Project Gutenberg's Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte, by Bret Harte This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte Author: Bret Harte Translator: Edwin Grobe Release Date: March 29, 2007 [EBook #20931] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net TRI NOVELOJ de Usona Verkisto BRET HARTE (1836-1902) "La Bonshanco de Rora-Kampadejo" "La Forpelitoj de Poker-Ebenajho" "La Partnero de Tenesio" Esperantigis EDWIN GROBE 2003 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281, Usono LA BONSHANCO DE RORA-KAMPADEJO Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, char en 1850 tiajho ne estis sufiche malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosajhoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, daurigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Pechjo kaj Kanaka Jochjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antauchambro. La tuta kampadejo trovighis en kunveno antau kruda kabano che la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallauta tono, sed virina nomo ripetighis ofte. Estis nomo sufiche konata en la kampadejo: "Cherokea Sanjo." Eble pli bone estus malmulte paroli pri shi. Shi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo shi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj jhus tiam kushis en malfacilega embaraso, kiam shi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Dibochema, forlasita, nerevalorigebla, shi suferis tamen martirecon jam sufiche malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis shin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de shia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al shi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, shi renkontis nur la duonmalestimajn vizaghojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj estis, mi opinias, kortushitaj per shiaj suferadoj. Sanchjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante shian kondichon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li tenis ason kaj du damojn en sia maniko. Estos vidate, ankau, ke la situacio estis originala. Mortoj estis neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskigho estis novajho. Homoj jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentighis _ab initio_. Tial la ekscitigho. "Vi eniru tien, Stuchjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko," alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas fari. Vi estas spertulo pri tiajhoj." Eble la elekto estis tauga. Stuchjo jam estis, en aliaj klimatoj, la lausupoza chefo de du familioj; efektive, estis al iu legha senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo--urbo de rifugho--shuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj Stuchjo estis sufiche sagha por cedi al la plejmulto. La pordo fermighis malantau la porokaza kirurgo kaj akushisto, kaj Rora-Kampadejo sidighis ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton. La kunvenintaro nombris chirkau cent virojn. Unu-du el tiuj estis efektivaj fughintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj chiuj estis sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antauaj vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizaghon, kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj plej kuragha viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis dolchan vochon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj" aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano; la plej lerta pafisto havis solan okulon. Tia estis la fizika aspekto de la viroj disighintaj chirkau la kabano. La kabano kushis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta la kabanon, nun lumigatan de la levighanta luno. Eble la suferanta virino vidis ghin de la kruda litbenko sur kiu shi kushis--vidis ghin suprenserpentadi kiel arghenta fadeno ghis perdighi en la supraj steloj. Fajro de velkintaj pinbranchoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetajhoj estis libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontrau kvin ke "Sanjo travivos la aferon;" ech ke la infano travivus; flankvetajhoj pri la sekso kaj hautkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita diskutado ekbruo levighis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la kampadejo haltis por auskulti. Super la shancelighado kaj la ghemado de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la fajro, altighis akuta plendema krio--krio kiel nenio audita antaue en la kampadejo. La pinoj chesis ghemi, la rivero chesis hasti, la fajro chesis krepiti. Shajnis ke ankau la Naturo haltis por auskulti. La kampadejo surpiedighis kvazau solavire! Oni proponis eksplodigi barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino, pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; char, chu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, chu pro alia kialo, Cherokea Sanjo sinkis rapide. En la dauro de sola horo shi suprengrimpis, por tiel diri, lau tiu malfacila vojo kondukanta ghis la steloj, kaj tiel elpasis Rora-Kampadejon, ghiajn pekadon kaj honton, por chiam. Mi ne kredas ke la anonco multe ghenis ilin, krom en spekulativado pri la sorto de la infano. "Chu li povas travivi nun?" oni demandis Stuchjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estajho de la sekso kaj patrina kondicho de Cherokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis kelke da konjektado pri taugeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj vershajne egale sukcesa. Kiam tiuj detaloj estis finaranghitaj, kio forkonsumis ceteran horon, la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formighinta en vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko au breto, sur kiu la patrina figuro reliefighis severe sub la kovriloj, staris pintablo. Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila rugha flanelo, kushis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la kandelskatolo estis metita chapelo. Ghia utiligo baldau indikighis. "Sinjoroj," diris Stuchjo kun rara miksajho de autoritato kaj lauofica memkontento,--"Sinjoroj bonvolu enpasi lau la antaupordo, laupasi la tablon kaj elpasi lau la malantaupordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn al la orfo trovos oportunan chapelon." La unua viro eniris surportante sian chapelon; li senchapeligis tamen dum li chirkaurigardis; kaj tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontaghaj. Dum la procesio eniris vice, audighis komentoj--kritikoj direktitaj, eble, pli ghuste al Stuchjo, kiel spektaklestro--"Chu estas li?" "ege malgranda specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La donacoj estis egale tipaj: arghenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea revolvero arghente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobrocho; diamanta ringo (sugestite per la brocho, kun la komento de la donacinto ke li "vidis tiun brochon kaj pliproponis ghin je du diamantoj"); katapulto; Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; arghenta kafkulero (la inicialoj, mi bedauras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de Anglio; kaj chirkau du cent dolaroj en hazardaj or- kaj arghenteroj. Dum tiuj procedoj Stuchjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel tiu de la novnaskighinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko klinighis super la kandelskatolo duonscivoleme, la infano turnighis kaj, en spasmo de doloro, krochis lian palpantan fingron kaj tenis ghin fikse dum momento. Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazaua rughigho klopodis sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo ol oni povintus jughi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis ghin scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano. Efektive, li shajnis ghui ripeti ghin. "Li luktis kun mia fingro," li rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!" Estis la kvara horo de la mateno antau ol la kampadejo elektis kushighi. Lumo brilis en la kabano kie la vachantoj sidis, char Stuchjo ne enlitighis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis kun granda entuziasmo sian sperton, findirante senshanghe je sia kutima kondamno de la novalveninto. Tio shajnis senzorgigi lin je iu ajn maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la pli nobla sekso. Kiam la aliaj chiuj jam enlitighis, li subeniris al la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis lau la ravino, preter la kabano, ankorau fajfante kun sinesprima senzorgo. Che granda rughligna arbo li pauzis kaj resekvis siajn pashojn kaj novan fojon preterpasis la kabanon. Vojmeze ghis la riverbordo li pauzis denove kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis ghin Stuchjo. "Kiel fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stuchjo ghis la kandelskatolo. "Chio trankvilas," respondis Stuchjo. "Chu okazas io ajn?" "Nenio." Estis pauza--embarasa--dum Stuchjo daure tenis la pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris al Stuchjo. "Luktis kun ghi,--la damnita kanajleto," li diris, kaj retirighis. La sekvintan tagon Cherokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam shia kadavro estis konfidita al la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti kiel trakti shian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj entuziasma. Sed tujege estighis vigla diskutado pri la maniero kaj la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke elstarighis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime diferencigis diskutadojn che Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili sendu la infanon al Rugh-Hundo--kelkajn kvardek mejlojn for--kie eblus ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonshanca sugesto renkontis ferocan kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus ech momentdauran aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akirajho. "Krome," diris Tochjo Rajdero, "tiuj uloj che Rugh-Hundo intershanghus lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je la honesteco de aliaj kampadejoj regis che Rora-Kampadejo. Ankau la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urghis ke "ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malghentila aludo al la forpasinta patrino, kiel ajn severa ghi povas shajni, estis la unua spasmo de deco--la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stuchjo proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze ke li kaj "Jhaninjo"--la besto antaue aludita--scipovos kreskigi la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan karakteron kiu plachis al la kampadejo. Stuchjo estis tenita en ofico. Oni sendis alvenigi kelkajn necesajhojn de Sakramento. "Atentu," diris la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto, "la plej bonaj kiuj haveblas--punto, vi scias, kaj filigranajhoj kaj krispoj--damnita estu la kosto!" Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La Naturo alprenis la infanon kontrau sian pli larghan bruston. En tiu rara atmosfero de la antaumontetoj--tiu aero pikodora je balzama aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj ghojiga--povas esti ke li trovis manghajhon kaj nutrajhon, au subtilan kemion kiu aliigis lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stuchjo emis kredi ke temis pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri, "estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris, alparolante la senhelpan pakajho antau si, "nin perfidu." Ghis kiam li estis monatagha, evidentighis la neceso havigi al li nomon. Antaue li estis konata ghenerale kiel "la Infanchjo," "la knabo de Stuchjo," "la Kojoto" (aludo al liaj vochaj povoj), kaj ech, lau la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto." Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsufichaj kaj finfine malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas gheneralregule superstichaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la bebo alportis "bonshancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili sukcesis lastatempe. "Bonshanco" estis la kunkonsentita nomo kun, por pli granda oportuneco, la prefikso "Tochjeto." Nenia aludo al la patrino farighis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon chiuflanke. Nomi lin Bonshanco kaj survojigi lin ghuste." Sekve, tago estis rezervita por la baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo. La ceremoniestro estis konata shercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo shajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis du tagojn pretigante burleskajhon de la pregheja diservo, kun trafaj lokaj aludoj. La hhoron oni trejnis tauge kaj Sachjo Tiptono nomighis baptopatro. Sed post kiam la procesio almarshis la boskon kun muziko kaj standardoj kaj la infano estis kushigita antau falsa altaro, Stuchjo antaupashis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fushi ghojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la chirkauajn vizaghojn, "sed frapshajnas al mi ke chi tiu chi afero estas iom malhonesta. Estas iomege maldece rilate al chi tiu chi bebo primoki lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu baptopatroj chi tie chi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stuchjo. Por honori chiujn humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen," diris Stuchjo, rapide, elprofitante sian avantaghon, "ni chi-tieas por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin Tomaso Bonshanco, lau la leghoj de Usono kaj Shtato Kalifornio, Dio helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldirighis alimaniere ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble ech pli ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu vidis tion kaj neniu ridis. "Tochjeto" baptonomighis tiel serioze kvazau sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en ortodoksa maniero. Kaj tial la laboro de renaskigho komencighis en Rora-Kampadejo. Preskau nepercepteble shangho surfalis la setlejon. La kabano asignita al "Tochjeto Bonshanco"--au "La Bonshanco," kiel pli ofte li nomighis--elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis ghin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis ghin per novaj tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo--alportite okdek mejlojn per azeno--"iom mortigis," lau la dirajho de Stuchjo, "la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La viroj alkutimighintaj lanti che Stuchjo por kontroli "kiel fartas La Bonshanco" shajnis alttaksi la shanghon, kaj, por sin defendi, la rivala establajho Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapishon kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de persona pureco. Cetere, Stuchjo trudis specon de kvaranteno al tiuj aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonshancon." Estis kruela humiligo por Kentuko--kiu, en la senzorgo de sia granda naturo kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri chiujn vestajhojn kiel duan kutiklon kiun oni forjhetas, kiel serpento sian hauton, nur pere de putrado--malricevi la koncernan privilegion pro kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo ke post tio li aperis senmanke chiun posttagmezon en pura chemizo kun vizagho ankorau brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn kaj sociajn sanitarajn leghojn. "Tochjeton", kiu devis pasigi sian tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne ghenu. La kriadon kaj hurladon gajnintan al la kampadejo ghian malfelichan titolon oni malpermesis en la audkampo de Stuchjo. La viroj interparolis en flustroj au fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni chesigis lau subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj chie tra la kampadejo la viroj flankenlasis popularan formon de sakrajho tekstantan "Damnite estu la bonshanco!" kaj "Malbenu la bonshancon!", konsiderante ghin havi novan personan signifon. Vocha muziko ne estis interdiktita, char oni jughis ghin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto, kantate de "Militulo Jachjo," Angla maristo, el la Australiaj kolonioj de Shia Reghina Moshto, estis ege populara kiel lulkanto. Ghi estis funebra rakonto pri la heroajhoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en dampita minora tonalo, finighante je daurigata mortanta falo je la fermo de chiu refreno, "Sur shi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo vidi Jachjon tenantan La Bonshancon, rulighantan de flanko al flanko, kvazau kun la movighado de la shipo, kaj lulkantantan tiun militflotan kanzoneton. Au pro la stranga rulighado de Jachjo au pro la longo de lia kanto--ghi ampleksis naudek stancojn kaj estis daurigita kun konscienca intenco ghis la amara fino--kutime la lulkanto estigis la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kushis plenlonge sub la arboj, en la dolcha somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn, sorbante la melodiajn eldirajhojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara felicho trapenetris la kampadejon. "Chi tiu chi specajho," diris la orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas paradiza." Tio memorigis al li Grenvichon. Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonshanco estis portita al la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur kovrilo sternita sur pinarbaj branchoj, li kushis dum la viroj laboris sube en la fosajhoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun laubon per floroj kaj dolchodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li bukedon da loniceroj, azaleoj au la pentritaj floroj de Las Mariposas. Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn neniajhojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede. Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora shtoneto el la rojfundo, belighis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke flankenmetighis por "La Bonshanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj kaj montetdeklivoj liveris da trezorajhoj kiuj "taugus por Tochjeto." Ni esperu ke Tochjeto, chirkauate de tiaj ludiloj kiajn neniam antaue infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure feliche, kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stuchjon. Li estis chiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian "tenejon"--heghon de interplektitaj pinbranchoj chirkauantan lian liton--li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenau kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikighis. Mi hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia sagheco kiuj bazighas, bedaurinde, sur la asertoj de antaujughaj amikoj. Kelkaj el tiuj ne estis sen nuanco de supersticho. "Mi suprengrimpis jhuse lau la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitigho, "kaj damnita estu mia hauto se li ne paroladis al blugarolo sidanta sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel plachus al vi mem esti, interbabilante kvazau du samtigaj cherizoj." Tamen, chu li rampis trans la pinbranchojn, chu li kushis pigre surdorse palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj babiladis kaj la floroj malfermighis. La Naturo estis lia flegistino kaj kunludantino. Por li shi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de sunlumo kiu falis jhus en lian manatingon; shi sendis nomadajn ventetojn por viziti lin kun la balzamo de lauro kaj rezinecaj gumoj; al li la altaj rughlignajhoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la frugilegoj grakumis dormigan akompanon. Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj tempoj"--kaj la bonshanco estis kun ili. La pretendejoj liveris abundege. La kampadejo jhaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por pliperfektigi sian izoladon, ili tauge akaparis la teron che ambau flankoj de la montomuro chirkauanta la kampadejon. Tio, kaj reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de Rora-Kampadejo netushebla. La ekspresisto--ilia sola ligilo kun la chirkauanta mondo--raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo. Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkushus iun ajn straton de Rugh-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn chirkau siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje chiutage. Sed ili traktas fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Inghianan' bebon." Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo. Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti unu-du decajn familiojn ekloghi tie por la bono de "La Bonshanco,"--kiu povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties gheneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco pri Tochjeto. Kelkaj daure rezistis. Sed la decidon oni ne povus efektivigi antau tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja. La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antaumontoj. La negho kushis profunde sur la montaro kaj chiu montara rivereto farighis rivero kaj chiu rivero farighis lago. Chiu ravino kaj chiu ravineto aliighis en tumultan akvovojon kiu subenplonghis lau la montetdeklivoj, malstarigante gigantajn arbojn, disjhetante siajn drivajhojn kaj rubojn lau la ebenajhon. Rugh-Hundo jam estis inundita dufoje kaj Rora-Kampadejo ricevis antauaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn ravinojn," diris Stuchjo; "ghi estis chi tie chi antaue kaj ghi estos chi tie chi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkigho ekstersaltis subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de Rora-Kampadejo. En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno, kaj la malhelo kiu shajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon, nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stuchjo estis for. Pli supre lau la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonshanca proprietanto; sed la fierajho, la espero, la ghojo, la Bonshanco de Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfelichaj koroj kiam krio ekde la bordo revokis ilin. Estis helpboato de sube lau la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj infanon, preskau ellacigitajn, chirkau du mejlojn sube. Chu iu konis ilin, kaj chu ili apartenis chi tie? Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kushantan tie, kruele premrompitan kaj kontuzitan, sed ankorau tenantan en siaj brakoj la Bonshancon de Rora-Kampadejo. Dum ili klinighis super la strange malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn. "Chu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankau vi mortas." Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li ripetis, "li forportas min kun si,--diru al la knaboj ke mi havas la Bonshancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrocighante al la delikata bebo kvazau lauraporte dronanta viro alkrochighas al pajlo, fordrivis en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron. LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAJHO Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpashis la chefstraton de Poker-Ebenajho en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li konsciis pri shangho de la morala etoso de la loko de post la antaua vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li alproksimighis kaj intershanghis signifoplenajn rigardojn. Enestis la aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimighinta al sabataj influoj, shajnis minaca. La trankvila belaspekta vizagho de S-ro Okhursto elmontris malmultan interesighon pri tiuj indikajhoj. Chu li konsciis pri pridispozicia kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili serchas iun," li meditis. "Vershajne temas pri mi." Li reenigis en sian poshon la naztukon per kiu li jhus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la rughan polvon de Poker-Ebenajho kaj senbrue senigis sian menson je iu ajn cetera konjekto. Efektive, Poker-Ebenajho ja "serchis iun." Lastatempe ghi suferis la perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj chevaloj kaj eminenta civitano. Ghi spertis spasmon de virta reagado, tiel senlegha kaj neregebla kiel iu ajn el la faroj ghin estiginta. Sekreta komitato decidighis senigi la urbeton je chiuj maltaugaj personoj. Tion oni faris en daura maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la branchoj de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo de kelkaj ceteraj kontrauindaj originaluloj. Mi bedauras devi diri ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni agnosku ke ilia maltaugeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenajho konsentis sidi en jughado. S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj komitatanoj urghproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan rimedon rehavigi al si el liaj poshoj la sumojn kiujn li gajnis de "Estas kontraujuste," diris Jachjo Hvilero, "permesi chi tiun junulon de Rora-Kampadejo--nepran fremdulon--forporti nian monon." Sed kruda sento de justeco enloghanta la brustojn de tiuj bonshancintaj gajni monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antaujughon. S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des pli trankvile char li konsciis pri la hezito de siaj jughistoj. Li estis troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la disdoniston. Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de Poker-Ebenajho ghis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto, konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la malfelichan titolon "Patrino Shiptono;" kaj Onklo Vilchjeto, suspektata kluzshtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis neniajn komentojn che la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon de Poker-Ebenajho, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj. Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elvershighis en kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvajho fare de Patrino Shiptono kaj Partia salvo da sakrajhoj che Onklo Vilchjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li auskultis la deziron de Patrino Shiptono eltranchi ies koron, la ripetitajn deklarojn de la Dukino ke shi mortos sur la vojo kaj la timigajn fivortojn kiujn shajnis elsaltigi Onklo Vilchjeto dum li rajdis antauen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li postulis intershanghi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktajhon, kaj la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed ech chi tiu faro malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La juna virino rearanghis siajn iom chifitajn plumojn kun malforta velkinta koketado; Patrino Shiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de Kvin-Punktajho kaj Onklo Vilchjeto kunigis la tutan vojaghantaron en sola vastskala anatemo. La vojo ghis Sablo-Baro--kampadejo kiu, ne ankorau spertinte la regenerajn influojn de Poker-Ebenajho, shajnis rezulte proponi ian inviton al la elmigrintoj, lokighis trans kruta montaro. Ghi estis malproksima je tagdaura vojagho. En tiu progresinta sezono la kompanio transpasis baldau la malseketajn moderklimatajn regionojn de la antaumontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La vojeto estis mallargha kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elrulighis sian selon kaj, terenighinte, deklaris sian intencon ne plu antaueniri, kaj la kompanio haltis. La loko estis elstare sovagha kaj impona. Arbara amfiteatro, chirkauate che tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde ghis la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube la plej tauga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed S-ro Okhursto sciis ke apenau duono de la vojagho ghis Sablo-Baro estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojaghantoj, kun filozofia komentado pri la malsagheco de "enjheti iliajn kartojn antau ol la matcho finludighos." Sed ili havis provizon da alkoholajhoj kiu en la nuna krizostato anstatauis manghajhon, fuelon, ripozon kaj antauscion. Malgrau liaj protestoj, antau ne longe ili subestis pli malpli ghian influon. Onklo Vilchjeto pasis rapide el militema stato en stuporon, la Dukino sentimentalachighis kaj Patrino Shiptono ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontrau rokon, superrigardante ilin trankvile. S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon, senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero, li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kushantajn kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis, senpolvigante siajn nigrajn vestajhojn, lavante al si la manojn kaj la vizaghon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian ghenon. La ideo forlasi liajn pli malfortajn kaj pli bedaurindajn kunestantojn neniam alvenis eble en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitigho kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn super la pinarboj lin chirkauantaj; la chielon, minace nubigitan; la valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li audis iun alvoki lian nomon. Rajdanto suprenvenis malrapide lau la vojeto. En la fresha malfermata vizagho de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Tochjon Simsonon, alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatighis kun tiu antau kelkaj monatoj okaze de "matcheto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis la tutajn richajhojn--egalantajn kelkajn kvardek dolarojn--de la senartifika junulo. Je la fino de la matcho, S-ro Okhursto kondukis la junecan vetludiston malantau la pordon kaj alparolis lin tiel: "Tochjo, vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora. Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan monon, forshovis lin mildatushe el la chambro kaj tiel aliigis Tochjon Simsonon en sindonan sklavon. Estis memorajho pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojighis, li diris, cele al Poker-Ebenajho, por serchi bonshancon. "Chu sola?" Ne, ne precize sola; efektive--subrido--li forkuris kun Pinjo Vudzo. Chu S-ro Okhursto ne memoris Pinjon? Shi kiu kelnerinis antaue che Malebrio-Domo? Jam antau multe da tempo ili gefianchighis sed olda Jachjo Vudzo malaprobis tion pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenajho por geedzighi kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonshancaj, trovinte kampadejon kaj kompanion. Chion tion la Naivulo anoncis rapide, dum Pinjo--bela fraulino dekkvinjara--elighis de malantau la pinarbo kie shi ruighighis nevidate, kaj rajdis ghis la flanko de sia amanto. Nur malofte S-ro Okhursto okupighis pri sentoj kaj ech pli malofte pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio maltaugis. Tamen li retenis sian spiritopretecon sufiche por piedbateti Onklon Vilchjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilchjeto estis sufiche malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan potencon maltolerantan frivolajhojn. Tiam li entreprenis konvinki Tochjon Simsonon ne daure prokrasti, sed sensukcese. Li ech atentigis tion ke mankis proviantoj kaj ankau kampadrimedoj. Sed, malbonshance, la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li disponas pri suplementa mulo sharghita je provizajhoj kaj anoncante la malkovron de kruda fispeco de shtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola." Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilchjeto eksplodu ridegante. Ech tiam tiulasta sentis sin devigata retirighi lau la kanjono ghis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la shercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontrau sian kruron, kunpremoj de la vizagho kaj la kutima sakrajharo. Sed kiam li revenis al siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro--char la aero jam strange malvarmighis kaj la chielo nubkovritighis--partoprenantajn vershajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina maniero al la Dukino kiu auskultis kun interesigho kaj vigleco kiujn shi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, vershajne kun egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Shiptono kiu malstrechighis verdire en afablecon. "Chu chi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo Vilchjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron, la resaltan fajrlumon kaj la shnuritajn bestojn en la unua plano. Subite ideo enmiksighis kun la alkoholajhaj haladzoj ghenantaj lian cerbon. Vershajne ghi estis de sherca karaktero char denove li sentis la devon frapi la kruron kaj shovi la pugnon enbushen. Dum la ombroj suprenrampetis lau la monto, venteto lulis la suprojn de la pinarboj kaj ghemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La ruinigitan kabanachon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj branchoj, oni dedichis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartighis, senceremonie ili intershanghis kison, tiel honestan kaj sinceran ke ghi audeblis eble super la shancelighantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la malbonvolema Patrino Shiptono estis vershajne tro mirigitaj por prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turnighis senvorte al la kabanacho. La fajron oni rekonsistigis, la viroj kushighis antau la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis. S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Ghis la mateno li vekighis sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron, la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio ghin sensangigis--neghon! Li starighis eksalte intencante veki la dormantojn, char nepre necesis ne perdi tempon. Sed turnighinte al la loko kie Onklo Vilchjeto kushis antaue, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis shnuritaj; ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la negho. La dummomenta ekscitigho revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace, kun rideto sur lia bonhumora efelida vizagho; la virgulino Pinjo dormis tiel dolche apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazau prizorgataj de chielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur la shultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagighon. Ghi alvenis malrapide en la kirlighanta nebuleto de negheroj kiuj blindumis kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzagho shajnis magie shanghita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la estontecon en ununura vorto: "Neghizolitaj!" Zorga inventaro pri la provizajhoj, kiuj, feliche por la kompanio, estis staplitaj interne de la kabanacho kaj tial eskapis la krimajn fingrojn de Onklo Vilchjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas," diris S-ro Okhursto mallaute al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin. Se ne--kaj eble pli bone estus ke ne--vi povos atendi ghis kiam Onklo Vilchjeto revenos kun provizajhoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto malsukcesis devigi sin malkashi la friponecon de Onklo Vilchjeto, kaj tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj Patrino Shiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni chiuj kiam ili malkovros ion ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun." Tochjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havajharon je la dispono de S-ro Okhursto, sed shajnis ghui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la negho fandighos kaj ni reiros chiuj kune." La felichiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj branchoj, improvizis pajlajhon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino direktis Pinjon en la rearangho de la internajho kun speco de gusto kaj takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino ghis ilia plej granda etendigho. "Mi s'pozas ke vi alkutimighis al bonkvalitajhoj che Poker-Ebenajho," diris Pinjo. La Dukino forturnighis abrupte por kashi ion kio rughigis shian vangon tra ties profesia kolorajho kaj Patrino Shiptono petis ke Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga serchado por la vojeto, li audis la sonon de ghoja ridado ehhata de la rokoj. Li haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turnighis al la viskio kiun, prudente, li jam antaukashis. "Kaj tamen, pro mi ne scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur kiam li ekvidis la flamrichan fajron tra la ankorau blindiga shtormo kaj la homaron chirkau ghi, li atingis la konvinkon ke temis pri "tauga gajeco." Chu S-ro Okhursto kashis siajn kartojn kun la viskio kiel ion malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri. Certe estas, lau la dirajho de Patrino Shiptono, ke li "ne diris kartojn solan fojon" dum la vespero. Feliche, oni forgesigis la tempon helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Tochjo Simsono el lia pakajho. Malgrau kelkaj malfacilajhoj rilate al la manipulado de tiu instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da ostaj kastanjetoj. Sed la krona festajho de la vespero prenis la formon de kruda kamparpregheja himno kiun la geamantoj, interplektinte la manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono kaj misiista ritmo de ties refreno, anstatau ajna pia kvalito, igis ghin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado: Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo. La pinarboj shancelighis, la shtormo kirlighis kaj skuighis super la mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis chielen, kvazau simbolante ian voton. Je noktomezo la shtormo mildighis, la rulighantaj nuboj disapartighis kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto, kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto da dormado, kvankam dividinte la vachon kun Tochjo Simsono, sukcesis iel sharghi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante kion?" demandis Tochjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam viro havas sinsekvon da bonshanco--nigrula bonshanco--li ne lacighas. La bonshanco cedas la unua. La bonshanco," aldiris la vetludisto, "estas strangajhego. Vi scias certege pri ghi nur tion ke ghi devas shanghighi. Kaj estas ekscii kiam ghi shanghighos kio sukcesigos vin. Ni spertis sinsekvon da malbonshanco ekde nia foriro el Poker-Ebenajho--vi aperas ke jen ankau vi enfalas ghin. Se vi povas daure teni viajn kartojn, vi bonfartos. Char," aldiris la vetludisto, kun ghoja nerilateco, "Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo." La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandighantan stokon da provizajhoj por la matenmangho. Estis unu el la proprajhoj de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la vintran pejzaghon, kvazau kondolencante bedaure pri la pasinteco. Sed ghi malkashis drivajhon post drivajho da negho alte amasigita chirkau la dometacho; senespera, senmapa, senspura maro da blanko etendighanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankorau alkrochighis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilagho Poker-Ebenajho levighis mejlojn for. Patrino Shiptono vidis ghin kaj ekde malproksima altajho de sia roka fortikajho, lanchis en tiu direkto finan malbenon. Estis shia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis shin, shi informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam shi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel plachis al shi kaj al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi shian maluzon de sakrajhoj kaj maldecajhoj estis konsolanta kaj genia teorio de la paro. Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la anchaj notoj de la akordiono levighis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi la doloregan vakuon postlasitan per malsufichaj manghajhoj kaj Pinjo proponis novan distrajhon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankau tiu propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn antaue tiu bonshancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la chefajn eventojn de tiu poemo--komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte la vortojn--en la aktuala lingvajho de Sablo-Baro. Kaj tial dum la cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de la ravino shajnis riverenci antau la kolero de la filo de Peleo. S-ro Okhursto auskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesighis pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan Ahhilon." Kaj tial, kun malmulte da manghajho kaj multe da Homero kaj akordiono, tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno forlasis ilin kaj denove el plumbaj chieloj la negheroj kribrighis sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime chirkau ili, alvenis la negha cirklo, ghis finfine ili rigardis el sia malliberejo trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn super iliaj kapoj. Estighis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn fajrojn, ech helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kashitaj en la neghamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturnighis de la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj estis felichaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdighanta ludo antau si. La Dukino, pli gaja ol antaue, alprenis la taskon prizorgi Pinjon. Nur