The Project Gutenberg EBook of La Nigra Galero, by Wilhelm Raabe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Nigra Galero Author: Wilhelm Raabe Translator: Fritz Wicke Release Date: December 29, 2007 [EBook #24074] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA NIGRA GALERO *** Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net INTERNACIA MONDLITERATURO Kolekto de la plej famaj verkoj el chiuj naciaj literaturoj [Ilustrajho kun devizo: Ni fosu nian sulkon] FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO WILHELM RAABE LA NIGRA GALERO El la germana originalo tradukis Fritz Wicke 2a, korektita eldono FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO Kun permeso de la eldonejo: VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A.-G. Berlin-Grunewald Antauparolo. _Wilhelm Raabe_, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskighintaj chirkau la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaua jarcento. Li naskighis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj chi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankau la verkoj de _Raabe_: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al chiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraghaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaurindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. -- _Raabe_ volonte chirkaushpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la charmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofajhojn". -- _Raabe_ komence estis pesimisto, sed pli kaj pli chio che li farighis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li farighis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankau en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstrechantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona. D-ro Fritz Wicke Noto: Chiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj. I. Sur la remparoj de la fortikajheto _Liefkenhoek_. Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajheto _Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj chiu -- estro kiel soldato -- prenis sian ofican lokon sur la remparoj. La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ghi jhetis la shaumerojn trans la shirmmurojn, en la vizaghojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili. Ankau en la fortikajheto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, audighis korneto; klare oni audis tra la venta bruego, tra la akvo mughanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu shipbatalo sur la "_Westerskeldo_". La "Geuzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon. Kiom chagrenis tiun chi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Chu ventego kaj nokto ne estis ghiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeuzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj? Sed terure estis la milito degenerinta. Tridekdu jarojn jam nun dauris tiu abomena pushado tien kaj tien chi de la batalantaj partioj, kaj ghis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj richege estis gherminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ech la virinoj forgesis humanecon kaj dolchecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, char ghi tute ne konis ghin. Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankorau pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankorau eble intershanghi au reacheti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilaghoj povis sin savi per monpago kontrau brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reacheto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn au pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita shipo. -- Kun zorga atento auskultis sur la remparoj de la fortikajheto _Liefkenhoek_ estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj intershanghis siajn konjektojn. La unu tion chi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaute; sed poste pli certe kaj laute de busho al busho iris la vorto: "La Nigra Galero, denove la Nigra Galero." Chiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun chi vorton: "La Nigra Galero." Chirkau la unua chesis la vento, kaj ankau la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangrugha, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovaghaj vizaghoj sur la muroj de _Liefkenhoek_ kaj _Lillo_, kaj duonon da horo poste sekvis tiun chi lumfenomenon la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado shajnis esti finita, kiel tragedio finighas per katastrofo. Oni audis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis ghian dauron. La garnizonoj en la hispana fortikajho, kvankam atentante kaj auskultante ankorau longan tempon, tamen neniun pafadon plu audis. -- "Nu, kion vi pri tio jughas, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de _Liefkenhoek_ al unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ghis la piedoj. La alparolito, ghis nun apogita al la shirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la shultrojn. "Ne demandu min pri tio, _sennor_. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe chesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskau kreskis al mia hauto kaj mian postenon mi tenos ghis la lasta tago; sed -- tio sufichas." "Vi estas tre malghentila, _Jeronimo_", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antau nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu chi fortikajheto apud la Skeldo. "Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu chi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antauulo ankau estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junaghaj songhoj kaj venkesperoj. Nun li kushas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antauiris, falis per kuglo apud _Turnhout_; li ankau opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apud _Tarata_ rivero che sian junan edzinon -- ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj ghis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis de Madrido; -- _sennor_, tiam ankau mi kredis ankorau pri venko kaj honoro en tiu chi milito. Mi chesis pri tio kredi, kaj vi ankau chesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon." "Vi revas malgajajhojn, kapitano! Sed diru do, chu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?" "Jes!" "En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?" "Jes!" "Sekve vi kun _Aleksandro Farnese_ eniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi felichulo!" "Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuragha princo kun la novajho pri la kapitulaco de la urbo che _Don Filipon_ -- Dio estu favora al lia animo!" "Vi? Vi, kapitano _Jeronimo_, alportis tian raporton al la regho; -- ho, trifoje felichulo! Mi petas, rakontu pri tio, char ni ja ankorau ne rajtas forlasi la remparon." La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimighintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj auskultantoj rondon chirkau ilin ambau. Ne estis oftajho, rakontigi la maljunulon _Jeronimo_. "Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara ghis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran chevalon antau la kastelo Madrida -- mi naskighis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reaudante denove la bruon de la rivero _Manzanares_. Mi antau nelonge estis revinta pri ghia mughado sufiche ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera sendajho, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpushis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kushis sur la kastelo kaj la urbo; la hierauan tagon, kiel mi poste audis, estis okazinta granda _autodafe, kaj la loghantaro fordormis la festan konfuzon -- chio dormis, ech la regho _Don Filipo_. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontrau mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita chevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia chevalo estis senspira kauze de la antaua sovagha rajdado, sed estis ankorau sufiche forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la regho! Leteroj de la princo _Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj mallevighis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormchambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubighis antau miaj okuloj, kiam en la regha dormchambro mi genufleksis antau la lito de la regho kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj -- la supera chambelano tenis la oran lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizaghon de la regho, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levighis de sia kushejo, maldika kaj malforta kaj elpushis vokon, kiu preskau estis krio: 'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.' Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankau ektremis. El la lito levighis la regho; li sin apogis, tute kontrau la etiketo, sur mian shultron, la shultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la shvito de la vojo. La nobeloj jhetis surtuton chirkau liajn shultrojn. Depost la novajho pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de la kastelo li rapidiris ghis la pordo de sia karulina filino, _Donna Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu chi momento al la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la reghidino, malfermis ghin iomete, shovis la kapon en la chambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino: 'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!' Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajho plivastighis!" "Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajheto _Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditajho?" "Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_ kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj. "Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran chenon chirkauigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankau donis al mi." "Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimighis. "Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo, _sennor Coronnello_; ghi volas diri: nun kial vi estas tie chi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Chu ne vere?" demandis li kaj chirkaurigardis en la rondo. "Nu, mi ghin ankau diros al vi, char mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent naudekunu konstruis princo _Farnese_ sian tendaron antau la fortikajheto _Knodsenburg_ kontrau _Nijmegen_, por sieghi ghin; sed _Gerhard de Jonge_, la nederlanda estro, estis kuraghulo kaj kauzis al ni sangigan laboron. Por lin malsieghi marshis ankau Morico de Oranujo tra _Arnhem_ en la _Betuve_ kaj embuskinta li alproksimighis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontrau la malamikon. Vere, kuraghaj rajdistoj eliris: _Francesco Nicelli_, _Alfonso Dovales_, _Padilla_, _Jeronimo Caraffa_, _Decio Manfredi_ kaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al ghi! Antauen ni iris kontrau la malamikon, kaj rapide tiu chi remarshis -- ghis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj ghis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en chiu batalo mi estis vershinta sangon, kaj nun -- nun, kiam chiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko de _Parma_, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan ghi enhavis kun la chirkauskribo: '_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro. La morgauan tagon oni forshiris de mi la oran honorchenon, donitan de _Don Filipo_; mian postenon ricevis iu alia pli felicha; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forjhetis kaj dungighis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!" La estro de la fortikajheto _Liefkenhoek_ donis al la rakontinto la manon kaj skuis ghin mute kaj kore; ankau la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn. "Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do chio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingighi -- en _Escorial_ dormas _Don Filipo II._, en _Parma_ kushas la eminenta princo Aleksandro; kie restis _Fernando Alvarez de Toledo_, duko de _Alba_? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "_Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?_[2]" ridis juna standardisto, kiu jhus estis foririnta de la universitato en _Salamanco_; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_ daurigis: "Kio grava, kunuloj; chiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgau la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. -- Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Ghenova Moshto _Signor Federigo Spinola_ havas iun bonan shipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgau vi ekscios la detalajhojn." "Chu vi opinias tion, profeto de fatalajhoj? Ha, via diabla malfelicho troe disrompis vian fortan kuraghon. Kuraghighu, brava _Jeronimo_." La kapitano nur movetis la shultrojn. "Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin chiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu chi nokto. Kuraghon! sinjoroj, kaj Hispanujo por chiam!" La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocho sufiche premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarshis de la remparoj de la fortikajheto _Liefkenhoek_. Sed la estro ankorau restis, apogis ghemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris: "Li estas prava; estas fiajho pri tiu chi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj chi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed chu nur unu pashon ni progresis en la venkado de tiu chi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj vershis la sangon sur tiu chi malgrandega terpeco, alnaghigita de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu chi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_, _Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_, _Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kushas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, -- kiom ankorau tie malaperos?" La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni audis nenion plu sur la remparo de la fortikajheto _Liefkenhoek_, escepte la vokojn kaj la pashojn de la kontrolirantoj kaj la mughadon de la ondoj kaj de la revekighanta ventego. Ree la estro chirkauiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankau li malsupreniris kaj eniris la loghejon, kie li trovis lau sia invito chiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitano _Jeronimo_ forestis; li kutimis chiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedauris lin kaj priridis liajn antaudirojn. Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu chi ventega nokto la katolika regho kaj _Federigo Spinola_ de Ghenova estis perdintaj bravan shipon. La morgaua mateno jhetis la brulnigrigitajn ruinojn de la _Immacolata Concezione_ sur la sablomontetojn de _Sudbeveland_ antau la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikajheto _Bats_. La malbona antaudiro de la kapitano _Jeronimo_ estis sin plenuminta, la akvogeuzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado. II. Sur la shipo "_Andrea Doria_". En la urbon Antverpeno fishistoj alportis la novajhon de la nokta okazintajho, kaj granda pri tio estis, lau la partianeco, la kashita ghojo au la lauta kolero de la loghantaro. Ankau en la urbo baldau ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ghin kun pli au malpli granda certeco kun la okazinta malfelicho. Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"? Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preghejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis audata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj shipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ghi rondiris. Chie oni vidis konfuzon au kashitan ghojegon sur la vizaghoj. "La Nigra Galero, la Nigra Galero!" -- Estis _Federigo Spinola_, nobela ghenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu richa respubliko, kiu kun la regho de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto shiparon kontrau la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ghin en la nordan maron. Chiu kaptajho, chiuj shipoj forprenitaj de la herezuloj, estis proprajho de la admiralo _Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ghenova, veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, chirkaukuris la promontoron _Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da kuraghegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kapershipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrighis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro. La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ghis tiam estis uzintaj nur la chirkauloghantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ech la kuraghaj, nenion timantaj zeelandaj shipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn. Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis kelkan riche sharghitan komercan shipon, kelkan malrichan shipistboaton de la nederlandanoj; ghis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj chi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraghe. Multnombran shiparon forsendis la chefshtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kapershipoj malamikaj estis detruata, sed ech unu el la teruraj galeroj kaptata. En triumfo oni alportis la strangan shipon al _Amsterdam_, kaj tie lau tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuraghaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ghia koloro kaj sufiche baldau la "Nigra Galero" farighis terura por la hispanoj kaj la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Ghenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. -- Do, la Nigra Galero ne estis fantoma shipo, sed ajho de fero kaj ligno, kaj ghia shiparo ankau ne estis fantomaro. Estajhoj el karno kaj sango rampis inter la shnuregoj, direktis la velojn, sharghis la turnpafilojn, bruligis la mechajhojn, kaptis la malamikajn shipojn kun la sovagha kriego: "Prefere turko ol fipapano." -- -- -- Pri la Nigra Galero interparoladis la loghantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj chiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remshipo, la Immakulata Koncepcio, en la hieraua nokto per la zeelandanoj estis krevige alten jhetata. Poste pli kaj pli vesperighis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kushighis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis rughete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la shnurajho de la galeono _Andrea Doria_, ankrighinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la shipestro _Antonio Valani_, junulo de chirkau tridek jaroj, kovrita per sia mantelo pashis chi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallaute plaudante chirkaulavis la ventron de la shipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla loghantaro chi-transen zumis. Jhus la shipestro haltigis la marshon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leutenanto _Leone della Rota_, eljunagha amiko el la _Strada Giulia_, kaj metis sur lian shultron la manon: "Tiel meditema, Antonio?" La alparolito preskau terurite alten rigardis. "Ha, estas vi, _Leone_? Nun chu vi alportas novajhon de ekstere?" "Jes, sed bedaurinde malbonegan. Ghi venis de la fortikajheto _Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certighis. La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, shipon kaj shipistaron, viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikajheto _Bats_ sur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ghojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estajhoj, Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien chi al lia moshto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldau ekscios ion per la admiralo." "Donu Dio", ekdiris la estro de _Andrea Doria_, chagrene frapante la ferdekon per la piedo. "_Leone_, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie chi tiel senokupe." "Senokupe?" ridis la shipa leutenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie chi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate. _Corpo di Bacco_, kian belan akiron mi faris je la grasa _signora_, tie en la taverno de la 'Blazono de _Alcantara_'. Mi petas vin, Antonio." "Al vi la vivo estas ankorau malpeza, _Leone_!" diris la estro ghemante. "Ojmej," ridis la leutenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ghemante. Mi petas, vidu lau mia fingro -- jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, chu vi vidas? Ohe, _Antonio_, _Antonello_, kapitano, kapitaneto, kiu loghas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Chu ne la infano plej dolcha, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie chi pluvas -- kaj tio estas tre longa tempo, kiel shajnas al mi -- tiu chi hiperborea lando, mi devus diri, tiu chi hiperborea marcho? He, chu ne _Antonio Valani_, estro de tiu chi bona galeono _Andrea Doria_, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu chi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio, pro nia kara sinjorino de _Cythere_, vi do estas bubo tro malgaja." Chagrene forturnis sin la estro. "Ho, lasu min, _Leone_, -- mi petas, iru che vian grasan _signora_. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ghis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la shipon de vi kaj de via fibusho. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizagho. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankau al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton." "Antonio," diris la leutenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono de _Alcantara_' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al shi plachos -- mi ne iros. Pro diablo, parolu, _carissimo_, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novajho de la _Westerskeldo_ ne estas la kauzo; konfidu al mi, chu efektive estas verajho, kion mi kredis sherco kaj sherce pritraktis? Chu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorchistino?" La estro multe eksopiris ne respondante, kaj _Leone_ daurigis: "Kaj shi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de chiuj sinjorinoj en la _strada Balbi_ kaj en chiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu chi charma barbarino! ..