The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Asocio de la Junuloj Dramo en kvin aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** Produced by Andrew Sly Noto de tekstpreparanto: En chi tiu askia teksto, mi uzas la x-metodon por la chapelitaj literoj. Ankau, mi uzas la chi-subajn kodojn anstatau aliaj signoj kiu mankas en la askia signaro. [*a] Minuskla a kun ringo [*A] Majuslka A kun ringo [:o] Minuskla o kun tremao [/o] Minuskla streko-o HENRIK IBSEN LA ASOCIO DE LA JUNULOJ Dramo en kvin aktoj (De unges Forbund) (1869) Tradukis: Odd Tangerud (1999) Eldonejo: JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ROLOJ: CHAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo. ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto. TORA, lia filino. SELMA, edzino de la grandkomercisto. DOKTORO FJELDBO, kuracisto che la ferfarejo. ADVOKATO STENSG[*A]RD. PROPRIETULO MONSEN, sur "Storli" (lia bieno). BASTIAN MONSEN, lia filo. RAGNA, lia filino. TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en "Storli". FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL. BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD. DANIEL HEJRE. SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino. LIBROPRESISTO ASLAKSEN. SERVISTINO che la chambelano. SERVISTO. KNABINO, dungitino che sinjorino RUNDHOLMEN. VILAGHANOJ, GASTOJ de la CHAMBELANO, k.t.p. [*A] / [*a] prononcighas kiel longa o. (La intrigo okazas che la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.) UNUA AKTO (17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la chefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaue, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antau la sama estas tablo kun benkoj. Transe che la alia flanko antaue estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseghoj chirkaue.) [1] La nacia tago de Norvegio. (Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto Ringdal_, ankau kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.) BIENPOSEDANTO LUNDESTAD -- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis ghin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi ghin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo! AUSKULTANTOJ Hura, hura, hura! FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad! OPAJ VOCHOJ Tsh! Tsh! MULTAJ VOCHOJ (superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura! (La auskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo _Bastian, advokato Stensg[*a]rd_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin antauen tra la amaso.) MONSEN Je mia savo li nun farighas antikva! ASLAKSEN Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho! MONSEN Tiun paroladon li nun estas farinta chiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_ memoras. Venu do jen --! STENSG[*A]RD Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino. MONSEN Ho, Ragna certe retrovos nin. BASTIAN Al shi mankas nenio; kandidato Helle estas kun shi. STENSG[*A]RD Helle? MONSEN Jes, Helle. (pushas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj ni ja chiuj estas. Venu do! Jen ni sidas shirmitaj kontrau chiu ajn; kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta che la tablo maldekstre) RINGDAL (alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita -- STENSG[*A]RD Rezervita? Por kiu? RINGDAL Por la chambelano kaj la liaj. STENSG[*A]RD Ho chu, la chambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja cheestas. RINGDAL Ne, sed ni povas atendi ilin chiun momenton. STENSG[*A]RD Ke ili eksidu aliloke. (prenas seghon) LUNDESTAD (metas manon sur la seghon) Ne, la segho staru, kiel dirite. MONSEN (ekstaras) Venu, sinjoro Stensg[*a]rd! Jen estas same bona loko. (iras transen dekstren) Servisto! Hm, ech ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj serchu kvar botelojn da champano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos! (_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.) LUNDESTAD (iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensg[*a]rd_) Vi do ne prenu tion chi chagrenighe -- MONSEN Ne, chagrenighe --! Je Dio! Fore de tio! LUNDESTAD (daure al _Stensg[*a]rd_) Char ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis -- MONSEN Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei -- LUNDESTAD (kiel antaue) Ni estas ja chi tie sur la tereno de la chambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ghardenon por chi tiu vespero; kaj tial ni opiniis -- STENSG[*A]RD Ni sidas bonege chi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi neghenate, -- mi aludas la popolamason. LUNDESTAD (amike) Nu ja; do chio estas ja bona. (iras al la fono) ASLAKSEN (el la tendo) Nun baldau venos la servisto kun la vino. (eksidas) MONSEN Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio ech en la libertago! Jen provo pri la tuta arangho. STENSG[*A]RD Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiajhon? MONSEN Malnova heredita kutimacho, sciu. ASLAKSEN Vi estas novulo chi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg[*a]rd. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam -- SERVISTO (alportas champanon) Chi tie mendighis, -- chu? ASLAKSEN Jes certe. Jen; envershu! SERVISTO (vershas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen? MONSEN Chio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.) MONSEN (tostas kun _Stensg[*a]rd_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! Ghojigas min precipe konatighi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloghas chi tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupighu en, -- hm, -- okupighu en -- ASLAKSEN La lokaj rilatoj. MONSEN Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.) STENSG[*A]RD Pri vivo kaj vigleco ne mankos! MONSEN Brave! Audu! Kroman glason por tiu promeso! STENSG[*A]RD Ne; haltu; mi jam antaue -- MONSEN Ho, babilajho! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo! (Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele plenigas la glasojn.) MONSEN Krome, -- char ni nun hazarde enpensighis pri tiaj aferoj --, mi devas diri, ke ne estas precipe la chambelano, kiu premas chion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaue kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu! STENSG[*A]RD Jes, tion mi audis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo -- MONSEN Lundestad? Chu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankau akceptis la parlamentan seghon herede post sia patro. Je Dio, chio ja iras herede chi tie. STENSG[*A]RD Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajho. ASLAKSEN Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon! STENSG[*A]RD Mi ja ne diras ke mi -- ASLAKSEN Jes, ghuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias. MONSEN Sed se io okazu, ghi efektive okazu baldau. La elekto de elektistoj okazos iun el chi tiuj tagoj. STENSG[*A]RD Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin? MONSEN Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn. STENSG[*A]RD Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone rimarkis. MONSEN Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro -- ASLAKSEN Hm, hm; estas kashesploruloj vagantaj. DANIEL HEJRE (el la tendo; miopa; chirkaurigardas kaj venas pliproksimen) Ho, chu mi kuraghus prunte peti liberan seghon; mi volus eksidi jen, tie. MONSEN Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed chu vi ne povas sidi che chi tiu tablo? DANIEL HEJRE Jen? Che tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! champana vino, mi kredas. MONSEN Jes. Vi eble kuntrinkos glason? DANIEL HEJRE Ne, dankon! Tiu champano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ghi --; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur _havus_ glason. MONSEN Bastian, eniru serchi unu. BASTIAN Ho, Aslaksen, eniru, kaj serchu glason. (_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento) DANIEL HEJRE La sinjoroj do ne ghenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon, Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagho. Nove veninta. Vershajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras. MONSEN Tute ghuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre -- BASTIAN Kapitalisto. DANIEL HEJRE Antaua, pli ghuste dirite. Nun mi senighis je la tuto; kvitighis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu. MONSEN Trinku, trinku nun, dum shaumas. DANIEL HEJRE Sed friponajhoj, komprenu; artifikoj kaj tiajhoj, -- nu sufiche dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos kvitighinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Chu vi ne trinku por tio? Chu? STENSG[*A]RD Ja, chu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas? DANIEL HEJRE He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata altedevena. Ne; tiu estas chambelano Bratsberg, -- kara juna amiko! STENSG[*A]RD Ho chu? En komercaj aferoj la chambelano certe estas honesta homo. DANIEL HEJRE Chu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiche dirite! (proksimigas sin) Antau dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan kapitalon post mia patro. Vi certe audis rakonti pri mia patro? Chu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis shipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiche richa por tio; nu sufiche dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads. ASLAKSEN Chu li ne ankau orumis la kamentubojn? DANIEL HEJRE Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere ghi aperis longe antau via tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankau mi faris. Multekosta vojagho al Londono --; chu vi ne audis paroli pri mia vojagho al Londono? Mi kvazau kondukis kun mi kortegon; -- chu vi vere ne audis paroli pri tio? Chu? -- Kaj kiom mi ja estas forjhetinta sur artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antauenpushinta junajn talentulojn? ASLAKSEN (ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj! MONSEN Nu? Chu vi volas forlasi nin? ASLAKSEN Jes, mi volas iom movi min. (foriras) DANIEL HEJRE (mallaute) Ankau li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel chiuj la aliuloj; he-he! Chu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al studado? STENSG[*A]RD Vere? Chu Aslaksen studis? DANIEL HEJRE Kiel la juna Monsen; -- neniam farighis al io; ankau kiel -- sufiche dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholajhoj -- MONSEN Sed vi tute erarvojighis de tio, kion vi volis rakonti al Stensg[*a]rd pri la chambelano. DANIEL HEJRE Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, malsuprenighis por la maljuna chambelano, -- patro de la nuna, vi komprenas; char ankau _li_ estis chambelano -- BASTIAN Kompreneble; chio heredighas chi tie. DANIEL HEJRE Inkluzive chiuj ghentilaj ecoj. Sufiche dirite. La malaltigo de la mona valoro, -- malprudentajhoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li tirighis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el la bieno -- STENSG[*A]RD Kaj via patro achetis? DANIEL HEJRE Kaj achetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredajhon; mi faras milojn da plibonigajhoj -- BASTIAN Kompreneble. DANIEL HEJRE Toston! -- Plibonigajhojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] -- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refarighi! [2] Nomo uzata por ne devi uzi la ghustan. Malestime. STENSG[*A]RD Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi. DANIEL HEJRE Ne tiel facile! Kelkaj formalajhoj estis forgesitaj, li pretendis. Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laue farighis daura. Kaj kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo? MONSEN Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe ech _kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, ech miaj senkulpaj infanoj -- BASTIAN (frapas la tablon) Ush, patro, -- se mi havus certajn personojn chi tie! STENSG[*A]RD Viaj infanoj, vi diras? MONSEN Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Chu li ne estas bone edukita --? DANIEL HEJRE Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilingheniero, _tio_ li do estas. BASTIAN Jes, tio mi estas, morto kaj plago! MONSEN Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungighis por la komunuma laboro? Kiu dungighis por la vojlaboroj chi tie -- precipe la du lastajn jarojn? Por ili dungighis eksterlandanoj -- au almenau fremduloj, -- personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias! DANIEL HEJRE Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la shparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion nia grandioza gastiganto laushajne ne havas. Se temas pri posto de konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; chiam iu kiu ghuas la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas la roma legharo; tio signifas, ke oni suferas shiprompon en la komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto! MONSEN Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj procesoj? DANIEL HEJRE Ili daure estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je chi tiu momento. Ho, kiom da chikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu rilato! Venontan semajnon farighos necese por mi voki la tutan urban konsilantaron al la jugha konsilantaro. BASTIAN Chu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la jugha konsilantaro? DANIEL HEJRE Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis. MONSEN Ha-ha! Chu ne, nu? DANIEL HEJRE Mi havis leghan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Gr[:o]nsundon, kaj malfeliche estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ -- BASTIAN Nu, do ke la diablo --! DANIEL HEJRE Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj strechas la arkon ghis ghi rompighas; la pontan arkon mi aludas; chio estas ja hereda --; sufiche dirite![3] [3] En la norvega lingvo chi tiu esprimo signifas ankau "stultulo". MONSEN Ho-ho-ho! "Sufichedirite", jes! Trinku nun vi, "Sufichedirite"! (al _Stensg[*a]rd_) Vi audas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li shatas. DANIEL HEJRE Jes, la parollibereco estas ja la sola shtataneca rajto, kiun mi alte taksas. STENSG[*A]RD Nur domagho, ke tiu rajto estas limigita per la leghoj. DANIEL HEJRE He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Chu? Nepre ne akceptu tolerajhon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi! STENSG[*A]RD Koncerne insultoj? DANIEL HEJRE Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas chi tie sidinta