The Project Gutenberg EBook of John Gabriel Borkman, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: John Gabriel Borkman Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 23, 2006 [EBook #20178] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JOHN GABRIEL BORKMAN *** Produced by Andrew Sly and Will Wurzel HENRIK IBSEN JOHN GABRIEL BORKMAN (1896) Tradukis 1997 Odd Tangerud ISBN 82-91707-59-6 JOHN GABRIEL BORKMAN ROLOJ: JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro. SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino. ERHART BORKMAN, studento, ilia filo. FRAULINO ELLA RENTHEJM, ghemelfratino de sinjorino Borkman. SINJORINO FANNY WILTON. VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo. FRIDA FOLDAL, lia filino. LA CHAMBRISTINO de sinjorino Borkman. (La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la chefurbo en la bieno de la familio Renthejm.) UNUA AKTO (La sidchambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda, palighinta gloro. Malferma shovpordo kondukas malsupren en ghardena chambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ghi estas elvidajho al la ghardeno, kie la negha vetero blovighas en la krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la antauchambro. Pli antaue estas granda, malnova ferforno en kiu estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaue, estas unu pli malgranda pordo. Antaue en la sama flanko estas fenestro, kovrita de dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun chevalhara kovrajho kaj kun tapishkovrita tablo antaue. Sur la tablo estas eklumigita lampo kun shirmilo. Apud la forno estas altdorsa apogsegho.) (_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia krochtrikajho. Shi estas iom agha virino kun malvarma, distingita aspekto, kun rigida staturo kaj neshanghighantaj vizaghtrajtoj. Shia densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en dika, malhela silkvestajho, kiu origine estis eleganta, sed nun estas uzita. Lana shalo sur la shultroj.) (Shi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krochajho. Jen audighas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.) SINJORINO BORKMAN (ekauskultas; brilas ghojo en shiaj okuloj, kaj senpere shi flustras:) Erhart! Fine! (Shi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.) (La _chambristino_ iom poste envenas de la enireja chambro kun vizitkarto sur pleto.) SINJORINO BORKMAN (rapide) Chu la studento tamen venis? CHAMBRISTINO Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino -- SINJORINO BORKMAN (flankenmetas la krochajhon) Nu, do sinjorino Wilton -- CHAMBRISTINO (proksimighas) Ne; estas _fremda_ sinjorino -- SINJORINO BORKMAN (etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- (legas; rapide ekstaras kaj rigardas la knabinon rigide) Chu vi estas certa, ke estas por mi? CHAMBRISTINO Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino. SINJORINO BORKMAN Chu shi demandis por paroli kun sinjorino Borkman? CHAMBRISTINO Jes ja, tion shi faris. SINJORINO BORKMAN (abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme. (La _chambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj mem eliras.) (_Fraulino Ella Renthejm_ venas en la chambron. Shi similas al la fratino lau ekstero; sed shia vizagho havas pli suferan ol akran esprimon. Ghi ankorau portas stampon de granda, karakterplena beleco de pasintaj jaroj. La richa hararo estas kombita en naturajn buklojn de la frunto, kaj estas tute arghentoblanka. Shi estas vestita en nigra veluro kun chapelo kaj mantelo kun pelta subshtofo el la sama materialo.) (Ambau fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu la alian. Chiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.) ELLA RENTHEJM (kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en surprizo, vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la fingropintojn sur la tapisho.) Chu vi ne iras erare? La administranto ja loghas en la flanka domo, vi scias. ELLA RENTHEJM Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiau. SINJORINO BORKMAN Chu estas al mi, ke vi ion volas? ELLA RENTHEJM Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi. SINJORINO BORKMAN (venas antauen sur la planko) Nu, -- do eksidu. ELLA RENTHEJM Dankon; mi bone povas stari dume. SINJORINO BORKMAN Tute kiel plachas al vi. Sed tamen iom malligu la supervestajhojn. ELLA RENTHEJM (malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme chi tie -- SINJORINO BORKMAN Mi chiam frostas. ELLA RENTHEJM (staras momenton shin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso de la braksegho) Jes, -- Gunhild, estas nun baldau ok jaroj post kiam ni laste vidis unu la alian. SINJORINO BORKMAN (malvarme) Almenau post kiam ni interparolis. ELLA RENTHEJM Ghuste dirite, interparolis, jes. -- Char vi certe foje vidis min, -- kiam mi devis fari mian jaran vojaghon chi tien al la administranto. SINJORINO BORKMAN Unu au du fojojn, mi opinias. ELLA RENTHEJM Ankau mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_. SINJORINO BORKMAN Estus malantau la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj shire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, -- tio okazis chi tie en la chambro che mi -- ELLA RENTHEJM (deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild! SINJORINO BORKMAN -- la semajnon antau ol li, -- antau ol li liberighis. ELLA RENTHEJM (iras trans la planko) Ho, ne tushu do _tion_! SINJORINO BORKMAN (firme sed mallaute) Estis la semajno antau ol li, -- la bankestro denove liberighis. ELLA RENTHEJM (antauen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ech nur en pensoj resti momenton je tio -- oh! SINJORINO BORKMAN (obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesighas turnighi chirkau ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajho, -- io tiel terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, -- _nian_ familion! Altrangan familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis ghuste _ghin_! ELLA RENTHEJM Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio frapis. SINJORINO BORKMAN Nu jes; sed pri chiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Char estis ja nur iom da arghento -- au kelkaj paperoj, -- kiuj perdighis por _ili_. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute ruinigata! ELLA RENTHEJM (singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion? SINJORINO BORKMAN Erhart, vi aludas? ELLA RENTHEJM Ne, -- li mem. Kiel li portas tion? SINJORINO BORKMAN (spirblovas moke) Chu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_? ELLA RENTHEJM Demandas? Vi do ne bezonas demandi -- SINJORINO BORKMAN (mire rigardas shin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje serchas lin? ELLA RENTHEJM Ech ne tio! SINJORINO BORKMAN (kiel antaue) _Li_, kiu devis sidi enshlosata kvin jarojn! (frapas la manojn antau la vizaghon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! -- Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam! ELLA RENTHEJM (rigardas shin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Kontrau _li_, jes. ELLA RENTHEJM Li tamen estas via edzo. SINJORINO BORKMAN Chu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono --? ELLA RENTHEJM (singardeme) Sed chu ne _estis_ ia vero en tio? SINJORINO BORKMAN Sed chu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Chio devus ja esti tiel sensence abunda -- ELLA RENTHEJM Tion mi ja scias. Sed ghuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion vi ja ne faris. SINJORINO BORKMAN Chu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankau mem disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi! ELLA RENTHEJM (silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_ tamen. SINJORINO BORKMAN (rikane) Jes, dirighis ja chiam, ke ni devis "reprezenti". Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro -- kvazau li estus regho. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antau li kvazau antau regho. (ridas) Kaj ili nomis lin per antaunomo, -- tra la tuta lando -- ghuste kvazau li estus la regho mem. "John Gabriel", "John Gabriel". Chiuj sciis kia grandegulo "John Gabriel" estas! ELLA RENTHEJM (firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo. SINJORINO BORKMAN Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la rimedojn. ELLA RENTHEJM Ne, ne, -- tion scietis ankau ne aliuloj. SINJORINO BORKMAN Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel senfunde por mi -- ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis. SINJORINO BORKMAN Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. -- Sed fine renversighis la tuto. Chio. La tuta gloro. ELLA RENTHEJM (antau si) Jes, chio renversighis -- por _li_ -- kaj por aliuloj. SINJORINO BORKMAN (rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, -- mi ankorau ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu! ELLA RENTHEJM (strechita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_? SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu _pura_ chion, kion -- kion la bankestro jhetis en la koton. ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild! SINJORINO BORKMAN (kreskante) Vivas venghanto, sciu! Iu kiu rebonigos chion, pri kio lia patro estas kulpa al mi! ELLA RENTHEJM Do Erhart. SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Chion, kio _eblas_ restarighi. -- eble ankorau pli. ELLA RENTHEJM Kaj lau vi kiel _tio_ okazus? SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel ghi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias, ke ghi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas shin demande) Chu -- Ella, -- chu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de post kiam li estis etulo? ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri. SINJORINO BORKMAN Chu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la shtormo estis ekfuriozinta super -- super chi tiu domo. ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis leghe ekskuzita, -- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata -- ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi! SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, -- iu infano de John Gabriel! Tute kvazau tiu infano estus via propra -- Forpreni ghin de _mi_, -- kaj vojaghi hejmen kun ghi. Kaj reteni ghin che vi, jaron post jaro. Ghis la knabo preskau estis plenkreska. (rigardas shin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin? ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore shatis lin -- SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, -- lia patrino! ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado -- SINJORINO BORKMAN Erhart -- malforteca! ELLA RENTHEJM Jes, shajnis al mi, -- almenau tiam. Kaj la aero tie fore che la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol chi tie, vi ja scias. SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Chu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (shanghas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonshanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via. ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio _mi_ ne faris pashon, -- povas mi certigi al vi. Mi ne havis -- antau longe longe poste -- iun suspekton, ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili estis netushitaj -- SINJORINO BORKMAN Nu ja; tiajhon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonshanca. (rigardas shin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo pri tio? ELLA RENTHEJM (rigardas shin) Mia celo --? SINJORINO BORKMAN Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari el li, mi pensas? ELLA RENTHEJM (malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por farighi felicha homo en nia mondo. SINJORINO BORKMAN (spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia stato havas sufiche por pripensi ol pensi pri felicho. ELLA RENTHEJM Kion do, -- vi pensas? SINJORINO BORKMAN (rigardas shin malferme kaj serioze) Erhart devas antau chio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jhetis super min -- kaj super sian filon. ELLA RENTHEJM (esplore) Diru al mi, Gunhild, -- chu _tio_ estas postulo, kiun Erhart _mem_ metas por sia vivo --? SINJORINO BORKMAN (mire) Jes, tion ni do esperu! ELLA RENTHEJM -- au chu ghi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li? SINJORINO BORKMAN (mallonge) Mi kaj Erhart chiam metas la samajn postulojn al ni mem. ELLA RENTHEJM (peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (kashe triumfe) Jes, laudo kaj danko al Dio, -- mi estas. Pri tio vi fidu! ELLA RENTHEJM Vi sekve funde tamen devas senti vin felicha. Spite al chiuj aliajhoj. SINJORINO BORKMAN Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- chiun momenton, vidu, -- venas drivanta tiu aliajho kiel kruda vetero super min. ELLA RENTHEJM (kun shanghita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj. Char vere estas pro _tio_, ke mi venis chi tien al vi -- SINJORINO BORKMAN Kion? ELLA RENTHEJM Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, -- Diru al mi, Erhart ja ne plu loghas chi tie che -- che vi aliuloj. SINJORINO BORKMAN (malmole) Erhart ja ne _povas_ loghi chi tie che mi. Li devas loghi en la urbo -- ELLA RENTHEJM Tion li skribis al mi. SINJORINO BORKMAN Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon chiun vesperon. ELLA RENTHEJM Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li? SINJORINO BORKMAN Li ankorau ne venis. Sed mi atendas lin chiun momenton. ELLA RENTHEJM Jes, Gunhild, -- li certe estas veninta. Char mi audas lin supre. SINJORINO BORKMAN (kun rapida okuljheto) Supre en la granda salono? ELLA RENTHEJM Jes. Mi ja audas lin pashadi tie supre de post kiam mi venis. SINJORINO BORKMAN (turnas la okulojn for de shi) Ne estas li, tio, Ella. ELLA RENTHEJM (surprize) Chu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_? SINJORINO BORKMAN La bankestro. ELLA RENTHEJM (malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman! SINJORINO BORKMAN Tiel li pashadas tien kaj reen. Antauen kaj malantauen. De mateno al vespero. Tagon post tago. ELLA RENTHEJM Mi vere audis iun aludeton pri io -- SINJORINO BORKMAN Kredeblas. Aludighas certe chiajhoj pri ni en la distrikto. ELLA RENTHEJM Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje che si mem, -- tie supre. Kaj vi che vi mem chi tie malsupre. SINJORINO BORKMAN Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum chiuj tiuj longaj ok jaroj. ELLA RENTHEJM Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke estus ebla --! SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos farighi alimaniera. ELLA RENTHEJM (rigardas shin) Tio chi tamen estas terura vivo, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Pli ol terura, sciu. Baldau ne plu eltenebla. ELLA RENTHEJM Mi bone komprenas. SINJORINO BORKMAN Chiame audi liajn pashojn tie supre. Ek de la frua mateno ghis malfrue en la nokto. -- Kaj tiel audeble kiel estas chi tie malsupre. ELLA RENTHEJM Jes, estas intense audeble chi tie. SINJORINO BORKMAN Multfoje shajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pashadanta en kagho tie supre en la salono. Ghuste rekte super mia kapo. (auskultas kaj flustras) Audu nur, vi! Audu! Tien kaj reen, -- tien kaj reen iras la lupo. ELLA RENTHEJM (gardeme) Chu ne povus shanghighi, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Li neniam faris alpashon por tio. ELLA RENTHEJM Sed chu vi ne povus fari la unuan pashon? SINJORINO BORKMAN (ekagitighas) Mi! Post chio kion li pekis kontrau mi! -- Ne dankon! Prefere lasu la lupon daurigi sian pashadon tie supre. ELLA RENTHEJM Farighas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por demeti la vestajhojn. SINJORINO BORKMAN Jes, mi ja demandis al vi antau -- (_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj chapelon sur seghon che la enireja pordo.) ELLA RENTHEJM Chu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo? SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas? ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la freshan aeron. Ene sur la vojetoj en la arbaro, au -- SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras. ELLA RENTHEJM Ech ne en la krepusko? SINJORINO BORKMAN Neniam. ELLA RENTHEJM (kortushata) Al tio li do ne povas devigi sin? SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la murshranko. En la antauchambro, vi scias -- ELLA RENTHEJM (al si mem) -- tiu shranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj -- SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas audi lin malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze en la shtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la salono. ELLA RENTHEJM (silente) Chu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por viziti lin? SINJORINO BORKMAN Li _ne havas_ malnovajn amikojn. ELLA RENTHEJM Li do havis multajn -- foje. SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farighis por siaj amikoj multekosta amiko, -- li, John Gabriel. ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia. ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute sola. SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciighas, ke maljuna kopiisto au kromskribisto foje venas supren al li. ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomighas Foldal. Char mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco. SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Char li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ -- ELLA RENTHEJM Sed _nun_ li do venas al Borkman? SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenighas; li nur venas en la krepusko. ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, -- ankau _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn, je la bankroto. SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, shajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom da mono, ankau li. Sed certe estis tute bagatela -- ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis chio kion li posedis. SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion _li_ posedis, estis do certe tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli. ELLA RENTHEJM Ech ne parolighis pri tio, -- de Foldal, -- dum la proceso. SINJORINO BORKMAN Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan rekompencon por tiu sensignifajho. ELLA RENTHEJM (mire) Chu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_? SINJORINO BORKMAN Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis shin, -- tiel ke shi eble povos _farighi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu, -- _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta fari por shi. ELLA RENTHEJM Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi opinias. SINJORINO BORKMAN Kaj Erhart ankau aranghis, ke shi povas lerni muzikon. Shi jam estas tiel lerta, ke shi povas veni supren al -- al li tie supre en la salono, kaj ludi por li. ELLA RENTHEJM Do li daure shatas muzikon? SINJORINO BORKMAN Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis -- kiam li estis atendata -- ELLA RENTHEJM Kaj sur tiu shi ludas por li? SINJORINO BORKMAN Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankau tion Erhart aranghis. ELLA RENTHEJM Sed chu la bedaurinda knabino devas iri tiun longan vojon chi tien? Kaj poste hejmen al la urbo? SINJORINO BORKMAN Ne, tion shi ne bezonas. Erhart aranghis, ke shi povas esti che sinjorino, kiu loghas chi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton -- ELLA RENTHEJM (vigle) Sinjorino Wilton! SINJORINO BORKMAN Iu tre richa sinjorino. Iu kiun vi ne konas. ELLA RENTHEJM Mi audis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas -- SINJORINO BORKMAN Jes, tute ghuste. ELLA RENTHEJM Erhart plurajn fojojn skribis pri shi. -- Chu shi loghas chi tie nun? SINJORINO BORKMAN Jes, shi luprenis vilaon chi tie. Kaj nun shi transloghis el la urbo antau iom da tempo. ELLA RENTHEJM (iom hezitante) Lau onidiro shi eksedzighis. SINJORINO BORKMAN La edzo eble mortis antau pluraj jaroj. ELLA RENTHEJM Jes, sed ili eksedzighis --. Li lasis sin eksedzighi -- SINJORINO BORKMAN Li forvojaghis de shi, tion li faris. La kulpo certe ne estis shia. ELLA RENTHEJM Chu vi konas shin iom pli proksime, Gunhild? SINJORINO BORKMAN Ho jes, certe. Shi loghas ja tute proksime. Kaj shi foje faras etajn vizitojn. ELLA RENTHEJM Kaj vi eble iom shatas shin? SINJORINO BORKMAN Shi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia jugho. ELLA RENTHEJM En sia jugho pri homoj, vi aludas? SINJORINO BORKMAN Jes, pleje pri homoj. Shi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde, -- la animon. Kaj tial shi vere adoras lin, -- kiel kompreneble estas. ELLA RENTHEJM (iom ruze) Do shi eble konas Erhart ankorau pli bone ol shi konas vin? SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart ofte renkontis shin en la urbo. Antau ol shi transloghis chi tien. ELLA RENTHEJM (senpripense) Kaj shi tamen transloghis el la urbo? SINJORINO BORKMAN (ekmiras kaj rigardas shin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas pri tio? ELLA RENTHEJM (evite) Nu, Dio, -- pensas --? SINJORINO BORKMAN Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per tio, Ella! ELLA RENTHEJM (rigardas shin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild. Vere estis io, kion mi pensis pri tio. SINJORINO BORKMAN Nu, do diru malkashe! ELLA RENTHEJM Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankau _mi_ kvazau havas rajton al Erhart. Au chu vi tion ne trovas? SINJORINO BORKMAN (rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li, ja -- ELLA RENTHEJM Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed char mi shatas lin -- SINJORINO BORKMAN (ridetas moke) Mian filon? Chu vi povas? Vi? Spite el chio? ELLA RENTHEJM Jes, mi povas. Spite al chio. Kaj mi faras. Mi shatas Erhart. Tiom, kiom _mi_ entute _povas_ shati homon -- nuntempe. En mia agho. SINJORINO BORKMAN Nu jes, jes, tiel estu; sed -- ELLA RENTHEJM Kaj tial, vidu, mi farighas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io minacas lin. SINJORINO BORKMAN Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Au _kiu_ do minacas lin? ELLA RENTHEJM Tion faras unue _vi_, -- en _via_ maniero -- SINJORINO BORKMAN (ekkrie) Mi! ELLA RENTHEJM -- kaj jen ankau tiu sinjorino Wilton, -- mi timas. SINJORINO BORKMAN (momenton rigardas shin konsternite) Kaj tiajhon vi povas kredi pri Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por plenumi! ELLA RENTHEJM (suprajhe pasante diri) Ho kion, mision --! SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Kaj tion vi kuraghas diri tiel moke! ELLA RENTHEJM Chu vi opinias ke juna homo en la agho de Erhart, -- sana kaj ghoja, -- chu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiajho kiel "misio"! SINJORINO BORKMAN (forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias! ELLA RENTHEJM (agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Chu mi ne kredas! ELLA RENTHEJM Estas nur io, kion vi prirevadas. Char se vi ne havis _tion_ por alkrochi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus. SINJORINO BORKMAN Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_, kion vi pleje atendus, vi, Ella! ELLA RENTHEJM (kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio. SINJORINO BORKMAN (minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo! _Vi!_ ELLA RENTHEJM Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego. SINJORINO BORKMAN (triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Ghis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu! ELLA RENTHEJM Do mi volas regajni lin de vi! (rauke; duone flustre) Ni du, ni luktis antaue je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (rigardas shin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis. ELLA RENTHEJM (mokride) Chu vi daure opinias, ke tiu venko farighis gajno por vi? SINJORINO BORKMAN (sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas. ELLA RENTHEJM Ech ne chi tiun fojon farighos gajno por vi. SINJORINO BORKMAN Chu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart! ELLA RENTHEJM Ne; char estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi! SINJORINO BORKMAN Kaj nun _vi!_ ELLA RENTHEJM (varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian tutan koron --! SINJORINO BORKMAN (ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu chi mondo! ELLA RENTHEJM (rigardas shin) Chu vi eble prizorgis _tion?_ SINJORINO BORKMAN (ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Chu vi ne povis legi tion el liaj leteroj? ELLA RENTHEJM (kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj. SINJORINO BORKMAN (incite) Mi profitis de tiuj chi ok jaroj -- kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu. ELLA RENTHEJM (sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Chu eblas rakonti tion al mi? SINJORINO BORKMAN Jes, tio bone eblas. ELLA RENTHEJM Do faru! SINJORINO BORKMAN Mi nur diris al li tion, kio estas vero. ELLA RENTHEJM Nu? SINJORINO BORKMAN Mi ripete kaj chiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute _kapablas_ vivi. ELLA RENTHEJM Ne pli ol tio! SINJORINO BORKMAN Ho, tiajho mordas, sciu. Tion mi mem sentas. ELLA RENTHEJM Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antaue. SINJORINO BORKMAN Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris chion el bona koro. (rigardas shin en malica ghojo) Nun li ne plu kredas tion, Ella. ELLA RENTHEJM Kion li do nun kredas? SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojaghas chi tien por viziti nin -- ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li sciis antaue! SINJORINO BORKMAN Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi min kaj -- kaj tiun pashadanton tie supre en la salono -- ELLA RENTHEJM Tiel ankau estis. SINJORINO BORKMAN El tio Erhart _nun_ ne kredas eron. ELLA RENTHEJM Kion vi do nun igis lin kredi pri mi? SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. Au chu eble vi ne faras? Chu vi ne iam kovis penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras. ELLA RENTHEJM (repushante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero estis antau la tribunalo. -- Mi ne plu nutras tiujn pensojn. SINJORINO BORKMAN Ech ne utilus al vi. Char kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon al vi! Estas _mi_, kiun Erhart bezonas, -- ne _vi_. Char tial li estas kvazau morta por _vi_! Kaj vi por li! ELLA RENTHEJM (malvarme, decide) Ni vidos. Char nun mi restos chi tie. SINJORINO BORKMAN (fiksrigardas shin) Chi tie en la bieno? ELLA RENTHEJM Jes, chi tie. SINJORINO BORKMAN Chi tie -- che ni? Tute tranokte? ELLA RENTHEJM Chi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu. SINJORINO BORKMAN (regas sin) Jes, jes, Ella, -- la bieno estas ja via. ELLA RENTHEJM Ho jeno --! SINJORINO BORKMAN Chio estas ja via. La segho sur kiu mi sidas, estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, ghi apartenas al vi. La manghajho kiun ni manghas, ghin ni ricevas pere de vi. ELLA RENTHEJM Tio ne povas esti alimaniere aranghita. Borkman ne povas havi propran posedajhon. Char tuj iu venus forpreni ghin de li. SINJORINO BORKMAN Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj indulgo. ELLA RENTHEJM (malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Ne, tion vi ne povas. -- Kiam vi deziros, ke ni forloghighu? ELLA RENTHEJM (rigardas shin) Forloghighu? SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti loghanta sub la sama tegmento kiel vi! -- Ne, do prefere al la malrichulejo au eksteren sur la vojon! ELLA RENTHEJM Bone. Do sendu kun mi Erhart -- SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano! ELLA RENTHEJM Jes, -- char tiam mi tuj revojaghos hejmen. SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni. ELLA RENTHEJM (rigardas shin dube kaj necerte) _Li_ elektu? Jes, -- chu vi tion _kuraghas_, Gunhild? SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Chu mi _kuraghas_! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuraghas. ELLA RENTHEJM (auskultante) Chu iu venas? Shajnas al mi, ke mi audas -- SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart -- (Iu frapas rapide sur la antauchambra pordo, kiu poste senpere malfermighas. _Sinjorino Wilton_, festene vestita kaj kun supervestajhoj, envenas. Malantau shi la _chambristino_, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. _Sinjorino Wilton_ estas iu frapante bela, shvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Larghaj, rughaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Richa, malhela hararo.) SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman! SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la _chambristino_; montras al la ghardena chambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu ghin. (La _chambristino_ serchas la lampon kaj eliras kun ghi.) SINJORINO WILTON (vidas _Ella Renthejm_) Ho, pardonu, -- cheestas ja vizitanto -- (_Erhart Borkman_ forte malfermas la duone fermitan antauchambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.) ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Chu onklino Ella venis? (al shi; kaptas shiajn manojn) Onjo, onjo! Chu estas vero! Chu _vi chi tie?_ ELLA RENTHEJM (chirkaubrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi farighis! Ho, kiel bone estas revidi vin! SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, -- chu vi staras vin kashante en la antaua chambro? SINJORINO WILTON (rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi. SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Chu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino? ERHART Mi nur devis enrigardi momenton che sinjorino Wilton, -- por serchi etan Frida. SINJORINO BORKMAN Chu ankau tiu fraulino Foldal kunestas? SINJORINO WILTON Jes, shi staras ekstere en la enirejo. ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida. (Pauzo. _Ella Renthejm_ atente rigardas _Erhart_. Li aspektas ghenite kaj iom senpacience; lia vizagho alprenas strechitan kaj pli malvarman aspekton.) (La _chambristino_ portas la lumigitan lampon en la ghardenan chambron, eliras kaj fermas la pordon post si.) SINJORINO BORKMAN (kun deviga ghentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas pasigi la vesperon chi tie, vi -- SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels. SINJORINO BORKMAN (rigardas shin) _Ni?_ Pri kiuj _ni_ vi aludas? SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi okaze vidus lin. SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas. SINJORINO WILTON Jes, feliche. Char li estis tiel bonvolema enrigardi che mi, -- pro eta Frida. SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, -- tiujn Hinkels. ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas au ne konas. SINJORINO WILTON Ho pa! En _tiu_ domo oni rapide konatighas! Ghojaj, gajaj, gastamaj homoj. Sufiche da junaj virinoj. SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon ghuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton. SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankau li! SINJORINO BORKMAN Jes, feliche li estas juna. Ne estus bone alimaniere. ERHART Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiau vespere. Kompreneble mi restos chi tie che vi kaj onklino Ella. SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart. ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, -- pro _mi_ vi tamen ne rezignu -- ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al _sinjorino Wilton_) Sed kiel vi tion aranghu? Chu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo. SINJORINO WILTON (gaje) Babilajho! Chu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi respondos ne -- en via nomo. ERHART (longege) Jes, char vi opinias, ke konvenas, mi -- SINJORINO WILTON (facile kaj forvishante) Mi ofte en bonaj okazajhoj respondis kaj jes kaj ne -- en mia nomo. Kaj chu vi forlasus vian onklinon nun, kiam shi jhus venis? Fi do, _monsieur_ Erhart, -- chu tio estus ago konvena al filo? SINJORINO BORKMAN (malbone tushata) Filo? SINJORINO WILTON Nu, _eduka_ filo do, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do devas aldoni. SINJORINO WILTON Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino. SINJORINO BORKMAN Chu vi mem spertis tion? SINJORINO WILTON Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankau mi, -- mi eble ne estus farighinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. (turnas sin al _Erhart_) Do oni bele restas hejme che panjo kaj onjo -- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiau, adiau, kara sinjorino! Adiau, fraulino! (La sinjorinoj salutas mute. Shi iras al la pordo.) ERHART (postiras) Chu mi ne akompanu vin ioman distancon --? SINJORINO WILTON (che la pordo; averte) Ech ne pashon vi akompanu min. Mi bone kutimighis iri mian vojon sola. (haltas che la pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; -- tion mi diras al vi! ERHART Kial mi gardu min? SINJORINO WILTON (gaje) Jes, char kiam mi iras malsupren lau la vojo, -- sola kaj forlasita, kiel dirite, -- mi provos jheti runojn post vin. ERHART (ridas) Nu, tiel! Chu vi nun volas provi _tion_ denove. SINJORINO WILTON (duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi diros: Studento Erhart Borkman, -- prenu tuj vian chapelon! SINJORINO BORKMAN Kaj jen li ghin prenos, vi kredas? SINJORINO WILTON (ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian chapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la galoshojn! Je chio ne forgesu la galoshojn! Kaj tiam postsekvu min! Obee, obee, obee! ERHART (kun devigita shercemo) Jes, je tio fidu. SINJORINO WILTON (kun levita montrofingro) Obee! Obee! -- Bonan nokton! (Shi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.) SINJORINO BORKMAN Chu shi vere faradas tiajn sorchajhojn? ERHART Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur sherce. (interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun. (Li devigas _Ella Renthejm_ eksidi en la apogseghon che la forno.) ERHART (staras iomete shin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun longan vojaghon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo? ELLA RENTHEJM Fine farighis necese por mi nun, Erhart. ERHART Chu? Kial do? ELLA RENTHEJM Mi devis veni chi tien por fine paroli kun la kuracistoj. ERHART Nu, estas ja bone! ELLA RENTHEJM (ridetante) Chu vi trovas tion bona? ERHART Ke vi fine ekdecidis, mi pensas. SINJORINO BORKMAN (en la kanapo; malvarme) Chu vi estas malsana, Ella? ELLA RENTHEJM (rigardas shin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi estas malsana. SINJORINO BORKMAN Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta dum multaj jaroj -- ERHART Dum la tempo kiam mi estis che vi, mi ofte diris ke vi devus paroli kun la doktoro. ELLA RENTHEJM Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere fidi. Kaj cetere ne sentighis tiel malbone tiam. ERHART Chu do estas pli malbone pri vi nun, onklino? ELLA RENTHEJM Ho jes, mia knabo; nun farighis iom pli malbone pri mi. ERHART Jes, sed do ne danghere? ELLA RENTHEJM Ho, estas kiel oni prenas tion. ERHART (vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, -- do vi ne devas revojaghi hejmen tiel frue. ELLA RENTHEJM Ne, tion mi do certe ne faros. ERHART Vi devas resti chi tie en la urbo. Char chi tie vi ja povas elekti inter la plej bonaj kuracistoj. ELLA RENTHEJM Jes, estis mia penso, kiam mi forvojaghis de hejme. ERHART Kaj vi ankau devas trovi vere bonan loghejon, -- iun hejmecan, trankvilan pensionon. ELLA RENTHEJM Mi enloghighis chi-matene en la malnovan, kie mi antaue loghis. ERHART Nu jes, _tie_ estos hejmece por vi. ELLA RENTHEJM Jes, sed mi tamen ne restos tie. ERHART Chu? Kial ne? ELLA RENTHEJM Ne, mi redecidighis, kiam mi venis chi tien. ERHART (mire) Chu --? Redecidighis --? SINJORINO BORKMAN (krochas; ne ekrigardas) Via onklino volas loghi chi tie en sia bieno, Erhart. ERHART (rigardas ilin ambau lauvice) Chi tie! Che ni! Che ni aliuloj! -- Chu estas vero, onklino? ELLA RENTHEJM Jes, mi nun faris la decidon. SINJORINO BORKMAN (kiel antaue) Chio ja apartenas al via onklino, vi scias. ELLA RENTHEJM Kaj mi restos chi tie, Erhart. Unue do. Ghis plue. Mi instalos min por mi mem. Tie en la administra alo -- ERHART Jes, en tio vi ghustas. Tie vi ja chiam havas chambrojn pretaj. (subite vigle) Tamen chu ne, onklino, -- ke vi estas tre laca post la vojagho? ELLA RENTHEJM Ho, iom laca mi ja estas. ERHART Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitighi frue. ELLA RENTHEJM (rigardas lin ridetante) Mi ja faros. ERHART (vigle) Char tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgau -- au iun alian tagon, vidu. Pri chio kaj kio ajn. Pri chio ajn. Vi kaj panjo kaj mi. Chu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella? SINJORINO BORKMAN (ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, -- lau aspekto mi vidas, ke vi volas foriri de mi! ERHART (ekskuighas) Al kio vi aludas! SINJORINO BORKMAN Vi volas iri al -- al advokato Hinkels! ERHART (senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, chu vi do opiniis, ke mi sidu chi tie tenante onklinon Ella vekita ghis malfrue en la nokto? Shi kiu estas malsana, panjo. Pensu pri tio. SINJORINO BORKMAN Vi volas viziti Hinkels, Erhart! ERHART (senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, -- shajnas al mi, ke mi ne povas rezigni. Au kion _vi_ diras, onjo? ELLA RENTHEJM Vi agu prefere en plena libereco, Erhart. SINJORINO BORKMAN (minace al shi) Vi volas disigi lin de mi! ELLA RENTHEJM (ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild! (Muziko audighas de supre.) ERHART (tordas sin kvazau en veo) Ho, mi ne eltenas tion chi! (chirkaurigardas) Kie estas mia chapelo? (al _Ella_) Chu vi konas tiun muzikon tie supre en la salono? ELLA RENTHEJM Ne. Kiu tiu estas? ERHART _Danse macabre_ ghi estas. La danco de la mortintoj. Chu vi ne konas la dancon de la mortintoj, onklino? ELLA RENTHEJM (ridetas peze) Ankorau ne, Erhart. ERHART (al _sinjorino Borkman_) Panjo, -- mi petas vin bele -- permesu al mi iri! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) De via patrino? Vi tion do volas? ERHART Mi revenos chi tien -- eble morgau! SINJORINO BORKMAN (pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas esti kune kun la fremdaj homoj! Che -- che --; ne, mi ech ne volas pensi tion! ERHART Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, ghojaj vizaghoj. Kaj tie estas muziko, panjo! SINJORINO BORKMAN (montras supren al la plafono) Ankau tie supre estas muziko, Erhart. ERHART Jes, ghuste _jena_ muziko, -- estas tiu, kiu pelas min el la domo. ELLA RENTHEJM Chu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de memforgeso? ERHART Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias ghin al li. Se mi nur mem evitas auskulti ghin. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin riproche) Estu forta, Erhart! Forta, mia knabo! Neniam forgesu, ke vi havas vian grandan mision! ERHART Ho, patrino, -- ne elbushu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas kreita por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton panjo! (Li iras rapide tra la antaua chambro.) SINJORINO BORKMAN (post mallonga silento) Vi tamen baldau estos lin repreninta, vi, Ella. ELLA RENTHEJM Dio donu ke mi povus kredi tion. SINJORINO BORKMAN Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos. ELLA RENTHEJM Pro vi, vi pensas? SINJORINO BORKMAN Pro mi au -- pro shi, la alia. ELLA RENTHEJM Do prefere shi ol vi? SINJORINO BORKMAN (kapsignas malrapide) Tion mi komprenas. Mi diras la samon. Prefere shi ol vi. ELLA RENTHEJM Neniel konsiderante kien li fine portighos -- SINJORINO BORKMAN Shajnas al mi, ke tio estus indiferenta. ELLA RENTHEJM (prenas siajn supervestajhojn sur la brakon) La unuan fojon kiam ni du ghemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton, Gunhild. (Shi eliras tra la antaua chambro.) (La muziko audighas pli forte de supre en la salono.) SINJORINO BORKMAN (staras momenton trankvile, skuighas, shrumpighas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. -- La malsana lupo. (Shi staras momenton, kaj jen jhetas sin sur la planktapishon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Char mi ne plu toleras chi tiun vivon! DUA AKTO (La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj. Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapishoj, montrantaj chas-scenojn kun pashtistoj kaj pashtistinoj, chio pale senkolorigita. Sur la muro maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antauo estas piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj libroj kaj paperoj. Pli antaue che la sama flanko estas sofo kun tablo kaj seghoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la tablo staras eklumigitaj lampoj.) (_John Gabriel Borkman_ staras kun la manoj dorse apud la piano auskultante al _Frida Foldal_, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de _Danse macabre_.) (_Borkman_ meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj. Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna kostumo, kaj portas blankan koltukon. _Frida Foldal_ estas bela, pala, dekkvinjara knabino kun iom laca strechita esprimo. Malriche beligita en hela vestajho.) (La melodio atingis la finon. Silento.) BORKMAN Chu vi povas diveni kie mi la unuan fojon audis tonojn, kiel tiujn chi? FRIDA (rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman? BORKMAN Estis malsupre en la minejoj. FRIDA (ne komprenas) Nu jes? Malsupre en la minejoj? BORKMAN Mi estas filo de ministo. Kaj mia patro foje kunprenis min en la minejojn. -- Tie malsupre la erco kantas. FRIDA Chu, -- ghi kantas? BORKMAN (kapjesas) Kiam ghi malfiksighas. La martelfrapoj, kiuj malfiksigas ghin, -- tiuj estas la meznokta sonorilo, kiu sonorigas, kaj liberigas ghin. Tial la erco kantas -- el ghojo -- en sia maniero. FRIDA Kial ghi faras tion, sinjoro Borkman? BORKMAN Ghi sopiras supren en la lumon de la tago por servi la homojn. (Li pashadas tien kaj reen sur la salona planko, ade kun la manoj dorse.) FRIDA (sidas iomete atendante; rigardas sian horloghon kaj ekstaras.) Pardonu, sinjoro Borkman, -- sed bedaurinde mi devas foriri, mi. BORKMAN (haltas antau shi) Chu vi jam volas foriri? FRIDA (metas la notaron en la tekon) Jes, mi ja devas. (videble embarasata) Char mi dungighis ien chi tiun vesperon. BORKMAN Ien, kie okazos kunestado? FRIDA Jes. BORKMAN Kaj tie vi auskultigos vin por la cheestantoj? FRIDA (mordas sian lipon) Ne -- mi ludos por ilia dancado. BORKMAN Nur por dancado? FRIDA Jes; ili volas danci post la vespermangho. BORKMAN (staras shin rigardante) Chu vi kutime ludas por danco? Tiel chirkaue en la domoj? FRIDA (surmetas la supervestajhojn) Jes, kiam mi povas ekhavi mendon, mi --. Estas ja chiam ioma enspezo per tio. BORKMAN (pridemandante) Chu estas _tio_, pri kio vi pleje pensas, kiam vi sidas ludante al danco? FRIDA Ne; pleje mi pensas, kiel enuige estas, ke mi ne mem povas partopreni la dancadon. BORKMAN (kapsignas) Estas ghuste _tio_, kion mi volus scii. (pashadas maltrankvila sur la planko) Jes, jes, jes, -- _tio_, ne povante _mem_ partopreni, tio estas la plej peza el chio. (haltas) Sed por vi estas unu afero, kiu kontraupesas tion, Frida. FRIDA (rigardas lin demandante) Kio estas tio, sinjoro Borkman? BORKMAN Estas tio, ke vi posedas dekoble pli da muziko en vi, ol la tuta dancantaro kune. FRIDA (ridetas evite) Ho, tio do ne estas tute certa. BORKMAN (averte suprenlevas la montrofingron) Neniam do estu tiel freneza, ke vi dubas pri vi mem! FRIDA Sed je Dio, kiam neniu scias? BORKMAN Ke vi nur mem scias, estas sufiche. -- Kie vi ludos chi tiun vesperon? FRIDA Estas che advokato Hinkels. BORKMAN (subite rigardas shin akre) Hinkels, vi diras! FRIDA Jes. BORKMAN (kun shiranta rideto) Chu venas vizitantoj en la domon de tiu ulo? Chu _li_ povas igi homojn viziti sin? FRIDA Jes, venos multaj homoj, lau tio kion diras sinjorino Wilton. BORKMAN (impete) Sed kiaj homoj! Chu vi povas diri al mi tion? FRIDA (iom timeme) Ne, mi vere ne scias. Nu jes, -- efektive mi scias ke studento Borkman iros tien chi-vespere. BORKMAN (mire) Erhart! Mia filo? FRIDA Jes, li vizitos. BORKMAN El kio vi tion scias? FRIDA Li mem diris. Antau horo. BORKMAN Chu li do estas chi tie hodiau? FRIDA Jes, li estis che sinjorino Wilton la tutan posttagmezon. BORKMAN (esplore) Chu vi scias, chu li ankau estis chi tie? Chu li envenis por paroli kun iu malsupre, mi aludas? FRIDA Jes, li faris viziteton al la sinjorino. BORKMAN (amare) Aha, -- kompreneble. FRIDA Sed estis fremda sinjorino che shi, mi pensas. BORKMAN Nu? Chu estis? Nu ja, al la sinjorino kredeble iuj foje venas. FRIDA Chu mi diru al studento Borkman, se mi poste renkontos lin, ke li venu ankau chi tien supren al _vi_? BORKMAN (akre) Vi nenion diru! Tion mi ne permesas. La homoj, kiuj deziras viziteti min, ili povas veni meminstige. Mi petas neniun. FRIDA Do ne, mi nenion diros. -- Bonan nokton, sinjoro Borkman. BORKMAN (pashadas chirkaue grumblante) Bonan nokton. FRIDA Eble mi povos malsuprenkuri la helican shtuparon? Estas pli rapide. BORKMAN Kompreneble, -- kuru vi la shtuparon kiun vi preferas. Bonan nokton por vi! FRIDA Bonan nokton, sinjoro Borkman. (Shi eliras tra la eta tapetpordo en la fono maldekstre.) (Penseme _Borkman_ iras al la piano por fermi ghin, sed ne faras. Chirkaurigardas en la impresa malpleneco, kaj komencas pashadi sur la planko de la angulo apud la piano kaj al la angulo fone dekstre, -- la tutan tempon senripozema kaj maltrankvila tien kaj reen. Fine li iras al la skribotablo, auskultas transen al la tapetpordo, rapide prenas manspegulon, rigardas en ghin kaj ghustigas sian koltukon.) (Iu frapas sur la tapetpordon; _Borkman_ tion audas, rapide rigardas tien, sed silentas.) (Iom poste denove frapighas; chi tiun fojon pli forte.) BORKMAN (staranta apud la skribotablo kun la maldekstra mano apogita sur la tabloplato kaj la dekstra enmetita sur la brusto) Envenu! (_Vilhelm Foldal_ singardeme envenas en la salonon. Li estas kurba, ellacigita viro kun mildaj, bluaj okuloj kaj maldensa, longa, griza hararo malsupren sur la jakokolumo. Teko sub la brako. Mola felta chapelo en la mano kaj grandaj kornkadraj okulvitroj, kiujn li