The Project Gutenberg EBook of Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Princo Vanc' Author: Eleanor Putnam Arlo Bates Illustrator: Frank Myrick Translator: Herbert Harris Release Date: October 20, 2007 [EBook #23093] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' *** Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) [Tipografiaj eraroj estas listigata poste de la teksto.] PRINCO VANC' [Ilustrajho] PRINCO VANC' de ELEANOR PUTNAM kaj ARLO BATES, Litt. D. Ilustrita de FRANK MYRICK el la angla lingvo, lau permeso, esperantigis HERBERT HARRIS Rekomendita de la ESPERANTISTA LITERATURA ASOCIO THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC. West Newton, Mass., U.S.A. 1914 Copyright, 1914 by HERBERT HARRIS THE AMERICAN ESPERANTIST CO., INC. Presejo de ERNEST FAIRMAN DOW West Newton, Mass., Usono ANTAUPAROLO Tre korajn dankojn mi shuldas al Sinjorinoj Hankel, Bastoul kaj Scheerpeltz, kaj al aliaj kompetentuloj, kiuj afable tralegis la manuskripton de chi tiu traduko, kaj pri ghi donis bonan konsilon. Profesoro Arlo Bates estas chefprofesoro de la angla literaturo che Massachusetts Institute of Technology, en Boston, Massachusetts, Usono, konata autoro de multaj romanoj kaj poemaroj, kaj shatata paroladisto pri literaturaj temoj. "Eleanor Putnam" estas pseudonimo de Sinjorino Arlo Bates, kiu posedis tre artistan literaturan guston, kaj kelkfoje kunlaboris kun sia edzo, antau sia bedaurinda morto, kiu okazis antau kiam aperis chi tiu fabelo. La originala angleverkita libro, "Prince Vance," jam ne estas achetebla. Al Profesoro Bates, kiu bonkore permesas la eldonadon de chi tiu traduko, kun la originalaj ilustrajhoj, ghi estas tre dankeme dedichita de La Tradukinto. CHAPITRO I Certe ne estis strange, ke Princo Vanc' tiel miregis, ke li sidis tutan duonhoron nur rigardachante, nek penante movi muskolon, nek movighante for de la segho. Estas ja kredeble, ke iu alia Princo en similaj cirkonstancoj estus egale mutigita de la mirego,--kiel iu ajn povos vidi, kiu volos atenti dum mi reiros al la komenco, kaj rakontos tion, kio antaue okazis. Per "la komenco" mi aludas la naskighon de Princo Vanc'; je kiu okazo la potenca feino Kopeto estis elektita lia baptopatrino, de kiu tempo shi certe ne montris sin tre dorlotema al la Princo. Ekzemple, shi insiste postulis, ke shia baptofilo atentu la lecionojn; ke li respektu la instruistojn; kaj (kio estis la plej ofenda postulo el chiuj) ke li, Princo Vanc', la sola filo de la gepatroj, kaj sola heredonto de la regno, nepre lernu obei. Cetere shi trankvile diris al la baptofilo, ke, se li shin ne obeus volonte, certe estus des pli malbone por li; char lerni li devos, per metodoj severaj, se lin ne lernigos pli mildaj. Chio chi shajnis al Vanc' tre malagrabla kaj maljusta speco de parolo; kaj oni povas imagi, ke ghi ne pliigis lian amon al la baptopatrino. La rilatoj inter ili pli kaj pli malbonighis, ghis Vanc' farighis forta belkreska knabo chirkaue dektrijara, kiam unu tagon venis la Blua Sorchisto al la palaco. Tiumatene estis okazinta inter Vanc' kaj la baptopatrino serioza malpaco. Shi subite sin montris che la lernochambro, tute neatendita, lau sia malagrabla kutimo; kaj kompreneble tio okazis precize dum la momento, kiam la Princo estis frapanta (sen boksgantoj) la orelojn de sia instruisto pro tio, ke la kompatinda maljunulo petis, ke li lernu la limojn de la regno, kiu baldau estos lia proprajho. "Vi vidos la limojn, preterirante ilin chiujn piede," la feino malafable diris. "Kreskante vi farighas mallaborema, egoisma, kaj malobeema; vi hontigas vian baptopatrinon, kaj malhonoras vian familion. Kredeble vi baldau kunighos kun la Blua Sorchisto mem!" "Jes, mi faros tion," obstine diris la Princo; char, kvankam li vere neniam antaue audis pri la Blua Sorchisto, li estus dirinta ion ajn en tiu momento, por turmenti la baptopatrinon,-- "certe, mi faros tion. Mi volus lin vidi. Mi esperas, ke li venos ghuste hodiau!" "Kaj pri mi, vi malbona knabo!" ankorau pli kolere diris Kopeto, vigle frapante la plankon per sia bastono, "mi promesas, ke vi sufiche deziros min, antau ol vi min trovos; kaj malghojo faros vin pli sagha, antau kiam vi revidos mian vizaghon." "Nemulte mi sopiros al vi, kun viaj admonoj kaj riprochoj!" respondis la malrespekta Princo; kaj, kiam shi subite malaperis antau liaj okuloj, lau sia miriga kutimo, li komencis jheti librojn al la kapo de sia instruisto, grave ghenante la malfelichan homon, kiu opiniis, ke lia sorto estas tre malbonshanca, kaj volis, ke li povus esti hakisto en la regha arbaro, au io ajn, prefere ol tio, kio li estas. Post kiam li jhetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulvishiloj, la kretajhoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo shovis la manojn en la poshojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis audinta de iu gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona, kaj certe ne povus esti pli bela vidajho, ol la dekdu reghaj knabinetoj, pashetantaj tiel ghuste kaj dece. Chiu havis verdeveluran manteleton, puran pajlan chapon, kaj verdan franghhavan sunombreleton; chiu elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj chiu havis rozkoloran vizaghon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj. Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel laute ekkriis "Bo!", ke chiu Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe ghojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankorau fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la poshoj kaj malbonan grimacon sur la vizagho. "Via Princa Moshto," humile komencis la instruisto, "via Princa Moshto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn pantalonposhojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Reghina Moshto vin audus, shi certe senkapigus min." "Kial mi devus zorgi pri tio?" senghene demandis la Princo; kaj precize je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorchiston malsupre envenantan la korton. CHAPITRO II Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorchisto, neniu iam nomus lin belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busho; kaj chiuj partoj, hararo, hauto, dentoj kaj vestajhoj, estis tiel bluaj kiel sennuba chielo en Junio. Li ankau havis kutimon fortege skui la kapon, lau tre konfuzanta maniero, ghin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazau la tuta apudajho apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre che la fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia floro, kaj signofaris ke li venu malsupren. La Princo shancelighis. La Blua Sorchisto certe ne estis sufiche bela, ke oni dezirus alproksimighi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia baptopatrino shajnis grave malaprobi chi tiun saman sorchiston; tial, por malplachi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris. Vidata proksime, la Sorchisto aspektis ech pli malbela ol malproksime. Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la bushon, oni vidis, ke blua ankau estis ech la lango. "Nu!" li diris al la Princo per iom chagrenita vocho, "mi opinias, ke vi atendigas min sufiche longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al vi kuriozan artifikon." "Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre ghuas artifikojn. Kio ghi estas?" "Ghi estas en chi tiu," diris la Blua Sorchisto, montrante belan oran bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li manghu unu el chi tiuj bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos." La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la bushon por fari alian demandon; sed, antau ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua Sorchisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko. "Unue mi ghin provos je la instruisto," li decidis, "char certe ne ghenos min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciighi, kio estas la kurioza ruzo." Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante, riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Moshto, kaj tuj englutis unu el la bombonetoj. Jen kio okazis. Puf! La malfelicha instruisto tuj mallongighis simile al teleskopeto, kaj ighis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon! Kiel Princo Vanc' ridegis! El chiuj sorchistoj, kiujn li jam konis (kvankam tiel juna, lia Moshto estis koninta multajn sorchistojn; li preskau chiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro, li forkuris por fishkapti), li opiniis, ke la Blua Sorchisto estas la plej amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajhon. "Ho ve! Via Moshto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocho, ke la Princo apenau povis lin audi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi sentas min tre stranga; ja treege!" "Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica Princo, ghoje ridachante. Li prenis la malfelichan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis ghis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej facile fari petolajhojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, char ili ne estis multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan projekton: enmeti ilin en la glaciajhon, kiun oni en tiu momento estis preparanta por la regha chefmangho; tiamaniere chiu almenau manghetos porcion de la sherca frandajho; kaj, shtelirante en la kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj dangheran intencon. CHAPITRO III Chiuj rigardis la Princon, kiam li chetable rifuzis la glaciajhon. Tio estis nekredebla. Neniu estis audinta, ke li iam antaue tiel agis. La dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion, rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la dekdu bushetojn pro surprizo. Okazis, ke la Regho, shatante la glaciajhon, kelke da minutoj senchese manghadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Reghino jam estas tiel malgranda kiel kulero, kaj chiuminute etighas. "Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus,--kaj cetere, antau la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon vi montras." "Mi estas certa, Via Moshto," iom malafable respondis la Reghino, char la subita kuntirigho preskau faris al shi kapturnigon,-- "mi estas certa, ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandighas." Je tiu momento Iliaj Moshtoj chirkaurigardis al la filinoj. Tiuj chi nur havis la amplekson de alumetoj! La gereghaj okuloj serchis laulonge de la tablo; chiu persono tiea sin montris pigmeo! [Ilustrajho] Teruro kaj timo plenigis chiun animon, krom tiu de la Princo. Li preskau frenezighis pro ghojo, char lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere, ke li unue elkuris el la manghochambro, char li chiam kutimis forkuri, farinte ian abomenan shercon; tamen li baldau kuraghis reveni, kaj iris kaj reiris chirkau la tablon, preskau mortante pro ridado pri la malgranduloj, senpotence sternighantaj sur la grandaj seghoj. La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li sidigis la reghan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan Reghon en la salujon. La Chefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis, li enpushis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorchisto bonshance aperis, kaj donis al la malfelicha hometo subitan banon en lavpelveto. "La sorchilo bone funkciis, chu ne?" diris la Blua Sorchisto ridachante, kaj metante la Chefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke li sekighu en la