parolante nekasheme pri viaj forestantaj amikoj. STENSG[*A]RD Forestantaj amikoj? DANIEL HEJRE La filo certe valoras la honoron; sufiche dirite! Tiel ankau la filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis jheti makuleton sur la karakteron de la chambelano -- STENSG[*A]RD Tiuj de la chambelano? Chu estas tiuj de la chambelano, kiujn vi nomas miajn amikojn? DANIEL HEJRE Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias. BASTIAN Vizitojn? MONSEN Chu kio? DANIEL HEJRE Au, au, au! Jen mi eble malkashis ion, kio -- MONSEN Chu vi faris vizitojn al la chambelano! STENSG[*A]RD Babilajho! Falsajhoj! DANIEL HEJRE Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? (al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laulitere. Kiam mi diras "vizito", mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio --! STENSG[*A]RD Kaj mi diras al vi, ke mi ech ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio! DANIEL HEJRE Chu eblas? Chu vi ech ne la duan fojon estis akceptata? Jes, char la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias. STENSG[*A]RD (al _Monsen_) Mi havis skribajhon por transdoni de iu tria persono en Kristiania; tio estas la tuto. DANIEL HEJRE (ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiajho! Jen venas juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la provitan grandulon en lia domo; rifughas al li kiu havas la sian en sekureco, por peti, -- nu sufichas! La grandulo shlosfrapas la pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri io estas, -- sufichas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej indigniga krudeco! STENSG[*A]RD Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kushi. DANIEL HEJRE Ne hejme! Li, kiu chiam diradas: "Mi estas chiam hejme por honestaj homoj!" STENSG[*A]RD Chu li tion diras? DANIEL HEJRE Ia dirajho. Ech sinjoro Monsen neniam akceptighas. Sed mi ne komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; char chu vi scias kion mi audis hierau? STENSG[*A]RD Mi ne volas scii, kion vi audis hierau. DANIEL HEJRE Fina punkto do. Cetere la dirajho por mi ne estis eksterordinara; -- nome en la busho de chambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li aldonus la vorton "radik-hakisto". STENSG[*A]RD Radik-hakisto? DANIEL HEJRE Char vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la chambelano nomis vin radik-hakisto kaj aventuristo. STENSG[*A]RD (eksaltas) Kion do? DANIEL HEJRE Radik-hakisto kaj aventuristo, -- au aventuristo kaj radik-hakisto, mi ne povas garantii por la vico de la vortoj. STENSG[*A]RD Kaj tion vi audis? DANIEL HEJRE Mi? Se mi cheestus, sinjoro advokato Stensg[*a]rd, ne mankus al vi la defendon, kiun vi meritas. MONSEN Jen vi vidas kio elvenas el -- STENSG[*A]RD Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --? DANIEL HEJRE Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas mian kolon. Eble nur shercema parolturnigho. Morgau vi povos postuli klarigon. Jes, char vi ja certe invitighis al la festena tagmangho? Chu? STENSG[*A]RD Mi ne iros al iu tagmangho. DANIEL HEJRE Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --! STENSG[*A]RD Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus? MONSEN Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.) STENSG[*A]RD Kion tio signifus, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu min, ankorau atendas vin multaj amaraj travivajhoj sur la areno de la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas bela; ech kortusha; sed, sed, -- fidemo estas arghento; monda sperto estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensajho, vidu! Dio estu kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.) (_Chambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de maldekstre.) ANDERS LUNDESTAD (che la tribuno, signas por auskultado) Sinjoro administranto de la ferfarejo Ringdal havas la vorton. STENSG[*A]RD (vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton! LUNDESTAD Poste! STENSG[*A]RD Ne! -- Nun! Tuj! LUNDESTAD Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton. RINGDAL (sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En chi tiu momento ni havas la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin suprenrigardi al li kvazau al patro; li, kiu chiam estas preta same al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora gasto ne shatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por chambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura! LA AMASO Hura! Hura! Hura! (Entuziasma aplaudo; oni chirkauas la chambelanon, kiu dankas kaj premas la manojn de la plej proksimaj.) STENSG[*A]RD Chu mi _nun_ rajtas paroli? LUNDESTAD Bonvolu. La tribuno staras je via servo. STENSG[*A]RD (eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon! LA JUNULOJ (amasighas chirkau lin) Hura! LA CHAMBELANO (al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo? FJELDBO Advokato Stensg[*a]rd. LA CHAMBELANO Nu, li! STENSG[*A]RD Auskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Auskultu min, vi, kiuj havas la ghojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj koroj, ech se ghi kushas ligita. Mi estas fremdulo inter vi -- ASLAKSEN Ne! STENSG[*A]RD Dankon por tiu "ne"! Mi prenas ghin kiel atesto de la sopiro kaj la bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas jhurite, ke chi tie mi staras kun granda kaj fresha koro por via lamento kaj ghojo, por via sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --! ASLAKSEN Vi _havas_, sinjoro advokato! LUNDESTAD Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton. STENSG[*A]RD Vi ech malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la liberecotago, knaboj! LA JUNULOJ Hura por la libereco! STENSG[*A]RD Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi audis. Oni volas fari vin senvochaj! For tia perforta reghimo! Mi ne volas stari chi tie parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. Ni parolu sen chirkaufrazoj! LA AMASO (en kreskanta ghojego) Hura! STENSG[*A]RD Ne plu tiuj sterilaj cherke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza rikoltajho ghermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! Ghi estas ja la tempo de ghermado; ghi estas ja la juna shvelanta virginmonato de la jaro. Ghis la unua de Junio estos ghuste du monatoj de post kiam mi loghighis chi tie inter vi. Kaj kiom do mi estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelajhoj kaj de belajhoj chi tie! LA CHAMBELANO Pri kio estas li vere parolanta, doktoro? FJELDBO Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj. STENSG[*A]RD Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankau vidis la degenerigantan animon, kiu kushas premegante super la talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankau tiujn, kiuj fermis la pordon al ili. TORA Ho, Dio! LA CHAMBELANO Kion li aludas per tio? STENSG[*A]RD Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Trovighas en la vetero, en la aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskushigas premegon kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun reaperanton! LA AMASO Hura! Hura por la 17-a de Majo! TORA Venu, patro --! LA CHAMBELANO Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro? FJELDBO (rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn) LA CHAMBELANO Aha! Chu vere tiel? TORA (mallaute) Dankon! STENSG[*A]RD Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj! MULTAJ VOCHOJ Jes! Jes! STENSG[*A]RD Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankau posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por chia energio, por chia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auskultu min! Ni starigos asocion. La monsako chesis regi en la komunumo! LA CHAMBELANO Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --! STENSG[*A]RD Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al chiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauen iros lau nia volo. LA AMASO Hura! STENSG[*A]RD Oni jhetis al mi vizaghen mokeman "brave" chi-vespere -- LA CHAMBELANO Ne! STENSG[*A]RD Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; char estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; -- en tiu chi horo ni volas starigi nian asocion! LA AMASO Hura! Portu lin! Portu lin! (Li suprenlevighas sur kunplektitaj brakoj.) VOCHOJ Parolu! Pli! Pli! STENSG[*A]RD Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- chi tie en la distrikto! (Li portighas en la tendon dum entuziasma aplaudo.) SINJORINO RUNDHOLMEN (sekigas la okulojn) Ho, kia busho sidas sur tiu homo! Chu oni ne shatus kisi lin, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus. SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, vi! Tion mi ja kredas. DANIEL HEJRE Chu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen? SINJORINO RUNDHOLMEN Uf, kiel acha vi estas! (Shi iras en la tendon; ankau _Daniel Hejre_.) LA CHAMBELANO Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene! LUNDESTAD (proksimighas) Mi tre bedauras, sinjoro chambelano -- LA CHAMBELANO Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiau. (turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontrau tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda. FJELDBO Chu? TORA Al la vizito vi aludas --? LA CHAMBELANO Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras. Nu, feliche ke mi povos tion ripari. TORA Kiel --? LA CHAMBELANO Venu, Tora; ni volas jam chi-vespere -- FJELDBO Ho ne, sinjoro chambelano, chu tio do estas prudenta --? TORA (mallaute) Tsh! LA CHAMBELANO Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ghojigan tempeton. Tio estas pli ol vi pretigis por mi hodiau. FJELDBO Mi, sinjoro chambelano? LA CHAMBELANO Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj -- FJELDBO Chu mi povus demandi, kion mi --? LA CHAMBELANO Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudighemon. Mi neniam estas altrudighema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton. (_La chambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas ilin penseme.) PRESISTO ASLAKSEN (el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okazighas, sinjoro doktoro! FJELDBO Kio okazighas? ASLAKSEN Li starigas la asocion. Ghi estas preskau starigita. LUNDESTAD (malrapide proksimighas) Chu multaj enskribighas? ASLAKSEN Ni havas nun chirkau 37 krom vidvinoj kaj tiajhoj. Inkon kaj plumon, mi diras! Neniu servisto cheestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras malantau la tendon) LUNDESTAD Puh; tio chi estis varma tago. FJELDBO Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post chi tiu. LUNDESTAD Chu vi opinias ke la chambelano farighis tre kolera? FJELDBO Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio? LUNDESTAD Hm; mi diras nenion. Kion do diri? FJELDBO Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco chi tie en la distrikto. LUNDESTAD Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu Stensg[*a]rd. FJELDBO Kaj viro kiu volas antauen. LUNDESTAD La junuloj chiam volas antauen. Ankau mi volis antauen, kiam mi estis juna; nenio estas direnda kontrau tio. Sed ni povus eble iri internen -- DANIEL HEJRE (el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, chu vi eniros por interpelacii? Chu? Fari oponon? He-he! Char tiaokaze vi devas rapidighi. LUNDESTAD Ho, mi tamen certe venos sufiche frue. DANIEL HEJRE Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas plenumita. LUNDESTAD Certe permesighas ke oni auskultu; mi tenas min silenta. (eniras) DANIEL HEJRE Jen ankau unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun falontaj! Chi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas delikate, jeno! FJELDBO Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ghi vere interesas vin? DANIEL HEJRE Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! Kiam mi ghojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Chi tie kreighos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la imperiestro de Austrujo kaj la regho de Francio: Por mi estas sensignife chu la porko manghas la hundon au chu la hundo manghas la porkon. (eliras en la fono dekstre) LA AMASO (en la tendo) Advokato Stensg[*a]rd vivu! Li vivu! Hura! Hura por la Asocio de la junuloj! Vinon! Punchon! Hoj; hoj! Bieron! Hura! BASTIAN MONSEN (el la tendo) Dio benu vin kaj chiujn homojn! (kun plorsufokata vocho) Ho, doktoro, mi sentas min fortega chi-vespere. Mi devas ion fari! FJELDBO Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari? BASTIAN MONSEN Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por drashi kelkajn el miaj amikoj. (elen malantau la tendon) (Stensg[*a]rd venas el la tendo, sen chapelo kaj en forta ekscito.) STENSG[*A]RD Kara Fjeldbo, chu estas vi? FJELDBO Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --? STENSG[*A]RD Kompreneble; sed -- FJELDBO Kaj kio sekvu poste el tio chi? Kiuj postenoj de konfido en la komunumo? Estro en la banko? Au eble --? STENSG[*A]RD Ho, ne parolu al mi pri tiajhoj! Vi ankau ne pensas tiel. Vi ne estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti. FJELDBO Jen io por audi! STENSG[*A]RD Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaue! Farighis dezerte inter ni. Estis tiom da malghojigajhoj che vi, shercemo, moko, kiuj forpushis min. Ho, estis do maljuste de mi! (chirkaubrakas lin) Ho, vi eterna Dio, kiom felicha mi estas! FJELDBO Ankau vi! Ech mi; ech mi! STENSG[*A]RD Jes, chu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, amiko? Kion mi, sentaugulo, estas farinta, ke mi farighis tiel richigata? FJELDBO Jen mia mano! Chi-vespere mi, je mia savo, shatas vin! STENSG[*A]RD Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Chu ne estas nedirebla felicho tiel povante entuziasmigi chiujn, chiujn el la amaso? Chu oni ne farighu bona el dankemo? Kaj chu oni ne devas ami chiujn homojn? Shajnas al mi, ke mi povus premegi chiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, char Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili. FJELDBO (silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ech ne rampulo, ech ne verda folio lau la vojo povus mi subtreti chi-vespere. STENSG[*A]RD Vi? FJELDBO Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin. STENSG[*A]RD Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ghojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio. FJELDBO Jes, sed diru nun, -- kio konstruighos poste -- morgau kaj chiujn labortagojn? STENSG[*A]RD Konstruighos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam songhis, -- au eble mi tion vidis; tamen ne, mi songhis; sed tiel vive; shajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugho super la tero. Mi povis vidi ghian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; blovighis de okcidente kaj ghi kunbalais chion; unue ghi forventis velkighintan foliaron, poste homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batighis dense chirkau ili, tiel ke aspekte ili shvebis kvazau sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn chapelojn en vento; sed kiam ili proksimighis, ili estis imperiestroj kaj reghoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili chiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterblovighis centoj kaj centoj el chiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ghemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondighis: Vocho parolis, kaj tiu sola vocho tiel resonis, ke la ventego vekighis! FJELDBO Kiam vi songhis tion chi? STENSG[*A]RD Ho, iam, -- mi ne memoras; antau pluraj jaroj. FJELDBO Okazis ribelo ie en Europo, kaj vi manghis ion pezan por vespermangho kaj legis gazetojn poste. STENSG[*A]RD La sama glacia fluo, la sama kurento lau la dorso mi sentis chi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocho -- FJELDBO Auskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la vocho, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocho? Chi tie en la voktejo? Au, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekighas_? Nu ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstatau la fughantaj imperiestroj kaj reghoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio farighos do chio? Farighos kiel unue montrighis en la songho, -- filistroj en vento. STENSG[*A]RD En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas. FJELDBO Babilajho pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn ghuste kontrau la honesteco kaj taugeco inter ni -- STENSG[*A]RD Ne estas vero! FJELDBO Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis chi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farighos via malsukceso. Chambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Chu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, char -- STENSG[*A]RD Mi toleras ech ne vorton pli! Ech ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn! FJELDBO Rigardu ghisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Chu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko? STENSG[*A]RD Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi -- FJELDBO Li vane malfermas sian domon por la honestuloj chi tie. STENSG[*A]RD Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu -- FJELDBO Rekono; jes bedaurinde, -- jen la kerna punkto. STENSG[*A]RD Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj. FJELDBO Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankau legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj. STENSG[*A]RD Auskultu, Fjeldbo, nun denove elmergighas la fecho en vi. Chu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial chiam supozi fiajn au ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Chu vi konas Ragna? FJELDBO Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio. STENSG[*A]RD Jes, shi foje venas al la familio de la chambelano. FJELDBO En tuta silento. Shi kaj fraulino Bratsberg estas amikinoj ekde la tempo de konfirmacio. STENSG[*A]RD Kaj kion vi diras pri shi? FJELDBO Jes, post chio kion mi audis, shi certe estas ege shatinda knabino. STENSG[*A]RD Ho, vi devus esti vidanta shin en la hejmo. Shi ne havas penson krom pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas shi ja fleginta sian patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn jarojn de sia vivo. FJELDBO Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, kara amiko, chu mi kredus, ke --? STENSG[*A]RD Jes, Fjeldbo, mi vere amas shin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianchighinta en Kristianio? FJELDBO Jes, oni rakontis tion. STENSG[*A]RD La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona por ambau partoj. Kredu, mi sufiche suferis sub tiu afero; mi sentis min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster tio; tio estis ja mia kialo por forloghighi. FJELDBO Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem? STENSG[*A]RD Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari. FJELDBO Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda felicho! Ho, mi povus tiom diri -- STENSG[*A]RD Chu vi povus? Chu shi ion diris? Eble al fraulino Bratsberg? FJELDBO Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio chi, povas iradi chi tie dibochante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaghara babilado povas penetri en animon, kiu -- STENSG[*A]RD Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla mashino. Almenau mi ne. Krome, ghuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al shi. FJELDBO Damnite banala vojo. STENSG[*A]RD Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antauen en la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankorau staras che la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi. FJELDBO Jes, sed ne estas ghiaj saghodentoj. STENSG[*A]RD Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan deziron. Vi vagadis pigre chiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento, jen antau la ekzameno, jen eksterlande kaj nun chi tie -- FJELDBO Nu jes, eble; sed tamen estis ghuinde. Kaj ne sekvas iu lacigho poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de la tablo post kiam -- STENSG[*A]RD Kiun ajn aludon; sed tiun chi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiajho. Vi forprenas de mi la spiritan levighon -- FJELDBO Jes, sed sciu do; kiam la levigho estas tiel malfiksa -- STENSG[*A]RD Ne faru, mi diras! Chu vi rajtas enrompi en mian felichon? Chu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta? FJELDBO Ho jes, je la chielo, mi kredas! STENSG[*A]RD Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Auskultu, auskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en ghi _estas_ vero! (_Fraulino Bratsberg, fraulino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de maldekstre transpashas la ejon mezfone.) KANDIDATO HELLE (al _fraulino Bratsberg_) Jen vidu, fraulino; jen staras ja ghuste advokato Stensg[*a]rd. TORA Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton! HELLE kaj FRAULINO MONSEN Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.) TORA (pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro. STENSG[*A]RD Por mi --? TORA Bonvolu; jen ghi estas. (volas foriri) FJELDBO Chu vi permesas ke mi akompanu? TORA Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre) STENSG[*A]RD (legas pere de paperlanterno) Jen kio? FJELDBO Sed kara, -- kion skribas la chambelano? STENSG[*A]RD (ekridas) Tion mi do ne atendis! FJELDBO Sed diru do --? STENSG[*A]RD Chambelano Bratsberg estas kompatinda ulo. FJELDBO Kaj tion vi kuraghas -- STENSG[*A]RD Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kashas la leteron) Lasu tion inter ni! (La kunvenantoj elvenas de la tendo.) PROPRIETULO MONSEN Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd? LA AMASO Jen li staras! Hura! LUNDESTAD La sinjoro advokato forgesis sian chapelon. (donas ghin al li) PRESISTO ASLAKSEN Bonvolu; jen puncho! Tuta bovlo! STENSG[*A]RD Dankon; ne pli. MONSEN Kaj la membroj eble memoras, ke morgau ni kunvenos en Storli che mi por -- STENSG[*A]RD Morgau? Ne, ja ne estus morgau --? MONSEN Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu -- STENSG[*A]RD Ne, morgau mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgau au la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiau, kaj hura por la estonteco! LA AMASO Hura! Ni akompanu lin hejmen! STENSG[*A]RD Dankon; dankon! Vi do ne devas -- ASLAKSEN Ni chiuj akompanos vin. STENSG[*A]RD Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; char vi ja ne akompanos? FJELDBO Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri chambelano Bratsberg -- STENSG[*A]RD Tsh, tsh; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauas. MONSEN Vian brakon, Stensg[*a]rd. BASTIAN Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian! LA AMASO Kanton! Kanton! Muzikon! (Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarshas dekstren en la fono.) FJELDBO (al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro. LUNDESTAD Nu jes. Tamen ankau elstara estro. FJELDBO Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Mi? Mi iros hejmen por kushigi min. (Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.) Kurteno DUA AKTO (Ghardeno-chambro che la chambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la manghochambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ghardeno.) (_Presisto Aslaksen_ staras che la enirpordo. _Servistino_ estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.) SERVISTINO Jes, sed vi ja audas, ke la gastoj ankorau sidas chetable. Vi devas reveni poste. ASLAKSEN Ne. Chu mi do ne povas atendi? SERVISTINO Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume. (_Shi_ iras en la manghochambron. _Aslaksen_ eksidas che la pordo. Pauzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.) FJELDBO Nu, bonan tagon, Aslaksen; chu vi _tie chi_? SERVISTINO (revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas! FJELDBO Mi vokighis al malsanulo. SERVISTINO Kaj la chambelano kaj la fraulino postdemandis vin. FJELDBO Chu ili faris? SERVISTINO Jes, la doktoro absolute envenu. Au chu mi eble sciigu ke -- FJELDBO Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manghajho poste; nun mi dume atendas chi tie. SERVISTINO Jes, ili certe baldau estos finintaj. (Shi eliras en la fono.) ASLAKSEN (iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun kukoj kaj bona vino kaj chiaj bonajhoj? FJELDBO Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajhoj chi tie en la regiono. ASLAKSEN Pri tio mi ne povas samopinii. FJELDBO Hm. Sed diru, -- chu vi iun atendas? ASLAKSEN Mi iun atendas, jes! FJELDBO Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --? ASLAKSEN Kushas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmighas. FJELDBO Kaj la dua plej agha? ASLAKSEN Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajho! FJELDBO Ke mi rigardu vin, Aslaksen! ASLAKSEN Nu; kion vi volas vidi? FJELDBO Hodiau vi trinkis. ASLAKSEN Mi ankau faris hierau. FJELDBO Hierau; jes, nu lasu tion; sed hodiau kaj -- ASLAKSEN Sed tiuj tie interne? Shajnas al mi, ke ankau ili trinkas. FJELDBO Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondichoj tamen estas malsamaj en nia mondo. ASLAKSEN Mi ne elektis miajn kondichojn. FJELDBO Ne, Dio elektis por vi. ASLAKSEN Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj chambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo. FJELDBO Nun vi parolas kontrau propra scio. Chambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem. ASLAKSEN Nu do! Sed kiel kuraghis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankau kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilachulo -- FJELDBO Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco. ASLAKSEN Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanighante, tie ankau mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en chio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro litermiksighis, kiel ni diras en la presejo. FJELDBO Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion. ASLAKSEN Jeno estas bona babilado. Post tiajho la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitajhon, -- kaj aldone mi devas audi mokvortojn char mi stumblas. FJELDBO Nu; mi efektive ne volas severe riprochi vin -- ASLAKSEN Ja, tiel vi ja faras ghuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la chambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj -- kaj ankau mi mem! Mi foje intencis klarigi chion tion, kaj verki libron pri ghi; sed chio estas tiel damnite kompleksa ke -- (ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la tablo. (La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras el la manghosalono elen en la ghardenon. Inter la gastoj estas _advokato Stensg[*a]rd_ kun _Tora_ che la maldekstra kaj _Selma_ che la dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre apud la pordo en la fono.) STENSG[*A]RD Jes, mi ja estas fremdulo chi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi ilin konduku. SELMA Elen en la libero; vi devas vidi la ghardenon. STENSG[*A]RD Ho jes, estus ghuinde! (eliras tra la antaua vitra pordo dekstre) FJELDBO Sed je Dio, tie estas ja Stensg[*a]rd! ASLAKSEN Jes, estas li, kiun mi serchas. Mi sufiche longe postkuris lin; feliche mi do renkontis Daniel Hejre -- (_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la manghosalono.) DANIEL HEJRE He-he; je mia savo la shereo estis bonega! Mi ne gustumis similajhon post kiam mi estis en Londono. ERIK BRATSBERG Jes, chu ne? Ghi povas tute vivigi homon! DANIEL HEJRE Ahh, ahh; estas vera ghojego vidi sian monon tiel bone elspezita. ERIK BRATSBERG Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do! (Ili eliras en la ghardenon.) FJELDBO Vi parolos kun Stensg[*a]rd, vi diras? ASLAKSEN Mi faros. FJELDBO Pri komercajhoj? ASLAKSEN Kompreneble; la festoraporto en la gazeto -- FJELDBO Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere -- ASLAKSEN En la koridoro? FJELDBO En la antauchambro, jes! Chi tie estas nek tempo nek loko --; mi atentos kiam Stensg[*a]rd momenton estas sola; audu --! ASLAKSEN Ho jes; mi atendas ghis mia tempo venos. (eliras en la fono) (_Chambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la manghosalono.) CHAMBELANO (en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri tio mi povas certigi al vi. LUNDESTAD Nu jes; char la chambelano estas kontenta; tial ankau mi povas tia esti. CHAMBELANO Tion ankau mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj vershajne kun malplena stomako? FJELDBO Ne gravas, sinjoro chambelano; chi tie ne estas longa distanco al la manghajhejo; -- mi rigardas min duone kvazau hejmano en la domo. CHAMBELANO Jen, jen; chu tiel? Tion vi do ne devus fari antautempe. FJELDBO Kiel? Vi do ne ofendighas? Vi ja mem permesis al mi -- CHAMBELANO Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin hejmano, kaj vidu chu vi trovos la vojon al la manghajhejo. (frapetas lin sur la shultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen _jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia, kion