suprenshovas sur la frunton.) BORKMAN (shanghas tenighon, kaj rigardas la envenanton per duone seniluziigita, duone kontenta esprimo) Ho, chu estas nur vi. FOLDAL Bonan vesperon, John Gabriel. Jes, efektive estas mi. BORKMAN (kun severa rigardo) Cetere shajnas al mi, ke vi venas iom malfrue. FOLDAL Nu, la vojo ja ne estas tiel mallonga. Precipe por iu, kiu iru piede. BORKMAN Sed kial vi chiam marshas, Vilhelm? Vi havas ja la tramvagonon tute proksime. FOLDAL Marshi estas pli saniga. Kaj ankau estas ja dek oeroj shparitaj. -- Nu, chu do Frida jhus estis chi tie ludante por vi? BORKMAN Shi jhus en tiu chi momento foriris. Chu vi ne renkontis shin ekstere? FOLDAL Ne, mi ne vidis shin dum longaj tempoj. De post kiam shi enloghighis en la domo de tiu sinjorino Wilton. BORKMAN (eksidas en la sofo kaj montras mane al segho) Bonvolu eksidu ankau vi, Vilhelm. FOLDAL (eksidas sur la rando de la segho) Multajn dankojn (rigardas lin pezanime) Ho, vi ne povas kompreni kiel soleca mi sentas min, post kiam Frida eliris de la hejmo. BORKMAN Ho chu, -- sufiche do restas por vi. FOLDAL Jes, Dio scias ke mi havas. Tute kvin uloj. Sed Frida estas la sola, kiu iomete komprenis min. (peze agitas la kapon) Chiuj la aliuloj tute ne komprenas min. BORKMAN (sombre, rigardas antauen kaj tamburas la tablon) Ne, jen la afero. _Jen_ la kondamno, kiun ni opuloj, ni elektitaj homoj devas porti. La amaso, la multo, -- chiuj la meznombruloj, -- ili ne komprenas nin, Vilhelm. FOLDAL (rezigne) Povighus rezigni pri la kompreno. Kun iom da pacienco oni povas ja chiam atendadi pri ghi ankorau ioman tempon. (kun plorstrangulata vocho) Sed estas io, kio estas ankorau pli amara, sciu. BORKMAN (ekscite) Nenio estas pli amara ol tio! FOLDAL Jes, estas, John Gabriel. Mi jhus nun havis doman scenon -- antau ol mi ekiris chi tien. BORKMAN Chu? Kial jeno? FOLDAL (ekdirege) Tiuj hejme -- ili malestimas min. BORKMAN (ekscitite) Malestimas --! FOLDAL (vishas la okulojn) Mi jam rimarkis tion longe. Sed hodiau ghi vere aperighis. BORKMAN (iom silentas) Vi eble faris malbonan elekton, kiam vi edzighis. FOLDAL Estis ja preskau neniu elekto por mi. Kaj cetere, -- edzighi oni ja deziras, kiam oni komencas atingi iun aghon. Kaj tiel reduktita, tiel genuestaranta kiel mi tiam estis -- BORKMAN (eksaltas kolera) Chu tio chi estu akuzo kontrau mi? Riprocho --! FOLDAL (timeme) Ne, pro Dio, John Gabriel --! BORKMAN Jes, vi sidas pensante pri la malsukceso, kiu enrompighis sur la bankon --! FOLDAL (trankviligante) Sed mi do ne kulpigas _vin_ por _tio_! Dio kompatu min --! BORKMAN (grumblante; eksidas denove) Nu, tio do estas bona. FOLDAL Cetere vi ne devas kredi, ke estas pro mia edzino, ke mi plendas. Ke shi ne havas edukon, la povrulino, estas ja vero. Sed sufiche bona shi tamen estas. -- Ne, sed estas la infanoj, sciu -- BORKMAN Mi povis tion pensi. FOLDAL Char la infanoj, -- ili havas ja pli altan kulturon, ili. Kaj sekve pli da postuloj al la vivo. BORKMAN (rigardas lin kompateme) Kaj tial tiuj infanoj malestimas vin, Vilhelm? FOLDAL (ektiras la shultrojn) Mi ja ne faris ioman karieron, vidu. Tion mi devas ja konfesi -- BORKMAN (proksimighas kaj metas la manon sur lian brakon) Chu ili do ne scias, ke vi verkis tragedion en viaj junecaj tagoj? FOLDAL Jes, kompreneble ili _tion_ scias. Sed tio neniel impresas ilin. BORKMAN Do ili estas nekomprenemaj, char via tragedio estas bona. Tion mi kredas plene kaj fide. FOLDAL (klarigante) Chu vi ne trovas, ke estas sufiche bonaj scenoj en ghi, John Gabriel? Je Dio, se mi nun fine povus fari ghin akceptata -- (komencas vigle malfermi kaj foliumi en la teko) Jen, vidu! Mi montru al vi ion, kion mi shanghis -- BORKMAN Chu vi kunprenis ghin? FOLDAL Jes, mi kunprenis ghin. Nun estas tiom longe post kiam mi legis ghin por vi. Kaj mi pensis, ke eble povus distri vin auskulti akton au du -- BORKMAN (evite, ekstaras) Ne, ne, prefere alian fojon. FOLDAL Nu ja, kiel vi volas. (_Borkman_ pashadas sur la planko. Foldal repakas la manuskripton.) BORKMAN (haltas antau li) Vi pravas en tio, kion vi jhus diris, -- ke vi neniun karieron faris. Sed _tion_ mi promesas al vi, Vilhelm, ke kiam la horo de restarigho iam sonorighos por mi -- FOLDAL (volas ekstari) Ho, dankon al vi --! BORKMAN (kun mansvingo) Vi bonvole restu sidanta. (kreskanta ekscito) Kiam la horo de restarigho sonorighos por mi --. Kiam ili komprenos, ke ili ne povas esti sen mi --. Kiam ili venos supren chi tie en la salonon -- kaj rampos al la kruco, kaj petegos al mi denove preni la rimenojn de la banko --! La nova banko, kiun ili starigis -- sed ne povas estri -- (starigas sin denove apud la skribotablo kiel antaue, kaj frapas sin sur la brusto) _Chi tie_ mi volas stari kaj akcepti ilin! Kaj estu audata kaj pridemandata kiujn kondichojn John Gabriel Borkman metos por ke -- (haltas subite kaj rigardas al _Foldal_) Vi rigardas min tiel dubeme! Eble vi ne kredas, ke ili venos? Ke ili _devas, devas, devas_ iam veni al mi? Chu vi ne kredas! FOLDAL Jes, Dio scias, ke mi faras, John Gabriel. BORKMAN (denove eksidas en la sofon) Mi kredas tion tiel firme. _Scias_ tion senskue certe -- ke ili venos. -- Se mi ne havus tiun certecon, -- mi estus antau longe pafinta al mi kuglon tra la kapo. FOLDAL (timeme) Ho ne, pro chio en la mondo --! BORKMAN (pavante) Sed ili venos! Ili tamen venos! Atentu! Chiun tagon, chiun horon mi povas atendi ilin chi tie. Kaj vi vidos, ke mi tenos min preta por akcepti ilin. FOLDAL (kun suspiro) Se ili do venus tre baldaue. BORKMAN (maltrankvile) Jes ja, la tempo pasas; la jaroj pasas; La vivo, huh ne -- pri ghi mi ne povas pensi! (rigardas lin) Chu vi scias kiel mi foje sentas min? FOLDAL Nu? BORKMAN Mi sentas min kiel iu Napoleono, kiu pafighis al kriplulo en sia unua batalo. FOLDAL (metas la manon sur la tekon) Tiun senton ankau mi havas. BORKMAN Nu ja, tiel en minora afero. FOLDAL (kviete) Mia eta verkista mondo havas grandan valoron por _mi_, John Gabriel. BORKMAN (impete) Jes, sed _mi_, kiu estus povinta krei milionojn! Chiujn tiujn minejojn, kiujn mi submetigus al mi! Novajn minejojn en sennombro! La akvofalojn! La shtonrompejojn! La komercajn vojojn kaj la shipliniojn tra la tuta mondo. Chion, chion mi estus sola starigita! FOLDAL Jes, mi ja scias. Ne ekzistis tiajho antau kiu vi cedus. BORKMAN (premas la manojn) Kaj tamen mi devas sidi chi tie kiel pafvundita birdego, kaj vidi, ke la aliuloj antauvenas min, -- kaj forprenas chion de mi, pecon post peco! FOLDAL Tiel ankau pri _mi_, vi sciu. BORKMAN (sen lin atenti) Imagu. Tiel proksima ke mi estis che la celo. Se mi estus havinta prokraston de ok tagoj por konsideri. Chiuj deponajhoj estus tiam reprenitaj. Chiuj la valorajhoj, kiujn mi per kuragha mano utiligis, ili denove kushus en sia loko kiel antaue. La kapturnige grandaj akciosocietoj estis ghuste antau sia realigho. Ech ne unu sola opulo perdus oeron -- FOLDAL Ja, je Dio -- kiel ege proksima vi estis -- BORKMAN (en sufokita kolero) Kaj jen la perfido superondis min! Ghuste meze en la tagoj de decido! (rigardas lin) Chu vi scias kiun krimon mi tenas kiel la plej fian fareblan de homo? FOLDAL Ne. Diru! BORKMAN Ne estas mortigo. Ne rabo au nokta shtelenrompo. Ech ne falsa jhuro. Char chiuj tiajhoj farighas pleje kontrau homoj, kiujn oni malamas, au kiuj estas sensignifaj kaj ne rilatas al ni. FOLDAL Sed la plej fia do, John Gabriel? BORKMAN (emfaze) La plej fia estas la misuzo de fido pere de amiko. FOLDAL (iom dubinde) Jes, sed auskultu nun -- BORKMAN (ekinterrompe) Kion vi intencas diri! Mi vidas tion lau via aspekto. Sed tio ne estas trafa. La homoj, kiuj havis siajn valorpaperojn en la banko, ili ekhavus sian tuton reen. Chiun opan grajnon! -- Ne, vi sciu, -- la plej fia kion homo povas fari, estas misuzi la leterojn de amiko, -- aperigi por la tuta mondo tion, kio estis konfidita al unu sola, duope, kvazau flustro en malplena, malhela, shlosita chambro. Tiu homo, kiu povas utiligi tiajn rimedojn, li estas tute trae venenigita kaj infektigita de la moralo de la superfripono. Kaj tian amikon mi havis. -- Kaj li estis tiu, kiu frakasis min. FOLDAL Mi ja scietas al kiu vi aludas. BORKMAN Ne estis faldajho en mia tuta konduto, kiun mi ne kuraghis malkashi por li. Kaj kiam venis la momento, jen li direktis kontrau mi la armilojn, kiujn mi mem estis lin donintaj enmane. FOLDAL Mi neniam povis kompreni, kial li --. Ja, subparolighis tamen multe tiam. BORKMAN Pri kio subparolighis? Diru. Mi ja scias nenion. Char mi ja tuj -- izolighis. Pri kio la homoj subparolis, Vilhelm? FOLDAL Vi estus ja ministro, oni diris. BORKMAN Ofertighis al mi. Sed mi rifuzis. FOLDAL Do ne staris al li en la vojo. BORKMAN Ho ne; ne estis tial, ke li perfidis min. FOLDAL Nu, _en tiu okazo_ mi vere ne komprenas -- BORKMAN Mi tamen povas diri al vi, Vilhelm. FOLDAL Nu? BORKMAN Estis -- iaspeca virina historio, vi sciu. FOLDAL Virina historio? Ne do, John Gabriel --? BORKMAN (interrompante) Jes, jes, jes, -- pri tiuj malnovaj, stultaj historioj ni ne plu parolu. -- Nu, ministro farighis nek li nek mi. FOLDAL Sed alte supren li atingis. BORKMAN Kaj mi en la abismon. FOLDAL Ho, estas terura tragedio -- BORKMAN (kapsignas al li) Preskau same terura kiel la _via_, shajnas al mi, kiam mi pripensas. FOLDAL (naive) Jes, ech same terura. BORKMAN (ridas silente) Sed rigardata de alia flanko, vere estas kvazau iu komedio. FOLDAL Komedio? Tio chi? BORKMAN Jes, tiel kiel shajnas, ke ghi evoluas nun. Char nun vi audu -- FOLDAL Nu do? BORKMAN Jes; vi ja ne renkontis Frida, kiam vi venis. FOLDAL Ne. BORKMAN Dum ni du sidas chi tie, shi sidas tie malsupre ludante al danco por li, kiu perfidis kaj ruinigis min. FOLDAL Pri tio mi ech ne havis scieton. BORKMAN Jes, shi prenis sian notaron, kaj foriris de mi al -- la grandsinjora domo. FOLDAL Nu ja, bedaurinda infano -- BORKMAN Kaj chu vi povas diveni por kiu shi ludas inter la aliuloj? FOLDAL Nu? BORKMAN Por mia filo, sciu. FOLDAL Chu? BORKMAN Jes; -- kiel shajnas al vi, Vilhelm? Mia filo estas tie malsupre en la vico de dancantoj chi-vespere. Chu do ne estas komedio, kiel mi diras? FOLDAL Jes, sed do li certe nenion scias. BORKMAN Kion li ne scias? FOLDAL Li ne scias, kiel _li_ -- tiu -- nu -- BORKMAN Vi tamen povas diri la nomon. Mi ech toleras audi ghin nun. FOLDAL Mi estas certa, ke via filo ne konas la konekson, John Gabriel. BORKMAN (sombra, sidanta frapante la tablon) Li konas ghin, sciu, -- tiel certe kiel mi sidas chi tie. FOLDAL Sed chu vi povas imagi, ke li serchus societon en _tiu_ domo! BORKMAN (agitas la kapon) Mia filo do ne rigardas la aferojn tiel samokule kiel mi. Mi kuraghas jhuri ke li staras che la flanko de miaj malamikoj! Li kredeble opinias kiel ili, ke advokato Hinkels nur faris sian damnitan devon, kiam li perfidis min. FOLDAL Sed, kara, kiu estus al li prezentinta la aferon en _tiu_ lumo? BORKMAN Kiu? Chu vi forgesas, kiuj zorgis pri li? Unue lia onklino -- de post kiam li havis ses -- sep jarojn. Kaj nun poste -- lia patrino! FOLDAL Mi opinias, ke vi estas maljusta kontrau ili. BORKMAN (ekscite) Mi neniam estas maljusta al iu homo! Ambau ili incitis lin kontrau mi, chu vi ne audas! FOLDAL (cedeme) Jes, ja, ja; do ili tiel faris. BORKMAN (kolerplena) Ho, tiuj virinoj! Ili malvirtigas kaj falsigas la vivon por ni! Fushigas nian tutan sorton, -- nian tutan venkan iron. FOLDAL Tamen ne chiuj! BORKMAN Chu? Menciu unu solan, kiu tamen taugas! FOLDAL Ne, jen la problemo. La opaj, kiujn mi konas, ili ne taugas. BORKMAN (spirblovas malestime) Nu, al kio do tio utilas! Ke ekzistas tiaj virinoj, -- kiam oni ne konas ilin! FOLDAL (varme) Jes, John Gabriel, tamen utilas. Estas tiel felichige kaj tiel benite pensi, ke tie ekstere, chirkaue, tre fore, -- _tie_ tamen trovighas la vera virino. BORKMAN (senpacience translokigas sin en la sofo) Ho, chesu pri tiu poezia babilajho! FOLDAL (profunde ofendita rigardas lin) Chu vi nomas mian plej sanktan kredon poezia babilajho! BORKMAN (malmole) Jes, mi faras! Estas tio chi, kio kauzis, ke vi neniam antauenighis en la mondo. Se vi forpelus chiujn tiajhojn, mi povus ankorau helpi vin surpieden -- helpi vin supren. FOLDAL (dum bolas interne en li) Ho, tion vi ja ne povas. BORKMAN Mi _povos_, kiam mi nur regajnos la potencon. FOLDAL Sed tio estas ja tre longe estonta espero. BORKMAN (impete) Chu vi eble opinias, ke tiu tempo neniam venos? Respondu al tio! FOLDAL Mi ne scias kion respondi al vi. BORKMAN (ekstaras; montras per manmovo al la pordo malvarme kaj aristokrate) Do mi ne plu bezonas vin. FOLDAL (ekstaras de la segho) Ne bezonas --! BORKMAN Char vi ne kredas, ke mia sorto shanghighos -- FOLDAL Tamen mi ja ne povas kredi kontrau chiu racio! -- Kontentigon vi devus ja havi -- BORKMAN Daure! Daure! FOLDAL Certe mi ne plenumis mian ekzamenon; sed _tiom_ mi tamen legis dum miaj tagoj -- BORKMAN (rapide) Neeble, vi opinias? FOLDAL Ne ekzistas prejudikato por tiajho. BORKMAN Ne estas necesa por esceptuloj. FOLDAL La legho ne konas tiajn konsiderojn. BORKMAN (akre kaj decide) Vi ne estas poeto, Vilhelm. FOLDAL (senpere plektas la manojn) Chu vi tion diras tute serioze? BORKMAN (rifuzante sen respondo) Ni nur forludas nian tempon pri ni reciproke. Plej bone ke vi ne revenu. FOLDAL Vi do deziras, ke mi forlasu vin? BORKMAN (ne lin rigardante) Mi ne plu bezonas vin. FOLDAL (kvietanime prenas la tekon) Ne, ne, ne; povas ja tiel esti, tio. BORKMAN Jen vi do la tutan tempon mensogadis por mi. FOLDAL (skuas la kapon) Neniam mensogis, John Gabriel. BORKMAN Chu vi ne sidadis chi tie mensogante esperon kaj kredon kaj fidon en min? FOLDAL Ne estis mensogo tiom longe, kiam _vi_ kredis pri _mia_ voko. Tiom longe kiam vi kredis pri mi, tiom longe mi kredis pri vi. BORKMAN Ni do trompis unu la alian reciproke. Kaj eble ankau trompis nin mem -- ambau. FOLDAL Sed chu ne tio do funde estas amikeco, John Gabriel? BORKMAN (ridetas amare) Jes, trompi, -- tio estas amikeco. Jen vi pravas. Tiun sperton mi iam antaue faris. FOLDAL (rigardas lin) Neniu poezia voko. Kaj tion vi povis diri al mi tiel senkonsidere. BORKMAN (pli mola vocho) Nu, mi ja ne estas iu spertulo en _tia_ afero. FOLDAL Eble pli ol vi mem scias. BORKMAN _Mi_? FOLDAL (kviete) Jes, vi. Char mi mem havis miajn dubojn -- foje, vi sciu. La terura dubo -- ke mi fushis la vivon pro imagajho. BORKMAN Se vi mem dubas, vi staras sur falantaj piedoj. FOLDAL Tial estis por mi tiel konfideme, veni chi tien, kaj apogi min al vi, kiu kredis. (prenas sian chapelon) -- Sed nun vi estas kiel fremdulo por mi. BORKMAN Ankau vi por mi. FOLDAL Bonan nokton, John Gabriel. BORKMAN Bonan nokton, Vilhelm. (_Foldal_ eliras maldekstre) (_Borkman_ staras momenton rigardante la fermitan pordon; faras movon, kvazau li volus revoki _Foldal_, sed hezitas pripense, kaj komencas pashadi tien kaj reen sur la planko kun la manoj dorse. Poste li haltas apud la sofotablo, kaj li estingas la lampon. Farighas duonlume en la salono.) (Iom poste frapighas sur la tapetpordo maldekstre en la fono.) BORKMAN (apud la tablo, skuighas, turnas sin kaj demandas laute) Kiu frapas? (neniu respondo; frapighas denove) BORKMAN (restas staranta) Kiu estas? Envenu! (_Ella Renthejm_, kun ekbruligita kandelo en la mano aperas en la pordo. Shi estas vestita en sia nigra robo kiel antaue, kun la mantelo malfirme jhetita sur la shultroj.) BORKMAN (rigardas shin) Kiu estas vi? Kion vi volas al mi? ELLA RENTHEJM (fermas la pordon post si kaj venas