The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Karavano Author: Wilhelm Hauff Translator: J. W. Eggleton Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is this "h" system that is used in this Project Gutenberg eBook. LA KARAVANO WILHELM HAUFF EL GERMANA LINGVO TRADUKIS J. W. EGGLETON Dua eldono 1921 TABELO DE ENHAVO. Antauparolo La Karavano La Historio pri Kalifo Cikonio La Historio pri la Fantomshipo La Historio pri la Dehakita Mano La Savo de Fatme La Historio pri Malgranda Muk La Fabelo pri la Falsa Princo ANTAUPAROLO. Wilhelm Hauff naskighis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Morike kaj Holderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwabischer Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la jhus nomitaj, liajn verkojn oni ankorau hodiau legas kun plej granda ghuo, kaj chi tiun popularecon la autoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe shuldas precipe al sia charma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas lau stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia chefverko estas lia _Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; ghi estas grandparte imitajho lau Scott kaj bazighas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Wurttemberg). Ankau bonegajn versajhojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) farighis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugho). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. Por konigi ankau al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al chiuj karaj samideanoj novan amuzan legajhon, espereble taugan por montri la absolutan sufichecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun chi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malghojos, se la lingva stilo de tiu chi libreto ne plachos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ghia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ghin jughos sufiche fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas chi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de _The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," _La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj paghoj. J. W. Eggleton. Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910. LA KARAVANO. Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenajho, kie nenio vidighas krom sablo kaj chielo, jam audighis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arghentaj tintiletoj de chevaloj. Densa polva nubo, ghin antauiranta, anoncis ghian proksimecon; kaj chiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. Tiel montrighis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al ghi. Li sidis sur bela araba chevalo, kovrita per tigra felo; de la helrugha rimenajho pendis arghentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' chevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia chevalo. Blanka turbano, riche brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre rughaj; kaj je lia flanko pendis kurba richtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizaghen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- chio chi tio donis al la rajdanto aspekton sovaghan kaj maltimegan. Kiam li trovighis proksimume kvindek pashojn de la fronto de l' karavano, li pikis la chevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antaugvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontrau li siajn lancojn, pro timo pri ia atako. "Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Chu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?" La gardistoj, konfuzighinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. "Kiu estas la posedanto de chi tiu karavano?" demandis la rajdanto. "Al _unu_ sinjoro ghi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, char ofte atakadas la vojaghantojn chiuspeca kanajlaro." "Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. "Tio ne povas ankorau farighi," respondis la oficiro, "char ni devas antaueniri senhalte, kaj la komercistoj trovighas malantaue, je interspaco de almenau kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, ghis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron." La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu chi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuraghis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," au, "Belege pashadas via chevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis chiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian tachmenton, la chefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze sharghitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj chevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte grandaghuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili shajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj sharghochevaloj. Oni starigis tendojn, chirkau kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj chevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili manghajhojn kaj trinkajhojn. "Kiun vi enirigas chi tien?" alparolis la plej juna komercisto la chefgardiston. Antau ol tiu chi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruhh, kaj mi venas el Bagdado. Vojaghante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antau tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto audigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farighis, ke jen mi estas che vi. Permesu, ke mi vojaghu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riche rekompencos vin, char mi estas nevo de la grandveziro." La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhh," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ghoje ni helpos vin. Sed antau chio sidighu, kaj manghu kaj trinku kun ni." Selim Baruhh sidighis che la komercistoj kaj manghis kaj trinkis kun ili. Post la manghado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringighas kaj malvolvighas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon. "Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen che tablo, jen sur chevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distrajho. Mi sentas grandan enuon, char mi estas kutiminta vidi post manghado dancistojn au audi kantojn kaj muzikon. Chu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?" La kvar pli maljunaj komercistoj daurigis fumi kaj shajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, che chiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon." "Selim Baruhh, vi diris la veron," ekkriis Ahhmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon." "Mi ghojas, ke la propono plachas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon." La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimighis unu al alia kaj igis la fremdulon sidighi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plenshtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refreshigis Selim sian vochon per plengorgho da sorbedo, forpushis de la busho sian longan barbon, kaj ekparolis: "Audu do la historion pri Kalifo Cikonio." La Historio pri Kalifo Cikonio. I. Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Hhasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, char varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun vershis al li lia sklavo, kaj chiufoje, kiam plachis al li la gusto de l' trinkajho, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En chi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, char li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ghuste tial vizitis lin chiutage chirkau tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankau en chi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontrau sia kutimo, tre enpensighan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busho kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaghon, grandveziro?" La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antau sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, chu mi faras mediteman vizaghon, mi ne scias: sed malsupre, antau la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajhojn ke mi chagrenighas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj." La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikajhon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Chi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagha kaj chifone vestita. Li portis keston, en kiu trovighis chiuspecaj vendotajhoj: perloj kaj ringoj, riche ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris chion; fine, la kalifo achetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, chu ankau tie trovighas komercajhoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en ghi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribajho kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. "Mi ricevis chi tiujn ambau objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion." La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, ech se li ne povis legi ilin, achetis la skribajhon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciighus, kion la skribajho enhavas. Tial li demandis la veziron, chu li ne konas iun, kiu povas ghin dechifri. "Favora mia estro!" respondis chi tiu; "apud la granda moskeo loghas homo, kiun oni nomas Selim la Sagha; tiu komprenas chiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajhojn." Baldau aperis la sagha Selim. "Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laudire, tre sagha; rigardu do chi tiun skribajhon kaj sciigu min, chu vi povas ghin legi. Se vi sukcesos ghin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, char en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Sagha." Selim sin klinis kaj diris: "Efektivighu via volo, sinjoro!" Dum longa tempo li atente rigardis la skribajhon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinajho, sinjoro; oni pendigu min, se ghi ne estas latinajho." "Diru, kion ghi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajho ghi estas." Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos chi tion, laudu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en chi tiu skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformigho, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorchvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto." Kiam Selim la Sagha finis legi, plenighis de ghojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la saghulo jhure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acheton ni faris, Mansor. Kiel ghoje mi atendas la momenton, kiam mi farighos besto! Morgau matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj auskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo." II. En la sekvinta tago, Kalifo Hhasid apenau matenmanghis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, lau ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj ghardenoj de l' kalifo; sed vane ili chirkauspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfarajhon. Fine la veziro proponis, ke oni iru ghis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj chiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado. La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambau iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene pashadis tien kaj chi tien, serchante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen. "Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "chi tiuj ambau longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do farighus cikonioj?" "Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antaue pripensu, kiamaniere oni rehomighas. -- Jen mi trovis: trifoje klinighinte orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarighas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la chielo ne ridu, alie ni pereos." Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimighas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ghin al la grandveziro, kiu ankau enflaris, kaj ambau kriis: _Mutabor!_ Malshvelis al ili la kruroj kaj ighis maldikaj kaj rughaj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farighis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farighis flugiloj; la kolo elighis el la shultroj kaj longighis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon. "Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moshto," parolis la kalifo, post longedaura mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan." "Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuraghas certigi vin, ke Via Alteco havas preskau pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se plachas al vi, ni iru auskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, chu ni efektive povas paroli cikonie." Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ghi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimighis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauen, kaj audis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- "Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" "Plej bonan dankon, kara Fraulino Blekbek'. Mi jhus serchis mian matenmangheton. Chu vi ne volas akcepti ranfemureton au kvaroneton de lacerto?" "Mi humile vin dankas; hodiau mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiau antau la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome." Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pashojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis shin per la okuloj. Sed kiam shi starighis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberighis el iliaj bekoj nekontraustarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antau ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis sherco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domaghe, ke la malsaghaj bestoj lasis sin fortimighi per nia ridado; alie ili certe estus ankau kantintaj!" Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformigha stato. Li diris al la kalifo sian timon. "Per Mekka kaj Medina! Malbona sherco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortachon; al mi ghi ne volas reveni. "Trifoje ni devas klinighi orienten, dirante samtempe: Mu --, Mu --, Mu --." Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinighis, tiel ke iliaj bekoj preskau tushis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinighadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, chiu memoro pri ghi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis -- cikonioj! III. Malghojaj, la ensorchitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en chi tiu malfelicho. El sia cikonia hauto ili ne povis eliri; ech en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; char kiu kredus al cikonio, ke ghi estas la kalifo? Kaj ech se oni kredus tion, chu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion? Dum multe da tagoj ili chirkauvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangheblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, char ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandajhoj. Ilia sola plezuro en chi tiu malghoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed chirkau la kvara tago post ilia ensorcho, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en rugha orebrodita mantelo sidis sur multornamita chevalo; chirkauis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj chiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Hhasid parolis: "Chu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorchita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia ghismorta malamiko, la potenca sorchisto Kashnur, kiu, en malbona horo, jhuris venghon al mi. Tamen mi ankorau ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfelicho; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorcho malplenumighos." Ili levighis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis lau la direkto de Medina. Sed ne bone prosperis al ili la flugado, char ambau cikonioj ankorau malmulte sin ekzercadis. "Ho ve!" ekghemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa moshto, baldau finighos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperighis, kaj ni farus bone, serchante restadejon por la nokto." Hhasid auskultis favore la peton de sia servisto; kaj char li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu shajnis, kvazau ghi donus rifughejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi chi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laushajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj chambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Hhasid kaj lia akompananto chirkauiris tra la koridoroj, serchante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. "Granda sinjoro," li diris mallaute, "estas ja, mi scias, malsaghe de la flanko de grandveziro, ech pli malsaghe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, char tutproksime mi bone audis plendsonojn kaj ghemegojn." Nun haltis ankau la kalifo kaj klare ekaudis mallautan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne jhetu ilin en novajn nekonatajn dangherojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ech sub la cikonia flugilo, elshiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antauen en malluman koridoron. Li alvenis baldau al pordo, kiu shajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekaudis ghemetojn kaj iom da plorkriado. Li pushe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruinighinta chambro, kiun eta kradfenestro nesufiche lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el shiaj rondaj okulegoj, kaj per rauka vocho shi elsonigis el la kurba beko siajn ghemojn. Sed kiam shi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankau eniris, tiam shi eligis lautan ghojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, shi elvishis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l' du cheestantoj, shi ekkriis en bona, homa lingvo araba: "Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antausigno de mia savigho; char estas al mi antaudirite, ke per cikonioj venos al mi granda felicho." Rekonsciighinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie aranghis siajn maldikajn krurojn, kaj diris: "Strigino! Jughante lau viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi audos nian historion." La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias. IV. Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris: "Audu ankau mian historion kaj sciighu, ke mi estas ne malpli malfelicha, ol vi. Mia patro estas la Regho de Hindujo; mi, lia malfelicha solfilino, nomighas Lusa. Tiu sorchisto Kashnur, kiu ensorchis vin, jhetis ankau min en la malfelichon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjheti lin de la shtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alshteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia ghardeno ion refreshigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkajhon, kiu shanghis min en chi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min chi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura vocho: 'Chi tie vi restu, malbelega, ech de la bestoj malestimata, ghis via morto, au ghis iu deziros propravole edzighi kun vi ech en chi tiu monstra formo. Tiel mi venghas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malghoja, mi vivas kiel ermitino en chi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj ech de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; char tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supershutas per sia pala lumo chi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo." La strigino chesis paroli, kaj denove forvishis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri shia doloro. La kalifo estis, dum la rakontado de l' reghidino, profundighinta en medito. "Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfelicho kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de chi tiu enigmo?" La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antausenton, kiel vi; char foje, en mia plej juna agho, antaudiris al mi sagha virino, ke cikonio alportos al mi grandan felichon. Eble mi scias ankau, kiel ni povos nin savi." La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo shi pensas. "La sorchisto, kiu nin ambau malfelichigis," diris shi, "venas chiumonate unu fojon en chi tiun ruinon. Ne malproksime de chi tiu chambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subauskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn farajhojn. Eble li tiam elparolos la sorchvorton, kiun vi forgesis." "Kara mia reghidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la chambrego?" La strigino momenton silentis; poste shi parolis: "Ne malplachu al vi mia peto! Nur lau unu kondicho mi povos plenumi vian deziron." "Parolu, parolu!" kriis Hhasid. "Ordonu! Chian kondichon mi akceptos." "Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos farighi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." La propono shajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. "Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone shin preni." "Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandaghulo, kaj vi, kontraue, ankorau juna kaj fraula; vi do povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reghidino." "Ghuste jen estas!" ekghemis la kalifo, melankolie mallevante la flugilojn. "De kie vi scias, ke shi estas juna kaj bela? Jen kion mi nomas: 'Acheti katon en fermita sako'!" Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine konvinkighinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzighi kun la strigino, la kalifo mem decidighis plenumi la kondichon. Granda estis la ghojo de l' strigino. Shi konfesis, ke ili ne povus veni en pli oportuna tempo, char jam en chi tiu nokto vershajne kunvenos la sorchistoj. Kune kun la cikonioj shi forlasis la chambron, por konduki ilin en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, renkonte al ili, tra duone ruinighinta muro, elradiis hela lumo. Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni absolute senbrue. Tra la truo, antau kiu ili staris, ili povis superrigardi grandan salonon. Ghi estis chirkauita de kolonoj kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauis la tagan lumon. En la mezo de l' chambrego staris ronda tablo, sharghita per multaj elektitaj manghajhoj. Chirkau la tablo etendighis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj chi la cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la sorchpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej novajn farajhojn. Li do rakontis interalie la historion pri la kalifo kaj lia veziro. "Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorchisto. "Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_." V. Audinte tion che sia murtruo, la cikonioj preskau senkonsciighis de ghojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenau povis ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortushita, al la strigino: "Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por ni." Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn longajn kolojn al la suno, kiu jhus levighis malantau la montoj; _Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis reshanghitaj. Ghojegante pro la retrovita vivo, chirkauprenis sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis chirkauen? Bela sinjorino, brilege vestita, staris antau ili. Ridetante, shi donis al la kalifo la manon. "Chu vi ne rekonas plu vian striginon?" shi diris. Estis shi! Tiagrade charmis la kalifon shiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda felicho, ke li farighis cikonio. Nun ili chiuj ekvojaghis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankau sian monujon. Li do achetis en la plej proksima vilagho chion, kion ili bezonis por la vojagho; kaj baldau ili atingis la pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ghojis la popolo, rehavante sian amatan estron. Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorchiston kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman ruinan chambron, kie loghis iam la reghidino, kiel strigino, kaj tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, chu li volas morti au enflari. Kiam li elektis tion chi lastan, la grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La kalifo ordonis enfermi lin en fera kagho, kiun oni starigis en la ghardeno de l' palaco. Longe kaj feliche vivis Kalifo Hhasid kun sia edzino, la reghidino. Liaj plej felichaj horoj estis chiam tiuj, en kiuj la grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj kruroj, li marshadis tra la chambro, blekadis, svingadis la brakojn, kvazau ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." Al Sinjorino Kalifedzino kaj shiaj infanoj chi tiu prezentado faris chiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis chesi blekadi kaj klinighadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni pridiskutadis che la pordo de Reghidino Strigino. Kiam Selim Baruhh finis sian rakonton, la komercistoj esprimis grandan kontentighon pri lia historio. "Efektive, forpasis nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disshovante la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; ni do povus bone daurigi nian vojaghon." Liaj kunvojaghantoj konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marshordo. Preskau la tutan nokton ili rajdis antauen; char brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refreshigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kushighis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazau pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en chiuj rilatoj oni servis lin, kvazau li estus hejme. Jam komencighis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levighis; kaj unuanime ili decidis resti chi tie ghis la vespero. Post komuna tagmangho, ili denove pliproksimighis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej agha kaj diris: "Selim Baruhh agrabligis por ni la hierauan posttagmezon; nu, Ahhmet, chu ankau vi rakontus al ni ion, au okazintajhon el via longa vivo, kiu sendube estas richa je aventuroj, au iun belan fabelon?" Ahhmet silentis dum kelka tempo, kvazau sendecida, chu li diros tion au alion; fine li parolis: "Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum chi tiu vojagho, kaj ankau Selim meritas mian konfidon. Propran travivitajhon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis." La Historio pri la Fantomshipo. Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malricha nek richa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi jhus farighis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de chagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kauzon jughi lin felicha pro lia morto; char kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la shipo, al kiu li komisiis siajn komercajhojn, alprofundighis. Sed chi tiu malfelicho ne povis malvarmigi mian kuraghon de junulo. Shanghinte en monon chion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankau nun ne volis disighi de mi, nek de mia sorto. Favoris nin la vento, kiam ni enshipighis en la haveno de Balsoro. La shipo, sur kiun mi dungigis min, destinighis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la shipestro al ni antauanoncis ventegon. Lia vizagho malkashis lian maltrankvilecon: shajnis, ke li ne sufiche konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi chiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antauen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la shipestro do kredis, ke li trompighis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis shipo, kiun ni ne vidis antaue. Sovagha ghojkriado elsonis al ni de ghia ferdeko, -- pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauventega horo. La shipestro, kiu staris che mia flanko, farighis morte pala. "Mia shipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" Antau ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. "Chu vi ghin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!" La shipestro ordonis voche legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortighis la ventego; kaj antau ol forpasis ech unu horo, surterighis la shipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenau la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antau niaj okuloj la shipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj chagrenoj ankorau ne finighis. Chiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte chirkauprenis, kaj nun ni jhure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed che la unua apero de l' matena rugho kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunshipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekighinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia shipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimighinte, mi rekonis ghin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la shipestron. Al mi inspiris tiu shipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektivighinta diro de l' shipestro; teruris min ankau la dezertega aspekto de l' shipo, sur kiu neniu montrighis, indiferente kiom ajn ni alproksimighis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ghi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon. De la antaua parto de l' shipo pendis longa shnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante ghin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis lautan krion, sed seninterrompe dauris sur la shipo la silento. Nun ni suprenrampis per la shnurego, mi, la pli juna, antaue. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpashis sur la ferdekon! Sango rughigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kushis chirkaue. Che la meza masto staris homo, riche vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizagho estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: ankau li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pashojn; apenau mi kuraghis spiri. Nun suprenvenis ankau mia kunulo. Tiun chi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidighis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte preghon al la Profeto, ni kuraghis iri antauen. Che chiu pasho ni rigardis chirkauen pro timo, ke io nova ne sin montru, io ech pli terurega. Sed chio restis neshanghita. Longe kaj larghe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni ech ne kuraghis laute paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, au ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis shtuparon, kondukantan en la shipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, char neniu el ni kuraghis esprimi siajn pensojn. "Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajho okazis chi tie. Tamen, ech se, tie malsupre, la shipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiche, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj." Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraghighinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankau chi tie regis tomba silento kaj sole niaj pashoj faris ehhon sur la shtuparo. Ni staris che la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi auskultis: nenio audebla! Mi malfermis. La chambro prezentis hhaosan aspekton. Vestajhoj, armiloj kaj alia ilaro chirkaukushis intermiksite. Nenio en ordo. La shipanaro, au almenau ghia estro, kredeble estis jhus drinkinta, char chio ankorau kushis chirkaue. Ni iris antauen de chambro al chambro, de apartamento al apartamento. Chie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ghojegigis min supermezure chi tiu vidajho, char konsiderante, ke estas neniu sur la shipo, mi opiniis min rajtigita, chion chi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni vershajne estas ankorau tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo. Ni refreshigis nin per la manghajhoj kaj trinkajhoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed chi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin jheti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazau enradikitaj, ili kushis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni chiuj iloj. Neeble estis ankau, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni ech ne povis fortiregi lian sabron. En malghoja meditado pri nia situacio ni pasigis chi tiun tagon. Je la noktigho mi permesis al Ibrahimo kushighi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam levighis la luno, kaj mi kalkulis lau la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontraustarebla dormemo, ke, kontrauvole, mi kushighis malantau barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, char mi bone audis la maron frapadi la flankon de l' shipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis audi vochojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levighi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi ech ne povis malfermi la okulojn. La vochoj farighis chiam pli klaraj; shajnis al mi, kvazau gaja shipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis audi la fortan vochon de iu ordonanta; mi ankau klare audis, kiel shnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirighas. Sed iom post iom mi senkonsciighis kaj pliprofundighis en dormo, en kiu mi kredis audi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekighis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaghon. Mirigita, mi chirkaurigardis. Ventego, shipo, mortintoj, -- chio, kion mi audis dum la nokto, shajnis al mi kvazau songho; sed kiam mi suprenrigardis, mi chion trovis kiel hierau. Senmove kushis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia songho, mi levighis, por serchi mian maljunan serviston. Tiu chi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. "Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kushi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankorau unu nokton en tiu chi ensorchita shipo." Mi demandis lin pri la kauzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis: "Post kelkhora dormado mi vekighis kaj ekaudis, kiel oni kuradas tien kaj chi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenau dudek, kiuj tie chirkaukuradis; mi audis ankau vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la shtuparon pezaj pashoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciighis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante che tiu chi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kushas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante che lia flanko." Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankau ja estis bone audinta la mortintojn. Shipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundighis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojaghinta homo; ghi povus efiki kontrau chiuspecaj fantomoj kaj sorchajhoj. Li certigis ankau, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos preghsentencojn el la Korano. La propono de l' maljunulo tre plachis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis chambreto, en kiun ni decidis retirighi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, sufiche grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis lau eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en chiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion farinte, ni atendis la terurajhojn de l' nokto. Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemighis. Mia kunulo tial konsilis al mi preghdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauefikis. Subite farighis supre granda movado. Knaris la shnuregoj; piedaj pashoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vochoj estis klare audeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekaudis iun malsuprenveni la shtuparon de l' kajuto. Tion audante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontrau fantomoj kaj sorchajhoj: "Chu vi el aero venis, Au en tomb' malluma dormis, Au vin mara fundo tenis, Au infera fajr' vin formis,-- Granda Allaho ordonas al vi: Chiuj fantomoj obeas al li." Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je chi tiu sentenco, kaj starighis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegighis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankorau traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli riche vestita, kiun mi ankau vidis supre kushantan. La kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizaghon, grandan nigran barbon, kaj sovaghe rulighantajn okulojn, per kiuj li chirkaurigardis la tutan chambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, shajnis tute ne rigardi al la kashanta nin pordo. Ili ambau sidighis che la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laute, preskau kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli lautighis kaj kolerighis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan chambron. Sovaghe ridante, la alia salte levighis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu chi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambau forlasis la chambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankorau neniel finighis. Sur la ferdeko farighis chiam pli kaj pli laute. Audighis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevighas sur nin ech la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! Post multe da horoj, kuraghinte resupreniri, ni trovis chion en antaua stato; alie ol antaue kushis ech ne unu; chiuj estis rigidaj kiel ligno. Ni tiel pasigis sur la shipo multe da tagoj. Ghi veturadis chiam orienten, kie, lau mia kalkulo, sendube kushis la tero. Sed, ech se ghi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ghi shajnis chiam veturi returnen; char, kiam la suno levighis, ni chiufoje retrovighis sur la sama loko. Chi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj chiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antaunoktighe chiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antaue provis che la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj chirkauligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia chambreto la sekvon. Chi tiun fojon la fantomoj shajnis ech pli terure furiozi, ol antaue; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni strechis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la shipon antauen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon sufiche grandan. Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ghin nokto ni veturadis laulonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kushantan. Kun granda peno ni jhetis ankron, kiu tuj enfundighis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per chiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordighis. Che la urba pordego ni informighis pri la nomo de la urbo kaj sciighis, ke ghi estas Hinda urbo, kushanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refreshigis nin post nia aventurplena vojagho. Mi ankau serchis tie saghan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcharto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ghis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej. En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi serchas la saghan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekaranghi por forigi ilin el la shipo. Li respondis, ke la shipanaro estas vershajne, pro iu krimo, sorchetenita surmare; la sorcho, diris li, kredeble malefektivighos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur farighi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kushas. Al mi, li kredis, apartenas chiarajte la shipo, kune kun ghia tuta shargho, tial ke mi kvazau ghin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riche rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorchisto Mulej ne chesis laudi nian felichan ideon chirkauvolvi la velojn per sentencoj de l' Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo. Estis ankorau iom frue en la tago, kiam ni alvenis la shipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kushis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kushigis ilin teren. Ni daurigis desegi la mortintojn, kaj jam antauvespere chiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surshipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ghin ech je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de chi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte chi tion, la sorchisto elparolis super ghi misterplenajn vortojn kaj supershutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama momento tiu chi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj. "Kiu kondukis min chi tien?" parolis li, laushajne reakirinte kelkagrade la fortojn. Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimighis. "Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedauraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo shipveturadas tra chi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita chiunokte reeniri en ghin. Sed nun fine mia kapo ektushis la teron, kaj mi povas iri, repacighinte, al miaj prauloj." Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin chi tiu terura stato, kaj li parolis: "Antau kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loghis en Alghero. Sed avareco pushis min ekipi shipon kaj min doni al la marrabado. Foje, dauriginte jam de kelka tempo chi tiun fikomercon, mi enshipigis en Zante'o dervishon, kiu deziris vojaghi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malghentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraue, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprochis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris dervisho kaj kion mi ech al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian shipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ghis ni kushigos teren nian kapon. La dervisho mortis, kaj ni jhetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumighis liaj vortoj. Kelkaj el miaj shipanoj ribelis kontrau mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ghis miaj partianoj submetighis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankau la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldau mia shipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankau estingighis la lumo de la okuloj: mi chesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidigho, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni jhetis maren la dervishon, mi kaj chiuj miaj kunuloj revekighis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari au paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; char kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ghojo ni chiam veturis plenvele tra la ventego, char ni esperis disfrakasighi fine kontrau iu krutajho kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kushigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian shipon, kiel signon de mia dankemo." Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankau, kiel antaue liaj kunuloj, disfalis en polvon. Chi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian shipon. Grandprofite intershanghinte kontrau aliaj la komercajhojn, kiujn mi havis surshipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej richajn donacojn, kaj forshipighis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan chirkauveturadon, surbordighante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajhojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli richa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj richajhoj kaj mia felicho: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' fama vojaghanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenau atinginte sian dekokan jaron, devis forvojaghi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felichon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Chiukvinjare mi vojaghis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon. En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauen. Post kiam la vojaghantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj chiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan shercrakonton. Nu, prezentu ghin por nia regalo, ke ghi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en chiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliaghaj kunvojaghantoj. Sed Zaleukos estas chiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malghojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian chagrenon, se chagrenon li havas; char fraton ni helpas volonte, ech se li estas alikredano." La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagha, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojaghantoj tre amis lin; char lia tuta personeco vekis che ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de chi tiu perdo venas lia seriozeco. Zaleukos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Chagrenon mi havas nenian, almenau nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, char Mulej shajnas riprocheti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskigho ghi mankas al mi, sed mi perdis ghin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Chu pro tio mi estas kulpa: chu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem jughi, audinte la historion pri la dehakita mano." La Historio pri la Dehakita Mano. Mi naskighis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] che La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn shtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, char mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, lau konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, char kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj charlatanoj, povas en Konstantinopolo richighi. En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojaghi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciajhojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankau jam faris vojaghojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaghi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de ghojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenau mi povis atendi ghis la momento de la enshipigho. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretighis por la vojagho. En la antautago, mia patro kondukis min en sian dormochambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kushantajn sur la tablo. Sed pli ol chio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, char neniam ankorau mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro chirkauprenis min kaj diris: "Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagho. Chi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis ghin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netushebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urghega bezono." Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jhetighis al liaj okuloj, eble pro ia antausento, char de post tiu tago mi neniam revidis lin plu. La vojagho plenumighis sen ia malfelicho. Baldau ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Chi tie mia franka amiko luis por mi chambron, kaj konsilis al mi, elspezi saghe mian monon, kiu sumighis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj chion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicha, char tute ne plachis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis che ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen chi tiuj estis ja noblaj junuloj. Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi audis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentighis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis ghin. Sciighinte, ke tre baldau iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungighis kiel hhirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antau du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la shlosilon; kaj nun, sola kaj de chiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis chion en sama stato, kiel mia patro ghin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj chi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Chi tion mi tute ne povis, kaj ankorau nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontrau la pastro; kaj vere mi devis min jughi felicha pro tio, ke li ne konsideris ankau la domon kaj la komercajhojn de mia patro kiel testamentajhon. Tio estis la unua malfelicho, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastighis, char mi hontis ludi rolon charlatanan, kaj mankis al mi en chiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al richuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicha Zaleukos. Ankau la komercajhojn de mia patro mi ne povis vendi, char jam tuj post lia morto disforighis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malghoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaghadas la landon kaj elmontras siajn vendotajhojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte achetas de ili, char ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu ghin garde, kaj per la cetero mi achetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, shalojn, silkajn shtofojn, kuracajn shmirajhojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur shipo, mi ekvojaghis duafoje Franklandon. Apenau mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove shajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagho estis mallongedaura kaj felicha. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj chie mi trovis tre achetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotajhoj, kaj de tago al tago mi farighis pli richa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiche shparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajhojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektushi alian aferon, kiu donis al mi shatindan profiton: mi helpis min ankau per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afishoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfelichuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en chi tiu urbo, ne sole char ghi tre plachis al mi, sed ankau pro tio, ke mi volis mallacighi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa kroche), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn chambrojn kun altano.[5] Senprokraste mi chirkauportigis miajn afishojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenau mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la achetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, char mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj. Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antau ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankorau unu fojon, laukutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, lau mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en ghi ordonon, ke mi trovighu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed char mi ne konis en Firenzo ech unu homan estajhon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kashe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antauzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro. Mallonge antau noktomezo mi eliris, kaj baldau alvenis al _Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, ghis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo che la preghejoj de la urbo. Mi elrektighis, kaj jen antau mi staris altkreska viro, tute envolvita en rughan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauvizaghe. Komence mi iom ektimis, char tiel subite li ekstaris malantau mi tie. Sed tuj mi retrankvilighis kaj diris: "Se estas vi, kiu venigis min chi tien, diru, per kio mi devas vin servi?" La rughmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!" Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris: "Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaue sciigi min, kien. Mi petas vin ankau montri al mi iom vian vizaghon, por ke mi vidu, chu vi bone intencas al mi." Sed la rughulo shajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleukos, restu do hejme," respondis li, ekforirante. Che tio, ekregis min la kolero. "Chu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de chiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?" Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankorau pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderighis mia kolero; almenau mi havis la mantelon, kaj chi tiu devis ja doni la shlosilon de l' stranga aventuro. Mi jhetis ghin chirkau la shultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenau mi faris cent pashojn, preteriris min tushproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuchinokte nenio farebla!" Sed antau ol mi povis rigardi chirkauen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazau ombron, shtelirantan laulonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ghi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazau mi trovis ghin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi ghin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Ghi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj riche brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi. Mi portis ghin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajhon; sed mi postulis por ghi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos acheti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn chiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; char, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da achetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris chies rigardojn; sed neniu similis ech iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankau rimarkis, ke chiu, kiun mi demandis, chu vere ne trovighas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajhon tiel valoregan kaj delikatan. Fine, chirkau vesperigho, venis junulo, kiu ofte estis che mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Jhetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleukos, mi nepre devas havi vian mantelon, ech se mi pro tio ruinighos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur ghin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaghulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajhon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed che la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo krochitan al ghi paperfolieton, kiun li jhetis al mi, dirante: "Jen, Zaleukos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiau nokte je la konata horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazau fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian felichon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe dauris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la achetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas ghin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur sherce; sed, konvinkighinte, ke mi estas tute serioza, li kolerighis pro mia postulo kaj nomis min malsaghulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deshiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antau la tribunalon. La jughisto, kiun multe mirigis la plendo, aljughis la mantelon al mia kontrauulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, ech cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke chiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon. Senpacience mi atendis la nokton. Chirkau la sama horo kiel hierau mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimighis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hierau. "Chu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed ghi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu chi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimighis kun mi al la largha balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ghojis je tiu vidajho, neniel antausentante, ke tio estos ghia lasta felicho. Mi enposhigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antau la vizagho li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antaue mi devas kondichi, ke ghi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!" Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?" "Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loghis chi tie che amiko de nia familio. Hierau mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi shin morgau. Sed, lau malnova kutimo de nia familio, chiuj samfamilianoj devas kushi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domaghas shian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenau la kapon de lia filino, por ke li vidu shin ankorau unu fojon." Chi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, shajnis al mi, verdire, sufichagrade terura; tamen, mi ne kuraghis ion kontraudiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial chio chi tio devas farighi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus ghin, se li provus plenumi ghin tage; sed se la kapo estos definitive detranchita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranchu ghin propramane. Dume ni alvenis antau grandan belegan domon. Mia akompananto ghin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la chefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallarghan tordshtuparon. Ghi kondukis en nesufiche lumigitan koridoron, el kiu ni venis en chambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono. En chi tiu chambro estis lito, en kiu kushis kadavro. La nekonato deturnis sian vizaghon, kvazau li volus kashi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la chambron. Mi elpakis miajn tranchilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi chiam havis che mi, kaj proksimighis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed chi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagho estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entranchis la hauton, same kiel faras hhirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran tranchilon, kaj tratranchis, per unu bato, la gorghon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekghemante profunde, shajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elshprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfelichulinon neniu alia krom mi. Ke shi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, char, post tia vundo, nenio povus shin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu terurajho. Chu la rughmantelulo trompis min? au chu eble la fratino estis antaue nur shajnmortinta? Chi tio shajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida trancho estus revekinta shin, ne mortigante; sekve mi pretighis por findetranchi la kapon. Sed ankorau unu fojon ekghemis la mortanta, strechetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Che tio, venkis min la teruro, kaj, preskau freneza de timo, mi elkuregis el la chambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, char la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla ech ia postsigno; kaj mi devis palpiri laulonge de la muro, por atingi la tordshtuparon. Fine mi trovis ghin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankau malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, char en tiu domo farighis al mi neelporteble terure. Antauenpelata de timo, mi kuregis en mian loghejon kaj enprofundighis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan farajhon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagigho mi iom retrankvilighis. Estis, lau mia opinio, tre nevershajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antau tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, daurigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antaue ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia chapo kaj mia zono, ja ankau miaj tranchiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, chu mi forgese lasis ilin en la chambro de l' mortigita, au perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla shajnis al mi, bedaurinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldau poste venis al mi mia najbaro, kiel li chiumatene kutimis fari, char li estis homo tre babilema. "Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?" Mi shajnigis scii nenion. "Kiel! chu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hierau mi vidis shin, ankorau tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun shia fiancho; char hodiau ili volis edzighi." Chiu vorto de la najbaro estis al mi kvazau pikego en la koron. Kaj ofte ripetighis mia turmentego, char chiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. Chirkau tagmezo venis en mian magazenon jugheja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleukos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "chu tiuj chi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, chu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruajhon, kiun mi baldau rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi chambron, kie mi restu ghis nova ordono. Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ghi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankau mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia chambro, kelkajn shtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, chirkau longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandaghuloj. Che la flankoj de l' salono etendighis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi starighis antau la nigra tablo, levighis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas jughi la nunan aferon: tiun chi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandaghulo almenau naudekjara. Li tenis sin antauenklinighe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankorau liaj okuloj, kaj lia vocho estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, chu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvoche, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen palighis, jen rughighis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! chu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riprochon pro lia interrompo, char sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, char, lau lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li ech diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la ghistiama vivo de sia filino, char nur tiamaniere oni povas decidi, chu mi diris la veron, au ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la jughan kunsidon, por elcherpi konsilon, diris li, el la paperajhoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malghojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la rughmantelulo. Plena de espero, mi revenis, la morgauan tagon, en la jughejon. Sur la tablo vidighis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, chu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkighis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambau biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni shajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, char la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la cheflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontrau la mortintino kaj avertojn, ke shi ne plenumu la projektitan edzinighon. Shajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; char en tiu tago oni traktis min ankorau pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajhoj, kiuj sendube trovighas en mia chambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serchis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antau la fino de tiu jughtago, mi perdis chiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni lautlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri lauintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de chiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agho, sub la ekzekutista hakilo! En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermighis la pordo de mia karcero kaj enpashis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Chu en chi tia situacio mi retrovas vin, Zaleukos?" diris li fine. Che la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia vocho revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie loghas, altrespektata, lia patro; li jam sciighis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankorau unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ghis tia grado kulpighi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li shajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi chion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jhuris al li, per plej forta jhuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la nevershajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Chu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam shin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke chirkauvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, lau kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis shin por min venghi pro shia edzinigho kun alia. Mi rimarkigis al li, ke chio chi tio tre bone diraplikighas al la rughmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio chirkauprenis min, plorante, kaj promesis fari chion eblan por almenau savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj leghoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortushita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montrighi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformighu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, lautekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por chiam. Tia nun estas, diris li, ankau mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj jhetkovris min, elshprucegante, mia propra sango. Valetio akceptis min en sian domon, ghis mi resanighis; poste li noblanime provizis min per vojagha mono; char chio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la jughistaro. El Firenzo mi vojaghis Sicilion, kaj de tie per la unua shipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaue alkonfidis al mia amiko; mi ankau petis, ke li permesu al mi loghi che li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas ekloghi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam achetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankau diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldau. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Ghoje akceptis min chiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la achetinto de la domo. Mi legis: "Zaleukos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas chi tie, kune kun ghia tuta enhavo; kaj chiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkulighos inter la plej richaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfelicha ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la autoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke ghi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis rughan mantelon. Nun mi sciis sufiche, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgrau chio, ne estas tute senigita je chiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis chion plej bone aranghita, -- interalie, magazenon kun komercajhoj pli belaj ol mi iam havis antaue. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi daurigas miajn vojaghojn; sed tiun landon, kie mi farighis tiel malfelicha, mi neniam revidis plu. Chiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ghojas scii, ke tiu malfelichulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracheti la chagrenon de mia animo, char chiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka. Zaleukos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj auskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol chiuj kortushita shajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekghemis; kaj al Mulej shajnis, kvazau liaj okuloj plenighis unufoje de larmoj. Ankorau longatempe ili priparoladis la historion. La fremdulo demandis: "Chu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al danghero ech vian vivon?" "Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antau Dio, ke li alportis al mi tiun chi malfelichon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu chi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas ech pli malfelicha ol mi." "Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon. Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, char chi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj. Tre konsternis la komercistojn chi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, char li opiniis, ke ili estas sufiche bone armitaj, por ne timi arachon da rabemaj araboj. "Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ghi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kushighi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete." La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahhmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo chiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajho, char jam ofte li venke batalis sola kontrau kvin ech ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuragha franko, kiun malfelicho forpelis en chi tiun regionon; sed el chiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj shtelisto." "Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuraghas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendanghere daurigi sian vojon, char Orbasano estas la sinjoro de la dezerto." Tiel interparoladis la vojaghantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis chirkau la tendaro, komencis maltrankvilighi. Granda amaso da rajdantoj vidighis en interspaco de duonhora vojo: ili shajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke vershajne oni baldau atakos la karavanon. La komercistoj interkonsilighis, kion ili devas fari: chu iri renkonte al la malamikoj, au atendi la atakon. Ahhmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion chi lastan; sed la flamighema Mulej kaj Zaleukos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu chi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun rughaj steloj, alligis ghin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi ghin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin chiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Shajnis tamen, ke tiuj chi jam ekvidis la signon sur la tendo, char ili subite deklinighis de sia antaua direkto kaj ekforrajdis flanken per granda chirkauiro. Mirigite la vojaghantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu chi staris antau la tendo, tute indiferenta, kvazau nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajho. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaghajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli alta ol ghia vera valoro," respondis Selim Baruhh. "Per chi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavighis el mallibereco. Kion ghi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojaghas kun chi tiu signo, trovighas sub potenca protekto." La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al ghi longan kontraustaradon. Pli trankvilanime oni nun kushighis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenajho, ili ekforiris pluen. La morgauan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojaghantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hierau, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiau ghin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej agha; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondiche ke ghis lia morto mi restu che li. Sed char li atingis grandan aghon, mi revenis ne pli frue ol antau du jaroj en mian hejmon, ne sciighinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ghin favorkore bonigis." La Savo de Fatme. Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskau la saman aghon. La unua estis maksimume du jarojn pli agha. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en chio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la sharghon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato aranghis feston. Li invitigis al si chiujn shiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la ghardeno de l' patro elektitajn manghajhojn, kaj, che la vesperigho, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj shiaj amikinoj ghoje konsentis; char la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ghin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajhon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi chiam pli kaj pli antauen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauvole, char jam antau kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Ghis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Chirkauremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antauvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo shajnis realighi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis ghin, char ghi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis chiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danghero, salte levighis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, char ili elmetas la barkon al la danghero esti renversita per tia tien -- kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimighis la alia boato, ili chiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu chi renversighis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj char oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu chi boato vekis suspekton; tial debordighis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur ghustatempe por enshipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, chu chiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimighis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el shiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika shipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankau diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon. Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankau Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri shia malfelicho, sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis shian malfelichon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankorau ne kuraghis konfesi al nia patro, char shiaj gepatroj estis malrichaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia chagrenego iom malpliighis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagheco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ghojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antau mia vizagho; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberighos de la malbeno de l' patro." Tion mia malfelicha frato tute ne atendis. Jam antaue li firme decidis elserchi sian fratinon kaj shian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu chi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu chi nova malfelicho, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuraghon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia shipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro. Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagho, la kolero de la patro shajnis iom kvietighinta, char li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojagho. La gepatrojn de Zorajde -- tiel nomighis lia forrabita fianchino -- Mustafa, plorante, adiauis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaghon surtere, char de nia urbeto al Balsoro nenia shipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre strechitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Char li havis bonan chevalon kaj nenian pakajhon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian chevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia chevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ech unu vorton. Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Shajnis, ke jam nun plenumighis por la malfelichulo la malbeno de lia patro; char kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je chiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturnighis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis chirkauborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ghis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj chevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj vochoj de viroj. Al mia frato shajnis, kvazau homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontrau li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de chevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskau kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapishoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke richecon kaj komforton; sed chi tie ili shajnis nur kuraghacha rabajho. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagho estis malbela, lia hauto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo chirkau okuloj kaj busho faris malameginda lian vidighon. Kvankam chi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldau rimarkis, ke ne por li oni tiel riche ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj shajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras chaseton," respondis chi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstatauanto, sian lokon." -- "Ne saghe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "char baldau oni devos decidi, chu tiu chi hundo devas morti au pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi." La malgrandulo, kiu havis, laushajne, deziron sin venghi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontrauulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, chiun lian malghentilajhon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermighis la pordo de l' tendo, kaj enpashis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian riche ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigho, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton. "Kiu ghi estas, kiu kuraghas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Che tio rughighis de kolero la vizagho de tiu, kiun oni nomis "la Forta." "Chu vi kredas, ke mi iam min lasus anstatauighi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocho, al la malgrandulo. Tiu chi kvazau kuntirighis pro timo, tiel ke li shajnis ech multe pli malgranda ol antaue, kaj ekshtelighis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo. Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antau sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La chefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: "Bashao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antau Orbasano." Audinte tion, mia frato sin jhetis antau li genue kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi shajnas, ke vi eraras; mizera malfelichulo mi ja estas, sed ne tiu bashao, kiun vi serchas!" Mirigis chi tiuj vortoj chiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj shajnmanovroj, char mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, chu shi ne rekonas en mia frato la Bashaon de Suliejka, respondis: "Jes, ja! Kaj mi jhuras per la tombo de l' Profeto, ghi estas la bashao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia chevalo mi alligos vin morgau, kiam la suno levighos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, ghis ghi subiros malantau la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis mia malfelicha frato la kuraghon. "Tio estas la malbeno de mia kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ghi alpelas min al malhonora morto; kaj ankau vi estas perdita, dolcha fratino, kaj vi, Zorajde!" -- "Via ludacho nenion utilas al vi," diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantau la dorso; "eliru tuj el la tendo, char la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankorau unu nokton, venu!" Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antauenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. "Jen tiu bashao, kiun ni nun venigas al vi lau via ordono," diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antau la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizagho. Shajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la ghusta?" li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi aludas la Bashaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis la bashaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam chi tio estis farita, li alproksimighis al mia frato, distranchis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidighu apud li sur la kuseno. "Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu ghin al stranga dispono de l' chielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dedichita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daurigi tuj lian vojaghon, char chiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urghaj aferoj; kaj post kiam Mustafa chion rakontis al li, li konsilis al li pasigi chi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia chevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgauan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ghis la mateno en la tendo de l' rabisto. Kiam li revekighis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antau la kurteno li ekaudis kelkajn vochojn kune parolantajn: ili shajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subauskultis iome, kaj audis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, char, se li estos liberigita, li povos ilin chiujn perfidi. Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontrau li, char li estis la kauzo de tio, ke oni traktis lin hierau tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta shajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, shajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazau li volus nin perfidi." Dirinte tion, li forshovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretighu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la chevalojn, kaj kun koro multe pli kuragha ol che sia alveno Mustafa surchevalighis. Ili baldau preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturnighis en larghan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu bashao, kiun ili kaptis dum la chasado, promesis toleri, ke ili restu sendanghere en lia regiono; sed antau kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiau li devas morti. Mustafa ne kuraghis ion kontraudiri, char li estas felicha, ke li mem savighis kun sendifekta hauto. Che la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian chevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiaui, kaj parolis: "Mustafa, vi farighis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj audis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antautimon de l' morto, kaj mi shuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memorajhon, chi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, ghin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankau chi tiu saketo utilos al vi por via vojagho." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankorau unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia chevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, char la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia savigho, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdaurigis gajakore sian vojon al Balsoro. Leza silentighis kaj demande rigardis Ahhmet'on, la maljunan komerciston. "Ne, se estas tiel," diris chi tiu, "volonte mi plibonigas mian jughon pri Orbasano; char vere, bele li agis kontrau via frato." "Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, char, se mi ne eraras, ni chiuj deziregas audi plue, kio okazis al via frato, kaj chu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde'on." "Se tio vin ne enuigas, mi volonte daurigos la rakonton," respondis Leza, "char, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga." Che la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komencighos la sklavovendado, kiu chiujare farighas chi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauron pro lia malfruigho kaj rakontis al li, ke li multe perdis, char, en la plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de chiuj achetantoj. Tiuj chi lastaj, oni diris, interbatighis kaj interdisshirighis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis ghin pagi. Mia frato informighis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelichulinoj, kiujn li nun serchas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin achetis, loghas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomighas Tiuli-Kos, eminenta, richa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-bashao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksighinta, por elripozi kun siaj amasigitaj richajhoj. Komence Mustafa volis tuj residighi sur sian chevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenau povis esti antauighinta ech je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontrau tiu potenca vojaghanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldau li trovis ghin. Lia maldistingigho je la Bashao de Suliejka, -- konfuzo, kiu siatempe minacis farighi por li tiel danghera, -- venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelichajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj chevaloj, -- por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Ghi kushis sur bela ebenajho. De chiuj flankoj chirkaufermis ghin altaj muroj, kiujn la konstruajhoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj shmiris sian vizaghon per la suko de iu kreskajho, kiu donis al ghi ghuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizagho de l' Bashao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Bashao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldau revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la chevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin dechevalighi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur largha marmora shtuparo supren al Tiuli. Tiu chi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antau li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la mangho Mustafa iom post iom igis la paroladon ektushi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laudis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas chiam tiel malghojaj; tamen li kredis, ke tio baldau forpasos. Tre ghojigite pro chi tiu akcepto mia frato kushighis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidighis en la lito, sed kredis, ke li ankorau songhas, char antau li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian bushachon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj shirpinchis la nazon, por sin konvinki, chu li vere maldormas; sed la aperajho restis kiel antaue. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciighinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitighu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis chi tien. Vian estimindan vizaghon mi ankau ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Bashaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas chi tie, por fari al vi demandon." "Antau chio diru, kiel vi chi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Char mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambau forkuri. Se vi shin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Bashao." Mustafa frenezighis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do eljhetighis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antauvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ghi estingighis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo. Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran savighon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, chu li ne povas tie trasalti. Ghis la tero estis priatentinda profundo kaj kontrauflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante che la fenestro, subite li ekaudis multajn vochojn, proksimighantajn al lia chambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj relevighis kaj kuris al la muro, kiu chirkauis la korton, ghin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldau sin trovis sur libera kamparo. Li daurigis kuri, ghis li alvenis malgrandan arbaron, kie li jhetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn chevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldau montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ghis li alvenis vilaghon, kie por malalta prezo li achetis chevalon, kiu baldau lin portis en urbon. Tie li informighis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun chi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kauzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li achetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj chiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojaghantan kuraciston, sursharghis siajn posedajhojn sur azenon kaj ekvojaghis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuchifoje oni lin ne rekonos, char la barbo lin aliformigis ghis tia grado, ke li ja apenau rekonis sin mem. Alveninte che Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Shakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsaghulo, ke tiu chi tuj invitis lin manghi. Shakamankabudibaba aperis antau Tiuli; kaj apenau ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti chiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' sagha medicinisto. Tiu chi apenau povis kashi sian ghojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en chambron bele ornamitan, sed en ghi trovighis neniu. "Kara doktoro Shambaba, au kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon chiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, chu la pulso estas malsana au ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel chiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperajhon kaj per lauta vocho eknomis unuope siajn sklavinojn. Che chiu alvoko eletendighis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voche legitaj ses nomoj, kaj chiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano elighis tra la muro. Tremante de ghojo, Mustafa ekkaptis ghin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankvilighis kaj ordonis al sia sagha Shakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la chambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidighu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke chi tiu trinkajho nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon." Baldau li revenis en la chambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankorau unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj shovis samtempe la papereton sub shian braceleton; la trinketon li transdonis al shi tra la aperturo en la muro. Tiuli shajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis ghis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la chambron, li parolis per malghoja tono: "Shadibaba, diru malkashe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?" Shakamankabudibaba respondis kun profunda ekghemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Shi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos shia finigho." Che tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Chu shi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortachi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos shin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. "Uzu vian tutan arton, Shakamdababelda, au kiel ajn vi vin skribas; mi pagos al vi chion, kion vi postulos," kriis Tiuli-Kos, preskau plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. "Mi donos al shi sukajheton, kiu liberigos shin de chia premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al shi sukajheton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, Mustafa foriris serchi sian dormigilon; kaj doninte ghin al la nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankorau serchi apud la lago iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la pordego. Apud la lago, kiu kushis ne malproksime de la kastelo, li demetis siajn falsajn vestojn kaj jhetis en la akvon, ke ili gaje naghis chirkaue; sin mem li kashis en la arbetajharo, atendis tie la nokton, kaj poste enshtelighis en la tombejon apud la kastelo de Tiuli. Mustafa forestis eble apenau unu horon el la kastelo, kiam oni alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortighas. Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, sed baldau revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la malfelicha kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi lian nigran talaron naghantan en la lago; tie kaj chi tie elrigardetas ankau el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, elshiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauen, kontrau la muron. Sed chio chi tio utilis nenion, char Fatme baldau ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. Sciighinte pri shia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru cherkon, char li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la kadavron li lasis forigi en la mauzojeon. La portistoj alportis tien la cherkon, rapide metis ghin teren kaj forkuris, char ili ekaudis el inter la aliaj cherkoj ve-kriadon kaj ghemegojn. Mustafa, kiu kashis sin malantau la cherkoj kaj de tie forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kashejo kaj eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li levis la kovrilon de la cherko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis lin, kiam sin montris al li, che la lumo de la lampo, trajtoj tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia kushis en la cherko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin post chi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian koleron. Li malshtopis sian boteleton kaj vershetis al shi la medikamenton inter la lipojn. Shi ekspiris, ekmalfermis la okulojn kaj shajnis longe pripensi, kie shi estas. Fine shi rememoris, kio okazis; sin levis el la cherko; kaj sin jhetis al la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora estajho," shi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura mallibereco!" Mustafa interrompis shiajn dankesprimojn per la demando, kiel farighis, ke shi kaj ne Fatme, lia fratino, estas savita. Shi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas mian savighon, kiu ghis nun estis al mi neklarigebla," shi respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajhon." Mia frato petegis la savitan knabinon, ke shi donu al li sciigojn pri lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambau sin trovas en la kastelo, sed jam ricevis, lau la kutimo de Tiuli, aliajn nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal. Vidante, ke mia frato tiagrade malghojas pro chi tiu malsukceso, Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraghigi kaj promesis sciigi al li rimedon, por liberigi spite chio ambau knabinojn. Revigligita de chi tiu penso, Mustafa elcherpis novan esperon; li petis shin nomi tiun rimedon, kaj shi parolis: "Mi ja estas nur de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi pripensis savighon, sed por mi sola ghi estis tro malfacila. Sur la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu eljhetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankau rimarkis. Mi memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo ekscii, chu ankau chi tiu puto estas same konstruita, mi laudis unu tagon en cheesto de Tiuli ghian belecon kaj demandis pri ghia arhhitekturisto. 'Mi mem konstruis ghin,' li respondis, 'kaj tio, kion vi vidas chi tie, estas la malplej rimarkinda; char la akvo alvenas el rivereto je almenau mil pashoj de tie chi kaj trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenau la alton de homo; kaj de chio chi tio mi mem faris la planon.' Audinte tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, por povi ellevi unu el la shtonegoj el la flanko de l' puto; tiam mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun la kondukilegon; vi povos penetri tra ghi nokte en la kastelon kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenau du virojn vi devos havi kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la serajlon." Tiel shi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis liaj esperoj, denove rekuraghighis kaj esperis, kun helpo de Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al shi, ke li poste prizorgos shian forvenon en shian hejmon, se shi lin helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn ankorau jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la tombejon, por iri serchi la rabiston. En la sama urbo, en kiu li sin shanghis en kuraciston, li achetis per sia lasta mono chevalon kaj dungigis Fatme'on al malricha virino, kiu loghis en la antauurbo. Li mem rapidis al la montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis tien post tri tagoj. Baldau li retrovis la tendaron kaj aperis neatendite antau Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, che kio, de tempo al tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam li image prezentis al si la kuraciston Shakamankabudibaba. Sed pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerighis, kaj jhuris, ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li antaue refortighos post la vojagho. Mustafa tial denove restis dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugho ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraghajn virojn, provizitajn per bonaj chevaloj kaj armiloj. Ili rajdis rapide antauen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun shi, ili rajdis pluen de tiu urbeto ghis la malgranda arbaro, de kie oni povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kushantan. Tie ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farighis mallume, ili tuj alshtelighis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldau ili chi tiun trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun la chevaloj kaj ekmallevighis en la kondukilegon; sed antau ol ili eniris, Fatme ankorau unufoje chion precize ripetis al ili, nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; en la chambro malantau la sesa pordo, se oni kalkulas de la dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja enakvighis ghis la zono; tamen ili energie trapushis sin antauen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj enshovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la kunigitaj fortoj de la kvar homoj ghi ne povis longe kontraustari; ili baldau enrompis truegon, sufiche grandan, por ke oni povu facile trashovighi. Orbasano eniris la unuan kaj posthelpis la aliajn. Kiam chiuj sin trovis sur la korto, ili esploris la kontrauan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu pordo ghi estas, char, kalkulante de la dekstra turo al la maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, chu Fatme chi tiun preterforgesis au kunkalkulis. Sed ne longe pripensis Orbasano: "Chiun pordon malfermos al mi mia bona glavo," li ekkriis; li proksimighis al la sesa pordo, kaj la aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn sklavojn, kushantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj retirighontaj senbrue, char ili vidis, ke ili maltrafis la ghustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone konata vocho, ekkriis por helpo. Ghi estis la malgrandulo el la tendaro de Orbasano. Sed antau ol la nigruloj plene konsciis, kio okazas, jen jhetighis Orbasano al la malgrandulo, disshiris je du pecoj lian zonon, fermshtopis al li la bushon kaj kunligis la manojn malantau la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj ponardon kontrau la brusto, oni demandis ilin, kie estas Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda chambro. Mustafa kuregis en la chambron kaj trovis tie Fatme'on kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj kolektis siajn ornamajhojn kaj vestajhojn kaj sekvis Mustafan. Dume proponis la du rabistoj, ke oni chion forrabu, kion oni povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por shteli oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldau. Sed, kune kun alia rabisto, li antaue kaptis la malgrandulon kaj elkondukis sur la korton; tie ili ligis chirkau lia kolo silkan shnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin che la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de la mizerulo, ili ankau siavice malsupreniris en la akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambau knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu chi instigis ilin forkuri kiel eble plej rapide, char estas tre kredeble, ke Tiuli-Kos ilin persekutigos en chiujn direktojn. La sekvintan tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortushitaj, disighis de Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enshipighi al sia hejmo. Post mallonga agrabla vojagho alvenis hejmen la miaj. Preskau mortigis mian maljunan patron la ghojo de la revido; en la tago sekvinta ilian alvenon li aranghis grandan feston, en kiu partoprenis la tuta urbo. Antau granda kunvenintaro de parencoj kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvoche ili laudis tiel lin kiel ankau la noblan rabiston. Kaj kiam li finis la rakonton, levighis mia patro kaj alkondukis al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocho, "de via kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, chi tiun knabinon, kiel batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al vi pri frata amo, prudento kaj fervoro." Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj ghoje la vojaghantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la foliorichajn arbojn, kies charma vidajho jam de multaj tagoj ne trafis iliajn okulojn. En bela valo kushis karavanejo, kiun ili elektis kiel noktan restadejon; kaj kvankam ghi prezentis nur malmulte da komforto kaj refreshigo, tamen la tuta vojaghantaro estis pli gaja kaj interamikighema ol antaue, char la penso, ke ili nun elsavighis el la dangheroj kaj malagrablajhoj, kiujn okazigas vojagho tra la dezerto, malfermis chiujn korojn kaj inklinis chies spiriton al shercado kaj amuzighado. Mulej, la juna gaja komercisto, dancis dancon ridigan, ghin akompanante per kantoj, kiuj ech de la seriozema greko Zaleukos ellogis rideton. Sed, ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojaghantojn per ludo kaj danco, li volis ankau rakonti al ili la historion, kiun li jam antaue promesis; kaj, iom mallacighinte post sia saltado, li ekparolis laujene: -- La Historio pri Malgranda Muk. En Niceo, mia kara naskurbo, loghis iam homo, kiun oni nomis Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankorau memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam mi konatighis kun li, li estis jam grandaghulo; tamen li havis nur tri au kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksterajhon tre strangan; char lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata, devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de ordinara mortemulo. Li loghis tute sola en granda domo: ech sian kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu chiutagmeze supreniris el lia kameno, sciigadi