mi ne memoras. FJELDBO Sed sinjoro chambelano! LUNDESTAD Ne, mi asertas -- CHAMBELANO Neniuj disputoj post la mangho; ne estas komforte. Nun baldau ni ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ghardenon.) LUNDESTAD (al _Fjeldbo_) Chu audighus kiel strange ke la chambelano kondutas hodiau? FJELDBO Tion mi rimarkis jam hierau vespere. LUNDESTAD Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron Stensg[*a]rd aventuristo au io tia! FJELDBO Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre) LUNDESTAD (al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klarighas tio, ke advokato Stensg[*a]rd venas chi tien? RINGDAL Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo. LUNDESTAD Do poste? Post la supershutado, kiun la chambelano ricevis hierau --? RINGDAL Jes, chu vi komprenas tiajhon? LUNDESTAD Kompreni tion? Ho jes, ho jes. RINGDAL (pli mallaute) Chu vi opinias, ke la chambelano timas lin? LUNDESTAD Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias. (Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ghardenon; samtempe _Selma_ kaj _Stensg[*a]rd_ aperas en la antaua ghardena pordo.) SELMA Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidighas kaj la pregheja turo kaj tuta la supra parto de la urbo. STENSG[*A]RD Jes, vere; tion mi ne estus kredanta. SELMA Chu ne shajnas al vi ke la vidajho de chi tie estas rava? STENSG[*A]RD Chio estas rava chi tie; la ghardeno, elvidajho kaj la sunlumo kaj la homoj! Ho bona Dio, kiel chio estas rava! Kaj chi tie vi loghas la tutan someron? SELMA Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon ene en la urbo, multe pli bela ol chi tie; jes, vi certe vidos ghin. STENSG[*A]RD Kaj via familio eble ankau loghas en la urbo? SELMA Familio? Kiu tiu familio estus? STENSG[*A]RD Nu, mi ne sciis -- SELMA Ni fabelprincinoj ne havas familiojn. STENSG[*A]RD Fabelprincinoj? SELMA El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon -- STENSG[*A]RD Sorchistinon, nu! Kaj vi do estas princino? SELMA De chiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jhaud-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi auskultu -- ERIK BRATSBERG (de la ghardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton! SELMA Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia vivo. ERIK BRATSBERG Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauro de la sinjorino? SELMA Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke chiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorchajho, kaj jen chio estas ege bona, kaj estas ghojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite pri la fabelo. STENSG[*A]RD Ho; jeno estis tro mallonga. SELMA Jes, eble, -- iamaniere. ERIK BRATSBERG (chirkaubrakas shin) Sed el tiu fabelo shpinighis iu nova, kaj en ghi la princino farighis reghino! SELMA Samkondiche kiel la veraj princinoj, chu? ERIK BRATSBERG Kiaj kondichoj? SELMA Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno. ERIK BRATSBERG Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd? STENSG[*A]RD Dankon; ne nun. (_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la ghardeno.) SELMA (al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana? TORA Mi? Ne. SELMA Ho jes; vi certe estas; shajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn. TORA Ne, mi certigas vin -- SELMA Babilajho; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, chu vi ne opinias, ke tiu varmo mildighos? FJELDBO Chio havu sian tempon. TORA Frosto ja ne estas pli bona -- SELMA Ne, sed la neshanghighanta meza varmo, -- tiel diras ankau mia edzo. LA CHAMBELANO (venas de la ghardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj. TORA Kara patro, nun mi tuj -- LA CHAMBELANO Aha, chu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd. Pri tio mi zorgu. TORA (mallaute al Fjeldbo) Restu! (Shi iras en la ghardenon.) ERIK BRATSBERG (proponas al _Selma_ la brakon) Chu la sinjorino akceptas --? SELMA Venu! (ambau elen dekstre) LA CHAMBELANO (postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde. FJELDBO Estus ankau pekinda penso. LA CHAMBELANO Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaghuloj! (ekkrias) Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serchu shalon por shi; kaj ne lasu shin tiel chirkaukuri; shi malvarmumighas! Ja, ni homoj estas malsaghaj, doktoro! Chu vi havas kuracilon kontrau tiajho? FJELDBO Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantau la orelo, kaj tiam oni kondutos pli saghe alian fojon. LA CHAMBELANO Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme chi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj. FJELDBO Nu bone; Stensg[*a]rd, eble ni du --? LA CHAMBELANO Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre -- FJELDBO Jes, ankau li konsideras sin kiel hejme chi tie. LA CHAMBELANO Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes! FJELDBO Nu, ni du kunighu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ghardenon) STENSG[*A]RD Sinjoro chambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi surprizighis vidi lin chi tie. LA CHAMBELANO Chu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de la juneco. Ni krome kuntushighis en multaj niaj vivrilatoj -- STENSG[*A]RD Jes, pri tiuj kuntushighoj sinjoro Hejre nin distris hierau vespere. LA CHAMBELANO Hm! STENSG[*A]RD Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superbolighus, kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazajhojn, kiuj --; entute, sidas malica busho sur li. LA CHAMBELANO Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondicho ke nenio nekavalireca dirighas pri personoj en mia socio. STENSG[*A]RD Mi petas pardonon --! LA CHAMBELANO Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas chu vi lin ghisfunde konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe shuldas. STENSG[*A]RD Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke -- LA CHAMBELANO Mi shuldas al li la plej bonan en nia familia felicho, sinjoro Stensg[*a]rd! Mi shuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. Daniel Hejre zorgis pri shi en shia infaneco: shi estis eta mirindajho; donis koncertojn jam je la agho de dek; jes, vi certe audis shin menciata? Selma Sj[/o]blom --? STENSG[*A]RD Sj[/o]blom? Jes, ghuste; shia patro estis svedo. LA CHAMBELANO Muzikinstruisto, jes. Li venis chi tien antau multaj jaroj. La ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankau ne favoras --; nu, sinjoro Hejre chiam estis talent-chasisto; li zorgis pri la infano, sendis shin al Berlino; kaj post la morto de shia patro, kaj la shangho en la ekonomia stato de Hejre, shi revenis al Kristiania, kie shi kompreneble akceptighis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, farighis ebleco ke shi kaj mia filo renkontighus. STENSG[*A]RD Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo -- LA CHAMBELANO Tiel unu afero miksighas enen en aliajhoj en la vivo. Iloj, tiaj ni chiuj estas; ankau vi; tio signifas, malkonstruenda -- STENSG[*A]RD Ho, sinjoro chambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema -- LA CHAMBELANO Hontema? STENSG[*A]RD Jes, estis ja ekstreme nekonvene -- LA CHAMBELANO Kontrau la formo estus eble io au alia direnda, sed la intenco estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkashe kun mi, honeste kaj senceremonie. Vidu, ni chiuj deziras ja la plej bonan; estas ja mia devo -- STENSG[*A]RD Kaj vi permesas, ke mi parolu malkashe kun vi? LA CHAMBELANO Jes, Dio scias, ke mi faras. Chu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke la vivo chi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora regho Karlo Johano mi plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas kontrau mia naturo antauentrudi reformojn, au persone miksighi en tiun chi publikan tumulton. Vi kontraue, sinjoro Stensg[*a]rd, vi havas chiujn eblecojn; tial ni kuntenu. STENSG[*A]RD Dankon, sinjoro chambelano! Dankon, dankon! (_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la ghardeno.) RINGDAL Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno. DANIEL HEJRE Chu do? Estus strange! Chu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn? LA CHAMBELANO Io nova, Hejre? DANIEL HEJRE Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la Storli-partio. LA CHAMBELANO Ho, vi shercas! DANIEL HEJRE Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra busho. Bienposedanto Lundestad intencas kauze de malbonigita sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi pri la sekvo. STENSG[*A]RD Kaj tion vi havas el lia propra busho? DANIEL HEJRE Jes, efektive; li publikigis la gravan okazajhon meze en auskultanta aro tie malsupre; he-he! LA CHAMBELANO Sed, mia bona Ringdal, kiel tio chi klarighas? DANIEL HEJRE Ho, tio ne estas malfacile diveninda. LA CHAMBELANO Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro. (Li kaj _Ringdal_ iras en la ghardenon.) DOKTORO FJELDBO (de la malantaua ghardenpordo) Chu la chambelano eliris? DANIEL HEJRE Tsh; la saghuloj havos konsilion! Granda novajho, doktoro! Lundestad rezignos pri la segho en la parlamento. FJELDBO Ho, ne estas probable? STENSG[*A]RD Jes, chu vi komprenas? DANIEL HEJRE Ja, nun farighos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu komencis aktivighi, sinjoro Stensg[*a]rd! Chu vi scias, kion vi devus nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste. STENSG[*A]RD Chu vi vere kredas, ke estas nia asocio --? DANIEL HEJRE Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ghojon sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! -- mi volonte veturigus lin --; sufiche; he-he! (eliras en la ghardenon) STENSG[*A]RD Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion chi? FJELDBO Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi venas chi tien? STENSG[*A]RD Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita. FJELDBO Jes, vi farighis hierau vespere, mi audas; -- post via parolado -- STENSG[*A]RD Nu jes? FJELDBO Sed ke vi akceptis tiun inviton --! STENSG[*A]RD Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn. FJELDBO Chu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis. STENSG[*A]RD Babilajho! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn. FJELDBO Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la chambelano? STENSG[*A]RD Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio. FJELDBO Nome, ke la chambelano timas vin? STENSG[*A]RD Je Dio, li ne havu kauzon por tio! Li estas honestulo. FJELDBO Li estas. STENSG[*A]RD Kaj chu ne estas io kortusha en tio, ke la maljunulo rilatighas al la afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraulino Bratsberg, kiam shi alportis la leteron! FJELDBO Sed diru, -- la sceno de hierau do ne farighis priparolata chi tie? STENSG[*A]RD Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tushi tiajhon. Sed mordighas mia konscienco; poste mi petos pardonon -- FJELDBO Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la chambelanon -- STENSG[*A]RD Nu ja; do miaj agoj parolu por mi. FJELDBO Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo? STENSG[*A]RD Mi okazigos repacighon; mi havas ja mian asocion; ghi jam estas potenca, kiel vi vidas. FJELDBO Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al fraulino Monsen --; hierau mi konsilis al vi fari ghin serioza -- STENSG[*A]RD Nu ja, ni chiam povas -- FJELDBO Nun, auskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forjhetu tiun planon el la pensoj. STENSG[*A]RD Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en nekulturita familio, oni kvazau edzigas sin al la tuta familio. FJELDBO Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj -- STENSG[*A]RD Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas. FJELDBO Jes, li ja ne ghuste estas bontona viro. STENSG[*A]RD Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de malbona tabako en chiuj chambroj -- FJELDBO Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antau nun --? STENSG[*A]RD Estas la komparo, kiu tion kauzas. Mi venis en falsajn rilatojn chi tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo au por krudeco kaj stulteco. FJELDBO Sed por kio vi do uzu vian asocion? STENSG[*A]RD La asocio restos neshanghita; ghi estas fondita sur sufiche vasta bazo; -- nu, tio signifas, ke ghi estas fondita por kontraubatali malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos. FJELDBO Sed chu vi opinias, ke la "junuloj" vidos la samon? STENSG[*A]RD Ili _vidu_. Mi do kuraghas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia pli bona sperto. FJELDBO Sed se ili tamen ne volas? STENSG[*A]RD Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, chu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj neniam atingi la celon? FJELDBO Kion vi pensas per celo? STENSG[*A]RD Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas chiujn miajn interesojn. FJELDBO For la shvebantaj parolturnighoj! Kion vi pensas per celo? STENSG[*A]RD Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la tempo farighi parlamentano au ministro, kaj feliche edzighita en richan kaj respektatan familion. FJELDBO Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la chambelano --? STENSG[*A]RD Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio restu! Ghis tiam mi volas vivi kaj ghui chi tie la belecon kaj la sunlumon -- FJELDBO Chi tie? STENSG[*A]RD Jes, chi tie! Estas chi tie belaj moroj; chi tie estas gracio en la ekzisto; chi tie la planko estas metita kvazau nur por esti tretata de lakshuoj; chi tie la apogseghoj estas profunde molaj, kaj la sinjorinoj sidas bele en ili; chi tie la konversacio fluas facile kaj elegante, kiel jhetludo; chi tie neniu krudeco enrompighas farante la kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur chi tie mi sentas kio estas nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Chu vi ne mem sentas, ke oni purighas chi tie? Ke la richeco chi tie estas el alia speco? Kiam mi pensas pri la richeco de Monsen, mi imagas ghin kiel grandajn stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed chi tie, jen ghi estas metalo, brilanta arghento! Kaj pri la homoj estas sammaniere. La chambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna multjarulo! FJELDBO Li estas. STENSG[*A]RD Kaj la filo, -- kuragha, senceremonia, kapabla! FJELDBO Jes, certe. STENSG[*A]RD Kaj la bofilino, vi sciu! Shi estas perlo! -- bona Dio, kia richa kaj karakterfrapanta naturo -- FJELDBO Tion havas Tora -- tion havas ankau fraulino