The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Popolmalamiko Dramo en kvin aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** Produced by Andrew Sly and Bill Patterson HENRIK IBSEN POPOLMALAMIKO Dramo en kvin aktoj (En folkefiende) (1882) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82-91707-51-0 Popolmalamiko ROLOJ: DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto che banejo. SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino, instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara. PETRO STOCKMANN, la pli agha frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesagho". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. ShIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el chiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. (Stockmann prononcighas _Stokman_ kun mallonga _o_) (La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) UNUA AKTO (Vespero en la sidchambro de la _doktoro_; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antauchambron kaj la pli proksima al la laborchambro de la _doktoro_. Sur la kontraua muro, rekte kontrau la pordo de la antauchambro, estas pordo al la ceteraj chambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaue estas sofo kaj super ghi spegulo, kaj antau la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun shirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manghochambro. Tie vidighas pretigita tablo por vespermangho kaj sur ghi lampo.) (_Billing_ sidas che la manghotablo kun bushtuko sub la mentono. _Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovajho. La ceteraj seghoj chirkau la tablo estas forlasitaj, la manghilaro en malordo, kiel post finita mangho.) SINJORINO STOCKMANN Nu ja, char vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manghajho. BILLING (manghante) Gustas bonege, -- vere bonege. SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manghohoro -- BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas ech pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manghi senghenate. SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auskultas en la direkto de la antauchambro) Jen eble venas ankau Hovstad. BILLING Jes eble. (_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformchapo kaj bastono envenas.) LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino. SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidchambron) Ha, jen, bonan vesperon. Chu estas vi? Ghentile de vi fari viziton. LA MAGISTRANTO Mi jhus preteriris, kaj -- (kun jhetrigardo al la manghochambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn. SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmangheti! LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manghajhon vespere; Ne estas por _mia_ stomako. SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon --. LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la dauro pli sane, -- kaj ankau pli shpareme. SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malshparemuloj. LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi ech ne aludus --. (montras al la oficejo de la doktoro) Chu -- Chu eble li ne estas hejme? SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la mangho, -- li kaj la knaboj. LA MAGISTRANTO Chu tio estas saniga? (auskultas) Jen li vershajne venas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas de la antauchambro.) SINJORINO STOCKMANN Ha chu estas sinjoro Hovstad, kiu --? HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj? HOVSTAD Parte. Estas io por la gazeto. LA MAGISTRANTO Mi komprenas. Laudire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La Popola Mesagho". HOVSTAD Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagho", kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io au alia. SINJORINO STOCKMANN (al _Hovstad_) Sed chu vi ne volas --? (montras al la manghochambro) LA MAGISTRANTO Kompreneble; mi tute ne riprochas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kauzon por malshati vian gazeton, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ne, vere ankau mi opinias ke ne. LA MAGISTRANTO Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al chiuj honestaj civitanoj -- HOVSTAD La banejo, jes. LA MAGISTRANTO Ghuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo farighos la plej grava vivkondicho de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube! SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankau Tomas diras. LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajhoj kaj grundo plivalorighas de tago al tago. HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas. LA MAGISTRANTO Ankau tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malrichuloj estas konsiderinde malaltigita -- feliche, kaj malaltighos ankorau pli, se ni chi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn fremdulojn, -- sufichan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio. HOVSTAD Kaj por tio estas ja shancoj, mi audas. LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Chiun tagon envenas demandoj pri loghejoj kaj similaj aferoj. HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ghustatempe. LA MAGISTRANTO Chu li skribis ion ankau nun? HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondichojn che ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon. LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en ghi? HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ghis nun, printempe; char nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado -- LA MAGISTRANTO Tute ghuste; treege ghuste, sinjoro Hovstad. SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo. LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo. HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankau _li_, kiu ghin kreis komence. LA MAGISTRANTO Chu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje audas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankau _mi_ faris modestan kontribuon al tiu entrepreno. SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas chiam diras. HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauenigis la aferon kaj realigis ghin; tion ni ja chiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro. LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiche dum sia tempo -- bedaurinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu chi domo -- SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato -- HOVSTAD Kiel do la magistranto -- SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos. HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la manghochambron.) LA MAGISTRANTO (iom mallaute) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon. SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Chu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj? LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed laushajne ne estas chiuj kiuj estas kontentaj pri divido. SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordighas. (auskultas) Jen li estas, mi pensas. (Shi iras kaj malfermas la pordon de la antauchambro.) DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Chu ne ghojige; chu? Bonvolu, shipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskau ne volis supreniri kun mi. (_Shipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon) DOKTORO STOCKMANN (che la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, shipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajhon -- (Li pushetas _Horster_ en la manghochambron. Ankau _Ejlif_ kaj _Morten_ eniras.) SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, chu vi do ne vidas --? DOKTORO STOCKMANN (turnas sin che la pordo) Nu, chu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere ghojige. LA MAGISTRANTO Bedaurinde mi devas baldau foriri -- DOKTORO STOCKMANN Babilajho; baldau ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Shi iras en la manghochambron.) LA MAGISTRANTO Ankau grogon --! DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin. LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj. DOKTORO STOCKMANN Sed tio chi ja ne estas iu grogfesteno. LA MAGISTRANTO Shajnas al mi -- (ekrigardas al la manghochambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da manghajho. DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, chu ne estas benate vidi junulojn manghi? Chiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manghajhon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro. LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas? DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauguloj kiel vi kaj mi -- LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Char sciu, mi estas arde ghoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicha meze en tiu chi ghermanta, vigla vivo. Estas ja promesricha tempo en kiu ni vivas! Estas kvazau nova mondo elkreskas chirkau ni. LA MAGISTRANTO Chu vere vi tion trovas? DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja chiujn viajn tagojn vivis meze en tiu chi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakrighas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskau neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, -- sur min efikis kvazau mi translokighis mezen en vivoviglan metropolon. LA MAGISTRANTO Hm; metropolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed chi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la chefa afero. (krias) Katrine, chu ne la poshtisto venis? SINJORINO STOCKMANN (en la manghochambro) Ne, li ankorau ne venis. DOKTORO STOCKMANN Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato -- LA MAGISTRANTO Nu ja, kompreneble -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiau ekzemple ni manghis rostbovajhon por tagmangho! Nu, ni ankau krome havis por la vespermangho. Chu vi ne volas gustumi pecon? Au chu mi do almenau montru ghin al vi? Venu -- LA MAGISTRANTO Ne, ne, tute ne -- DOKTORO STOCKMANN Nu, sed jen do. Chu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon? LA MAGISTRANTO Jes, mi tion rimarkis. DOKTORO STOCKMANN Kaj ni ankau ekhavis lampshirmilon. Jen vidu! Por chio Katrine shparis. Kaj tio faras la chambron vere hejmeca. Chu vi ne samopinias? Staru chi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Chu ne? LA MAGISTRANTO Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajhojn -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskau same multe kiom ni foruzas. LA MAGISTRANTO Preskau, jes --! DOKTORO STOCKMANN Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi. LA MAGISTRANTO Jes, mi vere kredas! Guberniestro, autoritatulo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli -- LA MAGISTRANTO Jes ja, lau ties kondichoj. DOKTORO STOCKMANN Cetere mi ne disipas por senutilajhoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega ghojo vidi homojn che mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra vivkondicho esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj --; kaj tiaj ili estas, chiuj tiuj kiuj sidas tie manghante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad. LA MAGISTRANTO Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi. DOKTORO STOCKMANN Artikolon de mi? LA MAGISTRANTO Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre. DOKTORO STOCKMANN Ho tiun, jes! -- Ne, ghin mi ghisplue ne volas presigi. LA MAGISTRANTO Chu ne? Lau mi ja estas la plej oportuna tempo. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pashadas sur la planko) LA MAGISTRANTO (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenau ne chi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, au eble ech nenio. Eble estas nur imago. LA MAGISTRANTO Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Chu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro -- DOKTORO STOCKMANN Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro. LA MAGISTRANTO Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke chiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la leghe elektitaj autoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras lau insidaj vojoj malantau niaj dorsoj! DOKTORO STOCKMANN Chu _mi_ iam iras lau insidaj vojoj? LA MAGISTRANTO Vi almenau havas enradikighintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskau same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, au, pli ghuste, sub tiuj autoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutajho. DOKTORO STOCKMANN Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi? LA MAGISTRANTO Jes, char estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue au malfrue. Nun mi avertis vin. Adiau. DOKTORO STOCKMANN Chu vi estas freneza? Vi tute eraras -- LA MAGISTRANTO Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la manghochambron) Adiau, bofratino. Adiau sinjoroj. (Li foriras.) SINJORINO STOCKMANN (revenas en la sidchambron) Chu li foriris? DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj furioza. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li? DOKTORO STOCKMANN Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antautempe. SINJORINO STOCKMANN Pri kio vi farus al li raporton? DOKTORO STOCKMANN Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la poshtisto ne venas. (_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la manghotablo kaj venas en la sidchambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.) BILLING (strechas la brakojn) Ahh, post tia mangho, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo. HOVSTAD La magistranto ne estis en la bona angulo chi-vespere. DOKTORO STOCKMANN Venas de la stomako; li havas malbonan digeston. HOVSTAD Certe estis ni el "La Popola Mesagho", kiujn li ne povis digesti. SINJORINO STOCKMANN Vi ja sufiche bone akordighis kun li, laushajne. HOVSTAD Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauzo. BILLING _Jen_ la vorto! Ghi rezumas la situacion. DOKTORO STOCKMANN Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por ghui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seghojn al la tablo, knaboj! Katrine, chu nun la grogon? SINJORINO STOCKMANN (irante al la manghochambro) Tuj mi ghin alportos. DOKTORO STOCKMANN Kaj eksidu en la sofon che mi, shipestro Horster. Rara gasto kiel vi --. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj. (La sinjoroj eksidas chirkau la tablo. _Sinjorino Stockmann_ alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesajhoj.) SINJORINO STOCKMANN Jen arako, kaj tio chi estas rumo; kaj jen konjako. Nun chiu helpu sin mem. DOKTORO STOCKMANN (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksighas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la chambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi shajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankau mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis ghin. Nu, li ja ghin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn ajhojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu chi faris kun mi multajn ekskursojn en acha vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahh, verdire estas iom pli bone sidi chi tie sekure kaj agrable. SINJORINO STOCKMANN (trikante) Chu vi baldau forvelos, shipestro Horster? HORSTER Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi ja iros al Ameriko? HORSTER Jes, mi intencas. BILLING Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton. HORSTER Chu okazos novaj elektoj? BILLING Vi tion ne scias? HORSTER Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn. BILLING Sed vi do tamen interesighas pri la publikaj aferoj, chu? HORSTER Ne, tiujn mi ne komprenas. BILLING Tamen; vochdoni oni ja devas. HORSTER Ech tiuj, kiuj ne komprenas la aferon? BILLING Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazau shipo; chiuj devas meti la manon sur la stirilon. HORSTER Eble tio estas avantagha sur la tero; sed sur shipo tio efikus malbone. HOVSTAD Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesighas tiom malmulte pri la aferoj de la lando. BILLING Vere strange. DOKTORO STOCKMANN Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Chu aperos io komune utila en "La Popola Mesagho" morgau? HOVSTAD Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgau mi intencas enpreni vian artikolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auskultu, vi devas atendi pri ghi. HOVSTAD Chu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj shajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento -- DOKTORO STOCKMANN Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom -- (_Petra_, en chapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antauchambro.) PETRA Bonan vesperon. DOKTORO STOCKMANN Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas? (reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajhojn kaj la kajerojn sur seghon apud la pordo.) PETRA Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro. DOKTORO STOCKMANN Nu, do partoprenu la komforton ankau vi. BILLING Chu mi pretigu glaseton por vi? PETRA (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi chiam faras ghin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segho, kie kushas la vestajhoj) DOKTORO STOCKMANN Leteron! De kiu? PETRA (serchas en la mantelposho) Mi ricevis ghin de la poshtisto jhus kiam mi eliris -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras kaj iras al shi renkonte) Kaj nur nun vi ghin donas! PETRA Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ghi estas. DOKTORO STOCKMANN (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, ghuste --! SINJORINO STOCKMANN Chu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes ghuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? Chu denove ne trovighas lampo en mia chambro! SINJORINO STOCKMANN Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone. Pardonu momenton -- (Li iras en la chambron dekstre.) PETRA Kio do tio estas, patrino? SINJORINO STOCKMANN Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poshtisto. BILLING Supozeble eksterurba paciento -- PETRA Kompatinda patro; li baldau havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos! HOVSTAD Chu ankau hodiau vi instruis en la vesperlernejo? PETRA (trinketas) Du horojn. BILLING Kaj antautagmeze kvar horojn en la instituto -- PETRA (eksidas che la pordo) Kvin horojn. SINJORINO STOCKMANN Kaj chi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas. PETRA Amaseton, jes. HORSTER Aspekte vi havas sufichan laboron. PETRA Jes; kaj bone. Oni tiam farighas tiel kontentige laca. BILLING Vi tion shatas, chu? PETRA Jes, char tiam oni poste dormas tiel bone. MORTEN Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra. PETRA Pekulino? MORTEN Jes, char vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj. EJLIF (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajhon. SINJORINO STOCKMANN Nu, nu, Ejlif! BILLING (ridas) Jen, bonege. HOVSTAD Chu vi ne volas multe labori, Morten? MORTEN Ne, mi ne volas. HOVSTAD Nu, sed kio vi do volas farighi en la vivo? MORTEN Mi plej shatus farighi vikingo, mi. EJLIF Kaj do vi devus ja esti pagano. MORTEN Ja, ja; mi povus ja farighi pagano. BILLING Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ghuste la samon. SINJORINO STOCKMANN (faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing. BILLING Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldau ni estos paganoj, la tuta aro. MORTEN Kaj chu _ni tiam_ rajtos fari chion lau nia volo? BILLING Jes, vidu, Morten -- SINJORINO STOCKMANN Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgau. EJLIF _Mi_ povus tamen resti tempeton -- SINJORINO STOCKMANN Ech vi ne; eniru ambau. (La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la chambron maldekstre.) HOVSTAD Chu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj audi tiajhon? SINJORINO STOCKMANN Mi ja ne scias; sed mi ne shatas. PETRA Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaghe de vi. SINJORINO STOCKMANN Jes, povas esti; sed mi tion ne shatas; ne en la hejmo. PETRA Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antau la infanoj. HORSTER Vi devas mensogi, chu? PETRA Jes, chu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas? BILLING Jes, estas ja tro certe. PETRA Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruighus tute alimaniere. BILLING Ho chu, rimedojn -- HORSTER Nu, se vi pri _tio_ pensas, fraulino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskau malplena; tie estas granda manghosalono sur la teretagho -- PETRA (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivighos. HOVSTAD Ho ne, fraulino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed audu, chu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni? PETRA Ne, ankorau ne; sed vi ricevu ghin en ghusta tempo. (_Doktoro Stockmann_ venas de sia chambro kun la malfermita letero en la mano.) DOKTORO STOCKMANN (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke audighos novajho en la urbo! BILLING Novajho? SINJORINO STOCKMANN Kia novajho? DOKTORO STOCKMANN Granda malkovro, Katrine! HOVSTAD Chu? SINJORINO STOCKMANN Kiun vi faris? DOKTORO STOCKMANN Jes, ghuste mi. (pashas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas! PETRA Sed, patro, diru do pri kio tio temas. DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu chion. Imagu se mi nun havus Petron chi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas chirkauiri kaj jughi kiel la plej blindaj talpoj -- HOVSTAD Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN (haltas apud la tablo) Chu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko? HOVSTAD Jes, kompreneble. DOKTORO STOCKMANN Ech eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj -- SINJORINO STOCKMANN Jes sed, kara Tomas -- DOKTORO STOCKMANN Kaj rekomendi ghin kaj laudi ghin ni ja faris. Mi skribadis kaj en "La Popola Mesagho" kaj en flugfolioj -- HOVSTAD Nu jes, kaj sekve? DOKTORO STOCKMANN Tiu banejo, kiu nomighas la arterio de la urbo, kaj ghia vivnervo kaj -- kaj diablo scias kion oni elpensis -- BILLING "La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, ankau tio. Sed chu vi vere scias, kio estas chi tiu granda, grandioza, laudata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- chu vi scias kio tiu estas? HOVSTAD Ne, sed kio ghi do estas? SINJORINO STOCKMANN Nu, kio ghi estas? DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas pestejo. PETRA La banejo, patro! SINJORINO STOCKMANN (samtempe) Nia banejo! HOVSTAD (same) Sed, sinjoro doktoro -- BILLING Absolute nekredeble! DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece dangherega! Chiuj tiuj malpuregajhoj supre en la Muelejvalo, -- chio tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajho sorbighas en la plaghon -- HOVSTAD -- kie la marbanejoj situas? DOKTORO STOCKMANN Ghuste tie. HOVSTAD De kio vi scias tion chi tiel certe, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj che la banejo, -- kaj tifaj kaj gastraj -- SINJORINO STOCKMANN Jes, vere okazis. DOKTORO STOCKMANN Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge. SINJORINO STOCKMANN Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata! DOKTORO STOCKMANN Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed chi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto. HOVSTAD Kaj ghin vi nun ricevis? DOKTORO STOCKMANN (montras la leteron) Jen mi havas ghin! Li trovis cheeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas absolute malsanige chu uzata interne chu ekstere. SINJORINO STOCKMANN Estas dia felicho, ke vi malkovris tion ghustatempe. DOKTORO STOCKMANN Jes, en tio vi pravas. HOVSTAD Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble plibonigi la aferon. HOVSTAD Chu tio eblas? DOKTORO STOCKMANN Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, ke vi tenis tion chi tiel sekreta. DOKTORO STOCKMANN Chu mi kurus chirkaue en la urbo babilante, antau ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas. PETRA Nu, sed al ni hejme -- DOKTORO STOCKMANN Ech ne al unu sola vivanta animo. Sed morgau vi povos kuri vizite al la "melo" -- SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do --! DOKTORO STOCKMANN Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; nun ili vidu --! (pashadas chirkaue frotante la manojn) Farighos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota. HOVSTAD (ekstaras) La tuta akvotubaro --? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu ghin al loko multe pli alta. PETRA Kaj tiel vi tamen finfine pravighas. DOKTORO STOCKMANN Jes, chu vi memoras, Petra? Mi skribis kontrau ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, char mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; ghi kushis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun chi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos ghin (iras en sian chambron kaj revenas kun pakajho da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajho. Bone; jen; donu ghin al -- al --; (stamfas) kiel diable shi nomighas? Nu, donu ghin al la servistino; diru, ke shi tuj portu ghin al la magistranto. (_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajho tra la manghochambro.) PETRA Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro? DOKTORO STOCKMANN Kion li do dirus? Li certe estos ghoja vidante, ke tia grava vero malkovrighas, mi pensas. HOVSTAD Chu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagho" pri via malkovro? DOKTORO STOCKMANN Jes, vere dankon pro tio. HOVSTAD Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe estas. SINJORINO STOCKMANN (revenas) Nun shi foriris kun ghi. BILLING Vi farighos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (kontente pashadas chirkauen) Ho chu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonshanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen -- BILLING Hovstad, chu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann? HOVSTAD Tiun ideon mi chiuokaze subtenos. BILLING Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio. DOKTORO STOCKMANN Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajhon; mi ne akceptos iujn aranghojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos ghin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne akceptos ghin. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi faras ghuste, Tomas. PETRA (suprenlevas sian glason) Je via sano, patro! HOVSTAD kaj BILLING Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro. HORSTER (tushetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felichon el tio chi. DOKTORO STOCKMANN Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ghoja --; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskighurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine! (Li kaptas shin per ambau manoj chirkau la kolo kaj turnighadas kun shi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontraubatalas. Ridado, aplaudado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn che la pordo.) DUA AKTO (La sidchambro de la doktoro. La pordo de la manghochambro estas fermita. Antautagmeze.) SINJORINO STOCKMANN (Kun sigelita letero en la mano venas de la manghochambro, iras al la antaua pordo dekstre kaj enrigardas.) Chu vi estas hejme, Tomas? DOKTORO STOCKMANN (interne) Jes, mi jhus revenis. (venas) Chu estas io? SINJORINO STOCKMANN Letero de via frato. (donas ghin al li) DOKTORO STOCKMANN Aha, ni rigardu. (daure legas murmurante) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Kion li do diras? DOKTORO STOCKMANN (metas la paperojn en la poshon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze. SINJORINO STOCKMANN Do memoru, ke vi tiam estu hejme. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja povos; char mi jam finis miajn antautagmezajn vizitojn. SINJORINO STOCKMANN Vere mi estas scivola audi kiel li konsideras la aferon. DOKTORO STOCKMANN Eble li ne shatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. SINJORINO STOCKMANN Jes, chu ankau vi tion timas? DOKTORO STOCKMANN Nu, funde li kompreneble farighos ghoja. Sed tamen --; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo. SINJORINO STOCKMANN Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel ghentila, ke vi dividu la honoron kun li. Chu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron --? DOKTORO STOCKMANN Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. MALJUNA MORTEN KIIL (enmetas la kapon che la antauchambra pordo, chirkaurigardas ekzamene, ridas kashe kaj demandas ruze) Chu estas -- estas vero? SINJORINO STOCKMANN (al li renkonte) Patro, -- chu estas vi! DOKTORO STOCKMANN Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! SINJORINO STOCKMANN Ho, sed envenu do. MORTEN KIIL Jes, se estas vero; char alie mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Kio estas vero? MORTEN KIIL Tiu stultajho pri la akvosistemo. Chu ghi estas vero? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciighis pri _tio_? MORTEN KIIL (envenas) Petra enkuris, kiam shi iris al la lernejo -- DOKTORO STOCKMANN Chu shi faris? MORTEN KIIL Jes ja; kaj shi rakontis --. Mi pensis, ke shi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas. DOKTORO STOCKMANN Ne, kiel vi povus pensi tiajhon! MORTEN KIIL Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antau ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, chu? DOKTORO STOCKMANN Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj chu ne estas vera felicho por la urbo --? MORTEN KIIL (baraktas kun la ridado) Felicho por la urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, ke mi faris tiun malkovrajhon ghustatempe -- MORTEN KIIL (kiel antaue) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenajhon pri via propra samsanga frato. DOKTORO STOCKMANN Arlekenajhon! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara patro -- MORTEN KIIL (ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Chu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn? DOKTORO STOCKMANN Ho jes, infuzorioj. MORTEN KIIL Kaj ech multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; ili povas cheesti en centmiloj. MORTEN KIIL Sed neniu povas vidi ilin, -- chu ne estas tiel? DOKTORO STOCKMANN Ne, vidi ilin oni ne povas. MORTEN KIIL (silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ghis nun audis pri vi. DOKTORO STOCKMANN Kiel? Kio? MORTEN KIIL Sed neniel vi povos kredigi tiajhon al la magistranto. DOKTORO STOCKMANN Nu, ni vidos. MORTEN KIIL Chu vi imagas lin tiel freneza? DOKTORO STOCKMANN Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza. MORTEN KIIL La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saghaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; char ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajhon pri ili, Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Sed bopatro -- MORTEN KIIL Nur arlekenajhon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros chirkaue nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malrichuloj. DOKTORO STOCKMANN Nu, tio estas ja ghentila. MORTEN KIIL Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere. (_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauchambro.) HOVSTAD Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu -- DOKTORO STOCKMANN Ne, ne. Envenu; envenu. MORTEN KIIL (denove klukridas) Li! Chu ankau li partoprenas? HOVSTAD Kion vi aludas? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble, li partoprenas. MORTEN KIIL Chu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ghusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Ho ne; restu iomete, bopatro. MORTEN KIIL Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajhojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio. (Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.) DOKTORO STOCKMANN (ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ech ne unu vorton el tio chi pri la akvoliverejo. HOVSTAD Chu estis _tiu_ afero --? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankau vi venas? HOVSTAD Jes, estas pri ghi. Chu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Tiom longe kiom vi deziras, kara. HOVSTAD Chu vi ricevis respondon de la magistranto? DOKTORO STOCKMANN Ankorau ne. Li venos post iom. HOVSTAD Mi iom pensis pri la afero de post hierau vespere. DOKTORO STOCKMANN Nu ja? HOVSTAD Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj. DOKTORO STOCKMANN Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon. (_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogseghon aliflanke de la tablo.) DOKTORO STOCKMANN Nu? Vi do opinias --? HOVSTAD Vi diris hierau, ke la putra akvo venas de malpurajhoj en la grundo. DOKTORO STOCKMANN Jes, ghi venas sendube de tiu venena marcho supre en la Muelejvalo. HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ghi venas de tute alia marcho. DOKTORO STOCKMANN Kiu marcho tiu do estus? HOVSTAD La marcho en kiu nia tuta komunuma vivo kushas putrante. DOKTORO STOCKMANN Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu? HOVSTAD Chiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj -- DOKTORO STOCKMANN Nu, oficistoj ili ja ne chiuj estas. HOVSTAD Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenau estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas chiuj richuloj, chiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton. HOVSTAD Chu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ghi nun kushas? DOKTORO STOCKMANN Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajho de ili. Sed tio ja nun plibonighos. HOVSTAD Chu vi kredas, ke iros tiel glate? DOKTORO STOCKMANN Glate au ne glate, -- farenda ghi tamen estas. HOVSTAD Jes, se la gazetaro prenos la taskon. DOKTORO STOCKMANN Neniam farighos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato -- HOVSTAD Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon. DOKTORO STOCKMANN En la gazeto? HOVSTAD Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesaghon", mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon. DOKTORO STOCKMANN Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finighis; vi ja tiel preskau ruinigis la gazeton. HOVSTAD Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Char danghero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ghin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn. DOKTORO STOCKMANN Malhavi, jes; sed ni tamen shuldas al ili grandan dankon. HOVSTAD Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian shancon kiel tiun chi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajhojn oni devas elradikigi kiel chiaspecajn superstichojn. DOKTORO STOCKMANN Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas supersticho, do forigu ghin! HOVSTAD La magistranto mi ja nevolonte tushus, char li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauas chiujn aliajn konsiderojn. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --! HOVSTAD Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj. DOKTORO STOCKMANN Sed kara, -- kiu pensas tiel? HOVSTAD Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufichan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon -- DOKTORO STOCKMANN Tion mi bonege komprenas -- HOVSTAD Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jhurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantagha situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajhojn; sed ili faru kiel al ili plachas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen -- DOKTORO STOCKMANN Ghuste tio, jes! ghuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- diable --! (Iu frapas.) Envenu! (_Presisto Aslaksen_ che la pordo de la antauchambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunchifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra chapelo en la mano.) ASLAKSEN (salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel audaca -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen! ASLAKSEN Jes, ghuste, sinjoro doktoro. HOVSTAD (ekstaras) Chu min vi serchas, Aslaksen? ASLAKSEN Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontighus chi tie. Estas la doktoro mem -- DOKTORO STOCKMANN Nu, per kio mi servu? ASLAKSEN Chu estas vero, kion mi audis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon? DOKTORO STOCKMANN Jes, por la banejo. ASLAKSEN Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el chiuj fortoj. HOVSTAD (al la doktoro) Jen vi vidas! DOKTORO STOCKMANN Mi kore dankas vin pro tio! Sed -- ASLAKSEN Char estus eble bezonate havi nin etburghojn subtenantaj dorse. Ni kvazau konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere _volas_. Kaj estas chiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke chi tie apartaj aranghoj estus necesaj. Shajnas al mi, ke tia simpla afero -- ASLAKSEN Nu ja, povus tamen esti bone; char mi konas la lokajn autoritatulojn sufiche bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaghe, ke ni faru iometan manifestacion. HOVSTAD Ghuste tio, jes. DOKTORO STOCKMANN Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii? ASLAKSEN Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi chiam estas laueble modera; char modereco estas la unua deco de civitano, -- lau _mia_ opinio. DOKTORO STOCKMANN Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, mi kuraghas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ghi estas ege grava por ni etburghoj. Aspekte la banejo farighos kvazau eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni chiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per chiuj fortoj. Kaj char mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj -- DOKTORO STOCKMANN Jes --? ASLAKSEN -- kaj char mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. ASLAKSEN Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj char mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- se mi mem tion diru. DOKTORO STOCKMANN Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone. DOKTORO STOCKMANN Manifeston, vi diras? ASLAKSEN Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antauenportis tiun chi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ghin vortumi en la plej deca modereco, ke ghi ne ofendos la autoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendighi, mi pensas? HOVSTAD Nu, ech se ili ne tion shatus -- ASLAKSEN Ne, ne, ne; neniun ofendon kontrau la autoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontrau homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiche dum miaj tagoj; kaj el tio ankau neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj. DOKTORO STOCKMANN (agitas lian manon) Mi preskau ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ghojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ghoja, -- tiel ghoja! Audu; chu ne glaseton da shereo? Chu! ASLAKSEN Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajhojn. DOKTORO STOCKMANN Nu, sed glason da biero do; kion vi diras? ASLAKSEN Dankon, ankau ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson. DOKTORO STOCKMANN Jes, estas senmezure ghentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke chiuj tiuj aranghoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem. ASLAKSEN La autoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaudi ilin -- HOVSTAD Morgau ni pelchasos ilin en la gazeto, Aslaksen. ASLAKSEN Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaueniru kun modereco, au vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; char mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiau al la doktoro. Vi nun scias, ke almenau ni etburghoj staras malantau vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton che via flanko, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiau, adiau! ASLAKSEN Chu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Mi venos poste; restas ankorau io por decidi. ASLAKSEN Bone, bone. (Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la antauchambron.) HOVSTAD (je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Chu ne shajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti chi tie en tiu kovarda malkuragheco kaj malvigleco? DOKTORO STOCKMANN Chu vi aludas al presisto Aslaksen? HOVSTAD Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcho -- tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto chi tie che ni; ili iras klinighante kaj svingante al ambau flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraghas fari plenan pashon. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, shajnas al mi. HOVSTAD Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo. DOKTORO STOCKMANN Mi komplete samopinias kun vi. HOVSTAD Tial mi nun volas kapti la shancon kaj provi, chu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraghon. La kulto de autoritato _devas_ esti elradikighata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi chiujn vochdonrajtulojn. DOKTORO STOCKMANN Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antau ol mi parolis kun mia frato. HOVSTAD Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antauenigi la aferon -- DOKTORO STOCKMANN Ho, kiel vi povas imagi tion? HOVSTAD Estas imageble. Kaj _tiam_ --? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiam mi promesas al vi --; audu, -- tiam vi povos presigi mian artikolon, -- enpreni ghin tuta kaj kompleta. HOVSTAD Chu mi rajtos? Chu decidite? DOKTORO STOCKMANN (prezentas al li la manuskripton) Jen ghi estas; prenu ghin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ghin; kaj vi redonu ghin al mi poste. HOVSTAD Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiau, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Adiau, adiau. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- vere glate! HOVSTAD Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauchambro.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la manghochambron) Katrine --! Nu, Petra, chu vi venis hejmen? PETRA (envenas) Jes, mi jhus venis de la lernejo. SINJORINO STOCKMANN (venas) Chu li ankorau ne venis? DOKTORO STOCKMANN Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, char sciu, ke ghi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankau metis sian gazeton por mia bezono, se farighos necese. SINJORINO STOCKMANN Sed chu vi opinias, ke tio estos bezonata? DOKTORO STOCKMANN Ho, tute ne. Sed almenau estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron che sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. SINJORINO STOCKMANN Nu? Kaj kion li volis? DOKTORO STOCKMANN Ankau subteni min. Chiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, -- chu vi scias kion mi havas malantau mi? SINJORINO STOCKMANN Malantau vi? Ne; kion vi do havas malantau vi? DOKTORO STOCKMANN La kompaktan plimulton. SINJORINO STOCKMANN Chu vere? Chu estas bone por vi, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pashadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ghojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj! PETRA Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro! DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo! SINJORINO STOCKMANN Oni sonorigas. DOKTORO STOCKMANN Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu! LA MAGISTRANTO (venas de la antauchambro) Bonan matenon. DOKTORO STOCKMANN Bonvenon, Petro! SINJORINO STOCKMANN Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas? LA MAGISTRANTO Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hierau post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondichojn che la banejo. DOKTORO STOCKMANN Jes, chu vi legis ghin? LA MAGISTRANTO Jes, mi faris. DOKTORO STOCKMANN Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero? LA MAGISTRANTO (kun rigardo flanken) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Venu, Petra. (Shi kaj _Petra_ iras en la chambron maldekstre.) LA MAGISTRANTO (post ioma pauzo) Chu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantau mia dorso? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi -- LA MAGISTRANTO Kaj nun vi opinias, ke vi scias? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin. LA MAGISTRANTO Chu vi intencas meti tiun chi dokumenton antau la banejan estraron kvazau oficialan dokumenton? DOKTORO STOCKMANN Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urghe. LA MAGISTRANTO Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajho. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo. DOKTORO STOCKMANN Jes sed, Petro, chu ghi povas alimaniere nomighi? Pensu nur, -- venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serchas sanon che ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon! LA MAGISTRANTO Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajhojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata. DOKTORO STOCKMANN Jes, chu vi do scias pri alia solvo? Mi ne. LA MAGISTRANTO Antautagmeze mi faris viziteton al la urba ingheniero. Kaj al li mi menciis -- tiel duone sherce -- tiujn laborojn, kvazau ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco. DOKTORO STOCKMANN Iam en la estonteco! LA MAGISTRANTO Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Chu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj shanghoj eble kostus? Lau la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj vershajne sumighus al pluraj chentmiloj da kronoj. DOKTORO STOCKMANN Chu farighus tiom multekoste? LA MAGISTRANTO Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daurus minimuman tempospacon de du jaroj. DOKTORO STOCKMANN Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj? LA MAGISTRANTO Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Chu ni fermu ghin? Jes, tion ni devus. Au chu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastighos, ke la akvo estas malsaniga? DOKTORO STOCKMANN Sed, Petro, tia ghi ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj chio tio nun, -- ghuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankau la najbaraj urboj havas certajn kondichojn por farighi serchataj banlokoj. Chu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus vershajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon. DOKTORO STOCKMANN -- ruinigus --! LA MAGISTRANTO Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi. DOKTORO STOCKMANN Sed kion vi elpensu, ke oni faru? LA MAGISTRANTO El via traktajho mi ne povis konvinkighi, ke la akvokondichoj che la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas. DOKTORO STOCKMANN Ili estas ech pli krizaj! Au ili almenau farighos tiaj en la somero. Kiam la vetero farighos varma. LA MAGISTRANTO Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus. DOKTORO STOCKMANN Kaj sekve --? Kio poste? LA MAGISTRANTO La establita akvoliverejo che la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, chu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajhon! LA MAGISTRANTO Ruzajhon? DOKTORO STOCKMANN Jes, estus ruzajho, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontau la publiko, kontrau la tuta komunumo! LA MAGISTRANTO Kiel mi antaue diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danghero. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ghusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruajhoj kaj la akvoliverejo farighis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, -- chu vi opinias, ke mi ne travidas vin? LA MAGISTRANTO Kaj ech se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestighon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala autoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajho ne direktighas al la direkcio de la banejo. Ghi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- ech neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu chi fatala afero. DOKTORO STOCKMANN Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. LA MAGISTRANTO Devas esti kaj estu malhelpota. DOKTORO STOCKMANN Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ghin. LA MAGISTRANTO Konas ghin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagho" --? DOKTORO STOCKMANN Ho jes; ankau ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon. LA MAGISTRANTO (post mallonga pauzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Chu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem? DOKTORO STOCKMANN Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? LA MAGISTRANTO Por vi kaj por la viaj, jes. DOKTORO STOCKMANN Kion diable _tio_ signifas? LA MAGISTRANTO Mi pensas, ke mi chiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. LA MAGISTRANTO Mi ne petas. Iel mi ja ankau devis -- pro mi mem. Estis chiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton. DOKTORO STOCKMANN Chu? Chu nure pro vi mem --! LA MAGISTRANTO Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi opinias, ke mi faras? LA MAGISTRANTO Jes, bedaurinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankau vian malfelichan emon skribi publike pri chiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon au tutan broshuron pri ghi. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis! LA MAGISTRANTO Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ghi jam havas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi tiel rekte diras! LA MAGISTRANTO Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ghis nun mi provis eviti tion, char mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la autoritatuloj, jes ech pri la registaro, -- kritikachas ghin, -- pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed chu vi povas ion alian atendi, -- tia trudema homo, kia vi estas. DOKTORO STOCKMANN Nu do, -- chu mi ankau estas trudema? LA MAGISTRANTO Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpashas chiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico chi tie kiel baneja kuracisto -- DOKTORO STOCKMANN Al tiu mi estis la sole ghusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis farighi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- LA MAGISTRANTO Sendube. Sed tiam la ghusta tempo ankorau ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis jughi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn manojn -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj sekve vi fushis mian belan planon. Ho ja, montrighas efektive nun, kiaj saghaj uloj vi estis! LA MAGISTRANTO Lau mia supozo montrighas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via chiama kutimo. Vi ne toleras iun autoritatulon super vi; vi strabas malkontente al chiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj chiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, -- kaj sekve ankau por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi. DOKTORO STOCKMANN Kia postulo estas tiu? LA MAGISTRANTO Char vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ghi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Chiuspecaj onidiroj disvastighos chirkauen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per chiuspecaj aldonajhoj. Tial farighas necese, ke vi publike kontraudiru tiajn onidirojn. DOKTORO STOCKMANN Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. LA MAGISTRANTO Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero ech ne proksimume estas tiel danghera au kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi. DOKTORO STOCKMANN Aha, -- do tion vi atendas! LA MAGISTRANTO Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ghi profunde kaj konscience volas okazigi chion necesan por plibonigi eblajn difektojn. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fushadon kaj flikajhon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko --! LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. DOKTORO STOCKMANN (haltas) Ne rajtas --? LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto che la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauas tiun de viaj superuloj. DOKTORO STOCKMANN Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! LA MAGISTRANTO La afero chi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ghi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. DOKTORO STOCKMANN Ho, ke ghi estu por mi kio diable ghi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri chiuj aferoj en la tuta mondo! LA MAGISTRANTO Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. DOKTORO STOCKMANN (krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! LA MAGISTRANTO Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera chefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei. DOKTORO STOCKMANN (sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- PETRA (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! SINJORINO STOCKMANN (post shi) Petra, Petra! LA MAGISTRANTO Aha, oni staras gvate. SINJORINO STOCKMANN Traaudeblas; ni ne povis eviti -- PETRA Jes, mi staris auskultante. LA MAGISTRANTO Nu, estas ja bone -- DOKTORO STOCKMANN (iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --? LA MAGISTRANTO Vi mem devigis min paroli en tiu tono. DOKTORO STOCKMANN Kaj mi do en publika deklaro shtopu al mi mem la bushon? LA MAGISTRANTO Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis. DOKTORO STOCKMANN Kaj se mi ne -- obeas? LA MAGISTRANTO En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon. DOKTORO STOCKMANN Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontrau vin. Mi persistos; mi pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari? LA MAGISTRANTO En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon. DOKTORO STOCKMANN Kion --! PETRA Patro, -- maldungon! LA MAGISTRANTO Maldungon kiel kuracisto che la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de chiu rilato kun la aferoj de la banejo. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi kuraghus! LA MAGISTRANTO Estas vi mem, kiu chi tie ludas riske. PETRA Onklo, tio estas indigniga konduto kontrau homo kiel patro! SINJORINO STOCKMANN Silentu do, Petra! LA MAGISTRANTO (rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en chi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem! LA MAGISTRANTO -- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loghas. DOKTORO STOCKMANN Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue au malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montrighos, ke mi amas mian hejmurbon. LA MAGISTRANTO Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranchi la plej gravan fonton de prospero por la urbo. DOKTORO STOCKMANN Tiu fonto estas venena, homo! Chu vi estas freneza! Ni vivas chi tie vendachante malpurajhojn kaj putrajhojn! Nia tuta floranta publika vivo suchas sian nutron el mensogo! LA MAGISTRANTO Fantaziajho -- au io ankorau pli malbona. Homo, kiu eljhetas tiajn ofendajn akuzojn kontrau sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio. DOKTORO STOCKMANN (kontrauen al li) Kaj jenon vi kuraghas -- SINJORINO STOCKMANN (jhetas sin inter ilin) Tomas! PETRA (kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro! LA MAGISTRANTO Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi shuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiau. (Li eliras.) DOKTORO STOCKMANN (pashas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras! SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas -- PETRA Se eblus por mi iel gorghe kapti onklon --! DOKTORO STOCKMANN Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontrau ili antau longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ech nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluighi sur min! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas mi, kiu pravas! SINJORINO STOCKMANN Ahh jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon? PETRA Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel? DOKTORO STOCKMANN Chu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj audu, -- chu mi ne havas la liberalan gazetaron antau mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficha potenco, mi opinias! SINJORINO STOCKMANN Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --? DOKTORO STOCKMANN Kion mi ne intencas? SINJORINO STOCKMANN -- kontraustari vian fraton. DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ghusteco kaj vero! PETRA Jes, pri tio ankau mi demandas? SINJORINO STOCKMANN Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas. DOKTORO STOCKMANN Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko. SINJORINO STOCKMANN Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi faros. DOKTORO STOCKMANN Tiam mi almenau farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, kiu nomighas malamiko de la socio! SINJORINO STOCKMANN Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Chu shajnas al vi, ke _tio_ estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi? PETRA Ho, ne pensu chiam unue pri ni patrino. SINJORINO STOCKMANN Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankau iom pri vi mem, kaj pri mi -- DOKTORO STOCKMANN Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraghe submetigus min antau tiun Petro kaj lian kanajlaron, -- chu mi plu iam havus felichan momenton en mia vivo? SINJORINO STOCKMANN Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antau tiu felicho, kiun ni chiuj ricevos, se vi daure obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Shajnas al mi, ke ni sufiche spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos. DOKTORO STOCKMANN (tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajhon tiuj oficejsklavoj jhetu sur liberan honestan homon! Chu ne estas terure, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas granda peko kontrau vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustajhoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farighu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos -- (_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.) DOKTORO STOCKMANN La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ech ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon. (Li iras al sia chambro.) SINJORINO STOCKMANN (post lin) Tomas, -- kion vi volas fari! DOKTORO STOCKMANN (che la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine farighos plenkreskaj, liberaj homoj. (Li iras en sian chambron) SINJORINO STOCKMANN (ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin chiujn! PETRA Patro, li estas brava! Li ne cedas. (La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por silenti.) TRIA AKTO (La redaktejo de "La Popola Mesagho". Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitrajhoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaue maldekstre estas fenestro kaj apud ghi estas skribopupitro kun alta segho. Paro da apogseghoj staras che la tablo kaj kelkaj aliaj seghoj lau la muroj. La chambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseghoj malpuraj kaj shiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.) (_Redaktoro Hovstad_ sidas che la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.) BILLING Nu, jen vere io --! HOVSTAD (skribante) Chu vi tralegis ghin? BILLING (metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris. HOVSTAD Chu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiche akra? BILLING Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Chiu vorto falas peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo. HOVSTAD Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo. BILLING Vere; sed ni daure frapos, -- frapon post frapo, ghis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion chi, mi kvazau vidis la revolucion veni de fore. HOVSTAD (turnas sin) Tsh; ne diru tion kun Aslaksen auskultanta. BILLING (mallautigas la vochon) Aslaksen estas cedema malkuraghulo; ne trovighas vira kuragho en li. Sed tiun chi fojon vi do trapushos vian volon? Chu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro? HOVSTAD Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, -- BILLING Tio estus diable chagrene. HOVSTAD Nu, ni povas feliche utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos chiujn etburghojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ghin, li ekhavos kiel kontrauulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ghis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj -- BILLING Jes, jes bone; char ili devos ja elspezi grandan sumon -- HOVSTAD Jes, ho jhuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en chiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj. BILLING Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras jhus antau la komenco de revolucio! (Oni frapas.) HOVSTAD Tsh (vokas) Envenu! (_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu? DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Tiel do rezultis? BILLING Hura! DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing! BILLING Milito kun nuda tranchilo, mi esperas! La tranchilo al la gorgho, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN La traktajho estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar au kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen? BILLING (vokas en la presejon) Aslaksen, venu chi tien momenton! HOVSTAD Kvar au kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero? DOKTORO STOCKMANN Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed chio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- ghuste tiel. BILLING Estas, dia morto, vero; shajnas ke oni neniam finis, antau ol la tuta domacho estas malkonstruita. ASLAKSEN (venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon? HOVSTAD Absolute ne; ne timu. DOKTORO STOCKMANN Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktajho, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Ghi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraghas diri, ke vi havos chiun kleran homon che via flanko. ASLAKSEN Kaj ankau chiujn prudentajn, chu? BILLING Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskau la tutan urbon. ASLAKSEN Nu, do ni