The Project Gutenberg EBook of Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Ce la koro de la tero Author: Edgar Rice Burroughs Translator: Gary Mickle Release Date: March 12, 2007 [EBook #20802] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA KORO DE LA TERO *** Edgar Rice Burroughs Che la koro de la Tero Tradukita de Gary Mickle Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core. Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle. Chi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ghin profitcele en presita au alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio au gmickle[@]nexgo.de. Translation Copyright 2001 by Gary Mickle. This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de. Enhavo Noto de la tradukanto Antauparolo 1. Al la Eternaj Fajroj 2. Stranga Mondo 3. Novaj Mastroj 4. Dian la Bela 5. Sklavoj 6. Komenco de Hororo 7. Liberigho 8. La Templo de la Maharoj 9. La Vizagho de la Morto 10. En Futra Denove 11. Kvar Mortaj Maharoj 12. Postchaso 13. La Ruzulo 14. En la Ghardeno Edena 15. Reiro al la Tero Noto de la tradukanto Chi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antaua teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigho, kiun ghi atingis ghis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj. Mi komencis mian tradukon de chi tiu romano (kiu eldonighis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antaue. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki ghuste chi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi ighis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis ghis la fino. Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ghi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Achetinte komputilon antau jaroj, mi rememoris ghian ekziston kaj pripensis, ke ghi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen gheni min per duma korektado au reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne chion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis sufiche da tempo antau kelkaj jaroj. La romano povus tre plachi al tiuj, kiuj shatas rapidmovajn aventurrakontojn sen ghisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu ghenro de frutempa sciencfikcio. Ankau Esperanto-komencantoj povus shati ghin pro ghuste tiuj kvalitoj. Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. _Che la koro de la Tero_ estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumighis je 68 romantitoloj. Burroughs naskighis en richa familio en Chikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedzighinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskau en malricheco. Burroughs ofte shanghis la laborlokon. Lia vivstato plibonighis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950. Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj shablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorchas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junaghan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive ighis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi. La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj lau la hodiaua jugho estas ne tre "politike ghustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne chiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazau memkompreneblajho, kaj la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn de antau kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan mondrigardon kaj la socitipajn antaujughojn de siaj usonaj samtempuloj--kaj tiuj antaujughoj estas multloke kvazau palpeblaj por legantoj. En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Che la koro de la Tero_, la maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika borveturilo ghis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antau milionoj da jaroj, sed ankau civilize shtonepokan homaron, sklavigitan de drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la kavajho. La du novalvenintoj baldau rekonas sian mision: alporti al la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi ghin elsub la maharoj, venigante ghin al ghia laurajta loko pinte de la specioj. ANTAUPAROLO Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos chi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajho mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi senghene rakontis ghian esencon al membro de la Regha Geologia Societo okaze de mia lasta vojagho al Londono. Certe shajnus al vi, kvazau oni kaptis min che tiel abomena krimo kiel la shtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] au la venenado de la kafo de lia Moshto la Regho. La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciighis antau ol mi atingis la duonon--nur tio savis lin de eksplodigho--kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicho en la Glorhalo forvaporighis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigho. Sed mi kredas la historion, kaj ankau vi kredus, kaj ankau la klerulo de la Regha Geologia Societo kredus, se vi ambau povus audi ghin el la busho de tiu viro, kiu rakontis ghin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, audinta la tonon de sincero en tiu mallauta vocho, sentinta la kortushecon--ankau vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo. Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, che la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antau kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj che eta oazo. Araba tendaro kun ok au dek tendoj staris proksime. Mi estis en Afriko por chasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimighis al la punkto de verdajho, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antauen por renkonti nin. "Blankulo!" li ekkriis. "Laudon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankau dubante, ke chi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?" Kaj kiam mi respondis, li shancelighis kvazau batite rekte sur la vizaghon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi. "Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas au ke vi nur shercas." "Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus au provus trompi nekonaton pri tia banalajho kiel la dato?" Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo. "Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenau pli ol unu!" Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, lau mia memoro, al vi. Subnoto [1] la Turo de Londono. 1-a chapitro AL LA ETERNAJ FAJROJ Mi naskighis en Connecticut[2] antau proksimume tridek jaroj. Mia nomo estas David Innes. Mia patro estis richa minejposedanto. Li mortis, kiam mi estis deknaujara. Lau lia testamento mi post la plenaghigho ricevos lian tutan havajhon, kondiche ke dum la antauaj du jaroj mi diligente dedichu min al la heredota granda firmao. Mi faris chion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de mia patro--ne pro la heredajho, sed char mi amis kaj honoris mian patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, char mi volis ekkoni chiun detalon de la negoco. Tiam Perry interesis min pri sia inventajho. Li estis maljunulo, kiu dedichis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de mehhanika subtera borveturilo. Kiel distrajhon li studis paleontologion. Mi studis liajn planojn, auskultis liajn argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite, mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan, praktikan borveturilon. Mi ne klarigos nun la detalojn de ghia konstruo; ghi kushas en la dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgau vi eble volos rajdi tien por vidi ghin. Simple dirite, ghi estas shtala cilindro cent futojn[4] longa, artikizita, por ke ghi tordighu kaj turnighu tra solida roko, se necese. Che unu ekstremo estas potenca borilo funkciigita de motoro, kiu lau Perry produktas pli da potenco je la kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme richigi nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova vojagho, kaj mi revenis nur post dek jaroj. Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazau ghi estus la hieraua, en kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajho. Estis preskau noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li shatis nomi ghin. Ghia granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la interna cilindro, kiu entenis la regadmehhanismon, kaj shaltis la elektrajn lampojn. Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj tenis la vivdonajn hhemiajhojn, per kiuj li produktos freshan aeron por anstataui tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon, distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokajhojn. Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo che la nazo de lia stranga veturilo. Niaj seghoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale chu la mashino plugus vojon malsupren en la internajhon de la Tero, chu ghi movighus horizontale laulonge de granda karbvejno, au chu ghi suprenirus vertikale al la suprajho. Finfine chio pretis. Perry klinis sian kapon kaj preghis. Dum momento ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la shaltostangon. Eksonis timiga mughego sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--audighis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la kavajho inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponighis malantau ni. Ni ekiris! La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li nek mi povis fari ion alian ol krochighi per la proverba malespero de dronanto al la teniloj de niaj balancantaj seghoj. Tiam Perry jhetis rigardon al la termometro. "Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la distancometro?" Tio kaj la rapidometro estis che mia flanko de la kajuto, kaj dum mi turnighis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta. "Altigho je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene tiregi je la stirilo. Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi parolis, mi kashis la timon, kiu hantis min. "Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antau ol vi povos turni ghin horizontalen." "Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "char mi mem ne povas ech moveti ghin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco estu egala al la tasko, char alie ni certe pereos." Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj mia kredo ne estis nura egoismo, char miaj kamaradoj chiam trovis mian korpon tre enviinda. Kaj ghuste tial ghi fortighis pli ol la naturo intencis, char mia komprenebla fiero pri mia granda forteco igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per chiu ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de la infaneco. Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon; sed kvankam mi uzis chiun uncon de mia forto, mia plej granda peno estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movighis--la malvarma kaj senesperiga terurajho, kiu tenis nin rekte sur la vojo al la morto! Fine mi chesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia sidloko. Ne necesis vortoj--almenau al mi nenio shajnis direnda, kvankam Perry eble dezirus preghi. Kaj mi estis tute certa, ke li deziros, char li neniam preterlasis okazon fari preghon. Li preghis, kiam li vekighis, li preghis antau ol manghi, li preghis post la mangho kaj nokte, antau ol enlitighi, li preghis denove. Intertempe li ofte trovis aliajn okazojn preghi, ech kiam la motivo shajnis iom dubinda lau mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldau mortonta, mi antauvidis kun granda certeco veran orgion de preghado, se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan. Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardachis en lian vizaghon, Abner Perry transformighis en novan personon. El lia busho eliris ne preghoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, chiuj direktitaj kontrau tiu kviete obstina mehhanismo. "Shajnas al mi, Perry," mi riprochis, "ke viro de via pretendita pieco preferus preghi ol blasfemi, kiam la morto proksimighas." "Morto!" li kriis. "Chu tio chagrenas vin? Nia morto estas sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu, David, ke per tiu chi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj la scienco apenau ech revis. Ni utiligis novan principon, kaj per ghi ni donis al masiva peco de shtalo la potencon de dekmil viroj. La estingigho de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la Tero la eltrovajhojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa konstruo de la mashino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la eternaj fajroj de la centro de la Tero." Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankvilighis pri nia propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo almenau nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala kaj terura. "Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian chagrenon per malalta kaj firma vocho. "Ni povus halti chi tie kaj morti de sufokigho, kiam malplenighos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "au ni povus daurigi antauen kun la eta espero, ke ni baldau sufiche devojigos la borveturilon el ghia vertikala pozicio, por ke ni iru lau la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajho. Se ni sukcesos je tio antau ol atingi la tre altan temperaturon de la interno, ni eble savighos. Lau mia opinio, povas esti unu shanco de sukceso kontrau kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni daurigos antauen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto." Mi ekrigardis la termometron. Ghi montris 110 gradojn. Kaj dum ni parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de la Tera krusto. "Ni daurigu, do," mi respondis. "Kun chi tiu rapideco baldau venos la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la mashino estos tiel alta, Perry. Chu vi sciis?" "Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, char mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni movighos po proksimume kvincent jardojn[7] hore." "Kaj ni movighas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis. "Ekzistas preskau tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis. "Oni taksas ghin je tridek mejloj, char la interna varmeco, kiu pliighas po proksimume unu gradon je chiu sesdek- au sepdekfuta profundigho, sufichus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersuprajho. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ghi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti." "Kaj se ghi montrighos solida?" mi demandis. "Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo sufichos nia fuelo por tri- au kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambau, do, ne sufichos por sendanghere travojaghi okmil mejlojn da roko al la antipodo." "Se la krusto estas sufiche dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersuprajho; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Chu ghuste?" mi demandis. "Tute, David. Chu vi timas?" "Mi ne scias. Chio okazis tiel subite, ke shajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita ghis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la shoko estis tiel granda, ke ghi multe obtuzigis niaj sentojn." Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altighis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris ghis preskau kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis. "Almenau ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi audis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry. Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazau mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malshaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elvershis mian tutan forton por movi la ilon ech la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo. Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplonghis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazau gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altighis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskau neeltenebla en la mallarghaj limoj de nia metala malliberejo. Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedaurinda vojagho, ni jam boris ghis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn. Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cherpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstatau blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaghas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo plenighis de vanaj bedauroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi felichus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajhon en la Latin Commons che Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskau mortigis unu el la mastroj. Kaj ankau--sed kial maltrankvilighi? Mi estis baldau mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufichis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtighus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion. "Kion montras la metroj nun, David?" la vocho de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn. "90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis. "Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, chu ne?" "Kaj chu tio iel helpos nin?" mi regrumblis. "Sed mia amiko," li daurigis, "chu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Ghi ne altighis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!" "Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elcherpighos, chu gravos, chu la temperaturo estas 153-grada au 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senshangha temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antauvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenau ghis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti felichaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi ghin akceptis. Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min chirkaupremi. Ek de tiam, ghis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliighis. Baldau ghenis min la malvarmeco, kiu ighis same netolerebla kiel la antaua varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskau sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskau du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ghis proksimume 245 mejloj sub la tersuprajho, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altighis ghis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj. Malrapide ghi altighis denove, ghis ni konvinkighis, ke ni fine proksimighas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altighis. Perry jam chesis kanti kaj nun preghis. Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliighanta varmeco shajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ghi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, ghis je 410 mejloj ghi montris 153 gradojn. En preskau senspira strecheco ni nun komencis rigardadi la ciferojn. 153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Chu nun ghi denove haltos, au chu dauros la senkompata altigho? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskau malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenau sufichis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed chu tiam ni ech vivos? Chio shajnis al mi nekredebla. Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon. "Perry!" mi vokis. "Perry! Ghi falas! Ghi falas! Estas 152 gradoj denove!" "Ahh!" li kriis. "Kion ghi povus signifi? Chu eble la kerno de la Tero estas malvarma?" "Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian." Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ghis ghi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajho, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua. Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon. Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnighon, kaj miaj membroj ighis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segho. Li skuis sin kaj denove rektighis. Tiam li turnighis al mi. "Adiau, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn. "Adiau, Perry, kaj bonshancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed mi luktis kontrau tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis morti. Unu horon mi batalis kontrau la kruele proksimighanta morto, kiu atakis min de chiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno, kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Vershajne unu horon post la senkonsciigho de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos daurigi la neegalan lukton kontrau la neeviteblo. Per mia lasta flagretanta konscio mi mehhanike turnighis al la distancometro. Ghi montris veturitan distancon de precize kvincent mejloj--kaj tiam la granda mashino subite ekhaltis. Chesis la tondra klakado de la rokajho retrojhetata tra la spaco inter la ekstera blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnighado de la giganta borilo evidentigis, ke ghi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni. Tiam mi ekmemoris, ke ghi direktighis supren, de kiam ni trapasis la glacian tavolon. Ni turnighis en la glacio kaj poste kuris supren al la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster danghero! Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro realighis--fluego da fresha aero vershighis en la feran kajuton. Tiu ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion. Subnotoj [2] shtato en la nord-oriento de Usono. [3] 1 mejlo = 1,61 km. [4] 1 futo = 0,304 m. [5] 1 colo = 2,54 cm. [6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C. [7] jardo: 0,917 m. [8] Andover: urbeto en la nordorienta usona shtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. 2-a chapitro STRANGA MONDO Mi estis senkonscia apenau pli ol momenton, char kiam mi plonghofalis de la trabo, al kiu mi krochighis, mi koliziis kun la planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min. Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj antau la sojlo al savigho. Deshirante lian chemizon, mi metis mian orelon al lia brusto. Mi preskau ekploris pro trankviligho--lia koro batis tute konstante. Che la akvorezervujo mi trempis mian poshtukon kaj vigle frapis ghin kelkfoje kontrau liaj frunto kaj vizagho. Post momento li min rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kushis grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide reordighis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno. "David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?" "Ghi signifas ja, ke ni reatingis la suprajhon de la Tero, Perry," mi kriis, "sed mi ne scias ghuste kie. Mi ankorau ne malfermis la pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi preskau maltrafis vian savighon!" "Vi diris, ke ni reatingis la suprajhon, David? Kiel tio povas esti? Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?" "Ne longe. Ni turnighis en la glacia tavolo. Chu vi ne memoras la subitan turnighon de niaj seghoj? Ek de tiam la borilo estis super ni anstatau sub ni. Ni ne rimarkis ghin tiam, sed nun mi ghin memoras." "Chu vi diras, ke ni turnighis en la glacia tavolo, David? Ne eblas. La borveturilo ne povas turnighi, se io ne devojigas la nazon. Se io devojigus la nazon--iu ekstera forto au rezisto--la stirilo movighus reage. La stirilo tute ne movighis ek de nia starto, David. Vi scias tion." Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnighadis en la aero, kaj ampleksaj kvantoj da aero vershighis en la kajuton. "Ne eblas, ke ni turnighis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambau scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris ghin, char jen ni estas, denove sur la suprajho de la Tero, kaj nun mi eliros por eltrovi ghuste kie." "Prefere atendu ghis la mateno, David--vershajne estas noktomezo nun." Mi ekrigardis la kronometron. "La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojaghis, do estus noktomeze nun. Sed malgrau tio mi intencas rigardi la benitan chielon, kiun revidi mi ne plu audacis esperi," kaj tion dirinte, mi levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis ghin malferme. La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi devis forshoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo. Post mallonga tempo mi forigis sufiche da grundo kaj rokajho al la planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj malantau mi, kiam mi jhetis ghin malferme. Ghia supra duono estis super la tersuprajho. Kun surprizita mieno mi turnighis kaj alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere! "Shajnas, ke iel fushighis au niaj kalkuloj au la kronometro," mi diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj. "Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis. Kune ni elpashis kaj ekstaris, silente rigardante pejzaghon samtempe groteskan kaj belan. Antau ni malalta kaj ebena strando etendighis al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj insuletoj punktis la akvosuprajhon--kelkaj el ture altega, nuda, granita rokajho--aliaj ornamitaj per splenda garnajho de tropikaj plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj floroj. Malantau ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro. Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj subkreskajhoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj branchoj. Che la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la ombroj chio shajnis funebre malluma kaj malgaja. Kaj sur chion la tagmeza suno disjhetis tra la sennuba chielo siajn varmradiojn. "Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry. Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis. "David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la Tero." "Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Chu eble ni mortis kaj eniris la paradizon?" Turnighante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo, kiu elstaris el la tero malantau ni. "Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--ghi certe ne povus iri en la chielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis alian mondon ol tiun de nia ghisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ ghi." "Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan insulon de la Antiloj," mi sugestis. Perry denove skuis sian kapon. "Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni esploru la marbordon--ni eble trovos indighenon, kiu informos nin." Dum ni marshis lau la strando, Perry penseme rigardadis la akvon. Estis evidente, ke li luktas kontrau grandega enigmo. "David," li diris subite, "Chu vi rimarkas ion strangan pri la horizonto?" Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagho hantis min ek de la unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendighis la maro, kaj el la akvo videblighis etaj insuloj, el kiuj la malproksimaj etis kiel makuletoj; sed chiam fone de tiuj estis la maro, tiel ke, laushajne, ni rigardas _supren_ al la plej malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, chio nebulighis en la foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la kurbighon de la terglobo for de la vidlinio. "Mi ekkomprenas gravan aferon," daurigis Perry, elposhigante sian horloghon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super ni. Kaj kie ghi estas nun?" Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankorau en la sama loko--en la centro de la chielo. Kaj kia suno! Mi apenau rimarkis ghin antaue. Ghi estis almenau trioble pli granda ol la suno, kiun mi ghis tiam konis, kaj ghi shajnis tiel proksima, ke vidante ghin, oni kredis sin kapabla tushi ghin per etendo de la brako. "Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Chio chi incitas miajn nervojn." "Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni estas--" sed li ne parolis plu. De malantau ni che la borveturilo, venis la plej tondra teruriga mugho, kiu iam trafis miajn orelojn. Unumense, ni turnighis por vidi tion, kio eligis tiun timigan bruegon. Se ankorau restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la vidajho, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis ghin. El la arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Ghi estis ghuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj ghiaj antaupiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Ghia nazego pendis preskau futon sub ghia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro. Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon. Terure mughante, ghi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi turnighis al Perry por proponi, ke ni eble serchu pli agrablan restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, char li estis jam cent pashojn for, kaj chiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la distancon. Neniam antaue mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la maljuna sinjoro posedas. Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbranchighis al la maro, ne malproksime de la loko, kie ni antaue staris, kaj char la fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, daure proksimighis al mi, mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekchasis, ne posedas korpon taugan por rapida kurado, do shajnis al mi necese nur atingi la arbojn sufiche malproksime antau ghi por povi forgrimpi de la danghero sur iun grandan branchon, antau ol ghi alvenos. Malgrau nia danghera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifughi en la malsuprajn branchojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la arbotrunkoj estis nudaj--almenau che tiuj arboj, kiujn Perry provis suprengrimpi, char la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel rapide kiel granda kato, sed chiufoje li refalis de la trunko teren, kaj post chiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian shultron al la proksimighanta bestego, samtempe eligante timplenajn kriojn, kiuj ehhis tra la morna arbaro. Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur ghi, manon super mano. Li jam preskau atingis la plej malaltan branchon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam ghi shirighis pro lia pezo, kaj li barakte falis antau miajn piedojn. Lia malbona shanco ne plu amuzis min, char la besto jam tro proksimis al ni. Kaptante Perry je la shultro, mi starigis lin per unu tiro, kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile chirkauteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, char ekrigardo super mian shultron montris, ke la terura besto jam preskau atingis min. Mi savighis nur pro la grandeco de la besto. Ghia grandegeco faris ghin tro lanta por povi konkuri kontrau la viglo de miaj junaj muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antau ol la malvigla menso de la besto povis redirekti ghin al mia postsekvo. La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifughu en la branchojn de arbo kelkajn pashojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon. Chu mi diris, ke mi sendifekte rifughis? Tiam mi kredis, ke ni estas tute ekster danghero, kaj ankau Perry tion kredis. Li levis sian vochon preghe, por danki Dion pri nia savigho, kaj li jhus finis ian peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen averto ghi baumis malantau li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj etendis siajn timinde armitajn piedojn ghis la brancho, sur kiu li kushis. Ghian samtempan mughon preskau tute dronis la timokrio de Perry, kiu preskau enfalis la faukan bushegon sub si, char li tiel subite ekimpetis por foriri de la danghera brancho. Kun profunda sopiro de trankviligho mi vidis lin sendifekte atingi pli altan branchon. Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro. Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antaupiedoj, ghi tiris tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed konstante, la trunko komencis kurbighi al la bestego. Colon post colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinighis de sia vertikala pozicio. Perry alkrochighis, klakigante siajn dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinighantan kaj svingighantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto ekklinighis teren. Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj. Jen ghi uzis ilin por ghuste tiu celo, por kiu la naturo destinis ilin. La bradipsimila estajho estis plantmanghulo, kaj por nutri sian korpegon ghi bezonis forshiri la foliaron de tutaj arboj. Kial ghi atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton tiel malbelan kiel che la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed chion chi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel proksima morto. Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta besto, do mi faligis min el mia folioza rifughejo, celante nur unu aferon: logi la atenton de la estajho for de Perry sufiche longe por ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude staris multaj, kiujn ech la grandega forto de tiu giganta monstro ne povus klini. Kiam mi alterighis, mi prenis falintan branchon el la implikita amaso, kiu kovris la teron en tiu ghangaleca arbaro, kaj saltinte nevidita malantau la vilan dorson, donis al la bestacho grandegan baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antaua malrapideco de la besto mi neniel antauvidis la mirindan lertecon, kiun ghi nun montris. Ghi chesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj, samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke ghi rompus chiun oston de mia korpo, se ghi frapus min: sed bonshance, mi turnighis kaj fughis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la ture altan dorson. Kiam ghi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri lau la rando de la arbaro anstatau al la senobstakla strando. Post momento mi trovighis ghisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura kreitajho rapide proksimighis, dum mi baraktadis kaj faladis, klopodante liberigi min. Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantaghon, char surgrimpante ghin, mi saltis al alia kelkajn pashojn antaue, kaj tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajho, kiu tapishis la teron chirkaue. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe handikapis min, ke la postchasanta besto konstante proksimighis al mi. De malantaue mi subite ekaudis tumulton de hurloj kaj akraj, oreltranchaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj lupoj. Nevole mi rigardis malantauen por eltrovi, de kie venas tiu nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispashis kaj denove baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajhon de plantoj. Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antau ol povi restarighi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun shajnis esti tuj malantau mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj ekrigardis chirkauen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la estajho. Chirkauis ghin kelkcent lupsimilaj bestoj--laushajne sovaghaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis ghin de chiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antau ol ghi povis trafi ilin per siaj piedegoj au balae svingighanta vosto. Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobranchoj venis blekanta bando da homecaj estajhoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antauen. Lau chiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom che la kapo, kiu klinighis malantauen tuj super la okuloj, lasante preskau neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol che homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--char ili kutimis loghi en arboj, kredeble. Malantaue ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn. Mi stumblante starighis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaghaj kreitajhoj chesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turnighis por forkuri al la arboj por denove rifughi inter la malsupraj branchoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo. Inter ili kaj la bestoj malantau mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenau dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postchasantoj. Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifughi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantau mi--tiel proksimaj, ke mi chesis esperi savighon de ili, sed jen unu el la estajhoj en la arbo super mi svingighis malsupren, metante la kapon antauen kaj tenante la voston ligita chirkau granda brancho, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangheron. Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestajhojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, chu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete che fermita busho. Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestajhoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekshiris de sur mi la vestajhojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestajhojn, sed ili ne estis sufiche lertaj por la tasko, do ili rezignis. Intertempe, mi strechis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifughis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo. Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajhoj, la kreitajhoj jhetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmovighis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj. Neniam antaue au poste mi spertis tian vojaghon--ech nun mi ofte vekighas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu acha travivajho. De arbo al arbo la lertaj estajhoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma shvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi jhetighus, se ech nur unu el miaj portantoj mispashus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Chu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estajhoj, en kies manojn mi falis? Chu ili estas loghantoj de la sama mondo, en kiu mi naskighis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankau ne povis akordigi la viditajhojn kun la kredo, ke mi ankorau estas en la mondo de mia naskigho. Suspirante, mi chesis pripensi la aferon. 3-a chapitro NOVAJ MASTROJ Ni vojaghis shajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antau ol ni subite alvenis densan vilaghon, konstruitan en la superaj branchoj de la arboj. Dum ni proksimighis al ghi, mia eskortanto komencis sovaghe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estajhoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis shovita tien kaj reen. Ili pinchis kaj frapis min, ghis mia hauto kontuzighis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco au malico--mi estis por ili kuriozajho, strangajho, nova ludajho, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de chiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj. Post iom da tempo ili trenis min en la vilaghon, kiu konsistis el kelkcent krudaj loghejoj el branchoj kaj folioj subtenitaj de la arbobranchoj. Inter la dometoj sternighis mortaj branchoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loghejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formighis serpentumaj stratoj. La tuta reto de loghejoj kaj vojoj formis preskau senbrechan plankon 50 futojn super la tero. Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estajhoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovaghajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilagho, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaghaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis ghenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado. Mia gardanto haltis antau unu el la dometoj, en kiun li pushis min, kaj tiam du el tiuj estajhoj ekkauris antau la pordo--sendube por malebligi al mi forfughi, kvankam mi apenau sciis, kien fughi. Mi jhus eniris la malluman internon, kiam mi ekaudis konatan vochon, preghantan. "Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi savighis." "David! Chu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimighis al mi kaj forte chirkaupremis min. Li vidis mian falon antau la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilagho. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestajhoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi. "Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio." "Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili shajnas tre laumodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry? Ili ne shajnas vere sovaghaj. Do kiaj ili estas lau vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--chu vi havas ian ajn ideon?" "Jes, David," li respondis, "mi scias ghuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo." "Perry, vi estas freneza!" "Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, ghi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Ghis tie ni veturis malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj seghoj inversighis--pro kio vi ekkredis, ke ni turnighis kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne shanghighis la direkto de nia antaueniro, tamen, efektive, ni ekmovighis supren al la tersuprajho de la interna mondo. Chu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne trovighas en la mondo, kie vi naskighis? Kaj la horizonto--chu ghi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambau rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna suprajho de sfero?" "Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?" "Chi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Ghi estas alia suno--tute malsama suno, kiu jhetas sian eterne tagmezan brilegon sur la suprajhon de la interna mondo. Rigardu ghin nun, David--se vi povas vidi ghin el la pordo de chi tiu domo--kaj vi vidos ghin ankorau en la centro de la chielo. Ni estas chi tie jam de multaj horoj--kaj ankorau estas tagmeze." "Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Ghi malvarmighis, kaj dum la malvarmigho ghi malgrandighis. Fine, maldika terkrusto de solidajho formighis sur ghia ekstera suprajho--ia shelo, sed interne de la shelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmigho? La centrifuga forto jhetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farighis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo che la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatigho de la malvarmighantaj gasoj. La el chiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon che la preciza centro de la Tero. Al chiu parto de la interna mondo egale, ghi radias sian chiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon." "Shajnas, ke la interna mondo sufiche malvarmighis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis chi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankau chi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, ghi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliighintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko." "Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero." "Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazaua chenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajhoj chiuj neniighis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, au ghi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio--ambau estas tute eblaj." Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antau la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La dangheraj vojetoj kaj la chirkauaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ech ne unu portis ian ornamajhon, armilon au vestajhon. "Tre malalte evoluintaj," jughis Perry. "Sed sufiche alte por kauzi grandan chagrenon al ni," mi respondis. "Kion ili intencas fari kun ni, lau via supozo?" Ni eksciis nelonge poste. Kiel che nia vojagho al la vilagho, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estajhoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum chirkau ni kaj malantau ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj. Dufoje mispashis miaj portantoj, kaj mia koro ekchesis bati, kiam ni ekplonghis al tuja morto che la mortaj branchamasoj malsupre. Sed ambaufoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis apogajn branchojn, kaj nek unu el ili ech iom malfirmigis sian tenon al mi. Efektive, shajnis, ke tiuj okazajhoj ghenis ilin neniom pli, ol frapi la piedfingron che stratkrucigho ghenus homon de la ekstera mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antauen kun mi. Dum longa tempo ili daurigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne povis diveni, char mi ankorau lernadis tion, kion mia menso pli poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj chesas esti faktoro, kiam malaperas rimedoj por mezuri ghin. Ni ne plu havis niajn brakhorloghojn kaj ni vivadis sub senmova suno. Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni trarompighis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu povus diri tion en mondo de chiama tagmezo! Lau la suno, pasis neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni trovighas en tiu bizara mondo. Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenajhon. Mallongan distancon antau ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj. Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis nin tra mallargha montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris, kaj ni baldau konvinkighis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj tuj shanghighis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj montetoj. Chesis ilia ridado. Minaca krueleco vidighis sur iliaj bestaj vizaghoj--elbushigitaj dentegoj minacis nin. Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj formis grandan rondon chirkau ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry nomis ghin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon kun ni. Ghia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo; ghiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; ghiaj makzeloj estis larghaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris ghiajn dorson kaj flankojn, dum ghiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum ghi malrapide kaj minace alproksimighis al ni, ghi prezentis aspekton tre timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn dentegojn. Perry estis sur la genuoj, preghanta. Mi klinighis kaj prenis shtonon. Pro mia movigho la besto iom retirighis kaj komencis rondiri chirkau ni. Evidente iu jam antaue alcelis ghin per shtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urghante la beston antauen per sovaghaj krioj, ghis ghi fine vidis, ke mi ne jhetas, kaj atake alkuris. Che Andover[10] kaj poste che Yale[11], mi estis jhetisto che venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo shajnis fakte eksterordinaraj, char la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestighaj grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ech en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun. Kiam mi levis mian brakon por jheti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafighis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi jhetis, uzante por la jheto chiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La shtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repushis lin sur la dorson. Sammomente, hhoro de krichoj kaj hurloj levighis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kauzo estas mia venko super ilia championo; sed mi baldau konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris chiudirekte al la chirkauaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauzon de ilia maltrankviligho. Malantau ili, amase pushighante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajhoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn shildojn. Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj levighinta, forfughis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la chasantoj kaj chasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, ghis la areno tute vakighis de la antauaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu shajne havis autoritaton super ili, ordonis kunpreni nin. Pashinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajhon, ni ekvidis karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenighis de espero kaj refaciligho, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta ghojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovaghaspekta bando, sed almenau lau la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj au hidaj, kiel la aliaj estajhoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo. Sed post pliproksimigho niaj koroj denove pezighis, char ni trovis la povrajn mizerulojn kunchenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min che la fino de la vico, kaj sen plia gheno oni rekomencis la interrompitan marshadon. Ghis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigho, sed nun la lacige monotona longa marsho trans la sunbakitan ebenajhon sentigis al ni chiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antauen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili pashadis antauen fiere rektaj. Foje ili intershanghis vortojn en iu lingvo plena de unusilabajhoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambau seksoj havis belproporciajn trajtojn. Ech ne unu posedis vizaghon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajhojn, sed pli poste mi eksciis la kauzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili chion valoran. Kiel vestajhon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, lau aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis au fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke ghi pendis unuflanke ghis iom sub la genuo, au ili portis ghin pendanta gracie de unu shultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finajhoj pendis preskau ghis la tero, antaue kaj malantaue. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajhoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon. Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizaghoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo. Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigho de la kapo super kaj malantau la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestajho estis ia tuniko el malpeza shtofo, kiu etendighis ghis la genuoj. Sub ghi ili portis nur zontukon el la sama shtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo. Chirkau iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajhoj el metalo--plejparte arghento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece aranghitaj. Ili parolis inter si, dum ili marshadis ambauflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili shajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke ghi estas jhargono simila lau la tipo al la pighina lingvo de china kulio. Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marshita distanco. Ni ambau dormis jam dum multe da horoj, antau ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marsho komencighis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktighis al la nadiro. Chu pasis momento au chu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsho okupis nau jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, au eble ghi plenumighis en ono de sekundo--mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis chian respekton por la tempo--mi ekdubas, chu ghi ech ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj. Subnotoj [9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo". [10] urbeto en la nordorienta Usona shtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. [11] fama universitato en la shtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono. [12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du "grandaj ligoj". 4-a chapitro DIAN LA BELA Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli freshaj. Ili donis al ni manghajhon. Ghi konsistis el strioj de sekigita viando, sed ghi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankau ni marshis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere pashis. Almenau mi tion faris, char mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marshi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj shancelighis tiel, ke mi devis chirkaubraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marshoj. Fine, la tereno komencis shanghighi, kaj ni forlasis la platan ebenajhon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetajhojn de la malalta ebenajho anstatauis pli fortikaj vegetajhoj, sed ech chi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj che la grandegeco de la arboj kaj la abundeco de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj mughis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj neghamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la neghkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili shajne efikas duoble: kaj por faligi novan neghon, kiu anstatauis la degelintan, kaj por shirmi tiun neghon de la rektaj sunradioj. Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la jhargona lingvacho, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankau bone progresis en la charma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antau mi en la vico de kunchenitoj estis juna virino. Trifuta cheno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldau ekghojis. Mi trovis shin volonta instruantino, kaj de shi mi lernis la lingvon de shia tribo kaj ankau multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo--almenau de tiu parto, kiun shi konis. Shi informis min, ke shi nomighas Dian la Bela, kaj ke shi apartenas al la tribo Amoz, kiu loghas en la krutajhoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro. "Kiel vi venis chi tien?" mi demandis al shi. "Mi fughis de Jubal la Malbela," shi respondis, kvazau tiu klarigo plene sufichus. "Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fughis de li?" Shi rigardis min kun miro. "Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Shi respondis mian demandon per alia demando. "Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje ili postkuras la virojn." Sed shi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al shi, ke mi estas el alia mondo. Shi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreighis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon. "Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi forfughis kaj estis chenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo." "Jubal la Malbela metis sian trofeon antau la domon de mia patro. Ghi estis la kapo de giganta tandoro. Ghi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud ghin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, char pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstatau Jubal. Mia patro ne estas lerta chasisto. Iam li estis, sed sadoko jhetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por shteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kashis min en la montetoj, kiuj chirkauas la landon Amoz. Kaj chi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie." "Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?" Denove shi montris nekredeman ekmiron. "Mi preskau povas kredi, ke vi estas el alia mondo," shi diris, "char alie, tia nescio estus neklarigebla. Chu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de chio, kio movighas au kreskas sur ghi, kaj de chio, kio rampas au tunelas sub ghia suprajho, kaj de chio, kio vivas en ghiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en ghia aero? Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam audis pri la maharoj!" Mi hezitis shajni ech pli malestiminda, sed char mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio shokis shin. Sed shi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn shi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al shi. Shi priskribis la maharojn chefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel chi ili similas al la senharaj lidioj. Mi komprenis preskau nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili loghas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde saghaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel shi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris chiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazau la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj. Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj shajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankau Gak la Vila, kiu estis chenita tuj antau Dian la Bela. Antau Gak estis Hugha la Ruza. Ankau tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktighis al Dian la Bela. Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis shin, sed shi shajnigis tute ne konscii pri liaj malkashaj sinaltrudoj. Chu mi diris "malkashaj"? Ekzistas popolo en Nov-Zelando au Australio--mi forgesas, en kiu lando--en kiu la viroj montras sian preferon al shatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Hugha. Tamen, en la komenco mi tre rughighis pro ghi, kvankam mi ech pasigis kelkajn jarojn che Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo. Sed la virino! Shi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke shi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj chirkauajhoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Shi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, char ni estis respektemaj; sed shi kvazau ne kapablis vidi Hughan la Ruza kaj ankau ne audi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antau lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedajhon--kaj ke li achetos shin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Shajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo. Trapasinte la unuan montochenon, ni chirkauiris salan maron, en kiu naghis sennombraj achaj kreajhoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendighis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis faukaj bushoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankau chirkaunaghis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj lau Perry estis plesiosauroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io ajn. Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje levighas el la maro por batali kontrau la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj--Perry nomis ilin ihhtiosauroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj. Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis che la rigardado de bildoj pri restauritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restauri" chian ajn paleolitikan monstron lau sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn spegulighi en la sunlumo, kiam ili malmergighis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la suprajho, jen duone mergighintaj; kiam mi vidis ilin renkontighi kun malfermitaj bushoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj senchesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malricha kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo. Kaj Perry! Li estis mirigita ghismedole. Tion li diris mem. "David," li rimarkis post longedaura marshado che la bordo de tiu mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis ghin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble char oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, char ili scias, ke estajhoj tiaj, kiajn ili restauris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!" Kiam ni denove haltis, Hugha la Ruza sukcesis trovi sufiche da nestrechita cheno por povi tordighi al la flanko de Dian. Ni chiuj staris, kaj kiam li proksimighis al la ino, shi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto dauris mallonge, char tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis shian nudan brakon, kaj li krude tiris shin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi ech ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke ghi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstatau atendi kaj antau ol li povis kapti shin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren. Kriego de aprobo levighis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj, kiuj vidis la mallongan dramon; ne char mi helpis la virinon, kiel mi poste sciighis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi venkis Hughan. Kaj la virino? Komence, shi rigardis min per larghaj, mirantaj okuloj, kaj tiam shi klinis la kapon, duone kashante la vizaghon, kaj shiaj vangoj delikate rughighis. Dum momento shi tiel staris muta, kaj tiam shi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel shi faris al Hugha. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la vizaghon de Gak la Vila malhelighi, dum li rigardis min sercheme. Tiu parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite shanghighis de rugho al blanko. Tuj post kiam ni denove ekmarshis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi shin paroli kun mi, por ke mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi parolus al ghi. Fine, mia propra malsagha fiero grandighis kaj ne allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia konscio farighis al mi tre grava, forshvebis. Poste, mi parolis nur kun Perry. Hugha nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek proksimighis al mi. Denove, la laciga kaj shajne senfina marshado ighis por mi vera inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun Dian, des pli mi bedauris ghian mankon, kaj des pli granda baro estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus chion reghustigi. Dum la marsho kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam shia rigardo vagis en mia direkto, shi au rigardis super mian kapon au rekte preter min. Finfine, mi farighis tiel senespera, ke mi decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al shi, kiel mi ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la venonta halto. Tiutempe ni proksimighis al alia montocheno, kaj kiam ni atingis ghin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo. La gardistoj havis neniujn torchojn au aliajn lumigilojn. Efektive, ni tute ne vidis signojn de fajro au artefarita lumo, de kiam ni eniris Pelucidaron. En lando de chiama tagmezo ne necesis lumigado sur la tersuprajho, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antaueniris per helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj sonigis muzikecan chanton antau ni, en kiu foje trovighis iuj altaj notoj, kiuj chiam indikis krudajn lokojn kaj vojturnighojn. Nun la haltoj plioftighis, sed mi ne volis alparoli Dian, ghis mi povos vidi lau shia mieno, kiel shi akceptas miajn pardonpetojn. Finfine, febla heligho antau ni sciigis nin pri la fino de la tunelo, pro kio almenau mi estis tre dankema. Tiam, post subita vojturnigho, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno. Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan--Dian estis for, kaj ankau kvin au ses aliaj malliberigitoj. Ankau la gardistoj vidis tion, kaj la vidajho de ilia feroca kolerego estis terura. Iliaj timindaj, bestaj vizaghoj tordighis al la plej diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antauo de la vico, kaj samon ili farus al ni chiuj, sed la estro fine chesigis la brutalan buchadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran ekzemplon de besteca kolero--mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter tiuj postlasitaj por suferi ghin. El la dek du kaptitoj antaue chenitaj antau mi, chiu dua, komencante de Dian, estis liberigita. Hugha forestis. Gak restis. Kion ghi signifis? Kiel oni faris ghin? La estro de la gardistoj enketis pri tio. Baldau li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj. "Hugha la Ruza," murmuris Gak, nun antau mi en la vico. "Li prenis la virinon, kiun vi rifuzis havi," li daurigis, ekrigardante min. "Kiun mi rifuzis havi?!" mi kriis. "Kion vi volas diri?" Li atente rigardis min dum momento. "Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo," li diris fine, "sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de Pelucidaro. Chu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj kiel?" "Mi ne scias, Gak," mi respondis. "Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis au preni shin au liberigi shin. Se vi prenus shian manon, tio montrus vian deziron edzinigi shin, kaj se vi levus shian manon super vian kapon kaj faligus ghin, tio signifus, ke vi ne volas shin kiel edzinon kaj liberigas shin de chiu shuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi faris al shi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino. Nun shi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos shin au povos tion fari kun honoro, ghis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne elektas sklavinon kiel edzinon--almenau la viroj de Pelucidaro ne faras tion." "Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi farus malbonon al Dian la Bela, chu per parolo, rigardo au faro. Mi ne deziras shin kiel sklavinon. Mi ne deziras shin kiel mian--", sed tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolcha kaj senkulpa vizagho shvebis antau mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antaue mi kredis, ke mi nur shate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi perdis, nun shajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras shin kiel edzinon. Mi pensis pri shi nur kiel bonvena amikino en stranga, kruela mondo, Ech tiam, mi ne kredis, ke mi amas shin. Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia mieno ol el mia parolo, char iom poste, li kushigis sian manon sur mia shultro. "Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, ghi diras nur veron. Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian la Bela. Shi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas shia patrino. Shi ne scias tion--shia patrino estis forrabita de shia patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali kontrau ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro. Tiam shia patro estis la regho de Amoz, kaj shia patrino estis la filino de la regho de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis. Do Dian estas la filino de reghoj, kvankam shia patro ne plu estas la regho, de kiam la sadoko jhetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de li la reghecon. Pro shia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al shi, shajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis ghin. Shi neniam pardonos vin." Mi demandis al Gak, chu mi ne povus iel liberigi la virinon el la sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kauzis al shi. "Se vi iam trovos shin, jes," li respondis. "Nur levi shian manon kaj faligi ghin en la kunesto de aliuloj sufichos por liberigi shin. Sed kiel vi iam povos trovi shin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de sklaveco en la subtera urbo Futra?" "Chu neniel eblas forkuri?" mi demandis. "Hugha la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie--la maharoj tre saghas. Ech se oni povus forfughi el Futra, estas la tipdaroj--ili trovus vin, kaj tiam--" la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fughos de la maharoj." La perspektivo estis malghojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri ghi; sed li nur suprentiris siajn shultrojn kaj daurigis longan preghon, pri kiu li jam delonge okupighis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ghi donas al li por improvizi preghojn. Tio jam ekobsedis lin. La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marshoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antau ol Perry povis ion diri. "Ne ghenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, au ili saltos sur vin el la aero, kaj deshiros viajn membrojn--jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun lauta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantauen. Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendanghera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Ghi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambau kun multe da respekto dum la cetero de la vojagho, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn. Du marshadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ghia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis shtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris chi tie, kaj ankau che almenau cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenajho. 5-a chapitro SKLAVOJ Dum ni malsupreniris la larghan shtuparon, kiu kondukis al la chefa avenuo de Futra, mi unuafoje ekvidis la regantan rason de la interna mondo. Nevole mi retirighis, kiam unu el la estajhoj proksimighis por ekzameni nin. Ion pli hidan kaj malbelan ne eblus imagi. La chiopovaj maharoj de Pelucidaro estas grandaj rampuloj, el kiuj kelkaj estas ses ghis ok futojn longaj, kun longaj, maldikaj kapoj kaj grandaj rondaj okuloj. Akraj, blankaj dentegoj vicighas en iliaj bekosimilaj bushoj, kaj ostecaj elstarajhoj dentumas iliajn grandajn lacertajn korpojn de la kolo ghis la fino de la longa vosto. Iliaj piedoj havas tri palmo-piedfingrojn, dum el la antaupiedoj elstaras malantauen je 45-grada angulo membranecaj flugiloj, kiuj almetighas al la korpo tuj antau la postaj piedoj kaj finighas per akraj pintoj kelkajn futojn super la korpoj. Mi jhetis rigardon al Perry, kiam la estajho preterpasis min por ekzameni lin. La maljunulo gapis la fian kreajhon per larghaj, mirantaj okuloj. Post kiam ghi pluiris, li turnis sin al mi. "Ramforinko el la meza oolita epoko[13], David," li diris, "sed, je Dio, kiel grandega! La plej grandaj restajhoj, kiujn oni iam malkovris, indikis grandecon, kiu ne superas tiun de ordinara korvo." Dum ni pluiris sur la chefa avenuo de Futra, ni vidis multajn milojn da tiaj estajhoj alirantaj kaj venantaj de siaj tagaj devoj. Ili malmulte atentis nin. Futra estas elsternita subtere lau regula ordo, kiu indikas rimarkindan inghenieran kapablon. Oni elhakis ghin el tavolo de kalkshtono. La stratoj estas larghaj kaj havas unuecan dudek-futan alton. Je regulaj interspacoj la plafono de tiu subtera urbo estas trapenetrita de tuboj, kaj sistemo de lensoj kaj reflektiloj transdonas la sunlumon, moderigitan kaj difuzitan, forigante la kimerian[14] tenebron, kiu alie regus. Lau simila maniero oni enlasas aeron. Oni prenis Perry kaj min, kune kun Gak, al granda publika konstruajho, kie unu el la sagotoj el nia antaua gardistaro klarigis al mahara oficisto la cirkonstancojn de nia kaptigho. La rimedo de komunikado inter la du estis rimarkinda pro tio, ke oni ne intershanghis parolajn vortojn. Ili aplikis ian gestolingvon. Kiel mi poste lernis, la maharoj havas nek orelojn nek parolan lingvon. Inter si mem ili komunikighas per rimedo, kiu lau Perry devas esti ia sesa sentumo, kiu perceptas kvaran dimension. Ni neniam tute komprenis lin, kvankam li tre ofte klopodis klarigi ghin al mi. Mi sugestis telepation, sed li neis, dirante, ke ne temas pri telepatio, char ili povis interkomunikighi nur dum kunestado, kaj char ili ne povas paroli kun la sagotoj au la aliaj loghantoj de Pelucidaro per la sama rimedo, per kiu ili mem interparolis. "Ili faras jenon," diris Perry. "Ili projekcias siajn pensojn en la kvaran dimension, en kiu ili farighas percepteblaj per la sesa sentumo de la auskultanto. Chu mi faras