Project Gutenberg's Taglibro de Vilagh-pedelo, by Steen Steensen Blicher This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Taglibro de Vilagh-pedelo Author: Steen Steensen Blicher Translator: H. J. Bulthuis Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGH-PEDELO *** Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Noto de tekstpreparanto: En chi tiu askia teksto, oni uzas la x-metodon por la chapelitaj literoj. Ankau, oni uzas la chi-subajn kodojn anstatau aliaj signoj kiu mankas en la askia signaro. [:a] a kun tremao ['a] a kun dekstra korno [^e] e kun chapelo ['e] e kun dekstra korno [/o] o kun trastreko [:o] o kun tremao Taglibro de Vilagh-pedelo de St. St. Blicher. Tradukis H. J. Bulthuis, L. K. Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio. [Bildo: Butin & Jung Emblemo] 1922 Butin & Jung, Godesberg, Germanlando. En tiu chi traduko mi skribis preskau chie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple: F[/o]ulum au F[:o]ulum S[/o]ren au S[:o]ren Cornelius au Kornelius Thiele au Tile Sams[/o] au Sams[:o] ktp. Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la _latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankau ne donis ilin en chi tiu traduko. La traduko ne estas lauvorta, sed iom libera kaj tute lau la reguloj de la Fundamento. _La tradukinto._ Enkondukaj vortoj. Milton, la fama angla poeto, kies nomon chiu konas, bezonis preskau kvarcent paghojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan chapitron de Genezo (_Voltaire_). Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskau neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la chie legata chefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paghan taglibron por efektivigi tiun mirindajhon. Lia verko pro tio kaj antau multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestajho. Mi prenis sur min la taskon liveri ghin kaj esperas, ke ghi povu plachi al la legantaro de Esperantaj verkoj. _La tradukinto._ F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708. Dio donu al ni chiuj ghojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiau vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ghis la venonta novjaro. La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian chapon post la manghado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus gratias!_" Li fingre montris min anstatau Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preghon: pasis hodiau unu jaro, ke Jens legis ghin; sed mi larghe malfermis la okulojn, char tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius. Tio antaudiras al mi, ke mi farighos predikisto en F[/o]ulum, ho kiel multe miaj gepatroj ghojus, se ili ghisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estighi episkopo en Viborg -- kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en chio; lia volo farighu! _Amen in nomine Jesu!_ [Piednoto 1: En tiu chi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la _dana_ teksto. Elparolu [/o] kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.] F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708. Hierau mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinajho. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la chasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estighi episkopo. La kompatinda sinjoro S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!_" En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi la grekan testamenton. "Chu tio ne estas stranga skribajhacho? Tio estas ankorau kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pinchis mian orelon, kion li chiam faras, kiam li estas ghoja. Sed ha! Kiajn larghajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento. F[/o]ulum, die St. Martini 1708. Finighos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi audis, ke li diris kvazau al si mem: "_Vellem hunc esse filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, char antauhierau, kiam lia patro estis che edzighofesto en Vinge, li estis kun Petro la chasisto en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovagha virporko deshiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed shi donis al li fortan vangofrapon -- _habeat!_[3] [Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu chi estus mia filo.] [Piednoto 3: Li havu ghin!] F[/o]ulum, Calendis Januar. 1709. _Proh dolor!_ Sinjoro S[/o]ren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni sidis chetable kristnask-vesperon, li flanken shovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4] diris li ghemante kaj eniris la dormochambron. Ho ve! li ne plu ellitighis. Depost tiu tempo mi vizitis lin chiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruajhojn; sed nun mi lin vidos neniam plu. Jhaudon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazau paroladon kortushantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas committo spiritum meum!_" Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antautukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malghoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malghojigis min plej multe. [Piednoto 4: Vi rompis mian koron.] [Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.] F[/o]ulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX. Hierau mia kara patro iris al Viborg por serchi domon, kie mi povos tagmanghi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi che lamplumo. Mi ne povas fini chi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro S[:o]ren! _Eheu! Mortuus est!_ Chi tiu vintro estas terura! Chielo kaj tero kvazau unuighis; neghamaso sternighas de nia tegmento ghis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikghardeno -- li baldau forgesis pri sia patro. Sed se la chasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos. F[/o]ulum, Idibus Januarii MDCCIX. Patro ankorau ne rehejmighis, kaj la vetero estas ankorau tre malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens lauiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed shi ne kuraghas tion fari, antau ol venos mia patro. F[/o]ulum, XVIII Calend. Febru. 1709. Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la neghamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankau. -- Dio helpu nin ambau! F[/o]ulum, la 18-an de Februaro 1709. Mi preskau ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia chapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas chasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" -- "Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinajho preteriris! Mi povus estighi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antau la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por shi. -- Ve, Jens, se via patro vivus!" "Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinajhon -- la diablo ghin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" -- "Kiel mi povus?" mi respondis. -- "Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antau ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Shajnas, kvazau Jens estas nun tute alia kiel antaue. Li povas plori chi tiun horon kaj ridi alian horon. Thiele[6], la 1-an de Majo 1709. Jen mi estas nun servisto che lia sinjora moshto; Adiau pastra ofico! Adiau, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum! vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora moshto promesis al shi brulolignon, tiel ke shi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas chiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj -- ech unu el la bienaj fraulinoj kapklinis milde, kiam shi lin preteriris. Pro chio chi li estighis chasisto en la loko de Petro. Plej bedaurinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo. [Piednoto 6: Elparolu: Tile.] [Piednoto 7: Adiau, mi vendis mian liberecon.] Thiele, la 12-an de Majo 1709. Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraulinoj. Mi havas sufichan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hierau estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro S[/o]ren, mi achetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskau ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos unue, char mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro S[/o]ren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperajhoj! Tio ne taugas por vi." Thiele, la 3-an de Junio 1709. Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manghas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiau ili parolis pri mi, char multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskau lasis fali teleron; mi staris post la segho de fraulino Sofia, shi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaghon -- shi estas belega fraulino, tiu fraulino Sofia! Mi tre ghojas vidante shin. Thiele, la 13-an de Septembro 1709. Hierau estis tie chi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda chasado. Mi cheestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moshto. En la komenco chio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskau lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris che mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subachetmonon." "Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moshto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!" Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!" Sed kun tio ne finighis la okazintajho. Kiam la gesinjoroj sidis chetable, ili ankoraufoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe ghi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj fraulino Sofia partoprenis, shi ekridis al mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ghi ja ne estus pli malfacila ol latino. Thiele, la 2-an de Oktobro 1709. Ghi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi achetis, trovighas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas felicha okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi audas ilin interparoli france tie supre, tiam shajnas al mi, kvazau nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankau min dedichas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi cheestu la chasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje li faras ambau kune: mi portas malbone la pafilon, mi sharghas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas chasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazau ghi estus rastilo, kiun vi portas sur la shultro, kaj kiam vi celas, shajnas, kvazau vi falus surdorsen." Fraulino Sofia ankau min mokridas, -- tamen tio plibeligas shian vizaghon, char shi havas belajn dentojn. Thiele, la 7-an de Novembro 1709. Hierau mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antau nelonge mi auskultis che la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraulino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enshtelighis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ghi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomighas: _L'['e]cole du monde_. Nun mi staras chiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj auskultas -- -- tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ghi sonas mirinde, kiam fraulino Sofia ghin parolas. Thiele, la 13-an de Decembro 1709. Hierau Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante che la griza marcho, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis ghin, sed malgrau tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian tranchilegon kaj volis enpushi ghin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Chio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ghuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis lia dekstra flankulo -- sed li ne kuraghis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias. En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postajho de la besto, kaj mi trafis ghin tiel feliche, ke mi frakasis ambau ghiajn koksojn. Mi ghojis, chiuj ghojis, sed plej multe ghojis nia sinjoro. "Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj audu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan shtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmighis tiun vesperon, chiu informighis kaj rakontis pri la okazintajho. La sinjoro frapis mian shultron, kaj fraulino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazau saltis en mian gorghon. Thiele, la 11-an de Januaro 1710. Estas agrabla vetero! La suno levighas tiel rugha kiel brulanta karbo. Estas stranga vidajho, kiam ghi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj chiuj arboj aspektas kvazau pudritaj, kaj la branchoj chirkaue pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ghiaj branchoj jam rompighis. Ghuste tian saman veteron ni havis antau ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussing[:o] kaj kiam mi staris post fraulino Sofia. Shi volis mem konduki la chevalojn, sed post kvarono da horo shiaj fingretoj ekfrostighis. "_J'ai froid_", shi diris al si mem. "Chu mi kondukos, fraulino?" mi diris. "_Comment!