sunbrilo. "Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis chi tiun apartan sorchiston, kiu shajne aperis kaj malaperis multe pli subite ol la ordinaraj sorchistoj, al kiuj la Princo kutimis. "Estas domaghe, ke vi ne povos ilin reshanghi," penseme diris la Blua Sorchisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj. "Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la pudingsaucon, kaj tute ruiniganta la reghajn robojn. "Ne povos ilin reshanghi? Sed vi _devos_ ilin shanghi, se mi ordonos." "Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorchisto, la Reghon liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute negrava. Unue, nenia sorchisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorchisto, povas malfunkciigi chi tiun apartan sorchilon." "Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorchiston," arogante ordonis Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorchisto. "Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "_Mi_ ne bezonas lin. Negrave estas al mi, vi scias; chi tiu ne estas familio mia." "Sed kie loghas la Fragokolora Sorchisto?" pli humile demandis la Princo. "Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorchisto; "kaj, pripensinte ghin, mi opinias, ke mi ne ghenos min pri tio. Kial mi devus?" "Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj sidighante sur sian onklon, la Duko Ogi, ech ne rimarkante lin, ghis la Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason." "Nun vi estas tedema," diris la Sorchisto oscedante; "mi neniam shatis tedulojn." "Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo. Je tio la Sorchisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la malbonan junulon laueble elighi el la embaraso. CHAPITRO IV Princo Vanc' kelke da tempo iom brue daurigis la ploradon, kvankam oni devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorchisto, pli ol pro bedauro pri sia propra malbonfarado. Ech tiam ne forte impresis lin tio, ke lia petolajho kredeble sin montros tre grava afero; kaj post iom da tempo li vishis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankau kolektis la hometojn, kaj ilin kunaranghis che unu ekstremajho de la regha manghotablo. Ili farighis tiel charma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj juveloj, ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli interesaj ol blankaj musoj au ech kobajoj. Cetere li povis audi ilin, se li auskultis tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, pri la okazintajho; kaj tio shajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke li frotis la manojn kaj vere dancadis pro ghojo. Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Chefkancelieron kushantan sur la fenestro, kaj lin forportis en la busho, nur tiam Vanc' komencis iom timi, kaj kompreni ke (char estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne povas sin defendi) li mem nun devas ghin gardi kaj protekti kontrau dangheroj. Li malfacile sukcesis liberigi la Chefkancelieron de la fauko de la regha kato, kaj tuj komencis kashi la malgrandajn familianojn en senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajhoj sur la muro; kaj, por la Gereghoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan chambron en rozerugha porcelana konko, kiu pendis de la plafono per arghentaj chenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la manghochambro. Farinte tion, la Princo iris por enlitighi; sed la palaco shajnis tre malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragha kaj timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la penso, ke almenau ne okazos morgauaj lecionoj; char la instruisto estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi. "Mi iros al la konfitajhejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukajho kaj makaronoj, kiom mi iel povos manghi." Sed, malfelicha Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realighos. Kiam li malsupreniris por matenmanghi, malsaghe revanta pri kolomba pastecho, alaudajho kun spicsauco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la manghochambro, pashegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonshance por si, faris chasadon en la arbaro la hierauan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstatau malghojighi pro tio, li evidente estis tre felicha, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintajho. Li estis surmetinta la plej belan reghan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la shultrojn per mantelo el regha ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco. Vanc' neniam povis diri, kiel ghi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado lau lia bontrovo, kaj la lauvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj shovita eksteren sur la shtuparon de la palaco;--li mem, la Princo heredonta la reghan tronon, estis forpushita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, au la morton atendi. "Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kashis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!" "Pri ilia malsatego mi ne ghenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, au mi instigos la reghajn sanghundojn kontrau vin." Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kashinta ilin. Li estis ilin shovanta en siajn poshojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis sufiche da dormochambroj, salonoj kaj manghochambroj, sed ankau estis bone provizita per chio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Chi tiun li humile petis de la nova regho, kaj ghin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto. Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita pusho, kiu preskau shovis lin kapantauen al la fundo de la shtuparo. Antau li kuris ridantaj paghioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Chiu shajnis kore felicha vidante lin foriri. "Koran adiauon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas ghin atingi." "Elighu!" akre diris la regha kato. "Kontenta mi estas, char vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek shutos flartabakon en mian vizaghon." "Ne faru al vi la penon iam reveni," rauke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin." Simila estis la sento de chiu estajho en la reghaj ghardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ech liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felichecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Chiu vivanta kreitajho ghojegis, kiam la regha almozulo estis insulte forpelita for de la patraj ghardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la shoseo, jam kore bedauranta sian petolajhon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso. CHAPITRO V Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ech kunligis siajn proprajn lachojn, estis por li iom malfelicha sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskau sentis tenton forjheti la skatolon, kaj kun ghi chiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagheco, kaj tial li formarshadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la shultroj. Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis ghin; char mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajhojn, kiujn ili kontrauvole portas. Certe la Gereghoj kaj la korteganoj preskau marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la shancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo. Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorchiston, sed li tute ne sciis kie loghas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris laupove, por forighi de la palaco, timante ke la nova regho eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti. Estis chirkau la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kushis lau la bordo de largha, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, ghojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovaghaj fragoj, tute rughigante la teron. Unue li chirkaurigardis, serchante iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian pakajhon kaj komencis manghi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona societo. Li ech ne ekpensis, ghis li estis sin pleniginta ghis la gorgho, ke liaj kunvojaghantoj eble povas ankau malsati. Tiam li malfermis la skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, dum ili faletis kontrau malgrandajn shtonetojn, au implikighis en la herbajho, kaj senforte baraktis, kvazau kaptitaj en ia terura densejo. Du-tri sidighis chirkau unu maturan beron, kaj regalis sin per ghi tie, kie ghi kushis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Chefkanceliero, kiu shajnis chiam renkonti malfacilajhojn, iel malpacighis kun granda, verda akrido,--kaj la batalo farighis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu elighos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfelichan sinjoron, kaj fortimigus la insekton. Malgrau tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj chiam konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kauzis al Vanc' tiajn fortajn paroksismojn de ridado, ke li chirkaurulighis sur la herbo. Kiam mallumighis, li tamen chesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis tiel laca, ke li apenau povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka herbajho, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kushighis sub etendighanta fagarbo, kaj profunde kaj dolche ekdormis. La mateno trovis la Princon iom refreshigita, kaj alportis al li freshan decidemecon. Li decidis ekforiri por serchi la Fragokoloran Sorchiston, lasante nenian rimedon neprovita, ghis li eltrovos lin, kaj konsentigos lin reshanghi la aliformitan korteganaron en ghian staton antauan. Li do alshultrigis la skatolon kaj brave ekpashis sur la vojo, tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedauri, ke li ne sufiche atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenau sciu, al kiu direkto lia propra regno sin etendas. Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la shoseo viron, kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis laulonge de la vojo. "Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?" "Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne chesante labori. "Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur shtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el ghi litkusenegojn, chu vere? Ili certe estos tre molaj." "Leontoda," respondis la viro. "Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion." La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangeshajna persono, portanta vestaron fabrikitan el chiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, farighis malsata. "Chu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo farighis pli komprenema per la vojaghado. La alia kapjesis. "Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta." "Spirajho," mallonge respondis la malgrandulo. Li movighis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turnighis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn. "Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel shparema pri la piedsignachoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajho, vi povus malshpari iom pli da tio; ghi kostas nenion." La viro ne atentis chi tiun iom malghentilan diron, sed tre diligente daurigis sian laboron. "Ho, iom parolu!" diris Vanc', chiun minuton farighante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenau sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorchiston." "Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson. "Mi iros por serchi lin." "Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo. "Kial ne?" "Terure eluzos shuojn," respondis la alia. Tiam li chesis, kaj kolektis la spirajhon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj daure eltiradis la kardlanugon. "Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li loghas?" "Nescias," mallonge respondis la kolektanto. Vanc' levighis de la shtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis. "Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej shparema homo, kiun mi iam vidis. Vi ech ne povas donaci afablan vorton." "Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?" Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus shajni pura idiotajho; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antau kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorchisto chi tiun minuton!" Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre chifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da rughe brilantaj okuloj. CHAPITRO VI "Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al chi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, shajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton." "Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!" "Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antaue. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!" Kaj, sen pli da preparado, ghi komencis, per terure rauka kaj rompita vocho: "Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu chi kagh'; Ghip-ghap, nip-nap, Tungati tinum, ghi mi sap', Donu botelon fromagh'." "Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencajho! Ghi certe signifas nenion." "Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per ghia briletanta okulo. "Chu vi komprenas la lingvon de amo?" "Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi chiam audis, ke ghi estas tre vanta." "Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis. "Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis." "--no," trankvile daurigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojaghas; tio estas--" Sed, antau ol ghi povis daurigi la frazon, Vanc' ekprenis shtonon kaj ghin jhetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, ghis kiam ghi malaperis en la zenito. "Dek kontrau unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante lau la polva vojo. La tutan ceteran tagon li marshis, pli kaj pli lacighante, ghis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero. "Hola!" kriis Vanc', ne tro ghentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la chielon, chion krom la polvokovrita Vanc'. "Nu!" li diris ankorau pli malghentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Chu vi scias, kiu mi estas?" La maljuna virinacho sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankorau ne rigardante lin. "Ne," shi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas shupoluriston, havante tiun skatolon sur la shultroj, sed shupoluristo pli ghentile parolus." Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antau ol ghi povis elighi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj ghin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio. Sur la planko, meze de la plej granda chambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte chirkau la maljuna Regho, kiu estis sveninta pro malsatego. "Li mortmalsatis!" kriis la Reghino, per penetranta malghoja vocheto. "Mi mem malsategas!" blekis la Chefkanceliero, per akra sed eta kriego. "Ni chiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vochoj pli-malpli audeblaj. "Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili chiam malsategas." "Treege!" ehhis la maljunulino mokridante. Tiel parolante, shi elprenis, el sub sia senkolorighinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn shi komencis manghi, kun granda ghuado, shajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio. "Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas." "Efektive?" shi respondis, trankvile machadante. "Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin." La maljunulino ne kontraustaris, sed simile al birdo shi nur saltflugis al brancho de arbo, kie shi sidis manghante tiel trankvile kiel antaue. "Efektive!" kriis la malfelicha Vanc' surprizegite, "chu vi ankau estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere." "Shi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi chion scias pri vi mem." Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljhetis al li duonon da kuketo. "Jen sufiche por via familio." Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem. "Atendu," diris la virino, sur la brancho super lia kapo, "ghis mi vidos, kio estas en la manghajhejo." Tre subite shi malaperis, sed baldau, en la flanko de la arbotrunko, malfermighis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagho elrigardis. "Jen kelkaj sekaj panpecoj el la shranko," shi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos sufiche bongustaj kun iom da mielo." Tion dirante, shi proponis du-tri shimohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis. "Kie estas la mielo?" li demandis, chagrenite rigardanta la sekajn pecetojn. "Ho, mi manghos la mielon, dum vi manghos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano." "Mi opinias ke vi estas sufiche avara!" li kolere kriis. Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino. "Ho, tre bone," shi diris; "tute lau via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi." La kompatinda Vanc' apenau ne ploris pro chaghreno kaj malsato, kaj chi tiu lasta malfelichajho tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinacho pentis, kaj ghin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj shimohavaj pecetoj da pano. "Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la manghadon; kaj shi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie ghi estis aperinta. "Ho, flankeparolante," shi kriis post momento, elpushante la kapon tra la arboshelo, lau maniero kiu shajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj, vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorchisto, mi jhus estis dironta,--sed, ne; post plua konsiderado, tio estas negrava." Kaj shi denove malaperis, kaj ne estis revidata. "Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj chiam okazas al mi." Kaj, kurbekushigante sin sur la musko, li pro laceco dormis profunde. CHAPITRO VII La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge serchinte por certighi, ke en tiu chi loko estas nenio manghebla, Vanc' alshultrigis la skatolon kaj marshis laulonge de la riverbordo. Estis belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermighis al la lumo kaj, se li ne suferus pro chiam pliighanta malsato, la juna migranto povus tre ghui la marshadon. Tamen li baldau farighis tiel malsata, ke li povis pensi pri nenio krom la manghado. Malgrau tio, li iradis ghis la tagmezo, antau kiam li trovis ion mangheblan; tiam li ghojege ekvidis grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rughaj, kiel infaneta vango. "Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante sin kolekti plenchapelon de la bongustaj fruktoj. Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron kushantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la bushon malfermita. "Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Chu vi dormas, au maldormas?" "Maldormas," respondis la viro sen movo. "Kial do vi ne levighas?" demandis Vanc'. "Chu vi estas malsana?" "Ne," mallonge respondis la viro. Kaj li ja shajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti. "Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj opiniis, ke la alia devus almenau malfermi la okulojn, por vidi, kiu al li parolas. "Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn. "Atendas kion?" "Ke persiko enfalu en la bushon." "Unu kushas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian manon." "Sed mi deziras ke ghi falu en la bushon," elghemis la kushanta viro. "Mi estas tiel terure malsata!" "Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la paciencon; kaj li komencis manghi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas la plej mallaborema homo en la mondo." "Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian kuzon Loto, kiu loghas malsupre apud la rivero, unu mejlon malproksime lau rekta linio." "Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo, denove surshultrigante la skatolon. "Chu vi scias, kie loghas la Fragokolora Sorchisto?" "Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi." "La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi," kolere ekkriis Vanc'. "Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion _fari_, kaj mi neniam faras ion." Nenion plu dirante, la Princo ekiris lau la vojo. Li ech ne restis por meti persikon en la malfermitan bushon de la mallaboremulo, kion li unue iom pripensis. Li iradis sufichan tempon laulonge de la rivero, kaj preskau forgesis kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke ghi estas kadavro de rabisto. Alproksimighante li tamen trovis, ke la korpo vivas, kaj estas pendigita per rimeno, kiu chirkauas la korpon sub la brakoj. Shajne la pendado neniel ghenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la bushon de la pendigito. "Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li. "Nu," respondis la blovanto, "tiu chi homo estas tro mallaborema por stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri por si mem, tial li chiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu lin per la blovilo." "Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por manghi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas sufiche sentauga, sed certe chi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta." "Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon Gobo, kiu loghas unu mejlon pli malsupre, rektalinie laulonge de la rivero." Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busho. "La tuta familio ghin havas," li rauke flustris al la Princo. "Havas kion?" "Mallaboremecon. Atendu ghis vi vidos Gobon!" Sed li tiam rimarkis, ke Loto farighas purpura je la vizagho kaj malforta, pro manko de spirajho; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj denove komencis energie blovi por la chiutaga kvarpenco. "Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "chu vi scias kie loghas la Fragokolora Sorchisto?" "Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon. Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin gheni pro tio." Ekghemante pro laceco kaj enuo, la regha vojiranto sin turnis kaj daurigis sian marshadon. Je la krepusko li atingis malgrandan vilaghon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la pordo de unu el ili, por peti rifughejon, li vidis procesion venantan trans la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torchoj, kelkaj kun piochoj kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kushis viro kun la okuloj larghe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauen. "Kio estas chio chi?" demandis la Princo al viro, kiu shajnis posedi ian autoritaton inter la kunularo. "Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro. "Sed li ankorau ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita. "Estas vere," diris la viro per ordinara vocho, "sed li ne deziras vivi. Mi scias, char dek jarojn li dungis min por pensi anstatau li. Nun tio tedas min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio kompreneble estas same, kvazau li mem tion opinius." "Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzighi pro la stranguloj, kiujn li renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus maltrankvilighi. Sed eble, antau kiam li estos enterigita, li povos diri al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorchiston." "Li ne sin ghenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu memoros por li." "Nu," estis la penso, per kiu la malbonshanca Vanc' sin konsolis, "tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero." CHAPITRO VIII Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da shima pajlo; kaj tie li pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazau li kushus sur la propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangho estis almozpetita che la pordo de unu el la dometoj en la vilagho; kaj la tutan tagon li sekvis la riveron, ghis li venis, preskau vespere, al la griza marbordo kaj al la kabanoj de la fishkaptistoj. "Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al maljuna sulkplena fishkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la subiranta suno. "Ghi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Ghi estas la orienta limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda." "Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Chu vi povas doni al mi manghajhon?" "Ni estas malrichuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni povos doni al vi peceton, se vi pagos." "Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Chu vi scias, kiu mi estas?" "Ne precize," diris la fishkaptisto, "sed, pro via shajno, kaj pro la skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la skatolo?" "Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Chu vi scias, kie loghas la Fragokolora Sorchisto?" "Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauborde. Kian familion vi havas? Felichan familion?" "Mi certe esperas, ke ili estas felichaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli ghuas esti portataj, ol mi ghuas porti ilin." "Kion ili povas fari?" persiste demandis la fishkaptisto. "Chu ili povas danci, kaj manghi bulkojn, kiel urso, chu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulchinela ludo?" "Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Ghi tute ne estas spektaklo. Ghi estas--" Tiam, rememorante ke, se li estus malghentila al la fishkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermanghon, li farighis pli ghentila, kaj fine diris: "Ili estas--mi volas diri, ili shajnigas sin gereghoj kaj ilia korteganaro." "Vere," kriis la fishkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajho. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj manghu, kaj ni poste elprenos la pupojn." [Ilustrajho] Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Ghi estis tre malbonshajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis shtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj shtonoj, kiuj servis anstatau kameno. La edzino de la fishkaptisto, maljuna kaj sufiche kurbighinta pro reumatismo, chirkaue lametis, preparante la vespermanghon, kiu, kiel shi diris, preskau estas preta. Kiam ghi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgrau sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfreshan akvon, el kiuj konsistis la manghajhoj. Post kiam li finis la manghon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj ghin malfermis. "Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajho, kaj vi vidos, kiel bele ili shajnigos manghi kaj trinki." Tamen, se la nutrajho estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke ghi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis manghi ech peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la poshtuketojn; kaj la Regho ech frapetis la orelon de la Chefkanceliero, tiel chagrenita li estis, ne povante manghadi. Chio chi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajho nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, ghis la mallumo tute kashis la kvazaupupojn. Dum la nokto, kiam Vanc' kushis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subaudis la geedzojn mallaute kunparolantaj. "Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe ghin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian proprajhon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas chi tie tutan jaron fishkaptante." "Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne suferigos la knabon, chu vere, edzo?" "Suferigos lin? Ne," respondis la fishkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la shipo naghanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj chirkauvagados, gajnante monon." Oni povas imagi, ke Vanc' tion audinte timtremis pro la penso, ke la familio estas shtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kushadis, ghis lauta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue levighis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alshultrigis la sharghon, kviete shteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fishkaptiston kaj lian kabanon. Je la tagigho, li renkontis viron shovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauborda vojo. "Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, aranghante la remilojn, "char 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu ghin, char ghi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien." Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata ghin sekvi, char li ne kuraghis reiri; li tial marshadis antauen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en ghi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, char ili devis tiel longatempe esti sen mangho. CHAPITRO IX Chirkau la tagmezo al la Princo alighis meduzo, kiu montris gajan kaj felichan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitajho. "Krom tio," li finis tre malafable, char lia pacienco estis efektive elcherpita, "verdire, vi tiel plaudiras, ke vi faras min nerva." "Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo. "Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne povas piediri, mi devas plaudiri. Tio estas klara, ech al vi, mi supozas." Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen sono, krom la lacaj pashoj de la knabo, kaj la brua plaudado de la meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskau je la sunsubiro, ili atingis larghan kampon, kie ia matura greno shajne vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj. Al tiu kampo la laca Princo ghoje sin turnis, kaj antau chio malfermis la skatolon, preskau timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankorau ne estis, sed ili kushis malfortaj kaj palaj, kaj shajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis ghin kiel eble plej rapide. "Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen ghi almenau malhelpos la malsat--" Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; char, anstatau la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj chokoladaj bombonoj, chiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el ghi elfalis citronaj sukerajhoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukerajhoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastajho, nuksa kando, sukeritaj semajhoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas ech revi pri ia dolchega sukerajho, kiu ne estis trovata, fresha kaj sufichega, en tiu charma kampo. Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Regho, tro malsata por zorgi pri ghentila konduto, tranchis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detranchajhojn per la manoj, kaj manghis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkajhon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe ghojus. Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutrajhon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj sensheliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile ghui ilin, kiam li chagrenate audis apud si la malshatatan vochon de la meduzo. "Unue nutru min!" kriis la kreitajho; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankau mi malsatas!" Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon. "Iru do, kaj manghu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan ajhon, li nekonsidere forjhetis ghin inter la trunketojn en la grenkampo. Tamen li apenau ekspiris libere, kaj jhus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukerajho, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antaue. "Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitajho; "tio ne povas amuzi vin, kaj ghi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forjhetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se ghi ne utilas, ghi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!" "Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbushon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas bushon." "Tio shajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos." La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda oranghbombono laugrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis ghin. La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis manghinta tiom da sukerajhoj, kiom li volis, kaj jhus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li audis vochon similan al la tondro resonanta inter la montoj. "Kiu estas tiu," ghi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn shtelanta?" La koro de Vanc' laute frapis kontrau la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidajhon, kiu povus ech kauzi, ke regho kaj lia armeo shancelighu en la shuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton! CHAPITRO X La vidajho, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, rughan, blankan kaj bluan, kaj montrante bushegon similan al malluma kaverno en montflanko. Antau ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazau sur tablo. "Mi petas," li diris, parolante tre rapide, char li estis tiel ege timigata,-- "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, char ni preskau mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por chiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos." "Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Chu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi shatas tiajn etulojn kia vi estas." [Ilustrajho] La kompatinda Princo senforte chirkausaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kauzante ke la hometoj konfuze chirkaufaletis, ricevantaj de la tabloj kaj seghoj multe da frapetoj. "Chi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpashegante. "Mi ne mirus se shi vin konfitus per bruna sukero. Mi ghuas tiaspecajn frandajhojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn." Audante chi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsanighis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la bushon kaj vigle chirkaurigardis ghis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Ghi estis vasta griza konstruajho, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj che la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur audante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kushighis, kaj ech ne subbojis kiam li preterpashegis trans la korto kaj en la chambregon de la kastelo. "Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antau granda spegulo che la fundo de la chambro. "Edzino, venu vi chi tien kaj vidu kion mi trovis." "Kion vi trovis?" shi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Chu ghi estas io per kio oni povos sin vesti?" "Stultulino!" kriegis la giganto. "Chu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, ghi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; ghi estas io manghebla. Rapidu, surmetu la poton." Audinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermangho, kaj ke la edzo atendu ghis la mateno. "Kio do estas por manghi?" malkontente demandis la giganto, char li vere sopiris al la fresha boletajho, kiun li estus farinta el la Princo. "Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pastecho, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almanghajho." "Do rapidu por alporti ghin," grumblegis la giganto, "au nekuiritan mi englutos tiun chi knabon en unu sekundo." Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgrau ke shi tro ghuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, char shi estis tiel alta kiel turo!), shovis Vancon en angulon, por lin kashi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kashita, dum la giganto forglutis grandegan vespermanghon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la chambro. Fininte sian manghadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke shi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, kiu estis sidinta apud la fajro, nun levighis kaj invitis la Princon, ke li venu kaj partoprenu en la manghado. "Bela knabeto vi estas," shi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe estis belega, antau kiam ghi tiom malpurighis. Venu, manghu pecon da pastecho, kaj trinku iom da biero; morgau vi devos esti bonstata. Se vi devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletajho, ol malbongusta." "Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale malbongusta." "Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via skatolo? Juveloj?" "Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la vocho, "chu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, chu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru." "Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se ech dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgau, antau ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciighos pri tio, kio al vi okazas,-- -- -- -- ghis kiam vi estos vere kuirita kaj manghita!" Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankorau esperis iamaniere forighi; tial li laueble forvishis siajn larmojn kaj malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la tablo, avide manghante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj ajhetoj, kiujn shi iam vidis. "Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin uzi." Kiel estas antaue dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj chiam pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestajho au ornamajho. "Mi havas ideon," shi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de rozerugha silkfadeno el sia kudrajhujo, kiu lasta havis amplekson de granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn skarabojn, per etaj orchenoj alligitajn al la brochoj. Mi opinias ke mi povas fari ion similan el chi tiuj pupetoj." "Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "shajne vi ne komprenas, ke chi tiuj estas miaj propraj reghaj parenc--" "Nu, vi silentu!" shercete kriis la gigantedzino, "au mi vin trempos en tiun vaporplenan kaldronon, ech sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas." Audinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris: "Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili estas." "Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenau nur sufiche por ilin piedflirtigi. Ili shajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas." Parolante, shi ligis pecetojn da silkfadeno chirkau la taliojn de la gereghoj, kaj chi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje pendigas butonojn, kiam ili shajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la strangajn ornamajhojn, shi fabrikis kolchenon el la princinoj kaj korteganoj, kaj, ghin surmetinte, shi admiris sin per la spegulo, kvazau shi neniam chesus. Tamen, post iom da tempo, shi ighis tiel dormema, ke shi ne povis plu vidi, kaj ech estis tro laca por balanci la kapon kaj chirkausvingi la gereghojn sur siaj oreloj. Shi remetis la novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, shi enmetis lin en lignan birdkaghon pendantan je la muro. "Agrable songhu," shi gaje diris, kaj tiam shi ankau foriris por kushighi. CHAPITRO XI Forlasite sola en la altependanta kagho, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfelichajhoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, ghemante pri sia mizera sorto. "Tiu malica Blua Sorchisto estas kulpa pri chio," li kriis; char ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorchiston al la palaco. Je tiu momento, dum pauzo inter siaj plorghemoj, la Princo ekaudis konatan moleplaudantan sonon sur la shtona planko sub la kagho; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antauan kunulon, la meduzon. "Kiel vi fartas?" ghentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre felicha min vidante." "Ho jes, mi vere estas," ne tre ghentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus felicha. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?" "Mi flugis," respondis la kreitajho. "Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera." "Nu, mi do naghis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, ghi estas malvera, mi supozas. Ech vi povas vidi la saghecon de tio, chu ne? Tamen, estante chi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Chi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras che la okcidenta limo de Gajlando, kiu--" "Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Chu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?" "--venigas min al mia temo," trankvile daurigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Chi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Chu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, chesu manghi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, au chu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la dauro de katokulsigno?" "Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi elighu el tiu chi loko terura, kaj vi povos chien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malghentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados." "Ha!" ghi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la bushon kaj fermu la okulojn." La Princo obeis, kaj sur lia lango subite trovighis tre maldolcha gusto; fajreroj dancis antau la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontrau si bloveton de fresha malvarmeta aero. "Malfermu la okulojn," diris la vocho de la meduzo. La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo. "Ho, kara, bonega meduzo!" li ghoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?" "Shajne vi amas min pli ol antaue," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorchiston, antaueniru rekte lau chi tiu vojo, ghis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!" Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis. "Kia domagho!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al ghi, kiel forte mi bedauras mian malghentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'." Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis ghin forlasi. Do, shultriginte sian sharghon, li vigle ekiris lau la shoseo, ne kuraghante resti ghis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekighos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru. CHAPITRO XII La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, ech por enspiri, ne haltis ghis kiam li vidis la chielon rughighantan pro la venonta sunlevigho; tiam, transgrimpinte branchobarilon, li kushighis per ghi shirmita, kaj tuj ekdormis profunde. Kiam li vekighis, la suno alte sin montris, kaj li ekaudis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazau li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li levighis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj jhonglistoj faradis siajn mirindajhojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris chiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufichaj por kauzi tutan kapturnighon. La Princo estis tiel ravata, ke li ech iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj chirkauiris de unu vidindajho al alia, kriante "hura!", dum la jhonglistoj kaj shnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj dangherajn ludajhojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporighantan viandsupon, kiu al la malsata Princo shajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdauro iam flaris. "Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!" "Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere ghi devus; char ghi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaghajn leporojn, kaj chiun legomon kaj bongustan kreskajhon, kiu sin trovas en Gajlando. Chu vi deziras plenpelvon?" "Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletajho. "Jen!" shi ekkriis, al li proponante ghin, "jen ghi estas; kaj sufiche bongusta por regha princo, se oni permesos ke mi, kiu ghin faris, diru tion. Unu arghentmoneron, mia bela junulo, kaj ghi estos la via." "Sed," balbutis la Princo, per busho malsekighanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas arghentmoneron. Se vi nur volos doni ghin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorchiston." Subite li chesis, vidante ke la virino lin mokas. Shi jam ekprenis la supon, shajne for de lia busho mem kaj, laute kaj akre ridanta, shi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de shia ridado, chiuj kamparanoj alkuris kriantaj: "Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la sherco? Diru, por ke ni ankau povu ridi; char ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo." "Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridachis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorchiston." Pri tio chiuj kamparanoj hhore ridegis, ghis kiam ech la montetoj resonis. "Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsaghuloj." "Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsaghe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, char tiu chi estas Malsaghurbo, la plej gaja urbo en Gajlando." "Sed," demandis Vanc' ofendite, "chu neniu chi tie ion scias? Chu neniu posedas iom da sagho?" "Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion sagho utilas? Ni ghuas la vivadon, kaj tio por ni sufichas." La Princo volis riprochi la kamparanojn, char ili tiel malsaghe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj. Intertempe la kamparuloj, chiam avidaj de novajho, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo. "Se ghi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ghin ridu." Sed la Princo ne opiniis, ke plachus al la gereghoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaue montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon che kampara foiro. Antau kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilajhoj rapide shanghadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antau kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron. Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, char nur pagante monon oni povas ricevi manghajhojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankau li ekpensis ke, ech se lia familio ankorau havas sentojn, chi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis chiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manghi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, char li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, chiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Chi tiu vidajho tiel plachis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj arghentmoneroj; pro kio, li fine povis acheti por si matenmanghon, kvankam vi povas certighi, ke li ne achetis ghin de la maljunulino, kiu antaue lin mokis. Kiam li jam finis sian manghadon, sidante sur la herbo antau budo, kie oni vendis kokpastechojn, li levighis kaj ghentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo. "Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas chi tie che la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne chiam povas lin trovi." "Tiu chi estas la Komikulo," kriis ghoja vocho. "Tiu chi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?" CHAPITRO XIII Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj chirkaudancantan malantau proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj supershutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li shajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute charmita; sed baldau li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; char la Komikulo volis halti nek por paroli nek por auskulti, sed kuradis kaj saltetadis chirkaue, kaj sin kashadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loghas la Fragokolora Sorchisto. "Mi volas kun vi paroli, se plachas al vi," kriis la Princo. "Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas." "Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurchasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!" For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc' baldau sciighis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum chiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis: "Hura, pro la Komikulo!" "Chu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia skatolo kaj vishis la frunton varmegan. "Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?" "Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo. Nun, char tiu chi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Ghi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed ghi finighis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj au por ornamo au por oportuneco, ghi estis tordita simile al okcifero. "Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo. "Nu," diris la Princo, "lau mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ghi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste." "Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive ghi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?" "Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorchiston?" "Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la shupintoj, "tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Chu la meduzo nenion diris krom tio? Chu vi estas certa, ke ghi ne diris iom pli, ech ne unu vorton?" "Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, ghi diris 'Flubalu!'" "Neeble," kriis la Komikulo, iom palighanta. "Chu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgau mi forsendos vin sur la ghusta vojo. Rapidu! Char ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo." Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la shoseo; lau kiu ili piediris ghis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundighis en arbaron. "Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon." "Fari kion?" demandis la mirigita Princo. "Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto. La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon che la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremajhon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj ghin almetis al la pinto de chi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto farighis tiel brila kiel la tago. "Pardonu, ke mi pri tio parolas," ghentile diris la Princo, "sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas." "Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en chi tiu regiono,--efektive, tre ordinara. Nur speco de mecho; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antauen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!" Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis antau li la lumigilo, kiel _ignis fatuus_, kaj ofte tute perdighis; dum la laca knabo, sharghita per la peza skatolo, laueble postkuris, faletanta super shtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaudiranta tra kotajhoj, kaj kontrau arbotrunkojn perforte kuranta, ghis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkushighi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontrau kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon. "Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermangho estas tute preparita, escepte de la spicado. Chiam mi mem spicas la manghajhojn, char mi estas iom frandema." Tiel parolante, li antaueniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme. CHAPITRO XIV La chambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermanghon. La edzino de la Komikulo shajnis iom malgaja; kaj tio, lau la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Shia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, char la kapo estis tiel turnita sur shia korpo, ke la vizagho rigardis en tute malghustan direkton. "Kurioza efekto, chu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. "Mi ghin faris unu tagon kiel sherco; kaj la plej bona sherco estas: ke mi forgesis la necesan sorchvorton por shin rektigi." "Chu shi opinias ke ghi estas sherco?" demandis la Princo. "Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "char mi neniam demandis; kaj pri ghi mi tute ne maltrankvilighas." "?eblatexc idis iv la soxcalp uC," diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la manghajhoj. Konfuzite Vanc' atentighis, sed shajne tiu chi parolo tute ne surprizis la Komikulon. [Ilustrajho] "Depost shia malrektigho, shia babilado chiam elighas returnite," li klarigis rikanante. "Sed sidighu! La mangho estas preparita." Ili chiuj sidighis. La malfelicha virino rigardis la muron malantauan, kaj tial shi iom mallerte disdonis la supon. Tamen tio estis negrava, kaj Vanc' estis tro malsatega por esti skrupulema. La boletajho eligis plej bonegan odoron, kaj rapide la Princo enshovis la kuleron kaj ekmanghis. Sed, antau ol li efektive prenis plenbushon, li chesis kun grimaco. La supo estis pli maldolcha ol galo. "Chu vi ne shatas la spicon?" ridachis la Komikulo. "Nu, estas domaghe; kaj mi supozis, ke ghi estos precize tia, kian vi ghuos." Tro kolera por paroli, la Princo ekkaptis glason da akvo kaj trinkis, sed ghin trovis bole varmega kaj plena je salo. "Prenu pecon da cervajha pastecho," afable petis la dommastro. "Nenia shercado plua, mi jhurpromesas." "?opiH, nonafni nadnitapmok al itnemrut sasexc en iv laiK," demandis la edzino, kiu shajnis tiel bonkora, kiel oni povus esperi pri iu tiom tordita. Tamen la Princo estis jam ekmanghinta la pastechon, kaj ghin trovis pli varmega ol fajro, pro rugha pipro. Tia estis chio surtabla. Manghebla estis nenio. La stufajho estis plena je pingloj kaj kudriloj; nauzaj kreskajhoj estis en la vino; la kukoj estis plenigitaj per kotono; kaj la Princo rompis la dentojn, anstatau la migdaloj, kiuj estis lerte fabrikitaj el shtono. Chiuj chi sensencajhoj estis al la Princo tre malagrablaj, kiel vi povas imagi; sed la Komikulo siaflanke estis preskau freneza pro ghojo. Transen kaj reen li rulighis sur la planko, kaj ghojlarmoj torentighis sur liaj vangoj, pro la sukceso de la shercoj. "Tiu chi estas la plej bona amuzado, kiun mi ghuis dum longa tempo," li kriis. "Jen ghojo! Jen vera felicheco!" "Tre malbona speco de felicheco," malgaje diris la Princo. "Mi opinias ke mi enlitighos." Ho ve! Tie la aferoj estis egale malagrablaj. Kiam la Princo eniris sian dormchambron, sitelo da glacimalvarma akvo, supren metita, falis kaj malsekigis lin ghis la hauto. Plena je angiloj kaj ranoj estis lia lito; kaj kiam la kompatinda knabo penis ekdormi sur segho, malsovagha strigo kaj paro da domemaj vespertoj batis lian vizaghon per la flugiloj, kaj pinchotiris liajn nazon kaj orelojn. Je la plej frua tagigho la turmentita Princo alshultrigis la skatolon kaj forlasis la chambron. Sur la balustrado senokupe sidis la dommastro, per poshtranchilo sin amuzante. CHAPITRO XV "Bonan matenon!" ghentile diris la Komikulo. "Mi esperas, ke vi bone dormis." "Mi tute ne dormis," kolere respondis la Princo; "kaj vi kompreneble sciis, ke mi ne povos." "Tio estis la sherco, vi scias," ridachis la Komikulo, enposhigante la tranchilon, kaj preparante konduki la junulon en la manghochambron. Tamen la Princo sentis nenian deziron al alia festeno similanta la hierauan; tial li rifuzis chiun inviton kaj ekforiris. "Ne maltrafu la vojon," diris la Komikulo, kiu shajnis tre malgaja, char Vanc' ne volis resti por matenmanghi. "Transiru la rivereton, vi scias, poste transgrimpu rughan barilon, kaj jen vi estas, sur la rekta vojo. Se mi iam alvenos al via regiono, mi vizitos vin. Mi havas korinklinon al vi." "Tion mi ne sentas al vi," murmuris Vanc' formarshante. Tre kolera li estis kontrau la Komikulo, tamen li sentis malagrablan memoron pri iu tempo, ne longe pasinta, kiam li mem timigadis la tutan korteganaron per siaj kruelaj shercoj. Malfacila estis la vojo, varmega la suno, kaj la Princo estis tiel malsatega ke li ghoje formanghis du pomojn, kiuj elfalis el veturilo de kamparano iranta al foiro. Tamen Vanc' sin kuraghigis, pensante ke liaj malfacilajhoj baldau finighos. Nun li estis proksima al la hejmo de la Fragokolora Sorchisto; tial li antauenmarshis ghis la posttagmezo, nur unufoje haltante, kiam li ektrovis kelkajn pirojn sur arbeto apud la vojo. Malgrandaj, acidaj kaj shtonecaj ili estis, sed la malsata Princo tre avide kolektis aron da ili, kaj manghis ilin sidante sub la nesuficha ombro de la pirarbo. Pri la korteganoj Vanc' iom trankvilighis, memorante ke, dank' al la kamparanoj che la foiro, en la skatolo estis longedaura provizo da kuketoj kaj bombonoj. "Malgrau chio," diris la Princo en si mem, refoje marshante, "malgrau chio, estas por ili multe pli facile ol por mi. Mi opinias, ke mi ne multe plendus ech estante malgranda, se mi povus tiel vere, kiel ili, ghui la vivon." En la dauro de la posttagmezo la Princo atingis malluman arbaron, en kiun lia vojo shajnis lin konduki. Li ne eniris tre profunden, antau ol li ekaudis sonon kvazau de iu ploranta, kaj ankau strangan klakbruon, kvazau cimbaloj estus kunbatitaj. Chi tiuj sonoj pli kaj pli lautighis dum lia irado, kaj li fine trovis malgrandan simion sidantan sur malalta junipero, malgajege plorantan, kaj kelkafoje la manojn malghoje kunfrapantan. La manoj de la simio, estante el metalo (kia estis ghia tuta korpo), kunklakante kauzis la cimbalsimilajn sonojn, kiujn audis la Princo. "Kio estas al vi?" demandis Vanc', char la simio daurigis la ploradon, tute ne atentante lin. Suprenrigardante la simio vishis la okulojn per malgranda punta poshtuko, kiu jam estis sufiche malseka. "Tiel mizera mi estas," ghi ekghemis. "Chu vi neniam audis la onidiron: 'estas sufiche malvarme por ke la vosto de latuna simio forglaciighu'?