The Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia Author: Ludovic Lazarus Zamenhof Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is the "h" system that is used in this Project Gutenberg eBook. At the time of the writing of the "Dua Libro," the time correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "chiam") were spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "chian" (respectively). These words had been changed to their modern forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro" (also included with this text). The original spellings have been preserved in this eBook. DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA L.L. ZAMENHOF 1888 ANTAUPAROLO. Elirante ankorau unu fojon antau la estimata publiko, mi sentas la devon antau chio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ghi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiche", la leteroj kun kuraghigoj au konsiloj--chio tio chi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekighis: de chiuj flankoj al la laboro chiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por chia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj--rapidas porti ilian shtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la jugho de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj chiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio chi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, char tian la lingvo jam estus trairinta la jughon de l' tuta mondo, kaj chiuj plej gravaj malbonajhoj, kiuj povus esti trovitaj en ghi, char en verko de _unu_ homo,--estus jam pli au malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la dauro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je chiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je chiuj demandoj kaj proponoj, char tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Chiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos daurigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je chiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de chirkau du monatoj de unu kajero ghis la venonta. En tiuj chi kajeroj _chiuj_ demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. Ankorau unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgrau l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la jugho de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de chiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konighi tiun chi lingvon chiuflanke, ghin ellerni pli rapide kaj uzi ghin. La nombro de tiuj chi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam audi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu chi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiche da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankau pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti. La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je _chiuj_ demandoj, kiuj tushas la lingvon mem, ghian konstruon, ghian estontecon, kiel ghin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ghian uzon en la mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, ghi tian havos _plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por _chiaj celoj,_ kiel ghi povas nun uzi chian richan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo au de l' talento de mia propra persono au de ia alia aparta persono au personaro--tute forighos. La lingvo tian estos tute preta en chiuj plej malgrandaj ghiaj partoj. La persono de l' autoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Chu mi post tio ankorau vivos, chu mi mortos, chu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, chu mi ghin perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu chi au tiu persono. Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ghi ne bezonus pli la laboron de l' autoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturighus kaj fortighus kaj ricevus tian klaran, neshanceleblan ordon, ke ghi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua au la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias. La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindajhojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne lau ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed lau la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ghi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj chi simplajhoj estos, kiel lau mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro _a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ghi tute ne bezonos pli la laboron de l' autoro, kaj, kiel chiu el la vivantaj lingvoj, ghi farighos tute sendependa de ia aparta persono. _b_) la lingvo estos pli au malpli _senerara,_ char ghis tiu tempo ghi jam estos trairinta la jughon de l' tuta mondo, kaj chiuj malbonajhoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu chi laboro de _unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune. Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, char ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj char lia _propra_ demando en la okuloj de chiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas ech unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, char ghis la fino de l' jaro _chiuj_ estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu au alia demando estos jam shajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ghi. Char pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian _personan_ jughon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon _finan,_ ricevitan per la jugho de l' _publiko._ Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--ghi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia. La kosto de chiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li chiun venontan kajeron tuj, kian ghi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antauiranta. -------- Antaue ol fini la antauparolon, mi permesas al mi ripeti ankorau la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: chiu pene jughu la aferon, proponitan de mi, kaj chiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ghi, au la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankorau tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu chi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ghin tute kaj chiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian jughon pri tiu chi afero, sed ke mi _sciu_ la jughon de l' mondo kaj povu ghin uzi por mia laboro. Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaurinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciighi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_ de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l' afero, proponita de mi, kaj jam antaue mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ghin ne por _mi_, sed pro l' _afero._ Fine, antau la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi esprimas ankorau unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ghi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmighos, sed konstante kaj senchese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras chiuj sferoj de l' homa societo. I. Antau chio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ghis hodiau audis au legis, en gazetoj au en leteroj al mi, kvankam mi devas antausciigi la leganton, ke tiu chi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankorau parolos pri ghi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugho de l' publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili. _a_) Unuj parolis pri l' autoro, anstatau paroli pri l' afero. Ili au shutis komplimentojn al la autoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laudante la _autoron,_ ili preskau tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por ghi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajhon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en chia grava verko, timis, ke la pseudonima autoro eble estas ne sufiche instruita au ne sufiche merita, kaj ili timis esprimi decidan jughon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseudonima autoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la _aferon_ de la _autoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni jughu ne l' autoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ghin; se ghi estas malbona--jhetu ghin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj lau kiaj metodoj mi laboris,--mi ankorau parolos, sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; char lau mi tiu chi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la _rezultatoj._ _b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, chu ili parolas logike kaj afertushante. Anstatau provi praktike (kion fari estas tre facile), chu la lingvo, proponita de mi, taugas por internacia komprenigho, chu ghi efektive al chiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstatau provi per ilia propra orelo, chu mia lingvo estas bonsona au ne,--ili teorie parolis pri leghoj de bonsoneco; anstatau analizi, chu mi bone kreis la vortaron kaj chu oni ne povus fari ghin ankorau pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj au el vortoj, prenitaj mikse el chiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio chi _perdus,_ farighinte tute ne komprenebla; sed kion ghi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion chi ili tute forgesis sin demandi.) _c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ech ne leginte bone mian malgrandan broshuron kaj ech ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstatau: "_en songh,o princ,in,o,n mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda vochdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicha signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farighu _tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "char dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi ech legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la autoroj ech ne vidis mian verkon. _ch_) Aliaj, anstatau paroli pri la utileco au la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn shercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, char multaj legantoj propran jughon ne havas, kaj la plej malsaghaj shercoj je ia afero estas por ili suficha vidigo, ke la afero estas "ridinda" kaj taugas por nenio. Mi ne deziras laudon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco au insulti sen kauzo. Mi scias tre bone, ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo ech estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankorau al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ghi estu kaj tia ghi restu!" Chio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro._ Tio chi estu ankau respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn chi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio chi estus danghera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi lau la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ghis ghi estos trairinta la jughon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu chi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankau mi ne povas fari iajn shanghojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj chi konsiloj ech estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la dauro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos _tute sen shangho;_ sed kian la jaro estos finita, tian chiuj necesaj shanghoj, antaue analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos ghia plena funkciado. Jughante lau la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ghis hodiau, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos shanghita tre malmulte, char la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kauzita de ne suficha pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos shanghita, mi tamen ne povas. Cetere, chiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia jugho pri ili, estos prezentataj al la jugho de l' publiko au de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj chi estos trovita unu, kiu volos preni tiun chi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ghi volas preni tiun chi laboron, mi tuj sendos al ghi la tutan materialon, kiu estas che mi, mi fordonos al ghi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ghojo je eterne de l' sceno, kaj el autoro kaj iniciatoro mi farighos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel chiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daurigos la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj lau mia propra pensado kaj lau la pensoj de l' publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antau la fino de l' jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta. II. La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, shajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ghi de si mem ne donos vochon, malgrau ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' vochdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstatau timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom vochojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da vochoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo. Kian mi proponis la vochdonon, mi profunde kredis, ke pli frue au pli malfrue 10,000,000 vochoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ghis hodiau, ankorau plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita ech unu miliono da vochoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forjhetu la vochdonon au ke mi malgrandigu la nombron da postulataj vochoj ghis unu miliono; "char", ili diras, "danke la fantazian punkton de l' vochdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj de la vochdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondichajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la vochdono en tiu chi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antauen. La vochdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, char mi scias, ke preni ian laboron, ech la plej malgrandan, ne chiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se trovighos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue au pli malfrue 10,000,000 vochoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciighos, ke la lingvo internacia farighis tutmonda; sed se ech la nombro de l' vochoj nenian venus al dek milionoj,--la afero pro tio chi tute ne estos perdita. Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' vochdono estas _matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se ni prenos, ke la enskribado de chiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forjhetinte chian alian laboron, vin okupos sole je tiu chi afero, laborante sen ripozo 15 horojn chiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' vochoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ghin vi bezonos la richecon de Krezo!" La kalkulo shajne estas tute prava kaj povas timigi chiun,-- tamen se la skribinto de tiu chi kalkulo bone pensus pri ghi, li tre facile ekvidus, ke tie chi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' vochdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj richecoj de Krezo. Char kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke che chiu pli granda afero estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj "timigaj" libroj estas eldonataj chiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu ech en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia chiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu lau grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l' vochoj, kaj lau la malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure mehhanika. Tiel chiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindajhisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leghon, kiun ili povas vidi sur chiu pasho, ke tio, kio che _unu_ homo postulas 30 jarojn, che cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj. Al chiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankorau mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, char "la autoro ech scias, ke ili ellernos au jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu ech skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ghis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu au kelkaj promesoj la grandega nombro ne plenighos: chiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se ech la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson. III. La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj. 1. Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la konata amiko, au la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu chi ghardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata "artikulo"; ghi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstatau "la" oni povas ankau diri "l' ", se ghi ne estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas _tute ghin ne uzi,_ char ghi estas oportuna sed ne necesa. 2. Jen estas la patro.--Mi audas la vochon de la patro.--Mi ricevis donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni iros al la patro.--Karolo achetis por sia kuzino horlogheton kun tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la novajhojn, kiujn vi audis pri niaj malfelichaj fratoj.--De kiu vi ghin audis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn ghis nia revido.--Augusto estas bona, Mario estas pli bona ol Augusto, sed Ernestino estas la plej bona el chiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiau mi achetis por shi tre belan ludilon. 3. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.--Mi loghas en la tria etagho.--Hodiau estas la dek kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.--Tiu chi rivero havas ducent naudek kvar kilometrojn da longo.--Georgo Vashingtono estis naskita la dudek duan Februaron (au: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio chi okazis antau cent jaroj.--Mi achetis du shrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu chi lando loghas tri milionoj kristanoj (au: da kristanoj).--Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li duoblighis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis tie.--Duonon de tiu chi piro mi manghis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forjhetis.--Dudek unu estas tri seponoj de kvardek nau.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ghin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; char unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.--Al chiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn. 4. Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia amiko.