The Project Gutenberg EBook of Karlo, by Edmond Privat This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Karlo Author: Edmond Privat Release Date: February 5, 2008 [EBook #24525] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KARLO *** Produced by David G. Simpson KARLO Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto Tria Eldono Edmond Privat 1910 ANTAUPAROLO DE L' VERKINTO La "Librairie de l' Esperanto" en Parizo petis min, ke mi verku facilan legolibron por la lernantoj de kursoj au la komencantoj, kiuj jhus finis sian lernadon en lernolibro. Mi intencis prezenti dudek tekstojn aranghitajn tiamaniere, ke en chiu estos multaj vortoj pri sama temo de l' chiutaga vivo. Por pli bone konservi la intereson de la lernanto en dudek chapitroj, mi verkis unu rakonton pri la vivo de junulo, de lia infaneco, ghis lia edzigho. Kompreneble nek romano, nek ech sprita novelo estas la rakonto, sed nur aro de dudek chapitroj pri chiutaga vivo, ligitaj inter si per ghenerala senco kaj unueco de persono. Tamen ion pli ol lernochapitrojn eble trovos en tiu chi libro tiuj plenaghaj personoj, por kiuj ekzistas ia poezia charmo en rememoroj pri infaneco kaj juneco ech el plej simplaj okazintajhoj de l' chiutaga vivo. Mi rekomendas al la instruantoj de kursoj, ke, post lego de chapitro, ili faru multajn demandojn pri ghi kaj donu al la lernantoj bonan okazon paroli la lingvon. (La demandoj montritaj en la libro estas nur bazo, kaj la profesoroj devos plimultigi ilin lau la tempo disponebla.) Audado kaj ripetado de esperantaj frazoj estas la plej bezonata afero che la kursoj, char tion la lernanto ne povas facile trovi hejme en sia lernolibro. Estas necese atentigi la lernanton pri la _akcento_ (chiam sur la antaulasta silabo) kaj ankau pri natura kaj ne trolonga elparolado de la vokaloj. Ghenevo, en Januaro 1909. EDMOND PRIVAT. ENHAVO Antauparolo de l' verkinto 1. -- La familio 2. -- La hejmo 3. -- La servistino 4. -- Dimancho 5. -- Lernado 6. -- La ideoj de Karlo 7. -- La songho de Karlo 8. -- La liceo 9. -- Ekzameno 10. -- Liceano 11. -- Latina leciono 12. -- La amiko 13. -- Sur la rivero 14. -- La profesoro de historio 15. -- La sekreto de Karlo 16. -- Chagrenoj 17. -- Studento kaj poeto 18. -- Alico 19. -- Kuracisto 20. -- En Italujo 1. La familio. Kiam naskighis Karlo, rozkolora kaj sana, liaj gepatroj estis ankorau tre junaj. Ilia unua infano li estis. Lia apero en tiu chi mondo kauzis grandegan ghojon en la tuta familio. Filo! vera vivanta knabeto! La junaj gesinjoroj Davis estis tre fieraj pri Karlo kaj ghuis internan kaj trankvilan plezuron. Sed la patro de S-ro Davis estis tro ghoja por esti trankvila. Avo li estis nun; li tute forgesis, ke tio lin iom maljunigas kaj li kontraue sentis en si infanan gajecon. Dum du tagoj post la naskigho de Karlo, li ne povis labori en sia oficejo. Li kuradis de sia domo al la domo de sia filo kaj de tie revenis al sia domo; li promenadis tra la stratoj de l' urbeto, eniris en chiajn magazenojn por acheti aferojn tute senutilajn; al chiu almozpetanto li donis multajn monerojn. Oni povis facile vidi, ke li estas kontenta. La gepatroj de Sinjorino Davis estis jam tre maljunaj. Ili loghis en granda urbo, kaj oni telegrafe anoncis al ili la naskighon de ilia nepo. Por ili, li ne estis la unua. Ilia filino Margareto, la felicha patrino de Karlo, estis ilia sepa infano. Jam du el shiaj fratoj kaj tri el shiaj fratinoj estis edzighintaj kaj ech havis infanojn, kiam fraulino Margareto renkontis la junan S-ron Davis, kun kiu shi baldau fianchinighis kaj poste edzinighis. Fraulino Margareto estis tre beleta junulino kaj tre dolcha. Pro tio chiuj gefratoj tre amis shin kaj shiaj gepatroj ricevis grandan chagrenon, kiam shi devis forveturi kun sia juna edzo. Che la baptotago de Karlo, preskau la tuta familio de Sinjorino Davis cheestis, kaj ankau la patro kaj la juna frato de Sinjoro Davis. Oni nomis la knabon Karlo-Teodoro por kontentigi lian patran avon S-ron Karlo Davis kaj lian patrinan avon S-ron Teodoro Renberg. Kompreneble oni ne povis elekti alian baptopatron, ol lian patran avon. La baptopatrino estis la plej maljuna fratino de Sinjorino Davis. Dum la pastro malsekigis lian beletan kapeton kun kreskantaj blondaj haroj, sinjoreto Karlo-Teodoro shajnis gaje rideti kaj, subite palpante siajn malsekajn harojn per siaj manetoj, li faris al la cheestantoj en la preghejo lautan, sed nekompreneblan paroladon, kiu preskau rompis la seriozecon de la ceremonio. Sendube por haltigi lin, lia onklino donis al li pluvegon da kisoj. Kredante, ke ili estas gratulesprimoj kaj estante jam tre modesta, li tre malafable akceptis tiujn kisojn. Jam tie li mirigis multajn personojn. Grava rimarko. -- _Por respondi al la demandoj oni devas neniam uzi simple "jes" au "ne", sed ordigi la vortojn de la demando mem alimaniere kaj aldoni la necesajn vortojn._ EKZEMPLE: Chu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskighis? -- _Jes, la gepatroj de Karlo, Sinjoro kaj Sinjorino Davis, estis ankorau junaj, kiam naskighis ilia filo._ 1. Chu la gepatroj de Karlo estis junaj, kiam li naskighis? -- 2. Chu Karlo estis la unua infano de S-ro Davis? -- 3. Kion faris la patro de S-ro Davis? -- 4. Kiel oni anoncis la naskighon al la gepatroj de S-ino Davis? -- 5. Kiom kostas la sendo de telegramo? -- 6. Donu kelkajn baptonomojn de knaboj kaj knabinoj. -- 7. Kion oni faris al Karlo en la preghejo? 2. La hejmo. Junaj gesinjoroj Davis estis nek richaj, nek malrichaj, kaj havis plej charman hejmon apud la urbeto. Tre simpla dometo, malgranda ghardeno kun kelkaj arbetoj, jen ilia tuta hejmo, sed chio estis tre pura kaj delikata interne kaj ekstere. En la chambroj chio estis hela, la murpaperoj kaj la meblaro. Chie oni povis admiri kiel orde kaj elegante la delikataj manoj de Sinjorino Davis aranghis chiujn aferojn. La patro de Karlo-Teodoro estis chefkomizo en filio de la Nacia Banko kaj li ricevis tre bonan salajron. Char nek li, nek lia edzino multe elspezis, li povis chiujare shpari sumon por "siaj infanoj". Efektive Karlo ne ghuis tre longe la gloron esti sola en la nova generacio de l' familio. Kiam li estis dujara kaj jam kuris tre bone tra la tuta domo, li trovis iun tagon bluokulan fratineton en la antikva lulilo, kie li kutimis dormadi antau tre longe . . . kiam li estis malgranda. Aliaj kredeble estus ighintaj tre jhaluzaj, sed Karlo estis grandanima, kaj lia vizagho tuj montris larghan rideton kaj afablan esprimon de protektemo. Petinte la permeson de sia patrino, li kisis dufoje la frunton de sia dormanta fratineto. Karlo tre multe interesighis je la progresoj de sia fratineto Helenjo. Kiam shi ankau povis kureti tra la domo, li farighis shia instruanto kaj gvidanto. Karlo estis tre observema kaj ankau tre entreprenema. Li penadis imiti chion interesan, kion li vidis au pri kio li audis. Uzante tablon kaj multajn seghojn, li konstruis grandan shipon, kies bela flava kamentubo estis . . . la paperkorbo de lia patro. Por Helenjo li chiam aranghis komfortan sidejon per broditaj kusenoj forprenitaj el la salono. Kiam Sinjorino Davis laboris che sia kudromashino kaj Karlo ekfajfis kaj bruadis por anonci, ke danghera ventego minacas la shipon, la timigata fratineto ekploris, tremante inter la broditaj kusenoj. Subite chio haltis: la kudromashino kaj la shipo. Helenjo baldau retrankvilighis sur la genuoj de l' patrino, konsolita, chu per shiaj dolchaj kisoj, chu per la elokventaj klarigoj de Karlo, kiu venigis la ventegon nur por havi la okazon kuraghe savi sian fratinon. Supre en la domo estis longa subtegmenta chambro, en kiu kushis chiaj kestoj, korboj, seghoj kaj malnovaj objektoj. Estis por Karlo vera paradizo. Kiam li trovis malfermita la pordon de l' shtuparo, li rapide rampis al la shatata chambrego. Tie li plezurege chirkaupromenis, malfermante la kestojn, palpante kaj malordigante chiujn aferojn. La ghojo dauris ghis lia patrino au la servistino, audinte bruon, venis lin serchi kaj rekondukis lin malsupren. 