kuraghas presi ghin. DOKTORO STOCKMANN Jes, tion mi opinius. HOVSTAD Ni enprenos ghin morgau frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ech ne unu solan tagon. Audu, sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupighi pri la manuskripto. ASLAKSEN Mi faros. DOKTORO STOCKMANN Atentu pri ghi kvazau pri oro. Neniun preseraron; chiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajhon. -- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, -- jhetege disigita -- BILLING Disjhetita, -- jes kvazau fulmo! DOKTORO STOCKMANN -- submetita al la jugho de chiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiau devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn rajhtojn -- BILLING Kion! Viajn homajn rajtojn! DOKTORO STOCKMANN -- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaghon antau mian internan, sanktan konvinkon -- BILLING Tio estas, dia morto, tro kruda. HOVSTAD Ho jes, oni povas atendi chion de tiu flanko. DOKTORO STOCKMANN Sed antau mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Chiun tagon mi nun kvazau jhetos ankron en "La Popola Mesagho", kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj lauvice -- ASLAKSEN Jes, sed auskultu -- BILLING Hura; ni havos militon, militon! DOKTORO STOCKMANN -- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajhojn antau la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru! ASLAKSEN Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere -- BILLING Ho ne; ho ne! Ne shparu la dinamiton! DOKTORO STOCKMANN (same nekonfuzebla) Char nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota -- BILLING _Jen_ la liberiga vorto! DOKTORO STOCKMANN Chiuj flikuloj ni forchasos. Kaj tio en chiuj ejoj! Malfermighis por mi senfinaj vizioj hodiau. Ankorau ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serchi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en chiuj antaupostenoj. BILLING Audu, audu! DOKTORO STOCKMANN Estu ni nur solidaraj, kaj chio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazau shipo lanchighos el la shipglitejo. Jes, chu vi ne tion kredas? HOVSTAD Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ghi juste devas kushi. ASLAKSEN Kaj antauenpashante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio chi estu danghera. DOKTORO STOCKMANN Kiu, diable, atentas, chu tio estas danghera au ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco. HOVSTAD Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro. ASLAKSEN Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas. BILLING Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen! ASLAKSEN Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldau uzos tiun esprimon. DOKTORO STOCKMANN (tushita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; -- tio chi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfelichan diablon --. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; -- kaj precipe forstreku ech ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiau ghis poste; adiau, adiau! (Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.) HOVSTAD Li farighos netakseble utila homo por ni. ASLAKSEN Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin. HOVSTAD Hm, dependas de -- BILLING Vi estas ja damne timema, Aslaksen. ASLAKSEN Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antau la registaro mem, kaj jen vidu chu mi estas timema. BILLING Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraueco en vi. ASLAKSEN Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenau ne malutilas al la socio; char tiuj homoj ne ghenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la _lokaj_ autoritatuloj, _ilin_ oni povas eljheti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon che la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj. HOVSTAD Sed la civitana edukado pere de memregado, -- chu vi ne pensas pri _ghi?_ ASLAKSEN Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri chio ajn, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn! BILLING Audu, -- audu! ASLAKSEN (ridetas) Hm. (montras al la segho) Sur la redaktortabureto _tie_ sidis antau vi guberniestro Stensgard. BILLING (krachas) Fi! Tia dizertulo. HOVSTAD Mi ne estas shancelisto -- kaj neniam farighos. ASLAKSEN Politikisto prijhuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato. BILLING Mi --! HOVSTAD Chu vi, Billing! BILLING Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn. ASLAKSEN Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraudiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kushas aperta por chiu ajn. Mi ne subighis al alia shangho ol farighi pli modera. Mia koro daure estas che la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj. (Li iras en la presejon.) BILLING Chu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad? HOVSTAD Chu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj? BILLING Damnite ke ni ne havas sufichan komerckapitalon. HOVSTAD (eksidas che la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus -- BILLING Chu se vi turnus vin al doktoro Stockmann? HOVSTAD (foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion. BILLING Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la melon", kiel homoj nomas lin. HOVSTAD (skribante) Chu vi scias certe, ke _li_ ion posedas? BILLING Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ghi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenau la infanojn. HOVSTAD (turnas sin duone) Chu vi bazas vin sur _tio_? BILLING Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. HOVSTAD Estas saghe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; char mi povas certigi vin, -- vi ghin ne ricevos. BILLING Ne, chu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ghin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- oni kvazau ricevas provizon de fresha galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta. HOVSTAD (skribante) Nu ja; nu ja. BILLING Nu, -- ili baldau audos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj. (Li iras en la chambron dekstre.) HOVSTAD (sidas che la pupitro, machas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, -- chu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! (Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (ekstaras) Chu estas vi? Vi venas chi tien? PETRA Jes, mi petas pardonon -- HOVSTAD (antauentiras apogseghon) Bonvolu eksidi. PETRA Ne dankon; mi tuj foriros. HOVSTAD Chu eble estas io de via patro, kio --? PETRA Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposho) Jen la angla rakonto. HOVSTAD Kial vi redonas ghin? PETRA Char mi ne volas traduki ghin. HOVSTAD Sed vi ja promesis al mi certe -- PETRA Jes, tiam mi ankorau ne estis ghin leginta. Kaj ankau vi certe ne legis ghin? HOVSTAD Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- PETRA Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serchi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu chi ne taugas en "La Popola Mesagho". HOVSTAD Kaj kial ne? PETRA Char ghi tute kontrauas viajn proprajn opiniojn. HOVSTAD Nu, pro tio -- PETRA Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas chion al la plej bona por ili, -- kaj ke chiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon. HOVSTAD Tamen tiel chio estas ja nur bone. Estas ja ghuste tiajho, kion la homoj volas havi. PETRA Chu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajhon al la homoj? Vi mem ja kredas ech ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco. HOVSTAD Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas chiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antau la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la chefa afero en la vivo -- almenau por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; -- ili kvazau farighas pli konfidemaj. PETRA Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo. HOVSTAD (ridetas) Dankon, char vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia. PETRA De Billing! HOVSTAD Jes, li almenau parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron. PETRA Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --! HOVSTAD Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankau petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi audas. PETRA Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajho? HOVSTAD Nu, pri tio vi devas demandi lin. PETRA Neniam mi imagus tion pri Billing. HOVSTAD (rigardas shin fikse) Chu ne? Chu tio venas al vi tiel neatende. PETRA Jes. Au tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --. HOVSTAD Ni gazetskribistoj ne multe taugas, fraulino. PETRA Chu vi vere tion diras? HOVSTAD Foje mi tion pensas. PETRA Jes, sub la chiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj --. HOVSTAD Tio chi pri via patro, vi aludas? PETRA Ghuste tio, jes. Shajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taugas antau la plimulto. HOVSTAD Jes, hodiau mi sentas ion tian. PETRA Jes, chu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjughitaj veroj kaj por novaj, kuraghaj opinioj --; jes, antaueniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo -- HOVSTAD Pleje char tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne ghuste scias kiel mi -- PETRA Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas? HOVSTAD (pli mallaute) Pleje char li estas via patro, mi pensas. PETRA (subite kiel frapita) _Tio_? HOVSTAD Jes, Petra, -- fraulino Petra. PETRA Chu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro? HOVSTAD Jes, -- ja kompreneble, ankau tio. PETRA Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn. HOVSTAD Chu vi ofendighus pro tio, ke estas pleje pro vi --? PETRA Tio pro kio mi ofendighas, estas ke vi ne estis sincera antau patro. Vi parolis kun li, kvazau la vero kaj la bono de la socio kushus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi shajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam! HOVSTAD Tion vi ne diru tiel akre, fraulino Petra; kaj malpli nun. PETRA Kial ne nun? HOVSTAD Char via patro nun ne povas malhavi mian helpon. PETRA (rigardas lin kvazau de supre) Chu vi ankau estas tia? Fi do! HOVSTAD Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion. PETRA Mi scias kion kredi. Adiau. ASLAKSEN (el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad -- (vidas Petra) Aj, domaghe -- PETRA Jen kushas la libro; donu ghin al iu alia. (iras al la elirejo) HOVSTAD (sekvas shin) Sed, fraulino -- PETRA Adiau. (shi foriras.) ASLAKSEN Sinjoro Hovstad, auskultu do! HOVSTAD Nu, nu do; kio estas? ASLAKSEN La magistranto staras en la presejo. HOVSTAD La magistranto, vi diras? ASLAKSEN Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaua pordo, -- ne volis esti vidata, vi komprenas. HOVSTAD Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem -- (Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la _magistranton_ enveni) HOVSTAD Staru observante, Aslaksen, ke neniu -- ASLAKSEN Komprenas -- (iras en la presejon) LA MAGISTRANTO Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min chi tie. HOVSTAD Ne, tion mi vere ne atendis. LA MAGISTRANTO (chirkaurigardas) Chi tie vi ja aranghis la ejon hejmece, vere hejmece. HOVSTAD Ho -- LA MAGISTRANTO Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon. HOVSTAD Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed chu mi ne devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la _magistranto_ sur seghon) Kaj chu la magistranto bonvolas sidi? LA MAGISTRANTO (eksidas che la tablo) Dankon. (Ankau Hovstad eksidas che la tablo.) LA MAGISTRANTO Mi havis -- vere ghenan travivajhon hodiau, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Nu? Jes tiom da farendajhoj, kiom la magistranto havas, -- LA MAGISTRANTO Tio chi hodiau rilatas al la doktoro de la banejo. HOVSTAD Nu ja; al la doktoro? LA MAGISTRANTO Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn. HOVSTAD Ho, vere? LA MAGISTRANTO Jes, chu li ne diris al vi --? Shajnas al mi, ke li menciis -- HOVSTAD Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali -- ASLAKSEN (el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton -- HOVSTAD (chagrenita) Hm; ghi ja kushas sur la pupitro. ASLAKSEN (trovas ghin) Bone. LA MAGISTRANTO Sed _tie_ ja ghuste estas -- ASLAKSEN Jes, estas la traktajho de la doktoro, sinjoro magistranto. HOVSTAD Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas? LA