Bratsberg. STENSG[*A]RD Nu ja; sed vidu, shi tamen estas malpli eminenta. FJELDBO Ho, vi ne konas shin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj fidela shi estas. STENSG[*A]RD Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskau senkonsidera; kaj tiel aprobanta, tiel konkeranta --! FJELDBO Mi vere kredas, ke vi enamighis en shi. STENSG[*A]RD En edzinighinta virino? Chu vi estas freneza, homo! Al kio tio kondukus! Ne, sed mi farighos enamighinta; tion mi bone sentas. Jes, shi efektive estas profunda, silenta kaj fidela! FJELDBO Kiu? STENSG[*A]RD Fraulino Bratsberg kompreneble. FJELDBO Chu kio? Vi do neniam pensas --? STENSG[*A]RD Jes, je Dio, mi pensas! FJELDBO Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas! STENSG[*A]RD Ho-ho! La volo estas universa potenco, ghi! Ni vidos, tio eblos! FJELDBO Sed tio chi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hierau estis pri fraulino Monsen -- STENSG[*A]RD Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi -- FJELDBO Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du. STENSG[*A]RD Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili? FJELDBO Mi? Ne, mi asertas al vi -- STENSG[*A]RD Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas kontraustari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi konas neniun indulgon. FJELDBO Gardu vin, ke mi ne diru la samon! STENSG[*A]RD Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de chambelano Bratsberg? FJELDBO Mi almenau havas la rajton de amiko. STENSG[*A]RD Pa; per tia babilajho vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ghin vi havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti chi tie la chioordiganto en la domo; tial mi tenighus for. FJELDBO Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras chi tie sur subkava grundo. STENSG[*A]RD Chu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui kolonojn. FJELDBO Provu; sed mi auguras, ke ili falos dum starigho. STENSG[*A]RD Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumighis. Mi nun konas vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas chi tie. FJELDBO Mi ne estas! STENSG[*A]RD Vi estas! Vi chiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. Chirkaurigardu chi tie, kaj vidu kiel chiuj rekonas min, kvankam mi estas fremdulo por ili. Vi, kontraue, vi kiu konas min, vi neniam rekonis min. Tio estas chefe la malindajho che vi, ke vi neniam povas rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritajhojn. Tiajho venghas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, -- tio en kio estas levigho kaj flugo, -- farighas apatia, kaj jen oni staras tauganta al nenio. FJELDBO Chu mi taugas al nenio! STENSG[*A]RD Chu vi iam taugis por rekoni min? FJELDBO _Kion_ mi do rekonu? STENSG[*A]RD Mian volon, se nenion alian. Ghi rekonighas de chiuj la aliaj; -- de la ordinaraj homoj che la festo hierau, de chambelano Bratsberg kaj lia familio -- FJELDBO De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago, atentu, -- ekstere staras iu vin atendante -- STENSG[*A]RD Kiu tiu estas? FJELDBO (iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj vokas) Aslaksen, envenu! STENSG[*A]RD Aslaksen? ASLAKSEN (venas) Nun do fine! FJELDBO Ghis revido; mi ne ghenu la amikojn. (eliras en la ghardenon) STENSG[*A]RD Sed pro diablo, kion vi volas chi tie? ASLAKSEN Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hierau doni raporton pri la fondigo de la asocio kaj -- STENSG[*A]RD Ne eblas --; pri ghi ni devas atendi ghis alia fojo. ASLAKSEN Neeble, sinjoro Stensg[*a]rd; la gazeto estos eldonata morgau frue -- STENSG[*A]RD Babilajho! Chio estu shanghota. La afero estas nun en nova stadio; aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri chambelano Bratsberg, estu tute refarata, antau ol ghi estos uzebla. ASLAKSEN Ne, tio pri la chambelano estas jam presita. STENSG[*A]RD Nu, do eligu tion ree! ASLAKSEN Eligu tion? STENSG[*A]RD Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Chu vi eble kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio? ASLAKSEN Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi -- STENSG[*A]RD Neniuj kontraudirajhoj, Aslaksen; tiajhojn mi efektive ne toleras! ASLAKSEN Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, chu vi scias, ke la eron de seka pano kiun mi havas, vi metas en la ludon? Chu vi tion scias? STENSG[*A]RD Ne, tion mi tute ne scias. ASLAKSEN Nu, tiel estas. Chi tiun vintron, antau ol vi venis chi tien, mia gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ghin, mi diru; kaj mi redaktis ghin lau principo. STENSG[*A]RD Vi? ASLAKSEN Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de la lokaj kondichoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, tiel mi redaktis la gazeton -- STENSG[*A]RD Fia! Jes, ne kontraudireble. ASLAKSEN Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial chiuj amikoj de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone pagas -- STENSG[*A]RD Sed la gazeto farighis bona. ASLAKSEN Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekighus tumulto; farighus fino, kiel vi promesis hierau; la granduloj metighus al la pilorio; enprenighus tiajhoj, kiujn chiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas -- STENSG[*A]RD Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan dankon, mia brava ulo! ASLAKSEN Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi ne pelu min al la ekstremo, char tiam plifiighos la gazeto. STENSG[*A]RD Pri kio vi pensas? ASLAKSEN Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. Dio sciu, ke tion mi ne faros laudezire. Antau ol vi venis, mi vivtenis min honeste per malfelichaj okazajhoj kaj memmortigoj kaj tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte ech ne estis okazintaj. Sed nun vi turnis chion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo -- STENSG[*A]RD Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros pashon ekster mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, vidu! Kaj jen via gazetflikajho estos detruita post du semajnoj. ASLAKSEN (pala) Tion vi ne faros! STENSG[*A]RD Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ghi ekhavos la grandan publikon por si. ASLAKSEN Do mi tujmomente iros al la chambelano Bratsberg -- STENSG[*A]RD Vi? Kion vi volas tie? ASLAKSEN Kion vi volas chi tie? Chu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la chambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaghon. Sed se li timas, kion vi volas fari, li certe ankau timas, kion mi volas presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantaghon! STENSG[*A]RD Tion vi kuraghus? Vi! tia fushulo --! ASLAKSEN Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la gazeto, do la chambelano pagu min por elpreni ghin. STENSG[*A]RD Kuraghu; kuraghu nur! Vi estas ebria, homo --! ASLAKSEN Ne pli ol modere. Sed mi farighos leono, se oni volas forpreni de mi la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; kushanta edzino, kaj kripla infano -- STENSG[*A]RD Foriru! Chu vi volas kotshmiri min per via vulgaro? Kiel viaj reumatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi kuraghas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu solan shancon por mi, vi kushu en la malrichulejo antau ol estos finighinta tiu chi jaro! ASLAKSEN Mi atendos tagon -- STENSG[*A]RD Nu; vi komencas regajni vian prudenton. ASLAKSEN Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu nekonvena konduto okazinta dum la festo -- STENSG[*A]RD Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordighos. ASLAKSEN Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, -- memoru: tiu gazeto estas mia sola shafido. (elen en la fono) BIENPOSEDANTO LUNDESTAD (che la antaua ghardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensg[*a]rd? STENSG[*A]RD Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad? LUNDESTAD Vi chirkauiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi shatus iomete interparoli kun vi. STENSG[*A]RD Plezure. LUNDESTAD Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus audinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi. STENSG[*A]RD Pri mi? Kion vi estus dirinta? LUNDESTAD Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovighas multaj sencelaj uloj, kiuj nur chirkauiras kunkudrante homojn. STENSG[*A]RD Jes, entute, -- ni du estas bedaurinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia. LUNDESTAD Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de la malnova al la nova; chiam okazas tiel. STENSG[*A]RD Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna. LUNDESTAD Ho jes, ho jes, nun mi farighis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun shajnas al mi ke estas tempo por anstatauigho. STENSG[*A]RD Anstatauigho? LUNDESTAD La tempoj shanghighas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antauen novaj fortoj estas bezonataj. STENSG[*A]RD Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- chu vi do volas cedi por Monsen? LUNDESTAD Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi. STENSG[*A]RD Sed tiuokaze mi ne komprenas --? LUNDESTAD Imagu se mi cedus por Monsen; chu vi pensas ke li havus shancon por esti elektata? STENSG[*A]RD Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgau, kaj la publika opinio lauscie ankorau ne estas sufiche prilaborata; sed -- LUNDESTAD Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la chambelano ne volas vochdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon chi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novloghanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe chirkau si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri. STENSG[*A]RD Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas shanco -- LUNDESTAD Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe. STENSG[*A]RD Kio tio estus? LUNDESTAD Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia? STENSG[*A]RD Ambicia? Mi? LUNDESTAD Kial vi chi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, -- kial vi ne mem volas elektighi al la parlamento? STENSG[*A]RD Mi? Vi ne estas serioza! LUNDESTAD Vi ja akiris al vi vochdonrajton, mi audas. Sed se vi ne utiligas la shancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidighos firme en la selo, kaj tiam ne estos facile forpeli lin. STENSG[*A]RD Sed pro Dio, chu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Tio ja kondukas al nenio; char vi ja ne volas, do -- STENSG[*A]RD Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen ambicio, kiel vi kredas. Sed chu vi vere opinias, ke tiel povas okazi? LUNDESTAD Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La chambelano lauscie volus ankau fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. Vi havas la junulojn por vi, kaj -- STENSG[*A]RD Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko! LUNDESTAD Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la sharghon de mi; vi havas junajn shultrojn; vi povus facile porti ghin. STENSG[*A]RD Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos. LUNDESTAD Do vi ne estas senvola --? STENSG[*A]RD Jen mia mano! LUNDESTAD Dankon! Fidu min, sinjoro Stensg[*a]rd, vi tion ne pentos. Sed nun ni devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambau farighi, -- mi por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn -- STENSG[*A]RD Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de elektuloj vi ja estas chiopova. LUNDESTAD Estas limo por tiu chiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj ofende -- STENSG[*A]RD Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio? LUNDESTAD Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du partioj chi tie? Tio signifas, ke unuflanke trovighas homoj au parencaroj, kiuj posedas la gheneralajn civitanajn avantaghojn, -- mi pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu partio mi apartenas. Kaj aliflanke trovighas multaj pli junaj kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaghojn. Jen via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone akiros pozicion chi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, char _tio_ estas necesa, sinjoro Stensg[*a]rd! STENSG[*A]RD Jes, tion kredas ankau mi. Sed la tempo estas mallonga; tian pozicion oni ne akiras nur per mansvingo. LUNDESTAD Ho ne, ghi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura espero -- STENSG[*A]RD La espero? LUNDESTAD Chu estus multe kontrau via emo pensi pri bona edzigho, sinjoro Stensg[*a]rd? Estas richaj heredulinoj en la vilagharo. Viro kiel vi, kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi ludas viajn kartojn bone. STENSG[*A]RD Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn; grandajn viziojn! Chio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel liberiganto plej antaue en la popolo; chio fora, kion mi prirevis, proksimighas nun al mi tiel vive proksima! LUNDESTAD Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensg[*a]rd! Via ambicio jam estas surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por tio ghis nun! Mi neniam forgesos vin, char vi volis preni de miaj maljunaj shultroj la sharghon de la potenco! (Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laue enen de la ghardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freshigajhojn dum la sekvanta sceno.) SELMA (iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensg[*a]rd, vi devas partopreni; ni ludos "_Doni garantiajhe_". STENSG[*A]RD Kun plezuro; mi estas en humoro por tio! (Ankau li iras al la fono, interkonsentas kun shi, lokigas seghojn k.t.p.) ERIK BRATSBERG (mallaute) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensg[*a]rd prezentis chi-supre hierau? DANIEL HEJRE He-he; oni ne scias, chu? ERIK BRATSBERG Ne, ni urbanoj cheestis ja tagmanghon kaj balon ene en la klubo. Sed patro diras, ke sinjoro Stensg[*a]rd tute rompis kun la homoj de Storli, kaj ke li estis terure kruda kontrau Monsen -- DANIEL HEJRE Kontrau Monsen? Ne, en tio vi certe misaudis, estimata -- ERIK BRATSBERG Jes, vere staris tiom da homoj chirkaue, tiel ke mi ne ghuste komprenis; sed efektive mi audis ke -- DANIEL HEJRE Sufichas; atendu ghis morgau, tiam vi ricevos la historion por matenmangho en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li) LA CHAMBELANO Nun, mia kara Lundestad, chu vi daure tenas vin al tiuj strangajhoj --? LUNDESTAD Ne estas strangajhoj, sinjoro chambelano; kiam viro riskas esti forpushata, li devas cedi libervole. LA CHAMBELANO Parolturnighoj! Kiu do intencas forpushi