[1] Mi estas la latuna simio. Oni parolas pri mi; oni parolas pri mia vosto." [Piednoto 1: Popoldiro en Usono, aludante pri nekutime malvarmega vetero. --Tradukinto.] "Sed ankorau neniam estis sufiche malvarme por forglaciigi la voston," konsoleme diris la Princo. "Ne," plendeme respondis la simio; "sed konstante mi timas ke estos, kaj tio estas egale malbona. Ho, kia mondo estas chi tiu!" Dirinte tion, la simio ekploris pli malghoje ol antaue, kaj la Princo trifoje ekternis fortege. "Jen!" malgaje ekkriis la simio. "Nun vi malvarmumas, char mi estas tiel malseka pro la plorado." "Ho, ne zorgu pri tio," ghentile respondis Vanc'. "Efektive ghi ne estas grava. Bona terno estas vere refreshiga." "Tio min rememorigas," diris la simio, "ke mi estas sendita por diri, ke vi reiru; chi tiu ne estas la vojo." "Ne la--" komencis la Princo, shajne konfuzita. "Vojo," finighis la simio, refoje ekplorante. "Al la Fragokolora Sorchisto, vi scias. Farante chirkauiron, vi jhus revenis preskau al la kastelo de Bogarru, kie loghas la giganto. La Komikulo vin erarigis." "Min erarigis?" ripetis la kompatinda Princo, nun tute malesperanta. "Jes," diris la simio, "kiel sherco, vi scias. Ho, mia belega, latuna vosto! Kia mondo estas chi tiu!" "Jen la plej malbona kaj malicega sherco el chiuj!" ekkriis la Princo. Li timtremis pensante pri la proksimeco de la kastelo de tiu terura grandegulo; kaj tiam li rememoris la lacigantajn mejlojn, kiujn li piediris tiun tagon sub la brulanta suno; pripensante chi tiujn aferojn li povus volonte ploregi, se la simio ne estus jam farinta sufiche grandan lageton de larmoj, kaj Vanc' ne volis kauzi superakvegon. "Vi devos reiri lau la sama vojo," diris la simio, elpremante la larmojn el la poshtuko. "Vi bezonos pli longan tempon ol antaue, char nun estas nokto. Je la tagigho vi ekvidos tri blankajn betulojn en fojnokampo; tiam transgrimpu la branchobarilon kaj iru lau vico da grandaj, blankaj shtonoj, ghis vi alvenos al verda shtupshajna transirejo; post tio la vojo kondukas rekte al la pordo de la Fragokolora Sorchisto. Vi ne povos ghin maltrafi." "Se tio estas vera," diris la Princo, "mi dankas vin milfoje. Sed, chu vi estas tute certa, ke tio ne estas alia sherco?" "Ho, mia artikigita latuna korpo!" malgaje ekkriis la simio. "Chu mi similas shercemulon? Neniam mi faris shercon; neniam dum mia tuta vivo!" "Tre volonte mi farus ion por gajigi vin, se mi povus," diris la Princo, sin turnante por foriri. "Ho ne!" ghemis la simio; "neniu povas ion fari. Krom tio, mi ghuas esti malfelicha; tio estas mia sola konsolo. Iru! Chiuminute pli mallumighas. Ho! miaj latunaj fingroj kaj piedfingroj, kia mondo tiu chi estas!" Tiam la simio tiel forte ploregis, ke Vanc' devis tute forlasi la penson pri dankado, kaj ech pri adiauo; tial li simple turnis sin kaj rapide reiris sur la vojeto, sur kiu li alvenis. CHAPITRO XVI Preskau la tutan nokton piediris la Princo sur la shtoneca shoseo. Kiam grizighis la chielo, li dormis mallonge sub dornhava kreskajhbarilo, kaj je la sunlevigho li refoje estis sur la vojo. Dekstre, en bela verda kampo, li ghojege ekvidis tri blankajn betulojn, kies branchoj mallaute susuris pro la matena vento. Vanc' transgrimpis la barilon kaj persiste marshadis gvidata, kiel la simio promesis, de shajne senfina vico da puraj, blankaj shtonoj. Tagmeze li ektrovis verdan transirejon shtupforman, sed tiel malrekta ghi estis, ke la Princo opiniis, ke li povos pli facile transgrimpi la branchobarilon, ol la shtupareton. Alproksimighante li ekvidis strangan vireton, kiu shajne ion serchis en la herbo sub la shtupareto. Li aspektis kiel bonkora maljunulo, sed liaj brakoj, kruroj, kapo kaj korpo, ech la trajtoj de lia vizagho, estis tiel torditaj, ke nenia parto estis rekta. Tamen li afable salutis la Princon, kaj invitis lin sidighi apud la rivereto kaj partopreni en liaj pano kaj fromagho. Tion la malsatega Princo tre vole faris. "Eble vi jam audis," diris la nekonatulo, "pri la 'tordita viro, kiu marshis torditan mejlon, kaj trovis torditan moneron apud tordita shtupareto'?[2] Mi estas la viro. Mi ankorau ne trovis la moneron, sed mi esperas, ke mi baldau trovos. Mi volas vin averti, ke vi ne parolu, kiam vi atingos la Fragokoloran Sorchiston, ghis li estos parolinta; alie vi malsukcesigos la sorchagon por la dauro de dek jaroj." [Piednoto 2: Angla infanrimo: "There was a crooked man, who walked a crooked mile, And found a crooked sixpence against a crooked stile." --Tradukinto.] "Kiel bonega vi estas!" dankeme diris la Princo. "Kiel terure, se mi malsukcesigus la sorchagon, post mia longa vagado! Chu mi povos ion fari por vi? Mi helpos serchi la moneron, se plachos al vi, au mi petos de la Sorchisto, ke li vin maltordu." "Ho, ne grave!" gaje respondis la Torditulo. "Pri la monero, mi mem devos trovi tion; kaj pri mia kurbeco, ciklono ghin faris, kaj ciklono ghin devos malfari. Tio ne ghenas min. Mi ne min sentas tiel senkomforta, kiel mi shajnas." Denove dankante la bonkoran vireton pro la mangho kaj la bona konsilo, Vanc' ghoje ekiris tra la betularbaro, pensante ke lia penplena migrado vere baldau finighos. La birdoj kantis, la rivereto apud li gaje babiletis, kaj la vento alportis dolchajn odorojn de mil floroj. Je la sunsubiro la Princo forlasis la arbaron, kaj eniris malgrandan verdan ebenajhon, kie la herbo shajne estis veluro sub liaj piedoj, kaj briletanta fontano plaudis meze de amaso da floroj. Chi tie Vanc' ekvidis kuriozan palerughan dometon, kiu similis vastan fragon; kaj antau la pordo sidis, ageme trikanta, strangaspekta individuo, tute palerugha, ech je la haroj, kaj vestita per robo kaj pinthava chapelo samkoloraj. Fine la Fragokolora Sorchisto estis trovita. CHAPITRO XVII Bonege estis, ke la Torditulo avertis la Princon, ke li ne parolu unue; alie li certe estus tion farinta, char la Fragokolora Sorchisto vere ne shajnis komunikema persono. Li ja levis la okulojn kiam Vanc' demetis sian skatolon; sed li diris nenion, kaj fermante la okulojn li silente daurigis la trikadon. Vanc' kelkatempe staris sur unu piedo, poste sur la alia. Li kalkulis la blankajn kolombojn starantajn sur la pinta tegmento, kaj rigardis maljunan etulinon, kiu kolektis kreskajhojn en malgranda ghardeno apud la domo; tamen li zorgeme sin detenis de la parolo. Fine lia pacienco ricevis rekompencon: la Sorchisto malfermis la okulojn kaj parolis. "La tialo," li tre malrapide diris, "kial kolbaso ne povas marshi estas: char ghi ne havas krurojn. Tion vi povas kompreni, chu ne?" "Ho, certe!" ghentile respondis la Princo. Tre zorgema li estis, por ke li ne kolerigu la Sorchiston. "Nu, do," respondis la Sorchisto, "ne shajnigu, ke vi ne povas." Denove la Sorchisto iom da tempo silente trikadis; poste li refoje parolis. "La tialo," li diris serioze, "kial chevalo ne havas rostron estas: char ghi ne estas elefanto. Chu vi povas vidi la signifon de tio?" "Jes, via--," "Regha Moshto," la Princo estis dironta, pro sia avida deziro paroli ghentile; sed li ghustatempe shanghis la parolon, kaj afable diris: "Jes, via Sorchista Moshto." Tio shajne plachis al la Sorchisto, char li trifoje klinis la kapon, kaj la Princon invitis en la domon por manghi. La mangho jam estis preparita; kaj chetable sidis la etulino, kiun Vanc' antaue vidis en la ghardeno, kaj nau nigraj katoj havantaj verdajn okulojn, pintajn chapelojn, kaj, sub la mentonoj, belajn blankajn tuketojn. La Sorchisto almetis seghon por la Princo. "Jen mia edzino," li diris, montrante la etan maljunulinon. "Shi estas profesia sorchistino. Si manghadas nenion krom akridoj kolektitaj dum la luno estas plenkreska." Tiam la Sorchisto mallautigis la vochon kun mistera mieno, sin klinis al Vanc', kaj diris: "Malmultekosta, tre malmultekosta. Chiujare shi apenau kostas al mi kvar pencojn por chio, krom la altekalkanumitaj shuoj. Tiuj estas altprezaj, sed shi devas ilin havi, char shi estas profesia sorchistino, vi scias. Nu, pri tiuj chi katoj, kiom da vivtempoj vi opinias, ke ili kune posedas?" "Oni diras," respondis la Princo, "ke chiu kato havas nau vivtempojn;[3] tial mi supozas, ke chi tie devas esti vivtempoj okdek-unu." [Piednoto 3: Angla popoldiro, signifante, ke oni devos mortigi katon nau fojojn, antau ol ghi estos vere senviva! --Tradukinto.] "Vi do estas malprava, char nur unu-du vivdauroj ankorau restas al kelkaj el tiuj katoj. Mi konservas ilin, vi komprenas, por ke homoj, perdinte la vivon, nur bezonu veni al mi, kaj mi vendas al ili unu el la katvivoj." "Chu tio plachas al la katoj?" demandis Vanc'. "Ghi estas indiferenta por ili," respondis la Sorchisto. "Ili scias ke chiuj devos ghin permesi. Perdinte la lastan vivtempon, chiu kato farighas vento. Vi estas ilin audinta dum martaj noktoj, miauantajn chirkau la kastelturoj." "La luno," diris la sorchistino, unuafoje parolante, "estanta kredeble, se ne alie, aldonita al chi tiu, kies salo pligrandiganta." "Vi estas prava, karulino," diris la Sorchisto, "kiel vi chiam estas. La knabo _estus_ pli komforta en la lito." Dirinte tion, la Sorchisto sin levis, kaj kondukis la Princon en puran dormchambreton, dezirante al li bonan nokton. La Princo, malferminte la skatolon por doni aeron al la familio, kushighis kaj, la unuan nokton de kiam li forlasis la palacon, ghuis la dormadon en lito. Matene, post la mangho kun la Sorchisto, la sorchistino kaj la katoj, oni envokis la Princon en la ghardenon kaj donis al li fosilon. "Iom fosu, dum ni babilas," diris la Sorchisto sidighante, "kaj provu chu vi povas trovi iom da grekaj radikoj. La edzino bezonas ilin por sorcha miksajho, kiun shi faras." "Primoloj," diris la sorchistino, "preskau produktantaj pronomojn pri prezoj, propagandantaj." Vanc' mire atentis, sed la Sorchisto, al kiu tia ridinda babilacho evidente ne estis eksterordinara, respondis kviete: "Vi estas prava, laukutime, karulino. Li devos zorgi por ne trahaki ilin per la fosilo." La Princo prenis la ilon kaj komencis fosi, kvankam ne tre esperema. Verdire li neniam antaue bone sukcesis trovi grekajn radikojn; cetere li sopiris demandi la Sorchiston pri la sorchago, kiu povus restarigi lian familion. Tamen li vigle fosadis kaj diris nenion, ghis la Sorchisto lin alparolis. "Pri via familio," fine diris la Sorchisto, "mi supozas ke vi scias la regulon pri simpla malpliigado, chu ne?" "Jes," dube respondis la Princo, "se tiu pagho ne estis el mia aritmetika libro elshirita. Tamen, mi povus ghin lerni." "Do ghin lernu," diris la Sorchisto, "kaj, post kiam vi lernis, ghin uzu." "Sed, mi petas," humile respondis la Princo, "la familianoj jam estas sufiche malpliigitaj. Mi ne volas ilin plie malpliigi." [Ilustrajho] "Nu," malafable diris la Sorchisto; tial ke, havante multe da aferoj en la cerbo tiun tagon, li efektive forgesis, ke la korteganoj estas etuloj, kaj opiniis, ke ili estas gigantoj; kaj sorchistoj neniam volas sin trovi malpravaj. "Nu, do _ne_ malpliigu ilin. Tio tute ne interesas min." "Ho, ne diru tion!" petegis la Princo, kun larmoj en la okuloj. "Bonvolu ne agi kvazau vi ne interesighus! Ho, via Sorchista Moshto, tiel longan marshadon mi faris por vin trovi, kaj tiel malagrablajn personojn mi renkontis, kaj tiaj terurajhoj survoje okazis, ke mi petegas, ke vi ne rifuzu nun helpi min, kiam mi fine sukcesis vin trovi!" "Nu, do," respondis la Sorchisto, "estu ghentila, kaj faru kion mi postulas. Flankedirante, chu vi trovas iajn radikojn?" "Ech ne unu," malespere diris la Princo, sin apogante sur la fosilo. "Tio estas malbona," diris la Sorchisto. "Por unu greka radiko mi vendus al vi la