The Project Gutenberg EBook of La Montarino, by Arne Garborg This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Montarino la poemaro pri Veslemey Author: Arne Garborg Translator: Odd Tangerud Release Date: January 15, 2008 [EBook #24292] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MONTARINO *** ARNE GARBORG (1851-1924) LA MONTARINO la poemaro pri Veslemey, au Injeto, la vizianto. (1895) Tradukis: _Odd Tangerud_ en kunlaboro kun Anja Karkiainen. Prologo Al vi, vi pala marcha ej' kun meniant', arde', pluvi' sur erikej', jen mia kant'. Eriko velka sur dekliv' de songha mont', al vi mi kantas pri la viv' en sombra mond'. * Vi trola mond', mi konas vin, vi nokt' en tim'! Se fughas mi, vi hantas min en la anim'. Mi konas vin, vi shaum-resalt' kun sorch-murmur'; vekighas ade kaj sen halt' en brust' terur'. La lukton pezan konas mi en trol-batal'. Rompitaj ostoj! Helpu Di'! Ho, kia fal'! * Mi konas vin -- mi konas vin, ne venkis vi! -- La lukton lau la voj' al fin', ghin vidis mi. En lukt' baraktis ankau mi dum jar' post jar', kun kurba dors', kuragh-defi', kun vunda ar'. Vi che mi shvebas, sidas che kun via tim'! En mi vekighas ade ve' en la anim'. Pri forta volo, trol-turment' ja scias mi; minora kant', boat', torent', sufoka kri'. -- * Alaud' ekshvebas de l' tombej' kun venko-tril'; freshighas hom' kaj chiu ej' per vent' kaj bril'. Kaj ech se ploron spertu ni en la terur', al la alaudo fidu ni, printemp-augur'. HEJME Injeto che la shpinilo Autunas. Veteracho kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako. Enven'? Ho vana fid'! Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna "Mons" en dorm'. Jen kushas ghi songhante kun straba okulum', kaj chion forgesante; ghuindas nun varmum'. Nenion diras ghi, aspekte sin kashante kun vosto chirkau si. Jen kiel silkobulo ghi kushas en la fel', mien' de dormemulo, sen ungoj por kruel'. Senzorga rigardet' elglimas el okulo kun svaga ronronet'. * Chu foren vi vagadas en viaj songhoj nun? Chu eble nur dormadas la pensoj en mallum', au el la pasintec' la bildoj arighadas de l' tempo de princec'. Plej bela princ' de l' mondo vi iris en l' arbar', sur shultroj or-har-ondo, kaj viglis temerar' en loga konsider' pri in' plukanta berojn sur ejo che river'. Sed venis sorchistino el hejmo de trolin'; kaj volis, flatulino, ke l' princo amu shin. Li saltis en malshat'. Eksorchis la trolino, kaj shanghis lin al kat'. Li poste migri provas trans mont' kaj arbustej' kaj fine vojon trovas al nia hejma ej'. En pac' ghis vivofin' ripozi li nun povas en rev' pri sia in'. Ho -- hu! La veteracho kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako petanta pri invit'. Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna "Mons" en dorm'. Vesperigho Mola negh' el l' aer' dum grizaj chi vesperoj. Pac', silent', svaga vent'. Kushas korto kaj tegment' sub lanug-negheroj. El fojnej' Veslemey portas la furaghon. Gnoma ul' en l' angul' ghojas pro la fojna bul': Al brutar' nutrajhon. Praa li bienon chi en zorgemo gardas, en dejhor' dum chiu hor' de strebado kaj labor'; prefere brutojn vartas. Ghojas li pri la sci', ke ion donos Injo. Griza ul', rugh-chapul' vespere lakton en l' angul' ricevos de l' knabinjo. Manghigas shi bovinojn chi, kaj chiun shi karesas; varma kor', bonhumor' regas dum chi shatlabor'. Shi gnomon ne forgesas. La trinkajh', farunajh', el fajrej' portighas. En febla bril' de lumigil', jen shi melkas en trankvil'; sitelo plenplenighas. En kontent', sen manko-sent' bovinoj remachadas. Trankvilas dom', vigilas gnom'; alportas tufon li por krom', kaj kun la kat' dancadas. Che la fajrejo En chiuj ejoj labor' finighis. Ankorau ili ne eklumigis. Servisto Lars dauras en la stal'. Patrin' dormetas sub sia shal'. Kaj Per kaj Manjo, la du najbaroj, nun enen tretas post endaj faroj en amikejon sen ghen' au hont'; auskultos ili al rakont'. Pri distro ili ja nun esperas; kaj rakontadi Injet' preferas. Pri fabloj temas kaj pri fabel', pri trol' kaj besto en vila fel'. "La Holand-knabo, li vaste chasis, kaj iam urbon kun pred' trapasis, sed ne atingis vilaghon chi; survoje hejmen sorchighis li. Aspektis montoj translokighintaj, kaj vojdirektoj sin turnigintaj. Ter' estis akvo, kaj akvo ter'. Mar' estis mont'. Sudo norda sfer'. La hejma ej' estis en forgeso; chirkautirighis li nur sen cheso. Rapidis reen li kiel flam' pro tempo-pas'; vesperighis jam. Sentighis kvazau suchanta tiro; al Vatn li venis sen mema iro. Vi kredu: kaptis lin jen la tim'. Denove devis li turni sin. De nura koto la voj' kovrighis; la nokto plie kaj pli nigrighis; kaj malaperis la voja rand'; li estis kvazau en fremda land'. Post longa vojo en pen' irita, rokeje staras li konfuzita. Li ne chi-estis en sia viv'; sed domon vidas li en dekliv'. En embaras' lin plenigis ghojo. Eniras li por demand' pri vojo; shtopighas spir', char pri tia dom' neniam audis iu ajna hom'. Briladas jen kvazau mil lumetoj sur tabloj, benkoj kaj sur benketoj; kun perloj glimas knabin-harar', je tret' tintadas arghenta ar'. Intencon sian li tuj forgesas, char bonvenigoj neniel chesas; prizorgas ili lau vic' en rond', ghentilas kvazau al princ' de l' mond'. Li tuj forgesas la hejm-bienon. Sidighas li sur la silk-kusenon. Konfuz-gapanta al ornamar' li ne respondas al servistar'. Se li soifas, trinkigas ino; shi brile belas, la domfilino. Neniam tiel aspektis in'; miragho kvazau envolvas shin. Li rigardadas shin ghis svenigho; ridet' lin portas al ekardigho. Kapsigne diras oldul' al li: "Se shin vi shatas, shin havu vi." "Se shin ricevus mi kaj bienon, ne plu suferus mi strechan penon." "Post mia morto al vi la ter', kaj nupton festos vi chi-vesper'!" Glatighas chio nun por vizito al shia preta, pornupta lito. Klarighas tiam la ver' pri shi. La huldran voston ekvidas li. Timighas li, kaj li ech ekridas, kaj tuj tranchilon li elingigas; sed sammomente audighas kri', kaj malaperas bien' kaj shi. Che Holand-monto li konsciighis, kun kapdolor' en malsek' fridighis. Li jen komprenis: En pasinta tag' forgesis "Patro-nian" tiu knab'. Sed poste ofte, dum li vagadis, la saman huldron li renkontadis; kaj tiu plore priplendis sin: "Povintus savi vi ambau nin." En montaj ejoj ja certe multas ghemadoj, sed ni ja ne auskultas; sopiras tie al tag' kaj sun' gemizeruloj en gnom-komun'." La pasero Pasero en la korto manghetas grenon ghis plensat', kaj ghojas pro la sorto, kaj ridas al la kat': Pip -- pip, dum tagoj pasas Mons min chasas, sed min libera lasas lau mia propra shat'! Min la flugiloj levas, nur leki povas sin la kat'. Kvit, kvit, suferi devas li pro la memkompat'. Se akcipitro provas, chu li povas min kapti, tuj mi movas min for el tiu svat'. Pro viv' facila povas mi nur kontenti, jes en ver'. Sufichan manghon trovas mi chiam lau prefer'. Mi timi ne bezonas, ujon konas; al mi sufichon donas rikolto de somer'. Kristnaske ofte donas frandajhon Veslemey al mi. Fojnejon mi disponas, kaj varma estas ghi. Printempe mi libere enaere flugadas, kaj fiere konstruas neston mi. (Tradukis H.A. Rosbach) Kantighas Malsekeca nebul-humid'. Luna brilo tra nokta frid'. Nuboj en laktokolora lum' ondas ombre sub pala lun'. Densas, disas la ombro-ar'. Zume kantas la paca mar'. Sorche regata songhas la viv'. Peza dormo sur kamp' kaj dekliv'! * Kushas Injeto sur benk' che l' forn'. Milde lunbril' shin vekas el dorm'. Trance inerta vekighas shi nun. Ombroj vidighas en glimo de lun'. Kapro trotas saltante lau mur'. Vento spiras kun ve-susur'. Lule kreskas loganta kant'. Vibre insistas amopetant'. * Se scias vi songhon kaj kanton chi, la tonojn vi garde karesos, multfoje loge mi ludos por vi, neniam vi tion forgesos. Ravege por vi. Vi loghu kun mi. Shpinilon arghentan ricevos vi. La fresha nokt' ne timigu vin, radikoj entere ghermantaj; kastelo en songho, vi vidis ghin kaj ludojn de inoj dancantaj. Fruktigas dormet', verdighas bosket'; felichos vi pli ol dum tag', Injet'. Pro dolcha nokto ne estu tim'. Strechighas la songhaj flugiloj. Pli mildas ol tago la luma glim'. Pli softas la son' de ludiloj. Jen lulo en val', dormigh' post batal', felicha vi estas je taga fal'. Pro nokto profunda ne estu tim' dormante sub shveba vaporo, vidante teruron trans griza shim' al songhaj mondoj en foro. Kaj lulas ghi vin, lulighas l' anim' el tago kaj sun' blindigintaj vin. Pro amo sovagha ne estu tim', ghi pekas en plor' kaj forgeso; mildighas al vi la ardanta sin'; la urson li jugas al dreso. Ravege por vi. Vi loghu kun mi. Shpinilon arghentan ricevos vi. Antausciigo Injeto kushas dorme en griza frua hor', kaj vidas sian franjon staranta en l' auror'. La blanka vualo mole ondas che tors' kaj kol'; lumeta glimo trembrilas pro movoj en shia tol'. Pokalon el pura arghento shi portas per magra man'. La grandaj pacaj okuloj rigardas Injeton en am'. "Vi povra, juna fratino!" shi diras en zorga tim', "jen profunda kaliko. Vi malplenigu ghin. Vi havos plej pezan sorton portendan de homa id'. Kion la nokto kashas, rivelu via vid'. Tial kushas perfidaj kaptiloj che via pied', sorchontaj vian menson, logontaj vin sia pred'. Vi iros sombran vojon. Atentu, atentu, fratin'! Sed kiam vi elglitos, apude vi trovos min. Atentu, atentu, fratino! Glita, tenebra la voj'. Sed post la peza nokto ekbrilos mateno en ghoj'." Felicha vekighis Injeto, etendis sin al fratin'. Ekbrilis tra la vitro l' unua matena glim'. La kara beata fratino forglitis en lum-silent'. Suspiro forblovighis en frumatena vent'. Dimanch-trankvilo Frosto krakas en muro-fend'. Sun' briletas, ekdormas jen, kaj rughon sur neghon shutas. Pendas nebul' kvazau frosta pont' super glaciej', sur chiu mont'; sed la korto en vintra klar' mutas. Per okulvitro maljuna patrin' legas en libro che l' tablofin' pensante pri fina vojagho. Che rugha forno gejunular' pomtranchojn fritas dum macha knar'; jen ege bongusta manghajho. * "Kio flusiblas ne silentante en la sovaghej'?" "La rojo flusiblas ne silentante lau la longa fluej'." "Kio hakante la tutan tagon ech ne spliton faligas?" "Horlogh' tiktakas la tutan tagon ech dum vesperighas." "Chambro plena de griza lan' de neniu kaptebla?" "La fumo estas tiu lan' de neniu prenebla." "Sentighas sur mola kato-nazo varma kaj ankau frida. Ne estas interne kaj ne ekstere, tamen tegmentita?" "Ne interne kaj ne ekstere, varma kaj ankau frida, estas la klara fenestrovitro chie tegmentita." "Ove ronda kaj ege longa kiel pregheja voj'?" "Bul' de fadeno ronda estas kaj longa kiel voj'." "Pendas kvar, kaj iras kvar kiam somere floradas. Spektas urben du, montras du al nub' kaj unu poste trotadas?" "Bovino kun mamo iras sur kvar kiam somere floradas; montras kornoj al nub', okuloj al urb', sed vosto poste svingadas." "El bruna fund' ghi ridas al vi, sed supre ghi blankighas. Sub lin-kovril' ghi ludas en kuv', sed korpon ghi vigligas?" "Fermentas biero, brunighas ghi; supre shaum' blankighas. Sub lin-kovril' ghi ludas en kuv', kaj korpon ghi vigligas." "Dumvintre kreskas stranga arb'; printempe ghi malkreskas; radikon supre, la supron sub, kaj ghi maldika estas?" "Glacia pendajh' estas tiu arb', printempe ghi malkreskas; supron malsupre pendas ghi, kaj ghi maldika estas." "Kion neniam vidos Di', sed chiutage ni vidas?" "Egalan ulon ne vidos li, sed chiutage ni vidas." "Senradika kun longaj radikoj, matene sur kvar ghi rampas; tagmeze iras ghi tamen sur du; vespere sur tri ghi marshas?" "La hom' senradika kun longaj radikoj ek de Adamo devenas. Unue ghi rampas, iras poste sur du, sed fine bastone promenas." INJETO VIZIANTA Panjo atendas Che arde varma forno sub vakskandela bril' per magra brako de l' patrin' turnighas radshpinil'. Malgrasan korpon kovras robo el kruda lanajh'. Klinas sin kap' sub nigra volv', -- balanca "bul' de teksajh'". Shi tiras longan fadenon per sulkighinta man'. Kanton sian grumblas shpinil' de sub la tufo de lan'. Lau planko kaj oldaj muroj, aspekte draka shajn', faukas la sombra ombro-nokt' glutante chion ajn. Ghi cedas sed reaperas el densa mallumej', dorme, time oscedas la nokt', gapanta el songha ej'. Kvazau spirit' el tombo krepuske levas sin tien kaj reen vibrante la ombro de l' patrin'. Shpinila ombro shvebas turnante sur griza mur'; la "bul' de teksajho" balancadas shpinante en obskur'. Kandelo brulas malvigle, kandelo brulas en blu'; plenigas panjon pezaj pensoj: Okazas io, chu? Ploradas che l' mur-anguloj, krakas en fend' kaj tru'; timemo frapas bruste: Okazas io, chu? * Ekhaltas la shpinil', stuporas korp' en tim'. Kurpashojn audas shi kvazau por viv' kaj anim'. Audighas peza spir', suspiro kaj ghemad' en pregho al Sinjor', kaj kvazau korfrapad'. Ekstaras jen patrin'. En timo pashas shi, kruc-signas sin dum pregho: "Jesu', shafid' de Di'" ... Lantas la horlogh', nun ech lantadas ghi, mortas ghi kaj haltas ... -- "Pacighu, nokton chi!" Mallumas ekster dom', malbelas ekster mur'; ekstere vent' ululas: -- "Ho, estu pac', sekur'! Kaj meze sur vastej' kuregas povrulin' kun frida dors' pro timo; ho, hejmen sendu shin! Mi audas nenion plu ... Elkore preghas mi: Injeton pace sendu al panjo tien chi!" * Audighas jen denove la sama pash' en tim', la sama anhelad', la sama kur' por viv'. Flug-malfermighas pord'; ensaltas pala Injet', bushon seka, fauka, el okul' delira jhet' ... "Ho, Panjo! -- Timas mi, farighis ega hid'; kaj audu: -- en Fendejo aperis stranga vid'." "Chi tien, infanet', ne venos draugo chi. Eksidu; chu vi timis? Vin kuri audis mi. Jen, por vi laktogut'; nun trankviligu vin. -- Ekskuis min antaufantomo; mi klare audis ghin." Injeto La minca kaj svelta knabin' en bruna, serena malhel'; vizias en sia anim' al iu fora cel'. Shajne pro iu pov' dormighis shia mens'. En siaj parol' kaj mov' subardas prema pens'. Sub bela, malalta frunt'; brilas l' okul' tra humid'; Aspekte al fora mond' direktas sin shia vid'. Shi iras al benk' che l' fajrej', eksidas sen plia atent'. Jen lakton ofertas patrin', kaj trinkas Injet' en silent'. La brusto ondas sub prem', kaj palighas la bush' en vibrad'. Shi malfortas, feblas en trem' meze en sia juna florad'. La vidajho "Ho ne, patrino. Kredu vi, ke ne pri songh' rakontas mi. Reviglas pens' kaj forto. l' unuan fojon, sen atend', rigardis mi tra streta fend' en mondon de la sorto." -- "Avertis vin la morto!" "Ne plendu pro Injet', patrin'! Ne serchas nun la morto min, ne estos mi viktimo. Sed panjan fraton perdis ni. Mi vidis lin, kaj brilis li en fosforeska glimo." -- "Kompaton al animo!" "Mallumo regas sur l' altej'; ombrighas voj' al hejma ej'; en