo?" --"Ne, patreto, filino Pollanda!" Per la negho kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko akiro tre granda. "El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! --"Bofilino, patreto, Pollanda!" Per la negho kovrita, tria viro armita, Ion grandan li kashas sub vesto : Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis Por la tria edzigha la festo. A. GRABOWSKI. * * * * * REVAJHO (De P. DALMAN.) Sur la valo negha vento Blovas chiam pli; Fajro sur kameno mia Krakas chirkau mi. Che l' kamen' el pipo ringe,-- Fumon lasas mi . . . Chiuj remomoroj miaj Flugas for kun ghi. Kie estas la esperoj, La junec' de or'? Kiel vento la blovanta, Ili flugis for! Vent' sen celo, mi sen celo Kun vi, fumo, tri . . . Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni! A. GRABOWSKI. * * * * * EXCELSIOR (El LONGFELLOW.) La nokto rapide la ombrojn delasis, Tra Alpa vilagho junulo trapasis, Tra negho, glacio standardon portanta Kun tia devizo mirinde sonanta : Excelsior! La frunto malgaja, okulo junula Simila al glavo, flamanta kaj brula; Kaj kiel tre klara trumpeto arghenta, La vort' stranga sonis tra nokto silenta : Excelsior! Li vidis, en loghoj felichaj, tre charme Jen brulis la fajro lumante kaj varme; En supr' glaciajhoj minace shin trenis; El lipoj junulaj sopiro elvenis : Excelsior! "Ne provu la pason!" maljuna hom' diris, En supro sin nigra ventego kuntiris, Profunda la akvo, shiranta la ondo !" Kaj laute eksonis la klara respondo : Excelsior! "Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' laco Sur tiu chi brusto ripozu en paco!" Larm' staris en blua okulo brilante, Sed tamen respondis junul' sopirante : Excelsior! "Ho! gardu vin antau branch' velka de l' pino, Ho! gardu vin antau terura lavino!" Lin laste por nokto salutis pasanto; El alte rediris la malaperanto : Excelsior! Kun al la chielo levita rigardo La piaj monahhoj de l' Sankta Bernhardo En frua mateno la preghojn murmuris, Kaj krio skuanta l'aeron trakuris : Excelsior! Migranto, duone en negho fosita, De l' hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankorau en mano glacia Standardon kun stranga devizo jen tia : Excelsior! Kaj en duonlumo la griza, malvarma, Li kushis senviva, sed bela kaj charma, Kaj de malproksime, el klara chielo, Defalis la vocho per falo de stelo : Excelsior! A. GRABOWSKI. * * * * * LA PLUVA TAGO (El LONGFELLOW.) La tago malvarma, malgaja, sensuna; Ne haltas la ventoj kaj pluvo autuna; Vinujo je l' muro putranta sin tenas, Sed chiu ekblovo foliojn deprenas, Kaj la tago--malvarma, sensuna. Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna : Ne haltas la ventoj kaj pluvo autuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj--malvarmaj, sensunaj. Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias--atendu! Ne sola vi tiel kun sorto batalas, En vivon de chiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj--malvarmaj, sensunaj. A. GRABOWSKI. * * * * * LA SAGO KAJ LA KANTO (El LONGFELLOW.) Mi pafis sagon en la aeron, Ne scias, kie ghi falis teron; La forfluganta tiel rapidis, Ke mi la kuron tute ne vidis. Mi spiris kanton en la aeron, Ne scias, kie ghi falis teron! Ech la plej bona akrevidanto Ne povas sekvi flugon de l' kanto. Mi longe poste, unu tagon, En kverko trovis la tutan sagon; La tutan kanton kun la muziko Mi trovis en la kor' de amiko. A. GRABOWSKI. * * * * * SONORILOJ DE VESPERO (El T. MOORE.) Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, Pri la domo de gepatroj, pri la dolcha kora ghojo, Kiam mi ilian sonon audis je la lasta fojo! Longe, longe jam forpasis tiuj de l' ghojeco horoj! Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. En la tomboj ili loghas post la ghojo kaj sufero : Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero! Ankau kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, Dum kun kanto novaj bardoj pashos jam sur nia tero Kaj vin audos kaj vin laudos, sonoriloj de vespero! A. GRABOWSKI. * * * * * MI RAKONTIS (El VEJNBERG.) Mi rakontis al maro senborda Pri la grandaj turmentoj en koro,-- Kaj per bruo mallauta de l'ondoj Ghi respondis al mi kun favoro. Mi rakontis al vento rapida, Ke ne povas mi spiri libere,-- Kaj el landoj ghi iaj mirindaj Al mi portis tuj freshon aere. Mi rakontis al verda arbaro De la vivo malgaja dolorojn,-- Kaj en ombro ghi tuj min dormigis, Shancelante foliojn kaj florojn. Mi rakontis al suno varmega, Ke mi vidas nur tagojn malklarajn,-- Varmigantajn kaj lumajn radiojn Ghi tuj sendis al mi malavarajn. Mi rakontis al homo-kunfrato Pri la vivo senghoja,--kaj li, Iel strange movinte la shultrojn, Tre rapide foriris de mi. E. HALLER. * * * * * MI ELIRAS (El LERMONTOV.) Mi eliras unu al vojeto; Shtonoj brilas tra la nebuleto, Nokt' trankvila, step' auskultas Dion, Steloj inter si parolas ion. En chiel' solene kaj tre bele, Tero dormas en bluaj' radia. . . . Kio do doloras min kruele? Chu atendo au bedauro ia? Ne bedauras mi pli pasintajhon, Ghojon ne esperas jam en kor' mi; Serchas liberecon mi, pacajhon, Volus forgesighi mi, ekdormi. . . . Ne per tiu dormo de l' mortinto! Tiel nur mi estu ekdorminta, Ke en brust' la viva fort' movighu, Ke spirante mia brust' levighu; Ke l' orelojn chiam karesante, Dolcha kanto sonu sur la cherko; Ke klinighu, chiam verdestante, Kaj sur mi bruadu ombra kverko. G. JANOWSKI. * * * * * AUTUNO Autuno nebula! Arbar' nudighanta Kun vento bruegas, ghi shajnas ploranta Pri charma printempo, pri bela somero . . . Kovrighas per koto de pluvo la tero ; Bluajho chiela enua nubighas, Kaj suno de l'tero en nuboj kashighas : La kampoj senhomaj en sola silento, En ili flugadas kaj ploras nur vento! D. JEGOROV. * * * * * KUSHAS SOMERO. (El HEINE.) Kushas somero la varma Sur via rozeta vangeto, Kushas la vintro malvarma En via malgranda koreto. Tio chi baldau sin shanghos, Ho, mia kara trezoro! Vintro sin trovos sur vangoj, Somero la varma en koro! T. de KANALOSHSHY-LEFLER. * * * * * FILINO DE IFTAH Fajfegas jhetiloj kaj sonas la glavoj Kaj brilas kaj frapas ponardoj. Sed vane lacighas herooj la bravaj : Pereas Jehovaj standardoj, Kaj la Amonanoj la sangoavidaj Triumfe rapidas al l' Izraelidoj. Ben-Jair mortighas kun shtono en brusto, Kaj Gilad dronighas en sango, La kapo de Mahhir, nomita "la justa", Surstaras sur pinto de stango, Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo Ekkushis sur kampo sen vivo, sen movo. Ho ve, ho malghojo! La ondoj Jordanaj Elmetos ghemegojn sovaghajn, Ploregos patrinoj pri siaj infanoj, Disgratos al si la vizaghojn, Elshiros la harojn, per cindro la griza Ekshutos la kapojn che l' nigra avizo. Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon De la elektita popolo, Li vane penegas bravigi l' animon De viroj per lauta parolo, Kaj jen li ekpreghas kun malpacienco Al Dio Jehovo, la Suprepotenca. "Ekaudu, Jehovo, ekaudu la sklavon, Preghantan al Vi kun doloroj! Mi hejme en Micpo posedas richhavon, Aregon da grandaj trezoroj, Mi havas amikojn, mi havas sklavaron, Kaj multon alian, al koro tre karan. "Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn El la Egiptujo-fremdlando; Se Vi liberigos nun ree la sklavojn De l' nuna mizero multgranda, Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio, L'unuavidoton oferos kun pio. "Kaj kio ajn estos l'unuavidoto, Objekto au homo amata, Ghi estos al Dio brulig-oferota Al Vi, ho Jehovo kompata!" Kaj jen, elmetante kriegojn sovaghajn, Li ree ekscitas la virojn kuraghajn. Fajfegas jhetiloj kaj frapas ponardoj, Resonas ekghemo kaj krio, Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj Forkuras de l' idoj de Dio, Sed la forkurantajn postflugas rapide La Izraelidoj kaj hakas avide. Kaj de Aroero ghis urbo Minito Kaj poste ghis Avel-Kerumo Triumfas Izrael en sanga milito Per glavo, per fajro kaj fumo, Venkataj pereas sub domoruinoj, Sklavighas bestaroj, infanoj, virinoj. Kaj plene sharghitaj per richaj akiroj Reiras herooj kantantaj, Al kantoj iliaj alighas sopiroj De la ekkaptitoj plorantaj, Kaj ghemas virinoj lacegaj kaj palaj, Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj. Sed jen apudighas jam Micpo la kara, Kaj Iftah rigardas sen cheso : Li devas ekvidi por dia altaro Oferon lau sia promeso. Kaj li rigardadas sen laco-enuo : "Nu, kio do venos al mi la unua?" Jen el malproksimo eksonas tintiloj, Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj. Junuloj, fraulinoj per pashoj facilaj Ghojdancas en vicoj senordaj Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas, Kaj al la venkintoj gracie aldancas. De pleja proksimo al la triumfanoj Sin movas fraulino junagha. Shi batas tintilon per siaj blank-manoj, Kun flamo en bela vizagho; La harojn serpentajn la vento disblovas, Shin forto interna antauen almovas. Shi dancas, shi tintas, shi kantas kun ghojo : "Alvenas la gloraj venkintoj, Ke estu facila por ili la vojo, Sonegu la gloron per tintoj!" Shi dancas, movata de l' kora kontento, Nenion anoncas al shi l' antausento. Kaj Iftah rigardas al sia ofero, Al sia unuavidato. . . . Subite . . . ho, tio chi estas ne vero. . . . Shi estas--_filino l' amata!_ La sola filino! Jehovo chiela! Ho, kia malico de l' sorto kruela! Kaj Iftah ghemegas, disshiras la veston Kaj cindron sur kapon surshutas, Kaj inter la viroj, volantaj ghojfeston, Li vortojn terurajn balbutas. . . . Kaj chio mutighas. En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj. "Ne ploru, ho patro, chesigu la ghemon Kaj estu do viro ghis fino. Vi faris promeson ne malsingardeman, Char kion signifas fraulino Kompare je miloj da viroj, savitaj Per la heroajhoj, de Dio donitaj? "Vi faris promeson glorindan, char savo De miloj per unu ofero Eterne estados farajho multbrava, Belega, mirinda afero, Kaj timos nacioj la Izraelanojn, Char ili ne shparas ech proprajn infanojn. "Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton, Sciigu l' amatan popolon, Ke ghoje mi prenas nun tiun chi sorton, Ke mi ne bezonas konsolon. Multegaj fraulinoj ekzistas, mi scias, Che ni, kiuj mian mortighon envias. "Nur unu malghojo min pikas en koro-- Ke vi nun izola ekrestos, Ke en maljuneca kruela doloro Che vi parenculo malestos, Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, Al vi li ne kombos la harojn arghentajn. "Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo De Iftah en chiu nacio, Sed Iftah ekmortos, kun li--lia domo : Mi iras senfrukta al Dio. Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, Konsoloj el busho parenca ne sonos. "Nun, patro amata, kun la amikinoj Mi iros sur montojn najbarajn, Ni tie sur suproj, che shtonaj ruinoj Sonigos malghojajn gitarojn Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj : "Ke mi ne ekghuis la edzajn karesojn, Ne portis infanon sub koro, Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn Per filoj, kovritaj de gloro, Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun ghojo multnombra, en ghi trovighanta." Ne trono altega sin levas sur placo,-- Sin levas altega lignaro; Ne krioj de ghojo bruadas en spaco,-- Bruadas kaj ghemas viraro, Kaj tie, en blanka vestajho el lino, Silente sursidas palega fraulino. La viroj ghemegas, la viroj sopiras, Virinoj en larmoj plendronas, Sed Iftah kun torcho brulanta aliras Kaj fajron al lignoj aldonas, La lignoj ne volas kaj kontrau sin metas, Sed Iftah obstinas kaj pajlon enjhetas. Kaj jen ekkriegis l' amaso popola, Kaj ehho eksonis en valo. Brulighis subite la aro tremola Levighis fumega vualo, Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, L' oferon alprenis al si la chielo.-- Kaj jen chiujare la izraelinoj Kunvenas por plori sur montoj Kaj tie chi brilas la fajr'-iluminoj, Sonadas malgajaj rakontoj, Kaj laute audigas sonado de hhoroj. L'aero plenighas de ghemoj kaj ploroj La izraelinoj parolas pri l'bela Fraulino brulig-oferita Kaj dankas fervore al sankta chielo Por venko de ghi donacita, Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l'lando terurojn similajn. A. KOFMAN. * * * * * LA SKLAVOSHIPO (El HEINE.) I La shiposharghisto Minheer van Kek Sidadas en longa medito, Li taksas sur shipo la koston de l' shargh', La sumon de ebla profito. "Tricent barelegoj da pipro, da gum' Kaj poste la sablo de oro . . . Ghi estas tre bona, sed tamen al mi Pli plachas la nigra trezoro. "Ses centojn da negroj mi che Senegal Akiris je prezo profita. Malmola viando, simila al shton', La membroj--el shtalo forghita. "Mi donis por tiu chi bela akir' Brandakvon, glasperlojn kaj feron; Gajnonte en chio ok centojn je cent, Mi faros bonegan aferon. "Se restos el ili ne pli ol tricent Che veno al Rio-Jhanejro, Mi havos cent orajn dukatojn por pec' De l' domo Gonzales Perejro." Sed jen deturnighas Minheer van Kek De sia pensado persista : Al li proksimighas la hhirurgiist' Van Smisen, la ship-kuracisto. Van Smisen, maldika malgrasa figur', La nazo kun rughaj verukoj. "He, kiel nun fartas--ekkrias Van Kek, La negroj kun la antautukoj?" Van Smisen salutas. "Hodiau al vi, Ne estos agrabla raporto : Bedaure en tiuj chi tagoj sur ship' Oftighis l' apero de morto. "Ghis nun chiutage mortadis po du, Hodiau--ne malpli ol seso, Du viroj, kvar inoj : la morto che ni Laboras kun granda sukceso. "Mi la malvivulojn esploris kun pen', Char ofte la nigraj satanoj Trompadas, por esti jhetitaj de l' ship', Estante plenvivaj kaj sanaj. "Mi lasis depreni de chiu mortint' La feran multpezan katenon, Ke ili ne estu barataj de ghi, Faronte la maran promenon. "Kaj tuj el la maro elnaghis areg' Da skvaloj sangame-malsataj, La bestoj avidas je negroviand' Kaj estas de mi pensiataj. "De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', Nin sekvas chi tiuj gajuloj Kaj flaras l' aeron, turnighas al mi Kun mutaj, sed klaraj postuloj. "Ghi estas amuzo auskulti de l' ship' La dentokrakadon de l' bestoj; La unuj profitas je kapo au man', L' aliaj je sangaj intestoj. "Post sata manghado la bestoj al ni Alnaghas en aro solena Kaj min rigardadas kun preskau-dezir' Min danki por tia festeno." Sed lin interrompas, ghemante, van Kek Kun krio : "Malbeno de sorto! Kiele malhelpi je tia malbon' Kaj savi la negrojn de morto?" Van Smisen rediras : "En tiu chi mort' La negroj mem estas la kauzo, Char ili difektas l'aeron de l' ship' Per spiro kaj mortas pro nauzo. "Aliaj pereas pro melankoli' Kaj fine pro granda enuo, Kaj farus al ili utilon aer', Dancado, muziko kaj bruo." Kaj diras van Kek : "La konsilo, doktor', Min ravas, ghi estas tre bela, Vi montras vin, mi ghin konfesas al vi, Pli sagha ol Aristotelo. Se la prezidanto de la Societ' "Tulipo-nobligo Holanda" Sin nomas saghulo,--kompare je vi Li estas azeno multgranda. "Muzikon, muzikon! la nigra viand' Tuj sur la ferdekon de l' shipo! Kaj kiu ne trovos amuzon en danc Chi tiu ghin trovos en vipo!" II Milaroj da steloj de l' blua chiel' Bril-lumas per fajr-iluminoj, Rigardas kun varmo, kun amo, kun sagh' Kiele okuloj virinaj. Rigardas la maron, kaj tiu chi mar' Fosfore radias purpuron Kaj balancighetas, kaj ondo post ond' Elghemas voluptan plezuron. La veloj ne bruas che l' masto de l' ship', Rulitaj de la shipanaro, Sed lumas lanternoj sur ghia ferdek' Kaj sonas muzik' sur la maro. Shipano muzikas per granda tambur' Kaj la kuiristo per fluto, La shipa piloto--per violonchel', Kaj Smisen--trumpet' per dufuta. Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', Krietas kaj saltas kaj dancas, Post chia eksalto la fera katen' Sin brue kaj takte balancas. La negroj saltadas kun bruo kaj ghoj' Kaj iam negrin-belulino Alpremas plen-nudan amikon al si Kun voluptemeco senfina. La ekzekutisto kun gaja rigard' Gvidadas la ordon sur shipo, Li estas de l' balo la "Maitre des plaisirs" Kaj danci invitas per vipo. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', Lautighas la bruo sovagha, Kaj chie vekighas la monstroj de mar' Dormintaj en dormo malsagha. Duone-dormante alvenas skvalar' En centoj, pikata de miro, Rigardas la shipon kun granda konfuz', Chu eble montrighos akiro. Sed ili rimarkas : la horo de l' mangh' Ne estas ankorau sonita, Kaj chiu oscedas per largha busheg', De dentoj-segiloj plantita. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj dancadas sen fino, La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro la malsatego obstina. Mi pensas, al ili ne plachas muzik' Kiele al chia fripono. "Ne kredu al malmuzikema brutul'," Eldiris poet' Albiona. Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj senlace baletas, Che l' alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas chielon kaj petas : "Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', La vivon al miaj sovaghaj, Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', Ke ili ja estas malsaghaj. "Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', Mortinta por savo de l' tero,-- Char se al mi restos ne pli ol tricent, Pereos la tuta afero." A. KOEMAN. * * * * * AL LA MEMORO DE JOZEF WASNIEWSKI Floro falis ankorau! sekighis herbero kaj mortis, Velkis pro vintra la frosto ghia verdanta folio! Morto senkora, ho kial estas al vi permesite Fosi en fosan profundon chion la belan en mondo? Kial, ho kial falighas la herbo, verdanta sur kampo, Kial disighas de vivo fresha, floranta ghis nun? Dolcha la morto por la maljunulo, la laca de vivo; Kushas arghenta la haro bele sub tomba cipreso. Tiun ne plendu, char lia ja estas felicha la sorto, Char en la tombon li mem iras kun ghojo, sen timo; Dolcha ech morto junula, la mort' en mateno de l'vivo, Antau ol frosta la nokto detruis burghonon en ghermo! Dolcha la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo, Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo! Sed jam kiam junulo virighis kaj lasis la ludon, Vivo nun estas ja charmo, nun malfelicho la morto. Tiam ja estas maldolche disighi de faro farata : Ghojus la koro, vidante frukton de longa laboro. Kiu do chiam por noblaj ideoj vivadis, batalis, Tiu kun akra malghojo iras en valon de ombroj, Lasas la komencitajhon kun pleje mordanta doloro : Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li! Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon Ol la jhus forirantan trovos vi sur nia tero. Ech se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj Kun la lumilo en mano, _homon_ serchante sur strato, Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos, Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo, Vivon vere pli _homan_ travivis en senco profunda, Kaj dedichitan al chio alta kaj nobla en mondo. Amo al chio, al chiuj, jen fundo de lia esenco, Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem! Por la premitaj, por chiuj suferoj, por la mizeruloj Sentis la nobla animo flame kaj varme che li. Ne ech iu al li konfidis vane doloron, Vane neniu che li frapis la pordon de l'kor'. For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan? Kiu plenumos en mondo faron farotan de li? For li estas. Sed tamen che ni li vivas ankorau, Kiuj en akra doloro staras che nova la tombo. Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj, Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma El lia brust' eliranta, portanta varmon chirkauen, Kie trovighis la kordo, kiu agordis al ghi. Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro De la mortinta amiko, ghi lumos belege en koro! Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, ghis kiam Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'. V. LANGLET. * * * * * LATVA POPOLA KANTO Mi en kampo kapon metos, Por defendi patrolandon. Mi pli vole kapon donus, Ol mi donus patrolandon. Bruu, bruu, fulmodio, Rompu ponton sur la Dina, Ke ne venu malamikoj En la mian patrolandon. Landoj de tri reghoj bruas, Kie fratoj chevaliras, Fortaj viroj kiel kverkoj, Glavoj shtalaj sonoregas. Kien iros vi frateto, Tien iros mi kun vi; Kie glavon vi pendigos, Tie la kroneton mi. R. LIBEKS * * * * * MALGRAND'-RUSA KANTETO Jam malsupre suno staras, Jam rapide vesperighas. . . . Kion do knabino faras? Kial do shi ne montrighas? Chu patrino ne permesas? Au alia jam shin tenas? Kaj shi dolche lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas? "Ho, knabino! per fiero Vi farighis nefidela : Kial do vi en vespero Ne elvenis, mia bela? --Ho, karulo! tempo pasis, Ghustatempe mi ne venis, Char gepatroj min ne lasis, Char gefratoj min fortenis". . . . "Ne, ne ili vin fortenis! Diru simple kaj sincere : Malbelulo, mi ne venis, Char ne amas vin plu vere!" Ha, mi vidas, kion faras Karulino malfidela : Kun alia shi nun staras, Pli felicha kaj pli bela. . . . I. LOJKO * * * * * PROFETO (El LERMONTOV.) De kiam, lau volo de Supra Jughanto, Mi chionscianta farighis profeto, Malvirton mi sentas en chiu vivanto, Malicon mi vidas tra chiu rideto. Mi altajn principojn de amo kaj vero Komencis prediki al miaj kunfratoj, Sed ili min batis kun granda kolero Per shtonoj, kushantaj sur placoj kaj stratoj. Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, Mi urbojn forlasis sen ia havajho, Kaj nun en dezerto--de Dia favoro Nur ion mi havas por mia nutrajho. Lau sankta ordono de l'Antautempulo Al mi chiuj bestoj volonte servadas, Kaj steloj che vortoj de mi, dezertulo, Pli ghoje radias, pli hele lumadas. Sed se iafoje tra urbo bruanta Mi en rapideco pretere pasadas, Min popolamaso renkontas mokanta Kaj maljunularo memfide diradas : "Rigardu, infanoj, vin edifigante, Li estis fiera, kun ni malpacadis; Malsagha, li volis kredigi nin vante, Ke Dio al homoj per li paroladis. Jen frukto de lia obstina vanteco! Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, En vesto chifona, simila al reto-- Che chiuj li estas en malestimeco. I. LOJKO. * * * * * ALAUDETO (El BOHEME.) Sarkas knabino kanabon Apud ghardeno sinjora; Shin alaudeto demandas : "Kial vi tiom dolora?" --"Gaja mi esti ne povas, Ho vi, birdeto-kantanto, Char en la shtona kastelo Mia suferas amanto. Se mi nur havus plumeton, Skribus leteron mi al li, Kaj vi ghin portus kaj lasus Sur la fenestron elfali. Sed nek papero, nek plumo, Por skribi al la amanto, Flugu kaj tie salutu Lin de mi en via kanto. F. LORENC. * * * * * MI AMIS VIN Mi amis vin! Senkore vi ne vidis Varmegan, puran mian amon. Konfesis mi--sed tiam vi nur ridis De l' am' unua koran flamon! Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita, Mi ne forgesis; sed en koro La flama amo estas estingita, Pri ghi nur restis rememoro. Sed kial vi, mi petas al mi diri, Pasintan en mi amon movas? Por nove ridi? koron mian shiri? Ne, mi suferi pli ne povas! Ne povas mi . . . char multe mi suferis; Kor' malvarmighis de l' doloro; Char ami mi jam tute malesperis, Char kredi vin ne povas koro. A. NAUMANN. * * * * * PRINTEMPO VENOS Se la naturo rigidighas De prem' de l'vintro frostiganta, Se tute per la negh' kovrighas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru : Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, revivighu tero. A. NAUMANN. * * * * * LA CHASO La patro l'arbaron ekiris chasadi. Ne devis li longe kaj vane iradi : Kushighis sub arbo, pafilon celigis Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis, La filoj chevalojn enjungis kriante, La birdon al dom' veturigis kantante. "Filinoj, vi fajron rapide dismetos, Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos." Chasajhon plej bone elrostis patrino, La tablon rapide preparis filino, Rostajhon alportis ceteraj filinoj Al tablo,--kolektis sin gastoj, gastinoj. Eniras la gastoj, mastron salutante, Komencas kaj manghi kaj trinki, laudante. Tuj estis manghita la tuta pasero Kaj poste trinkita--barel' da biero. La POETETO. * * * * * KANTO Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Ghojon de l' sankta espero. Homojn alvoku al paca laboro, Sonu konsolon al koro, Kaj en brilanta bluajho de spaco Laute prediku pri paco. Kantu deziron de homa frateco Kaj de l' homar' egaleco; Sonu pri amo, pri chies libero Per la fluganta aero. Diru, ke estas jam inter la mondo De kolegaro nun rondo, Rondo, konstante, senhalte kreskanta, Bonon al homoj donanta. Tiu chi rondo la homojn pacigas Kaj per laboro kunligas; El la ligilo nun estas plektita Vigla la kanto invita. Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Ghojon de l' sankta espero! I. SELEZNET * * * * * NE RIPROCHU LA SORTON Ne riprochu la sorton, ho, juna animo : Chio estas en nia vivado; Vi rigardu antauon kuraghe, sen timo Kaj kun bona, prudenta celado. En la vivo ne chiam trovighas ja ghojo Kaj ne chiam aperas espero; Chion prenas ni kune en viva la vojo, Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero, Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . . Multajn premas kun forto mizer', malespero, Sed ne ploras ja ili--silentas. Kutimighis ja ili al premoj de l'sorto Kaj ne ploras jam vane, sed ridas, Malfelichon elportas sen plendo, sen vorto Kaj en chio malbonon ne vidas. Sed vi estas ankorau en fresha juneco, Antau vi estas vojo kushanta, Vi rigardu kuraghe al la estonteco En espero, en kredo konstanta. I. SELEZNET. * * * * * REVO Tre potenca ghi estas, la revo fluganta, Chirkauita de flora ornamo. Ghi similas je nubo malluma, tondranta, Ghi similas je lumo de amo. Ghi allogas al maro da bluo, da helo, Al brilado belega de tago, Au ghi fulmojn kaj tondrojn de nuba chielo Prezentadas al nia imago. Au flugante en ia bluajho radia, Super ondoj de maro ghi pasas, Tre belega, pasanta kun son' melodia, Mallumecon misteran ghi lasas. Kaj por ghi ne ekzistas la spaco nek tempo, Kaj nenio baranta ekzistas; Ghi nin logas al floroj, al verda printempo, El mirinda ghi sole konsistas. I. SELEZNET. * * * * * LA POETO (El V. HALEK.) Benita, kiun Dia mano Poeton eksanktigas! Li volon Dian, homan koron, Profunde komprenigas. Li konas kanton, kiun homo Kaj kiun birdo ploras; Li frapon de la kor' komprenas, Se velkas ghi, se floras. Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan; De Di' la filojn li kondukas En landon promesitan. E. SMETANKA. * * * * * LA VELO (El LERMONTOV.) Blankighas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj . . . Vi hejme kion lasis, kara, Kaj serchas en aliaj mondoj? . . . La ondoj ludas, fajfas vento, Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . Ghi kuras, kuras de l' kontento, Felichon serchas en la vasto! . . . Sub ghi--bluajho estas hela, Kaj supre--granda blua placo; Sed la ventegon petas velo-- Chu en ventegoj estas paco!? L. SOKOLOV. * * * * * PLENDO Morto! . . . chio jam finita! Kie estas do felicho? Kie gloro promesita? Mia korpo nun--dedicho Al la vermoj, al putrado; La animo bona, sagha-- La ofer' de l' neestado! Ghin severa kaj sovagha La sendanka, senmemora, En la tempo de vivado La servema kaj fervora, Senanima societo Ekforgesos nun por chiam, Kaj ech ghemo kaj larmeto Memorigos min neniam! . . . M. SOLOVJEV. * * * * * TRI PALMOJ (El LERMONTOV.) En sabla dezerto de lando Azia Tri palmoj fieris per kresko gracia. Apude el tero senfrukta shprucanta Murmuris fonteto per ondo frostanta. Ghi estis per verdaj folioj gardata De suna radio kaj sablo portata. Kaj tempo pasadis ech ne rimarkita. Sed fremda migranto, de voj' lacigita, La bruston flamantan al akvo malvarma Ankorau ne klinis sub tendo la charma,-- Komencis jam velki de sun' bruliganta La belaj folioj kaj fonto sonanta. La palmoj komencis je Dio plendadi : "Ni estas naskitaj, por vane velkadi? En ia dezerto ni vivon pasigas, Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas; Kaj homo ne ghuas je flor' nia rava . . . Ne, sankta chiel', via jugho--ne prava!" Kaj jhus ili finis--en blua forajho Sin turni komencis la ora sablajho, Kaj venis de tie la son' sonorila, Rigardis pakajhoj sub tolo kovrila, Kaj iris kameloj, la sablon levante, Sin, kvazau shipeto en mar', balancante. El inter la ghiboj sin skuis en pendo La larghaj kurtenoj de tendo kaj tendo; Kaj ilin la brunaj manetoj levadis, Kaj nigraj okuloj el tie briladis; Arabo, talion al selo klinante, Peladis chevalon, al kur' instigante. Levadis sin tiam cheval' en kolero, Kaj saltis ghi, kvazau vundita pantero. De blanka mantelo la faldoj belegaj Senorde kushadis sur shultroj brunegaj. Ludante, l'araboj ponardojn jhetadis Kaj ilin en flugo kun ghojo kaptadis. Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro; En ombro etendis sin gaja tendaro. La vazoj per akvo plenigis, sonante. Fiere la kapojn foliajn svingante, La palmoj salutas gastaron subitan Kaj fonto donacas la akvon kashitan. Apenau do lumon krepusko forpremis, Sub akra hakilo radikoj ekghemis,-- Kaj falis sen vivo la palmoj altaghaj! La veston forshiris l'infanoj sovaghaj. La korpon de ili la homoj hakadis, Kaj ghis la mateno lignaroj bruladis. Kaj kiam nebul' okcidenten foriris, Lau voj' difinita gastaro jam iris. Kaj kie la palmoj centjarojn traestis, Nur cindro malvarma kaj griza nun restis. La suno ghis fino restajhon bruligis, Kaj poste ghin vent' en dezerton disigis. Kaj tie dezerta, senviva nun chio; Ne kovras la fonton murmura folio; Ghi vane profeton pri ombro petadas,-- Nur sablo varmega la akvon faladas, Kaj sole vulturo, akiron portanta, Disshiras ghin super la fonto dormanta . . . M. SOLOVJEV. * * * * * LAU SVEDA MELODIO Vi parolas lingvon nekonatan, Ne komprenas, kion diras mi; Tamen, frato, kanton nun faratan Gaje kanti povas ambau ni. Ne atendu--chiu minuteto De mallonga vivo flugas for,-- Lernu kun malmulta laboreto Lingvon, kiun amos via kor'! K. SVANBOM. * * * * * NE DIRU (El NADSON.) Ne diru : "li mortis", Li estas vivanta! Se oni detruis l'altaron-- La fajro ja restis flamanta; Se oni deshiris la rozon-- Do chiam ankorau ghi floras; Se l'harpo ech estas rompita-- L'arkordo ankorau do ploras. S. SHATUNOVSKI. * * * * * SPIRITA SHIPO La vento nebulojn peladas kun bruo, Senstela chielo mallumas, Jen super shaumantaj ondegoj la velo Facile traflugas kaj zumas. La shipo kuradas senhalte tra ondoj, Direktas ghin mano spirita; Vivuloj malestas sur ghi, sed shtonegojn Ne timas la shipo sorchita. Jen sur oceano, de ondoj lavita, Insulo malgaja trovighas, La simpla shtonego chielon sin levas, En nuboj suprajho kushighas. Kaj tie nenia kreskajho verdadas, Nenia birdeto ech nestas, Nur aglo en spaco aera sin portas-- Ghi tie la regho nun estas. La sola tombeto de unu regnestro Trovighas en loko dezerta, Kaj glavo, chapelo kaj sceptro nur estas Metitaj sur tombo mallerta. Nenia vivanto chirkaue ekzistas, La mondo lin solan restigis, Neniu funebre la tombon rigardas . . . Sed iam li mondon tremigis! Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas-- Mortinto ripozas senmove, Se venas do nokto de kvina la Majo, Li tiam ektremas denove. En tiu chi nokt' iam lia animo Forlasis la mondon mizeran, En tiu chi nokto li ree vivighas Kaj venas sur teron malveran. Jen shipo mistera che l' bordo atendas, Strechitaj jam estas la veloj, Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj Simile al oraj abeloj. La regho sin levas kaj flugas kun venta Rapido al shipo sur bordon, Remiloj silentas, shipanoj forestas, Neniu komandas naghordon. Sur shipo la ombro de l' regho nur staras, En nokton sen mov' rigardante, Li maltrankvilege, turmente sopiras, Rigardoj brilegas fulmante. La shipo alvenas al lando konata-- Kaj charme li manojn eltiras, Kaj lia animo ghojegas, char propran Nun landon denove li iras. El shipo li pashas sur teron, sur kiu Li estis antaue irinta. La tero ektremas de l' pashoj--li iras, Li--stelo nun estingighinta. Li serchas la urbojn, sed ilin ne trovas, Li serchas naciojn chirkaue, Char ili simile al maro bruanta Chirkauis lin serve antaue. Kaj tronon li serchas--ghi ankau rompita, Li levis ghin en la nubaron, Por ke li nur vidu sub siaj piedoj Mizeran, servutan homaron. Li serchas amindan infanon, por kiu Li lasis heredimperion; Heredo pereis, kaj oni al filo Ne lasis ech nomon--nenion. "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj Vi ludis jam en la lulilo,-- Sed tempo felicha por chiam nun pasis, En kiu mi brakis vin, filo." "Plej kara edzino, plej charma fileto, Ho vi, mia ghojo kaj savo! . . . Sur trono nun sidas la sklavo estinta Kaj regho farighis nun sklavo!" WILHELM WAHER. * * * * * EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ I La homo estas kiel la shipo : En sia vojo li ne eraros; Li kvankam scias, el kie fluas, Sed li ne scias, kie li staros . . . II Jen Johano komencis parolon de sagho Pri alvoko de homo, pri ghiaj influoj; Sed lin audis neniu, kaj ech sen domagho Iu vidis, ke havas li--botojn kun truoj. JOZEFO WASNIEWSKI. * * * * * CHE L' MARO (El HEINE.) Che l' maro nigra roko grandegas, Sur ghi nun en songhoj mi sidas. La vento fajfas, la mevoj kriegas Kaj la ondoj bruantaj rapidas. Amata de mi estis multa knabino, Kaj ghoja kolego en rondo . . . Kien ili forighis? Nur vento sen fino Eraras kaj shaumas la ondo. E. de WAHL. * * * * * VERSAJHO SEN FINO Lin vidis en ghardeno-- Ekplachis li al shi. Shi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke shi; Post paso de monato Shanghighis "Vi" per "ci". Someraj tri monatoj Trapasis dolche for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' che kor'; Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Antono kaj Heleno Jam estis edz'-edzin'. En charma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj shin. Sed baldau edzo estis Plej malfelicha hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzighis Antono kaj Helen'; Belul' ia alighis Al shi en la gharden'. Lin vidis en ghardeno-- Ekplachis li al shi. Shi nomis sin Heleno, August' sin nomis li. Ekamis la konato Kaj reciproke shi; Post paso de monato Shanghighis "Vi" per "ci". Someraj tri monatoj Trapasis dolche for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' che kor'. Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Augusto kaj Heleno Jam estis edz-edzin'. En charma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj shin. Sed baldau edzo estis Plej malfelicha hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'. Kaj fine eksedzighis Augusto kaj Helen'; Belul' ia alighis Al shi en la gharden'. Lin vidis en ghardeno-- Ekplachis li al shi. Shi nomis sin Heleno, Henrik' sin nomis li. . . . K. t. p., k. t. p. sen fino. F. ZAMENHOF. * * * * * VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO Chiuj steloj ekdecidis Ekvojaghi sur la teron. Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon : "Ni ja tie tre mallonge Gastos--unu, du monatojn; Ni vizitos regnon homan, Vidos niajn koramatojn . . ." Sed mastrino al la steloj Tiam donis la respondon : "Restu tie chi en domo-- Vi malbenos poste mondon!" Saghajn vortojn ne auskultis Tamen steloj la trudemaj Kaj senchese ili tedis La mastrinon--nespertemaj : "Sed komprenu nin, mastrino, Sur chielo ni sidante Tute ja ne konas tiujn, Kiuj kantas nin konstante! Chiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn, Kiuj sendas al chielo Himnojn, ghemojn, amokantojn!" --"Vere", diris la mastrino, "Ili kantas vin laudinde; Sed, vin ili ne konante, Vin adoras ja--en blinde! Ili, dum vi sur chielo, Jhuras ami vin eterne, Char neniu ja atingos La kashitan en interne! Se vi tamen volas scii Malfelichan vian sorton, Iru--sed vi rememoros Mian nunan patran vorton". Kaj la steloj al vojagho Tuj pretigis sin kun ghojo.-- Kaj jen baldau ili estis Al la tero sur la vojo. . . . * * * Kiam audis nun la tero, Ke atendas ghin honoro. Chie en plej dolchaj tremoj Tuj ekbatis homa koro. Tuta tera junularo De la ghoj' ne sciis finon Kaj sen pacienc' atendis Chiu sian amatinon. Chiu kantis, chiu saltis Kun felich' en la mieno, Ke li havos de proksime "Shin" en sia chirkaupreno Chiu homo dankas Dion, Chiu benas la chielon, Ke li fine nun ekkonos Sian karan, sian stelon! * * * Dum la tera junularo Estas plena de espero, Belaj steloj de l' chielo Alveturis al la tero. Tuj sin ili jam dismetis En plej granda la hotelo; Ghis vespero che la pordoj Chiuj staris--sed sen celo. Je l'vespero ili audis, Ke gastinoj la belegaj Morgau montros sin matene, Nun estante tro lacegaj. Tiam tre malghojigitaj Chiuj iris for la domon; Post mallonge la Morfeo Chirkauprenis chiun homon. Kio estis en la songho, Ni priskribi ech ne provos, Char ni sentas, ke precize Tion fari ni ne povos. Ni en tiu chi loketo Iom nur priskribi volas, Kiel . . . tamen tss! mi audas, Oni el la songh' parolas : "Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela, Mia kara, ho, Heleno! . . . Viaj kisoj kaj karesoj. . . ." Unu preghas al kuseno. Kaj alia, flamemulo, Shin jam havas che l' altaro, Kaj solene--en la lito-- Sonas jhura promesaro. . . . --"Ho! . . . karega . . . ho, anghelo, Fianchino . . . ho, Mario! . . . Mia vi nun je eterne, Antau homoj, antau Dio!" Tiel li karesas, jhuras Amon veran kaj brulantan, Tiel kisas tiu homo. . . . Lampon apud li starantan. Sed subite al li shajnas, Ke Marion iu tenas Chirkauprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ." (Lampon tuj diabloj prenas). Kaj cetere, kaj cetere Dauris tio ghis mateno.-- Elrapidas el la domo Chiu fresha kun mieno. La gastinojn de l' hotelo Ni jam vidas sur la stratoj, Kaj jen baldau promenadas Brak' en brak' la geamatoj. . . . Sed neniu tie audas De la amo dolchan vorton! Chiu el la junularo Nun malbenas sian sorton. . . . * * * Kio faris tian shanghon, Ke antaue tre amataj Steloj, tiel deziritaj-- Nune estas malbenataj? Kio faris, vi demandas, Tian shanghon nun subitan? Kio kauzis malfelichon Kaj esperon renversitan? Chefa kauzo, ke malbenoj Nun el chies busho sonis, Estas--ke la "stelon" chiu Pli proksime, pli ekkonis. . . . * * * Chiuj steloj ofenditaj Forveturis la chielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon. --"Sagha nia stelmastrino! Sankta estis via vorto! Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto! Tamen kiel vi, mastrino, Antausentis nian sorton? Kio gvidis vian saghan Kaj profetan vian vorton?" --"Se vin iu ne rigardas Tra chielaj tra speguloj, Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj,-- Tiu vidos ja sendube, Ke amata lia "stelo" Estas sen la luma krono Nur diablo--ne anghelo. FELIKS ZAMENHOF. * * * * * VESPERO (El K. A. NIKANDER.) Benite vi venas, vespero, Vi, klara, trankvila, al ni! Plenighas la kor' de espero; Felichon ni havas de vi. Kun oraj flugiloj anghelo Malsupren venetas vesper' : Vivantojn pacigas chielo Kaj donas ripozon al ter'. Filino de nokto kaj tago, Konsola, paciga liber'! Jen! bele sur akvo de l' lago Pentrighas chielo kaj ter'. Vi pentras bluantajn montetojn, Kverkaron brilantan en or'; Vi kisas rughantajn rozetojn, Dormetas senzorge la flor'. Kaj birdo libere ghojadas, Espero fidela en ghi, La "Ave Maria'n" kantadas En valo ghi en harmoni'. La ter' per mallumo kovrighas, Pensema amik'; kion pli? La sun' de chiel' mallevighas, Sed morgau revenos al ni. Ghi sidas sur nubo, la brila, Kashita en la okcident'; Tuj, homan esperon simila, Tuj levos sin en l'orient'. Plenighas nun kor' de espero, Felichon ni havas de vi! Vi, klara, trankvila vespero, Benite vi venas al ni. O. ZEIDLITZ. * * * * * EL HAMLETO (Tradukita de L. ZAMENHOF.) AKTO I * * * * * SCENO I Teraso antau la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. BERNARDO He! Kiu? FRANCISKO Halt'! Respondu : kiu iras? BERNARDO La regho vivu! FRANCISKO Chu Bernardo? BERNARDO Jes! FRANCISKO Vi akurate venis al la servo! BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi. FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas trancha, Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO Chu chio estis orda kaj trankvila? FRANCISKO Ech mus' ne preterkuris. BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO Jen, shajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.) HORACIO Amikoj de la lando. MARCELLO Kaj de l' regho. FRANCISKO Nu, bonan nokton! MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstatauas nun? FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiau! (Foriras.) MARCELLO He! Bernardo! BERNARDO Chu Horacio? HORACIO Peco de li mem. BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio! HORACIO Chu la apero nun denove venis? BERNARDO Nenion vidis mi. MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke ghi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien chi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO He, babilajho! Kredu, ghi ne venos. BERNARDO Sidighu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke ghi forjhetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidighu, Kaj vi rakontu. BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkajho la chiela En tiu sama loko, kiel nun, Sin trovis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis. . . . MARCELLO Haltu! Jen ghi mem aperas! (Montras sin spirito en armajho.) BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia regho! MARCELLO (al Horacio). Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li! BERNARDO Chu ne simila Li estas al la regho? Diru mem! HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas! BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu. MARCELLO Parolu, Horacio! HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksterajho De la mortinta regho de Danujo? Mi vin prijhuras per chielo : diru! MARCELLO Li estas ofendita. BERNARDO Li foriras. HORACIO En nomo de chielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis. BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Chu ne pli Ol songho estas tiu chi apero? HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus ghin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO Ne simila al la regho? HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, ghuste tian portis li armajhon En la batalo kontrau la Norvegoj, Li ghuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antau ni en sama horo. HORACIO Ne povas mi precize ghin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaudiras. MARCELLO Chu ne militon? Chu vi scias, kial Nun gardoj chie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj chiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide shipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj ech en dimanchoj Ne chesas la prepara laborado? El kia kauzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Chu povas iu diri? HORACIO Jes, mi povas,-- Almenau tiom, kiom mi ghin audis. La lasta regho, kies la figuro Jhus antau ni aperis, estis iam Vokita--vi ghin scias--al batalo De la Norvega regho Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora regho, En la batalo venkis Fortinbrason. Lau la kontrakto antausigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita regho Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraghigita eble per la morto De nia regho, amasigis aron Da kuraghuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas : Per forta mano de la bataliloj Elshiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel shajnas, estas kauzo De niaj preparighoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO Mi pensas ankau, ke la kauzo estas Nun tio chi. Pro tio ankau certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armajho De l' regho, kiu kauzis la militon. HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Jhus antau la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--chio tio Aperis tiam kiel antausignoj De granda malfelicho. Tiel ofte Antau la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj kaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankau certe Nun la chielo sendas tian signon. . . . (La spirito denove aperas.) HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se ech morto Al mi per ghi minacos! Halt', fantomo! Se vochon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se danghero al la lando Minacas kaj ankorau estas eblo La landon antausavi,--ho, parolu Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) Haltigu ghin, Marcello! Ghi foriras! MARCELLO Chu piki lin per mia halebardo? HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari! BERNARDO Jen ghi! HORACIO Jen ghi! Ho, halt'! MARCELLO Ha, ghi foriris! (La spirito foriras.) Ni lin ofendas! Kontrau majesteco Ni venas kun sovagha atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis. HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estajho pekoplena Che krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia lauta, forta, hela vocho El dormo vekas dion de la tago, Kaj lau la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito chiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO Li malaperis che la koka krio. Mi audis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto : Kaj ne kuraghas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kashas kaj la sorchistinoj dormas : Char tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO Mi ankau audis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Sin levas sur la roson de l'monteto : Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas : tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu chion Al la Hamleto juna; char mi jhuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Chu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj shuldo al ni fari ghin ordonas? MARCELLO Mi petas vin, ni faru ghin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Chiuj foriras.) * * * * * SCENO II Salono en la palaco. La regho, la reghino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras. REGHO Ankorau fresha estas la memoro Pri l'morto de la kara nia frato; Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazau unu frunto de malghojo La tuta regno devus nun sulkighi : Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malghojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ghojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn vershegante, Kun ghoj' funebra, plor' edzighofesta, Pesante juste ghojon kun doloro, Edzighis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reghino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio chi al via Konsilo tre prudenta kaj libera, Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversighis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca, Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Lau plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Auskultu Decidon nian : Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L'intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Char chiuj preparighoj ja farighas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion jhus ni al vi diris. Adiau, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND Kredu, regho, Fidele ni plenumos la ordonon. REGHO Ne dubas ni pri ghi. Felichan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l'afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdighos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la busho, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, regho, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien chi, por fari La servon mian che l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian shuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REGHO Chu via patro ghin permesas? Kion Al tio diras Polonio? POLONIO Regho! Li eldevigis la permeson mian Per ne chesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via regha moshto. REGHO Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via.-- Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia! HAMLETO (flanken) Sed certe tute fremda per la koro. REGHO Ankorau chiam nuboj sur la frunto? HAMLETO Ho, ne! Mi staras ja antau la suno! REGHINO Forjhetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la regho. Ne serchu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja : la leghoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas. HAMLETO Ho, jes, reghino, chiuj devas morti. REGHINO Nu kial do la morto de la patro Al vi ekshajnis tiel eksterorda? HAMLETO Ekshajnis? Ne, ghi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la ghemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizagho, Nek chiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Chio estas shajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivajhon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. REGHO Tre bela kaj laudinda estas via Malghojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankau via patro perdis La patron sian, tiu--ankau sian. La filo, lau la shuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi,-- Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' ghi estas kontrau la chielo, Signo de kor' sovagha kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio chiu scias, ke farighi Ghi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo : Pro kia kauzo tion chi obstine Alpreni al la koro? Fi, ghi estas Pekado kontrau Dio kaj naturo, Pekado kontrau la mortinto mem; Malsagho antau pura la prudento, Kiu predikas : "patroj devas morti". Kaj kiu chiam, de l' mortint' unua Ghis nuna tempo, diras kaj ripetas : "Ghi devas tiel esti!" Mi vin petas, Forjhetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo. REGHINO Vi ne rifuzu al patrino via : Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO Al vi obei estas mia shuldo. REGHO Jen tio estas bele respondita. Mi ghojas, ke vi restas. Nun, reghino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni aranghos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; chiun fojon, Kiam la regho levos la pokalon, De l' tero tondro iru al chielo, Tra l' mondo ghojon disportante.--Venu! (La regho, reghino, Laerto kaj korteganoj foriras.) HAMLETO Ho, kial ne fandighas homa korpo, Ne disflugighas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas chiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ghardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, chie senescepte! Apenau pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna regho, Li estis Apolono che Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj ech li ne permesis Vizaghon shian tushi! Ho, chielo! Ho tero! Chu forgesi estas eble? Kaj shi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . Pri tio mi ne volas ech ekpensi! Malforto! via nom' estas : virino! Monato! Shi ankorau ne eluzis La shuojn, kiujn portis shi, irante Funebre post la cherk' de mia patro. Vershante larmojn kvazau per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malghojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj shiaj larmoj Ankorau de l' vizagh' ne malaperis,-- Shi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ghi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia busho! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) HORACIO Salut' al la reghido! HAMLETO Ha, mi ghojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO Jes, reghido, Kaj chiam tute preta al vi servi. HAMLETO Ne nomu min "reghido", sed "amiko". Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO Jes, reghido. HAMLETO Mi tre ghojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO De maldiligenteco, ho, reghido HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie chi vi faras? Chu trinki vi ankorau volas lerni? HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro. HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edzigha de patrino mia! HORACIO Jes, vero, princ', la dua baldau sekvis Post la unua. HAMLETO Vidu, mia kara,-- Afero simpla de ekonomio : De l' fest' funebra restis multaj manghoj,-- Por ke la manghoj vane ne pereu, Edzighon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun chi alvivi! Shajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas . . . HORACIO Ha, kie? HAMLETO En l' okuloj de l' animo. HORACIO Mi konis lin, li estis brava regho. HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos. HORACIO Reghido, al mi shajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto. HAMLETO Vidis? Kiun? HORACIO La reghon, vian patron, mia princo. HAMLETO La reghon? Mian patron? HORACIO Trankviligu, Reghido, por momento vian miron Kaj elauskultu, kion mi raportos Pri mirindajho, kies la verecon Atestos ambau tiuj chi kolegoj. HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis ghi : postene ili staris,-- Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antau ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo ghis piedoj; Per pasho serioza kaj majesta, Ne rapidante, ghi sin pretershovas; Tri fojojn ghi ripetas sian marshon Antau la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ghin ili povus tushi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj ech ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto. HAMLETO Sed kie ghi okazis? MARCELLO Ghi okazis Sur la teras', kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi? HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi ech vorton ne respondis. Nur unu fojon shajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli : sed subite tiam Ekkriis laute koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO Efektive strange! HORACIO Mi jhuras, ke ghi estas pura vero! Ni ghin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero. HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Chu vi hodiau staros gardon? CHIUJ Jes. HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armajho? CHIUJ Jes, princo. HAMLETO De la kapo ghis piedoj? CHIUJ De l' kapo ghis piedoj, nia princo. HAMLETO Kaj sekve la vizaghon vi ne vidis? HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizaghon. HAMLETO Chu la rigardo estis malafabla? HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron. HAMLETO Chu li estis pala, Au chu koloron havis en vizagho? HORACIO Terure pala. HAMLETO Chu li vin rigardis? HORACIO Tre forte. HAMLETO Kial mi kun vi ne estis! HORACIO Por vi l' apero estus tro terura! HAMLETO Tre povas esti. Chu li longe restis? HORACIO Apenau centon povus vi kalkuli Che nerapida kalkulad'. MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe! HORACIO Almenau tiam, kiam mi ghin vidis. HAMLETO La barbo estis griza, chu ne vere? HORACIO Ghi estis tia, kiel mi ghin vidis Che lia vivo : duonnigre-griza. HAMLETO Hodiau mi kun vi en nokto staros : Denove eble venos la fantomo. HORACIO Ghi certe venos. HAMLETO Kaj se ghi aperos En l' eksterajh' de mia nobla patro, Al ghi mi ekparolos, se ech tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi chiujn petas, se ghis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankau plu Ghin en sekreto; kaj al chio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne bushon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiau do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. CHIUJ Al via princa moshto niaj servoj! HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiau do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ghis tiam do trankvile! Malbonajhoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se ech murego tera ilin kovras. (Foriras.) * * * * * SCENO III Chambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras. LAERTO Pakajho mia estas sur la shipo. Adiau, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO Chu vi tion dubas? LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi ghin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo : frue elkreskinta, Sed ne konstanta,--dolcha, sed ne daura, Odoro, ghuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO Nenio pli? LAERTO Jes, tiel Vi ghin rigardu. La natur', kreskante, Grandighas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Shanghighas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia : tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti : de elekto lia Dependas farto de la tuta regno,-- Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj vocho de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian,--tio estas tiom, Kiom permesas la komuna vocho De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se auskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian chastan. Vi timu ghin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej chasta perdis jam modeston, Se al la lun' shi montris sian charmon. Ech virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankorau en la burghoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej danghera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco chie staras retoj. OFELIO La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al chielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco pashas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la felichon : Dank' al okazo mi denove povas Adiau al vi diri. POLONIO Vi ankorau La domon ne forlasis? Al la shipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis : Ne chian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al chia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saghe elektita Kunforghu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De chiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de chia malpacigho; Se vi ghin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al chiu servu per orelo via, Sed ne al chiu servu per la busho. Konsilojn chiam prenu vi de chiu, Sed propran jughon en la kapo tenu. Lau via mon' mezuru vian veston, Sed chio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando : Lau vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankau la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastrajho. Antau chio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankau malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiau, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiau, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiau, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone shlosis ghin en mia kapo, Kaj la shlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) Adiau! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la reghido. POLONIO Ha, jes, ghustatempe! Mi audis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ghi estas vero-- Mi audis ghin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Dangheron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la "estimo" lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri ghi pensi. POLONIO Nu, audu do! Vi estas tre malsagha, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Ech plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, char alie La malsagheco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li jhuris al mi, patro mia kara, Per chiuj sanktaj jhuroj de chielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La jhurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Ghi lumas, sed ghi tute ne varmigas, Ghi estingighas tuj, ne supervivas Ech la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi shatu pli, ne estu tute preta Tuj lau ordono! La reghid' Hamleto Ankorau estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras : Ne kredu al jhurado lia; jhuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antauparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto : nun vi ech minuton Ne restu en intima parolado Kun la reghid' Hamleto! Ne kuraghu Forgesi mian tiun chi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambau foriras.) * * * * * SCENO IV La teraso antau la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero! HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega. HAMLETO Kioma horo? HORACIO Baldau la dekdua. MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis. HORACIO Chu efektive? Mi ne audis. Sekve Alproksimighas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas audataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio chi signifas, princo? HAMLETO La regho diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj chiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la regho. HORACIO Ekzistas tia moro? HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ghin sekvi. La brua kaj dibocha festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Che la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu chi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankau havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskigho-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Au se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se ech iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armajho.) HORACIO Ho, vidu, princo, ghi aperas! HAMLETO Dio! Defendu nin, angheloj de chielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, au demon' terura, Chu el chielo au el la infero, Chu vi intencas bonon au malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, regho de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la cherkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ghi malfermis nun La pezan sian bushon de marmoro, Por vin eljheti? Kion ghi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armajho Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaghajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio? Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.) HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazau volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO Ne, ne iru! HAMLETO Sed tie chi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. HORACIO Ho, ne, ne, reghido HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Au eble al la supro de l' shtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saghon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al chiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO Li chiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas! MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros! HAMLETO For la manojn! HORACIO Auskultu nin, ne iru! HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per ghi mi sentas nun En chiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) Li chiam vokas! Lasu! Pro chielo! (Li sin elshiras.) Fantomon faros mi el chiu, kiu Kuraghos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO Ha, li frenezighis! MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! HORACIO Ni iru! Kiel tio chi finighos?! MARCELLO Malbona io estas en Danujo. HORACIO Nin gardos la chielo. MARCELLO Ni rapidu! * * * * * SCENO V Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam! SPIRITO Auskultu! HAMLETO Diru! SPIRITO Jam proksimighas mia horo. Baldau Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO Malfelicha patro! SPIRITO Min ne bedauru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi. HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta shuldo. SPIRITO Kaj venghi ankau, kiam vi ekscios. HAMLETO Ho, Dio! Venghi? Kion? SPIRITO Audu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ghis mi purighos de la chiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu chiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj chiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Auskultu! Se vi amis vian patron. . . . HAMLETO Ho, Dio! SPIRITO Venghu por mortigo lia! HAMLETO Mortigo? SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neaudita. HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu venghi tuj. SPIRITO Vi shajnas preta; Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Audu, filo : La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ghardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L'orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo : la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antausento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la reghinon shajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendeklinigha chiam de la jhuro, Farita en la tago de l' edzigho,-- Shi malaltighis al pekulo, kiun Per chio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ghi ech en chiela vest' aperas, Tiel volupto, se ech kun anghelo Vi ligos ghin, enuas tamen baldau Kaj serchas ion novan . . . Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ghardeno lau kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaute alshtelighis kaj envershis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazau acidajho en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda shelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun chiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina jugho. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke regha lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari,-- Vi ne makulu vian filan koron : Nenion faru kontrau la patrino,-- Shin jughos la chielo kaj la pikoj De shia propra koro. Nun adiau! La palighado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiau, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO Ho, vi, chielo! Tero! Eble ankau L' inferon voki?--Fi, halt', mia koro! Ne maljunighu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfelicha patro! Tiel longe, Ghis mia kapo perdos la kapablon De chia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forvishos mi nun chion, kio restis, Sentencojn chiujn el la libroj, chiujn Pentrajhojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ghi la pasintajho kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, chielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas chiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenau En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! "Adiau kaj memoru min!" Mi jhuris. HORACIO (post la sceno.) Princo! Princo! MARCELLO (post la sceno.) Princ' Hamleto! HORACIO (post la sceno.) Ho, Dio lin defendu! HAMLETO (decide, al si mem.) Tiel estu! MARCELLO (post la sceno.) He! Princo! He! HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.) MARCELLO Nu, kio do sinjoro? HORACIO Kio nova? HAMLETO Ho, tre mirinde! HORACIO Diru, kara princo. HAMLETO Vi elbabilos. HORACIO Ne, pro la chielo! MARCELLO Mi ankau ne. HAMLETO He, kion vi parolas? Chu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la chielo, kara princo! HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta. HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj-- Aferojn kaj dezirojn chiu havas-- Mi ankau, la mizera, iros fari Aferon mian,--mi nun iros preghi. HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas. HAMLETO Ha, mi bedauras, ke mi vin chagrenas, Mi ghin bedauras el la tuta koro. HORACIO Vi ne chagrenas nin. HAMLETO Ne, Horacio, Chagren' ghi estas, pro Patriko sankta. . . . Pri la spirito do mi al vi diros, Ghi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintajho Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO Parolu, princo, ni ghin certe faros. HAMLETO Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo. HAMLETO Sed jhuru! HORACIO Pro honoro, mi silentos! MARCELLO Mi ankau, pro honor'! HAMLETO Sur mia glavo! MARCELLO Ni jhuris jam, sinjoro. HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo jhuru al mi. SPIRITO (sub la tero.) Jhuru! HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' auskultas. Jhuru! HORACIO Sed kiel jhuri? HAMLETO Ke neniam vi Parolos ech per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Jhuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero.) Jhuru! HAMLETO Hic et ubique? Shanghu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Jhuru Pri tio chi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero.) Jhuru! HAMLETO Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO Plej bona estos, se vi ghin forgesos! Ekzistas en chiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie chi denove Vin petas, jhuru : kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste shajnos, Se eble poste trovos mi utila Shajnigi, ke mi perdis la prudenton,-- Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias,-- Ekzemple : "nu, ni scias", au "ni povus, Se ni nur volus", au "se nur paroli Ni povus", au "ekzistas unu punkto". . . . Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion chi vi faros.--jhuru! SPIRITO (sub la tero.) Jhuru! HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfelicha! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj chion, kion mi, malricha, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron chiam tenu sur la busho! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskighis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros chiuj kune. (Chiuj foriras.) * * * * * EL ILIADO (Tradukita de A. KOFMAN) KANTO UNUA La pesto.--La kolero. Kantu, diino, koleron de la Peleido Ahhilo, Ghin, kiu al la Ahhajoj kauzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon dejhetis multegajn animojn kuraghajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj--farighis la volo de Zeuso-- De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Ahhilo. Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? Filo Latona kaj Zeusa. Ekkolerigita de regho, Li malsanigis la militistaron,--mortadis popoloj, Char malhonoris Atrido Hhrizon, la pastron de l' dio. Por deacheti filinon, li kun netaksebla depago Venis al shipoj Ahhajaj rapidenaghantaj, en manoj, Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, La malproksimenjhetanta, kaj chiujn Ahhajojn petegis, Sed precipe la ambau Atridojn, la chefojn popolajn : "Ho vi, Atridoj, kaj chiuj Ahhajoj kuraghaj! la dioj, Sur Olimpo loghantaj, donu al vi ekdetrui Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliche. Al mi la karan filinon redonu vi pro deacheto, Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan." Jen tiam chiuj Ahhajoj lautege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacheton richegan ricevi. Tio ne plachis nur sole al koro de Agamemnono; Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace : "Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu che shipoj Larghaj, nun pro malrapido au poste pro la reveno : Char malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio. Shin do mi ne refordonos antaue ol shi maljunighos Hejme, en Argo, che mi, malproksime de shia patrujo, Laboradante teksajhon, kaj mia kunkushantino. Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu. Tiel li diris, kaj Hhrizo ektimis, la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris. Poste, malproksimighante, li ekpetegis fervore Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono : "Audu, Arghentopafarka, apogo de Hhrizo kaj Kilo Sankta, potence reghanta la Tenedoson, vi, glora! Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj Au mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu : Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Ahhajojn." Tiel preghante li diris, atentis lin Febo Apolo. Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altajhon, Chirkaufermitan sagujon kaj arkopafon sur shultroj. Laute sonadis la sagoj sur shultroj de ekkolerinto, Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste Malproksime de shipoj sidighis, kaj sagon ellasis, Kaj el pafarko arghenta jen sono terura eksonis. Li ekatakis antaue nur mulojn kaj hundojn rapidajn, Sed jen la sagoj maldolchaj atingis nun ankau la homojn, Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. Militistaron la sagoj flugadis nau tagojn, la dekan Al kolektigho Ahhilo la popolon kunvokis. Tion chi metis en liajn pensojn la Hero blankmana. Char pri Danaoj malghojis shi, ilin perei vidante. Kiam ili kunvenis kaj kunkolektighis, sin levis Inter ili Ahhilo rapidapieda kaj diris : "Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante Ree chi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, Char la milito kaj pesto Ahhajojn mortigas samtempe. Sed demandu ni pastron au antaudiriston au ankau Songhklarigiston, char ankau songhoj elvenas de Zeuso, Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, Chu, eble, pro nefarita promeso au pro hekatombo, Chu, el shafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte La odoron oferan, li nin liberigos de pesto." Tiel dirinte, sidighis li. Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalhhaso plej lerta el birddivenistoj, Kiu konadis estanton, estonton kaj ankau pasinton Kaj alkondukis la shipojn Danaajn al Trojo per sia Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis : "Ho, Zeusamato Ahhilo, al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenjhetanta Apolo. Bone, mi estas dironta, sed vi al mi jhuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj : Certe, mi ekkolerigos viron, reghantan potence Chiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Ahhajoj : Regho ja estas tro forta kontraue la vir' subpotenca; Se li ech tiun chi tagon sian malicon subpremos, Tamen en koro konservos li sian malicon, ghis li ghin Forellasos. Nun jughu vi, chu vi min povas defendi." Lin respondante eldiris Ahhilo piedorapida : "Vi kuraghighu, sincere eldiru la dialudajhon; Jhuras mi per Zeusamato Apolo, al kiu vi preghas, Malfermante la volon de Dio al la Danaoj, Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta, Vin tie chi ektushos per mano pezega neniu El Ahhajoj, se vi ech nomus mem Agamemnonon, Kiu glorigas sin esti plej forta el chiuj Ahhajoj." Kuraghighinte, la antaudiristo la nemalaudebla Diris : "Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, Kaj mizerigos ankorau, ne forprenante multpezan Manon de l' pesto, ghis estos la ghojookula filino Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Hhrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos." Tiel dirinte, sidighis li, kaj inter ili sin levis Agamemnono la vastereghanta, l' heroo Atrido, Tute malghoje; la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj farighis similaj al fajro brilanta. Kontrau Kalhhaso antaue li nun furioze ekdiris : "Ho, malbonajhoportisto, al mi eldirinta neniam Favorajhon! Vi ghojas nur antaudiri mizerojn. Vi antaudiris neniam bonvorton kaj nek ghin plenumis, Vi ankau nun antaudiras al kolektighintaj Ahhajoj, Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, Char mi ne volis pro Hhrizofilino depagon belegan Preni. Ho, jes, mi preferas shin havi en mia domego, Mi shin preferas ech pli ol Klitemnestron, kun kiu Mi edzighis dum shia virgeco. La Hhrizofilino Al shi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. Sed mi konsentas redoni shin, se tio estas pli bona, Char mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu Unu ne rekompencita, char tio ne estas konvena, Chiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun." Al li kontraue respondis Ahhilo piedorapida : "Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el chiuj, Al vi pro kio Ahhajoj aldonos honoran donacon? Oni ne scias, chu restas ankorau richeco komuna, Char la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis, Estas ne bone ghin rekolektigi por ree dividi. Sed vi ellasu shin pro la honoro do dioj; Ahhajoj, Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeuso detrui Iam permesos al ni la Trojon murofortegan." Al li kontraue respondis Agamemnono, la chefo : "Kia ajn estas kuragha vi, diosimila Ahhilo, Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos. Chu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi Estu rabita de mia, ke mi ghin ellasu senpage? Bone, nur se anstatauos Ahhajoj ghin per alia Rekompenco de kosto egala, lau mia deziro. Sed se ili rifuzos, mi prenos ghin mem : la donacon Vian au la donacon Ajaksan au l' Odisean; Prenos min ghin,--senigita de ghi ekkoleros la viro. Sed iafoje pri tio ni reparolos ankorau. Nun ni surmetu sur maro sankta la shipon nigretan, Ni kolektigu en ghi da remistoj amason sufichan, Metu en ghi l' hekatombon kaj Hhrizofilinon rughvangan. Unu el viroj konataj estos la chefo : Ajakso, Eble Idomeneo, au Odiseo la dia, Au vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj-- Por oferante pacigi la Malproksimegenjhetantan." Al li respondis minace Ahhilo piedorapida : "Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, Kiu Ahhajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, Kun vi irante au kontrau viroj batalon farante? Char mi alvenis ne pro ponardegojnjhetistoj Trojanoj Kontraubatali, char ili kulpighis je mi en nenio. Ili neniam chevalojn au bovojn de mi ekdeprenis Au fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloghita Fruktojn ruinis, char inter ni estas ja multe da ombraj Montoj kaj ankau la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, Sekvis ni, por ke vi ghoju, portante ekvenghon al Trojo Pro Menelao kaj ankau pro vi mem, vi hundosimila. Sed tion chi ne atentas, nek zorgas vi tion chi tute; Min ech minacas vi preni donacon, de mi akiritan Per mia peno, kaj al mi de la Ahhajidoj donitan. Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Ahhajoj. Plej malfacilan laboron en laciganta batalo Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraue, De malmulto kontenta, revenas lacighe al shipoj; Nun mi foriras en Ftion, char estas certe pli bone Hejmen reveni en shipoj fleksitaj. Mi ne deziras Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun richecojn". Al li respondis nun Agamemnono, la chefo de viroj : "Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, Por akiri honoron, precipe la Zeuson-zorganton. El diaj reghoj vi estas por mi la plej malamata. Char vi chiam preferas malpacojn, batighojn, batalojn. Se pli da forto vi havas, donita ghi estas de dio. Hejmen revenu vi kun viaj shipoj kaj viaj kolegoj, Reghu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas : Kiel Febo Apolo deprenas de mi Hhrizoidon, Kiun forsendas mi per mia shipo kaj miaj amikoj, Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos Vian donacon, rughvangan la Brizeidon : vi sciu, Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke chiu teruru Al mi sin egaligi kaj al mi kontrauparoli." Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, Inter du pensoj shancelis la koro en brusto, en vila : Chu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, Au humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el chielo La diino Ateno, sendita de Hero blankmana, Kiu amis kaj zorgis ambau heroojn egale. Shi poste li nun starighis, lin kaptis per blondkapoharoj, Sole al li aperinte : shin chiu alia ne vidis. Ektimighinte, sin turnis Ahhilo kaj tuj ekrekonis Palas-Atenon, terure shiaj okuloj brilegis. Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn : "Kial vi venis, filino de Zeuso shildontenanta, Chu por ekvidi la arogantajhon de Agamemnono? Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio farighos, La fiereco senbrida baldau lin pereigos." Al li respondis Ateno, la bluokula diino : "Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, Kiu vin ambau egale samtempe amas kaj zorgas. Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, Certe, per vortoj vi povas insulti lin lau via volo. Mi al vi diras, kaj tio chi estos efektivigita : Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj Pro tiu chi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu." Shin respondante, eldiris Ahhilo rapidapieda : "Vere, estas bezone vian ordonon obei, Malgrau la koro kolera : char tio chi estas pli bona : La obeantan al dioj dioj volonte atentas." Diris li, kaj sur arghentan tenilon li metis la manon, Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante Vortojn diinajn. Shi baldau ekflugis Olimpon, loghejon De dio Zeuso shildontenanta, al dioj aliaj. Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido : li sian koleron ne ekchesigis : "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuragho! Vi en la koro neniam havas kuraghon vin armi, Por kune kun la popolo batali au kun la Ahhajoj Plej eminentaj embuski vin : tio lau vi estas--morto. Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Ahhaja Vian kontraudiranton senigi de lia donaco. Regho-popolmanghegulo, netaugulojn reghanta! Char, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. Sed al vi mi nun diras kaj faras jhuron grandegan, Jhuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branchojn Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, Kaj ne reekfloronta (char fero de ghi ekdemetis Ghiajn foliojn kaj shelon), kaj portadata en manoj De Ahhajidoj-jughistoj, gardantaj la leghojn, venantajn De l' dio Zeuso; mi jhuras je tiu chi jhuro grandega, Ke eksopiros tuj chiuj Ahhajoj, serchante Ahhilon . . . Tamen, malgraue doloro via, ne povos vi helpi Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro La virbuchanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis Vi plej kuraghan el chiuj Ahhajoj malestiminta". Tiel dirinte, sur teron ekjhetis li sian sceptron, Beligitan de najloj oraj, kaj baldau sidighis. Sed Atrido koleris ankau. Kaj levis sin poste La dolchalingva kaj tondravocha Nestoro el Pilo, El kies busho fluadis dolchamiela parolo; Estis li nun travivinta jam du generaciojn, Kiuj naskighis kaj vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo, hodiau li superreghis la trian. Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektigho : "Ve, ho kia malghojo surfalas sur teron Ahhajan! Certe, ekghojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, Ankau l' aliaj Trojanoj eksentos charmegon en koro, Se ili audos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. Sed vi auskultu, char ambau pli junaj vi estas ja ol mi. Iam mi havis aferon kun viroj ankorau pli fortaj Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malshatis. Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, Kiel Kenco au Eksadio au Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. Ili estis pli fortaj ol chiuj, sur tero naskitaj, Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontrau plej fortaj, Kontrau montaj monstregoj, ilin fordetruante. Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, El malproksima lando : alvokis min tiuj chi viroj : Kune kun ili batalis mi, kaj kontrau ili nenia Homo, sur tero naskita, havis kuraghon batali. Sed ankau ili konsilon mian obee atentis. Nun vi ankau obeu : obei ja estas pli bone. Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, Sed che li lasu donacon, donitan de la Ahhajidoj, Sed ankau vi, Peleido, chesu kun regho disputi Malpacante : konvenas ja honoro pli alta Al la sceptroportanta, kiun Zeuso glorigas; Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, Estas li ja pli potenca, char reghas li multajn popolojn. Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas, Kontrau Ahhilo demetu vian koleron : li estas Forta apogo Ahhaja en pereigema milito." Diris al li respondante Agamemnono potenca : "Vere! Vi, ho maljunulo, chion eldiris konvene, Sed tiu viro deziras esti pli alta ol chiuj, Volas estrighi je chiuj, volas ordoni al chiuj Kaj doni leghojn, al kiuj, certe, neniu obeos. Se lin la dioj eternaj instruis jhetadi ponardon, Chu ili ankau pro tio permesis al li--nin insulti?" Lin interrompis kaj diris diosimila Ahhilo; "Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaugulo, Se mi vin kontentigadus je chio, kion vi volas. Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi Ne ordonu, char mi ne intencas al vi humilighi. Tion mi diras al vi, kaj ghin vi konservu en koro : Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontrau vi au aliaj : vi donis kaj vi shin deprenas. Sed el mia cetera havo en shipoj rapidaj Vi nenion deprenos kontrau mia bonvolo. Sed se vi volas, elprovu, ke chiuj kune ekvidu, Kiel el vi nigra sango chirkau ponardo ekfluos." Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj, levighinte, dislasis che shipoj la kolektigitajn. Peleido foriris al tendoj kaj shipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, Sed Atrido surmetis sur maron shipon rapidan, Dudek remistojn elektis kaj metis en ghin hekatombon Por la dio kaj ankau la Hhrizofilinon rughvangan, Kaj Odiseo multsagha tie estis shipestro. Chiuj sidighis kaj baldau eknaghis sur vojon malsekan. Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enjhetis, Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : Bovojn kaj kaprinojn che bordo senfrukta de l' maro, Kaj l' odoro ofera en fumo suriris chielon. Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono Tion ne lasis, per kio li jhus Ahhilon minacis : Vokis rapide li Taltibion kaj Euribaton, Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj. "Iru vi tien, en tendon de la Peleido Ahhilo, Prenu vi la Brizeidon rughvangan kaj shin alkonduku, Se do li shin ne redonos, mi mem shin jam tiam deprenos, Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos." Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. Ili al bordo de l' maro senfrukta malghoje foriris Kaj al la tendoj kaj shipoj de Mirmidonoj alvenis. Lin do ili ektrovis che tendo, che shipo nigreta Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ghojis Ahhilo. Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' regho, Ili starighis sen ia parolo, sen ia demando, Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris : "Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeuso kaj homoj! Alproksimighu, char kulpaj estas ne vi, sed Atrido, Kiu venigis vin pro la filino rughvanga de Hhrizo. Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili Shin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj Antau la dioj felichaj, antau homoj mortemaj, Antau la regh' furioza, ke kiam oni ankorau Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsagho Li, Atrido, ne povas rigardi antauen, nek posten, Por fortikigi Ahhajojn, batalantajn che shipoj." Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rughvangan Al la senditoj, kaj tiuj foriris al shipoj Ahhajaj; Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahhilo Iris plorante for de amikoj kaj tie sidighis, Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis : "Mia patrino, char vi min por tempo mallonga eknaskis, Devus almenau aljughi honoron al mi l' Olimpano Zeuso altetondranta, sed li tute min ne honoras! Jen Atrido, la vastereghanta Agamemnono, Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon." Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, La estiminda, en profundegajhoj de maro, che l' patro Maljunighinta, kaj venis el maro shi kiel nebulo, Kaj apud li, elvershanta larmojn, shi alsidighis. Lin karesante per mano, shi la parolon eldiris : "Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malghojas? Ho, vi kashu nenion, ke ambau tion ni sciu." Diris, profunde gheminte, Ahhilo rapidapieda : "Chion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, Kaj ghin detruis kaj chion tien chi forelkondukis; La Ahhajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni Hhrizofilinon rughvangan elektis por la Atrido. Hhrizo do, pastro de malproksimegenjhetanta Apolo, Venis al shipoj rapidaj de kuproarmitaj Ahhajoj, Por deacheti filinon per netaksebla depago, La florkronon portante de malproksimegenjhetanta Dio sur ora sceptro, kaj la Ahhajojn petegis, Sed l' Atridojn, la ambau chefojn popolajn--precipe. Tiam chiuj Ahhajoj lautege konsentis honoron Fari al pastro, de li deacheton richegan ricevi. Tio ne plachis nur sole al koro de Agamemnono, Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo Lian petegon atentis, char amis li multe la pastron. Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, Tiam mortadis popoloj, char sagoj de l' dio flugadis Chie en vasta tendaro Ahhaja. Sciigis nin tiam Antaudiristo scianta pri volo de dio Apolo; Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris Li la parolon minacan, hodiau plenumighintan. La ghojokulaj Ahhajoj shin, vere, venigas per shipo Hejmen en Hhrizon kaj ankau donacojn por la Potenculo, Sed jhus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon, donacon honoran de Ahhajidoj. Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. Vi sur Olimpon suriru kaj Zeuson petegu, se iam Vi lian koron ghojigis per paroloj au agoj, Char mi vin ofte audadis glorighi en domo de l' patro, Ke l' chirkauitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for, dume kateni minacis lin chiuj aliaj : Hero kaj Posejdono kaj ankau Palas-Ateno. Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan Breareo de dioj kaj--Egeono de homoj, Char li estas multege pli forta ol lia patro; Apud Kronido sidighis li fiera de gloro, Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeuson kateni. Rememorigu lin, antau li sidighu kaj liajn Vi chirkauprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn Au ghis tendaro kaj shipoj la Ahhajidojn forpeli Mortigatojn, ke chiuj sciighu la krimon de l'regho, Ke li mem, Agamemnono Atrido, la chefo de viroj Sciu l' ofendon, faritan al plej kuragha Ahhajo." Larmojn vershante, respondis al sia filo Tetido : "Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! Ho, se vi povus che shipoj sen larmoj kaj sen malghojo Sidi, char estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. Nun ne longtempa kaj pli malfelicha ol chiuj vi estas Per unu fojo. Ho, mi vin por malfelicho eknaskis. Tion al tondronjhetanta Zeuso, se volos li audi, Iras mi diri nun supren, sur multaneghan Olimpon. Vi do, sidante che shipoj rapidaj, ne chesu koleri La Ahhajidojn kaj tute detenu vin de la milito. Zeuso hierau festeni al Etiopoj senpekaj, Che l'Okeano, foriris kaj kune kun li--la diaro, Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. Tiam eniros mi kupran domon de Zeuso, mi liajn Ekchirkauprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas." Tiel dirinte, foriris shi. Kaj li restigis koleron En la koro pro sia rughovanga knabino, Malgrau li forkondukita perforte. Sed Odiseo En Hhrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en shipoj kaj al la mastejo Maston altiris, rapide ghin sur shnuregojn mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la shipon, Tie chi ankron eljhetis kaj ligis al bordo shnuregojn. Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis Por dio Febo Apolo malproksimegenjhetanta, Ankau eliris Hhrizido el shipo la martranaghanta, Shin al altaro kondukis nun Odiseo multsagha, Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris : "Hhrizo, venigis min Agamemnono, la chefo de viroj, Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo, ke por Ahhajidoj pacighu la dio, Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj." Tion li diris, shin donis en liajn manojn; la patro Ghoje ricevis la karan filinon. L'Ahhajoj al dio La hekatombon majestan ordigis chirkaue l'altaro Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon. Hhrizo do levis la manojn supren kaj laute ekpreghis : "Audu, Arghentopafarka, apogo de Hhrizo kaj Kilo Sankta, potence reghanta la Tenedoson. Kiele Vi jam antaue atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Ahhajojn, Tiel same vi ree mian deziron plenumu Kaj de Ahhajoj forigu la teruregajn mizerojn." Tiel li diris, preghante, atentis lin Febo Apolo. Sed post la pregho disjhetis ili la sanktan hordeon, Kolojn defleksis al bestoj, ekbuchis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltranchis, ilin envolvis per graso Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; Ilin bruligis la pastro sur shtipoj kaj nigran vinon Vershis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj chirkauis. Forbruliginte femurojn kaj l' internajhojn provinte, Ili distranchis la reston pece kaj metis sur stangojn, Rostis ghin pene kaj fine demetis ghin. Post la laboro Ili aranghis festenon, kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonaranghita festeno mankis nenion. Post kvietigo de la malsato kaj de soifo Knaboj plenigis ghis randoj kalikojn per la trinkajho Kaj, komencinte de dekstre, al chiuj pokalojn disdonis. Daure la tago l'Ahhajoj per kantoj pacigis la dion, Belan peanon kantadis la maljunuloj Ahhajoj, Glorigadante Apolon, kaj ghojis li en sia koro. Kiam la suno subiris kaj mallumo farighis, Ili che la shnuregoj, tenintaj la shipon, ekdormis. Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita, Levis sin, ili fornaghis al vasta tendaro Ahhaja, Venton favoran al ili donis Febo Apolo. Ili starigis la maston, disstrechis la velojn blankegajn, Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura Chirkau la kilo de l' shipo naghanta fortego ekbruis, Kaj ghi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. Poste, veninte al vasta tendaro de la Ahhajidoj, Ili eltiris la shipon nigretan sur bordon la sablan Kaj, ghin subapoginte alte per traboj longegaj, Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj shipojn. Li do koleris, sidante che shipoj rapidenaghantaj, Li, Peleido kuragha, la dia piedorapida. Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malghojo Pro la restigho senaga : soifis li bruon, batalon. Jen apenau dekdua matenchielrugho aperis, Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro. Zeus antauiris. Tetido do ne forgesis la peton De shia filo, shi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo chielon kaj altan Olimpon; Tie chi trovis shi Zeuson, aparte de dioj aliaj Sur la suprajho plej alta de multekapa Olimpo. Shi alsidighis kaj chirkauprenis per mano maldekstra Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektushis, Kaj potenculon Kronidon-Zeuson shi ekpetegis : "Ho, patro Zeuso, se mi al vi inter diaro ekplachis Iam per vorto au faro, plenumu vi mian deziron : Vi mian filon ekvenghu, mortonton pli frue ol chiuj; Agamemnono, la chefo de viroj, lin malhonoris, De li preninte donacon kaj mem ghin forekrabinte. Sed vi lin venghu, Antaupripensanta, ho, Zeuso potenca! Vi al Trojanoj donacu venkadon, ghis Ahhajidoj Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore." Tiel shi diris. Al shi ne respondis la nubopelanto Zeuso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis Sin al chirkauprenitaj genuoj kaj reekpetegis : "Ne shancelighu : promesu kaj donu al mi la konsenton Au do--rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, Chu mi el chiuj estas plej malestimata diino." Al shi respondis indigne Zeuso la nubkolektulo : "Vere, malbona afero estos, se vi kontrau Hero Igos min, kaj shi per vortoj insultaj min ekkolerigos; Shi jam sen tio en rondo de chiuj dioj senmortaj Kontrau mi chiam disputas, dirante--mi helpas Trojanojn. Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu : Tio chi estas de miaj promesoj por chiuj senmortaj Garantiajho sanktega, char estas ne redonebla, Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco." Che tiuj vortoj mallevis Zeuso la brovojn mallumajn, Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. Tiel konsilighinte, ili disiris nun. Shi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. Zeuso eniris palacon sian, kaj eklevighinte Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu Kuraghighis atendi lin : chiuj renkonte aliris. La Olimpano sidighis sur trono sia. Sed Hero Ne preterlasis, ke li konsilighis kun la filino De maljunulo Nereo, l'arghentapieda Tetido, Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeuso potenca eldiris : "Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? Chiam plachas al vi ricevadi sekretajn decidojn, Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras Vole ech unu vorton de tio, pri kio vi pensas." Al shi respondis la patro de la homaro kaj dioj : "Hero, ne penu vi chiujn miajn pensojn sciighi, Char tio estas ne ebla por vi ech, por mia edzino. Certe, neniu el dioj kaj homoj sciighos pri tio, Antau ol vi, kio estas por vi permesata sciighi; Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori." Hero la bovookula ree respondis al Zeuso : "Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! Mi ja neniam ghis nun vin demandis au esploradis, Tute trankvile decidas vi chion, kion vi volas. Sed mi nun timas en koro, chu vin ne ekkonvinkis L'ido de griza Nereo, l'arghentapieda Tetido : Che vi sidante, shi viajn chirkauprenadis genuojn. Al shi vi eble promesis per kapobalanco Ahhilon Ekglorigi kaj multajn Ahhajojn ekstermi che l' shipoj?" Al shi respondis dirinte Zeuso la nubkolektulo : "Stranga, vi chiam suspektas, ne povas de vi mi kashighi, Sed vi nenion atingos, nur malproksimighos de koro Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankorau. Se tio estos, farighos tio lau mia deziro, Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! Char malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, Se kontrau vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos". Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeusa palaco. Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana : "Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ghuos ja pli ni Ghojon festenan, se reghos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam shi mem havas multan prudenton) Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Char se li, la Olimpano tondronjhetanta, ekvolos, Li nin dejhetos de tronoj; li estas pli forta ol chiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refarighos favora baldau al ni l'Olimpano". Tiel dirinte, levighis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn : "Kara patrino, elportu malghojon malgraue sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldau batata; char vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, char Zeuson kontraui estas ne eble. Char jam antaue, kiam fojon mi volis vin helpi, Kaptis li min che l' piedo, de sojlo la sankta min jhetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike." Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante shi prenis de sia filo pokalon. Li do al chiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolchan nektaron envershis, el la kaliko cherpante, Kaj inter dioj felichaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. Ghis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonaranghita : nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne. Sed kiam ekestingighis la lumo de l' suno brilega, Chiu el ili foriris dormi en sian loghejon, Kiun al chiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeuso do tondronjhetanta iris al sia kushejo, Kie li ofte kushadis sub ago de dormo la dolcha. Tien veninte, li dormis, kaj apud li--Hero orkrona. * * * * * VIII ALDONO * * * * * PREGHO SUB LA VERDA STANDARDO Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas, Sed chiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reghas, Hodiau ni preghas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro : Silentas nun chiu disput' religia Kaj regas nur kredo de _koro_. Kun ghi, kiu estas che chiuj egala, Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro Che Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ghi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas shakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Auskultu la vochon de l'pregho sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l'granda homaro! Ni jhuris labori, ni jhuris batali, Por reunuigi l'homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj Nin tenu kuraghaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Ghi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero. * * * * * TABELO DE LA ENHAVO EKZERCOJ . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 FABELOJ KAJ LEGENDOJ La novaj vestoj de la regho. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 Aleksandro Macedona (V. Jabec) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 Kiu estas la plej bona amiko de la viro? . . . . . . . . . . . . . . 26 La deveno de la virino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 28 La naskigho de la tabako (C. Bachiller). . . . . . . . . . . . . . . 30 Karagara . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 34 La virineto de maro. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35 ANEKDOTOJ. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 61 RAKONTOJ Nokto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 92 La hejmo de la metiisto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 108 La forgesita pipo (A. Edelmann). . . . . . . . . . . . . . . . . . . 117 Arturo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 122 La nigra virino. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 138 La karaj braceletoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 143 Nur unu vorton . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 145 La porcio da glaciajho . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 154 EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ Bagateloj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 178 Fingra kalendaro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 208 El la poshto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 214 La loghejoj de la termitoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 222 Korespondado komerca . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 227 Kronika katara konjunktivito . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 229 La sunhorlogho en Dijon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235 ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO El la unua libro de la lingvo Esperanto. . . . . . . . . . . . . . . 241 Plena gramatiko de Esperanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 254 Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ghis la nuna tempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 256 Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia . . . . . . . . 268 POEZIO L. Zamenhof.--La espero. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 317 -- La vojo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 318 -- Al la fratoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 319 -- Mia penso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 321 -- Ho mia kor'. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 322 -- La vojevodo (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . . 323 -- La rozeto (Goethe) . . . . . . . . . . . . . . . . . 325 -- En nord' unu pino (Heine). . . . . . . . . . . . . . 326 -- En songho (Heine). . . . . . . . . . . . . . . . . . 326 -- Lorelej' (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 327 -- Kanto de studentoj . . . . . . . . . . . . . . . . . 323 -- Al la regho. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 329 -- Nokta kanto de soldato (W. Hauff). . . . . . . . . . 330 -- Kanto de l'ligo (A. Mozart). . . . . . . . . . . . . 330 -- La kapelo (L. Uhland). . . . . . . . . . . . . . . . 331 -- La gaja migranto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 332 -- La vojo (B. N. Delvig) . . . . . . . . . . . . . . . 339 Leo Belmont.--Nokt' en la koro (Byron) . . . . . . . . . . . . . . 333 -- Al brusto, al min (Heine). . . . . . . . . . . . . . 334 V. Devjatnin.--Printempo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 -- Shipeto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335 -- Sciuro kaj papago . . . . . . . . . . . . . . . . . 336 -- Anghelo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . 336 -- Husaro (Pushkin). . . . . . . . . . . . . . . . . . 337 -- Infano de zorgo (Herder). . . . . . . . . . . . . . 341 -- Espero (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . . 343 -- Garantio (Schiller) . . . . . . . . . . . . . . . . 344 A. Dombrowski.--Mia mizero . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 348 -- Nova kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 349 -- La malliberulo . . . . . . . . . . . . . . . . . . 350 M. Goldberg.--La turo babilona . . . . . . . . . . . . . . . . . . 351 -- Nova Dio {S. Frug) . . . . . . . . . . . . . . . . . 353 -- Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov) . . . . . . . . . . 359 A. Grabowski.--Tri Budrysoj (Mickiewicz) . . . . . . . . . . . . . 360 -- Revajho (P. Dalman) . . . . . . . . . . . . . . . . 361 -- Excelsior (Longfellow). . . . . . . . . . . . . . . 362 -- La pluva tago (Longfellow). . . . . . . . . . . . . 364 -- La sago kaj la kanto (Longfellow) . . . . . . . . . 364 -- Sonoriloj de vespero (T. Moore) . . . . . . . . . . 365 E. Haller.-- Mi rakontis (Vejnberg) . . . . . . . . . . . . . . .366 G. Janowski.--Mi eliras (Lermonto. . . . . . . . . . . . . . . . 366 D. Jegorov.--Autuno. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 367 F. de Kanaloshshy-Lefler.--Kushas somero (Heine) . . . . . . . . . 368 A. Kofman.-- Filino de Iftah. . . . . . . . . . . . . . . . . . . 