pli proksimen) Estas mi, Borkman. (Shi metas la kandelon sur la pianon kaj restas staranta tie.) BORKMAN (staras kiel fulme frapita, rigardas shin sendeturne kaj flustras duonlaute) Chu estas -- estas Ella? Chu estas Ella Renthejm? ELLA RENTHEJM Jes. -- Estas _"via"_ Ella, -- kiel vi nomis min en antaua tempo. Iam. Antau tiuj multaj -- multaj jaroj. BORKMAN (kiel antaue) Jes, estas vi, Ella, -- mi vidas tion nun. ELLA RENTHEJM Chu vi rekonas min? BORKMAN Jes, nun mi komencas -- ELLA RENTHEJM La jaroj atakis min forte kaj autune, Borkman. Chu ne shajnas al vi? BORKMAN (devigite) Vi iom shanghighis. Je la unua rigardo -- ELLA RENTHEJM Mi nun ne havas la malhelajn buklojn lau la nuko. Tiujn, kiujn vi shatis vindi chirkau viajn fingrojn. BORKMAN (rapide) Ghuste! Nun mi vidas, Ella. Vi shanghis la hararanghon. ELLA RENTHEJM (kun malghoja rideto) Ghuste. Estas pro la hararangho. BORKMAN (deturnante) Krome mi ne sciis, ke vi estas en chi tiu regiono de la lando. ELLA RENTHEJM Mi ja jhus venis. BORKMAN Kial vi vojaghis chi tien, -- nun mezvintre? ELLA RENTHEJM Tion vi audos. BORKMAN Chu estas io, kion vi intencas pri _mi_? ELLA RENTHEJM Ankau pri vi. Sed se ni parolu pri tio, mi devas komenci tre longe pasinte. BORKMAN Vi certe estas laca. ELLA RENTHEJM Jes, mi estas laca. BORKMAN Chu vi ne volas eksidi? _Jen_, -- en la sofon. ELLA RENTHEJM Jes, dankon. Mi bezonas sidi. (Shi transiras dekstren, kaj eksidas en la pli antauan angulon de la sofo. _Borkman_ staras apud la tablo kun la manoj dorse shin rigardante. Mallonga silento.) ELLA RENTHEJM Estas nedireble longe de post kiam ni du renkontighis vizaghon vizaghe, Borkman. BORKMAN (sombre) Ege, ege longe de post tiam. Chiuj tiuj terurajhoj interkushas. ELLA RENTHEJM Tuta homa vivo interkushas. Forjhetita homa vivo. BORKMAN (rigardas shin akre) Forjhetita! ELLA RENTHEJM Jes, ghuste forjhetita. Por ni ambau. BORKMAN (en malvarma komerca vochtono) Mi ankorau ne konsideras mian vivon kiel forjhetitan. ELLA RENTHEJM Nu, sed _mia_ vivo do? BORKMAN En tio vi mem kulpas, Ella. ELLA RENTHEJM (kun skuigho) Kaj _tion_ diras _vi_! BORKMAN Vi povus bone farighi felicha sen mi. ELLA RENTHEJM Chu vi tion kredas? BORKMAN Se vi mem volus. ELLA RENTHEJM (amare) Jes, mi ja scias, ke aliulo staris preta por akcepti min -- BORKMAN Sed lin vi rifuzis -- ELLA RENTHEJM Jes, mi faris. BORKMAN Fojon post fojo vi rifuzis lin. Jaron post jaro -- ELLA RENTHEJM (moke) -- jaron post jaro mi rifuzis la felichon, vi do pensas? BORKMAN Vi povus bone farighi felicha ankau kun _li_. Kaj tiam _mi_ estus savita. ELLA RENTHEJM Vi --? BORKMAN Jes, tiam vi estus min savinta, Ella. ELLA RENTHEJM Kiel, vi pensas? BORKMAN Li kredis, ke estas mi, kiu staris malantau viaj rifuzadoj, -- viaj eternaj rifuzoj. Kaj li faris venghon. Char tion li facile povis, -- li, kiu havis en sia depono chiujn miajn senrezervajn, fidoplenajn leterojn. Tiujn li uzis, -- kaj tiam estis for pri mi, -- ghis plue do. Jen, pri chio tio vi kulpas, Ella! ELLA RENTHEJM Jen, jen, Borkman, -- reale do, eble estas _mi_, kiu estas shuldanto al _vi_. BORKMAN Estas kiel oni tion prenas. Mi bone scias pri chio, por kio mi devas danki vin. Vi igis la bienon chi tie, la tutan bienon, aljughi al vi che la aukcio. Disponigis la domon senlimige por mi kaj por -- via fratino. Vi prenis Erhart al vi, -- zorgis por li en chiuj manieroj -- ELLA RENTHEJM -- tiom longe kiom permesighis -- BORKMAN -- permesighis de via fratino, jes. Mi neniam miksis mi en tiujn hejmajn problemojn. -- Kiel mi volis diri, -- mi scias kion vi oferis por mi kaj via fratino. Sed vi _povis_ ja ankau tion fari, Ella. Sed memoru, ke estis _mi_, kiu faris vin kapabla. ELLA RENTHEJM (ekscitita) En tio vi grande eraras, Borkman! Estis mia plej interna kaj varma animo kaj koro por Erhart, -- kaj ankau por vi, _tio_ pelis min! BORKMAN (interrompante) Kara, ni ne eniru en sentojn kaj tiajhojn. Mi kompreneble opinias, ke kiam vi agis, kiel vi faris, estis _mi_ kiu faris vin kapabla. ELLA RENTHEJM (ridetas) Hm, kapabla, kapabla -- BORKMAN (fervore) Jes, ghuste kapabla! Kiam la granda decida frapo estus farighonta, -- kiam mi povis shpari nek parencojn nek amikojn, -- kiam mi devis kapti -- kaj ankau kaptis la milionojn, kiuj estis konfiditaj al mi, -- tiam mi shparis chion, kio estis via, chion kion vi posedis, -- kvankam mi estus povinta preni kaj prunti ghin -- kaj uzi ghin -- kiel chion la ceteran. ELLA RENTHEJM (malvarme kaj trankvile) Estas vere kaj ghuste, Borkman. BORKMAN Tiel ja estas. Kaj tial, -- kiam ili venis kaj prenis min, -- ili ankau trovis chion vian netushita en la kelo de la banko. ELLA RENTHEJM (ekrigardas lin) Mi ofte pensis pri tio, -- -- kial vi vere shparis chion tion, kio estis mia? Kaj sole nur tion? BORKMAN Kial? ELLA RENTHEJM Jes, kial? Diru. BORKMAN (akre kaj moke) Vi eble pensas, ke estis por havi ion sur kio apogi min, se mi ne sukcesus? ELLA RENTHEJM Ho ne, pri tio vi certe ne pensis dum _tiuj_ tagoj. BORKMAN Neniam! Mi estis tiel neskueble certa pri la venko. ELLA RENTHEJM Jes, sed kial tamen --? BORKMAN (shultrotiras) Je Dio, Ella, -- ne estas facile memori kialojn, kiuj estas dudek jarojn aghaj. Mi nur memoras, ke kiam mi iris tie sola, cerbumante pri chiuj tiuj grandaj entreprenoj, kiuj estus realigindaj, shajnis al mi, ke mi estis anime tiel kiel mi imagis al mi estron de aershipo. Jen mi vagis en sendormaj noktoj, plenigante grandegan balonon por veli supre trans nesekura, dangheroplena oceano. ELLA RENTHEJM (ridetas) Vi, kiu neniam dubis pri la venko. BORKMAN (senpacience) La homoj _estas_ tiaj, Ella. Ili kaj dubas kaj kredas pri la sama afero. (por si mem) Kaj tial eble estis, kial mi ne volis havi vin kaj la vian kun mi en la balono. ELLA RENTHEJM (en ekscito) Kial, demandas mi! Diru, kial! BORKMAN (ne shin rigardante) Oni prefere ne prenas la plej karan kun si en tia vojagho. ELLA RENTHEJM Vi _kunhavis_ ja la plej karan en la balono. Via mema vivo de la estonto -- BORKMAN La vivo ne chiam estas la plej kara. ELLA RENTHEJM (senspire) Chu tiel estis por vi tiam? BORKMAN Shajnas al mi tiel. ELLA RENTHEJM Ke _mi_ estis la plej kara, kiun vi sciis? BORKMAN Jes, shvebas antau mi io tia. ELLA RENTHEJM Kaj tiam tamen estis pasintaj jaroj kaj tagoj, post kiam vi perfidis min -- kaj edzinigis alian -- iun alian! BORKMAN Perfidis vin, vi diras? Vi certe komprenas, ke estis pli altaj konsideroj, -- nu do, _aliaj_ konsideroj, -- kiuj devigis min. Sen _lia_ kunhelpo mi povus nenien veni. ELLA RENTHEJM Do perfidis min pro -- pli altaj konsideroj. BORKMAN Mi ne povis senesti lian helpon. Kaj li postulis _vin_, kiel prezon por la helpo. ELLA RENTHEJM Kaj vi pagis la prezon. Tutplene. Sen marchandado. BORKMAN Ne havis elekton. Devis venki au fali. ELLA RENTHEJM (rigardas lin, la lipoj tremetantaj) Chu tio povas esti vero, kion vi diras, ke mi estis por vi la plej kara en la mondo? BORKMAN Kaj tiam kaj poste, -- longe longe poste. ELLA RENTHEJM Kaj vi tamen marchandis min for. Marchandadis pri la rajto de via amo kun alia viro. Vendis mian amon por -- por bankestra ofico! BORKMAN (sombre kaj kurbigite) La deviga neceso estis super mi, Ella. ELLA RENTHEJM (ekstaras sovaghe kaj skuite de la sofo) Krimulo! BORKMAN (skuighas sed regas sin) Tiun vorton mi audis antaue. ELLA RENTHEJM Ho, ne pensu ke mi aludas al tio, kion vi krimis kontrau legho kaj juro de la lando! La utiligo, kiun vi faris de chiuj tiuj akcioj kaj obligacioj -- au kio ajn, kio tio estis, -- kiom vi pensas, ke mi zorgas pri ghi! Se mi havus permeson stari proksime al vi, kiam chio disfalis sur vin -- BORKMAN (strechite) Kio tiam, Ella? ELLA RENTHEJM Kredu min, mi tolerus chion ghoje kun vi. La malhonoron, la ruinighon, -- chion, chion mi helpus vin porti -- BORKMAN Chu vi tion volus? Chu povus? ELLA RENTHEJM Kaj volus kaj povus. Char tiam mi ja ne sciis pri via granda, terura krimo -- BORKMAN Kiun! Al kio vi aludas? ELLA RENTHEJM Mi aludas al tiu krimo, por kiu ne estas pardono -- BORKMAN (gapas al shi) Vi frenezighis. ELLA RENTHEJM (pashas pli proksimen) Vi estas murdisto! Vi faris la grandan pekon de morto! BORKMAN (retiras sin al la piano) Chu vi frenezighas, Ella? ELLA RENTHEJM Vi mortigis la amovivon en mi. (pli proksimen) Chu vi komprenas, kion tio signifas? Rakontighas en la Biblio pri enigma peko, por kiu estas neniu pardono. Mi neniam antaue komprenis, kio tio estas. Nun mi komprenas. La granda nepardonebla peko, -- estas la peko murdi la amovivon en iu homo. BORKMAN Kaj tion vi diras, ke mi faris? ELLA RENTHEJM Vi _faris_. Mi neniam vere komprenis, kio vere okazis al mi, antau nun chi tiun vesperon. Ke vi perfidis min, kaj turnis vin al Gunhild anstataue, -- tion mi interpretis nur kiel iun ordinaran nestabilecon viaflanke. Kaj kiel sekvon de senkorajn artajhojn shiaflanke. Kaj mi preskau pensas, ke mi malestimis vin iomete -- spite al chio. Sed _nun_ mi vidas! Vi perfidis la virinon, kiun vi _amis_! Min, min, min! La plej karan kion vi sciis en la mondo, tion vi estis preta vendi por profito. _Tio_ estas la duobla murdo, por kiu vi faris vin kulpa! Murdo al via propra animo kaj al la mia! BORKMAN (malvarma kaj sinrega) Kiel bone mi rekonas vian pasian, senbridan animon, Ella. Estas kompreneble akcepteble por vi vidi la aferon tiel, kiel vi faras. Vi estas ja virino. Kaj por vi aspekte shajnas, ke vi ne scikonas, ne donas valoron al iu alia afero en la tuta mondo. ELLA RENTHEJM Ne, efektive mi ne faras. BORKMAN Nur via propra kora afero -- ELLA RENTHEJM Nur ghi! Nur ghi! Vi pravas. BORKMAN Sed vi devas memori, ke mi estas viro. Kiel virino vi estis por mi la plej kara en la mondo. Sed kiam tamen tiel estu, unu virinon povas anstataui alia -- ELLA RENTHEJM (rigardas lin kun rideto) Chu vi tion spertis, kiam vi estis preninta Gunhild kiel edzinon? BORKMAN Ne. Sed miaj taskoj en la vivo helpis min porti ankau _tion._ Mi volis meti sub mian potencon chiujn fontojn de potenco en chi tiu lando. Chion, kion tero, montaroj kaj arbaroj kaj maro enhavis de richajhoj -- tion mi volis submetigi, kaj krei regnon por mi mem, kaj tiel bonfarton por la multaj, multaj miloj da aliuloj. ELLA RENTHEJM (perdita en memoro) Mi konas tion. Tiom da vesperoj, kiam ni priparolis viajn celojn -- BORKMAN Jes, kun vi mi povis paroli, Ella. ELLA RENTHEJM Mi shercis pri viaj planoj, kaj demandis, chu vi volus veki chiujn la dormantajn spiritojn de la oro. BORKMAN (kapsignas) Mi memoras tiun esprimon. (malrapide) Chiujn la dormantajn spiritojn de la oro. ELLA RENTHEJM Sed vi ne prenis tion por sherco. Vi diris: "Jes, jes, Ella, estas ghuste tio, kion mi volas." BORKMAN Tiel ankau _estis_. Kiam mi unue estus metinta la piedon en la piedingon --. Kaj _tio_ dependis tiam de unu sola viro. Li povis, kaj li volis havigi al mi la estran oficon en la banko, -- se mi miaflanke -- ELLA RENTHEJM Ghuste, jes! Se vi viaflanke rezignus pri la virino, kiun vi amis, -- kaj kiu senlime amis vin. BORKMAN Mi scikonis lian konsumantan pasion por vi. Sciis ke li neniam je kiu ajn alia kondicho -- ELLA RENTHEJM Kaj vi akceptis. BORKMAN (impete) Jes, mi faris, Ella! Char la potencavido estis tiel nesubprema en mi, vi sciu. Kaj mi akceptis. _Devis_ akcepti. Kaj li helpis min supren duone al la logantaj altejoj, kien mi sopiris. Kaj mi altighis kaj altighis. Jaron post jaro mi altighis -- ELLA RENTHEJM Kaj _mi_ estis kvazau forvishita el via vivo. BORKMAN Kaj tamen li reen renversigis min en la abismon. Pro vi, Ella. ELLA RENTHEJM (post mallonga, pensema silento) Borkman, -- chu ne shajnas al vi, ke kvazau kushis kondamno super nia tuta rilato? BORKMAN (rigardas shin) Kondamno? ELLA RENTHEJM Jes. Chu ne shajnas al vi? BORKMAN (maltrankvila) Jes. Sed kiel vere --? (ekdire) Ho, Ella, -- mi baldau ne plu scias, kiu pravas, -- au vi au mi! ELLA RENTHEJM Vi estas tiu, kiu pekis. Vi mortigis chiun homan ghojon en mi. BORKMAN (timeme) Tion do ne diru, Ella! ELLA RENTHEJM Chiu ina, homa ghojo almenau. De la tempo, kiam la bildo de vi komencis estingighi en mi, mi ekzistis kvazau sub suneklipso. Dum chiuj tiuj jaroj farighis por mi pli kaj pli malloge, -- fine tute neeble, ami iun vivantan estajhon. Nek homojn, nek bestojn au plantojn. Nur tiun unu solan -- BORKMAN Kiun tiun unu solan --? ELLA RENTHEJM Erhart, kompreneble. BORKMAN Erhart --? ELLA RENTHEJM Erhart, -- vian, vian filon, Borkman. BORKMAN Chu li do kushis tiel varme sur via koro? ELLA RENTHEJM Kial alie, kredas vi, ke mi prenis lin al mi? Kaj retenis lin tiom longe kiom mi povis? Kial? BORKMAN Mi pensis, ke estis pro kompatemo. Kiel chio la cetera. ELLA RENTHEJM (en forta interna ekscito) Kompatemo, vi diras! Haha! Mi neniam sentis kompatemon -- de post kiam vi perfidis min. Mi simple ne kapablis. Se venis malricha, malsata infano en mian kuirejon, frostante kaj plorante kaj petegante iom da manghajho, mi igis la kuiristinon okupighi pri tio. Neniam sentis iun deziron preni la infanon al mi mem, varmigi ghin apud mia propra forno, ghoji vidante ghin satmanghi. Kaj tia mi neniam estis en mia juneco; tion mi klare memoras! Estas _vi_, kiu faris min dezerte malplena kaj dezerte malfekunda interne -- kaj ankau ekstere! BORKMAN Nur ne por Erhart. ELLA RENTHEJM Ne. Ne por _via_ filo. Sed cetere por chio, chio, kio vive movighas. Vi fraudis min pri la ghojo de patrino kaj felicho en la vivo. Kaj ankau pri la chagrenoj kaj la larmoj. Kaj _tio_ estus eble la plej korshira perdo por mi, vi sciu. BORKMAN Chu jenon vi diras, Ella? ELLA RENTHEJM Kiu scias? Eble estus la chagrenoj kaj larmoj de patrino, kiuj servus al mi plej bone. (en pli forta emocio) Sed mi _ne povis_ rezigni pri la perdo tiam. Tial mi prenis Erhart al mi. Gajnis lin tute. Gajnis lian tutan, varman, fideman infanan koron por mi, -- ghis, --. Ahh! BORKMAN Ghis kio? ELLA RENTHEJM Ghis lia patrino, -- lia karna patrino, mi aludas, reprenis lin de mi. BORKMAN Li devis ja forlasi vin. Chi tien al la urbo. ELLA RENTHEJM (tordas siajn manojn) Jes, sed mi ne toleras esti forlasita, sciu! Ne la malplenecon! Ne la perdon de la koro de via filo! BORKMAN (kun malica esprimo en la okuloj) Hm, -- ghin vi certe ne perdis, Ella. Oni ne facile perdas korojn al la avantagho de iu chi tie malsupre en la -- chambra etagho. ELLA RENTHEJM Mi _estas_ perdinta Erhart chi tie. Kaj _shi_ gajnis lin reen. Au ankau iu alia. Tio lumas sufiche el la leteroj, kiujn li foje skribas al mi. BORKMAN Sekve estas por serchi lin hejmen al vi, ke vi venas chi tien? ELLA RENTHEJM Jes, se _tio_ estus farebla, mi --! BORKMAN Farebla tio ja estas, se vi nepre volas. Char _vi_ havas ja la pli grandan kaj unuan postulon pri li. ELLA RENTHEJM Nu, postulo, postulo! Kion valoras postuloj chi tie? Se li ne venas libervole, -- mi tute ne havas lin. Kaj estas _tio_, kion mi devas! Tuta kaj ne partigita devas mi nun havi la koron de mia infano! BORKMAN Vi devas memori, ke Erhart estas en la agho de dudekoj. Longe vi ne povus kalkuli reteni lian koron ne partigita, kiel vi esprimas vin. ELLA RENTHEJM (kun peza rideto) Ne necesus dauri tre longe. BORKMAN Chu ne? Mi pensis, ke tio kion vi postulas, tion vi postulas ghis la fino de viaj tagoj. ELLA RENTHEJM Mi faras. Sed tamen tio ne bezonas dauri tre longe. BORKMAN (ekmiras) Kion vi diras per tio? ELLA RENTHEJM Vi ja scias, ke mi estas malsana la lastajn jarojn? BORKMAN Chu _vi_? ELLA RENTHEJM Vi tion ne scias? BORKMAN Ne, vere ne -- ELLA RENTHEJM (rigardas lin en surprizo) Chu Erhart ne rakontis tion? BORKMAN En la momento mi vere tion ne memoras. ELLA RENTHEJM Entute li eble ne parolis pri mi? BORKMAN Jes, paroli pri vi mi pensas, ke li tamen faris. Cetere mi malofte vidas lin. Preskau neniam. Estas iu malsupre, kiu tenas lin for de mi. For, for, vi komprenas. ELLA RENTHEJM Chu vi scias tion certe, Borkman? BORKMAN Jes certe mi scias. (shanghas vochtonon) Nu, sed vi do estis malsana, Ella? ELLA RENTHEJM Jes, mi estis. Kaj nun chi-autune ghi tiom gravighis, ke mi devis veni chi tien por paroli kun kuracistoj, kiuj estas pli lertaj. BORKMAN Kaj vi eble jam parolis kun ili? ELLA RENTHEJM Jes, hodiau antautagmeze. BORKMAN Kion ili do diris? ELLA RENTHEJM Ili donis al mi plenan certecon pri _tio_, kion mi longe scietis -- BORKMAN Nu? ELLA RENTHEJM (simple kaj trankvile) Estas mortiga malsano, kiun mi portas, Borkman. BORKMAN Ho, vi do ne kredu tion, Ella! ELLA RENTHEJM Estas malsano por kiu ne ekzistas iu helpo au savo, vi sciu. La kuracistoj scias pri neniu rimedo kontrau ghi. Ili devas lasi ghin iri sian vojon. Povas nenion fari por haltigi ghin. Nur iomete mildigi, eble. Kaj _tio_ ja tamen estas bona. BORKMAN Ho, sed povas ankorau longe dauri, -- vi fidu min. ELLA RENTHEJM Povas eble dauri tra la vintro, ili diris. BORKMAN (senpripense) Nu jes, -- la vintro ja estas longa, ghi. ELLA RENTHEJM (silente) Ghi almenau estas sufiche longa por mi. BORKMAN (vigle, deturnante) Sed, je la mondo, el kio povus tiu malsano evolui? Vi, kiu ja efektive vivis sane kaj saghe --? El kio ghi venus? ELLA RENTHEJM (rigardas lin) La kuracistoj pensis, ke eble mi iam travivis grandajn animskuighojn. BORKMAN (ekflamighante) Animskuighojn! Aha, mi komprenas! Estus _mi_, kiu kulpus! ELLA RENTHEJM (en kreskanta ekscito) Estas tro malfrue _tion_ priparoli nun! Sed mi _devas_ reenhavi la solaninfanon de mia koro, antau ol mi forpasos! Estas tiel nedireble peze por mi pensi pri tio, ke mi forlasu chion, kio estas vivo, -- forlasi sunon kaj lumon kaj aeron, sen _chi tie_ postlasi unu solan, kiu volus pensi pri mi, memori min varme kaj sopireme, -- tiel kiel filo pensas kaj memoras la patrinon, kiun li perdis. BORKMAN (post mallonga pauzo) Prenu lin, Ella, -- se vi povos gajni lin. ELLA RENTHEJM (vigle) Vi donas vian konsenton? Chu vi _povas?