The Project Gutenberg EBook of La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Batalo de l' Vivo Author: Charles Dickens Translator: L. L. Zamenhof Release Date: February 3, 2008 [EBook #24501] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BATALO DE L' VIVO *** Produced by David G. Simpson LA BATALO DE L' VIVO CHARLES DICKENS EL LA GERMANA TRADUKO TRADUKIS L.L. ZAMENHOF 1891 PARTO UNUA. Antau longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolorighis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rughan akvon. El la tero disbatita per la piedoj farighis marcho, kie en malpuraj malsekajhoj, kiuj sin kolektis en la enbatajhoj de piedoj de homoj kaj hufoj de chevaloj, la chie superreganta koloro malagrable brilis en la suno. La chielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu chi loko, kiam ghi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenajhon, semitan de suprenturnitaj vizaghoj, kiuj antau nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino au trankvile dormetis. La chielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintajho super la ebenajho murmuretis pri la laboroj de tiu chi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu chi nokto. Ofte ankorau la silenta luno briladis super tiu chi kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje ghin observadis, ofte la ventoj de chiu flanko de l' mondo preterblovadis super ghi, antau ol la postesignoj de tiu batalo malaperis. La signoj restis ankorau longan tempon, sed nur en bagateloj, char la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, baldau ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaue, kiam la kampo estis ankorau senkulpa. La alaudoj kantadis alte super ghi, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksimajho, kie la tero kaj chielo kunighas kaj la vespera chielrugho estingighas. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu antaue estis rughe kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; shafoj kaj bovoj pashtighadis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreitajhoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj antaue falis en la granda batalo. Sed en la komenco oni vidadis en la semitajho pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj chi fruktaj lokoj homoj kaj chevaloj kushis enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj loghis tie chi en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la dauro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala che la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun chiu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon chiu knabino timis ornami al si la harojn au la bruston per la plej bela floro de tiu chi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin deshiras, neforigeblan makulon. Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis ech tiujn chi postesignojn de la malnova batalo kaj elvishis la legendajn rememorojn de ghi el la kapo de la homoj, ghis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun chiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaghaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deshirataj, tie nun staris ghardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freshaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kushis enterigitaj sub ili. Chiam ankorau la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ghi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio chi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preghejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkajho, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel chiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus chirkau la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ghia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin chirkau la rado de l' muelejo, plenigus la ghardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel shanghita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo. Eble nenie en la chirkau cent jaroj la loko estis pli shanghita, ol en unu malgranda frukta ghardeno post malnova shtona domo kun longa laubo antau la pordo. Tie en unu bela mateno de autuno estis audata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaghaj virinoj staris sur shtuparoj kaj deshiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ghi estis charma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ghojo tute gaje kaj senghene. Se en la mondo neniu volus brili -- tio chi estas mia opinio, kaj mi pensas, Vi konsentos kun mi -- ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomshirantaj virinoj sur la shtuparoj. Estis al ili tre agrable plachi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenau tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ghi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj ech ne simpla anglezo. Ghi estis nek lau la malnova stilo, nek lau la nova, nek lau la franca, nek lau la angla stilo; pli ghuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ghardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera movighado shajne disvastigadis sin plue en la suna gaja chirkauajho, kiel chiam pli grandighanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branchoj, kiuj sin balancadis en la vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ghoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn -- chio inter la ambau knabinoj kaj sur la malproksima altajho pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazau li starus en la fino de l' mondo -- shajne ankau dancadis. Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin jhetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazau fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ghi ech unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deshiradis pomojn sur la shtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj. Eble tial ilia fervoro ankorau pligrandighis, char nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono -- Vi devas scii, ke ghi estis la domo kaj ghardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler -- elvenis, por vidi, kio farighas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antau la mangho de l' mateno. Char la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema. "Muziko kaj dancado hodiau!" diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiauan tagon. Sed ghi estas mondo plena je malajhoj. Sed Grace, sed Marion!" li aldonis pli laute, "chu la mondo hodiau matene estas pli freneza ol ordinare?" "Se ghi tiel estus, estu tiun chi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaghon, "char hodiau estas ies tago de naskigho". "Ies tago de naskigho, mia kateto?" diris la doktoro. "Chu vi ne scias, ke chiun tagon estas ies tago de naskigho? Chu vi ne scias, kiom multe da novuloj chiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon -- ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ghi serioze -- kiun oni nomas la vivo?" "Ne, patro!" "Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskau", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizaghon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke ghi estas via tago de naskigho". "Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso. "Jen havu! kaj ankau mian amon", diris la doktoro kaj kisis shin; "kaj tiu chi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!" La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la chefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ghi. Tiu chi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li loghis, kiel Vi baldau sciighos. "Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro. "Kompreneble ghi estas shtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?" "Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj shi antaue ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis. "Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro. "Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj chi homoj migras per piedo kaj tiun chi nokton ripozis en la urbo; kaj char hodiau estas la tago de naskigho de Marion kaj li pensis, ke li faros al shi plezuron, li alsendis ilin tien chi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ghin aprobas, ili alportu al shi serenadon." "Jes, jes" diris la doktoro, "li chiam demandas vian opinion". "Kaj char mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la charman kapon, kiun shi ornamis; "kaj char Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambau sub la muziko de Alfred, ghis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plachis al ni tiom pli, ke Alfred ghin sendis. Ne vere, kara Marion"? "Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!" "Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris shia fratino. "Tion chi mi scias, ke estas por mi sufiche indiferente, chu oni parolas pri li au ne", diris la malgranda koketulino, disshirante kelkajn florojn, kiujn shi havis en la mano kaj disjhetante la foliojn sur la tero. "Preskau jam tedis al mi audadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --" "Silentu! Ne parolu tiel malshate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion", ekkriis shia fratino -- "ech ne se vi shercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!" "Ne, ne!" diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado -- "eble ne. Sed mi ne scias, chu tio chi estas granda merito. Mi -- mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis lin al tio chi. Se li pensas, ke mi -- Sed, kara Marion, kial ni devas nun paroli ghuste pri li?" Estis io tre agrabla vidi la du charmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontrau la facila gajeco, sed amo kore respondante al amo. Kaj estis sufiche strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naghis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolajho de shiaj vortoj kaj pene kun ghi batalis. La diferenco en la agho de la ambau knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri la ambau (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al shia pli juna fratino shajnis pli maljuna, ol shi estis; kaj lau la naturo de chia partoprenado shi shajnis -- ekster kunsentanta amo -- al shia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi jughante lau shiaj jaroj. Alta patrina alvokigho, kiu ech en tiu chi sia refigurajho purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al angheloj! La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj auskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsagheco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ghis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskau chiam. Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino, shia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj fresheco, chiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu chi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro shi li bedauris, ke la vivo estas tiel ridinda afero. Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, chu liaj infanoj iel penas fari el ghi aferon seriozan. Sed por tio chi li estis filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis al tiu ordinara shtono de la saghuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun serchas la alhhemiistoj), kiu ofte farighas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke ghi turnas oron en malpuran fandajhon kaj chiun multekostan objekton en ion tute senutilan. "Britain!" ekkriis la doktoro. "Britain! Kie vi estas?" Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizagho elvenis el la domo kaj respondis tiun chi vokon iom senghene per la vortoj: "nu, kio do estas?" "Kie estas la tablo matenmangha?" demandis la doktoro. "En la domo", respondis Britain. "Chu vi kovros ghin tie chi sub malkovrita chielo, kiel mi ordonis al vi hierau vespere?" diris la doktoro. "Chu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antau ol venos la vojagha kalesho, tie chi ankorau negocoj devas esti finitaj? Ke hodiau estas precipe solena tago?" "Chu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antau ol la virinoj deshiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom sian vochon, tiel ke li fine forme kriis. "Nu, chu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la horloghon. "Antauen! faru rapide! kie estas Clemency?" "Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la shtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto chio estos en ordo, sinjoro!" Kun tiuj chi vortoj shi komencis vive labori kaj montris sin che tio chi en tia stranga formo, ke shi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj. Shi havis la aghon de chirkau tridek jaroj kaj havis sufiche dikvangan kaj afablan vizaghon, kvankam ghi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ghi vidon tre ridindan. Sed la impreso de tio chi ankorau tute malaperadis antau la impreso de shia eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke shi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj chi kvar membroj shajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ghusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ghia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu chi stato chi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri shia trankvilanimeco. Shia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj shuoj, kiuj chiam direktadis sin alie ol shiaj piedoj, el bluaj shtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antautuko. Shi portis chiam mallongajn manikojn kaj havis chiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke shi chiam penadis en chia situacio, ech kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj chirkaurigardadi. Ordinare malgranda chapeto sidis ie sur shia kapo, kvankam oni ghin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu chi vestajho pleje okupas che aliaj homoj; sed de la kapo ghis la piedoj ghi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco. Tia estis la eksterajho kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke shi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ghin certe, char shia surda maljuna patrino, vera mirindajho pro la alta agho, kiun shi atingis, kaj kiun shi subtenadis preskau de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn shi ne havis). Shi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo shi haltadis, metante la rughajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la ambau brakojn, ghis shi subite ekmemoris ion, kio ankorau mankis, kaj tiam shi forkuris por ghin alporti. "Jen venas la du advokatoj, sinjoro!" diris Clemency en tono ne tre favora. "Aha!" ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. "Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?" "Li kredeble baldau venos, patro", diris Grace. "Li havis tiun chi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la levigho de l' suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!" "Bonan matenon, niaj sinjorinoj", diris sinjoro Snitchey, "por mi kaj Craggs --" tiu chi salutis -- "bonan matenon, fraulino", li diris al Marion -- "mi kisas al Vi la manon" -- kaj tion chi li efektive faris. "Kaj mi deziras" -- vere vidi ghin sur li oni ne povis, char je l' unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj -- "ke tiu chi felicha tago cent fojojn revenu". "Ha, ha, ha!" ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poshoj: "La granda farso en cent aktoj"! "Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler", diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo, "ke la granda farso por tiu chi aktorino estu mallongigita?" "Ho ne", respondis la doktoro. "Dio nin gardu de tio chi! Shi vivu kaj ridadu pri tio chi kiel longe shi povas ridi, kaj poste shi diru kun tiu franco: 'La komedio estas finita, faligu la kurtenon.'" "La franco", diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, "estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj Via filozofio estas ankau tute malprava, Vi povas al mi kredi, kaj mi tion chi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozajho en la vivo! Kiel Vi nomas proceson?" "Sherco", respondis la doktoro. "Chu Vi havis iam proceson?" demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo. "Neniam", respondis la doktoro. "Se Vi iam venos al proceso", diris sinjoro Snitchey, "Vi eble lernos alie pensi". Craggs, kiu shajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian "mi" nur malmulte au tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ghi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; por tio kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ghin dividadis kun li. "La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj", diris Craggs. "La procesoj?" demandis la doktoro. "Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankau chio alia. Chio en la mondo hodiau ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio chi estas la malfortajho de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion chi nei), ghi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli strecha batalo, sinjoro. Tio chi estas ghia celo. Sed nun ghi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldau ili kutimos sin malfermadi tute mallaute. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro". Sinjoro Craggs shajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksterajho multe plifortigis, char li estis malvarma, seka, severa homo, en grizajho kaj blankajho kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Chiuj tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj chi tri viroj; char Snitchey estis simila je pigo au korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaghon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu chi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazau la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon. Kiam en la pordo de l' ghardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojagho kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakajhon, per rapidaj pashoj kaj kun vizagho plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, au kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, au kiel la grizaj profetoj sur la dezertajho, kaj chiuj tri lin salutis. "Ankorau multajn felichajn tagojn Alf", diris la doktoro. "Tiu chi felicha tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield", diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto. "Ghi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda saluto. "Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu -- du -- tri -- sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi ghojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiau matene: mi prenus ghin por malbona antausigno. Sed Grace estis la unua -- mia kara, bona Grace -- tial mi eltenos kontrau Vi chiuj!" "Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi scias, shi promenadis tie chi en la ghardeno de la komenco de l' mateno. Mi estis interne en la domo." "Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi kontraumetos al Vi Clemency'on." "Ha, ha, ha! -- por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia kontraumeto!" "Shi eble ne estas tiel malbona, kiel ghi elrigardas", diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankau al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis chirkauen. "Kie estas la -- mia Dio!" Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntushighon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li jhetis sin tien, kie staris la ambau fratinoj, kaj -- sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaue Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ghin al si tro facila. Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmangho, kaj chiuj sidighis al la manghado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed shi sciis sin tiel loki, ke shi apartigis sian fratinon kaj Alfred'on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontrau la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanghereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontrau Grace. Clemency saltadis chirkau la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranchisto. "Viandon?" diris Britain, proksimighante al sinjoro Snitchey kun distranchilo kaj forko en la mano kaj jhetante al li la demandon kiel shtonon sur la kapon. "Jes", respondis la advokato. "Kaj Vi volas viandon?" diris Britain al Craggs. "Malgrasan kaj brunan", respondis tiuj chi. Kontentiginte la dezirojn de tiu chi ambau kaj modere provizinte la doktoron (li shajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manghon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizagho iom glatighis, tio chi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: "mi pensis, ke li sufokighos"! "Nun, Alfred", diris la doktoro, "kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankorau che la matenmangho". "Dum ni estas ankorau che la matenmangho", diris Snitchey kaj Craggs, kiuj shajne tute ne pensis ankorau pri chesado. Kvankam Alfred ne matenmanghis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis: "Kiel Vi ordonos, sinjoro!" "Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu chi --" "Farso, sinjoro", plenigis Alfred. "En tiu chi farso", daurigis la doktoro, "ghi estus tiu chi kuntrafigho de la tago de l' adiaudiro kun duobla tago de naskigho, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu chiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien chi." "Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Ghi bone apartenas tien chi, tion diras al mi mia koro tiun chi matenon, kaj ankau la Via tion al Vi dirus, se Vi volus ghin auskulti. Mi forlasas hodiau Vian domon; mi chesas hodiau esti Via zorgato; ni disighas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", -- li rigardis che tiuj chi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li -- "ligiloj tiel richaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion chi esprimi. Vi vidas", li aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankorau greno da seriozajho en tiu chi granda malsagha amaso da polvo. Hodiau almenau ni konfesu, ke ekzistas ankorau greneto da seriozajho". "Hodiau!" ekkriis la doktoro. "Auskultu, auskultu! ha, ha, ha! Hodiau pli ol en chiuj tagoj en la malsagha jaro. Hodiau, kiam tie chi havis lokon la granda batalo? Sur tiu chi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiau matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmangho jhus estas deshiritaj de tiuj chi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie chi tiom multaj trovis la morton, ke ankorau en mia juneco, post multaj generacioj, tie chi estis elfosita tuta mortintaro da ostajhoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen ech cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; ech cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion chi faris! Ech kvindek homoj ne farighis pli felichaj per la gajno kaj perdo. Ech ses homoj ne havas hodiau konsentan opinion pri la kauzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio chi. Seriozajho!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!" "Sed al mi chio tio chi shajnas tre serioza", diris Alfred. "Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, Vi devas frenezighi, au iri sur altan monton kaj farighi ermito." "Kaj al tio chi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred. "Longe!" rediris la doktoro. "Chu Vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ghis hodiau? Mi ghin ne scias!" "Ghi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon. "Kvankam oni ghin faradis al la homoj chiam tro facila", diris lia kompaniano. "Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", daurigis sinjoro Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ghi procesas, kaj entute en la sistemo de ghia jughofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon --" Clemency Newcome pushighis nun je la tablo, ke chiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis. "Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro. "La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu chiam venas inter la piedoj!" "Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la jughofarado?" La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on. "Ni supozu, ke la milito estas malsaghajho", diris Snitchey. "En tio chi ni konsentas. Ekzemple tie chi ni vidas charmegan lokon --" li montris per la forko en la chirkauajhon -- "kiu antau longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- chiu aparte kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio chi estas malsaghe, tute ridinde! oni devas levi la shultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio chi! Sed ni prenu tiun chi charman lokon kiel ghi estas nun. Ni prezentu al ni la leghajn rilatojn, kiuj naskighas de la tera proprajho; la heredigadon kaj donacadon de la tera proprajho, la prodonadon kaj reelachetadon de la proprajho; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li shmacis per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leghojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu chi rajto, kun chiuj reciproke kontrauparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio chi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jughaj procesoj, al kiuj tiu chi bela loko donas la kauzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio chi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?" Char sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankorau unu pecon da viando kaj tason da teo. "Mi ne volas defendi la vivon entute", li aldonis kaj frotis al si interne ridante la manojn; "ghi estas plena je malsaghajhoj, plena je ankorau pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed Vi ne devas ridi je la vivo; Vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Chiuj homoj ludas kontrau Vi, kaj Vi ludas kontrau chiuj homoj. Ho, ghi estas tre interesa afero. Ghi estas tre rafinitaj iroj sur la shaka tabulo. Ridi Vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se Vi gajnas; kaj ankau tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe", ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: "sed tion chi Vi povas fari!" "Nu, Alfred", ekkriis la doktoro, "kion Vi diros al tio chi?" "Mi diros nur", respondis Alfred, "ke la plej granda komplezo, kiun Vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankau al Vi mem, estus, se Vi iam provus meti en forgeson tiun chi kampon de l' batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l' batalo de l' vivo, sur kiun la suno lumas chiun tagon." "Nu, mi timas, ke tio chi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred", diris Snitchey. "La batalantoj en tiu chi batalo de l' vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontrau la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ghi estas propre malbona historio." "Mi pensas, sinjoro Snitchey", diris Alfred, "ke en tiu chi batalo estas renkontataj mallautaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco -- ech en ghiaj shajnaj bagateloj kaj kontrauparoloj -- faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj chiutage havas lokon en kashitaj anguloj, en malrichaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, -- faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaudanton pacigi kun tiu chi mondo kaj instrui lin konfidi al ghi kaj esperi, se ech duono de ghiaj loghantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio chi jam multe signifas." La ambau fratinoj auskultis kun strechita atento. "Bone, bone!" diris la doktoro, "mi estas tro maljuna por esti ankorau konvertita, ech de mia amiko Snitchey tie chi, au de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankau havis siajn spertojn, kiel shi diras, kaj de tiu tempo farighis bonfarema kaj malsevera kontrau chiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino shi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu chi kampo de l' batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi chiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiche bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saghon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn chi samajn reciprokajn kontrauparolojn ni trovas chie. Oni devas au ridi au plori je tiuj chi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio chi". Britain, kiu chiun apartan parolanton auskultis kun plej granda atento, shajnis subite veni al tiu chi sama opinio, se plej profunda cherka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizagho restis che tio chi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanghaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li pushon kaj kun riprocha murmureto demandis, je kio li ridas. "Ne je Vi!" diris Britain. "Je kiu do?" "Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzajho." "En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj chi advokatoj li farighas kun chiu tago pli malsagha!" ekkriis Clemency kaj donis al li pushon per la dua kubuto. "Chu Vi scias, kie Vi estas? Chu Vi volas esti forpelita?" "Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizagho. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion." Se tiu chi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis ech iom trograndigita, tamen Benjameno Britain -- nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon -- prezentis sian efektivan staton de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Char auskultante chiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj chiuj devis pruvi, ke ech lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencajho, la malfelicha Britain iom post iom venis en tian senfundajhon de konfuzitaj kaj kontrauparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumigho shajnis stari sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn chi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ghi shajnis chiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkauzantoj de lia stato de l' animo kaj forte ilin malestimis. "Sed kun tio chi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la doktoro. "Chesante hodiau esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie chi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilagha doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antau finighos Via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!" "Se mi ghin faros -- sed Vi scias ghin pli bone; kial mi bezonas disputi kun Vi?" diris Alfred ridante. "Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi pensas pri tio chi, Marion?" Marion, ludante kun sia taso, shajnis diri -- sed shi ghin ne diris -- ke shi nenion havas kontrau tio ke li shin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaghon al shiaj vangoj kaj ridetis. "Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en chiu okazo mi devas hodiau forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al Vi (mi volus, ke ghi estu pli granda, Alfred, sed Vi devas farighi granda homo kaj pligrandigi ghin), kaj je alia malsaghajho de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni." "Kaj leghe atesti, kiel la legho ordonas", diris Snitchey, forshovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; "kaj char mi kaj Craggs kune kun Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Chu Vi scias legi, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency. "Ho, mi petas pardonon. Mi ghin kredas", diris Snitchey ridetante, jhetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias legi?" "Iom", respondis Clemency. "La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la advokato shercante. "Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon." "La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion ghi signifas?" Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de muskato". "Shi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey kaj atente shin rigardis. "Se shi havas ian proprajhon", aldonis Craggs. Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambau parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poshan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. "Ha, tiel, fraulino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu chi bona knabino estas freneza. Shi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency. "Au Newcome. Chu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?" Kiel Clemency, antau ol shi respondis tiun chi demandon, disshovis unu poshon kaj rigardis en ghian senfundan profundon, serchante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel shi tion chi saman faris kun la dua posho kaj shajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel shi tiam forigis chiujn interkushantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, rughvanga pomo, orangho, monereto de felicho, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj chiun el tiuj chi objektoj aparte donis teni al Britain -- tio chi nin malmulte interesas. Ankau ne interesas nin, kiel shi, penante kapti kaj reteni la poshon (char tiu chi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ghi, kvankam ghi videble estis en plena kontraueco kun la homa anatomio kaj kun la leghoj de la egalpezo. Estos sufiche, se ni diros, ke shi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj chi ambau uzajhoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forvishigho. "Tio chi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom sherci je shia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?" "Ghi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu". Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio chi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs. "Kaj la kribrilo?" daurigis demandi Snitchey. "La kribrilo diras", respondis Clemency: "Ki-on-vi-vo-las-ke-la- ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-chi-fa-ru-an-kau-al-i-li". "Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?" diris sinjoro Snitchey. "Mi ne komprenas", respondis Clemency kaj balancis la kapon. "Mi ne estas advokato." "Mi timas, ke se Vi estus advokato", diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaue fari ion kontrau la impreso, kiun tiu chi respondo eble povus elvoki, "Vi trovus, ke tio chi estas la regulo de vivado de la plej multaj de Viaj klientoj. En tio chi ili estas tre seriozaj -- kiel ajn malsagha tiu chi mondo entute estas -- kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsilighas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj elrigardas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaghojn. Mi pensas", diris sinjoro Snitchey, "mi samtempe esprimas ankau la opinion de nia sinjoro Craggs." "Sendube", diris Craggs. "Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko", diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, "ni kiel eble pli baldau subskribu, sigelu kaj transdonu, char alie venos la vojagha kalesho antau ol ni scios, kie ni estas". Jughante lau la eksterajho, estis tre kredeble, ke la kalesho preterveturos antau ol sinjoro Britain scios, kie li estas; char li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontrau la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontrau la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontrau la argumentoj de la ambau kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la kribrilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio -- kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri shia prudento, char shi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj chiam estis preta fari la ghustajhon en ghusta tempo -- dume venis kun la inko kaj ankorau plu faris al li utilan servon per tio, ke shi per pusho de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis. Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata che homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon -- la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankorau ne konata danghero au devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimighis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaue trarigardi antau ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribajho, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io hhina) kaj turni la folion, por vidi, chu sur la dua pagho ne estas skribita io danghera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li farighis tute malfelicha, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankau rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ghin forlasi. Mi ne rakontos ankau, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido che la penso, ke shi estas persono grava, metis sin per siaj ambau kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antau ol shi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj shi bezonis tre multe da inko kaj kiujn shi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam shi unu fojon gustumis inkon, shi farighis soifa je ghi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj shi volis subskribi chion eblan kaj meti sian nomon en chiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ghin mem sur sin kaj komencis sian vojaghon de l' vivo. "Britain!" diris la doktoro, "kuru al la pordo de l' ghardeno kaj rigardu, chu la kalesho venas. La tempo forflugas, Alfred." "Jes, sinjoro, jes!" vive rediris la junulo. "Kara Grace! unu sekundon! Marion -- tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo -- ne forgesu tion chi! Mi metas Marion'on en viajn manojn." "Shi estis por mi chiam kara gardatajho, Alfred. Nun shi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido", diris Grace. "Mi kredas ghin, Grace", respondis Alfred. "Mi scias ghin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj audi vian sinceran vochon kaj tion chi ne scii. Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiau tiun chi lokon!" "Tiel vi pensas?" rediris shi kun trankvila rideto. "Kaj tamen, Grace -- fratino mi preskau dirus." "Diru ghin!" shi lin vive interrompis. "Mi audas ghin kun plezuro, neniam nomu min alie." "Tiel fratino", diris Alfred, -- "kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senshanceligha kaj fidela animo nin tie chi subtenas kaj faras nin pli felichaj kaj pli bonaj. Ech se mi povus, mi shin ne pro mi forprenus." "La kalesho estas sur la altajho!" ekkriis Britain. "La tempo pasas, Alfred", admonis la doktoro. Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis shin al la fratino kaj metis shin al shia brusto. "Mi diris al Grace, kara Marion", li diris, "ke mi donas vin sub shian gardon, ke mi forirante konfidas al shi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antau ni staros la bela estonteco de nia edza vivo, tiam ghi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace'on felicha, antauplenumadi shiajn dezirojn, montri al shi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al shi de la shuldo, kiun shi metis sur nin." La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua shi tenis chirkauprenite sian fratinon. Shi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskau adoro. Shi rigardadis la vizaghon de la fratino, kiel se ghi estus la vizagho de chiela anghelo. Kaj kun gaja, felicha trankvileco tiu chi vizagho rigardadis shin kaj shian amanton. "Kaj kiam la tempo venos, se ghi iam devas veni", diris Alfred -- "mi miras, ke ghi ankorau ne venis, sed Grace scias tion chi la plej bone, kaj Grace estas chiam prava -- la tempo, kiam shi bezonos koron de amiko, al kiu shi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ghojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel shi meritas!" Chiam ankorau la pli juna fratino rigardadis al shi en la okulojn kaj ne deturnadis sin ech al li. Kaj chiam ankorau ripozadis tiuj chi fidelaj okuloj kun gaja felicha trankvileco sur shi kaj shia amanto. "Kaj kiam chio tio chi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj", diris Alfred, "tiam tio chi antau chio devas esti nia tempo plej amata -- precipe tiu chi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion che la disigho ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiau." "La kalesho veturas tra l' arbajho", ekkriis Britain. "Jes! Mi estas preta -- kaj kiel ni malgrau chio feliche nin revidis; tiun chi tagon ni faros la plej felicha en la tuta jaro kaj ni ghin festados kiel triobla tago de naskigho. Ne vere, mia kara? "Jes!" diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. "Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiau. Kaj Dio vin gardu!" Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li shin ree ellasis, shi denove alvolvighis al Grace kaj denove ekrigardis al shi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj. "Adiau, Alfred!" diris la doktoro. "Paroli pri serioza korespondado au serioza aldoniteco kaj shuldigeco kaj tiel plu en tiu chi -- ha, ha, ha! -- Vi scias, kion mi volas diri -- pri tio chi paroli estus kompreneble malsagheco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos che tiu chi sama malsagha stato de l' animo, mi kontrau Vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontrauparolos." "Sur la ponto!" ekkriis Britain. "Ghi venu!" diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. "Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel Vi nur povos! Adiau, sinjoro Snitchey! Adiau, sinjoro Craggs!" "Ghi venas jam!" ekkriis Britain. "Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco -- vian manon, Britain -- Marion, mia plej kara koro, adiau! Fratino Grace, ne forgesu!" La patrina figuro kaj la vizagho tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de shia fratino. La kalesho estis antau la pordo. La pakajho estis surmetita. La kalesho ekrulighis for. Marion sin ne movis. "Li faras al vi signon per la chapelo, mia kara", diris Grace. "Via fiancho, mia koro. Rigardu!" La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam shi post tio chi renkontis la plenan rigardon de tiuj chi trankvilaj okuloj, shi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino. "Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas ghin rigardi, Grace! Ghi rompas al mi la koron." PARTO DUA. Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj chi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj -- char ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile -- oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen jhetadis pafon sur tiun chi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran proprajhon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj shuldantoj, ghuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontrau ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis chirkauataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras. La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kushis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj shtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta chambro sur la unua etagho, kun malalta malluma plafono, kvazau la chambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leghoj. La meblaro de la chambro konsistis el kelka nombro da ledaj seghoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis au eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravurajhon de unu glora jughisto, kiu siatempe per chiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili starighadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn shrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulajhoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorcho sin sentadis devigataj silabadi de antaue kaj de poste, dum ili shajne auskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante ech unu vorton de tio, kion tiuj chi parolis. Snitchey kaj Craggs ambau estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion chi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkighu je tio chi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malghustan vojon, ghi estos per tiu chi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ghi estas Craggs. Malgrau tio chi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontrau la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis chambro de suspektajhoj kaj komuna malamiko plena je dangheraj kaj misteraj mahhinacioj. Kaj tamen de tiu chi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie chi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia chambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la jhurintaj jughantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaghecon de la homoj, kiuj ne povis chiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en jughejo. Tie chi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia jugha kalendaro, la iom post iom pli malgrandighanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seghoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion chi. Tie chi preskau tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmangho en la ghardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado. Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de chirkau tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallargha vizagho, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajho. Li sidis sur la parada segho, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontrau la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ghia enhavo kushis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, chiun paperon aparte chirkaurigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ghin al sinjoro Craggs, kiu ghin ankau chirkaurigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauzon, balancadis ambau la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj char sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el chio tio chi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu chi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone. "Jen estas chio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon". "Chio perdita, malshparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis. "Chio", respondis sinjoro Snitchey. "Nenio restas por fari, Vi diras?" "Absolute nenio", estis la respondo de la advokato. La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundighis en sian meditadon. "Kaj ech mia persona libereco estas en danghero, Vi pensas?" li komencis post minuto denove. "En chiu parto de la unuigitaj regholandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey. "Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manghon?" daurigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko. Sinjoro Snitchey ektusis, kvazau dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankau ektusis, kvazau volante montri, ke tio chi estas la opinio de la domo. "Ruinigita en la agho de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!" "Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona la afero ankorau ne estas. Vere, ke Vi faris chion, kion Vi povis, tion chi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado --". "Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento. "Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas." Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ghuado, la vizagho de la kliento iom post iom glatighis, kaj ridetante li diris: "Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?" "Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj shajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj -- ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs -- ses au sep jarojn". "Ses au sep jarojn ne manghi!" diris la kliento kun chagrena rido kaj senpacience movante sin sur la segho. "Ses au sep jarojn ne manghi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara", diris Snitchey. "En la dauro de tiu chi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan terajhon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus ghin fari, kaj tial ni ghin ankau ne konsilas al Vi. "Kion do Vi al mi konsilas?" "Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian proprajhon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tushante la nemanghadon, ni povas al Vi ech nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj chiujare, sinjoro Warden." "Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis milojn!" "Tion chi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, "tion chi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, daurigante medite sian okupon. La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en chia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la chagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Au eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraghigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldau farighis rido. "En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs." "Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauen kaj mallautigis la vochon -- "ankorau vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi." Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo. "Mi estas ne sole terure enshuldigita", diris la kliento, "sed ankau terure --". "Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey. "Jes!" diris la kliento, rejhetante sin sur la seghon kaj kun la manoj en la poshoj rigardante la ambau advokatojn. "Terure enamita." "Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey. "Ne en heredantinon." "Kaj ankau ne en richan sinjorinon?" daurigis demandadi la advokato. "Ne richa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto." "Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento. "Kompreneble!" "Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaushovinte sian vizaghon almenau je unu ulno. "Tamen!" respondis la kliento. "Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey. "Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden. "Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ghojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio chi neniom malutilas; shi estas promesita, sinjoro, shi estas fianchino. Mia kompaniano povas tion chi atesti. Ni scias tion chi bone." "Ni scias tion chi bone", ripetis Craggs. "Mi eble ankau scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio chi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam audis, ke virino shanghis sian opinion?" "Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontrau fraulinoj, kiel ankau kontrau vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --". "Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli richa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio chu Vi pensas, ke mi vane loghis ses semajnojn en la domo de la doktoro?" "Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el chiuj petolajhoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj chevaloj -- kaj ili estis sufiche multaj kaj sufiche karaj, kiel li kaj ni ambau la plej bone scias -- la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita shultro kaj Dio scias kiom da subsangajhoj antau la muro de l' ghardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resanighanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antauvidis tian malbonajhon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler -- nia kliento, sinjoro Craggs." "Kaj sinjoro Alfred Heathfield -- ankau speco de kliento, sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs. "Kaj sinjoro Michael Warden, ankau speco de kliento", trankvile aldonis la gasto, "kaj ne malbona, char li dek au dekdu jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kushas la fruktoj kaj ankau rimedoj por penti kaj farighi pli prudenta. Kaj por tion chi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edzighi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni shin kun si." "Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey. "Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin la kliento. "Vi konas Viajn shuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankau certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen shia konsento. En la afero estas nenio kontraulegha. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontrau li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni". "Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre maltrankvile. "Ghi ne povas al li prosperi, sinjoro. Shi estas tre alligita al sinjoro Alfred". "Efektive?" diris la kliento. "Sinjoro Craggs, shi estas tre alligita al li", certigis Snitchey. "Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldau mi komencis tion chi dubi", diris sinjoro Warden. "Shi amus lin, se chio irus lau la volo de shia fratino, sed mi shin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj che la plej malgranda aludo je li shi videble suferadis". "Kial shi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio shin igus, sinjoro"? demandis Snitchey. "Kial -- mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ghin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la strecho kaj konfuzo, kiuj esprimighis en la vizagho de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciighi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Shi estis tre juna, kiam shi fianchighis -- se oni entute tiel provas tion chi nomi -- kaj eble shi ghin pentis. Eble -- ghi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco -- eble shi enamighis en min, kiel mi enamighis en shin". "He, he! sinjoro Alfred, shia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis shin ja kiel tre malgranda infano"! "Tiom pli kredeble estas, ke tedis al shi pensi pri li", trankvile daurigis la kliento, "kaj ke shi ne malvolonte shanghus lin je nova amanto, kiu venas al shiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj -- au estas alporta antau shiajn okulojn de sia chevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboche kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksterajho -- ghi denove sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas -- povos ankorau elteni la konkuron kun sinjoro Alfred". La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankau tiel pensis. Ghuste lia malshata sintenado donadis al li certan naturan charmon kaj elvokadis intereson. Tiu chi malshateco shajnis esprimadi, ke lia bela vizagho kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj farighos serioza (sed ghis nun li ankorau neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. "Tio chi estas danghera dibochisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan fajron, mankantan al li, shajnas ricevadi el la okuloj de knabino". "Sekve auskultu, Snitchey", li daurigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs --" li prenis lin ankau per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li -- "mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu chi afero senkondiche tute malproksime, char ghi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en ghin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn chion plej bone kion Vi nur povas, char Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion chi fari kaj farighi per shia amo alia homo), tio chi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion chi baldau ree shparos." "Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ghin ne auskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon. "Mi ankau pensas", diris Craggs. Sed ambau atente auskultadis. "Vi ne devas tion chi auskulti", respondis ilia kliento. "Mi ghin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, chu li konsentas, char li ja ne donus shin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, char (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion'on, volas liberigi de io, la proksimighadon de kio shi -- kiel mi scias -- vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de shia amanto. Se io en la mondo estas vera, ghi estos tio, ke shi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel chasata hundo, mi nur en mallumo kuraghas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedajhon; sed tiu chi domo kaj tiu chi posedajho iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj -- Vi diras ghin mem, kaj Vi ne estas sangvina -- kredeble pli richa, ol se shi ligighos kun Alfred Heathfield, kies revenon shi atendas kun timo (ne forgesu tion chi) kaj kies amo -- kaj ankau nenia amo en la mondo -- ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Chio estas farata lau rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se shi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al shia decido. Estos al Vi agrable ne pli audi pri tiu chi afero, kaj mi ankau pli Vin per tio chi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?" "Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? --" "Ankorau iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs. "Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambau vizaghojn. "De hodiau post monato mi forveturos." "Ghi estas tro longa tempo", diris Snitchey; "tro longe. Sed ghi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn", murmuris li al si mem. "Chu Vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!" "Bonan nokton!" respondis la kliento kaj skuis al ambau la manon. "Vi vidos ankorau, kiel bone mi scias uzi mian richecon. De nun Marion estas mia stelo de felicho!" "Gardu Vin sur la shtuparo, sinjoro!" diris Snitchey; "char tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!" "Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden. La ambau kompanianoj eliris sur la shtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankorau staris kaj rigardadis sin reciproke. "Kion Vi diras al tio chi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey. Sinjoro Craggs balancis la kapon. "Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiau, estis io stranga, tion chi mi memoras", diris Snitchey. "Jes, jes", diris sinjoro Craggs. "Eble li trompighas", daurigis sinjoro Snitchey, shlosante la fajreltenan keston kaj metante ghin sur ghian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankau ne estus mirindajho, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizagheton tre fidela. Shajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazau shia karaktero en la lasta tempo farighis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de shia fratino." "Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs. "Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompighis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, char por sia konado li pagis sufiche kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ghi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti." "Nenion pli", respondis Craggs. "Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenau volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," -- li denove balancis la kapon, -- "mi esperas almenau, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Chu Vi havas Vian chapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon." Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la chambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, au kiel la advokatajho entute. Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan chambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la fresha maljuna doktoro sidis antau la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapisho, sidis en la ava segho, auskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn. Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaghoj neniam ankorau faris angulon kamenan charma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj devishis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en shia okulo kaj en la tono de shia vocho oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun che shia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen chiam ankorau shi shajnis pli charma kaj pli malforta ol la dua; chiam ankorau shi shajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je shi kaj serchadi konsilon kaj helpon en shiaj okuloj, en tiuj chi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaue. "Kaj kiam shi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al shi tiel kara pro chiuj tiuj rememoroj, shi komencis sentadi, ke la malfacila tento de shia koro baldau devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam chiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disigho che chiu pasho inter la lulilo kaj la tombo --" "Kara Marion!" diris Grace. "Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?" Shi prenis la manon, kiun la fratino donis al shi, kaj legis plu; sed per vocho chiam ankorau tremanta, kvankam shi penis kovri sian eksciton. "De kiu la disigho che chiu pasho inter la lulilo kaj la tombo estas chiam dolora. Ho, patra domo, vi, chiam fidela kaj tamen tiel ofte malshatata, estu malsevera kontrau tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pashojn per tro maldolcha pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizagho de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto au rigardo eliru plendante kontrau tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!" "Kara Marion, ne legu pli hodiau vespere", diris Grace -- char shi ploris. "Mi ne povas", shi rediris kaj kovris la libron. "La literoj chiuj shajnas bruli!" La doktoron tio chi amuzis; kaj li ridis, frapante al shi sur la vangoj. "Kio! ghis larmoj tushita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigrajho kaj papero! Ne, ne, estas chio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigrajhon kaj paperon, kiel chian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun chiuj pacighis, -- kaj se shi tion chi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajho kaj inko. Kio estas?" "Ghi estas mi, sinjoro", diris Clemency enshovante la kapon tra la pordo. "Kio estas al Vi?" demandis la doktoro. "Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj shi estis prava, se oni povis jughi lau shia bone sapita vizagho, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio shi, kiel ajn ne bela shi estis, efektive farighis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajhoj; sed en la irado tra la vivo estas chiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstatau la bona humoro, kaj tushante tion chi lastan Clemency estis tiel fresha kaj sana, kiel chia belulino en la tuta lando. "Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!" Iom mirigite la doktoro plenumis shian deziron. "Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam shi apudestas, Vi scias," diris Clemency. Iu fremda en la familio, lau shia stranga okulado che tiuj chi vortoj kaj la aparta loga movo de shiaj kubutoj, kvazau shi volus chirkaupreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, che la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive shajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldau retrankvilighis, kiam Clemency, traserchinte en la ambau poshoj -- shi komencis de la ghusta posho, poste fosis en la malghusta kaj fine revenis al la ghusta -- ellevis leteron. "Britain preterveturis," shi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la poshto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edzigho en la domo -- mi havis matene du kulerojn en la posho . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ghin malfermas." Shi parolis chion tion chi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciighi la novajhon shi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antautuko faris korktirilon kaj el sia busho botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero chiam ankorau ne estis preta, shi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj jhetis sian antautukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ghin elteni. "Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni che mi. Kaj ankau ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia -- sed ni silentu pri tio chi. Alfred reveturas kaj baldau venos!" "Baldau!" ekkriis Marion. "Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pinchis al shi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al shi surprizon', li tie chi skribas. Sed tio chi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton." "Baldau!" ripetis Marion. "Nu, eble ne tiel baldau, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed sufiche baldau. Ni rigardu! hodiau estas jhaudo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiau post monato". "De hodiau post unu monato", mallaute ripetis Marion. "Ghoja tago kaj festo por ni chiuj", diris per gaja vocho shia fratino Grace, kiu gratulante shin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis". Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam shi rigardis al sia fratino en la vizaghon kaj auskultis la charman harmonion de shia vocho, kiam shi plu pentradis la ghojojn de la revidigho, tiam sur shia propra vizagho brilis espero kaj ghojo. Kaj ankorau io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio chi ne estis ghojo, triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj chi ne montras sin tiel trankvile. Tio chi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj chi faris parton de tio chi. Ghi ne venis de ia egoista penso, char tiuj chi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj. Doktoro Jeddler malgrau sia filozofio -- kiun li chiam en la praktiko forgesadis, kiel ghi ofte okazas al gloraj filozofoj -- ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ghi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidighis en sian avan seghon, denove etendis la piedojn sur la varman tapishon, multfoje tralegis la leteron kaj ankorau pli multe parolis pri ghi. "Ho, estis ankorau tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambau kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Chu vi memoras?" "Ho jes," shi respondis kun gaja rido kaj daurigis kudri diligente. "De hodiau post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Shajnas kvazau de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?" "Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda shi estis," diris Marion: "Grace estis por mi chio, ech tiam, kiam shi ankorau mem estis infano." "Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Shi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta sagha infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, chiam preta antauplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; ech jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton." "Mi timas, ke de tiu tempo mi tre shanghighis al pli malbona," ridis Grace, chiam ankorau diligente laborante. "Kia punkto ghi estis, patro?" "Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio chi pli al vi plachis (kiel ajn strange ghi nun shajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino." "Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace. "Kiel, vi ghin pli ne memoras?" demandis la doktoro. "Mi pensas, ke mi ghin ankorau iom memoras", shi respondis, "sed nur apenau. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante shi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis. "Alfred baldau havos efektivan edzinon," shi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio chi estis bela tempo por ni chiuj. Mia trijara ofico estos baldau finita, Marion. Vi faris ghin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li ech unu fojon ne bezonis mian subtenon. Chu mi povas ghin al li diri, mia kara?" "Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam shuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun chiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!" "Tion chi mi ne povas al li diri," respondis shia fratino, shin chirkauprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiche trograndigos, kara Marion, tute kiel vi." Shi nun reprenis sian laboron, kiun shi estis formetinta el la mano, kiam shia fratino parolis kun tia tushiteco de l' koro, kaj shi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plachis al la doktoro. Kaj la doktoro, chiam ankorau sidante en la apoga segho, auskultis la kanton, batis la takton al ghi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanajhoj de la vana mondo tiuj chi almenau estas sufiche belaj. Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la chambro ghis shi chion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangho faris al si oportune, chirkauite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de shia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazau en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankau iliaj prezentajhoj estis tute ne egalaj; char kelkaj donis al li tre longan vizaghon, kelkaj tre larghan, aliaj sufiche agrablan kaj aliaj tre malbelan, chiu lau sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili chiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la busho kaj kruchon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam shi sidighis al tiu sama tablo. "Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?" Clemency diris al li, kion shi sciighis, kaj li akceptis tion chi tre afable. Bona shanghigho estis videbla che Benjamin de la kapo ghis la piedoj. Li estis multe pli largha kaj pli rugha, pli gaja kaj pli gajiga. Ghi elrigardis, kvazau lia vizagho estis antaue kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita. "Tio chi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron. "Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!" "Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi ghi estu, Britain!" "Kio?" "Ke mi estu la persono, kiu devas edzinighi!" Benjamin prenis la pipon el la busho kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la ghusta por tio chi," li diris; "malfelicha Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj shajnis ke la penson shi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," shi konsentis, "mi estas tute la ghusta por tio chi, ne vere?" "Vi neniam edzinighos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la bushon. "Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe. Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio chi!" "Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi ghin baldau faros, Britain; ne vere?" Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ghin chirkaurigardadis, kiel se tiu chi nubo estus la demando kaj li ghin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankorau ne bone klarigis al si, sed -- jes, jes, li eble ankorau decidighos tion chi fari. "Kiu ajn shi estos, mi deziras al shi felichon!" ekkriis Clemency. "Ho, tio chi al shi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne". "Sed shi ne vivus tiel feliche kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antaue ne estus -- ne char mi intencis, char ghi estis pura kuntrafigho: ne vere, Britain?" "Certe", respondis sinjoro Britain en plena ghuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la bushon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segho kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankau tiujn chi tre malrapide kaj serioze. "Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!" "Dio, kiel bela estas la penso pri tio chi!" diris Clemency. "Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", daurigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saghegulo, "char mi chiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, char mi en mia juneco min okupadis je la literaturo." "Efektive!" ekkriis mirante Clemency. "Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvajhisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poshon; poste mi estis disportanto che modistino, kaj en tiu chi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompajho kaj malverajho -- per kio mia animo estis malghojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie chi en tiu chi domo audis multe da parolajho, kiu mian animon ankorau pli malgajigis; kaj post chio tio chi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato." Clemency volis ion aldoni, sed li antauvenis al shi. "Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo". "Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la ghojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton. "Tia kerna diro, ne vere?" "Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "chu oni povus ghin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion chi; sed ghi bone eltenas kaj shparas multe da chagreno, kion la ghusta filozofio ne chiam faras." "Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency. "Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio chi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!" Tute ne ofendighante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj chirkauprenante sin diris: "ne, mi ankau tiel pensas". "Mi estas sufiche konvinkita je tio chi", diris sinjoro Britain. "Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas". Benjamin prenis la pipon el la busho kaj ridis, ghis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis chiam ankorau ridante kaj vishante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraudirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li. "Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin chiam estimos kaj chiam estos via amiko." "Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio chi certe estas tre bone de via flanko." "Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al shi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Auskultu! estas stranga bruo!" "Bruo!" ripetis Clemency. "Pashoj ekster la domo. Sonis, kvazau iu desaltas de la muro." "Chu ili supre chiuj estas en lito?" "Ho, nun ili chiuj iris dormi." "Chu vi nenion audis?" "Ne!" Ili ambau auskultis sed nenion audis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon chirkauiron chirkau la domo, antau ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy." Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio chi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ghi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en chiujn flankojn. "Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankau preskau tiel same timige!" Rigardante returne en la kuirejon, shi en timego ekkriis, kiam facila figuro al shi proksimighis. "Kiu tie?" "Silentu!" murmuretis al shi ekscitite Marion. "Vi min chiam amis, ne vere?" "Amis? infano! Certe!" "Mi ghin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie chi preskau neniun, al kiu mi povus konfidi." "Jes," diris Clemency kore. "Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiau vespere ankorau devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!" Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, shi ekvidis malluman figuron, starantan antau la pordo. "En minuto Vi povas esti malkashita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kashita loko. Mi tuj venos." Li salutis shin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie chi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antau unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!" Marion kaptis ekscitite shian manon kaj premis ghin al la brusto -- movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste shi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la chambron. "Chio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvajhoj de viva fantazio. Ha! kio estas?" Clemency, kiu ne povis kashi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur segho. "Kio estas?" shi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankvilighi kaj rigardante chien, nur ne al li en la vizaghon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antaue vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankorau kio . . . Kio estas? Ho, jes!" "Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ghin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiche kuragha", li diris kaj haltis, por shin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankau tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?" Sed char Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj shajnis sin prepari por iri dormi, tial ankau Malgrand-Britain diris al shi bonan nokton, farinte ankorau la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito. Kiam chio denove estis trankvila, Marion revenis. "Malfermu la pordon", shi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos". Kiel ajn timema shia agado estis, ghi tamen montris firman kaj neshanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraustari. Shi mallaute malriglis la pordon, sed antau ol shi turnis la shlosilon en la seruro, shi returne rigardis la junan fraulinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri. La vizagho ne estis deturnita au turnita al la tero, sed rigardis shin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la felicha patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malghojo en tiu chi domo kaj la detruo de ghiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis shian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ghin je malghojo kaj kunsento, ke shi, vershante riveron da larmoj, metis siajn brakojn chirkau la kolon de Marion. "Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio chi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras". "Mi multajn fojojn ghin pripensis", diris Marion kviete. "Ankorau unu fojon", petegis Clemency "ghis morgau!" Marion balancis la kapon. "En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Shi kovris sian vizaghon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazau tiu chi vorto disshirus al shi la koron. "Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun chi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio chi ne povas alporti bonon. Ha, ghi estis tago de malfelicho, kiam oni tien chi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara -- pri Via fratino." "Mi ghin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio chi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun chi pashon. Chu vi volas min akompani, Clemency" -- shi kisis shian amikan vizaghon -- "au mi devas iri sola?" Konfuzita kaj malghoja Clemency turnis la shlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto. Tie li alpashis al shi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu shi tenis Clemency'n, tremis, au malvarmighis kiel la mano de malvivulo, au premis shin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on ghis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ghin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris. La pordo denove estis riglita kaj shlosita, kaj denove shi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun shi alportis, kvankam shi estis ankorau juna, sed kun tiu esprimo sur la vizagho, por kiu jam antaue mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra shiaj larmoj. Shi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al shi, kiel shi diris, plene kaj senkondiche. Feliche atinginte sian dormochambron, shi falis sur la genuojn kaj povis preghi, havante sur la koro sian sekreton! Jes, kaj shi povis sin levi post la pregho tiel trankvile kaj feliche, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi shin kaj rideti -- kvankam ech iom malgaje. Kaj kisante shian frunton, shi mallaute murmuretis al si, ke Grace chiam estis patrino por shi, kaj ke shi shin amas kiel infano! Kaj shi povis la brakon meti al si chirkau la kolon, kiam shi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazau konscie chirkauprenis shin defendante kaj amante kaj kvazau murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu! Kaj shi povis ech trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu songho, en kiu shi per sia senkulpa kaj tushanta vocho ekkriis, ke shi estas tute sola kaj ke chiuj shin forgesis. Monato baldau pasas, ech se ghi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu chi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo. La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazau de frosto. Tago, kiu la hejman doman internajhon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablajhojn, jhetas rughetan flamon sur la vizaghojn kolektitajn chirkau la kameno kaj igas la grupojn chirkau chiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontrau la elementoj, kiuj ekstere sovaghas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaghoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro! Pri chio tio chi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ghojo, kiam li venos. Chiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizagho, kiun li konis kaj amis. Ne, ili chiuj devis tie chi esti. Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranghita, kaj kun gastema malavareco estis riche zorgita pri chiu societa bezono. Char estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon [*] kaj ghian malluman konstantan verdajhon, la salono de dancado estis ornamita je tio chi; kaj la rughaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno. [*] arbo. Ghi estis labora tago por chiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue chie laboradis kaj estis la gaja animo de chiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu chi tago (kiel ankau multajn fojojn en la dauro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Shi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur shia vizagho estis charma decida trankvileco, kiu faris ghin pli aminda, ol chiam. En la vespero, kiam shi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis -- ghi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis -- tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskau malghoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj felicha, kushis denove sur shia frunto kaj faris shin centoble pli charma. "La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn chi harojn, estos la krono fianchina", diris Grace; "au mi estas malbona profetino". La fratino ridetis kaj firme shin tenis en siaj brakoj. "Ankorau unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankorau. Chu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?" Tio chi propre shin tute ne interesis. Shi pensis pri la vizagho de sia fratino, kaj shia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ghi. "Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankau via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun." "Mi neniam sentis min tiel felicha", respondis tiu chi. "Jes, sed ankorau pli granda felicho vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same charma kaj intima, kiel tiu chi", diris Grace, "baldau sin trovos Alfred kun lia juna edzino." Shi denove ridetis. "Vi prezentas al vi felichan domecon, Grace. Mi vidas tion chi lau viaj okuloj. Mi ghin scias, ghi estos felicha, mia kara. Kiel felicha mi estas, ke mi ghin scias!" "Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Chu ni chiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiche malfrue -- chirkau horo antau noktomezo -- tiel ni havas sufiche da tempo, por farighi gajaj antau lia veno. Li ne devas veni antau ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ghin lumi sur la ilikon, ghis ghi estos tute rugha de flamo. Ghi estas mondo plena je sensencajho, mia kateto; fidelaj amantoj kaj chio alia -- nur sensencajho; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ghojo, "hodiau vespere mi ekster chiu alia sensencajho preskau pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj". "Kaj chion, kion unu el ili iam faris au ankorau povas fari, por vin malghojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al shi nun, kiam shia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al shi, ke vi volas pardoni al shi, ke shi chiam havos parton en via amo kaj --" shi eksilentis kaj kashis sian vizaghon sur la brusto de la maljuna homo. "Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ghis ni estos sufiche preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsagha infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago chagrenus, anstatau tute ne, mi chion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco -- pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Chu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostighi? Faru lume, varme kaj gaje, au mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!" Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komencighis, kaj charma tono de ghoja ekscititeco jam regis en la tuta domo. Chiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al shi felichon; saghaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke shi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, char ili tro multe admiradis shian belecon; filinoj shin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; chiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado. Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro. La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazau ghi denove vivighis, kiam shi diris, ke tion chi certe scias sinjoro Craggs. Al shi ili tion chi neniam diras. "La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs. "Mi volus, ke ghi forbrulu ghis la fundamento," ghemis sinjorino Snitchey. "Li estas -- li estas -- malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis chirkauen. "Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion chi kredigi!" diris sinjorino Snitchey. "Ni scias, kio ghi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs. Sed char ili tion chi ne sciis, tio eble estis la kauzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj chiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj. "Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino. "Sinjoro Craggs sentas sin felicha, certe," diris sinjorino Snitchey. "La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs. "Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edzighi," diris sinjorino Snitchey. Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu shi tion chi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion chi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion chi vidos, kiam estos tro malfrue. Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn chi rimarkojn, chiam ankorau maltrankvile rigardadis chirkauen, ghis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis. "Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via -- fraulino Via fratino, fraulino Marion estas --" "Ho, shi estas tute sana, sinjoro Craggs." "Jes -- mi -- chu shi estas tie chi?" demandis Craggs. "Tie chi! Chu Vi shin tie ne vidas? Shi nun komencas dancon", diris Grace. Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poshon. Nun eksonis la muziko kaj la dancado komencighis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazau ghi el granda ghojo mem volus danci. De tempo al tempo ghi ridadis, kvazau ghi volus ankau fari muzikon. Iafoje ghi briladis kaj rughe flamadis, kvazau ghi estus la okulo de la malnova chambro, kaj iafoje tiu chi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ghi incitante ludadis kun la branchoj de la iliko; kaj kiam ghia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ghi elrigardadis, kvazau ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ghia humoro farighadis tute sovagha kaj petola kaj transiradis chiujn limojn, kaj tiam ghi laute ridante shutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovagha ghojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno. Preskau jam finighis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon. Sinjoro Craggs eksaltis, kvazau lia amiko estus fantomo. "Chu li foriris?" li demandis. "Silente!" diris Snitchey. "Li estis che mi pli ol tri horojn. Li chion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li -- Ahem!" La danco finighis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Shi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide pashadis tra la sin pushanta amaso kaj malaperis el shiaj okuloj. "Vi vidas, chio estas bone kaj ghuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?" "Ech ne unu vorton!" "Kaj chu li efektive estas for? kaj ekster danghero?" "Li tenas sian vorton. En sia shelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naghas en tiu chi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu chi tempo komencighas unu horon antau noktomezo. Mi ghojas, ke ghi estas finita!" Sinjoro Snitchey vishis al si la shviton de la vizagho, kiu elrigardis tute rugha kaj ekscitita. "Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la --" "Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antauen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ghi nun estas por mi tute egala. Ghi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankau iom koketis; tiel ghi shajnas. Chu Alfred estas tie chi?" "Ankorau ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas chiun minuton". "Bone," -- sinjoro Snitchey denove vishis al si la frunton -- "ghi estas granda faciligo. Mi neniam ankorau estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ghui la vesperon, sinjoro Craggs." Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laute sonis. "Chiuj parolis pri tio chi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?" "Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey. "Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio chi estas tute lau la naturo de la negoco, tio chi estas vera." "Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun chio, kio detruas la doman felichon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ghi estas la nekashita malamiko de nia trankvileco. Tio chi almenau estas honesta kaj sincera." "Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco." "Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi ghin certe ne diris. Vi farighus ne inda je la negoco, se vi havus tiun chi sincerecon." "Kio tushas mian foreston hodiau vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfelicho estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ." Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, char shi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun chi homon, fari al shi la komplezon kaj rigardi lin. "Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey. "La kolegon de via vivo; mi kompreneble ghi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," ghemis sinjorino Snitchey. "Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis shia edzo. "Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' --" Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon. "Se vi tiun chi vesperon povas rigardi al tiu chi homo en la okulojn," daurigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi farighis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorcho, de kiu mi vin vane avertadis, -- tiam mi povas nur diri: mi vin bedauras!" En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ghi estas nur ebla, shi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Chu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizagho kushis ruzo, intrigo kaj perfido? Chu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu vishis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis chirkauen, montras, ke io peze kushas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Chu eble aliaj personoj ankau, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? -- kio cetere estis ne tute prospera komparo, char li venis tra la pordo tre mallaute. Kaj chu li efektive en hela luma tago (estis preskau noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontrau chia videblajho kaj prudento kaj kontrau chia sperto de la mondo? Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkashe kontrau la fluo de tiu chi kolero, sed ambau kontentigis sin trankvile naghi kune kun la fluo, ghis ghia forto malgrandighos, kio efektive farighis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun chi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs shian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankighoj -- kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" au: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," au: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio chi jam shercante) -- favore konsentis kaj komencis la dancon. Tiu chi reciproka ghentileco estis che la ambau familioj malnova moro; char ili chiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis che la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambau edzoj: sed la ambau virinoj mem faris kaj prenis tiujn chi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio chi en chia okazo estas senduba, ke chiu el la ambau virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel shia edzo la sian, kaj ke chiu pensis, ke felicha prosperado de la firmo sen shiaj laudindaj penoj estus preskau neebla. Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la rugha vizagho de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnajho kun homa vizagho; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj. Kaj ankau la fajro ricevis freshan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ghi estis la genio de la chambro kaj trovis sin chie. Ghi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis chirkau iliaj oreloj, kvazau petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapishon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ghia flamo rebrilis sur iliaj vizaghoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs. Kaj nun la aero farighis pli fresha, kaj la muziko farighis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj levighis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaue sub la libera chielo; kaj bruo iris tra la chambro, kvazau nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizagho de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis chirkauen; nur shajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la chambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentighis kaj la dancado chesis. La varmego kaj lacigho faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred. "Chu vi ion vidis, Britain? ion audis?" "Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion audi," respondis la servanto. "Tio chi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?" "Ghuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldau veni, sinjoro." "Tiel disheligu la fajron kaj jhetu sur ghin ankorau unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimighados!" Li vidis ghin -- jes! El sia kalesho li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preghejo. Li konis la chambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branchojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj chi arboj en la somero agrable bruas antau la fenestro de Marion. Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenau povis elporti sian felichon. Kiel ofte li rememoradis tiun chi tempon, pentradis ghin al si sub chiaj cirkonstancoj, timadis, ke ghi ne venos, kaj ghin deziradis kaj sopiradis je ghi en malproksima, malproksima loko! Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la chapelon kaj kriadis al ili, kvazau ili estus la lumo kaj povus lin audi kaj vidi, kiel li ghojege rapidas al ili sur la vojo. Haltu! Li konis la doktoron kaj antausentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ghin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ghardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne -- transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili. Li eliris el la kalesho kaj diris al la veturigisto -- ech tio chi ne estis al li facile en lia ekscititeco -- ke tiu chi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antauen, provis, chu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ghardeno. Sur la arboj kushis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branchoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaute alshtelighis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la chielo. Sed la rugha lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antau liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj vochoj agrable tushadis liajn orelojn. Penante ekaudi shian vochon el la aliaj ceteraj vochoj kaj jam duone konvinkite, ke li shin audas, li jam preskau atingis la pordon, kiam ghi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontrau li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin. "Clemency," li diris, "chu vi min jam pli ne konas?" "Ne eniru," shi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!" "Kio estas?" li ekkriis. "Mi ne scias. Mi -- mi timas pensi pri tio chi. Foriru. Chu Vi audas?" Subita bruo levighis en la domo. Shi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel lauta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis audita; kaj Grace -- kun teruro en la vizagho kaj en la gestoj -- elkuris el la domo. "Grace!" Li retenis shin per la brako. "Kio estas? Chu shi mortis?" Shi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaghon, kaj senkonscie falis sur la teron antau li. Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano. "Kio estas?" ekghemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizagho al vizagho, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Chu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio farighis?" Oni audis murmuron: "shi forkuris!" "Forkuris!" li ripetis. "Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita vocho kaj kovris al si la vizaghon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun chi nokton! Shi diras, ke shi libere kaj senriproche elektis -- petas, ke ni pardonu al shi -- kaj forkuris." "Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite. Li suprensaltis, kiel volante shin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis chirkauen, shancelighis kelkajn pashojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el shiaj malvarmaj manoj. Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serchi sur diversaj vojoj, aliaj alportis chevalojn au torchojn, aliaj laute paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas ech la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun auskultis kaj sin ne movis. La negho falis chiam pli dense. Li suprenrigardis al la chielo kaj diris al si, ke tiu chi negha cindro, kiu estas shutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis chirkauen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenau enpresita, tuj estos ree kovrita kaj ech tiu chi rememoro pri shi ne dauros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. PARTO TRIA. De tiu nokto de la reveno la mondo farighis ses jarojn pli maljuna. Estis varma autuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ghi luman saluton, kiu sin baldau disvastigis super la tutan landon, kvazau oni ekbruligis fajron de ghojo, kiu estas respondata de mil altajhoj. Kiel bele kaj charme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaue malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavajho, verdajho, brunajho kaj rughajho kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazau ghi antau minuto estis ankorau blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ghi rigardis supren al la brilanta chielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preghejo, la rivereto, la muelejo, chio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freshaj odoroj eliris el la freshigita tero; la bluaj strioj supre farighis pli grandaj kaj pli larghaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankorau kun sia forflugo, kaj chielarko, enhavanta en si chiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la chielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto. En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kashita post granda ulmo kun charma ripoza benko chirkau la dika trunko, montris sian afablan vizaghon al la vojaghanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La rugheta elpendajho elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizagho, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis chiun chevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La rughaj kurtenoj en la chambroj de la partero kaj la neghe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormochambro supre kun chiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo [**] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tushanta pentrajho de bruna shauma biera krucho. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helrughaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankorau apartajn striojn da lumo, kiuj ludis chirkau la brilantaj boteloj kaj kruchoj. [**] Speco de biero. En la pordo nun aperis modelo de mastro; char, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj largha kaj staris la manoj en la poshoj kaj la piedoj sufiche disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo -- tro trankvilan kaj senpretendan, por farighi fanfaronado. La richa malsekajho, kiu post la forta pluvo degutadis de chiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio chirkau li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ghardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni -- eble ech iom pli multe -- kaj estis plenaj je dolcha trinkajho; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiche, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disshutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazau disdonadis senkulpan agrablajhon, kiu faris bonon chie, kie ghi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron. Tiu chi vilagha drinkejo che sia fondigho akceptis neordinaran signon. Shi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj chi vortoj sur tiu sama rugha elpendajho en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain. Rigardinte ankorau unu fojon kaj pli pene observinte la vizaghon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem -- sufiche shanghita, sed shanghita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro. "Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo." Char oni povis ankorau vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ghis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ghi ne estus mia." Poste li iris al la palisaro de la ghardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj chiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron. "Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion chi diri al shi. Shi longe forestas." La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de shi estis tute senhelpa kaj perdita. "Mi pensas, ke shi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni shin fine havas!" Malgranda kalesho, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekighi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura agho, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun shi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakajhojn chirkau si. La afabla bonkora vizagho kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu shi de la pushoj de la kalesho balancighadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam shi venis pli proksime, tio chi ankorau pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da shuoj, elirante el la kalesho, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tushis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj chi shuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome. Kaj tiel efektive estis. Jen shi staras antau ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizagho, kiel antaue, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskau montris kavetojn. "Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain. "Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" shi respondis, vive observante la enportadon de shiaj korboj kaj pakajhoj; "ok, nau, dek, -- kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ghuste. Konduku la chevalon en la chevalejon, Harry, kaj se ghi denove tusos, donu al ghi hodiau vespere varman miksitan manghon. Ok, nau, dek, -- nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?" "Sanaj kaj viglaj, Clemency." "Dio gardu iliajn charmajn vizaghojn!" diris sinjorino Britain, demetante la chapelon (char shi kaj shia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis shin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakajhon da maldikaj libroj kaj chifitaj paperoj el la posho, "mi chion plenumis. La kalkuloj chiuj pagitaj -- la rapo vendita -- kalkulo kun la bierfabrikanto farita -- pipoj menditaj -- deksep funtoj kvar shilingoj en la bankon pagitaj -- kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano -- vi jam divenos, kiel estas. -- Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim." "Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain. "Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio ech estos, li neniam prenos de vi ech duonon da penco; ech se vi ricevos dudek infanojn." La vizagho de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron. "Chu tio chi ne estas tre afable?" diris Clemency. "Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio chi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon." "Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la chevaleto -- ghi alportis ok funtojn kaj du shilingojn; kaj tio chi estas ne malbone, ne vere?" "Tio chi estas tre bone," diris Ben. "Mi ghojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio chi, mi pensas, estas chio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankorau presita folieto. Jhus el la presejo. Kiel bone ghin odoras!" "Kio tio chi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion. "Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis ech unu vorton." "Vendo per memvola aukcio," legis la mastro, "kun rezervo de antaua privata konsentigho." "Tion chi ili chiam aldonas," diris Clemency. "Jes, sed ne chiam tion chi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastrajhaj, parko kaj ghardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senshulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!" "Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency. "Jen tio chi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien chi." "Kaj jhus hodiau mi tie audis, ke shi baldau alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novajhojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazau la rememoro de malnovaj tempoj ankau revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio chi tie denove pezigos la korojn, Ben." Sinjoro Britain ghemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe chesis pensi pri ghi. Kun tiu chi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekighis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn. Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu chi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj shi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel shi sola kondukas la tutan mastrajhon kaj per prudenta shparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en chiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ghi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, lau ilia propra modesta jugho, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangajhoj kaj apartajhoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi rughighi antau ili! Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edzighis je Clemency. Shi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke shia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas. Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaua tago li enshlosis en la shrankon de la drinkejo -- chiam ridante por si pri shia lerteco en negocoj -- kiam shi revenis kun la sciigo, ke la ambau sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleshejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel anghelo." Nun li ankau sidighis al la teo, kiu en atendo de shia veno staris sur malgranda tablo. Ghi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horlogho, kiu iris bone lau la minuto, (estis duono de la sesa horo); chiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita. "La unuan fojon mi hodiau povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazau shi nun sidos jam la tutan vesperon; sed shi tamen baldau ree sin levis, por envershi teon al sia edzo kaj tranchi panon kun butero. "Kiel tiu chi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!" "Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ghin en tia sama maniero. "Tiu chi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon." "Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain. "Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio chi mi volas lin ankau danki." "La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis shin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion chi pensus!" "Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio chi estis tre bone de via flanko, Ben." "Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu chi bagatelo." "Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion chi shatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" -- shi denove rigardis la folion -- "kiam oni sciighis, ke shi forkuris kaj estas ekster danghero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni -- pro shi kaj pro la fratino kaj la patro -- diri kion mi sciis, ne vere?" "Jes, vi ghin rakontis," rimarkis shia edzo. "Kaj doktoro Jeddler," daurigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj chagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ghojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontrau li; char li poste ghin sincere pentis. Kiel ofte li tie chi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ghin bedauras! -- La lastan fojon ankorau hierau, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie chi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazau ghi lin interesus! -- sed propre nur pro la malnova tempo kaj char li sciis, ke shi min amis, Ben!" "Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis shia edzo, tute mirigite, ke shi klare komprenis verajhon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskighadis ankorau. "Mi tion chi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por ghin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion chi diri, se oni ech metus por tio chi rekompencon de cent funtoj." Li kredeble ankorau plu daurigus siajn metafizikajn konsideradojn, se shi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestajho de rajdo. Shajnis, ke li auskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi. Clemency rapide levighis. Ankau sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Chu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela chambro supre, sinjoro." "Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Chu estas permesite eniri tien chi?" "Ho, se plachas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan chambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?" Li ekvidis la folion kaj legis ghin nun. "Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain. Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaue. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de shi la okulojn -- "Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankau kashite lin rigardadis. "Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos ghin alporti tien chi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka." Ne farante pli ceremoniojn, li sidighis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaghon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li envershis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis: "Nova domo, ne vere?" "Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain. "Havas la aghon de kvin ghis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn. "Mi pensis antaue, kiam mi eniris, ke mi audas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu chi folio rememorigas min pri li; char mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitajhoj. -- Chu la maljunulo ankorau vivas? "Ho jes, sinjoro," diris Clemency. "Chu li forte shanghighis?" "De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento. "De la tago, kiam lia filino lin forlasis." "Jes! De tiu tago li shanghighis," diris Clemency. "Li farighis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam pacighis kun sia fratino kaj ofte shin vizitas. Tio chi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu au du jaroj li farighis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laudadi shin kaj ankau la mondon! Kaj li neniam lacighadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona shi estis. Li pardonis al shi. Tio chi estis chirkau la tempo de la edzinigho de fraulino Grace. Vi memoras ankorau, Britain?" Sinjoro Britain memoris la aferon ankorau tre bone. "La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?" Clemency el surprizo pro tiu chi demando preskau renversis la pleton de teo. "Chu Vi neniam audis pri tio chi?" shi diris. "Neniam, sed mi volus ghin scii," li respondis kaj envershis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj. "Ho, tio chi estus longa historio, se oni volus ghin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum shi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Ghi estus longa historio." "Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo. "Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj shajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke shi havas auskultantojn, "kion oni povus tie chi diri? Ke ili kune malghojis, rememoradis shin kiel mortintan; ke ili tenis shin en ama rememoro, faradis al shi neniajn riprochojn kaj trovadis senkulpigojn por shi? Tion chi chiu scias. Mi almenau tion chi scias, neniu scias tion chi pli bone!" aldonis Clemency, vishante al si la okulojn per la mano. "Kaj tiel," helpis la fremdulo -- "Kaj tiel," diris Clemency, mehhanike ripetante liajn vortojn kaj ne shanghante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine farighis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de shia naskigho -- la tago morgau revenos -- tre mallaute, sed kontente kaj feliche. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ghardeno: 'Grace, chu fari nian edzighon en la tago de naskigho de Marion?' Kaj tiel farighis." "Kaj ili vivas feliche unu kun la alia?" demandis la fremdulo. "Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli feliche. Ili havas nenian malghojon ekster tiu." Shi levis la kapon, kvazau shi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj shi revokas tiujn chi okazojn en sian memoron, kaj jhetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizagho estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, shi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la bushon, kvazau shi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton au frazon. Char shi eldonis nenian sonon kaj shiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu chi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arghentajn kulerojn, sian edzinon -- sekvadis shiajn gestojn kun plej granda senhelpeco -- demandadis shin en tiu sama lingvo, chu lia proprajho au li mem estas en danghero -- respondadis shiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon -- observadis la movadon de shiaj lipoj -- divenadis per duonvocho "lakto kaj akvo", "shangho de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi. Clemency fine chesigis sian senesperan penadon, iom post iom alshovis sian seghon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per shajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Shi ne longe devis atendi, char li baldau komencis denove. "Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ghin?" Clemency balancis la kapon. "Mi audis," shi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel shajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de shi leterojn, en kiuj shi skribas, ke shi bone fartas kaj ke la edzinigho de tiu kun sinjoro Alfred faris shin felicha; kaj shi ankau de si reskribis leterojn. Sed super shia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ghis nun ne estas klarigita kaj kiun --". Shia vocho farighis shanceligha kaj shi haltis. "Kaj kiun --" ripetis la fremdulo. "Kiun nur unu sola persono povus ankorau klarigi," diris Clemency, malfacile spirante. "Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo. "Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskau per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion shi antaue volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita. "Vi min konas ankorau, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi ghin vidis! Vi min konas ankorau de tiu nokto en la ghardeno. Mi estis apud si!" "Jes, mi ghin scias," li diris. "Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio chi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace -- kuru al sinjoro Alfred -- kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!" "Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile starighis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?" "Sciigu ilin, ke Vi tie chi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe audi pri shi; ke shi ne tute estas perdita por ili, sed ke shi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon -- kaj ankau sian malnovan servantinon, mi --" shi batis sin per ambau manoj sur la bruston -- "ghojigi per la vido de shia aminda vizagho. Kuru, Ben, kuru!" Kaj chiam ankorau shi pushis lin al la pordo, kaj chiam ankorau sinjoro Warden staris antau la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malghoja mieno. "Au eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkrochis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble shi nun estas tie chi; eble shi estas tre proksime. Jes, mi vidas lau Via vizagho, ke shi certe estas tie chi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al shi. Mi vartadis shin, kiam shi estis ankorau tre malgranda infano. Antau miaj okuloj shi elkreskis, kiel la fiero de tiu chi loko. Mi konis shin, kiam shi estis la fianchino de sinjoro Alfred. Mi provis shin deteni, kiam Vi shin forlogis. Mi scias, kia estis shia patra domo, kiam shi estis ankorau ghia animo, kaj kiel alia ghi farighis de la tempo, kiam shi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al shi!" Li rigardis shin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston. "Mi ne pensas, ke shi povus scii," daurigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al shi; kiel forte ili shin amas; kia ghojo estus por ili vidi shin ankorau unu fojon. Shi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas shin kuraghigi, kiam shi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, chu Vi shin alkondukis?" "Ne," li diris, balancante la kapon. Tiu chi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallauta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon chion klarigis. Marion pli ne vivis. Li ne kontrauparolis al shi, jes, shi ne vivas! Clemency sidighis, metis la vizaghon sur la tablon kaj maldolche ploris. En tiu chi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj lau lia sufokighanta vocho oni apenau povus rekoni en li sinjoron Snitchey. "Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien chi?" "Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus audi, kio tie chi antau momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malghojon!" "Mi povas chion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ghuste tien chi?" diris Snitchey. "Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie chi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien chi eniris, char la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por chio nova kaj malnova en tiu chi malnova chirkauajho kaj ekster tio mi volis antau la urbo antaue renkontighi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ghin lau Via konduto, ke Vi povas tion chi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus chion scii." "Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la krepon sur sia chapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tushi pli tiun chi objekton, char ghi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --" "Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ghis mi revenos, kiam ajn tio chi farighos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson." "Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankau devis silenti. Al tio chi nin devigis nia shuldo kontrau ni mem kaj ankau kontrau diversaj klientoj, inter kiuj ankau Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron." "Per kiu?" demandis la kliento. "Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj." "Kaj Vi ghin ankau scias?" diris la kliento. "Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankau havas kauzon kredi, ke shia fratino sciighos pri la vero morgau vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, char en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunajhojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi tre shanghighis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie chi manghu kaj iru en la urbon vespere. Oni manghas tie chi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manghadis tie chi kotleton kaj trovadis ghin chiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj." "La chielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tushis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazau mi songhus. Mi estas kvazau en stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis che tiuj chi vortoj sur Clemency'n kaj shajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu shin konsoladis. "Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedaurinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankorau inter ni. Ghi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankorau nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankorau vivas. Mi chiam ankorau diras: Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posho. Michael Warden, kiu chiam ankorau observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu chesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon. "Ha, la malfelicha virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, shi chiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfelicha Marion! Nur kuraghon, kara virino -- Vi nun ja estas edzinigita, Clemency." Clemency nur ghemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon ghis morgau", bonkore diris la advokato. "La morgau ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante. "Tion chi certe ne, alie ghi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon ghi povas alporti. Paciencon ghis morgau." Clemency skuis la donitan al shi manon kaj promesis trankvilighi; kaj Britain, kiu vidante sian malghojigitan edzinon (estis kvazau la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraghon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldau estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la mughado de la patoj, la skuighado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangho ne trapenetris ech unu vorteto. La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la autune kolorita chirkauajho montris sin pli bela, ol el la paca ghardeno de la doktoro. La negho de multaj vintraj noktoj estis tie chi fluidighintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie chi estis kraketintaj de la tago, kiam shi forkuris. La laubo denove estis verda, la arboj jhetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la terajho estis tiel gaje trankvila, kiel chiam; sed kie estis shi? Ne tie chi. Ne tie. Shi estus nun tie chi tiel stranga vidajho kiel en la komenco la domo sen shi. Sed sur shia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro shi neniam malaperis, en kies fidela memoro shi ankorau vivis, neshanghita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio chi estis nun amo de patrino, char kara malgranda filino ludis apud shi -- shi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj shia nomo nun sidis. La spirito de la malaperinta fraulino estis videbla el tiuj chi okuloj de Grace, shia fratino, kiam shi kun sia edzo sidis en la ghardeno en sia tago de edzigho kaj en la tago de naskigho de Marion kaj de li. Li ne farighis glora homo, ankau ne richa; li ne forgesis la chirkauanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetajhoj de la doktoro. Sed en siaj kashitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia chiutaga rimarkado de la multa belajho kaj bonajho, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malricheco, li kun chiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallauta kaj modesta ghi estis, montris al li, kiel ofte ankorau la homoj akceptas che si anghelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ech tiaj, kiuj shajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en chifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montrighas al ni en nova lumo kaj farighas helpemaj angheloj kun radia krono chirkau la kapo. Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu chi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis felicha kun sia edzino Grace. Kaj Marion? Chu li shin forgesis? "La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris -- ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen shajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas lau shanghoj kaj okazighoj en ni, ne lau jaroj." "Sed ankau jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis," respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankau la hodiauan tagon, ni sidis tie chi en shia tago de naskigho kaj parolis pri shia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ghi fine estos!" Shia edzo rigardis shin atente, kiel la larmoj kolektighis en shiaj okuloj, kaj pli proksime altirante shin al si, li diris: "Sed Marion diris al vi en shia letero de adiau, kiun shi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antau ol ghi povas farighi. Chu ne vere?" Shi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ghin kaj diris: "Jes!" "Ke shi en la dauro de tiuj chi jaroj, kiel ajn felicha shi estus, sopiros la tempon, kiam shi povos reveni kaj chion klarigi; kaj ke shi vin petas en espero kaj konfido fari tion chi saman. Tio chi estas en la letero, ne vere, mia kara?" "Jes, Alfred!" "Kaj en chiu letero, kiun shi skribis de tiu tempo?" "Ekster la lasta -- antau kelkaj monatoj -- en kiu shi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciighis kaj kion mi hodiau vespere devas audi." Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la mallevigho de la suno! "Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian shultron; "estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiau vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigho de la suno alproksimighas, kaj nia vivo kun la foriranta tago shajnas farighi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ghin sekrete." "Kio estas, amata?" "Kiam Marion foriris de ni, shi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis shin al mi, shi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; shi jejhuris min en la nomo de mia amo al shi kaj al vi, ke mi ne forpushu la amon, kiun, kiel shi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankorau fresha vundo estos sanigita, sed ke mi ghin vigligu kaj redonu." "Kaj ke vi min denove faru felicha kaj kontenta homo, Grace. Chu shi tion chi ne skribis?" "Shi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis shin en siajn brakojn. "Auskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun tiuj chi vortoj li kviete metis shian kapon sur sian bruston. "Mi scias, kial mi pri tiu chi loko en la letero neniam audis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio chi montrighis en vorto au rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin farighi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!" Shi ploris, sed ne el malghojo, kiam li premis shin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud shiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ghi: "rigardu, kiel rugha kaj ora estas la suno!" "Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno mallevighas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antau ol ghi malaperas." "Vi sciighos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li respondis. "La tutan veron," shi varmege petis. "Sen pluaj kashoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?" "Tute vere," diris la edzo. "Antau ol la suno sin kashos en la tago de naskigho de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ghi baldau sin kashos". Li metis la brakojn chirkau shi, rigardis al shi firme en la okulojn kaj diris: "Ne mi devas alporti al vi tiun chi sciigon, kara Grace. Ghi venos de aliaj lipoj." "De aliaj lipoj!" shi mallaute ripetis. "Jes. Mi konas vian kuraghan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto che vi sufichas. Vi diris, ke la tempo venis. Ghi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiche forta, por elporti surprizon, skuighon: kaj la sciigonto atendas antau la pordo." "Kia sciigonto?" shi diris. "Kaj kian sciigon li alportas?" "Ne estas permesite al mi pli diri," li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. "Chu vi pensas, ke vi min komprenas?" "Mi tremas che la penso," si diris. Malgrau lia trankvila rigardo, sur lia vizagho estis videbla esprimo, kiu shin ektimigis. Denove shi kashis sian vizaghon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankorau minuton. "Kuraghon, mia bona Grace! Se vi havas sufiche da forto, la sciigonto atendas antau la pordo. La suno mallevighas en tiu chi tago de naskigho de Marion. Kuraghon, kuraghon, Grace!" Shi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke shi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, shi estis mirinde simila je Marion en shia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Shi vokis ghin returne -- la infano havis la nomon de la perdita fratino -- kaj alpremis ghin al la koro. Sed kiam shi denove forlasis la infanon, tiu chi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola. Shi ne sciis, kion shi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis. Dio! kio ghi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu chi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de shia patro! Ho, Dio! Chu tio chi estis songha fantomo, kio elshiris sin el la brakoj de shia patro kaj kun ekkrio en sovagha malkvieto de amo falis en shiajn brakojn? "Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla felicho de la revidigho!" Ghi ne estis songho, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel charma, tiel felicha, tiel ne tushita de malghojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la mallevighanta suno brilis sur shia levita vizagho, shi elrigardis kiel anghelo, kiu benon portante vizitis la teron. Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj shi klinighis super shi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antau shi kaj ech unu sekundon ne povis deturni de shi la okulojn. Fine shi rompis la silenton, kaj shia vocho sonis klare, mallaute kaj dolche en harmonio kun la solena silento de la vespero. "Kiam mi loghis ankorau sub tiu chi amata tegmento, Grace --" "Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove audas vin paroli!" Shi ne povis auskulti la amatan vochon sen profunda, preskau turmenta skuigho. "Kiam mi loghis ankorau sub tiu chi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankorau tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, ech ne unu momenton. Ghi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj chio farighis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie chi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie chi malaperis." Shia fratino povis nur rigardi al shi en la vizaghon kaj forte shin teni en la brakoj. "Sed mem ne sciante tion," diris Marion kun kvieta rideto, "li akiris alian koron, ankorau antau ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu chi koro -- via, kara fratino -- estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ghi kashis sian amon kaj tenis ghin sekrete de la okuloj de chiuj, ekster miaj okuloj -- ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! -- kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu chi koro. Mi konis la batalon, kiun ghi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu chi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi shuldas al tiu chi koro, mi havis ghian belan ekzemplon chiutage antau la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion chi mi sciis, ke mi povos fari ankau por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaue Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio chi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred che la adiaudiro, ke chiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj chi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi chiam pli kaj pli pensadis pri la rifuzighoj, kiuj chiutage estas renkontataj en la mondo kaj ech ne estas rimarkataj, tiam ankau mi sentis, ke mia tento farighas al mi kun chiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malghojo au doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita felicho, Li donis al mi la forton por la decidigho farighi neniam la edzino de Alfred. Ke li farighu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun chi felichan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!" "Ho, Marion! Ho, Marion!" murmuretis Grace. "Mi provis shajnigi min indiferenta por li --" shi alpremis la vizaghon de sia fratino al sia vango -- "sed tio chi estis tro malfacila, kaj vi chiam estis lia fervora protegantino. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min auskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimighadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antau ol tiu chi chiutaga kuneestado renovighos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento shparus al ni chiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antau li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambau faris tiel felichaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis shin, ke shi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al shi la tutan veron, sed shi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankorau kun mi mem, kun mia amo al Vi kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfelicho farighis por kelka tempo nia domano." "Mi tion chi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis shia fratino kaj farighis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj edzinighis el oferemo!" "Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ghoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu chi ligo, au ke mi lin antaue amis, sed nun lin plu ne amas; au ke mi penas kashi indiferentecon, dum mi shajnigas min indiferenta -- per unu vorto, mi ghin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Chu vi min komprenas, amata fratino?" Shia fratino atente rigardis al shi en la vizaghon. Shajnis, ke shi sin trovas en necerteco. "Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antau lia kaj mia forkuro. Li fidele ghin konservis. Chu vi min komprenas, mia amata?" Grace konfuzite rigardis chirkauen. Shajnis, ke shi apenau audas. "Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu momento: auskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion au kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ghiaj sentoj. Se virinoj tion chi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankau fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera chielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankorau fresha kaj juna kaj ankorau akceptemaj por felicho ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Chu vi min nun komprenas?" Chiam ankorau la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis. "Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankorau pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu shi tiel longe estis disigita, "se vi ne estus felicha, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie chi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felichon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun chi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano chiam ankorau estas libera, mi chiam ankorau estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loghas, sen konkurantoj, Grace!" Shi nun shin komprenis. La strecho de shia vizagho malgrandighis; shia tushiteco sin elrompis per lauta plorado; kaj kun larmoj shi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis shin kiel infanon. Kiam ili denove iom trankvilighis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon. "Tio chi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam shi chirkauprenis siajn nevinojn; "char dum mi Vin chiujn faris felichaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?" "Konvertitan fraton," diris la doktoro. "Tio chi," respondis onklino Martha, "estas almenau io en tia malsagha farso, kiel --" "Mi petas vin," diris la doktoro penteme. "Nu, mi ghin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive multe perdas en tio chi. Mi ne scias, kio el mi farighos sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune." "Vi devos loghighi che mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne malpacados." "Au edzinighi, onklino," konsilis Alfred. "Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus ne malbone, se mi jhetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en chiu rilato. Sed char mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankau jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam shi edzinighos (kio ja ne longe povas dauri), kaj ghis tiu tempo mi restos che mi mem. Kion vi diros al tio chi, frato?" "Mi havas grandan deziron diri, ke ghi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro. "Vi povus prezenti dudek atestojn por tio chi, Anthony," rimarkis lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi." "Ghi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj chirkauprenis ambau filinojn per unu fojo -- char li ne povis disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun chiuj ghiaj malsaghajhoj -- ech kun unu, kiu estis sufiche granda por kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levighas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas; mondo, kiun ni ne devas moki, char ghi estas plena je sanktaj sekretoj, kaj nur ghia Kreinto scias, kio kushas kashita sub la eksterajho de Lia plej modesta similajho. Mi ne farus al Vi komplezon, se mi per mallerta mano volus analizi la ghojon de tiu chi longe disigita kaj nun denove kunigita familio. Tial ni ne sekvos la doktoron en la rememoro de lia doloro, kiun li sentis post la forkuro de Marion; ni ankau ne rakontos, kiel serioza li trovis la mondon, en kiu profunde radikanta inklino estas la eco de chiuj homoj; ankau ni ne rakontos, kiel tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsagha kalkulo, alpremis lin al la tero. Ankau ne, kiel lia fratino el kompato jam longe iom post iom malkashis al li la veron kaj malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino kaj alkondukis lin al shia brusto. Ni ankau ne rakontos, kiel Alfred Heathfield en la jhus pasinta jaro sciighis la veron; kiel Marion lin vidis kaj al li kiel al frato promesis, ke en la vespero de shia tago de naskigho shi al Grace chion rakontos per propra busho. "Mi petas pardonon, Doktoro," diris sinjoro Snitchey, enrigardante en la ghardenon, "chu estas permesite malhelpi?" Ne atendante respondon, li aliris rekte al Marion kaj tute ghoje kisis al shi la manon. "Se sinjoro Craggs ankorau vivus, mia estimata fraulino Marion," diris sinjoro Snitchey, "li kun granda intereso vidus la hodiauan tagon. Li eble venus al la opinio, ke la vivo al ni ne estas farata tro facila, sinjoro Alfred; ke ghi chiun malgrandan facilighon, kiun ni povas doni al ghi, bone povus elporti; sed sinjoro Craggs estis homo, kiu lasis sin konvinki. Se li nun estus konvinkebla -- sed tio chi estas malfortajho. Kara edzino" -- sur tiu chi voko la sinjorino aperis en la pordo -- "vi estas inter malnovaj konatoj." Dirinte al ili gratulon, sinjorino Snitchey tiris sian edzon flanken. "Nur por unu momento, sinjoro Snitchey," diris la sinjorino. "Mi ne havas la kutimon paroli malbonon pri mortintoj --" "Ne, kara edzino," respondis shia edzo. "Sinjoro Craggs nun --" "Jes, mia kara, li nun ne vivas," diris sinjoro Snitchey. "Sed mi petas vin, rememoru tiun vesperon de balo," daurigis lia edzino. "Nur tion chi mi vin petas. Se vi ghin faros, kaj se via memoro ne tute vin forlasas kaj vi estas ne tute senkapa, mi vin petas ligi la hodiauan vesperon kun la tiama kaj rememori, kiel mi sur la genuoj vin petegis --" "Sur la genuoj?" diris sinjoro Snitchey. "Jes," respondis sinjorino Snitchey kun certeco, -- "kaj vi ghin scias -- ke vi vin gardu antau tiu chi homo -- observu liajn okulojn -- kaj nun diru al mi, chu mi tiam ne estis prava, kaj chu li en tiu tago ne posedis sekretojn, kiujn li ne trovis bone komuniki al vi?" "Kara edzino," murmuretis al shi la advokato en la orelon, "chu vi ion rimarkis en miaj okuloj?" "Ne," respondis sinjorino Snitchey akre. "Ne imagu al vi." "Char ni en tiu vespero okaze," li daurigis kaj forte shin tenis per la maniko, "ambau posedis sekretojn kaj ambau sciis tion saman. Sekve, edzino, ju pli malmulte vi parolos pri tiu chi afero, des pli bone; kaj prenu tion chi kiel instruo, por en estonteco rigardi la aferojn kun pli kompata kaj pli sagha okulo. Fraulino Marion, mi alkondukis malnovajn konatojn." Clemency, tenante la antautukon antau la okuloj, malrapide eniris, sub la brako de sia edzo; tiu chi lasta kun plenda vizagho, esprimanta la antausenton, ke la kribrilo de muskato estas perdita, se shi perdis la kuraghon. "Nu, sinjorino," diris la advokato kaj retenis Marionon kiu volis kuri renkonte al la malnova servantino, "kio do mankas al Vi propre?" "Kio al mi mankas?" ekkriis Clemency. Sed kiam shi nun, mirigita kaj ofendita de la demando kaj ektimigita de lauta kriego de sinjoro Britain, rigardis supren kaj la bone konatan amatan vizaghon vidis tiel proksime antau shi, shi larghe malfermis la okulojn, ploris, ridis, kriis, chirkauprenis Marionon, tenis shin forte, denove shin ellasis, falis sur la kolon al sinjoro Snitchey (pro kio sinjorino Snitchey forte indignis), poste al la doktoro, poste al sinjoro Britain kaj fine chirkauprenis sin mem, jhetis la antautukon trans la kapon kaj ridis kaj ploris miksite. Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ghardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; char restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu chi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ghoja bruado de Clemency. Shajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizagho montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankorau pli falanta en la okulojn. Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldau poste shi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis charman grupon, kaj murmuretis al shi ion en la orelon, kio, kiel shajnis, tiun chi surprizis; sed baldau denove trankvilighinte, shi alproksimighis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li. "Sinjoro Britain," diris la advokato kaj eltiris advokate elrigardantan paperon el la posho, "mi deziras al Vi felichon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedajho, kiun Vi ghis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo 'Kribrilo de muskato'. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj chi tagoj al la elekto peti pri Via vocho." "Chu ghi farus diferencon en la vocho, se la elpendajho estos shanghita, sinjoro?" demandis Britain. "Tute ne," respondis la advokato. "En tia okazo," diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, "aldonu ankorau la vortojn 'kaj fingringo', kaj mi volas la ambau sentencojn pendigi en la loghejo anstatau la portreto de mia mastrino." "Kaj al mi," diris vocho post li -- ghi estis la fremdulo, Michael Warden -- "la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al Vi ambau alporti grandan doloron. Ke tio chi ne farighis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi je ses jaroj estas pli sagha au pli bona. Sed en chiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de Via flanko. Mi malbonuzis la gastamon de Via domo kaj ekkonis miajn mankojn -- kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankau ne sen utilo -- de unu" -- li rigardis Marionon -- "kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis shian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun chi lokon por eterne. Mi petas Vin chiujn pardoni al mi. Kiel Vi volas, ke la homoj al Vi faru, tiel faru ankau al ili! Forgesu kaj pardonu!" ----- La tempo -- kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu chi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de chirkau tridek kvin jaroj -- sciigis min, malshate sin apogante sur sian falchilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ghin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta chirkauajho, kun la nomo Marion. Sed char mi rimarkis, ke la tempo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ghiaj rakontoj. Fino. End of the Project Gutenberg EBook of La Batalo de l' Vivo, by Charles Dickens *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BATALO DE L' VIVO *** ***** This file should be named 24501.txt or 24501.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/5/0/24501/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.