The Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Nuntempaj Rakontoj Author: G. P. Stamatov Translator: Ivan H. Krestanoff Release Date: December 1, 2007 [EBook #23670] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net INTERNACIA MONDLITERATURO Kolekto de la plej famaj verkoj el chiuj naciaj Literaturoj FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO G. P. STAMATOV NUNTEMPAJ RAKONTOJ El la bulgara originalo tradukis kun permeso de l'autoro Ivan H. Krestanoff Rekomendita de E. L. A. FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922 ESPERANTO-FAKO CHIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG PRESEJO GUNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG Enhavo. Pagho 1. Vilao apud la maro 7 2. En la tombejo 14 3. La estinteco 20 4. Pri unu anguleto de l'animo 42 5. Du talentoj 61 Noto pri l'autoro. G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankorau pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn. Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundighas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ghin aperigi, moki kaj ghin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaue trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon. Liaj rakontoj estas kvazau spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankau che la esperantistaro. I. H. K. Vilao apud la maro. "L'amour est maitre des choses" "Le veau d'or est toujours debout". La suno subiradis, kiam ili eniris en la ghardenon. --Karulo, diru al mi, chu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, chu ne? Chio alia estas bagatela, senvalora! ... --Estas, karulineto mia ... estas ... --Kaj kio ghi estas? --Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ... Felicha, shi kashis sian kapeton sur lia brusto. --Estas ankorau io pli forta ol la amo--mallaute paroletis li en shian orelon. --Kio? ... --La mono. --Alechjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ... Li per kiso surdigis shian proteston. --Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min. --Kaj kiam, Alechjo, ni forveturos en vian vilaon? --Nian vilaon! --Nian vilaon--ripetis shi--Kiam? --Se vi volas--morgau. --Bone--morgau. Mi ne vidis ghis nun maron. Shajnas, ke ghi estas belega vidajho. Io granda, tre granda? --Ne estas ghi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili chesis paroli. * * * La maro. De la bordo malproksime supren etendighas parko. Meze de ghi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Chirkaue bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj shtonetoj. El la vilao eliras Lina kaj Alechjo. Je chiu pasho shi haltas pro raveco kaj felicho. --Dio mia! Kiel bele estas chi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... rughaj ... kiel giganta rubando. Alechjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Shi ekiras kaj iom poste shi denove haltas. --Venu ... venu vidi la maron de chi tie ... Kia bildo! Kaj chio chi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... ghi ankau estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankau niaj? --Jes, chio chi tio estas nia. --Chu vi scias, karulo, mia kapo ebriighas pro felicho,--mallaute diris shi kaj premighis al lia brusto. --Mi timas chu tio ne estas songho. --La felicho ja chiam estas songho--ech se oni ghin travivas. Shi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen. Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapishmola herbo, chirkauitan de altaj, densaj arboj, kun branchoj etenditaj kiel arkajho super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antau la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seghoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda fauko inter la arboj rigardetas la maro. Ghi facile ondighas, kvazau ghi pretighas vojaghi ien. Alechjo kaj Lina sidighis che la tablo, kontrau ghi. La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortighis kaj denove frapighis je la shtonegoj. Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaudo de la ondoj aludis al shi pri io nova, nekonata kaj neatingebla. --Alechjo, chu la maro ankau estas nia? --Ghi apartenas al neniu. Shi eksilentis ofendita, ke ankau la maro ne estas ilia. Alechjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagho estis serioza. Iom poste Lina lin ekrigardis. --Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farighis malgaja? Tie chi, en la mirinda parko, che tiu pejzagho, apud la maro mem ... apud mi--vi estas pensema. Kio estas al vi? --Nenio. --Kiel nenio!? Vi ech ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio chi? Au eble, Alechjo, la maro, tiu chi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ... --Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ... Lina saltis de la segho kaj proksimighis al li. --Ne tushu min, severe diris li. Shi palighis. --Alechjo, vi timigas min, kio okazis? --Okazis io terura. Se mi ghin diros al vi, tiu chi mirinda pejzagho ekodoros al vi je tombejo. --Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kashas ion antau mi, sed mi volas ... mi devas scii ... Shi genufleksis antau li kaj ekvolis preni lian manon. --Ne tushu la krimulon! Shi starighis kvazau pikita. --Krimulon!? --Jes! Mortiginton ... --Kion vi parolas? Vi shajnas esti malsana. --Pli sana ol iam mi estas. Sidighu kaj auskultu. Mi scias, ke hodiau mi vin perdos--mi perdos chion--sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, chi tie--mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn chi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En chiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Chiu arbo starighas antau mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedajhon. Chio nun estas mia--kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Chio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, char mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antau ol mia patro ... --Tia estis la Dia volo. --La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta? --Pro kio? --Vi demandas! Chu vi ne povas diveni? ... Au vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie chi ... apud tiu chi kaverno, sur tiu chi tablo. Jen ... tie ... sur via segho sidis li, kiam ni vespermanghis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kushighi--kaj kushighis por ne plu levighi. Chu vi komprenis nun, kiel chio estas mia? Neniu malkovris tion chi--kaj hodiau krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, ech se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi senvalora. Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn. Shi kuraghe alpashis al li. --Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia--por la societo ... por la legho ... por via frato ... --ne por mi. Por mi tio chi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne starighos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu konfeso ankorau pli freneze,--char nun vi estas senfine malfelicha. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton--mi farighos via kunulino. Tiu chi sekreto nin kunligos por chiam, kaj la amo sufokos chion. Alechjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaue. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpreghon ... kaj la fantomo chesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi vershis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi ghin kisi ... Por la tuta mondo, ghi eble estas krimula--por mi, ghi estas mano, kiu min kondukas al la felicho en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie chi--ni vendu chion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj chi minutoj mi sentas min ankorau pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... --shi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj. --Kaj nun--plena forgeso de la okazintajho chi tie. Kaj ni foriru--ankau al mi tedas chi tiuj lokoj. Alechjo starighis, shi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon. --Auskultu, mia kara knabino, chu efektive vi estas kapabla ami mortiginton? --Silentu! ech ne unu vorton pri tio. Chio estas mortinta kun via frato. Post kelka tempo lia vizagho klarighis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj. Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon. --Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino? Shi ekpensis, ke li frenezighis. --Kion vi diros? ... ha? ... chu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ... Lina okulfikse lin rigardis. --Kion signifas chi tio? --Ghi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, char mi certighas, kiel forte vi amas min ... --Komedion!! Kial? ... --Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ... --Kaj vi havis nenian fraton? --Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, chio chi tio estas mia ... Ghi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankau la mensoginton! ... Kaj vi ne chesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... Chu ne, karulineto? ... En tiu tempo de la kontraua flanko iris al ili la administranto de la vilao--li haltis apud Alechjo kaj diris al li ion en la orelon. --Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi ja ... tuj venos. Kaj li ekiris post la administranto. Post duonhoro Alechjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serchis en chiuj chambroj--nenie shi estis. Li eniris en la ghardenon, kruciris la aleojn--shi malestas. En la parko, en la arbarkampeto--ankau. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la ehho malice ripetadis shian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio chi ne estas ebla! ... Sed kie shi estas?" Pushita de malbona antausento--li rapide ekpashis al la vilao, serchis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li renkontis la ghardeniston. --Auskultu--li demandis lin per tremanta vocho,--chu vi ne estas vidinta la fraulinon? --La fraulinon? Shi pasis de tie chi al la shoseo. --Al la shoseo? Kaj shi ne revenis? --Ne. --Kaj nenion shi diris? --Shi demandis min, kies estas tiu chi vilao. --Shi demandis vin, kies estas tiu chi vilao? Kion vi respondis al shi? --Ke ghi nun apartenas al sinjoro via frato. La ghardeno, la ghardenisto, la vilao, la parko--chio malhelighis antau la okuloj de Alechjo. Nevole li eliris sur la shoseon. Longa, ebena, malkovrita vojo. Lina ne estas,--anstatau shi malproksime videtighis malgranda nigra punkteto. Iom post iom ghi ankau perdighis de la horizonto. "Finite!--mallaute paroletis li--ankorau unu viva mortinto!" Kaj mashinsimile li ekiris returnen. Li preterpasis la vilaon, la ghardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidighis che la tablo. La maro indiferente ludis antau li, kvazau ghi lin konis. La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la shoseon, persekutante la malaperintan--karan estajhon. Li kredis, ke iun tagon li retrovos shin ... Post tempo--jes. Sed nun--li estis treege malsana--Lina forshiris parteton de lia animo. Chio pasos iun tagon--sed en tiuj chi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus tiel multe, kiel nun. En la tombejo. --Nadja, chu vi memoras vian promeson? --Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ghi. Vi scias bonege: mi mem ghin proponis. --Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ghin plenumu. --Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi. --Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos. --Kaj chu vi trankvilighos? Sed mi povas vin mensogi ankau tie! --Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuragha animo ekterurighas ... Per kiu robo vi vestos vin? --Sed chu hodiau ni iros? --Jes, kio estas? --Nenio, nur la vetero shajnas al mi iom dubinda. --La vetero estas bela ... sed vi farighas dubinda. --Mi!? Vi ne konas min ... --Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu chi robo; ghi ne estas konvena por la tombejo. --Kontraue, ghi havas sian sencon. --Ghi estas tre senkulpa ... --Kia mi estas. --Ni vidos ... Anstatau respondon, shi jhetis al li duonmalestiman rigardon. Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron. Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Chie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne levighu de tie. Freshaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombrorichaj arbetoj, sub ili feraj seghoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskau malaperintaj. Ili haltis apud tomba chirkaubaro. Ligna kruco en ghi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelvishitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branchetoj sekighintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ghin plantis. Ili eniris en la chirkaubaron. Nadja pie starighis apud la kruco. Shia tuta infaneco trapasis shian memoron, kiel songho, kiel io tralegita, rakontita de iu. Shi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj shi eksentis sin tiel malfelicha, forlasita, chirkauita de fremdaj homoj! Ech tiu, kiu shin amas kaj staras apud shi, ne estas al shi proksima en chi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de shi. Shi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al shia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en shia kvieta, malgaja vizagheto kaj en la malsupren direktita rigardo. Shi genufleksis. Sur shiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren. Sed ankau en la silenta tombejo lia penso nevole transportighis en la bruan urbon--kaj shia senkulpa, suferanta vizagho videtighis antau li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj. Kaj ekshajnis al li, ke shi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran jhuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malghojantan tie chi. Li volis disshiri shian maskon. Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie chio estas falsa kaj la homo afektas antau la tuta mondo, ech en soleco, en la plej senbruaj dormochambroj, oni facile mensogas. Sed tie chi, antau la okuloj de la morto, antau la Nekonateco, antau la Eterneco, chu ne frostighos la mensogo sur la lango? Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo. --Karulino!--senbrue diris li. --Kion, karulo? --Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocho tremas. --Kiel kruela vi estas!--ekparolis shi.