la aferon tute klara?" "Tute ne, Perry," mi respondis. Li malespere balancis sian kapon kaj returnis sin al sia laboro. Ili donis al ni taskon porti grandan kvanton da mahara literaturo de unu ejo al alia, kie ni devis aranghi ghin sur bretoj. Mi sugestis al Perry, ke ni estas en la publika biblioteko de Futra, sed poste, kiam li komencis trovi la shlosilon al ilia skriba lingvo, li informis min, ke temas pri la antikva arkivo de la raso. Dum tiu tempo mi konstante pensis pri Dian la Bela. Mi ghojis, kompreneble, ke shi fughis de la maharoj kaj de la sorto aludita de la sagoto, kiu intencis acheti shin che nia alveno al Futra. Mi ofte scivolis, chu la grupeto de fughintoj estis kaptita de la gardistoj, kiuj reiris por serchi ilin. Foje, mi ech kredis, ke mi pli kontentus, se Dian estus en Futra, anstatau dependa de la indulgo de Hugha la Ruza. Gak, Perry kaj mi ofte interparolis pri la eblo forfughi, sed la sariano estis tiel saturita de sia tutviva kredo pri la neebleco fughi de la maharoj, krom per miraklo, ke li ne multe helpis al ni--lia sinteno estis tiu de homo, kiu atendas, ke la miraklo venu al li. Je mia propono, Perry kaj mi faris kelkajn glavojn el pecoj de fero, kiujn ni trovis inter diversaj forjhetajhoj en la cheloj, kie ni dormis, char oni lasis al ni preskau senliman liberecon en la limoj de la konstruajho, en kiun oni metis nin. Tiel multe da sklavoj priservis la enloghantojn de Futra, ke neniu el ni estis trosharghita per laboro, kaj niaj mastroj ne traktis nin kruele. Ni kashis niajn novajn armilojn sub la feloj, kiuj estis niaj litoj, kaj poste Perry koncipis la ideon fari pafarkojn kaj sagojn--armilojn shajne nekonatajn en Pelucidaro. Poste shildoj; sed akiri ilin estis por mi facile, char mi shtelis ilin desur la muroj de la ekstera gardochambro de la konstruajho. Ni jam finis tiujn aranghojn por protekti nin post la foriro el Futra, kiam la sagotoj, kiujn oni sendis por rekapti la fughintajn malliberigitojn, revenis kun kvar el ili, inter ili Hugha. Dian kaj du aliaj eskapis ilin. Okazis, ke Hugha estis malliberigita en la sama konstruajho kiel ni. Li diris al Gak, ke li ne plu vidis Dian au la aliajn, de kiam li liberigis ilin en la senluma groto. Kio okazis al ili, li tute ne sciis--eble ili ankorau vagadis, perditaj en la labirinta tunelo, se ili ne jam mortis pro malsato. Nun mi ektimis ech pli pri la sorto de Dian, kaj samtempe, kiel mi supozas, mi unuafoje eksciis, ke mian shato al tiu virino eble fontas el io plia ol nura amikeco. Dum chiuj horoj de la tago shi estis la konstanta temo de miaj pensoj, kaj kiam mi dormis shia kara vizagho hantis miajn songhojn. Pli neshancelebla ol iam antaue farighis mia decido fughi de la maharoj. "Perry," mi konfidis al la maljunulo, "se ni devos traserchi chiun kvadratan colon de chi tiu mondeto, mi trovos Dian la Bela kaj reghustigos la malbonon, kiun mi neintence faris al shi." Jen la preteksto, kiun mi faris al Perry. "Mondeto!" li rikanis. "Vi ne komprenas, kion vi diras, bubo," kaj tiam li montris al mi mapon de Pelucidaro, kiun li antaunelonge trovis inter la manuskriptoj, kiujn li aranghis. "Rigardu," li diris, fingromontrante, "tio evidente estas akvo, kaj chio chi estas tero. Chu vi rimarkas la gheneralan formon de la du areoj? Kie trovighas oceanoj sur la ekstera krusto, sube, chi tie, oni trovas teron. Tiuj relative malgrandaj areoj de oceano ghenerale sekvas la konturojn de la kontinentoj de la ekstera mondo. "Ni scias, ke la krusto de la terglobo estas 500 mejlojn dika; krome, ke la interna diametro de Pelucidaro estas proksimume 7000 mejloj, kaj la surfaca areo estas 165.480.000 kvadrataj mejloj. Tri kvaronoj el tio estas tero. Pripensu! Tersurfaco de 124.110.000 kvadrataj mejloj! Nia propra mondo havas nur 53.000.000 kvadratajn mejlojn da tero, kaj ghia cetera surfaco estas kovrita de akvo. Tiel same, kiel oni ofte komparas landojn lau ilia relativa grandeco, tiel, se ni same komparas la du mondojn, ni trovas strangan anomalion, nome, ke pli granda mondo situas interne de pli malgranda! "Kie en chi tiu vasta Pelucidaro vi serchus vian Dian? Sen steloj au lumo au movighanta suno, kiel vi povus trovi shin, ech se vi scius, kie shi estas?" Lia eldiro estis konvinka. Ghi forprenis de mi la spiron; sed mi trovis min post ghi des pli firme rezoluta, ke mi provos ghin. "Se Gak akompanos nin, ni eble sukcesos je ghi," mi sugestis. Perry kaj mi serchis lin kaj starigis al li la demandon rekte. "Gak," mi diris, "ni nepre volas fughi el la sklaveco. Chu vi akompanos nin?" "Ili atakigos siajn tipdarojn," li diris, "kaj ni estos mortigitaj; sed..." li hezitis, "mi riskus fughi, se mi kredus, ke estus ech malgranda shanco liberighi kaj reiri al mia propra popolo." "Chu vi kapablus retrovi vian propran landon?", demandis Perry. "Kaj chu vi povus helpi al David serchi Dian?" "Jes." "Sed kiel vi povus vojaghi tra nekonataj teritorioj sen astroj au kompaso por gvidi vin?", persistis Perry. Gak ne komprenis, kion signifas la eldiroj de Perry pri astroj kaj kompaso, sed li certigis nin, ke oni povus ech vindi la okulojn de iu ajn pelucidarano kaj porti lin al la plej malproksima parto de la mondo, sed tamen li kapablus reiri rekte al sia hejmo lau la plej mallonga vojo. Shajnis surprizi lin, ke ni trovas ghin iel ajn mirinda. Perry diris, ke shajne temas pri la sama hejmenira instinkto, kiun kelkaj specioj de Teraj kolomboj havas. Mi ne scias pri tio, kompreneble, sed ghi donis al mi ideon. "Do povas esti, ke Dian trovis rektan vojon al sia propra popolo?" mi demandis. "Certe," respondis Gak, "almenau se iu potenca rabobesto ne mortigis shin." Mi favoris tujan provon fughi, sed kaj Perry kaj Gak konsilis atendi iun helpan akcidenton, kiu sekurigus al ni ioman shancon de sukceso. Mi ne komprenis, kia akcidento povus trafi tutan komunumon en lando de chiama taglumo, kies enloghantoj ne havas fiksitajn dormajn kutimojn. Mi ech estas certa, ke kelkaj maharoj neniam dormas, dum aliaj, inter longaj periodoj de maldormeco, eble rampas en malluman ejon sub sia loghejo, kie ili longe dormadas. Perry diras, ke se maharo restas veka dum tri jaroj, li kompensos la tutan perditan dormon per unu tutjara dormado. Eble tio estas vera, sed mi neniam vidis pli ol tri el ili dormantaj, kaj la vido de tiu triopo sugestis al mi nian manieron fughi. Mi jam serchadis malproksime sub la niveloj, kiujn ni sklavoj rajtis frekventi--eble kvindek futojn sub la chefa etagho de la konstruajho--inter reto de koridoroj kaj apartamentoj, kiam mi subite trovis tri maharojn, kiuj kushis sur lito el feloj. Unue, mi kredis ilin mortintaj, sed ilia regula spirado poste konvinkis min pri mia eraro. Kiel ekfulmo la penso venis al mi, ke tiuj dormantaj rampuloj donas al ni mirindan okazon eviti la atenton de niaj kaptintoj kaj de la sagotaj gardistoj. Mi haste reiris al Perry, kiu atenteme studadis mucidan amason da al mi sensignifaj hieroglifoj, kaj klarigis mian planon al li. Je mia miro, ghi shokegis lin. "Estus murdo, David," li kriis. "Chu estas murdo mortigi reptilian monstron?" mi konsternite demandis. "Chi tie ili ne estas monstroj, David," li respondis. "Chi tie ili estas la dominanta raso--kaj ni estas la 'monstroj'--de pli malalta specio. En Pelucidaro la evolucio procedis alie ol en la ekstera mondo. Tie, teruraj konvulsioj de la naturo chiam denove ekstermis la ekzistantajn speciojn--se ne tio, iu monstro el la epoko de dinosauroj eble regus nian mondon hodiau. Chi tie ni vidas, kio povus esti okazinta en nia propra historio, se la kondichoj estus kiel chi tie. "La vivo en Pelucidaro estas multe pli juna ol sur la ekstera krusto. Chi tie la homoj atingis evolucian shtupon analogan al la shtonepoko en la historio de nia propra mondo, sed dum sennombraj jarmilionoj chi tiuj rampuloj progresis. Eble ilia sesa sentumo, kiu shajnas al mi nedubebla, donis al ili avantaghon super la aliaj, pli timinde armitaj bestoj, sed eble ni neniam scios tion. Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj manghas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, ghuste kiel ni tenas brutojn. Ili plej zorge bredas la homojn, kaj kiam tiuj estas tute grasaj, ili mortigas ilin kaj manghas ilin." Mi skutremis. "Kial vi trovas ghin tiel terura, David?" demandis la maljunulo. "Ili komprenas nin ne pli bone ol ni komprenas la pli malaltajn bestojn de nia propra mondo. Mi trovis chi tie tre erudiciajn diskutojn pri la demando, chu _gilakoj_, kiel ili nomas la homojn, havas ian rimedon de komunikado. Unu verkanto asertas, ke ni ech ne kapablas rezoni, kaj ke chiu nia ago estas mehhanisma au instinkta. La reganta raso de Pelucidaro, David, ankorau ne lernis, ke la homoj interkomunikighas kaj rezonas. Char ni ne komunikighas kiel ili, ili ne kapablas kompreni, ke ni entute iel interkomprenighas. Ni pri la bestoj de nia propra mondo ne alie rezonas. Ili scias, ke la sagotoj havas parolan lingvon, sed ili komprenas nek ghin nek kiel ghi manifestighas, char ili ne havas organojn de audado. Ili kredas, ke la movigho de la lipoj sola transportas la signifon. Ke la sagotoj povas komunikighi kun ni, tion ili ech ne povas koncepti. "Jes, David," li konkludis, "plenumi vian planon signifus murdi." "Nu bone, se necesas, Perry," mi respondis, "mi farighos murdisto." Li igis min klarigi la planon denove kaj tre detale, kaj pro iu kauzo, kiu tiam ne estis klara al mi, li postulis tre precizan priskribon de la apartamentoj kaj koridoroj, kiujn mi jhus esploris. "Konsiderante, ke vi nepre intencas efektivigi vian frenezan planon, David", li diris finfine, "mi demandas al mi, chu ni eble ne povus samtempe fari reale kaj daure utilan servon al la homaro de Pelucidaro. Auskultu, mi lernis multajn mirindajn aferojn el chi tiu arkivo de la maharoj. Por ke vi ghuste taksu mian planon, mi koncize skizos la historion de tiu specio. "Iam la maskloj estis chiopovaj, sed antau multaj epokoj la inoj poiome ighis la mastroj. Dum la sekvantaj epokoj ne okazis rimarkindaj shanghoj che la mahara specio. Ghi daure progresis sub la inteligenta kaj benoricha regado de la damoj. La scienco progresis per pashegoj. Tio validas aparte pri la sciencoj, kiujn ni nomas biologio kaj eugeniko. Fine, iu sciencistino anoncis, ke shi eltrovis metodon por fekundigi ovojn kemie post ilia demeto--chiuj veraj reptiliojn, kiel vi scias, naskighas el ovoj. "Kio okazis? Tuj oni ne plu bezonis masklojn, char la specio ne plu dependis de ili. Pasis pliaj epokoj ghis la nuntempo, en kiu ni trovas specion, kiu konsistas nur el inoj. Sed jen la grava afero. Nur unu mahara popolo tenas la sekreton pri tiu kemia formulo. Ghi estas en la urbo Futra, kaj se mi ne serioze eraras, ghi trovighas lau mia jugho bazita sur via priskribo de la keloj, kiujn vi trapasis hodiau, en la kelo de chi tiu konstruajho. "Pro du kialoj ili forkashas ghin kaj jhaluze gardas ghin. Unue, char la vivo mem de la maharoj dependas de ghi, kaj due, char kiam ghi estas publika proprajho, kiel en la komenco, tiel multaj eksperimentadis je ghi, ke la danghero de trologhateco farighis tre serioza. "David, se ni povus fughi kaj samtempe kunporti kun ni tiun gravegan sekreton, kian servon ni plenumus per tio por la homaro de Pelucidaro!" La nura penso preskau superfortis min. Ja estus ni la duopo, kiuj metus la homojn de la interna mondo en ilian laurajtan lokon inter la kreitajhoj. Nur la sagotoj barus ilian vojon al absoluta supereco, kaj mi opiniis, ke preskau certe la sagotoj shuldas sian tutan potencon al la pli granda inteligenteco de la maharoj--mi ne povis kredi, ke tiuj gorilecaj bestoj intelekte superas la pelucidaran homaron. "Perry!" mi diris ekscitite, "Vi kaj mi savos tutan mondon! Kune, ni gvidos la homajn gentojn el la mallumo de nescio en la lumon de progreso kaj civilizo. Ni transportos ilin per unu pasho el la shtonepoko en la dudekan jarcenton. La nura penso pri tio estas absolute fabeleca." "David," diris la maljunulo, "Mi kredas, ke Dio sendis nin chi tien ghuste por tiu celo--estos la laboro de mia vivo instrui al ili Lian mesaghon--konduki ilin al la lumo de Lia indulgo, dum ni edukos iliajn korojn kaj manojn por vivo en kulturo kaj civilizo." "Vi pravas, Perry," mi diris, "kaj dum vi instruos ilin preghi, mi instruos ilin batali, kaj kune ni kreos rason de homoj, kiu honorindigos nin ambau." Gak eniris la apartamenton kelkajn minutojn antau la fino de nia interparolo, kaj nun li volis scii la kialon de nia ekscitigho. Perry opiniis prudente, ke ni ne tro rakontu al li, do mi klarigis nur, ke mi havas planon por fughi. Post kiam mi skizis ghin al li, li shajnis tiel shokita kiel antaue Perry, sed pro alia kialo. La Vilulo pripensis nur nian hororigan sorton okaze de eventuala eltrovo; sed finfine mi persvadis lin akcepti mian planon kiel la solan realigeblan, kaj kiam mi certigis lin, ke mi transprenos la plenan respondecon pri ghi, se oni kaptos nin, li donis sian heziteman jeson. Subnotoj [13] alterna nomo de jhurasia epoko. [14] tre malhela kaj morna, kiel en la mita lando priskribita de Homero kiel loko de eterna mallumo. 6-a chapitro KOMENCO DE HORORO En Pelucidaro unu tempo taugas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fughon. Necesis chion fari en plena taglumo--chion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruajho. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi ghin, ne vekighu, antau ol mi atingos ilin; sed seniluziigho trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, char tuj kiam ni atingis la chefan etaghon de la konstruajho, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruajho al la avenuo. Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por serchi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj shovis nin en la vicon de marshantaj homoj. Nek la kialon nek la celon de la ghenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastighis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marshas al la loko, kie ni vidos ilian punon, char la viro mortigis sagoton el la tachmento, kiu chasis kaj rekaptis ilin. Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorghon, char mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfughis en la senluma groto kun Hugha la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankau Perry. "Chu ni ne povas fari ion ajn por savi shin?" mi demandis al Gak. "Nenion", li respondis. Tra la homplena avenuo ni marshis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazau ankau ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la danghero kaj vaneco de chia provo fughi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estajho, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni. Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj ech neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, ghis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruajhon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj chirkauis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara trovighis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altighis de la antauo supren ghis la tegmento. Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antau ghi, sed baldau poste, kiam la lignaj benkoj preskau jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, char tiam la maharoj komencis vice enpashi la konstruajhon. Ili marshis rekte trans la arenon al la rokoj che la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprenshvebis trans la altan muron chirkau la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, loghiaj seghoj por la regantaro. La rampuloj trovis la neshlifitan suprajhon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita braksegho. Tie ili pigre kushis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio. Unuafoje mi vidis ilian reghinon. Shi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, char chiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed shi transiris la arenon nur, post kiam shiaj regnaninoj jam okupis lokon, antauirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum che shiaj flankoj anaspashis po unu granda tipdaro, kaj postiris shin dudek pliaj sagotaj gardistoj. Che la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikajhon per vere simieca lerto, dum malantau ili la aroganta reghino shvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambauflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el chiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie shi ekkauris, tiu reghino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo. Kaj tiam komencighis la muziko--muziko sensona! La maharoj ne povas audi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marshis en vico al la centro de la areno, kie la estajhoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin au dudek minutojn. Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado lau regula sinsekvo de mezuritaj movighoj, kio rezultigis kadencon shajne same plachan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn pashojn al unu flanko au al la alia, au malantauen au antauen--chio chi impresis min kiel nekomprenebla ridindajho, sed post la unua muzikajho la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis che la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, ghis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikajhon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega--se la ludata muzikajho ne plachas, oni devas nur fermi la okulojn. Fine, elcherpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkushis sur la rokoj super kaj malantau la reghino. Tiam komencighiis la chefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj shovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antautimojn, mi klinighis antauen el mia segho por ekzameni la virinon, esperante, ke shi estu iu alia ol Dian la Bela. Shia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento. Baldau oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, taurosimilan beston. "Ghi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojaghis milionon da jaroj malantauen, David, al la infanagho de planedo--chu ne mirinde?" Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro chesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante shin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindajhoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la shtonepoko. Kiam eliris la bovego--_dago_ ghi nomighis en Pelucidaro--oni jhetis du lancojn en la arenon antau la piedojn de la kaptitoj. Shajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontrau la kolosa monstro. Dum la besto proksimighis al la duopo, mughante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertighis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura mugho, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun lautan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turnighi, kaj jen mi vidis la vizaghon de la junulino--ne estis Dian! Mi preskau ploris pro faciligho. Kaj nun, dum ili ambau staris shtonighintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente shteliri al loko, kie mi povis ghin vidi. Estis grandega tigro--de tia speco, kiu chasis la grandajn bovojn tra la praghangaloj dum la junagho de nia mondo. Lau la formo kaj eksteraj markoj ghi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom ghiaj dimensioj gigantis, tiom ghiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskau stridis, ghia blanko estis lanuga, ghia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj ghia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel chio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankau pli intensa estis ghia feroca tenigho. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio chasas homojn--chiuj estas homchasantoj. Sed ili ne limigas sian furaghadon al homoj. Chiajn bestojn kaj fishojn de Pelucidaro ili manghas kun avido che siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn. Che unu flanko de la mortkondamnita paro la dago mughis kaj antauenpashis, kaj che la alia flanko la angorinspira _tarago_ shtele proksimighis al ili kun malfermita fauko kaj salivgutantaj dentegoj. La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Audinte la mughadon de la tigro, la tauro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi audis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke ghi restis neaudebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon! Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze shajnis tuj pereontaj, sed ghuste kiam la brutachoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitajhoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj. Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma tauro jhetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapighis al la tero, ghi chiufoje rekuris al la lukto kun energio shajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero. Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disighi. Ambau shtele pashis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la largha dorso de la tauro, krochite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj disshirante la dikan hauton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj. Dum momento la tauro staris mughante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum ghi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, ghi kuregis tra la areno en furioza provo dejheti sian shirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto. Chiuj ghiaj penoj por defaligi la tigron shajnis vanaj, ghis ghi en sia malespero jhetis sin mem teren kaj chirkaurulighis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ghi la spiron, kiel mi supozas, ke ghi perdis sian alkrochighon, kaj tuj poste la granda dago katrapide levighis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ghin al la grundo de la areno. La granda kato ungegis la hirtan kapon, ghis la okuloj kaj oreloj estis deshiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trashirita sanganta karno sur la kranio. Dum ghi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj ghuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda tauro estos la malpli danghera malamiko, kaj trapushis la lancon en la koron de la tarago. Kiam chesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugho ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj ghi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antau ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falchis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antau li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdangheran agoniadon de la estajho, char vere furioza estis la atako. Forgesinte nin, la gardistoj alighis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj brechis la muron de la amfiteatro malantau ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam chiu celis savi nur sian propran hauton. Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Derulighis sceno, kvazau tuta aro de dagoj atakus ilin, anstatau unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso. 7-a chapitro LIBERIGhO Kurinte el la trajektorio de la besto, mi chesis timi ghin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugho, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis. Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberighinte mi povos pli bone akceli ankau lian liberighon, mi tuj pelus el mia kapo chiujn pensojn pri fugho. Sed okazis, ke mi hastis dekstren che la serchado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron. Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpserchante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampighis, ghis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtrighis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed ghi apenau sufichis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis movighi tre singarde, palpserchante mian vojon unu pashon post la alia, tushante per unu mano la muron je mia flanko. Iom poste, la lumo fortighis, kaj je mia ghojo mi trovis post momento suprenirantan shtuparon, che kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo che la tersurfaco. Singarde mi grimpis la shtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenajhon de Futra antau mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis chiuj antau mi--dorse de mi la ebenajho etendighis plata kaj sentrajta ghis la proksimaj antaumontetoj. Mi do atingis la tersuprajhon che la rando de la urbo, kaj miaj fughperspektivoj shajnis multe pli helaj. Unue mi havis la impulson atendi la noktighon, antau ol provi transiri la ebenajhon--tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan pashon antauen en la taglumon. Ghistalie altkreska herbo kovras la ebenajhon de Futra--la splende floranta herbo de la interna mondo, che kiu chiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzagho siaspecan charmon. Sed la sola vidajho, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fughi, do mi rapidis antauen, tretante en mia hasto la miriadajn belajhojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la suprajho de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiajhojn, do mi forgesis la plejmulton. Lau mia memoro, la diferencon kauzas iugrade la kontraualtiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, chu klarigite chu ne klarigite, chiam shajnis al mi, ke en Pelucidaro mi movighas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco--oni pashis tie kun ia aereca leghero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en songhoj. Kaj chi-foje, transirante la florumitan ebenajhon de Futra, mi shajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi ghuis mian jhus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankau la maljunulo havis ghin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra. Ghuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenau kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, char kian prodajhon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi ech dubis, chu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenajhon, kaj ech se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon? La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis ghin, sed kun senceda persisto mi daurigis la vojon al la antaumontetoj. Malantau mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antau mi mi vidis neniun vivajhon. Mi movighis kvazau tra mortinta kaj forgesita mondo. Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenajho, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi lauiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En ghiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fishetojn, kiuj pezis lau mia takso kvar au kvin funtojn[15]. Lau la aspekto, kvankam ne lau grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian naghan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankau, ke ili fojfoje aliras la akvosuprajhon kaj por spiri kaj por manghi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo. Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu tian plantomanghantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan manghon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fisho; sed intertempe mi kutimighis nutri min per manghajho en ties natura stato, che kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi chiam donacis tiujn frandajhojn. Kaurante borde de la rojo, mi atendis, ghis unu tia eteta purpura baleno elmergighis por mangheti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum ghi ankorau vivplene tordighis por fughi. Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj vizaghon, mi fughis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi tra kruda tereno ghis la pinto de longa montokresto. Antau tio, mi jam sekvis krutan deklivon ghis la bordo de serena interna maro, sur kies trankvila suprajho sternighis pluraj belaj insuloj. La pejzagho estis pli ol charma, kaj, vidante nek beston nek homon, kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la krutajho, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la ravan valon, kies nura aspekto shajnis promesi azilejon de paco kaj sekureco. Sur la milde dekliva plagho, sur kiu mi migris, kushis dissemite multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum abundo da aliaj ankorau enhavis moluskojn tiel variajn kiel chiujn, kiuj iam pasigis sian inertan vivon che la senbruaj bordoj de la pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marshis, mi ne povis ne kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, char tiel absoluta estis la soleco, kiu chirkauis min, kaj tiel praepokaj kaj netushitaj estis la virgaj mirindajhoj kaj belajhoj de la adoleska naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanagha mondo, serchante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, shvebis en mia imago la ravaj konturoj de shia perfekta vizagho kun abundo da belegaj, nigraj haroj super ghi. Dum mi marshis, miaj okuloj rigardis suben sur la plaghon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsuficho. Temis pri elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kushis kruda remilo. Mi ankorau trovighis en stato de forta shoko je la konsciigho pri sendube ebla nova danghero, kiam mi audis klaketadon de lozaj shtonoj el la direkto de la krutajho, kaj, turninte miajn okulojn, mi vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu rapide alkuris min. Lia rapidego estis per si mem sufiche minaca, tiel, ke tute ne necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la koleron en lia vizagho. Ech sen ili, mi konsciis pri mia endangherigita situacio, sed kien fughi--tio estis la multepeza problemo. Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke shajnis neeble forkuri de li sur la plagho. Restis do nur unu alia ebleco--la rustika kanoto--kaj en hasto egala al lia mi pushis ghin en la maron, kaj kiam ghi ekflosis, mi donis al ghi lastan shovon kaj enpashis ghin che la pinto. La posedanto de la primitiva boato vochigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia shtonpinta lanco skrapis mian shultron kaj enprofundighis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urghis la pezmovan, shancelighantan boateton sur la suprajhon de la maro. Unu transshultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plonghis en la akvon kaj rapide postnaghis en persekuto. Liaj fortaj naghtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, char mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en chiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante ghian grandan pruon al la ghusta veturdirekto. Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentighis, ke la postchasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj naghtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontrau tiu prototipo de chiuj remiloj, urghe penante eskapi, sed chiam ankorau proksimighis la kupra giganto. Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundajhoj. Ankau la viro vidis ghin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizaghon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, char lia vizaghesprimo montris timon pri certa morto. Poste, lin chirkauvolvis la shlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo--giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafighema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj. Rigardante tiun lukton je vivo au morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskau certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Chu jes chu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfelichulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporighis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco. Nekonscie, mi jam chesis remi, kiam la serpento shvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankorau flosis apud ili ambau. La monstro shajnis nur ludi kun la viktimo, antau ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin manghi. La granda serpenta korpo volvighis kaj malvolvighis chirkau sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermighis antau la vizagho de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran hauton kaj resaltis. La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia shtona hakilo kontrau la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpushan korpegon, sed li ne pli vundis ghin ol per simplaj manaj batoj. Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco jhetita kontrau mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elshiris ghin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapushis ghin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio[16]. Laute siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, krochita en ghia gorgho, vanigis ghian provon kapti min, kvankam ghi preskau renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min. Subnotoj [15] 1 funto = 0,453 kg. [16] prabesto-specio. 8-a chapitro LA TEMPLO DE LA MAHAROJ La indigheno, shajne nevundita, rapide grimpis en la pirogon kaj, tenante la lancon kun mi, helpis forteni la furiozan estajhon. Nun la sango el la vundita rampulo rughigis la akvon chirkau ni, kaj baldau ghia debiligho en la lukto evidentigis, ke mi morte vundis ghin. Fine, ghiaj klopodoj por atingi nin tute chesis, kaj post kelkaj konvulsioj ghi turnighis sur la dorson, shtone morta. Jen trairis mian kapon la subita ekpripenso pri la situacio, en kiun mi venigis min. Mia plua sorto estis plene je la dispozicio de la sovaghulo, kies pirogon mi shtelis. Ankorau tenante la lancon, mi rigardis en lian vizaghon kaj trovis, ke li absorbite pristudas min. Tiel ni staris dum pluraj minutoj, fikstenante ambau la armilon, dum ni gapis per stulta miro unu la alian. Mi ne scias, kio trakuris lian kapon, sed mian trakuris nur unu demando: kiom da tempo, ghis la ulo rekomencos la atakon. Fine li alparolis min, sed en lingvo nekonata al mi. Mi balancis mian kapon por signali nescion de lia lingvo, samtempe alparolante lin per la jhargonacho, kiun la sagotoj uzas por interparoli kun la homaj sklavoj de la maharoj. Je mia ghojo, li komprenis min kaj respondis per la sama jhargono. "Kial vi tenas mian lancon?" li demandis. "Por ke vi ne trapiku min per ghi," mi respondis. "Tion mi ne farus," li diris, "char vi jhus savis mian vivon," kaj tion dirinte li forprenis la manojn de la lanco kaj ekkauris sur la fundo de la pirogo. "Kiu vi estas," li demandis plu, "kaj el kiu lando vi venis?" Ankau mi sidighis, metante la lancon inter nin, kaj provis klarigi, kiel mi venis al Pelucidaro kaj de kie, sed estis por li tiom neeble kompreni au kredi la kuriozan historion, kiun mi rakontis al li, kiom vershajne por vi kredi je la ekzisto de la interna mondo. Shajnis al li tute ridinda la imago, ke malproksime sub liaj piedoj ekzistus alia mondo, loghata de homoj similaj al li mem, kaj ju pli li primeditis tion, des pli laute li ridis. Sed tiel chiam estis. Tio, kion nia povra, limigita mondosperto neniam inkluzivis, tio kvazau ne povas esti--niaj nesenlimaj mensoj povas kompreni nur tion, kio ekzistas lau la kondichoj, kiujn ni trovas chirkau ni, sur la eksterajho de sensignifa polvereto, kiu iras sian vojon inter la rokoj de la universo--la buleto de malseka grundo, kiun ni tiel fiere nomas la Mondo. Mi do rezignis pri tio kaj pridemandis lin pri li mem. Li diris, ke li estas mezopo kaj nomighas Jha. "Kiu estas la mezopoj?" mi demandis. "Kie ili vivas?" Li mirigite rigardis min. "Mi preskau povas kredi, ke vi estas el alia mondo," li diris, "char kiu pelucidarano povus estis tiel nescia! La mezopoj vivas sur la maraj insuloj. Mi almenau neniam audis pri mezopo, kiu vivas aliloke, kaj sur la insuloj vivas nur mezopoj, kvankam povus esti tute alie en aliaj, foraj landoj. Mi ne scias. Almenau estas tiel, ke en chi tiu maro kaj en la proksimaj, nur homoj de mia gento loghas sur la insuloj. "Ni estas fishkaptantoj, kvankam ni ankau bone chasas. Ni ofte iras al la cheftero por serchi chasbestojn, char ili maloftas sur chiuj insuloj, krom la grandaj. Ni estas ankau militistoj," li aldonis fiere. "Ech la sagotoj de la maharoj timas nin. Iam, kiam Pelucidaro estis juna, la sagotoj shatis kapti kaj sklavigi nin, kiel la aliajn homojn de Pelucidaro. Tiel jam delonge rerakontas patroj al filoj. Sed ni batalis tiel furioze kaj mortigis tiom da maharoj en iliaj propraj urboj, ke ili fine lernis, ke pli prudente estus ne gheni nin, kaj ankorau pli poste venis tempo, kiam la maharoj estis tro pigraj ech por kapti por si mem fishojn, krom por distrighi, kaj tiam ni farighis por ili utilaj provizantoj de bezonajhoj, kaj sekve estighis paco inter la rasoj. Nun ili donas al ni aferojn, kiujn ni ne kapablas produkti, kontrau la fishoj, kiujn ni kaptas, kaj tiel la maharoj vivas en paco kun la mezopoj. "La grandeguloj ech venis al niaj insuloj. Tie, for de la avidaj rigardoj de iliaj propraj sagotoj, ili praktikas siajn religiajn ritojn en la temploj, kiujn ili kun nia helpo konstruis tie. Se vi ekloghos che ni, vi sendube vidos, kiajn ritojn ili havas, vere strangajn, kaj terure malfelichajn por la kompatindaj sklavoj, kiujn ili alportas por partopreni en ili." Dum Jha parolis, mi havis bonegan okazon por pli precize ekzameni lin. Li estis giganta ulo, kiu altis lau mia takso ses futojn kaj ses au sep colojn, belforma kaj kun kupre rugha hautkoloro ne multe alia ol tiu de niaj nordamerikaj indianoj, kaj ankau liaj trajtoj similis al iliaj. Li havis aglan nazon, kian oni trovas che multaj anoj de la pli altaj triboj, elstarantajn vangostojn kaj nigrajn harojn kaj okulojn, sed liaj lipoj kaj busho estis pli belformaj. Entute, Jha estis impona kaj bela, kaj belparola ech en la mizera helpa jhargono, kiun ni devis uzi. Dum nia interparolo, Jha prenis la remilon kaj remis la pirogon per viglaj tiroj antauen al granda insulo, kiu situis proksimume duonan mejlon for de la cheftero. Lia lerta manovrado de la kruda kaj malfacila boato elvokis mian plej profundan admiron, char nelonge antaue mi mem manovris ghin tiel fiaske. Ektushinte la belan, ebenan plaghon, Jha elsaltis, kaj mi sekvis lin. Kune ni trenis la pirogon sufiche for inter la arbustojn, kiuj kreskis post la sablo. "Necesas kashi la pirogojn," Jha klarigis, "char la mezopoj de Luana konstante militas kontrau ni kaj shtelus ilin, se ili trovus ilin." Li montris per la kapo al insulo pli fora en la maro, tiel dista, ke ghi shajnis nura nebulajho pendanta en la malproksima chielo. La suprenira kurbigho de la surfaco de Pelucidaro konstante malkashis al la okuloj de homo de la ekstera Tero nekredeblajhojn. Vidi la teron kaj akvon kurbighi supren en la malproksimo, ghis ghi shajnis kurbighi al la rigardanto, fandighante poste kun la fora chielo. Percepti la marojn kaj montojn pendi super la kapo postulis tiel plenan inversighon de la sentuma kaj rezona fakultoj, ke oni preskau nur gapmiris. Kashinte la pirogon, Jha tuj sin jhetis en la ghangalon, kaj baldau venis sur stretan, sed klare videblan padon, kiu serpentumis tien kaj reen, kiel la vojoj de chiuj primitivaj gentoj, sed kiel mi poste konstatis, unu strangajho distingas ilin disde chiuj aliaj, kiujn mi iam ajn vidis, chu ene de la Tero chu sur ghi. Chiufoje la pado iradis, videbla kaj neta kaj bone eltretita, ghis abrupte ghi finighis, meze de iu densa ghangala implikajho, kaj tiam Jha subite retroiris kelkajn pashojn malantauen, saltis sur arbon, tragrimpis ghin ghis la alia flanko, faligis sin sur trunkon de falinta arbo, saltis preter malaltan arbuston kaj alterighis sur tute alian nete videblan padon, kiun li kurtan distancon sekvis, turnighis kaj retroiris mejlon au malpli ol mejlon, ghis kie tiu nova pado finighis tiel abrupte kaj mistere kiel la antaua vojparto. Tie li denove transpasis chiufoje ian medion, kie ne eblis lasi spuron, kaj poste resurpashis la interrompitan vojon. Kiam mi ekkomprenis la celecon de tiu miriga itinero, mi ne povis ne admiri la indighenan sagacon de tiu antikva pramezopo, kiu elpensis tiun originalan artifikon por malhelpi persekutadon fare de malamikoj kaj por prokrasti au malebligi tute ties provojn sekvi lin en liajn urbojn profunde sub la tero. Al vi, homoj de la ekstera mondo, tio eble shajnas malrapida kaj peniga metodo por vojaghi tra la ghangalo, sed se vi estus pelucidarano, vi komprenus, ke la tempo estas nenia faktoro, kie ghi ne ekzistas. Tiel labirintaj estas la sinuoj de la padoj, kaj tiel diversaj la interpadaj medioj kaj la distancoj, kiujn oni devis retroiri ekde la padofinoj por ilin trovi, ke mezopo ofte ighas viro antau ol koni ech tiujn, kiuj kondukas de lia propra urbo al la maro. Fakte, tri kvaronoj de la edukigho de mezopa junulo konsistas el konatigho kun tiuj ghangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi. La inoj nenion lernas pri ili, char de la naskigho ghis la morto ili neniam forlasas la arbaran maldensejon, en kiu situas ilia naskigha vilagho, krom se ilin edzinigas viro el alia vilagho, au se ilin militkaptas malamikoj de ilia tribo. Migrinte eble kvin mejlojn tra la ghangalo, ni subite eniris grandan maldensejon, en kies preciza centro staris vilagho tiel drolaspekta, kiel oni povus imagi. Estis forhakitaj la suproj de iuj grandaj arboj dekkvin au dudek futojn super la tero, kaj sur tiuj trunkoj estis konstruitaj sferaj loghejoj el kototegitaj plektitaj vergoj. Sur la verto de chiu el la pilkecaj domoj staris iuspeca skulptajho, kiu lau la klarigo de Jha identigis ghian loghanton. Horizontalaj aperturoj, ses colojn altaj kaj du au tri futojn longaj, servis por enlasi lumon kaj ventumi. La enirejo de domo estis malgranda aperturo en la bazo de arbo, kiu gvidis per kruda shtupetaro supren tra la kavigita trunko al la supra chambraro. La amplekso de la domoj variis de du ghis pluraj chambroj. La plej granda, kiun mi eniris, havis du etaghojn kaj ok apartamentojn. Chirkau la vilagho, inter ghi kaj la ghangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn. Virinoj kaj infanoj laboris en tiuj ghardenoj, kiam ni transiris al la vilagho. Vidante Jha, ili salutis respekteme, sed min ili tute ne atentis. En ilia mezo kaj che la periferio de la kultivita tereno estis multe da militistoj. Ankau tiuj salutis Jha, tushante la teron tuj antau si per la pintoj de siaj lancoj. Jha kondukis min al granda domo meze de la vilagho--la okchambra--kaj invitinte min enveni, li donis al mi manghajhon kaj trinkajhon. Tie mi konatighis kun lia edzino, belulino kun mamsuchanta bebo en la brakoj. Jha rakontis al shi, kiel mi savis al li la vivon, kaj post tio shi chiam traktis min tre kompleze kaj gastigeme, permesante al mi ech teni kaj amuzi la adorata