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolchan knabinon?" Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leutenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta shipsoldato apud la transirejo; tamburruligho eksonis de trans la kajo, torchoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj shipoj de lia shiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektighantaj sur la shipo "_Andrea Doria_" chirkau li. La malfelicha batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la dauro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel shajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._ de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj de la _nobiles_ de Ghenova. "Eliru vi chiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun chi malbenitan Nigran Galeron. Sur ghiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgau je tagigho levos la kvar galeroj, kiuj estas ankorau tie chi, la ankrojn. Chu vi audas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola ankorau tie chi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Chu vi audas, sinjoroj de la galeroj? -- morgau matene! Ordono jam estas donita _Sluis_'on al la tieaj estroj, same marveturi kun chiuj nebezonataj shipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, au la satano -- --." Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantau la admiralo: "Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankau laboro pli facile priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Chu hierau vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domaghe! -- _Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur la _Andrea Doria_, ghis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaua elveturo. _Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko. "Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie chi? Ankau bone!" diris _Leone_. "Ni do iru por nia propra chaso, Antonio, sed antau chio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie chion, kio koncernas viajn rilatojn al la charma flamlandanino." "Ho ne, _Leone_, lasu min!" "Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ghin spertis, kaj vi ankau ghin spertos, _Tonino_." Kontrauvole la kapitano lasis sin fortiri de sia shipo. Chagrene li sekvis la _luogotenente_'n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono de _Alcantara_", kie la grasa mastrino estis enamighinta je la gaja _Leone della Rota_, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj -- senpagan dormokazon, kiel ofte plachis al li. Sed tre ofte estis al li plache kaj agrable. III. _Jan_ kaj _Myga_. En unu el la altaj frontonaj domoj malantau la urba muro che la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon _Myga van Bergen_ apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestajhoj -- la filino de la mortinta komercisto iam richega kaj estimata _Michael van Bergen_, pri kiu nun povis esti dirata: _Supremum diem obiit, senex et pauper_[3]. Kvazau sako da ormoneroj novstampitaj estus elshutata, tiel sonoris antau dekkvin au dudek jaroj la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ al chies oreloj. Unu el la plej richaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur chiuj maroj naghis ghiaj shipoj, ghiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ghia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antau dudek jaroj vi devis demandi en la borso au en la domo de _la Oosterlinge_, de la granda hansatenejo pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_; vere bona informo estus farita al vi. Sed nun _Johann Geerdes Norris_ estis mortinta jam delonge en _Amsterdam_, kaj antau dekkvar tagoj lia antaua kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, farighinte almozulo. Se vi nun en la borso au en la domo de la _Hansa_ estus demandintaj pri la firmo _van Bergen_ kaj _Norris_, oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankorau konis la firmon _van Bergen_ kaj _Norris_? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ghin. Kiel estis tio okazinta? La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo _van Bergen_ kaj _Norris_ radiis en la plej granda brilo, movighis labore ducentmil loghantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandighintaj ghis okdekmil. Chu tio sufichas al vi? Ni jhetu rigardon reen al la pasintaj tagoj! Estis la dudeka de augusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandro _de Parma_, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo ghi devis lasi al la herezuloj. Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de augusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forrulighis. Silentego farighis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj preghis mallaute kaj fajrece. Sed poste ekrompighis -- sono duone ghemo, duone furiozkrio subpremita -- longdaura -- doloro kaj kolerego! Bruo naskighis, de la seghoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontrau la preghejaj pordoj, kontrau la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la loghantaro jam chirkausieghis. Triumfo kaj malvenko! Monahhoj de chiuj ordenoj sin premis mokridetante au minacante en la vojon de la humiligitaj, mallaute plorantaj au kolerantaj herezuloj, la rozariojn ghojege levantaj. Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj? Tiel shanghighas la sortoj de la homoj, tiel shanghighas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj. La dudekan de augusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis ankorau en plena forto kaj granda shatateco; -- la dudeksepan la firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marshis kun granda pompo en la gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis ghin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton. _Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Chiu el la du kompanianoj agadis lau sia karaktero; la fortkuragha kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ghin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis shanghi. Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, la idoj de la firmo antaue tiel fama. En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaurinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon au la filinon de la genuoj, char la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn au al la magistrata domo. Bedaurindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli felichaj, ili ludis sendanghere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj rughaj kampopapavoj de la kamprandoj. La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regho, la sovaghaj bandoj de la arbargeuzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de chiuj popoloj de Europo. Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn. La grenkampoj, antau ol la ora frukto maturighis, antau ol la rughaj kaj bluaj floroj floris, farighis oferoj al la chevaloj kaj piedfrapoj de la marshantaj armeoj. Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la regho de Hispanujo nomis sian proprajhon? En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantau la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedaurindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiche ofte ech tiuj estis sendefendaj kaj dangheraj. Sufiche ofte sin shanghis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loghantoj mem sin enshlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontrau la teruro vaganta ekstere. Tute alie ol aliaj pli felichaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ghermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj. Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegho de la princo de _Parma_ vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ghiaj teruroj. Ke _Jan_ kaj _Myga_ farighu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis ankorau. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo disshiris la kontrakton pri la edzighado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambau jam estis mortintaj. La dudeksepan de augusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ech multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiche baldau la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaghrememorojn. Ni vidu, chu tio estis vera. -- La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van Bergen_, post kiam lia richajho pereis kiel negho pro la suno. En sia chambreto malantau la muro apud la kajo en Antverpeno sidis _Myga_ en la nigraj funebraj vestajhoj -- mirinde bela ineto, ankorau palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Shi shpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laute plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaurindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovagha, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskau senrajtaj al chiu subpremo, al chiu petolajho. Tute soleca estis _Myga van Bergen_! Bedaurindulino! -- Ke shi ne estis tute forlasita, estis ankau unu el la zorgoj de _Myga_. Jes, ankorau iu sin interesis pri la infano de _Michael van Bergen_, jes, ankorau sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al shi, ke -- _Jan Norris_ de _Amsterdam_ fordonos la lastan sangoguton por shi; sed _Jan Norris_ estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj _Jan Norris_, la akvogeuzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno. _Jan Norris_ tute ne estis forgesinta la junaghrememorojn, kiel opiniis lia patro _Jan Geerdes Norris_. Ankorau nun _Jan_ kaj _Myga_ estis gefianchoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis jhurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro _Michael_ vivis ankorau. Nun _Michael van Bergen_ estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed _Jan_ estis malaperinta depost monatoj. Chu li vivis ankorau? Chu la ondoj estis englutintaj lin? Chu la hispanoj, kaptante lian shipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin? Kiu povis diri tion? Kion povis fari la bedaurinda soleca _Myga_ en la sovagha mondo, se _Jan_ estis mortinta! La nokto pli kaj pli proksimighis; sed _Myga_ timis kushighi. Char shi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kushighi? Iom post iom la chambreto malvarmighis, sed la orfino ne shajnis senti ghin, shi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Shi formetis la shpinilon, kaj kovris la vizaghon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel shi sidis kelkan tempon, ghis tamen shi eklevis sin por kushighi. Ankorau foje shi klinighis al la rigliloj de la pordo, por vidi, chu ili estis ekzakte alshovitaj, kiam subite shi auskultis -- senspire auskultis. "_Myga_", flustris iu ekstere. La orfino ektremis je la tuta korpo. "Ho, mia Dio!" "_Myga?