--Vi chiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu persono au objekto kaj al multaj; tio chi estas farita pro oportuneco, char, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" au "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu chi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ghi preskau nenian estas uzata).--La chapisto ne venos, char li estas malsana; se venos lia edzino, donu al shi mian chapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi povas ankau ghin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, donu al ghi nenion.--Jen estas la hundo, donu al ghi oston, kaj voku la katinon, ghi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, char chiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn en sian loghejon, anstatau iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke vi estas richa. 5. Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la chiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj chesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino chian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiau shi ne obeis.--Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, char kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, char li ne dormos trankvile, ghis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis chion, sed ghi estis jam tro malfrue.--Johano, serchu mian krajonon.--Ni iru promeni, sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre utila.--Ne chiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankorau en la vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antau la rompita poto, la kato eble komprenos la kauzon de l' punado.--La konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li ploris kaj jhuris, ke li terure venghos.--En tiu chi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, char la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.--Tio chi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.--Dum en unu chambro la gastoj dancadis, en la dua chambro estis preparata la vespermangho; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiau prezentata en la teatro?--Audu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin ghentile.--La fraulino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne farighinte ankorau ech lia fianchino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian la senco ghin necese postulas. 6. La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finighas je la litero "e"; chiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finighon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li estas severa jughanto, li jughas severe, sed juste.--Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre richa, kaj li donis al la malfelichulo tro malmulte, char li estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj pashoj al la komercisto; sed antau la magazeno mi renkontis kaleshon, en kiu sidis riche vestita sinjoro. Elirinte el la kalesho kaj forjhetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antauparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigajhoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ghi ne tre plachis al mi, char la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio chi estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli felicha, se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, char se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la regho! 7. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finigho.--La lingvo internacia esperas farighi ian lingvo tutmonda.--La unutaga regado de tiu chi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmanghas chian je l' deka horo antau tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormochambro estas de flavrugha koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur la tablo.--Li eniris la chambron (au en la chambron).--Chu vi estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Shi estas la unua baletistino en nia teatro.--Kia mehhanikisto faris tiun chi mashinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre interesa.--Li korespondas telegrafe kun chiuj agentoj. 8. Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi; neniun alian mi hodiau volas vidi . . . ne, mi decidis alie: sendu chiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li kaj mi trovis lin libera; tio chi min forte mirigis, char kian ajn mi venas, li chian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?--Chu oni povas diri: helpi la fraton (anstatau: al la frato), obei la patron (anstatau: al la patro), ridi lian malsaghecon (anstatau: je lia malsagheco), plori la perdon (anstatau: pro la perdo)? Jes; char se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni chian povas uzi la vorton "je", au la akuzativon sen prepozicio. 9. Lia malbenado ne chesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.--La hieraua duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi audis hodiau.--Li kuris sur la kampon.--Li kuradis ghis li falis.--La lavistino alportis mian tolajhon: chemizojn, kolumojn, manumojn kaj vishilojn (oni nomas ghin tolajho, kvankam ne chio estas farita el tolo).--Anstatau vino li envershis en mian glason ian malagrablan acidajhon, kaj tiun chi malklaran fluidajhon li devigis min eltrinki.--Ne chia belajho estas utila.--En la angulo kushis amaso da malnova ferajho.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilaghano vendis al la komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne chiu rusujano estas ruso.--Mi estas via kunlandano, char mi ankau estas italujano.--Ili venkos, char ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharajhon, kiun li pro malvera honto chian tiel zorge kashis. 10. Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la zorganto de tiu chi infano, kaj ghi estas mia zorgato.--Via kuracato estas mia konato.--Shi ofte songhas mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigho?--Shi estas en la kvara monato de naskonteco.--La jughejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la jughoton.--La parenco de mia edzo au la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, char shi estas la edzino de mia frato; shi estas mia bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (au duonfilo), char mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam sufiche maljunaj, tamen oni ankorau vokas ilin Pechjo kaj Manjo.--Auguchjo kaj Augunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, sinjoroj, char amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li disshutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla. 11. Mi miras la saghecon kaj la honestecon de tiu chi homo.--La legheco de lia faro ne estas por mi malcerta, char chio, kion li faras, estas tute legha.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj shia edzo estas nomata kudristinedzo.--Shi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malrichegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en shvitbanejon.--Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.--Audinte tion chi, li ekploris.--Ekbruligu kandelon, char estas jam mallume.--La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedzighis je shi.--Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksighis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas chion, kion oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj venghema, kaj lin ofendi estas danghere.--Estu laborema, shparema kaj singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema. 12. La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem jhetis en ghin la unuan moneron.--Hierau falis granda hajlo; chiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas suficha por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas regho de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.--Se la shipestro ordonas, la shipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan chirkauajhon.--Sidante sur segho, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre plachas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiau donas; ni iros kun plezuro, char la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.--Mi veturos hodiau al miaj geonkloj.--Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas ech por koko.--La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo. 13. Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis la neghon kaj la glacion.--Shi volas fianchigi mian fraton je shia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute grizighis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandighas senchese.--Konighinte je tiu chi nobla homo, mi tuj amikighis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aghon de dudek nau jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etagho kaj mortighis; la patrino estis mortigita de shia propra servantino.--Chu la kandelo estis estingita, au ghi estingighis mem?--La knabeto estas rughigita de sia patrino, au eble li rughigis sin mem?--Ne, li rughighis de plezuro, char li estas tre rughighema.--Sidigu la fraton, char sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu seghon sub liajn piedojn, kaj li kontrauvole sidighos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li sidighis sur la malsupran branchon. 