pens' pri Di' mi pashas. Silentas kiel en la tomb', endormighinta shajnas mond'. Orele sango frapas ..." -- "Misterojn nokto kashas." "Ne timis mi, sed nur je mir' ... ekshvebis el mallumo vir' en lun-lintuk' lau tero. Rekone lin atendis mi. "Adiau," milde flustris li, forglitis en l' aero." "Lin prenu Di' en chielo!" "Audighis en l' altejo kri'. En tim' prudenton perdis mi. Kadavra la odoro! Frenezis mi en stumbla kur' ghis hejme che vi en sekur'. Sed grac' je la memoro." -- "Pacigu lin Sinjoro!" La Montarino Sciighis tagon frostiga dir', ke ghuste tiam forpasis la vir', ekzakte en sama horo. Jen tremis Injo en mens' kaj korp': "Mi devos do vidi fantomojn en hord' kaj draugon longhararan." "Vin, kara Injo, kompatu Di'; pli bone estus ke mortus vi; vi trovus pacon en tero!" "Sed klare vidi preferas mi al iri blinda tra mondo chi sen eblo veron distingi!" -- Poste vidighis subtera popol', koboldo kaj nikso kaj ogro kaj trol' kaj draugo longharara. Shi foje murmuris aspekte sen senc'; timighis ech propra patrino en mens'. Dirighis: Mankas prudento. En erikej' inter montoj tri la tutan vivon pashtadis shi. La Montarin' shi nomighis. JULO Junuloj La duan tagon en temp' de Jul' arighas por danc' chiu in' kaj ul'; che panjo ili kunvenas. Kota kaj shlima estas la voj'; ghi kushas sub negha pluv' kiel roj', sed tamen chiuj alvenas. Ni scias ja kiel la juna kor' post zorga penado en taga labor' sopire al danco tentighas. Intensa la gajo kaj kara la ghoj', kaj salt' chevalida farighas, oh hoj! piedoj planken frapighas. Kaj trinkas la knab' por ioma kuragh'; li kante antauas kun brila vizagh' la varmajn manojn tenante. Ho hej! svingighas la brak' en felich', kaj poste saltglitas knabin' en la vic', per blankaj dentoj ridante. Kaj shvelas ghoja la juna kor'; forighas zorgo kaj pen' kaj plor'; la vivo soras kaj soros. Ludas l' animo, ridas l' okul', ardas la amo en kor' de l' junul'; li jenon chiame memoros. Sed kiam abundas troa drinkad', vekighas emo al bru' kaj batad'. Envenas la Malbonulo. Li sidas angule, ridanta la gap'; finighas damagho per murda frap' je ghojo de l' Diablulo. Misiras ofte knab' al mizer'; knabino spertas pri hont' kaj sufer'; la ghojofarighas fiajho. Bonmaniere gajighu ni, kaj laudon donu al nia Di', donanto de vivo kaj graco. Festeno Ho -- hej! Ludil'! Nun ekludas ghi, por danca svarm', kun rid' en larm', ho venu, venu knabin' al mi, ni ludu en ama duo. Kaj longe pudoro fremdigis nin en longa dezir', en songha sopir'; nun havas vi min kaj mi havas vin. Hoj, kia grandega ghuo. Memoru fojon sur verda herbej', jen mi kun falchil', jen vi kun rastil', kaj nian ripozon sur muska ej', ho, kiaj tagoj de amo! Rigardis mi vin, kaj rigardis vi min, ni ridis en em' kaj senvorta kompren'; jen pensis mi: mi havos vin, por posta kunviv' en chiamo. Ho mia, vi knabin', ho atendad' sen fin'! En mia mens' min hantas pens': ke estus ni nun survoje! Solecas mi en ted' al frida vivo pred', sed kredas mi: se kunus ni, ne zorgus mi tiomfoje. Hoj hej! ni dancadu ghis danca fin'! Turnighas la sun', turnighas la Jul'; eksaltas la vir', postsaltas virin'! Okazas nun ghustmaniere. Printempon farighos alia danc'! Hoj hej kia far'! Hoj hej kia par'! Ni ludos kune en kroma shanc' en ghojo senhalte, sincere. Kun salt' kaj jhet' ghis al plafon' en danc-impet' lau violon' la forta knab' per firma kapt' knabinon nun svingadas. Jen alsturmad' kun salt' kaj sku' en kontuzad' kun ega bru'; flatanta knab' pro shajn-tentad' al dolcha kush' logadas. Singarda in' per ridmokeg' rifuzas ghin en mokrideg'; bier' en flu' kaj sang' en brul'; ludilo lud-kantadas. * Eksidis Injet' en malluma angul', rigardas shi murmuradanta; sekreton shi vidas pri chiu opul' sovagha, dancanta, saltanta. Svarmadas ombrar', multnombra bestar', fluganta, rulanta mistera ar'. Dum danco al chiu petola hom' postsekvas nun ombro fidela, kaj blanka au nigra chiu fantom', au hida au ech pli malbela. Se eblus la vid' jen velkus la rid', kaj turnus sin ili de l' fia hid'. Jen Topp-Ola Lejte, frizita ghis mok', en svinga kondut' kiel moshto. Lin sekvas tro-sinestima kok' kun longaj spronoj kaj vosto. Kun Petro en fid' kuniras shafid'. Al Jo sekvas vulpo, ruzul' en perfid'. Kun pigra Knut Os, tiu senzorgist', la porko ja estas kompano. Al Andrias Holand, knabino-chasist', postsaltas virshaf' che l' kalkano. Pro parol' en velur' kaj aspekto de pur' post Svein kuras lupo kun longa krur'. Malzorgan Jens sekvas magra cheval'; ghi vidis nek fojnon nek akvon; kaj urs' akompanas al forta Lars Val', Jakobo, li havas nur katon. Kristjano Fendul' shajnigas sin bravul', sed saltas lauspure la leporul'. Kun Dik-Mali stumblas grasa porkid'; Babil-Guri havas kaprinon chiam helpema al shiro kaj pik'. Che-kush-Berit havas hundinon. Al Mari sur Dig' postsekvas la pig', al altkoksa Rakel la chevalid'. Al Maren kaj Mette kaj Lizabet' kaj Stine de l' Mont-Dorsa-Fino kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett postsekvas po unu kokino. La inacho de Os kun arghento sub shlos', shin sekvas anser' kun memfida bros'. Jen dancas vigle la gaja mond', kaj vibras traboj kaj fostoj, du- kaj kvarpieduloj en rond'; svingighas brakoj kaj vostoj. Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'! Monta fein', draugo, niks', gnomin', hirtharara trol', svarm' en skua fol', nano en kur' per leghera krur' chiuloken nun rampadas; mezen en nanar' sin shovas dancantar'; dancon en angul', ne vidas hom-okul'; kaldrono kaj fritil', korn' kaj gnom-ludil' strangan kanton sonigadas: Akvoguta kluk', roja murmurad', uestventa plor', mugho de ondad', vortoj en angul', sono de flustrad', fal' folia susuradas ... Dancu nun, viglu nun, gegrizuloj. Viglu nun, dancu nun, dormas sun'. Lamu nun, saltu nun, gegrizuloj. Saltu nun, lamu nun, hoj! jen Jul'. Bummel, bammel rokadanc' kaj rammel, montodors' bluighis. Bammel, bummel, rangedanc' kaj rummel, sun' kaj lun' mortighis. * Sovaghe, hej! en anim' kaj sin'. Hej! turnu vi vin, Hej! svingu vi vin. Eksaltas la vir', postsaltas virin', spitante la limon de deco. Vidighis ne tia chi hurlumhej' kun svarmo kaj klak', kun mugho kaj krak'; portighas ulul' al fora ej'; ebrio kaj frivoleco. Tingel tangel rumladanc' kaj rangel, krak' en ursa robo ... Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi! tra montara brum', kaj tra fajra fum'; se volas vi havi min, povos vi; per nur fingra indik' mi ricevos. Ho! donu la bushon, ho-ho, ho-hej! Lau eta invit' vi havos en lit' plej taugan ulon el ajna ej'! Vi vidu ke dance li shvebos. Tangel tingel vibrodanc' kaj vingel; bone en ombro dum Julo ... ... ... ... ... * Sidas Injeto en sorcha tord' kaj peze el brusto spiras. Nun suben kaj norden drivas la hord', char troloj kaj homoj miksiras. Velkas la lumoj, kaj obskur' chirkaue daure densighas. Pli da troloj ensturmas en kur' -- kaj saltodanc' ekludighas: Hoj, hoj, kara vi! Vin amas ja mi! Vi ludu kun mi en sudeli-dudelidej. Hoj, hoj, bela vi! Atendu min vi! Mi venas al vi en dudelidej. Loganta in', vi! Mi turnas min al vi kaj loghos kun vi en Haukeli-Haukeli-ej'. Ravega in', vi! Ekloghu kun mi! Shpinilon turnu vi en Haukeli-ej'. Shpinu vi harojn, tordu fadenojn, triku vi shtrumpojn, surelilej. Al vi mi kantu, por vi mastrumu ame karesu, hudelideja! Tekson ni varpu, trabon ni turnu. Pinon ni brulu! surelilej; lulilo, ghi knaru, panon ni faru, ni ne avaru elibeja! Mirloga ja vi! amadu kun mi, kaj dancu kun mi en sudeli-dudeli-dej; belega in' vi, atendu min vi, mi venas al vi en dudeli-dej ... * ... Dolche kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazau milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormighas ghi en songh-trankvilo; vekighas el silent', shvelas en potenc', kiel shaum-susur' en la mar-murmur'; el la dorma charm' shvebas tona svarm' amovarma, dolcha trilo ... Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringo sur haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' dum tonoj chirkaue vibrantaj. Ravege por vi! Vi loghu kun mi! Shpinilon arghentan ricevos vi. Ursego bruna mi estas dum tag' en vastaj arbaroj kuranta, lavanta hararon profunde en lag' kaj fortajn torentojn vadanta. Mi ludas sur strand' kaj regas sur land' ghis fora montar' che la vidorand'. Sed kiam proksimas la meznokta hor', kaj montoj englutis la tagon, la am-melodion vi audas el for', plej mildan, sorchantan logadon. Venigas vi min, kaj serchas mi vin por dormo sur brak' de mia amikin'. Vi sidu en silko kaj brila arghent' en Blua-Mont' fianchino. Neniam plu venos tag' de lament', pelighos chagreno el sino. Ravege por vi! Vi loghu kun mi! Shpinilon arghentan ricevos vi. Li manon palbluan etendas al shi. Shi tremas pro tim' je la tusho. Sed kiam shi donus kison al li, sin montras la rata busho. "Jesuo!" -- Injet' en sven' sur benket' kun nom' de l' savanto en sava pet'. EN LA PASHTEJO La vento-troloj Tshjuh! Buh! diras nord-ventulo, ululas trans nudaj altejoj; blankbarbe li flagras per nigra flugil', blankighas sur mont' kaj herbejoj. -- Tshju ... Tshjuh-hu-hu! diras trol' nord-uesta. Turnighas kiloj, jahhtoj. Kirlighas la maro el profund', skuighas ghis dek kvin klaftoj. -- Tshju ... Tshjui-lu! diras uesta marulo en sia elmara furi'. Dance li ludas sur brunaj deklivoj; fidinda ne estas li. -- Tshju ... Tshjui-lu! diras uesta marulo en sale malseka furor'. Li logas per sun' kaj bluo milda. Finighas ofte per plor'! -- Tshju ... Tshjui-su! diras ul' orienta, li akras en sia hel'. Li venas de brilaj montopintoj, kalvaj kun blanka chapel'. -- Tshju ... Sulilu! diras suda lum-elf' susure en foliar', kaj lude li kantas kaj milde fajfas kun haroj el bunta florar'. -- Tshju ... Sulilu! diras suda lum-elf'; pashtado tiam bonas. Kalme estas che shton' sub sun'; shafidoj miaj petolas. -- Tshju ... Sulilu! Beata somero kun sun' sur ej' kaj labor'. Jen ghuas mi dormon en erikej'; vekighas el ghi sen plor'. -- Tshju ... Ne estas facile Ho povra, nun vi frostas, ghentila mia shaf' sub pluvo el la uesto, skualaj jhet' kaj paf'! La shton' feina shirmas vin kontrau humidec'. Kurbighu kaj chekushu, tieas la eblec' por mildec'. Bovino volas hejmen; strechiga estas pel'; trankvilo ne trovighas sub daura pluv' de l' chiel'. Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen'. Ni haltu en l' altejo; ni trovos ion jen, sen troa pen'. Ne estas tiel ache en shirm' che l' roka mur'; pasigu ni la tempon en iom da sekur'! Kaj eble tie huldro enlasos nin al si; shi scias, ke hodiau dum pasht' suferas ni, vi kaj mi. Lau dorso komencighis malvarma akva flu'. Mi tretis en la marchon, kaj truon havas shu'. Malseka peze estas vestajho che la sin'. Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin', sekvu min! Malvarmas; baldau frosto en brusto pikos min. Rapidos mi al varmo en domo de patrin'. Mi povos ripozeti post shangho de vestajh'; farunon vi ricevos. Estos varma la trinkajh', ho shatajh'! Birdoj Kra! Kra! grakas korniko, sub nuboj en peza flug', Humila vestighas shi per kamlot' sen brila butika tuk'. Shi iras sur kampo en aroj. Pri gajno ne mankas sci'. Shi shajnas digna bienmastrino; shin tamen ne fidu vi. Shi havas leghan okupon che muro, barilo kaj pont', sed kiam atente ni pririgardas, shi shtelis ovojn sen hont'. "Skar-rar!" diras pigo, shi saltas kokete lau shajn'. Skaras kaj vigle baskuladas, kaj taugas neniel ajn. Shi estas vagulino, disvastigant' de kverel'; shi ghojas je klacho, mensogo kaj mok'; ne estas shi fremda pri shtel'. "Kvirli-kvit!" diras sturno, verd-nigra en brilo de sun'. Ghoje shi saltas perle bela kiel infano en jun'. "Tip-tip!" kuradante diras gracia motacil'. Shi estas kiel infana penso, pura en sia babil'. "Smek-smek!" saksikolo pepas seke sur sia shtonar'. Sed eta, bruna birdo-regho sin kashas inter florar'. "Tirli-ti!" alaudo flugas chielen sur ghojo-ond'. Kaj kiam shi tirlas en fru-mateno, farighas nova la mond'. "Tirli-ti!" alaudo levighas al volba chiel' en auror'. Kiam shi tirlas en fru-mateno tiklighas en mia kor'. "Vi-vip!" la vanelo fieras per sia kapa gest', en plum-chapelo, velura jako kaj blanka silka vesht'. Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabighis ghi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi. Pluvio, la bela, bruna birdo, velurvestita trezor', kiam shi fajfas en erikejo, varmighas en mia kor'. Pluvio, la bela, bruna birdo, kun pashoj malpezaj sur grund', -- kiam shi fajfas en erikejo, mi ploras en kora fund'. Je somermezo Suda pluv'! Somera pluv'! gutas milde el nubeto; ardan aeron ghi freshigas, sunbrulita kamp' rosighas. Gutas kaj gutadas longe; ter', printemp' lavighas sanaj; chesas post labor' kontenta milde, dolche pluv' vespere. Malfermighas ekspirante flor', foli', vivantoj chiuj, tigo, shalm', eriko fresha, la mirik' kaj junipero. Felichego elspirighas en la miloj da odoroj, miloj da odoroj dolchaj, -- ghis l' aer' balzame fluas. Volvas teron en flarajhon ama svarmo de la vivo, kiel la vual' sur brunaj rondaj, logaj inaj mamoj. Injo kun brutar' trankvila inter la montetoj pashtas norde che la nigra lago, kunkreskanta march' per musko. March' profunda, dangherega sub la musk' kaj marcha lano. Funde de la stagna lago dormas la erikserpento. En dekliv' brutar' pashtighas bushkaptante eriketojn; vigle la shafidoj dancas al patrin' por suchon serchi. Kiam sin somer-vespero volvas mole super tero, kaj la hela fum' vespera vid-miraghe levas chion -- jen trikajhon shi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: Vidas ke herbej' vivighas, ke vekighas che shtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' pashtighis. Montulin' en blua jupo, sur la brust' arghent-folioj, sidas sub dekliv' sur tufo, shutas salon al bovinoj. Shi ekstaras kaj logvokas, shultre ondas la hararo; sin la grego vic-arigas kaj montaren vice pashas. Brut' post brut' en bona ordo, laste Dimeld, granda bovo, kvazau ombra ar' en movo siluetas en la nordo. Estingighis lum' surtera, grize velkas nuba ondo, auskultante kushas mondo; sonas kvazau kant' vespera. * Longe restis vi kaj mi en la hejm-pashtejo; por somero iros ni al la Skar-montejo. Venu, vi bovin', kun mi! Skar-deklivo freshas pli. Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Hoj! Dimeld kaj Dros, Hoj! Randeliros, je vesper'! Bone estas che Norda-mont' en bosko subterula. Longa la trankvila nokt'! Kurta tag' sunbrula! Fresho, paco en montar', shirmo kontrau malbonfar'. Kiam shveba nebulej' malheligas teron, ni vagante lau altej' ghuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv' -- sendanghera huldra viv'. Trol' min ofte en vesper' ame alparolas; promesighas mont' kaj ter' se mi lin nur volas. Tute ne allogas min vivo kiel trol-edzin'. Huldro en aflikta plag' ame bruli devas por la hela knab' de l' tag', kiun shi prirevas. Huldran econ shanghus mi, kontrau estontec' kun li. Sunlevigh' kaj sunsubir', vintroj venas, pasas; sen amik' kun amdezir' huldro sola vagas. Longe dauros ema brul'; venos ne la hela ul'. Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Pashtejen sopir', altejen la ir' je vesper'! La herbsezono Falchighas lauvice la bunta florar', char kantas falchiloj en suka herbar' la herbojn elradikantaj. Facilas falchad' en rosmola herbej'. Lauvice svingadas sin en la falchej' la knaboj kvazau dancantaj. Jes, svingu kaj razu herbejon, falchist'. Odore disfalas la herb' sen rezist'. Aroma mondo de floroj! Inundas deklivon, vilaghon l' odor', kaj sento de sekureco en kor' dum mezsomertagaj horoj. Alternu nun suno kaj vent' sur herbej', ke l' dia rikolto en nia fojnej' sekure, benite stokighu. Ke estu suficha sekeco sub sun', ke putre ne velku la fojn' dum autun', kaj Julo ghojiga farighu. Injeto miras Knabinoj rastas, falchas knabar'; sherckrioj flugas en gejunular'. -- Jen kiam la sorto regas --. Vigle estas sur la herbejoj en la herbaro lau la falchejoj. -- Jen kiam la sorto regas --. Ekridi kaj sherci -- nun bone pri ghi; kelkfoje tion ja faras ech mi. -- Jen kiam la sorto regas --. Imagu ke knabon afablan mi vidus, kiu pri mi, Montarino, ne ridus! -- Jen kiam la sorto regas --. Jes, sherce petoli faradu knabin', sed tamen chu edzinigu shi sin? -- Jen kiam la sorto regas --. Se belas knab' kiel infanul', li ighos malghentila junul'. -- Jen kiam la sorto regas --. Se juna ulo afabla estas, li ighos trol' kiam li plenkreskas. -- Jen kiam la sorto regas --. Imagu logi al svata iro. Imagu rajdi al nupt' kun viro. -- Jen kiam la sorto regas --. Atendas nura mizer' edzinon, sed vivo sen viro ne logas knabinon. -- Jen kiam la sorto regas --. Amuz' por knabino, sed pen' por edzin'. Prudento mankas al juna in'. -- Jen kiam la sorto regas --. Prefere al shanghi virginan staton akceptos mi pashtistinan faton. -- Jen kiam la sorto regas ... Prefere al dura edzina pen' mi iros almozi en chies bien'. -- Jen kiam la sorto regas ... Prefere al zorgoj pri idoj kaj vir' mi povrulinos en land' kaj foir'. -- Jen kiam la sorto regas ... Ridi kaj sherci suprajhe, -- jen mi; sed kisi barbulon? Ho, fore de ghi! -- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus? Kondamnita Autuna vesper' super plata land'. Ekkrako mara che l' norda strand'. Ueste blu-fridaj nuboj en shveb'. L' okulo de l' tag' estingighas en krev'. La marchoj dormas en bruma vesper'. Averte susuras fluanta river'. Nebule insidas sorcha fort'; -- rapidas Injeto al hejma kort'. * Sed vidas shi sur la kamp' che l' river' strangan oldulon, kurbita al ter'. Vestoj de jam pasinta jarcent' shirmas lin kontrau la shira vent'. Frapas shin akra anima shok'. Ne povas shi movi sin el la lok'. Shancele iras la vir' lau la bord' malantau partiga barila pord'. Stumble klopodas li sen trankvil' tiri kaj levi, sed staras baril'. Levas kaj skuas per brak' kaj krur'. La shtonoj kushas fiksitaj al mur'. Li krias kaj ploras el brusta prem'; krias en plor' kiel kant' en trem'. * Mi, sklavo al richeca shajn', animon vendis por eta gajn'; por jena povra pec' de ter' jhuris mi min al eterna sufer'. Havenon kaj hejmon ne trovas mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. Kiu perfidis dum viv' en mond', por tiu sekvas kondamna respond'. Perdighis fido, perdighis renom'. Troveblas neniu amika dom'. Senvoja nun, kaduka mi! Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. Jen translokighis partiga shton' senhoneste de mi pro mon'. Rompighis fido, rompighis vort', nun senamika mia sort'. Ne trovos patran sinon mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. ILI VOLAS PRENI SHIN La lunluminoj Dormas en vintro la tera sin'. Juna betulo en prujna lin' kvazau arghente muldita, staras kiel el stela glim'. Dormas en vintra somno la ter'. Lumas la lun' en chiela sfer'. Miloj da diamantoj glimas sur branchoj en frost-veter'. Tuj ekbrilas radioj sen fin', kiam la branchoj movas sin. Kvazau vivas la bosko sub gemoj shutitaj super ghin. Injo sen sens' kaj pens' dum star' gapas al tiu arghenta klar'; subite shi vidas inojn; dance iras la hela ar'. Hela aro en ronda ir' pashas silente en shveba gir', kvazau songhe dancantaj lau tintil' kaj arghenta lir'. Kreis ilin aera pal'; el luna krep' estas rob' kaj shal', kudritaj per stela brilo, kashas mametojn karesa vual'. Laudorse falas flagranta harar', glima kvazau arghenta ar'. Super la palaj vangoj en stela songho okula par'. Sunon ne spertis ilia vid'; dancas la juna aro sen rid'; rigide nur ili ridetas. Dormas la trajtoj en sia frid'. Injo staras kvazau en tranc', rigardas songhe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolvighas en bruma trans'. Profanado Shi tristas, la knabin', en tim' de io; frostighas shia sin' de sombra scio. Chu baldau loghu shi sur draug-insuloj? Chu celu nun pri shi la in-junuloj? Shi brulas en torpor' ech kiam ventas. Pri pika brustdolor' shi ade sentas. Che brutoj dum pashtad' shi rev-langvoras, sencelas en vagad', ne plu memoras. Dimanchon kun patrin' al kirk' shi iras. Per sankta vort' l' anim' chu refortighas? Alrulas el la mar' la nub' pluvadon. Obtuzas nebular' sonorigadon. Shi vage tra tombej' en tristo venas. Jen osto en herbej', kaj ghin shi prenas. Solene che la sin' shi tuj ghin kashu. Fantomojn el l' anim' ghi nun forchasu. La postulanto Sur lito shi dum nokta hor' auskultas kiel vent' kun plor' la domon chirkaublovas. La tempo lantas dum la ir'; pro brulo jen, jen frida shir' ne dormi Injo povas. Kushanta en premiga tord' shi audas frapon al la pord'; shin atentigas tiu. Demandas shi: Chu estas hom' en chi vetero ekster dom'? -- Sed ne respondas iu. Irante tien fojojn tri neniun tamen vidas shi. Shi timas ion fian, kaj sub kovrilo en la lit' preghadas bushe sen hezit' tri fojojn "Patro Nia"-n. Dum kushas shi je shvita brul', che l' lit' aperas drauga ul'. Chu venis li tra l' planko? Li staras blanka kaj sen vort' kaj lamas per pied' sen fort' ghis che la lita flanko. Potenca forto de l' mortint' sentigas shin paralizint'. La gorgho sufokighas. Per frida man' li palpas shin ghis ene che l' premita sin' la osto ektushighas. "La mia!" rauke krias li, "konsekran shloson rompis vi per shtelo de ostero; revenu kaj remetu ghin; de l' drauga fato savu min al paco en la tero." Li malaperas; el horor' vekighas shi kaj kun ghemplor' che panjon sin enshovas. Pro ties milda komprenem' shi pacon post la kora prem' kaj dormon baldau trovas. Ekstere daure blovas. En la nebulo Che vitro staras shi dum pluvet'; Che l' sin' kashighas la draug-ostet'. Denove ekfridas bruste angor'. Kirkveston surmetas shi en fervor'. La oston shi volvas en tukon de lin'; al kirko shi tuj rapidigas sin. Neston shi fosas en tomba ter', sed je rigard': neniu oster'! Konfuzis shin iu sorcha truk', char for estas osto kaj for la tuk'. Fridighas shi nun, ne estas ghoj'; shi fosas kaj serchas sur tomb' kaj voj'. Sovaghe shi fosas, l' anim' en panik'; shi fosas ghis sangas unga radik'. Shi serchas ghis shvelas la man' en dolor'; nenion shi trovas; for estas for. Brueto de pash' en tombeja angul'. Skuata de rido jen staras grizul'. "Por vi merite! Ho-ho! Hi-hi! Hierau forgesis vi lakton por mi!" For li estas sur vigla krur'. Hurlas la vent' lau kirka mur'. Sola shi staras; for la gnom'. Frapas la vent' al la kirka dom'. Murmur' el tero atingas shin: "Osteto mia! -- -- -- Redonu ghin -- --" Shi kion faru? Kien la kur'? Nebulas sombre che l' kirka tur'. El tomb' etendas sin krifa man'. Shi krias pro timo, kaj ek elan'. Injeto malsana Pro febro shi deliras; tage kaj nokte doloras. Vartas shin Panjo lau la pov'; silente por Injo shi ploras. "Vi alta Dio supre, ne sharghu sur min chi tion! Vi scias shi estas la lasta por mi. Ne prenu for de mi Injon. Fil' mia velis transmaren; li ne estis knab' estiminda. Iris urben plej agha filin'; Shi nun estas chies preninda. La dua filino mortis; rompis ghi koron mian. Povra, bona Lizabet', ne ghuus vi vivon vian. Nun mi ne havas pliajn; indulgi min grace vi devos. Lasu mian Injeton en pac' ghis min el la mond' vi ricevos." Injeto kushas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj draugoj baraktas shi, murmuras pri lunluminoj. Neghoshtormo Peze bruas, rompighas kaj krakas, sombrighas pro negha falado; alteje nubighas, glacioj knaras, elmare hurlas tondrado. De fortoj senbridaj la tero premighas; kaj frosto krevigas, shtormjhetoj rulighas; kaj voj' kaj ej' kaj chiu pasej de neghaj dunoj fermighas. Kaj lupoj ululas en altaj krutejoj, kun shauma sang' che dentaro. Embuskas la niks' sub glaci' en fluejoj, kadavre fetora la flaro. Tra mara shaumo draugo kashiras, hurlante en shtormo, mokante alkrias; rikana rideg'; al li la predeg'! Per kadavroj la bordo pontighas. Chiel' kaj altej' kaj la grizaj shtonegoj kovrighas per negha blovado; kaj fale bruas en mont' kaj rokegoj, kaj bolas sur sher' kaj che kabo. Pro fortoj senbridaj la mond' dezertighos, kaj chio shirighos kaj ekneniighos; kaj best' kaj hom' sin shirmas en dom'. Chu vivo nun estingighos? * Shi kushas gestante en plend', Injet'; ekstere chio grizighas. Rigardas shi time tra fenestret'; teruraj ogroj vidighas; Injeto febre trepidas. Kiel montaj ombroj ili lau shajn' kun kapo en nuboj iras. Chielon kaj maron kaj chion ajn ili turnas kaj trene tiras, kaj chion per koto shmiras. Unu en maro ghis la tali' el fundo ghin skue movas; alia sur iu nordeja glaci' el acha faukego blovas; similan oni ne trovas. Iu estas en fora nord-uest' nubaron pezan tiranta. Neghon blovas ogrin' en tempest' el tuta povo spiranta, la junan printempon pelanta. Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorchantaj per rauka ululo estingon de l' sun' en nebulo. Se ili atingus al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingighus treme en gel'; ekregus mallum' sur la tero kaj kovrus chion glachero. Ridetas la sun' super nub' kaj nebul'; indulge toleri ghi provas; atingos ghin nek ilia ulul' nek sorch', kiun ili kovas; -- lerni ili ne povas. La drako Pia-Per amas la mondon chi; bienojn kaj kampojn kolektis li, sufiche ricevis neniam. La Haugastad-ejo, de panjo bien', en hume mola, fekunda teren', ghin havi avidis li chiam. Ghi estos nun baldau je lia dispon'. Vidvinon li prunte helpis per mon' por porti la edzon en tombon. Kreskadis per rentoj la shuld' lau esper', printempe okazos aukcia afer'; akiros li jen la chiomon. Trunkege dika en iu tag' li sidas sur benk' postulante pri pag': "Ne plue de mi vi shirmighos". Ne helpas la plenda patrina pet': "Nun kiel farighos? Ho povra Injet'! Al vilagha prizorg' ni pelighos!" Sed chesas pro timo la veo kaj plor'; char kushas Injeto sur lit' en stupor', terure aspekta sen senso. Pala sin turnas la maljunulin': "La bieno kun domo, do prenu vi ghin kun viv' sur la konscienco." "Al kio shi gapas? Kia horor'?" balbutas Per-Pia, grizighas kolor', "shi vidas teruran ion!" "Infan' mia povra, pacighu nun vi; nutrajhon ni trovos por ambau ni, -- ja ech se shtelu mi chion." Injeto siblas en paroksism': "La drako -- kun fauko kiel abism' ... flamanta de kap' ghis la vosto ... Sinjoro ... Jesuo ... Ho jen la diabl'!" -- -- Kun arghenta baston' Pia-Per lau kapabl' elsaltas che l' porda fosto. La helpo Terure estas nokte; la fridaj mortintoj venas chi tien el la fermita tombej'; kaj chiuj shin chirkauchenas. L' aeron gestante frapadas per manoj pugne premitaj la ar' kun ridachaj makzeloj en fauk' kaj dentoj grimac-disigitaj. "Draugo-oston vi shtelis ... Draugo-oston vi prenis ... Fride estas en nia tombej'. Pacon en mort' vi ghenis ..." En tima sufok' shi baraktas; sufere sin plende tordas; panjo ne havas pacon en kor', char sombraj pensoj shin mordas. La pastron shi serchas por helpo; primajstras li sorchajhojn, kaj per la sankta, potenca vort' li ligos malicajn estajhojn. En mantel' kaj kolum' la pastro alta chelite staras; malicajn fortojn konas li; kolera li tuj ekflamas. Li legas el sankta libro; preghe li sorchi celas: "En nom' de Jesu' mi ordonas je Di', kaj vin el la korpo forpelas." Krakego tra l' tuta domo; fumtube hurlo terura; panjo ekploras larmojn el ghojo; shi scias sin nun sekura. Injeto malfermas l' okulojn, tre belajn en blua kolor'; li benas shin per la blanka man', kio donas pacon en kor'. "Benu kaj gardu vin la Sinjor'," li diras la preghon dian; "okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!" -- Parolas la pastro al panjo: "Revenos la sano kaj fort'." Li rajdas sur la fidela chevalo for de l' kvieta kort'. Injeto poste sentima dum kusho trankvile mienis. Benighu de Di' tiu pia vir'! Li fortojn malicajn katenis. PRINTEMPAS Je sunsubiro Levighas feoland' el mar' kun pinta mont'. Ghi kushas en vespera klar' che l' horizont'. En griza volv' mi vidis ghin, en nub-vapor', sanktejon che la mara lim' en fea for'. Ghi dormas, tiu panoram', en songha sorch', sed jen la sunsubir' en flam', enorma torch'! Kaj sangorugha sob la tag', purpura shvel', en glim' kaj arda ekflamad' kaj en fabel'. Glacia brulo en kulmin' kaj or-torent'! L' aer': ardej'! Kolor' de vin', smerald', arghent'! Forvelkas flam' sur pala rand' en mara ond'; serenas ree feoland' che l' horizont'. Dum laca vag' ghi logis min pro pac-sopir', sed tiu land' nur montras sin je sunsubir'. Printempa tag' Ho jen chiel' en pur' kaj sun'. Benata mi, printempas nun. Jen ludas viv' en land', lau strand'; Libera mi el la malsan'. Ho, kian tagon donis Di'! Al monta pinto vidas mi. Sur mar' aera diafan' min benas per sunluma ban'! Audighas kant'. Mi vidas: Jen alaudo alte en seren' triladas en la blua hel'; atingos baldau al chiel'. Flugile remas tra la klar' la mevo elen super mar'. Trilad', kvivito, pepo, kant' en arb', arbust', sur kort' kaj kamp'. Ho, nun la sun' karesas min per varmoflu' che dors' kaj sin', kaj shvebas milde la brizet' de l' sala maro en blovet'! Jen ghermas tig', burghon' en shvel', levighas suko sub la shel'. Ho, dolcha sent'! Vekighas ghi ... Beate juna estas mi! SOMERO EN LA MONTARO Sur monta vojeto En tim' mi iras en montar', l' animo en sufok'. Ho-hu! karcer' de terurar' por mi nun tiu lok'! Malvastas brust' sub peza prem', ne spiri povas mi. Pensadas mi kun tima trem': La pint', chu falos ghi? Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' barighas mia mens'. Izola mia stato nun sen fresha mara vent'. Obtuza estas la rezon' de kri' el roka fend'. Se for de roka sovaghej' mi turnas min en tim', tuj baras blua krut-shtonej' jen por la vido-lim'. Ho-hu! Mallum', premiga sent'! Fridighas je genu'. Kaj hu! Dezerta mortsilent'! Kvazauas tomba tru'. La ghentila knabo Ghis nun do servis Jon en la pashtejo, plej agha fil' de Amund en la Brot; vidighas la bien' en montfendejo sur shtupo en la montoflanka krut'. Por li finighis servo de pashtad'; li, plenkreskul', dungighos por falchad'. Vizaghon lian junan plibeligas hararo hela, densa che la frunt'; sur lip' lanugo kreskas kvazau punt', kaj en la busho blankaj dentoj ridas. Li lerte saltas kiel kapra id'; moleston li prikantas nur kun rid'. Li akompanos shin en tiu tago por montri al shi vojojn en l' altej'; konata estu ja la sovaghej' por ke shi ne eraru dum la vago. Kaj konu shin ja ankau la brutar'; fremdulon ne tuj fidas la bestar'. La grego estas en l' altej' pelata. Pli pura la aer' ol iam ajn; rokaron ech vestigis sankta shajn' en glim' de lumo el chiel' portata. Profunde spiras shi dum sia vag' kaj suchas vivon el chi dia tag'. Li kantas, fajfas, drivas, babiladas, jen knab' en embaras', jen sagha vir', pri suno kaj vetero dum ventadas, pri montoj, brutoj en la sama spir'. Rakontas li pri besto kaj bestino; pri "Dokka" multe, sonorilbovino. Libera sentas shi sin amikin'; babilas same pri hazard-temaro. Ridacha, frida li ne montras sin, ne kiel knaboj en la vilagharo. Li shin ja simple, bone, rektenomas; moknomon shian shajne li ne konas. Li montras al shi rokojn kaj la rojon, kaj shtonon, kiu sorche turnas sin, kaj la krutejon kie avo fojon mortpafis al rapida boacin'; sed en la boske bela betulej', ho sciu, iam estis urs-kushej'. Pri troloj duonsherce shi demandas. "Ho jes!" respondas li sen iu mok'. "Ja loghas iuj kaj en mont' kaj rok'; sed multe pli chirkaue vage plandas." Sciighas nun ke sagha estas Jon; li tiras libron el la posha fon'. "Vi eble kredas ne ke trol' trovighas?" -- kurbigas lipon trajto de malfid' --; "por pli ol unu en memor' tenighas, ke trol' montrighis al okula vid'. En tiu libro ion trovis mi! Ke vero estas, tion vidos vi." Apenau povas shi la ghojon regi. Malantau shton' trovighas eksidej'. Trankvilas la brutaro sur pashtej'. Sekuraj ili do komencas legi. Tenera ighas antau Jon l' okul'. Shi lernas nun, ke belas knaba ul'. La libro estas nigra kvazau ter'; lau legkapabl' ne ofte li ghin legas. Pri niks' kaj trolo estas la afer', kaj pri la vero ili persvadighas. Atente shi auskultas lin en fid': "Ho, chu ne vero!" krias shi kun rid'. Nun povas "tiuj" moki pri l' afero; jen lau la libro kredas ankau Jon; -- kaj kune sidas ili che la shton'; rakontas ambau tute en libero, manghetas dume en komuna ghu'; reiron Jon forgesas, sidas plu. La strangan vorton mire audas li post jhuro ke li tion prisilentas, ke ankau al shi mem ja en vizi' transmondaj uloj foje sin prezentas. Li donas manon, plena de estim'. Kaj kiom shi rakontas! Sorch' sen lim'! Daurigas ili sen atent' pri hor'. Malfrue estas, certe post la sesa. Salutas gregon li je iro for; kaj karan "Dokka" tushas man' karesa. For estas li, kaj sola restas shi. -- Sed "Dokka", tiun prenas shi al si. Sur la pashtej-monteto Sovaghan krutejon mi vidas en tim', shtonejon kaj rokan aron, sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron. La glima strio en blua hel', ho, benu ghin dia mano; benita estu shipo sub vel', benita chiu shipano. Sed hu! tiu monta, shtoneja fatras' en krutan deklivon jhetita, -- kvazauas rankora trola amas' de fulmotondro rompita. Kaj dorso kaj kapo kaj elstarajh' kaj pintoj en roka rompigho, jen de gigantoj ilia krevajh' post sunhela matenigho. Al dioj kaj anoj de l' lum' en atak' ili hakis kaj korne batalis, sed lau krutejo kun fumo kaj krak' kiel shtonoj malsupren falis. Kruce kushas en roka ostar' brakoj che korpoj dikaj. Miksighas kunen en mond' el shtonar' torsoj kaj kapoj rompitaj. Senondaj sub kruta monto-mur' jen dormas lagoj bistraj; perfide gapas el funda obskur' glimantaj abismoj sinistraj. Dum sombro sub pluvo la niks' en vesper' ellage hurlas pri sorto. Resonas de l' nuda mont' en l' aer' augur' pri baldaua morto. Ho-hu, mi kaptighas de ega tim'; altiras min sorch' en rokaron. Sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron. "Dokka" Ho, Dokka, Dokka, kara vi bovin'; vi, kiam el okulo fluas larmo, karesu min per via vanga varmo; vi sekvas en dekliv' kaj lau ravin' kaj tiam mi ne sola sentas min. Vi che mi estas en sopiro-svarmo. Kaj kara vi, chu estas misrezon', ke nun do rajtas pensi mi pri Jon? -- Injeto sopiras Prizorgas shi en kuira ej', patrin'; maljuna, griza che l' forna ej', patrin'. Ke kato estus mi, hejma an', kares-premanta sin kiel infan' al patrin'. Shi serchas manghon el sak' kaj kest', patrin'; kaj ghin pretigas por hom' kaj best', patrin'. Ke estus mi kiel dika Brit en rida babilo che forn' kaj marmit' kun patrin'. Trankvile iras sur hejma ter' patrin'; kaj sekvas post la pied' paser'. Patrin'! Ke estus paser' mi sur shia voj' saltanta dance en vigla ghoj' che patrin'. Shi shatas sunon sur sulka vang', patrin'. Shi shatas brizon freshiga al sang', patrin'. Ke estus mi dolcha mara vent', karesa por la anim' kaj la sent' de patrin'. Sed dorson shian atakas dolor', patrin', pro blovo tra fendojn dum shia labor', patrin'. Ke estus mi la malnova pord', mi shirmus shin kontrau vento de nord', por patrin'. * Mi scias bone pri shia mens', patrin', dum staras shi che la forn' en pens', patrin'. Kaj ofte penojn forgesas shi, rigardas elen en tim' pro mi, faras patrin'. Forgesas penon dum biena far' patrin', en tim' rigardas shi al montar', patrin'. "Kiele fartas nun povra Injet', kuranta anhele sur rok' kaj montet'?" pensas patrin'. Ke scius mian sopiron vi, patrin'! La hejm-pashtejon ekshatis mi, patrin'! Monteje mi iras dum taga hor', kaj endormighas vespere en plor', ho, patrin'! Al chio sentas mi min fremdul', patrin'! De chie gapas nur frida okul', patrin'. Ne estas vivajh' kiun fidu mi, neniu trovighas por mi kia vi, -- mia patrin'! Ke viglus iom la tempa ir', patrin'! Minutojn nombras mi en sopir', patrin'! Ke povus pashi sep-mejle mi, kaj sidi etan momenton che vi, mia patrin'! Mirtelejo Ho vidu, bluighas jen! Restu nun, shaf' kaj bovino! Ho hoj, kia bera plen'! Svarma mirtela senfino. Egalon ne vidis mi! Jen bono dum monta vag'! Mi manghu ghis sat' tie chi; Ni restu ghis fino de tag'. Ho nam-nam, kia dolchajh'. Ho-hoj kiam tiel farighas! -- La ej' estas tuta bluajh'! Por pluraj tagoj sufichas. Tia frand'! ghi freshigas min! Kvazauas en regha kastel'. Gusto de bona vin'; jen kiel en dolcha fabel'! Se venus la urs', la grandul'! lok' devus esti por ambau. Mi cedus por tiu plandul', giganta, timiga ja ankau. "Bonvole," mi dirus nur, "ne restu en sinretenem'! Ja estas nura plezur'; vi servu vin lau la em'" Se estus la ruza vulp', gustigus mi lin per bato; mortbatus mi lin pro kulp', ech se estus li frato de l' papo. Shtelighas ja kio ajn far tiu maroda best'! Li bone kondutas lau shajn' sen honto pro senhonest'. Se estus la lupa poltron', malica kiel kasisto, per mia betulo-baston' ricevus frapon shtelisto. De mia patrin' sen hezit' shirighis besto kun id'; mi traktus lin lau merit', se pelus lin nun avid'. Sed se la ghentila junul' altejen venus tenere, ricevus li de la inul' sur bushon alimaniere. Babil'! kion pensas mi! La tago jam pasas al fal' ... atendas brutaro chi; -- sopiras Dokka pri sal'. Renkonto Dimanchon sidas shi en la dekliv'; kaj pri esperoj dolchaj shi pensadas; la koro peze en la brust' frapadas; vekighas revoj al tremanta viv'. Miragho jen sur montokresto shvebas; shi arde rughas; -- jen la knabo venas. Shi foren volas en konfuz' kashiri; en sorch' shi tamen turnas sin al li; salutas shi al li kaj li al shi, kaj staras ne sciantaj kion diri. Vortumas fine shi el sia mir': "Sed kara vi ... altkreska kiel vir'!" Ridetas rugha li, strechante kruron: "La knab' ne devas resti malfortul'; laboru li ja kiel plenkreskul'." -- "Kaj jen, imagu, vi ricevis barbon!" "Antaue ghi ja tie estis; sed eble ghi nun iomete kreskis." Elaste li malantau shton' glitfalas. El posh' manghajhon tiras li kun rid', ofertas knabghenite por divid': "Jen ovoj! Ilin mi por vi kunhavas." Kun rid' shi ghuste antau lin sidighas; la brust' en trem', l' okul' al li fiksighas. Jen sidas ili tiun varman tagon. Li provshercante logas shin al rid'. Shi ghojas kiel sur la branch' birdid', sed povas ne vigligi babiladon. Nun kiam ghustas tempo por felicho, shi sidas tie kvazau en fremdigho. Li petas pri rakont', sed estas for nun chio en vizio vidigita, perdighis tute elen el memor', kaj chio estas kvazau forgesita. "Ne troloj! Ili mem prizorgu sin. Prefere volas mi auskulti vin!" Volonte li pri Skarebrot rakontos. Elkreskis tie li sur hejma ter'; ja tie ili kvar bovinojn nutros; ordigos li lau sia manier'. Shi chiun opan vorton povas fidi; demandas shi, shi chion volas scii. Vagade ili lauas riveretojn kun karesema shaf' kaj kun bovin'. Pri greg' senzorgaj sentas ili sin. Permane kaptas ili la fishetojn, kaj roste fritas ilin sur ardajh', kaj malplenigas sakon da nutrajh'. Ho felicheg'! -- se tio nur ne estus, ke nek la knabo nek la junulin' kuraghas en liber' rigardi sin; ghenighas li, sed viro esti devus. Se ilin ne aparte tenus tio, ho, kiel bona povus esti chio! Nubighas nigre, pluvas sur pashtej'. Bruegas tondroj sur la monta kresto. Sin shirmi volas chiu hom' kaj besto; en roka kavo estas rifughej'. Ne granda estas ghi sed vizitinda. Ghin ili trovas loko ensidinda. Kaj jen vesperon je la sun-ekkush' pli kunen ilin la sopiro pelas; impulse juna brak' al kolo celas; kunighas sentoplene bush' al bush', kaj kapturnige chio sin transformas; felicha shi en lia brako dormas. Kaprida danco Ho hipp kaj hoppe kaj tipp kaj toppe en tago chi; kaj nipp kaj nappe, kaj tripp kaj trappe en rondo chi. Kaj estas am-en-sun', kaj estas flam-en-sun', kaj estas tril-en-val', kaj estas bril-en-val', kaj en ludemo kaj kriegemo en tago chi. Kaj tir' che nuko kaj fal' sur shtupo, pied' sur ej'; kaj formu ringon kaj ekan svingon jen en herbej'. Kaj estas ghu-en-sun', kaj estas tju-en-sun', kaj estas glim-en-val', kaj estas mim-en-val', kaj estas tirlo kaj roja lirlo kaj paca ej'. Ho tapp kaj tapo kaj push' en kapo, ghin havu vi. Kaj snipp kaj snufo kaj kis' sur busho, ghin prenu vi. Kaj estas rul-en-ring', kaj estas sul-en-sving', kaj estas salt-en-danc' ne estas halt-en-danc', kaj estas hej-hoj, kaj estas salt-hoj kaj tra-la-ti. Amo La vigla knab' sorche min amigis, min kvazau birdon enkatenigis. Triumfas knabo en amfier', kaj min allogas ne plu liber'. Min ligu firme per shnur' el fero. Subigu chene min al sufero. Ja, tiel premu min nun al vi, ke l' tuta mond' ighos for por mi. Se majstrus mi sorchkapablon mian, mi kreskus tuj en animon vian. Mi volus kreski, karul', en vin, por chiam esti nur via in'. * Vi loghas ene en mia koro. Vi regas sola en la memoro. Pensetoj chiuj, la tuta mi, susuras nure pri vi, pri vi. Se suno brilas de la chielo, mi pensas vi estas ghia celo. Se vesperighas, tag' velkas for, chu Injon havas vi en memor'? Se vent' alteje vagade blovas, hararon vian ghi tauzi povas. Se gutas pluv' kiel kasha plor', vin malsekigas ghi dum labor'. Ho ke la horoj rapide pasu! Ke tempo tagojn forpele chasu! Ghojkantas tamen mi pli kaj pli. Hura, dimanchon ja venos li! Arbar-ghoja Ho, povra vi leporo, vestighis silke vi, pri via tim-angoro nur scias nia Di'. Lau kia cel' saltadas vi, eta senpensul'? Vi kion postkuradas kontuze al betul', povra ul'? Somero nun bonighas kun dom' en arbustej'; burghonoj shvelaj ighas en via leporej'. Ni estu ambau gajaj dum nuna suntempet'; kaj ambau pigre ghojaj ni kushu en bosket' por dormet'. Vi estas charme bruna en la somera rob'; sed estas vi tro juna por esti mia knab'. Ho, ke vi min ghojigu saltante en dekliv', kaj ambau amikighu ni dum la tuta viv', tuta viv'. Demando Li lante tabakon machas, la maljunulo en Skar': "Stranguloj nur babilachas pri trolo kaj sorcha far'. Se tio, lau ili reala malbono kaj mava mister', ekzistus kun forto fatala, ne eblus vivi sur ter'. Sorchighus ni suben kaj norden, malsanaj en kapo kaj brust', subighus al ili ni horden sur tuta la tera krust'." La tuje parola edzino respondis al li en rapid': "Permesu ridon je l' fino, char estas nun tempo por rid'. Vi viroj chiam shajnigas ke chion komprenas vi; sed chion mikskonfuzigas vi, spite al via sci'. La troloj devige sklavas kiel gnomoj en ter' kaj sur fjord'; ne timu, -- mi certe pravas, -- kvankam estus grandega la hord'. Ech se multaj samkiel herboj kaj kun forto de akvofal', tro kadukas iliaj cerboj por atenci al ni per batal'. Atentas ili malmulte dum sia brua kriad'. Kondutas ili stulte, sen ajna kuna agad'." Bovin-voko Bovino bela, ho mia bovin'! Vagad' somera ghojigas nin; plej bonas herbo sur monta ter'; en val' torente fluas river'. La vent' blovtushas kun milda ben'; susuras ghi de la mont-seren'. Bovino bona, ho mia bovin'! Deklive vi sentos komforta vin; lirladas akvo en fonta fluej', kaj milde ombrighas sur mola herbej'. Pashtadas huldro en tiu dekliv'; kaj al ni ambau ghueblas viv'. Bovino dolcha, ho mia bovin'; tempet' plezura favoru nin! Serpenton mordantan forchasos mi, kaj mushojn kaj kulojn mi pelos de vi. Kaj pasos valse facile la tag'; vin gratos mi dum ripoz' post vag'. Tintilo via je sun-subir', nin loge gvidas dum hejmenir'. Plenmama venos vi al hejma ej', salshtonon lekos vi che l' kuirej'. Melkita kushos vi por rea mach'; kaj songhe dormos en fid' kaj pac'. Bovino bela, ho mia bovin'! Prisonghu pashtejon kaj ankau min! Felichaj ni kantos dum tuta somer'; autuna pashtej' estos hejma ter'. Jen venos bienen vi kiel reghin', kaj chiuj krias: Ho kia bovin'! Malbona tago Shi nombras tagojn ghis sabat-vesper'; dimancho venas; li promesis jhure, ke ech se pluvus shtonoj el la sfer', li al pashtejo tamen venus kure. Dimanch' forpasas en nebul' kaj pluv'; en plor' shi sidas sola sur la tuf'. Neniam li perfidos, scias shi, ech se la malfelicho ilin provus, char tiam shi ne plue vivi povus, sed sinkus, kaj shin morta trovus li. Sed peza estas shia juna koro, kaj haltas ne la larmoflu' dum ploro. Shi hejmen venas en autun-vesper'. Pro timo preskau shia koro krevis. La tutan tagon estis