1. Chu gesinjoroj Davis estis richaj? -- 2. Kie ili loghis? -- 3. Citu kelkajn meblojn, kiuj trovighas en via hejmo? -- 4. Kion faris la patro de Karlo? -- 5. Chu li multe elspezis? -- 6. Chu Karlo estis jhaluza? -- 7. Kiel oni nomis lian fratinon? -- 8. Per kio Karlo konstruis shipon? -- 9. Sur kion li sidigis Helenjon? -- 10. Per kio oni kudras? -- 11. Kiu estas la plej granda firmo por la fabriko de kudromashinoj? -- 12. Kiu chambro estis en la supro de la domo? -- 13. Kio estis en ghi? -- 14. Chu Karlo shatis iri tien? -- 15. Kion li faris en tiu chambro? -- 16. Kiu kondukis lin malsupren? -- 17. Chu estas lifto en via domo? -- 18. Chu vi loghas sur la unua etagho? -- 19. Kiom da loghantoj estas en via urbo? 3. La servistino. La geavoj de Karlo konservis tre longe unu servistinon, kiun chiuj en la familio tre amis pro shia fideleco kaj diskreteco. Kiam la juna Sinjoro Davis edzighis, la servistino iris en la novan hejmon por chion aranghi. La juna edzino tiom plachis al shi, ke shi tie restis; kaj post la naskigho de Karlo, shi decidis, ke shi neniam foriros. Shia nomo estis Anjo. Shi havis pintan nazon kun du malgrandaj grizbluaj okuloj kaj vangoj chiam tre rughaj, kiel pomoj. Sian blankan kufon shi preskau neniam demetis, sed ofte okazis, ke Karlo fortiris ghin por vidi la koloron de shiaj haroj. Chiufoje li ricevis pro tio vangofrapon kaj tuj poste kison. En la domo Anjo faris chion; shi estis samtempe kuiristino kaj chambristino, sed la domo estis tiel malgranda, ke shi facile plenumis ambau taskojn. Sinjorino Davis shin ofte helpis kaj faris chiujn kudrolaborojn. Anjo sentis en si tre grandan admiron al la juna dommastrino pro shia granda delikateco en chio. Kelkafoje Karlo ricevis permeson iri frumatene al la legomvendejo kun Anjo. Shi portis du grandajn korbojn kaj li malpezan retsakon. Post dekkvinminuta marshado ili alvenis al la publika placo. Multaj chevaloj kaj veturiloj staris apud la trotuaroj. En la mezo de la placo, chirkau la monumenta fontano, sidis la gevendistoj kun siaj tabloj kaj korbegoj plenaj je brasikoj, terpomoj, fromaghoj, fruktoj chiuspecaj. Anjo diskutadis kun multaj virinoj kaj fine achetis diversajn legomojn kaj grandan pecon da butero. Kelkafoje shi metis ion en la retsakon de Karlo. Poste tre rapide ili hejmen revenis. Kelkafoje Karlo helpis Anjon meti la telerojn sur la tablon. La forkojn, kulerojn kaj tranchilojn li ankau alportis, sed neniam la glasojn, char Anjo opiniis la aferon tro danghera. Iam li rompis tason, char li provis porti tri samtempe. Alkuris Anjo che la bruo . . . "Estas nenio," ekkriis Karlo, "mi ne vundighis." Anjo lin longe riprochis, sed Karlo opiniis, ke estus multe pli saghe, se shi irus tuj serchi alian tason. Kun Karlo, Anjo estis chiam gaja kaj shercema; sed kun Helenjo, shi estis multe pli dolcha kaj ech shajnis iom malghoja rigardante shin. Shi prenis shin delikate en siaj brakoj kaj movis la kapon penseme. Chiuj same shajnis melankolie dolchighi apud Helenjo. Karlo tre amis sian fratineton, sed ne kuraghis multe ludi kun shi, char shi shajnis timi la bruon kaj tre ofte ekploris. Li opiniis, ke la knabinoj estas delikataj estajhoj, kiuj bezonas multe da zorgoj. 1. Kiel nomighis la servistino de S-ino Davis? -- 2. Chu shi estis diskreta? -- 3. Kiu estis la koloro de shiaj vangoj? -- 4. Chu chiuj pomoj estas rughaj? -- 5. Kio estas en la mezo de pomo? -- 6. Citu kelkajn fruktojn. -- 7. Kiun vi preferas? -- 8. Chu Karlo kelkafoje tiris la kufon de Anjo? -- 9. Kien iris Karlo kun la servistino? -- 10. Kion li portis? -- 11. Kiuj personoj estis sur la publika placo? -- 12. Kion ili faris? -- 13. Citu kelkajn legomojn? -- 14. Kion achetis Anjo? -- 15. Chu Karlo helpis Anjon por prepari la tablon? -- 16. Kiom da tasoj rompis Karlo? -- 17. Kion li respondis al la riprochoj de Anjo? -- 18. Chu Helenjo estis amata de sia frato? -- 19. Kion opiniis Karlo pri Helenjo? -- 20. Kiujn ludilojn preferas la knabinoj? -- 21. Chu kelkafoje Helenjo ploris? -- 22. Kiam oni ploras? 4. Dimancho. Dimanche matene Karlo restis longe en sia liteto kaj ghuis la dolchajn songhojn, kiujn alportas la oraj sunradioj, enirante en la chambron inter la kurtenoj de l' fenestro . . . Subite li ekvidis la dolchan vizaghon de sia patrino, alveninta por lin veki. Li estis tre gaja. Laute sonoradis la sonoriloj de l' preghejoj, dum lia patrino lin helpis por lia tualeto. Karlo opiniis, ke la spongoj estas tre malagrablaj objektoj, kiuj metas sapon en liajn okulojn. Li jam ofte konigis tiun impreson al sia patrino, sed shi tamen daurigis la uzadon de spongoj. Dimanche S-ino Davis vestis Karlon per brodita flanelchemizeto, blanka pantalono kaj blua jaketo. Li havis flavajn shuetojn kaj grandan pajlan chapelon, pri kiu li estis tre fiera. Dimanche posttagmeze Karlo promenadis kun sia patro. Li shatis iri al la bordo de l' rivero por vidi la shipojn kaj la fishkaptistojn, kiuj estis tre multaj. Estis seriozaj sinjoroj, longbarbaj maljunuloj kaj ankau multaj knaboj. Chiu silente sidis sub unu el la arboj apud la bordo. Ili pacience rigardadis la fadenon de sia fishkaptilo malaperantan en la akvo. De tempo al tempo iu levis subite sian kanon kaj dekrochis de la hoko brilantan fishon, malespere saltantan chiuflanken. Antau la vespero S-ro Davis kaj lia fileto revenis hejmen, kaj alvenis ghustatempe por trinki varmegan tason da teo en la salono. Ofte la avo kaj onklo Jako vizitis ilin dimanche kaj chiuj vespermanghis kune. La onklo Jako kelkafoje alportis sian fonografilon, kaj Karlo audis mirindajn kantojn kaj muzikajhojn. Iam onklo Jako diris sherckanteton antau la granda busho de l' fonografilo. La mashino ripetis la kanton poste kaj ech la ridegon de l' avo kaj de l' patro. Onklo Jako klarigis, ke la fonografilo ripetus kion ajn Karlo dirus antau la mashino, sed Karlo ne kuraghis ion diri. Li jam opiniis, ke ofte estas tre saghe silenti. Karlo tre shatis sidi sur la genuoj de sia avo kaj audi rakontojn pri la infaneco de sia patreto au pri malproksimaj landoj, kiujn la avo vizitis. Li shatis audi pri la maro, kaj tre deziris ghin iam vidi. Kiam estis bela vetero, la tuta familio sidis en la ghardeneto. La avo prenis sian pipon, ghin plenigis per tabako kaj ghin ekbruligis. La patro kaj la onklo fumis nur cigaredojn. Karlo tre malshatis la tabakfumon, kiu doloris liajn okulojn. Li ofte demandis sian patron, kial la viroj fumas; kaj la patro chiam respondis: "por la plezuro". Karlo decidis, ke li trovos pli agrablan plezuron, ol fumadi, kiam li estos viro. Sed kiam lia avo diris al li, ke chiuj maristoj fumas, li ekshanghis sian opinion. 1. Kion faris Karlo dimanche matene? -- 2. Kiu helpis lin por lia tualeto? -- 3. Kion li opiniis pri la spongoj? -- 4. Per kio vestis sian filon S-ino Davis, dimanche? -- 5. Kiuj personoj estis sur la bordo de la rivero? -- 6. Chu ili faris multe da bruo? -- 7. Kiu venis ofte por vespermanghi? -- 8. Kion alportis la onklo? -- 9. Pri kio parolis la avo? -- 10. Kie sidis la familio dum somero? -- 11. Nomu la kvar sezonojn de la jaro. -- 12. Kiun vi preferas? -- 13. Chu la patro fumis? -- 14. Kiom kostas bona cigaro? -- 15. Chu la maristoj ofte fumas? 