vin? LUNDESTAD Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas shangho en la aero. Nu, mi jam havas la anstatauanton. Advokato Stensg[*a]rd estas volema -- LA CHAMBELANO Advokato Stensg[*a]rd? LUNDESTAD Jes, chu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la chambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni alighu al li. LA CHAMBELANO Jes, mi pensis lau lia eliro kontrau tiu fatala charlatanajho praktikata en Storli. LUNDESTAD Sed kiel povis la chambelano esti tiel certa, ke Stensg[*a]rd volus rompi kun tiuj homoj? LA CHAMBELANO Kara, tio ja montrighis hierau vespere. LUNDESTAD Hierau vespere? LA CHAMBELANO Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la parohho. LUNDESTAD (kun busho fauka) Pri Monsen --? LA CHAMBELANO Jes, certe; sur la tablo -- LUNDESTAD Sur la tablo; Jes? LA CHAMBELANO Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, au drakon, au ion similan. Ha, ha, estis vere amuze auskulti. LUNDESTAD Chu tio estis amuze auskulti? LA CHAMBELANO Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili ricevas el tiajho. Sed nun ni devas subteni lin; char post tia sangavida atako -- LUNDESTAD Kiel tiu hierau, jes? LA CHAMBELANO Nu ja. LUNDESTAD Tiu sur la tablo? LA CHAMBELANO Jes, tiu sur la tablo. LUNDESTAD Pri Monsen? LA CHAMBELANO Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venghi sin; kaj pri tio oni do ne povas dubi -- LUNDESTAD (decide) Advokato Stensg[*a]rd estu subtenenda, -- jeno estas klara! TORA Kara patro, vi partoprenu en la ludo. LA CHAMBELANO Babilajho, infano -- TORA Jes, jes; venu; Selma instige volas. LA CHAMBELANO Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaute; elirante) Estas domagho pri Lundestad; li vere komencas farighi senila; imagu, li tute ne komprenis kion Stensg[*a]rd -- TORA Ho, venu, venu; nun ni ludu! (Shi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.) ERIK BRATSBERG (vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita garantiajh-jughanto! DANIEL HEJRE He-he; jen efektive mia unua nomigho en la mondo. STENSG[*A]RD (ankau en la rondo) Kauze de via konateco kun la justico, sinjoro Hejre! DANIEL HEJRE Ho miaj shatindaj junaj amikoj, estus por mi ghojego kondamni vin chiujn --; nu sufiche! STENSG[*A]RD (glitiras al Lundestad, kiu staras antaue maldekstre) Vi parolis kun la chambelano. Pri kio temis? Chu estis io pri mi? LUNDESTAD Bedaurinde; estis pri tio de hierau vespere -- STENSG[*A]RD (tordas sin) Morto kaj plago! LUNDESTAD Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris. STENSG[*A]RD Jes, chu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --. LUNDESTAD Vi povus tamen bonigi tion. ERIK BRATSBERG (vokas malsupren) Sinjoro Stensg[*a]rd, la vico estas al vi! STENSG[*A]RD Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi? LUNDESTAD Se vi trovos okazon, petu ekskuzon. STENSG[*A]RD Je Dio, jenon mi faros! SELMA Rapidu; rapidu! STENSG[*A]RD Mi venas, sinjorino! Jen mi estas! (La ludo dauras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_ proksime.) DANIEL HEJRE Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico! LUNDESTAD Li estas iom senrespekta bushe; tion ni ne povas nei. DANIEL HEJRE Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas hontinde vidi kiel ili timas. LUNDESTAD Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La chambelano ne timas. DANIEL HEJRE Chu ne? Chu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato? LUNDESTAD Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la konekson. La chambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis hierau. DANIEL HEJRE Monsen? Ho, babilacho! LUNDESTAD Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal au la fraulino tion eble kredigis al li -- DANIEL HEJRE Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanghfesteno! Ho, tio estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti. LUNDESTAD Tshsh, tshsh! Memoru kion vi promesis al mi. La chambelano estas ja via malnova lerneja amiko; kaj ech se li iom krude traktis vin -- DANIEL HEJRE He-he; mi pagos al li kun rentoj -- LUNDESTAD Atentu bone; la chambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj. DANIEL HEJRE Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn chikanajhojn, kiajn sarkasmajhojn, kian pikparolon mi bakos el tio chi, kiam mi iun fojon lanchos nian grandan proceson! SELMA (vokas el la rondo) Sinjoro jughanto, kion tiu faru, kiu posedas chi tiun garantiajhon? ERIK BRATSBERG (nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensg[*a]rd! Elpensu ion amuzan. DANIEL HEJRE Estas garantiajho, chu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, -- sufichas. Li faru paroladon! SELMA Estas la garantiajho de sinjoro Stensg[*a]rd. ERIK BRATSBERG Sinjoro Stensg[*a]rd faru paroladon! STENSG[*A]RD Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiche malbone sukcesis hierau. LA CHAMBELANO Bonege, sinjoro Stensg[*a]rd; ankau mi komprenas ion pri oratoreco. LUNDESTAD (al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuzighas. DANIEL HEJRE Konfuzighas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensajho! (duonlaute al _Stensg[*a]rd_) Se vi hierau konfuzighis, vi povas ja hodiau frapi vin mem bushe. STENSG[*A]RD (ekhavas ideon) Lundestad, jen la shanco! LUNDESTAD (eviteme) Ludu viajn kartojn saghe. (serchas sian chapelon kaj shteliras laue al la pordo) STENSG[*A]RD Jes, mi faros paroladon! LA JUNAJ SINJORINOJ Bravo! Bravo! STENSG[*A]RD Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu komencas per fabelo; char mi sentas la fabela fluo de vervo viglighi tra mi en chi tiu rondo. ERIK BRATSBERG (al la sinjorinoj) Audu! Audu! (_La chambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la ghardeno.) STENSG[*A]RD Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La kukolo estas felichobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de li sur la plata tereno, kaj sovaghaj kaj malsovaghaj kreajhoj arighis tie. El la kokinejoj ili pashetis; el la anserlagetoj ili venis balancire; malsupren de Storlien peza urogalo shvebis malalte frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazau pli largha ol ghi estis; kaj foje kaj foje ghi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas tiom ke: mi estas la bienegulo de "Storli", mi! LA CHAMBELANO Bonege! Auskultu! STENSG[*A]RD Kaj jen estis maljuna pego. Lau la trunkoj ghi vagadis supren kaj malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj chion kio eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni audis: prik, prik, prik; -- estis la pego -- ERIK BRATSBERG Ne, pardonon, chu ne estis cikonio au iu --? DANIEL HEJRE Sufichas! STENSG[*A]RD Estis la maljuna pego. Sed tiam viglighis en la rondo; char ili trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili arighis kaj klukis hhore, tiom longe, ghis la juna kukolo komencis kluki ankau ghi -- FJELDBO (nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu! STENSG[*A]RD Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur abrupta monto. Pri li ili chiuj samopiniis. "Li estas timigilo por la vilagharo," diris rauka korvo. Sed la aglo jhetflugis transverse, kaptis la kukolon kaj portis ghin supren. -- Estis kororabo! Kaj de tie supre la felichobirdo vidis vaste kaj ghuige super la malalteco; supre estis silento kaj sunlumo; de tie ghi lernis prijughi la aron de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj -- FJELDBO (laute) Haltu; haltu! Muziko! LA CHAMBELANO Tshsh; ne interrompu lin. STENSG[*A]RD Sinjoro chambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi pashas antau vi en la cheesto de multaj homoj, kaj petas vian pardonon pro hierau. LA CHAMBELANO (duonan pashon malantauen) Mi --? STENSG[*A]RD Dankon pro la maniero per kiu vi venghis vin pro miaj senpripensaj dirajhoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj lau tio, gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro chambelano Bratsberg! LA CHAMBELANO (palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato! LA GASTOJ (la plimultaj en ghenita embaraso) Sinjoro chambelano! Sinjoro chambelano Bratsberg! LA CHAMBELANO Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaute) Tora! TORA Patro! LA CHAMBELANO Ahh, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta! STENSG[*A]RD (kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la ludo en evoluo! DANIEL HEJRE (antaue maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo! (_Lundestad_ malaperas en la fono.) Kurteno TRIA AKTO (Eleganta antauchambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas pordo al la oficejo de la chambelano; pli malantaue estas pordo al la sidchambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja administranto; antaue de tiu estas fenestro.) (_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La chambelano_ iras impete tien kaj reen.) LA CHAMBELANO Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ghemon -- TORA Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon! LA CHAMBELANO Kiun homon? TORA Tiun abomenindan advokaton Stensg[*a]rd, kompreneble. LA CHAMBELANO Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan doktoron! TORA Fjeldbo? LA CHAMBELANO Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Chu ne estis li, kiu tutplene mensogis al mi --? TORA Ne, kara benata patro, estis mi. LA CHAMBELANO Vi? Do ambau! Kunaj en komploto; malantau mia dorso! Jen delikate! TORA Ho, patro, se vi scius -- LA CHAMBELANO Ho, mi certe scias; pli ol sufichas; multe pli! (_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.) FJELDBO Bonan tagon, sinjoro chambelano! Bonan tagon, fraulino. LA CHAMBELANO (daure pashadas tien kaj reen) Nu, chu tie vi estas, -- vi fatalulo -- FJELDBO Jes, estis ege malagrabla okazajho. LA CHAMBELANO (rigardas tra la fenestro) Chu vi tamen tiel pensas? FJELDBO Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la okulon sur Stensg[*a]rd. Malfeliche, kiam mi audis ke oni ludus garantiajhojn, mi pensis ke ne estis iu danghero -- LA CHAMBELANO (stampfas la plankon) Ridindighi de tia afektulo! Kaj kion do miaj gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiche fia por voli acheti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin! FJELDBO Jes, sed -- TORA (nerimarkite de la patro) Ne parolu! LA CHAMBELANO (post mallonga pauzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi sincere, doktoro, -- chu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj homoj? FJELDBO Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro chambelano? LA CHAMBELANO Sed kiel povis do okazi, ke mi vershajne estis la sola, kiu ne komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi? FJELDBO Chu mi diru al vi? LA CHAMBELANO Jes, kompreneble vi faru. FJELDBO Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion chi tie en la vilagharo per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras. LA CHAMBELANO Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian pozicion chi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraghinta regali tiajhon. FJELDBO Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830. LA CHAMBELANO Nu ja; Multo dissolvighis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad! FJELDBO Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltighon en tio. LA CHAMBELANO Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, au pri titoloj au tiajhoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu min en paco; mi staras ekstere de la partioj. FJELDBO Ne tute, sinjoro chambelano. Vi tamen ghojighis tiom longe, kiam vi kredis, ke la atako direktighis al Monsen. LA CHAMBELANO Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton chi tie en la vilagharo. Bedaurinde li ankau kapturnigis mian sinjoron filon. TORA Erik? FJELDBO Vian filon? LA CHAMBELANO Jes; kial li enirus en tiujn marchandajhojn? Tio ja kondukas al nenio. FJELDBO Sed kara sinjoro chambelano, li tamen devas vivi, kaj -- LA CHAMBELANO Ho, per shparemo li efektive povus vivi bone per la patrina heredajho. FJELDBO Jes, eble li povus vivi pere de ghi; sed _por_ kio li vivus? LA CHAMBELANO Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas jura kandidato; li povus vivi por sia scienco. FJELDBO Ne, tion li ne povus; char tio estas kontrau lia naturo. Li ankau ne povis esperi baldau ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antau si, -- vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon -- LA CHAMBELANO Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la duona miliono nek la cent mil kunrastighas per tute puraj manoj; -- mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; lau la leghoj oni ja povas teni sin observema; sed lau sia propra konscienco. Al tiajho mia filo kompreneble ne povas persvadighi. Vi do povas esti tute trankvila: la komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de duona miliono. (_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.) SELMA Bonan matenon! Chu mia edzo ne cheestas? LA CHAMBELANO Bonan matenon, infano. Chu vi serchas vian edzon? SELMA Jes, li diris, ke li intencus chi tien. La proprietulo Monsen vizitis lin frumatene, kaj jen -- LA CHAMBELANO Monsen? Chu Monsen vizitas vin? SELMA Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? Chu vi ploris? TORA Ho, estas nenio. SELMA Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj chi tie --; aspektighas el vi chiuj; io okazis. Kio estas? LA CHAMBELANO Nu, nu; almenau ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti sharghojn, mia eta Selma. Eniru la sidchambron, vi du, dume. Se Erik diris, ke li venos, li certe venos. SELMA Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontrau la trablovo! (chirkaubrakas shin) Ho, mi povus premegi vin, dolcha Tora! (Ambau virinoj eliras maldekstre.) LA CHAMBELANO Ili do kune engaghighis, la du spekulantoj. Ili devus kunligighi en kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapighas al la pordo) Envenu! (_Advokato Stensg[*a]rd_ entretas tra la pordo.) LA CHAMBELANO (retiras sin pashon) Chu kio! STENSG[*A]RD Jes, jen mi estas denove, sinjoro chambelano! LA CHAMBELANO Jenon mi vidas. FJELDBO Sed chu vi frenezighis, homo? STENSG[*A]RD Vi retirighis frue hierau vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al mi la koheron, vi jam estis -- LA CHAMBELANO Mi petas vin, -- chiu klarigo estos superflua -- STENSG[*A]RD Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta. LA CHAMBELANO Chu ne, do? STENSG[*A]RD Mi scias, ke mi malhonorigis vin. LA CHAMBELANO