_ BORKMAN (sombre) Jes. Kaj tio ne estas granda ofero, vi sciu. Char mi tamen ne posedas lin. ELLA RENTHEJM Dankon, dankon almenau por la ofero! -- Sed mi havas ankorau ion por peti vin. Grandan aferon por _mi_, Borkman. BORKMAN Nu, do diru. ELLA RENTHEJM Vi eble trovos tion infanece de mi, -- eble vi ne komprenos -- BORKMAN Ekdiru, -- nu do diru. ELLA RENTHEJM Kiam mi nun forpasos, ne estos malmulto, kion mi postlasos -- BORKMAN Ne, eble ne estos -- ELLA RENTHEJM Kaj mi intencas transporti chion al Erhart. BORKMAN Jes, vi ja vere ne havas iun pli proksiman. ELLA RENTHEJM (varme) Ne, mi efektive havas neniun pli proksiman ol lin. BORKMAN Neniun el via propra parencaro. Vi estas la lasta. ELLA RENTHEJM (kapsignas malrapide) Jes, tiel ghuste estas. Kiam mi mortos, -- tiam ankau mortos la nomo Renthejm. Kaj tio estas por mi sufokanta penso. Neniighi el la estado -- ech la nomo -- BORKMAN (ekscitas) Hah, -- mi vidas kien vi celas! ELLA RENTHEJM (pasie) Ne lasu tion okazi! Permesu al Erhart porti la nomon post mi! BORKMAN (rigardas shin akre) Mi komprenas vin. Vi volas liberigi mian filon de la shargho porti la nomon de sia patro. Jen la afero. ELLA RENTHEJM Neniel tio! Mi mem spite kaj ghoje portus ghin kune kun vi! Sed patrino, kiu baldau mortos --. Nomo ligas pli ol vi pensas kaj scias, Borkman. BORKMAN (malvarme kaj fiere) Bone kaj mallonge, Ella. Mi estu viro por porti mian nomon sola. ELLA RENTHEJM (kaptas kaj premas liajn manojn) Dankon, dankon! Nun estas plenumita reguligo inter ni! Jes, jes, lasu nun tion! Vi bonfaris kion vi povis. Char kiam _mi_ estas for el la vivo, Erhart Renthejm vivos post mi! (La tapetpordo malfermighas. _Sinjorino Borkman_ kun la granda tuko sur la kapo, staras en la pordaperturo.) SINJORINO BORKMAN (en furioza ekscito) Neniam en eterneco Erhart estu nomata tiel! ELLA RENTHEJM (retiras sin malantauen) Gunhild! BORKMAN (akre kaj minace) Supren chi tien al mi, neniu havas permeson veni! SINJORINO BORKMAN (pashon internen) Mi prenas al mi tiun permeson. BORKMAN (kontrau shin) Kion vi volas al mi? SINJORINO BORKMAN Mi volas lukti kaj batali por vi. Defendi vin kontrau malbonaj potencoj. ELLA RENTHEJM La plej malbonaj potencoj estas en vi mem, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (malmole) Lasu tion kiel estas. (minace, kun levita brako) Sed _tion_ mi diras, -- la patran nomon li portu! Kaj portu ghin alte antauen al nova honoro! Kaj mi sola volas esti lia patrino! Mi sola! Al mi sola estu la koro de mia filo. Al mi kaj al neniu alia. (Shi eliras per la tapetpordo kaj fermas post si.) ELLA RENTHEJM (skuita kaj ekscitita) Borkman, -- Erhart pereos en tiu chi veteracho. Devas okazi kompreno inter vi kaj Gunhild. Ni devas tuj iri malsupren al shi. BORKMAN (rigardas shin) Ni? Ankau mi, vi pensas? ELLA RENTHEJM Kaj vi kaj mi. BORKMAN (skuas la kapon) Shi estas malmola, sciu. Malmola kiel la erco, kiun mi iam revis rompi el la montoj. ELLA RENTHEJM Do provu tion nun! BORKMAN (ne respondas; necerta; staras shin rigardante) TRIA AKTO (La sidchambro de _sinjorino Borkman._ La lampo daure lumas antau la kanapotablo. Ene en la ghardena chambro estas estingite kaj mallume.) (_Sinjorino Borkman_, kun tuko sur la kapo, envenas en intensa, interna impeto tra la antauchambra pordo, iras al la fenestro kaj tiras la kurtenon iom flanken; poste shi iras al la kahelforno kaj eksidas, sed baldau eksaltas kaj iras por tiri la sonorigshnuron. Staras apud la kanapo atendante. Neniu venas. Poste shi denove sonorigas; chi tiun fojon pli impete.) (Iom poste envenas la _chambristino_ el la antaua chambro. Shi aspektas malbonhumore kaj dormeme, kaj aspekte shi vestis sin en tuta rapideco.) SINJORINO BORKMAN (senpacience) Kie vi do estas, Malene? Jen mi sonorigis du fojojn! CHAMBRISTINO Jes, sinjorino, mi ja audis. SINJORINO BORKMAN Kaj vi tamen ne venas. CHAMBRISTINO (malgajhumora) Unue mi devus ja surmeti kelkajn vestajhojn, mi scias. SINJORINO BORKMAN Jes. Vi devas vesti vin konvene. Kaj vi tuj kuru por serchi mian filon. CHAMBRISTINO (rigardas shin en surprizo) Chu mi serchu la studenton? SINJORINO BORKMAN Jes, vi nur diru, ke li tuj revenu al mi, char mi volas paroli kun li. CHAMBRISTINO (acide grumblante) Do pli bone ke mi veku la veturigiston che la administranto. SINJORINO BORKMAN Kial tio? CHAMBRISTINO Por ke li jungu antau la sledo. Tia terura, negha vetero kia estas chi-vespere. SINJORINO BORKMAN Ho, tio ne gravas. Nur rapidighu! Estas ja tute proksime trans la angulo. CHAMBRISTINO Tamen, sinjorino, ja ne estas tuj che la angulo, tio. SINJORINO BORKMAN Jes, efektive estas. Chu vi ne scias, kie situas la vilao de advokato Hinkels? CHAMBRISTINO (moke) Ho chu, estas _tie_, ke la studento estas chi-vespere? SINJORINO BORKMAN (ekmiras) Jes, kie li alie estus? CHAMBRISTINO (formas iun rideton) Ne, mi nur pensis, ke li estas kie li kutimas, mi. SINJORINO BORKMAN Kie, vi pensas. CHAMBRISTINO Che tiu sinjorino Wilton, kiel oni nomas shin. SINJORINO BORKMAN Sinjorino Wilton? Mia filo ja ne tiel ofte kutimas fari vizitojn _tie._ CHAMBRISTINO (duone murmurante) Shajne ili diras, ke li venas tien chiutage. SINJORINO BORKMAN Estas nur babilajho, Malene. Nun do, iru al advokato Hinkels, kaj serchu lin. CHAMBRISTINO (rektigas la nukon) Jes, je Dio; mi do iros. (Shi volas eliri tra la antauchambro. En la sama momento tiu pordo malfermighas. _Ella Renthejm_ kaj _Borkman_ aperas sur la sojlo.) SINJORINO BORKMAN (shancelas pashon malantauen) Kion tio chi signifu! CHAMBRISTINO (timigita, senpere plektas la manojn) Ho Jesuo do! SINJORINO BORKMAN (flustras al la _chambristino_) Diru, ke li venu tujtuje! CHAMBRISTINO (mallaute) Jes ja, sinjorino. (_Ella Renthejm_ kaj, post shi, _Borkman_ venas en la chambron. La _chambristino_ shteliras malantau ili tra la pordo kaj fermas post si.) (Mallonga pauzo.) SINJORINO BORKMAN (denove sinrega, turnas sin al _Ella_) Kion li volas chi tie malsupre che mi? ELLA RENTHEJM Li volas provi atingi al iu kompreno kun vi, Gunhild. SINJORINO BORKMAN Tion li neniam antaue provis. ELLA RENTHEJM Chi-vespere li volas. SINJORINO BORKMAN La lastan fojon kiam ni staris vidalvide -- estis en la tribunalo. Tiam mi alvokighis por doni klarigon -- BORKMAN (proksimighas) Kaj chi-vespere estas _mi_, kiu volas doni klarigon. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin) _Vi!_ BORKMAN Ne pri tio, kion mi krimis. Char _tion_ konas ja la tuta mondo. SINJORINO BORKMAN (tiras amaran sopiron) Jes, estas vera vorto. La tuta mondo konas tion. BORKMAN Sed ghi ne scias _kial_ mi krimis. Kial mi _devis_ krimi. La homoj ne komprenas, ke mi _devis_, char mi estis mi mem, -- mi estis John Gabriel Borkman, -- kaj neniu alia. Kaj estas pri _tio_, ke mi provos doni al vi klarigon. SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) Ne utilas. Instigoj neniun absolvas. Impulsoj ankau ne. BORKMAN En propraj okuloj ili povas absolvi. SINJORINO BORKMAN (repushe svingas la manon) Ho, lasu tion! Mi sufiche pensis pri tiuj viaj sombraj aferoj. BORKMAN Ankau mi. Dum la kvin senfinaj jaroj en la chelo -- kaj aliloke -- mi havis tempon por tio. Kaj en la ok jaroj supre en la salono mi havis ankorau pli bonan tempon. Mi trapasis la tutan proceson por nova traktado -- por mi mem. Fojon post fojo mi trapasis ghin. Mi estis mia propra akuzanto, mia propra defendanto kaj mia propra jughisto. Pli nepartia ol kiu ajn alia, -- tion mi kuraghas diri. Mi pashadis tie supre sur la salona planko kaj turnis kaj renversis chiun opan el miaj faroj. Rigardis ilin de antaue kaj malantaue same senindulge, same senkompateme, kiel kiu ajn advokato. Kaj la jura rezulto al kiu mi chiam revenas, estas _tiu_, ke la sola kontrau kiu mi krimis, -- estas mi mem. SINJORINO BORKMAN Kaj chu do kontrau mi? Kaj kontrau via filo? BORKMAN Vi kaj li entenighas en tio, pri kio mi pensas, kiam mi diras mi mem. SINJORINO BORKMAN Kaj la multaj centoj da aliuloj, do? Tiuj, kiujn homoj diras, ke vi ruinigis? BORKMAN (pli impete) Mi havis la potencon! Kaj aldone la nesubigeblan vokon ene en mi tiam! La ligitaj milionoj kushis dise en la lando, profunde en la montoj, kaj vokis min! Kriis al mi por liberigo! Sed neniu el la aliuloj audis tion. Nur mi sola. SINJORINO BORKMAN Jes, por brulstampo por la nomo Borkman. BORKMAN Mi dezirus scii, mi, se la aliuloj havus la potencon, chu ili ne agus ghuste kiel mi? SINJORINO BORKMAN Neniu, neniu krom vi farus tion. BORKMAN Eble ne. Sed tiam estus tial, char ili ne havus talentojn kiel mi. Kaj se ili _estus_ tion farinta, ili ne tion farus kun _miaj_ celoj. La ago tiuokaze farighus iu alia. -- Bone kaj mallonge, mi absolvis min mem. ELLA RENTHEJM (mole kaj pete) Ho, sed chu vi kuraghas diri tion tiel sekure, Borkman? BORKMAN (kapsignas) Absolvis min _tiurilate._ Sed jen venas la granda, premanta memkulpigo. SINJORINO BORKMAN Kiu estas _ghi_? BORKMAN Mi pasigis tie supre forjhetante tute ok valorajn jarojn de mia vivo! La saman tagon kiam mi liberighis, mi estus devinta eliri en la realan vivon, -- elen en la feromalmolan, senrevigan realecon! Mi estus devinta komenci de malsupre kaj denove svingi min al la altejoj, -- pli alten ol iam antaue, -- spite al tio, kio kushas intermeze. SINJORINO BORKMAN Ho, farighus nur vivi la saman vivon denove, -- kredu min. BORKMAN (skuas la kapon, kaj rigardas shin instrue) Nenio nova okazos. Sed _tio_ kio _estas okazinta_, tio ankau ne ripetighas. Estas la okulo, kiu shanghas la agon. La renaskita okulo shanghas la malnovan agon. (interrompante) Nu, tion vi ne komprenas. SINJORINO BORKMAN (mallonge) Ne, tion mi ne komprenas. BORKMAN Ne, _tio_ estas ghuste la kondamno, ke mi neniam trovis komprenon che unu sola homa animo. ELLA RENTHEJM (rigardas lin) Neniam, Borkman? BORKMAN Escepte che unu -- eble. Antau longe, longe. En la tagoj kiam mi pensis, ke mi ne bezonas komprenon. Alie, poste, neniam che iu ajn! Neniun havis mi, por esti sufiche atentema por ekstari kaj voki min, -- sonorigi por mi kiel matena horlogho, -- instigi min al memfida laboro denove --.Kaj ankau presi en min, ke mi nenion neripareblan estas farinta. SINJORINO BORKMAN (ridas moke) Nu, _tion_ vi tamen bezonas esti enpresinta de ekstere. BORKMAN (en shvelanta kolero) Jes, kiam la tuta mondo hhore siblas, ke mi estas tia nerestarigebla persono, povas veni momentoj super min, kiam mi mem estas proksima al tion kredi. (levas la kapon) Sed jen denove kreskas mia interna, venkanta konscio. Kaj _ghi_ absolvas min! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) Kial vi neniam venis al _mi_ por demandi pri tio kion vi nomas kompreno? BORKMAN Chu utilus -- se mi estus veninta al vi? SINJORINO BORKMAN (svingas la manon rifuzante) Vi neniam amis ion ekster vi mem, -- _tio_ estas la kerno en la tuto. BORKMAN (fiere) Mi amis la potencon -- SINJORINO BORKMAN La potencon, jes! BORKMAN -- la potencon krei homan felichon vaste, vaste chirkau mi! SINJORINO BORKMAN Vi iam havis potencon fari _min_ felicha. Chu vi uzis ghin por tio? BORKMAN (sen shin rigardante) Plej ofte kelkiuj subfalas -- en shiprompigho. SINJORINO BORKMAN Kaj via propra filo! Chu vi uzis vian potencon -- au chu vi vivis kaj agis por fari _lin_ felicha? BORKMAN Lin mi ne konas. SINJORINO BORKMAN Ne, tio estas vero. Vi ech ne konas lin. BORKMAN (malmole) Por tio vi, -- vi, lia patrino, prizorgis. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin; kun alteco en la esprimo) Ho, vi ne scias, kion _mi_ prizorgis. BORKMAN Vi? SINJORINO BORKMAN Jes, ghuste mi. Mi sola. BORKMAN Do diru. SINJORINO BORKMAN Vian reputacion mi prizorgis. BORKMAN (kun mallonga, seka rido) Mia reputacio? Jen, jen! Aspektas ja kvazau mi jam estus morta. SINJORINO BORKMAN (akcentite) Tia vi ja estas. BORKMAN (malrapide) Jes, vi eble pravas en tio. (ekscite) Sed ne, ne! Ne ankorau! Mi estis tiel proksima, proksima al tio. Sed nun mi vekighis. Sanighis denove. Atendas ankorau vivo antau mi. Mi povas vidi tiun novan, lumantan vivon, kiu fermentas kaj atendas -- Kaj certe ankau vi vidos tion. SINJORINO BORKMAN (suprenlevas la manon) Ne revu pli pri vivo! Tenu vin trankvila, tie kie vi kushas! ELLA RENTHEJM (indigne) Gunhild! Gunhild, -- kiel vi do povas voli --! SINJORINO BORKMAN (ne shin auskultante) Mi volas starigi la monumenton sur la tombon. BORKMAN La hontomonumenton vi certe pripensas. SINJORINO BORKMAN (kreskanta animskuigho) Ho ne, ne estu iu monumento el shtono au metalo. Kaj neniu ekhavu la rajton gravuri mokeman enskribajhon en la monumenton, kiun mi starigos. Tie estos plantata kvazau aro da vivanta hegho, el arboj kaj arbustoj dense, dense chirkau via tomba vivo. Tie kovrighos chio la malluma, kiu iam _estis_. Kashighos en forgeso por la okuloj de la homoj John Gabriel Borkman. BORKMAN (rauke kaj tranche) Kaj _tiun_ amoverkon _vi_ volas plenumi? SINJORINO BORKMAN Ne per propraj fortoj. Pri tio mi ne kuraghas pensi. Sed mi edukis helpanton por meti sian vivon sole en tion chi. _Li_ trapasu sian vivon en pureco kaj alteco kaj lumo, tiel ke via propra mineja vivo farighos kvazau estingita chi tie supre sur la tero! BORKMAN (sombre kaj minace) Chu al Erhart vi aludas, do diru tuj. SINJORINO BORKMAN (lin rigardante firme en la okulojn) Jes, estas Erhart. Mia filo. Li, pri kiu vi volas rezigni -- kiel pentofaro por viaj propraj agoj. BORKMAN (kun okuljheto al _Ella_) Kiel pentofaro por mia plej peza peko. SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Peko kontrau fremdulo nur. Memoru la pekon kontrau _mi_! (rigardas moke al ili ambau) Sed li ne obeas vin! Kiam mi vokos lin en mia mizero, li venos! Char estas che _mi_ ke li volas esti! Che mi kaj neniam che iu alia -- (subite auskultas kaj krias) Jen mi audas lin. Jen li estas, -- jen li estas! Erhart! (_Erhart Borkman_ abrupte malferma tiras la enirejan pordon, kaj venas en la chambron. Li estas vestita en surtuto kaj havas chapelon sur la kapo.) ERHART (pala kaj timema) Panjo do, -- kio je Dio --! (Li vidas _Borkman_, kiu staras apud la pordo de la ghardena chambro, skuighas kaj deprenas la chapelon.) ERHART (silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis? SINJORINO BORKMAN (vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin che mi -- chiam! ERHART (balbutante) Havi min --? Chiam! Al kio vi aludas per tio? SINJORINO BORKMAN Havi vin, havi vin, mi volas! Char estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi! ERHART (cedas pashon) Ah, -- vi do scias! SINJORINO BORKMAN Jes. Chu ankau _vi_ scias. ERHART (ekmiras kaj rigardas shin) Chu _mi_ scias? Jes, kompreneble -- SINJORINO BORKMAN Aha, interkonsentita ludo! Malantau mia dorso. Erhart, Erhart! ERHART (rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias! SINJORINO BORKMAN Mi scias chion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi. ERHART Onklino Ella! ELLA RENTHEJM Ho, auskultu nun iomete _min_, Erhart! SINJORINO BORKMAN (daurante) Shi volas, ke mi cedu vin al shi. Shi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Shi volas, ke vi estu shia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu chion post shi. Demeti vian nomon, kaj anstataue preni la shian! ERHART Onklino Ella, chu tio chi estas vero? ELLA RENTHEJM Jes, estas vero. ERHART Mi sciis ech ne vorton pri tiajho antau nun. Kial volas vi havi min reen al vi? ELLA RENTHEJM Char mi sentas, ke mi perdas vin chi tie. SINJORINO BORKMAN (malmole) Pro _mi_ vi perdas lin -- jes! Kaj tio estas en ordo, tio. ELLA RENTHEJM (rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Char sciu, ke mi estas soleca, -- mortanta homo. ERHART Mortanta --? ELLA RENTHEJM Jes, mortanta. Chu vi volas esti kun mi ghis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazau vi estus mia propra infano -- SINJORINO BORKMAN (interrompante) -- kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankau vian taskon en la vivo? Chu vi tion volas, Erhart? ELLA RENTHEJM Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart. ERHART (varme; kortushite) Onklino Ella, -- vi estis al mi nedireble bona. Che vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de felicho, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano -- SINJORINO BORKMAN Erhart, Erhart! ELLA RENTHEJM Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankorau! ERHART -- sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene farighi kiel filo por vi -- SINJORINO BORKMAN (triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella! ELLA RENTHEJM (peze) Mi vidas. Vi regajnis lin. SINJORINO BORKMAN Jes, jes, -- mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, -- chu ne, filo, -- ni du havas ankorau iom da vojo por iri kune, ni. ERHART (luktanta kun si mem) Panjo, -- mi tamen diru al vi malkashe -- SINJORINO BORKMAN (streche) Nu? ERHART Farighos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo. SINJORINO BORKMAN (staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio? ERHART (prenante kuraghon) Je Dio, panjo, -- mi estas ja juna! Sentighas al mi, ke la chambra aero chi tie fine tute sufokus min. SINJORINO BORKMAN Chi tie -- che mi! ERHART Jes, chi tie che vi, panjo! ELLA RENTHEJM Do venu kun mi, Erhart! ERHART Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone che vi. Estas alimaniere _tie_. Sed _tamen_ ne pli bone. Ne pli bone por _mi_. Estas rozoj kaj lavendoj, -- chambra aero, ankau tie! SINJORINO BORKMAN (skuita, sed kun batalakirita memrego) Chambra aero che via patrino, vi diras! ERHART (en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Chiun tiun malsanecan zorgon kaj -- kaj diigon -- au kio ghi estas. Mi ne eltenas tion pli longe! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde serioze) Chu vi forgesas al kio vi dedichis vian vivon, Erhart? ERHART (ekkrie) Ho, diru prefere al kio _vi_ dedichis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi _ne povas_ plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun ghentila, indulgema rigardo al _Borkman_) Mi ne povas dedichi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus. SINJORINO BORKMAN (kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu shanghis vin, Erhart? ERHART (trafita) Kiu --? Chu ne povus esti mi mem, kiu --? SINJORINO BORKMAN Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankau ne sub tiu de via -- via nutra patrino. ERHART (kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankau sub mia propra volo! BORKMAN (antauen al _Erhart_) Do eble fine venis mi en la vico. ERHART (fremde kaj formale ghentile) Kiel --? Kiel patro opinias? SINJORINO BORKMAN (moke) Jes, pri tio ankau mi demandas. BORKMAN (daurigante seninterrompe) Auskultu, Erhart, -- chu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiajho estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabelighis por vi -- chi tie malsupre en la chambra aero. Ech se vi volus aranghi vian vivon por vivi kiel chiuj la sanktuloj kune -- tio nenion utilus al mi. ERHART (formale; respekte) Estas vero kiel dirite. BORKMAN Jes, estas. Kaj ankau ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero -- en chiuj tiuj chi jaroj. Sed tiajho ne taugas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj. ERHART (kapklinas facile) Kaj kion volas -- kion volas do patro fari? BORKMAN Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, -- tra senchesa laboro por chio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed _nun_ milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, -- chu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu chi nova vivo? SINJORINO BORKMAN (averte levas la manon) Ne faru, Erhart! ELLA RENTHEJM (varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart! SINJORINO BORKMAN Kaj al _tio vi_ konsilas? Vi, la soleca, -- la mortanta. ELLA RENTHEJM Estu sensignife pri mi. SINJORINO BORKMAN Jes, se nur ne estas _mi_, kiu prenas lin de vi. ELLA RENTHEJM Ghuste tiel, Gunhild. BORKMAN Chu vi volas. Erhart? ERHART (en embarasa ghemo) Patro, -- mi ne povas nun. Estas tute neeble! BORKMAN Sed kion vi do fine volas? ERHART (ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankau mi! Mian propran vivon volas mi vivi! ELLA RENTHEJM Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingighanta homa vivo? ERHART Onklino, mi ne _povas_, ech se mi ege volus. ELLA RENTHEJM Ne por iu, kiu nedireble amas vin? ERHART Vere kiel mi vivas, onklino Ella, -- mi ne povas. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin akre) Kaj ech via patrino ne plu ligas vin nun. ERHART Mi chiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daure vivi por vi sola. Char ne estas vivo por mi, tio chi. BORKMAN Do venu tamen ligi vin al mi! Char vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune! ERHART (pasie) Jes, sed mi ne _volas_ labori _nun_! Char mi estas _juna_! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun _mi_ tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne _volas_ labori! Nur vivi, vivi, vivi! SINJORINO BORKMAN (kun scietanta ekkrio) Erhart, -- por kio volas vi vivi! ERHART (kun brilaj okuloj) Por la felicho, panjo! SINJORINO BORKMAN Kaj kie vi pensas trovi _ghin_? ERHART Mi jam _trovis_ ghin! SINJORINO BORKMAN (ekkrias) Erhart --! (_Erhart_ iras rapide kaj malfermas la antauchambran pordon.) ERHART (vokas eksteren) Fanny, -- nun vi povas enveni! (_Sinjorino Wilton_ en supervestajhoj, aperas sur la sojlo.) SINJORINO BORKMAN (kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton --! SINJORINO WILTON (iom timema; kun demanda rigardo al _Erhart_) Chu mi do --? ERHART Jes, nun vi povas enveni. Mi chion diris. (_Sinjorino Wilton_ envenas en la chambron. _Erhart_ fermas la pordon post shi. Shi klinas sin formale por _Borkman_, kiu mute resalutas.) (Mallonga pauzo.) SINJORINO WILTON (kun mallauta, sed firma vocho) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras chi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfelichon en la domo. SINJORINO BORKMAN (malrapide; rigardas shin rigide) Vi frakasis la lastan restajhon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio chi, -- estas ja tamen tute neebla! SINJORINO WILTON Mi bone komprenas, ke ghi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Au chu --? SINJORINO WILTON Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas. SINJORINO BORKMAN (turnas sin) Chu tio chi estas tute serioza, Erhart? ERHART Tio chi estas por mi la felicho, panjo. La tuta, granda, rava felicho de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian. SINJORINO BORKMAN (al _sinjorino Wilton_; premante la manojn) Ho, kiel vi sorchis kaj logis mian malfelichan filon! SINJORINO WILTON (kun fiera postjheto de la kapo) Tion mi ne faris. SINJORINO BORKMAN Vi ne faris, chu vi diras! SINJORINO WILTON Ne. Mi nek sorchis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje. SINJORINO BORKMAN (rigardas shin moke de supre malsupren) Jes _vi_, jes! Tion mi vere kredas. SINJORINO WILTON (sinrege) Sinjorino Borkman, -- ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas. SINJORINO BORKMAN Kiuj potencoj, se mi kuraghas demandi? SINJORINO WILTON La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble -- kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon. SINJORINO BORKMAN (ridetas) Mi kredis, ke vi jam _estas_ nerompeble ligita -- al iu alia. SINJORINO WILTON (mallonge) Tiu alia forlasis min. SINJORINO BORKMAN Sed li tamen vivas, oni diras. SINJORINO WILTON Por _mi_ li estas morta. ERHART (insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min! SINJORINO BORKMAN (rigardas lin severe) Vi do scias, -- tion pri la aliulo? ERHART Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, chion! SINJORINO BORKMAN Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras! ERHART (en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la felicho, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi! SINJORINO BORKMAN Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio chi. SINJORINO WILTON (firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Chiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkashe metis antau lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li -- ERHART (interrompante) Ho Fanny, -- tion mi ja sciis antaue. SINJORINO WILTON -- sed nenio, -- nenio helpis. SINJORINO BORKMAN Nu? Chu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, _tion_ vi estus devinta fari entempe! SINJORINO WILTON (rigardas shin kaj diras mallaute) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN Kial vi ne povis? SINJORINO WILTON Char la felicho ankau por mi nur estis en tio sola. SINJORINO BORKMAN (moke) Hm, -- la felicho, la felicho -- SINJORINO WILTON Mi neniam antaue sciis, kio felicho en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la felichon, kvankam ghi venas tiel malfrue. SINJORINO BORKMAN Kaj kiom longe pensas vi ke tiu felicho dauros. ERHART (interrompante) Longe au mallonge, panjo, -- tio nenion signifu. SINJORINO BORKMAN (en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Chu vi ne vidas kien tio chi kondukighas? ERHART Mi ne shatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankau mi! SINJORINO BORKMAN (dolore) Kaj tion chi vi nomas la vivon, Erhart! ERHART Jes, chu vi ne vidas kiel charma shi estas! SINJORINO BORKMAN (tordas la manojn) Kaj _tiun chi_ frakasantan honton mi do _ankau_ devos porti! BORKMAN (en la fono; malmole kaj akre) Ho, -- vi ja kutimighis porti tiajhon, vi, Gunhild! ELLA RENTHEJM (petante) Borkman --! ERHART (same) Patro --! SINJORINO BORKMAN Jen mi devos iri kaj chiutage antau miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu -- iu -- ERHART (interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe chi tie. SINJORINO WILTON (rapide kaj decide) Ni forvojaghos, ni, sinjorino Borkman. SINJORINO BORKMAN (palighas) Chu ankau _vi_ forvojaghos! Kune eble? SINJORINO WILTON (kapsignas) Mi vojaghos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin. SINJORINO BORKMAN Kun vi -- kaj juna knabino? SINJORINO WILTON Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke shi elvenu por lerni pli da muziko. SINJORINO BORKMAN Kaj vi prenas shin kun vi? SINJORINO WILTON Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande. SINJORINO BORKMAN (subpremas rideton) Kion _vi_ diras al _tio_, Erhart? ERHART (iom embarasita, skuas la shultrojn) Jes, panjo, -- char Fanny fine volas tion tiel havi, -- SINJORINO BORKMAN (malvarme) Kaj kiam forvojaghos la gesinjoroj, se oni kuraghas demandi? SINJORINO WILTON Ni forvojaghos nun tuj, chi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, -- ekster la domo de Hinkels. SINJORINO BORKMAN (rigardas shin malsupren) Aha, -- _tio_ do estis la vespera societa kunestado. SINJORINO WILTON (ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankau eta Frida, kompreneble. SINJORINO BORKMAN Kaj kie _shi_ nun estas? SINJORINO WILTON Shi sidas en la veturilo atendante nin. ERHART (en ghena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas --? Mi volus shpari vin -- kaj chiujn por tio chi. SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaghi de mi sen diri adiau? ERHART Jes, shajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambau partoj. Chio estis ja plene pretigita. La vestajhoj pakitaj. Sed kiam sendighis por mi, do --. (volas etendi al shi la manojn) Adiau, panjo. SINJORINO BORKMAN (rifuzante mansvingas kontrau lin) Ne tushu min! ERHART (cedeme) Chu _tio_ estas via lasta vorto? SINJORINO BORKMAN (malmole) Jes. ERHART (turnas sin) Adiau do vi, onklino Ella. ELLA RENTHEJM (premas liajn manojn) Adiau, Erhart! Kaj vivu vian vivon, -- kaj farighu tiel felicha, tiel felicha, kiel por vi eblas! ERHART Dankon, onklino. (kapsalutas antau _Borkman_) Adiau, patro. (flustras al _sinjorino Wilton_) Ke ni foriru plej eble tuje. SINJORINO WILTON (mallaute) Jes, ni faru. SINJORINO BORKMAN (kun malica rideto) Sinjorino Wilton, -- chu vi kredas fari vere saghe kunpreni chi tiun junan knabinon? SINJORINO WILTON (ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri _mi_, kaj mi pri _li_, estos bone por ni ambau, ke li, la bedaurindulo, havas iun sur kiu apogi sin. SINJORINO BORKMAN Sed vi mem do? SINJORINO WILTON Ho, mi certe min aranghos, vi sciu. Adiau chiuj! (Shi salutas kaj eliras tra la antauchambra pordo. _Erhart_ staras momenton kvazau shancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas shin.) SINJORINO BORKMAN (kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana. BORKMAN (kvazau vekighanta al decido) Do elen en la veterachon sola! Mian chapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.) ELLA