5. Lernado. Karlo jam farighis forta knabeto kaj rapide grandighadis; sed li ankorau ne eklernis la literojn de l' alfabeto. Lia patrino decidis, ke shi mem instruos lin en la komenco. Chiumatene shi sidigis lin apud si kaj malfermis grandan libron kun nigraj signoj. Shi klarigis al li, ke per tiuj signoj oni skribas kaj, se li bone lernas ilin, li povos baldau legi belegajn rakontojn en libroj. Karlo opiniis, ke la homoj estas vere mallertaj kaj sensencaj: kial ili ne venus mem diri siajn rakontojn? Estus multe pli simple. Post pripensado li esprimis sian opinion al la patrino. -- Sed, karuleto, shi diris, miloj da personoj volas koni la rakontojn. Estus neeble, ke la rakontistoj vizitu chiujn. Multaj rakontistoj loghas tre malproksime, multaj estas mortintaj nun, kaj oni deziras tamen legi nun tion, kion ili skribis. -- Sed kial ili ne parolis en fonografilo, kiel onklo Jako? Oni chiam povus audi ilin. La patrino trovis Karlon iom tro diskutema: -- Nu, karega, shi diris, kisante lin, vi devas eklabori. Sed Karlo profundighis en sia pensado . . . la strangaj nigraj signoj dancadis en nebulo antau liaj okuloj. Li ripetis, A, B, C, senatente. Kiam lia patrino petis lin montri B, li ne sciis. La literon S li bone rekonis, char ghi similas serpenton, kaj ankau O kaj C, kiuj similas tutan kaj duonan lunon. Por instrui al li la aliajn literojn, la patrino bezonis multe da semajnoj kaj multe da pacienco. Fine gesinjoroj Davis decidis, ke Karlo iru al lernejo. Ne malproksime de la hejmo loghis maljuna sinjorino kaj shia filino, kiuj ambau instruis infanojn. La lecionoj okazis nur tri matenojn chiusemajne, lunde, merkrede kaj vendrede. Sinjorino Davis mem kondukis Karlon al la lernejo la unuan fojon. Dum shi parolis kun la respektinda estrino, S-ino Linar, Karlo rimarkigis al Fraulino Linar, ke unu segho en la klaschambro estas rompita kaj ankau, ke estas desegnita vizagho sur la muro. Li demandis la fraulinon, chu tio estas shia portreto au tiu de la maljuna virino. La fraulino treege rughighis. -- Mi esperas, ke vi estos bona kaj ghentila, diris lia patrino adiaukisante lin. -- Ho jes, patrineto. Kiam la unua leciono estis komencita, Karlo havis tre baldau siajn manojn tute makulitaj je inko. Lau sia kutimo li vishis ilin per sia antautuketo. Beleta knabineto, kiu sidis apud li, multe ridis kaj moke rigardis lin. Pro tio Karlo opiniis, ke li certe pli amas sian fratinon Helenjon, ol shin. _Rakontu skribe la supran chapitron._ -- 1. Kiu unue instruis Karlon? -- 2. Kion faris la patrino de Karlo? -- 3. Kion opiniis Karlo? -- 4. Kiujn literojn li facile rekonis? -- 5. Al kio similas la litero S? -- 6. Kiu kondukis Karlon al la lernejo? -- 7. Kion li rimarkis sur la muro? -- 8. Kiun demandon li faris? -- 9. Per kio Karlo makulis siajn manojn? -- 10. Chu oni povas skribi sen inko kaj sen plumo? -- 11. Chu Karlo estis en geknaba lernejo? -- 12. Per kio li vishis siajn manojn? -- 13. Kiu ridis pri li? -- 14. Chu de multaj jaroj oni uzas la skribmashinojn? -- 15. Chu vi jam havis okazon uzi skribmashinon? -- 16. Chu vi estas stenografiisto? 6. La ideoj de Karlo. Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion, li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj estas maroj, teroj kaj denove montoj ghis la du ekstremajhoj de la mondo. Tie sendube estas muro au barilo, kiel sur ia ponto, por malhelpi, ke la personoj falu en abismon. Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremajhoj de la mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antauen: nur la bluan chielon supre, kaj sub ghi . . . nenion. Li tre miris kien falus iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremajho de l' mondo. Se li posedus la aeroplanon de la richa sinjoro, kiun konas lia patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren che la alia flanko. Li miris kiel estas la subajho de la mondo. Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas kvazau grandega orangho, rondiranta chirkau la suno, kiu estas ankau tre granda globo. Chiuj steloj kaj la luno estas ankau globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero? Tiu demando lin multe priokupis, kaj li shajnis pripensadi dum la tuta tagmangho post la respondo de sia patro. Lia patrineto promesis ke, kiam li scios bone legi, shi achetos por li ilustritan libron pri tiuj aferoj. Karlo havis grandan admiron al chiuj metiistoj, al chiuj manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la shufariston enpikanta najlojn en la shuojn per martelo. Li ech vidis ie en la urbeto grandan chambron, kie multegaj junulinoj fabrikas chapelojn por sinjorinoj. Ili aranghis rubandojn kaj plumojn sur la chapelo. Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj, grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antautukoj kaj chapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de rostajho alvenis al la nazeto de Karlo. En la stratoj chiu shajnis rapidi: knabo pushis veturileton sharghitan je pakajhoj; maljuna lama viro kriante vendadis jhurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke chiuj homoj laboras por gajni monon kaj acheti siajn vestojn kaj nutrajhojn kaj tiujn de sia familio. Ankau tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo; kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego che alta tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion kaj li decidis, ke li mem preferos farighi kuiristo en hotelo au veturigisto. 1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? -- 2. Chu li bone komprenis la geografion? -- 3. Kion li studos en la lernejo, krom la geografio? -- 4. Kio estas aeroplano? -- 5. Kiu fabrikas la panon? -- 6. Kaj la kukojn? -- 7. Kion oni povas acheti che la spicisto? -- 8. Kiom kostas unu funto da pano? -- 9. Kion oni metas sur la chapelojn por sinjorinoj? -- 10. Kiu profesio plej plachis al Karlo? 7. La songho de Karlo. Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero, Karlo pripensis ankorau tre ofte dum la tago. Strangan songhon li havis la sekvintan nokton. Li songhis, ke S-ro de Lavel, la richa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojaghado en sia aeroplano. Ili achetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte ghin sur la aeroplanon, ili sidighis kaj ekflugis for. Ili devis transiri altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis kontrau sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj teruraj rokoj. S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenajho subite finighas en la malproksimo. Tie estas la ekstremajho de la mondo, kiun li tiel deziris vidi. La aeroplano baldau alterighis. Marshinte kelkajn pashojn, Karlo sin trovis che la limo de la mondo. Estis granda kajo kun fera barilo inter limshtonoj. Tenante la manon de S-ro de Lavel, Karlo klinighis por rigardi malsupren: nenio, nur bluo . . . senfine. Ambau manghis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos malsupren sur nia flugmashino, chu ne?" Karlo ektimis iom sed nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero. Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la tero, S-ro de Lavel shanghis la direkton de la mashino. Ghi komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimighis al la tero, kaj tiam ghian subajhon ili vidis. Pli kaj pli mallumighis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la chielo estis malsupre kaj flanke, sed supre kaj che la alia flanko estis la bruna tero. La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun flugadi preskau horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun longa torda trunko rampanta. Baldau domojn ili ekvidis, verajn domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj shajnis esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Chiam pli kaj pli ili alproksimighis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan tegmenton kaj shajnas pendi je la tero per granda fera ringo ligita al la trunkoj kaj branchegoj de la rampantaj arboj. Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj shajne blanke vestitaj. Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj falis en la abismon . . . Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li senfine faladis en la profundegajho. -- "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitighi!" Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto," li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l' mondo." 1. Kiu invitis Karlon por vojaghi en aeroplano? -- 2. Kion montris S-ro de Lavel al Karlo? -- 3. Chu Karlo iom timis? -- 4. Kion faris la aeroplano? -- 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? -- 6. Chu ilia tegmento estis ronda? -- 7. Kio estis inter la domoj? -- 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? -- 9. Kio okazis? -- 10. Kiu vekis lin? -- 11. Rakontu songhon, kiun vi faris. 8. La liceo. Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li sufiche longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon. (_Liceo_ estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas ghis ili farighas studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedaurinde ghi estis malproksime kaj Karlo devos marshadi dudek minutojn por tien iri de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni achetu por Karlo biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion. Li opiniis, ke marshado estas tre bona kaj saniga ekzercado. Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je ekzameno antaue. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila. Tamen S-ro Davis volis certighi, ke lia filo sukcesos; por tio li venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj. Unu semajnon antau la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj post oraj okulvitroj. -- Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi ghojas vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos espereble bona lernanto en la liceo. La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj malfermis larghan libregon. -- Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antaunomo, junuleto? -- Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante, ke lia filo distrate ne audis la demandon. Efektive Karlo estis distrata: li jhus vidis mushon, kiu dronis en la kupran inkujon kaj li atente observis ghiajn penojn por forflugi. -- Via agho? demandis la direktoro. S-ro Davis pinchis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas, Karlo?" Karlo ektremis kaj seriozighante, lia vizagho tute rughighis: "Dekdujara, sinjoro," li diris timeme. -- "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via filo, Sinjoro Davis, shajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan tagon . . . atentu la shtupon post la dua pordo maldekstre." Elirante el la skribochambro de l' direktoro, S-ro Davis montris al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj konstruajhoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla shtuparo super kolonoj kaj arkajhoj. -- Tien venadis multaj generacioj antau mi kaj vi, diris al Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam ili estis knaboj. 1. Kiun aghon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? -- 2. Chu la liceo estis proksime de lia hejmo? -- 3. Chu Karlo estis multe lerninta che S-inoj Linar? -- 4. Kion diris la patro al la direktoro? -- 5. Pri kio okupighis Karlo, kiam oni demandis lin? -- 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? -- 7. Kion montris S-ro Davis al sia filo? -- 8. Chu la lernejo estis tute nova? -- 9. Chu vi jam provis ekzamenon? 9. Ekzameno. La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun lia patro jhus donacis al li. En ghi estis papero kaj skribilaro kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Chiumomente alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu cheestis du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis Henriko Belnett. Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda ghojo, ke li fine trovis iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto che la liceo. Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis ghin reprovi nun. Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian chapon flanke au malantaue sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazau oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas, kaj rapide maldekstren pushis sian chapon. Sed tio ne longe utilis char la sonorilo tuj eksonoris, kaj chiuj knaboj ekiris al la shtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazau shafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian pordon che la maldekstra konstruajho. Apud la malfermita pordo trovighis la direktoro parolanta kun tre altkreska profesoro. Tiu chi senpense saltigadis la shlosilon de la klaso super sia mano kaj ghin chiufoje rekaptis. Malantau Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj. Li shajnis tre bonmaniera kaj ankau timema. Jam en la korto li forprenis sian chapelon por peti sciigon de Belnett, kies lauta ekridego forflugigis lin kvazau timigatan birdeton. Kiam chiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidighi apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro, char li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon. -- Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu skribverkajhon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas skribi almenau tri paghojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A automobile veturas kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia automobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan, supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la naua kaj duono matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene? Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue ektusis. La granda profesoro promenadis tra la chambro. Chiufoje kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj haltis en sia skribado. 1. Kiun renkontis Karlo che la ekzameno? -- 2. Kial Belnett devis provi la ekzamenon? -- 3. Kion rimarkis Karlo? -- 4. Kion faris la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? -- 5. Kion diktis la profesoro? -- 6. Chu la problemo estis tre malfacila? -- 7. Chu vi jam vidis kuradon de automobiloj? 10. Liceano. Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto che la liceo. Matene la lecionoj komencighis je la 8-a kaj dauris ghis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo chiuhore inter la lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue por la tagmangho. Post la deserto li tuj devis reiri, char jam je la unua kaj duono komencighis posttagmeze la lecionoj. Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marshis sur la trotuaroj, sed flanke de ili, chefe se restis pluvakvo. Li tenis siajn manojn en la poshoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj shtrumpoj kaj ankau kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko Janko vidis tion", au "mia amiko Delesar diris tion chi", au "mia amiko Vuanzo faras nur mallertajhojn". Li havis la manojn tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta vizaghetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li diris "tiu malsprita ministro", au "danghera hundo, tiu deputato!" Karlo nun havis che la liceo multajn amikojn, au pli bone multajn kamaradojn, char li ne estimis chiujn egale. Estis Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin chiam auskultis. Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; che la banejo, li ne bezonis naghi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel peco da ligno. Estis Paulo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj chiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis au bruis. Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, chiam tre zorge vestita kaj ghentila, sed chiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne volus lin tushi, char mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de richa bankisto. Estis Donel, kiu chiam achetis bombonojn kaj sukerajhojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu admirinde imitis chiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara; Holder, chiam pensema kaj silenta; Vuanzo, chiam ridanta; Robert, fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, chiam kun rugha kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn. Estis Pergo, kiu chiam iris paroli kun la profesoroj post la lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikajhoj che la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis violonon kaj ricevis premion che la muzika lernejo. Estis ankau Stanen, chiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambau loghis ekster la urbo. Estis Roghers, kies patro havis automobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko. Estis ankorau kelkaj aliaj plue. Sed _la_ amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko. _Rakontu skribe la supran chapitron._ -- 1. Chu Karlo sukcesis por la ekzameno? -- 2. Je kioma horo komencighis la lecionoj? -- 3. Chu Karlo havis multe da tempo por la tagmangho? -- 4. Kion li faris post kelkaj semajnoj? -- 5. Kiu estis la alnomo de Rigar? -- 6. Chu Holder estis parolema? -- 7. Kie loghis Belti? -- 8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo? 11. Latina leciono. La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam estis tute blanka sed kiu flavighis iom post iom. Liaj bluaj okuloj montris bonkorecon. -- _Lupus_, _lupi_, li diris per sia lauta kantema vocho, _discipulus_, _discipuli_, jen du substantivoj de la dua deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finighas nominative per _-us_, dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, chu ne? starighu! Kiel finighas la substantivoj de la unua deklinacio? Rigar starighis silente kaj ekrigardis la profesoron. -- Vi skribu tion chi kvindekfoje por morgau: _nauta_, _nautae_; _insula_, _insulae_, en chiuj kazoj! Rigar residighis gratante sian orelon. -- _Discipulus_, _discipuli_, _discipulum_ . . . kante klarigis la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu ghin parolas nun, lia patro diris. Tamen pri ghi estis io mistera, io antikva, kiu plachis al Karlo. En la latina lingvo estas chiuj malnovaj surskribajhoj, sur la muroj kaj en la preghejoj. La sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj personoj. La preghoj kaj la meso en la katolikaj preghejoj estas latine dirataj. Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia poshtranchilo li jam engravuris sur la benko sian tutan antaunomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedaurinde lia tranchileto estis tro delikata kaj subite ghi brue rompighis. La profesoro malrapide alpashis. -- "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis? Vian nomon? Malsprita amuzajho! Morgau vi ne scios ion pri la dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, chiuj estas gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankau vi skribis vian nomon kaj ghin per makuloj chirkauis! Delasar, vi desegnis tiun chi vizaghon, chu ne?" Sur chiuj benkoj estis efektive desegnajhoj kaj gravurajhoj diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian nomon por lasi memorajhon al la posteuloj. "Mi opinias, ke mi devas vin chiujn puni," diris la profesoro, daurigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen chiuj kulpaj, tre kulpaj. Nur bubetoj kaj malsaghuloj tiel amuzighas anstatau . . ." Subite li haltis palighante antau la benko de Gardiol . . . Dum longa momento li silentis. Lia vizagho estis blanka. Liaj okuloj shajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso kuraghis movighi au ech spiri. "Knaboj, li ekdiris per mallauta kaj tremanta vocho, tie estas gravurita la subskribo de . . . mia patro." De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina lingvo. 1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? -- 2. Chu Rigar auskultis? -- 3. Chu vi parolas angle? -- 4. Kiom de tempo vi lernis Esperanton? -- 5. Kion faris Man? -- 6. Chu la profesoro lin gratulis? -- 7. Chu la lernantoj sidis sur seghoj? -- 8. Kion ekvidis la profesoro sur unu tablo? -- 9. El kiuj lignoj oni faras tablojn? -- 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas. 12. La amiko. Tre felicha estis Karlo, char li havis veran amikon. Lia nomo estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj okuloj. Nur ses monatojn pli agha ol Karlo li estis, tamen chiuj respektis lin en la klaso pro lia kuragho. Efektive nenion li timis kaj li estis plej lojala kaj malkashema knabo. Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas chiumomente, lin demandis: "Janko, chu vi enuas tie chi?" -- "Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed nur por unu horo. Janko bonege desegnis kaj ankau pentris. Li havis plej mirindan talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizaghon de chiuj siaj amikoj. Ke preskau chiuj profesoroj shatis Jankon, estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte shajnis lin timi. Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li chiam klopodis esti apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedauris, ke li ne povas sidi en la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi faris tiel longe?" -- "Mi akompanis Jankon," estis lia chiama respondo. Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la liceo. Tamen Karlo chiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko neniam mokis lin pri eraro au nescio. Karlo opiniis, ke tio estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko. Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo ghuis ghin. Al Janko li diris chiujn sekretojn siajn kaj petis konsilojn en chiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos al vi morgau." La morgauan tagon, sen ia forgeso, li alportis plenan informon pri la afero. Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje Janko pruntis librojn al Karlo kaj ech al aliaj knaboj, sed sur la unuan paghon li chiam metis antaue per kauchuka stampilo sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto: "De pruntita libro jen la nepra sorto: Ofte ghi perdighas, chiam difektighas." Pro sia kontrauema karaktero, la knaboj preskau chiam redonis la librojn en sufiche bona stato. En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn ekskursojn, chu piede, chu biciklete, kaj chiam pligrandighis ilia amikeco. _Anstataui la streketojn per taugaj vortoj._ 1. Chu Karlo -- felicha? _Jes, li estis -- char li havis veran --._ 2. -- Kiu estis la -- de -- amiko? _Lia -- estis Janko._ 3. -- Chu li estis multe -- agha ol Karlo? _Ne, li nur -- ses -- pli agha._ 4. Kion demandis la -- de geografio? _-- demandis: Janko, -- vi enuas -- chi?_ -- 5. Chu Karlo estis -- de Janko? _Ne, -- ne -- najbaro de --._ -- 6. Chu Janko -- sciis? _Jes, Janko estis -- scienculo._ -- 7. Kion -- Karlo al Janko? _Li diris siajn --._ 8. Chu Janko chiam tuj -- la demandojn? _Ne, -- li respondis la morgauan --._ -- 9. Kion faris la -- de Janko? _Li estis --._ 10. Kiu viro -- la presarton? _Gutenberg elpensis la --._ 11.