The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Washington Irving This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license Title: Tri Noveloj Author: Washington Irving Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21195] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII ***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** Tri Noveloj by Washington Irving Edition 1, (April 20, 2007) Unua Eldono: Julio 1998 Originaj Anglalingvaj Titoloj: "RIP VAN-WINKLE" "TO THE READER" "ADVENTURE OF THE GERMAN STUDENT" Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto translations RIPO VAN-VINKLO La sekvonta rakonto malkovrighis en la dokumentaro de forpasinta Didriko Knikerbokero, maljuna sinjoro de Nov-Jorkio, kiu tre scivolemis pri la Nederlanda historio de la provinco kaj la kutimoj de la posteuloj de ties originaj koloniintoj. Siajn historiajn esplorojn li entreprenis tamen malpli inter libroj ol inter homoj. Libroj rakontis nur bedaurinde malmulte pri liaj plej shatataj temoj. La maljunajn burghojn tamen, kaj precipe iliajn edzinojn, li konsideris kiel abunde informhavajn pri tiu legenda folkloro tiel altvalora por la verfakta historio. Tial, kiam ajn li bonshancis renkonti autentan Nederlandan familion, kompakte enfermitan en ghia malalttegmenta biendomo sub larghbrancha platano, li ghin konsideris kiel specon de kvazau presita esplorlibro kaj ghin studegis kun la avido de legemulo. La rezulto de chiuj tiuj esploroj estis historio pri la provinco dum la rego de la Nederlandaj provincestroj kiun li publikigis kelkajn jarojn poste. Ege diferencas opinioj taksantaj la literaturan kvaliton de la verko kaj, verdire, ghi neniel pli bonas ol taugas. Ghia chefa valoro estas rigora akurateco kiun efektive oni pridubis okaze de la ekapero de la verko sed kiu pli lastatempe nepre konfirmighas. Chiuj bibliotekoj ghin konservas nun en siaj historiaj kolektajhoj, jughante ghin verko de sendubinda autoritato. La maljuna sinjoro mortis ne longe post la eldono de sia verko pro kio, konsidere de tiu malesto-foresto, ni ne povas multe difekti lian restintan bonfamon opiniante ke li pli profitdone pasigintus sian vivon plenumante plej gravajn taskojn. Li kutimis tamen entrepreni sian shatokupon siamaniere, kvankam de tempo al tempo ghi polvotrompis la okulojn de najbaroj kaj malghojigis la spiriton de amikoj pri kiuj li sentis la plej autentajn respekton kaj karecon. Tiuj tamen memoras liajn erarojn kaj malsaghecojn "kun pli da malfelicho ol da kolero" kaj komencas hipotezi ke neniam li celis vundi nek ofendi. Kiom ajn malalttakse lin jughas kritikantoj, altvalorajn memorajhojn pri li ankorau retenas multaj homoj kies bonaj opinioj gravas. Inter tiuj nombrighas precipe iuj bakistoj kiuj ech entreprenis bildigi lian figuron sur siaj Novjaraj kuketoj, efektivigante tiel lian eventualan senmortighon, preskau similan al tiu de homoj kies bildoj stampighas sur Vaterlo-medalo au Reghin-Anjo-kvaronpenco. * * * * * Kiu ajn navigis kontrauflue sur Hudsono-Rivero ne povas forgesi Katskilajn Montojn. Ili estas distranchita ero de la granda Apalacha familio kaj vidighas forokcidente de la rivero, suprenshvelante ghis sinjora alteco, supermoshtante la chirkauantan pejzaghon. Chiu sezona shanghigho, chiu vetera aliigho, verfakte chiu dumtaga novhorigho estigas malsamecon en la magiaj koloroj kaj formoj de tiuj montoj kiujn chiuj bonaj edzinoj proksimaj kaj malproksimaj konsideras kiel perfektajn barometrojn. Kiam la vetero estas bona kaj konstanta la montoj vestighas blu- kaj purpurkolore kaj desegnas siajn audacajn siluetojn sur la klaran vesperan chielon. Foje, tamen, kiam la chirkauanta pejzagho restas sennuba, ili amasigas sur siajn pintojn grizvaporajn kapuchojn kiuj, en la lastaj radioj de la subighanta suno, brilas kaj lumighas glorkrone. Chebaze de tiuj feaspektaj montoj povas okazi al vojaghanto ekvidi malpezan fumon suprenspirali el vilagho kies shindotegmentoj brilas inter la arboj tie mem kie la bluaj kolornuancoj de la altejo fandighas en la freshan verdon de la pli proksima pejzagho. Eta vilagho de granda antikveco ghi estas, fondite de Nederlandaj koloniintoj dum la fruaj tempoj de la provinco, chirkaukomence de la estrado de la bona Petro Stujvesanto (li ripozu en paco!), kaj antaunelonge ankorau konservante domojn kiujn la originaj koloniintoj konstruis el malgrandaj flavaj brikoj alvenigitaj de Nederlando, ilin provizante per fenestroj ornamitaj de lignokradajhoj kaj gablofasadoj protektataj de ventoflagoj. En tiu sama vilagho kaj en unu el tiuj samaj domoj (kiu, se ni diru la precizan veron, estis bedaurinde tempoerodita kaj veterodifektita) loghis multajn jarojn poste, kiam la regiono restis ankorau provinco de Britio, senceremonia bonhumorulo nomighanta Ripo Van-Vinklo. Li estis posteulo de tiuj Van-Vinkloj eminentighintaj tiel galante en la kavalirecaj tagoj de Petro Stujvesanto kaj kunirintaj tiulastan okaze de la atako kontrau Fortreso-Kristino. Li heredis tamen nur malmulte la militan karakteron de siaj antauirintoj. Mi jam priskribis lin kiel senceremonian bonhumorulon. Krom tio li estis ankau afabla najbaro kaj obeema inregata edzo. Efektive, al tiu lasta kvalito shuldighas eble tiu spirita submetighemo gajninta al li tiel universalan popularecon. Plejmulte emas lakeighi kaj bonvolighi eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de chehejmaj megeroj. Iliaj temperamentoj flekseblighis kaj maleeblighis sendube en la fajra forno de chehejma malfelicho. Chehejma prelego egalvaloras chiujn chepreghejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon. Tial diabla edzino povas esti konsiderata, lau multaj vidpunktoj, tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita. Certe estas ke li multe plachis al chiuj bonaj edzinoj de la vilagho kiuj, lau la kutimo de la milda sekso, apogis lin en chiuj familiaj disputoj kaj neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj klachadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La infanoj de la vilagho, siaflanke, kutimis ekkrii pro ghojo kiam li alproksimighis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili, scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorchistinoj kaj Indianoj. Kiam li lauvagadis la vilaghon, ili chirkauis lin trupe, posttirante liajn vestajherojn, surgrimpante lian dorson, lin senpune prishercante milmaniere. Dume tra la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo. La chefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al chiuj specoj de profitestiga laboro. Tiajho ne povintus rezulti pro manko da diligento au persisto char li kutimis sidi sur malseka roko kun fishkaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fishkapti taglonge tute senplende kvankam kuraghigis lin la ekmordo de nepre nenia fisho. Li ne hezitis porti pafilon surshultre dum sinsekvaj horoj, pezpashadante tra arbaroj kaj marchoj, laumonte kaj lauvale, cele al mortpafi kelkajn sciurojn au sovaghajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi najbaron ech okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj superis chiujn konkursantojn dum maiz-senshelig- au shtonmur-konstru-matchoj. Krome la vilaghaninoj respondecigis lin pri siaj irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo bonvolis okupighi pri chies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesighi. Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Ghi estas la plej pesta terpeceto de la tuta lando. Ghia chiu enhavajho jam malbonighis kaj daure malbonighos, malgrau lia laboro. Liaj chirkaubariloj ade dispecighas. Lia bovino devojighas au tretas la brasikbedon. Trudherboj kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo chiam ekfalas sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial kvankam lia hereda bieno shrumpis sub lia estrado, akreon post akreo, kaj kvankam restis el ghi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj, ghi persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono. Aldone liaj gefiloj estis tiel chifonvestitaj kaj sovaghkondutaj kiel orfoj apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita lau la patra modelo, promesis heredi la kutimojn kaj la vestajhojn de la patro. Li ofte vidighis postsekvante kvazau chevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la patro forjhetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian robtrenajhon okaze de malbona vetero. Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj felichaj homoj kiuj, havante folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankvilighas pri la mondo, manghas blankan au brunan panon, depende de kiu el la du pli senzorge au pli senghene akireblas, kaj preferus malsufiche manghi pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus sian vivon fajfante pro perfekta kontentigho. Lia edzino tamen ade plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte shia lango senchese movighis kaj chio tio kion li diris au faris estigis senmanke torenton da chehejma elokventeco. Ripo disponis pri ununura respondrimedo por chiuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la shultrojn, shancelis la kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio chiam instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon. Kutime rezultis tial ke, forkondukante siajn kunulojn, li retirighis al eksterdoma sekurejo: la sola ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo. La ununura chehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel inregata kiel sia mastro char Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel kunbatalantojn en senokupeco. Shi ech rigardis Lupon kun malbondeziraj okuloj, supozante ghin la kauzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere estas, ke teme pri chiuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al respektinda hundo, ghi estis la plej kuragha besto iam esplorinta la arbarojn. Sed kiu kuragho kapablas kontraustari la senchesajn kaj chiosieghantajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo eniris la domon, ghia hupo falis, ghia vosto velkis ghisplanke au buklighis interkrure, ghi shteliradis kun mieno de pendumoto, jhetante multajn ghisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn shi eksvingetis balailon au kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante la pordon. La tempoj ade kaj senchese malplibonighis por Ripo Van-Vinklo dume ke la jaroj de lia geedzigha ekzisto ade kaj senchese plinombrighis. Agho ne malakrigas akran humoron kaj akra lango estas la sola randohava ilo kiu pliakrighas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post eldoma forpeligho, partoprenante en speco de klubo de saghuloj, filozofoj kaj ceteraj vilaghaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antau malgranda gastejo ornamita per rughvanga portreto pri Lia Regha Moshto Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daure de longa senzorga somertago, parolante senentuziasme pri vilaghaj klachajhoj au rakontante senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus shtatistan salajron la bonshanco auskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje kiam malnova jhurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de preterpasinta vojaghinto. Kiel solene ili auskultis ties enhavajhon trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta, lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la vortaro. Kaj kiel saghe ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam okazintaj antau pluraj monatoj. La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilagha patriarko kaj mastro de la gastejo antau kies pordo li sidis de la mateno ghis la nokto, movighante nur sufichadistance por resti sub la ombro de granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis kalkuli la taghoron lau liaj movoj tiel akurate kiel lau sunhorloghaj indikoj. Vere estas ke preskau neniam li audighis parolante, preferante fumi senchese sian pipon. Liaj adeptoj tamen (char chiu granda homo havas siajn adeptojn) komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn opiniojn. Kiam malplachis al li legata au rakontata temo, lauoniobserve, li fumis la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovajhojn. Se la temo tamen plachis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, ghin elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon elbushe, lasante la bonodoran vaporon kirlighi chirkaunaze, li kapjesis solene en signo de nepra aprobo. El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino, subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaudinte ties anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la gastejestro respondecas pri la senokupeco de shia edzo. La kompatindan Ripon preskau entute malesperigis la afero. Lia sola rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidighi arbobaze kaj dividi la enhavajhon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankvilighu pri tio, kara kunajho. Daure de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo vostojesis, enrigardis sopire la mastran vizaghon kaj, se eblas al hundoj senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la emocion. Okaze de longa, bela, autuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li okupighis pri sciurchasado, sia plej shatata sportentrepreno, kaj la silentaj solecejoj ehhis kaj reehhis lian pafilbruadon. Anhelante, lacighinte, li sin malsuprenjhetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltajhon, kovritan de montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermajho li povis superspektadi tutan malsuprekushantan pejzaghon etendighantan trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran Hudsonon, movighantan ege, ege malsupre de li lau sia silenta sed moshta fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo au velon de malhasta boateto haltinta por dormpauzo diversloke sur ghia vitrobrila surfaco, tiam malaperantan finfine en la blua altajharo. Aliflanke li enrigardis profundan, sovaghan, solecan, dikvilan abismon kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenau atingis la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis kushante, primeditante tiun vidajhon. Iompostiome la vespero antauenvenis. La montoj komencis jheti siajn longajn bluajn ombrojn trans la valojn. Prikonsciinte ke la chielo noktighos jam longe antau ol li povos atingi la vilaghon, li suspiris fortasone, antaupensante pri la teruroj kiujn estigos por li rea renkontigho kun Sinjorino Van-Vinklo. En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li audis malproksiman vochon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li chirkaurigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturnighis cele denove al malsupreniri kiam li reaudis tra la silenta vesperaero la saman kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graulante mallaute aliris kaurante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore lau la rokaro, antauenklinighante sub la pezo de iu surdorsa shargho. Surprizis Ripon vidi homan estajhon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo. Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis malsuprengrimpi por apogi tiun. Alveninte pli proksime li ech pli surprizighis pro la malkutima aspekto de la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran hararon kaj grizighintan barbon. Li vestighis lau la antikva Nederlanda modo, surportante senmanikan veshton chirkauligitan chetalie kaj plurajn ghisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa) ornamitajn lauflanke per butonvicoj kaj chegenue per shtofpufajhoj. Li portis surshultre pezan bareleton, laushajne plenigitan je alkoholajho, kaj pergeste invitis Ripon alproksimighi kaj kunsubteni la sharghon. Kvankam iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili suprengrimpis lau mallargha ravineto, vershajne la seka fluejo de montotorento. Dum ili suprengrimpis Ripo audis de tempo al tempo longajn rulighantajn sonoradojn, kvazau foran tondradon, sendube elfontintajn profundan ravinon au fendegon situantan inter altaj rokoj ghis kiuj ilia malfacila irvojo ilin kondukis. Li pauzis momenton, supozante ghin la murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj altamontare, tiam antaueniris. Trapasinte la ravinon ili atingis amfiteatroaspektan valeton chirkauatan de perpendikularaj klifegoj preter kies randoj pendigis siajn branchojn sursuprajhaj arboj, rezulte de kio la vojaghanto nur malofte ekvidis eretojn da blua chielo kaj klara vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente char, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato entreprenis porti alkoholajhbarelon lau la sovagha monto, tiulasta tamen havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron kaj bremsis interkonighon. Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigajhoj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestighis en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranchilojn en siaj zonoj; preskau chiuj elmontris ampleksajn ghisgenuajn pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto. Strangaj estis ankau la mienoj. Unu havis grandan kapon, larghan vizaghon kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizagho shajnis konsisti entute el nazo kaj kronighis per blanka sukerbloksimila chapelo ornamita de eta rugha kokvosto. Chiuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn. Unu el tiuj shajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita vizagho, li surportis lachitan jakon, larghan zonon kun mallonga kurbighinta glavo, altan kronhavan chapelon kun plumo, rughajn shtrumpojn kaj altkalkanumajn shuojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentrajho pendanta en la salono de Pastoro Van-Shajko, la vilagha preghejestro, kunportita el Nederlando epoke de la koloniado. La plej stranga aspekto de la afero, lau Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj vershajne distrighis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran silenton, farighante la plej malfelicha festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazajho nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, rulighante, ehhis laumontare kiel mughantaj tondrojkrakoj. Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj chesis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmovigho kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo shancelighis en lia brusto kaj liaj genuoj intermartelighis. Lia kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhavajho, elvershante tiun en grandajn flakonojn kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholajhon en nepra silento, tiam reaktivigis sian ludadon. Iompostiome malpligrandighis la miro kaj anksieco de Ripo. Li ech kuraghis, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkajhon kiu, li ekkonsciis, havis preskau la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ghino. Li estis denaska soifulo kaj baldau ne rezistis al la tento denove trinki. Unu cherpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke tempofine liaj sensoj superfortighis, liaj okuloj naghumis en la kapo kiu gradon post grado antauenklinighis ghis kiam finfine li profunde ekdormis. Vekighinte, li konsciis situi sur la sama verda altajho de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis chi-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaudormajn okazintajhojn: la strangulon kun la alkoholajhbareleto; la montoravinon; la sovaghan retirighejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigajhon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?" Li chirkaurigardis, serchante sian pafilon, sed anstatau pura, bonoleita birdofusilo li trovis malnovan musketachon lin apudkushantan: rustotavolo kovris ghian paftubon, ghia seruro forfalis, ghian fuston vermoj elmanghis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin prishercis kaj, dozinte al li fortan alkoholajhon, forshtelis lian pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke ghi forvagis chasante sciuron au perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis ghian nomon, sed la entrepreno entute senrezultighis. La ehhooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo. Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie restintan distrighinton, informighi che tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstarighinte por survojighi, li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "Chi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reumatismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze." Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon lau kiu li kaj lia kunulo suprengrimpis la antauan vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis shaume malsupren lau la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpachi lau ties bordoj, antauenpenigante tra densajhoj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante au implikighante en la sovaghaj vitoj spiraligintaj siajn buklojn au chirojn de arbo al arbo kaj etendintaj kvazauan kaptoreton lau lia irvojo. Tempofine li atingis la lokon kie antaue la ravino eniris la klifojn en la direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikajhoj pri tia malfermajho. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma shaumo, trafante malsupre larghan profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la chirkauanta arbaro. Chi-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voche kaj fajfe sian hundon. Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distrighante alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo, shajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbonshanca viro. Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis char mankis al li iu ajn matenmangho. Li malghojighis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, surshultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro gheno kaj anksieco, ekhejmeniris. Dum li alproksimighis la vilaghon li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio lin surprizis char li opiniis koni chiujn tiuregionanojn. Cetere, ili vestighis malsammode kiel lia kutimo. Chiuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ghin imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongighis je unu piedo. Nun li jam eniris la antaukvartalojn de la vilagho. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antauan konatajhon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilagho mem shanghighintis. Ghi estis pli granda kaj pli dense enloghata. Aperis loghdomvicoj kiujn li neniam antaue vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaue li frekventis. Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Che la fenestroj elmontrighis strangaj vizaghoj. Chio strangis. Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi chu li kaj la chirkauanta mondo ne estas sorchitaj. Certe tiu-chi estas lia denaska vilagho kiun li forlasis nur hierau. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la arghenta Hudsono. Jen situas chiu monteto, chiu valeto precize same kiel chiam antaue. Ripo ege perpleksighis. "Tiu hierauvespera flakono," li pensis, "malfeliche konfuzis mian kompatindan kapon!" Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimighis kun silenta miro, atendante chiun momenton audi la stridan vochon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponighis: la tegmento enfalis; la fenestroj disighis; la pordoj discharnirighis. Duongrade malsatmortinta hundo aspektanta iom kiel Lupo kaurachis proksime al ghi. Ripo alvokis la beston launome, sed tiu knaris, vidigis la dentojn kaj foriris. Efektive tio estis malafablega ofendo. "Ech mia hundo," suspiris la malbonshanca Ripo, "min forgesis!" Li eniris la domon, kiun, verdire, Sinjorino Van-Vinklo chiam antaue enbonordigis. Ghi estis malplena, mizera, vershajne forlasita. Tiu dezerteco venkis chiujn geedzajn timojn liajn. Laute li alvokis siajn edzinon kaj infanojn. Dummomente lia vocho sonigis la solecajn chambrojn. Tiam denove chio silentis. Haste li eliris la domon kaj ege rapide survojighis en la direkto al sia antaua distrighejo, la vilagha gastejo. Ankau tiu malestis. Anstatauis ghin disfalema ligna konstruajhego kun gapantaj fenestregoj el kiuj kelkaj estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj chapeloj kaj subjupoj. Super la pordo estis pentritaj la vortoj: "Unio-Hotelo, de Jonatono Dolitlo". Anstatau la arbego antaue ombradinta la antikvan trankvilan Nederlandan gastejeton nun elstaris tie alta nuda stango suprekronita de iu similanta rughan dormchapon kaj malsuprenpendante de kiu flirtadis flago sur kiu estis desegnita malkutima kunigajho da steloj kaj strioj. Tio chio strangis kaj malkompreneblis. Sur la signo tamen li rekonis la rubenrughan vizaghon de Regho Georgo sub kiu li tiel ofte antaue fumis trankviligan pipon. Sed ech tiu-chi kurioze metamorfozighintis. La rughan mantelon anstatauis blu- kaj chamkolorajho. Ne sceptron sed glavon retenis la mano. Deklivangulan chapelon portis la kapo. Sube, pentrite en grandaj literoj, aperis la nomo: GENERALO VAShINGTONO. Laukutime chirkau la pordo homamaso kunpremighis sed Ripo rekonis nenian vizaghon. Shajne la karaktero mem de la homoj shanghighis. Ghi havis aktivan, okupatan, disputeman kvaliton anstatau la kutimaj flegmo kaj dormema trankvilo. Vane li serchis la saghan Nikolaon Vederon, kun lia largha vizagho, duobla mentono kaj bela longa pipo, eligantan ne sencelajn diskursojn sed tabakajn fumnubojn. Vane li serchis Van-Bumelon, la lernejestron, dise informantan pri la enhavajho de malnovega jhurnalo. Anstataue maldika galulo, kun poshoj plenigitaj je flugfolioj, bombastadis fervore pri civitanrajtoj, elektoj, kongresanoj, libereco, Bunker-Monteto, herooj de sepdek ses kaj aliaj vortoj kiuj konsistigis por la mistifikita Sinjoro Van-Vinklo nepre Babelan jhargonon. La aspekto de Ripo, kun lia longa grizigita barbo, lia rusta pafilo, lia kruda vestajharo kaj la armeo da virinoj kaj infanoj lin postsekvantaj chekalkane baldau atentigis la tavernajn