Tion ankau mi scias; kaj antau ol mi forpelos vin el la pordo, vi eble bonvolu diri, kial vi venas chi tien. STENSG[*A]RD Char mi amas vian filinon, sinjoro chambelano! FJELDBO Kio --? LA CHAMBELANO Kion li diras, doktoro? STENSG[*A]RD Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro chambelano. Vi estas maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti -- LA CHAMBELANO Kaj vi arogas al vi --! STENSG[*A]RD Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro chambelano. LA CHAMBELANO Vi --, Vi --! Chu vi ne eksidu? STENSG[*A]RD Dankon; mi staras. LA CHAMBELANO Kion vi diras al tio chi, doktoro? STENSG[*A]RD Ho, Fjeldbo diras chion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera amiko, kiun mi havas. FJELDBO Ne, ne, homo; eterne neniam se vi -- LA CHAMBELANO Chu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian domon? STENSG[*A]RD Vi nur konas min de la konduto antauhierau kaj hierau. Kaj tio ne sufichas. Mi ankau ne estas la sama hodiau ol kiel antaue. La kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. Dum unu sola nokto ghermoj kreskis! Vi ne devas forpushi min reen en la abomenindajhon. Mi neniam posedis la belajhojn en la vivo antau nun; estis kvazau birdoj sur la tegmento por mi -- LA CHAMBELANO Sed mia filino --? STENSG[*A]RD Ho, shin mi gajnos. LA CHAMBELANO Nu? Hm! STENSG[*A]RD Jes, char mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hierau. Vi ankau estis malkontenta pri la edzigho de via filo; -- jen vidu, tio shanghighis al bono. Vi skribu la spertopagon malantau la orelon, kiel Fjeldbo diris -- LA CHAMBELANO Nu, do tia estis la penso? FJELDBO Tute ne! Kara sinjoro chambelano, ke mi parolu sola kun li -- STENSG[*A]RD Babilajho; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Auskultu nun, sinjoro chambelano! Estu nun ghentila kaj sagha. Familio, kia la via, bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultighas -- LA CHAMBELANO Ne, nun troighe! STENSG[*A]RD Tsh, tsh; ne ekkolerighu! Forigu chiujn tiujn tedajn noblecajn ideachojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultajhoj. Vi vidos kiel vi shatos min, kiam vi nur konatighos kun mi. Jes, jes; vi _devas_ shati min, -- kaj vi kaj via filino! Shin mi devigos -- LA CHAMBELANO Kion vi opinias, doktoro? FJELDBO Mi opinias, ke estas frenezajho! STENSG[*A]RD Jes, por vi estus frenezajho; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan chi tie sur la ghuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timighi de babilajho kaj antaujughoj! LA CHAMBELANO Sinjoro advokato; jen la pordo. STENSG[*A]RD Vi montras al mi --? LA CHAMBELANO La pordon. STENSG[*A]RD Ne faru! LA CHAMBELANO Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; chu ne estas damnite! Vi estas -- STENSG[*A]RD Kio mi estas? LA CHAMBELANO Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas! STENSG[*A]RD Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin! LA CHAMBELANO Kial? STENSG[*A]RD Jes, char tiam mi persekutos vin, skribos kontrau vi en la gazetoj, kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu sub la skurghobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo, kiuj jhetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn kurbe super la kapo por vin shirmi, -- rampu, serchu shirmejon kontrau mi -- LA CHAMBELANO Vi mem rampu en shirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas! STENSG[*A]RD Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia volo, kontrau kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiau; sed tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via filino. Pretigu shin; tamen donu al shi la shancon elekti! Pripensu, kaj chirkaurigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj chi malsaghuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke shi estas profunda, silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias chion. Adiau, sinjoro chambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko au kiel malamiko. Adiau! (Li eliras en la fono.) LA CHAMBELANO Tien do estas veninta! Tiajhon oni kuraghas servi al mi en mia propra domo! FJELDBO Stensg[*a]rd tion kuraghas; neniu alia. LA CHAMBELANO Li hodiau; aliuloj morgau. FJELDBO Ke ili venu; mi shirmos kontrau la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo por vi -- LA CHAMBELANO Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensg[*a]rd, li estas efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, -- kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi shatas. FJELDBO Estas eblecoj en li -- LA CHAMBELANO Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne chirkauiras ludante malantau ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li! FJELDBO Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro chambelano; ne kaj denove ne al Stensg[*a]rd -- LA CHAMBELANO Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu alia -- FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro chambelano; unu vorto -- (flustras) LA CHAMBELANO Kio? Ene che _vi_? RINGDAL Li envenis per la malantaua pordo, kaj petegas paroli kun vi. LA CHAMBELANO Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu -- sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensg[*a]rd kaj lia vizito. Shin ni tenu ekstere de chi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankau lau mia deziro, se vi povus teni puran bushon; sed -- --. Ho, mi ne emas --! Nu, bonvolu eniri. (_Fjeldbo_ iras en la sidchambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en sian oficejon. Post mallonga pauzo envenas de tie proprietulo _Monsen._) MONSEN (che la pordo) Mi petas sinjoron chambelano pri pardono -- LA CHAMBELANO Nu, envenu; envenu! MONSEN Mi do esperas, ke bone statas pri la familio? LA CHAMBELANO Dankon. Chu vi ion deziras? MONSEN Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank' al Dio, homo kiu _havas_ preskau chion, kion li deziras. LA CHAMBELANO Jen, jen; tio estas multe dirite. MONSEN Sed mi ja ankau laboris, sinjoro chambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo. LA CHAMBELANO Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas ghin. MONSEN Nu, kiu scias? Mi almenau nun pensas tiri min el la aferoj. LA CHAMBELANO Chu vere? MONSEN La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe antauen atinginta, kiel mi shatas atingi, kaj tial mi pensas, ke estus tempo iom post iom likvidi, kaj -- LA CHAMBELANO Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn. MONSEN Kaj se mi samtempe povus fari al la chambelano servon -- LA CHAMBELANO Al mi? MONSEN Kiam la arbaroj de Langerud antau kvin jaroj metighis al aukcio, vi ofertis -- LA CHAMBELANO Jes, sed post la aukcio vi superproponis kaj falis al vi la aljugho. MONSEN Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj chiuj apartenajhoj -- LA CHAMBELANO Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --? MONSEN Ho, ili ankorau multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post kelkaj jaroj ili -- LA CHAMBELANO Dankon; bedaurinde mi ne povas partopreni en tiu afero. MONSEN Sed estas multe enspezebla, sinjoro chambelano. Kaj rilate al mi --; mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil au tiom. LA CHAMBELANO Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo. MONSEN Ha-ha-ha! Ghuste bela por kunpreni kaj meti cheflanke de la ceteraj. Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan tachmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taugaj nomoj estas jam uzitaj -- LA CHAMBELANO Jes, por tio certaj homoj jam estas aranghintaj. MONSEN Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro chambelano, chu ni do faru negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo -- LA CHAMBELANO Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen. MONSEN Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro chambelano, chu vi volas helpi min? LA CHAMBELANO Al kio vi celas? MONSEN Kompreneble ke mi deponas garantiajhon. Mi havas ja sufiche da bienposedajhoj. Jen vidu. Chi tiuj paperoj --; chu vi permesas ke mi orientigu vin pri mia stato? LA CHAMBELANO (forpushas la dokumentojn) Chu estas mona subteno, ke vi bezonas --? MONSEN Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la chambelano --. Kontrau kompenso kompreneble; -- kaj kontrau garantiajho, kaj -- LA CHAMBELANO Kaj kun tia demando vi venas al mi? MONSEN Jes, ghuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, kiam iu vere venis en malfacilajhon. LA CHAMBELANO Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en tempo kia chi tia; sed tamen -- MONSEN Sinjoro chambelano, chu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi? LA CHAMBELANO Ho, por kio tio utilus? MONSEN Povus utili por ghustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi. LA CHAMBELANO Chu ne? Do mi tamen menciu al vi okazajhon, kiam vi kontraustaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantagho de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia shparmono -- MONSEN Kompreneble, sinjoro chambelano; char mi donas pli altan interezon je deponajho. LA CHAMBELANO Jes, sed vi ankau prenas pli altan pruntedonan interezon. MONSEN Sed mi ne faras tiom da malfacilajhoj pri kaucio kaj tiajhoj. LA CHAMBELANO Bedaurinde; tial oni ankau vidas, ke farighas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek achetanto nek vendanto posedas du danajn shilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankorau. Chu vi kredas, ke estis lau mia bona volo, ke mia filo kapjhetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn? MONSEN Sed por tio mi do ne kulpas! LA CHAMBELANO Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo? MONSEN Trunkflosisto, kiel mia patro? LA CHAMBELANO Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio. MONSEN Jes, ghis li estis sin laborinta sensana kaj fine tirighis en la akvofalon kun la trunkfloso. Chu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro chambelano? Chu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren lau la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla chambro kaj rikoltas la fruktojn? Chu vi povas mallaudi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankau havis pli bonajn talentojn -- LA CHAMBELANO Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi achetis nesekurajn shuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antauenighi! MONSEN Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo. LA CHAMBELANO Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elcherpas la almozulkeston kulpe de vi. MONSEN Ankau Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto. LA CHAMBELANO Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antau Dio kaj homoj! Kiam la lando, post la disigho de Danlando, estis en mizero, mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj estajhoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsagha traktado de Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damagho, jes mi povas ech diri, je malfelicho al la distrikto. Chu ne estis mia simpla devo malhelpi tiajhon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leghon por mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode. MONSEN Ankau mi ne miskondutis kontrau la legho. LA CHAMBELANO Sed kontrau via propra konscio, kontrau via konscienco, el kiu vi espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon chi tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la richeco? Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, au kiom longe ghi estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom valoras tiu au tiu alia? Kaj lau tio li prijughighas. Sub chio tio ankau mi suferas; ni du farighis kvazau iuj kamaradoj; oni mencias nin kune, char ni estas la plej grandaj bienposedantoj chi tie. Tion mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por chiuj: pro tio mi malestimas vin. MONSEN Tio havu finon, sinjoro chambelano; mi chesos mian agadon, cedas por vi en chiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min! LA CHAMBELANO Mi ne faros. MONSEN Mi volonte pagos kion ajn -- LA CHAMBELANO Pagi! Kaj tion vi kuraghas -- MONSEN Se ne pro mi, do pro via filo! LA CHAMBELANO Mia filo? MONSEN Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia porcio. LA CHAMBELANO Kiujn li gajnos? MONSEN Jes! LA CHAMBELANO Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon? MONSEN Kiel --? LA CHAMBELANO Kiam mia filo gajnos ghin, do devas esti iu kiu perdos ghin? MONSEN Avantagha komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo -- LA CHAMBELANO Subskribo! Sur dokumentoj -- MONSEN Nur por 10 -- 15 000 taleroj. LA CHAMBELANO Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia afero! Mia nomo? Kiel kaucianto do? MONSEN Nur pro la formo -- LA CHAMBELANO Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj. MONSEN Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro chambelano! LA CHAMBELANO Efektive; kiel mi diras al vi. MONSEN Ne; efektive. Tion mi mem vidis. LA CHAMBELANO Kion vi vidis? MONSEN La nomon de la chambelano, almenau sur kambio. LA CHAMBELANO Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis. MONSEN Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu! LA CHAMBELANO Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam! MONSEN Do ghi estas falsa. LA CHAMBELANO Falsa? MONSEN Jes, falsa; kopiita; -- char mi _estas_ ghin vidinta. LA CHAMBELANO Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Che kiu? MONSEN Tion mi ne diras. LA CHAMBELANO Ha-ha; tion ni tamen malkashigos! MONSEN Auskultu min --! LA CHAMBELANO Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiajhojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metighas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili! MONSEN Sinjoro chambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj -- LA CHAMBELANO Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventajho kiun vi serchas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manghadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn chasi lau la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino frenezighis pro viaj dibochoj kaj via kruda traktado. [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7). MONSEN Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn! LA CHAMBELANO Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontrau mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio. MONSEN Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren -- LA CHAMBELANO Tiun vojon! MONSEN Mi konas la vojon, sinjoro