-- publika biblioteko -- via urbo? _Jes, en -- urbo estas unu -- biblioteko._ 13. Sur la rivero. La jaroj rapide forpasis kaj Karlo jhus enighis la gimnazion, kiu estas la pli alta parto de la liceo. Preskau la samajn kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko chiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis apud Karlo, sed estis anstatauita unue de Laminde, due de Servetti kaj fine de Janko mem. Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskau chiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie chi, chu ni foriru? -- Kien? -- Ien ajn. Sur la riveron, ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmighis je la ideo, kvankam li timis iomete. Inter du lecionoj, kiam chiuj aliaj iris momenton babiladi au kuradi en la korto, ambau rapide trapasis la pordegon kun Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato. Neniu estis vidinta ilin. Shajnis strange al Karlo promenadi en la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante chiam en la liceo je tiu tempo. Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldau alvenis al boatejo. Janko elektis mallarghan boaton kaj sidighinte, ili ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence kontrau la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante. Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur ambau bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni audis kaj la regulan bruadon de la remiloj. Baldau ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la rivero banis siajn branchetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis sian remadon. Estis dolcha silento. Ili pensis pri siaj kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso. Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua, char li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de la liceo). Eltirinte sian poshhorloghon, Karlo ekvidis, ke estas jam tro malfrue. Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolche suden iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia vocho ghoje sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la branchoj kaj baldau ili realvenis al la boatejo. Chiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili reiros la liceon posttagmeze. Che angulo de strato Karlo renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian chapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis; vi venu al mia domo morgau je la kvara kaj duono; mi havas ion por diri al vi." Kaj li forpasis. 1. Kio estas la gimnazio? -- 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? -- 3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? -- 4. Chu Karlo akceptis la proponon? -- 5. Kion faris la tri junuloj? -- 6. Chu la pluvo falis? -- 7. Kion eltiris Karlo el sia posho? -- 8. Kioma horo estas nun? -- 9. Chu vi scias remi kaj naghi? -- 10. Kion diris la profesoro al Karlo? 14. La profesoro de historio. La morgauan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka lingvo, char la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj Karlo opiniis, ke chi tiun tagon la shanco ilin favoras. Sed restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli timis la petitan viziton je duono post la kvara. S-ro Jehman estis tute ne richa kaj havis kvar junajn infanojn. Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Shi verkis ofte artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman chiuprintempe veturis Italujon kun shi, che la paska libertempo. Ambau estis artistoj. Ili konis en Italujo chiujn preghejojn, templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentrajhoj. La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da glacia limonado che la stacio en Milano. Neniam oni sciis, chu tro malvarma, chu venenita ghi estis. Sed post apenau unu horo shi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazau bedauris, ke li ne ankau trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam revidos. Nun la avino loghadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian ghojon; li nun malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizagho rapide maljunighis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankorau pli da bonkoreco kaj kompatemo. Karlo pensis pri chio chi, posttagmeze, irante al lia domo. Li sonorigis che la pordo. Servistino lin kondukis al la laborchambro de S-ro Jehman. La profesoro levighis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li diris, "mi ghojas vin vidi tie chi, sidighu. Vi demandis min antau kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo che la tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn pri tio; mi krajone notis la interesajn paghojn. Mi jam alportis ilin por vi hierau en la liceon." Karlo estis tre konfuzita. "Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . . Hierau mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." -- "Ne plu parolu pri tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj dolchajho por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi chiam plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos laupove." Kortushite eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron puni lernanton. 1. Chu Karlo havis -- de greka -- la morgauan tagon? _Ne, char la -- estis malsana._ -- 2. S-ro Jehman diris ion al la -- ? _Ne, li diris -- ?_ 3. -- da infanoj havis la profesoro? _-- havis --_ 4. Kie -- lia edzino? _Shi mortis -- Milano._ 5. -- donis la -- al Karlo? _Du librojn._ 6. Chu la profesoro -- Karlon? _--, li -- punis --._ 15. La sekreto de Karlo. Chiudimanche la familio Davis iris al la chefpreghejo, matene je duono post la deka. Ghi estis tre malnova katedra preghejo, ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda. Dum la orgeno eksonis lautege, che la komenco de l' diservo, Karlo sidighinte apud siaj gepatroj okule serchadis iun sur la benkoj antau si. Li estis maltrankvila ghis li rekonis blondan hararon kun blua rubando, kiu chiudimanche aperis tie. Lumigata de sunradio falinta tra la koloraj vitrajhoj, la blonda hararo brilis kvazau oro inter la nigrighintaj kolonoj de l' antikva templo. Tiu vidajho trankviligis la animon de Karlo, kaj post la preghoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l' pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon elirantan; kaj chiufoje li konvinkighis, ke shi havas belege bluajn okulojn. Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis shin admire starantan antau pentrajho de itala majstro. Li kompreneble haltis antau la sama. Shi tre rughighis; sed de tiu tempo, chiudimanche ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la chefpreghejo. Shi ghenerale estis sola kun sia patrino, sed kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris el preghejo kun kvar gefiloj. Karlo iam audis shin diri al ili: "Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiau posttagmeze, chu ne?" Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankau iros al la parko posttagmeze. Tie li havis mirindan shancon, char promenante apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al shi pilkon falintan sur la vojon au perditan sub arboj. Shia rideto kaj danko lin strange konfuzis. La postan dimanchon, li sekvis shin de malproksime por vidi, kie shi loghas. Ghi estis ekster la urbo sur strato bordita de arboj kaj ghardenoj. Shi eniris en kastelforman dometon kun belega florghardeno plena je rozoj. Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antaue, sed shajnis al li, ke ghis nun ghi chiam estis fermita; kaj li kredis, ke ghi estas neluita. Kredeble _shia_ familio jhus luis au achetis la domon. De tiam Karlo ofte vagadis chirkau tiu loko, esperante shin shance ekvidi. Unu vesperon li vidis shin promeni kun shia patro en la ghardeno. Alian fojon li audis shin kanti tra malfermita fenestro. Tio lin felichigis por multaj tagoj. Jam lia fratino kaj liaj kolegoj che la gimnazio multe miris pri lia ofta revemeco. Unu tagon li trovis shian domon tute fermita: Teruran baton li ricevis en la koro. Reveninte la morgauan tagon li same vidis. _Shi_ eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la ghardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita. Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon. _Rakontu skribe la supran chapitron._ -- 1. Kion faris la familio Davis dimanche? -- 2. Chu la katedra preghejo estis nova? -- 3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? -- 4. Kion diris la fraulino iun tagon? -- 5. Kion faris Karlo? -- 6. Kie loghis la fraulino? -- 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas? -- 8. Kiuj birdoj estis en la ghardeno? 16. Chagrenoj. Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn informojn pri la mistera domo: ghi apartenas al profesoro de la Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, char oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis tute ghojigaj por Karlo. Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian chapelon, kuris al tramveturilo kaj baldau alvenis en la avan domon. Suprenirinte la shtuparon, li kvazau ne plu povis spiri. Chiaj ideoj kaj sentoj miksighis en lia cerbo. Li miris, chu li bone komprenis, kion Heleno diris. Chu vere li neniam plu vidos la bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo ekploris. Lia patrino kondukis lin al la chambro de l' mortinto. Tie sur lito kushis la avo, kun vizagho tute blanka. Li shajnis dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo. Li repensis pri la tempo, kiam li auskultis rakontojn sur liaj genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj shercoj kaj vojaghaj aventuroj; pri lia bonkoreco al chiuj. Iam al Karlo la avo diris: En chiu homo estas anghelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambau estas multe pli potenca, ol la alia. Ech kiam ghi estas la diablo chiam serchu la anghelon. Forgesu la difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Chiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraghigos multajn homojn kaj vin mem felichigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la bonajn ecojn de chiu! La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj alvenadis chiumomente, redirantaj chiam la samajn kutimajn frazojn. Kiel chio chi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti sola, trankvila kun siaj gepatroj! Post la diservo en la preghejo, chiuj iris al la tombejo, sekvante la funebran cherkoveturilon. La tombejo estis malseka pro jhusa pluvo. Chiuj kunvenis chirkau senherba loko. Estis granda fosajho en la tero kaj planko ambauflanke. Oni glitigis la cherkon malsupren kaj ghin tuj rekovris per tero. La pastro ekpreghis, sed Karlo pripensis malghoje. En liaj oreloj ankorau sonis la bruo de la tero falanta sur la cherkon. Tien oni metis lian karan avon. Jam la personoj disighis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj tomboj, Karlo malghoje ekpensis pri chiuj, kiuj jam kushas tie sub la tero. 1. Chu Janko povis -- al sia -- informojn? _Jes, -- povis, post kelkaj --._ 2. -- mortis en la -- de Karlo? _Lia --._ 3. Kie -- la avo? _-- -- lito._ 4. -- oni kondukis la -- ? _Al la tombejo._ 5. Per -- oni rekovris la -- ? _Oni rekovris -- per tero._ 6. -- kio pensis Karlo? _-- pensis pri la --, kiuj jam kushas sub la --._ 17. Studento kaj poeto. Che l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgrau la gajeco de l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre ghojan vivadon. Li pli kaj pli farighis revema. Dum la aliaj drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile sidadis en sia chambro. Li havis bonan brakseghon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie sidis che la fajro, pripensante au legante. Li ofte verkis versajhojn. Ankau li skribis longajn leterojn al sia amiko Janko, kiu estis en Bruselo, studanta leghosciencon. Karlo auskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco, biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li komencos studadi medicinon. Por tio li ankau veturis Bruselon, kiam estis finita lia jaro en Heidelberg. En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis sian amikon Jankon kaj ankau alian kunliceanon Laminde, kiu jhus venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko estis tre bona al Karlo, char tiu amiko estis chiam energia kaj gaja. Li kondukadis Karlon al la jughejoj, al politikaj kunvenoj, al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antaue, li multe lernigis al sia revema amiko. Laminde estis nericha junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj studadi. Li donis lecionojn, li ech faris paroladojn pri la angla literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la redakcio de jhurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn. Kiel Janko, Laminde multe kuraghigis Karlon per sia vigleco. Kvankam li studadis medicinon, Karlo chiam pli interesighis je la literaturo kaj arto. Ambau liaj amikoj tre incitis lin, ke li publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe serchita titolo: "_Oraj Flugiloj_". La unua versajho estis la jena: Lasta flugo. Vi kien flugas, papilio, Vi kial flugas en malvarmo Tremante kaj rapide? Tra flora la tombejo? Jam mortis rozo kaj lilio, Sur chiu loko pluva larmo Kaj venas frost' perfide. Nun restas en herbejo. Flugiloj viaj kvazau lampo Silentas chiuj en la nestoj, Briletas en nebulo: Kaj svenis bonodoroj; Vi kion serchas tra la kampo, Plu ne batalos vi kun vespoj Perdita somerulo? Pri la floretaj koroj. Dezertaj estas la ghardenoj Jen restas nur en kampo vasta Kaj vana l' amo via. Velkinta krizantemo, Skeletoj shajnas la vervenoj Sur kiu via kiso lasta Sub laubo senfolia. Mortigos vin en tremo. 1. Al kiu urbo veturis Karlo? -- 2. Kiom da monatoj li restis tie? -- 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la jaro. -- 4. Al kiu ofte skribis Karlo? -- 5. Kion li studis speciale? -- 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. -- 7. Chu Karlo shatis skribi poeziojn? -- 8. Donu kelkajn vortojn rimantajn kun "vento". -- 9. Chu vi preferas prozon au versojn? 18. Alico. Chiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li revenis hejmen, li trovis sian fratinon fianchino de juna advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata pro sia delikata elokventeco kaj ankau pro sia afablega karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fianchigho kauzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis. Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la urbo. La fiancho de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu jhus revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano. Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro, homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan fajron rebrulighantan en sia koro. Pri la junulino ekvidita en la preghejo li repensis. Pri la perdita pilko en la parko li rememoris, ankau pri la promenadoj chirkau la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li diris. La tagon, kiam, kune kun la gefianchoj, li iris al la domo de profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre miris pri tio. La profesoro kun sia edzino akceptis ilin charme kaj prezentis al Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolcha, nun kredeble dudek au dudek-unujara. "Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico." Kvankam tre konfuzita, Karlo farighis kuragha. -- "La grandan plezuron renkonti vin, fraulino, mi jam havis antau kvin jaroj en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon." Shi charme ridetis iom rughighante: "Ho, jes, sinjoro, mi memoras, shi diris, vi estis tiel afabla!" Plej agrablan vesperon pasigis Karlo che la hejmo de profesoro Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versajhojn siajn. Ech kanton li verkis, kiun lernis fraulino Alico por kanti lau ario shatata de shi. Ofte fraulino Palam estis invitita de fraulino Davis; kaj Karlo pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antaue. Okazis iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton kaj ambau trankvile remis ghis la arbareto de salikoj. Kiam por vespermangho ili revenis hejmen, gefianchoj ili estis. La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej felicha junulo en la mondo. _Faru demandojn por la jenaj respondoj._ 1. -- ? Jes, chiusomere. 2. -- ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno. 3. -- ? Kun juna advokato en la urbo. 4. -- ? Jes, li havis multajn amikojn. 5. -- ? Char li havis afablan karakteron. 6. -- ? Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. -- ? Li revenis por sia sano. 8. -- ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas tre klera. 9. -- ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. -- ? Shi estis chirkaue dudekjara. 11. -- ? Ghi estis verkita de Karlo. 12. -- ? Jes, li estis tre felicha. 19. Kuracisto. Ankorau du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo, sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj monatoj kaj ankorau ech pli ofte. La edzinigho de lia fratino Heleno estis unu el tiuj bonaj kauzoj por libertempo. Che tiu festo li la unuan fojon montrighis oficiale kun sia fianchino Alico Palam. Estis tre ghojiga tago. Che la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis che la Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis al sia hejma urbo. Konsilate de sia patro, li luis chambraron sur la unua etagho de komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis por aranghadi la chambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri acheto de mebloj, tapishoj, kurtenoj, k.t.p. Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico donacis al li grandan kopion de la itala pentrajho, antau kiu ili ambau haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj. Per la amikoj kaj la konatuloj de ambau familioj Davis kaj Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendighis, ol lia poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn resanigojn de nervaj personoj, kaj li chiam pli kaj pli interesighis je tiu psikologia parto de l' kuracarto. Li interesighis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn pri hejmozorgado, pri ordo en chiutaga vivado, pri reguleco en manghado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p. Post ses monatoj li estis preskau la plej shatata kuracisto en la urbo kaj jam estis plu nenia kauzo por prokrasti lian edzighon kun Alico Palam. Ambau gejunuloj konsentis por ne havi bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edzighas por la publiko. Lau ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj kredeble pro tio speciale charma. Sinjorino Palam havis tamen doloran momenton da plorado pensante, ke shi de nun ne plu havos kun si sian amatan filinon. Sed la felicho de Alico shin konsolis. Shi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte ies felicho kauzas la malfelichon de alia, kaj kio alportas rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de alia. Post la edzigha ceremonio, la felichaj geedzoj foriris por fari la kutiman vojaghon. 1. Chu Karlo kelkafoje revenis hejmen? -- 2. Kiun tezon li prezentis? -- 3. Sur kiu etagho li luis chambraron? -- 4. Kiu helpis Karlon? -- 5. Kiuj objektoj trovighas ghenerale en salono kaj en manghochambro? -- 6. Kion donis Alico al sia fiancho? -- 7. Kies tezo ne multe vendighis? -- 8. Chu vi legis la tezon de S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por medicino? -- 9. Kio estas en la kapo? -- 10. Per kio oni vidas? -- 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. -- 12. Kiu mano estas ghenerale pli lerta? -- 13. Kiel oni nomas viron, kiu ne povas vidi? -- 14. Kiel skribas la blinduloj? 20. En Italujo. Char Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti longe for de la urbo. Pro tio la edzighovojagho estis ne tre longa. Aliflanke Alico forte deziris baldau komenci sian edzinan vivadon en la nova hejmeto. Sed shi ankau deziris viziti Italujon, kies nur unu havenon shi konis. La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta pejzagho de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per sia grandioza beleco. Alveninte Luganon, ili estis tiel charmitaj de la lago, ke ili denove haltis kelkajn tagojn kaj ankau vizitis Komon kaj la chirkauan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandighas oraj sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj chirkaue, blankaj domoj, ghardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante promenadis antau dumil jaroj. En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la tegmento de l' grandega chefpreghejo, kiu blanke brilegis kvazau giganta juvelo sub la hela chielo. En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj, admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la venezia skolo. En nigra gondolo ili dolche glitadis sur la kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili shipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan. Antau la ora chefpreghejo de Sankta Marko ili disjhetis grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj au mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion. En Bolonjo ili vizitis la malnovajn preghejojn por admiri la pentrajhojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun chirkauas tiom da gloraj ruinajhoj kaj plenigas tiom da eternaj memorajhoj. En Napolio ili vagadis che l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn subirojn de la suno. La vaporshipego, en kiu vojaghis gesinjoroj Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta che Napolio. Ghian alvenon ili atendis, por ilin adiaui. Poste ili revenis hejmen haltante ankorau en Nice kaj Marseille. Tre ghoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo felichkore miris, kiel bele realighis lia knaba revo. _Rakontu skribe la supran chapitron._ 1. -- ? Li estis kuracisto. 2. -- ? Ne, ghi ne estis tre longa. 3. -- ? Shi deziris viziti Italujon. 4. -- ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. -- ? Ili haltis en Lucerno. 6. -- ? Jes, tiu urbo estas che la bordo de lago. 7. -- ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. -- ? La restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. -- ? Estas la lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. -- ? Jes, dum la vintro la svisaj montoj estas tute kovrataj de negho. 11. -- ? Jes, Venezio estas tre malnova urbo. 12. -- ? Sur la kanaloj oni veturas per gondoloj. 13. -- ? Jes, tiuj shipetoj estas tre graciaj. 14. -- ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de la gitaro. 15. -- ? La vaporshipo estis haltonta che Napolio. 16. -- ? Jes, Karlo farighis konata kaj bone sukcesis. End of the Project Gutenberg EBook of Karlo, by Edmond Privat *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KARLO *** ***** This file should be named 24525.txt or 24525.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/5/2/24525/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.