sorchagon." "Ho," ekkriis la Princo, "mia instruisto certe havas kelkajn. Plena de tiaj antaue estis lia kapo, kaj mi estas certa, ke li ankorau havas ilin, se ili ne tiel malgrandighis, ke li ilin perdis." La Princo rapidis malfermi la skatolon, kaj ghoje akiris de la instruisto kelke da grekaj radikoj, kiuj estis belformaj kaj bonstataj, kvankam malgrandaj. Chi tiujn li donis al la Sorchisto; kaj, kiam la edzino ilin ricevis, la Princo avide atendis, esperante ke oni sciigos al li la sorchagon. Sed la Sorchisto shajne ne volis paroli. Iom li fajfis; kaj poste, eltirinte shnureton el la posho, komencis ludi per ghi sur siaj longaj fragokoloraj fingroj. "Mi sendis telegramon al la regha kato," li anoncis. "Iru tra tiu blanka kradpordo, kaj vi atingos la shoseon. Ghi estas la suda limo de Gajlando. Via vojo estas rekta. Je la sunsubiro vi cheestos la kastelon. La kato chion scias." CHAPITRO XVIII La Princo dankis al la Sorchisto, kvankam ne tre fervore; char li ne plene kredis, ke la Sorchisto telegrafis al la kato; kaj ech se tio estus vera, Vanc' antaue tiel ghenis kaj turmentis tiun kompatindan beston, ke li iom hontis, nun petonte de ghi favoron. Tamen li antaueniris lau la vojo dirita, trapasis la blankan pordeton, kaj gaje marshis sur la shoseo. Li ja iom timis la malican Generalon Bopi; sed, spite siaj duboj, li sentis iom da fido al la Fragokolora Sorchisto, kaj li intencis esti tre singardema alproksimighante al la palaco. Kiel la Sorchisto promesis, je la sunsubiro la juna Princo trovis la finon de sia longa marshado, kaj ekvidis la karan familian hejmon, en kiu li naskighis kaj chiam vivadis, ghis kiam liaj propraj malbonfaroj lin forigis. Al la lama kaj lacega Princo tre bele aspektis la velurecaj terasoj, la helblua lago, la marmoraj statuoj, briletantaj fontanoj, belegaj floroj, flirtantaj filikoj kaj ombra arbaro; kaj antau chio, la vasta ora palaco mem, kaj la brilantaj turetoj, spegulantaj la radiojn de la subiranta suno. Pro ghojo la Princo vere povus plori. Mire kvieta shajnis la tuta chirkauajho. Sur la lago dormis la blankaj cignoj, kaj la pavoj staris sur la teraso similaj al juvelrichaj figuroj. Timeme chirkaurigardante, por serchi postsignojn de la malbona Generalo, la Princo senbrue trairis la arbetaron, ghis li sin trovis tre proksima al la chefa enirejo de la palaco. Ankorau neniaj postsignoj de la malvera regho. La regha kato, pli grasglata ol kiam la Princo ghin turmentadis, sidis sola sur la perono, serene sin lekanta. "Efektive vi pli bone farus elvenante," ghi diris, "kaj ne plu restante post tiu migdalarbo; char mi tre facile vin vidas." Audinte tion, la Princo elpashis, ankorau zorgeme chirkaurigardante, kaj demetis la skatolon sur la shtuparon. "Kara kato," li ghentile diris, "kiel vi fartas?" "Ho, ho!" iom malafable respondis la ratkaptisto. "Kara kato! Kiel kortushante!" "Mi forestis longan tempon," provdiris la Princo. "Estas eble," respondis la kato; "tamen la tagoj chi tie pasis sufiche rapide. Ni ne malgrasighis dum via foresto." "Tio estas vera," iom honteme konsentis la Princo, kaj li rapide shanghis la paroltemon. "Kie chiuj estas?" "Senkapigitaj," mallonge respondis la alia; "tio estas, chiuj esceptinte la Reghon." "Chu vi volas diri Generalon Bopi?" demandis Vanc'; "vi scias ke mi havas en mia skatolo la veran Reghon." "Ne chikanu!" akre respondis la kato. "Oni ekkonas reghon per liaj agoj. Se vi estus vidinta, kiamaniere li senkapigis homojn, dekstre kaj maldekstre, mi opinias, ke vi nomus lin iom pli ol generalo. La malmultaj, kiuj ankorau vivas, jam rapidis for de la palaco, kaj en la arbaro sin kashas." "Kie do estas la Gen--la Regho mem?" maltrankvile demandis Vanc'. "Ho!" nezorge respondis la kato; "li estas apuda." "Kie?" demandis Vanc'. "Chi tie," respondis la kato. "Mi lin ne vidas," diris la Princo, kun ektremo, chiuflanke okulserchante. "Chu ne?" diris la kato; "tio estas char vi ne povas travidi min." "Kiel strange vi parolas, kato!" ekkriis Vanc'. "Mi ne scias kion vi volas diri." "Nu," respondis la kato, "vi memoras tiujn amuzajn bombonojn?" "Jes," murmuretis la Princo, honteme rughighanta. "Unu rulighis sub la sofon," penseme diris la kato. "Jes," respondis Vanc'; "mi rememoras, ke unu falis, kaj ke mi ne povis ghin trovi." "Post kiam mi ricevis la telegramon de la Fragokolora Sorchisto," diris la kato, "mi elrulis la bombonon mezchambren. Ghi estis bela bombono, kaj la Regho envenante vidis ghin, kaj tuj ghin englutis." "Nu," ekscitite kriis la Princo, "kio poste?" La kato elpushis sian langon, kaj lekis la lipojn. "Li estis tre mola," ghi diris. "Vi lin manghis?" senspire demandis Vanc'. La kato trankvile balancis la kapon; kaj ghiaj vangharoj kuntirighis pro la memoro de ghia manghado. "La patro, do," ghoje kriis la Princo, "denove estas la Regho; au li estos, kiam li sufiche grandighos. Vi diras, ke vi ricevis de la Fragokolora Sorchisto telegramon. Diru al mi, kara kato, ho diru al mi, kion li diris." "Ne povos ghis la noktomezo," diris la kato; "alie la sorchprocedo ne funkcios, kaj chio malprosperos." CHAPITRO XIX Se tio okazus antau ol li forlasis la hejmon, la Princo piedfrapus, kaj grandan bruegon farus, char li devas ech unu minuton atendi ion deziritan; sed, dum la longa marshado, li lernis, inter aliaj lecionoj, la lecionon pri pacienco; tial li nek bruegis nek kriis; sed, enirante la palacon, li eksidis en loko, de kiu li povis vidi la grandan horloghon, kaj pacience atendis la noktomezon. Tamen li estis tiel lacega, ke li ne povis teni la okulojn malfermitaj, kaj li baldau dormis profunde. Fine la kato lin tushis sur la shultro, tiel pikante lin per la ungopintoj, ke li subite eksaltis. "Vekighu!" kriis la kato, "post sep minutoj la dekdua horo sonos." "Chu vere? Chu mi dormis?" demandis la Princo, frotante la okulojn. "Tiel shajnas," respondis la kato. "Kial vi lasis la korteganaron enfermita en la skatolo?" "Por diri la veron," konfesis la Princo, "mi timis, ke ili eble chirkaukuros sur la planko en la mallumo, kaj--iu eble manghos ilin erare." "Nu," respondis la kato, rughighante, (se kato _povas_ rughighi,) "eble vi estas prava. Oni neniam povas scii tion, kio eble okazos. Nun jam estas preskau la dekdua, kaj ni devas rapidi. Elkuru sur la terason kaj rigardu, chu la pavino demetis ovon. Se jes, alportu ghin al mi; sed rapidu!" Frotante la dormon for de la okuloj, la Princo rapidiris por obei. Li efektive trovis ovon, kaj rekurante al la palaco, li jhus atingis la chambregon, kiam la horlogho eksonigis la dekduan horon. "Krevigu ghin precize tra la mezo, kaj faru tion per tri frapoj," ordonis la kato. La Princo obeis, kaj el la fragmentoj de la shelo, precize kiam chesis la lasta horfrapo, elpashis la Feino Kopeto, _energia_, fresha, vigla, de kapo ghis piedo, kvazau shi estus jhus kreita, kaj tute ne kvazau shi estus trovinta mallargha au kunpremanta sian loghejon en la ovo. Per rapida flirteto shi ekskuis sian jupon, malpeze saltetis de la tablo, kaj per sia bastoneto frapetis la Princon sur la kapo. "Nu!" shi akre diris, "kio pri la Blua Sorchisto? Chu vi lin tiom shatas, kiom vi antaue supozis?" "Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. "Chu mi diris, ke mi lin shatas? Mi forgesis--mi volas diri: mi tute _ne_ shatas lin, se vi volas, Baptopatrino." "Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Chu vere? Tamen, se mi ghuste memoras, antaunelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambau intimaj amikoj miaj? Chu vi shatis ilin, he? Chu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Chu ili respektege kondutis kontrau vi, char vi estas reala, vivanta princo, he?" "Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn." "Chiu lau sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, au tiu melankolia latuna simio, au tiu torditulo; li estas belulo, chu ne?" "Mi ja shatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili estis. Chu ili ankau estas viaj amikoj, Baptopatrino?" "Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj." "Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili chiuj eble estas vi, Baptopatrino." "Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado," shi akre respondis, "au ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato.[4] Flankeparolante, chu vi nun povas nomi la limojn de la regno?" [Piednoto 4: Vidu noton, p. 80 (pn. 3).] "Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi chirkauiris la tutan regnon piede." "Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: chu vi jam spertis sufichon?" "Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis sufiche da chio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel reshanghi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatighi kun la Blua Sorchisto; vere mi estas." "Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem shi ne estis pri li malkontenta. "Chiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Chu vi lavis la vizaghon dum via foresto?" "Mi timas ke mi ne lavis ghin tre ofte," konfesis la humilighinta Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino." "Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!" "Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la longedaura malgrandeco certe ilin tedegis." "Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel senchese vi ja kantachas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, char tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke ghi estas tre simpla afero, se vi nur scias ghin fari. Ili sidis kun vizagho kontrau vizagho, kiam ili malgrandighis, chu ne?" "Jes," diris la Princo, rughighante. "Turnu, do, por ili chiuj, la dorson kontrau la dorso," malafable diris la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antaulonge povus esti sufiche sagha por fari tion." Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, aranghis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj. Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandighis, la etuloj atingis sian antauan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj chirkaukurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj chirkauprenoj; kiaj riprochoj kaj frapoj por Vanc', char li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, char li refaris ilin grandaj! Neniam antaue, nek poste, en ia regha palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego. "Sed, Baptopatrino," nekuraghe demandis Vanc', post kiam la eksciteco sufiche malpliighis, por ke oni povu denove ekpensi,-- "Sed, Baptopatrino, mi petas, chu mi povos fari al vi unu demandon?" "Se ghi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne _tro_ malsagha." "Nu do," demandis Vanc', "mi tre shatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?" "Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencajho!" FINO * * * * * * * * * * * * * * Errata kaj sola heredonto de la regno [Originaltekste: herodonto] kie la maljuna perukhava [muljuna] "Kie li loghas?" [Originalteksto havas unuopan citilon.] ne ploris pro chagreno kaj malsato [chaghreno] tre malmulte da forto al ili restis [al il restis] End of Project Gutenberg's Princo Vanc', by Eleanor Putnam and Arlo Bates *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO VANC' *** ***** This file should be named 23093.txt or 23093.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/3/0/9/23093/ Produced by Louise Hope, David Starner, Dave Morgan, Team Esperanto and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.