The Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Konstruestro Solness Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: November 18, 2006 [EBook #19858] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK KONSTRUESTRO SOLNESS *** Produced by Andrew Sly HENRIK IBSEN KONSTRUESTRO SOLNESS (Byggmester Solness) (1892) Tradukita de Odd Tangerud 1997 Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-62-6 KONSTRUESTRO SOLNESS ROLOJ: KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS. SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino. DOKTORO HERDAL, familia kuracisto. KNUT BROVIK, antaua arkitekto, nun asistanto che Solness. RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto. KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino. FRAULINO HILDE WANGEL. KELKAJ SINJORINOJ. HOMAMASO SUR LA STRATO. (La agado havas lokon en la domo de _konstruestro Solness_.) UNUA AKTO (Simple ekipita laborchambro che konstruestro Solness. Duflugila pordo en la muro maldekstre kondukas al la antauchambro. Dekstre estas la pordo al la internaj chambroj de la domo. En la fonmuro estas malferma pordo al la desegnejo. Antaue maldekstre estas pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontraue al la pordo estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj seghoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancsegho kaj apogsegho en la antauo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.) (En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri konstruajhoj kaj kalkuloj. Che la pupitro en la laborchambro staras Kaja Fosli skribante en la cheflibron. Knut Brovik estas maljuna, maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom flavighintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca aspekto. Shi havas verdan shirmilon super la okuloj. -- Chiuj tri laboras iom da tempo en silento.) KNUT BROVIK (subite, kvazau en timo, rektigas sin che la desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldau ne plu eltenos! KAJA (iras al li) Chu estas pli malbone chi-vespere, onklo? BROVIK Ho, shajnas al mi, ke plimalbonighas tagon post tago. RAGNAR (ekstaris kaj proksimighas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete dormi -- BROVIK (senpacience) Enlitighi, chu? Chu vi deziras, ke mi tute sufokighu! KAJA Sed faru almenau etan promenadon. RAGNAR Jes, faru. Mi akompanos vin. BROVIK (impete) Mi ne foriros antau ol li venas! Chi-vespere mi alparolos lin rekte -- (subpreme kolera) al li -- la chefo. KAJA (en timo) Ho ne, onklo, -- nepre atendu pri tio! RAGNAR Jes, atendu do, patro! BROVIK (spiras pene) Hah, -- hah --! Mi, mi vere ne havas tempon atendi multe pli longe. KAJA (auskultante) Tsh! Jen mi audas lin malsupre sur la shtuparo! (Chiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.) (Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antauchambra pordo. Li estas iom agha, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo, malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan, butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj larghaj refaldajhoj. Sur la kapo li havas molan, grizan feltchapon, kaj sub la brako kelkajn paperujojn.) KONSTRUESTRO SOLNESS (che la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Chu ili eliris? KAJA (mallaute, skuante la kapon) Ne. (Shi deprenas la okulshirmilon.) (Solness iras antauen sur la planko, jhetas sian chapelon sur seghon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimighas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.) SOLNESS (laute) Kion vi tie enskribas, fraulino Fosli? KAJA (ekskuighas) Ho, estas nur io, kio -- SOLNESS Vidigu, fraulino. (klinas sin super shin, pretendante rigardi en la cheflibron, kaj flustras) Kaja? KAJA (skribante; mallaute) Jes? SOLNESS Kial vi chiam deprenas tiun shirmilon, kiam mi venas? KAJA (kiel antaue) Char mi aspektas malbele kun ghi. SOLNESS (ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja? KAJA (ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj. SOLNESS (karesas milde shian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja -- KAJA (klinas la kapon) Tsh, -- ili povas audi vin! (_Solness_ pashadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud la pordo de la desegnejo.) SOLNESS Chu iu venis por konsulti min? RAGNAR (ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon ekstere sur Lovstrand. SOLNESS (grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankorau ne sufiche pripensis la planon. RAGNAR (pli proksime, iom hezitante) Urghas por ili ekhavi la desegnajhojn. SOLNESS (kiel antaue) Jes, je Dio, -- tion volas ja chiuj! BROVIK (ekrigardas) Char ili forte sopiras transloghighi en propran domon, ili diris. SOLNESS Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn. Kontentaj pri tia au tia loghejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili revenos. BROVIK (pushas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin surprizite) Al iu alia? Chu vi volus fordoni tiun laboron? SOLNESS (senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu --. Prefere tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Char mi ja apenau konas tiujn homojn! BROVIK La homoj estas sufiche solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la familion. Tre solidaj homoj. SOLNESS Ho, solidaj, -- solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, -- chu ech ne _vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikighi en io kun tiuj fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn! BROVIK (ekstaras) Chu _tio_ estas via sincera opinio? SOLNESS (moroze) Jes, estas. -- Definitive. (Li pashadas antauen tra la chambro.) (_Brovik_ intershanghas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan geston. Poste li iras en la antauan chambron.) BROVIK Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi? SOLNESS Bone. BROVIK (al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi. KAJA (timeme) Ho, sed onklo -- BROVIK Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi. (_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al _Solness_, kaj fermas la pordon.) BROVIK (iom mallaute) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas pri mi. SOLNESS Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe. BROVIK Pri mi estas baldau finite. La fortoj malkreskas -- de tago al tago. SOLNESS Sidu iomete. BROVIK Dankon, -- se mi rajtas? SOLNESS (tiras la apogseghon pli konvena) Jen. Bonvolu. -- Nu? BROVIK (kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas la plej premiga. Kio farighos el li? SOLNESS Via filo, li kompreneble restos chi tie che mi tiom longe, kiom li deziras. BROVIK Estas ja ghuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas -- nun ne plu. SOLNESS Nu, li havas ja bonajn kondichojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al -- BROVIK Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankau li! SOLNESS (ne lin rigardante) Chu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio? BROVIK Ne, _jen_ la terurajho -- ke mi komencis dubi pri la knabo. Char vi ja neniam diris ech -- ech unu solan kuraghigan vorton pri li. Sed tamen shajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj en li. SOLNESS Nu, sed li ja nenion lernis -- tiel funde. Escepte desegni. BROVIK (rigardas lin kun kasha malamo kaj diras rauke:) Ankau _vi_ ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis che mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj -- kaj multajn aliajn. SOLNESS Jes, vidu, -- farighis tiel por _mi_. BROVIK Vi pravas. Chio farighis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen -- sen vidi por kio Ragnar taugas. Kaj mi ankau dezirus vidi ilin geedzighintaj -- antau ol mi forpasos. SOLNESS (akre) Chu estas shi, kiu tion volas? BROVIK Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion chiun tagon. (pete) Vi _devas_, -- vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi _devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Chu vi audas? SOLNESS (kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno! BROVIK Ghuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron. SOLNESS (maltrankvila, ekmire) Chu _li_? BROVIK Se vi donus vian konsenton. SOLNESS Kia laboro estas _tiu_? BROVIK (iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Lovstrand. SOLNESS Tiun! Sed ghin mi ja mem konstruos! BROVIK Ho, _vi_ ja ne vere emas. SOLNESS (ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuraghas diri tion? BROVIK Vi ja mem jhus diris. SOLNESS Ho, ne atentu kion mi tiel -- _diras_. -- Chu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon? BROVIK Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, -- nur pro amuzigho -- faris desegnajhojn kaj kalkulon kaj la kromon -- SOLNESS Kaj pri la desegnajhoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj loghos tie? BROVIK Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili -- SOLNESS Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si? BROVIK Ege plachis al ili, kion li prezentis. Shajnis al ili ke estas io tute nova. Jen kion ili diris. SOLNESS Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvalorajho, kian _mi_ kutimas konstrui! BROVIK Shajnis al ili, ke estas io _alia_. SOLNESS (en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis -- dum mi estis for! BROVIK Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, chu vi estus volema retiri vin -- SOLNESS (ekkoleras) Retiri min! Mi! BROVIK Se vi trovus, ke la desegnajhoj de Ragnar -- SOLNESS Mi! Retiri min por via filo! BROVIK Retiri vin de la interkonsento, ili pensis. SOLNESS Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, chu tiel! Halvard Solness, -- li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon! BROVIK Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola -- SOLNESS Ho, ne estas tiel _ege_ suficha loko chi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros! BROVIK (ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen ghojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Chu tion mi faru? SOLNESS (duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, -- ne plu demandu. BROVIK Jes, respondu pri _tio_. Chu mi eliru el la vivo tute mizera? SOLNESS (aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallauta, sed firma vocho) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi lau eblecoj scias kaj povas. BROVIK Do, tiel estu. (li pashas trans la plankon) SOLNESS (postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja _estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas! BROVIK Ne, ne, -- vi eble ne povas. (shancelas kaj haltas apud la sofotablo) Permesu al mi glason da akvo? SOLNESS Bonvolu. (vershas kaj etendas al li la glason) BROVIK Dankon. (trinkas kaj demetas la glason) (_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.) SOLNESS Ragnar, -- vi devas akompani vian patron hejmen. (_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.) RAGNAR Kio estas, patro? BROVIK Prenu min sub la brako. Kaj ni iru. RAGNAR Jes bone. Vestu vin ankau vi, Kaja. SOLNESS Fraulino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron skribendan. BROVIK (rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone -- se vi povos. SOLNESS Bonan nokton. (_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antauchambra pordo. _Kaja_ iras al la pupitro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la apogsegho.) KAJA (necerta) Chu estas letero --? SOLNESS (mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas shin severe) Kaja! KAJA (timeme, mallaute) Jes? SOLNESS (montras ordone per la fingro al la planko) Venu chi tien! Tuj! KAJA (hezite) Jes. SOLNESS (kiel antaue) Pli proksimen! KAJA (obeas) Kion vi volas? SOLNESS (rigardas shin momenton) Chu estas _vi_, kiun mi devas danki por tio chi? KAJA Ne, ne, tion ne kredu! SOLNESS Sed edzinighi, -- tion vi ja nun volas. KAJA (mallaute) Ragnar kaj mi estas gefianchoj kvar -- kvin jarojn, kaj tial -- SOLNESS Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Chu tiel estas? KAJA Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi. SOLNESS (pli indulge) Kaja, chu vi ne tamen iomete amas Ragnar? KAJA Mi foje multe amis Ragnar. -- Antau ol mi venis al vi. SOLNESS Sed nun ne plu? Tute ne? KAJA (pasie, plektas la manojn antau li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos aliulon! SOLNESS Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola kun chio! KAJA Sed chu mi ne povus resti che vi, ech se Ragnar --? SOLNESS (rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin. KAJA (tordas la manojn) Ho, shajnas al mi, ke mi ne _povas_ disighi de vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas! SOLNESS Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edzinighu al li se vi volas -- (shanghas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico che mi. Tiel mi ja povas reteni ankau _vin_, kara Kaja. KAJA Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel aranghighi! SOLNESS (kaptas shin per ambau manoj che la kapo kaj flustras) Char mi ne _povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin che mi chiun tagon. KAJA (nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio! SOLNESS (kisas shian hararon) Kaja, -- Kaja! KAJA (genuas antau li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble bona! SOLNESS (impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab--! Shajnas al mi, ke iu venas! (helpas shin ekstari. Shi shancelas al la pupitro.) (_Sinjorino Solness_ aperas che la pordo dekstre. Shi aspektas magre kaj kun chagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta vocho.) SINJORINO SOLNESS (che la pordo) Halvard! SOLNESS (turnas sin) Ho, chu vi, kara --? SINJORINO SOLNESS (kun rigardo al _Kaja_) Mi venas al gheno, mi komprenas. SOLNESS Tute ne. Fraulino Fosli nur skribos ankorau letereton. SINJORINO SOLNESS Jes, tion mi vidas. SOLNESS Kion vi do volas de mi, Aline? SINJORINO SOLNESS Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulchambro. Chu eble ankau vi envenos, Halvard? SOLNESS (rigardas shin suspekteme) Hm, -- chu la doktoro nepre volas paroli kun mi? SINJORINO SOLNESS Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras saluti vin samtempe. SOLNESS (ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete atendi. SINJORINO SOLNESS Kaj vi do venos al li iom poste? SOLNESS Eble poste, -- poste, kara. Post iom. SINJORINO SOLNESS (kun denova rigardo al _Kaja_) Nu, ne forgesu do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si) KAJA (mallaute) Ho Dio, ho Dio, -- la sinjorino certe pensas ion malbonan pri mi! SOLNESS Tute ne. Almenau ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi nun foriru, Kaja. KAJA Jes, jes, nun mi _devas_ foriri. SOLNESS (severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Chu vi audas? KAJA Ho, se vere dependus nur de _mi_ -- SOLNESS Mi _volas_ havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgau! KAJA (timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fianchecon. SOLNESS (ekscite) Rompi la fianchecon! Chu vi estas freneza! Vi volas rompi --? KAJA (malespere) Jes, prefere tion. Char mi _devas_, -- mi _devas_ resti che vi! Ne _povas_ foriri de vi! Estas tiel -- tiel tute neeble! SOLNESS (ekflamighas) Sed, je diablo, -- kaj Ragnar! Estas ja ghuste Ragnar kiun mi -- KAJA (rigardas lin per timigitaj okuloj) Chu estas precipe pro Ragnar, ke -- ke vi --? SOLNESS (regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallaute) Kompreneble