_" oni denove flustris tra la shlosilingo. Ekkriante la junulino forshovis la riglilon kaj turnis la shlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la shultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon. "_Myga_, ho _Myga_!" "Ho _Jan_, _Jan_, kara, kara _Jan_!" Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstatauis la interparoladon de ili ambau. Sed poste _Jan Norris_ falis shajne tute senfortigita, sur la apudan seghon, kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la vestajhoj de la amato, rimarkis, ke forestis la chapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo. "Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove furioze vin jhetegis en dangheron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!" "Efektive, nur unu haron, kaj tiun chi fojon ili estus kaptintaj min, _Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskau ili kaptis min -- diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliche estus pasinta la afero." "Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu chi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankau, kaj mia patro ankau estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farighos? Kiu min gardos, kiu min helpos?" "Vi estas prava! Bedaurinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankau mortis, kaj mi ne cheestis por konsoli vin pro via chagreno. Mi dume devis krozi antau _Dunkerke_ por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi ne povis alie agi, kaj ankau ne hodiau vespere. Por savi la noblan patrujon chiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min ankorau iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaurinda patro _Michael_ --" "Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu chi sangoplena terura tempo!" "Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro; sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al _Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu chi bedaurinda Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolcha, dolcha fianchino. Nur ankorau mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin -- auskultu, eble kun majesta edzighakompanantaro, ke ech reghino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felichegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, chu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete." "Ha, kiaj fantaziajhoj, sovagha, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel farighos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ghin al mi, ja estas vana malsagho; preferu raporti pri la danghero, el kiu vi jhus apenau forkuris. Vi ja penadas, kuraghacha _Jan_, ke plua nokta songho min teruros!" "Ne tiel kuraghacha, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de _Jan Norris_ tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu chi urbo -- ni volas fari heroajhon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu ech ankorau post ech post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu chi vestacho, en germanaj vastegpantalonoj anstatau en zeelandaj shipistpantalonoj. Nun auskultu, _Myga_. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciighinta, ke kvar galeroj de _Spinola_ hodiau matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaurinde mi eksciis, ke patro _Michael_ mortis, ekzakte studis la lastan ghenovan shipon, _Andrea Doria_, kiu estas tie chi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kashe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por shteliri al vi, char kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon -- mi ja havas la domshlosilon -- kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ghis antau lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj -- pro mia afero, komprenu! -- Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazau la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danghero kaj zorgo pri la bedaurinda _Myga_, kies patro mortis dum mia foresto. Chirkau mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolachas kaj malbenas kaj krias, chiu estajho en sia lingvo, kaj drinkas chiuj sammaniere. Chiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seghoj estas neuzataj. -- Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de _Andrea Doria_, la alia estas lia leutenanto. Ili pashas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankau volonte lasas al ili sidlokon, char ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj chiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazau neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italachoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leutenanto chirkauprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazau lia petroselo estus hajldetruita; -- mi preskau priridis lin; sed pro la jhuro de la geuzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas intershanghataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaupasinta nokto, pri la chieliro de la _Immakulata Koncepcio_. Pri tio mi kore gajegas, sed subite chiuj pulsoj ekstaras, char nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, _Myga van Bergen_, ili parolas!" "Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho chielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontrau tiu! Ho kiel mi tiun timas!" "Chu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocho, kaj _Myga_ kashis la vizaghon je lia brusto kaj kapjesis tremante. La juna akvogeuzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis. "La trinkajho ne estas trinkata tiel varmege, kiel ghi estas farata; tion ja spertos la italacho. Kvietighu, _Myga_; chu mi ne estas che via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaurindulino, kiel vi tremas!" "Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Chu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu chi nokto ankorau, nun tuj!" _Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fianchinon en la brakoj kaj provis kvietigi shin chiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono". "Krutege starighis la haroj, kaj chiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed _Jan Norris_ ghin tamen atingis kaj agis kvazau tute neniun vorton de la itala parolacho li komprenus. Pro la grafo de _Lumey_! Faracho pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias chion, kaj tio sufichas. Postmorgau matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la admiralo -- kaj char la okazo estas tiel favora, en la morgaua nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaua nokto la kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leutenanto _Leone della Rota_. En la morgaua nokto tiu chi domo estos atakata; -- sed tiel mallaute, ke neniu najbaro vekighos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj -- hojho, eksteren por chasi la ribelajn herezulojn, -- gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro audos la helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Chielo kaj infero, kaj _Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranchilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!" "Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!" "Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankorau multa tempo ghis la sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun chi aferon. Konfidu al mi, korfianchino, nenio vin ofendos, dum _Jan Norris_ ankorau staros sur la du piedoj. Sed nun daurigu auskulti, mia rakonto ankorau ne estas finita. Mi antaue devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio chi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jhus rakontis al vi." "Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu defendos la bedaurindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie chi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu chi chambro min sufokas." "Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankau estus preta por akcepti nin; sed nur auskultu en la stratetojn -- la tuta urbo en tiu chi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en ghiaj muroj. Auskultu nur la bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankorau ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu chi minuto, kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur serchu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_ -- estus ankau domaghe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, chu ne, _Myga_?" "Ho _Jan! Jan!_" "Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdighas por mi, kaj la friponoj daurigas parolachi kaj ghojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la seghoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Char bubo estas enportata sur la shultroj de du virachoj, kaj granda hura! farighas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta shipanaro sin savis kaj albordighis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Chiu volas vidi la bubon, chiu volas al li paroli, kaj chiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruchojn. Sed al mi shajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej laulonge la muroj min shovas, kaj preskau estas atinginta la pordon, kiam malfeliche la rigardo de la bubo ankorau kauranta sur la shultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazau mi estus fantomo, li palighas kiel fromagho kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj chiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen, jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la akvogeuzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfarighas, kvazau krevus la infero -- chiuj okuloj estas direktitaj al mi, chiuj glavoj elighas el la ingoj, kaj ankau mi eltiras la tranchilon, por vendi en la danghero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin jhetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj jhetegas ghin antau la piedojn de la plej antauaj, tia, ke tuta aro faletas pro ghi kaj hhaose rulighas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranchilon mi pikas en iliajn fivizaghojn -- la pordo estas atingita -- mi estas sur la strateto -- post mi mi audas la blekegadon de la persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian poshon. Tien chi kaj tien ili chasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzajhoj; gvidas ilin al malghustaj postsignoj kaj fine venas tien chi. Al la kajo ankorau estas silentego -- mia fida shlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas savita por savi vin, kara _Myga_, dolcha fianchino. Sed auskultu do, ili ankorau ne ekmalesperas pendigi la geuzon -- diablo, auskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!" Ridante auskultis _Jan Norris_, tremante auskultis _Myga van Bergen_ la bruegon en la stratetoj. "Ho, kara _Jan_, chu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun chi domon? Auskultu do, la tuta tumulto rulighas tien chi -- ho Dio, rigardu el la fenestro -- torchoj kaj lancoj -- Jezuo, ili frapas la pordon -- ili serchas vin, _Jan_, kompatema chielo, defendu nin, perditaj, perditaj!" La dompordo malfermighis, oni shajnis penetri en la domon; _Jan Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo. "Trankvilighu, trankvilighu -- estas neeble! Trankvilighu, _Myga_!" "Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la shtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!" La juna geuzo estis pala kiel la morto. "Chu malsingardeme mi vin tiel gvidis en dangheron, _Myga?