_" shi diris, "chu vi komprenas france?" "_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis. Tiam shi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en chiu mano kaj tenis ambau brakojn chirkau shi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimighi al shi tro multe; sed chiufoje kiam la glitveturilo skuighis kaj mi shin tushis, estis, kvazau mi tushis varman fornon. Shajnis al mi, kvazau mi flugus kun shi tra la aero, kaj antau ol mi tion sciis, ni estis en Fussing[:o]. Se shi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arr[^e]tez-vous!_" mi estus veturinta rekte al Randers au ghis la fino de la mondo. Chu shi refoje glitveturilos hodiau? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni chasos. Thiele, la 13-an de Februaro 1710. Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazau peza shtono kushus sur mia brusto. Mi preskau ne manghas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan songhon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l' glitveturilo de fraulino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj shi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon chirkau shia talio, kaj shi tenis la maldekstran chirkau mia kolo. Shi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekighis. Ve! Mi tiel volonte daurigus tiun songhon! -- Tio estas stranga libro, kiun shi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ghi chiuvespere -- kiu do povus estighi tiel felicha kiel tiu tartara princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi shatas ghin; mi preskau forgesas mian latinajhon pro tio. Thiele, la 23-an de Marto 1710. Hierau, kiam ni revenis de la skolopchasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi chetable; ni ja ne povos malfermi la bushon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "chu via sinjora moshto do ne volas min eksigi?" "_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojaghos Parizon, vi lin akompanos -- kion vi opinias pri tio?" Mi estis tiel kortushata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ghojas, shajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi chi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estighis pli malbona. Thiele, la 1-an de Majo 1710. Ho ve, mi malfelichulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ghin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ghi nomighas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamighis, estas sendube fraulino Sofia. Ho, mi kompatinda malsaghulo! Kiel tio finighos? Mi devas ekzameni liajn _remedia amoris_! -- Jhus mi shin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranchis mian koron. Shajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen shi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis, kvazau mi estus chasanta kaj kvazau chasotajho venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazau kunekreskintaj kun la chasotajho -- _ah, malheureux que je suis!_ Thiele, la 17-an de Junio 1710. Kiel dezerta shajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ghin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ghojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ghi kauzas ehhon en la flanka konstruajho -- mi ghemas kiel botauro. Ho, fraulino Sofia! Ke vi estu farmista knabino au mi princo! Thiele, la 28-an de Junio 1710. Nun la bieno staras antau miaj okuloj, kvazau ghi jhus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ghardeno ricevis delikatan koloron, kaj chiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Fraulino Sofia rehejmighis, shi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamighinta. Thiele, la 4-an de Oktobro 1710. Ni havis belegan chasadon hodiau! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, char ili venis de Viskum kaj Fussing[/o] kun chiuj siaj chashundoj. Che tagigho ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan chirkauajhon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altajhoj super ghi. Tre malproksime ni povis audi la bruantajn pashojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj. "Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas audi la chasistojn." "Jen ili ankau venas de Fussing[/o]," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas." Ni povis vidi ankorau nenion pro la nubo, sed ni audis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la chevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo forighis iom post iom. Estighis plena de movado chiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni audis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laute, kaj kelkfoje ekmovighis la bruiloj. De okcidento kaj sudo chasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altighis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la chasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem dechevalighis kaj irinte laulonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldau ili bojis, unu post la alia kaj fine chiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ghia ehho audighis ghis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi audis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo au leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antau la matenmangho. Dum la matenmangho la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje chasis. Vidu: jen che la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun chiuj sinjoroj kaj fraulinoj kaj inter ili fraulino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, char kiam mi ekvidis la fraulinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antau la vespero la arbaro estis senigita de chasotajho kaj la chasado finighis. Ni chiuj ricevis tridek el la pafitaj chasajhoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikajho de la kornoludisto. Thiele, la 17-an de Decembro 1710. Hierau mi sekvis mian karan patrinon al shia ripozejo. La nova predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris shin per funebra predikajho, kiu dauris sep kvaronojn da horo. Shi estis al mi bona kaj kara patrino -- Dio donu al shi felichan revivighon! [Tri krucosimboloj] Thiele, la 23-an de Januaro 1711. Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ghin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malghojiga vetero. Pasintan jaron en tiu chi tempo ni veturis al Fussing[/o]; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arghenta telero sur la blua chielo kaj jhetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neghon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandighis kun tiu de fraulino Sofia, tiam shajnis al mi, kvazau ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ghi reblovis shian dolchan elspiron -- mi ghin enspiris kiel vinon -- ho ve, mi malsaghulo! mi enamighinta malsaghulo! je kio utilos al mi chiuj tiuj pripensadoj? Dimanchon mi vojaghos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antau ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un ['e]ternel adieu!