Patrino Shiptono--antaue la plej forta de la kompanio--shajnis malsanighi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago shi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," shi diris en vocho de plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu la pakajhon de sub mia kapo kaj malfermu ghin." S-ro Okhursto faris tion. Ghi enhavis la nutrajhojn de Patrino Shiptono por la pasinta semajno, netushitajn. "Havigu ilin al la infano," shi diris, indikante la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum shi rekushighis kaj, turnante la vizaghon al la muro, forpasis trankvile. La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Shiptono estis enterigita en la negho, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li paron da neghshuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankorau unu shanco el cent por savi shin," li diris, indikante Pinjon; "sed ghi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenajhon. "Se vi povos alveni tien en du tagoj, shi estos savita." "Chu kaj vi?" demandis Tochjo Simsono. "Mi restos chi-tie," estis la abrupta respondo. La geamantoj sin adiauis unu la alian per longa chirkaubrako. "Ne ankau vi iras, chu ne?" diris la Dukino. "Ghis la ravino," li respondis. Li turnighis subite kaj kisis la Dukinon, lasante shian palan vizaghon flamrugha, kaj shiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro. La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Ghi revenigis la shtormon kaj la kirlighantan neghon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis ke silente iu amasigis apud la kabanacho sufiche da hejtajho por dauri kelkajn pluajn tagojn. Larmoj levighis en shiaj okuloj sed shi kashis ilin al Pinjo. La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizaghon unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo, konsentante roli kiel la pli forta, alproksimighis kaj chirkaubrakis la talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la dauro de la tago. Tiun nokton la shtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante la shirmajn pinbranchojn, invadis la kabanachon mem. Ghis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post iom formortis. Dum la bragheroj nigrighis malrapide, la Dukino rampis pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo, chu vi scipovas preghi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la shultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kushante, dum la pli juna kaj pli pura kushigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga brusto, ili ekdormis. La vento mildighis, kvazau timante veki ilin. Plumaj neghdrivajhoj, skufaligite de sur la longaj pinbranchoj, shvebis kiel blankflugilaj birdoj kaj sinkis chirkau ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj nuboj, rigardis de supre tion kio estis antaue la kampadejo. Sed chiu homa malpurajho, chiu spuro pri tera farado, estis kashita sub la senmakula mantelo subenjhetita kompate de supre. Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekighis kiam vochoj kaj piedpashoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam kompataj fingroj forbrosis la neghon de sur iliaj palaj vizaghoj, estis apenau direble, lau la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis shi kiu pekintis. Ech la Legho de Poker-Ebenajho rekonis tion kaj forturnighis, lasante ilin ankorau kunkuplitaj chiun en la brakoj de la alia. Sed che la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la shelo per Bovio-tranchilo. Ghi surportis la jenan tekston skribitan krajone per stabile mano: SUB CHI TIU ARBO KUSHAS LA KORPO DE JOHANO OKHURSTO KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONSHANCO LA 23AN DE NOVEMBRO 1850 KAJ LIVERIS SIAJN LUDPECOJN LA 7AN DE DECEMBRO 1850. Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Deringhero che la flanko kaj kuglo en la koro, kvankam ankorau aplomba kiel en la vivo, sub la negho kushis tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la forpelitoj de Poker-Ebenajho. LA PARTNERO DE TENESIO Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio pri ghi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunajhon char che Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomighis. Foje tiuj prunteprennomoj bazighis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo de "Drelikajho-Jachjo"; au sur iu aparteco de kutimo, kiel vidighis en "Salpetro-Vilchjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiajho en lia chiutaga pano; au pro malbonshanca erareto, kiel elmontrighis en "La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonauguran titolon pro sia bedaurinda misprononco de la termino "feraj piritoj." Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas vin Klifordo, chu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonshancis esti efektive Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspirajho de la momento restinta fiksita al li chiam poste. Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie ol lau tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj sendependa individuo ni eksciis nur poste. Shajnas ke en 1853 li forlasis Poker-Ebenajhon por aliri San-Franciskon, lauraporte por havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu loko li ekinteresighis pri juna persono kelnerinanta che la hotelo kie li prenis siajn manghojn. Iun matenon li diris al shi ion kio igis shin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizagho kaj retirighi al la kuirejo. Li sekvis shin kaj reaperis plurajn momentojn poste, kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste jughisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenajho. Mi konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti ghin tiel kiel ghi estis rakontita che Sablo-Baro--en la ravinoj kaj drinkejoj--kie chiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis. Pri ilia geedza felicho nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio, loghante che sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, shi ridetis ne malamikine kaj retirighis modeste--chi-foje ghis Marizvilo, kien Tenesio sekvis shin, kaj kie ili estigis kunloghadon sen la helpo de jughisto de la paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, lau sia kutimo, al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de chiuj, kiam iun tagon Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero--shi jam ridetis kaj retirighis kun iu alia--la Partnero de Tenesio manpremis lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la uloj kunighintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno povintus sin elvershi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta traktado pri praktika detalaro kiu malplachis kiam li staris alfronte al malfacilajhoj. Intertempe ghenerala sento malfavore al Tenesio disvolvighis. Estis sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis shtelisto. Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita; pri lia daura intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la kulpo de Tenesio fifamighis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al Rugh-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon rakontante interesajn anekdotojn kaj memorajhojn, sed kontraulogike fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi ghenu vin por via tranchilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj armiloj povus vin embarasi che Rugh-Hundo kaj via mono estus tento al la malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi klopodos efektivigi viziton." Estas ghuste diri ke Tenesio disponis pri bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsiderajho. Tiu heroajho estis lia fina. Rugh-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontrau la vojrabisto. Tenesio estis chasita en preskau la sama maniero kiel lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli streche chirkauis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante sian revolveron al la homamaso antau Arkad-Drinkejo, kaj supren lau Griz-Kanjono; sed che ghia plej malproksima ekstremajho haltigis lin malgranda viro sur griza chevalo. La viroj sin rigardis unu la alian dum momento en silento. Ambau estis sentimaj; ambau aplombaj kaj sendependaj; kaj ambau ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa jarcento nomighintus "heroa" sed en la deknaua "sendisciplina." "Kion vi havas tie?--Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile. "Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du revolverojn kaj Bovio-tranchilon. "Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de vetludisto, li forjhetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia kaptinto. Estis varma nokto. La friska venteto kiu levighis kutime je la subiro de la suno malantau la veprejkronita monto mankis tiun vesperon che Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokighis je varmigitaj rezinecaj odoroj, kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn elspirajhojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankorau plenigis la kampadejon. Lumoj movighis maltrankvile lau la riverbordo, levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontrau la nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super la ekspresoficejo reliefighis brile, kvazau fiksrigardante; kaj tra iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super chio tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstarighis Siero-Montaro, fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli senpasiaj. La proceso de Tenesio efektivighis tiel juste kiel eblis sub la egido de jughisto kaj jhurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto la antauajn okazachojn de aresto kaj akuzo. La legho de Sablo-Baro estis nepacigebla sed ne venghema. La ekscitigho kaj la personaj sentoj de la chasado jam finighis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis pretaj auskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili jam antaukonkludis, nesuficha. Havante nenian dubon en siaj propraj mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de gheneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia temerara audaco shajnis rajtigi. La jughisto shajnis pli anksia ol la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, vershajne sentis makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian manon en chi-tiu matcho," estis lia senshangha sed bonhumora respondo al chiuj demandoj. La jughisto--kiu estis ankau lia kaptinto--bedauris svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldau malakceptis tiun homan malforton, konsiderante ghin maltaugajho por la jughista menso. Tamen, kiam audighis cheporta frapeto, kaj estis raportite ke la Partnero de Tenesio chi-tieas nome de la malliberulo, tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la jhurio, al kiuj la procedoj farighis ghene pensigaj, salutis lin kiel malstrechighon. Char li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun kvadrata vizagho, sunbrulita en preternaturan rughecon, vestite en malstrecha tika bluzo kaj pantalono strekita kaj spruchita je rugha tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun ech ridindan. Dum li klinighis por lasi chepiede pezan tolsakon kiun li portis, evidentighis, lau duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la shtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destinighis origine al iu malpli ambicia kovrajho. Tamen li antaueniris kun granda digno kaj post manpremi chiun personon de la chambro kun penigita afableco, li vishis sian seriozan konsternitan vizaghon per rugha vakertuko, nuancete pli hela ol lia hautkoloro, kushigis sian fortan manon sur la tablon por sin stabiligi, tiam alparolis la jughiston: "Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpashi kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio--mia partnero. Estas varma nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antaue sur la Baro." Li pauzis momenton, sed char neniu bonvolis prezenti ceterajn meteologiajn memorajhojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum kelkaj momentoj shvabris sian vizaghon diligente. "Chu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la jughisto tempofine. "Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de malstrechigho. "Mi venas chi tien-chi kiel partnero de Tenesio--lin konante jam preskau kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime, seke kaj malseke, bonshance kaj malbonshance. Liaj farmanieroj ne estas chiam miaj farmanieroj, sed en chi tiu-chi junulo ne estas faroj, ne estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras vi--kvazau konfidence, kaj inter viro kaj viro--diras vi, 'Chu vi scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi--kvazau konfidence, kvazau inter viro kaj viro--'Kion viro devas scii pri sia partnero?'" "Chu tio estas chio kion vi havas por diri?" demandis la jughisto malpacience, pensante, eble, ke danghera simpatia humoro komencis homecigi la tribunalon. "Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn kontrau li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras monon, ghin deziregas, kaj malbonvolas peti ghin al sia longtempa partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, char vi estas honestamensa viro, kaj vin chiujn, kiuj estas chiuj ghentlemanoj, kaj honestamensaj, chu mi ne pravas?" "Malliberulo," diris la jughisto, interrompante, "chu vi havas demandojn por starigi al chi tiu viro?" "Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola chi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu, ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj chi tiun kampadejon. Kaj nun, kio estas la ghusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro kaj horlogho--estas preskau la tutajho de miaj havajhoj--kaj nomu tion kvita!" Kaj antau ol mano povus levighi por malpermesi lin, li elvershis la enhavon de la tolsako sur la tablon. Dum momento lia vivo minacighis. Unu-du viroj saltstarighis, pluraj manoj palpserchis kashitajn armilojn kaj propono "eljhetu lin tra la fenestro" estis nuligita nur per gesto de la jughisto. Tenesio ridis. Kaj vershajne malkonsciante pri la ekscitigho, la Partnero de Tenesio elprofitis la oportunon reshvabri sian vizaghon per sia vakertuko. Kiam ordo estis restaurita kaj oni komprenigis al la viro, uzante fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus pardonigi, lia vizagho alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la tolsakon kvazau ne ankorau tute prikonsciante la altigitan senton de justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti ofertinta malsufichon da mono. Tiam li turnighis al la jughisto, kaj dirante, "Chi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen mia partnero," li riverencis al la jhurio kaj estis retirighonta kiam la jughisto lin revokis. "Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun." Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga advokato renkontighis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La Partnero de Tenesio alprenis ghin en sian, kaj dirante, "Dum mi preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero," lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta," denove shvabris sian vizaghon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto retirighis. Neniam denove la du viroj renkontighis vivaj. Char la senparalela ofendo de la shmirmono ofertita al Jughisto Lincho--kiu, chu antaujugha, chu malfortvola, chu mallarghmensa, restis almenau nekoruptebla--stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagigho oni marshigis lin, streche garditan, por ghin renkonti che la supro de Marlejo-Monteto. Kiel li alfrontis ghin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri ion ajn, kiom perfektaj estis la aranghoj de la komitato, tio chio estis raportita siatempe, kun la aldono de averta moralajho kaj ekzemplo por chiuj estontaj maliculoj en _Rugha-Hundo-Klariono_, per ties redaktoro, kiu cheestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi ghoje direktas la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco de tero kaj aero kaj chielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj kaj montetoj, la ghoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super chio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de chiu el tiuj, ne estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj kaj respondecoj, forpasis el la misformajho pendanta svinge inter tero kaj chielo, la birdoj kantis, la floroj malfermighis, la suno brilis, tiel gaje kiel antaue; kaj eble _Rugha-Hundo-Klariono_ pravis. La Partnero de Tenesio ne enestis la aron chirkauantan la minacan arbon. Sed dum la cheestantoj turnighis por disighi, ilia atento direktighis al la malkutima aspekto de senmova azencharo haltinta cheflanke de la vojo. Alproksimighante, tuj ili rekonis la respektindan Jhaninjon kaj la duradan chareton kiel havajhojn de la Partnero de Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj kelkajn pashojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipajho, sidantan sub cervokularbo, forvishantan la shviton de sur sia brilanta vizagho. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de la "forpashinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpashinton," li forportus lin. "Se estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro--eble estis pro io ech pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj konsentis tuj pri la invito. Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de lia partnero. Dum la charo apudighis al la fatala arbo, ni konstatis ke ghi enhavis krudan oblongan skatolon--vershajne faritan el sekcio de kluzo--kaj duone plenigitan je arboshelo kaj pinkvastoj. La charo estis cetere ornamita per salikstikajhoj kaj cervokularbaj floretoj. Kiam la korpo estis kushigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio kovris ghin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin serioze sur la mallarghan antauseghon, kun la piedoj sur la timonoj, antauenpeletis la azeneton. La ekipajho antauenighis malrapide, je tiu deca ritmo kiu estis kutimo che Jhaninjo ech sub malpli solenaj cirkonstancoj. La viroj--duone scivoleme, duone sherceme, sed chiuj bonhumore--laupromenis apud la charo, iuj antau, iuj iom malantau la malbela katafalko. Sed chu pro la mallarghighado de la vojo chu pro iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio maldevancighis duope, tenante la pashritmon, kaj alie alprenante la eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jachjo Folinzbeo, kiu dekomence ludis funebran marshon en muta shajnigo sur imaga trombono, chesis pro manko de simpatio kaj alttakso--maldisponante eble pri la kapablo de la autenta humoristo sin kontentigi ghuante sian propran shercadon. La vojo lauiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapirajho kaj ombroj. La rughlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn en la rugha tero, staris Indianvice lau la irejo, trenante maldelikatan benon el siaj klinighantaj branchoj sur la preterpasantan mortveturilon. Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidighis rektadorse kaj pulsante en la lauvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis. Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj branchoj; kaj la blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antau ili ghis tiuj atingis la antaulimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de la Partnero de Tenesio. Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, ghi ne estintus gajiga loko. La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplachaj detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo, chiuj cheestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn pashojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj de la geedza felicho de la Partnero de Tenesio, rolis kiel ghardeno, sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimighis ni surprizighis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa entrepreno de kultivado estis rompita tero chirkau malfermita tombo. La charo estis haltigita antau la enfermejo, kaj malakceptinte la proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan cherkon sur sian dorson kaj kushigis ghin solapersone en la malprofunda tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj suririnte la altajheton de tero apud ghi, li demetis sian chapelon kaj vishegis malrapide sian vizaghon per sia vakertuko. Tion la homamaso jughis preludo de prelego kaj sin aranghis diverspoze sur stumpoj kaj rokegoj, kaj sidis atendante. "Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondicho por hejmenreveni, kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas Tenesio kiu kuris libere ghis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj vagiradoj." Li pauzis kaj alprenis kvarceron, frotis ghin mediteme sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis lin surdorse, kiel vi vidis min jhuse. Ne estas la unua fojo kiam mi alportis lin al chi tiu chi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne estas la unua fojo kiam mi kaj Jhaninjo atendis lin sur tiu jen monteto kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"--li pauzis kaj frotigis la kvarcon leghere sur sia manikon--"vi vidas, estas iom malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte, enmanigante sian longtenilan shovelilon, "la cer'monio finfinighis; kaj miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo." Malagnoskante chiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon, turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado, retirighis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kashis Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantauen, kredis vidi la Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo, kun la shovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizagho estis enteregita en lia rugha vakertuko. Sed aliaj kontraudiris ke je tiu distanco vizagho kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido. En la reago sekvinta la febran ekscitighon de tiu tago, oni ne forgesis la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia ghenerala mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia forta sano kaj lia granda potenco shajnis videble malkreski; kaj kiam la pluva sezono establighis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el la roka altajheto sur la tombo de Tenesio, li enlitighis. Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano shancelighis en la shtormo kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego kaj fluego de la shvelinta rivero audighis sube, la Partnero de Tenesio levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti Tenesion; mi devas meti Jhaninjon en la charon," kaj estus ellitighinta sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, daure li postkuris sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Jhaninjo--trankvile, eta karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn--kaj priatentu ankau lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li subenfalas rekte sur la vojeton. Daurigu vian iradon rekte ghis la pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!--jen li estas--alvenante chi tien--tute sola, malebria, kun la vizagho tute brilega. Tenesio! Partnero!" Kaj tial ili renkontighis. INFORMO En la duonsovagha, ofte senlegha, intermontara Kalifornio de la mez-deknaujarcento, en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj, orserchantoj, pioniroj, fughintoj, ekzilitoj, vetludistoj, malchastulinoj, shtelistoj, murdintoj, kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj penadas kunvivi kaj kunlabori en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondichoj. Chi tie kuragho kaj pacienco estas chiutagaj necesajhoj dum bonkoreco kaj malavareco estighas nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj. Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,* Breto Harto* pentras la human estajhon en ties mirinda dualeco--neegala dualeco, bedaurinde, en kiu boneco kaj malboneco, beleco kaj malbeleco pezas malsame. *Anglalingve: Balzac, Zola, Dickens, Bret Harte Originaj Anglalingvaj titoloj de la noveloj: "The Luck of Roaring Camp," "The Outcasts of Poker Flat," kaj "Tennessee's Partner." End of the Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte, by Bret Harte *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA *** ***** This file should be named 20931.txt or 20931.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/9/3/20931/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.