_ Estus terure. Pro la jhuro de la geuzoj, jen ili penetras supren la shtuparon. _Myga_, ho _Myga_!" "Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin krochante al la brusto de la fiancho. IV. La atako. Ne nur en la "Blazono de _Alcantara_", ne, en chiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno la _luogotenente Leone della Rota_ estis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estron _Antonio Valani_ en la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien. Sed kiu povis rezisti, se _Leone della Rota_ volis atingi ion? Pli senpripensa ol malbona, la juna leutenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolajhojn. Kiel gajan petolajhon li rigardis la rabadon de la bedaurinda orfineto; -- en lia sentauga petola kapo la plano de tio estis naskighinta; ghin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita -- estis honora devo por li. Kiom interesis la ghenovan sentaugulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moshto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole felichegiga eklezio malbelegaj. _Leone_ preferis multe charmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Ghenovo havas maron sen fishoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo. En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto de _Jan Norris_, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kun _Antonio Valani_ pri la plano de rabado. Se ghi estos havinta sukceson, kaj se la _Andrea Doria_ feliche estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita au detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam -- tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankau io tria povos okazi, ke la _Andrea Doria_ povos hejmveturi ne vidinte la malamikan shipon, _Leone della Rota_ opiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. -- Al la persekutado de la maltimema akvogeuzo la du ghenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin pushis, al la kajo. "Ni do estus malsaghuloj chasi la friponon", ridis _Leone_. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj de _Afrodite_, de kiam mi servas al la alie tiel senkora _Antonio Valani_ kiel gvidisto en la charma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu chi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino de _Cythere_, donu al ni vian chielan shirmon!" "Mi petas vin, _Leone_, estu prudenta, ne estu malsaghulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto, _Leone_, shajnas al mi -- _Leone_, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antausentojn tiel neklarigeblajn -- _Leone_, kondutu bone, eble baldau vi estos mia anstatauanto, estro de _Andrea Doria_ ..." "Kaj vi _viceadmiraglio_ de lia moshto _Don Federigo Spinola_." "Au kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano. "Kio? mortantausentoj? mortantausentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leutenanto. "Nu pro chio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu _Francesco Petrarca_, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni jhus estas sub la fenestroj de via _innamorata_; -- shia lumeto brilas ankorau; -- hola, kia ideo! -- _Antonio Valani_, amiko de mia junagho, por forchasi viajn mortantausentojn, ni -- ni tuj, tuj en tiu chi momento faru viziton al la dolchulino tie supre." "_Leone?!_" "Traserchu shian domon. Chiuj frenezaj ideoj estu laudataj! Antauen pro la nomo de la regho, antauen pro la nomo de la amo!" "_Leone, Leone!_" "Lasu min", ridis la leutenanto. "Mi petas vin, chu la geuzo, kiun la mallertuloj serchas tie, ne povas esti kashita same en la loghejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu chi urbo? Antauen, antausentema Antonio, antauen, ni traserchu la domon de via charma amatino kaj dume des pli bone konatighu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto." Antau ol la kapitano povis reteni la sovaghan amikon, tiu chi estis kurinta al la pordo de _Myga_, kontrau kiu li frapis per la pugno, kriante per lauta vocho: "Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika moshto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kashitaj en tiu chi domo!" Tuj de chiuj flankoj kunfluegis soldatoj, shipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la loghejo de _Myga_. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitano _Valani_ serchis malhelpi la bruegon de la sovagha amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermighis, kaj la loghantoj de la konstruajho, en kiu loghis _Myga_, charpentisto, shuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kashis timeme en la anguloj, teruritaj per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifughinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuraghe kun la lampo en la tremanta mano kontrauiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta vocho, ke neniu rifughis en tiun chi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu shin" -- shi diris -- "shirmi akvogeuzon"; chu ne shia edzo, shia bedaurinda mortinta edzo estis jhetata per la furiozaj monstroj de sia fishistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al shi la certigoj? Neniu auskultis, la domo plenighis de hispanaj soldatoj, italaj shipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldau penetris el la diversaj loghejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. -- "Antauen, Antonio! ne malrapidu!" kriis _Leone_. "Antauen, supren la shtuparon en la chielon." Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej shercaj minacoj devigis shin antauen lumigi per la lampo. "Gaje, gaje, panjo! La aliaj serchas sube, ni supre -- antauen, kaj ne estu tiel ghenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, -- ne restu malantaue --!" "_Leone_, mi vin petas!" "Ha ne, antauen, antauen, _madonna_! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolcha aventuro! Kio farighus de vi, se vi min ne havus? Jes -- tiu chi shajnas esti la lasta shtuparo -- venko! venko! _mille gracie_, maljuna sibilo. Tie chi, tie chi, _Antonello_ -- en la nomo de la regho; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie chi estas kashitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la regho! En la nomo de la katolika moshto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolcha birdeto, malfermu kaj eldonu la dolchan ribelan koreton!" Kun busho ridanta la sovaghulo kaptis la kapitanon je la shultro kaj premis lin kontrau la pordo, kiun li vaste malfermis -- rigide, dube staris la du ghenovanoj. Kun zorgo kaj timo kreskantaj _Jan_ kaj _Myga_ estis auskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovagha tumulto penetris ech en la domon, la fianchino malespere petegis la fianchon sin kashi. Sed kio povis farighi por savi ilan ambau? En la sekvanta momento chio estis tro malfrua. Tro rapide _Leone della Rota_ supren saltis la shtuparon. En la maldekstra brako _Jan Norris_ tenis la svenintan fianchinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, chia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankau estus helpinta al li chiu anima agemo? Perei devis _Jan Norris_ kaj _Myga van Bergen_, almenau lau homa sagho. "Pro chiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la ghenova leutenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, -- tion mi nomas frapi du mushojn per unu frapo. Holla, _Antonio Valani_, nun akiru al vi vian charman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geuzon! pendigu lin!" El la ingo flugis la glavoj de la ghenovanoj. "Gardu vin Dio, _Myga_!" kriis _Jan Norris_, svingante la klingon. "Malantauen, vi italaj friponoj!" Elpushante la sovaghan geuzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon de _Leone della Rota_, pusho -- kun krio sin turnis la estro de _Andrea Doria_ kaj shancelighis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegis _Antonio Valani_. Super la korpo de la ghenovano saltis la akvogeuzo, sed dua bato tushetis nur la maldekstran shultron de la leutenanto. Shipanoj de la galeono _Andrea Doria_ suprensaltis la shtuparon svingante la shiptranchilojn. Sovagha sanga batalo farighis en la malvasta spaco; svenante _Myga van Bergen_ kushis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torchoj estingighis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disighis pro panika terurigho kaj ree malsupren rapidis la shtuparon. Sufokanta fumo plenigis chiujn lokojn de la domo; tra ghi la ghenovaj shipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeuzon _Jan Norris_! Tra la fumo _Leone della Rota_ malsupren la shtuparon portis la senkonscian _Mygan_ sur la straton, kie jam nova batalo minacis naskighi inter la shipanoj de _Andrea Doria_ kaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiu _Leone_ raportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. La _don_ gravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geuzon kaj la knabinon sur la shipon, morgau dum la auskultado chiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato chiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial ech en tiu chi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. -- -- Kontrau la kajo rulighis la amaso. Torchoj lumigis la sovaghan procesion kaj jhetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscian _Mygan_ kaj la enkatenigitan _Jan Norris_, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Ech nun ankorau _Leone della Rota_ portis _Myga_'n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Chio rulighis en lia cerbo -- kiel en songho li portis la malpezan sharghon sur la galeonon. En la kajuto oni preparis kushejon por la vundita kapitano. Hhirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio ech nun ankorau senkonscia, kaj skuis pri tiu la kapon. _Myga van Bergen_ kauris en angulo de la kajuto -- atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante chirkauis lin la nekompatemaj malamikoj. Nur malfrue chesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantau la havena muro. Pli frue mallautighis sur la galeono _Andrea Doria_. Senmove kushis Antonio sur la kushejo, senmove sidis _Leone_ apud li, senmove kauris _Myga_ en la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta shipo oni apenau audis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la pashon de la gardisto, kiu kun shargita pafilo kaj bruletanta mechajho pashis tien kaj reen antau la kaptito apud la masto neniun momenton chesante observi lin. Je la dua matene chesis la vento tute, tiel ke ech la grincado de la shnuregaro eksighis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado. El la kajuto rapidis la leutenanto _Leone della Rota_ sur la ferdekon, el la hamakoj la shipanaro. La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, jhetante chirkauen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la tachmento. "Jen, jen! super la bordon!" fine elighis rauka krio el la brusto de la viro surprizita. "Kie? kie? kie?" Al la shiprando chiuj rapidis. "Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leutenanto. Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron naghantan malsupren en la rivero, sed ne estis tiu de _Jan Norris_. Sur ambau bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis chiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de chiuj shipoj ankrigitaj antau Antverpeno. Chu _Jan Norris_ estis savinta sin? Chu li mortis en la ondoj? Kiu povis diri tion? Sed kiom _Myga van Bergen_ en sia angulo auskultante levis la kapon, audante, ke la geuzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la shipo! * * * * * * * La mateno krepuskis, sed ghi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeuzo. Sur la ferdeko de _Andrea Doria_, _Leone della Rota_ pashis kaj repashis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis: "Se nur li ne estus dirinta ghin! Li mortos per mia kulpo -- ho Antonio, bedaurindulo! Li antaudiris ghin: mi estro de la _Andrea Doria_, li -- li kadavro sur la marfundo." La leutenanto ekstaris. "Sed _Leone_ -- chu ne eble baldau -- eble morgau -- postmorgau la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! -- vivu la vivo. -- Jen venas la suno, libere mi denove spiras. -- la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, ech se ghi estos la lasta, kiun mi rigardos!" La shipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkajho. _Leone della Rota_ levis ghin kontrau la ardanta sunglobo, malplenigis ghin per unu ektrinko kaj jhetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon: "Estro sur _Andrea Doria!_" li diris, kaj apenau audeble li daurigis: "Estro de _Andrea Doria_, kaj _Myga_ -- la krono de la virinoj de Flandrujo -- mia -- mia!" -- -- V. Febraj songhoj. La trian fojon post la nokto, en kiu la garnizono de la fortikajheto _Liefkenhoek_ estis audinta la kanontondron de la Nigra Galero kaj de la _Immacolata Concezione_ kaj la aerenjheton de tiu chi shipo, la vespero malsuprenighis senventa kaj nekutime varma. Veterospertuloj pretendis, ke plej baldau estos multa negho, kaj vershajne ili estis pravaj. Post kiam la suno frumatene estis levighinta hele al la chielo sufiche klara, ghi estis kashinta sin chirkaue je tagmezo en grava griza nubaro. Tiu nubaro estis pli kaj pli kuntirinta sin, kaj dum la vespero ghi pli kaj pli malaltenighis sur la urbon Antverpeno, sur la teron, riveron kaj maron. Ree ni trovas nin sur la ghenova shipo _Andrea Doria_ en la kajuto de la estro. La plafona lampo jhetas la rughetan lumon tra la kajuto, sur la armilojn, kartojn al la parioj, sur la plankon, sur kiu la sangaj tukoj kushas, sur la kushejon, sur kiu _Antonio Valani_ ghemas en la vundfebro kaj fantazias, sur _Myga van Bergen_ genuantan apud la malsupera parto de la kushejo, sur la leutenanton _Leone della Rota_, kiu staras apud la kushejo de la mortanta amiko kaj vagigas rigardojn sovaghajn kaj strangajn de la vundito al la rabita junulino. Je tagmezo _Leone della Rota_ akceptis kun indiferenteco la vortojn de la admiralo _Spinola_ kaj de la guberniestro de Antverpeno, ke la forkuro de la margeuzo estas diabla faro, kaj li -- _Leone_ -- estas kulpa pri tio. Kun indiferenteco iomete pli malgranda li audis, ke -- pro manko de iu pli bona -- la supera komando de la galeono _Andrea Doria_ estos konfidata al li por la entrepreno de la sekvanta mateno. Pri la knabino sin trovanta je la bordo nek la guberniestro nek la admiralo estis sin informintaj. -- Kun multaj laboroj sur la shipo kaj sur la tero por la leutenanto estis pasinta la tago, nur malmultajn momentojn li estis povinta dedichi al la mortanta amiko. Sed sur la shipo kaj sur la tero -- chie sekvis la junan ghenovanon la portreto de la bela flamlanda knabino, kiun li tenis kaptita sur sia shipo, kiu negardita kaj nedefendita estos fordonita al lia arbitro, kiam -- la amiko estos mortinta. Kvankam komence li penadis forchasi chiujn tiajn pensojn, tamen chiam denove ili sin trudis al li; neniamaniere li povis forkuri de ili, kaj baldau li tute chesis batali kontrau ili. En sia malespero la charma knabino shajnis al li nur des pli dolcha, inter liaj shipanoj kaj militistoj, en la armilejo, en la antauchambro de la admiralo, en la stratetoj de la urbo shi estis en lia animo, genuanta kun torditaj manoj en la kajuto sur la _Andrea Doria_. La pasio plej sovagha ekbrulis en helaj flamoj kaj per la plej sovaghaj sofismoj li penadis subpremi la kontraustarantan konsciencon. Kiom ankau utilus al Antonio, se li, _Leone_, resendus la knabinon de la shipo al la tero? Nun _Leone della Rota_ revokis al si la momentojn, kiam li estis tenanta la gracian korpon de la knabino en la brakoj, kiam li estis portanta la svenantan knabinon tra la fumo, tra la stratetoj. La vento tiam blovis en lian vizaghon la blondajn buklojn de la junulino. -- "Ne, ne, ne, _Antonio Valani_, via rajto pri la bela rabajho finighas kun via vivo! Milita rajto, _Antonio Valani_, deprenu la flagon kaj mallevighu -- al mi nun la felicho destinita al vi, kaj morgau -- morgau al mi la pereo kaj al iu alia la venko! Milita rajto, milita felicho, bedaurinda Antonio!" Kun tiaj pensoj dum la vespera krepusko la leutenanto estis irinta en la kajuton, kaj nun li staris, kiel ni priskribis, inter la mortanto kaj la tremanta _Myga_, en la brileto de la malhela shipa lampo. Oni estis intencinta porti la vunditan kapitanon sur la teron, sed kun chiu forto de estingighanta estajho _Antonio Valani_ sin defendis; sur sia shipo li volas morti, ne en la hospitalo. En sia febra frenezeco li ne estis forgesinta, ke _Leone_ kondukis la flamlandan knabinon, kiun li amas, al la bordo de la _Andrea Doria_. Ju pli proksimighas la morto, des pli li krochighas al tiu chi amo, des pli fortege ghi publikighas. En la vivo li estus firme shlosinta ghin en sia interno, sen la interveno de sia kunulo _Leone della Rota_. Mortante, febrafrenezante lia animo forjhetas chiujn ligajhojn ghenantajn; nenion de tio, kion li antaue sentis, _Antonio Valani_ plu kashas. Bedaurinda _Myga_! Kiel shi genuas apud la malsupera parto de la lito de la mortvundita ghenovano kun disighantaj haroj, fantompala, kun manoj vundtorditaj. Nenia savo, nenia! La ondoj de la Skeldo englutis la amikon, kiu senpove batalis kontrau la pereo de la amatino kaj sin jhetis en la malvarmajn akvojn, por ne vidi shian malhonorigon. Kaj Dio? Ve, tro malhela estas la nokto, troa mallumo en la cerbo de la malfelichulino, por memori la grandan savanton el chiuj dangheroj. Neniu povo en la chielo kaj en la tero, por malhelpi la hontigon kaj malhonorigon; -- ve al vi, _Myga van Bergen!_ Surde transsonoras de la katedrala turo la dekunua horo -- malrapide la unuopaj batoj sekvas unu la alian kaj postsonas en la cerbo de la knabino. Denove la bruo de la urbo iom post iom plimalgrandighas, denove estingighas unu lumo post la alia en la domoj malantau la muro de _Paciotti_, de la itala ingheniero. De tempo al tempo pligrandighis la mallauteco. Nur iafoje eksonis sovagha krio, ghojego; nur iafoje eksonis la rauka kanto de bruta soldataro au la vocho de la noktgardistoj kaj patroloj. Kaj denove bruis la horlogha radaro en la turo de la katedralo de Nia Kara Virino; -- noktmezo! De siaj kusenoj levighis _Antonio Valani_ kaj jhetis frenezajn rigardojn el siaj febre ardantaj okuloj chirkau si. "Kie shi estas? _Leone_, _Leone_. -- Vinon, lumojn kaj amon. _Leone_, kie vi estas, kie vi shin havas? Kie vi shin kashas? Mia shi estas -- ho perfidulo -- perfida _Leone_ -- mia, mia estas la knabino! Hahaha, mi ne estas mortinta, kiel vi opinias, _Leone_; -- mi vivas kaj tenas, kio estas mia proprajho --" La frunto de _Myga van Bergen_ tushis la plankon de la kajuto; la leutenanto _Leone della Rota_ repremis mole la frenezulon en la kushejon kaj provis chiumaniere lin trankviligi; sed chiuj fortoj kaj pasioj de la mortanto shajnis ankorau unu fojon ekflami en chiu ardo, antau ol li estingighis por eterne. Ree kaj ree la furiozulo provis sin liberigi el la brakoj de _Leono_. "Chiuj manoj sur la ferdekon! al la remiloj, al la remiloj! Vivu la regho! -- Jen ili montras la flagon, -- la almozuloflagon, pafu, pafu ghin! _Evviva Genova_ -- jen la admiralo aeren estas krevigata -- pafu, pafu -- infero, infero, _Leone_, gardu la shipon! gardu la shipon, _Leone!_ -- Estas finite -- ve, la geuza flago -- al la pafilego -- perdita, perdita! Gardu la shipon, gardu la shipon, _Leone!_" La malsanulo refalis; la leutenanto pretigis al li la kusenon; poste li iris al la genuanta junulino. "Kial vi maltrankvilighas, _signorina?_ Rektigu do vin; -- kial vi tordas vin sur la planko? Dolcha kolombineto, ne chagrenighu; reghino vi farighu, nelimigita estrino sur tiu chi bona shipo. Tio estas la milito -- la unu devas malsuprenigi la flagon, kaj alte la alia igas ghin flirti de la plej alta velstango. La bedaurinda Antonio! Li ghin antaudiris -- al li farighas la tombo, al mi la bela rabajho; -- mi vin amas, mi vin amas, stelo de Flandrujo, blanka rozo de Antverpeno. Mi vin amas kaj vin tenas -- ne obstinu -- ne rigardu tiel sovaghe -- mia vi estas, kaj neniu rabos vin de mi!" "_Jan, Jan!