politikistojn. Ili chirkauamasighis lin, okulkontrolante lin ege scivoleme de kapo al piedo. La oratoro alvenis lin hastacele kaj, iom lin apartigante, demandis "por kiu partio li votis?" Ripo lin fiksrigardis kun senpensa stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj levighinte piedpinten, demandis apudorele "chu li estas Federalisto au Demokrato?" Same kiel antaue Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Scishajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan chapelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antau Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula chapelo kvazau penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon surshultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj chu li celas estigi tumulton en la urbo?" "Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska chi-lokano, lojala servanto de la regho, Dio benu lin!" La chirkauantoj eligis gheneralan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifughinto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan chapelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li serchas? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serche de kelkaj najbaroj antaue frekventintaj la tavernon. "Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu." Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?" Estighis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona vocho. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antau dek ok jaroj! Antaue en la pregheja tombo vidighis ligna tombosignajho informanta pri li sed poste ankau tiu putris kaj foriris." "Kie estas Bromo Duchero?" "Ho, li soldatighis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako che Shtona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestighinta chebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis." "Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?" "Ankau li soldatighis, generalighis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso." La koro de Ripo mortumis kiam li priaudis la malfelichigajn shanghojn okazintajn en lia hejmvilagho kaj che liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankau lin mistifikis chiu respondo char temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Shtona Kabo. Mankis al li sufiche da kuragho por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Chu neniu konas Ripon Van-Vinklon?" "Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontrauarben." Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblajhon de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: vershajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsternighis. Li pridubis sian propran identecon: chu li estas si mem, chu li estas aliulo? Meze de tiu konsternigho la deklivangul-chapelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo? "Dio scias!" li ekkriis, sen daura penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj shuoj. Hierauvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni shanghis mian pafilon kaj chio shanghighis kaj mi shanghighis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomighu nek kiu mi estu! La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraufrunten. Oni proponis flustravoche sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Audinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian chapelon iom haste retirighis. En tiu grava momento freshvizagha belforma virino sin antauenshovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Shi portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la acha aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" shi kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de shia vocho, chio aktivigis en lia menso sinsekvon da memorajhoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis. "Ghudito Gardenjero." "Kaj la nomo de via patro, kio ghi estis?" "Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomighis sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaudigis novajhojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Chu li sin mortpafis, chu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto." Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis ghin kun hezita vocho. "Kie estas via patrino?" "Ho, shi mortis antau nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto." Almenau tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li chirkaubrakis kaptomode sian filinon kaj shian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaue Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiau Ripo Van-Vinklo la maljuna! Chu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?" Chiuj staradis mirigite, ghis kiam maljunulino, elirante shancelpashe la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ghi la vizaghon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?" Sian aventuron Ripo rapide rakontis char la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, auskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula chapelo, alreveninte la scenejon nur fine de chiu danghero, malgajigis la bushon kaj shancelis la kapon, responde al kio okazis ghenerala kapshanceligho tra la tuta kunvenintaro. Tiuj kunkonsentis tamen agi lau la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis jhus tiam antauenveni malrapide lau la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej agha loghanto de la vilagho, estis bone informita pri chiuj mirindaj okazintajhoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vilaghanoj tion ke, lau informo transdonita al li fare de lia historiista antauulo, ekde chiam strangaj estajhoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko chiujn dudek jarojn kun la shipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaua entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn lau antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro audis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn. Por mallongigi longan historion, la kunighintaro diskunighis, preferante okupighi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis che si. Shi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj antaue surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidighis antaue sin apogante kontrauarben, tiu dungighis kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen heredan preferon okupighi pri chio ajn krom siaj proprabienaj devoj. Ripo nun reaktivigis siajn antauajn promenadojn kaj kutimojn. Baldau li rerenkontis multajn antauajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikighi kun la noveminentighanta generacio che kiu li baldau sin ege estimigis. Havante nenion farotan chehejme, atinginte tiun felichan aghon kiam viro rajtas senokupighi senriproche, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon che la gasteja pordo kaj eminentighis kiel unu el la patriarkoj de la vilagho kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaumilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antau ol povi sin ghisdatigi pri aktualaj klachajhoj au ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungighis disde malnova Anglio; ke, anstatau esti servanto de Lia Regha Moshto Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuighintaj Shtatoj. Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Shtataj kaj imperiaj shanghoj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Feliche, tio nun finighis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon lauvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis shian nomon, li shancelis la kapon, levis la shultrojn, rigardis chieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel au rezignacio pri lia sorto au ghojo pri lia savo. Li kutimis rakonti sian historion al chiu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, lau onia observo, li iom shanghis diversajn detalojn okaze de chiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekighis. Finfine tamen la evento konkretighis en la rakonton kiun mi jhus raportis kaj chiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ghin parkerigis. Iuj chiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo frenezighis kaj ke raportante pri la afero li chiam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj loghantoj tamen, preskau senescepte, bonvolis ghin kredi. Ech hodiau, kiam ajn ili audas somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia shipanaro ludkuglas. Komuna deziro de chiuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotonighas, ekpovi trinki trankviligan cherpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo. AL LA LEGANTO Estimata kaj Kara Leganto! Chu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? Chu ghi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja chambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-chi malnova landlima urbo Majenco. Mi elcherpis chiun distrighrimedon. Mi konas la vochon de chiu horlogho kiu anoncas kaj la sonon de chiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo auskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, au je kiu horo atendi la foran muzikon de la Austria militbando. Chiuj tiuj finestighis lacigaj por mi. Ech la bone konata promenpasharo de mia kuracisto dum li lauiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj shuoj, ne plu estigas plachan interrompon al la monotonio de mia apartamento. Dum iom da tempo mi entreprenis charmi la lacigajn horojn lernante la Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldau tamen mi konsciis ke ech la Germana ne havas sufichan forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo _ich liebe_ povus senpotencighi, kiel ajn rozkoloraj estu la ghin eldirantaj lipoj. Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentrighi. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin forjhetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkonceptighis pli bonshanca ideo. Tuj ghi havigis al mi okupighon kaj distrighon. Verki libron konsiderighis en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, char oni nomis "verko" la plej sengravecan elpensajhachon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la saghemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiau. Danke al la plibonigoj okazigitaj en chiuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis ech en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Chiu estas autoro. La senokupuloj skribachas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ghentlemanoj jhetverkas paron da dozavoj dum la pauzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu shia avino fabrikis aron da seghmalsuprajhoj. Tial ankau mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serchfosis mian tekon kaj serchkontrolis inter miaj memorajhoj tiujn shvebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaghante, kaj mi ilin aranghis en chi-tiu verketo. Char mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo shatas instruighi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn plachus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralajho kiun enhavas chiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliigajhoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenau tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco. Mi ne favoras tial tiujn nudvizaghajn rakontojn portantajn siajn moralajhojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaghon de la leganto. Ili sufichas por forturni la ofendigheman leganton. Tute kontraue, mi ofte kashis mian moralajhon, kamuflante ghin laueble plej multe per sukerajhoj kaj spicajhoj por ke, dum la ordinara leganto auskultas kun malfermita busho fantom- au amrakonton, li ricevu en la gorghon solidan moralecboluson tien ruzenshovitan sen iam konscii pri la ruzo. Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj autoro cherpas siajn rakontojn, ne certante chu ghi rajtas nek ghis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, au la lasta parto de ghi, bazighas sur anekdoto transdisponigita al mi el, lauraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ghin, ke Angla autoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron au de la unua au de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentrajho kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memorajhoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antau kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj prunteprenighis preskau entute de autenta manuskripta rakontajho. Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en chi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ghenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaghanto. Mi iom legis, audis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversajhoj. Kiam mi vojaghas, tiuj heterogenaj temoj miksighas en mia menso, same kiel vestajhoj miksighas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas chu mi legis, audis au revis ghin. Kaj mi chiam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi. Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter chio, kun bona humoro, la kolektajhon kiu chi-tie prezentighas. Se finestighas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenau ili finestighas mallongaj. Tial neniu lacighos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco charmas," deklaras iu poeto. Shangho trankviligas, ech se la shangho iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis vojaghante en dilighenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi shanghante sidpozon kaj kontuzighante en nova parto de la korpo. Chiam via, Ghofredo Krajono Datigita che Hotel-Darmshtato kontrauvide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomighanta Majenco AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO En shtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia loghejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la lautaj tondrokrakoj klakadis lau la altaj mallarghaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano. Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankau korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ghis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis chirkau si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kauzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio au spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malghojajn efikojn. Li marasmighis kaj deprimitighis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ghenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokigho. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distrajhoj. Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj shokis lian tushigheman naturon, nauzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monahhecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej shatatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj autoroj, serchfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutrajhon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo. Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo ghi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca chambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaghoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo. Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, songho estigis eksterordinaran efekton che li. Ghi estis virina vizagho de transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonghis ghin foje kaj refoje. Ghi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamighis al tiu songhombro. Ghi dauris tiel longe ke ghi farighis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentighas kun frenezio. Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun shtorman nokton lau kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marcho-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La lautaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallarghaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektivighis. La fulmo tremetis inter la altajhoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antau ghi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaure retirighis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris chiam en preteco kaj ghian eshafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuraghaj homoj. Tiun tagon mem ghi jam vigle ludrolis en buchoentrepreno kaj tie ghi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante freshajn viktimojn. La koro de Volfgango malsanighis en li kaj li forturnighis tremachante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazau kaurantan chebaze de la shtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagrajhoj malkovris ghin pli klare. Ghi estis virina figuro vestita nigrakolore. Shi sidis sur unu el la malsupraj shtupoj de la eshafodo, antauenklinighante, kashante sian vizaghon sur la genuoj. Shiaj longaj tauzitaj harbukloj pendis ghistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente. Volfgango pauzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoshanghoj kaj multaj belaj kapoj antaue dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble chi-tiu kompatinda lamentanto malghojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanchita en foran eternecon chio kion shi altvalorigis. Li alproksimighis kaj alparolis shin kun kompataj akcentoj. Shi levis la kapon kaj lin rigardis sovaghe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la vizaghon mem lin hantintan en liaj songhoj. Ghi estis pala kaj malghoja, tamen rave belega. Tremante pro potencaj kaj kontraustarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis shin. Li diris ion pri shia estado en malshirmigho je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo de la shtormo kaj proponis shin konduki ghis che shiaj amikoj. Shi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo. "Mi havas nenian surteran amikon," diris shi. "Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango. "Jes. En la tombo!" La studenta koro fandumighis reage al tiuj vortoj. "Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin miskomprenigi, mi proponus mian modestan loghejon kiel shirmejon kaj min kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas fremdulo en chi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ghin. Ghin mi ech oferos antau ol permesi difekton au humiligon vin atingi." Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin ankau lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldirajha Parizano. Efektive, autenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la studento. Li subtenis shiajn hezitajn pashojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al la loko kie popolamaso lastatempe terenjhetis la statuon pri Henriko la Kvara. La shtormo jam pacighis kaj la tondro mughetis en la fora distanco. Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis dumtempe, kunigante freshan potencon por la venonttaga erupcio. La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de Latin-Lando, laulonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ghis la granda morna hotelo kiun li enloghis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis surprizite la malkutiman vidajhon kiun konsistigis la melankolia Volfgango kaj lia nova amikino. Enirante sian apartamenton, la studento rughighis kiel neniam antaue pro la malabundeco kaj ordinareco de sia loghejo. Li disponis ununuran chambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per chizajhoj kaj fantazie meblitan per restintajhoj de antaua lukso char ghi situis en unu el tiuj domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaue apartenintaj al nobeloj. Ghi plenegis je libroj kaj paperoj kaj chiuj kutimaj studentaj havajhoj kaj lia lito staris en chambroekstremajha alkovo. Kiam lumoj alportighis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon, shia aspekto des pli forte ravis lin. Shia vizagho estis pala sed blindige bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ghin chirkaupendanta en bukloj. Shiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan rigardmanieron kiu shajnis preskau sovagha. Shia korpo, lau la kelkaj indicoj kiujn elmontris shia nigra robo, havis perfektan simetrion. Shia tuta aspekto estis ege impona, kvankam shi vestighis en modo ege simpla. La ununura ornamajho kiun shi surportis estis largha, nigra, chirkaukola rubando agrafita per diamantoj. Nun ekstarighis antau la studento la problemo kiel pritrakti la senrimedan estajhon enirintan jhetrapide lian respondecejon. Li konsideris forlasi sian chambron al shi kaj serchi aliloke shirmejon por si. Tamen tiel ravis lin shia beleco, sorcho shajnis tiel forte influi liajn pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde shia kompanio. Ankau shia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Shi ne plu parolis pri la gilotino. Shia malghojo malpligrandighis. La atentoj de la studento venkis unue shian fidon kaj tiam, vershajne, shian koron. Shi estis, lauindikajhe, entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldau sin komprenis unu la alian. En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis pri shi. Li rakontis al shi sian misteran songhon, kiel shi venkis lian koron jam antau ol li iam vidis shin. La rakonto shin afekciis strange kaj shi konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaujughoj kaj superstichoj forbalaighis. Chio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj stultajhoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedzigho komencis konsiderighi che honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj interkonsentoj farighis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko. "Kial ni apartighu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas unuighintaj. Antau la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazau unu. Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?" La fremdulino auskultis emocie. Vershajne shi jam edukighis pri la sama filozofio. "Vi havas nek hejmon, nek familion," li daure parolis. "Mi estu chio por vi, au pli bone, ni estu chio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por chiam." "Chu por chiam?" diris solene la nekonatino. "Por chiam!" ripetis Volfgango. La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," shi murmuris kaj falis sur lian bruston. La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj eliris fruhore serchonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio. Kiam li revenis, li trovis la virinon kushantan sur la lito kun unu brako kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis shin sed shi ne respondis. Li antauenpashis por veki shin el shia malkomforta kushpozo. Kiam li alprenis shian manon, ghi estis malvarma. Li sentis nenian pulsobatadon. Shia vizagho estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro shi estis. Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloghantaron. Sekvis sceno de konfuzo. La polico alvokighis. Policano eniris la chambron. Li retirighis salte ekvidinte la kadavron. "Bonchielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis chi-tien?" "Chu vi havas informajhojn pri shi?" diris avide Volfgango. "Chu informajhojn mi havas?" respondis la policano. "Shi gilotinighis hierau." Li antauenpashis, disigis la nigran kolumon chirkauantan la kolon de la kadavro kaj la kapo terenrulighis. La studento ekfrenezegighis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li shirkriis. "Mi estas eterne perdita!" Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li senbonsencighis kaj mortis en frenezejo. Chi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton. "Kaj chu chi-tio estas autenta fakto?" diris la scivolema viro. "Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi audis ghin de la plej bona autoritato. La koncerna studento mem rakontis ghin al mi. Mi vidis lin en frenezejo de Parizo." ***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ*** CREDITS April 20, 2007 Project Gutenberg Edition Robert L Read Joshua Hutchinson Online Distributed Proofreading Team A WORD FROM PROJECT GUTENBERG This file should be named 21195-0.txt or 21195-0.zip. This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21195/ Updated editions will replace the previous one — the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the Project Gutenberg-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away — you may do practically _anything_ with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE _Please read this before you distribute or use this work._ To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase Project Gutenberg), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://www.gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. Project Gutenberg is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (the Foundation or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase Project Gutenberg appears, or with which the phrase Project Gutenberg is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase Project Gutenberg associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than Plain Vanilla ASCII or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (http://www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original Plain Vanilla ASCII or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain Defects, such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the Right of Replacement or Refund described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS,' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://www.pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://www.gutenberg.org/fundraising/donate While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook's eBook number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed (zipped), HTML and others. Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the old filename and etext number. The replaced older file is renamed. _Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving new filenames and etext numbers. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. ***FINIS***