_ Sur la maro inter Sams[/o] kaj S[:a]lland, la 3-an de Februaro 1711. La suno subiras post la kara Jylland; ghia rebrilajho sternighas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ghi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimighas. Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- -- chu tio estas fraulino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malricha servisto, kiel do shi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!" Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711. Nun mi scias, kio estas milito -- mi cheestis batalon kaj -- glorata estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la shipestro. Matene, tuj kiam tagighis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis. "Chu estas inter la pasagheroj kelkaj, kiuj havas la kuraghon batali kontrau la svedaj gastoj?" diris la shipestro. "Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankau unu; chu ni foje klopodos la chasadon, Morten?" "Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sharghis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la shipkelo, chiu havis sian muskedon kaj la shipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn. "Chu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis. "Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi audos baldau iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kushighi antau la komodo de via patrino." Subite strio da fumo rulis de la sveda shipo, kaj tuj poste ni audis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldau nova ekpafo audighis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forshiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj chio krakis chirkau mi. Sed la sveda shipo tiom alproksimighis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazau mi partoprenis pelchasadon. La svedoj alproksimighis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je chiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi. "Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankau trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris. "Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Chu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!" Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia shipestro, kaj ni chiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankighis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ghojaj, char neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia shipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj ech lau mirinda maniero. Li kushis en la lito de la shipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komencighis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj. "Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antau ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremajho faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danghero kaj en la haveno. Kiel dolcha estas la ripozo post tia batalo! [Piednoto 8: "Kion signifas tio?"] Kopenhago, la 2-an de Junio 1711. Mia kapo estas plenplena je chiuj strangaj aferoj, kiujn mi audis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, char unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el chio estas, ke mi estas senigota de mia enamigho. Ju pli longe mi restas tie chi, des pli malmulte mi sopiras je fraulino Sofia, kaj mi preskau povus kredi, ke estas ankau belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notajhojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson al la chefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontrau tiu danghera malsano. Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711. Ho, indulgema chielo! Kiom mi travivis! Kiom da chagreno kaj mizerajho mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel mushoj chirkau mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmighos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antau ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ghin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompighas. Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno ghis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ghemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaue shvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ shancelighis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazau ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj audighis, tuj chiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidajhon. Mi vidis ghin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanghelo kun la longaj veturiloj plenaj je mortintoj; ili kushis jhetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantau la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; shiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizagho, kaj la longaj kapoharoj balais la straton. Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li shancelis en sian dormejon kaj kushighis sur sian mortliton; sed mi ghemis en mia koro: "Ili estos jhetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, char li akceptis min, Sela!" Thiele, la 29-an de Septembro 1711. Fine mi rehejmighis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskau kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontrau la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la chambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili chiuj ploris. Pro plorado mi preskau ne povis paroli, kaj antau ol mi finrakontis tiun teruran okazintajhon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian chambron -- Dio konsolu lin lau sia kompatemo, Amen! Thiele, la 8-an de Oktobro 1711. Hodiau por la unua fojo post mia alveno ni iris chasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ghi donis nur malgrandan kontentecon. "Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ghemis tiom, ke ghi tratranchis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antau la vespero kaj kun malgrasa leporo. Thiele, la 2-an de Novembro 1711. Ekrevivighas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moshton Guldenl[:o]ve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per chasado. Hierau la sinjoro parolis multe pri tio chetable. "Li devenas de regha familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraulinon Sofia'n. Shi rughighis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmighis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsagha amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie chi! Thiele, la 