chambelano! (elen en la fono) LA CHAMBELANO (aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu! RINGDAL Sinjoro chambelano? LA CHAMBELANO (vokas enen en la sidchambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun, Ringdal, miaj antaudiroj plenumighas. FJELDBO Pri kio mi servu, sinjoro chambelano? RINGDAL Chu la chambelano faris antaudirojn? LA CHAMBELANO Kion vi nun diros, doktoro? Vi chiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn chi tie. FJELDBO Nu jes; kaj sekve kio? LA CHAMBELANO Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel shajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo. RINGDAL Falsaj paperoj? LA CHAMBELANO Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia! FJELDBO Sed pro dio, kiu faris tion? LA CHAMBELANO Kiel povas mi scii? Chu mi konas chiujn friponojn? Sed tio estu malkashigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj au en la shparbanko au en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri chio. Eksciighu chu ekzistas tia papero -- FJELDBO Tuj; tuj! RINGDAL Lundestad estas hodiau chi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontighon de la lerneja komisiono. LA CHAMBELANO Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin chi tien. FJELDBO Senprokraste; estos baldau prizorgata. (elen en la fono) LA CHAMBELANO Kaj vi, Ringdal, devas informighi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciighintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj frauduloj! RINGDAL Bone, sinjoro chambelano. Je Dio; tiajhon mi neniam kredus. (eliras dekstre) (_La chambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik Bratsberg_ de la fono.) ERIK BRATSBERG Kara patro --! LA CHAMBELANO Nu, chu estas vi? ERIK BRATSBERG Mi devas absolute paroli kun vi. LA CHAMBELANO Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas? ERIK BRATSBERG Vi scias, patro, ke mi neniam antaue miksis vin en miajn komercaferojn. LA CHAMBELANO Ne, tion mi ankau severe rifuzus. ERIK BRATSBERG Sed hodiau mi devas -- LA CHAMBELANO Kion vi devas? ERIK BRATSBERG Patro, vi devas helpi min! LA CHAMBELANO Mono! Jes vi povos fidi, ke --! ERIK BRATSBERG Nur unu solan fojon! Mi jhuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli -- LA CHAMBELANO Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon. ERIK BRATSBERG Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion? LA CHAMBELANO Monsen mem. ERIK BRATSBERG Chu Monsen cheestis? LA CHAMBELANO Jes, ghuste nun; kaj mi montris al li la pordon. ERIK BRATSBERG Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita. LA CHAMBELANO Vi? ERIK BRATSBERG Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montrighis ege multekostaj; kaj nun cetere estas la pagdato -- LA CHAMBELANO Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --? ERIK BRATSBERG Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri -- LA CHAMBELANO Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; tion vi nun vidas. ERIK BRATSBERG Chu vi volas savi min au ne? LA CHAMBELANO Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas. ERIK BRATSBERG Mia honoro estas en risko -- LA CHAMBELANO Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro esti sukcesa komercisto chi tie; kontraue, mi dirus. Iru hejmen kaj ordigu por vi; donu al chiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej frue. ERIK BRATSBERG Ho, vi ne scias --! (_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidchambro.) SELMA Chu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis? LA CHAMBELANO Nenio. Eniru reen. SELMA Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas? ERIK BRATSBERG Estas tio, ke mi estas ruinigita. TORA Ruinigita! LA CHAMBELANO Jen, jen! SELMA Kio estas ruinigita? ERIK BRATSBERG Chio. SELMA Chu vi pensas pri via mono? ERIK BRATSBERG Mono, domo, heredo, -- chio! SELMA Jes, tio estas chio por vi. ERIK BRATSBERG Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu la malfelichon kune. SELMA La malfelichon? Porti ghin kune? (kun krio) Chu nun mi estas sufiche bona! LA CHAMBELANO Je nomo de Dio --! ERIK BRATSBERG Pri kio vi pensas? TORA Ho, sed regu vin! SELMA Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! Nun vi sciu. Nenion volas mi porti! ERIK BRATSBERG Selma! LA CHAMBELANO Infano, kion vi diras? SELMA Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de chiuj! Chiam mi akceptus; neniam mi rajtus doni. Mi estis la malrichulino inter vi. Neniam vi venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiche bona porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin! ERIK BRATSBERG Kio do estas tio chi? LA CHAMBELANO Shi estas malsana; shi estas freneza! SELMA Kiel mi ne soifis por guto de viaj chagrenoj! Sed se mi petis, vi havis nenion alian ol belan shercon por forpushi min. Vi vestis min kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis en mi ghojegon por porti pezajhon; mi havis seriozecon kaj sopiron al chio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiche bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj chagrenoj. Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu min; lasu min! (Shi rapidas elen en la fono.) LA CHAMBELANO Tora; chu estas senco en chio tio, au --? TORA Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono) ERIK BRATSBERG Ne! Chion alian; sed ne shin! Selma! (elen tra la fona pordo) RINGDAL (venas de dekstre) Sinjoro chambelano -- LA CHAMBELANO Kion vi volas? RINGDAL Mi venas de la pruntejo -- LA CHAMBELANO De la pruntejo? Nu jes, la kambio -- RINGDAL Chio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo. (_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.) FJELDBO Blinda alarmo, sinjoro chambelano! LA CHAMBELANO Nu do? ech ne en la shparbanko? LUNDESTAD Tute ne. En chiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo. LA CHAMBELANO Kambio de mia filo? LUNDESTAD Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li. LA CHAMBELANO Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi -- LUNDESTAD Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj -- LA CHAMBELANO (palpas por segho) Ho vi kompatanta --! FJELDBO Je nomo de Jesuo! RINGDAL Do ne estas eble --! LA CHAMBELANO (falglitis sur la seghon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? Akceptita de mi? De 2000 taleroj? FJELDBO (al Lundestad) Kaj tiu kambio, ghi estas en la shparbanko? LUNDESTAD Ne plu nun; pasintan semajnon ghi estis pagata de Monsen -- LA CHAMBELANO De Monsen! RINGDAL Eble Monsen ankorau estas en la farejo; mi volas tuj -- LA CHAMBELANO Restu chi tie! DANIEL HEJRE (venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hierau. Nun vi audu historiojn -- RINGDAL Pardonu; ni estas okupataj -- DANIEL HEJRE Estas aliuloj, kiuj ankau estas okupataj; la proprietulo en Storli, ekzemple -- LA CHAMBELANO Monsen? DANIEL HEJRE He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. Chu vi scias kion oni intencas? Oni volas subacheti vin, altestimata! LUNDESTAD Subacheti, vi diras? LA CHAMBELANO Oni jughas de la pomo al la trunko. DANIEL HEJRE Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi audis. Mi venas enen che sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen kaj advokato Stensg[*a]rd trinkante portvinon; iu achajho; tvi[5] je diablo, mi ne volus preni tiajhon en mian bushon; nu ja, efektive ili ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, li diras, ke chambelano Bratsberg alighos al nia partio je la elekto morgau por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, helpe de tiu kambio -- [5] Norvega interjekcio, kiu signifas "spitmoko". FJELDBO kaj RINGDAL Kambio? LUNDESTAD Je la elekto por elektuloj? LA CHAMBELANO Nu! Kaj sekve? DANIEL HEJRE Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi audis, -- de 2000 taleroj. Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno! LA CHAMBELANO Kambio de 2000 taleroj? RINGDAL Kaj ghin havas Monsen? DANIEL HEJRE Ne, li transdonis ghin al advokato Stensg[*a]rd. LUNDESTAD Nu tiel. LA CHAMBELANO Chu vi estas certa pri tio? DANIEL HEJRE Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ghin, kiel vi plej bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas -- LUNDESTAD Auskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankau vi, Ringdal -- (Chiuj tri parolas mallaute kune en la fono.) FJELDBO Sinjoro chambelano! LA CHAMBELANO Jes. FJELDBO La kambio de via filo kompreneble estas autentika -- LA CHAMBELANO Oni kredus tion. FJELDBO Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --? LA CHAMBELANO Mi ne faros iun denuncon al la vokto. FJELDBO Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli. LA CHAMBELANO (ekstaras) Mi ne povas fari ion pli. FJELDBO Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la malfelichulon -- LA CHAMBELANO Kiamaniere? FJELDBO Simple; rekonu vian subskribon. LA CHAMBELANO Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas fari kion ajn? FJELDBO Mi opinias la plej bonan, sinjoro chambelano. LA CHAMBELANO Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi sub mantelo kun frauduloj? FJELDBO Kaj chu vi scias kion tio chi tiras post si? LA CHAMBELANO Tio farighos afero inter la krimulo kaj la punlegho. (Li eliras maldekstre.) Kurteno KVARA AKTO (Gastigchambro che _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli malgrandaj pordoj ambauflanke. Dekstre estas fenestro; antau tiu estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la chambro.) SINJORINO RUNDHOLMEN (lautvoche interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi povas diri, ke ili estas venintaj chi tien por vochdoni, ne por trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru lau propra volo. STENSG[*A]RD (venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino Rundholmen! SINJORINO RUNDHOLMEN (de interne) Ush, kiu estas? STENSG[*A]RD Estas mi, -- Stensg[*a]rd! Chu mi povas enveni? SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestajhojn. STENSG[*A]RD Ho kio? Chu vi ellitighis tiel malfrue hodiau? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, mi efektive estis piede antau ol la diablo surshuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko jhetita sur la kapon; shi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensg[*a]rd. -- Ush, -- jen iu denove! (jhetfermas la pordon) PRESISTO ASLAKSEN (kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensg[*a]rd! STENSG[*A]RD Nu, tie enprenita? ASLAKSEN Jes, tie ghi estas. Jen vidu: "La Solenado de la Eidsvolltago", -- "de nia speciala korespondanto". Jen, sur la dua pagho, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis chion krudan interspacigite. STENSG[*A]RD Shajnas al mi, ke chio estas interspacigita. ASLAKSEN Nu jes, farighis preskau chio. STENSG[*A]RD Kaj la kroma numero kompreneble distribuighis hierau. ASLAKSEN Kompreneble; al la tuta parohho, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Chu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron) STENSG[*A]RD (trakuras la gazeton) -- -- "La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto" -- "longa kaj fidela servo" -- "kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!" Hm; -- "tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj" -- "advokato Stensg[*a]rd, la gvidanta ideo de la asocio" -- "lautempaj reformoj, pli facila akiro de prunto" -- Nu ja, estas efektive bone verkita. Chu la elektado komencighis? ASLAKSEN Ghi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto vochdoni kaj la aliuloj. STENSG[*A]RD Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj -- ASLAKSEN Nu jes; jes bone! STENSG[*A]RD Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskau samopiniaj -- ASLAKSEN Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn. STENSG[*A]RD Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiau -- ASLAKSEN Ho, kiel tio --! STENSG[*A]RD Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankau por vi mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin -- ASLAKSEN Ho, je dichjo mi ne volas pli audi; mi opinias, ke chiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre) SINJORINO RUNDHOLMEN (bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensg[*a]rd; jen vi havas min. Chu estus io grava --? STENSG[*A]RD Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas. SINJORINO RUNDHOLMEN Efektive li ne venos chi tien hodiau. STENSG[*A]RD Chu li ne venos? SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, li forveturis hodiau matene je la kvara; li ja chiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu. STENSG[*A]RD Chu Monsen? SINJORINO RUNDHOLMEN Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankau esperas por vi; jes, char estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento. STENSG[*A]RD Mi? Babilajho. Kiu diras tion? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad. DANIEL HEJRE (de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tamen ne. DANIEL HEJRE Je Dio, kiel glora! Do chu ne estas por mi, ke vi beligis vin? SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, certe. Estas ja por la frauloj, ke oni beligas sin, mi scias. DANIEL HEJRE Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaurinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiche da tempo. DANIEL HEJRE Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ghuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, char edzinighi vi devus. SINJORINO RUNDHOLMEN Nu, sciu; mi foje pensas pri tio. DANIEL HEJRE Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la felichon de geedzeco -- karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankau faris; sed viro tamen estas viro. DANIEL HEJRE Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino -- SINJORINO RUNDHOLMEN Kaj komerco estas komerco. Ho, preskau konfuzighas en mi pro chio, kion mi devas pripensi. Acheti volas ili chiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilajhojn. Mi pensas ke mi baldau devas dungi firman advokaton. DANIEL HEJRE Jes, sed audu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensg[*a]rd; li estas libera kaj ne ligita -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ush, via bushacho; mi ne volas auskulti vin plu. (elen dekstre) DANIEL HEJRE Solida virino, tiu! Tauga kaj vigla; ghis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera shi ankau estas; vastan legadon, sciu! STENSG[*A]RD Vastan legadon; chu? DANIEL HEJRE He-he; jenon mi pensus; shi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiau vi havas aliajn afe