RENTHEJM (en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas? BORKMAN Elen en la veterachon de la vivo, vi audas. Lasu min, Ella! ELLA RENTHEJM (tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas lau via aspekto. BORKMAN Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antauchambron.) ELLA RENTHEJM (che la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (malvarme kaj malmole; staras meze en la chambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, chiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, -- tiel foren kien ili nur volas. (subite kun tranchanta krio) Erhart, ne forvojaghu! (Shi jhetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. _Ella Renthejm_ haltigas shin.) KVARA AKTO (Malferma korto ekster la chefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj platajho de shtonshtuparo elstaras. Lau la fono, proksime al la korto, strechas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetajho maldekstre. La neghado chesis; sed la tero estas dike kovrata de la jhus falinta negho.) (_Borkman, sinjorino Borkman_ kaj _Ella Renthejm_ staras ekstere sur la shtuparo. _Borkman_ apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon jhetita sur la shultroj, tenas molan, grizan feltchapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. _Ella Renthejm_ portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de _sinjorino Borkman_ estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke shia hararo montrighas.) ELLA RENTHEJM (estas sin stariginta antau _sinjorino Borkman_) Ne iru post lin, Gunhild! SINJORINO BORKMAN (en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li _ne devas_ forvojaghi de mi! ELLA RENTHEJM Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin. SINJORINO BORKMAN Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laute post lin malsupren lau la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe audos! ELLA RENTHEJM Li _ne povas_ audi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo -- SINJORINO BORKMAN Ne, ne, -- li jam ne povas sidi en la veturilo! ELLA RENTHEJM Li jam sidas en la veturilo, kredu min. SINJORINO BORKMAN (en malespero) Se li sidas en la veturilo, -- li sidas tie kun shi, kun shi, -- shi! BORKMAN (ridas ache) Kaj tiel lokigite li ne audas la kriojn de sia patrino. SINJORINO BORKMAN Ne, -- do li ne audas. (auskultas) Tshsh! Kio estas _tio?_ ELLA RENTHEJM (ankau auskultanta) Audighas kvazau sono de sonoriloj -- SINJORINO BORKMAN (kun mallauta ekkrio) Estas _shia_ veturilo! ELLA RENTHEJM Au eble tiu de aliulo -- SINJORINO BORKMAN Ne, ne; ghi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la arghentajn sonorilojn! Audu! Nun ili veturas ghuste preter tie chi -- malsupre de la deklivo! ELLA RENTHEJM (rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu _nun_! Eble ke li tamen --! (La sonoriloj audighas proksime, ene en la arbaro.) ELLA RENTHEJM Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni! SINJORINO BORKMAN (staras momenton nedecide; jen shi rigidighas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la felichon. (La sonorigado perdighas en la foro.) ELLA RENTHEJM (iom poste) Nun la sonoriloj ne plu audighas. SINJORINO BORKMAN Shajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj. BORKMAN (kun seka, mallauta rido) Hoho, -- ankorau ne sonorighas super mi! SINJORINO BORKMAN Sed super _mi_. Kaj super li, kiu forvojaghis de mi. ELLA RENTHEJM (kapsignas penseme) Kiu scias, chu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la felichon, Gunhild. SINJORINO BORKMAN (ekrektigas sin; rigardas shin akre) La vivon kaj la felichon, vi diras! ELLA RENTHEJM Almenau por mallonga tempo. SINJORINO BORKMAN Chu vi volus malenvii al li la vivon kaj la felichon, -- kun _shi_? ELLA RENTHEJM (varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus! SINJORINO BORKMAN (malvarme) Do vi eble estas pli richa pri amoforto, vi, ol mi. ELLA RENTHEJM (rigardas longe foren el si) Eble estas la _manko_ de amo, kiu subtenas tiun forton. SINJORINO BORKMAN (fiksas la okulojn sur shin) Se tiel estas, -- tiam ankau mi baldau farighos same richa kiel vi, Ella. (Shi turnas sin kaj iras en la domon.) ELLA RENTHEJM (staras momenton zorgeme rigardante _Borkman_; poste shi metas la manon singardeme sur lian shultron.) John, venu kaj eniru, ankau vi. BORKMAN (kvazau vekighanta) Mi? ELLA RENTHEJM Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas lau via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme. BORKMAN (kolera) Supren en la salonon eble? ELLA RENTHEJM Prefere en la chambron al shi. BORKMAN (ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton! ELLA RENTHEJM Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John? BORKMAN (surmetas la chapelon) Antau chio mi volas nun eliri por zorgi pri chiuj miaj kashitaj trezoroj. ELLA RENTHEJM (rigardas lin timeme) John, -- mi ne komprenas vin! BORKMAN (en tusanta rido) Ho, ne estas kashita shtelajho pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon _tie!_ Kiu estas _li_? (_Vilhelm Foldal_, en malnova, neghkovrita jako, kun la chapelo malsupren plektita kaj kun granda shirmilo en la mano, venas antauen de la angulo de la domo, peze irante tra la negho. Li forte lamas je la maldekstra gambo.) BORKMAN Vilhelm! Kion vi volas chi tie che mi -- nun denove? FOLDAL (ekrigardas) Ho je Dio, -- chu vi staras ekstere sur la shtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankau la sinjorino, mi vidas! BORKMAN (mallonge) Ne estas la sinjorino. FOLDAL Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neghon. -- Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo --? BORKMAN (senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu farighi liberaera homo, komprenu. Preskau tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre -- ELLA RENTHEJM (zorgeme) Borkman, -- mi petas vin --! FOLDAL Ak ja, ja, ja -- BORKMAN Sed kion vi do volas al mi, mi demandas? FOLDAL (daure staras malsupre antau la shtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Shajnis al mi ke mi _devis_ supren en la salonon. Je Dio, -- tiun salonon! BORKMAN Chu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon? FOLDAL Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa. BORKMAN Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas? FOLDAL Jes, imagu, -- mi surveturighis. ELLA RENTHEJM Surveturighis! FOLDAL Jes, de sleda veturilo -- BORKMAN Hoho! FOLDAL -- kun du chevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiche rapide; kaj jen -- ELLA RENTHEJM -- kaj ili veturis sur vin? FOLDAL Ili veturis ghuste sur min, sinjorino -- au fraulino. Ghuste sur min ili veturis, tiel ke mi rulighis en la negho kaj perdis la okulvitrojn, kaj la shirmilo rompighis; (frotas sin) kaj ankau la piedo ekhavis damaghon. BORKMAN (ridas interne) Chu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm? FOLDAL Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto ech ne haltis momenton, kiam mi kushis tie rulighante --. Sed _tio_ povas esti sensignifa, char -- (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ghoja, sciu! BORKMAN Ghoja? FOLDAL Jes, mi ne ghuste scias kiel nomi tion. Sed shajnas al mi, ke mi devas nomi tion ghoja. Char okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne _povis_ ion alian, -- mi _devis_ veni kaj partigi la ghojon kun vi, John Gabriel. BORKMAN (akre) Nu, do partigu tiun ghojon! ELLA RENTHEJM Ho, -- sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman. BORKMAN (akre) Mi ne volas en la domon, mi diris. ELLA RENTHEJM Sed vi ja audas, ke li estas surveturigita! BORKMAN Ho, surveturigitaj ni farighos chiuj -- iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj shajnigi kvazau nenio okazis. FOLDAL Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti chi-ekstere. BORKMAN (pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm. FOLDAL Jes, nun nur audu! Imagu, vi -- kiam mi chi-vespere revenis hejmen de vi, -- mi trovas leteron. -- Chu vi povas diveni de kiu? BORKMAN Eble de via eta Frida? FOLDAL Ghuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa -- sufiche longa letero de Frida, sciu. Servisto estis ghin portinta. Kaj chu vi imagas pri kio shi skribas? BORKMAN Eble estus por diri adiau al la gepatroj. FOLDAL Ghuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, shi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe shatas shin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni shin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, shi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankau havigis al shi taugan instruiston, kiu kunvojaghos. Kaj legos kun Frida. Char, bedaurinde, shi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas. BORKMAN (ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas chion tiel nedireble bone, Vilhelm. FOLDAL (daurigas fervore) Kaj imagu, shi nur sciighis pri la vojagho nun chi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen shi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu shpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke shi volus diri adiauon skribe -- antau ol shi forvojaghus. (ridas) Sed _tiel_ ja ne okazos! BORKMAN (rigardas lin demande) Kiel tio? FOLDAL Shi skribas, ke morgau frue ili forvojaghos. Tute frue. BORKMAN Jen, jen, -- morgau? Chu shi tion skribas? FOLDAL (ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton -- BORKMAN Nun chi-vespere? FOLDAL Jes je Dio, ankorau ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus shlosite, mi sonorigos. Senpere. Char mi volas kaj mi devas vidi Frida, antau ol shi forvojaghos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri) BORKMAN Auskultu, mia bedaurinda Vilhelm, -- vi povas shpari al vi la pezan vojdistancon. FOLDAL Ho, vi pensas pri la piedo -- BORKMAN Jes, kaj ankau ke vi tamen ne enlasighos che sinjorino Wilton. FOLDAL Ho, efektive, mi enlasighos. Mi daure sonorigos, ghis iu venos por malfermi. Char Frida mi devas kaj volas vidi. ELLA RENTHEJM Via filino jam foriris, sinjoro Foldal. FOLDAL (staras kiel frapita) Frida, chu jam forvojaghis! Chu vi scias tion certe? De kiu vi audis tion? BORKMAN Ni informighis de shia estonta instruisto. FOLDAL Chu? Kaj kiu estas li? BORKMAN Estas iu studento Erhart Borkman. FOLDAL (brile ghoja) Via filo, John Gabriel! Chu _li_ kunvojaghos? BORKMAN Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida. FOLDAL Nu, laudon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed chu estas tute certe, ke ili jam forvojaghis kun shi? BORKMAN Ili forvojaghis kun shi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin. FOLDAL (kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo! BORKMAN (kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, -- via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankau studento Borkman. -- Nu, chu vi rimarkis la arghentajn sonorilojn? FOLDAL Jes-ja. -- Arghentajn sonorilojn, vi diras? Chu estis arghentaj sonoriloj, chu? Veraj arghentaj sonoriloj? BORKMAN Tion vi povas konfidi. Chio estis vera. Ekstere kaj -- kaj interne. FOLDAL (silente en emocio) Chu ne estas mirinde, kiel la felicho povas akomodi sin por homo! Estas mia -- mia simpla poeta talento, kiu transformighis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Char nun _shi_ povas vojaghi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por ghin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojaghi. Kaj kun arghentaj sonoriloj sur la jungilaro -- BORKMAN -- kaj surveturi sian patron -- FOLDAL (ghoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, -- -- se nur la infano --. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli shian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante. BORKMAN Chu shi ploras? FOLDAL (ridade) Jes, imagu, vi, -- shi sidis ege plorante, kiam mi eliris. BORKMAN Kaj vi, vi ridas, Vilhelm. FOLDAL Jes _mi_, jes! Sed shi, la povrulino, shi tion ne pli bone komprenas, shi, sciu. Nu, adiau do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiau, adiau, John Gabriel! Adiau, fraulino! (Li salutas kaj pene iras la saman vojon lau kiu li venis.) BORKMAN (staras momenton silente rigardante antauen) Adiau, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturighis, malnova amiko. ELLA RENTHEJM (rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John -- BORKMAN Devenas de la karcera aero tie supre. ELLA RENTHEJM Mi neniam antaue vidis vin tia. BORKMAN Ne, char vi certe neniam antaue vidis elrompintan punaton. ELLA RENTHEJM Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John! BORKMAN Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi -- ELLA RENTHEJM Tamen char mi nun petas vin insiste? Pro vi mem -- (La _chambristino_ elvenas duone sur la shtuparon.) CHAMBRISTINO Pardonu; la sinjorino diris, ke mi shlosu la stratan pordon nun. BORKMAN (mallaute al _Ella_) Audu nur; nun ili volas denove enshlosigi min! ELLA RENTHEJM (al la _chambristino_) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da fresha aero unue. CHAMBRISTINO Jes, sed la sinjorino mem diris, ke -- ELLA RENTHEJM Mi mem shlosos la pordon. Lasu la shlosilon en la seruro, kaj -- CHAMBRISTINO Jes, je Dio, mi do faros. (Shi reiras en la domon.) BORKMAN (staras momenton silente kaj auskultante; poste li rapidighas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min! ELLA RENTHEJM (malsupre che li) Sed vi estas ja libera homo ankau tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel plachas al vi. BORKMAN (mallaute, kvazau en timo) Neniam denove sub tegmenton! Chi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, -- plafono kaj muroj kunshrumpighus. Premegus min. Premus min plata kiel musho. ELLA RENTHEJM Sed kien vi do volas? BORKMAN Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi chu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Chu vi volas iri kun mi, Ella? ELLA RENTHEJM Mi? Nun? BORKMAN Jes, jes, -- nun tuj! ELLA RENTHEJM Sed kiom longe do? BORKMAN Tiom longe kiom mi kapablas. ELLA RENTHEJM Ho, sed pripensu do. Ekstere en chi tiu malseka, malvarma vintra nokto -- BORKMAN (kun rauka, gorgha sono) Hoho, -- la fraulino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, -- ghi estas ja bedaurinda, ghi. ELLA RENTHEJM Estas por _via_ sanstato, ke mi estas zorgema. BORKMAN Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.) ELLA RENTHEJM (post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas? BORKMAN Mortinto, mi diris. Chu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, _tie_ kie mi kushas? ELLA RENTHEJM (decide jhetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John. BORKMAN Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do! (Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kashas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidighas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzagho, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj daure shanghighas, kaj farighas pli kaj pli sovagha.) VOCHO DE ELLA RENTHEJM (audighas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon chi tie. VOCHO DE BORKMAN (pli alte) Tenu vin nur en la neghaj spuroj post mi! VOCHO DE ELLA RENTHEJM Sed kial ni do devas iri tiel alten! VOCHO DE BORKMAN (pli proksime) Ni devas supreniri la turnighan vojeton. ELLA RENTHEJM (daure kashita) Ho, sed mi baldau ne plu kapablas. BORKMAN (che la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvid