The Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La kolonoj de la socio Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 22, 2006 [EBook #20162] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** Produced by Andrew Sly Noto de tekstpreparulo: En chi tiu teatrajho, la tradukisto uzas komencemajuskla "Vi" por signifi norvega formala alparola pronomo. Ankau, chi tiu ASCII-a versio uzas la litero "O" anstatau norvega "streko-O". HENRIK IBSEN LA KOLONOJ DE LA SOCIO Dramo en kvar aktoj (Samfundets stotter 1877) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tel 32 85 50 03 Fax 32 85 50 82 ISBN 82 91 707-52-9 LA KOLONOJ DE LA SOCIO ROLOJ: KONSULO BERNICK. SINJORINO BERNICK, lia edzino. OLAF, ilia filo, 13 jara. FRAULINO BERNICK, fratino de la konsulo. JOHAN TONNESEN, pli juna frato de sinjorino Bernick. FRAULINO HESSEL, shia pli agha duonfratino. HILMAR TONNESEN, kuzo de sinjorino Bernick. ADJUNKTO RORLUND. GRANDKOMERCISTO RUMMEL. KOMERCISTO VIGELAND. KOMERCISTO SANDSTAD. DINA DORF, juna knabino en la domo de la konsulo. PLENRAJTIGITO KRAP. SHIPKONSTRUISTO AUNE. LA EDZINO DE GRANDKOMERCISTO RUMMEL. LA EDZINO DE POSHTESTRO HOLT. LA EDZINO DE DOKTORO LYNGE. FRAULINO RUMMEL. FRAULINO HOLT. BURGHOJ kaj ALIAJ LOGHANTOJ, FREMDAJ MARISTOJ, PASAGHEROJ sur VAPORSHIPO k.t.p. (La agado okazas en la domo de konsulo _Bernick_ en eta norvega chemara urbo.) UNUA AKTO (Spaca gharden-salono en la domo de _konsulo Bernick_. Maldekstre en la antauo pordo kondukas al la chambro de la konsulo; pli malantaue en la sama muro estas simila pordo. Meze sur la kontraua pordo estas pli granda enir-pordo. La fona muro estas preskau tute el spegula vitro kun malferma pordo al largha gharden-shtuparo, super kiu estas etendita sunshirmilan velon. Sube de la shtuparo vidighas parto de la ghardeno, enkadrigita de krado kun mallargha enir-pordego. Ekstere kaj lau la krado lauas strato, kies kontraua flanko havas malgrandajn hele-koloritajn lignajn domojn. Estas somero kaj varma sunbrilo. Kelkaj homoj foje preterpasas en la strato; oni haltas kaj interparolas; farighas komerco en vendejo situanta che la angulo k.t.p.) (Ene en la ghardena salono sidas chirkau tablo aro da sinjorinoj. Meze antau la tablo sidas _sinjorino Bernick_. Che shia maldekstra flanko sidas _sinjorino Holt_ kun _filino_, kaj lauvice _sinjorino Rummel_ kaj _fraulino Rummel_. Dekstre de _sinjorino Bernick_ sidas _sinjorino Lynge, fraulino Bernick_ kaj _Dina Dorf_. Chiuj sinjorinoj estas okupataj pri manlaboro. Sur la tablo kushas grandaj amasoj da duone pretigitaj kaj prettonditaj linajhoj kaj aliaj vestajhoj. Pli fone, che malgranda tablo sur kiu staras du florpotoj kaj glaso da suker-akvo, sidas _adjunkto Rorlund_ legante el libro ore randita, tamen tiel ke nur opaj vortoj audighas de la publiko. Ekstere en la ghardeno kuras _Olaf Bernick_ chirkaue pafante al celo per arko.) (Post momento venas _shipkonstruisto Aune_ kviete enen tra la pordo dekstre. Okazas ioma interrompigho de la legado; _sinjorino Bernick_ kapsignas al li kaj montras al la pordo maldekstre. _Aune_ trankvile iras tien kaj frapas kelkajn fojojn sur la pordon de la konsulo kviete kaj kun interspacoj. _Plenrajtigito Krap_, kun chapelo en la mano kaj paperoj sub la brako venas el tiu chambro.) PLENRAJTIGITO KRAP Chu estas vi, kiu frapas? SHIPKONSTRUISTO AUNE La konsulo serchas min. PLENRAJTIGITO KRAP Li faris; sed ne povas akcepti Vin; li transdonis al mi -- -- SHIPKONSTRUISTO AUNE Al Vi? Mi preferus -- -- PLENRAJTIGITO KRAP -- -- transdonis al mi diri, ke Vi devas chesi pri tiuj sabat-tagaj prelegoj por la laboristoj. SHIPKONSTRUISTO AUNE Chu? Mi pensis ke mi povus uzi mian libertempon -- -- PLENRAJTIGITO KRAP Vi ne devas uzi Vian libertempon por fari la laboristojn sentaugaj en la labortempo. Lastan sabaton Vi parolis pri la damagho, kiun la laboristoj ricevus de niaj novaj mashinoj kaj de la nova labormetodo en la shipfarejo. Kial Vi tion faras? SHIPKONSTRUISTO AUNE Tion mi faras por subteni la socion. PLENRAJTIGITO KRAP Strange! La konsulo diras, ke tio estas soci-disrompo. SHIPKONSTRUISTO AUNE Mia socio ne estas tiu de la konsulo, sinjoro plenrajtigito! Kiel estro de la laborista asocio mi devas -- -- PLENRAJTIGITO KRAP Vi unue kaj chefe estas laborestro de la shipfarejo de konsulo Bernick. Vi unue kaj chefe faru Vian devon al la socio, kiu nomighas la firmao de konsulo Bernick; char estas de _tiu_ ke ni chiuj vivas. -- Jes, nun Vi scias kion la konsulo dirus al Vi. SHIPKONSTRUISTO AUNE La konsulo ne estus tion _tiel_ dirinta, sinjoro plenrajtigito! Sed mi ja komprenas kiun mi povas danki por tio chi. Estas la damnita usona averiulo. Tiuj homoj volas progresigi la laboron, kiel ili kutimighis tie transe, kaj tio -- PLENRAJTIGITO KRAP Nu ja, nu ja; mi ne povas lasi min tirighi enen en detalojn. Nun Vi konas la opinion de la konsulo; jen sufiche! Bonvolu returni al la farejo; certe bezonighas; mi baldau mem venos. -- Pardonu sinjorinoj! (Li salutas kaj eliras tra la ghardeno kaj malsupren lau la strato. _Shipkonstruisto Aune_ eliras silente dekstre. La _adjunkto, _kiu dum la pasinta mallauta interparolo daurigis la legadon, baldau poste finlegis la libron, kaj batfermas ghin.) ADJUNKTO RORLUND Jen, miaj karaj auskultantinoj, pri tio finite. SINJORINO RUMMEL Oh, kia instruplena rakonto! SINJORINO HOLT Kaj kun bona moralo! SINJORINO BERNICK Tia libro vere donas multon pripensindan. ADJUNKTO RORLUND Ho jes; ghi estas bonfara kontraueco al tio, kion ni bedaurinde chiutage povas vidi, kaj en gazetoj kaj en periodajhoj. Chi tiu shminkita eksterajho, kiun la grandaj socioj vidigas, -- kion ghi vere kashas? Vantecon kaj putrecon, se mi povas min tiel esprimi. Neniu morala fundamento sub la piedoj. Per unu vorto, -- ili estas kalkumitaj tombejoj, tiuj grandaj socioj nuntempe. SINJORINO HOLT Jes tutcerte. SINJORINO RUMMEL Ni ja nur bezonas rigardi al la usona shipanaro, kiu nun trovighas chi tie. ADJUNKTO RORLUND Nu, pri tia kanajlaro el la homaro mi ne degnas paroli. Sed ech en la plej altaj tavoloj, kiel statas _tie_? Dubo kaj fermanta maltrankvilo en chiuj lokoj; malpaco en la animoj kaj necerteco en chiuj rilatoj. Kiel ja estas subfosita la familia vivo tie? Kiel ja esprimas sin audacaj deziroj renversi ech la plej gravajn verojn? DINA (sen suprenrigardi) Tamen chu ne ankau multaj grandaj faroj okazas? ADJUNKTO RORLUND Grandaj faroj --? Mi ne komprenas -- SINJORINO HOLT (surprizita) Sed, Dio, Dina --! SINJORINO RUMMEL (sammomente) Tamen, Dina, kiel Vi do povas --? ADJUNKTO RORLUND Mi opinias ke ne estus sane se tiaj faroj trovis enlason che ni. Ne, ni chi-hejme devas danki al Dio, ke statas che ni kiel estas. Certe kreskas fiherboj inter la tritiko ankau chi tie, bedaurinde; sed ghin ni sincere klopodas sarki plej eble bone. Gravas ke ni tenu la socion pura, miaj sinjorinoj, -- teni ekstere chion tion neprovitan, kiun senpacienca tempo volas trudi al ni. SINJORINO HOLT Kaj el tio bedaurinde trovighas pli ol sufiche. SINJORINO RUMMEL Jes, pasintan jaron pendis de hareto, ke ni ricevus fervojon al la urbo. SINJORINO BERNICK Nu, tion ja Karsten sukcesis malhelpi. ADJUNKTO RORLUND La providenco, sinjorino Bernick. Vi povas esti certa, ke Via edzo estis ilo en la mano de iu pli alta, kiam li rifuzis okupighi pri tiu kaprico. SINJORINO BERNICK Kaj tamen li spertis sufiche da malico el la gazetoj. Sed ni tute forgesas danki Vin, sinjoro adjunkto. Vere estas tre afable de Vi, ke Vi oferas tiom da tempo por ni. ADJUNKTO RORLUND Ho nu, nun dum la lerneja ferio -- SINJORINO BERNICK Ja, ja, tamen estas ja ofero, sinjoro adjunkto. ADJUNKTO RORLUND (lokigas sian seghon pli proksimen.) Ne parolu pri tio, kara sinjorino. Chu Vi mem ne faras oferon por la bona afero? Kaj chu Vi ghin ne donas ghoje? Tiuj morale koruptitaj, por kies plibonigo Vi laboras, estas rigardendaj kiel vunditaj soldatoj sur batalkampo; Vi, karaj sinjorinoj estas la diakoninoj, la kompatemaj fratinoj, kiuj shirkolektas charpion por tiuj malfelichaj vunditoj, metas la bandaghon milde sur la vundon, kuracas kaj sanigas ilin -- SINJORINO BERNICK Certe estas granda donaco de graco vidi chion en tia bela lumo. ADJUNKTO RORLUND Multo estas denaska tiurilate; sed multo eblas esti akirata. Gravas vidi la aferojn en la lumo de sincera vivotasko. Jes, kion nun Vi diras, fraulino Bernick? Chu Vi ne trovis kvazau pli sekuran fundamenton kiam Vi oferis vin al la tasko instrui? FRAULINO BERNICK Ahh, mi ne scias kion respondi. Ofte kiam mi iras tie en la lerneja chambro, mi deziras esti ege fore sur la sovagha maro. ADJUNKTO RORLUND Nu audu, estas la malkvieto, kara fraulino. Sed kontrau tiaj maltrankvilaj gastoj oni devas fermi la pordon. La sovagha maro, -- tion Vi kompreneble ne pensas litere; Vi pensas pri la granda ondanta homa socio, kie multaj submergighas. Kaj chu Vi vere tiom alte taksas la vivon, kiun Vi audas zumi kaj brui ekstere? Rigardu nur la straton. Tie la homoj iras en la sunbrulo, shvitantaj kaj baraktantaj kun siaj etaj aferoj. Por ni vere estas pli kontentige sidi malvarmete chi tie interne turnante la dorson al tiu flanko, de kie venas la perturbo. FRAULINO BERNICK Jes, Dio, vi ja eble tute pravas -- ADJUNKTO RORLUND Kaj en domo kia tiu chi, -- en bona kaj pura hejmo, kie la familia vivo montras sin en la plej bela aspekto, -- kie paco kaj konkordo regas -- -- (al _sinjorino Bernick_) Al kio Vi auskultas, sinjorino? SINJORINO BERNICK (turnita al la plej antaua pordo maldekstre) Kiel lautvochaj ili farighas tie interne. ADJUNKTO RORLUND Chu io aparte okazas? SINJORINO BERNICK Mi ne scias. Mi audas ke estas iuj ene che mia edzo. (_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busho, envenas tra la pordo dekstre, sed haltas je la vido de tiom da sinjorinoj.) HILMAR TONNESEN Ho, pardonu -- (volas retiri sin) SINJORINO BERNICK Ne, Hilmar, proksimu do; vi ne ghenas. Chu vi ion volas? HILMAR TONNESEN Ne, mi nur volis enrigardi. Saluton, sinjorinoj. (al _sinjorino Bernick_) Nu, kio do farighos? SINJORINO BERNICK Pri kio? HILMAR TONNESEN Bernick estas ja kunvokinta kunvenon. SINJORINO BERNICK Chu? Pri kio do? HILMAR TONNESEN Ho, estas ja denove tiu fervoj-sensencajho. SINJORINO RUMMEL Ne, chu eblas? SINJORINO BERNICK Bedaurinda Karsten, chu li havu ech pliajn malagrablajhojn -- ADJUNKTO RORLUND Sed kiel ni komprenu tion chi, sinjoro Tonnesen? Konsulo Bernick jam lastan jaron konigis, ke li ne volas havi iun fervojon. HILMAR TONNESEN Jes, tion ankau mi opinias; sed mi renkontis plenrajtigiton Krap, kaj li rakontis, ke la fervoja afero denove traktighos, kaj ke Bernick havas kunvenon kun tri el la monhavantoj en la urbo. SINJORINO RUMMEL Jes, chu ne estas kiel shajnis al mi, ke mi audis la vochon de Rummel. HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble Rummel kunestas, kaj ankau komercisto Sandstad el la deklivo kaj Mikkel Vigeland, -- "Mikelo Sanktulo", kiel oni nomas lin. ADJUNKTO RORLUND Hm -- HILMAR TONNESEN Pardonu, sinjoro adjunkto. SINJORINO BERNICK Kaj nun estis ja tie chi tiel bone kaj trankvile. HILMAR TONNESEN Nu ja, miaparte mi ne bedaurus, ke ili komencus denove kvereli. Estus ja ioma amuzado. ADJUNKTO RORLUND Nu, tiajn amuzadojn mi pensas, ke oni povas senesti. HILMAR TONNESEN Tio estas lau natura emo. Certaj naturoj bezonas foje shirantaj bataloj. Sed de tio la etburgha vivo ne havas multe oferenda, kaj ne estas por chiu donita -- (foliumas la libron de la adjunkto) "La virino kiel la servantino de la socio". Kia sensencajho estas tio? SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, tion vi ne diru. Vi sendube ne legis tiun libron. HILMAR TONNESEN Ne kaj mi ne intencas legi ghin. SINJORINO BERNICK Vi vershajne ne bone fartas hodiau. HILMAR TONNESEN Ne, mi ne fartas. SINJORINO BERNICK Chu vi eble ne bone dormis chi-nokte? HILMAR TONNESEN Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hierau vespere pro mia malsano. Poste mi pashadis al la klubo kaj legis vojaghpriskribon pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia lukto kontrau la elementoj. SINJORINO RUMMEL Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne; ghi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme songhante, ke min persekutis abomena rosmaro. OLAF (kiu envenis supre sur la ghardena shtuparo) Chu persekutis vin rosmaro, onklo? HILMAR TONNESEN Mi tion songhis, vi stultulo! Sed chu vi daure chirkauiras ludante per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon? OLAF Jes, mi volus, sed -- HILMAR TONNESEN Char vera pafilo, tiu do havas iun sencon; chiam estas io nervostrecha kiam oni estas pafonta. OLAF Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi. SINJORINO BERNICK Vi ne devas meti tiajhojn en lian kapon, Hilmar. HILMAR TONNESEN Hm, -- tiela parencaro edukighas hodiau! Oni parolas pri sporto kaj sporto, -- Ho Dio, -- sed chio estas nur ludo; neniam serioza urgho al tio hardanta, kio trovighas en kuragha renkonto okulon al okulo antau la danghero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; vi povus malpreni. OLAF Ne, onklo, ghi ne havas sagon. HILMAR TONNESEN Vi ne povas scii; ghi tamen povas havi sagon. Forprenu ghin, mi diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojaghis transen al Ameriko en iu el la shipoj de via patro? Tie vi povus vidi chason al bizonoj au lukto kontrau la rughuloj. SINJORINO BERNICK Tamen Hilmar do -- OLAF Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj onklinon Lona. HILMAR TONNESEN Hm --; sensencajho. SINJORINO BERNICK Nun vi povas reen iri en la ghardenon, Olaf. OLAF Panjo, chu mi ankau povos eliri sur la straton? SINJORINO BERNICK Jes; sed ne tro foren. (_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.) ADJUNKTO RORLUND Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne, kompreneble, li devas iri chi tie kaj farighi fornosidulo, kiel tiom da aliuloj. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi mem ne transvojaghos? HILMAR TONNESEN Mi? Kun mia malsano? Nu, tio komprenighas; ghin oni ne multe konsideras en la urbo. Sed tamen, -- oni havas ja certajn devojn al la socio al kiu oni apartenas. Devas almenau esti _iuj_ kiuj tenas la standardon alte. Ush, nun li denove krias! LA SINJORINOJ Kiu krias? HILMAR TONNESEN Nu ja, mi ne scias. Ili estas iom lautvochaj tie interne, kaj tio igas min nervoza. SINJORINO RUMMEL Certe estas mia edzo, sinjoro Tonnesen. Sed mi diru al Vi, li tiom kutimighis paroli en grandaj kunvenoj -- ADJUNKTO RORLUND Ankau la aliaj ne estas mallautaj, shajnas al mi. HILMAR TONNESEN Ne, Dio gardu, kiam temas pri defendo de la monujo, jen --; chio ja rezultas en kalkulo de bagatelajhoj chi tie. Ush! SINJORINO BERNICK Estas almenau pli bone ol pasinte, kiam chio foruzighis en amuzadoj. SINJORINO LYNGE Chu vere estis tiel malbone pasinte? SINJORINO RUMMEL Jes, Vi kredu, sinjorino Lynge. Nomu Vin felicha, ke Vi tiam ne loghis chi tie. SINJORINO HOLT Jes, vere okazis shanghoj! Ho, kiam mi pensas pri miaj knabinaj tagoj -- SINJORINO RUMMEL Ho pensu nur antau dekkvar -- dekkvin jaroj. Dio gardu nin kia vivo estis chi tie! Tiam ekzistis kaj la pilk-klubo kaj la muzik-asocio -- FRAULINO BERNICK Kaj la drama-asocio. Ghin mi bone memoras. SINJORINO RUMMEL Jes, estas _tie_ ke via teatrajho prezentighis, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN (iras al la fono) Nu, kio, kio --! ADJUNKTO RORLUND Teatrajho de studento Tonnesen? SINJORINO RUMMEL Jes, estis longe antau ol _Vi_ venis chi tien, sinjoro adjunkto. Cetere ghi prezentighis nur unu fojon. SINJORINO LYNGE Chu ne estis en _tiu_ teatrajho, ke Vi aktoris kiel amorantino, lau kio Vi diris, sinjorino Rummel? SINJORINO RUMMEL (ekrigardas post la _adjunkto_) Mi? Tion mi vere ne memoras, sinjorino Lynge. Sed mi bone memoras la bruantaj sociaj aranghoj en la familioj. SINJORINO HOLT Jes, mi ech scias pri la domoj, kie ili prezentis du grandajn tagmanghojn semajne. SINJORINO LYNGE Kaj ankau venis chi tien vojaghanta aktor-grupo laudire. SINJORINO RUMMEL Jes, tio estis ja la plej malbona --! SINJORINO HOLT (maltrankvila) Hm, hm -- SINJORINO RUMMEL Nu, aktoroj? Ne, tion mi tute ne memoras. SINJORINO LYNGE Jes, tiuj homoj laudire faris tiom da petolajhoj. Kiel efektive statas pri tiuj historioj? SINJORINO RUMMEL Ho, vere estas nenio, sinjorino Lynge. SINJORINO HOLT Kara Dina, donu al mi tiun linajhon. SINJORINO BERNICK (samtempe) Kara Dina, eliru kaj petu al Katrine enporti la kafon. FRAULINO BERNICK Mi iru kun vi, Dina. (_Dina_ kaj _fraulino Bernick_ eliras tra la plej supera pordo maldekstre.) SINJORINO BERNICK (ekstaras) Kaj nun vi pardonu al mi momenton, miaj sinjorinoj; mi pensas, ke ni trinku kafon tie ekstere. (Shi eliras sur la ghardenan shtuparon kaj pretigas tablon; la adjunkto staras che la pordo kaj parolas kun shi. _Hilmar Tonnesen_ sidas tie ekstere fumante.) SINJORINO RUMMEL (mallaute) Dio, sinjorino Lynge, kiel Vi timigis min! SINJORINO LYNGE Mi? SINJORINO HOLT Jes, sed estis ja Vi mem kiu komencis, sinjorino Rummel. SINJORINO RUMMEL Mi? Ne, kiel Vi povas tion diri, sinjorino Holt? Venis ech ne vivanta vorto el mia busho. SINJORINO LYNGE Sed kio do _estas_? SINJORINO RUMMEL Kiel povis Vi komenci paroli --! Pensu, -- chu Vi ne vidis, ke Dina cheestas? SINJORINO LYNGE Dina? Sed Dio gardu, chu estas io pri --? SINJORINO HOLT Kaj ech ghuste en _tiu chi_ domo! Chu Vi do ne scias, ke estis la frato de sinjorino Bernick --? SINJORINO LYNGE Chu li? Mi ja scias nenion; mi estas ja tute nova -- SINJORINO RUMMEL Chu Vi do ne audis ke --? Hm -- (al la filino) Iru en la ghardenon, vi Hilda. SINJORINO HOLT Kaj ankau vi, Netta. Kaj estu ghentilaj al la bedaurinda Dina, kiam shi revenas. (_Fraulino Rummel_ kaj _fraulino Holt_ eliras en la ghardenon.) SINJORINO LYNGE Nu, kio do estis pri la frato de sinjorino Bernick? SINJORINO RUMMEL Chu Vi ne scias ke li estis tiu en la terura afero? SINJORINO LYNGE Chu studento Tonnesen estis en terura afero? SINJORINO RUMMEL Ne, je Dio, la studento estas ja shia kuzo, sinjorino Lynge. Mi parolas pri la frato -- SINJORINO HOLT -- la perditulo Tonnesen -- SINJORINO RUMMEL Johan li nomighis. Li fughis al Ameriko. SINJORINO HOLT _Devis_ fughi, pripensu. SINJORINO LYNGE Kaj _li_ do estis en terura afero? SINJORINO RUMMEL Jes, estis io tia --; kiel mi do nomu ghin? Estis io pri la patrino de Dina. Ho, mi memoras kvazau tio estus hodiau. Johan Tonnesen tiam estis en la oficejo de maljuna sinjorino Bernick; Karsten Bernick jhus estis veninta de Parizo, -- ankorau ne estis fianchighinta -- SINJORINO LYNGE Nu, sed tiu terura historio? SINJORINO RUMMEL Jes, vidu, -- tiun vintron la aktora trupo de Moller cheestis en la urbo -- SINJORINO HOLT -- kaj en tiu trupo estis la aktoro Dorf kaj lia edzino. Chiuj junaj homoj profunde charmighis de shi. SINJORINO RUMMEL Jes, Dio scias kiel ili povis trovi, ke _shi_ estas bela. Sed jen la aktoro Dorf revenis hejmen malfrue iun vesperon -- SINJORINO HOLT -- tute neatendite -- SINJORINO RUMMEL -- Kaj li trovas --; ne; tio vere ne estas rakontinda. SINJORINO HOLT Ne, sinjorino Rummel, li trovis nenion, char la pordo estis shlosita interne. SINJORINO RUMMEL Jes, estas ja tio kion mi diras; li trovis la pordon shlosita. Kaj pensu, sinjorino, tiu, kiu estis interne, devas salti tra la fenestro. SINJORINO HOLT Tute supre de mansardo! SINJORINO LYNGE Kaj tiu estis la frato de sinjorino Bernick? SINJORINO RUMMEL Jes, efektive estis. SINJORINO LYNGE Kaj post tio li fughis al Ameriko? SINJORINO HOLT Jes, li ja devis fughi, komprenu. SINJORINO RUMMEL Char poste malkovrighis io preskau same malbona; imagu, li estis atencinta la kason -- SINJORINO HOLT Sed tion oni ne certe scias, sinjorino Rummel; eble estis nur onidiroj. SINJORINO RUMMEL Sed nun audu do --! Chu _tio_ ne estis konata en la tuta urbo? Chu maljuna sinjorino Bernick ne preskau bankrotis pro tiu afero? Tion mi ja audis de Rummel mem. Sed Dio gardu _mian_ bushon. SINJORINO HOLT Nu, al sinjorino Dorf la mono almenau ne iris, char shi -- SINJORINO RUMMEL Ja, Dorf forvojaghis de edzino kaj de infanoj. Sed la sinjorino tamen estis tiel audaca resti chi tie tutan jaron. Montri sin en la teatro shi ne plu kuraghis; sed shi vivtenis sin lavante kaj kudrante por homoj -- SINJORINO HOLT Kaj shi provis komenci danc-lernejon. SINJORINO RUMMEL Tio kompreneble ne sukcesis. Kiuj gepatroj volus konfidi siajn infanojn al iu tia? Sed ne dauris longe pri shi; la bela sinjorino ne estis kutimita al laboro; kaptighis shia brusto, kaj shi mortis. SINJORINO LYNGE Hu, estas vere teruraj historioj! SINJORINO RUMMEL Jes, kredu, estis severe elteni por la familio Bernick. Estas la malluma makulo en la suno de ilia felicho, kiel Rummel iam esprimis sin. Tial neniam parolu pri tiuj aferoj chi tie en la domo, sinjorino Lynge. SINJORINO HOLT Kaj pro Dio ankau ne pri la duonfratino! SINJORINO LYNGE Jes, sinjorino Bernick havas ja ankau duonfratinon? SINJORINO RUMMEL Havis -- feliche; char nun la parenceco certe estas finita inter la du. Jes, shi estis iu precipa! Imagu, shi fortondis la harojn, kaj iris en viraj botoj en pluva vetero. SINJORINO HOLT Kaj kiam la duonfrato -- la perdita subjekto -- estis forkurinta, kaj la tuta urbo kompreneble shokighis pro li, -- chu Vi scias kion shi tiam faras? Shi vojaghas transen al li! SINJORINO RUMMEL Jes, kaj la skandalo, kiun shi faris antau ol forvojaghi, sinjorino Holt! SINJORINO HOLT Tshsh, ne parolu pri tio. SINJORINO LYNGE Dio, chu shi ankau faris skandalon? SINJORINO RUMMEL Jes, nun Vi audu, sinjorino Lynge. Bernick estis jhus sin fianchighinta al Betty Tonnesen; kaj ghuste kiam li venis kun shi che la brako enen al shia onklino por informi -- SINJORINO HOLT La gefratoj Tonnesen estis orfaj, Vi sciu -- SINJORINO RUMMEL -- kaj Lona Hessel ekstaras de la segho kie shi sidas, kaj donas al la ghentila, kulturita Karsten Bernick vangofrapon, ke resonis en li. SINJORINO LYNGE Ne, nun mi neniam --! SINJORINO HOLT Estas tute certe. SINJORINO RUMMEL Kaj shi pakis sian kofron kaj forvojaghis al Ameriko. SINJORINO LYNGE Sed do shi ja mem estus havinta inklinon al li. SINJORINO RUMMEL Jes, kredu ke shi havis. Shi imagis ke farighus paro el tiuj du, kiam li revenus el Parizo. SINJORINO HOLT Jes, imagu, ke shi kredus tiajhon! Bernick, -- tiu juna bonkonduta grandmonda sinjoro, -- perfekta galantulo, -- favorato de chiuj virinoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj tamen deca, sinjorino Holt; kaj tiel morala. SINJORINO LYNGE Sed pri kio okupighis tiu fraulino Hessel en Ameriko? SINJORINO RUMMEL Nu, vidu, super tio kushas, kiel Rummel iam esprimis sin, vualo, kiu ne estas levinda. SINJORINO LYNGE Kion tio signifas? SINJORINO RUMMEL Shi ja ne plu havas iun rilaton kun la familio, Vi komprenu; sed tiom scias ja la tuta urbo, ke shi kantis por mono en la gastejoj tie -- SINJORINO HOLT -- kaj shi faris prelegojn en la salonoj -- SINJORINO RUMMEL -- kaj shi eldonis nenormalan libron. SINJORINO LYNGE Chu vere --! SINJORINO RUMMEL Ho jes, Lona Hessel efektive estas unu el la sunmakuloj en la familia felicho de la Bernikoj. Sed nun Vi ja scias pri la aferoj, sinjorino Lynge. Je Dio, mi nur parolis pri tio chi, por ke Vi gardu Vin. SINJORINO LYNGE Jes, pri tio Vi povas esti certa ke mi faru. -- Sed tiu bedaurinda Dina Dorf! Mi vere sentas bedauron por shi. SINJORINO RUMMEL Nu, por shi estis ja pura felicho. Imagu se shi restus en la manoj de la gepatroj! Ni chiuj kompreneble zorgis pri shi, admonis shin plej eble bone. Post ioma tempo fraulino Bernick decidigis, ke shi venu en chi tiun domon. SINJORINO HOLT Sed malfacila infano shi chiam estis. Imagu, -- chiuj la malbonaj ekzemploj. Tia infano ja ne estas kiel unu el niaj propraj; oni devas preni shin per la bono, sinjorino Lynge. SINJORINO RUMMEL Tshsh, -- jen shi. (laute) Jes, tiu Dina vere estas diligenta knabino. Nu, chu vi venas, Dina? Ni sidas chi tie formetante la kudrajhojn. SINJORINO HOLT Ho, kiel bonodoras via kafo, dolcha Dina. Tia antautagmeza taso da kafo -- SINJORINO BERNICK (ekstere sur la ghardena shtuparo) Bonvolu, sinjorinoj! (_Fraulino Bernick_ kaj _Dina_ estas jam helpinta al la servistino enporti la kafajhojn. Chiuj sinjorinoj prenas lokon tie ekstere; ili parolas supermezure amike al _Dina_. Iom poste shi iras en la salonon kaj serchas sian manlaboron.) SINJORINO BERNICK (ekstere apud la kafotablo) Dina, chu ne ankau vi --? DINA Ne, dankon; mi ne volas. (Shi eksidas kun sia kudrajho. _Sinjorino Bernick_ kaj la _adjunkto_ intershanghas kelkajn vortojn; momenton poste li eniras en la salonon.) ADJUNKTO RORLUND (improvizas pretekston por iri al la tablo kaj diras mallaute:) Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Kial Vi ne volas sidi tie ekstere? DINA Kiam mi envenis kun la kafo, mi povis vidi sur la fremda sinjorino, ke ili estis parolintaj pri mi. ADJUNKTO RORLUND Kaj chu Vi ne ankau vidis, kiel amike shi kondutis al Vi tie ekstere? DINA Sed tion mi ne toleras! ADJUNKTO RORLUND Vi havas obstinan animon, Dina. DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi kondutas tiel? DINA Mi ne estas alia. ADJUNKTO RORLUND Chu Vi ne povus konduti alimaniere? DINA Ne. ADJUNKTO RORLUND Kial ne? DINA (rigardas lin) Mi ja apartenas al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Fi, Dina! DINA Ankau patrino apartenis al la morale perdituloj. ADJUNKTO RORLUND Kiu parolis al Vi pri tiajhoj? DINA Neniuj; ili neniam parolas. Kial ili tion ne faras? Chiuj ili kondutas al mi tiel konvene, kvazau mi rompighus, se --. Ho, kiom mi malamas tiun bonkorecon. ADJUNKTO RORLUND Kara Dina, mi bone komprenas, ke Vi sentas premon chi tie, sed -- DINA Jes, se mi povus iri longe foren. Mi certe helpus min mem antauen, se mi ne vivus inter homoj, kiuj estas tiel -- tiel -- ADJUNKTO RORLUND Kiel kiaj? DINA Tiel decaj kaj tiel moralaj. ADJUNKTO RORLUND Tamen Dina, tion Vi ne pensas. DINA Ho, Vi bone komprenas kiel mi pensas. Chiun tagon Hilda kaj Netta venas, por ke mi prenu ilin kiel modelojn. Mi neniam povos farighi tiel deca kiel ili. Mi ne _volas_ tiel farighi. Ho, se mi estus longe fore, mi certe farighus sagha. ADJUNKTO RORLUND Vi ja _estas_ sagha, kara Dina. DINA Kiel tio helpas min chi tie? ADJUNKTO RORLUND Do vojaghi --. Chu Vi pensas serioze pri _tio_? DINA Mi ne restus tagon pli longe, se _Vi_ ne estus. ADJUNKTO RORLUND Diru Dina, -- kial Vi vere tiel volonte estas kune kun mi? DINA Char Vi lernigas al mi tiom da belajhoj. ADJUNKTO RORLUND Belajhoj? Chu Vi nomas tion kion mi povas lernigi al Vi belajhoj? DINA Jes. Au vere -- Vi lernigas al mi ion; sed kiam mi audas vin paroli, mi ekrigardas tiom da belajhoj. ADJUNKTO RORLUND Kio do estas por Vi belajho? DINA Tion mi neniam pripensis. ADJUNKTO RORLUND Pripensu do nun. Kio do estas por Vi belajho? DINA Belajho estas io granda -- kaj tre fora. ADJUNKTO RORLUND Hm. -- Kara Dina, mi kore sentas zorgon pro Vi. DINA Nur _tio_? ADJUNKTO RORLUND Vi certe bone scias kiel nedireble kara Vi estas por mi. DINA Se mi estus Hilda au Netta, Vi ne timus observigi tion al aliuloj. ADJUNKTO RORLUND Ho Dina, Vi ne povas facile prijughi la mil konsiderojn --. Kiam viro estas starigita kiel morala subteno por la socio en kiu li vivas, jen --; oni ne povas esti tro singardema. Se mi nur estus certa, ke oni ghuste komprenus kaj interpretus miajn motivojn --. Sed egale; Vi _devas_ esti kaj _estos_ helpata supren. Dina, chu estas interkonsento, ke kiam mi venos -- kiam la kondichoj permesos al mi veni -- kaj mi diros: jen mia mano, -- Vi volos akcepti ghin kaj farighi mia edzino? -- Chu Vi tion promesas al mi Dina? DINA Jes. ADJUNKTO RORLUND Dankon, dankon! Char ankau por mi --. Ho Dina, mi tenas Vin kara --. Tshsh; iu venas. Dina, pro mi, -- eliru al la aliuloj. (Shi eliras al la kafotablo. En la sama momento venas _grandkomercisto Rummel_, _komercisto Sandstad_ kaj _komercisto Vigeland_ el la antaua chambro maldekstre, sekvataj de _konsulo Bernick_, kiu tenas amaseton da paperoj en la mano.) KONSULO BERNICK Nu; do la afero estas decidita. KOMERCISTO VIGELAND Jes, je la nomo de Dio, lasu ghin nun tia. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ghi estas decidita, Bernick! Vorto de norvego staras fikse kiel la rokoj de la Dovre montaro, tion vi scias! KONSULO BERNICK Kaj neniu perfidos; neniu retiros sin, kia ajn opozicio ni renkontos. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni staras kaj falas kune, Bernick! HILMAR TONNESEN (kiu venas de la ghardena pordo) Falas? Permesu, chu ne estas la fervojo, kiu falas? KONSULO BERNICK Ne, kontraue, ghi estos iranta -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- per vaporo, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN (pli proksime) Chu? ADJUNKTO RORLUND Kiel? SINJORINO BERNICK (che la ghardena pordo) Sed, kara Karsten, kio do vere estas --? KONSULO BERNICK Ho, kara Betty, kiel tio do interesas _vin_? (al la tri sinjoroj) Sed nun ni devas ellabori la listojn, ju pli frue, des pli bone. Estas memsekvo, ke ni kvar subskribas unue. La pozicio, kiun ni havas en la socio, devigas nin strechi nin tiel foren kiel eblas. KOMERCISTO SANDSTAD Kompreneble, sinjoro konsulo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Farighos, Bernick; jhurite. KONSULO BERNICK Jes ja, mi ne dubas pri la rezulto. Ni devas agi chiu en sia rondo de konatuloj; kaj se ni fine povos montri al vigla partopreno en chiuj tavoloj de la socio, sekvos de si mem, ke ankau la komunumo devos kontribui. SINJORINO BERNICK Tamen, Karsten, vi nepre devas veni por rakonti al ni -- KONSULO BERNICK Ho kara Betty, estas io en kio sinjorinoj ne povas trovi komprenon. HILMAR TONNESEN Vi tamen zorgos pri la fervoja afero? KONSULO BERNICK Jes, kompreneble. ADJUNKTO RORLUND Sed lastan jaron, sinjoro konsulo --? KONSULO BERNICK Lastan jaron estis tute alia afero. Tiam temis pri marborda linio -- KOMERCISTO VIGELAND -- kiu estus tute superflua, sinjoro adjunkto; char ni ja havas vapor-shipojn -- KOMERCISTO SANDSTAD -- kaj kiu farighus ekstreme multekosta, -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL -- jes kaj kiu malutilus al gravaj interesoj en nia urbo. KONSULO BERNICK La esenca afero estis, ke ghi ne utilus al la pli granda socio. Tial mi kontrauis ghin, kaj tial la intern-landa linio elektighis. HILMAR TONNESEN Jes, sed tiu ne tushos la urbojn en nia regiono. KONSULO BERNICK Ghi tushos _nian_ urbon, mia kara Hilmar; char nun ni konstruos flankan fervojon chi tien. HILMAR TONNESEN Aha; nova elpensajho do. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, chu ne estas bonega elpensajho? Chu? ADJUNKTO RORLUND Hm -- KOMERCISTO VIGELAND Ne estas neinde, ke la providenco aranghis la terenon por flanka fervojo. ADJUNKTO RORLUND Chu vere ke tiel estas, sinjoro Vigeland? KONSULO BERNICK Jes, mi devas konfesi, ke ankau mi rigardas tion kiel providencan aranghon, ke mi chi tiun printempon veturis lauvale en komerco, kaj hazarde mi venis en valon, kie mi neniam antaue estis. Frapis min kvazau fulmo, ke tie ni povus konstrui flankan fervojon al ni. Mi dungis inghenieron por inspekti la terenon; jen mi havas la intertempajn kalkulojn kaj taksojn; nenio kontrauas. SINJORINO BERNICK (daure kune kun la sinjorinoj che la ghardena pordo) Sed, kara Karsten, ke vi tenis chion tion kashita por ni. KONSULO BERNICK Ho, mia bona Betty, vi tamen ne povus kapti la veran konekson. Cetere mi ne priparolis tion al iu ajn vivanta homo antau hodiau. Sed nun la decida momento venis; nun ni agu nekashite kaj plenforte. Jes, ech se mi metu chiun mian ekziston sur tiun aferon, mi realigu ghin. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ni kune, Bernick; pri tio vi fidu. ADJUNKTO RORLUND Chu Vi do atendas tiom multe el tiu chi entrepreno, sinjoroj? KONSULO BERNICK Jes, tion mi devus pensi. Kia levstango tio estu por nia tuta socio! Imagu nur la vastajn arbarejojn, kiuj farighos atingeblaj; imagu la richajn erc-ejojn, kiujn ni povos ekspluati; imagu la riveron kun aro da akvofaloj lauvice en la valo! Kia fabrikado _tie_ povos esti efektivigata! ADJUNKTO RORLUND Kaj vi ne timas, ke pli ofta interrilato kun malvirta ekstera mondo --? KONSULO BERNICK Ne; estu tute trankvila, sinjoro adjunkto. Nia eta laborema loko kushas, laudo al Dio, nuntempe sur sana morala fundo; ni ja chiuj kunhelpis por dreni ghin, se mi rajtas tion diri; kaj tion ni faros estonte, chiu siamaniere. Vi, sinjoro adjunkto daurigos Vian benorichan agadon en la lernejo kaj en la hejmoj. Ni, la homoj de la praktika laboro, subtenas la socion disvastigante bonfarton en plej eble vastan rondon; -- kaj niaj virinoj, -- jes, nur proksimighu, miaj sinjorinoj; Vi bonvole devas audi -- niaj virinoj, mi diras, niaj edzinoj kaj filinoj, -- jes, agadu neghenitaj en la servo de bonfarado, miaj sinjorinoj, kaj cetere estu helpo kaj komforto por Viaj proksimuloj, kiel mia kara Betty kaj Marta estas por mi kaj Olaf -- (chirkaurigardas) Nu, kie estas Olaf hodiau? SINJORINO BERNICK Ho, nun dum la feritagoj ne eblas teni lin hejme. KONSULO BERNICK Do li certe estas malsupre che la maro! Vidu, li ne finos antau ol okazos akcidento. HILMAR TONNESEN Bah -- eta ludo kun la naturfortoj -- SINJORINO RUMMEL Kiel bele de Vi, ke Vi havas tiom da familia sento, sinjoro Bernick. KONSULO BERNICK Nu, la familio estas ja la kerno de la socio. Bona hejmo, honestaj kaj fidelaj amikoj, eta dense kunligita rondo, kie neniuj maltrankviligaj elementoj enjhetas sian ombron -- (_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre kun leteroj kaj gazetoj.) PLENRAJTIGITO KRAP Eksterlandaj poshtajhoj, sinjoro konsulo; -- kaj telegramo el New York. KONSULO BERNICK (prenas) Ah, de la shipa societo de "Indian Girl". GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu, la poshto venis? Jes, do mi petas permeson. KOMERCISTO VIGELAND Jes, ankau mi. KOMERCISTO SANDSTAD Adiau, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Adiau, adiau, miaj sinjoroj. Kaj memoru do nian kunvenon hodiau posttagmeze je la kvina. LA TRI SINJOROJ Jes; bone; kompreneble. (Ili foriras dekstre.) KONSULO BERNICK (Li legis la telegramon) Ne, tio chi estas vere pure usona! Vere shoka -- SINJORINO BERNICK Dio, Karsten, kio estas? KONSULO BERNICK Jen, vidu, sinjoro Krap; legu! PLENRAJTIGITO KRAP (legas) "Faru nur plej etan riparon, sendu 'Indian Girl' transen tuj kiam flosebla; bona sezono; okaze naghas sur la kargo." Nu, tion mi diru -- KONSULO BERNICK Naghas sur la kargo! Tiuj sinjoroj bone scias, ke kun tia kargo la shipo sinkos funden kiel shtono, se io okazos. ADJUNKTO RORLUND Jen ni vidas kiel statas en tiuj laudataj grandaj socioj. KONSULO BERNICK Vi pravas; ech ne respekto por homa vivo, tuj kiam profito venas en la ludon. (al _Krap_) Chu "Indian Girl" estos mar-preta post kvar -- kvin tagoj? PLENRAJTIGITO KRAP Jes, se komercisto Vigeland akceptas, ke ni haltigas la laboron sur "La Palmo" intertempe. KONSULO BERNICK Hm, tion li ne faros. Nu, bonvolu tralegi la poshtajhojn. Audu, chu Vi ne vidis Olaf tie sur la kajo? PLENRAJTIGITO KRAP Ne, sinjoro konsulo. (Li iras en la plej antauan chambron maldekstre.) KONSULO BERNICK (denove legas la telegramon) Riski la vivon de dek ok homoj! Por tio tiuj sinjoroj ne hezitas -- HILMAR TONNESEN Nu, estas la destino de maristo spiti la elementojn; devas esti io nervostrecha en tio, kun maldika tabulo inter si kaj la abismo -- KONSULO BERNICK Jes, mi dezirus vidi tiun shipposedanton che ni, kiu povus decidigi sin al tiajho! Ech ne unu, ech ne unu sola -- (ekvidas _Olaf_) Nu, laudo al Dio, la knabo cheestas. (_Olaf_ kun fishshnuro en la mano venis kurante lau la strato kaj enen tra la ghardena pordego.) OLAF (ankorau en la ghardeno) Onklo Hilmar, mi malsupreniris kaj rigardis la vapor-shipon. KONSULO BERNICK Chu vi nun denove iris sur la kajon. OLAF Ne, mi nur estis en boato. Sed imagu, onklo Hilmar; venis surkajen tuta aro da cirkistoj kun chevaloj kaj bestoj; kaj estis multaj pasagheroj. SINJORINO RUMMEL Ho, chu ni vere vidos cirkon! ADJUNKTO RORLUND Ni? Tion mi ne supozas. SINJORINO RUMMEL Ne, kompreneble ne ni, sed -- DINA Mi shatus vidi cirkon. OLAF Jes, ankau mi. HILMAR TONNESEN Vi estas stultulo. Chu _tio_ estas io rigardinda? Nura dreso. Ne, kontraue estas io alia vidi la gauchon flugi trans la Pampo sur sia spireganta mustango. Sed Dio gardu, chi tie en la urbetoj -- OLAF (tiras la jupon de _fraulino Bernick_) Onklino Marta, vidu, vidu -- jen ili venas! SINJORINO HOLT Jes, je Dio, jen ni havas ilin. SINJORINO LYNGE Hu, la teruraj homoj! (Multaj _pasagheroj_ kaj aro da _urbanoj_ venas supren lau la strato.) SINJORINO RUMMEL Jes, certe estas arlekenoj el la ghusta specio. Rigardu tiun en la griza robo, sinjorino Holt; shi portas la valizon sur la dorso. SINJORINO HOLT Jes, imagu, shi portas ghin sur la ombreltenilo! Kompreneble shi estas la edzino de la direktoro. SINJORINO RUMMEL Kaj jen estas la direktoro mem; tiu kun la barbo. Nu, li ja aspektas kiel rabisto. Ne rigardu lin, Hilda! SINJORINO HOLT Ankau vi ne, Netta. OLAF Panjo, la direktoro salutas al ni. KONSULO BERNICK Kion do? SINJORINO BERNICK Kion vi diras, infano? SINJORINO RUMMEL Jes, je Dio, jen ankau la virino salutas! KONSULO BERNICK Ne, _tio_ estas do tro senhonta! FRAULINO BERNICK (kun nevolonta ekkrio) Ah --! SINJORINO BERNICK Kio estas, Marta? SINJORINO BERNICK Ho ne, nenio; shajnis nur al mi -- OLAF (krias el ghojo) Vidu, vidu, jen venas la aliuloj kun la chevaloj kaj la bestoj! Kaj jen ankau la usonanoj! Chiuj la maristoj sur "Indian Girl" -- (Oni audas "Yankee Doodle" akompanata de klarneto kaj tamburo.) HILMAR TONNESEN (kovras la orelojn) Uf, uf, uf! ADJUNKTO RORLUND Mi kredas, ke ni izolu nin iomete, miaj sinjorinoj; tio chi ne estas io por ni. Ni reiru al nia laboro. SINJORINO BERNICK Chu ni eble antauen tiru la kurtenojn? ADJUNKTO RORLUND Jes, jen ghuste kion mi pensis. (La _sinjorinoj_ trovas siajn sidlokojn che la tablo; la _adjunkto_ fermas la ghardenan pordon kaj antauen tiras la kurtenojn al ghi kaj al la fenestroj; farighas duone mallume en la chambro.) OLAF (kiu shtele rigardas) Panjo, nun la direktor-edzino staras che la akvokrano lavante sian vizaghon. SINJORINO BERNICK Chu! Meze sur la vendoplaco! SINJORINO RUMMEL Kaj tio dum brile hela tago! HILMAR TONNESEN Nu, se mi vojaghis en dezerto kaj trovis cisternon, ankau mi ne hezitus --. Uf, tiu terura klarneto! ADJUNKTO RORLUND Estas vere evidenta kauzo por la polico por procedi. KONSULO BERNICK Nu do; kun eksterlandanoj oni ne devas esti tro severa; tiuj homoj ja ne havas la enradikitan senton de deco, kiu tenas _nin_ ene inter la ghustaj baroj. Lasu ilin nur devojighi. Kiel tio afektas nin? Tiu ghena konduto, kiu kontrauas kutimon kaj bonajn morojn, feliche ne rilatas al nia socio, se mi rajtas tiel paroli. -- Jen kio! (La _fremda sinjorino_ rapide envenas tra la pordo dekstre.) LA SINJORINOJ (timigite sed mallaute) La rajdistino! La direktoredzino! SINJORINO BERNICK Dio, kion tio signifu! FRAULINO BERNICK (eksaltas) Ah --! LA SINJORINO Bonan tagon, kara Betty! Bonan tagon, Marta! Bonan tagon bofrato! SINJORINO BERNICK (ekkrie) Lona --! KONSULO BERNICK (ekretirighas) Je mia vivo --! SINJORINO HOLT Sed Dio kompatu --! SINJORINO RUMMEL Vere ne eblas --! HILMAR TONNESEN Nu! Uf! SINJORINO BERNICK Lona --! Chu vere --? FRAULINO HESSEL Chu estas mi? Jes, efektive ke estas mi; Vi bonvole povas chirkaubraki min por tio. HILMAR TONNESEN Uf; uf! SINJORINO BERNICK Kaj nun vi venas chi tien kiel --? KONSULO BERNICK -- kaj vere volas ludi rolon --? FRAULINO HESSEL Ludi rolon? Kiel ludi rolon? KONSULO BERNICK Jes, mi pensas -- kun la rajdistoj -- FRAULINO HESSEL Hahaha! Chu vi estas freneza, bofrato? Chu vi kredas, ke mi apartenas al la rajdistoj? Ne; vere faris mi multajn artajhojn, kaj arlekenis multmaniere -- SINJORINO RUMMEL Hm -- FRAULINO HESSEL -- sed akrobatajhojn sur chevaldorso mi neniam faris. KONSULO BERNICK Do ne -- SINJORINO BERNICK Ah, dank' al Dio! FRAULINO HESSEL Ne, ni venis ghuste kiel aliaj decaj homoj, -- tamen kun dualoka bileto, sed al tio ni estas kutimitaj. SINJORINO BERNICK Vi diras ni? KONSULO BERNICK (pashon pli proksimen) Kiuj ni? FRAULINO HESSEL Mi kaj la infano, kompreneble. LA SINJORINOJ (ekkrie) La infano! HILMAR TONNESEN Kio! ADJUNKTO RORLUND Nu, jen io direnda --! SINJORINO BERNICK Sed kion vi aludas, Lona? FRAULINO HESSEL Kompreneble mi aludas al John; mi ja ne havas alian infanon ol John, mi scias, -- au Johan, kiel vi nomis lin. SINJORINO BERNICK Johan --! SINJORINO RUMMEL (mallaute al _sinjorino Lynge_) La perdita frato! KONSULO BERNICK (hezite) Chu Johan kunvenis? FRAULINO HESSEL Nu jes; nu jes; mi ja ne vojaghas sen li. Sed vi aspektas tiel triste. Kaj vi sidas en krepusko kudrante ion blankan. Chu estas morto en la familio? ADJUNKTO RORLUND Fraulino, vi trovas vin en la asocio por morale perditaj -- FRAULINO HESSEL (duonlaute) Kion vi diras? Tiuj belaj, silentemaj sinjorinoj estus --? SINJORINO RUMMEL Ne _nun_ mi diru --! FRAULINO HESSEL Ah, komprenas, komprenas! Sed diable, estas ja sinjorino Rummel! Kaj jen ankau sinjorino Holt! Nu, ni tri ne junighis de post lastfoje. Sed auskultu nun bonuloj; lasu nun la morale perditaj atendi almenau tagon; ili ne plimalbonighos pro tio. Ghoja momento kiel tiu chi -- ADJUNKTO RORLUND Hejmenveno ne chiam estas ghoja momento. FRAULINO HESSEL Chu? Kiel vi legas vian biblion, pastoro? ADJUNKTO RORLUND Mi ne estas pastoro. FRAULINO HESSEL Nu; tamen tia vi certe farighos. -- Sed fi, fi, fi, -- tiu chi morala linajho odoras tiel putre, -- ghuste kiel mortotuko. Mi kutimighis al la aero sur la prerioj, mi; mi diru. KONSULO BERNICK (sekigas la frunton) Jes vere estas iom nauze chi ene. FRAULINO HESSEL Atendu, atendu; ni tamen elvenu el la tomba kelo. (tiras la kurtenojn flanken) Plenan taglumon ni havu, kiam la knabo venos. Kaj vi vidos knabon kiu forlavis la infanecon -- HILMAR TONNESEN Uf! FRAULINO HESSEL (malfermas pordon kaj fenestrojn) -- Nu, tio signifas, kiam li _estos_ sin lavinta -- tie supre en la hotelo; char sur la vapor-shipo li farighis malpura kiel porko. HILMAR TONNESEN Uf, uf! FRAULINO HESSEL Uf? Jes vere, chu ne estas --! (montras al _Hilmar_ kaj demandas al la aliuloj) Chu _li daure_ drivas dirante sian uf? HILMAR TONNESEN Mi ne drivas; mi estas chi tie pro mia malsano. ADJUNKTO RORLUND Hm, miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne -- FRAULINO HESSEL (ekvidante _Olaf_) Chu _tiu_ estas la _via_, Betty? -- Donu la manegon, knabo! Au chu vi timas vian maljunan, malbelan onklinon? ADJUNKTO RORLUND (metante sian libron sub la brakon) Miaj sinjorinoj, mi opinias ke ne estas animstato por pluen labori hodiau. Sed morgau ni ja denove kunvenos? FRAULINO HESSEL (dum la fremdaj sinjorinoj levas sin por adiaui) Jes, tion ni faru. Mi ghuste estos sur la loko. ADJUNKTO RORLUND Vi? Permesu, fraulino, kion _Vi_ volas fari en _nia_ asocio? FRAULINO HESSEL Mi volas aerumi, sinjoro pastoro. DUA AKTO (La ghardena salono de la domo de _konsulo Bernick_.) (_Sinjorino Bernick_ sidas sola che la labortablo kun sia kudrajho. Iom poste venas de dekstre _konsulo Bernick_ kun chapelo sur la kapo kaj kun gantoj kaj bastono.) SINJORINO BERNICK Chu vi jam revenas hejmen, Karsten? KONSULO BERNICK Jes. Estas iu, kiun mi petis veni. SINJORINO BERNICK (kun sopiro) Ho jes. Johan certe venos, mi pensas. KONSULO BERNICK Estas iu viro, mi diras. (demetas la chapelon) Kie estas chiuj la sinjorinoj hodiau! SINJORINO BERNICK Sinjorino Rummel kaj Hilda ne havas tempon. KONSULO BERNICK Nu? Sendis ekskuzon? SINJORINO BERNICK Jes; ili havas tiom da farendajhoj en la domo. KONSULO BERNICK Kompreneble. Kaj la aliaj ankau ne venos? SINJORINO BERNICK Ne, ankau ili havas ekskuzojn. KONSULO BERNICK Tion mi estus povinta diri antaue. Kie estas Olaf? SINJORINO BERNICK Mi permesis al li iomete promeni kun Dina. KONSULO BERNICK Hm; Dina, tiu acha flirtulino --. Imagu ke hierau shi tuj ligis sin al Johan --! SINJORINO BERNICK Sed kara Karsten, Dina ja tute ne scias ke -- KONSULO BERNICK Nu, sed Johan almenau devus havi la takton ne montri al shi iun atenton. Mi ja vidis la okuljhetojn de komercisto Vigeland. SINJORINO BERNICK (kun la kudrajho sur la genuoj) Karsten, chu vi povas imagi kion ili volas chi-hejme? KONSULO BERNICK Hm; li havas ja bienon tie transe, kiu ne bone prosperas; kaj _shi_ ja diris hierau, ke ili devis vojaghi duaklase -- SINJORINO BERNICK Jes, bedaurinde, eble estas io tia. Sed ke _shi_ akompanis! _Shi!_ Post tiu sanga insulto kiun shi faris al vi --! KONSULO BERNICK Ho, ne pensu pri tiuj malnovaj historioj. SINJORINO BERNICK Kiel povas mi pensi pri aliajhoj nuntempe? Li ja estas mia frato; -- ne estas pro li; sed chiuj malagrablajhoj kiuj kauzighus al _vi_ --. Karsten, mi ege timas ke -- KONSULO BERNICK Por kio vi timas? SINJORINO BERNICK Chu oni imagus meti lin en karceron pro la mono, kiu malaperis por via patrino? KONSULO BERNICK Ho, babilajho! Kiu povas pruvi ke mono malaperis? SINJORINO BERNICK Ahh Dio, tion scias ja la tuta urbo, bedaurinde; kaj vi mem ja diris -- KONSULO BERNICK Mi nenion diris. La urbo scias nenion pri tiuj aferoj; chio estis nur senfundaj onidiroj. SINJORINO BERNICK Ho kiel grandanima vi estas, Karsten! KONSULO BERNICK Chesu pri tiuj memorajhoj, mi diras! Vi ne scias, kiom vi turmentas min revivigi chion tian! (Li pashas tien kaj reen sur la planko; jen li forjhetas la bastonon.) Chagrene ke ili venis hejmen ghuste nun, -- nun kiam mi bezonas bonvoleman animstaton kaj en la urbo kaj en la gazetaro. Korespondighos al la gazetoj en la najbaraj urboj. Chu mi akceptas ilin _bone_ au chu mi akceptas ilin _malbone_, ambaukaze tio pridiskutighos kaj interpretighos. Oni kirlas chion tion malnovan, -- tiel kiel _vi_ faras. En socio kiel la nia --. (jhetas la gantojn sur la tablon) Kaj ech neniun homon mi havas kun kiu mi povas paroli kaj che kiu serchi apogon. SINJORINO BERNICK Ech neniu, Karsten? KONSULO BERNICK Ne, kiu _tiu_ estus? -- Ekhavi ilin sur la nukon ghuste nun! Ne estas dubo ke ili iel faros skandalon, -- precipe shi. Chu ne estas malfelicho havi tiajn homojn en sia familio! SINJORINO BERNICK Jes, _mi_ ja ne povas kulpighi ke -- KONSULO BERNICK Pro kio vi ne povas kulpighi? Ke vi estas parenca al ili? Jen vera vorto. SINJORINO BERNICK Kaj mi ankau ne petis ilin veni hejmen. KONSULO BERNICK Audu; jen ni estas! Mi ne petis ilin veni hejmen; mi ne skribis por revenigi ilin; mi ne tiris ilin hejmen per la haroj! Ho, mi scias la tutan chenon parkere. SINJORINO BERNICK (ekploras) Sed nun vi ja estas tiel senkoreca -- KONSULO BERNICK Ja, ghuste; ekploru, tiel ke la urbo ricevos ankau _tion_ por priparoli. Finu tiun stultecon, Betty. Eliru; eble venos iu. Chu oni vidu la sinjorinon kun rughaj okuloj? Jes, tio estus bonege, se disvastighus inter la homoj ke --. Nu, jen mi audas iun en la koridoro. (iu frapas) Envenu! (_Sinjorino Bernick_ eliras sur la ghardenan shtuparon kun sia kudrajho. _Shipkonstruisto Aune_ envenas de dekstre.) SHIPKONSTRUISTO AUNE Bonan tagon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Bonan tagon. Nu, Vi certe divenas, kion mi volas pri Vi? SHIPKONSTRUISTO AUNE La plenrajtigito menciis hierau, ke la konsulo ne estus kontenta pri -- KONSULO BERNICK Mi estas malkontenta pri la tuta organizado en la shipfarejo, Aune. Vi ja neniel progresas pri la averiuloj. "La Palmo" devus ja esti sub velo antau longe. Komercisto Vigeland venas chiun tagon chagrenante min; estas malfacila viro havi kiel kunpartoprenanto en shipasocio. SHIPKONSTRUISTO AUNE "La Palmo" povos forveli postmorgau. KONSULO BERNICK Nu fine. Sed la usonano "Indian Girl", kiu atendis kvin semajnojn kaj -- SHIPKONSTRUISTO AUNE La usonano? Mi komprenighis, ke ni unue faru la laboron sur Via propra shipo. KONSULO BERNICK Al tio mi ne donis al vi iun kauzon kredi. Farighus chiu ebla progresigo ankau pri la usonano; sed tio ne okazas. SHIPKONSTRUISTO AUNE La shipo estas traputrita en la fundo, sinjoro konsulo; ju pli ni flikas, des pli da putrajho ni trovas. KONSULO BERNICK Tio ne estas la kialo. Plenrajtigito Krap diris al mi la tutan veron. Vi ne kapablas labori per la novaj mashinoj, kiujn mi havigis, -- au pli ghuste, vi ne _volas_ labori per ili. SHIPKONSTRUISTO AUNE Sinjoro konsulo, mi estas nun en la kvindekaj jaroj; ech de la knabaj jaroj mi kutimighis al la malnovaj labormetodoj -- KONSULO BERNICK Ilin ni ne povas uzi nuntempe. Ne kredu, Aune, ke estas pro la profito; ghin mi ne bezonas, feliche; sed mi havas konsiderojn al la socio en kiu mi vivas, kaj al la firmao, kiun mi estras. Estas de mi, ke la progresoj venos, alie ili neniam venos. SHIPKONSTRUISTO AUNE Ankau mi bonvenigas progreson, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Jes, por via limigita rondo, por la laborista profesio. Ho, mi bone konas vian agitadon; Vi faras paroladojn; Vi agitigas la laboristojn; sed kiam evidenta progreso ofertas sin, kiel nun niaj novaj mashinoj, vi ne volas kunlabori; kaj vi farighas timema. SHIPKONSTRUISTO AUNE Jes, mi efektive farighas timema, sinjoro konsulo; mi timas pro tiuj multaj, de kiuj la mashinoj prenas la panon. La konsulo ofte parolas pri la devo atenti pri la socio; sed mi pensas, ke ankau la socio havas siajn devojn. Kiel kuraghas la tekniko kaj la kapitalo instali la novajn inventajhojn en la laboron, antau ol la socio povas lernigi novan generacion uzi ilin? KONSULO BERNICK Vi tro multe legas kaj cerbumas, Aune; ne estas bone por Vi; estas _tio_ kio igas vin malkontenta pri via stato. SHIPKONSTRUISTO AUNE Ne estas tio, sinjoro konsulo; sed mi ne toleras ke unu post la alia el lertaj laboristoj maldungighas kaj farighas mankohavaj pro tiuj mashinoj. KONSULO BERNICK Hm; kiam la presarto elpensighis, multaj skribistoj perdis la laboron. SHIPKONSTRUISTO AUNE Chu la konsulo shatus tiun arton, se Vi tiam estus skribisto? KONSULO BERNICK Mi ne vokis Vin por disputi. Mi vokis Vin por diri al Vi, ke nia averiulo "Indian Girl" estu preta forveli postmorgau. SHIPKONSTRUISTO AUNE Sed, sinjoro konsulo -- KONSULO BERNICK Postmorgau, Vi audas; samtempe kun nia propra shipo; ne horon pli malfrue. Mi havas miajn bonajn kialojn por antauenigi tiun aferon. Chu Vi legis la gazeton de hodiau matene? Nu, do Vi scias ke la usonanoj chi tie denove faris tumultojn. Tiu malmorala kanajlaro kvazau renversigas la tutan urbon; ne pasas nokto sen iu interbatado en la gastejoj kaj sur la stratoj; pri chiu alia abomenajho mi ne volas paroli. SHIPKONSTRUISTO AUNE Jes, estas certe, ke ili estas fiuloj. KONSULO BERNICK Kaj kiu kulpighas pro tiu malordajho? Estas mi! Jes, estas mi kiu kulpighas. Tiuj gazetskribajhoj aludachas kashvorte, ke ni centrigas la laboron al "La Palmo". Mi, kiu havas la taskon per la ekzemplo influi la kuncivitanojn, devas lasi jhetighi tiajon al mi en la nazon. Tion mi ne toleras. Ne servas al mi, ke mia nomo tiel makulighas. SHIPKONSTRUISTO AUNE Ho, la nomo de la konsulo estas tiel bona, ke ghi povas porti tion kaj ankau pli. KONSULO BERNICK Ne nun; ghuste en tiu chi tempo mi bezonas chiun estimon kaj bonvolon, kiun povas montri al mi miaj kunurbanoj. Mi havas en preparo grandan entreprenon, kiel vi eble audis; sed se sukcesighas al malbonvolemaj homoj skui la nepran fidon al mia persono, tio povos okazigi al mi la plej grandajn malfacilajhojn. Tial mi volas por kiu ajn prezo eviti tiujn malicajn kaj kalumniantajn gazetskribajhojn, kaj tial mi fiksis la datolimon al postmorgau. SHIPKONSTRUISTO AUNE Sinjoro konsulo, Vi povus same bone fiksi la daton al hodiau posttagmeze. KONSULO BERNICK Vi aludas ke mi postulas neeblecon? SHIPKONSTRUISTO AUNE Jes, kun tiu laboristaro, kiun ni nun havas -- KONSULO BERNICK Bone, bone; -- do ni devas serchi aliloke. SHIPKONSTRUISTO AUNE Chu Vi vere volas maldungi ankorau pliajn el la malnovaj laboristoj? KONSULO BERNICK Ne, pri tio mi ne pensas. SHIPKONSTRUISTO AUNE Char mi certe kredas, ke tio metus malbonan sangon kaj en la urbo kaj en la gazetoj, se Vi tion farus. KONSULO BERNICK Eble, kaj tial mi tion ne faros. Sed se "Indian Girl" ne estos kvite vojaghpreta postmorgau, mi maldungos _Vin_. SHIPKONSTRUISTO AUNE (kun ekskuo) Mi! (Li ridas) Nun Vi shercas, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Pri tio Vi ne fidu. SHIPKONSTRUISTO AUNE Vi povus pensi pri maldungo de _mi_? Mi, kies patro kaj avo estis en la servo de la shipfarejo chiujn siajn vivotagojn, kaj same pri mi -- KONSULO BERNICK Kiu nun devigas min al tio? SHIPKONSTRUISTO AUNE Vi postulas neeblecon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Ho, bona volo ne konas neeblecon. Jes au ne; respondu definite, au Vi havas Vian maldungon surloke. SHIPKONSTRUISTO AUNE (pashon pli proksimen) Sinjoro konsulo, chu Vi vere pripensis, kion signifas maldungi malnovan laboriston. Vi pensas ke li devas serchi por trovi ion alian? Nu ja, tion li ja povas; sed chu estas per tio farite? Vi devus iam esti en la domo de tia maldungita laboristo la vesperon kiam li venas hejmen kaj metas la ilarkeston interne de la pordo. KONSULO BERNICK Chu vi opinias, ke mi maldungas Vin kun senzorga koro? Chu mi ne chiam estis bona mastro? SHIPKONSTRUISTO AUNE Tiel ju pli malbone, sinjoro konsulo. Ghuste tial tiuj hejme ne volas kulpigi _Vin_; ili ne diros ion al mi, char tion ili ne kuraghas; sed ili rigardos min, kiam mi tion ne rimarkas, kaj pensos tiel: certe estas merite. Jenon Vi vidos -- tion mi ne povas elteni. Tia simpla viro kia mi estas, mi tamen estas konsiderata kiel la unua inter la miaj. Mia modesta hejmo ankau estas eta socio, sinjoro konsulo. Tiun etan socion mi povis apogi kaj subteni, char mia edzino fidis min, kaj char miaj infanoj fidis min. Kaj nun chio ruinighos. KONSULO BERNICK Jes, se ne povas esti alie, la minoro devas fali por la majhoro; la specialajho estu je la nomo de Dio oferata por la ghereralajho. Iun alian respondon mi ne scias doni al Vi, kaj alimaniere ne okazas en tiu chi mondo. Sed Vi estas obstina viro, Aune! Vi kontraustaras min, ne char Vi nenion alian povas, sed char Vi ne volas realigi la superecon de mashinoj kontrau la manforto. SHIPKONSTRUISTO AUNE Kaj Vi persistas je tio, sinjoro konsulo, char Vi scias, ke se Vi forchasas min, Vi almenau pruvis por la gazetaro Vian bonan volon. KONSULO BERNICK Kaj ja se tiel estus? Vi ja audas, kiom tio gravas por mi, -- au ekhavi la gazetaron sur la nukon au bonvoligi ghin por mi en la momento, kiam mi laboras por granda afero por progresigi la komunan bonon. Kio do? Chu mi povas agi alimaniere ol mi faras? Mi povas diri al Vi, ke chi tie estas demando chu subteni Vian hejmon, kiel Vi esprimas Vin, au eble teni centojn da novaj hejmoj malsupre, centojn da hejmoj, kiuj neniam povos fondighi, neniam ricevos fumantan tubon, se mi ne sukcesos realigi, tion por kio mi nun laboras. Tial mi donis al Vi la elekton. SHIPKONSTRUISTO AUNE Jes, char tiel estas, mi ne havas plian kontraudiron. KONSULO BERNICK Hm --; Mia kara Aune, vere chagrenigas min ke ni devas disighi. SHIPKONSTRUISTO AUNE Ni ne disighos, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Kiel? SHIPKONSTRUISTO AUNE Ankau simpla viro havas ion por defendi en la mondo. KONSULO BERNICK Nu do, nu do; -- kaj vi do opinias, ke vi kuraghas promesi --? SHIPKONSTRUISTO AUNE "Indian Girl" kvitighos por forvelo postmorgau. (Li salutas kaj eliras dekstre.) KONSULO BERNICK Aha, jen mi ekmastris tiun obstinulon. Tio estas por mi bona auguro -- (_Hilmar Tonnesen_, kun cigaro en la busho, venas tra la ghardena pordego.) HILMAR TONNESEN (sur la ghardena shtuparo) Bonan tagon, Betty! Bonan tagon, Bernick! SINJORINO BERNICK Bonan tagon. HILMAR TONNESEN Nu, vi ploris, mi vidas. Vi sekve scias? SINJORINO BERNICK Kion mi scias? HILMAR TONNESEN Ke la skandalo vigle evoluas? Uf! KONSULO BERNICK Kion tio signifas? HILMAR TONNESEN (envenas) Jes, la du usonanoj chirkauiras en la stratoj, kaj montras sin kune kun Dina Dorf. SINJORINO BERNICK (postsekvas lin) Sed, Hilmar, chu eblas --? HILMAR TONNESEN Jes, bedaurinde, estas pura vero. Lona ech estis tiel senkonsidera krii post min; sed kompreneble mi shajnigis ne audi. KONSULO BERNICK Kaj certe ne pasis nerimarkate. HILMAR TONNESEN Ne, tion vi ja komprenas. La homoj staris trankvile postrigardante ilin. Aspekte onidiro kuris fulme tra la urbo, -- kiel fajro sur la prerioj. En chiuj domoj homoj staris che la fenestroj atendante ke la aro pretermarshu; kapon che kapo malantau la kurtenoj -- uf! Jes, pardonu, Betty; mi diras uf; char tio chi igas min nervoza; -- se tio dauru, mi devas pripensi entrepreni iom longan vojaghon. SINJORINO BERNICK Sed vi estus devinta paroli al li kaj admoni lin -- HILMAR TONNESEN Meze en la strato? Ne, vi devas pardoni. Sed ke tiu homo entute kuraghas aperi en la urbo! Nu, ni vidu chu la gazetaro faros finon pri li; jes, pardonu, Betty; sed -- KONSULO BERNICK La gazetaro, vi diras? Chu vi audis aludojn pri tiajho? HILMAR TONNESEN Jes, vershajne. Kiam mi foriris de vi hierau vespere, mi pashadis al la klubo pro mia malsano. Mi bone komprenis per la tuja silento, ke ili estis parolintaj pri la usonanoj. Kaj jen envenas la impertinenta redaktoro Hammer. Li gratulas min tute laute pri la hejmenveno de mia richa kuzo. KONSULO BERNICK Richa --? HILMAR TONNESEN Jes, tiel li esprimis sin. Kompreneble mi mezure rigardis lin laumerite, kaj komprenigis al li, ke mi nenion scias pri la richeco de Johan Tonnesen. "Chu?" li diras, "jen strangajho; en usono oni kutime trabatas sin, kiam oni havas ion komence, kaj via kuzo ja ne transvojaghis senhava." KONSULO BERNICK Hm, faru nun al mi la servon -- SINJORINO BERNICK (maltrankvila) Jen, vi povas vidi, Karsten -- HILMAR TONNESEN Jes, mi almenau havis sendorman nokton pro tiu persono. Kaj li tamen chirkauiras en la stratoj kun vizagho kvazau nenio ghenis lin. Kial li ne tuj malaperis? Estas ja netolereble kiel vivpersistaj iuj homoj estas. SINJORINO BERNICK Dio, Hilmar, kion vi diras? HILMAR TONNESEN Ho, mi diras nenion. Sed jen li forsavas sin senvunde el fervojaj akcidentoj kaj de atakoj de kaliforniaj ursoj kaj de Nigrapied-Indianoj; ech ne senskalpigita --. Uf, jen ili estas. KONSULO BERNICK (rigardas lau la strato) Ankau Olaf estas kun ili! HILMAR TONNESEN Jes, kompreneble; ili volas ja memorigi al la homoj, ke ili apartenas al la plej altstara familio de la urbo. Vidu, jen venas chiuj neniofarantoj el la apoteko por rigardi ilin kaj fari siajn rimarkojn. Tio vere ne estas por _miaj_ nervoj; kiel viro sub tiaj cirkonstancoj kapablu teni la standardon de la ideo alta, tio -- KONSULO BERNICK Ili iros rekte chi tien. Audu nun, Betty, estas mia definitiva deziro, ke vi montru al ili chian afablecon. SINJORINO BERNICK Vi permesas, chu, Karsten? KONSULO BERNICK Jes certe; certe; kaj ankau vi, Hilmar. Espereble ili ne restos longe; kaj kiam kune inter ni mem --; neniuj aludoj; neniel ni devas ilin ofendeti. SINJORINO BERNICK Ho, Karsten, kiel grandanima vi estas. KONSULO BERNICK Nu, nu, lasu tion. SINJORINO BERNICK Ho, ke mi danku vin; kaj pardonu, ke mi antaue farighis impeta. Ho, vi ja havis chian kauzon por -- KONSULO BERNICK Lasu, lasu, mi diras! HILMAR TONNESEN Uf! (_Johan Tonnesen_ kaj _Dina_, poste _fraulino Hessel_ kaj _Olaf_ venas tra la ghardeno.) FRAULINO HESSEL Bonan tagon, bonan tagon. Vi karaj homoj. JOHAN TONNESEN Nun ni chirkauiris por viziti la malnovajn ejojn, Karsten. KONSULO BERNICK Jes, mi audas tion. Multaj shanghoj; chu ne? FRAULINO HESSEL Chie la grandaj bonfaroj de konsulo Bernick. Ni vizitis la establajhojn, kiujn vi donis al la urbo -- KONSULO BERNICK Nu _tie_? FRAULINO HESSEL "Donaco de Karsten Bernick", kiel skribighis super la enirejo. Jes, vi certe estas la viro malantau chio en la loko. JOHAN TONNESEN Kaj belaj shipoj vi ankau havas. Mi renkontis la shipestron de "La Palmo", mia malnova amiko de la lernejo -- FRAULINO HESSEL Jes, kaj nova lernejo vi ankau konstruigis; kaj ankau la gas-kondukilo kaj la akvo-kondukilo farighis dank' al vi, mi audas. KONSULO BERNICK Nu, oni devas ja labori por la komunumo en kiu oni vivas. FRAULINO HESSEL Jes, bele, bofrato; sed estas ankau ghojo vidi, kiel la homoj montras al vi rekonon. Mi ne estas vanta, mi opinias; sed mi ne povis min deteni memorigi al iu kaj alia kun kiuj ni parolis, ke ni apartenas al la familio. HILMAR TONNESEN Uf --! FRAULINO HESSEL Chu vi diras Uf! al tio? HILMAR TONNESEN Ne, mi diris hm -- FRAULINO HESSEL Nu, tion vi rajtas, povrulo. Sed hodiau vi aspekte estas solaj en la domo? SINJORINO BERNICK Jes, hodiau ni estas solaj. FRAULINO HESSEL Jes, efektive ni renkontis moralajn parojn supre sur la foirplaco; aspekte urghis por ili. Sed ni mem ankorau ne sufiche kunparolis; hierau ja cheestis tiuj fervoj-planantoj, kaj aldone ni havis tiun pastoron -- HILMAR TONNESEN La adjunkto. FRAULINO HESSEL _Mi_ nomas lin la pastoro. Sed kion vi opinias pri _mia_ faro dum tiuj chi dek kvin jaroj? Chu li ne farighis brava knabo? Kiu rekonus la petolulon, kiu forkuris de la hejmo? HILMAR TONNESEN Hm --! JOHAN TONNESEN Ho, Lona, ne tro fanfaronu. FRAULINO HESSEL Jes, pri tio mi estas fiera. Je Dio, tio ja estas la sola, kion mi faris en la mondo; sed tio almenau donas al mi iun rajton ekzisti. Jes, Johan, kiam mi pensas kiel ni du tie transe komencis per niaj kvar nudaj manachoj -- HILMAR TONNESEN Manoj. FRAULINO HESSEL _Mi_ diras manachoj; char malpuraj ili estis -- HILMAR TONNESEN Uf! FRAULINO HESSEL -- kaj malplenaj ili ankau estis. HILMAR TONNESEN Malplenaj? Ne, nun mi devas diri --! FRAULINO HESSEL Kion vi devas diri? KONSULO BERNICK Hm! HILMAR TONNESEN Nun mi devas diri -- uf! (Li eliras sur la ghardenan shtuparon.) FRAULINO HESSEL Kio estas al li? KONSULO BERNICK Ne atentu lin; li estas iom nervoza chi-tempe. Sed chu vi ne volas iomete chirkaurigardi en la ghardeno? Tie vi ankorau ne estis, kaj ghuste nun mi havas liberan horon. FRAULINO HESSEL Jes, shatinde; vi sciu ke en miaj pensoj mi ofte estis en la ghardeno che vi. SINJORINO BERNICK Ankau tie estas grandaj shanghoj, vi vidos. (_La konsulo, la sinjorino_ kaj _fraulino Hessel_ eliras en la ghardenon, kie oni foje vidas ilin dum kio sekvas.) OLAF (che la ghardena pordo) Onklo Hilmar, chu vi scias kion onklo Johan demandis al mi? Li demandis, chu mi volas akompani lin al Ameriko. HILMAR TONNESEN Vi mallertulo, ankorau tirante la jupon de via patrino -- OLAF Jes, sed tion mi ne plu faros. Vi vidos, kiam mi farighos granda -- HILMAR TONNESEN Ho, babilajho; vi ne havas iun seriozan deziron por tiu shtalhardigho en -- (Ili eliras en la ghardenon.) JOHAN TONNESEN (al _Dina_, kiu deprenis la chapelon starante che la pordo kaj skuante la polvon de sia robo) Vi farighis sufiche varma dum la promenado. DINA Jes, estis ghuinda promenado; tian ghuindan promenadon mi neniam havis antaue. JOHAN TONNESEN Vi eble kutime ne faras matenajn promenadojn. DINA Ho jes; sed nur kun Olaf. JOHAN TONNESEN Nu. -- Chu Vi eble pli emas eliri en la ghardenon ol resti chi tie? DINA Ne, mi pli deziras resti chi tie. JOHAN TONNESEN Ankau mi. Tamen nun estas interkonsento, ke ni chiun matenon faros tian promenadon kune. DINA Ne, sinjoro Tonnesen, tion Vi ne farus. JOHAN TONNESEN Kion mi ne farus? Vi ja promesis. DINA Jes, sed kiam mi pripensas, -- Vi ne eliru kune kun mi. JOHAN TONNESEN Sed kial ne? DINA Nu, Vi estas fremdulo; Vi ne povas kompreni; sed mi diru al Vi -- JOHAN TONNESEN Ja? DINA Ne, mi preferas ne paroli pri tio. JOHAN TONNESEN Ho certe; al mi Vi povas ja paroli pri kio ajn. DINA Jes, mi diru al Vi, ke mi ne estas kiel la aliaj junaj knabinoj; estas io -- io tia pri mi. Tial vi ne faru. JOHAN TONNESEN Sed tion chi mi tute ne komprenas. Vi do ne faris ion malbonan? DINA Ne mi, sed --; ne, nun mi ne volas paroli pli pri tio. Vi certe sciighos de aliuloj. JOHAN TONNESEN Hm. DINA Sed estas io alia, pri kio mi volus demandi vin. JOHAN TONNESEN Kaj kio estas tio? DINA Laudire estas facile akiri iun lertecon tie transe en Ameriko? JOHAN TONNESEN Nu, tiel facile tio tamen ne chiam estas; oni devas ofte suferi kaj pene labori en la komenco. DINA Jes, tion mi emus -- JOHAN TONNESEN Vi? DINA Mi certe povas labori; mi estas forta kaj sana, kaj onklino Marta multe legis kun mi. JOHAN TONNESEN Sed je diablo, venu kaj forvojaghu kun ni. DINA Ho, Vi nur shercas; tion Vi ankau diris al Olaf. Sed _tion_ kion mi volus scii, estas chu la homoj estas tre -- tre moralecaj tie transe? JOHAN TONNESEN Moralecaj? DINA Jes, mi pensas, chu ili estas tiel -- decaj kaj konvenkondutaj, kiel chi tie. JOHAN TONNESEN