The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Rosmersholm Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** Produced by Andrew Sly HENRIK IBSEN ROSMERSHOLM Dramo en kvar aktoj (Rosmersholm) (1886) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ROSMERSHOLM ROLOJ: JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaua pastro. REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. ULRIK BRENDEL. PEDER MORENSGARD. SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm. Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio. (La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo che fjordo en okcidenta _Norvegio_.) UNUA AKTO (La sidchambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antaue che la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freshaj branchoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaue estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauchambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antau ghi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseghoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankau kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj shtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antauchambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subighis.) (_Rebekka West_ sidas en apogsegho apud la fenestro krochetante sur granda, blanka lanshalo, preskau finkrochita. Foje shi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraulino. REBEKKA WEST Jes, faru. La pastro ja certe baldau venos. SINJORINO HELSETH Chu ne estas trablovo, _tie_ kie la fraulino sidas? REBEKKA Jes iomete. Bonvolu fermi. (Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauchambran pordon; poste shi iras al la fenestro.) SINJORINO HELSETH (volas fermi, sed elrigardas) Sed chu ne estas la pastro, kiu iras tie? REBEKKA (rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantau la kurteno) Iru flanken. Ke li ne ekvidu nin. SINJORINO HELSETH (meze sur la planko) Chu pensi, fraulino, -- li denove komencas iri la muelejvojon. REBEKKA Li ankau iris la muelejvojon antauhierau. (rigardetas inter la kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu -- SINJORINO HELSETH Chu li kuraghas transiri la ponteton? REBEKKA Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras supre ankau hodiau. (iras for de la fenestro) Longa chirkauvojo. SINJORINO HELSETH Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpashi sur _tiu_ ponteto. _Tie_, kie tiajho okazis, _tie_ -- REBEKKA (kunmetas la krochajhon) Ili longe ligighas al siaj mortintoj en Rosmersholm. SINJORINO HELSETH Mi kredas _tion_, mi, fraulino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas sin tiel longe al Rosmersholm. REBEKKA (rigardas shin) La mortintoj? SINJORINO HELSETH Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj restas. REBEKKA Kial vi tiel pensas? SINJORINO HELSETH Jes, char alie ne venus tiu blanka chevalo, mi opinias. REBEKKA Kio vere estas tio, chi tio pri tiu blanka chevalo, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajho ankau vi ja ne kredas. REBEKKA Chu _vi_ do kredas pri tiajho? SINJORINO HELSETH (aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por la fraulino. (elrigardas) Ho -- chu ne la pastro estas denove tie sur la mueleja vojo --? REBEKKA (elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! SINJORINO HELSETH Jes, ghuste, estas la rektoro. REBEKKA Ho, estas ghojige! Char vi vidos, ke li intencas viziti nin. SINJORINO HELSETH Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke shi estis lia samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, fraulino! (Shi eliras dekstren.) (_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen shi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.) (Malhelighas.) REBEKKA (aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro pleje shatas. SINJORINO HELSETH (de ekstere) Bone, fraulino, mi faros. REBEKKA (malfermas la pordon al la antauchambro) Nu, fine do --! Kore bonvena, kara rektoro! REKTORO KROLL (en la antauchambro, formetas sian bastonon) Dankon. Mi do ne venas ghenante? REBEKKA Vi? Honto al vi --! KROLL (envenas) Chiam afabla. (chirkaurigardas) Rosmer, chu en sia chambro? REBEKKA Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li baldau venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. KROLL (demetas la chapelon) Multan dankon. (eksidas kaj chirkaurigardas) Ho kiel bela kaj shatinda vi farigis la malnovan chambron. Floroj alte kaj malalte. REBEKKA Rosmer multe shatas freshajn florojn chirkau si. KROLL Ankau vi, mi opinias. REBEKKA Jes. Shajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaue ni devis ja rezigni pri tiu ghuo. KROLL (kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. REBEKKA Ech ne la kolorojn. Shi kvazau konfuzighis -- KROLL Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas chi tie? REBEKKA Jes, chio iras lau la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj che vi? Via edzino --? KROLL Ho, kara fraulino West, ni ne parolu pri la mia. En familio chiam estas io au alia kio kontrauas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni nun havas. REBEKKA (iomete poste, eksidas en apogseghon apud la sofo) Kial vi ech ne vizitis nin unu solan fojon dum chiuj la lernejaj feritagoj? KROLL Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj -- REBEKKA Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi -- KROLL -- kaj krome mi ja forvojaghis -- REBEKKA Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja chirkauiris al popolaj kunvenoj? KROLL (kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Chu vi imagus, ke mi en miaj tagoj de maljuneco farighus agitanto? Chu? REBEKKA (ridetas) Iomete vi ja chiam agitis, rektoro Kroll. KROLL Nu jes, tiel por mia privata ghuo. Sed de nun farighos vera sincereco. -- Chu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? REBEKKA Jes, kara rektoro, mi ne neas ke -- KROLL Kara fraulino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. REBEKKA Ne, tiel ankau mi opinias. Mi devas ja informighi. Scii pri la aferoj -- KROLL Nu, chiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu furoras chi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la "popolo" permesis al si riprochachi min? Kiaj malicaj krudajhoj ili kuraghis permesi al si. REBEKKA Jes, sed shajnas al mi, ke vi tre forte kontraumordis. KROLL Mi faris. Mi povas mem diri. Char nun mi gustumas sangon. Kaj ili spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson --. (interrompas) Sed auskultu nun, -- ni ne adoptu tiun bedaurindan kaj shirantan temon chi-vespere. REBEKKA Ne, ni ne faru, kara rektoro. KROLL Prefere diru kiel vi nun vere fartas chi tie en Rosmersholm, nun post kiam vi farighis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --? REBEKKA Jes, dankon; mi fartas sufiche bone chi tie. Granda malpleneco estas ja post shi multmaniere. Kaj ankau sopiro kaj aflikto, -- kompreneble. Sed alie ja -- KROLL Chu vi intencas resti chi tie? Daure, mi pensas. REBEKKA Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun kutimighis, aparteni al la domo, ankau mi. KROLL Jes _vi_. Tion mi ja opinius. REBEKKA Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas. KROLL (rigardas shin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio chi, por virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj. REBEKKA Ho, por kio mi alie vivus? KROLL Unue vi subighis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro -- REBEKKA Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. Estis la teruraj marvojaghoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni transloghighis chi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, antau ol li finluktis. KROLL Chu ili ne farighis ankorau pli severaj por vi, la jaroj, kiuj sekvis? REBEKKA Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel dolorige shi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan vartadon. KROLL Dankon al vi, char vi memoras shin kun indulgo. REBEKKA (proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kushas sube. KROLL Missento? Kion vi aludas per tio? REBEKKA Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ghene vidi min, fremda homo, disponadi chi tie en Rosmersholm. KROLL Ne, sed kiel vi --! REBEKKA Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara rektoro! Dankon, dankon pro tio. KROLL Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon? REBEKKA Mi komencis timighi, char vi malofte vizitetis nin. KROLL Jen vi iris strangan erarvojon, fraulino West. Kaj krome, -- nenio estas ja vere shanghita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu mastrumis chi tie ech dum la lasta malfelicha tempo de kompatinda Beate. REBEKKA Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino. KROLL Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, fraulino West, -- lau mi ne estus kontrauinde, se vi --, tamen eble tiajho ne estas dirinda. REBEKKA Kion vi aludas? KROLL Se povus farighi, ke vi prenus la vakan lokon -- REBEKKA Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro. KROLL En ago, jes; sed ne en -- REBEKKA (interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas sherci pri tiajho? KROLL Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol sufiche da edzeco. Sed tamen -- REBEKKA Audu, -- mi preskau devas priridi vin. KROLL Tamen --. Diru, fraulino West --. Se permesighas la demando --. Kiom agha vere estas vi? REBEKKA Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauan, sinjoro rektoro. Mi estas nun en mia trideka. KROLL Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agha estas li? Mi pripensu. Li havas kvin jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Shajnas al mi, ke bone konvenus. REBEKKA (ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Chu vi trinkos teon kune kun ni chi-vespere? KROLL Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Char estas afero, kiun mi devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, fraulino West, por ke vi ne ekhavu malghustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel pasinte. REBEKKA Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere estas afabla. KROLL (murmuras) Chu? Jen pli ol kion mi audas hejme. (_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) REBEKKA Sinjoro Rosmer, -- chu vi vidas kiu sidas tie? JOHANNES ROSMER Sinjorino Helseth diris. (_Rektoro Kroll_ ekstaris.) ROSMER (milde kaj mallaute, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn shultrojn kaj rigardas lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine farighus inter ni kiel antaue. KROLL Sed bona homo, -- chu ankau vi enteksighis en tiun frenezan imagajhon, ke io misestus! REBEKKA (al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis imagajho. ROSMER Chu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? KROLL (sincere kaj mallaute) Char mi ne volis reaperanti kiel memoro pri viaj malfelichaj jaroj -- kaj pri shi, -- kiu trovis finon en la mueleja akvofalo. ROSMER Estis ja bela penso de vi. Vi chiam estas indulga. Sed vi tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauzo. -- Venu; ni eksidu en la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. Chiun tagon ni parolas pri shi. Shi ja daure apartenas al la domo, ni trovas. KROLL Chu vere? REBEKKA (eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. ROSMER Estas ja senghene. Ni ambau amis shin kore. Kaj ambau ni, Rebek-- fraulino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris chion eblan por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprochi nin. -- Ial, mi trovas, ke estas io milda kaj dolcha en la penso pri Beate nun. KROLL Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite chiun tagon. REBEKKA (eksidas en apogseghon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. ROSMER (iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto por mi tiom longe kiom ni interkonatighis. Ekde kiam mi farighis studento. KROLL Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Chu estas io aparta --? ROSMER Pri multo kaj multe mi dezirus senghene paroli kun vi. Iel intime el la koro. REBEKKA Jes, chu ne, sinjoro Rosmer? Shajnas al mi, ke estus bone -- inter malnovaj amikoj -- KROLL Ho, sciu, ke mi havas ech pli por priparoli kun vi. Char nun mi farighis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. ROSMER Jes, vi ja farighis. Kiel tio efektive okazis? KROLL Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaurinde prenis la potencon, -- nun jam urghas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de amikoj en la urbo unuighi pli dense. Ja urghas, mi diras! REBEKKA (kun rideto) Chu vere ne estas iom malfrue? KROLL Sendube estus pli avantaghe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli frua tempopunkto. Sed kiu povus antauvidi tion, kio venus? Almenau mi ne. (ekstaras kaj pashadas sur la planko) Jes, nun mi efektive malfermis la okulojn. Char nun la ribela spirito ech penetris en la lernejon. ROSMER En la lernejon? Do ne en vian lernejon? KROLL Ghuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ghi ili abonas la gazeton de Mortensgard! REBEKKA Nu, "La Lumturon". KROLL Jes, chu ne shajnas al vi, ke estas saniga animnutrajho por estontaj publikaj oficistoj, chu? Sed la plej bedaurinda en la afero estas, ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj faris tiun komploton kontrau mi. Estas nur la fushuloj kaj la postrestantoj, kiuj detenis sin. REBEKKA Chu tio tushas vin tiel forte, rektoro? KROLL Chu tushas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraulaborata en mia vivoverko. (pli mallaute) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (chirkaurigardas) Chu estas iu kiu shtelauskultas che la pordoj? REBEKKA Ho, tute ne. KROLL Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman pacon. ROSMER (ekstaras) Kion vi diras! Hejme che vi --? REBEKKA (iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? KROLL Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Laurits, kiu estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rughan dokumentujon por stoki "La Lumturon". ROSMER Tion mi ech neniam songhus, -- ke che vi, -- en via domo -- KROLL Ne, kiu songhus pri tiajho? En mia domo, kie chiam regis obeemo kaj ordo, -- kie ghis nun regis unu sola samopinia volo -- REBEKKA Kiel traktas via edzino tion chi? KROLL Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el chio. Shi, kiu chiujn siajn tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj akceptis miajn vidpunktojn, shi ne ghenas sin klini al la flanko de la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome shi kulpigas _min_ pro la okazajhoj. Shi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ech se ja necesus, ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej eble malmulte, kompreneble. Tiajhon oni ja prefere silentigu. (pashadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas che la fenestro kun la manoj surdorse kaj elrigardas.) REBEKKA (proksimighis al _Rosmer_ kaj diras mallaute kaj nerimarkate de la _rektoro_) Faru! ROSMER (sammaniere) Ne chi-vespere! REBEKKA (kiel antaue) Jes, ghuste nun. (Shi prenas lokon apud la lampo.) KROLL (pashas antauen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la moderna spirito jhetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, chu mi ne kontraubatalu ghin per chiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. ROSMER Chu vi ankau esperas ion atingi tiel? KROLL Mi almenau servu mian shtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke estas la devo de chiu patriamanto kaj por chiu, kiu havas zorgon por la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis chi tien al vi chi-vespere. ROSMER Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --? KROLL Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel vi plej eble povas. REBEKKA Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer partopreni en tiajho. KROLL Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne sufiche informighas, Rosmer. Vi sidas chi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajhoj. Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj chio apartenanta al ghi. Sed la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedaurinde. Vi ne imagas, kiel estas la stato ekstere en la socio. Turnighis preskau chiuj konceptoj. Bezonighas giganta laboro por ree forigi chiujn tiujn erarojn. ROSMER Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. REBEKKA Kaj mi ankau opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaue. KROLL (en surprizo) Pli malfermaj? REBEKKA Jes, au pli liberaj do. Pli senantaujughaj. KROLL Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi lasus vin logi de tia hazarda okazajho, kiam la amas-estrantoj gajnis tempan venkon! ROSMER Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen shajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrighis iom pli da sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. KROLL Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave eraras, mia amiko. Informighu pri la opinioj, kiuj valoras inter la radikaluloj, kaj chi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la sagho predikata en "La Lumturo". REBEKKA Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco. KROLL Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi audas. Mi scias de fidinda fonto, ke li serchas taugan kunlaboranton. REBEKKA Shajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontrau lin. KROLL Estas ghuste, kion ni nun volas fari. Hodiau ni achetis "La Gubernian Gazeton". La achetsumo ne prezentis malfacilajhon. Sed -- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. Estas la estrado, -- la jhurnalista estrado, kiu mankas al ni, komprenu. -- Diru, Rosmer, -- chu ne vi pro la bona afero sentus vin vokata por transpreni ghin? ROSMER (preskau terurigata) Mi! REBEKKA Sed kiel povas vi pensi tiajhon? KROLL Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la traktado, kiu _tie_ prezentighas, estas ja sufiche kompreneble. Sed la pli retirita agado de redaktoro, au, por pli ghuste diri -- ROSMER Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio chi. KROLL Mi mem volonte shatus eksperimenti ankau en _tiu_ flanko. Sed estus tute nefareble por mi. Mi estas jam antaue tiom sharghita de sennombraj farendajhoj --. Vi, kontraue, kiu ne plu premighas de iu publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin lau ebleco. ROSMER Mi ne povas, Kroll. Mi ne taugas al tio. KROLL Ne taugas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la pastorecon -- ROSMER Mi pravis. Tial mi ja forlasis ghin. KROLL Ho, se vi farighos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni estos kontentaj. ROSMER Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros. KROLL Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? ROSMER Mian nomon? KROLL Jes, ech nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ech elkriita kiel acha fanatikulo, mi audas. Tial ni ne povas esperi, sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj amasoj. Vi, kontraue, -- vi chiam tenis vin ekster la lukto. Via milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocha honesteco estas konata kaj taksata de chiuj en niaj rondoj. Kaj la estimo kaj respekto, kiujn via antaua pastra ofico donas al vi! Kaj fine la honorinda familia nomo! ROSMER Ho la familia nomo -- KROLL (montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj chiuj, -- familio, kiu nun baldau du jarcentojn sidas chi tie kiel la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian shultron) Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro kuniri kaj defendi tion, kio estas ghis nun akceptita en nia socio. (turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, fraulino West? REBEKKA (kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio chi aspektas nedireble ridinde. KROLL Kio! Ridinde? REBEKKA Jes, char nun mi volas diri al vi tute malkashe -- ROSMER (rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun! KROLL (rigardas ilin lauvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj --? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo dekstre.) SINJORINO HELSETH Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti la pastoron. ROSMER (malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni. SINJORINO HELSETH Chi tien en la sidchambron? ROSMER Jes ja. SINJORINO HELSETH Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidchambron. REBEKKA Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas vere bele, fraulino. ROSMER Li ne diris kiel li nomighas, chu? SINJORINO HELSETH Jes, shajnas al mi, ke li nomas sin Hekman au ion tian. ROSMER Mi konas neniun kun tiu nomo. SINJORINO HELSETH Kaj li ankau diris, ke li nomighas Ulrik. ROSMER (mire) Ulrik Hetman! Chu tiel? SINJORINO HELSETH Jes, Hetman li diris. KROLL Tiun nomon mi ja antaue audis -- REBEKKA Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo -- ROSMER (al _Kroll_) Estas la pseudonimo de Ulrik Brendel. KROLL La pereulo Ulrik Brendel. Ghuste. REBEKKA Nu, do li daure vivas. ROSMER Li chirkauveturis kun teatra asocio, mi opiniis. KROLL La lasta kion mi audis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo. ROSMER Petu lin enveni, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes, jes. (Shi eliras.) KROLL Chu vi vere volas toleri tiun homon en via salono? ROSMER Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo. KROLL Jes, mi scias ke li vizitadis chi tie shtopante vian kapon per revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo. ROSMER (iomete amare) Patro estis majoro ankau hejme en sia domo. KROLL Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu! (_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj shuoj, chemizo ne vidighas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura chapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.) ULRIK BRENDEL (unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) Bonan vesperon, Johannes! KROLL Pardonu -- BRENDEL Chu vi ne atendis revidi min? Kaj inter chi tiuj malbenitaj muroj? KROLL Pardonu --. (montras) _Tie_ -- BRENDEL (turnas sin) Ghuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, kiun mi pleje amis --! ROSMER (etendas al li la manon) Mia antaua instruisto. BRENDEL Spite al certaj memorajhoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm sen fari rapidan viziteton. ROSMER Nun vi ja estas kore bonvena, sciu. BRENDEL Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble. ROSMER Fraulino West. BRENDEL Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica frato, mi vidas. ROSMER Rektoro Kroll. BRENDEL Kroll? Kroll? Atendu iomete. Chu vi studis filologion en viaj junaj tagoj? KROLL Jes, kompreneble. BRENDEL Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin! KROLL Pardonu -- BRENDEL Chu vi ne estis -- KROLL Pardonu -- BRENDEL -- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la diskutasocio? KROLL Eblas. Sed mi protestas kontrau chiu ajn konateco proksima. BRENDEL Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik Brendel tamen restos la sama viro. REBEKKA Vi intencas iri al la urbo, chu, sinjoro Brendel? BRENDEL Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso -- ROSMER Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, chu? Iel, mi pensas -- BRENDEL Ha, tia propono! Chu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? Neniam, Johannes, -- neniam! ROSMER Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por vi -- BRENDEL Lasu tion al mi, mia knabo. La jhetkubo rulis. Kiel mi nun staras antau vi, mi estas faranta ampleksan vojaghon. Pli ampleksan ol chiujn miajn antauajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Chu mi kuraghus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, chu trovighas iu iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo? KROLL La plej spaca estas la chambrego de la laborista asocio. BRENDEL Chu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila asocio? KROLL Mi ne miksighas en tiun asocion. REBEKKA (al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard. BRENDEL Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li? ROSMER Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo? BRENDEL Chu vi ne tuj audas el lia nomo, ke ghin portas plebano? KROLL Tiun respondon mi ne estus atendinta. BRENDEL Sed mi volas venki mian antaujughon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- tiel kiel mi, -- staras che turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn -- ROSMER Chu vi vere staras sur turnopunkto? BRENDEL Chu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li chiam staras en sincereco? -- Jes audu, nun mi volas vesti min per nova homeco. Elpashi el la modesta retenemeco, kiun mi ghis nun observis. ROSMER Kiel --? BRENDEL Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras en shtormo de turnigha tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la altaron de la libereco. KROLL Chu ankau _vi_ --? BRENDEL (al chiuj) Chu la publiko chi tie iom proksime konas miajn diversajn skribajhojn? KROLL Ne, mi devas sincere konfesi, ke -- REBEKKA Mi legis multe. Char mia propatro posedis ilin. BRENDEL Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Char estas ja nur babilajho, mi diras. REBEKKA Nu? BRENDEL Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino konas. Neniu -- krom mi mem. REBEKKA Kiel do _tio_? BRENDEL Char ili ne estas skribitaj. ROSMER Sed kara sinjoro Brendel -- BRENDEL Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. Tia mi estis chiujn miajn tagojn. Mi shatas ghui en soleco. Char tiam mi ghuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj malsuprenighis sur min, -- chirkaunebuligis min, -- kiam novaj, vertighigaj, vastatingaj pensoj naskighis en mi, -- chirkauflagris min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi chion formis en verkoj, en vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas. ROSMER Jes ja. BRENDEL Ho, kiom mi ghuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felichego de formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la aplaudon, la dankon, la famon, la laurokronon, -- chion mi enkashigis per plenaj, ghojotremantaj manoj. Satigis min en mia sekretaj imagoj kun ghojego, -- ho, vertighige granda --! KROLL Hm --. ROSMER Sed neniam ion skribis? BRENDEL Ech ne vorton. Tiu banala skribadmetio chiam vekis en mi nauzan malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis ghui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferighos. Vere, -- mi havas senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --! REBEKKA (vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej valoran posedajhon. ROSMER La solan. REBEKKA (rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj _kuraghas_. ROSMER (reciprokas la rigardon) Kiu scias? BRENDEL La asembleo estas kortushata. Tio revivigas mian koron -- fortigas la volon. Kaj mi do pashos al ago. Tamen unu afero --. (al la rektoro) Bonvolu diri chu trovighas en la urbo abstina societo? Totalabstinenca societo? Kompreneble trovighas. KROLL Jes, je via servo. Mi mem estas estro. BRENDEL Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por enskribi min por semajno. KROLL Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn. BRENDEL _A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraghas daurigi mian restadon en tiu chi domo, tiel richa pri memoroj. Mi devas iri al la urbo por elekti konvenan loghejon. Trovighas certe deca hotelo, mi esperas. REBEKKA Chu vi ne volas trinki ion varman, antau ol vi foriros? BRENDEL Kian varman, sinjorina Moshto? REBEKKA Tason da teo au -- BRENDEL Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro Rosmer, -- chu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro multjara amikeco? ROSMER Jes, kore. BRENDEL Bone. Pruntedonu al mi -- por tago au du -- gladitan manumchemizon. ROSMER Nur tion! BRENDEL Char, vidu, mi vojaghas piede -- chi tiun fojon. Mia valizo sendighas poste. ROSMER Jes bone. Sed chu ne estas io alia? BRENDEL Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan somersurtuton? ROSMER Jes, jes, certe mi povas. BRENDEL Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj shuoj -- ROSMER Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la ajhojn. BRENDEL Neniel. Neniu gheno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajhojn. ROSMER Bone, bone. Do sekvu min supren. REBEKKA Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion. BRENDEL Neniam mi permesas al chi tiu alte distingita sinjorino --! REBEKKA Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Shi eliras dekstre.) ROSMER (retenas lin) Diru, -- chu ne estas io alia, per kio mi povus servi vin? BRENDEL Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi pripensas --! Johannes, -- chu vi hazarde havas ok kronojn en la posho? ROSMER Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj. BRENDEL Jes, jes, taugas. Mi povas preni ilin. Povos certe shanghi en la urbo. Dankon ghis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton estimata sinjoro! (Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauas kaj fermas la pordon post li.) KROLL Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj kredis, ke li farighus io alta en la mondo. ROSMER (silente) Li tamen kuraghis vivi la vivon lau sia propra intenco. Shajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta. KROLL Chu? Vivo kiel la lia! Preskau aspektas ke li estas viro kapabla por konfuzi viajn ideojn ankoraufoje. ROSMER Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj. KROLL Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Char vi ja estas tre sentema por influo de ekstere. ROSMER Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi. KROLL Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.) ROSMER (post iom) Chu ne shajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece che ni? KROLL Jes, farighis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian. ROSMER Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandighos. KROLL Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farighos kiel antaue. ROSMER Audu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, multaj jaroj. Chu vi imagas, ke nia amikeco disrompighus? KROLL Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. Kiel vi ekhavis tian ideon? ROSMER Char vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj. KROLL Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenau en la altaj, kernaj ideoj. ROSMER (pli mallaute) Ne. Ne plu. KROLL (volas eksalti) Kion tio signifas! ROSMER (tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll. KROLL Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare! ROSMER Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun staras _tie_ -- KROLL Kie, -- kie vi staras? ROSMER Kie viaj infanoj staras! KROLL Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras? ROSMER Che la flanko de Laurits kaj Hilda. KROLL (klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato. ROSMER Mi sentus min ghoja, -- korege ghoja esti tio, kion vi nomas apostato. Sed mi tamen suferis. Char mi ja sciis, ke kauzus al vi amaran chagrenon. KROLL Rosmer, -- Rosmer! Tion chi mi neniam trapasos. (rigardas lin pezmiene) Ho, chu ankau vi volas etendi manon al la degeneriganta kaj detruanta agado en tiu chi malfelicha lando. ROSMER Estas agado por libereco, al kiu mi volas alighi. KROLL Jes, mi ja scias. Tiel ghi nomighas kaj de la delogantoj kaj de la delogitoj. Sed chu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon? ROSMER Mi ne alighas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el chiuj flankoj. Tiom multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi chiujn fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhhion en la lando. KROLL Vi do opinias, ke _ni_ ne havas sufichan popolan arhhion! Lau mi ni estas survoje tirighi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj sentadas sin komforte. ROSMER Ghuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhhio. KROLL Kiun taskon? ROSMER Fari el chiuj homoj en la lando nobelojn. KROLL Chiuj homoj --! ROSMER Almenau tiom multaj kiom eblas. KROLL Per kio? ROSMER Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas. KROLL Vi estas revanto, Rosmer. Chu _vi_ volas liberigi ilin? Chu _vi_ volas purigi ilin? ROSMER Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem. KROLL Kaj vi kredas, ke ili kapablas? ROSMER Jes. KROLL Per propra forto do? ROSMER Jes, ghuste per propra forto. Ekzistas neniu alia. KROLL (ekstaras) Chu tio estas paroli, kiel decas al pastro? ROSMER Mi ne plu estas pastro. KROLL Jes, sed -- via infana kredo --? ROSMER Mi ne plu havas ghin. KROLL Vi ne havas --! ROSMER (ekstaras) Mi forlasis ghin. Mi _devis_ forlasi ghin, Kroll. KROLL (skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la alian. -- Chu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio? ROSMER Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris. KROLL Tiom longe ghi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion sciis pri ghi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kashi tiun bedaurindan veron por ni! ROSMER Char mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja ne volis kauzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan chagrenon. Mi pensis, ke mi povus daure vivi chi tie kiel antaue, trankvila kaj ghoja kaj felicha. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, kiuj antaue estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkashighis por mi. KROLL Apostato. Chiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun vian sekretan perfidon? Kaj kial ghuste nun? ROSMER Vi mem devigis min, Kroll. KROLL Mi? Chu mi devigis vin --? ROSMER Kiam mi audis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri chiuj viaj malamoplenaj atakoj kontrau tiuj, kiuj staras che la alia flanko, -- via mokanta kondamno de la kontrauuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke vi povus farighi tia! Tiam staris sen rifuzo antau mi la devo. La homoj farighas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enighi en la animojn trankvilo kaj ghojo kaj repacigho. Tial mi nun alpashos kaj prezentos min malkashe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi miajn fortojn, ankau mi. Chu vi -- de via flanko -- povus alighi, Kroll? KROLL Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la socio. ROSMER Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas. KROLL Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. Kaj al li mi ne shuldas indulgon. ROSMER Chu tio validas ankau por mi? KROLL Vi mem rompis kun mi, Rosmer. ROSMER Sed chu tio chi do _estas_ rompo! KROLL Tio chi! Estas rompo kun chiuj tiuj, kiuj ghis nun staris proksime al vi. Vi nun ricevu la sekvojn. (_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj larghe malfermas la pordon.) REBEKKA Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro. KROLL (prenas sian chapelon) Bonan nokton, fraulino West. Chi tie mi ne plu havas iun mision. REBEKKA (ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimighas) Chu vi parolis --? ROSMER Nun li scias. KROLL Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni. ROSMER Tien mi neniam revenos. KROLL Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola. ROSMER Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon chi tie. KROLL Ah --! (suspekto suprenpafighas en li) Ankau tio! La vortoj de Beate --! ROSMER Beate --? KROLL (forpushas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min. ROSMER Kion? Kiel? KROLL Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiau! (Li iras al la antauchambra pordo.) ROSMER (sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgau mi venos al vi. KROLL (en la antauchambro, turnas sin) Ech ne per via piedo en mian domon! (Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas ghin kaj iras al la tablo.) ROSMER Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj mi. REBEKKA Pri kio li pensis, lau vi, dirante: Fi? ROSMER Kara, ne ghenu vin pri tio. Li ech ne mem kredis kion li pensis. Sed morgau mi iros al li. Bonan nokton! REBEKKA Chu vi enlitighos tiel frue ankau chi-vespere? Post tio chi? ROSMER Chi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezighon post la malferma klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. Ankau vi estu trankvila. Bonan nokton! REBEKKA Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. (_Rosmer_ eliras tra la antauchambra pordo; poste oni audas lin supreniri shtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan shnuron apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) REBEKKA Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Char la pastoro volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen. SINJORINO HELSETH Chu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? REBEKKA (prenas sian krochajhon) Li antaudiris, ke farighos ventego -- SINJORINO HELSETH Strange. Char ne estas nubeto videbla chi-vespere. REBEKKA Ke li ne renkontu la blankan chevalon. Char mi timas, ke ni baldau audos pri tiaj reaperantoj. SINJORINO HELSETH Dio pardonu al vi, fraulino! Ne parolu tiel timige. REBEKKA Nu, nu, nu -- SINJORINO HELSETH (pli mallaute) Chu la fraulino vere kredas, ke estas iu, kiu baldau forpasos? REBEKKA Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj chevaloj en la mondo, sinjorino Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian chambron. SINJORINO HELSETH Bonan nokton, fraulino. (Rebekka eliras kun sia krochajho dekstre.) SINJORINO HELSETH (malshraubas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) Jechjo, -- Jechjo. Tiu fraulino West. Tiel kiel shi foje povas paroli. DUA AKTO (Laborchambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormochambro. Fenestro dekstre, kaj antau ghi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj shrankoj che la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaue.) (_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segho che la skribotablo. Li tranchas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie chi kaj tie.) (Frapighas sur la pordo maldekstre.) ROSMER (sen sin turni) Envenu. (_Rebekka West_ en matena robo envenas.) REBEKKA Bonan matenon. ROSMER (foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Chu vi ion volas? REBEKKA Mi nur volas scii chu vi bone dormis? ROSMER Ho, mi dormis senzorge kaj ghuinde. Neniujn songhojn --. (turnas sin) Kaj vi? REBEKKA Ho, dankon. Je matenveno --. ROSMER Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. Ho, estas vera bono, ke mi povis malkashe diri miajn pensojn. REBEKKA Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. ROSMER Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragha. REBEKKA Nu, ne estis do vere malkuragho -- ROSMER Jes, jes, -- kiam mi ghisfunde pripensas, estis ioma malkuragho en ghi. REBEKKA Des pli kuraghe ke vi rompis. -- (eksidas che li sur segho apud la skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- kaj espereble vi ne chagrenighu. ROSMER Chagrenighu? Kara, kiel vi pensas --? REBEKKA Jes, char estis iom memdecide de mi, sed -- ROSMER Nu, do audigu. REBEKKA Hierau vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis kun li du -- tri liniojn al Mortensgard. ROSMER (iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis? REBEKKA Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri la malfelichulo kaj helpus lin per kio eblus. ROSMER Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajhon inter ni. REBEKKA Sed chu vi ne pensas, ke estus avantaghe, denove ekhavi bonajn rilatojn kun li? ROSMER Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas? REBEKKA Jes, char vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- char venis tio chi inter vi kaj viaj amikoj. ROSMER (rigardas shin kaj kapskuas) Chu vi vere imagis, ke Kroll au iu el la aliuloj volus venghi sin --? Ke ili kapablus --? REBEKKA En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Shajnas al mi, lau la konduto de la rektoro -- ROSMER Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun chiuj. Ho, vi vidos, kiel glate chio iros -- (_Sinjorino Helseth_ venas che la pordo maldekstre.) REBEKKA (ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Rektoro Kroll staras malsupre en la antauchambro. ROSMER (ekstaras rapide) Kroll! REBEKKA La rektoro! Chu, imagu --! SINJORINO HELSETH Li demandas chu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. ROSMER (al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo kaj vokas malsupren la shtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore bonvena vi estu! (_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. -- _Rebekka_ tiras la kurtenon antau la pordaperturon. Shi ordigas ion au alian.) ROSMER (silente, kortushite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo -- KROLL Hodiau mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hierau. ROSMER Jes, chu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta -- KROLL Vi komplete miskomprenas. (metas sian chapelon sur la tablon che la kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. ROSMER Kial fraulino West ne povas --? REBEKKA Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. KROLL (rigardas shin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraulinon pardoni char mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, antau ol vi havis tempon por -- REBEKKA (ekmiras) Kiel do? Chu vi trovas, ke ne konvenas ke chi-hejme mi surmetas matenan robon? KROLL Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farighis kutimo kaj uzo en Rosmersholm. ROSMER Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute shanghita hodiau! REBEKKA Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Shi eliras dekstre.) KROLL Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.) ROSMER Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. (Li eksidas sur seghon antau la _rektoro_.) KROLL Mi ne fermis okulon de post hierau. Mi kushis pensante la tutan nokton. ROSMER Kaj kion vi do diras hodiau? KROLL Farighos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al vi ion pri Ulrik Brendel. ROSMER Li estis che vi, chu? KROLL Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis la tutan kanajlaron por esti pleba popolacho. Pri tio li ja pravis. Sed rezultis en bastonado, kaj li jhetighis en la defluilon. ROSMER Do li tamen estas neplibonigebla. KROLL La surtuton li lombardis. Sed ghi reprenighis por li. Divenu de kiu! ROSMER De vi eble? KROLL Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard. ROSMER Nu do. KROLL Mi informighis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu idioto kaj plebano. ROSMER Estis ja feliche por li --. KROLL Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antaua amikeco devas averti vin. ROSMER Kara, kio do estas _tio_? KROLL Estas _tio_, ke en tiu chi domo iu ludas malantau via dorso. ROSMER Kiel vi tion kredas. Chu estas Reb-- Chu estas fraulino West, al kiu vi aludas? KROLL Jes, ghuste. Mi bone komprenas tion de shia flanko. Shi ja tiom longe kutimighis esti la regantino chi tie. Sed tamen -- ROSMER Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Shi kaj mi, -- ni nenion kashas unu por la alia. KROLL Chu shi ankau konfidis por vi, ke shi eniris en korespondadon kun la redaktoro de "La Lumturo"? ROSMER Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun shi donis al Ulrik Brendel. KROLL Vi do eltrovis tion. Kaj chu vi konsentas, ke shi tiel iniciatas rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu chiun semajnon provas ridindigi min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? ROSMER Kara, tiun flankon de la afero shi certe ne pripensis. Kaj cetere shi libere agas, kiel ankau mi. KROLL Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. Char kie vi staras, tie kompreneble ankau fraulino West staras? ROSMER Shi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauen. KROLL (rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita viro! ROSMER Mi? Kiel vi havas tian penson? KROLL Char mi ne kuraghas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj ankau mian estimon? Chu ne? ROSMER Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. KROLL Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo de via flanko. -- Chu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --? ROSMER Ekzamenadon? KROLL Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel vi nomas ghin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro vi mem devas klarigi por mi. ROSMER Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kashindan. KROLL Do diru al mi, -- kio lau vi estis la vere profunda kialo por la memmortigo de Beate? ROSMER Chu vi dubas pri tio? Au pli ghuste, chu oni povas demandi pri kialoj por tio, kion malfelicha, malsana, nerespondeculino faras? KROLL Chu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj almenau opiniis, ke tio eble ne estas certa. ROSMER Se la kuracistoj estus shin vidinta tia, kia mi vidis shin multajn fojojn, ili ne dubus. KROLL Ankau mi ne dubis tiam. ROSMER Ho ne, bedaurinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri shia senrega, sovagha pasio, -- kiun shi postulis, ke mi reciproku. Ho la teruro kiun shi enigis en min! Kaj ankau shiaj senkialaj chagrenigaj memriprochoj la lastajn jarojn. KROLL Jes, kiam shi informighis, ke shi la tutan vivon restus seninfana. ROSMER Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster shia kulpo --! Kaj shi estus respondeckapabla? KROLL Hm --. Chu vi memoras, chu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj temis pri la celo de geedzeco -- lau nia moderna, progresa koncepto? ROSMER Mi memoras, ke fraulino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Char shi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laute kaj kore, ke ni pro nenio kulpas. Estis shiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, kiuj pelis shin sur la vojojn de deliro. KROLL Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la bedaurinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, por ke vi vivu feliche, -- vivu libere kaj -- lau via deziro. ROSMER (duone ekstaras de la segho) Kion vi aludas per tio? KROLL Auskultu min nun trankvile, Rosmer. Char nun mi povas priparoli tion. En sia lasta vivojaro shi vizitis min du fojojn por plendi pri sia timo kaj sia malespero. ROSMER Pro la sama. KROLL Ne. La unuan fojon shi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj -- ROSMER (vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en tio chi. KROLL Kial? ROSMER Jes, char tiom longe kiom Beate vivis, mi ankorau luktis en dubo kun mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi pensas, ke ech ne Rebekka -- KROLL Rebekka? ROSMER Nu ja, -- fraulino West. Mi nomas shin tiel pro facileco. KROLL Mi rimarkis tion. ROSMER Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun ideon. Kaj kial shi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion shi neniam faris. Neniam ech ne per unu sola vorto. KROLL Kompatindulino, -- shi petegis al mi, ke mi parolu. ROSMER Kaj kial vi ne faris? KROLL Chu mi tiam momenton povus dubi, ke shi estis mense malsana? Tia akuzo kontrau homo kiel vi! -- Kaj shi revenis, -- iom pli ol monaton poste. Tiam shi aspektis pli trankvile. Sed elirante shi diris: Ili povas nun baldau atendi la blankan chevalon en Rosmersholm. ROSMER Nu, nu. La blanka chevalo, -- ghin shi ofte menciis. KROLL Kaj kiam mi provis deturni shin de tiuj malghojaj pensoj, shi nur respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Char nun Johannes devas baldau edzinigi Rebekka". ROSMER (preskau konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --! KROLL Okazis jhaudon posttagmeze. -- Sabaton vespere shi jhetis sin de la ponteto kaj en la muelejan akvofalon. ROSMER Kaj vi, kiu ne avertis nin --! KROLL Vi ja mem scias kiom da fojoj shi aludis, ke baldau shi devus morti. ROSMER Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin! KROLL Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. ROSMER Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion? KROLL Por kio turmentadi kaj korshiradi vin ankorau pli? Mi ja konsideris chion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajhoj. -- Ghis hierau vespere. ROSMER Do nun ne plu? KROLL Chu Beate ne vidis klare, kiam shi diris, ke vi estis forlasonta vian infanan kredon? ROSMER (fiksrigardas rekte antauen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la plej nekomprenebla en la mondo. KROLL Nekomprenebla au ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, Rosmer, -- kiom da vero trovighas en shia alia kulpigo? En la lasta, mi aludas. ROSMER Kulpigo? Chu _tio_ estis kulpigo? KROLL Vi eble notis, kiel venis shiaj vortoj. Shi volis foriri, diris shi --. Kial? Nu? ROSMER Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --. KROLL La vortoj ne ghuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Shi diris: Ne restas por mi longa tempo. Char nun Johannes devas _baldau_ edzinigi Rebekka. ROSMER (rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll. KROLL Kaj jen? Kia via respondo? ROSMER (chiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola ghusta respondo estus montri al la pordo. KROLL (ekstaras) Perfekte. ROSMER (starigas sin antau lin) Auskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj chi tie en Rosmersholm. Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontrau ni. Sed neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendighis, ke Rebekka kaj mi vivas kune chi tie. KROLL Mi ne sciis antau hierau, ke estas apostato kaj -- liberigita virino, kiuj havas tiun kunvivon. ROSMER Ah --! Vi do opinias, ke ne trovighas puraj animoj en apostatoj kaj liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si mem kiel naturan bezonon! KROLL Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la kredo de la eklezio. ROSMER Kaj tion vi validigas ankau por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter shi kaj mi --? KROLL Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm. ROSMER Kaj kio --? KROLL -- kaj la libera amo, char vi nepre volas tion audi. ROSMER (malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajhon al mi! Vi, kiu konas min ekde mia plej frua juneco. KROLL Ghuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu fraulino West, -- shin ni ja vere ne sufiche konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en ghusta tempo. ROSMER Savi min? Kiel --? (_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.) ROSMER Kion vi volas? SINJORINO HELSETH Mi petus la fraulinon veni malsupren. ROSMER La fraulino ne estas chi-supre. SINJORINO HELSETH Nu? (chirkaurigardas) Strange. (Shi eliras.) ROSMER Vi diris --? KROLL Audu nun. Kio chi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio daure okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja vere malfelicha en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigho -- ROSMER Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. KROLL Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun fraulino West dauru, estas absolute necese, ke vi silentigu la shanghon, -- la bedaurindan apostatadon, -- al kiu shi logis vin. Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio chi estas ja pure persona afero. Ne necesighas elkriadi tiajhon super la tutan landon. ROSMER Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. KROLL Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj ordo, -- por respektinda estimo antau chio alte tenata kaj sankciita de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampighis de Rosmersholm. Kauzighos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian idealon. ROSMER Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Shajnas al mi, ke estas mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ghojo chi tie, kie la parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. KROLL (rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la parencara vico forpasas. Lasu tian penson kushi nun. Ne estas konvena laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. ROSMER Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la vivolukto, ankau mi. KROLL Tiu vivolukto, -- chu vi scias kia ghi farighos por vi? Farighos lukto por vivo kaj morto kun chiuj viaj amikoj. ROSMER (silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. KROLL Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne suspektas, kiel frakase la shtormo rulighos super vin. (_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) SINJORINO HELSETH Mi demandus de la fraulino -- ROSMER Kio estas? SINJORINO HELSETH Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. ROSMER Chu estas li, kiu vizitetis hierau vespere? SINJORINO HELSETH Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard. ROSMER Mortensgard! KROLL Aha! Al tio do! Al tio jam! ROSMER Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? SINJORINO HELSETH La fraulino diris, ke mi demandu chu li povus suprenveni. ROSMER Diru al li, ke iu jam cheestas -- KROLL (al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. (_Sinjorino Helseth_ eliras.) KROLL (prenas sian chapelon) Mi cedas la kampon -- ghis plue. Sed la chefa batalo ankorau ne luktighis. ROSMER Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard. KROLL Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari vin nedanghera. ROSMER Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras! KROLL Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! ROSMER Chu al _tio_ vi revenas! KROLL Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi lau via konscienco, -- se vi daure tiajhon havas. (_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugheta hararo kaj barbo.) KROLL (kun malama okuljheto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi pri la direkto stiri. MORTENSGARD (malsovaghe) "La Lumturo" chiam lumos por ghvidi la rektoron hejmen. KROLL Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne faru falsan ateston kontrau nian proksimulo -- MORTENSGARD La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. KROLL Ech ne pri la sesa? ROSMER Kroll --! MORTENSGARD Se bezonighus, la pastoro do estus la plej proksima. KROLL (kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj sinjoroj! (Li eliras kaj frapas la pordon post si.) ROSMER (restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin chi tien al mi? MORTENSGARD Vere estis sinjorino West, kiun mi serchis. Mi pensis, ke mi devas danki shin pro la bona letero, kiun mi ricevis de shi hierau. ROSMER Mi scias, ke shi skribis al vi. Chu vi parolis kun shi? MORTENSGARD Iomete. (kun eta rideto) Mi audas, ke la konceptoj iel shanghighis chi tie en Rosmersholm. ROSMER Miaj konceptoj shanghighis multe. Mi povas preskau diri -- en chio. MORTENSGARD Shi tion diris, la fraulino. Tial shi opiniis, ke mi devus supreniri por paroli kun la pastoro. ROSMER Pri kio, sinjoro Mortensgard? MORTENSGARD Chu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn ideojn, -- kaj ke vi alighas al la ideoj pri libereco kaj progreso? ROSMER Bonvole. Mi ech petas vin rakonti tion. MORTENSGARD Do presighos morgau matene. Estos granda kaj grava novajho, ke pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo ankau en _tiu_ senco. ROSMER Mi ne vere komprenas vin. MORTENSGARD Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo chiun fojon, kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton. ROSMER (iomete surprizata) Vi do ne scias --? Chu fraulino West ne rakontis al vi ankau _tion_? MORTENSGARD Kion, sinjoro pastoro? Io urghis por la fraulino. Shi diris, ke mi supreniru por audi pli de vi mem. ROSMER Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al chiuj flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la eklezio. De hodiau tiuj aferoj tute ne rilatas al mi. MORTENSGARD (rigardas lin konfuzite) Ne, -- ech se la luno falis teren, mi ne farighus --! Ech la pastoro liberigas sin --! ROSMER Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgau. MORTENSGARD Ankau tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de la afero ni ne devas tushi. ROSMER Ne tushi tion chi? MORTENSGARD Ne intertempe, mi pensas. ROSMER Sed mi ne komprenas --. MORTENSGARD Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed char vi nun alighis al la libereca movado, -- kaj char vi, -- kiel diris fraulino West, -- volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado. ROSMER Jes, tion mi ege bonvolas. MORTENSGARD Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkashe elpashos kun tio chi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn proprajn manojn surloke. ROSMER Vi opinias, chu? MORTENSGARD Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en chi tiu regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas sufichan nombron antaue, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion, kion chiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial estas plej konsilinde, ke vi ne malkashu tiajhon, kiu ne koncernas la publikon. Jen mia opinio. ROSMER Nu tiel. Vi do ne kuraghas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian apostatadon? MORTENSGARD (agitas la kapon) Mi nevolonte kuraghas, sinjoro pastoro. Lastatempe mi sekvis la regulon, neniam apogi ion au iun, kiuj atakas la ekleziajn aferojn. ROSMER Chu vi mem do lastatempe returnis al la kredo? MORTENSGARD Tio estas aparta afero. ROSMER Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin. MORTENSGARD Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne havas plenan liberecon por agi. ROSMER Kio do ligas vin? MORTENSGARD Tio ligas min, ke mi estas stampita viro. ROSMER Ah, nu tiel. MORTENSGARD Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Char estis ja vi unue, kiu stampis min. ROSMER Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon per pli indulgaj manoj. MORTENSGARD Tion pensas ankau mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu fojon por chiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldau spertos tiun bruldoloron mem, sinjoro pastoro. ROSMER Mi? MORTENSGARD Jes. Char vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto" certe farighos iom sanga laudire. Povas okazi, ke ankau vi farighos stampita viro. ROSMER Mi sentas min nevundebla en chiuj personaj rilatoj, sinjoro Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla. MORTENSGARD (kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro. ROSMER Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton. MORTENSGARD Ech se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris la mian? ROSMER Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Chu al io difinita? MORTENSGARD Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farighi sufiche malagrabla, se malicaj kontrauuloj informighus pri ghi. ROSMER Vi bonvole sciigu, kio tio estus. MORTENSGARD Chu la pastoro ne povas mem diveni? ROSMER Ne, tute ne. Neniel. MORTENSGARD Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo strangan leteron skribita chi tie en Rosmersholm. ROSMER La leteron de fraulino West, vi aludas? Chu ghi estas tiom stranga? MORTENSGARD Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de chi tiu domo. ROSMER Ankau de fraulino West? MORTENSGARD Ne, sinjoro pastoro. ROSMER Nu, de kiu do? De kiu? MORTENSGARD De karmemora sinjorino. ROSMER De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, chu? MORTENSGARD Jes, mi havas ghin. ROSMER Kiam? MORTENSGARD Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti antau jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga. ROSMER Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon. MORTENSGARD Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed shajnas al mi, ke oni ne povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero estas stranga, tio estas pro alia kauzo. ROSMER Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaurinda edzino por skribi al vi? MORTENSGARD Mi havas la leteron hejme. Shi komencas proksimume tiel, ke shi vivas en timo kaj teruro. Char chi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj tiuj homoj vivas nur por malutili al vi. ROSMER Mi? MORTENSGARD Jes, tiel shi skribas. Kaj jen la plej stranga. Chu mi tion menciu, sinjoro pastoro? ROSMER Jes certe! Chion. Senrezerve. MORTENSGARD La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Shi scias, skribas shi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista posteno. Kaj shi kore petas, ke mi ne venghu min. ROSMER Kiel shi pensis, ke vi povus venghi vin? MORTENSGARD Shi skribis en la letero, ke se mi audus onidirojn, ke pekoj okazus en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajhojn, char estas nur malicaj homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicha. ROSMER Chu tio estas en la letero? MORTENSGARD La pastoro povas mem legi ghin je okazo. ROSMER Sed mi ne komprenas --! Kion shi do imagis, kion tiaj onidiroj aludus? MORTENSGARD Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm -- ROSMER Poste? MORTENSGARD Poste shi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke shi ne konas iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farighis maljusteco kontrau shin. Kaj se onidiroj pri tiajhoj disvastighus, shi petegas min ne tushi tion en "La Lumturo". ROSMER Neniu nomo menciighas? MORTENSGARD Ne. ROSMER Kiu portis al vi tiun leteron? MORTENSGARD Mi promesis ne diri. Ghi portighis al mi iun vesperon en krepusko. ROSMER Se vi estus tuj demandinta, vi informighus, ke mia bedaurinda, malfelicha edzino ne estis tute respondeckapabla. MORTENSGARD Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ghuste ricevis _tiun_ impreson. ROSMER Chu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza letero? MORTENSGARD Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer. ROSMER En mia vivo, vi aludas? MORTENSGARD Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro. ROSMER Vi do subtenas la kredon, ke estas io kashinda? MORTENSGARD Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. Sed, kiel dirite, estu singardema post chi tiu tago. Se io onidirus kontraue al la antaujughoj, estu certa, ke la tuta libera spirita movado kulpighus pro ghi. -- Adiau, pastoro Rosmer. ROSMER Adiau. MORTENSGARD Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajhon en "La Lumturo". ROSMER Presu chion. MORTENSGARD Mi presas chion, kion la publiko bezonas scii. (Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum _Mortensgard_ malsupreniras la shtuparon. Oni audas la eksteran pordon fermighi.) ROSMER (che la pordo, vokas mallaute) Rebekka! Re--. Hm. (laute) Sinjorino Helseth, chu fraulino West ne estas tie malsupre? SINJORINO HELSETH (audighas malsupre en la antauchambro) Ne, sinjoro pastoro, chi tie shi ne estas. (La kurteno en la fono flankentirighas. _Rebekka_ aperas en la pordaperturo.) REBEKKA Rosmer! ROSMER (turnas sin) Kio! Chu vi estis en mia dormochambro! Kara, kion vi tie faris? REBEKKA (iras al li) Mi shtelauskultis. ROSMER Tamen, Rebekka, kiel vi do povis! REBEKKA Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo -- ROSMER Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --? REBEKKA Jes. Mi volis scii, kio kashighis inside en li. ROSMER Mi ja estus rakontonta. REBEKKA Vi apenau rakontus chion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj. ROSMER Vi chion audis, chu? REBEKKA La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam Mortensgard venis. ROSMER Kaj ree supren -- REBEKKA Ne lasu vin gheni, kara amiko. ROSMER Faru chion, kion vi mem trovas justa kaj ghusta. Vi ja havas vian plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, shajnas al mi, ke neniam antaue mi bezonis vin tiel forte kiel nun. REBEKKA Ni ambau ja antausciis kio foje venus. ROSMER Ne, ne, -- ne tio chi. REBEKKA Ne tio chi? ROSMER Mi ja pensis, ke frue au malfrue nia bela amikeco estus jhetmakulata kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajhon. Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, -- mi ja havis kauzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris nian ligon. Estis danghera sekreto. REBEKKA Ho, chu estas gheninda, la jugho de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, ke ni estas senkulpaj. ROSMER Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ech ghis chi tiu tago. Sed nun, -- nun, Rebekka -- REBEKKA Jes, kio nun? ROSMER Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate? REBEKKA (en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi ja nun liberighis de shi, kiu estas morta. ROSMER Depost mi sciighis pri tio chi, shi refarighis terure vivanta. REBEKKA Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas! ROSMER Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio chi. Kiel povis shi erarvojighi en tiun fatalan miskomprenon? REBEKKA Vi do ne mem komencas dubi, ke shi estis proksima al mensa malsano? ROSMER Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj cetere -- se tiel estus -- REBEKKA Se tiel estus? Jes, kio do? ROSMER Mi aludas, -- kie ni serchu la plej proksiman kauzon, ke shia malsana animo transiris al frenezeco? REBEKKA Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj! ROSMER Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, ech se mi arde volus. REBEKKA Ho, sed povas esti danghere -- tiel konstante turnighi chirkau tio sola kaj peza. ROSMER (pashadas maltrankvile kaj penseme chirkaue) Mi iel estus min malkashinta. Shi eble estas rimarkinta, kiel felicha mi sentighis depost vi venis al ni. REBEKKA Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --! ROSMER Eblas, -- ke ne eskapis shian atenton, ke ni legis la samajn librojn. Ke ni serchis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi tute ne komprenas! Char mi estis ja chiam zorgema por shirmi shin. Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni shin ekster tio nia. Au chu ne, Rebekka? REBEKKA Jes, jes, vi faris. ROSMER Kaj ankau vi. Kaj tamen --! Ho tio chi estas terure pripensi! Shi do pensadis, shi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, -- observis nin, -- rimarkis chion, kaj, -- kaj misinterpretis chion. REBEKKA (premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm. ROSMER Ho, imagu kiel shi suferis en silento! La malbonon, kiun shi kredis kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Chu shi neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron? REBEKKA (kvazau ekscitita) Al mi! Chu vi kredas, ke mi tiaokaze restus chi tie tagon pli longe. ROSMER Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun shi luktis. Kaj luktis sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga -- akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo. (Li jhetas sin en la seghon che la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizaghon per la manoj.) REBEKKA (singardeme proksimighas al li de malantaue) Auskultu nun, Rosmer. Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, -- chu vi volus? ROSMER Ho, kion scias mi fari au ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, -- kio estas nerevokebla. REBEKKA Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. Vi estis vin tute liberiginta -- al chiuj flankoj. Vi sentis vin ghoja kaj liberanima -- ROSMER Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo. REBEKKA (malantau li kun la manoj sur la seghodorso) Kiel rave estis, kiam ni sidis en la sidchambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, -- en la vivo de la chiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la volojn por vi. Krei nobelajn homojn chirkaue, -- en pli kaj pli vastaj rondoj. Nobelojn. ROSMER Ghojajn nobelojn. REBEKKA Jes -- ghojajn. ROSMER Char estas la ghojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka. REBEKKA Chu vi ne kredas, -- ke ankau la sufero? La granda sufero? ROSMER Jes, -- se oni povus trapasi ghin. Trans ghin. Supere trans ghin. REBEKKA _Tion_ vi devas. ROSMER (peze skuas la kapon) Trans tio chi mi neniam venos -- tute. Chiam restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras la vivon mirinde ghuinda por vivi. REBEKKA (super la seghodorso, pli mallaute) Al kio vi aludas, Rosmer? ROSMER (rigardas supren al shi) Al la trankvila, ghoja senkulpeco. REBEKKA (pashon malantauen) Jes. Senkulpeco. (mallonga pauzo) ROSMER (kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj antauenrigardante) Kaj kiel shi komprenis kombini. Kiel sisteme shi chion kunmetis. Unue shi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --. Kiel povis shi ekpensi _tion_ tiam? Sed shi ekhavis la ideon. Kaj ghi kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por shi akcepti chion imageblan. (strechas sin en la segho kaj pushas la manojn tra la hararo) Ho, chiuj tiuj frenezaj imagajhoj! Neniam povas mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jhetante sin antauen memorigante pri la mortinto. REBEKKA Kiel la blanka chevalo en Rosmersholm. ROSMER Jes, tiel. Chasante antauen en la mallumo. En la silento. REBEKKA Kaj por tiu malbeata cerba shpino vi volas malkapti la vivantan vivon, kiun vi estis preta chirkaubraki. ROSMER Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. Kiel mi do savighus el tio chi! REBEKKA (malantau la segho) Kreante novajn rilatojn. ROSMER (ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn? REBEKKA Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi chi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj. ROSMER (ekstaras) Novaj rilatoj? (pashas trans la plankon, haltas apud la pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Chu ne ankau vi faris al vi jenan demandon, Rebekka? REBEKKA (spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu ghi estas. ROSMER Kia kredas vi ke _nia_ rilato farighos post chi tiu tago? REBEKKA Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos. ROSMER Ne estas ghuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo pri pura kunvivado inter viro kaj virino -- REBEKKA Jes, jes, -- kio pri tio? ROSMER Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- chu ghi ne konvenas al vivo en trankvila, felicha paco --? REBEKKA Kaj sekve! ROSMER Sed nun malfermighas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj animstatoj. Char mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas min frapighi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia. REBEKKA Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer! ROSMER Sed chu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, kiel mi povas liberighi de chiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta malgaja pasinteco? REBEKKA Nu! ROSMER Metante kontrau ghin novan, vivantan realecon. REBEKKA (palpante la seghodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio? ROSMER (pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- chu vi volas farighi mia dua edzino? REBEKKA (momenton muta, ekkrias en ghojo) Via edzino! Via --! Mi! ROSMER Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kushu nun post la mortinto. REBEKKA Mi -- en la loko de Beate --! ROSMER Kaj shi estos for el la sagao. Tute for. Por chiam kaj eterne. REBEKKA (mallaute kaj treme) Chu vi tion kredas, Rosmer? ROSMER Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun kadavro sur la dorso. Helpu min forjheti ghin, Rebekka? Kaj ni sufoku chiujn memorojn en libereco, en ghojego, en pasio. Vi estu por mi la sola edzino, kiun mi iam havis. REBEKKA (sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farighos via edzino. ROSMER Kio! Neniam! Ho, chu vi ne kredas, ke vi amus min? Chu ne jam estas ero da amo en nia amikeco! REBEKKA (kovras la orelojn kvazau en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru tiajhon! ROSMER (kaptas shian brakon) Jes, jes, -- _estas_ ghermanta ebleco en nia rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Chu ne, Rebekka? REBEKKA (denove firme kaj sinrege) Auskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi daurigos, mi forlasos Rosmersholm. ROSMER Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas. REBEKKA Pli neeble estas, ke mi farighu via edzino. Neniam en chi mondo povos mi tio farighi. ROSMER (rigardas shin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange. Kial vi ne povos? REBEKKA (kaptas ambau liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankau pro mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer. (Shi iras al la pordo maldekstre.) ROSMER De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial? REBEKKA (turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite. ROSMER Inter vi kaj mi? REBEKKA Jes. ROSMER Neniam farighos finite inter ni du. Neniam vi forvojaghos de Rosmersholm. REBEKKA (kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte demandos min, -- estos tamen finite. ROSMER Tamen finite? Kiel --? REBEKKA Jes, char tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, Rosmer. ROSMER Rebekka --! REBEKKA (che la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Shi eliras.) ROSMER (fiksrigardas kvazau perdita al la fermita pordo, kaj diras al si mem) Kio -- estas -- jeno? TRIA AKTO (La sidchambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauchambra pordo estas malfermitaj. La antautagmeza suno brilas ekstere.) (_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Shi akvumas la plantojn kaj ordigas. Shia krochajho kushas sur la apogsegho. _Sinjorino Helseth_ pashadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.) REBEKKA (Post ioma pauzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiau. SINJORINO HELSETH Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldau malsupren venos, mi opinias. REBEKKA Vi vidis lin, chu? SINJORINO HELSETH Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pashadis en la dormochambro finvestante sin. REBEKKA Mi demandas, char hierau li ne estis tute sanaspekta. SINJORINO HELSETH Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, chu ne estas io inter li kaj lia bofrato. REBEKKA Kio tio do estus, vi pensas? SINJORINO HELSETH Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al la alia. REBEKKA Eblas. -- Chu vi scias ion pri tiu Mortensgard? SINJORINO HELSETH Ne ne. Kiel povas la fraulino tiel pensi? Tia ulo kia li estas! REBEKKA Vi aludas char li eldonas tiun fian gazeton? SINJORINO HELSETH Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La fraulino certe audis, ke li ricevis infanon kun edzinighinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta? REBEKKA Mi audis tion onidire. Sed tio estis longe antau ol mi alvenis. SINJORINO HELSETH Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj shi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi shin li ja ankau volis. Sed tio ne permesighis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj serchas _tiun_ viron. REBEKKA La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas. SINJORINO HELSETH Ho, povus esti ankau aliuloj ol tiuj malaltstataj -- REBEKKA (ekrigardas shin kashe) Chu? SINJORINO HELSETH (apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraulino. REBEKKA (ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Char _vi_ ja ne povas scii tiajhon tiel decide. SINJORINO HELSETH La fraulino opinias, ke mi ne povas scii, chu? Jes, certe mi povas. Char, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al Mortensgard. REBEKKA (turnas sin) Ne, -- chu vi! SINJORINO HELSETH Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ech skribita chi tie en Rosmersholm. REBEKKA Vere, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Jes, je mia fido, ghi estis. Kaj sur bela papero ghi estis skribita. Kaj bela rugha sigelvakso estis metita ekstere. REBEKKA Kaj _vi_ konfidighis porti ghin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu ghi estis. SINJORINO HELSETH Nu? REBEKKA Kompreneble de sinjorino Rosmer en shia malsaneco -- SINJORINO HELSETH Estas fraulino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. REBEKKA Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas scii. SINJORINO HELSETH Hm, povus esti, ke mi tamen scias. REBEKKA Chu shi diris al vi, kion shi skribis? SINJORINO HELSETH Ne, ne ghuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis ghin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en ghi. REBEKKA Kion vi kredas ke estis en ghi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi! SINJORINO HELSETH Ne, fraulino. Ne por chio en la mondo. REBEKKA Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. SINJORINO HELSETH Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, fraulino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedaurinda malsana sinjorino. REBEKKA Kiu kredigis tion al shi? SINJORINO HELSETH Malbonaj homoj, fraulino West. Malbonaj homoj. REBEKKA Malbonaj --? SINJORINO HELSETH Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. REBEKKA Kaj chu vi divenas kiuj ili estis? SINJORINO HELSETH Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ bushon. Tamen chirkauiras en la urbo iu sinjorino -- hm! REBEKKA Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. SINJORINO HELSETH Jes, shi estas io aparta, shi. Al mi shi ja chiam tenis sin altece. Kaj al vi shi neniam havis simpatian okulon. REBEKKA Chu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam shi skribis tiun leteron al Mortensgard? SINJORINO HELSETH Estas strange pri la prudento, fraulino. Tute freneza mi opinias, ke shi ne estis. REBEKKA Sed shi ja farighis freneza, kiam shi sciighis, ke shi ne povis naski infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. SINJORINO HELSETH Jes _tio_ frapis shin tre forte, la bedaurinda sinjorino. REBEKKA (prenas la krochajhon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- chu ne ankau vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Kio, fraulino. REBEKKA Ke ne venis infanoj. Chu? SINJORINO HELSETH Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri. REBEKKA Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas auskultadi infankriadon. SINJORINO HELSETH Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraulino. REBEKKA (rigardas shin) Ili ne krias, chu? SINJORINO HELSETH Ne. En chi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras. REBEKKA Vere strange. SINJORINO HELSETH Jes, chu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili farighas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas. REBEKKA Estus vere strange -- SINJORINO HELSETH Chu la fraulino unu solan fojon vidis au audis la pastoron ridi? REBEKKA Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskau samopinias, ke vi pravas. Sed shajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en chi tiu distrikto. SINJORINO HELSETH Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laudire. Kaj eble disvastighis kvazau iu infekto, ankau tio, mi opinias. REBEKKA Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Ho, la fraulino ne moku min --. (auskultas) Tsh, tsh, -- la pastoro malsuprenvenas. Li ne shatas vidi la balailon chi tie. (Shi eliras tra la pordo dekstre.) (_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj chapelo en la mano, venas de la antauchambro.) ROSMER Bonan matenon, Rebekka. REBEKKA Bonan matenon, kara. (iom poste; krochas) Vi eliros, chu? ROSMER Jes. REBEKKA La vetero estas ja bela. ROSMER Vi ne venis al mi chi-matene. REBEKKA Ne, -- mi ne faris. Ne hodiau. ROSMER Chu ankau poste vi ne faros? REBEKKA Ho, mi ankorau ne scias. ROSMER Chu estas io poshte por mi? REBEKKA "La Gubernia Gazeto" venis. ROSMER "La Gubernia Gazeto" --! REBEKKA Ghi kushas tie sur la tablo. ROSMER (metas chapelon kaj bastonon flanken) Chu estas io --? REBEKKA Jes. ROSMER Kaj vi ne sendis ghin supren -- REBEKKA Vi sufiche frue legos ghin. ROSMER Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Chu! -- -- "ne povas sufiche averti kontrau senkarakteraj dizertuloj" --. (rigardas shin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka. REBEKKA Ili ne mencias nomon. ROSMER Estas ja la sama. (legas pluen) "kashitaj perfiduloj kontrau la bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagha kaj plej profita momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antauuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon) Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas. REBEKKA Estas ankorau pli. ROSMER (denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta jughpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankau etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo au plendo" --. (rigardas shin) Kion tio aludas? REBEKKA Ili celas min, komprenu. ROSMER (formetas la gazeton) Rebekka, -- tio chi estas konduto de malhonestuloj. REBEKKA Jes, shajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprochi Mortensgard. ROSMER (pashadas sur la planko) Savo estas necesa. Chio bona en la homo pereas, se tio chi permesighas dauri. Sed ghi ne faru! Ho, kiom ghoja, -- kiom ghoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco. REBEKKA (ekstaras) Jes, chu ne? En tio chi vi povas vivi por io granda kaj glora. ROSMER Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo, Rebekka. REBEKKA Jes, metu chiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos. ROSMER Shajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felichego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Chiuj okuloj rigardante la saman celon. Chiuj voloj, chiuj animoj progresantaj, -- supren, -- chiu lau sia propra naturdonita vojo. Felicho por chiuj, -- kreita per chiuj. (ekrigardas eksteren, skuighas kaj diras peze) Ah! Ne per mi. REBEKKA Ne --? Ne per vi? ROSMER Ech ne _por_ mi. REBEKKA Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin. ROSMER Felicho, -- kara Rebekka, -- felicho estas unue la trankvila, ghoja, sekura sento de senkulpeco. REBEKKA (rigardas antauen) Jes, tio pri kulpo --. ROSMER Ho, pri tio vi ne povas jughi. Sed mi -- REBEKKA Neniel vi! ROSMER (montras tra la fenestro) La akvofalo. REBEKKA Ho Rosmer --! (_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.) SINJORINO HELSETH Fraulino! REBEKKA Poste, poste. Ne nun. SINJORINO HELSETH Nur unu vorto, fraulino. (_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al shi. Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj eliras.) ROSMER (maltrankvila) Chu estis io por mi? REBEKKA Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la freshan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. ROSMER (prenas la chapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. REBEKKA Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjhetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi. ROSMER Tiujn mi neniam povos forjheti de mi, -- mi timas. REBEKKA Ho, chu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --! ROSMER Bedaurinde, -- ghi ne estas senbaza. Mi kushis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen ghuste vidis. REBEKKA Kiel do? ROSMER Ghuste vidis, kiam shi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. REBEKKA Ghuste vidis en _tio_? ROSMER (metas la chapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- chu ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton amikecon. REBEKKA Chu vi aludas, ke ghi same ghuste povus nomighi --? ROSMER -- amo. Jes, mi pensas tion. Ech dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis che vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ghojan, senavidan felichon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel dolcha, sekreta infana enamigho. Sen postuloj kaj sen revoj. Chu ne ankau vi sentis tiel? Diru! REBEKKA (luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi. ROSMER Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate. REBEKKA Ne rajtis vivi feliche? Chu vi tion kredas, Rosmer? ROSMER Shi rigardis nian rilaton per la okuloj de _shia_ amo. Jughis nian rilaton lau la speco de _shia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis jughi alimaniere ol shi faris. REBEKKA Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? ROSMER Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- shi jhetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ghi mi neniam liberighos. REBEKKA Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon! ROSMER (skuas la kapon) Ghi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias. REBEKKA Kial ne de vi? ROSMER Char neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo. REBEKKA (ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj. Ili parolas chi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj chevaloj. Shajnas al mi, ke tio chi estas io tia. ROSMER Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu dauran venkon, -- tiu estu antauen portata de ghoja kaj senkulpa homo. REBEKKA Chu la ghojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer? ROSMER La ghojo? Jes, kara, -- ghi estas. REBEKKA Por vi, kiu neniam povas ridi? ROSMER Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ghoja. REBEKKA Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Chu vi audas? -- Jen via chapelo. Kaj jen via bastono. ROSMER (prenas ambau) Dankon. Kaj vi akompanos? REBEKKA Ne, ne, mi ne povas nun. ROSMER Nu ja. Vi tamen estas kun mi. (Li eliras tra la antauchambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de malantau la malfermita pordo. Poste shi iras al la pordo dekstre.) REBEKKA (malfermas kaj diras duonlaute) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin. (Shi iras al la fenestro.) (Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la chapelon en la mano.) KROLL Li do eliris? REBEKKA Jes. KROLL Chu li kutimas promeni longe? REBEKKA Ho jes. Sed hodiau mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin -- KROLL Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope. REBEKKA Do urghas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro. (Shi eksidas en la apogseghon che la fenestro. _Rektoro Kroll_ eksidas sur seghon apud shi.) KROLL Fraulino West, -- vi apenau povas percepti, kiom profunde kaj dolore tushas mian koron -- tiu shangho, kiu okazis en Johannes Rosmer. REBEKKA Ni estis pretaj, ke tiajho okazus -- en la komenco. KROLL Nur en la komenco? REBEKKA Rosmer havis la certan esperon, ke frue au malfrue vi irus kun li. KROLL Mi! REBEKKA Kaj vi kaj chiuj liaj aliaj amikoj. KROLL Jen vidu! Tiel malforta estas lia jughkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo. REBEKKA Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al chiuj flankoj -- KROLL Jes, sed vidu, -- estas ghuste _tio_, kion mi ne kredas. REBEKKA Kion vi do kredas? KROLL Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantau chio. REBEKKA Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll. KROLL Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno chi tien. REBEKKA (rigardas lin) Shvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus. KROLL (mallaute) Kiun viron vi ne povus sorchi, -- kiam vi celus? REBEKKA Chu