estas _vi_, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed ghuste tial vi devas persvadi ankau Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, -- iru nun hejmen. KAJA Jes, jes, bonan nokton do. SOLNESS Bonan nokton. (kiam shi estas elironta) Auskultu! Chu la desegnajhoj de Ragnar estas tie ene? KAJA Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin. SOLNESS Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin. KAJA (ghoja) Ho jes, faru tion! SOLNESS Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin! (_Kaja_ rapidas en la desegnejon, serchas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas ghin.) KAJA Jen chiuj desegnajhoj. SOLNESS Metu ilin tien sur la tablon. KAJA (demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj ghentile pri mi. SOLNESS Ho, tion mi ja chiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru! (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ venas tra la pordo dekstre. Li estas iom agha, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizagho, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.) SINJORINO SOLNESS (ankorau che la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron. SOLNESS Nu, do venu chi tien. SINJORINO SOLNESS (al _Kaja_, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, fraulino? KAJA (konfuzita) La leteron --? SOLNESS Jes, estis mallonga. SINJORINO SOLNESS Certe estis tre mallonga. SOLNESS Vi povas foriri, fraulino Fosli. Kaj revenu ghustatempe morgau. KAJA Mi faros. -- Bonan nokton, sinjorino. (Shi eliras tra la antauchambra pordo) SINJORINO SOLNESS Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun fraulinon. SOLNESS Jes, efektive. Shi estas uzebla por io el chio, shi. SINJORINO SOLNESS Laushajne shi estas. DOKTORO HERDAL Ankau lerta en librotenado, chu? SOLNESS Nu, -- ioman sperton shi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj shi estas ghentila kaj bonvolas fari kion ajn. SINJORINO SOLNESS Jes _tio_ devas ja esti granda agrableco -- SOLNESS _Tiel_ estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato. SINJORINO SOLNESS (milde riproche) Chu _tion_ vi povas diri, Halvard? SOLNESS Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon. SINJORINO SOLNESS Neniu kauzo. -- Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon che ni? DOKTORO HERDAL Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos. SINJORINO SOLNESS Tre afable. (Shi eliras tra la pordo dekstre.) SOLNESS Chu urghas, doktoro? DOKTORO HERDAL Ne, tute ne. SOLNESS Chu ni iomete interparolu? DOKTORO HERDAL Jes, bonvole. SOLNESS Ni eksidu. (Li montras por la doktoro lokon en la balancsegho kaj mem eksidas en la apogseghon) SOLNESS (rigardas lin esplore) Diru al mi, -- chu vi ion rimarkis pri Aline? DOKTORO HERDAL Nun, kiam shi estis chi tie, vi aludas? SOLNESS Jes. Rilate al _mi_. Chu vi ion rimarkis? DOKTORO HERDAL (ridetas) Jes, je diablo, -- ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, -- hm -- SOLNESS Nu? DOKTORO HERDAL -- ke via edzino ne aparte shatas tiun fraulinon Fosli. SOLNESS Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis. DOKTORO HERDAL Kaj tio ja ne estas stranga. SOLNESS Kio? DOKTORO HERDAL Ke shi ne precipe shatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon che vi. SOLNESS Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankau Aline. Sed tiu afero, -- ghi ne povas esti alia. DOKTORO HERDAL Chu vi ne povas dungi oficiston? SOLNESS La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, -- per tio mi ne povas kontentighi. DOKTORO HERDAL Sed char via edzino --? Tiel malforta, kia shi estas --. Char shi ne eltenas vidi tion chi? SOLNESS Jes, je Dio, devas esti kiel estas -- mi dirus. Mi _devas_ reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol ghuste shin. DOKTORO HERDAL Neniun alian? SOLNESS (mallonge) Ne, neniun alian. DOKTORO HERDAL (tiras la seghon pli proksimen) Auskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido. SOLNESS Jes, bonvolu. DOKTORO HERDAL La virinoj, vidu, -- en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron -- SOLNESS Ili ja havas. Certe. Sed --? DOKTORO HERDAL Nu. Do, auskultu. Char via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli --? SOLNESS Jes, kio do? DOKTORO HERDAL -- chu shi ne havas ian -- ian etan kauzon por tiu senvola maltoleremo? SOLNESS (rigardas lin kaj ekstaras) Hoho! DOKTORO HERDAL Ne ofendighu. Sed chu shi ne _havas_? SOLNESS (mallonge kaj decide) Ne. DOKTORO HERDAL Tute neniun kauzon do? SOLNESS Neniun alian kauzon ol sian propran suspektemon. DOKTORO HERDAL Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo. SOLNESS Jes, mi konis. DOKTORO HERDAL Kaj ankau trovas kelkajn el ili allogaj. SOLNESS Ho jes, ankau tio. DOKTORO HERDAL Sed en tio chi pri fraulino Fosli --? Do ne estas iu tiajho en tiu chi rilato? SOLNESS Ne. Nenio -- de _mia_ flanko. DOKTORO HERDAL Sed de shia? SOLNESS Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro. DOKTORO HERDAL Ni eliris de la spurflaro de via edzino. SOLNESS Ni ja faris. Kaj pri tio -- (malaltigas la vochon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, -- ghi en certa maniero eltenis la provon, ghi. DOKTORO HERDAL Nu, -- jen _jen_! SOLNESS (eksidas) Doktoro Herdal, -- mi nun rakontos al vi pri stranga okazajho. Se vi do volas auskulti. DOKTORO HERDAL Mi volonte auskultas strangajn rakontojn. SOLNESS Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, -- kiam ege malprogresis por la maljunulo. DOKTORO HERDAL Pri tio mi estas ja informita, jes. SOLNESS Char ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambau siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fianchighi. Sekve, kompreneble, li volis edzighi, -- kaj komenci konstrui mem. Char tiel ja pensas ili chiuj, la junuloj. DOKTORO HERDAL (ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kunighi. SOLNESS Nu. Sed pri tio _mi_ ja ne povis esti kontenta. Char mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankau la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon -- kaj chiajn tiajn diablajhojn, li. DOKTORO HERDAL Nu ja, ankau tio ja apartenas al la metio. SOLNESS Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis _tion_. DOKTORO HERDAL Sed li ja tamen restis che vi. SOLNESS Jes, audu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Shi neniam antaue estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili charmighis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi shin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankau li. DOKTORO HERDAL Estis ja komprenebla penso. SOLNESS Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris shin rigardante -- kaj ege deziris havi shin chi tie. Mi iomete afable parolis kun shi, -- tiel pri sensignifajhoj. Kaj poste shi foriris. DOKTORO HERDAL Nu? SOLNESS Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, shi revenis al mi kaj kondutis kvazau mi estus farinta interkonsenton kun shi. DOKTORO HERDAL Interkonsenton? Pri kio? SOLNESS Ghuste pri _tio_, kion kashe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis ech per unu sola vorto. DOKTORO HERDAL Tre strange. SOLNESS Jes, chu ne? Kaj nun shi volis scii kion shi devus fari chi tie. Chu shi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu. DOKTORO HERDAL Chu vi ne opinias, ke shi tion faris por povi esti kune kun sia amanto? SOLNESS Ankau _mi_ havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De _li_ shi kvazau tute forglitis, -- kiam shi estis establita che mi. DOKTORO HERDAL Forglitis al vi do? SOLNESS Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke shi sentas mian rigardon al si de malantaue. Shi tremas, ech se mi nur proksimighas al shi. Kion vi pensas pri _tio_? DOKTORO HERDAL Hm, -- estas ja klarigeble. SOLNESS Nu, sed jen tio alia? Ke shi kredis ke mi estis dirinta al shi tion, kion mi nur volis kaj deziris -- tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Chu vi povas klarigi al mi tiajhon, doktoro Herdal? DOKTORO HERDAL Ne, pri tiajhoj mi ne okupas min. SOLNESS Tion mi antausentus. Tial ghis nun mi ne volis paroli pri tio. -- Sed estas diable embarase laulonge, komprenu. Jen mi devas chiun tagon shajnigi kvazau mi --. Kaj estas ja bedaurinde por shi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne _povas_ ion alian! Char se _shi_ forkuros de mi, -- ankau Ragnar foriros. DOKTORO HERDAL Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio chi? SOLNESS Ne. DOKTORO HERDAL Sed, je Dio, kial vi ne faras? SOLNESS (fiksrigardas lin kaj diras mallaute) Char shajnas al mi ke estas kvazau -- kvazau ia bonfara memturmentado por mi en _tio,_ ke Aline rajtas esti maljusta al mi. DOKTORO HERDAL (agitas la kapon) El tio chi mi komprenas ech ne dian vorteron. SOLNESS Jen vidu, -- estas ja kvazau iu partopago por senlima, senmezura shuldo -- DOKTORO HERDAL Al via edzino? SOLNESS Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu. DOKTORO HERDAL Je Dio, chu mi vorton komprenas -- SOLNESS (interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, -- do ni ne plu parolu pri tio. (Li pashadas sur la planko, revenas kaj haltas che la tablo.) SOLNESS (rigardas la doktoron kun shercema rideto) Certe shajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro? DOKTORO HERDAL (iom chagrenita) Igis vin rakonti? Ankau el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness. SOLNESS Ho, diru nur tute malkashe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu! DOKTORO HERDAL _Kion_ vi rimarkis? SOLNESS (mallaute, malrapide) Ke vi afablas chi tie tenante okulon sur min. DOKTORO HERDAL Chu _mi_! Diable, kial mi _tion_ farus? SOLNESS Char vi kredas, ke mi -- (ekscite) Nu, je diablo, -- vi kredas la samon pri mi kiel Aline! DOKTORO HERDAL Kaj kion do _shi_ kredas pri vi? SOLNESS (denove sinrega) Shi komencas kredi, ke mi estas tiel -- tiel -- malsana. DOKTORO HERDAL Malsana! _Vi_! Pri tio shi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara? SOLNESS (klinas sin sur la seghdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. _Jen_ kion shi kredas. DOKTORO HERDAL (ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness --! SOLNESS Jes, je mia eterna savo --! Tiel estas. Kaj _tion_ shi ankau kredigis al _vi_! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, -- mi klare rimarkas tion el via sinteno. Char tiel facile ne estas ruzi kontrau mi, vi sciu. DOKTORO HERDAL (rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness -- neniam tian penson mi ekhavis. SOLNESS (kun malkredema rideto) Chu? Vere ne, chu? DOKTORO HERDAL Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus jhuri. SOLNESS Nu, pri tio vi prefere rezignus. Char iamaniere, vidu, shi -- shi eble havus kauzon por kredi ion tian. DOKTORO HERDAL Ne, nun mi vere devas diri --! SOLNESS (interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, -- ni tion chi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke chiu tenas sin al _la sia_. (shanghas al silenta gajeco) Sed auskultu nun, doktoro -- hm -- DOKTORO HERDAL Jes? SOLNESS Char vi tamen ne kredas, ke mi estas -- tiel -- malsana -- au freneza -- kaj tiel plu -- DOKTORO HERDAL Kion do, vi aludas? SOLNESS Tial vi certe imagas, ke mi estas treege felicha viro? DOKTORO HERDAL Chu _tio_ do estus nura imago? SOLNESS (ridas) Ne, ne, -- komprenu min! Je Dio! Imagu, -- esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon! DOKTORO HERDAL Jes, mi devas konfesi, ke al _mi_ shajnas kvazau la felicho sekvis vin en vere nekredebla grado. SOLNESS (subpremas sombran rideton) Ghi faris. Mi ne povas plendi pri _tio_. DOKTORO HERDAL Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj _tio_ estis ja granda bonshanco. SOLNESS (serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru _tion_. DOKTORO HERDAL Jes, por _shi_ tio certe estis peza aflikto. SOLNESS Ghis hodiau shi ne liberighis el ghi. Ech ne post tiuj dek du -- dek tri jaroj. DOKTORO HERDAL Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por shi. SOLNESS Io kun la alia. DOKTORO HERDAL Sed vi, -- vi mem, -- vi progresis pro tio. Komencis kiel malricha knabo el la kamparo, -- kaj staras nun kiel la unua en via brancho. Ho jes, sinjoro Solness, _vi_ ja vere estis bonshanca. SOLNESS (ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja ghuste _tio_, kion mi tiel forte timas. DOKTORO HERDAL Timas? Char la sukceso sekvas vin? SOLNESS Frue kaj malfrue mi timas, -- timas. Char iam la shanghigho ja venos, komprenu. DOKTORO HERDAL Babilajho! De kie venus la shanghigho? SOLNESS (firme kaj certe) Venos de la junularo. DOKTORO HERDAL Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, -- Vi staras ja nun tiel solide chi tie, kiel neniam antaue. SOLNESS La shanghigho venos. Mi antausentas. Kaj mi vidas ghin proksimighi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj chiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon -- DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve? SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness. (Iu frapas la maldekstran pordon.) SOLNESS (skuighas) Kio _estas_? Chu vi audis?? DOKTORO HERDAL Iu frapis. SOLNESS (laute) Envenu! (_Hilde Wangel_ envenas tra la antauchambra pordo. Shi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristchapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.) HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, ghojaj okuloj al _Solness_) Bonan vesperon! SOLNESS (rigardas shin necerte) Bonan vesperon -- HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min! SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento -- DOKTORO HERDAL (proksimighas) Sed _mi_ rekonas vin, fraulino -- HILDE (kontente) Ho, chu estas vi, kiu --! DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al _Solness_) Ni renkontighis chi-somere supre en montodometo. (al _Hilde_) Kio do okazis pri la aliaj virinoj? HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili. DOKTORO HERDAL Certe ne plachis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero. HILDE Ne, certe ili tion ne shatis. DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni. HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante shtrumpojn kune kun tiuj virinoj. DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi! SOLNESS Chu vi venis al la urbo nun-vespere? HILDE Jes, mi jhus venis. DOKTORO HERDAL Tute sola, fraulino Wangel? HILDE Jes! SOLNESS Wangel? Chu vi nomighas Wangel? HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja _tiel_ nomighas. SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger? HILDE (kiel antaue) Jes, kies filino mi alie estus? SOLNESS Nu, ni do renkontighis _tie_. La someron, kiam mi konstruis turon sur la malnova preghejo. HILDE (pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis. SOLNESS Nu, estas longe de tiam. HILDE (rigardas lin firme) _Estas_ nun precize tiuj dek jaroj de tiam. SOLNESS Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas. HILDE (pase rimarkante) Tamen dek du -- dek tri jarojn. DOKTORO HERDAL Chu estas la unua fojo, ke vi vizitas chi tiun urbon, fraulino Wangel? HILDE Jes, vere estas. SOLNESS Kaj vi eble neniun konas chi tie? HILDE Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon. SOLNESS Nu, ankau _shin_ vi konas? HILDE Nur _iomete_. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio -- SOLNESS Nu _tie_. HILDE Shi diris, ke mi venu viziti shin, se mi venus chi tien en la urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese. SOLNESS Kaj shi neniam _tion_ priparolis -- (_Hilde_ metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj metas ghin kaj la plejdon sur la sofon. _Doktoro Herdal_ volas helpi shin. _Solness_ staras shin rigardante.) HILDE (iras al li) Nu, do mi petas permeson resti chi tie chi tiun nokton. SOLNESS Tio certe bone eblas. HILDE Char mi ne havas aliajn vestajhojn ol tiujn, kiujn mi nun surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestajhoj en la dorsosako. Sed _tiu_ bezonas lavadon. Char ghi estas tre malpura. SOLNESS Ho jes, _tio_ eblas. Mi nur informu mian edzinon -- DOKTORO HERDAL Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu malsanulo. SOLNESS Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos. DOKTORO HERDAL (sherce, kun ekrigardo al _Hilde_) Jes, pri tio vi povas jhuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness! SOLNESS Kiel? DOKTORO HERDAL La junuloj _tamen_ venis frapante vian pordon. SOLNESS (vivigita) Jes, sed tamen alimaniere. DOKTORO HERDAL Jes. Sendube! (Li eliras tra la antauchambra pordo. _Solness_ malfermas la pordon dekstre, kaj vokas en la apudan chambron.) SOLNESS Aline! Bonvolu enveni. Venis iu fraulino Wangel, kiun vi konas. SINJORINO SOLNESS (aperas che la pordo) Kiu _estas,_ vi diras? (ekvidas _Hilde_) Ho, chu estas _vi_? (alproksimighas kaj etendas manon) Vi do tamen venis al la urbo. SOLNESS Fraulino Wangel jhus alvenis. Kaj shi petas resti chi tie la nokton. SINJORINO SOLNESS Che ni? Jes kompreneble. SOLNESS Por ordigi siajn vestajhojn, vidu. SINJORINO SOLNESS Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur devo. Via valizo do postvenos? HILDE Mi ne _havas_ valizon. SINJORINO SOLNESS Nu, tio ordighos, mi esperas. Sed nun vi devas kontentighi chi tie che mia edzo. Kaj mi prizorgos chambron agrablan por vi. SOLNESS Chu ni ne povas preni unu el la infanchambretoj? Char ili ja staras tute pretaj. SINJORINO SOLNESS Ho jes. _Tie_ ni havas pli ol sufiche da loko. (al _Hilde_) Eksidu nun kaj iomete ripozu. (Shi eliras dekstren) (_Hilde_, kun la manoj sur la dorso, pashadas en la chambro kaj ekrigardas ion au alian. _Solness_ staras antau la tablo, ankau li kun la manoj surdorse, kaj shin sekvante per la okuloj.) HILDE (haltas kaj rigardas lin) Chu vi havas plurajn infanchambretojn? SOLNESS Estas tri infanchambretoj en la domo. HILDE Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, chu? SOLNESS Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun _vi_ ja povas esti infano chi tie. HILDE Chi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel shtono. SOLNESS Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas. HILDE Ho ne! Sed tamen --. Char estas terure bonege kushi tiel onghante. SOLNESS Vi ofte songhas nokte, chu? HILDE Ho jes! Preskau chiam. SOLNESS Pri kio vi _pleje_ songhas? HILDE Tion mi ne diras chi-vespere. Alian fojon -- eble. (Shi denove pashadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas iomete inter la libroj kaj la paperoj.) SOLNESS (iras pli proksimen) Chu vi ion serchas? HILDE Ne, mi nur staras rigardante tion chi. (turnas sin) Eble mi ne rajtas? SOLNESS Jes, bonvolu. HILDE Chu estas _vi_, kiu skribas en tiun grandan protokolon? SOLNESS Ne, tion faras la librotenistino. HILDE Virino? SOLNESS (ridetas) Jes, kompreneble. HILDE Tia, kian vi tenas che vi tie chi? SOLNESS Jes. HILDE Chu shi estas edzinighinta? SOLNESS Shi estas fraulino. HILDE Nu tiel. SOLNESS Sed shi eble baldau edzinighos. HILDE Estas bone por _shi_, tio. SOLNESS Sed ne precipe bone por _mi_. Char tiam mi havos neniun por helpi min. HILDE Chu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same tauga? SOLNESS Eble _vi_ volus resti chi tie kaj -- kaj skribi en la protokolon? HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, _tion_ vi kredus! Ne dankon, -- tio ne okazu. (Shi denove pashadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancseghon. Ankau _Solness_ iras al la tablo.) HILDE (kvazau daurigante) -- char chi tie certe estas aliaj eblecoj por okupighi ol tiajhoj. (rigardas lin ridete) Chu ne ankau _vi_ tion opinias? SOLNESS Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por provizi vin per bezonajhoj. HILDE (sherce) Ne, _tion_ mi ne intencas! SOLNESS Chu? HILDE Jes, char mi jam plene elspezis mian monon. SOLNESS (ridas) Do, nek valizo kaj nek mono! HILDE Nenio el ambau. Sed chit, -- ne gravas nun. SOLNESS Jen, pro _tio_ mi shatas vin! HILDE Nur pro _tio_? SOLNESS Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogseghon) Chu via patro ankorau vivas? HILDE Jes, patro vivas. SOLNESS Kaj nun vi eble intencas studi chi tie? HILDE Ne, pri tio mi ne ekpensis. SOLNESS Sed vi do restos chi tie dum ioma tempo, mi pensas? HILDE Lau la okazajhoj. (Shi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Shi deprenas sian chapelon, kaj metas ghin antau sin sur la tablon.) HILDE Konstruestro Solness? SOLNESS Jes? HILDE Vi estas tre forgesema, chu? SOLNESS Forgesema? Ne, ne lau _mia_ scio. HILDE Sed chu vi nepre ne volas paroli kun mi pri _tio_ tie norde? SOLNESS (ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe irenda, mi pensas. HILDE (rigardas lin riproche) Kial vi nun sidas tie dirante tiajhon! SOLNESS Nu, do _vi_ parolu al _mi_ pri tio. HILDE Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenajho en la urbo. SOLNESS Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos. HILDE (ridetas) Chu ne? Estas afable de _vi_, tio! SOLNESS Afable? HILDE Estis muziko en la pregheja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni chiuj portis flagojn. SOLNESS Ho jes, la flagojn, -- tiujn mi ja efektive memoras! HILDE Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo. SOLNESS (mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Char estis malnova kutimo. HILDE Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, -- la konstruestro mem! SOLNESS (kvazau deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Char unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, -- shi _kondutis_ tiel freneze kaj kriis supren al mi -- HILDE (brile ghoje) "Hura por konstruestro Solness"! Jes! SOLNESS -- kaj svingadis tiel per la flago, ke mi -- ke mi preskau kapturnighis rigardante. HILDE (pli mallaute, serioze) Tiu diablido, -- tiu estis _mi_. SOLNESS (fiksas rigide la okulojn sur shin) Pri tio mi nun certas. Devas esti _vi_. HILDE (denove vigla) Char estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke trovighas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre che la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptighis de vertigho! _Tio_ estis ja la pli -- pli -- vertighanta imago. SOLNESS Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertighis --? HILDE (repushante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Char alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta. SOLNESS (rigardas shin mire) Kantanta? Chu _mi_ kantis? HILDE Jes, vi efektive faris. SOLNESS (agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon. HILDE Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero. SOLNESS (penseme) Estas iom stranga, -- tio chi. HILDE (silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallaute) Sed _jen_, -- poste, -- _tiam_ sekvis la _ghusta._ SOLNESS La ghusta? HILDE (brile vigle) Jes, pri _tio_ mi ja ne bezonas memorigi vin? SOLNESS Ho jes, memorigu min iomete ankau pri _tio_. HILDE Chu vi ne povas memori, ke oni aranghis grandan bankedon por vi en la klubo? SOLNESS Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Char la sekvan matenon mi forvojaghis. HILDE Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermangho. SOLNESS Tute ghuste, fraulino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras chi tiujn bagatelajhojn. HILDE Bagatelajhojn! Ho, _vi_ parolas! Chu eble estis bagatelajho ankau tio, ke mi estis _sola_ en la chambro, kiam vi venis? SOLNESS Vi do vere _estis_? HILDE (ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido. SOLNESS Ne, tion mi eble ne faris. HILDE Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazau eta princino. SOLNESS Vi certe tiel aspektis, fraulino Wangel. Kaj krome -- kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon -- HILDE Kaj vi diris, ke kiam mi farighos granda, mi estos _via_ princino. SOLNESS (ridas iomete) Jen, jen, -- chu ankau _tion_ mi diris? HILDE Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, -- kiel trolo, -- por forrabi in. Al Hispanio au ien. Kaj _tie_ vi achetus reghlandon por mi, vi promesis. SOLNESS (kiel antaue) Jes, post bona tagmangho oni ne precize nombras la monerojn. Sed chu mi vere _diris_ chion tion? HILDE (ridas silente) Jes. Kaj vi ankau diris la nomon de tiu reghlando. SOLNESS Nu? HILDE Ghi nomighus Oranghosinio, vi diris. SOLNESS Nu, estas ja apetitodona nomo. HILDE Ne, al mi ghi tute ne plachis. Char aspekte vi mokis min. SOLNESS Sed _tio_ certe ne estis mia intenco. HILDE Ne, tion oni ja ne kredus. Lau tio, kion vi faris poste -- SOLNESS Kion mi do poste faris? HILDE Jes, mankis nur ke vi ankau _tion_ forgesis! Char tiajhon oni devas ja memori, mi opinias. SOLNESS Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble --. Nu? HILDE (fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness. SOLNESS (gapante ekstaras de la segho) Chu faris _mi_! HILDE Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambau manoj kaj klinis min malantauen kaj kisis min. Multajn fojojn. SOLNESS Ho, sed kara, bona fraulino Wangel --! HILDE (ekstaras) Vi do ne volas tion nei? SOLNESS Jes, tion mi vere neas! HILDE (rigardas lin malestime) Nu tiel. (Shi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie shi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga auzo.) SOLNESS (iras singardeme al shi malantaue) Fraulino Wangel --? HILDE (silentas kaj ne movas sin) SOLNESS Ne staru tie kiel shtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi songhis. (metas la manon sur shian brakon) Auskultu nun -- HILDE (faras senpaciencan movon per la brako) SOLNESS (kvazau penso eklumas en li) Au --! Atendu! -- Kashas sin io pli profunda sube, vidu! HILDE (ne movas sin) SOLNESS (mallaute sed intense) Mi eble estis _pensinta_ tion chi. Mi eble _volis_ tion. _Deziris_ tion. _Emis_ fari tion. Kaj --. Chu ne povus esti tiel? HILDE (daure silentas) SOLNESS (senpacience) Nu ja, jes, je diablo, -- do mi _faris_! HILDE (iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas? SOLNESS Jes, chion kion vi volas. HILDE Ke vi chirkaubrakis min? SOLNESS Jes jes! HILDE Kaj klinis min malantauen? SOLNESS Tre profunde malantauen. HILDE Kaj kisis min? SOLNESS Jes, mi faris. HILDE Multajn fojojn? SOLNESS Tiom da fojoj kiom vi volas. HILDE (rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile ghojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi! SOLNESS (ekridetas) Jes, imagu nur, -- ke mi povis forgesi tion. HILDE (denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas. SOLNESS Ne, _tion_ vi do ne kredu pri mi. (_Hilde_ eksidas en la apogseghon. _Solness_ staras sin apogante al la balancsegho.) SOLNESS (rigardas shin esplore) Fraulino Wangel? HILDE Jes? SOLNESS Kiel do _estis_? Kio do okazis poste, -- tio inter ni du? HILDE Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Char venis ja la aliaj gastoj, kaj -- ish! SOLNESS Jes ghuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankau _tion_ forgesi. HILDE Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiajhon oni ne forgesas, mi scias. SOLNESS Ne. Aspektus ja tiel. HILDE (denove vigla, rigardas lin) Au eble vi ankau forgesis kiun tagon tio okazis? SOLNESS Kiun tagon --? HILDE Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj! SOLNESS Hm, -- la ghustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antau dek jaroj. Tiel dum la autuno. HILDE (kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antau dek jaroj. La 19an de Septembro. SOLNESS Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankau _tion_ vi memoras, vi! (haltas) Sed audu --! Jes, -- hodiau estas ankau la 19a de Septembro. HILDE Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, -- kiel vi promesis al mi. SOLNESS Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas? HILDE Mi opinias, ke _tio_ ne estas io timiga. SOLNESS Nu, moketis vin do. HILDE Chu estis nur _tio_, kion vi volis? Moki min? SOLNESS Nu, au nur sherci iomete kun vi. Je Dio, mi ne ghuste memoras. Sed io tia certe estis. Char vi estis ja nur infano tiam. HILDE Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian _vi_ opinias. SOLNESS (rigardas shin esplore) Chu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus? HILDE (kashas duone shercan rideton) Jes vere! _Tion_ mi atendis de vi. SOLNESS Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi? HILDE Ghuste kiel trolo, jes. SOLNESS Kaj fari vin princino? HILDE Tion vi ja promesis. SOLNESS Kaj ankau donaci al vi reghlandon? HILDE (rigardas al la plafono) Kial ne? Char ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala reghlando. SOLNESS Sed iu alia, same bona? HILDE Jes, almenau same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn preghejturojn en la mondo, vi ja certe ankau povus trovi eblecon por iu reghlando, -- mi pensis. SOLNESS (skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, fraulino Wangel. HILDE Chu ne? Shajnas al mi tre simple. SOLNESS Ne, mi tute ne komprenas chu vi vere imagas, kion vi diras. Au chu vi nur sidas tie shercante -- HILDE (ridetas) Eble mokas? Ankau mi? SOLNESS Jes ghuste. Mokas. Nin ambau. (ekrigardas shin) Chu vi longe scias, ke mi estas edzighinta? HILDE Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri _tio_? SOLNESS (pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas shin serioze kaj diras mallaute) Kial vi venis? HILDE Char mi volas havi mian reghlandon. Forpasis la interkonsentita tempo. SOLNESS (ridas senvole) Vi estas shercemulino! HILDE (gaje) Prezentu mian reghlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La reghlandon sur la tablon! SOLNESS (shovas la balancseghon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, -- kial vi venis? Kion vi intencas fari chi tie? HILDE Ho, unue mi volas chirkauiri kaj rigardi chion, kion vi konstruis. SOLNESS Do vi havas sufiche por chirkaukuri. HILDE Jes, vi ja konstruis ege multe. SOLNESS Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn. HILDE Ankau multajn preghejturojn? Tiajn ege altajn? SOLNESS Ne. Nun mi ne plu konstruas preghejturojn. Kaj ankau ne preghejojn. HILDE Kion vi do _nun_ konstruas? SOLNESS Hejmojn por homoj. HILDE (penseme) Chu vi ne povus fari ion, -- ion similan al preghejturoj ankau sur tiuj hejmoj? SOLNESS (miras) Kion vi aludas per _tio_? HILDE Mi aludas ion, -- ion montranta -- kvazau libere supren. Kun la ventomontrilo vertighe tute alte. SOLNESS (pripensas) Strange ke vi _tion_ diras. Char estas ja tio, kion mi pleje shatus fari. HILDE (senpacience) Sed kial vi tion ne _faras_? SOLNESS (agitas la kapon) Ne, char la homoj ne volas ghin _havi_! HILDE Imagu, -- ke ili ne volas! SOLNESS (pli facile) Sed nun mi konstruas novan hejmon por mi. Jen, tute proksime. HILDE Por vi mem? SOLNESS Jes. Ghi preskau finighis. Kaj sur _ghi_ estas turo. HILDE Alta turo? SOLNESS Jes. HILDE Tre alta? SOLNESS Homoj certe diros, ke ghi estas tro alta. Almenau por hejmo. HILDE Tiun turon mi volas tuj rigardi morgau matene. SOLNESS (sidas la mentonon apogitan sur la mano shin rigardante) Diru al mi, fraulino Wangel, -- kiel vi nomighas? Baptonome, mi volas diri. HILDE