Nu, ili tamen ne estas tiel malbonaj, kiel oni chi tie kredas. Pri tio Vi ne timu. DINA Vi ne komprenas min. Mi dezirus, ke ili ne estus tiel decaj kaj moralecaj. JOHAN TONNESEN Do ne? Kiel dezirus Vi ke ili estus? DINA Mi volus ke ili estu naturaj. JOHAN TONNESEN Nu ja, eble ghuste _tiaj_ ili estas. DINA Char tial estus bone por mi se mi venus transen. JOHAN TONNESEN Jes, certe estus! Tial vi akompanu nin. DINA Ne, kun Vi mi ne volus vojaghi; mi devus vojaghi sola. Ho, mi certe atingus ion; mi certe farighus -- KONSULO BERNICK (antau la ghardena shtuparo kun la du sinjorinoj) Restu, restu; mi serchos ghin, kara Betty. Vi facile malvarmumighus. (Li venas en la salonon kaj serchas la shalon de la _sinjorino_.) SINJORINO BERNICK (ekstere en la ghardeno) Ankau vi kunvenu, Johan; ni iros en la groton. KONSULO BERNICK Ne, Johan devas resti. Jen vidu, Dina; prenu la shalon de mia edzino kaj kuniru. Johan restos che mi, kara Betty. Mi ja bezonas audi ion pri la kondichoj tie transe. SINJORINO BERNICK Jes, jes; sed venu do poste; vi ja scias kie vi trovos nin. (_Sinjorino Bernick, fraulino Hessel_ kaj _Dina_ foriras tra la ghardeno dekstren.) KONSULO BERNICK (momenton postrigardas ilin, iras por fermi la plej internan pordon maldekstre, poste iras al Johan, kaptas liajn manojn, skuas kaj premas ilin) Johan, nun ni estas solaj; permesu al mi danki vin. JOHAN TONNESEN Pro kio? KONSULO BERNICK Mia domo kaj hejmo, mia familia felicho, mia tuta civitana stato en la socio, -- chion mi shuldas al vi. JOHAN TONNESEN Nu, tio ghojigas min, kara Karsten; sekvis do io bona el tiu freneza historio. KONSULO BERNICK (denove skuas liajn manojn) Dankon, tamen dankon! Ne unu inter dek mil farus, kion vi tiam faris por mi. JOHAN TONNESEN Jen babilajho! Chu ni ne ambau estis junaj kaj facilanimaj? Unu el ni devis ja preni sur sin la kulpon -- KONSULO BERNICK Sed kiu estis pli proksima ol la kulpulo? JOHAN TONNESEN Haltu! Tiam la senkulpulo estis pli proksima. Mi ja estis libera kiel birdo, orfa; eskapi el tiu penego en la oficejo estis por mi felicho. Vi kontraue havis vian maljunan patrinon en vivo, kaj krome vi ja estis sekrete fianchighiinta al Betty, kiu multe shatis vin. Kiel okazus pri shi, se shi estus sciighinta --? KONSULO BERNICK Vere, vere, vere; sed -- JOHAN TONNESEN Kaj chu ne estis ghuste pro Betty, ke vi rompis tiun kashrilaton kun sinjorino Dorf? Estis ja ghuste por rompi, ke vi vizitis shin tiun vesperon -- KONSULO BERNICK Jes, tiun malfelichan vesperon, kiam tiu drinkemulo venas hejmen --! Jes, Johan, estis pro Betty; sed tamen, -- ke vi tiel grandanime povis turni la shajnon kontrau vin mem kaj forvojaghi -- JOHAN TONNESEN Neniuj skrupuloj, kara Karsten. Ni ja samopiniis, ke tiel estu; savenda vi ja estis, kaj vi ja estis mia amiko. Nu, pri tiu amikeco mi fieris! Chi tie mi penegis kiel hejmasidulo; kaj jen vi revenas, eleganta kaj nobla, de via granda vojagho eksterlanden; vizitis Londonon kaj Parizon. Kaj vi elektas min via amiko, kvankam mi estis kvar jarojn pli juna ol vi; -- nu, tio do estis char vi amindumis al Betty; _nun_ mi ja komprenas. Sed ho, kiel fiera mi estis pro tio! Kaj kiu ne estus? Kiu ne volonte oferus sin por vi; precipe kiam nur temis pri ne pli ol monat-daura urba klachado, kaj ke oni tuj povis forkuri en la vastan mondon. KONSULO BERNICK Hm, mia kara Johan, mi sincere diru al vi, ke tiu historio ankorau ne estas tute forgesita. JOHAN TONNESEN Chu ne? Nu, kiel tio koncernas min, kiam mi sidas tie transe sur mia bieno -- KONSULO BERNICK Vi do revojaghos? JOHAN TONNESEN Kompreneble. KONSULO BERNICK Sed tamen ne tiel frue, mi esperas? JOHAN TONNESEN Kiel eble plej frue. Estis ja nur por kontentigi al Lona, ke mi akompanis shin chi tien. KONSULO BERNICK Nu? Kiel do? JOHAN TONNESEN Jes, vidu, Lona ne plu estas juna, kaj lastatempe la sopiro al la hejmo komencis sorchi kaj tiri shin; sed shi neniam volis konfesi tion; (ridetas) kiel kuraghus shi postlasi min, facilanimulon, min, kiu jam en la agho de dek nau eniris en -- KONSULO BERNICK Kaj sekve? JOHAN TONNESEN Nu, Karsten, nun mi faros konfeson, pri kiu mi hontas. KONSULO BERNICK Vi do ne konfesis al shi la konekson? JOHAN TONNESEN Jes. Ne estis ghuste de mi, sed mi ne povis alion fari. Vi ne povas imagi al vi, kio Lona estis por mi. Vi neniam toleris shin; sed por mi shi estis kvazau patrino. En la unuaj jaroj, kiam estis pene por ni tie transe, -- ho! kiel shi laboris! Kaj kiam mi estis malsana dum longa tempo, kaj nenion enspezis, kaj ne povis protesti, shi komencis kanti kanzonojn en la kafejoj, -- prezenti prelegojn, pri kiuj la homoj shercadis; kaj shi ankau verkis libron, pri kiu shi poste kaj ridis kaj ploris, -- chion por subteni la vivon en mi. Chu mi do povus rigardi, ke shi, chi tiun vintron marasmighu, _shi_, kiu penegadis por mi? Ne, tion mi ne povis, Karsten. Kaj jen mi diris: Vojaghu vi, Lona; ne timu pro _mi_; mi ne estas nepripensema, kiel vi pensas. Kaj jen -- jen shi sciighis. KONSULO BERNICK Kiel shi prenis tion? JOHAN TONNESEN Nu, shi opiniis, kiel vere estis, ke kiam mi scias ke mi estas senkulpa, ne povus esti embaraso por mi fari ekskurseton chi tien. Sed estu trankvila; Lona nenion malkashos, kaj _mi_ gardos mian bushon la duan fojon. KONSULO BERNICK Nu ja; mi fidas tion. JOHAN TONNESEN Jen mia mano. Kaj nun ni ne plu parolu pri tiu malnova historio; feliche ghi estas la sola petolajho pri kiu iu el ni estas kulpa, mi pensas. Nun mi volas ghui la malmultajn tagojn, kiujn mi restos chi tie. Vi ne imagas kian bonegan ekskurson ni havis chi-matene. Kiu imagus ke tiu knabineto, kiu chirkaukuris ludante anghelon en la teatro --! Sed diru, -- kio poste okazis pri shiaj gepatroj? KONSULO BERNICK Ho, kara, mi ne scias pri io pli rakontinda, ol tio kion mi skribis al vi tuj post kiam vi estis forvojaghinta. Nu, vi ja ricevis la du leterojn? JOHAN TONNESEN Jes, ja, mi havas ambau. La drinkemulo ja forkuris de shi? KONSULO BERNICK Kaj poste mortighis en ebrieco. JOHAN TONNESEN Ankau _shi_ mortis mallonge poste? Sed vi certe faris por shi tion kion vi kashe povus fari? KONSULO BERNICK Shi estis fiera; shi nenion perfidis, kaj volis akcepti nenion. JOHAN TONNESEN Nu, tamen estis ghuste de vi preni Dina en la domon. KONSULO BERNICK Jes, efektive estis. Cetere estis vere Marta, kiu efektivigis tion. JOHAN TONNESEN Do estis Marta? Jes, Marta -- vere -- kie _shi_ estas hodiau? KONSULO BERNICK Nu _shi_, -- kiam shi ne devas atenti pri la lernejo, shi havas siajn malsanulojn. JOHAN TONNESEN Do estas Marta, kiu okupis sin pri shi. KONSULO BERNICK Jes. Marta ja chiam havis emon por edukado. Tial shi ankau akceptis oficon en la lernejo. Tio estis ege malsagha de shi. JOHAN TONNESEN Jes, shi aspektis ege laca hierau; _mi_ ankau timas, ke shi ne havas sanon por tio. KONSULO BERNICK Ho, pri la sano, shi eble eltenus. Sed estas malagrable por _mi_; shajnas kvazau mi, shia frato, ne volus subteni shin. JOHAN TONNESEN Subteni? Mi kredis, ke shi havas tioman kapitalon mem -- KONSULO BERNICK Ech ne shilingon. Vi certe memoras, kiel pene estis por patrino, kiam vi forvojaghis. Shi daurigis ioman tempon per kunhelpo de mi; sed per tio mi ne longe povus esti kontenta. Kaj mi akceptis anighi en la firmaon; sed ech ne _tio_ estis sukceso. Mi tial devis transpreni chion, kaj kiam ni faris la bilancon, montrighis, ke restis preskau nenio el la parto de patrino. Kiam patrino mallonge poste mortis, ankau Marta staris senrimeda. JOHAN TONNESEN Kompatinda Marta! KONSULO BERNICK Kompatinda? Kial tio? Vi do ne pensas, ke mi lasas shin ion malhavi? Ho ne, tion mi kuraghas diri, ke mi estas bona frato. Kompreneble shi loghas kune kun ni kaj manghas che nia tablo; per sia instru-salajro shi povas abunde vestigi sin, kaj sola virino, -- kion pli shi bezonas? JOHAN TONNESEN Tiel ni ne pensas en Ameriko. KONSULO BERNICK Ne, tion mi ja kredas; en streche agitita socio kiel la usonana. Sed chi tie en nia eta rondo, kie, dank' al Dio, la koruptigho ghis nun almenau ne enpenetris; chi tie la virinoj kontentighas per deca kvankam modesta stato. Cetere Marta mem kulpas; shi estis povinta sekurigi prizorgon antau longe, se shi mem volus. JOHAN TONNESEN Vi aludas, ke shi povus edzinighi? KONSULO BERNICK Jes, krome shi estus povinta ege favore establighi; shi ricevis plurajn bonajn ofertojn; sufiche strange; senrimeda knabino, ne plu juna, kaj krome tute sensignifa. JOHAN TONNESEN Sensignifa? KONSULO BERNICK Nu, mi ne malestimas shin pro tio. Mi tute ne deziras shin alia. Sciu, -- en granda domo, kiel la nia, -- estas chiam bone havi tian ordinaran homon, kiun oni povas igi labori pri okazajhoj. JOHAN TONNESEN Jes, sed _shi_ --? KONSULO BERNICK Shi? Kiel? Nu ja, _shi_ kompreneble ja havas sufiche por sin interesi; shi havas ja min kaj Betty kaj Olaf kaj min. La homoj ne devas unue pensi pri si mem, precipe ne la virinoj. Ni havas ja chiuj iun grandan au malgrandan socion por kiu labori kaj ghin subteni. Tiel almenau _mi_ faras. (montras al _plenrajtigito Krap_, kiu venas de dekstre) Nu, jen vi havas pruvon. Chu vi opinias, ke estas miaj propraj aferoj, kiuj okupas min? Neniel. (rapide al _Krap_) Nu? PLENRAJTIGITO KRAP (mallaute; montras amaseton da paperoj) Chiuj achetkontraktoj en ordo. KONSULO BERNICK Bonege! Superbe! -- Nu, bofrato, vi devas ekskuzi min dumtempe. (mallaute kaj kun manpremo) Dankon, dankon, Johan; kaj estu konvinkita, ke chio, chio pri kio mi povos servi vin, -- nu, vi certe komprenas min. -- Venu, sinjoro Krap. (ili iras en la chambron de la konsulo) JOHAN TONNESEN (dum tempeto postrigardas lin) Hm -- (Li intencas iri en la ghardenon. Samtempe _fraulino Bernick_ envenas de dekstre kun eta korbo sur la brako.) JOHAN TONNESEN Jen, Marta! FRAULINO BERNICK Ah -- Johan, -- chu estas vi? JOHAN TONNESEN Tiel frue surpiede ankau vi. FRAULINO BERNICK Jes. Atendu iomete; nun eble tuj venos la aliuloj. (volas eliri maldekstre) JOHAN TONNESEN Audu, Marta, chu chiam urghas por vi? FRAULINO BERNICK Por mi? JOHAN TONNESEN Hierau vi kvazau evitis min, kaj mi povis intershanghi ech ne vorton kun vi, kaj hodiau -- FRAULINO BERNICK Jes, sed -- JOHAN TONNESEN Antaue ni do chiam estis kune, -- ni du malnovaj ludgeamikoj. FRAULINO BERNICK Ho, Johan, post tiam estas multaj, multaj jaroj. JOHAN TONNESEN Nu, je Dio, estas dek kvin jaroj post tiam, ne pli, ne malpli. Chu shajnas al vi, ke mi multe shanghighis? FRAULINO BERNICK Vi? Nu jes, ankau vi, kvankam -- JOHAN TONNESEN Kion vi pensas? FRAULINO BERNICK Ho, estas nenio. JOHAN TONNESEN Aspekte vi ne multe gajighis revidi min. FRAULINO BERNICK Mi atendis tiom longe, Johan, -- _tro_ longe. JOHAN TONNESEN Atendis? Ke mi revenus? FRAULINO BERNICK Jes. JOHAN TONNESEN Kaj kial vi pensis ke mi revenus? FRAULINO BERNICK Por pentofari vian delikton. JOHAN TONNESEN Mi? FRAULINO BERNICK Chu vi forgesis, ke virino mortis en sufero kaj honto pro via kulpo? Chu vi forgesis, ke pro via kulpo la plej bonaj jaroj de kreskanta infano amarighis? JOHAN TONNESEN Kaj tion mi audu de vi? Marta, chu via frato neniam --? FRAULINO BERNICK Chu li? JOHAN TONNESEN Chu li neniam --; nu ja, mi pensas, chu li neniam diris ech unu vorton senkulpigan por mi? FRAULINO BERNICK Ho, Johan, vi ja konas la severajn principojn de Karsten. JOHAN TONNESEN Hm --, certe, certe mi konas la severajn principojn de mia malnova amiko Karsten. -- Sed tio chi estas ja --! Nu. Mi jhus nun parolis kun li. Shajnas al mi, ke li multe shanghighis. FRAULINO BERNICK Kiel vi povas tion diri? Karsten chiam estis honesta viro. JOHAN TONNESEN Jes, mi nenion aludis; sed lasu tion. -- Hm; nun mi do komprenas, en kiu lumo vi vidis min: estas la hejmenveno de la perditulo, kiun vi atendadis. FRAULINO BERNICK Auskultu, Johan, mi diros en kia lumo mi vidis vin. (montras al la ghardeno) Chu vi vidas shin, kiu ludas tie en la herbaro kune kun Olaf? Estas Dina. Chu vi memoras la kapturnitan leteron, kiun vi skribis al mi, kiam vi forvojaghis? Vi skribis, ke mi fidu vin. Mi fidis vin, Johan. Chio malbona, kio poste onidirighis, certe okazis en kapturnigho, sencerbe, senpripense -- JOHAN TONNESEN Kion vi sugestas? FRAULINO BERNICK Ho, vi certe komprenas min; -- ne plu vorto pri tio. Sed forvojaghi vi ja devis; komenci denove -- novan vivon. Vidu, Johan, mi estis via anstatauanto chi-hejme, mi, via malnova ludamikino. La devoj, kiujn vi ne memoris prizorgi chi tie au ne povis prizorgi, tiujn mi prizorgis por vi. Mi diras tion al vi, por ke vi ne havu _tion_ por riprochi al vi. Por la neglektita infano mi estis patrino, mi edukis shin kiel eble plej bone -- JOHAN TONNESEN Kaj forjhetis vian vivon por tiu afero -- FRAULINO BERNICK Ghi ne estas forjhetita. Sed vi revenis malfrue, Johan. JOHAN TONNESEN Marta, -- se mi povus diri al vi --. Nu, unue mi danku vin pro via fidela amikeco. FRAULINO BERNICK (ridetas peze) Hm, -- Jes, nun ni do elparolis, Johan. Tsh; jen iu venas. Adiau; mi ne povas nun -- (Shi eliras tra la malantaua pordo maldekstre. _Lona Hessel_ envenas de la ghardeno akompanata de _sinjorino Bernick_.) SINJORINO BERNICK (ankorau en la ghardeno) Sed, pro Dio Lona, pri kio vi pensas! FRAULINO HESSEL Lasu min, mi diras; mi volas kaj devas paroli kun li. SINJORINO BERNICK Sed estus grandega skandalo! Ho, Johan, chu vi ankorau cheestas? FRAULINO HESSEL Eliru, knabo; ne restadu chi tie en la chambra aero; eliru en la ghardenon, kaj parolu kun Dina. JOHAN TONNESEN Jes, mi ghuste intencis tion. SINJORINO BERNICK Sed -- FRAULINO HESSEL Audu nun, John, chu vi vere rigardis al Dina? JOHAN TONNESEN Jes, mi kredas. FRAULINO HESSEL Jes, vi vere devus bone rigardi shin, knabo. _Jen_ io por _vi!_ SINJORINO BERNICK Sed Lona --! JOHAN TONNESEN Io por mi? FRAULINO HESSEL Jes, por rigardi, mi pensas. Iru nun! JOHAN TONNESEN Nu ja, mi iros voleme. (Li iras elen en la ghardenon.) SINJORINO BERNICK Lona, mi konsternighas pro vi. En tio vi do ne povas esti serioza. FRAULINO HESSEL Jes, efektive tiel estas. Chu shi ne estas sana kaj sincera? Jen edzino ghuste por John. Estas iu tia, kiun li bezonas tie en la Okcidento; tio estus io alia ol maljuna duonfratino. SINJORINO BERNICK Dina! Dorf! Pripensu do -- FRAULINO HESSEL Unue mi pripensas la felichon de la knabo. Char kunhelpi, tion mi devas; li mem ne estas precipe entreprenema en tiajhoj; knabinetoj kaj virinoj li neniam vere komprenis. SINJORINO BERNICK Li? Johan! Nu, aspekte ni havas bedaurindajn pruvojn por -- FRAULINO HESSEL Ho, inferen kun tiu stulta historio! Kie estas Bernick? Mi volas paroli kun li. SINJORINO BERNICK Lona, vi ne faru, mi diras! FRAULINO HESSEL Mi faros. Se la knabo shatas shin, -- kaj shi lin, -- ili sekve havu unu la alian. Bernick estas ja tia sagha viro; li devas trovi solvon -- SINJORINO BERNICK Kaj vi imagus, chu tiuj usonaj maldecajhoj estus tolerataj chi tie -- FRAULINO HESSEL Babilajho, Betty -- SINJORINO BERNICK -- ke viro, kiel Karsten, kun sia severa morala pensmaniero -- FRAULINO HESSEL Ho, pa, ghi certe ne estas tiel senmezure severa. SINJORINO BERNICK Kion vi kuraghas diri? FRAULINO HESSEL Mi kuraghas diri, ke Bernick certe ne estas multe pli morala ol aliaj viroj. SINJORINO BERNICK Tiel profunde sidas do ankorau la malamo al li! Sed kion vi do volas chi tie, char vi ja neniam povis forgesi ke --? Mi ne komprenas, ke vi kuraghis rigardi lin rekte en la okulojn post tiu hontinda insulto, kiun vi tiam alportis al li. FRAULINO HESSEL Jes, Betty, tiam mi senpripense ache faris. SINJORINO BERNICK Kaj kiel grandanime li pardonis vin, li, kiu ja neniam faris delikton! Char _li_ ja ne povas kulpighi pro tio, ke vi pri io esperadis. Sed depost tiam vi malamis ankau _min_. (ekploras) Vi neniam malenviis al mi mian felichon. Kaj nun vi venas chi tien por renversi chion tion super min, -- por montri al la urbo, en kiun familion mi enkondukis Karsten. Jes, estas super min ke chio falos, kaj estas _tio_, kion vi volas. Kaj tio estas acha de vi! (Shi eliras plorante tra la fona pordo maldekstre.) FRAULINO HESSEL (postrigardas shin) Kompatinda Betty. (_Konsulo Bernick_ venas el sia chambro.) KONSULO BERNICK (ankorau che la pordo) Jes, jes, bone, sinjoro Krap; bonege. Sendu 400 kronojn por manghigado al la povruloj. (turnas sin) Lona! (pli proksime) Vi sola? Chu Betty ne venas? FRAULINO HESSEL Ne. Eble mi serchu shin? KONSULO BERNICK Ne, ne, ne, lasu tion! Ho, Lona, vi ne scias, kiel mi arde sopiris paroli malferme kun vi, -- petegi vian pardonon. FRAULINO HESSEL Auskultu, Karsten, ni ne estu sentimentalaj; tio ne konvenas al ni. KONSULO BERNICK Vi _devas_ auskulti min, Lona. Mi ja scias, kiel mi havas la shajnon kontrau mi nun, kiam vi sciighis pri la okazajho kun la patrino de Dina. Sed mi jhuras, ke tio estis nur mallonga erarigho; efektive mi vere kaj sincere iam shatis vin. FRAULINO HESSEL Kial vi kredas ke mi estas veninta hejmen? KONSULO BERNICK Ech se ion ajn vi intencas, mi petas vin nenion fari, antau ol mi justigis min. Mi povas, Lona; mi almenau povas senkulpigi min. FRAULINO HESSEL Nun vi estas en timo. -- Vi iam shatis min, vi diras. Jes, pri tio vi certigis min sufiche ofte en viaj leteroj; kaj eble tio estis vero -- iamaniere, tiom longe kiom vi vivis tie en granda liberigita mondo, kiu donis al vi kuraghon mem pensi libere kaj alte. Vi eble trovis en mi iom pli da karaktero kaj volo kaj memdependeco, ol che la plimulto chi-hejme. Kaj estis ja ankau sekreto nur inter ni du; neniu povis shercachi pri via malbona gusto. KONSULO BERNICK Lona, kiel vi povas do kredi --? FRAULINO HESSEL Sed kiam vi revenis; kiam vi audis la mokadon, kiu hajlis super min; kiam vi spertis la ridadon super chion, kion oni chi tie nomis miajn absurdajhojn -- KONSULO BERNICK Vi _estis_ senkonsidera tiam. FRAULINO HESSEL Pleje por chagreni tiujn jupvestitajn kaj pantalonvestitajn geprudulojn, kiuj trotadis chirkaue en la urbo. Kaj kiam vi renkontis la juna alloga aktorino -- KONSULO BERNICK Estis nur danda petolajho; nenio pli; mi jhuras al vi, ech ne la dekono estis vero de tiu klacho kaj tiuj onidiroj, kiuj cirkulighis. FRAULINO HESSEL Nu, bone; sed kiam Betty venis hejmen, bela, floranta, adorata de chiuj, -- kaj farighis konate, ke shi heredus la monon post onklino, kaj ke mi ricevus nenion -- -- KONSULO BERNICK Nu, jen ni estas che la afero, Lona; kaj nun vi audu senvuale. Mi ne amis Betty tiam; mi ne rompis kun vi por iu nova inklino. Estis rekte por la mono; estis devige; mi _devis_ havigi ilin al mi. FRAULINO HESSEL Kaj tion vi diras al mi rekte antau la okuloj? KONSULO BERNICK Jes, mi faras. Auskultu min, Lona -- FRAULINO HESSEL Kaj vi tamen skribis al mi, ke nesubigebla amo al Betty kaptis vin, kaj vi alvokis mian grandanimon, kaj petegis min pro Betty silenti pri tio kio antaue estis inter ni -- KONSULO BERNICK Mi devis, mi diras. FRAULINO HESSEL Nu, je la vivanta Dio, nun mi ne pentas, ke mi tiam agis senpripense. KONSULO BERNICK Lasu min fride kaj trankvile diri al vi, kiel la stato estis en tiuj tagoj. Mia patrino, kiel vi memoras, estris la komercon; sed tute mankis al shi komerca kompreno. Rapide mi vokighis hejmen de Parizo; la tempoj estis krizaj; mi metus la aferojn sur firmajn piedojn. Kion mi trovis? Mi trovis ion, kio devus esti tenata en la plej profunda sekreto: firmaon preskau ruinigita. Jes, ghi estis preskau ruinigita, tiu chi malnova respektata firmao, kiu staris dum tri generacioj. Kion povis mi fari, la filo, la sola filo, krom chirkaurigardi por savrimedo. FRAULINO HESSEL Kaj vi savis la firmaon Bernick je ofero de virino. KONSULO BERNICK Vi bone scias, ke Betty amis min. FRAULINO HESSEL Sed mi? KONSULO BERNICK Kredu min, Lona, -- vi neniam farighus felicha kun mi. FRAULINO HESSEL Chu estis el zorgemo por mia felicho, ke vi forlasis min? KONSULO BERNICK Chu eble vi kredas, ke el egoismaj motivoj mi agis kiel mi faris? Se mi tiam starus sola, mi brave rekomencus. Sed vi ne komprenas kiel komercisto sub senmezura respondeco kunkreskas kun la komerco, kiun li heredas. Chu vi scias ke la bonfarto de centoj, ech miloj dependas de li? Chu vi ne pripensas, ke la tuta socio, kiun kaj vi kaj mi nomas nian hejmon, tushighus severe, se la firmao Bernick ruinighus? FRAULINO HESSEL Chu estas ankau pro la socio, ke vi dum tiuj dek kvin jaroj restis staranta en la mensogo? KONSULO BERNICK En mensogo? FRAULINO HESSEL Kion scias Betty pri chio, kio kushas sube kaj antaue de shia kunligo kun vi? KONSULO BERNICK Chu vi opinias ke mi por neniu utilo vundus shin malkovrante tiujn aferojn? FRAULINO HESSEL Por neniu utilo vi diras? Nu ja, vi ja estas komercisto; vi certe komprenas kio estas utila. -- Sed audu nun, Karsten, nun ankau _mi_ volas paroli fride kaj trankvile. Diru, -- chu vi ankau vere estas felicha? KONSULO BERNICK En la familio, vi pensas? FRAULINO HESSEL Nu ja. KONSULO BERNICK Mi estas, Lona. Vi ne senutile estas estinta tia sindonema amikino por mi. Mi kuraghas diri, ke mi farighis pli kaj pli felicha lau la jaroj. Betty estas bona kaj cedema. Kaj kiel shi dum la jaroj lernis kurbi sian konduton lau _tio_, kio estas karakteriza en _mi_ -- FRAULINO HESSEL Hm. KONSULO BERNICK Antaue shi ja nutris kelkajn romantikajn imagajhojn pri la amo; shi ne povis akordighi kun la ideo, ke ghi iom post iom transirus al trankvila amikecflamo. FRAULINO HESSEL Sed nun shi estas kontenta? KONSULO BERNICK Komplete. Sciu, ke la chiutaga rilato kun _mi_ ne estas sen maturiga influo al shi. La homoj devas reciproke lerni malaltigi siajn postulojn, se oni volas agi kontentige en la socio en