mi celis --! KROLL Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranghi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin chi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas. REBEKKA Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokighi chi tien. KROLL Jes, kiam vi estis ankau shin sorchinta. Au chu povas nomighi amikeco, kion shi sentis por vi? Ghi shanghighis al diigo, -- al adoro. Ghi ekscesighis al, -- kion nomi ghin? -- al ia desperata enamigho. Jes, tiu estas la ghusta vorto. REBEKKA Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita. KROLL Certe ne. Sed des pli danghera vi farighas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj lau difinita planado, -- ghuste char vi portas fridan koron. REBEKKA Fridan? Chu vi certas? KROLL Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi chi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicha. REBEKKA Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicha. KROLL Mi, chu! REBEKKA Jes, kiam vi pushis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate. KROLL Nu, tio do tushis lin tiel profunde? REBEKKA Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia -- KROLL Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti chiujn skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj chi tie el la portretoj rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredajho de generacio al generacio. REBEKKA (rigardas penseme antauen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere. KROLL Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondichoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj. REBEKKA Al kiaj kondichoj vi aludas? KROLL Mi pensas pri la kondichoj en la komenco. En la origino, -- fraulino West. REBEKKA Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malrichaj kondichoj. Sed tamen -- KROLL Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondichoj. REBEKKA Kondichoj --? Por kio? KROLL Ke vi entute koncipighis REBEKKA Kion vi jen do diras! KROLL Mi tion diras nur, char ghi klarigas vian tutan konduton. REBEKKA Tion mi ne komprenas. Mi volas chion scii! KROLL Mi vere opiniis, ke vi jam chion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West -- REBEKKA (ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. KROLL -- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. REBEKKA (pashas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. KROLL La okupo de via patrino devis ja ofte meti shin en rilaton kun la distrikta kuracisto. REBEKKA Vi pravas. KROLL Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas che li. Vi scias, ke li postlasos al vi ech ne shilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas che li. Indulgas lin. Vartas lin ech al la fino. REBEKKA (che la pordo, rigardas lin moke) Kaj char mi chion tion faris, -- tion vi klarigas per kredo, ke estis io malchasta, -- io krima en mia ekesto! KROLL Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. REBEKKA (impete) Sed ne trovighas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Char doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskighis. KROLL Pardonu, -- fraulino. Li alvenis la jaron antaue. Tion mi esploris. REBEKKA Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! KROLL Vi diris antauhierau, ke vi havas dudek nau jarojn. Estas en la trideka. REBEKKA Chu? Chu mi diris? KROLL Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli -- REBEKKA Haltu! Ne helpas kalkuli. Char mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli agha ol mi shajnigas. KROLL (ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? REBEKKA Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, shajnis al mi, -- senedza kia mi estis, -- ke mi farighis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro. KROLL Vi? Liberigita virino. Chu vi havas antaujughojn rilate al geedzigha agho? REBEKKA Jes, estis ege stulte, -- kaj ankau ridinde. Sed chiam alpendighas io au alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. KROLL Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ghusta. Char doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antau ol li dungighis. REBEKKA (ekkrias) Ne estas vero! KROLL Chu ne vero? REBEKKA Ne. Char tion patrino neniam menciis. KROLL Chu shi ne faris? REBEKKA Ne, neniam. Kaj ankau ne doktoro West. Neniam per sola vorto. KROLL Chu ne estus, char ili ambau havis kauzojn por transsalti jaron? Kiel _vi_ faris, fraulino West. Estas eble karakterizajho en la parencaro. REBEKKA (pashadas chirkaue, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio chi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --! KROLL (ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitighas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --! REBEKKA Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. KROLL Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte reagas. REBEKKA (regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskighinto. KROLL Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- ghis plue. Sed vi do konservis iun -- antaujughon ankau je tiu punkto. REBEKKA Jes, eble mi do faris. KROLL Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciighis pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio che ni ghis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed chio tio restas nur scio en vi, fraulino West. Nur scio. Ghi ne eniris vian sangon. REBEKKA (dubeme) Eble vi pravas. KROLL Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezajho, -- tiel jheti sin ghuste en la pereon, kiam _li_ volas malkashe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo al kiu li ghis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraustari tion. REBEKKA Li _devas_ kontraustari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. KROLL Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- au estas almenau klarigebla kiel nura pasinta, ech se bedaurinda, eraro. Sed -- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. REBEKKA Kaj kiu estas ghi? KROLL Vi devas konvinki lin leghigi la rilaton, fraulino West. REBEKKA La rilaton al mi? KROLL Jes. Vi devas konvinki lin tiel. REBEKKA Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas -- esti leghighinta, kiel vi diras? KROLL Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi chiujn tielnomatajn antaujughojn, estas en -- hm -- REBEKKA -- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? KROLL Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias. REBEKKA (pashadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. KROLL Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. REBEKKA Chu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas. KROLL Jam nun! Mi do foriros. REBEKKA (al li) Ne, -- restu. Char nun vi ion audos. KROLL Ne nun. Shajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. REBEKKA Mi petas, -- restu. Faru. Au vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io. KROLL (rigardas shin surprize kaj demetas la chapelon) Nu do, fraulino West. Tiel do estu. (Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauchambro.) ROSMER (vidas la _rektoron_, haltas che la pordo) Chu! -- _Vi_ chi tie! REBEKKA Li preferus ne renkonti vin, kara. KROLL (automate) Kara! REBEKKA Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio. KROLL Chu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi audu? REBEKKA Kaj _tion_ -- kaj ion pli. ROSMER (proksimas) Kion celas la vizito hodiau? KROLL Mi volis ankoraufoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. ROSMER (montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? KROLL Mi ne skribis tion. ROSMER Chu vi faris elpashon por reteni tion? KROLL Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ghi ne estis en mia povo. REBEKKA (shiras la gazeton en pecojn, kunchifas ilin kaj jhetas ilin malantau la fornon.) Jen. Nun ghi estas el la vido. Kaj ke ghi ankau estu el la animo. Char ne venos pli el tiajho, Rosmer. KROLL Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi. REBEKKA Venu, kaj ni eksidu karaj. Chiuj tri. Kaj mi diros chion. ROSMER (eksidas automate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo --. Kio estas? REBEKKA La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankau vi, rektoro. (_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.) ROSMER Decido, vi diras? Kiu decido? REBEKKA Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ghojan senkulpecon, kara amiko. ROSMER Sed kion tio signifas! REBEKKA Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonighas. ROSMER Nu! REBEKKA Kiam mi venis chi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, -- shajnis al mi, ke kvazau malfermighis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el chio. Chiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenau audeble) Kaj jen -- KROLL Kaj jen? ROSMER Sed, Rebekka, -- tion chi mi ja scias. REBEKKA (fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _sufiche_ pri tio. KROLL (rigardas shin fikse) Eble mi foriru. REBEKKA Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankorau estis knabo. Shajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion. ROSMER Chu vi venis chi tien kun kasha intenco --? REBEKKA Mi deziris, ke ni du iru kune antauen en libereco. Chiam antauen. Chiam plu antauen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberigho. ROSMER Kiun muron vi aludas? REBEKKA Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortighadis kaj defaladis chi tie en la sombro de tia geedzeco. ROSMER Neniam antaue vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere. REBEKKA Ne, mi ne kuraghis, char tiaokaze mi estus vin timiginta. KROLL (kapsignas al Rosmer) Chu vi audas _tion_? REBEKKA (daurigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis. ROSMER Al kiuj agoj vi aludas? KROLL Chu per tio vi volas diri, ke --! REBEKKA Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankau vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkashigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ mi_, kiu logis --, kiu kauzis, ke Beate logighis sur la vojojn de deliro -- ROSMER (eksaltas) Rebekka! KROLL (ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro! REBEKKA Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambau scias. ROSMER (kvazau paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion shi estas diranta? Mi komprenas ech ne vorton --! KROLL Ho jes. Mi komencas kompreni. ROSMER Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al shi? Estas ja nenio. Tute nenio! REBEKKA Shi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaujughoj. ROSMER Jes, sed tion mi ja ne tiam faris. REBEKKA Mi sciis, ke vi baldau farus. KROLL (kapklinas al _Rosmer_) Aha! ROSMER Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankau la reston. REBEKKA Iom poste -- mi petegis al shi permeson foriri de Rosmersholm. ROSMER Kial vi volis foriri -- tiam? REBEKKA Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al shi, ke estus la pli bona por ni chiuj -- se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al shi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus okazi, -- kio ajn. ROSMER Tio do estas, kion vi diris kaj faris. REBEKKA Jes, Rosmer. ROSMER Estas _tio_, kion vi nomis agi. REBEKKA (kun rompita vocho) Mi nomis ghin tiel, jes. ROSMER (iom poste) Chu vi nun konfesis chion, Rebekka? REBEKKA Jes. KROLL Ne chion. REBEKKA (rigardas lin timigite) Kio plia estus? KROLL Chu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken -- plej eble frue? -- Nu? REBEKKA (malrapide kaj malklare) Eble mi ankau diris tion. ROSMER (falas en la apogseghon apud la fenestro) Kaj tiu araneajho el mensogo kaj trompo shi, -- la malfelicha malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neshanceleble! (rigardas al _Rebekka_) Kaj neniam shi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, -- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al shi! REBEKKA Shi estis ja enkapiginta, ke shi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis esti chi tie. Kaj shi imagis, ke estas shia devo al vi cedi la lokon. ROSMER Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri shin el tiu imagajho? REBEKKA Ne. KROLL Vi plifortigis ghin, chu? Respondu! Chu vi ne faris? REBEKKA Shi eble komprenis min tiel, mi pensas. ROSMER Nu ja, -- kaj por via volo shi klinis sin en chiuj aferoj. Kaj shi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi daurigi tiun teruran ludon! REBEKKA Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. KROLL (severe kaj autoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! REBEKKA (impete) Sed chu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Che chiu pasho, kiun mi kuraghis fari antauen, estis kvazau io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Ech ne pashon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ chesi. Mi _devis_ provi iometon ankorau. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj chiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajho okazas. (mallonga pauzo) ROSMER (al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio chi? REBEKKA Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. KROLL Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? REBEKKA (malvarme, repushante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ghin mi prizorgos mem. KROLL (al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, -- nun ili estus vidantaj! ROSMER Vi iros al la urbo, chu? KROLL (prenas sian chapelon) Jes. Plej eble frue. ROSMER (ankau li prenas sian chapelon) Mi do akompanos vin. KROLL Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. ROSMER Venu do, Kroll! Venu do! (Ambau eliras tra la antauchambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.) REBEKKA (parolas duonlaute al si mem) Ne trans la ponton, ech ne hodiau. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilshnuron) (Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH Kio estas, fraulino? REBEKKA Sinjorino Helseth, bonvolu serchi mian valizon de la subtegmento. SINJORINO HELSETH La valizon? REBEKKA Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. SINJORINO HELSETH Nu ja. Sed Dio gardu min, -- chu la fraulino volas vojaghi? REBEKKA Jes, -- nun mi volas vojaghi, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Kaj tiel subite kaj tuje! REBEKKA Tuj kiam mi pakis. SINJORINO HELSETH Nun mi neniam audis tiajhon! Sed la fraulino certe revenos, mi scias? REBEKKA Mi neniam plu revenos. SINJORINO HELSETH Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos chi tie en Rosmersholm, kiam fraulino West ne plu cheestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro. REBEKKA Jes, sed hodiau mi timighis, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Timighis! Jechjo, pro kio? REBEKKA Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj chevaloj. SINJORINO HELSETH De blankaj chevaloj! Meze en taglumo! REBEKKA Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj chevaloj en Rosmersholm. (shanghas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino Helseth. SINJORINO HELSETH Jes ja. La valizo. (Ambau eliras dekstre.) KVARA AKTO (La sidchambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun shirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la tablo pakante kelkajn ajhetojn en valizon. Shiaj mantelo, chapelo kaj la blanka krochajho pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) SINJORINO HELSETH (parolas mallaute kaj aspektas rezerveme) Jes, nun chiuj ajhoj estas portitaj elen, fraulino. Ili staras en la kuireja koridoro. REBEKKA Bone. La veturigisto estas mendita, chu? SINJORINO HELSETH Jes. Li demandas, kiam li estu chi tie kun la charo. REBEKKA Mi opinias, ke chirkau la dekunua horo. La vaporshipo foriros je noktomezo. SINJORINO HELSETH (iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ghis tiam? REBEKKA Mi tamen forvojaghos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion. SINJORINO HELSETH Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaurinda fraulino, -- mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraufoje. REBEKKA Eble tio. Au eble tamen ne. SINJORINO HELSETH Ne, -- imagu ke mi travivu tion chi, -- tion mi neniam imagis! REBEKKA Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? SINJORINO HELSETH Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio chi. REBEKKA Pli fidinda? SINJORINO HELSETH Jes tion mi efektive diras. REBEKKA Sed, kara, kion vi per tio aludas? SINJORINO HELSETH Mi pensas, kiel vere kaj ghuste estas, fraulino. Li ne liberigus sin el tio en _tia_ maniero, ne. REBEKKA (rigardas shin) Auskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojaghos? SINJORINO HELSETH Je Dio, certe estas necese, fraulino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ghentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja ekskuzon, li. Char shi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne povis geedzighi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm! REBEKKA (kun rideto) Chu vi imagus tiajhon inter mi kaj pastoro Rosmer? SINJORINO HELSETH Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antau hodiau. REBEKKA Sed hodiau do --? SINJORINO HELSETH Nu, -- post chiuj infamajhoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi -- REBEKKA Aha! SINJORINO HELSETH Char estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. REBEKKA Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? SINJORINO HELSETH Ho tamen, fraulino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraustari, mi pensas. -- Ni estas ja chiuj homoj, -- fraulino West. REBEKKA Vera vorto, sinjorino Helseth. Chiuj estas ni homoj. -- Por kio vi auskultas? SINJORINO HELSETH (mallaute) Ho, Jechjo, -- jen mi pensas ke li venas ghuste precize. REBEKKA (skuighas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu. (_Johannes Rosmer_ envenas de la antauchambro.) ROSMER (vidas la vojaghvestajhojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) Kion tio chi signifas? REBEKKA Mi forvojaghos. ROSMER Tuj? REBEKKA Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. SINJORINO HELSETH Bone, fraulino. (shi eliras dekstre) ROSMER (post mallonga pauzo) Kien vi forvojaghos, Rebekka? REBEKKA Norden per la vaporshipo. ROSMER Norden? Kion vi faros tie norde? REBEKKA Mi ja venis de tie. ROSMER Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. REBEKKA Ech ne chi tie. ROSMER Kion vi pensas entrepreni? REBEKKA Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. ROSMER Fari finon? REBEKKA Rosmersholm rompis min. ROSMER (atentighas) Vi diras --? REBEKKA Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuraghan volon, kiam mi venis chi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leghon. -- De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraghos fari. ROSMER Kial ne? Kia legho estas tiu, pri kiu vi diras, ke --? REBEKKA Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la rektoro? ROSMER Ni repacighis. REBEKKA Nu do. Rezultis do en tio. ROSMER Li kolektis nian tutan rondon amikaran che si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi. -- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kushi. REBEKKA Nu jes, -- eble estas pli bone tiel. ROSMER Chu vi nun _tion_ diras? Chu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? REBEKKA Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. ROSMER Vi mensogas, Rebekka. REBEKKA Mensogas --! ROSMER Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko. REBEKKA Mi kredis, ke ni du kune kapablus. ROSMER Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. REBEKKA Auskultu nun, Rosmer -- ROSMER (eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de chio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj. REBEKKA Auskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur seghon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri chio, -- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi audu tuj. ROSMER Chu vi havas ankorau pli por konfesi? REBEKKA La granda restas. ROSMER Kio granda? REBEKKA Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al chio cetera. ROSMER (skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. REBEKKA Estas vero, ke mi eljhetis miajn retojn por gajni akceson chi tie en Rosmersholm. Char mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus chi tie. Iel -- komprenu. ROSMER Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. REBEKKA Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Char tiam mi ankorau havis mian kuraghan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojighi. -- Sed jen venis la komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel bedaurinde por la tuta vivo. ROSMER Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. REBEKKA Tiam obsedis min, -- tiu sovagha, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer --! ROSMER Avido? Vi --! Al kio? REBEKKA Al vi. ROSMER (volas eksalti) Kio estas! REBEKKA (haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi audu pli. ROSMER Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel! REBEKKA Shajnis al mi, ke devus nomighi ami -- tiam. Shajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovagha, nesubigebla avido. ROSMER (pene) Rebekka, -- chu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi sidas rakontante! REBEKKA Jes, kion vi imagas, Rosmer! ROSMER El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion nomas. REBEKKA Estis super mi kiel ventego che la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ghi prenas vin, -- kaj portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraustaro. ROSMER Kaj ghi forblovis la bedaurindan Beate en la akvofalon. REBEKKA Jes, char tiam estis kvazau lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi. ROSMER Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune. REBEKKA Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla, antau ol vi estus liberighinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito. ROSMER Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras che la celo, kiun vi unue metis antau vin. Kaj nun tamen --! REBEKKA Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun. ROSMER -- kaj tamen, mi diras, -- kiam hierau mi demandis vin, -- petis vin: farighu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi. REBEKKA Mi ekkriis en malespero. ROSMER Kial? Char Rosmersholm shtelis miajn fortojn. Chi tie mia kuragha volo tondighis. Kaj kriplighis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraghi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer. ROSMER Diru do kiel tio venis. REBEKKA Venis per la vivo kune kun vi. ROSMER Sed kiel? Kiel? REBEKKA Kiam mi sidis sola kun vi chi tie, -- kaj vi farighis vi mem -- ROSMER Jes, jes? REBEKKA -- char vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis -- ROSMER Bedaurinde, vi pravas. REBEKKA Sed kiam mi povis vivi kune kun vi chi tie, -- en silento, -- en soleco, -- kiam vi senpere donis al mi chiujn viajn pensojn, -- chiun animstaton, tiel dolche kaj bele, kiel vi sentis ghin, -- _tiam_ la granda shangho okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskau nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Ghuste al la fundo de mia animo. ROSMER Ho, kion do tio signifas, Rebekka! REBEKKA Chio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, ghi forighis tre foren, tre foren de mi. Chiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Mallevighis anima ripozo super min, -- silento kvazau de birdroko sub la meznokta suno norde che ni. ROSMER Diru pli. Chion kion vi scias diri. REBEKKA Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burghonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentighas de la kunvivo, tia kia ghi estis inter ni du. ROSMER Ho, se mi nur scietis eron de tio! REBEKKA Plej bone kiel estas. Hierau, -- kiam vi demandis min, chu mi volus farighi via edzino, -- mi ghojkriis -- ROSMER Jes, chu ne, Rebekka! Tiel shajnis al mi. REBEKKA Momenton, jes. En memforgeso. Char estis mia antaua brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ghi ne plu havas potencon, -- kun la tempo, ne. ROSMER Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi? REBEKKA Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- au almenau _via_ vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon. ROSMER Infektis? REBEKKA Kaj malsanigis ghin. Sklave ligis ghin sub leghoj, kiuj ne validis por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon -- ROSMER Ho, chu tion mi kuraghus kredi! REBEKKA Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed -- (skuas la kapon) -- sed, -- sed -- ROSMER Sed? Nu? REBEKKA -- sed ghi mortigas la felichon. ROSMER Chu jenon vi diras, Rebekka? REBEKKA Almenau por mi. ROSMER Jes, sed chu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin --? Petegus vin -- REBEKKA Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, char _sciu_, Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantau mi. ROSMER Ion pli ol vi jam rakontis? REBEKKA Jes. Ion alian kaj pli gravan. ROSMER (kun rideto) Chu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiajho foje tanghis min. REBEKKA Chu! Kaj tamen --? Tamen? -- ROSMER Mi neniam fidis ghin. Mi nur ludis kun ghi, -- tiel en la imago, komprenu. REBEKKA Se vi postulas, mi tuj diros ankau tion. ROSMER (deturnante) Ne, ne! Ech ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ghi estas, -- mi havas forgeson por ghi. REBEKKA Sed mi ne. ROSMER Ho, Rebekka --! REBEKKA Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajho, ke nun, kiam ofertighas al mi la felichon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farighis tia, ke mia propra pasinteco baras min. ROSMER Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ghi ne plu tenas prenon sur vi, -- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas. REBEKKA Ho, kara, estas ja nuraj parolturnighoj. Chu pri la senkulpeco? De kie mi prenu _ghin_? ROSMER (peze) Jes, jes, -- la senkulpeco. REBEKKA La senkulpeco, jes. En ghi estas la felicho kaj la ghojo. Estas ja _tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en chiuj tiuj estontaj nobelaj homoj -- ROSMER Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere. REBEKKA (mallaute) Ne tra la silenta amo, chu? ROSMER (penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ghisfunde? REBEKKA Vi ne kredas min, Rosmer, chu? ROSMER Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kashadis kaj sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkashigas tion kroman. Chu kushas celo sube, -- diru malkashe. Chu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas. REBEKKA (tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --! ROSMER Jes, chu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo. REBEKKA Sed chu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi sole! ROSMER Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi. REBEKKA (rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon. ROSMER Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ vivi. -- Kaj mi ja ankau ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi. REBEKKA Ho, la vivo, -- ghi renovighas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Sufiche frue ni eliros. ROSMER (eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi! REBEKKA Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --! ROSMER Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, -- tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun -- (Oni frapas forte sur la antauchambra pordo.) REBEKKA (eksaltas el la segho) Ah, -- chu vi audis! (La pordo malfermighas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas manumchemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauan fojon. Li aspektas konfuze.) ROSMER Ho, chu estas vi, sinjoro Brendel! BRENDEL Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiau! ROSMER Kien vi iros tiel malfrue? BRENDEL Malsupren la deklivon. ROSMER Kiel --? BRENDEL Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio. ROSMER Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas? BRENDEL Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun chi salonon, -- mi staris antau vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustposhon. ROSMER Nu! Mi ne tute komprenas -- BRENDEL Sed tia, kia vi vidas min chi tiun nokton, mi estas detronigita regho sur la cindroamaso de mia brulita kastelo. ROSMER Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin -- BRENDEL Vi konservis vian infankoron, Johannes. Chu vi povas doni al mi pruntajhon? ROSMER Jes, jes, bonvole. BRENDEL Chu vi povas doni dispone idealon au du? ROSMER Kion vi diras? BRENDEL Demetitan idealon au du. Kaj vi faros bonan agon. Char nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava. REBEKKA Chu vi ne faris vian prelegon? BRENDEL Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ghuste kiam mi pretigas min elvershi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis. REBEKKA S