pluv-veter', kaj kvazau en inund' shi vadi devis. Kushejen nur rapidas shi sen son'; ripozi lite estas nun bezon'. Sed jhus la avo venis de l' preghejo; kaj nun kun pip' en bush' rakontas li: "Felichos Jon se nun farighos shi la lia, tiu in' de bonstatejo." Shi sentas pikon en la brust', Injet', kaj svene shi shancelas al benket'. Shi audas pli ol kion shi deziris; shi audas ke la knabo, shia stel', logata de alia dolcha cel', kun ajnaj belaj inoj flirte iris. Sed nun li iras ruze por la svat' al tiu in' en Os en richa stat'. Kaj tiu faras sin al Jon aminda; shi logas lin malkashe kaj sen hont'. Li, kiel chiuj, scias lau rakont', ke lau havajh' shi estas preferinda. Kaj jen kun tiu ino sole dancas li, kaj por aliaj inoj ne plu shancas li. Injeto -- bird' vundita sub flugil' -- kun sang' gutanta kiel brula larmo, -- sin treme kashas per la lit-kovril', kaj febre tordas sin en plora varmo. Kaj brulas vang'; shirighas korradik'. Nur restas mort'; perdighis la amik'. Che la pashteja rojo Lirlanta, vi roj', kirlanta, vi roj'! En valo vi glitas en klara blu'. Sur spegula fund', super shtona grund' kun loga murmur', kantanta susur', kaj glimas sub sun' via onda flu'. -- Ho, jen mi ripozu, ripozu. Brilanta, vi roj', glitanta, vi roj', deklive vi fluas sub suna bril'. Kun kluk' kaj gluglad', kun kant' kaj ghemad' kun rid' kaj ploret' tra betularbaret' dormigas en songhon via babil'. -- Ho, jen mi songhu, mi songhu. Zumanta, vi roj', klukanta, vi roj', vi havas liton en musk' dum ir'. En chi milda sin' forgesas vi vin pro flustra babil' pri granda trankvil'; mildighas anime la prema spir'. -- Ho, jen mi memoru, memoru. Plaudanta, vi roj', fluanta, vi roj', dum longa voj' kion pensis vi? Tra dezerta ej'? che arbust' kaj florej'? Dum subtera flu'? Sub chiela blu'? Chu iu plie solecas ol mi? -- Ho, jen mi forgesu, forgesu. Siblanta, vi roj', flustranta, vi roj', kantete ludas vi en arbar'. Al suno ridet' kaj rid' en fluet' kaj longa la vag' por rivelo al tag' -- ne kantu pri mia pens' en amar'. -- Ho, ke mi ekdormu, dormu. - - - - - - - - - - - - - - - - - - Dolche kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' en somera vent', en la milda lul', en la flua rul' dormas for ghi en trankvilo; vekighas el silent', shvelas en potenc', kiel shaum-susur' en la mar-murmur'; el la dorma charm' shvebas tona svarm' amovarma, dolcha trilo ... . . . . . . . . . . . . . . Kun arghentajho che harar' ondanta, kun broch' vibranta che la mamoj rondaj, ruband' arghenta sur la brakoj bronzaj, jen huldro che betulo flavighanta. "Pro perd' de perfidul' ne ploru vi, kaj ne plu iru kun amara penso; memoros chiam li per sia menso, kaj pro konduto fia pentos li. Chagren' plej peza fine ech venkighos; sur bela suna mont' vi renkontighos. Sed kiu en aflikto post perfid' en sia kor' sopiras en doloro, shi scias kiom longa estas horo; -- vi sekve ne plu restu en rigid'. La kordojn ofte audis vi sonori; amik' sopire devas pro vi plori. Deziras al vi bonon mia frat'; kaj nokte lia kant' en val' plendadas; mizeranime tagojn li vagadas, sopire vin serchante pro la shat'. Ne devas vi forturni vin en frido de tiu kiu amas vin en fido. Jen kiam vintrostelo montros sin, ni Antau-Julon estos festenantaj, kaj nevideble monten levos vin; ne timu, chiuj estas vin shatantaj. Pri tio scias ne la vilagharo. Amik' reportos vin el la montaro." La huldro velkas for en cheaj pratoj. Vekighas el duona dorm' Injet', kaj flugas sammomente for videt' per de lagopo bruna flugilbatoj. Shi gapas per l' okul' en songho chi. Memoroj hejmaj tuj forgesis shi. SUR TROLA MONTO Vekighas Velkas luno post volba ir' sude en horizont'; steloj en sorcha, svarma delir' falas el stelara pont'. Blovas el nordo la vintra spir' super la montoj. Nigra nokto vastigas sin, vindas la teron en brum'; elen el fendoj kaj el ravin' flagras blua vaglum'. Rid' resonas lau roka spin' super la montoj. Tranche shira trumpeta signal' krias de l' monta pint'; viglas kurbuloj en kruta val', rampas el rok-labirint' subteruloj al festival' super la montoj. Vintra lumo vekighas en nord', strechas la verdajn arkojn, pelas susure sub volba pord' antauen frostajn sparkojn; brilas arghente la flamo-hord' super la montoj. Treme pafighas la flama glim' super la alta montej'; shtale frida glacia senfin' radias sur kruta rokej' vibre en danc' sur roka spin' super la montoj. Strechas sin lum' super pint-kulmin', ligas radiojn en nodon, shutas sin dise vibra glim', formas tendan volbon. Staras jen hal' el radi-gobelin' super la montoj. * Kiam ordighis tiu pulul'; krachas trumpeto sonegon; -- venas bruege la nigra ul', eksidas li sur la Shtonegon. Fajre ardas lia okul' super la montoj. Jen alvenas draugoj, klakas krur' kaj brak'; donis sin ili al Hida Ul'; sekvis eterna plag'. Fride susuras kant' el tumul' super la montoj. Venas saltanta kaprulo, fulga nano kaj gnom', nikso, draugo kaj reaperant' el sia enmonta dom', chiu sepmejloj-pasha kurant' super la montoj. Venas trol' kaj trolino tra dezertaj altejoj, rajde sur balail' kaj baston' sorchante per akraj blasfemoj. Terure ululas la galdra ton' super la montoj. Kolektighis la greganar', praaj kaj ankau novaj: grake grincas el trola ar', el chiuj gorghoj gnomaj. Ridoj salute rulighas de l' ar' super la montoj. Kiel sur shauma maro shtorm' la nigra kanto vekighas; per tonoj el la tombeja dorm' glore la regh' salutighas; kreske, disflue ghi velkas for super la montoj ... Ili salutas sian estron Sidu vi en prosper', Altulo en Infer', regho de l' ter'! Estu potenca vi! Venke progresu vi! Mondon suben premu vi de la sud' al nord'! Per via anatem' sob malamik' en ghem', en trem' kaj tim'! Sed via sindonant', senbrida dibochant', lau sia voj' de mensogant' estu en estim'! Per la satana nom' blasfemu chiu hom' tri fojojn tri. Vi fojojn tri kaj tri nin estros jen kaj chi; havas nin chiujn vi ghis la tempa fin'! Ekzameno Skribas kun libro genue Satan' per rugha sango la nomojn; li kripte listigas per krifa man' vivajn kaj mortajn homojn. Laste chiu nova an' en la gregon. Preghon antau la nigra ul' ili starante raukas. Por chiu junulo kaj ech oldul' Diablo la gorghon faukas. "Chu volas vi nun je Antau-Jul' en la gregon?" Unuanime per jesa dir' krichas la kongregacio. Vice ordigas sin in' kaj vir' kvazau por konfirmacio. Prov' postulighas antau enir' en la gregon. La nigra katekismo "Ordono unua, kia ghi?" -- Lau aliuloj kondutu vi. "Kaj pri la dua, chu havas vi konon?" -- Malbenu en koro Dion kaj homon. "Chu scias vi mian trian okupon?" -- Dimanchon soru preghejan shtupon. "Kaj nomu ankau al mi la kvaran!" -- Subtenu chiam la plej altstaran. "La kvina?" -- Se antauas iu, neniam indulgu mi al tiu. "La sesa?" -- Estu interne fiulo, tamen ekstere bela brilulo. "La sepa?" -- Estas la trola felicho kashe shteli, kaj vivi en richo. "La oka?" -- Plej bona defendo estas mensoga pretendo. "La naua?" -- Vi estu rapida ruzul' je flar' de bieno de aliul'. "La deka ordon'?" -- Al najbar' perfid'. Vi shatu gajni per ruza insid'. "La fundon de l' sagho, memoru ghin chiam!" -- Forgesi la akran malamon neniam. "Kion vi kredas?" -- Chiam fripono venkas super atencoj de bono. "Kion vi preghas?" -- Ke farighu tiel ke l' mondo neniam bonighu. "Kion plej kore vi deziras?" -- Posedi la mondon mi sopiras. "Chu tiu volo vin tute plenigas?" -- Per sango servute al vi mi min ligas. "Kaj poste?" -- Ke l' pakto chiujn jarojn validu, vizitu mi vian altaron. * Genuas nun la nova trol'; eksonas ghoja kri'; Shtormas hurlo de l' tuta popol', kreskante pli kaj pli. "Li fidas! Li estas de nia skol'! En la gregon!" Por jhuro je la sennoma grandul' krifojn Satano eklevas. "El mia potenc' estu vi potencul'; mi jhure tion promesas. Eterne mi prenas vin mia subul', en la gregon!" Stela falo Pashas antauen olduloj, inoj kaj poste viroj; Chiu raportas el vilaghar', pri siaj malicaj iroj; kontenta Satano pri tia far' ridas al chiuj. * Laponino Malsanaj mi sorchas bestojn kaj homojn kaj sendas la mushojn flavajn; rompas mi pacon, vekas shtormojn, fidiras vortojn malpravajn. Vagantino Shteliston malshlosi lernigas mi, trankvilon dum murd' al murdisto; la lakton al sango sorchigas mi, mortfalu la best' che l' melkisto. Ore vestita virino Kreskigas mi inter knabo kaj in' malfidon per fia vortero; ja kiam kverelas edz' kaj edzin', forvelkas herbo sur tero. Malgrasulino Malicon che viroj vekas mi, per pens', kiu fidon detruas; mi scias ke kiam ekflamas envi' facile mi mavon instruas. Ghibulino Ghentilajn virojn kun firma sinten' kaj fid' je si mem mi ne shparas; malkuraghigas mi per venen', kaj ilin perfidaj faras. Strabulino Transturnas mi vidon de dolcha in'; kontenton neniam shi sentu; al trol' kaj vagul' shi forjhetu sin, en morton sin tiel lamentu. La viv' aridighas en frida mens', kaj suben la dorso kurbighas; la koro farighas glacio sen sens', kaj chio pri shi malsanighas. Sorch-kuiristino Se bebon naskas in' post perfid', pro mia sorch' shi deliros. Kashe al morto velkos la id'. Por Julo mi ghin kuiros. Duone nuda trolino Kuras sorchita knab' kun mi ghis karno kaj cerb' molighas; fine bebe vindita li solece, putre folighas. Virino kun okulvitroj Mi volas ke velku la viv' en burghon'; per tio ghis nun ni altighis; mi vekis la inon el stat' de sindon', kaj shin postuli lernigis. Shi fortas en sia eltrudem', shi chion parceligos; kaj se la vir' ne naskas mem, shi ne sin edzinigos. Sorchisto kun bovlo Se viron ni ligu al obeem', ne shparu ni freshan bieron; lamighu per ghi lia estra em'; dormigos ni lian fieron. Nuda sorchisto La progresema hom' en labor' malfacile kaptighas; -- sed per sia perlaborita or' de mi al luks' li logighas. Sorchisto kun hakilo Bonstatajn vilaghojn incitas mi al inter-batalado; okjara rikolt' disipighas pro ghi per nura oktaga luktado. Sorchisto senzorgema Senpova la ul' kripliginte sin hakinte for la pugnon; predikas mi pacon al la kokin' antau ol ligi la vulpon. Sorchisto kun vergo Etulojn en monton mi sorchas sen hont', kaj sklavaj ilin vestigas; ne vidos ili ekster la mont'; per libro l' okuloj kovrighas. Sorchisto kun sako Sako plena je pek' kaj horor' pezigas la shultran paron; per serur' kaj katen' el arghent' kaj or' mi sorchis la tutan homaron. Delire misvoje iras povrul', l' animon turmentas plagoj; sur mola lito tordighas richul', putrigas lin bonaj tagoj. Sorchisto kun skurgho Estru mi lau propra vol', kaj pensu mi por chiuj; antauas mi, kaj sekvu popol'; kiel mi gloradu neniuj. Duvizagha sorchisto Mi sorchas la rojon; ne fluu ghi; krepusko regu la vivon; antauen kaj reen volas mi; kaj dekstren samtempe kun liven. Statas kampar' kiel morta lag' kie strangaj bestoj putrighos; nenio instigas je nokt' au tag', marcho ghi baldau estighos. Cheval-hhirurgo Spacan ejon havu etul' kaj estru etulmaniere; sobigas chion tiu ul', kaj ighos en mondo mizere. Kiu kreighis al granda afer', sidu stulte ghentile; mi tranchas, kaj sen sia vira ekster' laboros li poste shpinile. Insidanta sorchisto Ofte fatalon spertis mi; nun ruze per sorch' agitas; mi inter-malicon vekas per fi', kaj perfide erarigas. Se gajnas vi ne per honesta far', vi certe fiule prosperos; mi tion instruis en vilaghar'; per tio ghi multe suferos. Viro kun bushumo Lernigas mi homojn pri kasha perfid' kaj prefero de trompa konduto; similas al mi pli ol unu homid' akceptanta maljuston en muto. Nigramanteluloj Psalmojn kaj preghojn mi en murmur' remachas kun evangelio, ghis homoj kredas: Jen voj' de l' natur'! -- kaj forgesas la volon de l' vivo. Sorchistego Altule mi pashas tra l' vilaghar', postlasas neniun faregon, ke tiu lerninte lau mia far', ne fidu plu iun grandegon. Eta sorchisto Mi havas ilon en mia malfort': Se iu distingighas, mi klachon per ruza, venena vort' sekrete disvastigas. Etuloj ghojas en sia atend', pensantaj etul-malice; grandecon kotshmiras mi per ofend', kaj sekvos min ili lauvice. Skeleto Chiujn ulojn inklinajn al ced' venene mi senfortigas; lacighas ili pri chio en ted'; por morti sin ili kushigas. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - * Satano kun kontenta rid' ghoje donas inspiron: "Se pluen dauros vi en hid', la vivo atingos subiron." Laudas li pro sindona fid' al chiuj. Ricevas ili al roba rand' Longvost-ordenon honoran; signifas tiu sulfur-ruband' la atingajhon plej gloran; Nigrulo signas per kap' kaj man' al chiuj. Honoro estu al meritul'; lau aga efik' vi altighu; kavalir' au nobel-rangul', au ech "pavego" nomighu; krife salutas Diabla ul' al chiuj. Petanto Alrampas vir' kun ruband' sur frunt', la kapo ore kronita; malpura estas mantela punt' char kvazau en koto trenita. "Sinjor' de Infero, auskultu min, mi regh' sub turmentoj fobiaj; por rekompenco mi serchas vin, char estas mi nun el la viaj. Por multaj estas ghuinda frand' pacan landon rabi; Ne zorgis mi, perfidighis land' kaj popol', kiujn devus mi savi. Sed poste rabistoj foriris en tim' sen fiero pro sia ago; rikanas popolo en malestim'; jen pro la perfid' mia pago. Mi petas al vi, Sinjor' en ver': forigu nun la signon, ke povos mi levi en liber' la frunton kaj havi dignon!" Per nomo Satano enskribas lin, kaj ridas el fundo de l' koro; li premas la reghon stampitan al sin' por kiso al bush' en fervoro. "Dankon, la guston de sulfur' chiame mi ege emis. Donis ghin chiu rompita jhur', kiu sob liberecon premis. Kun Judas enskribighis vi, laudindas tie stari. Pri stampo brula povas mi por vi nenion fari. Ghin vi havos en vivo kaj mort', en rakont' kaj hejmoj subteraj; forigi ghin povas neniu fort', ech ne la flamoj inferaj." Alta gasto Venas sur falva cheval' rajdant', skeleto en nigra mantel'; Serpon li firme ligis che flank', haltas che l' nuna cel'; grimace salutas li majstron de Hel, tra la nokto. "Hoj-rau!" li rauke tusas, "gajon en ejo seanca. Chiloke preferas mi loghi. Altulo! prezentu sidlokon." Satano el segho sin levas. Palpas li frunt-rubandon. "Sinjoro frato, bonvena amik', trovas chi tie vi hejmon. Komencos ni dancon kun sving' kaj kik' tra la nokto." "Hoj-rau!" la Morto raukas; "chiame, amik', mi vin amis. Laca vagadas mi sklave tra l' mond' sur ter' kaj ondoj, kolera al Majstro mi servu, forigi vivon por vivo. Ne lukris mi gajnon salajran; senpage mi devas agi; se igu mi senhomighon, rapide rekreskas la idoj. Chi tie la ghustan estron karan mi rekonas; chi eje libersenteme mi dancu la morto-dancon." "Pli ol volonte," alkantas diabl', "deziras mi al vi orgion; oftege sur vojo lau kapabl' perfidis vi la vivon; kaj sendis homidan