_ Helpu! savu!" kriis la knabino, ne sciante, kion shi vokis. "Lasu la geuzon", murmuris _Leone_. "Chu li ne venghis, chu ne la bedaurinda Antonio estos mortinta post unu horo? Kiom vin interesas la korpo de la geuzo, lasu ghin naghi en la ondoj -- levighu, levighu, mi diras, ne plu vi vundpremu vian blankan frunton sur la fundo. Kion vi volas? Mortinta estas la geuzo, mortas _Antonio Valani:_ nun chirkaubraku _Leone_'n, la vivan _Leone_'n kiel bela, fiera estrino." "Kompatu, kompatu!" ghemis la knabino; sed la leutenanto ridis: "Auskultu, la unua horo! Je la kvina ni levos la ankrojn; ghis tiam vi havos tempon por fini la ploradon; sed tiam chesigu la plendojn kaj ghemojn! Ghis la kvina estos sufiche da tempo por morti, bedaurinda Antonio, bedaurinda amiko; -- ne levighu, viaj vundoj sangas denove -- kushighu -- kion vi ankau deziras pri la knabino?" "_Leone, Leone_, gardu la shipon! La Nigra Galero -- gardu la shipon!" kriegis la mortanto febre songhante. "Ha, la Nigra Galero!" murmuretis _Leone della Rota_, "nur je la kvina komencighos la chaso; -- kvietighu, kvietighu, Antonio -- chio estas lauorda sur la shipo -- ne zorgu, dormu -- ekdormu!" Denove la kapitano refalis kaj fermis la okulojn. Post la lasta sovagha emocio sekvis videble la lasta elcherpigho. Finis la vivon _Antonio Valani_, estro de l'_Andrea Doria_. La leutenanto ghin bone rimarkis; li ghemis kaj skuis la kapon: "Bedaurinda Antonio! Bedaurinda amiko! Tiel baldau vi devis mallevi la velojn? Sed pro kio plendi, kaj tamen -- mi dezirus, ke jam la mateno krepusku, mi dezirus, ke tiu chi nokto jam estu pasinta! Nur sur la vasta maro -- se -- se la kadavro estos jhetita super la bordon, mi plibonfartos. Mi vere dezirus, ke la mateno venu!" Li pashis kaj repashis en la mallargha kajuto, pli ol unu fojon li tushetis la malfelichan _Myga_, kaj chiufoje la bedaurindulino ektremis kaj sin pli dense premis al la muro. "Morti, morti!" flustris _Myga van Bergen_ -- "ho, ke venu do la morto, por savi min -- ke kaptu min la morto, kiel ghi kaptis la amaton!" La lampo minacis estingighi, _Leone della Rota_ denove postulis lumon, vinon. Li bezonis ilin ambau en tiu nokto; lia animo prezentis sovaghan kaj brutan aspekton. VI. La Nigra Galero. Sur la fortikajheto _Liefkenhoek_ fiere flirtas la flago kun la leono de _Leon_ kaj la turoj de Kastilujo. La sama flago flirtas sur la fortikajheto _Lillo_ kaj chiuj aliaj fortikajhoj plenegaj da pafilegoj ghis la grandegaj muroj de la citadelo de Antverpeno. Akraj okuloj gardas sur chiuj tiuj muroj kaj remparoj, kaj voko kaj revoko nek tage, nek nokte silentas. Sed proksima kaj vigla estas ankau la malamiko. Chiumomente li povas aperi. Kiu konas la horon, je kiu li venos? Chirkau la bordoj de _Zeeland_ frapadas la ondoj de la Nordmaro. Loghas sur _Tholen_, sur _Schouwen_, sur norda kaj suda _Beveland_, sur _Walcheren_ la sovagha fera raso, kiu, unua, jhuris plivolonte farighi turka ol papa, kiu la arghentan duonlunon portas sur la chapelo kaj la neestingeblan ghismortan malamon kontrau la hispanoj en la koro. Kiajn infanojn naskas la patrinoj sur tiuj sablomontetoj chirkaulavataj per la maro! Defendu nur, turoj de Kastilujo, bone nur gardu antau la bastiono de Flandrujo, Leono de _Leon_; -- "plivolonte pereigita ol perdita estu la tero" -- tio estis zeelandaj shipanoj, kiuj de la venkitaj hispanoj apud _Veere_, apud _Leyden_ shiris la korojn el la brustoj, mordis kaj jhetis ilin antau la hundojn: "Manghu, sed ili estas maldolchaj." Sur la fortikajheto _Liefkenhoek_, sur la fortikajheto _Lillo_, sur la reduto _Cruys_, sur la fortikajhetoj _Perle_ kaj _Sankto Filipo_, sur la fortikajhetoj _Maria_, _Ferdinand_ kaj _Isabella_, sonis seninterrompe la voko: "Bone gardu! Bone gardu!" La pafilegoj sur la bordo de _Brabant_, la pafilegoj sur la flandraj bordoj estas pretaj krachi mortigon kaj pereigon sur la kuraghegan shipon, kiu spite al ili serchas la vojon kontrauflue al Antverpeno. "Bone gardu! Bone gardu!" Sed la nokto estas malhela, nek lunlumo nek stelbrileto heligas ghin. Estas malfacile bone gardi en tiu nokto. Kiom estas mallaute kaj varme! Nur la mughado de la grandega rivero konstante sonoras en la avertan vokon de la militistoj sur la remparoj: "Bone gardu! Bone gardu!" Kio krozas de la suda _Beveland_ la _Westerskeldon_, kie maro kaj rivero sin reciproke renkontas kaj ne plu estas diferencigeblaj unu de la alia? Kio glitas super la ondoj en la malhela nokto? Cent terurigajn brakojn ghi movas, kiel sago flugas, egale al la fantoma shipo, egale al la Fluganta Holandano. Grandega shipa korpo tratranchas la ondojn, ghin sekvas aliaj malpli grandaj. Kiom malhelpas la zeelandanojn la malhelo? Ili scias trovi la vojon sur la akvoj, sia patrujo. Unu malhela ombro sekvas la alian; en unu linio ili glitas -- neniu sono al la bordo, ech la remiloj senbrue subakvighas en la ondojn. Flustrataj iras la ordonoj de busho al busho! Chiu scias, kion li devas fari, chiu per grava jhuro estas devigata trudi la tranchilon en la gorghon de la najbaro, se li per bruo, per ne pripensita voko metos en dangheron la sukceson de la entrepreno. Chiu senkondiche plenumos la jhuron, kaj se patron, fraton, filon li devus mortigi. Lumo maldekstre -- Fortikajheto _Lillo_! Lumo dekstre -- Fortikajheto _Liefkenhoek_! Klare kaj audeble la vokoj de la hispanaj gardistoj frapas chiun orelon sur la -- Nigra Galero kaj sur la shipoj ghin akompanantaj. Chiu tranchilo, chiu transrampilo estas preta -- ardetas la kashitaj mechajhoj apud la pafilegoj; -- fortege batas la koroj de la kuraghegaj viroj. "Bone gardu! Bone gardu!" resonas en la malproksimo; grandan dangheron havas post si la kuraghaj maristoj. Vivu la geuza felicho! Kio briletas dekstre? La lumoj de la vilagho kaj fortikajheto _Callao_. Kio trembrilas apud la bordo de _Brabant_? La lumoj de la vilagho _Ordam_. Kia mallauto nun estas en tiu loko, kie la ponto, la _Estakada_ de Aleksandro _Farnese_ iam levighis, la miraklo de la centjaro. Kia genio lumis tie! Kiom da sango fluis tie. En tiu loko verkis _Johann Baptista Plato_ kaj _Barocci_; en tiu loko krevis la fajroshipo de _Frederiko Giabinelli_ kaj plenigis aeron, teron kaj maron per ruinoj kaj disshiritaj homaj korpoj. Ankorau nun, post tiom da jaroj, kelka respublikema urbano de Antverpeno nokte eksaltas el la dormo kaj opinias, ke jhus li estas vekata per la krakado de la granda eksplodo, kiu povis savi la grandan urbon kaj ne savis. Sensone forglitas la Nigra Galero kun la ombrosimila sekvantaro super la terura loko -- "Gardu! Bone gardu!" eksonas la vocho de la redutoj de _San Pedro_ kaj _Sankta Barbara_. La lumoj de _Predigerhof_! la lumoj de la fortikajheto _Maria_, la lumoj de la fortikajheto _Ferdinand_ -- sonorilo, surde kaj solene, eksonas en la mallumo -- -- la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino de Antverpeno. -- La dua horo! Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la shipon kaj la shipanaron. Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizaghon de tiu kondukanto, vi ektimus pro tiu vizagho. _Jan Norris_, la fiancho de _Myga_, kiu estas kaptita sur la _Andrea Doria_; _Jan Norris_, la akvogeuzo, kiu lasis la fianchinon en la manoj de la malamikegoj; _Jan Norris_ kondukas en tiu nokto la Nigran Galeron! La okulo de _Jan Norris_ vidas en la nokto, ghi penetras la mallumon kiel la plej helan tagon. Savo -- Vengho! Gardu vin, _Leone della Rota_, malfelichon kovas la nokto. Gardu vin, _Leone della Rota_, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo kaj sicila vino! Gardu vian shipon, _Leone della Rota_, gardu vin -- gardu vin kontrau la -- Nigra Galero! -- -- -- Sur la _Andrea Doria_ chio estis ordonita kaj farita. Ankorau tri horojn, kaj la ghenova shipo estos ekmarshinta, por sin kunigi kun la kvar antauirintaj galeroj apud _Biervliet_ por la chaso al la Nigra Galero. La shipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankorau estis donita al ghi, por dormi, ech la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la mechajho de la soldato apud la transirejo estis estingighinta kiel chiuj aliaj mechajhoj sur la shipo. Chu la shipo ne sufiche estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo? De la chefa masto la shiplanterno jhetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas. En la kajuto sin levas alten de la kushejo de _Antonio Valani_, la leutenanto _Leone della Rota_. "Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, chu vi audas, _bella fiamminga_, li estas mortinta kaj -- estro de tiu chi shipo estas _Leone della Rota_! Chu vi audas, belulino; mi ekposedas la heredajhon, -- ech vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi farighis la mia." Denove plenigis la leutenanto de _Spinola_ la pokalon je vino. "Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela _Myga_? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankorau sovaghe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi venghas ja lian morton." Li levis la pokalon kaj eltrinkis. "Al via memoro, bedaurinda Antonio -- sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin enshoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al ghenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos --" "Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria _Leone_ ridis sovaghe kaj fisone. "Ne rigardu min tiamaniere, reghino -- hodiau al mi la sorto, morgau al alia -- tio estas la milito, tio estas la vivo. Chu vi opinias, ke mi ghemu kaj murmuru preghojn kiel pastracho apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la vengho, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovagha geuzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino." Kun fisona krio _Myga van Bergen_ sin krochis al la fostoj de la kushejo, en kiu kushis etendite la pala sangmakulita korpo de _Antonio Valani_. Che la mortinto shi serchis shirmon! Sed sovaghe ridante _Leone della Rota_ tiregis la malfelichulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris shian bushon kaj shiajn nudajn shultrojn -- kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio -- lukto -- dua falo -- piedbato kaj pashado de multaj piedoj -- sovagha kriado -- kaj akra krako de karabeno -- terurplena, malfelichplena voko: "La geuzoj! la geuzoj! la geuzoj sur la shipo! Perfido! perfido! _All' arme! all' arme!_" "Kio estas tio? _diavolo!_" ekkriis la leutenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. -- -- Desur la sangoplena kushejo ankorau unu fojon sin levis la korpo de _Antonio Valani_, ankorau unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leutenanton: "Defendu la shipon -- perfidulo! Malnoblulo --" subite nigra sango ekfluegis el la busho, reen falis _Antonio Valani_ -- la morto nun efektive tenis sian kaptajhon. Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto farighis pli kaj pli ghenerala kaj lauta; la konfuzita, surprizita shipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj -- "Al la armiloj! Perfido! La geuzoj!" Malbenoj -- ghemado -- pardonpetoj. Genuen denove sin jhetis _Myga van Bergen_, dum la leutenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kushantaj. Sovagha estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geuza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la ghenovanoj, terure vekitaj el la dormo. Kaj ech nun ankorau katosimile ili suprenrampis la pariojn de la _Andrea Doria_. Ankau la plej proksimaj komercshipoj kaj malgrandaj militshipoj shajnis esti atakitaj, char ankau sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torchoj. Malespere _Leone della Rota_ sin jhetis kontrau la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuraghigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekighis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon. "La geuzoj, la geuzoj! La geuzoj antau Antverpeno! Perfido, perfido, la geuzoj en la urbo!" Torchoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantau la urbmuroj. "Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geuzoj sur la ghenova galeono, chiujn faligante antau si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis jhetata de la shipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovagha teruro kaj pli ol chio alia ilin malkuraghigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la chefa masto, lumigata per la shiplanterno ankorau batalis malespera aro. Tie chi kontraustaris la leutenanto _Leone della Rota_ kun la plej kuraghaj el siaj soldatoj, kaj fine tie chi la tuta batalo sin kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de kadavroj; multaj sovaghaj geuzoj falis per la glavo de la itala leutenanto. "Kuraghighu, kuraghighu, bravaj kunuloj -- alighu al mi! Venos helpantoj de la lando! Kuraghighu, kuraghighu!" kriis _Leone_, zeelandanon faligante; sed anstatau tiu ekstaris nova batalanto, pashante super la mortigitaj. "Antauen, antauen, vi margeuzoj! Faligu la italajn tiranojn -- malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Chu vi konas min, italacha fripono, -- malkuragha knabinrabisto?" "_Diavolo!