14. Donu al mi kudrilon kaj fadenon, char mi volas alkudri butonon al mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagho (vizaghkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro estas mia avino.--Mi audis tion chi de kredindaj personoj.--Mi jam vidis chiujn vidindajhojn de via urbo.--Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajho.--Li havas bonan koron, sed bedaurinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma fumo estas por mi malutila, tial mi chian fumas tra cigaringo.--Por ne piki la fingron che l' kudrado, oni portas fingringon.--Mi perdis la shlosilon de mia shranko, kaj mi devis venigi shlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo malbonigis la tagmanghon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankau lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankorau min malhelpis, kiom li povis.--La malsupra parto de tiu chi domo estas alie kolorita ol la supra.--Ne legu tiel mallaute.--Malfermu la pordon! 15. Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.--Kristo revivighis.--Iru, sed ne revenu tro malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la seghon de tie chi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi achetis dek cigarojn; nau el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo au pomarbo; sed ne chia fruktujo estas arbo.--Hispanujo estas parto de Europo.--Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu chi malsaghulo.--Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma chambro sur la malvarman korton, shi malvarmumis kaj malsanighis. 16. La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu chi pano estas tre bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Augusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.--Nun estas la tria horo, au, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmanghas (tagmezmanghas)?--Ne chian egale: hodiau ni tagmanghis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hierau ni manghis akurate je l' tria horo.--Kian aghon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.--La venontan dimanchon mi veturos Hamburgon.--Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Chu vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi chian estis tro maldiligenta.--Mi ne loghas che mia frato, mi loghas aparte; sed mia loghejo estas apud la lia.--Antau tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas au chion, au nenion.--Mi bezonas du frankojn; chu vi ne povas ilin doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la saghon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ghian kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni au ne klara, au sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, au "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La shteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio chi estus ne vere, char neniu lin tie _sidigis_).--Metu la chapelon sur la kapon.--La leteron mi adresis: al lia moshto sinjoro N. en N. N.--Via barona moshto, helpu min en mia mizero!--Por esti felicha, oni devas esti antau chio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por audi la gloran kantiston. 17. LA OMBRO. (mirrakonto de Andersen'.) En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol che ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ghi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankau promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion chi li devis baldau malkutimi. Li kaj chiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, au ke neniu estas en la domo. La mallargha strato, kie li loghis, estis ankorau tiel konstruita, ke de l' mateno ghis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagha homo; al li shajnis, ke li sidas en brula forno. Tio chi lin tre suferigis. Li tute maldikighis, kaj ech lia ombro farighis multe pli malgranda, ol en la patrujo,--ghi ankau suferis de la suno. Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivighis. Estis efektiva plezuro ghin vidi. Apenau lumo estis enportita en la chambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ghis la plafono kaj ech iom sur la plafono mem. Ghi intence faris sin tiel longa, ghi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenau la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur chiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj chiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, char aeron oni bezonas, se oni ech kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--chiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seghoj estis elportataj, lumo brulis chie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . . tin-tin-tin--char ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' preghejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado reghis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontrau la loghejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loghis, char sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin supervershadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraue estis ankau malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenau en la antaua chambro,--el interne estis audata muziko, kiu al la alilanda instruitulo shajnis neesprimeble bela. Sed eble ghi estis tia nur en lia shajnevido, char li trovis tie en la varmaj landoj chion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loghas en la kontraua domo, ke oni tie ne vidas ja ech unu personon, kaj pri la muziko--li trovas ghin malbele enuiga. "Ghi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, chian tiu sama peco. `Mi malgrau chio ghin venkos' li diras, sed li tamen ghin ne venkas, kiel ajn longe li ludas". Unu fojon en nokto la alilandulo vekighis; li dormis che malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antau la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li shajnis, ke de l' kontraua balkono venas mirinda brilo. Chiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraulino, kiu shajne ankau brile radiis. La okuloj de l' instruitulo tute senvidighis de tio chi, kaj ne estas miro, char li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio chi li ankorau estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaute li starighis post la kurteno, sed la fraulino jam ne estis, la brilo estingighis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankorau en ilia antaua beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallauta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolchajn songhojn. Tio chi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loghi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj chian trakurus tra tie. Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la chambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraua loghejo. Tiel ghi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj chiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankau movis, char tion chi ghi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estajho, kiun oni povas trovi tie kontraue!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele ghi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel sagha kaj eniri, kaj chion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ghi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li sherce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ghian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldau revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraua balkono sin ankau levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankau turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraua domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian chambron kaj mallevis post si la longan kurtenon. Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio chi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel ghi hierau je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio chi estas efektive chagrene!" Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin chagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu chiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio chi estas nur ripetajho, kaj tio chi malplachis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio chi estis tute prudente. Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, char li sciis, ke la ombro chian volas, ke ghia sinjoro estu por ghi barilo,--sed li tamen ne povis ghin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Ghi estis kompreneble chagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio chio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas che li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ghi en la vojo chian pli kaj pli kreskis, tiel ke ghi fine farighis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus suficha. Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la verajho en la mondo, pri la bonajho kaj belajho, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj. Je unu vespero li sidas en sia chambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaute sur la pordo. "Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antau li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksterajho. Cetere la homo estis tre riche vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo. "Jes, mi tiel ankau pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi farighis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Chu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankorau revenos. Mi havis felichon de l' tago, kian mi estis che vi la lastan fojon; mi chiuflanke farighis tre bonhava. Se mi volas min elacheti el mia servado, mi estas sufiche richa por tio chi!" Kaj li eksonigis tutan ligajhon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogho, kaj metis sian manon en la dikan oran chenon, kiun li portis chirkau la kolo. Sur chiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj chiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankorau retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. "Kiel tio chi estas ebla!" "Io ordinara tio chi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja mem ankau ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco chian iris lau viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas sufiche matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankorau unu fojon antau via morto, char morti ian vi ja devas. Ankau tiujn chi landojn mi volis vidi ankorau unu fojon, char oni ja chian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; chu mi devas al ghi au al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!" "Ha, ghi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Ghi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "char mi ne volus resti shuldanto de iu!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia shuldo tie chi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel chiu alia! Mi tre ghojas pro via felicho! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio chi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj che la najbaro de kontraue!" "Jes, tion chi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante, "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu chi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianchighi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu vorto!" "Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, char tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara shtofo, al tio chi li portis elegantajn botojn kaj chapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cheno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio chi plej certe faris lin homo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj che tio chi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kushis kiel hundo antau la piedoj de l' instruitulo; li faris tion chi pro fiereco, au eble li volis ligi ghin al si. La kushanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone auskulti; ghi kredeble ankau volis scii, kiel ghi povus sin liberigi kaj farighi propra sinjoro. "Chu vi scias, kiu loghis en la domo kontrau ni?" demandis la ombro. "Ghi estis la plej bela el chio, ghi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio chi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus chiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn,--tion chi mi diras, kaj ghi estas vera. Mi chion vidis kaj mi chion scias!" "La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, ghi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ghin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankorau dormanta! Ghi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste . . . " "Poste mi estis en la antauchambro!" daurigante rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauchambron. Tie chi ne estis lumo, tie chi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da chambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi chiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraulino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio chi estis bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo. "Mi vidis chion, kaj mi ghin rakontos al vi; sed . . . ghi ne estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj che mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj richeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"! "Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "ghi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, chion, kion vi vidis!" "Chion!" diris la ombro, "char mi chion vidis kaj chion scias!" "Kian vidajhon havis la chambroj internaj?" demandis la instruitulo. "Chu tie estis kiel en la fresha arbaro? chu tie estis kiel en sankta preghejo? chu la chambroj estis kiel stela chielo, kian oni staras sur altaj montoj?" "Chio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaua chambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi chion vidis, mi chion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la antauchambro". "Sed kion vi vidis? Chu tra la grandaj chambroj iris chiuj la dioj de l' malnova tempo? chu tie batalis la malnovaj faristoj? chu tie ludis ghojaj infanoj kaj rakontis iliajn songhojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi chion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi chesus esti homo, sed mi farighis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankorau che vi, mi pri tio chi ne pensis, sed apenau la suno sin levis au mallevis, mi chian, vi ankorau certe memoras, farighis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskau ankorau pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antauchambro de l' poezio mi ghin ekkonis--mi farighis homo! Mi eliris el tie, farighinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksterajhon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serchis lokon por min kashi, jes, al vi mi povas ghin konfesi, char vi mian sekreton en nenia libro malkovros,--mi min kashis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino ech ne scietis, al kia grava persono shi donis kashejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis lau la muroj, tio chi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la chambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiche malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reghus la malsagha kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn che virinoj, kiel ankau che viroj, che gepatroj kaj che la dolchaj anghelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen chiuj tiel volus scii--la malbonajhon che la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ghi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreghis en chiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plachi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en suficha nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio chi mi farighis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiau! Jen estas mia karto, mi loghas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi chian estas en la domo!" Tion chi dirinte, la ombro foriris. "Mirinde!" diris la instruitulo. Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis. "Kiel vi fartas?" demandis li. "Ahh!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajho, la belajho kaj la bonajho, sed por tiaj aferoj chiu orelo estas surda; mi tute malesperas, char tio chi min tre doloras". "Mi el nenio faras al mi chagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasighas, kaj tio chi devas esti la celo de chiu prudenta homo. Vi ghis nun ankorau ne scias vivi en la mondo. Vi ankorau tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, chu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo,--chu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ghi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo." "Tio chi estas jam ne audita malmodesto!" diris la instruitulo. "Lau tio, kiel oni ghin prenas!" diris la ombro. "Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!" "Jam tro senhonte!" diris la instruitulo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ghi restos!" kaj kun tiuj chi vortoj la ombro foriris. La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajho kaj bonajho kaj belajho, estis preskau por chiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine li efektive malsanighis. "Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon che tiu chi penso. "Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, char mia barbo ne volas kreski kiel ghi devus, tio chi ankau estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj". Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur chevalo au sur piedoj ili chian estis kune, flanko che flanko, unu antau au post la dua, lau la staro de l' suno. La ombro sin tenis chian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio chi malmulte chagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Char ni jam farighis kolegoj de vojo kaj al tio chi ni de l' infaneco estis chian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua." Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankau parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tusheti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaua dependeco de vi. Vi vidas, ke tio chi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenau duone plenumos vian deziron". Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. Kia malaltigho!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti. Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj chi unu tre bela reghidino, de kiu la malsano estis tio, ke shi tro bone vidis, kaj tio chi estas tre danghere. Shi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol chiuj ceteraj. "Li tien chi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauzon de lia veno,--li ne havas ombron". Shi ricevis grandan sciemon, kaj tial shi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reghidino, shi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial shi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via reghida moshto jam komencis tute sanighi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi sanighis: mi havas ombron tute neordinaran. Chu vi ne vidas la personon, kiu min chian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona shtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi ech donis al ghi apartan ombron. Tio chi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol chiuj!" "Kiel!" pensis la reghidino, "chu mi efektive sanighis? Tiu chi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, char nun tie chi nur farighas interese. La alilandulo tre plachas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, char tian li forveturos." Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reghidino kun la ombro. Shi estis facila, sed li estis ankorau pli facila; tian dancanton shi ankorau nenian havis. Shi rakontis al li, el kia lando shi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed shi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reghidino kaj rakonti al shi tiajn aferojn, ke shi forte miregis. Li devis esti la plej saghega homo sur la tuta tero. Shi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio chi ree dancis kune, shi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Che la postiranta danco la konfeso de shia amo sin trovis jam sur shia lango, sed shi estis ankorau tiel prudenta, ke shi ekpensis pri shia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn shi estis ian regonta. "Sagha homo li estas!" diris shi al si mem. "tio chi estas bona; kaj li dancas belege, ghi ankau estas bona; sed egale grava demando estas, chu li estas sufiche instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj shi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj shi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaghon. "Tion chi vi ne povas respondi!" diris la reghidino. "Tion chi mi sciis ankorau estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion chi ech mia ombro tie che l' pordo povus respondi". "Via ombro!" ekkriis la reghidino, "tio estus multege mirinda!" "Mi ne diras certe, ke ghi povos," diris la ombro, "sed tiel mi pensas, char ghi ja tiel longe min akompanis kaj audis,--mi tiel pensas! Sed permesu, Via reghida moshto, sciigi vin, ke ghi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ghin prenu por homo; ke por teni ghin en bona humoro--kaj tiel ghi devas esti, por doni bonajn respondojn--oni devas paroli kun ghi tute kiel kun homo." "Tia fiereco plachas al mi!" diris la reghidino. Kaj shi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l' internajho kaj eksterajho de l' homo, kaj li respondis saghe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian saghegan ombron!" pensis la reghidino, "ghi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi ghin faras!" La reghidino kaj la ombro baldau estis pretaj inter si, sed tamen tion chi neniu devis sciighi, ghis ili venos en la landon de l' reghidino. "Neniu, ech ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauzo li tiel diris. Baldau ili venis en la landon, en kiu la reghidino regis, kian shi estis en la domo. "Auskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi farighis tiel felicha kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankau por vi fari ion neordinaran! Vi chian loghos che mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regha kalesho kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio chi vi devas permesi, ke chiu kaj chio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi devos kushi che miaj piedoj kiel efektiva ombro! Char mi konfesas al vi, mi edzighos je la reghidino; ankorau hodiau je l' vespero ni festos la edzighon". "Ne, ghi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion chi mi ne volas, tion chi mi ne faros! Ghi estus trompi la tutan landon kune kun la reghidino! Mi diros chion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, au mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la reghidino!" rediris la instruitulo. "Sed mi iros antaue!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, char la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reghidino volas lin fari shia edzo. "Vi tremas?" demandis la reghidino, kian la ombro eniris; chu io okazis al vi? ne malsanighu hodiau, kian ni volas je l' vespero festi nian edzighon." "Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ghi diras kaj ripetas, ke ghi estas la homo, kaj mi--prezentu al vi--mi estas ghia ombro!" "Terure!" ekkriis la reghidino, "oni ghin ja enshlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ghi jam nenian ricevos ree la prudenton!" "La malfelicha ombro!" rediris la reghidino, "mi ghin tre bedauras; estus tre bone por ghi, se oni ghin liberigus de ghia malfelicha vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ghin mallaute tute forigi." "Kvankam tio chi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "char ghi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li ghemus. "Vi havas noblan hharakteron!" diris la reghidino. Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La reghidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankorau unu fojon ricevi la ghojan kaj tondran "vivu!" de l' popolaj amasoj. La instruita homo nenion audis de l' tuta ghoja kriado, char al lia vivo estis farita fino. 18. POPOLDIROJ. Chiu "tial" havas sian "kial." Popolo diras--Dio diras. Kia patrino, tia filino. Kiu vivos, tiu vidos. Se infano ne krias, patrino ne scias. Pelu mushon tra l' fenestro, ghi venos tra l' pordo. En sia urbeto neniu estas profeto. Kiu iras trankvile, iras facile. Post la faro venas sagho. Kiu ne salutas per chapo, salutos per kapo. Ne diru "hop" antau salto. Antaue intencu kaj poste komencu. Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. Kia la festo, tia la vesto. Restu tajloro che via laboro. -------- 19. Kanto de studentoj. Ghoju, ghoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco -- Sole tero restas. * * * Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide chiun prenos, Chiun senkompate. * * * Kie niaj antauuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serchu ilin che l' subuloj -- Kiu ilin vidas? * * * Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Chiu akademiano, Vivu sen doloroj! * * * Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio. * * * Vivu chiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankau la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. * * * Mortu, mortu, malgajeco! Mortu la doloro! Mortu chiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! _Hemza._ 20. El Heine'. Al brusto, al mia -- ha, ghi min doloras -- Almetu maneton, amata knabino! Vi audas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cherkon konstruas sen fino! * * * Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. _K. D._ ALDONO AL LA DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA. En mia unua libro mi petis chiujn amikojn de l' lingvo internacia esprimi ilian jughon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi chiujn erarojn, kiujn ili trovis en ghi, kaj chiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, char la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaue chiujn jughojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ghis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de chiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, auskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, ghi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por chiu alia amiko de l' lingvo internacia. Nun mi kun la plej granda ghojo povas sciigi chiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankorau en la fino de l' jaro 1887, t.e. ankorau antau la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, chu lingvo internacia estas necesa, chu ghi estas kreebla, kaj _kiel_ ghi devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido: ke lingvo internacia estas kreebla, ke ghi estas necesa, ke ghi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo. Sur la fondo de chio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo" decidis dissendi al chiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda. Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankorau pri mia laboro, la "Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ghi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiche proksima al la idealo, kiun ghi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda): "La plej nova propono al la publiko kaj ghis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ghi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ghia vortaro ne estas kreita lau la persona volo kaj jugho de l' autoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ghi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj shanghoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ghia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompajhoj kaj shirajhoj de la Volapuk'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . " Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj ghian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj lau lia jugho devus esti shanghitaj, sinjoro H. Ph. finas: "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antau ol li donos al ghi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj shangho li volas prezenti ghin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo povas kuraghe doni la petitan promeson_". La kvar shanghoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_ tre bonaj, sed mi jam mem antau kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian jughon pri ili kaj pri chiuj proponitaj shanghoj mi prezentos al la kongreso, se tiu chi efektivighos. Al chiuj shanghoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj,--mi jam antaue donas mian plenan konsenton. Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti leghdonanta por chiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se la kongreso ech trovus necesa shanghi la lingvon ghis nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l' sceno. Sed kunligi jam antaue la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' lingvo, kiuj malfortigus au tute chesigus ilian laboradon, "atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en dangheron esti perdita je eterne; char la kongreso povas ankorau ne efektivighi, kaj se ghi efektivighos, povas ankorau okazi, ke ghi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente _lau la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute egale chu la kongreso efektivighos au ne, char _tiu_ vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo _en chiu okazo_. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn shanghojn en la lingvo. Chiujn shanghojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan jughon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la _autoro_ nun chesigas je eterne sian laboradon. Chion, kion mi de nun faros au skribos, mi ghin chion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj au materialaj privilegioj, ol chiu alia. Sed por ke la lingvo internacia povu farighi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke ghi povu tute bone kaj regule richighi, vastighi kaj iri antauen, chu mi povos ankorau labori por ghi, au ne,--mi donos tie, unu fojon por chiam, respondojn je kelkaj demandoj tushantaj la lingvon kaj ghian estontecon. 1) La lingvo internacia restas senshangha en tiu formo, en kiu ghi estas proponita de mi; fari en ghi iajn lauvolajn shanghojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu chi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektivighos, tiam poste (sed ne antau kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo shanghojn kaj bonigojn. 2) La sola shangho, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstatau "ian," "chian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: "iam," "chiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc). 3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj ([hoketo]), ghi povas anstatauigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ch; gh=gh; hh=hh; jh=jh; sh=sh". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas ghin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstatau la signeto (,) oni povas ankau presadi (') au (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o. 4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broshuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ghi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _autore_ plenan vortaron kaj krei lau mia persona placho la tutan lingvon de l' kapo ghis la piedoj. Char unue--la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, char la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun chiu vorto oni devus atendi, ghis mi ghin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj chiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugho kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, char unu homo sur chiu pasho eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasho post pasho, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgrau la disjhetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu chiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia" devas esti mia unua broshuro ("Lingvo internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiche grandan nombron da vortoj. Tio chi estas la unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo internacia. Chio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en chiu el la vivantaj lingvoj. Chiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuraghe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ghin ne malpli bone ol la autoro au ol iu alia. Char en chio, kio en la dirita broshuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la autoro au ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la leghoj kreitaj de la _plej granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj. _Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ghin ne povas fari mem lau la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstatauigi per alia esprimo,--tiam chiu povas krei tiun vorton lau lia persona placho_; tiel ankau se naskighus ia demando stilistika au ech gramatika, ne decidita klare en mia unua broshuro,--chiu povas ghin decidi lau sia jugho; kaj se vi volas scii, chu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la _plejmulto_ de l' verkantoj. _Chiu vorto, chiu formo, kiu ne estas rekte kontrau la jam kreita gramatiko kaj vortaro, au kontrau la logiko au la leghoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale chu ghi plachos al mi persone au ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de chiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufiche fortighos kaj ghia literaturo sufiche vastighos, tiam ankau tio, kio estas en mia unua broshuro, devos perdi chian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leghoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi lau la samaj leghoj, lau kiaj estis ellaborataj chiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ghi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco. Se mi senigas min nun je chiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi ghin faras ne pro malvera modesteco, sed char mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastighi kaj chiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, che kia chio pli bona iom post iom elpushas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian. Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldau disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, char ni chiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en chiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ghi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankorau malestis. Tiuj chi vortoj estis kreataj unu post unu, lau la kreskanta bezono, kaj malgrau ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto au leghdonanto, la lingvo ne sole ne disdividighis, sed kontraue, ghi chiam pli unuformighis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdighis antau la fortighanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua broshuro prezentas fundamenton sufiche fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufichan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas ech tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ech unu nove kreitan vorton! (vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio chi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la vortaro). Oni devas memori, ke chiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ghi estas efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disjhetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile alighi al la lingvo kaj richigi ghin ne perdigante ghian unuformecon. Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco unu formon che chiuj uzantaj ghin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj autoroj. Sed char unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disjhetite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankorau pli malgrandighos danke la komunan fonton, el kiu la autoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj europaj lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en chia alia lingvo, kaj kun la vastighado de la skribata literaturo ili komencis perdighi. Tio sama estos ankau en la lingvo internacia, sed char la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondichoj,--tiu proceso de unuformighado iros en ghi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliche baldau perdighos, kaj la vortoj feliche kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feliche kreitaj sed malegale sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol chiuj aliaj formoj,--kaj baldau la unua formo elpushos chiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastighos kaj richighos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldau ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron. Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuraghe, ke ili havas en la manoj _plenan vortaron,_ char povante chian ankorau ne kreitan vorton krei lau ilia placho, anstatau atendi, ghis _mi_ ghin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia _chion,_ kion ili volas. Tio chi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: char kiom ajn mi laborus, chiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankorau multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, char krei ilin mem estus ne permesita. Sed nun restas unu shajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata che la uzado de chia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo au tute ankorau ne ekzistas, au ne estas ankorau de chiuj egale uzata au konata,--t.e. _apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, au ke li havas sub la mano au facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke chiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, char tiu chi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankorau havas la rolon de lingvo internacia. _Sed tute ne estas postulata, ke vi au via adresito sciu la lingvon francan,_ char la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia shangho, en tiu formo, en kiu ghi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon). Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan autoritatan vortaron, kiun chiuj devus obei. La amaso amas, ke oni donu al ghi leghojn, ke oni donu al ghi ne bonan, sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ghin faras ne pro maldiligento: sufiche plena vortaro jam estas preta che mi, kaj mi povus eldoni ghin ech tuj, kaj se ghi ech ne estus preta, la leganto komprenos, ke ghi estas tute ne malfacila por mi krei chiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasho post pasho vortarojn chiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan autoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco ech montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas ghin fari ankau poste! Sed mi faros ghin nur tiam, se la tempo montros, ke ghi estas efektive _necesa._ Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed chion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj chiu alia povas ghin fari kun la egala kompetenteco. 5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broshuron en chiuj aliaj lingvoj, chu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; char, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,--chiu povas nun mem eldoni chiajn necesajn verkojn, ne atendante ghis _mi_ ghin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj chiu alia amiko de l' lingvo faru ankau, kion li povas; mi mem ne povas eldoni ech la centan parton de tio, kio estas bezonata. 6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la "promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon sufiche serioze. Sed nun estas bedaurinde ankorau multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankorau ilian "promeson"! 7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: chiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, char la sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni chiuj. Celon ni chiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por ghi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem chiam pli richighu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: chia persono, chia rondeto, chia societo laboru lau sia bontrovo, en sia sfero kaj lau siaj fortoj,--kaj malgrau la disjheteco de l' laboro (se ghi nur estos chie sufiche energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la lingvo internacia fortighis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie chi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi: _a_) Antau chio (kaj tio chi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmighante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras au faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al ghi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankorau trankvila, ke la plej granda parto de l' mondo ech ankorau ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas chiutage sensaciajn novajhojn pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmighis por la afero. De la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontraue, ghi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de l' afero ne rigardas, chu la afero jam faris multon da bruo kaj chu ghi estas jam sufiche "en modo"; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, chiu en sia urbo, en sia lando kaj lau siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj chi_ amikoj mi esperas, ke l' afero baldau kaj sen bruo vastighos en la tuta mondo. _b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun chi punkton, shajne fantazian, sed efektive tre gravan. Chiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro au tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. Chiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandighos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiche kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenau, ke _malutilon_ la promesoj en chia okazo ne portas, se ili ech neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili che felichaj rezultatoj povas alporti grandegan. _c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj richigos la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de vivo._ Oni devas senchese eldonadi chiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo tie chi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antau chio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en chiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon alighi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun chiu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en chia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; char estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. Lau la mezuro de la progresado kaj richighado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' autoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, lau bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,--char la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide fortighu kaj richighu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj au tradukitaj; kaj tiuj personoj au rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj jhurnalojn en la lingvo internacia. El chiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas eldoni nur tre malgrandan parton, char mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Chiu el la amikoj de l' lingvo aparte povas ankau eldoni nur malmulte. Sed se chiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' lingvo internacia rapide vastighos. Por ke chiuj povu scii pri chiu nova eldonita verko, mi petas chiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia au en tiu chi lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; char komencante de Augusto 1888 mi eldonados chiumonate nomarojn de chiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco ghis tiu tempo. Apud chiu verko estos dirita, kiu ghin eldonis, kiom ghi kostas kaj kie oni ghin povas ricevi. Alsendinte la koston de poshta transsendo, chiu povas en chiu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi petas ankau, ke en la fino de chia verko au verketo, kiun ili eldonos, ili presu chiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem. _ch_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ghin en korespondado kun amikoj kaj konatoj au ech kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, char ghi timos, ke vi postulas de ghi ian oferon. Sed se chiuj amikoj de l' lingvo internacia anstatau paroladi _farados,_ tiam vi baldau vidos, ke la tuta indiferenta amaso alighis jam al la afero, sen bruo kaj ech mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ghin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li komencos mem ghin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiche bone la lingvon, tute ghin ne lerninte. _d_) Estas kompreneble ankorau multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj placho de chiu aparta persono. Estus bone, se en chiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni chiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraghigu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraghon kaj malvarmighi, se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni alighos, au se oni ech ridos je ni, ni devas kredi, ke pli au malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuraghe antauen, char nia afero estas honesta kaj utila! -------- Tiu chi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de autoro. De tiu chi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de chia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun chiuj egale labori, chiu lau siaj fortoj. Chiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, char mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por chiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero chion, kion mi povis, kaj se chiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al ghi ech la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al ghi alportis tra dekdu jaroj ghis hodiau, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu! End of the Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** ***** This file should be named 20006.txt or 20006.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/0/0/20006/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.