14-an de Novembro 1711. Fine alvenis lia ekscelenca moshto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arghent-ornamitaj chapeloj venas kuretante en la korton, centon da pashoj antau li. Ili starighas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj che ambau flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin shovas de unu pordo al alia, neniam antaue mi shin vidis tiel facilmova. Fraulino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Shi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon. Fine li venis mem kun ses fieraj chevaloj antau sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen shajnis al mi, ke io malplacha estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolche kaj palpebrumis, kvazau li rigardis al la suno. Li sin klinis antau chiu el la gesinjoroj, sed shajnis, kvazau li sin klinis nur por restarighi pli alte. Venante che fraulino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaghon, kaj li flustris longan francan komplimenton. Chetable li preskau ne deturnis la okulojn de shi, ech kiam li parolis kun la aliaj. Dume shi lin shtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ghi estas hodiau kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris! Thiele, la 20-an de Novembro 1711. Estas sendube: el tio farighos geedzigho. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam shi rigardis la fraulinon, shi posten jhetis la kapon kvazau anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazau shi estus ekdormonta, kaj tiam shi diras: "_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime, c'est trop clair!_"[9] Ho ve, jes, tio estas sufiche klara; kaj shi reciproke lin amas, ankau tio estas klara. Shi estighu felicha. [Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Chu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.] Thiele, la 4-an de Decembro 1711. Lia ekscelenca moshto ankorau ne multe amuzighis per la chasado; du fojojn ni chasis, sed chiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas chasotajho hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago! Thiele, la 8-an de Decembro 1711. Hodiau la geedzigho estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edzigha festo. Kie mi kashos min tiel longe? Mi ghin ne eltenos; kiam li metas sian brakon chirkau shia talio, estas, kvazau iu trapikas mian koron per tranchilo -- -- Ho, kara chielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedzigho, li tiel forte pushis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispecighis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaghulo en la mondo. Thiele, la 16-an de Decembro 1711. La variolo atakis fraulinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro shia vivo! Ho, se mi povus morti anstatau shi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Shia bela vizagho estas tute kovrata de ulceroj. Thiele, la 19-an de Decembro 1711. Chi tie estas granda malghojo. Fraulino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri shia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraulino Sofia ja sekvos sian fratinon, char shi estas tre malsana. Lia ekscelenca moshto estas forvojaghonta. -- Felichan vojaghon! -- Thiele, la 13-an de Marto 1712. Refoje mi ellitighis post longdaura malsano. Mi kredis, ke ghi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankorau momenton en tiu chi chagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu estu! Estas al mi, kvazau mi forsavis min de la morto, kaj shajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano dauris tri jarojn. Hierau mi shin revidis unuafoje de post mia enlitigho, kaj ech kun malkonsterno, preskau mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaghan amon. Shi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke shi ne aspektis tre ghoje. Ho ve! Shi ne havas specialan kauzon por tio. Lia ekscelenca moshto revenis la estintan semajnon, kiel mi audis. Li sendube estas granda dibochulo; antau nelonge mi vidis tra fendajho de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraulino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moshto, mi shin alpreghus kiel anghelon de la chielo. Thiele, la 1-an de Majo 1712. Lia ekscelenca moshto forvojaghis kaj lasis tie chi sian karulinon. Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same enuigis shin. Shi sekve ne plu sopiras je li, char shi estas tiel vivoplena kiel antaue, preskau pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje shi parolas al mi kvazau al almozulo kaj kelkfoje kvazau mi estus shia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskau kredas, ke shi min mokas --. Mi ne estighis ankorau sagha, char shi povas fari min ghoja au malghoja, tute lau sia placho. Thiele, la 3-an de Junio 1712. Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna agho tute forighis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estajho, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras chasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambau polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaue, komencas malplachi al mi, mi ne volas plu legi nek audi ghin -- ghi estas trompa lingvo! Thiele, la 2-an de Julio 1712. Jens kaj mi intershanghis nian chambron. Li fine volis havi la mian, char li ne kuraghis kushi tute apud la enterigejo, la malsaghulo! Tamen li mem iam kushos tie por chiam. La intershangho tre plachas al mi, char nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio ghojigu iliajn animojn en la chielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[/o]ren; chiam kreskas sur ghi chiaj kardoj -- mi devas ilin elshiri! Thiele, la 13-an de Decembro 1712. La servistino de la sinjorino naskis fileton. Shi kulpigis puntovendiston -- sed en la tuta bieno chiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraulino mem mokshercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel shi povis tion fari; sed shi estas senzorga kaj ridas pri chio -- mi ne havas tian karakteron. Thiele, la 27-an de Februaro 1713. Chu mi songhas au chu mi maldormas? Chu mia prudento min trompis, au chu vere shi estis mia? Jes, shi estis mia -- mi shin chirkaubrakis per miaj brakoj, shi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaghon per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel felicha mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Chu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas, ke mi frenezighos. Thiele, la 5-an de Marto 1713. Mi memore revokas chi tiun dolchan matenon! Mi bone pripensu, kiel felichega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazau elebriighas. -- La sinjoro revenis de chasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antau tagigho, kaj tiel min ekkaptis la deziro kushi en mia antaua chambro. Mi jhus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia busho kaj brakon chirkau mia nuko, kaj dolcha vocho flustris -- ho chielo! Tio estis la shia, mi ne kuraghis eldiri shian nomon. Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi ech ne povas sincere kaj kore bedauri tion. Chiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kashita ghojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni. "Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam shi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, chu chio tio estas fantomajho. Ho! kial shi forkuris? kial do shi eniris al mi nevokita, netentita? Chu shi min amis, kiel mi amis shin, silente, interne, brulante? Thiele, la 6-an de Marto 1713. Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Chu mi estas pli bona ol shi? Chu mia peko estis pli malgranda, char mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi audis mian vochon. Tio do estas malnova kutimo -- kiam vi serchis mian liton -- ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anghelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto! -- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolchaj rememoroj, mi iris en la ghardenon. En malluma vojo mi vidis ion movighantan -- shajnis al mi, ke tio estas shi. Rapide mi tien kuris -- estis shi! Jes, estis shi, sed kiel mi shin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj chirkau lia kolo -- ekterurite chiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazau mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo! Thiele, la 9-an de Marto 1713. Mi shin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita rughigho trakuris shian vizaghon, shi chirkaurigardis en la chambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi farighas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, shi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe shi premis mian manon, kaj jen shi estis ekster la chambro. Thiele, la 13-an de Aprilo 1713. Chiuj en la bieno scias chion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu ghin malkovris kaj publikigis. La juna fraulino volonte shin mokshercis; sed tion shi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio shi eksciis la veron. Poste shi tiel longe spionadis, ke fine shi sukcesis vidi ilin kune en la lito. Chielo! kia skandalo estighis el tio! La sinjoro chirkau-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis jam malproksime sur sia chevalo. La juna fraulino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al shi malbonon. Kara chielo! Kiel tio finighos? Mi tremas chiufoje, kiam mi audas lian vochon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj jhaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero! Thiele, la 14-an de Aprilo 1713. Jens estis tie chi. Li venis en la nokto en mian chambron por ekaudi, kiel chio okazas. Li estis kvazau ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkashu, ke mi estis tie chi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion. Thiele, la 17-an de Aprilo 1713. La juna fraulino malaperis! Estintan nokton shi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie chi por forkonduki shin, char iu renkontis meznokte du personojn sur unu chevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, chu ambau estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni chiuj estis eksterdome la tutan tagon por serchi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciighis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili. Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kushas, kaj al neniu estas permesate viziti lin. Thiele, la 20-an de Aprilo 1713. Hodiau la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kavighintajn vangojn li havis! Mi preskau povus diri, ke li jam ne vivas. "Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Chu tio estas vi? Venu chi tien al mi!" Tuj kiam mi audis lian vochon, mi ekploris. Char estis, kvazau lia vocho venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazau la bieno renversighus, kaj kokoj kaj anasoj ekflugis chirkaue kun timego. Sed tiam li parolis mallaute, tiel flustre, ke mia koro estis rompighonta. "Morten!" li diris, "chu vi ne vidis skolopojn?" "Ne, via moshto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis eksterdome." "Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!" "Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!" "Ne, Morten!" li diris, "kun mi chio finighis. Se mi havus ankorau Kresten!" Jen li retenis du larmojn, kiuj estis enighontaj liajn kavajn okulojn. "Kie estas Vaillant?" li demandis. "Ghi kushas che la kameno," mi respondis. "Voku ghin!" li diris. La hundo venis kaj kushigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis ghin karese kaj rigardis ghin melankolie. "Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ghin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ghin bone, kaj ne lasu ghin diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!" "Jes, via moshto!" mi respondis. "Ghi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian chaschevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan chevalon vi neniam forlasos; se ghi estighos tiel agha, ke ghi ne povos plu manghi, tiam mortpafu ghin." "Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskau ne povis diri tion pro plorado. "Kaj jen," li diris, "kushas papera saketo sur la tablo, vi ghin heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj preghu al Dio por mia kulpa animo!" Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj shanceliris al mia chambro -- ho! Dio donu al li felichan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro! Thiele, la 3-an de Majo 1713. Fine ankau li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. -- Chi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ghi saltis chirkaue tiel ghoja, ghi ne sciis, ke mi kondukas ghin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi strechis la chanon kaj ghi tion audis, svingis la voston kaj chirkaurigardis, ghi atendis chasotajhon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ghi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj ghi konvulsie kushis tere, estis, kvazau mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi. Surshipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713. Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiauas vin, ho mia kara naskighlando! Adiau, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiau chiu ghojo de mia juna agho! Pli malpeza estis mia koro, kiam antau du jaroj mi trafendis tiujn chi ondojn; tiam mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj shi -- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manghos mian panon inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ghi donos panon au morton! La blankfrunta chevalo kaj mi iros kune, ghi estas mia lasta amiko en la mondo. Svedujo, la 13-an de Junio 1716. Chi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ghis nun mia glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontrau malamikoj; sed ni estis du kontrau dek. Ho ve, mia kompatinda chevalo! Vi devis morti -- ho ke mi mortu ankau! Stockholm, la 14-an de Junio 1716. Tio ne povas dauri pli longe! Ili min trenis de unu fortikajho al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatighu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontrau mia propra regho kaj estro. Ankorau pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos ghin akiri au trovi la morton! Nordk[/o]ping, la 3-an de Februaro 1718. Fine kaj spite al chio mi estighis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kashis kiel chasotajho en arbaro kaj meze de shtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona chielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontrau miaj samlandanoj, sed nur kontrau Grandrusoj -- ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ghi. Siberujo, la 15-an de Majo 1721. Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie chi en duone sovagha kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la negho ghis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestajhon. Ekster mia malnova chambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetajho, la sturno sidas sur la preghejo kaj flutas sian ghojan melodion, kaj la alaudo kantas alte en la nuboj. Tie chi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finighos tiu chi dezerto? Ve! kie finighos mia mizera vivo? Riga, la 2-an de Septembro 1743. Chu mi unu fojon ghisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskighlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi chasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ghis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Chio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon. Falster, la 23-an de Oktobro 1743. Mi estas tute proksime de la morto au tre malproksime de ghi! En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimighis al mia amata naskighlando. La ondegoj bategis nian shipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun retiri ghin de mi, kvankam malricha kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj. Corselidse, la 2-an de Novembro 1743. Mi trovis rifughejon kontrau la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ghis mia morto. Corselidse, la 1-an de Majo 1744. Kiel belega lando estas ja chi tiu! Chio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj chie! En Siberujo estas ankorau vintro. Dio estu glorata pro tia intershangho! Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri chiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte auskultas, mi volonte rakontas; ghojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfelichojn. Corselidse, la 2-an de Julio 1744. Ho, kompatema Dio! tiu maldolcha pokalo ne estis ankorau malplenigita! Chu la iama vundo refoje devas esti shire malfermata!? Jes, char tio plachis al vi! -- Mi shin revidis -- shin? ho ne! ne shin! falintan anghelon mi vidis, figuron de la mallumo --; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun -- mi malamas la vivon -- mi ne povas plu skribi -- -- Corselidse, la 8-an de Augusto 1744. Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun chi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon. Tiun malghojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela ghardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizagho shajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskau min timigis. "Chu vi estas ankau tie chi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj chiuj miaj membroj ektremis -- tio estis Jens! "Kara mia Dio!" mi diris; "chu vin mi renkontas tie chi? Kie estas fraulino Sofia?" Li eligis lautan blasfemon: "La diablo prenis la fraulinon kaj ech la virinecon; sed chu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie shi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!" Shi sin turnis duone -- shi estis surgenue tri pashojn de mi --, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis ech ne unu movon sur shia vizagho -- tiu vizagho! tiu iam tiel belega vizagho! kiel ghi shanghighis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ghi aspektis, kvazau ghi ridetis neniam. Larghborda chapelo kun longaj chifonoj de nigra puntajho ghin faris ankorau pli malhela. Malpuraj vestajhachoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis chirkau shia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazau mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko. Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun shi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam shi enshtelighis en vian liton!" Mi ektremis. "Orumajho eluzighis," li diris plue, "sed la belan hauton shi havas ankorau, fiera kaj malica shi estas ankorau, kaj la bushon shi povas movadi. He! via sinjorina moshto! Parolu iom kun ni!" Shi silentis kaj shajnigis, ke shi tion ne audis, kvankam li parolis sufiche laute. "Nun shi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmighos, shia busho estos kvazau movighanta klaketilo. Chu vi ne havas ion por mi pro memoro al nia iama amikeco, Morten?" Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazau en songho en nian ghardenon. Che la ghardenpordo staris mia sinjoro. "Chu vi konas tiujn homojn?" li demandis. "Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antau multaj jaroj." "Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Shi estas malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili loghas de antau kelkaj jaroj en domo che la marbordo! Li fishkaptas kaj dum la labortagoj shi laboras en la ghardeno. Chu shi devenas de honesta popolo?" Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malghojo. Corselidse, la 14-an de Septembro 1744. Mi dubas pri tio, chu mi daure restos en tiu chi loko. Mia loghado tie chi tute ne plu plachas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en shia proksimeco, kaj char mi ne chiam povas eviti shin. Mi ankorau ne parolis kun shi, char mi shin evitas kiel demonon. Jens serchas min kun trudemo, kiu plachas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazau iu prezentas al mi venenon por trinki. Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena ghi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li ludadis la kornon, kaj shi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufichis plu, shi komencis metion, kiu disshiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankau tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo. Corselidse, la 1-an de Majo 1745. Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia naskighloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon che nova sinjoro en Thiele. Mardon mi forvojaghos per shipo de Stubbekj[/o]bing. Dio eterne rekompencu lin pro tio! Surshipe inter S[:a]lland kaj Sams[/o], la 4-an de Junio 1745. "Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!" Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio. Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj chi ondoj antau la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anghelon de mia juneco en la ghardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdigho de la amo kaj kompare kun ruinigho de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam disshirita de sovaghaj bestoj shian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi shin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam shi kushis tie kaj sarkadis la teron, shajnis al mi, kvazau shi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restajhon de kredo al honoro kaj virto. Sed mi diros, kiel chiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas. Thiele, la 4-an de Julio 1745. Fine mia shipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis chirkaue sur la sovagha haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon -- ripozejon che miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankorau la pomarbo ekster mia fenestro, ghi estighis pli agha, sed forteco estas en ghia trunko, uraganoj kurbigis ghian kapon, kaj sur ghiaj branchoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Che la pregheja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altajhojn kaj ech la senvivajn shtonojn starantajn neshanghe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankau malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas fremdulo, alilandulo inter ili chiuj. Thiele, la 2-an de Septembro 1749. Hodiau forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ghojoj de mia juneco? Ili estas che miaj tiamaj amikoj. -- Estis en chi tiu sezono; ni vere ghuis la plezurojn de la chasado. Kiel ghoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La chasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la chevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serchis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun chio estas tie chi silenta kiel en monahhejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri chasado. Silenteme kaj sole la chasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malghoja kiel mi mem. Thiele, la 12-an de Januaro 1751. Estas trankvila belega vintronokto! Chio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antau si la stelojn, char ghi volas lumi sola. Tiel bele ghi lumis ankau foje -- antau multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraulino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ghoje kiel la luno, kaj shia estis ankau pura kaj nemakulita kiel la jhus falinta negho. Nun mia amo estas malluma kiel la erikejo, kiam vintre la negho forfandighis, kaj shia -- se shi vivas ankorau -- certe estas simila je valo de Siberujo post superakvigho, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenshutitaj de altajhetoj kaj renversitaj arboj. "Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandighu kiel tineo; certege! Chiuj homoj estas vantajho!" F[/o]ulum, la 12-an de Majo 1753. Dimanchon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj Vinge. La favora sinjoro venigis min tien chi, kiam li estis mortonta. Nun mi loghas en la domo de mia patro; sed mi loghas tutsola. Chiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo mi ripozos che ili kaj estos la lasta de mia generacio. Chi tiuj paghoj estos miaj postsignoj. Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li ghemos dirante: "Kiel la herbo estas nia vivo, Kiel la flor' staranta sur la kampo En plena belegeco, sed sen forto. -- Char kiam vento blovas trans la floron, Rompighas la trunket', perdighas belegajho, Kaj oni ech ne scias, kie ghi iam staris. -- Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ghis eterneco." Maksimoj kaj Pensoj. De Markizo de Maric['a]. La autoro, Markizo de Maric['a] (Marik['a]) estas la plej fama brazila moralisto. * * * * * La bonfarado estas chiam felichiga kaj ghustatempa, se la prudento ghin direktas kaj rekomendas. * * * * * La malshparemulo povas esti bedaurata, sed la avarulo estas preskau chiam malshatata. * * * * * La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo. * * * * * La sensagha agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo. * * * * * Malricheco kaj mallaboremo loghas kune. * * * * * La fantazio estas la paradizo de l' felichuloj kaj la infero de l' malfelichuloj. * * * * * Oni povas kunigi chiujn virtojn, sed ne kunamasigi chiujn malvirtojn. * * * * * Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj. * * * * * La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havajho de siaj heredontoj. * * * * * La sincereco estas multfoje laudata, sed neniam enviata. * * * * * La timo kaj la entuziasmo infektas. * * * * * Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas. * * * * * La ghentileco instruas: maski por ne ofendi. * * * * * La homa vivo sen religio estas vojagho sen direktilo. * * * * * Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn. * * * * * La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas. * * * * * Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ghenerala. * * * * * Kiel la spaco enhavas chiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas chiujn pasiojn. * * * * * La homoj plej multe respektataj ne chiuokaze estas la plej multe respektindaj. * * * * * El la portugala lingvo tradukis _A. Couto Fernandes_. End of the Project Gutenberg EBook of Taglibro de Vilagh-pedelo, by Steen Steensen Blicher *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGH-PEDELO *** ***** This file should be named 22901.txt or 22901.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/2/9/0/22901/ Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.