rostajhon por tabl' tra la nokto. Profitas mi de chiu branch' kiun vi tranchas juna. Al certa venko do estas shanc' per nia labor' komuna. Nun akorde ni tretu al danc'. tra la nokto". Troldanco Tretadas kun klaka son' chevala shuo kaj huf'; pashetas piedo sur shton', trotighas sur rok' kaj tuf', kaj kvazau monta nebul' blovata de venta jhet', infestas trola pulul' en onda impet'. Knarad' de rusta riglil', fajfad' en truo kaj fend', che pintoj ulula tril', siblado en frida vent'; alteje shrik' kaj krieg'; de tiu kant' de infer' dancighas sovagha greg' tra nokta veter' .... En tiu rokplena mond' sin svingas kruro kaj vost', turnighas sovagha rond' kun huf' kaj skeleta ost'; chi valson per fia kanzon' alkantas inaro de sorch' kun rid' kaj volupta ton' krichante el gorgh'. Estis trol' por trol' en lasciva fol'; altira hok' estis Gro el Rok'; sorchighis knab'; tiun Knut el Kab' shi sorchis al fola falo. En sia obstin' avidis li shin; en cerba nebul' shin kuntiris la ul', kaj la fino -- hi-hi! al la pastro -- hi-hi! Ridegis tuta valo. Farighis jen shangh' por nova arangh'; mordadis nun shi kaj sakris al li; rokeje en fol' shi ludis kun trol', ke ehhis de rid' ghis la foro. De Knut chiu id' forighis el vid', grasighis por buch', pikighis por buch'; surtablighis buchajh' kun branda trinkajh' por Knut, manghanta en ploro. Tedighis tamen shi de tiu viv' kun li; sopiris tro tiu vosta Gro, ech se shi krie plendis. Lau sia fia cel' shi shlosis lin en kel'; ekflamis brul' de mur' kaj ul', kaj chielen glimon sendis. Ho-ho! kia brul'! Strechas sin flam'! Vi Roko-fendul', jen lito por am'. Jen grasa odor' el flama fervor'; por Julo ni fritas lardon. Hoj ul' el sub-ter', jen mi en liber'; infera huful', jen ludo che brul'; hoj gnom' el trolej', hoj jen plezurej'. Ni ghuu la varman ardon -- -- -- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Injeto timas, ne audis shi kanton pli fian ol tiun chi. Sed dancas trolar' kiel bestoj. Flirtas, kuradas kun bru' kaj rid' en hida avid' diabloj aere en salta senbrid' kun klake svingantaj vostoj. Vibras estinge nordlum' en fon'; vento hojlas kun kricha ton' tra sombraj monto-fendejoj. Hurlas krioj kaj mok-ulul' tra nokta turbul'; en danc' karakolas la trola pulul' super la nudaj rokejoj. * Tonoj vekighas en vibra trem', kantas susur' kvazau roja ghem'; songhoj en nokto soras. Klukas ludo el monta rokej'; resonas fendej', kiel sub pluva flu' sur altej' amar-sopire ghi ploras. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringoj che l' haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' kun tonoj chirkaue vibrantaj. "Ravege por vi! Vi loghu kun mi! Shpinilon arghentan ricevos vi. Forighos en kanto kaj lud' la timid', kaj bela la dancon vi tretos; forgesos vi chion de l' vunda perfid' kaj plue ech ne suferetos. Pri ajna sopir' je unua dir' vin servos inar' mia lau dezir'. Kombighos de unu la bruna harar', kaj plektos la dua la tufon; beligos vin tria per kron' kaj perlar', chemetas la kvara la mufon. La kvina knabin' per shuoj servos vin; freshigos la vangon la sesa in'. La sepa el mia knabina ar' susure ludigas la citron; turnighos de l' oka stekajh' sur l' ardar', vershighos bier' en kalikon. Aliaj en rond' en danc' kiel ond' vin lulos en nia felicha mond'. La naua plej loge vin distros per kant' pri inoj kaj viroj svatemaj; reghine kunpashos vi mem en la danc' en brilo de shtonoj gemaj. Neniu el ni egalas al vi, dancanta sur orponto en graci'!" "Malmulte min logas la blua montej' kun brilo glima en haloj; mi vidu la knabon el hejma ej', kantighis tiel en valoj. Ho knab' mia, vi! Vin fidos ja mi! Por chiam kune ekloghu ni!" "Ke vidu vi veron pri tiu knab', nur turni la kapon necesas. Kun ino li sub la tegmenta trab' kaj hejmon kaj mondon forgesas. La ama sopir', nun nokta delir'. Por mok' Montarino, ne plu por dezir'." Rigida shi staras en tag' kiel rok'; la kor' shia velke fridighas; memore shi vidas en senta shok'; la mondo por shi glaciighas. Kaj turnas shi sin. "Nun havu vi min. Volonte farighu mi montarin'." Eksaltas la gnomo sur roka voj'; li devas ja sorton laudi. "Sed nun vi forgesu kaj vivu en ghoj'; min sekvu, kaj povos vi audi pri mia reghej' de kamp' kaj montej', pri olda Gumlo en sia ej'!" Montaj troloj Basa plafon'. Distas muroj. Prujno kaj blu-glacia glimo. Sombra hal'. Arghento-branchoj en shtono brilas, krocha hok' kaj inversa runo. Acha blovo traa kvazau el kel'. Tablo largha sin vastigas. Hirtharuloj, nazegulinoj sidas en rond'. Mugho, hurlo, lup-ululo, grunto, grumblo, kruda krio en tiu troleja mond'. Gratas krif' skabion, kruston; sango gutas; tondre ondas rida krich'. Ege drinkas aviduloj; mildetighas. Ogrin' kaj ogro tire frotas rostron al muzelo. Delic'. Peze sur la hala planko pigre sin trenas gejunuloj, lauvica ar'. Lante turnas sin shveba danco. Bastokordaj tonoj vibras. Svingas sin lace, oscede, plende ular'. Obtuze profunde en obskuro ogrin' ridachas, trol' seksardas en am-avid'. Audighas hurlo, shauma siblego; krif' al krifo, dent' al gorgho; malamikon senhautigus ajno. "Fie mensogis vi, montulo!" krias Injeto: "Hide aspektas via gvardi'!" -- "Ega eraro!" tuj respondas la gnom' afable: "Tiuj, vidu, estas sklav-labora aro mia!" "Potenco tia, -- chu ghi sklavu?" -- "Senpotencas malluma nescio dum tuta viv'. Jen vi nun mem audu. Provu ni saghon de troloj, basan, malluman, sen senco en ghi." Alpashas li tiun plej aghan: "Kial kamparano semas printempe semon? Nu?" "Hu?" -- tiu re-demandas. Strabe, cerbume la trolo gapas. Ridache pork-okule rigardas: "Hu?" Alpashas li tiun plej junan: "Diru kial sopiras maren la river'?" Tiu malvole paute grimacas, spite li skuas longajn orelojn: "Fluu ghi kie kaj kien ajn sur ter'." Alpashas li nun trolinon: "Kial infan' je malferm' de okuloj krichas?" Gapas la trolino: "Krichu ghi." Strabas malice al Injeto. Flaras, grimacas, akre per dentoj grincas. "Tia la sklava parencaro. Mankas demandoj; respondoj nur estas tiaj de sklav'. Ni prefere profunden iru kanton auskulti lamentadan, vortojn kolerajn de olda Gumlo, praav'." Gruntejo [Saghula Ej'] Profunde en la Skaro-enorm' kavighas halo el kupro; verdigre altighas la volba form' kun glimo de gutoj el supro. Bluetas glimo kvazau en dorm'. Gutadas fluet' kiel salivum' en tiu rok-hala sombro; lacertoj siblas, obtuza zum' oscede sonas en l' ombro. Serpent' meandras en songha mallum'. Angule en kasho en sombra krepusk' tra tempoj Gumlo sidas; Li sekan radikon similas en kusp', la membroj torditaj rigidas. Sur kapo kreskas likeno kaj musk'. "Vi Gumlo, gardanto de l' tradici'," alkrichas la Blua-mont-gnomo, "la Gumlo-kanton eldiru al ni; chiamu en mond' ghia nomo. Rubajhojn nur kantas junuloj chi." Jen kvazau strechighas horlogha risort' ekgurdas la vocha knaro, kaj grince elighas chiu vort' el olda Gumlo-kantaro, en sercho de ghia praa fort'. Kanto de Gumlo Kantas Gumlo pri pra-erao. Regis gigantoj la rondon mondan. Nokto timiga kovris la teron. Mankis luno. Mankis steloj. Flamis nordlumo sur glaciejo. Val' kaj kavo en kasho songhis. Bone estis sporte ludi, montojn fendi, fajron shuti, shtormon veki kaj maron kirli, glacion shovi kun tondra bruo. Bone ... bone lukte ghoji, harojn tiri kaj dorsojn rompi, kapojn skrapi, korne piki, krife shiri, orelojn tiri. Bone ... bone nur inerti. En trankvilo krurojn shpari kaj neniun taskon tushi. Satshtopita dolche dormi. Neniam zorgo pro helaj vaporoj. Neniam suno al okulo. Sen kreskajhoj la vastaj valoj; neniu fum' el hejma ej'. Tago dormis mortodormon. Prujne blankis trolaj mondoj. Land' en kvieto, regno en pac'. Tempo staris. Chio mutis. Ve! Ve! Pereas erao. Ve! Ve! Fi-epoko ... Kreskis Alvo. Venis azoj. Sun' vekighis; tag' ekregis. Sinkis nokto nebuleja. Venis al fino gigant-erao. Vintro chesis; printempo varmis. Glaci' degelis. Torentis akvoj. Ghermoj kreskis; plantoj kreskis; arbar' densighis nebul-deklive. Kreskis viroj kaj virinoj. Fajro fumis sur fulga ejo. Shtalo plugis duran grundon. Sin vastigis verdaj kampoj. Sun' subiris, Sun' levighis; tago estris mondan rondon. Temp' ghermigis longajn pensojn, fiksis celon, planon, solvon. Lukto! Lukto! Anim'! Anim'! Jen, junuloj, instiga vorto! Chio anima serchas supren. Chio trola shirme sidu. Jotuno glora en mont' kashighis, rampis angulen malfiera, En roka kavo malbenis tagon; de l' nokt' profitis por friponajho. Vente pelis primaveron. Sendis neghdunojn kaj maliculojn. Kovris vilaghojn sub gruz' kaj sablo. Turnis shtonojn; shveligis glacion. Baris, haltigis per mur' kaj mallumo. Nebulon kaj nubon al sun' li jhetis. Eltiris radikojn. Kirlis maron. Vekis vintron, fimbulvintron. Sed sun' levighis, pelis nebulon, rompis glacion. Negh' degelis. Herbo verda kovris grundon. Vivo ludis lau tuta land'. Rekreskis arboj kun milda ombro. Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Ekshtonighis pro di-martelo kaj blanka kruco. Unuopuloj poste sidas en roka ekzilo, malbenas tagon. Kelkaj cedeme sangon fushmiksis, malhonoris parencaron per hontaj nuptoj kun homaj idoj, naskis kun elfoj. Gnomo nun la regnon estras. Senkuragha la aro malkreskas, kurbe shteliras, ech humile. Malmulto restas el praa gento; neniighis granit-gigantoj. Audu, idoj, vokon malaman! Brava jotun' helpon bezonas. Chu rilatighi kun favaj vermoj, charlatanoj el fushaj ejoj, magiistoj, sorchistinoj, plej fiaj pleboj en la mondo, vagvostuloj kun nigraj libroj, troloj ne, homoj ne. Hu! Hu! Ploro-tempoj! Hu! Hu! Chagreno-tempoj! Kaj el chiuj plej alte estras la Nub-Mensulo sulfurolanda, lamul-diablo kun huf' chevala, blagant' duone, duone pastro; lin kiel estron ni devas laudi; estras li giganto-regnon. Ekstaru chiuj kun juna sango, ek, kuraghuloj, por jotun-regno! Neniu giganto trankvile pigru ghis el la alta firmamento la rughan sunon ni suben tiris, kaj chio silentos en ragnarok'! - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Flarighas foje en sombra angul' kun stranga ghem' kaj snufado; etendas brakojn chiu kriful'; kun krio, grunt' kaj siblado: "Uhu! Odor' de kristana ul'!" Krucigas shi brakojn per tuja far', Injeto; che brust' rigidighas ... Shaume krakas kvazau el mar', kaj shi al tag' revekighas. -- Sola shi nun en deklivo Skar'. LA GRANDA LUKTO Autuno Nun surfe rulighas mar' al bord' kun ondokrestoj shaumantaj. Rompighas kreve ilia hord' che troloj tie loghantaj. Krias venteg' en sovagha liber' super abismoj sombraj; eljhetoj shprucas sur rifo kaj sher' en tagoj autunaj ombraj. Mi audas timiga demonkantad' de trolino tra surfon rajdanta. Shi estas per galdro kaj sia sorchad' mizeron antaudiranta. Jen gheme, jen moke auguras shi pri plago kaj pri sufero. Sorchkante avertas la drauga furi' pelante vivon de l' tero. Pro ondaj batoj tremas la grund' kaj pala ghi frostas nude. Fridighas korto kaj sin' ghis fund'. La mond' dezertighas krude. Forflugis suden la lasta anser', barakte tra densan nubejon. Chiu vivanto pro vintro-sever' fosas por si kushejon. Folioj rustighas en kasha boskej' kaj for de branchoj tirighas. Moment' ghis belecon perdas herbej' plorinde mallonga farighas. Floroj felichis sub la sun', bele buntigis la korton. Ech ne unu restas nun; jam velkis ili en morton. Formortas en juna sino sopir', kaj velkas flor' kaj felicho je tiu estingo de arda dezir' per salaj larmoj en richo. Formortas viv', formortas esper', je kiuj mi reve avidis. Turnighis la am' al chagrena mizer', char min la knabo perfidis. Nun regas chi tie trista frid', lacigas min lok' kaj horo; Forprenis chion de mi la perfid'; kaj brulas kaj sangas la koro. La maro rulighas forte al land', kaj la pluvo drivas kaj drivis. Susuras kanto lau nuda strand', ke nun do chio finighis. Senkonsila Ho bona vi knab', ho bela vi knab', lontane de vi mi eltenas ne. Logighas al vi, chiame al vi; kaj kien ajn ir' vekighas dezir'; lesive brulas la larma ve'. Neniam mi felichighos. Ghentila vi knab', ho, brava vi knab', por vi mi donus chion for. Mi vivus por vi, mi mortus por vi kaj kiel edzin', oferus mi min por vin liberigi de ajna dolor'. -- Ho vi, mi vin fidis elkore! Jen mi en fidem' dum via alprem' forgesis aflikton, kaj pasis chagren'. Neniam plu mi trovos vin, neniam plu ni vidos nin, kaj brulas plor' en la brust' en trem'. -- Ho ve, ke vi povis perfidi. Nun kien la vid'? Al kiu la fid'? Vojeton au ponton ne trovas mi. Mizeras la sort'! Min logas la mort'! Kaj kien la ir'? Al tomb' la dezir'! Vi estis la sola en vivo por mi! Neniam plu tagon de ghojo. Ke mi forgesu! Okaz' plej eta min memorigas; ghi hantas min, kaj ghi min larmigas; je plej malgranda vortet' pri vi kun kora plor' tuj foriras mi. Neniam plu mi chagrenon havus se en forgeson mi min forsavus; ho, mi malsanus ne plu, se mi forgesi povus pri vi, pri vi. Kiele? Kiel farighis por mi, Injet'? Ne estas mi sama knabinet'! Petole mi kuris sur kamp', lau lag'. Ne estis longa por mi la tag'. Aspekte songho kaptis min; memor', mi ne plu komprenas vin. La sama mi estas en taga rond', sed tamen kiel en fremda mond'. Mi chion tenas en klara vid'. Mi ghojis, sed perfidighas fid'; kaj chio samas sur ej', en hejm', alia tamen, tamen nur shajn'. La dom' situas kie staris ghi. Mastrumas Panjo kiel faris shi. Aridas hejm' kie mankas vort', patrin' fremdighas sub tia sort'. Fremda marcho! Fremda altej'! Fremde aspektas bovin' en pashtej', alien turnas sin ghia rigard', kaj min ghi celas nur je hazard'. Gapas fride la griza mur'; regas trist' en angula obskur'. Rigidas mano, pied' kaj sin'; pezige chio kontrauas min. Fenestre gapas mi en dezir', mi bird' en kagh', en sopir', sopir'. Neniun mi vidas sur kamp' au lag'. Por Injo nun longa estas tag'. Ho, hejmo mia, jen en sekur' mi vivis felicha en shirmo de l' mur'. -- Ho Panjo! Estas ne plua ghoj'; L' animo shteliras lau fremda voj'. Vintro-shtormo Ke ege kraku en shira forto! Skuighu domo, kaj tremu korto! Rompu chion rompiga far', ke malakrighu en pens' amar'. Se prenus domon kaj kabaneton ventego, donus ghi forgeseton. Se l' tero cedus en sia grund', -- forges' ekregus en kor-profund'. Se el chiel' falus nub' vagante, se flusus mar' chion inundante, se l' tuta mondo mergighus for, -- farighus paco en fina hor'. En la kirko En kirkon shtele kashiras mi; forgesas pastron kaj vorton de Di'. -- mi povra! Mi sharghas pekon post pek' sur min por shance povi ekvidi vin. Je vid' de vi sangas mia kor'. Vi estis cel' mia por ador', -- mi povra! Okuloj fajras kaj ardas vang', esper' vekighas en varma sang'. Dezerto regas, sen vi en vid', kaj mortas sentoj en kora frid', -- mi povra! Trenighas hejmen mi en peza dub'. Vagadas pens' kiel nokta nub'. Se ante sidas tiu in' kun largha dorso kaj pav-anim', -- mi povra! mi malicighas en vengha sopir' ghis bruo vekas min por elir'. -- Ho, savu nin el la peko! Svatanto Elrampas rokeja gnom' el sub tuf' kun kornoj sur kapo kaj kapra huf'. Neniam vidis vi barbon tian; atingas ghi magran kruron lian. Neniam vidighis tia haut'; sulkighas ghi chirkau gnoma paut'. "Kuradis mi plenajn jarojn centojn. Neniam mi spertis pli varmajn ventojn. Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn, sed tamen vi daure pashtas shafinojn. Vi estas en la dekoka jar', ankorau virga sen svatanta ar'. La mondo estus ja shanghighinta, se vi ne estus edzinighinta. La mondo estus nur stulta afer', se vi ne richighus per or' kaj ter'. Sed ne auskultu la Blu-mont-ulon, tian senkornan flavbekulon. Auskultu ne al la Blu-mont-ul', senpantalona malrichul'. Ne fidu lin, li nur flate blagis; patrino lia almoze vagis. Lau via volo mi estos viro por kontentigi vin lau deziro. El tuk' kovranta vian koron eltiros mi vian am-doloron. El ghi mi tiros vian malamon; shi ghin ricevos manghe kiel salon. Shi morgau kushos kun vea kri'; post du semajnoj silentos shi." Injet' malligas legheran tukon; sed haltas tuj; char shi sentas kulpon. Chu fari? Voli? -- Shi malicighas. Detiras tukon; ghi al gnom' donighas. "He -- he!" la gnomo en ghojo mekas; "sed pagon havu mi," tuj li blekas. "Kiam tomben shi portighos, Al mi Injeto fianchinighos. Neniam sentu vi plu doloron. Sur vin pendigos mi brilan oron. Mi ne fanfaronas en nura vent'. Bovinojn mi havas ghis dek du cent. Porkojn je nombro de shtonoj en sablo mi havas, kaj shafojn trans nombra kapablo. Grundon mi havas ghis mont' sub la stelo. Richa mi estas, kaj lustras el belo. Kornojn mi havas, bravulan signon. Postajhe la vost' donas kroman dignon. Por vi plej bona fianch-omagho de richa vir' en la ghusta agho." "Ne volas mi! Ne mortu shi!" elighas el Injo pentema kri'. "Foriru! Redonu al mi la tukon!" Shi preghe faras per brakoj krucon. For estas tuj la saltanta gnom'; la tuk' postrestas che griza shton'. Sur tufa roko kushas tuketo; pro penso malica tremas Injeto. Maltrankvilo Mi kiel fartos, Dion forgesanta, kun kor' en ama pasi' revanta? Mi kiel fartos lau certa sci'? Min mem ja forperdigis mi. Neniam mi min relevi povos. Neniam plu mi min mem retrovos. Barighis vojo kaj ech esper'. -- Per vi mi savus min el sufer'. Pregho Chiela regh', ho helpu min! Mi luktas en doloro. En senespero tordas sin la lacighinta koro. Malbono havas tro da fort'; por ghin esprimi mankas vort'. Mi brulas en angoro. Chiela regh', ho helpu min! Auskultu petan vorton. Vi luktis mem ghis venka fin' spitante fian forton. Teruras lukto en mizer'! Vi estu che mi en sufer'. Vi povas shanghi sorton. Erarvoje Tempoj pasas en lanta flu'. Vadas la viv' en mizer'. Dion bezonas anim' post sku', post perdo de bona esper'! Vintro kushas sur frida mond'. Chu iam mildighos ghi? Helpu animon sur shtorma ond' perdinta fidon je Di'! Lacighas en pezaj penoj Injet'; perdighas kuragh' kaj fervor'. Erare shi iras lau voj' kaj vojet', trolejen shin pelas dolor'. Nokte trolejon trovas shi. Jen fine decida moment'. "Audu! Min nun enskribu vi, por trinkajh' de amora tent'! Donu trinkajhon, ke turnu li sin al mi, sia ghusta am'. Almenau nokton posedu mi lin kaj poste perdighu en flam'." Ridete pendigas la acha virin' kaldronon dum eksorchad': "He-he! tiel oftas, ke tia la fin', sed fidu je mia traktad'." Shi vershas el korno kaj miksas el glas', murmure zumante kantojn. En akvo elnorda shi kirlas en vaz' radikojn kaj toksajn plantojn. Kaldrone bolas kun knar' kaj ghem', sorchade kantas shi: "Nun bolas larmoj, nun bolas trem', nun bolas kora pasi'. Bolas ardanta, varma sang', bolas sopira chagren', bolas pere de galdra lang', bolas kun pulv' kaj venen'." El brust' de Injeto tri gutojn da sang' shi tiras kaj faras trinkajhon. El ajho de l' kata subventra flank' gutigas shi elfluajhon. "Perfidon, damaghon forsorchas mi. Mi sorchas per chiuj potencoj. En sango kaj osto -- trioble tri -- silentu la falsaj sentoj! Mi galdras pri Jon en Skarebrot, per galdra brogajhet'. Je trink' turnighu la am-dorlot' al lia ino, Injet'." Krachas shi shaumon al la kaldron', shvebas flava sulfur'. Shprucas haladza vapor' al plafon', krakas la doma mur'. "Trioble tri, en nom' de Satan', estro de l' profundejo. Satano! Satano! -- Huj la ekflam'! -- Atendas vin abismejo." -- El flamoj manon la sorchistin' levas en tomba silent'. Venkas Injeton penta tim' kaj svena, vertigha sent'. Shancele dancas plank' kaj fajrej', chio strange movighas. Shi kuras sur shtona, tufa altej' kiam shi rekonsciighas. Shi vekighas Injet' silentis en malfort'. Dirighis iu eta vort' en flustra klar': Patrino. Intenco kia! Chu kashi sin? Shi hontos antau la patrin'. Ne taugas ke shi plendas. Abisma fin' atendas. Doloras kor' pro pek' kaj hont'. Ekstaras el mistera font' estajho neghe hela. Pendas riche la mantel'. Injeto petas en shancel' al la fratin' fidela por help' en sort' kruela. "Beata, kara, vi fratin'! Min helpu! Morto prenos min. Al inferul' mi jesis. Lau fipotenco de Satan' li kaptis min per sia man'. Min gardi mi forgesis, per jhur' al li promesis." "Vin turnu al kreant' de l' sun'. Ne tute vi perdighis nun, fratinjo, en hororo. Retiru vin per forta kor'! Trinkajhon pekan jhetu for! Toleru en doloro! -- Kreighis vi al gloro." Forshvebas kanto kaj vizi'; denove sola staras shi en la inico sia. Batalas shi ghis venka fin'. Rekuraghighas la anim' per shia pregho pia. Shin savas "Patro Nia". Returnas shi en laca kur', retrovas ejon de l' terur', ektiras la pordachon. "Ne volas helpon mi de vi! Mi turnas min de vojo chi!" Shi jhetas botelachon en flaman ardantajhon. Peza momento La longa vintro finighas, kantante je sia forir'. Deklivoj blankaj brunighas; shvele fluas river'. Anstatauas radoj glitilojn sur vojo, vojeto kaj pad'. Drivdushas pluv' la altejojn kaj domojn per frida gutad'. Jen ene en la chambreto sur alta kaj mola lit' delira en sia dormeto kushas malsana Injet'. Shi dormas je tristaj tonoj tra fendoj en trunka mur'. Parolas multaj sonoj en venta, elmara susur'. En dorm' shi lamente sopiras, ke kantu la vent' pri la sort'. Pri tiu ton' shi deziras, ke estu ghi tono de mort'. La knab' plenumonta la verkon edzighi kun in' en perfid' renkontu la nigran cherkon kun Injo en frida rigid'. Sed dorme juneco fortighas kiel nokte shvela burghon'. Injeto sin ellitigas. Li rajdas al kirka dom'. Che verda fenestro shi sidas, turnighas rigard' al nord'. La nuptaron la sun' eklumigas, kaj gajigas ludista kord'. Al lit' shi returnighas; ekkaptis shin malfort'. La vangoj de larmoj brulighas, sed palaj kvazau pro mort'. Tordighas shi noktojn kaj tagojn en senripoza sku', kaj falas en lamentadojn ke devas shi vivi plu. Kun hajlo kaj splitoj glaciaj kaj morda, frostiga pov' la vento-tagoj vintraj turmentas per shira blov'. Malbonas temp' pro drastaj shanghighoj de la veter'. Estas la luktoj lastaj ghis venkos primaver'. En "Blua-Monto" Pluva pendas l' aero. De branchoj kaj vergoj gutadas. Nigra, humida elmara nebul' chion aspergadas sub volvighanta nuba rul'. Kaj al la okul' distingeblas nek kampo nek korto nek turo. Kvazau glutita de akva inund' kashighas la land' en obskuro. Aspektas la ejo mara profund'. En erikejoj malhelaj kolektas Injeto la shafojn. Tondro de l' maro vokas en shi pense pezigajn imagojn. Ekglitas shi trete sur glaci'. Sorchighas shi en nebulon, plurfoje shi devojighas. Vokas shin kri' kaj vaganta susur', sorchajhoj en vivon vekighas; audighas mistera rivera murmur'. Supren el profundejoj levighas shvebantoj ombraj. La nikso sur sia duona cheval' kaj troloj vilharaj sennombraj sin shovas antauen amase el val'. El mont' kaj rokaj kavoj rajdas vicoj elsonghaj antauen super profunda marcheg' kaj lau la vojoj longaj kun tinta bruo kaj mugha krieg'. Dum tie shi vagas en revoj, de vunda memor' shi shirighas, en elf-danc-ringo trovighas shi, kaj tie shi ensorchighas kun mur' de nebulo chirkau si. * Injeto en mir', pro sorcha fort', staras meze en regha kort'. De domoj kvarflanke shirmita mond' kushas kviete sub luna rond'. Chirkau la mola korta herbar' staras portiko sur arka ar'. Portas kolonoj el pura arghent' orajn frontonojn sub doma tegment'. Arkoj kunligas kolonojn sub tur'; drak' kaj serpento meandras sur mur'. Alte lumas la regha kastel'. Flamas el kupro tegment' al chiel'. Glimaj turoj etendas sin kun oraj kokoj sur pinta fin'. Sorchita shi vidas ke paron post par' elvenas la kortegana ar'. Arghento kaj oro kaj blanka lin' orname radias de chiu knabin'. Sonoriletoj per tinta sonoro emociigas Injeton al ploro. Eksekvas saltodanco sen brid'. Tirighas Injet' inter plor' kaj rid'. Kaj fine jen melodi' tiel bela, ke sentas shi sin en felicho chiela. Dancas knabinoj kantante al Injo: "Chi tie vi vivos chiam en ghojo. Jen vidu la reghon! Se nun vi restos, kronon el oro kaj floroj vi portos." Jen vidas shi sub la arkajha or' reghon staranta en brila kolor'. Purpura vestajh' kiel rugha sango, krono el oro lau regha rango. Regha vergo kun flava flam' lumas en lia dekstra man'. Glora li estas. Shi volas cedi! Shi volas tian dignon posedi! La danco viglas en svingo kaj tord'. Logas per lud' violona kord'. En ravo kaj ghojo shi "Jes" por respond' donas al bela knabina rond'. Jen la knabinoj en blanka lin' etendas kruchon plenan de vin'. "Trinku, gajnu felichon reghinan! Trinku, forgesu aflikton vian! Trinku el la krucho, kaj trinku ghis fund'. Tuj forgesighas la kora vund'. Ne pripensu! Eniru la ghojon! Felichon ofertas ni lastan fojon." * Al Injo palighas la bruna vang', fridighas en shi la kora sang'. Injeto sur brunaj vangoj palighas. Revenas memoro; pensoj vekighas. "Chu mi forgesos aflikton de kor'?" -- "Chiujn afliktojn pelos ni for." "Chu vi estingos la fajron en sin'?" -- "Trinku, kaj poste ne sentos vi ghin." "Chu vi estingos afliktan flamon? -- Por nenio perdu mi mian amon. Prefere al perdi aflikton amaran mi iru almoze inter la homaron. Prefere al forgesi korbrulajn plagojn mi iru mokata inter la vilaghojn. Prefere al forgesi la trovitan knabon sola mi faru mian vagadon. Neniu alia min premu al sin'. En nom' de Jesu' liberigas mi min." Chio malaperas: regho, domoj, fostoj, kaj en la nebuleto forfughantaj vostoj. Libera Dum nokta pac' che lita fin' en longa nigra vest' virin' sin montras al Injeto. La franjo staras apud shi, hele bela la vizi' kun sankta ghoj-rideto. Shi kantas en kvieto: "Vi fratinet' de mia kor', nun servos vi al la Sinjor'. Jen sankte sonorighas. Vi tiris vin el trola prem'; kaj trovis en dolor' vin mem. Vi supren nun levighas. Alteco atingighas. Nun venu akompani nin; la nova voj' kondukos vin al lumo, kaj tagighos! Kruta, longa vojo ghi; Injet', ne timu tamen vi, ech kiam vi lacighos. La sort' por vi ordigos. Jen staras muzo de l' saghec'. Vidigos shi tra malklarec', kaj vi per shi provighos. Shi gvidos vin ech tra infer'. La leghon de la viv' sur ter' vi tra teruro vidos; honor' por vi farighos." VORTOJ montarino -- Ino kiu vagas kaj vivas inter montoj kaj kies animstato influighis de tio; moknomo chi tie. menianto -- Floro tre shatata de bestoj. (_Menyanthes trifoliata_) ardeo -- Birdo kun loka nomo Grahegre. (_Ardea cinerea_) pluvio -- Birdo kun loka nomo Heilo. (_Pluvialis apricaria_) kanto -- 1) Kanto kun muzika melodio. 2) Deklamado, ekzemple la Edda-kantoj, kaj chi tie "La Kanto de Gumlo". draugo -- Martrolo au reaperanto. Mons -- Nomo de virkato. Lars / Per -- Virnomoj. Manjo -- Virina nomo. Holand / Vatn -- Nomoj de bienoj. huldro -- Ege bela subterulino, kiu pashtas la brutaron samloke kie la homoj, sed nevidata krom hazarde foje. Shi havas voston. saltodanco -- La norvega danco "Springar", nesimetria triritma. Haukeli -- Montara regiono inter orienta kaj okcidenta Norvegio. skaras -- Onomatopeo; la sono kiun eligas la pigo. erikserpento -- Mitologia serpento kiu kreskis al drako kaj kushis chirkau la domo de princino. Skarekula -- Monto kie Satano kaj gesorchistoj kunvenas. (Blokksberg) Haugastad -- Hejmbieno de Injeto. Amund / Jon -- Virnomoj. Brot -- La bieno de kie venas Jon. "Brot" = novkultivejo. Skarebrot -- "Skar" = fendo. Dokka -- Ofta bovina nomo kun signifo "Pupo". vaglumo -- Lampiro, lumvermo. galdro -- Sorchado; vorto el la norena mitologio. Hel -- Norena nomo de Infero. Ankau nomo de la norena estrino de tiu loko. Majstro -- La Kreanto Gro -- Virina nomo. Knut -- Virnomo. Jotuno -- Giganto. fimbulvintro -- Ege severa vintro. Unue prirakontata en "Voluspa" di-martelo -- La martelo de la Tondro-dio Tor. Jhetinte ghin li chiam trafis giganton mortige, kaj la martelo reen flugis en lian manon. blanka kruco -- Kristanismo oficiale decidighis en Norvegio en la jaro 995 de la regho Olav Trygvason. Ragnarok -- Fino de la mondo. Fina lukto inter la dioj kaj la gigantoj, au inter kulturo kaj primitiveco, au inter Bono kaj Malbono, au inter Dio kaj Satano. Priskribita en la Edda-kanto "Voluspa". meandras -- Serpentumas. En la helena arkitekturo serio de kurbighoj en ornama linio lau la randoj ekzemple de frontonoj. En norvega mezepoka arkitekturo tio reprezentighas per drako kiu meandre beligas ekzemple ambauflanke portalojn de fosto-preghejoj. KLARIGOJ Prologo La prologo fakte estis verkita post la plenumigho de la tuta poemaro. La poeto dedichas sian verkon al la pejzagho de Jaren, la vasta apudmara platajho en sudokcidenta Norvegio sude de la urbo Stavanger. Agrikultura regiono kaj bestobredado. Shafoj pashtighas en la deklivoj de la malaltaj montoj iom interne en la regiono. Tiu pejzagho donis la poezian kadron al la poemaro. Arne Garborg naskighis en la parenca bieno "Garborg" en la komunumo Time en Jaren. Lia patro bone kultivis siajn kampojn kaj ankau funkciis kiel instruisto. Li estis tre religiema, kaj opiniis ke la antikva, israela kristanismo, kiel ghi prezentighas en la Malnova Testamento, do iu laulitera religio, estas la ghusta kristanismo. Li estris sian hejman vivon kiel antikva israela tribestro kaj pastro. Fine li farighis tiel mense obsedata, ke li perdis liberan memregon kaj mortigis sin per pendigho. La instiga okazajho por tiu ago estis, ke Arne, la plej agha filo, rifuzis akcepti la bienon alode post la patro, kaj tiel daurigi la parencan, heredan linion sur la bieno. Arne volis farighi verkisto. Sekvo de tio estis, ke Arne sian tutan vivon havis