Mi nomighas Hilde. SOLNESS (kiel antaue) Hilde? Chu? HILDE Chu vi _tion_ ne memoras? Vi ja mem nomis min Hilde. La tagon kiam vi malbonkondutis. SOLNESS Chu ankau _tion_ mi faris? HILDE Sed tiam vi diris _eta_ Hilde. Kaj _tion_ mi ne shatis. SOLNESS Chu tion vi ne shatis, fraulino Hilde? HILDE Ne. Ne je _tiu_ okazo. -- Cetere -- "princino Hilde" -- Tio aspektos tre bone, mi opinias. SOLNESS Nu jes. Princino Hilde el -- el --. Kiel do tiu reghlando nomighus? HILDE Ishsh do! Mi ne volas audi pli pri tiu stulta reghlando. Mi volas havi iun tute alian, mi! SOLNESS (klinas sin malantauen en la segho, kaj daure rigardas shin) Chu ne estas strange --? Ju pli mi pensas pri tio nun, -- estas por mi kvazau mi tutajn longajn jarojn turmentadis min mem por -- hm -- HILDE Por kio? SOLNESS Por _memori_ ion -- ion _travivitan,_ kion aspekte mi forgesis. Sed neniam mi kaptis tion, kio ghi estus. HILDE Vi devus fari nodon sur vian poshtukon, konstruestro. SOLNESS Tiam mi estus devinta pensadi, kion tiu nodo signifus. HILDE Nu ja, trovighas ankau _tiaj_ troloj en la mondo. SOLNESS (ekstaras malrapide) Bonege ke vi venis al mi nun. HILDE (rigardas lin profunde) Chu _estis_ bone? SOLNESS Char mi sidis chi tie tute sola. Kaj fiksrigardis senhelpe al chio. (pli malrapide) Mi diru al vi, -- mi komencighis farighi timema, -- ege timema pro la junuloj. HILDE (blovas) Pa, -- la junuloj, chu ili estas timigaj! SOLNESS Jes, ghuste ili. Tial mi shlosis kaj enfermis min. (mistere) Sciu, ke la junuloj venos frapegante mian pordon! Enrompi enen al mi! HILDE Mi do pensas, ke vi devas eliri kaj malfermi por la junuloj. SOLNESS Malfermi? HILDE Jes. Por ke la junuloj envenu al vi. Tiel libere. SOLNESS Ne, ne, ne! La junuloj, vidu -- ili estas la vengho. Ili venas fronte de la nova tempo. Kvazau sub nova standardo. HILDE (ekstaras, rigardas lin kaj diras kun trema tiko che la busho) Chu vi povas uzi _min_ por io, konstruestro? SOLNESS Jes, mi ja povas nun! Char shajnas al mi ke ankau _vi_ venas -- kvazau sub nova standardo. Junulo kontrau junuloj do --! (_Doktoro_ _Herdal_ envenas tra la antauchambra pordo) DOKTORO HERDAL Nu, -- chu vi daure sidas chi tie, vi kaj la fraulino? SOLNESS Jes. Ni havis multe priparolindan, ni du. HILDE Kaj novajhojn kaj malnovajhojn. DOKTORO HERDAL Chu vere? HILDE Ho, estis ege amuze. Char konstruestro Solness -- li havas tian bonegan memorkapablon, li. Chiujn ajn bagatelojn li tuj memoras. (_Sinjorino Solness_ venas tra la pordo dekstre.) SINJORINO SOLNESS Nun, fraulino Wangel, la chambro estas preta por vi. HILDE Ho, kiel afabla vi estas al mi! SOLNESS (al la _sinjorino_) La infanchambro? SINJORINO SOLNESS Jes. La meza. Sed unue ni devus iri al la tablo, chu ne? SOLNESS (kapsignas al _Hilde_) Hilde dormu en la infanchambro, shi. SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Hilde? SOLNESS Jes, fraulino Wangel nomighas Hilde. Mi konis shin, kiam shi estis infano. SINJORINO SOLNESS Ho, chu vi _faris_? Nu do, bonvolu. La tablo estas preta. (Shi prenas la brakon de _doktoro Herdal_ kaj iras dekstren) (Dume _Hilde_ kolektas siajn pakajhojn) HILDE (mallaute kaj rapide al Solness) Chu estas vero, kion vi diris? Chu vi _povas_ uzi _min_ por io? SOLNESS (prenas shiajn ajhojn) _Vi_ estas tiu, kiun mi plej kore sopiris. HILDE (rigardas lin per ghoje mirantaj okuloj, kaj kunfrapas la manojn) Ho vi granda, ghuinda mondo --! SOLNESS (ekscitite) Nu --? HILDE Tiel mi ja _havas_ mian reghlandon! SOLNESS (senvole) Hilde --! HILDE (denove kun la tremanta tiko che la busho) _Preskau_, -- mi dirus. (Shi eliras dekstren. _Solness_ sekvas shin.) DUA AKTO (Bele meblita, pli malgranda salono che _konstruestro Solness_. Sur la fona muro vitra pordo elen al verando kaj ghardeno. Dekstre angulo kun orielo, en kiu estas floroj kaj granda fenestro. Koresponda ngulo maldekstre. En tiu estas malgranda panelpordo. Sur ambau flankaj muroj ordinaraj pordoj. Antaue dekstre konzoltablo kun granda spegulo. Floroj kaj plantoj riche aranghitaj. Antaue maldekstre sofo kun tablo kaj seghoj. Pli malantaue libroshranko. Sur la planko, antau la orielo, tableto kaj kelkaj seghoj. Estas frue antautagmeze.) (_Konstruestro Solness_ sidas che la tableto kun la dokumentujo de _Ragnar_ malfermita antau si. Li foliumas inter la desegnajhoj kaj detale rigardas kelkajn el ili. _Sinjorino Solness_ pashadas senbrue kun malgranda akvujo ordigante la florojn. Shi estas nigre vestita kiel antaue. Shiaj chapelo, supervestoj kaj sunshirmilo kushas sur segho apud la spegulo. _Solness_ foje nerimarkite sekvas shin per la okuloj. Neniu el ili parolas.) (_Kaja Fosli_ silente venas tra la pordo maldekstre.) SOLNESS (turnas la kapon kaj diras indiferente pase) Nu, chu estas _vi_? KAJA Mi volis nur informi, ke mi venis. SOLNESS Jes, jes, bone. Kaj Ragnar, chu ankau li? KAJA Ne, ankorau ne. Li devis resti por atendi la doktoron. Sed poste li volus veni por scii -- SOLNESS Kiel statas pri la maljunulo hodiau? KAJA Malbone. Li petas pardonon, ke li devas kushi la tutan tagon. SOLNESS Nu ja. Ke li faru. Sed vi do iru al via laboro. KAJA Jes. (haltas che la pordo) Eble vi volas paroli kun Ragnar, kiam li venos? SOLNESS Ne, -- mi ne scias pri io preciza. (_Kaja_ eliras maldekstre) (_Solness_ daure sidas foliumante la desegnajhojn.) SINJORINO SOLNESS (che la plantoj) Mi scius, chu ne ankau li mortos. SOLNESS (ekrigardas shin) Ankau li? Kiu krom li? SINJORINO SOLNESS (ne respondante) Jes, jes; maljuna Brovik -- li eble mortos nun ankau li, Halvard. Vi vidos. SOLNESS Kara Aline, chu vi ne devus eliri por iomete promeni? SINJORINO SOLNESS Jes, mi ja devus fari. (Shi daurigas ordigi la florojn.) SOLNESS (laute, super la desegnajhoj) Chu shi daure dormas? SINJORINO SOLNESS (rigardas lin) Chu estas fraulino Wangel pri kiu vi pensadas? SOLNESS (indiferente) Tiel hazarde mi ekmemoris pri shi. SINJORINO SOLNESS Fraulino Wangel ellitighis antau longe. SOLNESS Nu, shi _faris_? SINJORINO SOLNESS Kiam mi enrigardis, shi sidis pretigante siajn vestajhojn. (Shi iras antau la spegulon, kaj komencas malrapide surmeti la chapelon.) SOLNESS (post mallonga pauzo) Fine ni tamen trovis uzon por infanchambreto, Aline. SINJORINO SOLNESS Jes, efektive. SOLNESS Kaj shajnas al mi pli bone, ol ke chio restas malplena. SINJORINO SOLNESS Tiu malpleno estas vere terura. Vi pravas. SOLNESS (fermas la dokumentujon, ekstaras kaj proksimas) Vi _tion_ vidos, Aline, ke de nun farighos pli bone por ni. Multe pli hejmece. Pli facile vivi. -- Precipe por _vi_. SINJORINO SOLNESS (ekrigardas lin) De nun? SOLNESS Jes, kredu min, Aline -- SINJORINO SOLNESS Chu vi aludas, -- char _shi_ venis al ni? SOLNESS (regas sin) Mi kompreneble celas, -- kiam ni transloghighos en la novan domon. SINJORINO SOLNESS (prenas la supervestajhojn) Jes, chu vi tion kredas, Halvard? Ke tiam farighos pli bone? SOLNESS Ion alian mi tute ne povas imagi. Kaj certe ankau _vi_ tion kredas? SINJORINO SOLNESS Mi tute nenion kredas pri la nova domo. SOLNESS (malbonhumore) Estas vere seniluziige por mi audi tion. Char estas ja precipe por vi, ke mi konstruis ghin. (Li volas helpi shin pri la vestajhoj.) SINJORINO SOLNESS (evitante) Funde vi faras tro multe por mi. SOLNESS (iom ekscitite) Ne, ne, tiajhon vi ne devas diri, Aline! Mi ne toleras audi tiajhon de vi! SINJORINO SOLNESS Nu, do mi tion ne plu diros, Halvard. SOLNESS Sed mi havas opinion _mian_. Vi tamen vidos, ke aranghighos bone por vi en la nova domo. SINJORINO SOLNESS Ho Dio, -- bone por mi --! SOLNESS (vigle) Jes! Jes! Fidu nur _tion_! Char _tie_, vidu, -- _tie_ estos nekredeble multe kio memorigos vin pri via propra -- SINJORINO SOLNESS Pri tio, kio estis post patro kaj patrino, -- Kaj forbrulis -- chio. SOLNESS (mallaute) Jes, jes, vi kompatinda Aline. Estis terura bato por vi, tiu. SINJORINO SOLNESS (ekplendas) Vi povas konstrui kiom ajn, kion vi volas, Halvard, -- por _mi_ vi ne plu povas rekonstrui veran hejmon! SOLNESS (pashadas sur la planko) Nu, do ni je Dio ne plu parolu pri tio chi. SINJORINO SOLNESS Alie ni ja ne kutimas paroli pri tio. Char vi ja chiam evitas la temon -- SOLNESS (abrupte haltas kaj rigardas shin) Chu _mi?_ Kial mi _tion_ farus? Evitas? SINJORINO SOLNESS Ho jes, mi bone komprenas vin, Halvard. Vi volas kompati min. Kaj ankau senkulpigi min. Tiom, -- kiom vi povas. SOLNESS (kun surprizitaj okuloj) _Vin_! Chu estas _vi_, -- vi mem, pri kiu vi parolas, Aline! SINJORINO SOLNESS Jes, devas ja esti pri mi, chu ne? SOLNESS (nevole al si mem) Ankau _tio_! SINJORINO SOLNESS Char pri la malnova domo, -- pri _ghi_ devis esti kiel estis. Granda Dio, -- kiam unue la akcidento okazis, -- SOLNESS Jes, vi pravas. Akcidenton oni ne regas, -- oni diras. SINJORINO SOLNESS Sed la terurajho kiu postsekvis la fajron --! Estas _tio_! Tio, tio, tio! SOLNESS (impete) Pri _ghi_ ne pensu, Aline! SINJORINO SOLNESS Jes, ghuste pri _tio_ mi devas pensi. Kaj fine ankau povi paroli pri ghi. Char shajnas al mi, ke mi ne plu povas porti tion. Kaj ke mi neniam permesighas pardoni min mem --! SOLNESS (ekkrie) Vin mem -- SINJORINO SOLNESS Jes, char mi ja havis devojn al du flankoj. Al vi kaj al la etuloj. Mi estus devinta hardi min. Ne estus devinta lasi la timon shteli miajn fortojn. Ech ne la aflikton, char la hejmo forbrulis por mi. (tordas la manojn) Ho, se mi estus povinta, Halvard! SOLNESS (mallaute, skuita, proksimighas) Aline, -- promesu al mi, ke vi neniam plu pensu tiajn pensojn. -- Promesu al mi tion! SINJORINO SOLNESS Ho Dio, -- promesi! Promesi! Eblas ja promesi kion ajn -- SOLNESS (premas la manojn kaj pashadas sur la planko) Ho, estas malesperige! Neniam radio de suno! Ech ne brileto enen en la hejmon! SINJORINO SOLNESS Chi tie ja ne estas hejmo, Halvard. SOLNESS Ho ne! Vere, vere. (peze) Kaj Dio scias chu vi ne pravos en _tio_, ke ne farighos pli bone por ni en la nova domo. SINJORINO SOLNESS Farighos neniam. Same malplene. Same senhome. _Jene_ kiel _chi tie_. SOLNESS (impete) Sed, je la mondo, kial ni do konstruis ghin? Diru al mi! SINJORINO SOLNESS Ne, al tio vi devas mem respondi. SOLNESS (ekrigardas shin suspekteme) Kion vi aludas per _tio_, Aline? SINJORINO SOLNESS Kion mi aludas? SOLNESS Jes, je diablo --! Vi eldiris tiel strange. Kvazau vi havus iun subpenson. SINJORINO SOLNESS Ne, pri tio mi povas certigi vin -- SOLNESS (proksimighas) Ho, multan dankon, -- mi scias, kion mi scias. Kaj mi ankau vidas kaj audas, mi, Aline. Fidu tion! SINJORINO SOLNESS Sed kio do? Kio? SOLNESS (starigas sin antau shin) Chu ne estas tiel, ke vi trovas ruzeman, kashitan sencon en la plej sincera vorto, kiun mi diras? SINJORINO SOLNESS _Mi_, vi diras! Chu _mi_ faras! SOLNESS (ridas) Ho, ho, ho! Tio estas ja komprenebla, Aline! havante malsanan edzon en la domo por kiu peni -- SINJORINO SOLNESS (timigite) _Malsana_? Chu vi estas _malsana_, Halvard, -- SOLNESS (ekkrias) Duone frenezan edzon, do! Frenezan edzon! Nomu min kiel al vi plachas. SINJORINO SOLNESS (palpas por la seghdorso kaj eksidas) Halvard, -- je Dio en la chielo --! SOLNESS Sed vi eraras, ambau. Kaj vi kaj la doktoro. Ne estas tiel pri mi. (Li iras tien kaj reen sur la planko. _Sinjorino Solness_ timeme sekvas lin per la okuloj. Poste li iras al shi.) SOLNESS (trankvile) Funde mankas al mi nenio. SINJORINO SOLNESS Ne, chu ne! Sed kio do estas pri vi? SOLNESS Estas _tio_, ke multfoje mi preskau sentas min ekfali sub tiu terura shuldoshargho -- SINJORINO SOLNESS Shuldo, vi diras! Sed vi ja ne havas shuldon al iu, Halvard! SOLNESS (mallaute, en emocio) Senfundan kulpon, kaj shuldon al vi, -- al vi, -- al vi, Aline. SINJORINO SOLNESS (ekstaras malrapide) Kiu estas la subpenso en tio chi? Diru prefere tuj. SOLNESS Sed ne _estas_ iu subpenso! Mi neniam faris al vi malbonon. Almenau ne konscie kaj intence. Kaj tamen -- sentighas kiel premeganta kulpo kushanta sur mi. SINJORINO SOLNESS Kulpo al _mi_? SOLNESS Pleje al vi. SINJORINO SOLNESS Do vi -- tamen estas malsana, Halvard. SOLNESS (peze) Do eble estas. Au io tia. (rigardas al la pordo dekstre, kiu malfermighas) Nu! Nun lumighas. (_Hilde Wangel_ envenas. Shi iomete shanghis ion sur sia vestajho. La juprando estas mallevita.) HILDE Bonan matenon, konstruestro! SOLNESS (kapsignas) Vi dormis bone? HILDE Mirinde bone! Kvazau en lulilo. Ho, -- mi kushis kaj strechis min -- kvazau princino! SOLNESS (ridetas iomete) Efektive ghuinde. HILDE Efektive. SOLNESS Kaj eble ankau songhis? HILDE Jes, jes. Sed _tio_ estis terura. SOLNESS Chu? HILDE Jes, char mi songhis, ke mi falas de terure alta, kruta rokajho. Chu vi neniam songhas ion tian? SOLNESS Nu jes, -- foje -- HILDE Estas tre ekscite -- kiam oni falas kaj falas. SOLNESS Sentighas glaciige, shajnas al mi. HILDE Chu vi tiras la gambojn supren sub vin dum tio okazas? SOLNESS Jes, tiel alte kiel eblas. HILDE Ankau _mi_ faras. SINJORINO SOLNESS (prenas la sunshirmilon) Nun mi devas eliri en la urbon, mi, Halvard. (al _Hilde_) Kaj mi provos trovi ion por vi utilan. HILDE (volas jheti sin al shia kolo) Ho plej kara, plej charma sinjorino Solness! Vi estas vere tro afabla! Ege, ege afabla -- SINJORINO SOLNESS (deturnante, liberigas sin) Ho, tute ne. Estas ja nur mia devo, tio. Kaj tial mi volonte faras. HILDE (chagrenita, pintigas la bushon) Cetere shajnas al mi, ke mi povas iri en la stratoj, -- tiel bele kiel mi _nun_ ordigis la vestajhojn. Au chu mi eble ne _povas_? SINJORINO SOLNESS Sincere dirite mi opinias, ke iuj postrigardus vin. HILDE (blovas) Puh! Nenio alia? Tio estas ja nur amuza. SOLNESS (en kashita, malbona humoro) Jes, sed homoj povus imagi al si, ke _ankau vi_ estas freneza, vi komprenu. HILDE Freneza? Chu do estas tiom da frenezuloj en chi tiu urbo? SOLNESS (montras al sia frunto) Jen vi vidas almenau unu tian. HILDE Vi, -- konstruestro? SINJORINO SOLNESS Ush! Ho ne do, kara, bona Halvard! SOLNESS Chu vi ankorau ne rimarkis tion? HILDE Ne, vere ne. (regas sin kaj iomete ridas) Jes, tamen eble en unu sola rilato. SOLNESS Nu, chu vi _tion_ audas, Aline? SINJORINO SOLNESS Kiu rilato estas tiu, fraulino Wangel? HILDE Ne, tion mi ne diras. SOLNESS Ho jes, diru! HILDE Ho ne, dankon, -- _tiel_ freneza mi ne estas. SINJORINO SOLNESS Kiam vi kaj fraulino Wangel estos solaj, shi certe diros, Halvard. SOLNESS Nu, -- Chu vi _tion_ kredas? SINJORINO SOLNESS Ho jes ja. Char vi ja konas shin bone de antaue. Jhus ekde shi estis infano, -- vi ja rakontas. (Shi eliras tra la pordo maldekstre.) HILDE (iom poste) Via edzino tute ne shatas _min, chu?_ SOLNESS Chu vi povis rimarki ion tian pri shi? HILDE Chu vi mem _tion_ ne rimarkis? SOLNESS (eviteme) Aline farighis tre homoevitema la lastajn jarojn. HILDE Chu ankau _tia_? SOLNESS Sed se vi nur pli bone konighis al shi --. Jes, char funde shi estas tre ghentila -- kaj afabla -- kaj bona -- HILDE (senpacienca) Sed se shi _tia_ estas, -- kial shi dirus tion chi pri devo! SOLNESS Pri devo? HILDE Jes, shi ja diris, ke shi volis eliri por acheti ion por mi. Char estas shia _devo_, -- shi diris. Ho, mi ne povas elteni tiun malbelan vorton! SOLNESS Kial ne? HILDE Ne, char ghi aspektas malvarme kaj pinte kaj pike. Devo -- devo -- devo. Chu ne ankau vi trovas -- ke ghi kvazau pikas? SOLNESS Hm, -- mi neniam pensis profunde pri tio. HILDE Ho jes! Kaj se shi estas tiel afabla, -- kiel vi diras, ke shi estas, -- kial shi do dirus tiajhon? SOLNESS Sed je Dio, kion shi estus dirinta? HILDE Shi povus diri, ke shi volis fari tion, char shi tiom multe shatas min. Ion tian shi estus povinta diri. Ion kio estas vere varma kaj kora, vi komprenu. SOLNESS (rigardas shin) Chu estas _tiel_, ke vi tion preferas? HILDE Jes, ghuste tiel. (pashadas sur la planko, haltas apud la libroshranko kaj rigardas la librojn) HILDE Vi havas tre multajn librojn. SOLNESS Ho, mi ja akiris kelkajn. HILDE Chu vi ankau legas chiujn tiujn librojn? SOLNESS Pli frue mi provis. Chu _vi_ legas? HILDE Ho ne! Neniam -- nun ne plu. Char mi ne sukcesas trovi la kuntekston. SOLNESS Ghuste tiel estas ankau pri mi. (_Hilde_ iom pashadas, haltas che la tableto, malfermas la aktujon kaj foliumas) HILDE Chu estas vi, kiu desegnis tion chi? SOLNESS Ne, estas juna viro, kiun mi dungis por helpi min. HILDE Unu, kiun vi mem instruis? SOLNESS Nu ja, li lernis iom ankau de _mi_. HILDE (eksidas) Do li certe estas tre lerta? (rigardas iomete desegnajhon) Chu ne? SOLNESS Ne malbona. Por _mia_ bezono -- HILDE Ho jes! Li certe estas ege lerta. SOLNESS Chu vi vidas tion el la desegnajhoj? HILDE Pa, -- tiuj krifachoj! Sed char li lernis de _vi_, tiam -- SOLNESS Ho, pro _tio_ --. Estas multaj chi tie, kiuj lernis de _mi_. Kaj _same_ mallertaj ili estas. HILDE (rigardas lin kaj skuas la kapon) Ne, ech se mi mortus, mi ne komprenus, ke vi povas esti tiom stulta. SOLNESS Stulta? Chu vi trovas min tiom stulta? HILDE Jes, mi faras. Char vi akceptas instruadi tiajn ulojn, kaj -- SOLNESS (ekmiras) Nu? Kaj kial ne? HILDE (ekstaras, duone serioza, duone ridanta) Ishsh, ne do, konstruestro! Al kio _tio_ celus! Neniu alia ol _vi_ rajtus konstrui. Vi estus la sola pri tio. Fari chion mem. Nun vi scias. SOLNESS (senpere) Hilde --! HILDE Nu? SOLNESS Kiel vi venis al tia ideo? HILDE Chu vi trovas _tion chi_ malghuste pensita de mi? SOLNESS Ne, _tial_ ja ne. Sed nun mi diru ion al vi. HILDE Nu kion? SOLNESS Senchese -- en silento kaj soleco -- mi pensadas pri la sama ideo. HILDE Jes, estas ja kompreneble, shajnas al mi. SOLNESS (rigardas shin esplore) Kaj tion vi certe jam rimarkis. HILDE Ne, tute ne. SOLNESS Sed antaue, -- kiam vi diris, ke vi opiniis min -- sensenca? Tiel en unu rilato --? HILDE Ho, tiam mi pensis pri io tute alia. SOLNESS Pri kio alia? HILDE Povas esti indiferente por vi, konstruestro. SOLNESS (pashadas sur la planko) Jes, jes, -- kiel vi volas. (haltas apud la orielo) Venu chi tien, kaj mi montru ion al vi. HILDE (proksimighas) Kio estas? SOLNESS Jen vidu, -- tie en la ghardeno --? HILDE Jes? SOLNESS (montras eksteren) Ghuste trans tiu shtonejo --? HILDE La nova domo vi aludas? SOLNESS Tiu kiu estas konstruata, jes. Preskau finita. HILDE Ghi havas tre altan turon, shajnas al mi. SOLNESS La skafaldo ankorau staras. HILDE Chu tiu estas via nova domo? SOLNESS Jes. HILDE (rigardas lin) Chu estas infanchambretoj ankau en _tiu_ domo? SOLNESS Tri, kiel chi tie. HILDE Kaj neniuj infanoj. SOLNESS Ech ne venos. HILDE (kun duona rido) Jes, chu ne estas kiel mi diris --! SOLNESS Ke --? HILDE Ke vi tamen estas -- iomete -- tiel freneza. SOLNESS Chu estis pri tio chi, ke vi pensis? HILDE Jes, pri tiuj malplenaj infanchambretoj, en kiuj mi dormis. SOLNESS (mallautigas la vochon) Ni _havis_ infanojn, -- Aline kaj mi. HILDE (rigardas lin intense) Chu _vi_ --! SOLNESS Du knabetoj. Ambau same aghaj. HILDE Dunaskitoj do. SOLNESS Jes, dunaskitoj. Estis antau dek unu -- dek du jaroj. HILDE (atenteme) Kaj ambau do estas --? Do tiujn dunaskitojn vi ne plu _havas_? SOLNESS (en silenta emocio) Ni havis ilin nur proksimume du semajnojn. Au apenau _tiom_ longe. (impete ekdiras) Ho, Hilde, kiel nekompreneble bone estas por mi, ke vi venis! Char nun fine mi havas iun, kun kiu mi povas paroli! HILDE Chu _tion_ vi ne povas -- ech ne kun _shi_? SOLNESS Ne pri tio chi. Ne kiel mi _volas_ kaj devas. (peze) Kaj ankau ne pri multaj aliaj aferoj. HILDE (mallaute) Chu nur _tion_ vi celis, kiam vi diris, ke vi bezonas min? SOLNESS Nu ja, pli ghuste. Almenau hierau. Char hodiau mi vere ne plu scias -- (interrompante) Venu, kaj ni eksidu, Hilde. Eksidu en la sofon, -- kaj vi havos la ghardenon antau la okuloj. (_Hilde_ eksidas en la sofoangulon) SOLNESS (tiras seghon pli proksimen) Chu vi shatus audi pri ghi? HILDE Jes, mi tre shatus auskulti vin. SOLNESS (eksidas) Kaj mi chion diros al vi. HILDE Nun mi havas kaj la ghardenon kaj vin antau la okuloj, konstruestro. Rakontu do! Tuj! SOLNESS (montras al la fenestro de la orielo) Jen sur la altejo, -- kie vi nun vidas la novan domon -- HILDE Jes? SOLNESS -- jen loghis Aline kaj mi dum la unuaj jaroj. Char tie supre situis tiam malnova domo, kiu antaue apartenis al shia patrino. Kaj ghin ni heredis post shi. Kaj ankau la tutan grandan ghardenon. HILDE Chu estis turo ankau sur _tiu_ domo? SOLNESS Ech ne spuro de tiajho. Estis granda, malbela, sombra ligna kesto lau ekstera aspekto. Sed tamen sufiche varma kaj hejmeca interne. HILDE Vi do malkonstruis la malnovan rubajhon? SOLNESS Ne. Ghi forbrulis por ni. HILDE Chio? SOLNESS Jes. HILDE Chu estis granda malfelicho por vi, tio? SOLNESS Dependas. Kiel konstruestro mi prosperis post tiu fajro -- HILDE Nu, sed --? SOLNESS Ni tiam estis jhus ricevintaj la du knabetojn -- HILDE La kompatindajn dunaskitojn, jes. SOLNESS Ili venis en la mondon sanaj kaj viglaj. Kaj ili kreskis de tago al tago, videble. HILDE Infanetoj kreskas rapide la unuajn tagojn. SOLNESS Estis la plej bela vidajho por la okulo, kiam Aline kushis tie kun ambau etuloj. -- Sed jen venis la nokto de la fajro -- HILDE (intense) Kio okazis! Diru do! Chu iu mortbrulis! SOLNESS Ne; ne tiel. Chiuj bone savighis el la domo -- HILDE Nu, sed kio do --? SOLNESS La timo skuis Aline tiel terure. La fajroalarmo, -- la fugho el la domo -- tiel urgha, -- kaj ech en glaciiga nokta frosto --. Char ni devis ja elporti ilin tiaj kiaj ili estis. Kaj shin kaj la etulojn. HILDE Tion ili do ne eltenis? SOLNESS Jes, _ili_ eltenis, sed Aline ekhavis febron. Kaj _tiu_ influis la lakton. Mamnutri ilin mem shi nepre volis. Char estas shia devo, shi diris. Kaj ambau niaj knabetoj, ili (kunpremas la manojn) ili -- ho! HILDE _Tion_ ili ne transvivis? SOLNESS Ne, _tion_ ili ne transvivis. Estis _tio_, kio forprenis ilin de ni. HILDE Certe estis terure por vi. SOLNESS Terure por mi. Sed dek fojojn pli terure por Aline. (li pugnigas la manojn en silenta kolero) Ho, ke tiajho rajtu okazi en la mondo! (abrupte kaj firme) Ekde la tago kiam mi perdis ilin, mi nevolonte konstruis preghejojn. HILDE Eble ech ne la preghejturon norde che ni? SOLNESS Ne volonte. Mi scias kiel ghoja kaj facila mi sentis min, kiam tiu turo staris finita. HILDE Tion ankau _mi_ scias. SOLNESS Kaj nun mi neniam konstruas -- neniam plu tiajhojn! Nek preghejojn nek preghejturojn. HILDE (kapsignas malrapide) Nur domojn en kiuj homoj povas loghi. SOLNESS Hejmojn por homoj, Hilde. HILDE Sed hejmoj kun altaj turoj kaj turpintoj. SOLNESS Jes, prefere tion. (shanghas al pli facila tono) Jes, vidu, -- kiel mi diris, -- tiu fajro, ghi portis min supren, ghi. Ja, kiel konstruestro do. HILDE Kial vi ne nomas vin arkitekto, kiel la aliaj? SOLNESS Mi ne studis sufiche profunde por tio. Kion mi scias, mi chefe elpensis mem. HILDE Sed supren vi tamen atingis, konstruestro. SOLNESS Post la fajro, jes. Preskau la tutan ghardenon mi parceligis en grundojn por vilaoj. Kaj _tie_ mi povis konstrui, ghuste kiel mi mem deziris. Kaj _sekve_ iris por mi glate. HILDE (rigardas lin esplore) Vi certe estas tre felicha viro. Lau via nuna stato. SOLNESS (sombre) Felicha? Chu ankau _vi_ tion diras? Kiel chiuj aliaj. HILDE Jes, char tiel shajnas al mi. Kiam vi nur ne plu pensas pri la du infanetoj, vi -- SOLNESS (malrapide) La du infanetoj, -- ne estas facile forgesi ilin, Hilde. HILDE (iom necerta) Chu ili ankorau staras en la vojo? Tiel longe poste? SOLNESS (rigardas shin firme, sen respondi) Felicha viro, vi diris -- HILDE Jes, sed chu vi ne estas, -- tamen? SOLNESS (daure rigardas shin) Kiam mi rakontis al vi tion pri la fajro -- hm -- HILDE Nu ja! SOLNESS Chu ne estis iu certa penso, kiun vi -- rimarkis? HILDE (pripensas vane) Ne. Kiu penso _tiu_ estus? SOLNESS (kun subpremata intenseco) Sole pro tiu fajro mi farighis kapabla konstrui hejmojn por homoj. Hejmecajn, varmajn, helajn hejmojn, kie patro kaj patrino kaj la tuta infanaro povas vivi en la fidema, ghoja sento, ke estas ege felicha afero tio, _ekzisti_ en la mondo. Kaj precipe tio, aparteni unu al la alia -- tiel en grandaj kaj malgrandaj rilatoj. HILDE (vigle) Jes, sed chu ne estas ege granda felicho por vi, tio, ke vi povas fari tiajn belegajn hejmojn? SOLNESS La prezo, Hilde. La terura prezo kiun mi devis pagi por _atingi_. HILDE Sed chu trans _tio_ do tute neeblas pasi? SOLNESS Ne. Por kapabli konstrui hejmojn por aliuloj, mi devis rezigni, -- por chiam rezigni pri hejmo por mi mem. Mi aludas al hejmo por la infanaro. Kaj ankau por patro kaj patrino. HILDE (zorgeme) Sed chu vi _tion_ do _devis_? Por chiam, vi diras? SOLNESS (kapjesas malrapide) Estis la prezo por tiu felicho, pri kiu homoj babiladas. (elspiras peze) Tiu felicho, -- hm, -- tiu felicho ne estis pli malmultekoste havebla, Hilde. HILDE (kiel antaue) Sed chu ne eblas, ke _tio_ plibonighos? SOLNESS Neniam. Neniam. Ankau _tio_ estas sekvo de la fajro. Kaj de la posta malsano de Aline. HILDE (rigardas lin kun nedifinebla esprimo) Kaj tamen vi daure konstruas tiujn infanchambretojn. SOLNESS (serioze) Chu vi neniam rimarkis, Hilde, ke la neebleco -- ghi kvazau allogas kaj vokas vin? HILDE (pripensas) La neebleco? (vigle) Jes certe! Chu ankau _vi_ tiel sentas? SOLNESS Jes, mi tiel sentas. HILDE Do estas -- iomete trolo ankau en _vi_? SOLNESS Kial trolo? HILDE Kiel _vi_ do volas nomi tiajhon? SOLNESS (ekstaras) Ne, ne, eble estas. (impete) Sed chu mi ne devas _farighi_ trolo, -- pro tio kiel chiam okazas por mi en chio! En chio! HILDE Kiel? SOLNESS (mallaute, en interna emocio) Rimarku kion mi diras al vi, Hilde. Chio kion mi sukcesis fari, konstrui, krei en beleco, en sekureco, en hejmeco, -- ankau en grandanimo -- (pugnigas la manojn) Ho, chu ne estas terure imagi al si --! HILDE _Kio_ do estas tiel terura? SOLNESS Ke chion tion mi devas konstante kontraupezi. Pagi. Ne per mono. Sed per homa felicho. Kaj ne sole per mia propra felicho. Sed per tiu ankau de aliuloj. Jes, jes, vidu _jenon_, Hilde! Tiun prezon mia artista staro kostis por mi -- kaj por aliuloj. Kaj chiun opan tagon mi devas rigardadi, ke la prezo denove pagighas por mi, -- kaj chiam denove! HILDE (ekstaras kaj fiksrigardas lin) Nun vi certe pensas pri -- pri _shi_. SOLNESS Jes. Precipe pri Aline. Char Aline -- _shi_ havis _sian_ vivotaskon, ankau shi. Same kiel mi havis la mian. (la vocho tremas) Sed shia vivotasko, ghi devis esti mistraktata, subjugata, rompata en pecojn, -- por ke la mia atingu -- al ia granda venko. Jes, char vi sciu, ke Aline, -- shi havis talentojn por konstrui, ankau shi. HILDE Shi! Por konstrui? SOLNESS (skuas la kapon) Ne domojn kaj turojn kun pintoj -- kaj tiajhoj, pri kiuj _mi_, okupighas -- HILDE Nu, pri _kio_ do? SOLNESS (mole, en emocio) Por konstrui infananimetojn, Hilde. Konstrui infananimojn tiel ke ili povas ekstari en noblaj, belaj formoj. Tiel ke ili povus altighi al rektaj, maturaj homoj. _Tio chi_ estis por kio Aline havis talenton. -- Kaj chio tio nun nur kushas tie. Neuzata -- kaj ne plu uzebla. Kaj neniel utila. -- Ghuste kiel la rubajhoj post fajro. HILDE Jes, sed tamen se tiel estus --? SOLNESS _Estas_ tiel! _Estas_ tiel! Mi scias. HILDE Nu, sed _vi_ almenau ne estas kulpa pri tio. SOLNESS (fiksas la okulojn al shi kaj kapsignas malrapide) Nu ja, _tiu_ estas la granda, terura demando. _Tiu_ estas la dubo, kiu mordadas min -- nokton kaj tagon. HILDE Tiu chi! SOLNESS Jes, supozu nun -- ke mi _kulpus_. Iel. HILDE Vi! Pri la fajro! SOLNESS Pri chio. Pri la tuto. -- Kaj eble tamen -- tute senkulpa. HILDE (rigardas lin zorgeme) Ho, konstruestro, -- dirante ion tian, vi ja tamen -- tamen estas malsana. SOLNESS Hm, -- eble mi neniam farighos tute sana en _tiu_ rilato. (_Ragnar Brovik_ singardeme malfermas la etan pordon en la angulo maldekstre.) (_Hilde_ iras antauen sur la planko.) RAGNAR (kiam li vidas _Hilde_) Ho -- Pardonu, sinjoro Solness -- (Li volas retiri sin.) SOLNESS Ne, ne, restu. Por ke estu farite. RAGNAR Ho jes, -- se tio eblus! SOLNESS Pri via patro ne plibonighas, mi audas. RAGNAR Pri patro rapide gravighas. Kaj tial mi ege petas vin, -- skribu kelkajn favorajn vortojn sur unu el la folioj! Ion kion patro povas legi antau ol li -- SOLNESS (impete) Ne plu parolu al mi pri tiuj viaj desegnajhoj! RAGNAR Chu vi rigardis ilin? SOLNESS Jes, -- mi faris. RAGNAR Kaj ili ne taugas? Kaj ankau _mi_ ne taugas? SOLNESS (eviteme) Restu che mi, Ragnar. Kaj vi ricevos kondichojn lau via deziro. Kaj vi povos edzighi al Kaja. Vivi senzorge. Eble ankau feliche. Nur ne pensu memstare konstrui. RAGNAR Nu ja, do mi devas iri hejmen kaj diri tion al patro. Char tion mi promesis al li. -- _Chu_ mi diru tion al patro -- antau ol li mortos. SOLNESS (korsuferas) Ho, diru al li, -- diru al li, kion vi volas, lau mi. Plej bone nenion diri! (ekdire) Mi ne _povas_ alie agi ol mi faras, Ragnar! RAGNAR Chu mi do povas kunpreni la desegnajhojn? SOLNESS Jes, prenu ilin, -- prenu ilin! Ili kushas tie sur la tablo. RAGNAR (iras tien) Dankon. HILDE (metas la manon sur la ujon) Ne, ne, lasu ilin. SOLNESS Kial? HILDE Jes, char ankau _mi_ volas rigardi ilin. SOLNESS Sed vi ja -- (al _Ragnar_) Do, lasu ilin kushi. RAGNAR Bonvole. SOLNESS Kaj iru nun hejmen al via patro. RAGNAR Jes, mi do faru. SOLNESS (kvazau malespere) Ragnar, -- vi ne postulu de mi ion, kion mi ne _povas_! Chu vi audas, Ragnar! Vi ne _devas_! RAGNAR Ne, ne. Pardonu -- (Li kapklinas kaj eliras tra la pordo en la angulo.) (_Hilde_ eksidas sur seghon apud la spegulo.) HILDE (kolere rigardas al _Solness_) Jeno estis tre malbona de vi. SOLNESS Chu ankau _vi_ tion trovas? HILDE Jes, estis vere abomene. Rigore, malbone kaj ankau kruele. SOLNESS Ho, vi ne komprenas kiel estas por _mi_. HILDE Tamen --. Vi ne devus esti tia. SOLNESS Vi ja mem jhus diris, ke estas nur _mi_ kiu rajtus konstrui. HILDE Tiajhon _mi_ povas diri. Sed vi ne devas. SOLNESS Mi pli ol iu alia. Tiel multekoste kiel mi achetis mian pozicion. HILDE Nu ja, -- per io kion vi nomas endoma hejmeco -- au io simila. SOLNESS Kaj per mia anima paco aldone. HILDE (ekstaras) Anima paco! (intime) Nu ja, vi pravas! -- Kompatinda konstruestro, -- vi ja imagas al vi, ke -- SOLNESS (kun silenta, gluglanta rido) Eksidu nun ree, Hilde. Kaj vi audos komikajhon. HILDE (strechita, eksidas) Nu jes? SOLNESS Aspektas kiel io ridinde sensignifa. Char la tuta afero temas nur pri fendeto en kamentubo, komprenu. HILDE Nenio alia? SOLNESS Ne, ne komence. (Li translokigas sian seghon pli proksimen al _Hilde_ kaj eksidas.) HILDE (senpacience, frapas sian genuon) Do, la fendeto en la kamentubo! SOLNESS Mi rimarkis tiun fendeton en la tubo longe, longe antau ol ekbrulis. Chiun fojon kiam mi supreniris al la subtegmento, mi ekrigardis por scii, chu ghi daure tie _estas_. HILDE Kaj ghi _estis_? SOLNESS Jes. Char neniu alia sciis pri ghi. HILDE Kaj vi nenion diris? SOLNESS Ne, mi ne faris. HILDE Ech ne pensis pri riparo de la tubo? SOLNESS Certe pensis, -- sed ne ekfaris. Chiun fojon kiam mi intencis komenci, estis kvazau mano intermetis sin. Ne hodiau, mi pensis. Morgau. Neniam farighis. HILDE Jes, sed kial vi do tiel senzorgis! SOLNESS Char mi pensadis. (malrapide kaj mallaute) Per tiu eta nigra fendo en la kamentubo mi povus eble altighi -- kiel konstruestro. HILDE (rigardas antau si) Certe estis streche. SOLNESS Nerezisteble. Tute nerezisteble. Char tiam chio aspektis por mi facile kaj simple. Mi volis, ke okazu mezvintre. Iom antau tagmezo. Mi estus sur la vojo veturigante Aline en la sledeto. La servistoj hejme estus ege hejtigante la fornojn -- HILDE Jes, char estus ege malvarme tiun tagon? SOLNESS Ege akre -- ja. Kaj ili volis, ke estu varme por Aline, kiam shi envenus. HILDE Char shi ja estas ege frostema, shi. SOLNESS Shi _estas_. Kaj okazus dum la veturo hejmen, ke ni vidus la fumon. HILDE Nur la fumon? SOLNESS Unue la fumon. Sed kiam ni venus al la ghardena barilpordo, ni vidus la malnovan lignan keston en rulighantaj fajroflamoj. -- Tiel mi deziris ke okazu, komprenu. HILDE Sed, je Dio, ke ghi tiel okazus! SOLNESS Jes, vi diras, Hilde. HILDE Nu, sed auskultu nun, konstruestro. Chu vi estas tute certa, ke la fajro originis en la eta fendo en la kamentubo? SOLNESS Ne, kontraue. Mi estas tute certa, ke la fendeto en la tubo havis neniun rilaton al la fajro. HILDE Nu kio! SOLNESS Tute klare pruvighis, ke la fajro ekflamis en vestajh-chambreto, -- en tute alia parto de la domo. HILDE Sed kial vi do sidas tiel babiladante pri tiu fendita kamentubo! SOLNESS Chu mi rajtas paroli pli kun vi, Hilde? HILDE Jes, se vi nur parolos prudente, -- SOLNESS Mi provos. (li lokigas sian seghon pli proksimen) HILDE Do, ekparolu, konstruestro. SOLNESS (konfidence) Chu ne ankau _vi_ tion kredas, Hilde, ke ekzistas iuj selektitaj homoj, kiuj ricevis la potencon kaj kapablon _deziri_ ion, _avidi_ ion, _voli_ ion -- tiel intense kaj tiel -- tiel necedigeble -- ke fine ili _devas_ tion akiri. Chu vi ne tion kredas? HILDE (kun nedifinebla esprimo en la okuloj) Se _tiel_ estas, ni iam vidos -- chu _mi_ apartenas al tiuj selektitaj. SOLNESS Ne estas la memo _sola_, kiu kauzas tiajn grandajn reagojn. Ho ne, -- la helpantoj kaj servantoj, -- ili devas ja kunagi, ankau ili, se io farighu. Sed ili neniam venas de si mem. Oni devas ilin persiste voki. Interne en si mem do, vi komprenas. HILDE Kiaj helpantoj kaj servantoj estas tiuj? SOLNESS Ho, pri ili ni parolu alian fojon. Ni restu nun pri la fajro. HILDE Chu vi ne opinias, ke tiu fajro venus -- ech se vi ne estus dezirinta? SOLNESS Se maljuna Brovik estus posedinta la domon, neniam ghi estus brulinta tiel oportune por _li_. Pri tio mi certas. Char li ne komprenas voki la helpantojn, li, kaj ankau ne la servantojn. (ekstaras en maltrankvilo) Vi vidas, Hilde, ke tamen estas mia kulpo, ke la du knabetoj devis pagi per la vivo. Kaj chu mi ne ankau kulpas pro _tio_, ke Aline ne farighis tio, kion shi devis kaj povis. Kaj kion shi arde volis. HILDE Jes, sed char ja nur estas tiuj helpantoj kaj servantoj, tial -- SOLNESS Kiu vokis la helpantojn kaj servantojn? Estis _mi_! Kaj ili venis kaj cedis al mia volo. (en kreskanta ekscito) Estas _tio_, kion homoj nomas, havi la bonshancon kun si. Sed mi povas diri al vi, mi, kiel tiu bonshanco sentighas! Ghi sentighas kiel granda, senhauta loko chi tie sur la brusto. Kaj la helpantoj kaj la servantoj senhautigas aliulojn por kovri _mian_ vundon! -- Sed la vundo tamen ne sanighas. Neniam, -- neniam! Ho, se vi scius, kiel ghi foje suchas kaj brulas. HILDE (rigardas lin atente) Vi _estas_ malsana, konstruestro. Tre malsana, mi inklinas kredi. SOLNESS Diru _freneza_. Char _tion_ vi ja pensas. HILDE Ne, mi opinias, ke ne mankas al vi prudento. SOLNESS _Kio_ do? Eldiru! HILDE Mi dezirus scii, chu vi ne naskighis en la mondon kun malsana konscienco. SOLNESS Malsana konscienco? Kia diablajho estas tio? HILDE Mi pensas, ke la konscienco en vi estas ege malforta. Tro sentema. Ne toleras ekagon. Ne kapablas levi kaj porti tion, kio estas peza. SOLNESS (grumblas) Hm! Kia do la konscienco devus esti, se mi rajtas demandi? HILDE En vi mi dezirus, ke la konscienco estus tiel -- tiel vere fortika. SOLNESS Chu? -- Fortika? Nu. Chu _vi_ havas fortikan konsciencon? HILDE Mi opinias ke _jes_. Mi ne rimarkis ion alian. SOLNESS Ghi eble ne vere submetighis al pruvo, mi pensas. HILDE (kun trema tirado che la busho) Ho, ne estis tiel facile forlasi patron, kiun mi ege amas. SOLNESS Ho chu! Por monato au du -- HILDE Mi eble neniam plu revenos hejmen. SOLNESS Neniam? Kial vi do forlasis lin? HILDE (duone serioze, duone sherce) Chu vi nun denove forgesis, ke la dek jaroj pasis? SOLNESS Ho babilajho. Chu estis problemoj hejme? Nu? HILDE (tute serioze) _Estis_ tio chi ene en mi, kio pelis kaj vipis min chi tien. Ech logis kaj tiris min. SOLNESS (vigle) Jen la afero! Jen la afero, Hilde! Loghas troloj ankau en vi. Kiel en mi. Char tio trovighas interne, komprenu, -- estas _tio_, kio vokas la potencojn eksterajn. Kaj tiam oni devas cedi, -- chu vole, chu senvole. HILDE Mi preskau kredas, ke vi pravas, konstruestro. SOLNESS (pashadas sur la planko) Ho, estas tiel absurde multaj diabloj en la mondo, kiujn oni ne _vidas_, Hilde! HILDE Ankau diabloj? SOLNESS (haltas) Bonaj diabloj kaj malicaj diabloj. Helharaj diabloj kaj nigreharaj. Se oni nur scius, chu estas la helharaj au la nigreharaj, kiuj kaptas onin! (pashadas) Hoho! Tiam ne estus malfacile! HILDE (sekvas lin per la okuloj) Au se oni havus fortan, ege sanan konsciencon. Tian ke oni _kuraghus_ fari, kion oni plej arde _volus_. SOLNESS (haltas apud la konsoltablo) Mi opinias, ke la plimulto estas same malfortuloj kiel mi en tiu rilato. HILDE Povas ja esti. SOLNESS (apogas sin al la tablo) En la sagaoj --. Chu vi ion legis en tiuj malnovaj sagaoj? HILDE Ho jes! Dum la tempo kiam mi legis librojn, mi -- SOLNESS En la sagaoj rakontighas pri vikingoj, kiuj velis al fremdaj landoj kaj rabis kaj bruligis kaj mortbatis homojn -- HILDE Kaj rabis virinojn -- SOLNESS -- kaj tenis ilin che si -- HILDE -- kaj prenis ilin hejmen sur la shipoj -- SOLNESS -- kaj kondutis al ili kiel -- kiel la plej achaj troloj. HILDE (rigardas antauen kun duone vualita okulo) Shajnas al mi, ke _tio_ estus incite. SOLNESS (kun mallonga, grumblanta rido) Jes, kapti virinojn, jes? HILDE _Farighi_ rabata. SOLNESS (rigardas shin momenton) Nu, tiel. HILDE (kvazau interrompante) Sed kien vi do celas per tiuj vikingoj, konstruestro? SOLNESS Jes, char _tiuj_ uloj, ili havis fortikan konsciencon! Kiam ili revenis hejmen, ili povis kaj vori kaj drinki. Kaj ghojaj kiel infanoj ili ankau estis. Kaj la virinoj! Multajn fojojn ili tute ne volis forlasi ilin. Chu vi komprenas tiajhon, Hilde? HILDE Tiujn virinojn mi tre bone komprenas. SOLNESS Hoho! Chu vi eble mem povus agi sammaniere? HILDE Kial ne? SOLNESS Vivi kune -- libervole kun tia perfortulo? HILDE Se estus perfortulo, kiun mi vere amus, -- SOLNESS Chu _eblus_ ami tian ulon? HILDE Bona Dio, oni ja ne povas regi sin por kiu oni amu, mi pensas. SOLNESS (rigardas shin penseme) Ho ne, -- eble estas la trolo en ni, kiu regas _tion_. HILDE (kun duona rido) Kaj ankau tiuj benitaj diabloj, kiujn _vi_ tiel bone konas. Kaj la helharaj kaj la nigreharaj. SOLNESS (varme kaj silente) Do mi deziras, ke la diabloj elektu saghe por vi, Hilde. HILDE Por mi ili _jam_ elektis. Por chiam. SOLNESS (rigardas shin profunde) Hilde, -- vi estas kiel sovagha arbarbirdo. HILDE _Tio_ ne. Mi ne kashas min sub la arbustoj. SOLNESS Ne, ne. Pli kredeble estas iom de rabobirdo en vi. HILDE Pli ghuste tio -- eble. (en granda impeto) Kaj kial ne rabobirdo! Kial mi ne irus rabe, ankau _mi_? Preni la predon, kiu min logas? Se mi do kapablas piki la ungegojn en ghin. Venki ghin. SOLNESS Hilde, -- chu vi scias kio vi estas? HILDE Jes, mi ja estas tia stranga birdo. SOLNESS Ne. Vi estas kiel tagigho. Kiam mi rigardas vin, -- tiam estas kvazau mi rigardus al la sunlevigho. HILDE Diru, konstruestro, -- chu vi estas certa, ke vi neniam vokis min? Tiel interne? SOLNESS (mallaute kaj malrapide) Mi preskau kredas ke mi estas tion farinta. HILDE Kion vi volis _pri_ mi? SOLNESS Vi estas la juneco, Hilde. HILDE (ridetas) La juneco, kiun vi tiel timas? SOLNESS (kapsignas malrapide) Kaj al kiu mi profunde kore sopiras. (_Hilde_ ekstaras, iras al la eta tablo kaj serchas la dokumentujon de _Ragnar_.) HILDE (etendas la ujon al li) Nun pri tiuj desegnajhoj -- SOLNESS (abrupte, rifuzante) Formetu tiujn ajhojn! Mi sufiche rigardis ilin. HILDE Jes, sed vi ja devas skribi ion sur ilin por li. SOLNESS Skribi sur ilin! Neniam en la mondo! HILDE Sed char la bedaurinda maljuna viro nun kushas antau la morto! Chu vi ne povas fari al li kaj al la filo ghojon antau ol ili disighas? Kaj eble li ankau povus konstrui lau ili. SOLNESS Jes, estas ja ghuste _tio_, kion li povas. Tion li ja certigis al si, -- tiu monsinjoro. HILDE Sed, bona Dio, -- char tiel estas, -- chu vi ne povas iomete mensogi? SOLNESS Mensogi? (kolere) Hilde, -- foriru de mi kun tiuj diablaj desegnajhoj! HILDE (tiras la ujon iomete al si) Nu, nu, nu, -- ne mordu min. -- Vi parolas pri troloj, vi. Shajnas al mi, ke vi mem kondutas kiel trolo. (chirkaurigardas) Kie vi havas plumon kaj inkon? SOLNESS Mi ne havas tiajhon chi tie. HILDE (iras al la pordo) Sed che la fraulino certe -- SOLNESS Restu kie vi estas, Hilde! -- Mi mensogu, vi diris. Nu ja, pro lia maljuna patro mi povus fari. Char lin mi iam rompis. Jhetis lin teren. HILDE Ankau lin? SOLNESS Mi bezonis lokon por mi mem. Sed tiu Ragnar, -- por neniu prezo li devas elstari. HILDE La kompatindulo, tion li ja certe ne faros. Char li ja ne taugas -- SOLNESS (pli proksime, rigardas shin kaj flustras) Se Ragnar progresos, li frapos _min_ al la teron. Rompas min, -- kiel mi faris al lia patro. HILDE Rompas _vin_? Chu li do taugas? SOLNESS Jes, estu certa, ke li taugas! Li estas la junulo, kiu staras preta por frapi la pordon al mi. Kaj forpeli la tutan konstruestron Solness. HILDE (rigardas lin en silenta riprocho) Kaj vi tamen volis bari lin ekstere. Fi, konstruestro! SOLNESS Ghi postulis sufiche da sango, la batalo, kiun mi luktis. -- Kaj mi timas, ke la helpantoj kaj la servantoj ne plu obeos min. HILDE Vi do antaueniru memstare. Nenio alia eblas. SOLNESS Senespere, Hilde. La shanghigho venos. Frue au malfrue. La vengho, ghi estas senindulga. HILDE (en timo, kovras siajn orelojn) Tiajhon do ne diru! Chu vi volas preni mian vivon! Forpreni de mi tion, kio estas pli valora ol la vivo! SOLNESS Kaj kio _tio_ estas? HILDE Vidi vin granda. Vidi vin kun florkrono en la mano. Alte, alte sur pregheja turo. (denove trankvila) Nu, prenu la krajonon. Char krajonon vi certe havas? SOLNESS (elprenas ujeton) Jen mi havas. HILDE (metas la dokumentujon sur la tablon che la sofo) Bone. Kaj nun ni eksidu, ni du, konstruestro. (_Solness_ eksidas che la tablo) HILDE (malantau li, klinas sin super la seghodorson) Kaj ni skribu sur la desegnajhojn. Vere bele kaj varme ni skribu. Por tiu malbona Roar -- au kiel li nomighas. SOLNESS (skribas kelkajn liniojn, turnas la kapon kaj ekrigardas shin) Diru al mi ion, Hilde. HILDE Jes? SOLNESS Char vi nun atendadis min dum dek jaroj -- HILDE Kio do? SOLNESS Kial vi ne skribis al mi? Kaj mi estus ja povinta respondi. HILDE (rapide) Ne, ne, ne do! Estis ja ghuste _tio_ kion mi ne deziris. SOLNESS Kial ne? HILDE Mi timis, ke _tiam_ rompighus por mi. -- Sed ni devis ja skribi sur la desegnajhojn, konstruestro. SOLNESS Ni ja devis. HILDE (klinas sin antauen kaj inspektas, dum li skribas) Tiel bone kaj korvarme. Ho, kiel mi malamas -- kiel mi malamas tiun Roald -- SOLNESS (skribante) Chu vi neniam _vere_ amis iun, vi Hilde? HILDE (akre) Kion vi diras? SOLNESS Chu vi neniam amis iun. HILDE Amis iun alian, vi sugestas? SOLNESS (ekrigardas shin) Amis iun alian, jes. Chu neniam? Dum chi tiuj dek jaroj? Neniam? HILDE Ho jes, foje. Kiam mi forte kolerighis, char vi ne venis. SOLNESS Tiam vi interesighis pri aliuloj? HILDE Iomete. Dum semajno. Bona Dio, konstruestro, vi do scias kiel tiajho okazas. SOLNESS Hilde, -- kial vi venis chi tien? HILDE Ne perdigu la tempon per babilajho. La bedaurinda maljunulo povus ja morti dume. SOLNESS Respondu al mi, Hilde. Kion vi atendas de mi? HILDE Mi volas havi mian reghlandon. SOLNESS Hm -- (Li jhetas rigardon al la pordo maldekstre kaj dauras skribi sur la desegnajhojn.) (_Sinjorino Solness_ envenas sammomente. Shi kunportas iujn pakajhojn.) SINJORINO SOLNESS Jen mi kunprenis ion por vi, fraulino Wangel. La grandaj pakoj sendighos poste. HILDE Ho, kiel kore afable de vi tamen! SINJORINO SOLNESS Nur simpla devo. Nenio alia. SOLNESS (tralegas kion li skribis) Aline! SINJORINO SOLNESS Jes? SOLNESS Chu vi vidis chu shi -- la librotenistino estas tie? SINJORINO SOLNESS Jes, kompreneble ke _shi_ estas tie. SOLNESS (metas la desegnajhojn en la ujon) Hm -- SINJORINO SOLNESS Shi staris apud la pupitro, kiel shi kutimas -- kiam _mi_ iras tra la chambro. SOLNESS (ekstaras) Mi do donos ghin al shi. Kaj diros al shi, ke -- HILDE (prenas de li la ujon) Ho ne, lasu min havi tiun ghojon! (iras al la pordo, sed turnas sin) Kiel shi nomighas? SOLNESS Shi nomighas fraulino Fosli. HILDE Ish, aspektas malvarme! La baptonomon, mi petas? SOLNESS Kaja, -- mi kredas. HILDE (malfermas la pordon kaj vokas eksteren) Kaja! Envenu! Rapide! La konstruestro volas paroli kun vi. (Kaja venas internen de la pordo) KAJA (rigardas lin timigite) Jen mi estas --? HILDE (donas al shi la dokumentujon) Jen vidu, Kaja! Vi povas kunpreni tion chi. Char nun la konstruestro _sur_skribis. KAJA Ho, fine do! SOLNESS Donu ghin al la maljunulo plej eble rapide. KAJA Mi tuj iros hejmen kun ghi. SOLNESS Jes, faru. Kaj nun Ragnar povos eble konstrui. KAJA Ho, chu li rajtas veni por danki vin pro chio --? SOLNESS (akre) Mi volas neniun dankon! Salutu kaj diru _tion_ de mi. KAJA Jes mi -- SOLNESS Kaj diru al li, ke de nun mi ne bezonas lin. Kaj ankau ne vin. KAJA (mallaute kaj treme) Ankau ne min! SOLNESS Nun vi ja ekhavos aliajn aferojn por pripensi. Kaj prizorgi. Kaj tio estas ja nur bona. Do, iru hejmen kun la desegnajhoj, fraulino Fosli. Rapide! Chu vi audas! KAJA (kiel antaue) Jes, sinjoro Solness. (Shi eliras.) SINJORINO SOLNESS Je Dio, kiajn ruzajn okulojn shi havas. SOLNESS Shi! Tia azenino. SINJORINO SOLNESS Ho, -- mi vidas kion mi vidas, mi, Halvard. -- Chu vi vere maldungas ilin? SOLNESS Jes. SINJORINO SOLNESS Ankau shin? SOLNESS Chu tiel ne estas lau via deziro? SINJORINO SOLNESS Sed ke vi povas malhavi _shin_ --? Nu ja, vi certe havas iun rezerve, vi, Halvard. HILDE (gaje) _Mi_ almenau ne taugas por stari apud la pupitro. SOLNESS Nu, nu, nu, -- ordighos, Aline. Nun vi nur pensu pri la transloghado en la novan hejmon -- plej eble rapide. Chi-vespere ni levos la florkronon supren -- (turnas sin al _Hilde_) -- tute supren sur la turpinton. Kion vi diras al _tio_, fraulino Hilde? HILDE (rigardas lin per brilaj okuloj) Estos ege ghoje denove vidi vin tiel alte. SOLNESS Min! SINJORINO SOLNESS Ho Dio, fraulino Wangel, ne imagu al vi ion tian! Mia edzo --! Tiel _kapturnema_ kiel _li_ estas! HILDE Kapturnema! Ne, tia li vere ne estas! SINJORINO SOLNESS Jes, efektive li estas. HILDE Sed mi ja mem vidis lin tute supre sur alta pregheja turo! SINJORINO SOLNESS Jes, mi audas homojn paroli pri _tio_. Sed tute ne eblas -- SOLNESS (impete) Ne eblas, -- ne eblas, jes! Sed mi tamen staris tie supre, mi! SINJORINO SOLNESS Kiel vi do povas diri tiajhon, Halvard? Vi ja ech ne toleras eliri sur la balkonon chi tie en la supra etagho. Tia vi ja chiam estis. SOLNESS Vi eble spertos ion alian chi-vespere. SINJORINO SOLNESS (timigita) Ne, ne, ne! Tion mi ja, je Dio, neniam vidos! Char mi tuj skribos al la doktoro. Kaj li certe deturnos