--Chu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ... --Ne! Se vi volas, ke ni estu felichaj ... Mi volas scii chion ... Kio ajn ghi estas, sed chion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam ghi chesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon. Nevole shi turnis sian vizaghon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis. --Kion vi volas de mi? ... --La veron, nenion alian. --Vi parolas per tia tono, kvazau vi atendus de mi teruran konfeson! --Egale, sufichas se ghi estas vero. Memoru, Nadja, ankorau neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antau vi. --Karulo! Chu vi efektive ne kredas al mi? --Ne. --Kaj, se mi jhuros, vi ekkredos, vi trankvilighos? Kaj neniam plu vi suspektos min? --Jes, chion ... mi forgesos ... mi pardonos ... --Estas nenio por pardoni ... Momenton ili eksilentis. --Kaj se mi ne jhuros? --Vi jhuros ... --Au se mi diros al vi ion teruran? Chu vi elportos ghin? --Chion mi elportos, sufichas, ke vi diru ghin. --Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankau tie chi. --Mensogu; sed tie chi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ... --Karulo! Vi estas infano. Milionon da jhuroj se mi faros, ech tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino? --Nadja! Vi ne volas jhuri? --Mi ne diras tion. --En tia okazo ripetadu miajn vortojn: "Mi jhuras! ..."--Lia vizagho estis severa, la vocho ordonanta. Nadja nur palighis. --Kial vi silentas? Shiaj lipoj ekmovighis, sed nenion elparolis. --Nadja! Se vi ne jhuros, mi foriros ... por chiam ... Disshiritaj sonoj ektremis sur shia lango. --Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de chi tie ... Li proksimighis al shi. Ne vidante, shi sentadis lian rigardon al si ... Ghi shin brulis kiel karbo. --Chu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... sufiche! ... Vi devas diri al mi! ... --Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ghin scias ... Diru ghin ... --Se mi ghin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ... --Pardono! ... Kompato! ... --ripetis shi malestime kaj starighis antau li. Fiere levinta la kapon, shi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj shi forgesis, ke shi estas en la tombejo, shi forgesis chion. En tiu chi momento shi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion shi vidadis antau si, krom malghentila vira forto, preta shin krucumi, shin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ghis la tombo shin turmenti per sia potenco ... au per sia grandanimeco. Shi sciis, ke tio chi estas batalo por vivo kaj morto. --Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne jhaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Chu vi kredis al mi almenau unu minuton? ... Mi chion pardonadis al vi ... sed la glaso superplenighis. Vi chi tie, apud la tombo de mia patro, jhetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis jhurojn ... bone. Mi jhuras en la memoro de tiu, kiu eble min auskultas nun--kaj shi triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... ghis hodiau ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tushi min ... chu vi komprenis? ... Chu vi estas kontenta nun? ... Shia tuta figuro, vocho, rigardo estis fieraj kaj majestaj. Pala staris li apud shi kaj maldolcha, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn. --Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis chion. --Vi mem serchis tion ... --Kial vi jhuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ghis tie ... --Char vi neniam kredis al mi ... --Ne! ... char mi scias chion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj ghin etendis al shi. --Legu! ... Konata, kara skribmaniero ekkuris antau shiaj okuloj. Senfina teruro shin ekregis. Shia kapo konfuzighis kaj, por nefali, shi apogis sin kontrau la chirkaubaro. --Chio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere. Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuraghante sin ekrigardi. Vesperighis. La mallumo vekis Nadja'n. Shi jhetis rigardon chirkaue, kaj en la krepusko antau shi videtighis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu shin amis. Sur shia korpo trarampis abomeno, shiaj lipoj tremis kaj, kvazau vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ... --Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni shian manon. --For de mi ... malpura besto! ... Senforte li falis sur la benkon, kaj shi per rapidaj pashoj chirkauiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la chirkaubaro. De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da ghojoj kaj suferoj. Kaj li daure sidis apud la tombo. Kaj en tiu chi eterna trankvilo, meze de hhaoso da pensoj, li komprenis, ke li shin perdis, kaj ne tiam, kiam shi perfidis al li, sed nun, tie chi, li perdis shin, por chiam. Lia animo shirighis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al shi la perfidon, ol shi al li tiun chi scenon. Kaj kun larmoj, li konsciis, ke shi estas prava. La estinteco. --Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antau ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo. --Vi demandas per tia tono, kvazau vi ne konas shin. --Jes, shajnas al mi, ke iam antaue mi shin vidis ie ... sed diru al mi, kiu shi estas? --Por diri la veron, mi ne scias detale shian biografion. Mi scias nur kelkajn paghojn, sed ankau ili ne estas treege interesaj ... --Malgrau tio, diru ilin al mi. --Chiuj nomas shin "Nevena", shian familion mi ne konas, shi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigho shi forkuris de li. Post tio shin prenis iu richulo, kiu asekuris shin: li achetis al shi domon, enportis monon je shia nomo en la bankon. Poste shi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, shi estas en tiu chi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraulinojn, vi konas ankau min. Vi do povas jughi pri shia plua kariero. Post nelonge ili atingis la kompanion. Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laute ridis. Kiam oni prezentis al shi Mirski'n--shi nevole malfermis siajn okulojn. --Mirski! ... preskau elkriis shi. Li riverencis. --Ah, vi konas vin, diris iu. --Jes ... respondis Mirski. --Ni ech estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianchoj, iam ... chu ne, Mirski? Mirski elmurmuris ion. --Au, eble, tio chi ofendas vin, shi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfiancho ... mia unua amo, kiel oni diras. --Al vi estas agrable sherci pri la estinteco, sinjorino. --Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena. Shi shercis, sed ekpromenante pluen, shi nevole chirkaurigardis, serchis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogighis en la estintecon. Shia gaja humoro malaperis. Shi enpensighis, ekinteresighis pri tiu chi homo, kiun shi amis iam kaj kiu povus esti shia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazau vere, ili hodiau interkonatighis. Shi sentis, ke al Mirski farighis malagrable, kiam shi tiel senceremonie antau homoj rememorigis al li ilian fianchighon. Kiam la kompanio disighis en la arbareton, Mirski alproksimighis al Nevena. Li volis paroli kun shi. --Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam. --Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, char la vivo amas rememorigi al ni la malsaghajhojn, kiujn ni iam estas farintaj. --Chu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaghajhoj? --Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi ghin rememorigas al mi. --Chu vi estis malfelicha kun li? --Malfelicha! ... ghi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi pri li. Mirski pashis apud shi kaj nevole observadis shian staturon. Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela. Shi kaptis liajn rigardojn. --Vi esploras min, eldiris shi ridetante. --Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino. --Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon. --Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela. --Prezentu al vi, ke ankau tio chi delonge tedis min ... --Mi kredis ... Ankau Rothshildon certe tedis liaj milionoj. --Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon. --Sed tio chi estas richajho en nia tempo. --Jes, sed che aliaj kondichoj ... shi diris melankolie kaj, shajne, forlogighis malproksimen, kvazau Mirski rememorigis al shi ion alian ... malnovan ... eblan, kion shi ne estas provinta. --Ni sidighu iomete, shi diris, mi lacighis. Ili sidighis kaj kelkajn minutojn silentis. Iom poste shi turnighis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaghon de la homo, kiu estis shia iama fiancho. Ghi shajnis al shi iel pli nobla ol chiuj aliaj, kiuj estis hodiau kun shi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare shin achetos ... sufichas, ke shi deklaru sin je aukcio. --Kion vi pensas? ... shi demandis lin delikate. --Nenion ... --Tio chi ne estas respondo. --Kaj chu vi dezirus scii, pri kio mi pensas? --Kompreneble ... mi tiel multe interesighas scii, kion vi pensas pri mi ... char, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ... --Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... mi pensis kiel facile disbatighas la homa felicho ... kaj, ke apenau estas io pli malkonsekvenca en tiu chi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ... --Chu, vere, tiel forte? demandis shi kun miro. --Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankorau ne edzighis. --Tio chi ne estas argumento. --Por vi ne ... chu vi scias, ke rememorinte, kial ruinighas chio--ankorau mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malghojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj pro unu malsaghajho, infana malsaghajho, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfelicha. --Kaj chu vi memoras la kauzojn de nia eksfianchigho? Mirski malkonfide shin ekrigardis. --Chu vi ja forgesis ilin? --Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio chi nun perdis por mi chian sencon, kaj mi ne povas ghin revoki. Plej bone, rakontu ghin al mi ... mi vin petas ... ghi interesas min. --Vi estas prava: La vivo elvishis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsaghajhojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankau min, miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj ghi estis ... kiel hodiau ... mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi enamighinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian shultron, kaj iutempe niaj lipoj kunighis en longa, senfina kiso. Sed jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntushighis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn shtrumpojn. Mi svenis ... Dio mia! ... ekzistis io en tiu chi mondo, kion oni ne devas atenti ... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambau estas egale ebriigitaj de ghi. La pasio estas felichego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--ghi farighas chu malchasteco, chu perforto. Chu vi scias, kio okazis en tiu chi momento? ... Kvazau iu vangofrapis vin au nomis vin publika virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, rughighinta pro honto ... palighinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... mi jhuris antau vi, ke tio chi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura au krima tio, kio nin kunligos poste por chiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazau vi volis enkrachi en mian vizaghon. Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigho Mirski haltis momenton. --Mi vin petas, daurigu ... al mi estas tiel agrable vin auskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, chu mi estis tiam sincera? chu mi ne afektis? ... --Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankorau. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jughisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finighis chio. Jen la homa chasteco ... Infana kaj malsagha chasteco! ... --Kaj chu vi memoras la leteron? ... --Ghian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu chiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj ... --estis ordinara homo, serchanta nur voluptan amon ... ke vi disrevighis en chio ... ke ne estis amo en tiu chi mondo ... ke chiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio chi estas amo ... tiam pli bone estas edzinighi je la kolonelo. Li almenau ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serchas en la virino nur virinon ... --Kaj mi edzinighis je li kaj venghis al vi ... diris Nevena kun maldolcha rideto. --Chu vi scias, sinjorino, daurigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni chio chi tio denove ... nur sen tiu vespero, char tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankau gajaj minutoj kaj ghuoj, sed la poezio ne ripetighis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolche ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la saghon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ech en la brakoj de l'amata estajho. Nevena auskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis shian animon, kvazau shi sentis tiun chi vesperon, ke shi havas animon ... Ghis nun kvazau shi ne bezonis ghin ... shi forlogighis en la estintecon. Pasis tra shia memoro chio, kion shi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ghis la sceno en la salono ... ghis la letero,--shi ne volis kredi, ke tio chi okazis ... ke shi ... nome shi ... estis kapabla pri tio. Kaj mashinsimile, kvazau apud shi sidis Mirski--shia fiancho--shi metis sian manon sur la lian. --Sed chu la felicho ja ne ripetighas? ... shi tramurmuretis, kvazau al si mem. Ghi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Chu ne ripetighas? ... --Ne ... tia felicho ne ripetighas. Ankau ghi kiel homo unufoje naskighas kaj mortas por chiam. Ne ripetighas ... demandante pri la felicho, oni ne sentas ghin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva kaj ama dramo ... Dafnis kaj Hhloe elkreskis kaj tiam, ghis la lasta sceno, ni estis kiel ili. --Sufiche ... sufiche ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu al mi la perditan paradizon ... Shi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo. Li ne interrompis shian silenton. --Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis shi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti felicha, tiam oni chiutage sin pafus ... ne ekzistus homo pli agha ol de dudek-dudek kvin jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ... --Kaj chu vi do amas min? ... --Ghi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsagha infano--hodiau centoble redonos la virino. --Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio chi ne estas amo ... ech ne pasio, sed simpla kaprico. --Ni intershanghis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaghajhojn--nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni estas kvitaj! ... Ni komencu chion denove. Mi malpermesas al vi hodiau disighi de mi, diris shi per tiu certa, potenca tono, per kiu shi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li starighis kaj riverencis. Kaj al Nevena montrighis, ke en tiu chi respektoplena riverenco estas ironio. Shi ... por kiu la plej richaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron. En shi li vidadis nur memorajhon de la iama Nevena--duonhelan kiel revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj jhaluzo. Shia koro dolore kuntirighis. Shi kvazau unuafoje sentis sian falon. Shi komprenis tiun momenton en la turnigho de l'monda bruo--la momenton kiam oni klare komprenigas shin, ke shi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ... Kaj en chi tiuj minutoj shi kredis ... sciis, ke, se li prenos shin--li prenos shin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj che sunlevigho rughighi pro shi. Baldau ili audis la vochojn de l'kompanio venanta al ili. --Chu vi scias, Mirski, diris shi iel nerve ... mi bedauras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenau povus vivi pluen. Kiam la kompanio kolektighis--oni decidis iri en Knjajhevo'n[1] kaj aranghi malgrandan festeton en iu bierejo. Mirski manetendis por levi la chapon kaj adiaui de la kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Shi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis shian rigardon. Shi vidis sin senforta antau li. --Sinjoroj! diris shi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankau mi restos chi tie. Chiuj chirkauis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti. Por chesigi tiun chi komedion--li cedis. Post unu horo la kompanio sidis en aparta chambreto de bierejo en Knjajhevo. Oni alportis bieron, mendis manghajhojn. Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris malsaghajhon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed shi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si. --Ni, shajnas, komencos jhaluzi, diris iu el la kompanio. --Kial do?! ... ridetis alia. Tie chi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite jhaluzi ... --Sinjoro Mirski, se iliaj malsaghajhoj estas al vi malagrablaj--mi silentigos ilin. --Lasu ... diris li mallaute, mi ech ne auskultas ilin, kaj mi diru al vi ... ghi chesis dolori ... --Tre baldau ... videble ghi ech ne doloris. --Eble ... --Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenau ne diru ghin. --Mi silentos. --Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj gaja. --Ne atentu pri mi: mi hodiau estas ne respondema. --Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi. --Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de chi tie--al mi tedas tiu chi kompanio. --Vi ne foriros ... chu vi audas? Se vi foriros, ankau mi ekiros kun vi. La kompanio, rimarkinte la mallautan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn. Li konis ilin tre bone ghis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankau nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam shajnis al li tre nature antau la okuloj de l'edzo, la patro au la frato shteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenajhojn de l'vivo. Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis au atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li au ili faras ion nebelan. Sed tiun chi vesperon, chiuj liaj kamaradoj videtighis antau li en sia estanta grandeco ... kvazau ili formetis siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li nauzis de ili. Chiu el tiuj chi sinjoroj esperis jam tiun chi nokton shin konduki en sian hejmon ... kaj shi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antau shia vizagho ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do shi kostos?" Kaj tio chi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankorau estas konservita en lia memoro. Nesciante kial--li sentis en tiuj chi minutoj, ke ili ofendas ankau lin per tio. Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan shercon, pli malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la seghon kaj ilin forpeli, chiujn ghis la lasta de chi tie kune kun shi. Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan au sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitighas? Tio chi estas certe de la biero ... chu tushas mian aferon chio chi tio? ... Kia mi estas por shi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Chu ankau mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitighis." Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna vocho murmuretas al li, ke chio chi tio ne devis esti tiel ... ke tio chi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ghi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatighi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke chiuj chi tiuj achuloj devus genufleksi antau shi, se ne pro alia afero, pro shia beleco, sed genufleksi preghante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj. Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, shercaj interparoloj--li vidis antau si deksepjaran knabinon--preskau infanon. Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajhon? Kiel ghojplenaj ja rapidis chiuj chirkauantoj detrui shian virgan mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauigi per la subtilaj konoj de l'malchasteco--de tiu malchasteco, kiun ni samtempe serchas kaj malestimas. Kaj en chi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis shin forporti de chi tie, diri al shi, ke li denove shin amas, nur, ke shi denove farighu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo. Sed rigardante shin nun, auskultante shian vochon, vidante shiajn gestojn--li certighis, ke tiu Nevena estis mortinta por chiam kiel por li tiel por si. De la chasta infano ne restis ech ombro. Ech shajnis al li nun, ke shi plisaghighis ... Shia interparolo farighis kuragha--la respondoj trafaj, spritaj. Shi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis au ne plachis al shi. Sed en tiu chi sagho Mirski trovis nenion konsolan. Shajnas, ke tio chi estis sagho de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercajhon en la bazaro. Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur shi. Shia vizagho estis ekscitita ... shiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon. "Dio mia, li tramurmuretis--kial shi ne estas tiel pura, kiel shi estas bela?" ... Shia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj shi, turninte sin al Mirski, diris al li: --Chu vi scias? mi decidighis chi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriighi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblajhon ... --Kial do tiaj fantaziajhoj? --Tio chi ne estas fantaziajhoj ... Mi preferas forgesi hodiau chion ... forgesi, ke mi naskighis en tiu chi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi che ni en la salono ... ke mi skribis al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... chion ... chion forgesi, ech min, ech vin. --Tiam plej bone estas, ke mi foriru de chi tie? ... --Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontraue, mi tiam ebriighos ankorau pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al chiuj chi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, chu vi audas? Sidighu pli proksime de mi ... ankorau. Chu vi audas, Mirski! Se vi foriros, mi jhetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco mem, kaj morgau ... morgau vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, chu mi ghin skribis. Se vi ne alportos ghin, mi mem venos al vi ... chu vi audas? ... mi venos al vi! Au vi ne volas? Chu vi ne akceptos min? ... Mirski shin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en shi. Estis minutoj, dum kiuj shi klinighis al li--kvazau shi volis chirkaupreni lin. Tiutempe la sinjoro, sidanta che la alia flanko, tushetis la nudan parton de shia mano por diri al shi ion. Shi sentis la ektushon de fremda mano. --For la manojn! ... shi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraghas tushi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ... Shi eksilentis, kvazau shi estis sufokighinta. Shia kapo ekturnighis. Shi chirkaurigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski. --Mirski! ... Tio estas vi? Chu ne? ... Kial vi silentas? ... Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri chio vi mensogas ... Mi neniam skribis al vi! Shi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn. Shiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis. Mirski klinighis al shi. --Sinjorino, trankvilighu ... trinku akvon. --Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon. --Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron. --Lasu min ... lasu min ... kriis shi, foriru de tie chi ... lasu min. Vane Mirski konvinkadis shin, ke shi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron. Shi ne movetighis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo--kvazau shi ekdormis. --Finighis! ... diris iu. --Kaj tio chi estis festeno! ... --Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al shi? Iutempe shi levis sian kapon, kvazau shi rememoris ion. Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la chambron. --Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... Chu vi auskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion. Mirski saltis, kaptis shin per siaj manoj, elvershis tutan karafon da akvo sur shian vizaghon, malbutonumis shian vesteton kaj forportis shin sur la kanapon. Li zorgis pri shi tiel, kvazau neniu, ekster li, havis tiun chi rajton. Post nelonge shi fermis la okulojn. Shia kapo pezis, shi forte spiris, sed shia cerbo iom post iom rekonsciighadis. Shi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manghajhojn ... shi komencis rekonadi chiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n. Shia brusto ekmovighis, io malsaneca eltirighis el ghi, iom post iom ghi premis shian gorghon ... kuntiris ghin ... kaj shi, forte ploregante, enigis sian vizaghon en la kanapon. --Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de chi tie. En certaj minutoj via cheesto kauzas al shi suferon. Iuj ekmurmuris, aliaj indignis. --Kaj kial do? --Kia vi ja estas tie chi? --Videble, li estas prava. --Jes ... jes ... ili foriru ... chiuj foriru ... ghis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski. Restinte solaj, Mirski sidighis apud shi. Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kushejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi. Li vidis la tutan teruron de shia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi shin. Rigardante shian belan talion, la dolchan vizagheton, li klare komprenadis, ke chio chi tio estis destinata kiel momentaj amuzighoj de l'homo. Chiu rajtas ghui tiun belan korpon ... chiu povas ghin acheti ... kaj shi neniam kaj per nenio povos ghin reacheti de l'mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus shiajn rajtojn super shi mem. Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto. --Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme. Mirski starighis, fermis la fenestron, kovris shin per sia supra vesto kaj denove sidighis apud shi. --Chu vi scias, ekparolis li al shi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos. --Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio chi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta ech pli multe alifoje. Al mi farighis malbone de alia afero ... de nia renkontigho ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antau mi mem, sed antau vi. Al mi estas malagrablaj chiuj tiuj homoj, kiuj estis tie chi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu chi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon. Li ekrigardis shin rekte en la okulojn. --Kaj kion vi serchas en tiu kompanio? demandis li preskau severe. --Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie. --Kaj kial vi forlasis vian edzon? --Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol chi tie. Sed mi ne povas resti plu chi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokighas en chi tiu chambro. --Vi estas malforta nun ... chu vi povus starighi kaj iri ghis la fiakro? --Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min. Mirski helpis al shi starighi. Li surmetis la supran veston sur shiajn shultrojn, prenis shin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo. Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime. --Chu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu chirkaue. Mi hontus iri kun vi, ja ankau vi, certe, ne decidighus eliri tiel kun mi, shi ekparolis mallaute. Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston. Sidighinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambau silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama shoseo, eble per la sama fiakro, shi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna vocho murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... chu ne? Kaj vi ... chu vi ne veturis ghuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankau estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... "Kiom da puraj kreitajhoj vi malchastigis en tiu chi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antaua Nevena, kunmiksighante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian koron. Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud shi: shia tuta estajho--la vestoj, la chapelo, la gantoj sur shia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de shiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis lian vizaghon--chio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu chio estas achetita kaj chio vendighas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li chi tiun vesperon! Kiel ghoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas shin preni? ... Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al shi sentojn, kiajn havas chiu homo al sia belulino-fratino? Kaj chu oni povas atenci kontrau sia fratino, ech se shi farighos publika? Kaj nun en tiu chi minuto li plu ne kuraghis elmontri antau shi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam shi estis ankorau pura kaj senkulpa. Shajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankau sian tiame puran beston "mi". La fiakro alproksimighadis al Sofio, kaj Mirski daurigis sondi en sia animo. "Sed li povus esti shia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..." Kaj li sentis, ke de nun povas shin preni chiu ajn, nur ne li. Por li, shi estis perdita por chiam. Al aliaj shi sin fordonis por mono, au pro kaprico, al li, shi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke shi purighu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en shia animo tiun rompighon, soifon pri laulegha felicho, kaj li sentis sin malforta por etendi al shi la manon. Kristo iam haltigis levitajn shtonojn kontrau la malchastulino--sed ankau li ne prenis shin, sed foriris pluen ... Kaj chu li purigis shin? Nevena, shajne, komprenis liajn pensojn. --Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla chio chi tio, kio okazis hodiau? Vi ne dezirus min akompani ghis la domo. --Kiel vi vidas--mi faras la kontrauon, li eldiris rapide kaj eksilentis. Ili atingis la domon de Nevena. La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, shi turnis la elektran butonon sur la muro. Forta, akra lumo lumigis altan, grandan chambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena. Shi nevole fiksrigardis lin, kvazau ne kredante, ke li estas tie chi en shia domo. Kaj Mirski denove rimarkis, ke shi nun estas ankorau pli bela ol antaue. "Dio mia! ... chu tian sorton shi meritis?" Sed chirkaurigardante shian ornamitan salonon--lia koro denove kuntirighis. La salono estis trosharghita de multekostaj remburitaj mebloj: seghoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelajhoj. Chio estis droninta en floroj kaj parfumo ... "De kie shi povas havi chion chi tion ... shi, filino de malrichaj gepatroj?" Jhetante rigardon chirkau si--shajnis al li, ke tiuj chi objektoj ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de shia korpo ... ke chio tie chi, ech la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro de shiaj karesoj. --Sidighu! ... kial vi ne sidighas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel felicha mi estas hodiau! ... Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen. Mirski sidighis. --Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kushighos. Vi estas tiel pala! ... --Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, tiel bone estas al mi ... mi ne povas ech dormeti nun. Kaj shi demetis sian chapelon, metis ghin sur la marmoran tableton apud la spegulo, jhetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l'mano reghustigis siajn harojn kaj sidighis kontrau Mirski. --Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Chu vi audas? Mia koro turnighas vidante vin tia, char shajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi che mi. --Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, ke li mensogas. --Ne shajnigu vin ... via vizagho vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias chion ... chion mi scias. Mi scias, ke en tiu chi minuto vi rapidas foriri, morgau al neniu vi diros, ke vi estis tie chi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun chi domon ... chu ne? Diru al mi la veron ... Mirski ne volis tiel kruele shin ofendi. --Vi rigardas hodiau tra specialaj okulvitroj chion, diris li, chi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jhus, ke la mondo estas abomeninde aranghita kaj ke ni, la homoj--chiuj estas senfortaj infanoj en ghi. --Kial vi parolas tiel? Chu vere estas, ke la felicho en la vivo ne ripetighas? Chu tio chi estas ebla? Kaj chu ghi dauras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ghin, kiam oni estas malsagha infano? --Jes! ... tiu felicho ne ripetighas! ... --Dio mia! ... sed tio chi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun ghi ne malaperas ankau la revo pri chi tio? Ne ... ne ... vi trograndigas. Kaj kia estas ghi, la felicho, ke ghi ne ripetighas? Chu ghi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas ghin renovigi? --La felicho ... devas esti ... pura ... chu vi audas? Pura kiel la songho de infano, kaj ni ambau estas malpurigitaj de l'vivo. --Sed chu do oni povas chesi ami? Chu vere, chio mortas en ni? Ne ... ne ... tio chi estas neebla ... tio chi estas mensogo. Chu vi scias, ke hodiau, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne ... ech ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Chu vi scias, ke hodiau mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ghi jhetu koton en mian vizaghon, mi ne timas chi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... ghin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidighi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikchjo! ... Karulo ... shi tramurmuris ... kaj shi falis antau li genuflekse. Rememoru, ke ankau ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia ghis la tombo por chiam. Mirski frostotremis. --Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci rughighas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem chesis kredi, ke ankau mi estis pura iam. Kelkafoje shajnas al mi, ke mi naskighis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi nauzas de mi mem, rememorante, ke ankau mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed chu mi estas kulpa, Nikchjo, ke en tiu chi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed chu vere chio estas finita por mi en tiu chi mondo? Chu tiu chi, kiu ne povas esti cia edzino ... chu shi ne povas farighi cia amatino? ... amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikchjo, permesu ankau al mi almenau unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendighadi. Nikchjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikchjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ... Mirski tuta estis en fajro. Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daurigis ripetadi la samon. Li sentis nun, ke antau li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaghajho en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste. Li audis en shia vocho sonojn de la antaua Nevena, sed la pasia kaj bela vizagho ... shia mirinda talio de formighinta virino ... formighinta ne de amo, sed nur de ghuoj, malheligadis la puran figuron de l'amata Nevena. Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hierau, poveble, staris surgenue anstatau li iu alia, kaj shi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj. Kaj en chi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se shi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, krachus sur sian junulecan revon kaj prenus shin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en shia vocho li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio chi lin timigis. Li vidis, ke shi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankau lian amon ... shi ekpetus ghin. Kaj li estus devigita shin savi kaj pri tio chi li ne havis fortojn. Shin preni nur por momento kaj foriri, al li shajnis malhoneste. Lian momentan pasion--shi opinius kiel revenon de l'malnova sento, shi esperus liberigon--kaj li ne povus shin liberigi--kaj amuztrompi shin li opiniis malnobla. --Nikchjo! Nikchjo, kial ci silentas? --Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto. Nevena klinis la kapon sur la kanapon. --Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial chiu povas min havi ... chiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsagha infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial? --Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Chu vi komprenis, mi ne povas ... Shi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri chio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis. Li vidis, ke shi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elvishi la tutan malhonoron el shia frunto kaj shin levi alten--alten super la popolamaso ... sed ankau li estis el la sama amaso ... kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ghi, kaj tion, kion chi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuraghis levi. Shi volis oferdonon de li--li ne povis akcepti tion. Kaj en tiu chi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de chi tie, por ne fari iun abomenajhon au malsaghajhon. --Auskultu, Nevena, li diris serioze, hodiau ci estas tre ekscitita, mi ankau--mi petas vin plej sincere kushighu, trankvilighu, kaj morgau ... morgau mi venos kaj ni babilos pri chio pli serioze kaj pli trankvile. Li starighis de l'kanapo kaj prenis sian chapon de l'segho. --Kaj vi venos morgau? shi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn. --Jes, mi venos, diris li decide. Shi tralegis liajn pensojn. Mirski premis shian manon forte, dolche ... malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron. Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton. Li audis el la salono bruon--kvazau falon de peza objekto--lia koro frostotremis, li tuta palighis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajho" ... Kaj tre rapide, kvazau el la loko de iu krimo, li ekpashis al la strato. Pri unu anguleto de l'animo. Nevena estas kolera al sia edzo--ech ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis shajni al shi ne tia, kia shi kutimis lin prezenti al si. Kiel neniam shi sentis sin ofendita kaj ne povis pacighi kun la penso, ke li kashas ion de shi. "Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje ghin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kashas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li chion, chion ..." Momente shi kaptis sin mem en mensogo--se li estus tushinta per tranchilo shian koron, shi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antau ne longe mortis kaj forportis shian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris shi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane shi traserchadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kashi de shi--nenion shi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta--jen kia shi lin konas. Tia li estis ja hodiau, kaj hierau, tia certe li restosankau dum la tuta vivo. "Ne nur mi lin amas,--chiuj lin estimas, laudas, metas lin kiel ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgrau tio li havas sekreton, havas ... Kial chiam, kiam mi lin trovas serchantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj ghin fermas, lia vizagho shanghighas, farighas serioza kvazau estas por li malagrable lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia ghi povas esti? ... Kaj chu mi neniam ghin ekscios? ... Chu en la plej delikataj minutoj mi devos chiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio chi estas neebla! Je tia malnoblajho li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas esti tiu ino? ... Mi konas chiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ... kaj malgrau tio estas, estas io! ..." Tiu chi penso ghis tia grado shin persekutis, ke shi aspektis kiel malsana. Nevena komencis vidi en songho tiun tirkeston; kaj en sia songho shi legas iajn leterojn trovitajn en ghi. Malgrau sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankvilighi, antau shiaj okuloj videtighis senchese iu malklara, virina figuro, kiu shin incitadis kaj maltrankviligadis. Shi ghin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj ghi, kiel iu malbona spirito, marshis chiam post shi kaj kelkafoje shajnis al shi, ke shi audas ghis siaj oreloj arogantan virinan ridon. "Sed tio estas kontraudia, ke li min turmentu tiel!" Kaj shi chiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al shi, chirkauprenos shin kaj diretos: "Jen la shlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankvilighu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon shi ech pensis, ke "se ghis la vespero li ne faros ghin, tio signifos, ke tie chi estas io, chu li ekamis iun alian, chu ... chu ... en chiu okazo chesis min ami." Nenio simila okazis. Shia edzo post la vespermangho kiel chiam levighis kaj foriris en sian kabineton. Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li. Enirinte en la kabineton, shi sidighis en la apogseghon, li flanken jhetis la paperajhojn kaj delikate shin ekrigardis. --Kio estas? --Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, chu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas senkompate ... --Chu denove pri la tirkesto? li demandis shin ridetante--kaj mi pensis, ke vi ghin forgesis jam. --Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon ech ne unu minuton, nek tage, nek nokte. --Chu vi serioze parolas au shercas? --Mi ne shercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, chu vi scias, ke al mi kelkafoje shajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kashas ion teruran en tiu chi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne scias ... sed chiam shajnas al mi, ke che ni okazos io ... --Chu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu chi tirkesto estas enirinta en vian kapon. --Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu chi tirkesto? Malfermu ghin antau mi kaj mi trankvilighos ... --Chu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ... Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajhoj kaj nenio alia. Tiu chi tirkesto farighis che vi ideo ... fiksa ... --Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ... --Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvighis che vi tiuj policaj emoj? --Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ... --Denove samaj historioj! Fine ankau se estas io, chu mi devas ghin komuniki al vi? --Vi ne shercas? --Tute ne, diris serioze Mitjo. --Mi almenau opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj sekretoj ... --Kaj kial vi tiel opinias? --Char alimaniere mi ne komprenas kunvivon. --Kaj chu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias chion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, char chiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ... Kaj chu vi ne havas tian anguleton? Chu? --Mi ne havas sekretojn antau vi! ... --Eble ... poveble ... vi virinoj, chiuj estas escepto ... --Ne ironiu ... mi povas jhuri, ke mi ne havas sekretojn antau vi ... kaj vi! ... --Vidu! mi ne povas jhuri pri tiu afero! ... --Dio mia! Ghis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogseghon. --Auskultu, Nevena, ne farighu infano plej poste,--diris li delikate al shi. Shi levis siajn okulojn al li. --Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, chu ne? traparolis shi mallaute, jhetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis shian rigardon kaj ekridetis. Shi komprenis, ke li divenis shian ludon kaj shi rughighis. Shi klinis sian kapon sur la brakon de l'apogsegho kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazau unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?" Nevena kolerighis. Al shi farighas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Shia bela vizagheto sulkighis. --Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi chiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam jhuris? --Plena sindono, Nevena, en tiu chi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni ghin donas, oni mensogas ... Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disvershita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia segho kaj sin jhetis al shi. --Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn? --Eble ... sed tiu tirkesto ... --Nevena! ... chu serioze vi suspektas min? Diru al mi! --Kaj tiu kajero? --Diru al mi, Nevena, samokaze chu vi konsentus malkovri konfiditajhon? --Sekve, tiu kajero ne estas via? --Kompreneble ... Kaj li delikate shin chirkauprenis kaj altiris al si. Pasia kiso silentigis en shi chian timon, dubojn kaj suspektojn. Shi trankvilighis. Sed vespere, antau ol ekdormi, iel subite shi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?" II. Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon. Nevena restis sola kaj la penso, ke apenau iu konfidos sian sekreton al alia, shin ne forlasis. "Chu ne li mem diris, ke chiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio chi estas neebla! Mitjo elpensis chion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto shin tiris en lian kabineton, kie momente chiuj shiaj supozoj finighos--shi ekscios la veron. Kelkafoje shi eniris en lian chambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimighinte al la tablo, io shin haltigas. Al shi shajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu shin observas. Shi sentas tian timon, ke shi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam shi decidighis sidighi sur la seghon, al shi ekshajnis, ke Mitjo estas en la chambro, li divenas shiajn pensojn kaj kolere minacas shin. Shi ne kuraghas sin moveti de sia loko, iutempe ech shajnas al shi, ke la chirkauaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial shi venis tien chi. Nevena tiel ektimis, ke shi laute elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de shi glason da akvo. "Kiel malsagha mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, shi rememoris, ke shi devas iri al iu el siaj konatulinoj: shi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la shlosilon?" Nevena komencis traserchadi en liaj paperajhoj, en la shranko, sub la kanapo, chie. "Li estos ghin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom da shlosiloj ... iu taugos" ... Shi kolektis chiujn shlosilojn. Provante malfermi per ili, shi rimarkis, ke la ordinaraj shlosiloj ne eniras en la shlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan shlosilon!" Tiu chi eltrovo shin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre sekreta" ... Tio chi ankorau plifortigis shian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazau en ghi kashighis io, kion shi nepre devas scii, sen kio shia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli shi konvinkighadis, ke estas neeble ghin malfermi, des pli shi kredis, ke shi devas ghin malfermi. Certan tempon shi ech pensis, ke shia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi ghin malfermu? Ghin rompi sola--mi ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj shi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Ghis kiam alvenis la seruristo, shi uzis sian tutan saghon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankvilighos. Kio ajn estu tie, mi devas ghin scii ... alie, fine mi chesos lin ami ... mi chesos kredi al li, kaj nia vivo aliformighos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj ... Chu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj." Kaj alia vocho murmuretas al shi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas la rajton ..." Kaj tiu chi vocho estis tiel konvinkiga, ke shi fine decidis revenigi la seruriston. Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge shi ekscios chion, tiel shin kaptis, ke ne konsciante kion faras, shi montris per la mano la shlostruon. Malfrue estis por rezoni. Post momento antau shi videtighis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla ghuo, chirkauprenis shian tutan estajhon. Shi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazau timis, ke la suno ne brilos sufiche, ghis kiam shi ilin legos. Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj: En la antauvespero de la edzeco shi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn--post nelonge shi eniros en lian animon, shi traserchos tie ... Al shi shajnis, ke shi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al shi planedon. Shia koro tiel dolche ektremis, ke shi apenau spiris. Neniam dum sia vivo shi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Ech ne unu fojon shia interna mondo plenigis tiel shian animon, kiel tiu chi ankorau nur malfermita kajero, kashanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--char alie tiu chi kajero havas nenian signifon por shi. Kaj jen shi jhetas siajn strechitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke: "Chiu homo en tiu chi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas". Tiuj chi mallongaj vortoj, kiujn shi audis ofte de sia edzo, shin igis frostotremi. Al shi ekshajnis, ke shi audis lian vochon, ke li staras apud shi kaj la tuta teruro de la faritajho trapasis shian cerbon. Sed samtempe, nun shi kontrau nenio kaj al neniu donus la kajeron, antau ol ghin tralegi ... "Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankau la plej abomenindajn kaj ech krimajn ... kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblajhon, kiun mi penas kashi per diversaj belsonaj nomoj ... kaj antau la homoj, kompreneble, mi preskau chiam sukcesas en chi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo _tete a tete_ mi elfosas el la fundo de mia animo la plej kashitan abomenajhon kaj ghin metas tien chi en la registrolibron de mia kalkulo. "Mi havas pasian deziron observi min kaj traserchi en mia pasinteco, kia ajn ghi estu kaj precipe tial, char mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas ... Min chiuj opinias, ech miaj malamikoj, kiel senriproche honesta ... kaj mi uzas mian tutan saghon, por subteni tiun chi opinion. Mi pacighus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas ech ion suspektan pri mia honesteco ... kaj dume ... "... Jes, mi denove ripetas, ke chiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien ech li mem enrigardas nekontenta, char nur en tiu chi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke li ne estas 'li'. Kaj se ni opinias la homon pli bona, au pensas ke li povas esti pli bona--ghi estas nur pro tio, ke ni ne konas chi tiujn anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas chion chi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi volas traesplori mian vivon de l'komenco ghis la fino kaj tiam mia heredonto au la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, chu estos io komuna? "Kelkaj homoj nomas la jhaluzecon nobla sento, aliaj ghin miksas ech kun la amo mem. "Li min jhaluzas, sekve amas!" pensas iu malsagha virino. "Mi vin jhaluzas, char mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfelichan duonon, fermante shin en kaghon. --Lau mi, la jhaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La jhaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel chu mi mem ne sufichas al shi? kaj shi ree ne estas kontenta? Kion plu shi volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaghulo, kiu pensas, ke li estas suficha por plenigi chiujn malplenajhojn en la vivo de l'alia. Mia Nevena min jhaluzas, ech je la libroj. Shi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn ghi estu, povas esti pli interesa ol shi. "... Mi ne scias, chu ekzistas homo en tiu chi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenajhon--chu malgrandan au grandan, chu primonan au alian? Apenau ekzistas homo sur la terglobo kun sagho kaj ventro, kiu akiris richajhon au altan situacion, nefarinte iun malnoblajhon? Efektive, che la unua rigardo shajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriprochaj, au almenau nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, traserchinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblajhon, etan kiel mikrobo, el kiu volvighas poste tiu richajho au situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] au la rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu chi eta malnoblajho, kiun oni ech forgesas pli poste. "Kiel hodiau, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto ... chio dependis de mi ... Mi konis tre bone la interesighantan personon ... iu richulo ... liberigita kontrau garantiajho ... Kelkajn tagojn antau la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. chiu kaj mallongan noteton: 'Al tiu, kiu ech sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.' Kia kolero bruegis en mia animo en chi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris che la ministro. Tiu chi noteto indignigis chiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi chesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankorau _homoj_ en tiu chi mondo. Mi iris en la ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La morgauan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn serchis tiun sumon--mia amiko promesis ghin pruntedoni al mi tiujn chi tagojn. 'Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l'prunteprenita mono ...' Chu estas io pli simpla ol tio chi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia posho, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris serchi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam. "La morgauan tagon la komisio kunsidadis. Mia subachetinto aperis, li sin tenis kvazau li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, jheti la bankbiletojn en lian vizaghon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazau li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, char mi timis, ke en alia okazo li laute deklaros antau chiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, chu mia deklaro estas prava au ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subachetis lin' au 'mi volis subacheti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne deklaris?'--demandos li kaj chiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne char mi timis lin, au char li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed char tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacheti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiauis kun la komisio--li kvazau dankis al mi per ghi. Kaj mi estas certa, ke se la legho ne punus ambau pro subacheto--li plezure ekridus en mian vizaghon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagho mia unua nesperta malnoblajho. "Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen--disshiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankau ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montrighis, ke estos tre malsaghe nuligi tiun monon. Kia ajn ghi estis, ghi chiam restis mono. Fine mi povas ghin uzi ne por mi ... mi povas ghin disdoni al malrichuloj ... "Kaj tiel la mono restis che mi ... "Mirinda kreitajho estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontrau Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam shi farighas pasia je mi, kiam shi forjhetas flanken chian honton--mi ebriighas tiam de shia volupto, mi kisas shiajn piedojn ... kaj minuton post tio, shi falas en miaj okuloj, kvazau shi faris ion malhonoran ... kvazau la pasio, ech dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ... "... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antau la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antau mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie chi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie chi mi loghas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, au delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam shi ech ektedas al vi ... kia ghuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... chu povas tion anstatauigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Chu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn ech antau Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antau ol kushighi, chiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, chu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas al shi chion, ke mi kashas tiun chi kajeron al shi. Sed chu estas eble rakonti al shi chion, kion mi scias pri mi mem? "Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj chu tio chi estas suficha por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj. "... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblajho kaj denove shajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli malbone ol mi ... Antau chio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kauzo esti kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, chu mi estis kapabla fari ankau chi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe chu ili estas kapablaj je granda heroajho au je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, ech ne sentante ilin pli frue. "Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu chi afero. Chu tio chi ne estas riprocho de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio chi ne povas farighi che mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki ghis frenezigho, ghis memmortigo au min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi ech pensas, ke dubinde estas chu mi lasos chi tiujn paghojn, ke oni ilin legu post mia morto. "Al mi shajnas, ke ankau mi, kiel chiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antau la societo. "Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj chi paghoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo? "Kaj malgrau chio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenajho en mia vivo--kvankam, ghis hodiau ghi ech ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio ech ne unu nokton en maldormo. "... Mi ankorau ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edzighis entute, kaj kial nome mi edzighis je Nevena? "Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun chi demandon kaj ghi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun 'bonvolan kontrakton'. Nevena ankau, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial shi preferis min pli ol la aliajn. Shi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Chio estas okazo: okaze niaj patroj renkontighis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu chi mondo ... okaze ni ankau mortos de iu malvarmumo ... okaze ni farighas jughistoj, au krimuloj ... okaze edzighas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edzighinte, al mi ech en la kapo ne venis daurigi la homan genton, mi ech ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian 'mi'. "La penso felichigi Nevena'n ankau malmulte min okupis. "Eble mi esperis trovi almenau mian personan felichon en chi tio? Apenau. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankau pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, 'extra fin', en tiuj ghuadoj, chu fizikaj, chu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edzighis je shi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni achetas de tiu chi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni ech ne donas al ni chi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj ghojoj, malghojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamigho de l'organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Ghin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti achetita per mono, kaj shi ne estis el tiuj kreitajhoj, kiuj sin donas, char ili amas. Kison sen permeso shi konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgau mi rakontus detale al shi mian tutan biografion, elmontrus al shi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al shi tiun anguleton de mia animo, kiun shi ne konas kaj kien mi ne enlasas shin--inter ni malfermighus abismo kaj ni terure au konsterne demandos nin: 'Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?' ... Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn shlosilojn jhetu en la maron. Manghi kune, dormi, interparoli pri tio chi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ... "... Tiom da tempo mi vivas kun shi, sed chu ni scias, kion malamas au amas la alia? kaj chu ni klopodas ekscii tion? "Ni klopodas, ghis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom ... "Jes, shi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed chu shi komprenis, ke al mi estas malagrabla shia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke shi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu shia rigardo, pro unu shia kiso mi forlasu chion. Kaj kiu virino ne dezirus tion? "... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se shi mortos, mia vivo perdos chian sencon, farighos sencela. Chu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu chi! Kiaj malsaghaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke ghi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgau Nevena mortos, ech ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cheesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencajho, kiun mi tenis en miaj brakoj, farighis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de buchita besto. Min terurigos la penso, ke shia bela talio, de kies aromo mi ebriighadis, malbonodoros ... "La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, chio chi tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankau dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post shia morto chio estas finita por mi--neniam! Mi ech, eble, ploros, ne edzighos, sed ech ne unu peceton shi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuzighas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekterurighus mia Nevena, se shi tralegus tiujn chi liniojn, shi, kiu imagas al si, ke post shia morto--mi tuj pafmortigos min sur shia kadavro. "Shi postulis sincerecon! Chu shi ekdezirus, ke mi estu iom malkasha je tiu temo? "Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro? "Kaj al mi shajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni chiuj estas tiaj. "Ni treege amas nin mem, por ami forte ankau iun alian, tuj kiam li chesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..." Nevena chesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj shi dauris rigardi antau si. Al shi shajnis, ke iu renversis la tutan mondon antau shi. "Dio mia! Dio mia! ekmurmuris shi. Chu vere li estas skribinata chion chi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu chi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kashis tion en sia animo? Chu mi perforte restos che li?" Shi simple ne volis kredi, ke li ghin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al shi pasiajn, delikatajn leterojn. "Kiu ekkredus, ke tiu chi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed chu mi vere estis blinda por ne povi ech unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras chiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Chu vere li ne povis veni che min kaj diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disighi!' ... Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antau la edzigho kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankau tiam ne amis min ... Li edzighis je mi kvazau li achetus ludilon en iu magazeno ... Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj lauvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi kredis min felicha, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ghis tia grado shi estis konsternita de tiu frapo, ke shi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankau shi, kiel li, povus skribi samajn paghojn ... Shi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun shi opiniis kapabla morti por shi, ech larmon li ne vershus se shi malaperos ... Ech shajnis al shi, ke li nome tion atendas malpacience. Shia Mitjo, shia idealo, tiu perfekta homo, montrighis plej ordinara mortemulo. Kaj, chu ech la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn? Dum momento, shi levis sian kapon kaj jhetis rigardon chirkauen. "Sed chu vere chio ghis nun estis songho? Ke jam la antaupasintan tagon tie chi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi ... Sekve li ankau tiam mensogadis ... Sed chu mi povas de nun vivi kun li? ... Kiel post tio chi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Chio estas finita inter ni!" Kaj shi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun chi tirkeston? Kial mi tralegis tiun chi kajeron? Chu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgrau tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke shi povas apartighi de li, shin jhetadis tutan en malvarman shviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ... Mi kashos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovrighos, ke mi scias chion. Mi ankau havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edzighis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros felicha, se ech mi devus morti por tio!" Post tio shi kolektis la kajerojn kaj volis starighi de la kanapo. Sed jen--la pordo de l'kabineto malfermighis ... Nevena elkriis kaj palighis kiel tolo. En la chambron eniris shia edzo. Mitjo alpashis al Nevena kaj palighis ne malpli ol shi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo. --Kio estas chi tio? Kio estas chi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke shi kuraghis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi tralegis tion chi? Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de shia vizagho, ke shi tralegis chion. Terura indigno kaptis lian tutan estajhon che la penso, ke shi estas permesinta al si traserchadi lian animon ... En tiuj chi minutoj shi montrighis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li starighis kontrau shi kaj ekkriis: "Kiel vi kuraghis, kiel vi kuraghis fari chi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Au vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito che viaj najbarinoj? ... Chu vi ne scias, ke tio chi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj chu vere trovighus iu frenezulo edzighi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraghis fari tion?" Nevena nenion respondis al li, shi timis lin kaj ne kuraghis lin ekrigardi. --Diru al mi chu mi permesis al mi iam grati en via animo? Chu homo mi estis, kiun vi amas au malfelichulo loghanta sub polica observo? ... He ... Kion vi faris nun? Chu vi scias, ke post tio chi mi ne povas vivi kun vi? ... Ech se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio chi estas nomata che vi pruvo de senfina amo! ... Pro kolero li ne povis paroli. Li sidighis sur unu seghon kaj enpensighis: "Kiaj kreitajhoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion shi faris nun? ... Shi eksciis ... pri la kvin miloj da frankoj ... Chu do mi povos post tio chi vivi kun shi? ... Nesatigheblaj kreitajhoj! ... Ne sufichas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun chiuj nervoj kaj cerbo ... Jes ... jes, mi shin forlasos ..." Li starighis. --Chu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn chi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte pacighus, ol nun. Mi komencus batalon kontrau li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus ... Kaj kun vi kia batalo? Au mi devos komenci min pravigi, peti pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikatajhoj estos falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankau tiun felichon, kiu estas ebla en tiu chi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi ekkonis min ... chu vi konvinkighis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, char li valoras nenion. Chu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via felicho, se vi ne volas ghin kripligi ... Kaj kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... ech se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontighi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antau la alia ... Kaj ne ekrigardante shin, ne dirinte al shi adiau, li eliris el la chambro. Nur nun Nevena komprenis, ke tiu chi homo, kiu montrighis al shi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al shi tiel kara, shatata pli ol chiam. Shi chion, chion pardonis al li nun ... nur ke li restu che shi. Shi kontentighos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru. Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene shi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, ghis kiam shi decidos kion shi faros. Tiu chi letero donis al shi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni min ... Ne, ne, tiu chi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ... antau li mi ne hontas humilighi kaj lin peti". Kaj shi skribis al li tian leteron, kian ne skribus ech kondamnito por amnestio. Shia letero trankviligis shin, shi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por shi trankvilaj tagoj en la vivo. Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis ... Du talentoj. La fiakro haltis antau la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de ghi kaj ordonis ke oni portu la pakajhon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etaghon de la konstruajho. La domomastro estime lin renkontis. --Preparu supre por lavi min kaj por la vespermangho ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ghi ne povas chion toleri,--li senkulpigadis sin. La domomastro promesis chion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro shajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto audis la mendon por vespermangho. Ili kvazau ne kredis, ke la stomako che la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu chi mondo. La hotelmastro kun la nova vojaghanto iris supren. Chiuj ekparolis. --Kiu estas tiu chi? --Estas iu ingheniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun. --Devas esti iu revizoro ... --Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios chi tie? En la tuta chirkauajho oni ne povas trovi 100 groshojn entute. --Eble nur tiel pasas la homo. --Kien li pasos? Ni ja estas che la fino de la mondo. Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidighis apud unu tablo, supershutita de gazetoj, sed ne kuraghis ilin tushi, preskau chiuj chefartikoloj estis makulitaj de diversaj manghajhoj. --Chu la manghajho estas preta? demandis li. --Bonvolu, sinjoro, en la alian chambron, tie manghas la oficistoj. Irmov pasis en la alian chambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidighis, laute tusis, alkrochis la vishtukon che la kolumo, tiris flanken malplenan manghilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, chesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun chi homon, venantan de alia mondo--de tie, kie ili neniam estis, au, se ili estis, apenau reestos tie. Kaj li ech ne rimarkis, au shajnigis, ke li ne vidas ilin. Chi tio ankorau pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto che la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus aranghintaj al li iun lokan shercon. Sed chiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio. Vespermanghinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Chies busho malfermighis. Ili saltis antau la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu. Plena disrevigho kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojaghantoj: "verkisto". --Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel chefrevizoron. --Diablo prenu ankau la verkistojn! ... Chu ili kun buljonoj sin nutras. Chiuj kvietighis. Kaj kelkaj, kiuj antau momento pensis ekrigardi tiun chi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam pushas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro. * * * La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontighi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenau ne svenis, sciighinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskau nenion li legis de liaj verkoj. --Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Ghi elsuchas nian tutan sangon, kaj ni fine farighas konservajhoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajho ... ne, sed por kio? Por vivi kaj morti chi tie, ech tio chi, kion oni legis, pli ol sufichas. Bulgario nin oferas kaj ni ghin akceptas por peco da pano. Ni perdis chi tie apetiton vivi, kaj sen tiu chi apetito oni, se ne kadavro, almenau estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton. Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daurigis. --Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas tiel. La libro restas chiam libro kaj ne povas anstatauigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivghoja stultulo antau chiuj volumoj de la europaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Ghi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanghi. Chu vi scias, ke iam mi volas forkuri de chi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, farighi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas chiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilaghojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie chi ... tiu chi ghismorta izoleco de chio. Ni, chi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ghojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaghanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofighiis chi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankorau spiras, pensas kaj sentas, ghis kiom al ni permesas la budgheto kaj la ministerio. Irmov lin auskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam pacighus kun tio. "Malfelichuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone ech lin konsoli. Marshante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagha domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantaue. Sur la supra etagho estis balkono. --Al kiu apartenas tiu chi domo? demandis Irmov. --Al richa maljunulo, sed nun chio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Vershajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia posho. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita. --Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis leghosciencon, poste li havis disputon kun la jughejoj pro falsigo de diplomo. --Tio chi estas malnova historio. Nun li falsigas ankau la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la legho ne tushas lin. --Do, li estas la sama Linovski? --Devas esti la sama, chu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li konfesas. Post momento ili disighis kaj Irmov iris en la restoracion. Apud la tablo, che kiu li tagmanghis, sidis tuta kompanio de geviroj. Lia manghilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili. --Pardon! ... ghentile diris li. La kompanio komencis senkulpighi, ke ghi estas okupinta lian tablon. --Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ... Post kvin minutoj li konatighis kun chiuj. --D-ro Ivanov! ... --Membro de la tribunalo Rankov ... --Instruisto Markov ... --Kapitano Shevronov ... --Sinjorino tia ... k. t. p. Post iom, eksciinte, ke Irmov morgau forveturos al iu vilagho--ili decidis iri tien gaste che la landlima kapitano. --Ni prenos manghajhon kaj trinkajhon ... --Ghuste la noktoj estas lunaj ... --Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj. --La elspezoj po egale, lautighis iu. Che la penso pri la morgaua festeno, la kompanio gajighis kaj chiuj komencis rigardi chu iu ne trompighos regali. Neniu decidighis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro. --Alportu bieron! --Kiom? --Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn. La kompanio ridachis ghis la oreloj. --Kaj tio ... daurigis Irmov, alportu ian almanghajhon por la biero ... nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas? --Ankau ili trinkas bieron, diris iu. La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, chiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, chu ili havas distrojn. --Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie chi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ... --Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie chi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie chi kaj la unuan de chiu monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ... --Ne estas tute tiel ... chu ni ne gardas la landlimon! La serboj ... ni ekaudas ion, preparas sin kontrau Austrio ... --Ili preparas porkajn kolbasojn por Austrio ... Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci chirkauiru la regionon, tage ci ne havas tempon manghi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, chiam amikoj estis ... konatuloj. Kvazau la medicino havas ion komunan kun la amikeco. --Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov. --Kiel ghi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La chi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn. --Do, la salajro ne sufichas? --Por pano ne sufichas, kaj vi ja scias, la scienco marshas, ne atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektighoj. --Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun chi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel shajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ghin chiel, restas chiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzighofesto monon ci ne havas, audigis sin la jughisto. --Kial ci ne farighas advokato? --Mi ja farighos ... Ankorau du jaroj restas al mi ghis pensiuligho. Unuvorte, estis ech ne unu kontenta homo--chiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin. --Mi komprenas, daurigis la kapitano, ni au devas havi armeon kiel decas, au oni ghin maldungu. La armeo estas chio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas shtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn. --Antau chio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj. --La fina celo de chio estas la justeco--al ni venas kaj shtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan shiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l'jughisto devas esti plej multe asekurita. En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaghoj. Auskultante ilin, li ne kuraghis plendi: li hontis diri antau tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l'bulgara popolinstruisto. Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn shercojn kun loka koloro. Che kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive charmis chiujn. Kelkiuj ech demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn. --He, tio, la verkistoj estas malshparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro. --Kompreneble, saghon ili havas senpage; li sidighas, skribachas ion fushe, iun mokajhon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj romanoj konstruis domojn. --Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate. Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komencighis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmighis, ke ghi elkriis ech "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiau li pagas chion. --Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas chi tie pli ghuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi chion. --Kiu lin devigas, li mem volas ... --Ne decas, ankau ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie. --Kaj ree li havos sian monon. Ghis la 4a horo matene dauris la vesperfesto. La restoraciestro ankau estis kontenta de la verkisto kaj, kiam chiuj starighis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazau pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion. * * * Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankorau de malproksime li chu revenis malantauen, chu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontighi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro richighis kaj fushagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaudiris, ke tiu chi homo je chio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo. Sed iun fojon okaze ili renkontighis vizagho kontrau vizagho. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis. --Irmov!? chu estas vi? Mi vin serchis, sciighinte, ke vi estas tie chi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaghoj ... kolektas materialon por nova dramo ... au romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laborajhojn mi legis. Chiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas ... chiam honestaj ... chiam herooj--ech ne unu malbonulo. Vi restos tie chi ankorau iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj--kaj hodiau ... tiun chi vesperon vi vespermanghos che ni? ... ne ... ne ... chi tio estas decidita. --Mi apenau povos, diris sendecide Irmov, tiun chi vesperon mi volas iom labori. --Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la chi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen. --Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis. --Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas che mi. Kaj kion vi manghos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn porkojn mi pli bone nutras. --Sed por mi tie oni kuiras speciale. --Ankau mi preparos chion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutrighu tie. Ne rigardu la oficistojn--ili manghas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ... kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed sufiche ni parolachis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta. --Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca. --Auskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni che mi. Kredeble, la chi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi. --Kial do? Kiu parolos al mi pri vi. --Kiu! ... chiuj. Ili ghis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankorau ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidighis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke chiuj ... ankau vi en Europo[5] rigardis min malrekte ... sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo ... Kaj, eble, iun tagon tiu chi strato portos vian nomon, char vi pasadis tie chi, sed nunmomente en tiu chi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti che mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen. Irmov ne kuraghis rifuzi--la ghentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun chi homon ... kio ja restis en li ankorau homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud ghiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilaghanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen, ja ankau la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Ghi ne estas tiel agrabla, kiel vi ghin priskribas en viaj rakontoj".--Che la dekstra flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, trosharghita per chiuspecaj komercajhoj senorde disjhetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la shtuparo mem trankvile kushis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran tranchilon. Post nelonge la mano kun la tranchilo malaperis en la gorghon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj movigis ghian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj strechis la shnurojn. Ghi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke ghiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas ech antaumortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov. --Ne similas al viaj temoj, tio chi estas la vivo. La temo estas kruda ... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Chu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kushighintan en la koto, kvazau ghi estas en hotelo "Royal". Chu vi scias, ke mi por ghi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo che la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel ghi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, chu donita por iu sentimentala romano au por purigo de necesejoj. Jen chi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfelichuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankau la mono havas biografion, ankau ghi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, char ne chiu entreprenas ghin.--Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski. Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Chu li ja nenion sentas? Chu li ja chion forgesis? Chu ja la societo de l'porkoj mortigis che li chion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etaghon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan manghochambron. Ghi estis ordigita lau Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogseghoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo manghilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj chiueblaj almanghajhoj. De la manghochambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtighis piano, super ghi la portreto de la princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzajhoj--kaj chie remburita meblaro ech nekovrita. Irmov estis surprizita. Li estas vidinta ankau pli belajn meblarojn ol tiuj chi, ne siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis ghenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn. --Vi miras, chu ne? Chu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Europo 50 centimojn ne pruntedonis, char vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas chio chi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco, monumentoj ... Ne miru: chiuokaze, ankau ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj. --Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi chion chi dum 100 jaroj. --Vi chion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon shanghas en spesdekojn. En tiu tempo en la koridoro estis audata tia krio, kvazau tuta roto da soldatoj atakis la chambron. La pordo brue malfermighis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski. --Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj chirkauiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris che Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn. --Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov. --Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankau mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ghi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos chiuj, kaj poste ni disigos la shafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos che mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de chiu. --He, Ivanchjo, venu chi tien. Unu el la infanoj proksimighis al la patro. --Ivanchjo, chu ci volas esti oficiro? --Mi ne volas, pachjo. --Kaj oficisto? --Ne. --Kaj instruisto? --Ne, pachjo. La instruistoj marshas kun disshiritaj pantalonoj. --Kaj kia ci volas farighi? --Komercisto, pachjo, kiel ci. --Kial? --Char chiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos. Linovski ekridetis, kaj Irmov malafablighis. --Nun, infanoj, for de chi tie! ekparolis Linovski, hodiau vi manghos en via chambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Chu vi volas? --Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron. --Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco. --Chu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj chian homecon. Chu de nun vi preparas ilin por procenteguloj? --Daurigu, daurigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldau estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin ghustatempe. Chiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj. --Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki che ili tiujn instinktojn, ili farighos sovaghbestoj--kanibaloj. --Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel saghaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas. --Ni revenu tiam en primitivan staton? --Kial ni revenos, kvazau ni ne estas en ghi nun! ... Auskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo ghis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per ghi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas richa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu chi mondo. Jen, vi timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruajhoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la hholero au li? Morgau mi fermu miajn okulojn, chio povos renversighi. Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jughejoj ... kaj tiujn chi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed sufichas tiom ... nun ni vespermanghu, kaj _en attendant_ ni glutu po unu--chu vi trinkos konjakon au prunbrandon? --Al mi estas egale ... Linovski plenigis la glasojn. --Je via sano ... kaj jen ankau almanghajho, ne ghenu vin, mi tre ghojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu chi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Chiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu chi mondo, kiam ghi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Chu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankau pianisto ... ne ekzistas tiajho. Vi demandos, kial mi ghin achetis? por la edzino, la infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi ghin achetis ... pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur che mi estas piano. Tiumomente en la chambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski shin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, jhetis rigardon al Linovski. Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankau chi tion en la vivo ni elektis, kiel decas." La vespermangho komencighis. Ili manghis, trinkis kaj al la fino de l'vespermangho Linovski estis jam duonebria. Li komencis ech insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara chambro audighis vocho de infano kaj la sinjorino eliris el la chambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu chi nur tushas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis ghin ghisfunde kaj daurigadis paroli. Iom post iom li ebriighis. Lia vizagho flamighis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkashemo ekludis en lia rigardo. --Mi scias ... mi scias chion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psihhologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie chi pri mi ... oni diris al vi chion. --Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov. --Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserchas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ghi. Ne shajnigu vin ... vi almenau konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, chu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... chu vi audas?--de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, chiuj estas friponoj ghis la lasta--chiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj--psihhologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas saghon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke vi nauzas nun auskulti min kaj, se vi sidas chi tie, ghi estas char neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj chu vi haltigis iam vian saghon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario esti grakanta kontrau mi, kiam okaze malkovrighis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Europon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjughisto--viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson--la proceso perdighis, kompreneble, chiuj suspektis min. Kaj kial kashi nun--mi ghin shtelis. Kaj ne nur mi estus ghin shtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus ghin forshteli, mi estus ekbruliginta la tutan jughejon ... Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma chambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoshoj; en la gimnazion kun horlogho kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektighu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazau kiam mi naskighis, mi eliris nuda sur la straton kaj ghis mia dekjara agho mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovighis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo che li! neniam ghis tiam mi manghis chiutage. Vere, la scienco marshis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpacighis kun mia bonfaranto, kaj chu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forshtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l'kashemuloj ... La tutan regionon mi nun senhautigis, la infanon de patrina brusto mi forshiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forshtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovighas ... ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi ... principojn mi ankorau havis: ke la shtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajho. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon--farighis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis lakshuojn kaj bastoneton--kaj ech monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis lau la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankorau chiun ajn. Mi forveturis, enskribighis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankorau tiom--la monon mi elmanghis ghis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ghis dek jaroj, kaj chiumonate la poshtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], chu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon acheti al mi, nun oni manghas mian kapon, ke mi havas multe da mono--ke mi povas chiujn acheti. Samtempe ili manghas mian kapon--samtempe ili envias. Ankau vi envias min--sed vi diros, kun malnoblajho mi ghin gajnis ... ankau tiel ghi estu. Chu vi scias, kio estas malnoblajho? Ne, vi ne scias--ankau ghi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskighas talenta verkisto--alia talenta fripono. Chu vi komprenis? Momenton li haltis, vershis vinon en sian glason, eltrinkis ghin, vishis siajn lipojn kaj ankorau pli nerve daurigis. --Kvazau nun mi ghin memoras, tri tagojn mi estis manghinta nenion--kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu chi mondo. Kien mi ne vagis en Europo por serchi panon kaj laboron, mi apenau subtenis min. Kaj iun belan tagon, ech sen plej malgranda riprocho de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis ghin ol multaj aliaj. Ankau nun chiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas chiuj charlatanaj de ambau flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie chi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al chiuj mi enighis en la cerbo, la animo kaj la posho, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas ech apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi shercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankau en sobra stato chiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazau vi supreniris la Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile senkonsciighas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu chi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por ghin ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj shanghos la mondon--mi shanghos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, char mi estas forto, autoritato ... kaj mi dispremos chion, kio aperos antau mi. Mi estas nun inter porkoj--morgau vi vidos min en la parlamento. Leghojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja daurigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron. Liaj okuloj brulis. Lia vizagho malhelighadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazau li denove travivis chiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili. Al Irmov farighis chio tie chi malplacha: kaj Linovski, kaj tiu chi meblaro, kaj tiu chi vespermangho. Al li komencis nauzi, kvazau li manghis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldau foriri de chi tie. --He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauvole ridetanta, starighinte de la segho. Linovski rekonsciighis. --Kion? Chu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi, chu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta farighi kiel vi, certe ghis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por chiuj, sed ne ankau por mi. --He, adiau ... diris Irmov. --Adiau ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribachu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankau la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskighus, chiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi ech nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortranchos. Adiau. La morgauan tagon Irmov forlasis la urbon. Sidighinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antau li nevole videtighis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankorau sonis lia malagrabla vocho. Ili alvenis che la stacidomo. Irmov supreniris la vagonaron. Sed ankau en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antau liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto. Ili alproksimighis Sofion. Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino. Unuan fojon li rimarkis, ke shi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue. Kaj kiel neniam li rimarkis, ke shia jhaketeto estas iom eluzita. Ili sidighis en fiakro. Ili alvenis hejme. Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta chambreto kun ordinara ligna tablo, apogita che la muro, kun arigitaj sur ghi en malordo libroj kaj broshuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidighis apud ghi kaj enpensighis. --Nichjo, li audis la vochon de sia edzino, venu, la vespermangho estas preta. --Tuj, elkriis li iel nerve. Kaj denove antau li videtighis la granda korto, en ghi ridetanta ghis la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazau kune kun ili ghi ridis al li pro io. Piednotoj de l'tradukinto [1] Pitoreska vilagheto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn. [2] 20 frankaj ormoneroj. [3] la bulgara nacia poeto. [4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ chiujn pli aghajn virojn. [5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon. [6] Tiam Bulgario estis princlando. [7] t. e. poshtmandatoj internaciaj, kiuj che ni estas bluaj. ESPERANTO-LITERATURO Bennemann, Paul: Internacia legolibro TRA LA MONDO 1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paghoj. Kartonita. 2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponajhoj. 1922. 144 paghoj. Kun 12 pagha muzika aldono. Kartonita. -- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paghoj. Broshurita. -- -- Muzika eldono. Aranghita de Josef Achtelik, iama orkestrestro che la opero en Leipzig. 1922. 80 paghoj. Broshurita. Bindita. Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnajhoj. 1921. 115 paghoj. Broshurita. Hankel, M.: Sableroj. Poeziajhoj kaj skizoj. Kun portreto de la altshatata autorino. 1911. 91 paghoj. Broshurita. Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paghoj. Bindita. Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredajho. Romano originale verkita. 1922. 320 paghoj. Broshurita kaj bindita. Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paghoj. Broshurita. Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paghoj. Broshurita. Internacia Mondliteraturo La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko. Ghi enhavas nur la plej famajn verkojn el chiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ghis nun aperis la jenaj verkoj: Volumo 1: Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Kuster. 2a, korektita eldono. Kun antauparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paghoj. Kartonita. Volumo 2/3: Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antauparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paghoj. Bindita. Volumo 4: Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paghoj. Kartonita. Volumo 5/6: Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj autoroj (Rumohr-Korner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paghoj. Bindita. Volumo 7: Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wuster. 1922. 84 paghoj. Kartonita. Volumo 8: Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paghoj. Kartonita. La kolekto estas daurigota. Notoj de tekstpreparanto. Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis che la fino de chiuj piednotoj. Anstatau german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn. Mi samigis la aspekton de la elipsoj. Por signifi vortemfazojn kaj alilingvajhojn, la originala libro uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj). Anstataue mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_ en nur-tekstaj dosieroj. Mi shanghis chi-subajn detalojn en la teksto: Pagho Originalteksto Korektajho 21 ke al Marski ke al Mirski 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron 54 e Stefania je Stefania 57 inter ni! inter ni!" 71 entreprenas ghin." entreprenas ghin. End of the Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ *** ***** This file should be named 23670.txt or 23670.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/3/6/7/23670/ Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.