malbonan konsciencon pro la sorto de sia patro. "al vi mi kantas pri la viv' / en sombra mond'." -- estas ghuste la pensoj kiuj torturis Arne ghis li liberighis per verkado. "La lukton pezan konas mi". -- La anima lukto kiu fine instigis la verkiston verki. "rompitaj ostoj" -- Fizika bildo pri tio kio okazas en la animo. "Mi konas vin" -- "vin" estas la patro. "boat', torent'" -- Fizika bildo pri la fatala fino. "alaud' ekshvebas" -- Fakta bildo pri io, kio okazis kiam la verkisto post multaj jaroj vizitis la tombejon de sia patro. Vidu la poemon "Printempa tag'". Injeto che la shpinilo La felicha komenco de la vivo de Injeto. Bildo de la hejma vivo en tiu kamparo. Medio kaj etoso antau la tempo de industria revolucio kaj antau la rapida kresko de urboj. "Autunas. Veteracho" kaj "Ho-hu! La veteracho / kun pluv' kaj venta frid'" donas al la leganto impreson kia estas la klimato en kiu Injeto devas vivi kaj pashti. Komparu kun _Ne estas facile_ kaj _Malbona tago_. La diversaj statoj de sano kaj animo en Injeto spegulighas paralele en la statoj de la naturo. Injeto estas en sia dekoka jaro kaj ankorau ne spertis gravan malbonon au seniluziighon. Shi havas viglan fantazion kaj facile inventas kaj rakontas fablojn, kiel en chi tiu poemo. La leganto notas, ke estas ama fablo kiun shi prezentas. Dum siaj infanaj jaroj la verkisto ofte auskultis al folkloraj rakontoj, precipe de rakontkapabla junulino, kiu servis en tiu bieno. En sia matura agho li prilaboris tiun materialon por sia propra celo. La popolaj kredoj kaj vizioj estis konsiderataj veraj, kaj estas necesa fundamento por la ideoj de la poeto. Vesperigho Injeto faras sian chiutagan laboron en la bovinejo en akordo kun la gnomo de la bieno. Lau folkloro chiuj bienoj havas sian gnomon, kiu gardas precipe la bovinejon. "kun la kat' dancadas" -- Unu el la shercemaj versoj en tiu chi serioza poemaro. Ghi spegulas la rilaton inter la homoj kaj la bonvolemaj gnomoj (Norveg-lingve: "Nisse" au "tuftekall") La biena gnomo estis malalta kaj havis rughan trikitan chapon. Rimarku la oftan shanghon de metrika sistemo inter la opaj poemoj. Che la fajrejo En la kamparo estis kutimo vespere kolektighi en la hejmo de iu kiu lerte povis rakonti, kaj tiu estas Injeto. Shi havas nekutiman kapablon rakonti kaj memori kaj vidi plion ol aliuloj. La vilaghanoj ankorau ne komprenis la supernaturan vizian vidkapablon de Injeto. Estis por la auskultantoj nur fabloj, kion shi rakontis, tamen realaj. La vizia kapablo rivelas sin en "La vidajho". "nupton festos vi" -- La huldroj provis logi al si virojn. Tiel ili havigis al si eternan vivon, kion subteruloj ne havas. Vidu la antaulastan strofon: "povintus savi vi ambau nin". "tranchilon" -- Kiel la biblio, nomoj de sanktuloj, la signo de la kruco ankau nuda shtalo rompus la sorchon. La pasero "Veslemey" (prononco: --mej) -- Norveglingva karesnomo de Injeto kiu vere baptighis "Gislaug". Je Julo estas kutimo meti garbon sur stango che la ponto de la fojnejo kiel Jul-donacon al la birdoj. Kantighas La subteruloj provas tenti Injeton per chiaspecaj valorajhoj kaj brilajhoj. Shi estas en la sama situacio kiel Jesuo sur la monto. (Mateo IV). Arghenta shpinilo estas en folkloro kutima donaco por logi inojn. "tago" -- la mondo de la homoj kie la suno lumas. La subteruloj ne toleras la sunlumon. Al ili donas lumon oro kaj arghento kaj aliaj glimaj valorajhoj el la rokoj. Por logi Injeton la subterulo devas favore priskribi la subteran vivon. La stato de la vetero korespondas al la anima stato de Injeto. Tiel la verkisto donas paralelan evoluon inter ekstera realeco kaj tranca animstato, kaj tiu lasta atingas spiritan realecon. Antausciigo Injeto vidas la reaperantan fratinon Lizabet', kiu estas kvazau shia gard-anghelo. Shi inicas Injeton al supera servo post kiam shi trinkis la enhavon de la kaliko. Tiu trinkajho reprezentas la dolorigajn spertojn, kiujn shi trapasos dum chi tiuj 70 poemoj. La Kreanto metas shin antau vico de provoj por vidi chu shi estas matura por eniri en lian servon, char li bezonas shian kapablon. En tia servo nur akceptighas la plej kapablaj kaj tute puraj homoj. Mateo 26 39: Jesuo: "Ho mia Patro, se povas esti, chi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.": Jesuo sciis kio okazus pri si kaj akceptis la sorton kun malfermaj okuloj. Injeto estis sensperta kaj timis nenion. Shi ne antauvidis ion malbonan, char vidighis ankorau neniu kauzo. Shi vivas en kompleta nescio. Tial shi ne petas esti liberigata de iuj postuloj ligitaj al la kaliko. Injeto travidas chiujn falsajhojn. Gravas dungi en la batalo kontrau malbono la plej dotitajn karakterojn. Tamen ne nur taugas rifuzi kaj venki la malbonon ekster si. La malicajn sentojn en la persono mem devas ankau esti elradikataj, tiel ke la homo povas ekstari tute pura antau la homaro por kiu ghi estu gvidanto. Imagu la tragedion sentatan de juna homo kiu antauvidas tian sorton, kiel faras Injeto en la poemo "La Montarino". Tiu estas la momento kiam Injeto, kiel Jesuo, estus petanta pri liberigo de la kaliko. Malaperas por Injeto la ebleco vivi la ghojan vivon de juna kaj gaja knabino sen bezono okupighi pri homaro kaj peko kaj maldeco kaj perfido kaj venko. Plej felicha estas tiu, kiu nenion vidas kaj tial ne kulpas pro respondeco. "kaptiloj" -- tentoj de la malbonuloj. Injeto estas danghero al la malbonuloj. Rimarku kiel la verkisto utiligas la naturon por shanghi inter supernatureco kaj realeco. Li mole glitas el la songho, for de la vidajho, pere de matena glimo kaj fine pere de fru-matena vento. Kiom el tio estas reala? Kio estas la vera realeco? Dimanch-trankvilo Jen bildo de la felicha juneco antau ol la enhavo de la kaliko komencas havi efikon. Nenio stranga ghis nun ligighas al Injeto. La junuloj senkulpe fritas tranchajhojn el terpomoj kaj dume babiladas kaj sherce provokas unu la alian diveni enigmojn. La enigmoj estas malnova folkloro; kelkaj el ili trovighas en la Edda-kantoj. Panjo atendas La patrino scias pri la vizia kapablo de Injeto. La medio chirkau ili do havas multe pli da estajhoj ol tiujn, kiujn ordinaraj okuloj vidas. Tio kreskigas la zorgan timon de la patrino, char Injeto ofte estas sola ekstere en mallumo pro atento pri la brutoj. Kredo pri antaufantomoj estas kutima en folkloro, kaj la verkisto konscie utiligas ghin por sia arta verko: (norveglingve: fylgje, vardoger). Injeto Jen Injeto, sur kies junaj shultroj estas metita la peza shargho esti tiu, kiu sola vidu la kashitajn verojn, kaj tiu chi estas la unua momento kiam shi konscias pri la graveco de la tasko metita sur shin de la Kreanto. Li bezonas puran animon por sia servo. Ne strange ke shi eksidas en silento. Tiu chi estas la momento kiam shi komprenas kia estos shia sorto. Shi do vidas la malsamecon inter si kaj aliuloj. Kiel shi de nun rilatighu al siaj geamikoj? La vidajho Jen la unua fojo kiam Injeto rigardas tra la fendo enen en la mondon de la mortintoj. Shi ne terurighas pro la vidajho mem, sed pro tio ke shi de nun estos hantata de chiaspecaj vidajhoj, kaj shi komprenu kaj spertu chiajn fiajhojn en la mondo. La montarino Pruvighis ke estas vero kion Injeto vidis, kaj shi komprenas nun kia estos shia sorto inter la vilaghanoj, kio signifas esti la pioniro inter la homaro, kaj tia sorto ne estas agrabla. Ankau la patrino komprenas ke shi havos bedaurindan sorton, sed Injeto subigas sin al la tasko donita pere de la kaliko, kiun shi devis malplenigi. Fieraj sonas shiaj vortoj: "Sed klare vidi preferas mi ol iri blinda tra l' mondo chi sen eblo veron distingi!" Junuloj Jen prezentighas scenoj kaj scenejo de tio kion Injeto devas vidi, kaj kion Arne Garborg estis vidinta. El tio chi li evoluigas la universalan vizion. Festeno Detaloj el tiu chi longa kaj komplika poemo trovighas en folklora historio, kiun la verkisto utiligas por sia celo priskribi la staton en la siatempa socio, nome pri konduto kaj moralo kaj sociaj rilatoj. "Eksidis Injet' en malluma angul'" -- Neniu volas au kuraghas danci kun shi char "Dirighis: Mankas prudento". Shi sidas kaj devas vidi la fantomojn sekvantaj al chiu ajn el la festenanoj, kaj tiel rivelighas al shi la karaktero de chiu opulo kaj sekve la karaktero de la festeno. El tio ni suspektas la socialan sintenon de Arne Garborg. Tamen kreighas io nova inter la homoj, nome mensaj statoj sendependaj inter ili. Tiuj abstraktaj statoj kreitaj de sentoj farighas el si mem aktivaj kaj agantaj fortoj, kiuj kauzas novajn kaj neatenditajn reagojn. Chio estas prezentata pere de transnaturaj aperajhoj: "Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!" La abstraktajhoj inter la homoj, do sentoj, malamo, atakemo, perfido, fugho, envio kaj tiel plu farighas en si mem instigaj kauzoj de agoj; kaj tiel en la poemo ili reprezentighas kiel estajhoj, tute kiel sur scenejo. Injeto estas la sola, kiu vidas tion kio estas en kaj inter la homoj. "Nun suben kaj norden drivas la hord'," -- al neniigho -- al Infero au al glacia trola mondo. Esprimo el la antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontrau malbono ne havos finon. Optimisma kontrauo trovighas en la poemo "Neghego". Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Shi estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas dirende ke pro shiaj kapabloj gravas gajni shin kiel kunbatalanton en la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon. Rimarku la molan transiron chi tie al nova temo kaj nova metriko: ... Dolche kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazau milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormighas ghi en songh-trankvilo; vekighas el silent', shvelas en potenc', kiel shaum-susur' en la mar-murmur'; el la dorma charm' shvebas tona svarm' amovarma, dolcha trilo ... EN LA PASHTEJO La verkisto metas Injeton en naturan medion. Tiel li sukcesas priskribi sian propran hejman regionon kun klimato kaj birdoj kaj aliaj bestoj. Jen la ekstera kadro de la tuta poemaro. Estante simboloj la spiritaj rivelajhoj do celas kaj aludas al reala homa vivo. La vento-troloj Tute realisma, sed samtempe poezia priskribo de la ventoj en tiu regiono. La fina strofo ligas tiun poemon intime al la anime intensa evoluo de Injeto. Ne estas facile Realeca priskribo de pashtista vivo en tiu regiono. Samtempe la interligo kun la subteruloj farighas pli videbla, kaj la subteruloj farighas pli kaj pli realaj estajhoj. Birdoj Charma kaj petolema priskribo de la birdoj en la chirkauajho de la bienoj en Jaren. Estas la verkisto mem kiu ekstaras en la poemo. La kompato kun aliaj estajhoj kaj malbona konscienco pro malbona konduto ligas la sentojn de la verkisto al la ideo kaj temo de la poemaro. Postulighas pura animo: Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabighis ghi. Birda patrino dolore pepis; -- neniam plu faros mi. Pluvio, la bela bruna birdo, velurflugila trezor'; kiam shi fajfas en erikejo, varmighas en mia kor'. Je somermezo Estas bona ekzemplo chi tie kiel vizio grade malkashas sin al Injeto: jen trikajhon shi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: vidas ke herbej' vivighas, ke vekighas che shtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' pashtighas. Montulin' en blua jupo, sur la brust' arghent-folioj, sidas sur tufo sub deklivo. Shutas shi salon al bovinoj. kaj tiel interplektighas la vivo de la huldro kaj tiu de Injeto. La subteruloj ne toleras sunlumon: Kiam shveba nebulej' malheligas teron, ni vagante lau altej' ghuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv', -- sendanghera huldra viv'. La herbsezono Plia realisma bildo de vivo kaj laboro en la kamparo. Regas felicho, sed el tiu Injeto tirighos por supera servo. Injeto miras La malsameco inter Injeto kaj la aliaj gejunuloj estas substrekata de la eldiroj de Injeto. Tamen la verkisto ruze finas la poemon per: Ridi kaj sherci suprajhe, -- jen mi; sed kisi barbulon? Ho fore de ghi! -- -- Sed tamen, -- se l' sorto regus? Kondamnita Prezentighas la ne nur mezepoka kredo pri peko kaj eterna puno. Sed eterneco estas ligita al la stato de la animo. Do ne ekzistas "tempo". Ne temas pri la tempodauro de la puno. Gravas la anima stato en kiun la pekulo metis sin. La peko kvazau materialighas kiam ghi farighas vibranta bildo en la konscio de homo kaj tiel sekve influas ghian konsciencon. Translokigi partigan shtonon inter la bienoj estis grava peko lau la antikvaj leghoj. La lunluminoj Foje kaj foje la subteruloj provas logi Injeton, kaj tion shi prisentas. Nek al Injeto, nek al la leganto estas facile distingi inter realeco kaj songho: Injo staras kvazau en tranc', rigardas songhe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolvighas en bruma trans'. Profanado Lau popola kredo osto de mortinto povus sanigi au forigi malsanon. En la sekvantaj poemoj okazas la kontrauo. La postulanto "drauga fato" -- esti reaperanto kiu ne trovas ripozon en la tombo. Fizikaj reaperantoj estas necesaj en literatura verko. Tamen ili reprezentas ion kio devas esti ordigata au kio estas kontraua al la rilato inter fortoj kaj sintenoj aperantaj inter homoj. La pastroj, kiuj estis autoritatuloj, ja kredis pri reaperantoj; kial do ne ordinaruloj? En la nebulo La provo redoni la shtelitan oston malsukcesas por Injeto. Kaj tion shi shuldas al hazarda forgeso. La gnomo sentas kaj kondutas kiel homo. Injeto malsana Sekvo de la peko, sed ankau severa provo por shi. Chio okazanta estas iel ligita al kauzoj. La korpa malsano sekvas al spirita strechego. Por Injeto ne estas sole fizika malsano. Shi baraktas sur pli alta nivelo kontrau malico kaj fiajhoj: Injeto kushas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj draugoj baraktas shi, kaj murmuras pri lunluminoj. Neghego Terura vintra shtormo okazas paralele kun la malsano de Injeto. La lukto inter bono kaj malbono farighis universala: Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorchantaj per rauka ululo estingon de l' sun' en nebulo. Se ili atingos al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingighus treme en gel'; kaj regus mallum' sur la tero. kaj kovrus chion glachero. La drako Poezio estas la armilo de la poeto. Arne Garborg multe pensis pri la ekonomia stato en la kamparo. En ekonomie premaj tempoj la kamparanoj devis hipoteki siajn bienojn au pagi la shuldojn per vendo de siaj kampoj. Garborg donas en la poemo "La Drako" ekzemplon pri la mizera stato de la etuloj en la kamparo. La patrino en tiu chi poemaro estas tute senhelpa