_" ekkriis la leutenanto, rigida pro teruro kaj mirego; sed tuj li trankvilighis. "Chu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli bone -- manghu malvarman feron do -- jen!" "Jen, jen! _Myga!_ savo! _Myga!_ vengho! jen, fihundo, iru al la infero kaj salutu vian kunulachon de _Jan Norris_, la margeuzo!" Planken en sian sangon falis _Leone della Rota_, la ghenovano, kaj _Jan Norris_ metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis en lian vizaghon: "Savita estas _Myga_! Almilitita estas la Shipo! Rakontu ghin en la infero!" Samtempe li pushis la shiptranchilon en la kolon de l'malamikego. Mortigitaj dume estis ankau la aliaj ghenovanoj, kiuj ne estis sin savintaj per forkuro; la batalo sur la _Andrea Doria_ estis finita, kaj jam la geuzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la shipon al la kajo. En la kajuto kushis _Myga van Bergen_ svene en la brakoj de _Jan_, kiu suprenportis la fianchinon el la terura loko, el la kunesto de la mortinta kapitano _Antonio Valani_, al la fresha aero. La batalo dauris ankorau sur kelkaj shipoj same atakitaj per la nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geuzaj manoj, elglitis en la riveregon, kaj sovaghharmonie sonis la kanto de la venkintoj tra la nokto: Vilhelmo Nassauano, Germana mia sort', Fidela je l'patrujo Mi restos ghis la mort'. De la malantaua parto de la _Andrea Doria_ nun la trumpetisto de la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj en sovagha hhoro la venkintaj soldatoj kantis: Kiam de la hispanoj Ofendon pensas mi, La nobla koro sangas, Ho Nederlando vi! Ech la mortvunditaj geuzoj sin levis de la planko je la solenaj, harmoniaj sonoj -- kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn lau la vortoj de la kanto. Ankau _Myga van Bergen_ per tio revekighis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de _Jan_ shi kunkantis la himnon de libereco. "Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" ghojegis _Jan Norris_. De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli lauta farighis la movado de la granda flandra urbo malantau la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontrau la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortighis, ju pli tiuj kontraubataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de chiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni audis kontrau la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marshis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontrau la riveron. Sed pli kaj pli fiere eksonis tra chiu tumulto: "La shild' al mi' ho Dio, Vi estas ghis la fin', Al vi nur mi konfidos, Ne plu forlasu min, Por ke mi restu pia, Vin servu chiuhor', Forpelu la tiranojn Vundintajn min je l'kor'." Miloj kaj miloj da koroj auskultis malantau la muroj, kiujn _Paciotti_ konstruis chirkau la urbo Antverpeno, en dolcha tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekighis pro tio. Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptajhon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero _Jan Norris_, la estro sur la _Andrea Doria_, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis laulonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj shipoj jam kun la geuzaj shipoj antauveturis; la Nigra Galero finis la procesion. Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geuzaj shipoj kaj la _Andrea Doria_, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje shvelitaj de la matena vento, veturis la riveron lauflue; kiel shiregis _Don Federigo_ la harojn pro tia neaudita faro! Pafado el chiuj redutoj kaj fortikajhetoj laulonge de la riverego! Hojho, hojho, geuza felicho, geuza felicho! Kiom ne interesas la margeuzojn, chu la hispanoj pafas bone au malbone? La vunditajn sub la ferdekon, la mortintajn en la akvon -- hojho, hojho, jen denove oni pafas de la Nigra Galero, antau la fortikajheto _Filipo_! Bum -- bum, jen reduto _Cruys_ sur la brabanta bordo. Sed nun kondutu bone, nederlandanoj, la lasta riglilo, sed ankau la plej forta devas esti forigata. Jen sube en la matena nebulo lokighas fortikajheto _Liefkenhoek_. Jen sube en la matena nebulo lokighas fortikajheto _Lillo_. Nun, vi geuzoj, al la pafilegoj, kiu ajn ankorau povas movi manojn kaj piedojn. Geuza felicho! Geuza felicho! -- -- -- -- Chio estis preta en _Liefkenhoek_; la estro havis sufiche da tempo, por sin prepari; jam chirkau la dua la kapitano _Jeronimo_ estis vekinta lin. "Nu, kio estas, _sennor_?" estis demandinta la kolonelo, kaj la maljunulo estis levinta la shultrojn kaj dirinta: "Eble estas ribelado en _Callao_, eble tumulto en Antverpeno, chiuokaze mi petegas vin veni sur la remparojn, _sennor_." Kolerete la estro estis veninta al la sudorienta bastiono de la fortikajheto kaj longtempe estis auskultinta. Kvaronon da horo poste la tamburo denove estis vokinta la garnizonon sur la remparojn, kaj horon poste la kapitano estis dirinta: "_Sennor_ kolonelo, mi mortpafigus chiujn dumnoktajn gardistojn." -- Kiom da tempo nun jam dauris la pafilegtondro lauflue de la Skeldo? Ne estis mirige, ke chio estis bonege preta sur la fortikajheto _Liefkenhoek_, por bone akcepti la Nigran Galeron! Antau sia kompanio la kapitano _Jeronimo_ pashis kun malhela mieno, kaj ju pli proksimighis la pafado, des pli malhela ghi farighis, lau lia kutimo. Li tiom da tempo estis ludinta la ludon, ghis tiu lin tedis -- ne, ne tedis -- ghis li estis tiel indiferenta pri ghi, kiel pri la -- spirado. La kapitano _Jeronimo_ lau kutimo nur estis movetinta la shultrojn, kiam la sendito rajdanta tra la lando alportis de la fortikajheto _Perle_ la unuan pli detalan informon pri la okazintajhoj apud Antverpeno. Kiom ajn koleregaj sin estis montrintaj la kunuloj; la maljuna soldato de _Alba_, _Requesens_ kaj _Farnese_ nur turnis la dorson al la sendito kaj pashis al sia kompanio. "Kaj tiun popolon ili opinias ankorau povi venki?" li murmuretis. "Kiom da tempo jam estas enterigita en tiu tero la floro de Hispanujo, la kerno de ghia forto. Ve al vi, bedaurinda patrujo!" La kanonoj de la reduto _Cruys_ interrompis lian memparoladon. Ekneghis en la matena nebulo, oni vidis ne tri pashojn distance. "Jes, jes," murmuretis la maljuna soldato, "pafu nur ne vidante! kaj jen -- denove estas tiu malbenegita melodio, la tombokanto de la potenco kaj estimo de Hispanujo -- paf, paf, shparu do vian pulvon, vi per ghi ilin do ne eksigos -- jes, jes, pafu nur, pafu, la kanto nur des pli laute sonas! Ho diablo, oni ghin jam parkere lernis." En la pafilegtondron kaj la sonon de la nederlandaj trumpetoj zumis la kapitano _Jeronimo_: "De Oranujo princo Mi estas sen ofend'. Hispanan mi la reghon Estimis chiutemp'." Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de ghi ses virojn, mortigitajn au vunditajn. De la ghenova galeono estis forpafita tiu kuglo; _Jan Norris_ sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikajheton _Liefkenhoek_. La fortikajheto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geuzojn. Sur la ferdeko de _Andrea Doria_ staris apud la amato _Myga van Bergen_. Shiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj shin tute ne ghenis. Super la kapoj de la gefianchoj flirtis venke la geuza flago, la flago de _Spinola_, malsupren shirita, kushis sub la piedoj de ili ambau. "Ankorau plenan shargon, kunuloj! Pafu! pafu! -- pafu! por honori _Myga_'n, mian fianchinon!" vokis _Jan Norris_, svingante la chapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domaghe! Hoj ho! _Myga_, dolcha fianchino -- libera veturo! libera veturo! Audu, kiel la Nigra Galero apud _Lillo_ pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolcha, dolcha _Myga_, ho charma kara fianchino, kiel mi amas vin!" "Ho _Jan_, _Jan_, en tia fiera maniero neniam ankorau fianchino estis almilitata! Kion vi faris por mi!" "Ha, kio do ghi estas?" ridis _Jan Norris_. "Italan shipleutenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi jhetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min -- eterne vivu la Nigra Galero!" "Vivu! Vivu la Nigra Galero!" ghojegis la shipanaro sur _Andrea Doria_, kaj antaue maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra shipo, veturante sub la muroj de la fortikajheto _Lillo_. -- "Lasu nur", diris la kapitano _Jeronimo_ al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, farighos al mi pli facile. Adiau kunuloj, adiau al vi chiuj -- kaj kondutu bone. Mi vidas chirkau mi nur junajn, junecajn vizaghojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da felicho, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, -- fosu nur sur la kampo de _Jemmingen_, sur la _Mockerheide_, apud _Gemblours_ kaj apud Antverpeno -- -- ne ni estas kulpaj, ke -- ni -- ankorau -- estas -- en la antaua situacio! -- Adiau, kunu--loj -- la ghisnuna armeo -- pereas! Adiau, kaj Hispanujo -- por chiam, la kompatinda Hispanujo! ..." La kapitano _Jeronimo_ estis mortinta kaj senvorte chirkauis lin oficiroj kaj soldatoj de la garnizono de la fortikajheto _Liefkenhoek_. La pafilega tondro estis silentighinta. Feliche chiuj nederlandaj shipoj kun sia kaptajho estis pasintaj la hispanajn fortikajhetojn. Sed de malproksime ankorau chiam sonis la kanto de dekkvincentsesdekok: "Konfesos mi al Dio Kaj tuta lia pov', Ke mi hispanan reghon Estimi povis ne. Char Dion la sinjoron Kun moshta chiapov' Nur devis mi obei Pro sola la justec'." La sonoj mallautighis maren, kiam la fiera geuza shiparo kun sia kaptajho, siaj sangantaj vundoj kaj sia gloro veturis lauflue de la riverego en la plidensighantan nebulon. Piednotoj. [1] Latina lingvo (Tiu dividos la kirasojn ech de la kuraghuloj). [2] Latina lingvo (citajho el Eneiso). [3] El la latina lingvo (Lia vivofino trovis lin maljuna kaj malricha). Notoj de tekstpreparanto. Mi shanghis chi-subajn detalojn en la teksto: Pagho Originalteksto Korektajho 12 la nederlando estro la nederlanda estro 31 apud mi du shegoj apud mi du seghoj 42 knabinon shur la shipon knabinon sur la shipon 43 bruletanta mechajo bruletanta mechajho End of the Project Gutenberg EBook of La Nigra Galero, by Wilhelm Raabe *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA NIGRA GALERO *** ***** This file should be named 24074.txt or 24074.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/0/7/24074/ Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.