kiu oni trovighas. Tion ankau Betty laue lernis kompreni, kaj tial nia domo estas nun modelo por niaj samcivitanoj. FRAULINO HESSEL Sed tiuj samcivitanoj nenion scias pri la mensogo? KONSULO BERNICK Pri la mensogo? FRAULINO HESSEL Jes, pri la mensogo en kiu vi nun stara dum dek kvin jaroj. KONSULO BERNICK Kaj tion vi nomas -- --? FRAULINO HESSEL Mensogo mi ghin nomas. La triobla mensogo. Unue la mensogo kontrau mi; poste la mensogo kontrau Betty; kaj fine la mensogo kontrau Johan. KONSULO BERNICK Betty neniam postulis, ke mi parolu. FRAULINO HESSEL Char shi nenion sciis. KONSULO BERNICK Kaj vi tion ne postulos; -- pro konsidero rilate shin vi tion ne postulos. FRAULINO HESSEL Ho ne, mi certe scios toleri la ridsalvojn; mi havas fortan dorson. KONSULO BERNICK Kaj ankau Johan ne postulos; li jam promesis al mi. FRAULINO HESSEL Sed vi mem, Karsten? Chu ne estas io interne en vi, kio postulas eliri el la mensogo? KONSULO BERNICK Chu mi libervole oferus mian familian felichon kaj mian staton en la socio! FRAULINO HESSEL Kiun rajton havas vi stari en la loko kie vi nun staras? KONSULO BERNICK Dum dek kvin jaroj mi tage achetis al mi eron de rajto -- per mia konduto, kaj per tio kion mi faris kaj progresigis. FRAULINO HESSEL Jes, vi multe faris kaj progresigis, por vi mem kaj por aliuloj. Vi estas la plej richa kaj potenca homo en la urbo; sub via volo ili kuraghas nenion alian fari ol kurbighi, chiuj, char vi estas konsiderata esti sen makulo kaj perfekta; via hejmo estas konsiderata kiel modela hejmo, via konduto kiel modela konduto. Sed chiu tiu gloro, kaj ech vi mem samtempe, staras kvazau sur shancelighanta marcho. Momenteto povos okazi, vorto povos esti dirata, -- kaj vi kune kun la tuta glorajho suben sinkos, se vi ne savos vin ghustatempe. KONSULO BERNICK Lona, -- kion vi vere volas chi tie? FRAULINO HESSEL Mi volas helpi vin al firma grundo sub la piedoj, Karsten. KONSULO BERNICK Vengho! Vi volas venghi vin? Mi ja suspektis. Sed vi ne sukcesos! Estas nur unu chi tie, kiu povas paroli kun autoritato, kaj li estas silenta. FRAULINO HESSEL Johan? KONSULO BERNICK Jes, Johan. Se aliulo kulpigos min, mi chion neas. Se oni volas detrui min, mi luktos je la vivo. Sed vi neniam sukcesos, mi diras! Li, kiu povus faligi min, li silentas -- kaj li reen forvojaghos. (_Grandkomercisto Rummel_ kaj _komercisto Vigeland_ venas de dekstre.) GRANDKOMERCISTO RUMMEL Bonan tagon, bonan tagon, kara Bernick; vi devas veni kun ni en la komerca asocio; ni havas kunvenon pri la fervoja afero, vi ja scias. KONSULO BERNICK Mi ne povas. Ne eblas nun. KOMERCISTO VIGELAND Vi vere devas, sinjoro konsulo -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Vi devas, Bernick. Jen estas homoj, kiuj laboras kontrau nin. Redaktoro Hammer kaj la aliaj, kiuj preferis la marbordan linion, pretendas, ke kashas sin privataj interesoj malantau la nova propono. KONSULO BERNICK Nu, do klarigu al ili -- KOMERCISTO VIGELAND Ne taugas kion ni klarigas, sinjoro konsulo -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, ne, vi devas mem veni; vin ja neniu kuraghas suspekti pri tiajho. FRAULINO HESSEL Ho ne, mi tion opinius. KONSULO BERNICK Mi ne povas, mi diras; mi ne estas tute sana; -- au almenau, atendu -- lasu min restitui min. (_Adjunkto Rorlund_ envenas de dekstre.) ADJUNKTO RORLUND Pardonu, sinjoro konsulo; Vi jen vidas min en la plej impeta incito -- KONSULO BERNICK Nu jes, kio estas al vi? ADJUNKTO RORLUND Mi devas fari al vi demandon, sinjoro konsulo. Chu estas kun via kunsento, ke la juna knabino, kiu trovis azilon sub via tegmento, montras sin publike sur la strato en kunestado kun homo, de kiu -- FRAULINO HESSEL Kiu homo, sinjoro pastoro? ADJUNKTO RORLUND Kun tiu homo el chiuj homoj en la mondo, de kiu shi devus teni sin plej fore. FRAULINO HESSEL Hoho! ADJUNKTO RORLUND Chu estas kun via kunsento, sinjoro konsulo? KONSULO BERNICK (kiu serchas chapelon kaj gantojn) Mi scias pri nenio. Pardonu; urghas; mi devas iri al la komerca asocio. HILMAR TONNESEN (venas de la ghardeno kaj iras al la antaua pordo maldekstre) Betty, Betty, auskultu! SINJORINO BERNICK (che la pordo) Kio estas? HILMAR TONNESEN Vi devas iri en la ghardenon, kaj finigi tiun flatadon, kiun certa persono praktikas al tiu Dina Dorf. Mi farighis tute nervoza auskulti al tio. FRAULINO HESSEL Chu? Kion do tiu persono diris? HILMAR TONNESEN Ho, nenion alian ol tio, ke li volas ke shi akompanu lin al Ameriko. Uf! ADJUNKTO RORLUND Chu tiajho eblas! SINJORINO BERNICK Kion vi diras? FRAULINO HESSEL Sed estus ja bonege. KONSULO BERNICK Neeble! Vi misaudis. HILMAR TONNESEN Do demandu lin mem. Jen venas la paro. Sed ne enmiksigu min. KONSULO BERNICK (al _Rummel_ kaj _Vigeland_) Mi venos poste, -- post momento -- (_Grandkomercisto Rummel_ kaj _Vigeland_ eliras dekstre. _Johan Tonnesen_ kaj _Dina envenas de la ghardeno_.) JOHAN TONNESEN Hura, Lona, shi akompanos nin! SINJORINO BERNICK Tamen Johan, -- vi senpripensa --! ADJUNKTO RORLUND Chu tio estas vero! Tia superega skandalo! Per kiaj delogantaj artoj estas vi -- JOHAN TONNESEN Nu, nu, sinjoro; kion vi estas diranta? ADJUNKTO RORLUND Respondu al mi, Dina; chu tio estas via intenco, -- chu estas via tute libera decido? DINA Mi devas for de tie chi. ADJUNKTO RORLUND Sed kun _li_ -- kun _li!_ DINA Menciu iun alian chi tie, kiu kuraghus kunpreni min. ADJUNKTO RORLUND Nu, vi do sciu kiu li estas. JOHAN TONNESEN Ne parolu! KONSULO BERNICK Neniun plian vorton! ADJUNKTO RORLUND En tiu okazo mi malbone servus al la socio, kies moralon kaj morojn mi postenighis por gardi; kaj nepravigeble mi agis kontrau tiu chi juna knabino, en kies eduko ankau mi havis esencan parton, kaj kiu por mi estas -- JOHAN TONNESEN Gardu vin por tio, kion vi faras! ADJUNKTO RORLUND Shi tion _sciu!_ Dina, estas tiu viro, kiu kauzis la malfelichon kaj honton al via patrino. KONSULO BERNICK Sinjoro adjunkto --! DINA Li! (al _Johan Tonnesen_) Chu tio estas vero? JOHAN TONNESEN Karsten, respondu vi. KONSULO BERNICK Neniu vorto plu! Hodiau estu silento. DINA Do vero. ADJUNKTO RORLUND Vero, vero. Kaj pli ol tio. Tiu homo, kiun vi tiel fidas, ne kuris senhava el la hejmo; -- la kaso de vidvino Bernick --; la konsulo povas atesti pri tio! FRAULINO HESSEL Mensoganto! KONSULO BERNICK Ah --! SINJORINO BERNICK Ho Dio, ho dio! JOHAN TONNESEN (kontrau lin kun levita brako) Kaj tion vi kuraghas --! FRAULINO HESSEL (deturnante) Ne frapu lin, Johan! ADJUNKTO RORLUND Jes, atencu min nur. Sed la vero apertighu; kaj _estas_ vero; konsulo Bernick mem tion estas dirinta, kaj la tuta urbo scias. -- Nun, Dina, nun vi konas lin. (Mallonga silento.) JOHAN TONNESEN (mallaute; kaptas la brakon de _Bernick_) Karsten, Karsten, kion vi faris! SINJORINO BERNICK (mallaute kaj en ploro) Ho Karsten, ke mi tiris vin en tiun honton. KOMERCISTO SANDSTAD (envenas rapide de dekstre kaj krias kun la mano sur la anso) Nun vi devas absolute veni, sinjoro konsulo! La tuta fervojo pendas en fadeno. KONSULO BERNICK (spiritforeste) Kio estas? Al kio mi --? FRAULINO HESSEL (serioze kaj kun emfazo) Vi ekstaru por subteni la socion, bofrato. KOMERCISTO SANDSTAD Jes, venu, venu; ni bezonas vian tutan moralan superpezon. JOHAN TONNESEN (tute apude che li) Bernick, -- ni du kunparolos morgau. (Li eliras tra la ghardeno; _konsulo Bernick_ kvazau senvola eliras dekstre kun _komercisto Sandstad_.) TRIA AKTO (La ghardena salono en la domo de _Bernick_.) (_Konsulo Bernick_, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantaua chambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.) KONSULO BERNICK Nu jen; fine farighis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke li memoros. (al iu ene en la chambro) Kion vi diras? -- Kaj mi diras, ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al chiuj liaj bubajhoj. -- Chu ne bubajhoj? Kion vi do nomas ilin? Shteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fishistboato, resti for ghis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, kiu havas tiom da aliajhoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo kuraghas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! -- Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon --! -- Nu? Jes, sed _mi_ havas taskon postlasendan en chi tiu mondo; ne servas al mi farighi seninfana. -- Neniuj kontraudirajhoj, Betty; estu kiel mi diris; li havu chambran arestighon -- (auskultas) Shsh; ke neniuj ion rimarku. (_Plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.) PLENRAJTIGITO KRAP Chu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo? KONSULO BERNICK (forjhetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Chu Vi venas de la shipfarejo? PLENRAJTIGITO KRAP Jhus nun. Hm -- KONSULO BERNICK Nu? Chu certe ne estas iu gheno pri "La Palmo"? PLENRAJTIGITO KRAP "La Palmo" povos forveli morgau, sed -- KONSULO BERNICK "Indian Girl" do? Chu mi ne scietis ke tiu obstinulo -- PLENRAJTIGITO KRAP Ankau "Indian Girl" povos forveli morgau; sed -- eble ne atingos foren. KONSULO BERNICK Kion Vi aludas? PLENRAJTIGITO KRAP Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi kredas, ke iu estas tie -- KONSULO BERNICK (fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas audi? PLENRAJTIGITO KRAP Estas tio, ke la konstruisto Aune certe intencas sinkigi "Indian Girl" kun aro da maristoj kaj musoj. KONSULO BERNICK Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi --? PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj -- PLENRAJTIGITO KRAP Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro farighis en la shipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn mashinojn kaj la novajn malkutimighintajn laboristojn. KONSULO BERNICK Jes, ja. PLENRAJTIGITO KRAP Sed hodiau matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda shtopilo en la fundo, -- Vi scias pri la traputrita loko -- KONSULO BERNICK Jes, jes, kio pri ghi? PLENRAJTIGITO KRAP Tute riparita, -- laushajne; tegita; aspektis tute nove; mi audis, ke Aune mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton. KONSULO BERNICK Nu ja, kaj plue? PLENRAJTIGITO KRAP Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ghuste tiam ripozis por matenmangho, kaj mi trovis okazon por nerimarkite chirkaurigardi kaj ekstere kaj enshipe; malfacile estis veni malsupren en la sharghita shipo; sed mi sciighis pri vero. Okazas insidajhoj, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiajhon pri Aune. PLENRAJTIGITO KRAP Doloras al mi, -- sed estas la pura vero. Okazas insidajhoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, lau tio kion mi komprenas; nur shtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj shirmotukoj kaj tiajhoj. Pura fusho! "Indian Girl" neniam atingos al New York; ghi sinkos kiel fendita kaldrono. KONSULO BERNICK Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas? PLENRAJTIGITO KRAP Vershajne li volas malkreditigi la mashinojn; volas venghi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron. KONSULO BERNICK Kaj li do eble oferas chiujn tiujn homajn vivojn. PLENRAJTIGITO KRAP Li jhus diris: ne trovighas homoj surshipe en "Indian Girl", -- nur bestachoj. KONSULO BERNICK Nu ja, eble tiel; sed chu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdighas? PLENRAJTIGITO KRAP Aune ne precipe shatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu --. Auskultu, sinjoro Krap; chi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Ech neniu vorto al iu ajn. Nia shipfarejo farighos kompromita, se homoj sciighos pri tiajho. PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble, sed -- KONSULO BERNICK Dum la tagmangh-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon. PLENRAJTIGITO KRAP Vi ghin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari? KONSULO BERNICK Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas farighi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon sensharghita. Farighos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken pushas chiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron. PLENRAJTIGITO KRAP Vere, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Sed antau chio kaj unue plena certeco. Kaj silento ghis tiam -- PLENRAJTIGITO KRAP Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ghin Vi ricevos. (Li eliras tra la ghardeno kaj malsupren lau la strato.) KONSULO BERNICK (duonlaute) Indignige! Sed chu? Ja ne eblas, -- neimageble! (Ghuste kiam li volas iri en sian chambron, _Hilmar Tonnesen_ venas de dekstre.) HILMAR TONNESEN Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hierau. KONSULO BERNICK Ho, dankon. HILMAR TONNESEN Estis ja glora venko, mi audas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antaujugho, -- kvazau franca razio kontrau la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj chi tie -- KONSULO BERNICK Ja, ja, lasu tion. HILMAR TONNESEN Sed la decida batalo ankorau ne estas frapita. KONSULO BERNICK En la fervoja afero vi pensas? HILMAR TONNESEN Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta? KONSULO BERNICK (strechite) Ne! Kio estas _tio_? HILMAR TONNESEN Li ja krochis sin al la onidiro, kiu disvastighas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon. KONSULO BERNICK Kiu onidiro? HILMAR TONNESEN Kompreneble pri la grandaj achetoj de bienoj lau la flanka fervojo. KONSULO BERNICK Kion vi diras? Chu tia onidiro disvastighas? HILMAR TONNESEN Jes, iras tra la tuta urbo. Mi audis ghin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj laudire estas en tuta silento komisie achetinta chiujn arbarbienojn, chiujn ercejojn, chiujn akvofalojn -- KONSULO BERNICK Kaj ne dirighas por kiu? HILMAR TONNESEN En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietighis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antau ol la prezoj de la bienoj kreskus -- Chu ne estas indignige -- uf! KONSULO BERNICK Indignige? HILMAR TONNESEN Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiajho! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton. KONSULO BERNICK Sed estas ja nur hazarda onidiro. HILMAR TONNESEN Oni tamen kredas ghin, kaj morgau au postmorgau redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli ghin kiel fakto. Estas jam ghenerala inciteco tie. Mi audis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmighas, ili forstrekos sin el la listoj. KONSULO BERNICK Neeble! HILMAR TONNESEN Chu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Chu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke --? KONSULO BERNICK Neeble, mi diras; _tiom_ da civitana virto tamen trovighas en nia eta komunumo -- HILMAR TONNESEN Chi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi jughas aliulojn lau vi mem. Sed mi, kiu estas sufiche sperta observanto --. Ne estas unu, -- kompreneble krom ni, -- ech ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin! KONSULO BERNICK Kiujn? HILMAR TONNESEN La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, chu ne estas la shipestro de "Indian Girl". Uf! KONSULO BERNICK Kion ili volas pri _li_? HILMAR TONNESEN Ho, estas ja sufiche konvena socio. Li laudire estis sklavkomercisto au rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj. KONSULO BERNICK Mi diras al vi, ke estas ege malghuste pensi tiel pri ili. HILMAR TONNESEN Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi ghustatempe -- (iras al la pordo maldekstre) (_Fraulino Hessel_ venas de dekstre.) FRAULINO HESSEL Nu, Hilmar, chu estas mi, kiu pelas vin el la chambro? HILMAR TONNESEN Tute ne; jhus nun urghas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantauan chambron maldekstre) KONSULO BERNICK (post mallonga silento) Nu, Lona? FRAULINO HESSEL Jes. KONSULO BERNICK Kiel mi aspektas por vi hodiau? FRAULINO HESSEL Kiel hierau. Mensogo pli ol malpli -- KONSULO BERNICK Vi devas klarighi en tio chi. Kien Johan iris? FRAULINO HESSEL Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro. KONSULO BERNICK Post tio kion vi audis hierau, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon. FRAULINO HESSEL Mi tion komprenas. KONSULO BERNICK Estas kompreneble memsekvo, ke _mi_ ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras. FRAULINO HESSEL Estas memkompreneble. Sed kiu estas la shtelisto? KONSULO BERNICK Ne estis iu shtelisto. Ne shtelighis iu mono; ech ne shilingo malaperis. FRAULINO HESSEL Kiel? KONSULO BERNICK Ech ne shilingo, mi diras. FRAULINO HESSEL Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan --? KONSULO BERNICK Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. _Mi_ havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastighis. FRAULINO HESSEL Vi? Kaj tion vi povis fari kontrau li, kiu por vi --! KONSULO BERNICK Vi ne jughu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hierau. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsaghaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldonighis; kvazauis ke chiuj malbonoj sturmis kontrau nin; nia firmao estis che ruinigho. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kauzis ke Johan forvojaghis. FRAULINO HESSEL Hm -- KONSULO BERNICK Vi certe povas imagi al vi, kiel chiaj onidiroj cirkulighis, kiam vi kaj li estis for. Tio chi ne estis lia unua malsagheco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke _shi_ ricevis ghin. Samtempe ne kashighis, ke nia firmao spertis malfacilajhojn pagi siajn shuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klachantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam shi restis chi tie kaj vivis en malricheco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro chiam pligrandigis la sumon. FRAULINO HESSEL Kaj vi, Karsten --? KONSULO BERNICK Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon. FRAULINO HESSEL Vi pluen disvastigis ghin? KONSULO BERNICK Mi ne kontraudiris ghin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonshanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; chiu ekhavus sian bonhavon. FRAULINO HESSEL Kaj chiu ekhavis sian bonhavon? KONSULO BERNICK Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas. FRAULINO HESSEL Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas. KONSULO BERNICK Al kiu tio damaghis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni. FRAULINO HESSEL Vi demandas, chu kiun ghi damaghis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, chu vi mem ne kaptis damaghon. KONSULO BERNICK Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en chiu ajn almenau unu nigran punkton, kiun li devas kashi. FRAULINO HESSEL Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK La socio ne havas pli bonajn. FRAULINO HESSEL Kiom gravas, ke tia socio subtenighas au ne? Pri kio temas en tio chi? La shajno kaj la mensogo -- kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ghojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon. KONSULO BERNICK Chu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontrau li? Kaj chu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ghin? FRAULINO HESSEL Per kio? Parolante? KONSULO BERNICK Chu tion vi povus postuli? FRAULINO HESSEL Kio alia povus rebonigi tian maljustajhon? KONSULO BERNICK Mi estas richa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn -- FRAULINO HESSEL Jes, ofertu al li monon, kaj vi audos, kion li respondos. KONSULO BERNICK Chu vi konas liajn intencojn? FRAULINO HESSEL Ne, post hierau li estas silenta. Estas kvazau chio tio faris lin matura viro. KONSULO BERNICK Mi devas paroli kun li. FRAULINO HESSEL Jen li estas. (_Johan Tonnesen_ venas de dekstre.) KONSULO BERNICK (al li) Johan --! JOHAN TONNESEN (deturnante) Unue _mi_. Hierau matene mi donis al vi mian vorton por silenti. KONSULO BERNICK Vi tion faris. JOHAN TONNESEN Sed tiam mi ankorau ne sciis -- KONSULO BERNICK Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson -- JOHAN TONNESEN Ne bezonighas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo --. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli. KONSULO BERNICK Kaj ghuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne _povas_ paroli nun. JOHAN TONNESEN Mi ne ghenas min pro la fikciajhoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina farighu mia edzino, kaj chi tie, en chi tiu urbo, mi volas vivi kaj loghi kaj konstrui kun shi. FRAULINO HESSEL Vi jenon volas? KONSULO BERNICK Kun Dina! Kiel via edzino? Chi tie en la urbo! JOHAN TONNESEN Jes, ghuste chi tie; mi volas resti chi tie por spiti chiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni shin, estas necese, ke vi liberigu min. KONSULO BERNICK Chu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankau samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate tenighis. Kaj ech se mi povus, -- kion per tio gajnighus? Chu mi ne almenau starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj chiujn la aliajhojn fiksighi, sen esti farinta pashon kontraue? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio chi frakasus min ghisfunde. JOHAN TONNESEN Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun shi en chi tiu urbo. KONSULO BERNICK (sekigas la shviton de la frunto) Auskultu, Johan, -- kaj ankau vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ghuste en tiuj chi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu chi frapo direktighos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankau grandan benorichan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj. JOHAN TONNESEN Kaj se mi ne direktos la frapon kontrau vin, mi detruos mem mian tutan estontan felichon. FRAULINO HESSEL Parolu daure, Karsten. KONSULO BERNICK Do auskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe audis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Ghi ricevis multajn, gravajn vochojn por si chi tie en la urbo kaj ankau en la chirkauajho; sed mi malhelpis ghin, char ghi malutilus al nia vaporshiptrafiko lau la marbordo. FRAULINO HESSEL Chu vi mem interesighis en tiu vaporshiptrafiko? KONSULO BERNICK Jes. Sed neniu kuraghis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel shildon kaj shirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ghin portinta. Do decidighis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata chi-malsupren al la urbo. FRAULINO HESSEL Kial en tuta silento, Karsten? KONSULO BERNICK Chu vi audis priparolataj la grandajn achetojn de arbaraj proprajhoj, de minejoj kaj de akvofaloj --? JOHAN TONNESEN Jes, estas ja eksterurba asocio -- KONSULO BERNICK Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskau senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiche malmultekoste. Se oni atendus ghis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn. FRAULINO HESSEL Bone, bone; sed kio sekve? KONSULO BERNICK Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, -- tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi. FRAULINO HESSEL Nu? KONSULO BERNICK Estas mi, kiu achetis chion. FRAULINO HESSEL Vi? JOHAN TONNESEN Je propra respondeco? KONSULO BERNICK Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realighos, mi estos milionulo; se ghi ne realighos, mi estos ruinigita. FRAULINO HESSEL Tio estas riska, Karsten. KONSULO BERNICK Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio chi. FRAULINO HESSEL Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkashighos, ke -- KONSULO BERNICK Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ghis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn shultrojn, porti ghin antauen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio. FRAULINO HESSEL Por la socio? KONSULO BERNICK Jes; kaj ech ne unu volas dubi pri miaj intencoj. FRAULINO HESSEL Tamen trovighas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj. KONSULO BERNICK Kiuj? FRAULINO HESSEL Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland. KONSULO BERNICK Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero. FRAULINO HESSEL Kaj sekve? KONSULO BERNICK Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido. FRAULINO HESSEL Ho, tiuj kolonoj de la socio! KONSULO BERNICK Chu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri lau insidaj vojoj? Kio okazus chi tie, se mi ne estus aginta en silento? Chiuj estus sin enjhetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fushantaj la tuton. En chi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu chi farighos; en chi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu chi rilato. Nur en miaj manoj chi tiuj proprajhoj povos farighi daura beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon. FRAULINO HESSEL En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten. JOHAN TONNESEN Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la felicho de mia vivo estas en risko. KONSULO BERNICK La bonstato de via naskighloko estas en risko. Se malkashighos aferoj, kiuj jhetas ombron sur mian antauan konduton, mia kontrauuloj kun unuighintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forvishighas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazajhoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkashighus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retirighi; kaj se mi malkaptos ghin, ghi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta. FRAULINO HESSEL Johan, post tio kion vi nun audis, vi devas forvojaghi kaj silenti. KONSULO BERNICK Jes, jes, Johan, tion vi devas! JOHAN TONNESEN Jes, mi forvojaghos kaj ankau silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi parolos. KONSULO BERNICK Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi -- JOHAN TONNESEN Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion. KONSULO BERNICK Kaj oferi mian propran! JOHAN TONNESEN Pri tio vi kaj via socio devas akordighi. Mi devas kaj volas gajni Dina por mi. Tial mi forvojaghos jam morgau per "Indian Girl" -- KONSULO BERNICK Per "Indian Girl"? JOHAN TONNESEN Jes. La shipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaghos, mi diras; mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi estos reveninta. KONSULO BERNICK Kaj tiam vi volas paroli? JOHAN TONNESEN Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem. KONSULO BERNICK Chu vi forgesas, ke tiam mi devos preni _tion_ sur min, pri kio mi _ne_ estas kulpa? JOHAN TONNESEN Kiu antau dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon? KONSULO BERNICK Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi chion neos! Mi diros, ke estas komploto kontrau mi; vengho; ke vi venis chi tien por elpremi monon de mi! FRAULINO HESSEL Honto al vi, Karsten! KONSULO BERNICK Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos chion, chion! JOHAN TONNESEN Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj aliaj paperoj. Chi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiche klaraj. KONSULO BERNICK Kaj tiujn vi volas prezenti? JOHAN TONNESEN Se farighos necese. KONSULO BERNICK Kaj post du monatoj vi denove estos chi tie? JOHAN TONNESEN Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en New York --, se "Indian Girl" ne subakvighos. KONSULO BERNICK (ekmire) Subakvighos? Kial "Indian Girl" subakvighus? JOHAN TONNESEN Ne, ankau mi tiel pensas. KONSULO BERNICK (preskau ne audeble) Subakvighi? JOHAN TONNESEN Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri la situacion. Adiau! Salutu al Betty, kvankam shi ne akceptis min kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Shi diru al Dina --; shi promesu al mi -- (Li eliras tra la malantaua pordo maldekstre.) KONSULO BERNICK (al si mem) "Indian Girl" --? (rapide) Lona, vi _devas_ malhelpi tion chi! FRAULINO HESSEL Vi mem vidas, Karsten, -- mi ne plu havas potencon super li. (Shi iras post _Johan_ en la chambron maldekstre.) KONSULO BERNICK (en maltrankvilaj pensoj) Subakvighi --? (_Shipkonstruisto Aune_ venas de dekstre.) SHIPKONSTRUISTO AUNE Je via permeso, chu estas konvene por la konsulo --? KONSULO BERNICK (turnas sin impete) Kion Vi volas? SHIPKONSTRUISTO AUNE Peti chu mi povu fari demandon al la konsulo. KONSULO BERNICK Nu ja; rapidighu. Pri kio Vi volas demandi? SHIPKONSTRUISTO AUNE Mi volas demandi, chu estas firma decido, -- neshangheble firma decido, -- ke mi estus maldungata de la farejo, se "Indian Girl" ne povus forveli morgau? KONSULO BERNICK Kio nun? La shipo ja _farighos_ preta por forveli. SHIPKONSTRUISTO AUNE Jes, -- ghi farighos. Sed se ghi ne farighos, -- chu mi tiam maldungighus? KONSULO BERNICK Por kio tiaj senutilaj demandoj? SHIPKONSTRUISTO AUNE Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri _tio_: Chu mi maldungighus? KONSULO BERNICK Chu mia vorto kutime estas fiksa au ne? SHIPKONSTRUISTO AUNE Mi do morgau estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, -- perdinta mian influon en la rondo de la laboristoj, -- perdinta la eblecon bonfari inter la malaltaj kaj malrichaj homoj en la societo. KONSULO BERNICK Aune, pri tiu punkto ni estas finitaj. SHIPKONSTRUISTO AUNE Nu, do "Indian Girl" forvelu. (mallonga silento) KONSULO BERNICK Auskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en chiujn lokojn; ne povas respondeci por chio; -- Vi povas aserti al mi, ke la riparado estas neriprocheble farita? SHIPKONSTRUISTO AUNE Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Sed la riparo estas tauga, Vi diras? SHIPKONSTRUISTO AUNE Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova pauzo) KONSULO BERNICK Chu Vi havas ion pli al mi direndan? SHIPKONSTRUISTO AUNE Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Do, -- "Indian Girl" forvelos -- SHIPKONSTRUISTO AUNE Morgau? KONSULO BERNICK Jes. SHIPKONSTRUISTO AUNE Nu ja. (Li salutas kaj foriras.) (_Konsulo Bernick_ staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazau volante revoki Aune, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermighas la pordo de ekstere, kaj _plenrajtigito Krap_ envenas.) PLENRAJTIGITO KRAP (mallaute) Aha, li estis chi tie. Chu li konfesis? KONSULO BERNICK Hm --; chu Vi ion malkashis? PLENRAJTIGITO KRAP Chu tio bezonighas? Chu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon ekrigardi el liaj okulanguloj? KONSULO BERNICK Ho chu; -- tiajho ne vidighas. Chu Vi ion malkashis, mi demandas? PLENRAJTIGITO KRAP Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la shipon el la doko. Sed ghuste tiu urgho klare montras, ke -- KONSULO BERNICK Montras nenion. La inspekto do jam okazis? PLENRAJTIGITO KRAP Kompreneble; sed -- KONSULO BERNICK Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan? PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe en shipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia. KONSULO BERNICK Same bone; ni do estas senplendindaj. PLENRAJTIGITO KRAP Sinjoro konsulo, chu Vi vere nenion rimarkis en Aune, ke --? KONSULO BERNICK Aune tute trankviligis min, mi diras al Vi. PLENRAJTIGITO KRAP Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke -- KONSULO BERNICK Kion tio chi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas malamikan senton kontrau la viro; sed se Vi volas iel malutili al li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi -- au pli ghuste por la shipsocieto -- ke "Indian Girl" forvelu morgau. PLENRAJTIGITO KRAP Nu bone; tio okazu; sed kiam ni audos ion de _tiu_ shipo -- hm! (_Komercisto Vigeland_ envenas de dekstre.) KOMERCISTO VIGELAND Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Chu Vi havas liberan momenton? KONSULO BERNICK Je Via servo, sinjoro Vigeland. KOMERCISTO VIGELAND Jes, mi nur volus audi, chu ne ankau Vi subtenas la decidon, ke "La Palmo" forvelu morgau? KONSULO BERNICK Jes; tio ja estas interkonsentita afero. KOMERCISTO VIGELAND Sed nun la shipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por ventego. PLENRAJTIGITO KRAP La barometro multe falis de post la mateno. KONSULO BERNICK Chu? Chu ni povas atendi ventegon? KOMERCISTO VIGELAND Almenau fortan venton; sed ne kontrauventon; male -- KONSULO BERNICK Hm; nu, kion Vi do diras? KOMERCISTO VIGELAND Mi diras, kiel mi diris al la shipestro, ke "La Palmo" estas en la mano de la providenco. Kaj cetere ghi ja unue velos nur trans la Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel kontentige altaj, ke -- KONSULO BERNICK Jes, kauzus al ni perdon, se ni atendus. KOMERCISTO VIGELAND La shipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed tiarilate estas pli riske por "Indian Girl" -- KONSULO BERNICK Kiel tio? KOMERCISTO VIGELAND Ghi ja ankau forvelos morgau. KONSULO BERNICK Jes, la shipsocieto forte urghis, kaj cetere -- KOMERCISTO VIGELAND Nu, se tiu malnova kesto kuraghas forveli, -- kaj krome kun tia shipanaro, -- estus honto, se ni ne -- KONSULO BERNICK Nu bone. Supozeble Vi havas la shipdokumentojn kun Vi? KOMERCISTO VIGELAND Jes, jen. KONSULO BERNICK Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap. PLENRAJTIGITO KRAP Bonvolu; estos tuj aranghata. KOMERCISTO VIGELAND Dankon. -- Kaj la rezulton ni metos en la manon de la chiopova, sinjoro konsulo. (Li iras kun _plenrajtigito Krap_ en la antauan chambron maldekstre. _Adjunkto Rorlund_ envenas tra la ghardeno.) ADJUNKTO RORLUND Ah, chu mi renkontu Vin hejme je tiu chi tempo de la tago, sinoro konsulo? KONSULO BERNICK (enpense) Kiel Vi vidas. ADJUNKTO RORLUND Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke shi bezonus iun konsolan vorton. KONSULO BERNICK Shi eble bezonus. Sed ankau mi volus iomete paroli kun Vi. ADJUNKTO RORLUND Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute pale kaj konfuzite. KONSULO BERNICK Chu? Chu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, -- tiom kiom nuntempe amasighas antau min? Tuta, mia granda komerco, -- kaj ankau la fervoja establajho --. Auskultu: en unu vorto, sinjoro adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon. ADJUNKTO RORLUND Tre volonte, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antau tia vastatinga entrepreno, kiu postulus unu opan oferon --? ADJUNKTO RORLUND Kiel vi pensas? KONSULO BERNICK Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias certe -- char chiuj spertoj montris tion -- ke frue au malfrue dum la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdighos. ADJUNKTO RORLUND Jes, tio estas nur tro vershajna. KONSULO BERNICK Au iu jhetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Chu oni ne povas kun certeco diri, ke ne chiuj tiuj travivos. ADJUNKTO RORLUND Jes bedaurinde, sendube estas tiel. KONSULO BERNICK Nu. Tia viro ja scias antaue, ke la entrepreno, kiun li realigos, sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ghenerale utila; por chiu vivo, kiun ghi kostas, ghi same sendube progresigas la bonfarton de multaj centoj. ADJUNKTO RORLUND Aha, Vi pensas pri la fervojo, -- pri chiuj tiuj dangheraj fosadoj kaj krevigadoj de rokoj kaj chio tio -- KONSULO BERNICK Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, -- la fervojo farighos kauzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed chu Vi tamen ja opinias --? ADJUNKTO RORLUND Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskau tro konscienca. Mi pensas, ke kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco -- KONSULO BERNICK Jes; certe ja; la providenco -- ADJUNKTO RORLUND -- Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon. KONSULO BERNICK Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke trovighis bor-truo, kiu eksplodighus, kaj tio en danghera loko; sed se tiu bor-truo ne eksplodighus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, ke la ingheniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu brulfajrigu la mechon; sed fajrigata ghi devas esti, kaj estas la devo de la ingheniero sendi laboriston tien por fari la taskon. ADJUNKTO RORLUND Hm -- KONSULO BERNICK Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laudinde, se la ingheniero mem prenus la mechon, kaj irus al la bor-truo por ghin brulfajrigi. Sed tiajhon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston. ADJUNKTO RORLUND Tion ingheniero neniam farus che ni. KONSULO BERNICK Neniu ingheniero en la grandaj landoj hezitus tion fari. ADJUNKTO RORLUND En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj senkonsciencaj socioj -- KONSULO BERNICK Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj. ADJUNKTO RORLUND Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem --? KONSULO BERNICK En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antauenigi utilan entreprenon; tie ili havas kuraghon oferi ion por granda afero; sed chi tie oni restriktighas de chiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj skrupuloj. ADJUNKTO RORLUND Chu homa vivo estas malgrandanima konsidero? KONSULO BERNICK Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj. ADJUNKTO RORLUND Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne komprenas Vin hodiau. Kaj Vi ech montras al la grandaj socioj. Jes, tie fremde, -- kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de shipposedantoj! Menciu unu solan shipposedanton che ni, kiu por fia gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la grandaj socioj, kiuj por avantagho chartedonas unu nemartaugan shipon post la alia -- KONSULO BERNICK Mi ne parolas pri nemartaugaj shipoj! ADJUNKTO RORLUND Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. -- Ho, tiuj bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo che ni kondukus siajn homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi audus kion tiu tie interne rakontas -- ADJUNKTO RORLUND Li? Kiu? La usonano --? KONSULO BERNICK Nu jes. Vi audus, kiel oni en Usono -- ADJUNKTO RORLUND Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj -- KONSULO BERNICK Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li. ADJUNKTO RORLUND Tion ni vidu. Nu, jen li estas. (_Johan Tonnesen_ venas de la chambro maldekstre.) JOHAN TONNESEN (Parolas malantauen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam farighos bone inter ni. ADJUNKTO RORLUND Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas? JOHAN TONNESEN Mi volas, ke tiu juna knabino, antau kiu Vi hierau nigrigis min, farighu mia edzino. ADJUNKTO RORLUND Via --? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke --? JOHAN TONNESEN Mi volas havi shin edzine. ADJUNKTO RORLUND Nu, do vi spertu -- (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto --. Kaj ankau Vi, fraulino Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas _fraulinon Hessel_) Ahh, chu ankau Vi cheestas? FRAULINO HESSEL (en la pordo) Chu ankau mi venu? ADJUNKTO RORLUND Chiuj kiuj volas; ju pli des pli bone. KONSULO BERNICK Kion vi intencas? (_Fraulino Hessel, sinjorino Bernick, fraulino Bernick, Dina_ kaj _Hilmar Tonnesen_ venas el la chambro.) SINJORINO BERNICK Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi lin -- ADJUNKTO RORLUND Mi malhelpos lin, sinjorino. -- Dina, Vi estas senpripensa knabino. Sed mi ne multe riprochas Vin. Tro longe Vi staris chi tie sen morala starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riprochas min mem, ke mi ne antaue donis al Vi tiun starpunkton. DINA Vi ne parolu nun. SINJORINO BERNICK Sed kio estas? ADJUNKTO RORLUND Ghuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hierau kaj hodiau faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via savo chiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la tempon matura. Nun mi ne kuraghas pli longe heziti, kaj tial -- (al _Johan Tonnesen_:) tiu chi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia fianchino. SINJORINO BERNICK Kion vi diras? KONSULO BERNICK Dina! JOHAN TONNESEN Shi! Via --? FRAULINO BERNICK Ne, ne, Dina! FRAULINO HESSEL Mensogo! JOHAN TONNESEN Dina, -- chu tiu viro diras la veron? DINA (post mallonga pauzo) Jes. ADJUNKTO RORLUND Per tio espereble chiuj logantaj artajhoj farighis senpotencaj. La pashon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ghi ne miskomprenighas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas, ke ni konduku shin de chi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj ekvilibron en shian animon. SINJORINO BERNICK Jes, venu. Oh Dina, kia felicho por vi! (Shi kondukas _Dina_ eksteren maldekstre; _adjunkto Rorlund_ sekvas ilin.) FRAULINO BERNICK Adiau, Johan! (Shi eliras.) HILMAR TONNESEN (che la ghardena pordo) Hm -- jen priparolindajho -- FRAULINO HESSEL (kiu sekvis _Dina_ per la okuloj) Ne perdu kuraghon, knabo! Mi restos kaj atentos pri la pastoro. (Shi eliras dekstre.) KONSULO BERNICK Johan, nun vi ne forvojaghos per "Indian Girl". JOHAN TONNESEN Ghuste nun. KONSULO BERNICK Sed vi do ne revenos? JOHAN TONNESEN Mi revenos. KONSULO BERNICK Post tio chi? Kion vi volas chi tie post tiu okazajho? JOHAN TONNESEN Venghi min al vi chiuj; krashi plej eble multajn el vi. (Li eliras dekstre. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_ venas de la chambro de la konsulo.) KOMERCISTO VIGELAND Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Bone, bone -- PLENRAJTIGITO KRAP (mallaute) Kaj do estas fikse decidite, ke "Indian Girl" forvelos morgau. KONSULO BERNICK Ghi forvelos. (Li iras en sian chambron. _Komercisto Vigeland_ kaj _plenrajtigito Krap_ eliras dekstre. _Hilmar Tonnesen_ volas sekvi ilin, sed samtempe _Olaf_ metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.) OLAF Onklo! Onklo Hilmar! HILMAR TONNESEN Uf, chu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto. OLAF (pashon antauen) Tshsh! Onklo Hilmar, chu vi scias novajhon? HILMAR TONNESEN Jes, mi scias, ke vi bastonighis hodiau. OLAF (rigardas minace al la chambro de la patro) Li ne batos min pli ofte. Sed chu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgau kun la usonanoj? HILMAR TONNESEN Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren. OLAF Eble ankau mi iam faros bizon-chasadon, onklo. HILMAR TONNESEN Babilacho; tia malkuraghulo, kiel vi -- OLAF Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgau! HILMAR TONNESEN Stultulo! (Li iras eksteren tra la ghardeno, _Olaf_ reen kuras en sian chambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas _plenrajtigiton Krap_, venanta de dekstre.) PLENRAJTIGITO KRAP (iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ghin duone) Pardonu ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntirighas al ventego. (atendas momenton; neniu respondo.) Chu "Indian Girl" tamen forvelu? (Post mallonga pauzo respondighas de:) KONSULO BERNICK (ene en la chambro:) "Indian Girl" tamen forvelos. (_Plenrajtigito Krap_ fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.) KVARA AKTO (Ghardena salono che _konsulo Bernick_. La labortablo estas eksteren metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliighas dum la sekvo.) (_Servisto_ ekbruligas la lustron; _paro da servistinoj_ enportas florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metighas sur tablojn, kaj ujoj metighas lau la muroj. _Grandkomercisto Rummel_, en frako, kun gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la aranghon.) GRANDKOMERCISTO RUMMEL (al la servisto) Nur chiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro festene; okazu ja surprize. Kaj chiuj tiuj floroj --? Nu ja; lasu ilin stari; povas ja aspekti, kvazau ili staras tie chiutage -- (_Konsulo Bernick_ elvenas de sia chambro.) KONSULO BERNICK (venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio chi signifu? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al sia plej elstara viro standardprocesion chi-vespere. KONSULO BERNICK Kion vi diras! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Standardprocesion kun muziko! Torchojn ni ankau devus havi; sed tion ni ne kuraghis en tiu chi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos; kaj _tio_ ankau havos efikon, en la gazetoj. KONSULO BERNICK Audu, Rummel, tio chi mi tute ne volas akcepti. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos. KONSULO BERNICK Sed kial vi ne diris al mi antaue? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ghuste char mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian edzinon; shi permesis al mi iomete aranghi, kaj shi havigos refreshigajhojn. KONSULO BERNICK (auskultas) Kio estas tio? Chu ili jam venas? Shajnas al mi, ke estas kantado. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (che la ghardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas "Indian Girl", kiu tirighas al la naghobarelo. KONSULO BERNICK Ghi eltirighas! Jes --; ne, mi ne povas chi-vespere, Rummel; mi estas malsana. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraghigi vin! Vi devas, morto kaj sufero, kuraghigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland trovis plej grave realigi chi tiun aranghon. Niaj antagonistoj estu premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La urbaj onidiroj multoblighas; la informo pri la achetoj de bienoj ne povas plu esti retenata. Kompreneble jam chi-vespere vi devas, sub kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub shvelanta festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio. Sub tia shvelanta festena etoso, kiel mi jhus esprimis, oni povas verki eksterordinare multe chi tie che ni. Sed _tiu_ ja absolute bezonighas, alie ni ne sukcesos. KONSULO BERNICK Nu ja, ja -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltirighas. Nu, vi havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed auskultu nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tonnesen verkis kanton por vi. Ghi komencas bele per la vortoj: "Levu alten la standardon de l' ideo". Kaj adjunkto Rorlund ricevis la taskon prezenti la fest-paroladon. Al ghi vi kompreneble devas respondi. KONSULO BERNICK Mi ne povas chi-vespere, Rummel. Chu vi ne povus --? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado farighos ja, kiel vi komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktighos ankau kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per "vivo" por la prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne shanghu la moralan fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankau ne estas sen signifo por la socio. Sed vi ja ne auskultas -- KONSULO BERNICK Jes -- ja certe. Sed diru al mi, chu vi opinias, ke estas tia ega surmara vento ekstere? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho, vi timas por "La Palmo"? Ghi estas ja bone asekurita. KONSULO BERNICK Jes, asekurita; sed -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj en bona stato; tio estas la plej grava. KONSULO BERNICK Hm --. Se okazos io al shipo, ne estas certe ke homaj vivoj perdighos. Povas perdighi shipo kaj kargo, -- kaj oni povas perdi kofrojn kaj paperojn -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas. KONSULO BERNICK Chu ne! Ne, ne, mi nur pensis -- Tshsh, -- jen ili denove kantas. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Estas en "La Palmo". (Komercisto _Vigeland_ venas de dekstre.) KOMERCISTO VIGELAND Ja, nun ili eltrenas "La Palmon". Bonan vesperon, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Kaj Vi, kia mar-spertulo, daure persistas je --? KOMERCISTO VIGELAND Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis surshipe distribuante kelkajn traktajhojn, kiuj lauespere efikos benoriche. (_Komercisto Sandstad_ kaj _plenrajtigito Krap_ envenas de dekstre.) KOMERCISTO SANDSTAD (ankorau che la pordo) Jes, se _tio_ sukcesos, chio sukcesos. Ho jen, bonan vesperon, bonan vesperon! KONSULO BERNICK Chu io estas okazonta, sinjoro Krap? PLENRAJTIGITO KRAP Mi nenion diras, sinjoro konsulo. KOMERCISTO SANDSTAD La tuta shipanaro sur "Indian Girl" estas ebria; mi ne estu honesta viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo. (_Sinjorino Hessel_ venas de dekstre.) FRAULINO HESSEL (al _konsulo Bernick_) Jes, nun mi povas saluti de li. KONSULO BERNICK Jam surshipe? FRAULINO HESSEL Baldau almenau. Ni disighis ekstere de la hotelo. KONSULO BERNICK Kaj lia intenco staras fikse? FRAULINO HESSEL Fikse kiel monto. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalajhoj; mi ne kapablas malsuprentiri la kurtenon. FRAULINO HESSEL Chu malsupren? Mi pensis ke kontraue. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Unue malsupren, fraulino. Jes, Vi do scias, kio okazos? FRAULINO HESSEL Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la shnurojn) Mi malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, -- kvankam mi prefere suprenlevus ghin. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Tion vi ankau povos fari poste. Kiam la ghardeno estas plena de la ondanta homamaso, la kurteno suprenlevighos, kaj oni vidos interne surprizita kaj ghoja familio; -- hejmo de burgho devas esti kiel vitra shranko. KONSULO BERNICK (aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian chambron.) GRANDKOMERCISTO RUMMEL Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas helpi nin per kelkaj faktaj informajhoj. (Chiuj sinjoroj iras en la chambron de la konsulo. _Fraulino Hessel_ estas tirinta la kurtenojn antau la fenestrojn, kaj volas jhus fari la samon pri la kurteno antau la malferma vitra pordo, kiam _Olaf_ venas kuranta desupre malsupren sur la ghardenan shtuparon; li havas plejdon super la shultro kaj kunligajho en la mano.) FRAULINO HESSEL Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min! OLAF (kashas la kunligajhon) Tshsh, onklino! FRAULINO HESSEL Chu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas? OLAF Tshsh; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; -- nur malsupren al la kajo, vi komprenas; -- nur diri al li adiau. Bonan nokton, onklino! (Li kuras elen tra la ghardeno.) FRAULINO HESSEL Ho, restu! Olaf -- Olaf! (_Johan Tonnesen_ vojaghvestita, kun shultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.) JOHAN TONNESEN Lona! FRAULINO HESSEL (turnas sin) Kio? Chu vi revenas? JOHAN TONNESEN Restas ankorau kelkaj minutoj. Mi devas vidi shin ankorau unu fojon. Ni ne povas disighi tiel. (_Fraulino Bernick_ kaj _Dina_, ambau kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo chemane, venas de la supera pordo maldekstre.) DINA Al li; al li! FRAULINO BERNICK Jes, vi venu al li, Dina! DINA Jen li estas! JOHAN TONNESEN Dina! DINA Prenu min kun Vi! JOHAN TONNESEN Kio --! FRAULINO HESSEL Vi volas? DINA Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke chi-vespere publikighos por chiuj homoj -- JOHAN TONNESEN Dina, -- Vi ne amas lin? DINA Mi neniam amis tiun homon. Mi jhetos min en la fundon de la fjordo, se li farighos mia fiancho! Ho, kiel li subpremis min genuen hierau per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li tiris malestimindan estajhon supren al si! Mi ne volas plu esti malestimata. Mi volas vojaghi. Chu mi povas sekvi Vin? JOHAN TONNESEN Jes, jes -- kaj mil fojojn jes! DINA Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per komenca arangho -- JOHAN TONNESEN Hura, tio certe aranghighos, Dina! FRAULINO HESSEL (montras al la pordo de la konsulo) Tshsh; mallaute, mallaute! JOHAN TONNESEN Dina, mi portos vin sur la manoj! DINA Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antauen; kaj tie transe mi certe povos. Se mi nur eskapos de chi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, -- Vi tion ne scias, -- ankau ili skribis al mi hodiau; ili admonis min aprezi mian felichon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li montris. Morgau kaj chiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi chu mi faras min digna al chio tio. Mi timas antau tiu ega dececo! JOHAN TONNESEN Diru al mi, Dina, chu estas nur pro tio ke Vi forvojaghos? Chu mi estas nenio por Vi? DINA Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol chiuj aliaj homoj. JOHAN TONNESEN Ho Dina --! DINA Chiuj chi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno de tio. FRAULINO HESSEL Vi ankau ne faru, infano! FRAULINO BERNICK Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino. JOHAN TONNESEN Jes, jes! FRAULINO HESSEL Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! _Tion_ mi ne atendis de _vi_. FRAULINO BERNICK Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis erupcii en mi. Ho, kiel ni chi tie suferas sub mistraktado pere de kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontrau tio, Dina. Farighu lia edzino. Okazu io kio spitas chiun tiun kutimon kaj uzon. JOHAN TONNESEN Kion Vi respondas, Dina? DINA Jes, mi volas esti Via edzino. JOHAN TONNESEN Dina! DINA Sed unue mi volas labori, farighi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne volas esti ajho, kiu prenighas. FRAULINO HESSEL Jes, ghuste; tiel estu. JOHAN TONNESEN Bone; mi atendas kaj esperas -- FRAULINO HESSEL -- kaj gajnos, knabo! Sed nun surshipen! JOHAN TONNESEN Jes, surshipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; auskultu -- (Li kondukas shin supren al la fono kaj parolas rapide al shi.) FRAULINO BERNICK Dina, vi felichulino, -- ke mi rigardu vin, -- kisu vin ankorau unu fojon, -- la lastan. DINA Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidighos. FRAULINO BERNICK Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambau shiajn manojn kaj rigardas shin) Nun vi iras al la felicho, vi amata infano; -- trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja chambro mi sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda chielo; la nuboj flugas pli alte ol chi tie, pli libera aero refreshigas super la kapoj de la homoj -- DINA Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin. FRAULINO BERNICK Mi? Neniam; neniam. Chi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi kredas ke certe mi farighos tute plene kio mi devas esti. DINA Mi ne povas imagi disighi de vi. FRAULINO BERNICK Ahh, homo disighas de multe, Dina. (kisas shin) Sed tion vi neniam spertos, dolcha infano. Promesu al mi fari lin felicha. DINA Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; chio devas veni, kiel ghi povas. FRAULINO BERNICK Jes, jes, ghi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, -- vera kaj fidela al vi mem. DINA Tion mi volas, onklino. FRAULINO HESSEL (kashas en la poshon kelkajn paperojn, kiujn _Johan_ donis al shi) Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje. JOHAN TONNESEN Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiau, Lona; dankon pro via amo. Adiau Marta, kaj dankon ankau al vi pro via fidela amikeco. FRAULINO BERNICK Adiau, Johan! Adiau, Dina! Kaj felichon al vi chiujn viajn tagojn! (Shi kaj _fraulino Hessel_ pushas ilin al la pordo en la fono. _Johan Tonnesen_ kaj _Dina_ iras malsupren tra la ghardeno. _Fraulino Hessel_ fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.) FRAULINO HESSEL Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis shin kaj mi lin. FRAULINO BERNICK Vi -- lin? FRAULINO HESSEL Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro hejmveo. FRAULINO BERNICK Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin reen, Lona. FRAULINO HESSEL Maljuna duonfratino, -- kio shi estu por li nun? -- La viroj disshiras multade chirkau si por atingi al la felicho. FRAULINO BERNICK Foje okazas. FRAULINO HESSEL Sed ni kuntenu, Marta. FRAULINO BERNICK Chu mi povas io esti por vi? FRAULINO HESSEL Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, -- chu ni ne ambau perdis niajn infanojn? Nun ni estas solaj. FRAULINO BERNICK Jes, solaj. Kaj tial vi ankau sciu, -- mi amis lin pli alte ol kion ajn en la mondo. FRAULINO HESSEL Marta! (kaptas shian brakon) Chu tio estas vero? FRAULINO BERNICK La enhavo de mia tuta vivo kushas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj atendis lin. Chiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis; -- sed li ne vidis min. FRAULINO HESSEL Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la felichon al li en la manon. FRAULINO BERNICK Chu mi ne donus al li la felichon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin. Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaghis. Kiun kauzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen havis iun kialon. Sed kiam li revenis, -- estis kvazau chio estas forvishita el lia memoro. Li ne vidis min. FRAULINO HESSEL Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta. FRAULINO BERNICK Ja, ke shi tion faris. Je lia forvojagho ni estis samaghuloj; kiam mi revidis lin, -- ahh, tiu terura momento, -- jen mi komprenis, ke mi estas dek jarojn pli agha ol li. Li estis vivinta ekstere en la vibranta sunlumo kaj suchanta junecon kaj sanon el chiu spiro; kaj chi ene mi sidis dume shpinante kaj shpinante -- FRAULINO HESSEL -- la fadenon de lia felicho, Marta. FRAULINO BERNICK Jes, estis oro, kion mi shpinis. Neniun amarecon! Chu ne, Lona, ni estis por li du bonaj fratinoj? FRAULINO HESSEL (chirkaubrakas shin) Marta! (_Konsulo Bernick_ elvenas de sia chambro.) KONSULO BERNICK (al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas. Kiam la tempo venos, mi certe -- (fermas la pordon) Ahh, chu vi jen? Auskultu, Marta, vi devas iomete shanghi vestajhojn. Kaj diru al Betty, ke shi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble; nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidighi. FRAULINO HESSEL Kaj felicha, gaja mieno, Marta; ghojajn okulojn vi devas briligi. KONSULO BERNICK Ankau Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi. FRAULINO HESSEL Hm; Olaf -- FRAULINO BERNICK Mi diros al Betty. (Shi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.) FRAULINO HESSEL Ja, nun estas do la granda solena momento veninta. KONSULO BERNICK (kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, ghi tiel estas. FRAULINO HESSEL En tia momento viro devas senti sin fiera kaj felicha, mi opinias. KONSULO BERNICK (rigardas shin) Hm! FRAULINO HESSEL La tuta urbo ja iluminighos, mi audas. KONSULO BERNICK Jes, ili ekpensis tiajhon. FRAULINO HESSEL Chiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en fajro-literoj. Chi-nokte oni telegrafos al chiuj partoj de la lando: "Chirkauata de sia felicha familio konsulo Bernick hodiau ricevis la omaghon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio". KONSULO BERNICK Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min al la pordo tie, kaj mi farighos devigata klini min kaj danki. FRAULINO HESSEL Nu, _devigata_ al tio -- KONSULO BERNICK Chu vi opinias, ke mi sentas min felicha en chi tiu momento? FRAULINO HESSEL Ne, _mi_ ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute felicha. KONSULO BERNICK Lona, vi malestimas min. FRAULINO HESSEL Ankorau ne. KONSULO BERNICK Vi ech ne rajtas tion. Ne rajtas _malestimi_ min! -- Lona, vi ne povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras chi tie en jena kuntirita, kripligita socio, -- kiel mi jaron post jaro devis redukti mian postulon pri tute plenumigha vivotasko. Tio kion mi plenumis, kvankam multspeca ghi tamen aspektas! Pecajhoj, -- okupetajhoj. Sed aliajhon au ion pli oni ne toleras chi tie. Se mi volus iri pashon antau la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta, estus finite pri mia potenco. Chu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de la socio, ne pli, ne malpli. FRAULINO HESSEL Kial vi tion vidas nur nun? KONSULO BERNICK Char mi lastatempe multe pripensis, -- post kiam vi revenis, -- kaj pleje chi tiun vesperon. -- Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde tiam -- en la pasintaj tagoj. FRAULINO HESSEL Kio sekve? KONSULO BERNICK Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne starus, kie mi nun staras. FRAULINO HESSEL Kaj chu vi ne pensas pri tio, kio _shi_ estus povinta farighi por vi, shi, kiun vi elektis en mia loko? KONSULO BERNICK Mi almenau scias, ke shi nenio farighis por mi el tio, kion mi bezonis. FRAULINO HESSEL Char vi neniam dividis vian vivotaskon kun shi; char vi neniam starigis shin libera kaj vera en sia rilato al vi; char vi igas shin iri chi tie faladante sub la riprocho pro la honto, kiun vi amasigis sur shiajn proksimulojn. KONSULO BERNICK Ja, ja, ja; chio devenas de la mensogo kaj malhonesteco. FRAULINO HESSEL Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco? KONSULO BERNICK Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona. FRAULINO HESSEL Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu chi shajno kaj trompo donas al vi. KONSULO BERNICK Al mi donas ghi nenion. Mi pereos kiel tuta chi tiu mizerigita socio. Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras; estas por _li_, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam enspirighos vero en la socian vivon, kaj sur ghi li fondos pli felichan estadon ol tiun de sia patro. FRAULINO HESSEL Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo herede. KONSULO BERNICK (en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen, tamen -- (ekkriante) Kiel vi povis akumuli chion tion sur mian kapon! Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antauen. Vi _ne sukcesu_ frakasi min! (_Hilmar Tonnesen_, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide kaj eturdite de dekstre.) HILMAR TONNESEN Sed tio chi ja estas --. Betty, Betty! KONSULO BERNICK Kio nun? Chu ili jam venas? HILMAR TONNESEN Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu -- (Li eliras tra la supera pordo maldekstre.) FRAULINO HESSEL Karsten; vi parolas kvazau ni venis por frakasi vin. Permesu do al mi diri, el kia erco li estas, chi tiu perdita filo, kiun via morala socio evitas kvazau iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, char nun li estas forvojaghinta. KONSULO BERNICK Sed li revenos -- FRAULINO HESSEL Johan neniam revenos. Li forvojaghis por chiam, kaj Dina kunvojaghis. KONSULO BERNICK Ne revenos? Kaj Dina kunvojaghis kun li? FRAULINO HESSEL Jes, por farighi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaghon de via deca socio, kiel mi iam -- nu! KONSULO BERNICK Forvojaghis; -- ankau shi -- kun "Indian Girl" --! FRAULINO HESSEL Ne; tian karan kargon li ne kuraghis konfidi al tiu malmorala bando. Johan kaj Dina forvojaghas per "La Palmo". KONSULO BERNICK Ahh! Kaj do -- senutile -- (iras rapide kaj malferme tiras la pordon al sia chambro kaj krias enen) Krap, haltigu "Indian Girl"; ghi ne devas forveli chi-vespere! PLENRAJTIGITO KRAP (interne) "Indian Girl" jam velas surmare, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK (fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, -- kaj senutile -- FRAULINO HESSEL Kion vi aludas? KONSULO BERNICK Nenion, nenion. Foriru de mi --! FRAULINO HESSEL Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankau _tiun_, kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plachas al mi. Vidu, jen mi tenas viajn du leterojn en mia mano. KONSULO BERNICK Vi havas ilin! Kaj nun -- nun vi volas -- jam chi-vespere, -- eble kiam la standarda procesio -- FRAULINO HESSEL Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo. Jen vidu; mi shiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontrau vi, Karsten. Nun vi estas sekura; estu nun ankau felicha, -- se vi povos. KONSULO BERNICK (traskuita) Lona, -- kial vi tion chi ne pli frue faris! Nun estas tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas daurigi mian vivon post tiu chi tago. FRAULINO HESSEL Kio estas okazinta? KONSULO BERNICK Ne demandu. -- Sed tamen mi _devas_ vivi! Mi _volas_ vivi -- por Olaf. Li restarigos chion kaj chion rebonigos -- FRAULINO HESSEL Karsten --! (_Hilmar Tonnesen_ rapide revenas) HILMAR TONNESEN Neniu trovebla; for; ech ne Betty! KONSULO BERNICK Kio estas al vi? HILMAR TONNESEN Mi ne kuraghas diri. KONSULO BERNICK Kio estas? Vi nepre diru al mi! HILMAR TONNESEN Nu do; Olaf forkuris kun "Indian Girl". KONSULO BERNICK (shancelighas malantauen) Olaf -- kun "Indian Girl"! Ne, ne! FRAULINO HESSEL Jes, li estas! Nun mi komprenas --; mi vidis lin saltanta tra la fenestro. KONSULO BERNICK (che la pordo de sia chambro krianta senespere) Krap, haltigu "Indian Girl" por kiu ajn prezo! PLENRAJTIGITO KRAP (elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi --? KONSULO BERNICK Ni devas haltigi ghin; Olaf estas surshipe! PLENRAJTIGITO KRAP Kion vi diras! GRANDKOMERCISTO RUMMEL (elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas! KOMERCISTO SANDSTAD (venas) Li resendighos per la piloto, sinjoro konsulo. HILMAR TONNESEN Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li kashos sin en la kargo, ghis ili estos sur libera maro. KONSULO BERNICK Mi neniam plu vidos lin! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ho, kia babilajho; forta kaj bona shipo, nove riparita -- KOMERCISTO VIGELAND (kiu ankau elvenis) -- de Via propra shipfarejo, sinjoro konsulo! KONSULO BERNICK Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj -- nun mi vidas -- ke mi neniam posedis lin. (auskultas) Kio estas tio? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Muziko. Nun venas la standardprocesio. KONSULO BERNICK Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Pri kio vi pensas? Tute ne eblas. KOMERCISTO SANDSTAD Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi endangherigita. KONSULO BERNICK Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Chu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio. KOMERCISTO VIGELAND Jes, vera vorto. KOMERCISTO SANDSTAD Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni -- (_Fraulino Bernick_ venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko audighas mallaute, fore malsupre en la strato.) FRAULINO BERNICK Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie shi -- KONSULO BERNICK Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ghojo, nek en aflikto. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankau vi, sinjoro Sandstad. Bedaurinda afero, ke la familio ghuste nun estas disigita; tute kontrau la programo. (La kurtenoj fortirighas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumajho kun la enskribo: "Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!".) KONSULO BERNICK (pashas malantauen eviteme) For tio chi! Mi ne volas vidi tion! Estingu, estingu! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Respekte demandite, chu vi ne estas tute prudenta? FRAULINO BERNICK Kio estas al li, Lona? FRAULINO HESSEL Tshsh! (parolas mallaute kun shi) KONSULO BERNICK For tiu mokanta enskribo, mi diras! Chu vi ne vidas, ke chiuj tiuj lumoj elshovas la langon al ni? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, nun mi devas konfesi -- KONSULO BERNICK Ho, kion vi komprenas --! Sed mi, mi --! Chio tio estas lumo en kadavrejo! PLENRAJTIGITO KRAP Hm! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne, sed haltu nun, -- vi tro afliktighas. KOMERCISTO SANDSTAD La knabo faros vojaghon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin reen. KOMERCISTO VIGELAND Fidu al la mano de la chiopotenculo, sinjoro konsulo. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Kaj al la shipo, Bernick; ghi ja ne estas subakvighinda, mi scias. PLENRAJTIGITO KRAP Hm -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, se estus unu el tiuj naghantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni audas en la grandaj socioj -- KONSULO BERNICK Mi sentas miajn harojn grizighi en chi tiu momento. (_Sinjorino Bernick_, kun granda shalo super la kapo, envenas tra la ghardena pordo.) SINJORINO BERNICK Karsten, Karsten, chu vi scias --? KONSULO BERNICK Jes, mi scias --; sed vi, -- vi, kiu nenion vidas, -- vi, kiu ne havas patrinan okulon por li --! SINJORINO BERNICK Ho, auskultu do --! KONSULO BERNICK Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi povas. SINJORINO BERNICK Jes, mi povas; mi havas lin! KONSULO BERNICK Vi havas lin! LA SINJOROJ Ah! HILMAR TONNESEN Nu, tion mi ja pensis. FRAULINO BERNICK Vi ricevis lin reen, Karsten! FRAULINO HESSEL Jes, nun ankau gajnu lin. KONSULO BERNICK Vi havas lin! Chu estas vero, kion vi diras? Kie li estas? SINJORINO BERNICK Tion vi ne scios, antau ol vi estos lin pardoninta. KONSULO BERNICK Ho chu, pardonis --! Sed kiel vi sciighis --? SINJORINO BERNICK Chu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hierau --; kaj char lia chambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestajhoj estis for -- KONSULO BERNICK Jes, jes --? SINJORINO BERNICK Mi kuris; trovis Aune; ni elvelis en lia velboato; la usona shipo estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ghusta tempo, -- grimpis surshipen, -- serchis en la holdo, -- trovis lin. Ho, Karsten, vi ne devas puni lin! KONSULO BERNICK Betty! SINJORINO BERNICK Kaj ankau ne Aune! KONSULO BERNICK Aune? Kion vi scias pri li? Chu "Indian Girl" denove estas velanta? SINJORINO BERNICK Ne, tio ja estas la afero -- KONSULO BERNICK Diru, diru! SINJORINO BERNICK Aune estis same skuata kiel mi; la sercho dauris; mallumighis, kaj la piloto protestis; kaj jen Aune kuraghis -- en via nomo -- KONSULO BERNICK Nu? SINJORINO BERNICK Haltigi la shipon ghis morgau. PLENRAJTIGITO KRAP Hm -- KONSULO BERNICK Ho, kia nedirebla felicho! SINJORINO BERNICK Vi ne estas kolera? KONSULO BERNICK Ho, kia supermezuro de felicho, Betty! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Vi do estas tro konscienca. HILMAR TONNESEN Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja -- uf! PLENRAJTIGITO KRAP (supre che la fenestroj) Nun la procesio venas tra la ghardena pordo, sinjoro konsulo. KONSULO BERNICK Jes, nun ili povas veni. GRANDKOMERCISTO RUMMEL La tuta ghardeno plenighas de homoj. KOMERCISTO SANDSTAD La tuta strato estas plenshtopita. GRANDKOMERCISTO RUMMEL La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio chi vere estas ardiga momento. KOMERCISTO VIGELAND Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Chiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato kun adjunkto Rorlund antaue. KONSULO BERNICK Ke ili venu, mi diras! GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed auskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas -- KONSULO BERNICK Kiel? GRANDKOMERCISTO RUMMEL Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo. KONSULO BERNICK Ne dankon; chi-vespere mi mem parolos. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Sed chu vi ankau scias, kion vi devas diri? KONSULO BERNICK Jes, fidu min, Rummel, -- nun mi scias, kion mi devas diri. (La muziko dumtempe chesis. La ghardena pordo malfermighas. _Adjunkto Rorlund_ antauanta la festkomitaton entretas, akompanata de _kelkaj dungitaj servistoj_, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas _la burghoj de la urbo_ el chiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidighas ekstere en la ghardeno kaj sur la strato.) ADJUNKTO RORLUND Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu pentrighas en via vizagho, ke ni chi tie kiel neatenditaj gastoj shovas nin enen al vi en vian felichan familian rondon, en vian pacan hejmon, chirkauita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas la unua fojo, ke tiajho okazas, tamen la unua fojo en tia vasta mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Chi tiun fojon ni salutas Vin chefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, ech memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, kiu lau la opinio de chiuj spertuloj donos potencan antauenpushon al la prospero kaj bonstato de tiu chi socio. VOCHOJ INTER LA AMASO Bravo, bravo! ADJUNKTO RORLUND Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia urbo. Chi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankau ne pri Via senmakula morala konduto entute. Tiajhoj estu referencitaj al la sekreta chambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri via burgha aktiveco, tia, kia ghi kushas malferma al chiuj okuloj. Bone ekipitaj shipoj velas el viaj shipfarejoj, kaj montras la flagon sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj felicha laboristaro estimas vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branchojn vi fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj -- Vi estas la fundamenta kolono de tiu chi socio en eminenta signifo. VOCHOJ Auskultu, auskultu, bravo! ADJUNKTO RORLUND Kaj ghuste chi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas chiun vian konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en chi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni -- jes, mi ne hezitas mencii la vorton prozajhe kaj rekte -- fervojon. MULTAJ VOCHOJ Bravo! Bravo! ADJUNKTO RORLUND Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilajhojn, precipe diktitajn de malvastaj egoismaj celoj. VOCHOJ Auskultu; auskultu! ADJUNKTO RORLUND Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia socio, estas antauvenintaj al la laboremaj burghoj de nia loko, kaj ekposedighis de certaj avantaghoj, kiuj rajte venus profite al nia propra urbo. VOCHOJ Jes, jes! Auskultu! ADJUNKTO RORLUND Tiu bedaurinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daurigas vian entreprenon, bone sciante, ke shtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo. DIVERSAJ VOCHOJ Hm! Ne; ne! Jes; jes! ADJUNKTO RORLUND Do estas la homo kiel burgho en la shtato, -- la viro kiel li estu kaj devas esti, -- al kiu ni chi-vespere en vi salutu. Ke via entrepreno farighu al vera kaj daura prospero por tiu chi socio! La fervojo certe povos farighi vojo per kiu ni riskos alkonduki ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankau farighi vojo, kiu rapide kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne povas, ech nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ghuste nun chi tiun festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli rapide ol atendite, kvitighis de tiaj elementoj -- VOCHOJ Tshsh! Tshsh! ADJUNKTO RORLUND -- tion mi prenas kiel felicha antaudiro por la entrepreno. Ke mi tushas tiun punkton chi _tie_, montras ke ni trovighas en domo, kie la etika postulo metighas pli alten ol la familia ligo. VOCHOJ Auskultu! Bravo! KONSULO BERNICK (samtempe) Permesu al mi -- ADJUNKTO RORLUND Nur malmultaj vortoj ankorau, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en chi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem el ghi tirus realan avantaghon. Sed etan signon de la rekonado de viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu chi grava momento, kiam ni, lau la certigo de spertaj homoj, staras che la komenco de nova tempo. MULTAJ VOCHOJ Bravo! Auskultu! Auskultu! (Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la ajhojn pri kiuj parolighos.) ADJUNKTO RORLUND Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arghentan kafoservicon. Ke ghi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaue, kolektighos en tiu chi gastama domo. Kaj ankau Vin, miaj sinjoroj, kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas akcepti etan memorajhon. Tiu chi arghenta pokalo estas por Vi, grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado de pokaloj defendis la burghajn interesojn de tiu chi socio; ke vi ofte trovu indajn okazajhojn por levi kaj malplenigi chi tiun pokalon. -- Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun chi albumon kun fotografajhoj de kuncivitanoj. Via konata kaj rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn ene en chiuj partioj en la socio. -- Kaj al Vi, sinjoro komercisto Vigeland, por ornamajho en via sekreta chambreto, mi povas prezenti tiun chi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; Via agado en la chiutagajhoj dum vico da jaroj estis purigita kaj nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas sin al la amaso) Kaj per tio chi, miaj amikoj, vivuon por konsulo Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio! LA TUTA KUNVENARO Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura! FRAULINO HESSEL Bonfelichon, bofrato! (Atendoplena silento.) KONSULO BERNICK (komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, -- per via prezidanto dirighis, ke ni staras antau la komenco de nova tempo, -- kaj mi esperas ke farighos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi al ni la veron, -- la veron, kiu ghis chi-vespere, ghenerale kaj en chiuj rilatoj, estis sendoma en tiu chi socio. (Surprizo inter la chirkaustarantoj.) KONSULO BERNICK Mi devas nun komenci refutante la laudvortojn, per kiuj Vi, adjunkto, lau kutimo kaj uzo che tiaj okazajhoj, supershutis min. Mi ne meritas ilin; char ghis hodiau mi ne estis iu malegoisma viro. Ech se mi ne chiam aspiris monan avantaghon, mi tamen estas konscia, ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestigho estis la motiva potenco en la plimulto de miaj agoj. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (duonlaute) Kio nun? KONSULO BERNICK Vidalvide al miaj samburghanoj mi ne riprochas min; char mi kuraghas ekstari en la antaua linio inter la plej lertaj chi tie che ni. MULTAJ VOCHOJ Jes, jes, jes! KONSULO BERNICK Sed tio, pro kio mi riprochas min mem estas, ke mi ofte pro malforteco agis inside, char mi konis kaj timis la emon de nia socio videti malpurajn motivojn malantau chio, kion homo chi tie entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion chi. GRANDKOMERCISTO RUMMEL (maltrankvila) Hm -- hm! KONSULO BERNICK Disvastighas onidiroj pri grandaj achetoj de bienoj supre en la lando. Tiujn bienojn mi achetis, chiujn, mi sola. DUONLAUTAJ VOCHOJ Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick? KONSULO BERNICK Ghis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni samopiniis pri -- GRANDKOMERCISTO RUMMEL Ne estas vero! Pruvo -- pruvo --! KOMERCISTO VIGELAND Ni ne samopiniis pri io ajn! KOMERCISTO SANDSTAD Ne, nun mi do devas diri -- KONSULO BERNICK Estas tute ghuste; ni ankorau ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordighos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi chi-vespere samopiniis kun mi mem, ke chi tiuj bienoj ofertighos al ghenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili. MULTAJ VOCHOJ Hura! Vivu konsulo Bernick! GRANDKOMERCISTO RUMMEL (mallaute al _konsulo Bernick_) Kia fia perfido --! KOMERCISTO SANDSTAD (same) Do trompis nin --! KOMERCISTO VIGELAND Nu, do la diablo shiru --! Ho kruco, kion mi estas diranta? LA AMASO (ekstere) Hura, hura, hura! KONSULO BERNICK Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas chi tiun saluton; char tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi chion por mi mem, kaj mi daure havas la opinion, ke chi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin lau plej bona jugho. VOCHOJ Jes! Jes! Jes! KONSULO BERNICK Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ghisfunde. Ke chiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde chi-vespere komencighas nova tempo. La malnova, kun sia shminkajho, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al chi tiu muzeo ni donacas, -- chu ne, miaj sinjoroj? -- la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindajho. GRANDKOMERCISTO RUMMEL Jes, kompreneble. KOMERCISTO VIGELAND (murmuras) Char Vi prenis la aliajhojn, do -- KOMERCISTO SANDSTAD Bonvolu. KONSULO BERNICK Kaj nun la chefa reguligo kun mia socio. Dirighis ke fiaj elementoj forlasis nin chi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro al kiu celighas, ne forvojaghis sola; lin akompanis por farighi lia edzino -- FRAULINO HESSEL (laute) Dina Dorf! ADJUNKTO RORLUND Chu! SINJORINO BERNICK Kion vi diras! (granda movigho) ADJUNKTO RORLUND Fughis? Forkurinta -- kun _li!_ Neeblas! KONSULO BERNICK Por farighi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. (mallaute) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (laute) Mi diras: Levu la chapelon por tiu viro; char li grandanime prenis la pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la malvero; ghi estis preta venenigi chiun opan fibron en mi. Vi sciu chion. _Mi_ estis antau dek kvin jaroj la kulpulo. SINJORINO BERNICK (malrapide kaj treme) Karsten! FRAULINO BERNICK (same) Ahh, Johan --! FRAULINO HESSEL Jen vi fine revenkis vin mem! (Konsternita surprizo inter la cheestantaro.) KONSULO BERNICK Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaghis. La malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastighis, ne povas homa potenco kontrau-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraghas plendi. Antau dek kvin jaroj mi altighis pere de tiuj onidiroj; se mi nun pro ili falu, pri tio chiu ajn konsideru en si mem. ADJUNKTO RORLUND Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo --! (mallaute al _sinjorino Bernick_) Ho, kiel mi bedauras vin, sinjorino! HILMAR TONNESEN Kia konfeso! Nu, jen mi diru --! KONSULO BERNICK Sed neniu decido chi-vespere. Mi petas chiu ajn iri al la sia, -- pripensi, -- rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, montrighos, chu mi perdis au gajnis parolante. Adiau! Mi ankorau havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksajho. Tion ni chiuj sentas, ke tiajho ne havas sian ghustan lokon chi tie. ADJUNKTO RORLUND Certe ne. (mallaute al _sinjorino Bernick_) Forkurinta! Shi do estis al mi tute maldigna. (duonlaute al la festkomitato) Jes, miaj sinjoroj, post tio chi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru en kompleta silento. HILMAR TONNESEN Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio --. Uf! (La informo intertempe iris flustre de busho al busho. Chiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ghardeno. _Rummel, Sandstad_ kaj _Vigeland_ foriras dum vigla, sed mallauta disputo. _Hilmar Tonnesen_ shteliras elen dekstre. En silento restas en la salono _konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraulino Bernick, fraulino Hessel_ kaj _plenrajtigito Krap_.) KONSULO BERNICK Betty, chu vi havas pardonon por mi? SINJORINO BERNICK (rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la plej ghojan esperon dum multaj jaroj! KONSULO BERNICK Kiel --? SINJORINO BERNICK Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin. KONSULO BERNICK (chirkaubrakas shin) Ho, Betty, vi jam _gajnis_ min! Tra Lona mi unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu. SINJORINO BERNICK Jes, nun vi ricevu lin. -- Sinjoro Krap --! (Shi parolas mallaute kun li en la fono. Li eliras tra la ghardena pordo. Dum tio kio sekvas estingighas lauvice chiuj tralumajhoj kaj lumoj en la domoj.) KONSULO BERNICK (mallaute) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi -- kaj por mi. FRAULINO HESSEL Chu ion alian mi volis? KONSULO BERNICK Nu chu, -- au chu ne? Mi ne tute komprenas vin. FRAULINO HESSEL Hm -- KONSULO BERNICK Do ne malamo? Ne vengho? Kial vi do revenis transen? FRAULINO HESSEL Malnova amikeco ne rustas. KONSULO BERNICK Lona! FRAULINO HESSEL Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi jhuris en mi mem: La heroo de mia juneco staru libera kaj vera. KONSULO BERNICK Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi! FRAULINO HESSEL Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten --! (_Shipkonstruisto Aune_ venas kun _Olaf_ de la ghardeno.) KONSULO BERNICK (al li renkonte) Olaf! OLAF Patro, mi promesas, ke mi neniam plu -- KONSULO BERNICK Forkuros? OLAF Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro. KONSULO BERNICK Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kauzon por tio. De nun vi kresku, ne kiel heredanto de _mia_ vivotasko, sed kiel tiu, kiu mem havas vivotaskon atendanta. OLAF Kaj chu mi ankau rajtas farighi, kion mi volas? KONSULO BERNICK Jes vi rajtas. OLAF Dankon. Do mi ne volas farighi kolono de la socio. KONSULO BERNICK Nu? Kial ne? OLAF Ne, char mi kredas, ke tio estas vere teda. KONSULO BERNICK Vi farighu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ghi povas. -- Kaj Vi, Aune -- SHIPKONSTRUISTO AUNE Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon. KONSULO BERNICK Ni daurigos kune, Aune; kaj pardonu al mi -- SHIPKONSTRUISTO AUNE Kiel? La shipo do ne forvelos chi-vespere. KONSULO BERNICK Ghi ech ne forvelos morgau. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon. Ghi bezonas pli profundan inspekton. SHIPKONSTRUISTO AUNE Okazu, sinjoro konsulo -- kaj ech per novaj mashinoj! KONSULO BERNICK Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo che ni, kiu bezonas profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aune. SHIPKONSTRUISTO AUNE Bonan nokton, sinjoro konsulo; -- kaj dankon, dankon, dankon! (Li eliras dekstre.) SINJORINO BERNICK Nun chiuj estas for. KONSULO BERNICK Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; chiuj lumoj estingighis en la fenestroj. FRAULINO HESSEL Chu vi dezirus ilin denove eklumigitaj? KONSULO BERNICK Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timighos, kiam vi scios tion. Nun estas kvazau mi revenis al konscio post venenigho. Sed mi tion sentas, -- ke mi _povos_ denove farighi juna kaj fresha. Ho, venu pli proksimen, -- tuj apude chirkau mi. Venu Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; -- shajnas al mi, ke mi ne vidis vin chiujn tiujn chi jarojn. FRAULINO HESSEL Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de frauloanimoj; vi ne vidas la virinon. KONSULO BERNICK Vere, vere; kaj ghuste tial, -- nu, _tio_ staras fikse, Lona, -- vi ne forvojaghos de Betty kaj mi. SINJORINO BERNICK Ne, Lona, tion vi ne devas! FRAULINO HESSEL Ne, kiel mi povus defendi forvojagho de vi, junuloj, kiuj komencos establi hejmon? Chu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni du maljunaj onklinoj --. Por kio vi rigardas? FRAULINO BERNICK Kiel la chielo klarighas. Kiel lumas super la maro. "La Palmo" havas la felichon kun si. FRAULINO HESSEL Kaj la felichon surshipe. KONSULO BERNICK Kaj ni -- ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi. Sed ke ghi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj. _Tion_ mi ankau lernis dum tiuj chi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj estas la kolonoj de la socio. FRAULINO HESSEL Do vi lernis kadukan saghon, bofrato. (metas la manon peze sur lian shultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, -- _tiuj_ estas la kolonoj de la socio. Kurteno End of the Project Gutenberg EBook of La kolonoj de la socio, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KOLONOJ DE LA SOCIO *** ***** This file should be named 20162.txt or 20162.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/1/6/20162/ Produced by Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.