vin. SOLNESS Sed Aline do --! SINJORINO SOLNESS Jes, char vi ja estas malsana, Halvard! Tio chi _ne povas_ esti io alia! Ho Dio, -- ho Dio! (Shi eliras rapide dekstre.) HILDE (rigardas lin atente) Chu _estas_ tiel, au chu ne? SOLNESS Ke mi estas kapturnema? HILDE Ke _mia_ konstruestro ne _kuraghas_, ne _povas_ grimpi tiel alte kiel li mem konstruas? SOLNESS Chu tiel vi rigardas la aferon? HILDE Jes. SOLNESS Aspekte neniu angulo en mi povas esti sekura kontrau vi. HILDE (rigardas tra la orielfenestro) Tie supre do. Tute supre -- SOLNESS (proksimighas) En la plej supra turchambreto vi povus loghi, Hilde. -- Povus loghi _tie_ kiel princino. HILDE (nedifineble, inter seriozeco kaj sherco) Jes, tion vi ja promesis al mi. SOLNESS Chu mi vere _faris_? HILDE Fi, konstruestro! Vi diris, ke mi farighu princino. Kaj ke mi ricevu reghlandon de vi. Kaj tiam vi -- Nu! SOLNESS (konsidereme) Chu vi estas tute certa, ke ne estas ia revo, -- ia imagajho, kiu fiksighis en vi? HILDE (akre) Char eble vi ne _faris_? SOLNESS Mi apenau mem scias --. (pli mallaute) Sed _tion_ mi nun scias, ke mi -- HILDE Ke vi --? Diru tuj! SOLNESS -- ke mi estus _devinta_ tion fari. HILDE (en brava ekkrio) Neniam en la mondo _vi_ estas kapturnema! SOLNESS Chi-vespere ni do suprenlevos la florkronon, -- princino Hilde. HILDE (kun amara trajto) Super via nova hejmo, jes. SOLNESS Super la nova domo, kiu neniam farighos _hejmo_ por _mi_. (Li eliras tra la ghardenpordo) HILDE (rigardas antauen kun vualita okulo kaj flustras al si mem. Audighas nur la vortoj:) -- -- -- -- terure ekscite -- -- TRIA AKTO (Granda, vasta verando, apartenanta al la loghdomo de _konstruestro Solness_. Parto de la domo kun elirpordo al la verando vidighas maldekstre. Balustrado antau tiu chi dekstre. Tute fone, sur la malvasta flanko de la verando, shtuparo kondukas al la pli malalte situanta ghardeno. Grandaj, maljunaj arboj en la ghardeno etendas siajn branchojn super la verando kaj al la domo. Plej dekstre, inter la arboj, ekvidighas la suba parto de la nova vilao kun skafaldo chirkau la turkonstruajho. En la fono la ghardeno limighas de malnova kradbarilo. Ekster la barilo estas strato kun malaltaj, adukaj dometoj.) (Vesperchielo kun sunbriligitaj nuboj.) (Sur la verando staras ghardena benko lau la muro de la domo, kaj antau la benko longa tablo. Apud la alia flanko de la tablo estas apogsegho kaj kelkaj taburetoj. Chiuj mebloj estas korbfarista plektajho.) (_Sinjorino Solness_, envolvita en blanka krepshalo, ripozas en la apogsegho rigardante dekstren.) (Iom poste _Hilde Wangel_ venas supren la shtuparon de la ghardeno. Shi estas same vestita kiel antaue, kaj portas chapelon sur la kapo. Sur la brusto shi portas etan bukedon el ordinaraj floretoj.) SINJORINO SOLNESS (turnas la kapon iomete) Chu vi chirkauiris en la ghardeno, fraulino Wangel! HILDE Jes, mi chirkaurigardis tie. SINJORINO SOLNESS Kaj ankau trovis florojn, mi vidas. HILDE Ho jes! Char ili abundas. Inter la arbustoj. SINJORINO SOLNESS Ho _chu_? Ankorau? Jes, char mi tien preskau neniam venas. HILDE (pli proksime) Chu vere! Vi do ne kuras en la ghardenon chiun tagon? SINJORINO SOLNESS (kun laca rideto) Mi ne plu ien "kuras", mi. _Nun_ ne plu. HILDE Nu, sed chu vi neniam foje iras por saluti la belajhojn, kiuj _tie_ trovighas? SINJORINO SOLNESS Chio fremdighis por mi. Mi preskau timas la revidon. HILDE Vian propran ghardenon! SINJORINO SOLNESS Shajnas al mi, ke ghi ne plu aspektas la _mia_. HILDE Ho, kial tiel --? SINJORINO SOLNESS Ne, ghi ne estas. Ne estas kiel en la tempo de patro kaj patrino. Nun ili bedaurinde forprenis tiom multe de la ghardeno, fraulino Wangel. Imagu, -- ili parceligis, -- kaj konstruis domojn por fremdaj homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min tra siaj fenestroj. HILDE (kun hela esprimo) Sinjorino Solness? SINJORINO SOLNESS Jes? HILDE Permesu al mi iomete restadi che vi? SINJORINO SOLNESS Jes volonte, se vi emas. (_Hilde_ translokigas tabureton al la apogsegho kaj eksidas.) HILDE Ah, -- chi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato. SINJORINO SOLNESS (metas la manon facile sur shian nukon) Ghentile ke vi volas sidi che _mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo. HILDE Kion mi farus che li? SINJORINO SOLNESS Helpi lin, mi pensis. HILDE Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj. Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuraghis paroli al li. SINJORINO SOLNESS Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo. HILDE _Li_! SINJORINO SOLNESS Vi ankorau ne vere konas lin, vi, fraulino Wangel. HILDE (rigardas shin varme) Chu vi ghojas nun, char vi transloghighos en la novan domon? SINJORINO SOLNESS Mi _devus_ ja ghoji. Char Halvard ja deziras -- HILDE Ho, ne ghuste pro tio, mi pensas. SINJORINO SOLNESS Jes, jes, fraulino Wangel. Char estas ja nur mia devo, tio, subigi min al _li_. Sed ofte sentighas malfacile devigi sian animon al obeemo. HILDE Jes, _tio_ certe sentighas malfacile. SINJORINO SOLNESS Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen -- HILDE Kiam oni travivis tiom da pezajhoj, kiel vi -- SINJORINO SOLNESS Kiel _vi_ tion scias? HILDE Via edzo diris. SINJORINO SOLNESS Al mi li malofte tushas _tiujn_ aferojn. -- Jes, kredu, ke mi travivis sufiche multe dum mia vivo, _mi_, fraulino Wangel. HILDE (rigardas shin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda sinjorino Solness. Unue brulis por vi -- SINJORINO SOLNESS (kun suspiro) Jes, chio _mia_ brulis. HILDE Kaj poste sekvis tio pli grava. SINJORINO SOLNESS (rigardas shin demande) Pli grava? HILDE La plej afliktiga. SINJORINO SOLNESS Al kio vi aludas? HILDE (silente) Vi ja perdis ambau knabetojn. SINJORINO SOLNESS Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja elchiela sorto. Kaj al tiajho oni devas sin kurbi. Kaj aldone danki. HILDE Chu vi tion faras? SINJORINO SOLNESS Ne chiam, bedaurinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen mi ne _povas_. HILDE Nu ja, estas kompreneble, mi pensas. SINJORINO SOLNESS Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke estis justa puno por mi -- HILDE Kial? SINJORINO SOLNESS Char mi ne estis sufiche persista en la malfelicho. HILDE Sed mi ne komprenas, ke -- SINJORINO SOLNESS Ho ne, ne, fraulino Wangel, -- ne parolu pli pri tiuj du knabetoj. Pri ili ni nur ghoju. Char _ili_ ja estas felichaj, -- felichaj nun. Estas ja la _malgrandaj_ perdoj en la vivo, kiuj tiel akre shiras la koron. Perdi chion, kion aliaj homoj kalkulas por nenio. HILDE (metas la brakojn sur shian genuon kaj rigardas al shi varme) Dolcha sinjorino Solness, -- diru al mi, kio _tio_ estas! SINJORINO SOLNESS Kiel mi diras. Nur etaj ajhoj. Brulis ja chiuj la malnovaj portretoj sur la muroj. Kaj chiuj la malnovaj silkaj kostumoj brulis. Tiuj kiu apartenis al la familio dum longaj tempoj. Kaj chiuj puntajhoj de patrino kaj avino -- ankau ili brulis. Kaj imagu, -- la juveloj! (peze) Kaj chiuj pupoj. HILDE Pupoj? SINJORINO SOLNESS (plorsufoke) Mi havis nau delikatajn pupojn. HILDE Kaj ankau _ili_ brulis? SINJORINO SOLNESS Chiuj. Ho, estis korshire, -- korshire por mi. HILDE Chu vi do konservis chiujn tiujn pupojn? Ekde infaneco? SINJORINO SOLNESS Ne konservis. Mi kaj la pupoj, ni kunvivadis ankau poste. HILDE Post kiam vi farighis plenkreska? SINJORINO SOLNESS Jes, longe post _tiu_ tempo. HILDE Ankau post kiam vi edzinighis? SINJORINO SOLNESS Ho jes. Kiam li nur ne vidis, tiam -- Sed ili ja forbrulis, la malfelichuloj. Neniu pensis savi _ilin_. Ho, estas triste imagi. Jes, ne ridu pri mi, fraulino Wangel. HILDE Mi tute ne ridas. SINJORINO SOLNESS Char iel estis ja vivo en ili. Mi portis ilin sub mia koro. Kvazau etajn nenaskitajn infanojn. (_Doktoro Herdal_, kun la chapelo en la mano, elvenas tra la pordo kaj ekvidas la _sinjorinon Solness_ kaj _Hilde_.) DOKTORO HERDAL Nu, vi do sidas ekstere kaptante malvarmumon, sinjorino? SINJORINO SOLNESS Mi trovas, ke estas bone kaj varme hodiau. DOKTORO HERDAL Jes, jes. Sed chu io okazos en la domo? Mi ricevis letereton de vi. SINJORINO SOLNESS (ekstaras) Jes, estas io priparolenda kun vi. DOKTORO HERDAL Bone. Ni do eniru. (al _Hilde_) En montara uniformo ankau hodiau, fraulino? HILDE (gaje, ekstaras) Ho jes! Plene ekipita! Sed hodiau mi ne supreniros por rompi la nukon. Ni du bone restos malsupre por rigardi, ni, oktoro. DOKTORO HERDAL _Kion_ ni rigardu? SINJORINO SOLNESS (silente, timigite al _Hilde_) Tsh, tsh, -- je Dio! Jen li venas! Provu _deturni_ lin de tiu kaprico. Kaj ni estu amikinoj, fraulino Wangel. Chu ne? HILDE (impete jhetas sin al shia kolo) Ho, se ni nur povus. SINJORINO SOLNESS (liberigas sin atente) Nu--nu--nu! _Jen_ li venas, doktoro! Mi parolu kun vi. DOKTORO HERDAL Chu temas pri _li_? SINJORINO SOLNESS Jes, certe _li_. Envenu. (Shi kaj la _doktoro_ iras en la domon) (En la posta momento _konstruestro Solness_ venas de la ghardeno supren lau la shtuparo. Serioza mieno kaptas la vizaghon de _Hilde_) SOLNESS (Ekrigardas al la pordo, kiu zorge fermighas de interne.) Chu vi _tion_ rimarkis, Hilde, ke tuj kiam mi venas, shi foriras? HILDE Mi rimarkis, ke tuj kiam vi venas, vi _igas_ shin foriri. SOLNESS Eble tiel. Sed mi ne povas ion shanghi. (rigardas shin atente) Chu vi frostas, Hilde? Vi tiel aspektas. HILDE Mi jhus elvenis de tombeja kelo. SOLNESS Kion vi aludas per _tio_? HILDE Ke frostas en mia korpo, konstruestro. SOLNESS (malrapide) Mi kredas, ke mi komprenas -- HILDE Kion vi volas chi tie nun? SOLNESS Mi ekvidis vin de _tie_ fore. HILDE Sed tiam vi ja ankau vidis shin? SOLNESS Mi sciis, ke shi volus tuj foriri, se mi venus. HILDE Chu estas aflikte por vi, ke shi tiel evitas vin? SOLNESS Iel tio ankau sentighas kiel malpezigho. HILDE Ke vi ne havas shin rekte antau la okuloj? SOLNESS Jes. HILDE Ke vi ne chiame vidas, kiel peze shi prenas tion chi pri la knabetoj? SOLNESS Jes. Precipe tial. (_Hilde_ pashadas sur la verando kun la manoj surdorse, ekstaras che la balustrado kaj rigardas eksteren sur la ghardenon.) SOLNESS (post ioma pauzo) Vi parolis longe kun shi, chu? HILDE (staras senmove kaj ne respondas) SOLNESS Chu _longe_, mi demandas. HILDE (silentas kiel antaue) SOLNESS Pri kio shi parolis, Hilde? HILDE (daure silentas) SOLNESS Kompatinda Aline! Certe estis pri la knabetoj. HILDE (skuighas nervoze; rapide shi kapsignas kelkajn fojojn.) SOLNESS Neniam supervenkos. Neniam en la mondo shi supervenkos. (proksimighas) Nun vi denove staras tie kiel shtona statuo. Tiel vi staris ankau hierau vespere. HILDE (turnas sin kaj rigardas lin per grandaj, seriozaj okuloj) Mi volas forvojaghi. SOLNESS (akre) Forvojaghi! HILDE Jes. SOLNESS Sed tion mi ne permesas. HILDE Kion mi nun faru _chi tie_? SOLNESS Nur _esti_ chi tie, Hilde! HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, dankon. Farighis ja ne _tiel_. SOLNESS (senpripense) Des pli bone! HILDE (impete) Mi ne _povas_ fari malbonon kontrau iu, kiun mi _konas_! Ne forpreni ion, kio apartenas al shi. SOLNESS Kiu diras, ke vi _tion_ faru! HILDE (daure) Kontrau iu fremda, konsentite! Char _tio_ estas io tute alia! Kontrau iu kiun mi neniam vidis antau miaj okuloj. Sed kontrau iu al kiu mi proksimighis --! Ho ne! Ne do! Ush! SOLNESS Jes, sed ion alian mi ja ne diris! HILDE Ho, konstruestro, vi certe bone scias, kiel evoluus. Kaj tial mi forvojaghos. SOLNESS Kaj kio farighos el _mi_, kiam vi estos foririnta? Por kio mi _tiam_ vivu? Poste? HILDE (kun la nedifinebla esprimo en la okuloj) Pri _vi_ ne estas zorgo. Vi havas ja viajn devojn por shi. Vivu por tiuj devoj. SOLNESS Tro malfrue. Tiuj potencoj, -- tiuj -- tiuj -- HILDE -- la diabloj -- SOLNESS Jes, la diabloj! Kaj ankau la trolo ene en mi. Ili suchis el shi la vivsangon. (ridas senespere) Pro _mia felicho_ ili tion faris! Jes--jes! (peze) Kaj nun shi estas morta -- pro mi. Kaj mi estas viva katenita al tiu mortinto. (en sovagha timo) _Mi_ -- _mi_, kiu ne _povas_ vivi la vivon sen ghojo! (_Hilde_ chirkauiras la tablon kaj eksidas sur la benkon kun la kubutoj sur la tablotabulo kaj kun la kapo apogata en la manoj.) HILDE (sidas momenton lin rigardante) Kion vi do konstruos venontan fojon? SOLNESS (skuas la kapon) Mi ne kredas, ke de nun multe pli farighos. HILDE Ne tiaj hejmecaj, felichaj hejmoj por patrino kaj patro? Kaj por la infanaro? SOLNESS Mi shatus scii chu por tio farighos bezono estonte. HILDE Kompatinda konstruestro! Kaj vi kiu pasigis chi tiujn dek jarojn -- dedichante la vivon -- nur por _tio_! SOLNESS Nu ja, vi parolas, Hilde. HILDE (ekscite) Ho, aspektas al mi stulte, stulte, -- chio! SOLNESS Kiu chio? HILDE Ke oni ne kuraghas kapti sian propran felichon. Sian propran vivon! Nur char staras io konata en la vojo! SOLNESS Iu preter kiu oni ne rajtas pasi. HILDE Mi dezirus scii, chu oni ne funde _rajtus_ tion fari? Sed tamen --. Ho, esti tiu kiu povus fordormi el la tuto! (Shi metas la brakojn plate sur la tablon, ripozigas la maldekstran flankon de la kapo en la manojn kaj fermas la okulojn.) SOLNESS (turnas la apogseghon kaj eksidas che la tablo) Chu _vi_ havis hejmecan, felichan hejmon -- norde che via patro, Hilde? HILDE (senmove, respondas kvazau duone en dormo) Nur kaghon mi havis. SOLNESS Kaj tien vi tute ne volas reveni? HILDE (kiel antaue) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kaghon. SOLNESS Prefere chasi en la libera aero -- HILDE (daure kiel antaue) La rabobirdo prefere chasas -- SOLNESS (tenas la rigardon kushanta sur shi) Ke oni havus vikingan spiton en la vivo -- HILDE (kun ordinara vocho, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la aliajho? Kio _tio_ estus! SOLNESS Fortika konscienco. (_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Shiaj okuloj denove havas la ghojan, brilan esprimon.) HILDE (kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi! SOLNESS Jen vi scias pli ol mi, Hilde. HILDE Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili. SOLNESS Kaj kio tio do estos? HILDE (kapsignas denove) La kastelo. SOLNESS Kiu kastelo? HILDE _Mia_ kastelo, kompreneble. SOLNESS Vi nun volas havi kastelon? HILDE Chu vi ne shuldas al mi reghlandon, mi demandas? SOLNESS Jes, mi audas vin diri tion. HILDE Nu. Vi do shuldas al mi tiun reghlandon. Kaj al reghlando apartenas kastelo, mi opinius! SOLNESS (pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel. HILDE Bone; do konstruu ghin por mi! Tuj! SOLNESS (ridas) Tuj dum horo? HILDE Jes! Char nun ili pasis, -- la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas atendadi. Do, -- eligu la kastelon, konstruestro! SOLNESS Ne estas facile esti _via_ shuldanto, Hilde. HILDE Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do -- (frapas la tablon) -- surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi volas ghin _tuj_ havi! SOLNESS (pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo) Kia vi imagas la kastelon, Hilde? (Shia okulo vualighas iom post iom. Shi kvazau rigardas en si mem.) HILDE (malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte ghi kushu. Kaj libere al chiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, -- vaste eksteren. SOLNESS Kaj alta turo estu, chu? HILDE Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur _ghi_ mi volas stari -- SOLNESS (senvole tushas sian frunton) Ke vi shatas stari tiel vertighe alte -- HILDE Ho jes! Ghuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, -- tiujn, kiuj konstruas preghejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro kaj la infanaro. Kaj tion ankau _vi_ supreniru por rigardi. SOLNESS (mallaute) La konstruestro, chu li rajtas suprenveni al la princino? HILDE Se la konstruestro _volas_. SOLNESS (pli mallaute) Do mi kredas, ke la konstruestro venos. HILDE (kapsignas) La konstruestro, -- li venos. SOLNESS Sed neniam plu konstruos, -- kompatinda konstruestro. HILDE (vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, -- la plej delikatan en la tuta mondo. SOLNESS (ekscita) Hilde, -- diru al mi kio tio estas! HILDE (rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la bushon kaj parolas kvazau al infano) La konstruestroj, -- ili estas iuj tre -- tre stultaj homoj. SOLNESS Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune? HILDE (silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj) Aerkasteloj. SOLNESS Aerkasteloj? HILDE (kapjesas) Aerkasteloj, jes! Chu vi scias, kio tia aerkastelo estas? SOLNESS Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras. HILDE (ekstaras ekscite kaj frapas kvazau rifuze per la mano) Nu ja, certe ja! Aerkasteloj, -- ili estas konvenaj por rifugho. Kaj ankau konvene facilaj por konstrui -- (rigardas lin moke) -- prefere por tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon. SOLNESS (ekstaras) Post tiu chi tago ni du konstruos kune, Hilde. HILDE (kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon? SOLNESS Jes. Kun fundamento sube. (_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.) HILDE (ghojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava! SOLNESS (mire) Chu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar? RAGNAR Mi promesis al la laborestro. SOLNESS (malpezigita) Nu, do certe plibonighis pri via patro? RAGNAR Ne. SOLNESS Chu ne vigligis lin, kion mi skribis? RAGNAR Venis tro malfrue. SOLNESS Tro malfrue! RAGNAR Kiam shi venis kun ghi, li ne plu konsciighis. Li ekhavis apopleksion. SOLNESS Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro. RAGNAR Li ne plu bezonas min. SOLNESS Sed vi certe bezonas esti che li. RAGNAR _Shi_ sidas che lia lito. SOLNESS (iom necerte) Kaja? RAGNAR (rigardas lin sombre) Jes, -- Kaja, jes. SOLNESS Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al shi. Donu al _mi_ la florkronon. RAGNAR (subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas --? SOLNESS Mi mem portos ghin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiau. RAGNAR Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiau mi restos. SOLNESS Nu, do restu se vi nepre volas. HILDE (che la balustrado) Konstruestro, -- chi tie mi volas stari vin rigardante. SOLNESS Min! HILDE Estos terure ekscite. SOLNESS (mallaute) Pri tio ni du parolos poste, Hilde. (Li iras kun la florkrono malsupren lau la shtuparo kaj foren tra la ghardeno.) HILDE (postrigardas lin; poste shi turnas sin al _Ragnar_.) Vi devus do almenau danki lin, mi pensas. RAGNAR Danki lin? Chu mi dankus _lin_? HILDE Jes, vi ja vere devus! RAGNAR Estus pli ghuste danki vin. HILDE Kial vi diras tiajhon? RAGNAR (ne respondante al shi) Sed estu singarda, fraulino! Char vi ankorau ne konas _lin_ bone. HILDE (fajre) Ho, estas mi, kiu konas lin plej bone! RAGNAR (ridas en kolero) Danki lin, kiu tenis min malsupre jaron post jaro! Lin, kiu igis mian patron dubi pri mi. Igis min mem dubi --. Kaj chio nur por ke --! HILDE (kvazau ion suspektante) Por ke --? Diru tuj! RAGNAR Por povi teni shin che si. HILDE (ekpashas al li) La fraulinon che la pupitro! RAGNAR Jes. HILDE (minacante, per pugnitaj manoj) Ne estas vero! Vi mensogas pri li! RAGNAR Ankau mi ne volis tion kredi antau hodiau, -- kiam shi mem rakontis. HILDE (kvazau ekster si mem) _Kion_ shi diris! Mi volas scii! Tuj! Tuj! RAGNAR Shi diris, ke li prenis shian animon -- tute kaj plene. Prenis shiajn pensojn sole por si. Shi diras, ke shi neniam povos lasi lin. Ke shi volas resti chi tie, kie _li_ estas -- HILDE (kun fajraj okuloj) Shi ne rajtas! RAGNAR (kvazau esplore) Pro kiu shi ne rajtas? HILDE (rapide) Ankau ne pro _li_! RAGNAR Ho ne, -- mi ja bone komprenas chion nun. De nun shi eble nur -- ghenus. HILDE Nenion vi komprenas -- parolante tiel! Ne, _mi_ diru al vi, kial li retenis shin. RAGNAR Kaj kial do? HILDE Por reteni _vin_. RAGNAR Chu li diris tion al vi? HILDE Ne, sed estas _tiel_! _Devas_ esti tiel! (sovaghe) Mi volas, -- mi volas, ke estu tiel! RAGNAR Kaj ghuste kiam vi venis, -- li malkaptis shin. HILDE _Vin_, -- _vin_ li malkaptis! Chu vi kredas, ke li pensas pri tiaj fremdaj fraulinoj, li? RAGNAR (pripensas) Chu li timadis min? HILDE _Li_ timadis? Tiel orgojla vi ne estu, mi pensas. RAGNAR Ho, li ja antau longe estus devinta kompreni, ke ankau mi taugas al io, mi. -- Cetere, -- _timema_, -- estas ghuste _tio_, kio li estas, vi sciu. HILDE Li! Imagu al mi _tion_! RAGNAR Iel li estas timema. Li, la granda konstruestro. Rabi la vivfelichon de aliaj homoj, -- kiel li faris pri mia patro kaj mi, -- pri tio li ne timas. Sed nur tio, grimpi supren sur iu skafaldeto, -- de _tio_ li petus Dion protekti sin! HILDE Ho, vi devus esti vidinta lin tiel alte supre, -- tiel vertighe alte, kiel mi lin iam vidis! RAGNAR Chu vi vidis? HILDE Jes, mi vere faris. Tiel libera kaj fiera kiel li staris fiksante la florkronon al la ventomontrilo! RAGNAR Mi scias, ke unu fojon en sia vivo li kuraghis. Unu solan fojon. Ni junuloj ofte parolis pri tio. Sed neniu potenco en la mondo igos lin fari tion denove. HILDE Hodiau li faros denove! RAGNAR (moke) Ho, vi kredu tion! HILDE Ni vidos! RAGNAR Nek vi nek mi tion vidos. HILDE (furioze, senbride) Mi _volas_ vidi! Mi _volas_ kaj mi _devas_ vidi! RAGNAR Sed li ne faros. Simple ne kuraghos. Char li ja havas tiun difekton, -- li, la granda konstruestro. (_Sinjorino Solness_ elvenas de la domo eksteren sur la verando.) SINJORINO SOLNESS (chirkaurigardas) Chu li ne cheestas? Kien li iris? RAGNAR La konstruestro estas tie che la laboristoj. HILDE Li iris kun la florkrono. SINJORINO SOLNESS (en timo) Kun la florkrono! Ho Dio, -- ho Dio! Brovik, -- iru al li! Sendu lin chi tien! RAGNAR Chu mi diru, ke la sinjorino volas paroli kun li? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kara, faru. -- Ne, ne, -- ne diru ke _mi_ volas ion! Diru, ke _estas_ iu. Kaj ke li devas tuj veni. RAGNAR Bone. Mi faros, sinjorino. (Li iras malsupren la shtuparon kaj for tra la ghardeno.) SINJORINO SOLNESS Ho, fraulino Wangel, vi ne povas imagi kian timon mi suferas pro li. HILDE Sed chu tio chi estas tiel timiginda? SINJORINO SOLNESS Ho jes, kompreneble. Imagu se li serioze faros! Se li ekpensas supreniri la skafaldon! HILDE (ekscitite) Chu vi kredas, ke li faros? SINJORINO SOLNESS Ho, oni neniam povas scii kion li povus ekpensi. Li povus fari kion ajn. HILDE Aha, ankau _vi_ opinias, ke li estas -- tia --? SINJORINO SOLNESS Ho, mi ne plu scias, kion opinii pri li. Char la doktoro ja rakontis al mi tiome. Kaj kiam mi tion kunmetas kun iajhoj, kiujn mi audis lin diri -- (_Doktoro Herdal_ ekrigardas tra la pordo) DOKTORO HERDAL Chu li ne baldau venos? SINJORINO SOLNESS Jes, mi pensas. Mi almenau sendis por voki lin. DOKTORO HERDAL (pli proksime) Sed vi ja devas eniri, vi, sinjorino -- SINJORINO SOLNESS Ne, ne. Mi restos chi tie por atendi Halvard. DOKTORO HERDAL Jes, sed venis kelkaj sinjorinoj al vi -- SINJORINO SOLNESS Ho Dio, ankau _tio_! Kaj ghuste nun! DOKTORO HERDAL Venis iuj, kiuj diras, ke ili nepre volas rigardi la solenajhon. SINJORINO SOLNESS Jes-ja, mi do tamen devas eniri al ili. Char estas ja mia devo. HILDE Chu vi ne povas peti tiujn sinjorinojn foriri? SINJORINO SOLNESS Neeblas. Char ili ja jam venis, estas mia devo akcepti ilin. Sed restu vi chi tie dume, -- por akcepti lin, kiam li venos. DOKTORO HERDAL Kaj retenu lin per babilajho tiom longe kiel eble -- SINJORINO SOLNESS Jes, faru, kara fraulino Wangel. Retenu lin tiel firme kiel vi povas. HILDE Chu ne estus pli ghuste, ke vi mem farus? SINJORINO SOLNESS Jes, je Dio, -- estus ja _mia_ devo. Sed kiam oni havas devojn multflanke, tiam -- DOKTORO HERDAL (rigardas al la ghardeno) Jen li venas! SINJORINO SOLNESS Kaj imagu, -- mi kiu devas eniri! DOKTORO HERDAL (al _Hilde_) Ne menciu ke _mi_ cheestas. HILDE Ne, mi certe trovos alian paroltemon kun la konstruestro. SINJORINO SOLNESS Kaj nepre retenu lin. Mi opinias, ke estas _vi_, kiu kapablas. (_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras en la domon. _Hilde_ restas staranta sur la verando.) (_Konstruestro Solness_ venas de la ghardeno supren lau la shtuparo) SOLNESS Laudire estas iu, kiu serchas min, mi audas. HILDE Jes, tiu estas mi, konstruestro. SOLNESS Ho, chu estas vi, Hilde. Mi timis, ke estus Aline kaj la doktoro. HILDE Aspekte vi estas tre timema, vi! SOLNESS Chu vi tion kredas? HILDE Jes, homoj diras, ke vi timas grimpi -- ekzemple la skafaldojn. SOLNESS Nu, tio estas ja aparta afero, tio. HILDE Sed timema, -- vi do estas? SOLNESS Jes, mi estas. HILDE Timas ke vi falos kaj mortfrapighos? SOLNESS Ne, tiel ne. HILDE Kiel do? SOLNESS Mi timas la venghon, Hilde. HILDE La venghon? (skuas la kapon) Tion mi ne komprenas. SOLNESS Eksidu. Kaj mi rakontos ion al vi. HILDE Jes, faru! Tuj! (Shi eksidas sur tabureton che la balustrado kaj rigardas lin atente.) SOLNESS (jhetas sian chapelon sur la tablon) Vi ja scias, ke la unua pri kio mi komencis, estis preghejaj konstruajhoj. HILDE (kapsignas) Mi bone scias. SOLNESS Char mi, vidu, kiel knabo mi venis el pia hejmo en la kamparo. Kaj tial shajnis al mi, ke tiu pregheja konstruado estas la plej digna, kiun mi povus elekti. HILDE Jes -- jes. SOLNESS Kaj tion mi kuraghas diri, ke mi konstruis tiujn etajn, malrichajn preghejojn kun tiel honesta kaj varma kaj kora animo, ke -- ke -- HILDE Ke --? Nu? SOLNESS Jes, shajnis al mi, ke li povus esti kontenta pri mi. HILDE _Li_? Kiu _li?_ SOLNESS Li, kiu havus la preghejojn, kompreneble! Li, por kiu ili servus al honoro kaj laudo. HILDE Chu tiel! Sed chu vi certas, ke -- ke li ne estis -- tiel -- kontenta pri vi? SOLNESS (malestime) _Li_ kontenta pri _mi_! Kiel povas vi tiel paroli, Hilde? Li, kiu permesis al la trolo en mi brui lau propra volo. Li, kiu ordonis al ili cheesti nokte kaj tage por servi min, -- al chiuj tiuj -- tiuj -- HILDE Diabloj -- SOLNESS Jes, ambau specoj. Ho ne, mi devis senti, ke li ne estas kontenta pri mi. (mistere) Komprenu, ke tial vere li igis forbruli la malnovan domon. HILDE Chu tial? SOLNESS Jes, chu vi ne komprenas? Li volis doni al mi eblecon farighi majstro en mia fako -- kaj konstrui ankorau pli honorindajn preghejojn por li. Unue mi ne komprenis kien li volis. Sed jen subite eklumighis por mi. HILDE Kiam tio okazis? SOLNESS Tio okazis kiam mi konstruis la preghejturon norde en Lysanger. HILDE Tion mi suspektis. SOLNESS Char, vidu Hilde, tie norde en la fremda loko, _tie_ mi konstante pensadis kaj cerbumis en mi mem. Jen mi vidis kial li forprenis de mi miajn infanojn. Estis por ke nenio malhelpu min. Ne tiajhoj kiel amo kaj felicho, komprenu. Mi devis nur esti konstruestro. Nenio alia. Kaj mian tutan vivon mi devis konstrui por li. (ridas) Sed el _tio_ tamen nenio farighis. HILDE Kion vi do faris? SOLNESS Unue mi esploris kaj provis min mem -- HILDE Kaj poste? SOLNESS Poste mi faris la _neeblan_. Mi kiel _li_. HILDE La neeblan? SOLNESS Neniam antaue mi eltenis grimpi alten kaj libere supren. Sed tiun tagon mi kapablis. HILDE (eksaltas) Jes, jes, vi kapablis! SOLNESS Kaj kiam mi staris tie tute supre kaj pendigis la florkronon sur la pinton, mi diris al li: Auskultu nun, vi potenculo! De nun mi volas esti libera konstruestro, ankau mi. En mia fako. Kiel vi en la via. Neniam plu mi volas konstrui preghejojn por vi. Nur hejmojn por homoj. HILDE (kun grandaj brilaj okuloj) _Tio_ estis la kanto, kiun mi audis tra la aero! SOLNESS Sed li elpensis ion poste. HILDE Kion vi aludas per _tio_? SOLNESS (rigardas shin malghoje) Konstrui hejmojn por homoj, -- ne valoras shilingon, Hilde. HILDE Chu _tion_ vi diras nun? SOLNESS Jes, char nun mi vidas. La homoj ne bezonas siajn hejmojn. Ne por esti felichaj, ne. Kaj ankau mi ne bezonus tian _hejmon_. Se mi iun posedus. (kun silenta, amara rido) _Jen_ la tuta arangho, tiel longe, tiel longe kiel mi vidas malantauen. Vere nenio konstruita. Ech nenio oferita por ion konstrui. Nenio, nenio -- chio. HILDE Kaj nenion vi volas konstrui ekde nun? SOLNESS (vigle) Jes, ghuste nun mi volas komenci! HILDE Kion do? Kion do? Diru tuj! SOLNESS La sola en kiu mi kredas ke kushas homa felicho, _tion_ mi volas nun konstrui. HILDE (rigardas lin firme) Konstruestro, -- nun vi pensas pri niaj aerkasteloj. SOLNESS La aerkasteloj, jes. HILDE Mi timas, ke vi kapturnighus antau ol ni atingus duonvoje. SOLNESS Ne kiam mi povas iri manon en mano kun _vi_, Hilde. HILDE (kun aspekto de subpremata kolero) Nur kun mi? Chu ne pluraj kuniros? SOLNESS Pri kiuj aliaj vi pensas? HILDE Ho, -- shi, tiu Kaja che la pupitro. Povrulino, -- chu vi ne ankau kunprenos shin? SOLNESS Hoho. Chu estis pri shi, ke Aline sidis chi tie babilante kun vi. HILDE Chu estas tiel au chu ne? SOLNESS (impete) Mi ne respondas pri tiajho! Vi plene kaj tute kredu min! HILDE Dum dek jaroj mi kredis tute, tute pri vi. SOLNESS Vi daure kredu pri mi! HILDE Do lasu min vidi vin libera alte supre! SOLNESS (peze) Ho, Hilde, -- tiel por chiutaga uzo mi ne estas. HILDE (pasie) Mi volas! Mi volas! (petante) Nur unu solan fojon ankorau, konstruestro! Faru la _neeblan_ denove! SOLNESS (staras shin profunde rigardante) _Se_ mi tion provas, Hilde, mi volas stari tie supre al li parolante kiel la pasintan fojon. HILDE (en kreskanta intenseco) Kion vi diros al li. SOLNESS Mi diros al li: Auskultu min, potenca majstro, -- jughu pri mi lau via bontrovo, kiel al vi plachas. Sed de nun mi nur konstruos la plej delikatan en la mondo -- HILDE (en ravo) Jes -- jes -- jes! SOLNESS -- konstruos kune kun princino, kiun mi amas -- HILDE Jes, diru tion al li! Diru tion al li! SOLNESS Jes. Kaj poste mi diros al li: Nun mi iros malsupren kaj chirkaubrakos shin kaj kisos shin -- HILDE -- multajn fojojn! Diru tion! SOLNESS -- multajn, multajn fojojn mi volas diri. HILDE Kaj jen --? SOLNESS Jen mi volas svingi mian chapelon -- kaj iri malsupren al la tero -- kaj fari kiel mi al li diris. HILDE (kun etendata mano) Nun mi revidas vin, kiel tiun fojon kiam estis kantado en la aero! SOLNESS (rigardas shin kun klinata kapo) Kiel vi farighis tia, kia vi estas, Hilde? HILDE Kiel vi faris min tia, kia mi estas? SOLNESS (mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon. HILDE (ghojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro --! Mia delikata, delikata kastelo. Nia aerkastelo! SOLNESS Kun fundamento sube. (En la strato kolektighis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidighas inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj audighas de fore malantau la nova domo) (_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun shia blanka shalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la ghardeno.) SINJORINO SOLNESS (al _Ragnar_) Chu estu ankau muziko? RAGNAR Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la florkrono. SOLNESS (prenas sian chapelon) Bone. Mi mem venos. SINJORINO SOLNESS (time) Kion vi volas tie, Halvard? SOLNESS (abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj. SINJORINO SOLNESS Jes, sube, jes. Nur sube. SOLNESS Mi ja kutimas. Tiel labortage. (Li malsupreniras la shtuparon kaj for tra la ghardeno.) SINJORINO SOLNESS (vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li estu singardema, kiam li supreniros! Promesu