368 -- La sklavoshipo (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . 374 V. Langlet.--Al la memoro de Jozef Wasniewski . . . . . . . . . . 378 R. Libeks.-- Latva popola kanto . . . . . . . . . . . . . . . . . 380 I. Lojko.--Malgrand'-rusa kanteto. . . . . . . . . . . . . . . . . 380 -- Profeto (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 381 F. Lorenc.--Alaudeto (Boheme) . . . . . . . . . . . . . . . . . . 382 A. Naumann.--Mi amis vin . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 383 -- Printempo venos . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 Poeteto.--La Chaso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 384 I. Seleznet.--Kanto. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 385 -- Ne riprochu la sorton. . . . . . . . . . . . . . . . 386 -- Revo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 386 E. Smetanka.--La poeto (V. Halek). . . . . . . . . . . . . . . . . 387 L. Sokolov.--La velo (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 M. Solovjev.--Plendo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 388 -- Tri palmoj (Lermontov) . . . . . . . . . . . . . . . 389 K. Svanbom.--Lau sveda melodio. . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 S. Satunovski.--Ne diru (Nadson) . . . . . . . . . . . . . . . . . 391 W. Waher.--Spirita Shipo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 392 J. Wasniewski.--El la paperujo de miaj fabloj. . . . . . . . . . . 391 E. de Wahl.--Che l' maro (Heine) . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 F. Zamenhof.--Versajho sen fino. . . . . . . . . . . . . . . . . . 395 -- Vizito de la steloj sur la tero. . . . . . . . . . . 397 0. Zeidlitz.--Vespero (A. Nikander). . . . . . . . . . . . . . . . 402 L. Zamenhof.--El Hamleto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 403 A. Kofman.--El Iliado. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 441 ALDONO Pregho sub la verda standardo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 459 * * * * * 1432-05.--Coulommiers. Imp. PAUL BRODARD.--12-05. End of the Project Gutenberg EBook of Fundamenta Krestomatio, by L. Zamenhof *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK FUNDAMENTA KRESTOMATIO *** This file should be named 7espr10.txt or 7espr10.zip Corrected EDITIONS of our eBooks get a new NUMBER, 7espr11.txt VERSIONS based on separate sources get new LETTER, 7espr10a.txt Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team Project Gutenberg eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the US unless a copyright notice is included. Thus, we usually do not keep eBooks in compliance with any particular paper edition. We are now trying to release all our eBooks one year in advance of the official release dates, leaving time for better editing. Please be encouraged to tell us about any error or corrections, even years after the official publication date. Please note neither this listing nor its contents are final til midnight of the last day of the month of any such announcement. The official release date of all Project Gutenberg eBooks is at Midnight, Central Time, of the last day of the stated month. A preliminary version may often be posted for suggestion, comment and editing by those who wish to do so. Most people start at our Web sites at: http://gutenberg.net or http://promo.net/pg These Web sites include award-winning information about Project Gutenberg, including how to donate, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter (free!). Those of you who want to download any eBook before announcement can get to them as follows, and just download by date. This is also a good way to get them instantly upon announcement, as the indexes our cataloguers produce obviously take a while after an announcement goes out in the Project Gutenberg Newsletter. http://www.ibiblio.org/gutenberg/etext03 or ftp://ftp.ibiblio.org/pub/docs/books/gutenberg/etext03 Or /etext02, 01, 00, 99, 98, 97, 96, 95, 94, 93, 92, 92, 91 or 90 Just search by the first five letters of the filename you want, as it appears in our Newsletters. Information about Project Gutenberg (one page) We produce about two million dollars for each hour we work. The time it takes us, a rather conservative estimate, is fifty hours to get any eBook selected, entered, proofread, edited, copyright searched and analyzed, the copyright letters written, etc. Our projected audience is one hundred million readers. If the value per text is nominally estimated at one dollar then we produce $2 million dollars per hour in 2002 as we release over 100 new text files per month: 1240 more eBooks in 2001 for a total of 4000+ We are already on our way to trying for 2000 more eBooks in 2002 If they reach just 1-2% of the world's population then the total will reach over half a trillion eBooks given away by year's end. The Goal of Project Gutenberg is to Give Away 1 Trillion eBooks! This is ten thousand titles each to one hundred million readers, which is only about 4% of the present number of computer users. Here is the briefest record of our progress (* means estimated): eBooks Year Month 1 1971 July 10 1991 January 100 1994 January 1000 1997 August 1500 1998 October 2000 1999 December 2500 2000 December 3000 2001 November 4000 2001 October/November 6000 2002 December* 9000 2003 November* 10000 2004 January* The Project Gutenberg Literary Archive Foundation has been created to secure a future for Project Gutenberg into the next millennium. We need your donations more than ever! As of February, 2002, contributions are being solicited from people and organizations in: Alabama, Alaska, Arkansas, Connecticut, Delaware, District of Columbia, Florida, Georgia, Hawaii, Illinois, Indiana, Iowa, Kansas, Kentucky, Louisiana, Maine, Massachusetts, Michigan, Mississippi, Missouri, Montana, Nebraska, Nevada, New Hampshire, New Jersey, New Mexico, New York, North Carolina, Ohio, Oklahoma, Oregon, Pennsylvania, Rhode Island, South Carolina, South Dakota, Tennessee, Texas, Utah, Vermont, Virginia, Washington, West Virginia, Wisconsin, and Wyoming. We have filed in all 50 states now, but these are the only ones that have responded. As the requirements for other states are met, additions to this list will be made and fund raising will begin in the additional states. Please feel free to ask to check the status of your state. In answer to various questions we have received on this: We are constantly working on finishing the paperwork to legally request donations in all 50 states. If your state is not listed and you would like to know if we have added it since the list you have, just ask. While we cannot solicit donations from people in states where we are not yet registered, we know of no prohibition against accepting donations from donors in these states who approach us with an offer to donate. International donations are accepted, but we don't know ANYTHING about how to make them tax-deductible, or even if they CAN be made deductible, and don't have the staff to handle it even if there are ways. Donations by check or money order may be sent to: Project Gutenberg Literary Archive Foundation PMB 113 1739 University Ave. Oxford, MS 38655-4109 Contact us if you want to arrange for a wire transfer or payment method other than by check or money order. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation has been approved by the US Internal Revenue Service as a 501(c)(3) organization with EIN [Employee Identification Number] 64-622154. Donations are tax-deductible to the maximum extent permitted by law. As fund-raising requirements for other states are met, additions to this list will be made and fund-raising will begin in the additional states. We need your donations more than ever! You can get up to date donation information online at: http://www.gutenberg.net/donation.html *** If you can't reach Project Gutenberg, you can always email directly to: Michael S. Hart Prof. Hart will answer or forward your message. We would prefer to send you information by email. **The Legal Small Print** (Three Pages) ***START**THE SMALL PRINT!**FOR PUBLIC DOMAIN EBOOKS**START*** Why is this "Small Print!" statement here? You know: lawyers. They tell us you might sue us if there is something wrong with your copy of this eBook, even if you got it for free from someone other than us, and even if what's wrong is not our fault. So, among other things, this "Small Print!" statement disclaims most of our liability to you. It also tells you how you may distribute copies of this eBook if you want to. *BEFORE!* YOU USE OR READ THIS EBOOK By using or reading any part of this PROJECT GUTENBERG-tm eBook, you indicate that you understand, agree to and accept this "Small Print!" statement. If you do not, you can receive a refund of the money (if any) you paid for this eBook by sending a request within 30 days of receiving it to the person you got it from. If you received this eBook on a physical medium (such as a disk), you must return it with your request. ABOUT PROJECT GUTENBERG-TM EBOOKS This PROJECT GUTENBERG-tm eBook, like most PROJECT GUTENBERG-tm eBooks, is a "public domain" work distributed by Professor Michael S. Hart through the Project Gutenberg Association (the "Project"). Among other things, this means that no one owns a United States copyright on or for this work, so the Project (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth below, apply if you wish to copy and distribute this eBook under the "PROJECT GUTENBERG" trademark. Please do not use the "PROJECT GUTENBERG" trademark to market any commercial products without permission. To create these eBooks, the Project expends considerable efforts to identify, transcribe and proofread public domain works. Despite these efforts, the Project's eBooks and any medium they may be on may contain "Defects". Among other things, Defects may take the form of incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other eBook medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. LIMITED WARRANTY; DISCLAIMER OF DAMAGES But for the "Right of Replacement or Refund" described below, [1] Michael Hart and the Foundation (and any other party you may receive this eBook from as a PROJECT GUTENBERG-tm eBook) disclaims all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees, and [2] YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE OR UNDER STRICT LIABILITY, OR FOR BREACH OF WARRANTY OR CONTRACT, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES, EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGES. If you discover a Defect in this eBook within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending an explanatory note within that time to the person you received it from. If you received it on a physical medium, you must return it with your note, and such person may choose to alternatively give you a replacement copy. If you received it electronically, such person may choose to alternatively give you a second opportunity to receive it electronically. THIS EBOOK IS OTHERWISE PROVIDED TO YOU "AS-IS". NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, ARE MADE TO YOU AS TO THE EBOOK OR ANY MEDIUM IT MAY BE ON, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR A PARTICULAR PURPOSE. Some states do not allow disclaimers of implied warranties or the exclusion or limitation of consequential damages, so the above disclaimers and exclusions may not apply to you, and you may have other legal rights. INDEMNITY You will indemnify and hold Michael Hart, the Foundation, and its trustees and agents, and any volunteers associated with the production and distribution of Project Gutenberg-tm texts harmless, from all liability, cost and expense, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following that you do or cause: [1] distribution of this eBook, [2] alteration, modification, or addition to the eBook, or [3] any Defect. DISTRIBUTION UNDER "PROJECT GUTENBERG-tm" You may distribute copies of this eBook electronically, or by disk, book or any other medium if you either delete this "Small Print!" and all other references to Project Gutenberg, or: [1] Only give exact copies of it. Among other things, this requires that you do not remove, alter or modify the eBook or this "small print!" statement. You may however, if you wish, distribute this eBook in machine readable binary, compressed, mark-up, or proprietary form, including any form resulting from conversion by word processing or hypertext software, but only so long as *EITHER*: [*] The eBook, when displayed, is clearly readable, and does *not* contain characters other than those intended by the author of the work, although tilde ( ), asterisk (*) and underline (_) characters may be used to convey punctuation intended by the author, and additional characters may be used to indicate hypertext links; OR [*] The eBook may be readily converted by the reader at no expense into plain ASCII, EBCDIC or equivalent form by the program that displays the eBook (as is the case, for instance, with most word processors); OR [*] You provide, or agree to also provide on request at no additional cost, fee or expense, a copy of the eBook in its original plain ASCII form (or in EBCDIC or other equivalent proprietary form). [2] Honor the eBook refund and replacement provisions of this "Small Print!" statement. [3] Pay a trademark license fee to the Foundation of 20% of the gross profits you derive calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. If you don't derive profits, no royalty is due. Royalties are payable to "Project Gutenberg Literary Archive Foundation" the 60 days following each date you prepare (or were legally required to prepare) your annual (or equivalent periodic) tax return. Please contact us beforehand to let us know your plans and to work out the details. WHAT IF YOU *WANT* TO SEND MONEY EVEN IF YOU DON'T HAVE TO? Project Gutenberg is dedicated to increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form. The Project gratefully accepts contributions of money, time, public domain materials, or royalty free copyright licenses. Money should be paid to the: "Project Gutenberg Literary Archive Foundation." If you are interested in contributing scanning equipment or software or other items, please contact Michael Hart at: hart@pobox.com [Portions of this eBook's header and trailer may be reprinted only when distributed free of all fees. Copyright (C) 2001, 2002 by Michael S. Hart. Project Gutenberg is a TradeMark and may not be used in any sales of Project Gutenberg eBooks or other materials be they hardware or software or any other related product without express permission.] *END THE SMALL PRINT! FOR PUBLIC DOMAIN EBOOKS*Ver.02/11/02*END*