MAGISTRANTO Ghuste tiu. Kion vi opinias pri ghi? HOVSTAD Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ghin suprajhe. LA MAGISTRANTO Sed vi tamen presigos ghin? HOVSTAD Al homo kiu elpashas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi -- ASLAKSEN Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kompreneble. ASLAKSEN Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn. LA MAGISTRANTO Tute en ordo. ASLAKSEN Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo) LA MAGISTRANTO Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad -- HOVSTAD Mi petas, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Vi estas sagha kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Ghojigas min, ke la magistranto tiel pensas. LA MAGISTRANTO Kaj viro kun influo en vastaj rondoj. ASLAKSEN Nur pleje inter etburghoj, ja. LA MAGISTRANTO La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- chi tie kiel en aliaj lokoj. ASLAKSEN Efektive ili ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Chu ne? ASLAKSEN Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO Jes, -- kaj char regas tia laudinda oferemo inter la malpli bonstataj burghoj, -- ASLAKSEN Kiel tio? HOVSTAD Oferemo? LA MAGISTRANTO Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi. ASLAKSEN Jes, sed sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kaj efektive ne farighos eta ofero, kiun la urbo vershajne devos fari. HOVSTAD La urbo? ASLAKSEN Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --! LA MAGISTRANTO Post intertempa kalkulo la shanghoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumighas al kelkaj centmiloj da kronoj. ASLAKSEN Estas ja granda sumo; sed -- LA MAGISTRANTO Kompreneble farighos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton. HOVSTAD (ekstaras) Chu estas la intenco, ke la urbo --? ASLAKSEN Chu pagighus el la kaso de la urbo! El la malrichaj poshoj de la etburghoj! LA MAGISTRANTO Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj? ASLAKSEN Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon. LA MAGISTRANTO La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strechi sin pli foren ol ili jam faris. ASLAKSEN Chu certe, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn shanghojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn. ASLAKSEN Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio chi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Jes, tia ghi efektive estas. LA MAGISTRANTO La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj. HOVSTAD Fermi? Tute fermi! ASLAKSEN Du jarojn! LA MAGISTRANTO Jes, tiom longe daurus la laboro -- minimume. ASLAKSEN Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe? LA MAGISTRANTO Al tio estas bedaurinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Chu vi opinias ke ni ricevos ech unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loghas sur venena grundo, la tuta urbo -- ASLAKSEN Kaj chio estas nur imagajho? LA MAGISTRANTO Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia. ASLAKSEN Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann --; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed -- LA MAGISTRANTO Estas bedaurinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato chiam estis impeta homo. ASLAKSEN Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajho, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Sed kiu do povus pensi, ke --? LA MAGISTRANTO Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ghi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaghoj lauespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo. HOVSTAD Chu vi havas tiun artikolon che vi, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO (foliumas la poshon) Jes, mi kunprenis ghin okaze, ke vi -- ASLAKSEN (rapide) Morto kaj plago, jen li estas! LA MAGISTRANTO Kiu? Mia frato? HOVSTAD Kie, -- kie? ASLAKSEN Li iras tra la presejo. LA MAGISTRANTO Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin chi tie, kaj mi ankorau havas multon priparolendan kun vi. HOVSTAD (montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume. LA MAGISTRANTO Sed --? HOVSTAD Vi trovos nur Billing. ASLAKSEN Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas. LA MAGISTRANTO Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldau foriru. (Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas post li.) HOVSTAD Trovu iun okupon, Aslaksen. (Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur segho dekstre.) DOKTORO STOCKMANN (venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas chapelon kaj bastonon) HOVSTAD (skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urghu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufichas por ni hodiau. DOKTORO STOCKMANN (al _Aslaksen_) Ankorau neniu provpresajho, mi audas. ASLAKSEN (ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion? DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ech ne momentan kvieton antau ol mi vidos ghin en la gazeto. HOVSTAD Hm; dauros certe ankorau ioman tempon. Chu vi ne pensas, Aslaksen? ASLAKSEN Jes, mi preskau timas tion. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed audu, -- ankorau estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi. HOVSTAD Pardonu; sed chu ni povus alian fojon --? DOKTORO STOCKMANN Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni morgau legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo -- HOVSTAD Jes, sed doktoro -- DOKTORO STOCKMANN Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min -- ASLAKSEN Jes, la civitanoj amas vin ghis tiun chi tagon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ghuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam nun tio chi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn -- HOVSTAD (ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kashi por vi -- DOKTORO STOCKMANN Aha, -- chu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian -- HOVSTAD Kion do? DOKTORO STOCKMANN Nu, ion au alian, -- standard-procesion au festmanghon au subskripcion al honora donaco -- au kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankau vi, Aslaksen; chu vi audas? HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron -- (_Sinjorino Stockmann_, kun chapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.) SINJORINO STOCKMANN (vidas la doktoron) Jes, ghuste! HOVSTAD (iras al shi renkonte) Jen jen, ankau la sinjorino? DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi chi tie, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Vi ja povas bone pensi, kion mi volas. HOVSTAD Bonvolu sidi. Au eble -- SINJORINO STOCKMANN Dankon; ne ghenu vin. Kaj vi ech ne devas esti chagrenita pro tio, ke mi venas por serchi Stockmann; char sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj. DOKTORO STOCKMANN Babilajho; tion ni ja bone scias. SINJORINO STOCKMANN Chu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiau; char alie vi ne irus jheti nin chiujn en malfelichon. DOKTORO STOCKMANN Sed chu vi estas tute freneza, Katrine! Chu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu li loghas! SINJORINO STOCKMANN Chio kun modereco, Tomas! ASLAKSEN Tion ankau mi diras. Modereco en chio. SINJORINO STOCKMANN Kaj tial vi faras pekon kontrau nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion chi. HOVSTAD Mi ja ne forlogas iun en -- DOKTORO STOCKMANN Forlogas! Chu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi! SINJORINO STOCKMANN Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon che la banejo, se vi presos lian artikolon -- ASLAKSEN Kio do! HOVSTAD Sed audu, sinjoro doktoro -- DOKTORO STOCKMANN (ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos sin. Char, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantau mi! SINJORINO STOCKMANN Jes, estas ja ghuste la malfelicho, ke vi havas tian terurajhon malantau vi. DOKTORO STOCKMANN Babilajho, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ghoja? (frotas la manojn kaj pashadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burgharon arighi en venkantan armeon --! (haltas che segho) Kio -- kio diablo estas _jeno_? ASLAKSEN (rigardas tien) Aj do! HOVSTAD (same) Hm -- DOKTORO STOCKMANN Jen kushas ja la pinto de la autoritatulo. (Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, kaj suprenlevas ghin.) SINJORINO STOCKMANN La kepo de la magistranto! DOKTORO STOCKMANN Kaj jen ankau la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- HOVSTAD Nu jeno do -- DOKTORO STOCKMANN Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ghustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. (ekridas) Chu li kuris, sinjoro Aslaksen? ASLAKSEN (rapide) Je Dio li kuris, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Kuris de bastono kaj --. Babilajho; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Tomas, -- mi petas vin --! ASLAKSEN Gardu vin, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ghin, kaj salutas per la mano al la shirmilo de la kepo.) (La _magistranto_ envenas, rugha de kolero. Malantau li _Billing_.) LA MAGISTRANTO Kion tiuj tumultoj signifu? DOKTORO STOCKMANN Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la autoritato en la urbo. (Li pashadas tien kaj reen.) SINJORINO STOCKMANN (preskau plorante) Ne, sed Tomas do! LA MAGISTRANTO (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! DOKTORO STOCKMANN (kiel antaue) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu! LA MAGISTRANTO Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauregulara uniformkepo! DOKTORO STOCKMANN Ba; chu vi opinias, ke la vekighanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Char sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgau. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin de chiuj viaj konfiditaj postenoj --. Chu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagho", kaj presisto Aslaksen elmarshos antaue de la tuta asocio de domposedantoj -- ASLAKSEN Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Certe vi faros -- LA MAGISTRANTO Aha; sinjoro Hovstad eble alighos al la agitado? HOVSTAD Ne, sinjoro magistranto. ASLAKSEN Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagajho. DOKTORO STOCKMANN (chirkaurigardas) Kion do jeno signifu? HOVSTAD Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ghin. BILLING Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- DOKTORO STOCKMANN Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajhon; mi estos viro por defendi ghin. HOVSTAD Mi ne presigos ghin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraghas presigi ghin. DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuraghas? Kia babilajho! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! ASLAKSEN Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. LA MAGISTRANTO Feliche, jes. ASLAKSEN Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj chiuj aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. DOKTORO STOCKMANN (sinrega) Kaj chiujn tiujn potencojn mi havas kontrau mi? ASLAKSEN Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgharo, se ni presus vian artikolon. DOKTORO STOCKMANN Nu tiel. -- LA MAGISTRANTO Mian kepon kaj mian bastonon! (_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kushigas ghin sur la tablon kune kun la bastono.) LA MAGISTRANTO (prenas ambau al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. DOKTORO STOCKMANN Ni ankorau ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi mian traktajhon en "La Popola Mesagho"? HOVSTAD Tute neeblas; ankau pro konsidero pri via familio. SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la posho) Kiel informo por la publiko sufichas tion chi: Estas autentika klarigo. Bonvolu. HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ghis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ghin kiel flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. ASLAKSEN Ech ne se vi ofertus al mi oron, kuraghus mi ludoni mian presejon al tiajho, sinjoro doktoro. Mi ne kuraghas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ghin. DOKTORO STOCKMANN Do redonu ghin al mi. HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu. DOKTORO STOCKMANN (serchas chapelon kaj bastonon) Publikigota ghi tamen estu. Mi legos ghin en granda popolkunveno; chiuj miaj samcivitanoj audu la vochon de la vero! LA MAGISTRANTO Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo. ASLAKSEN Ech ne unu sola; tion mi ja certe scias. BILLING Ne, dia morto, chu ili faros! SINJORINO STOCKMANN Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontrau vi, chiuj? DOKTORO STOCKMANN (kolera) Jes, tion mi diru. Estas char en tiu chi urbo chiuj viroj estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; chiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio. SINJORINO STOCKMANN (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu povas esti viro -- fojon. Char nun mi kunsentas kun vi, Tomas! DOKTORO STOCKMANN Bone dirite, Katrine. Publikigota ghi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi lautlegos ghin che chiuj stratanguloj. LA MAGISTRANTO Tiel ege freneza vi do ne estas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi estas! ASLAKSEN Vi havos ech neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi. BILLING Ne, dia morto, chu vi ekhavos! SINJORINO STOCKMANN Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi. DOKTORO STOCKMANN Bona ideo! SINJORINO STOCKMANN Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankau li. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ankau Petra! Kaj vi mem, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros. DOKTORO STOCKMANN (chirkaubrakas kaj kisas shin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi chu la fiajho kapablas kunkudri la bushon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion! (Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.) LA MAGISTRANTO (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankau _shin_ freneza. KVARA AKTO (Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antauchambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraua muro estas metita podio kaj sur ghin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaue staras tablo kun kandelo kaj segho. Antaue dekstre estas pordo kaj apud ghi kelke da seghoj.) (Granda kunveno de civitanoj el chiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj lauvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenighas.) CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Chu ankau vi venas chi-vespere, Lamstad? LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en chiuj popolkunvenoj, mi. ChESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, chu ne? LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Chu vi ne? LA TRIA Ho jes. Kaj shipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris. LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) LA KVARA CIVITANO (alvenas) Audu, diru kio okazos chi vespere? LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontrau la magistranto. LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato. LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragha. LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagho". LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas chi tiun fojon; char ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. LA UNUA CIVITANO Ech ne la banejan salonon li povis lui. LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble. VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en chi tiu afero, sinjoro? ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel _li_ faras. BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesagho". Koran dankon! (Li eksidas che la tablo maldekstre.) LABORISTO Kiu tiu estas? ALIA LABORISTO Chu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen. (_Shipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ enen tra la pordo dekstre antaue. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de chi tie estas facile eliri, se io okazus. SINJORINO STOCKMANN Chu vi kredas, ke farighos tumultoj? HORSTER Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute trankvile. SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel ghentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon. HORSTER Char ja neniu alia volis, do -- PETRA (kiu ankau eksidis) Kaj ankau kuraghe, Horster. HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuragho, mi opinias. (_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed unuope tra la amaso.) ASLAKSEN (iras al _Horster_) Chu la doktoro ankorau ne venis? HORSTER Li atendas tie interne. (movigho apud la pordo en la fono) HOVSTAD (al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu! BILLING Jes, dia morto, chu li ne tamen venas! (_Magistranto Stockmann_ senpushe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ghentile kaj prenas lokon che la muro maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre antaue. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentighas per mallautaj tshsh. Farighas silente.) DOKTORO STOCKMANN (duonlaute) Kiel vi fartas, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Nu, mi fartas bone. (Pli mallaute) Ne kolerighu nun, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloghon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horlogho montras kvaronon post, -- kaj do mi volas komenci -- (eltiras sian manuskripton) ASLAKSEN Unue ni devas elekti prezidanton. DOKTORO STOCKMANN Ne; tio ne estas necesa. KELKAJ SINJOROJ (krias) Jes, jes! LA MAGISTRANTO Ankau mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata. DOKTORO STOCKMANN Sed mi kunvokis chi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro! LA MAGISTRANTO La prelego de la baneja kuracisto eble kauzus esprimojn de diverghantaj opinioj. PLURAJ VOChOJ Prezidanton! Prezidanton! HOVSTAD La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton. DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon. ASLAKSEN Chu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon? TRI SINJOROJ (manfrapas) Bravo! Bravo! LA MAGISTRANTO Pro pluraj facile kompreneblaj kauzoj mi devas rifuzi. Sed feliche ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke chiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen. MULTAJ VOChOJ Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen. (_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio) ASLAKSEN Char la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina -- (Manfrapado kaj aplaudo. _Aslaksen_ supreniras la podion.) BILLING (skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaudo" -- ASLAKSEN Kaj char mi nun staras sur tiu chi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu shatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias chiu ajn, kiu konas min. MULTAJ VOChOJ Jes, jes, Aslaksen! ASLAKSEN En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano -- LA MAGISTRANTO Audu! ASLAKSEN -- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankau por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al chi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco. VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! VOChO Fi pro diablo! MULTAJ Tshsh, tshsh! ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Chu iu petas la parolrajton? LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri chi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraghas supozi, ke neniu el la cheestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondichoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj. MULTAJ VOChOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto lautlegi au prelegi sian prezenton de la afero. DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas --? Kio do! SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm -- hm! DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas. LA MAGISTRANTO En mia klarigo en "La Popola Mesagho" mi prezentis al la publiko la chefajn faktojn, tiel ke chiuj bonvolemaj burghoj facile povas fari sian jughon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, -- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- vere signifas sharghi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj. (malkontento, kaj kelkaj fajfas) ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankau _mia_ opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankau _mi_ estas amiko de popola memregado, kiam ghi ne farighas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed _tio_ estus la okazo chi tie; kaj tial --; je dia morto -- pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun chi fojon. Oni povas ankau acheti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio. (vigla aplaudado de chiuj flankoj) HOVSTAD Ankau mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado -- DOKTORO STOCKMANN Falsa --! HOVSTAD Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en chi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagho" en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de chiuj. Sed de spertaj kaj saghaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaueniri kun ioma singardemo. ASLAKSEN Mi tute samopinias kun la parolanto. HOVSTAD Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontrau si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Chu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Chu li ne ricevis kvazau silentan mandaton por fervore kaj senlace antauenigi la prosperon de siaj samideanoj? Au chu mi eble erarus en tio? MULTAJ VOChOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas! HOVSTAD Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu ghis chi tiu tago ghuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- au almenau plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo. KELKAJ DISAJ VOChOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann! HOVSTAD Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankau estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontrau lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, lau kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako! HOVSTAD -- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaghaj infanoj. MORTEN Chu tiuj estas ni, panjo? SINJORINO STOCKMANN Tsh! ASLAKSEN Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vochdonon. DOKTORO STOCKMANN Vi ne bezonas! Chi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajho tie malsupre en la banejo. Ne; vi audos ion tute alian. LA MAGISTRANTO (duonlaute) Kio do nun estas? EBRIA VIRO (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankau estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- nekompreneblan opinion ke -- PLURAJ VOChOJ Silentu tie! ALIAJ Li estas ebria! Eljhetu lin! (Oni eljhetas la ebriulon.) DOKTORO STOCKMANN Chu mi rajtas paroli? ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antau kelkaj tagoj, ke oni kuraghus provi kiel chi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; char nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli. (La amaso densighas chirkau li. _Morten Kiil_ aperas inter la chestarantoj.) DOKTORO STOCKMANN (daurigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnighi en mia kapo. LA MAGISTRANTO (tusas) Hm --! DOKTORO STOCKMANN -- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras chi tie hodiau. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kashitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajhon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kushas sur infektita grundo. MULTAJ VOChOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas audi tion. Nenion pri ghi. DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, -- la malkovro, ke chiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kushas sur la infektita grundo de la mensogo. KONSTERNITAJ VOChOJ (duonlaute) Kion li diras? LA MAGISTRANTO Kia kulpigo --! ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaghis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazau jhetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn. (disaj manfrapado kaj aplaudo audighas) DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loghis dise inter la shtonejoj, shajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaghe por la bedaurindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstatau homon kiel mi. (murmurado en la salono) BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam audis --! HOVSTAD Tio estas insulto kontrau estiminda laborista klaso! DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazau kushis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo chi tie. (manfrapado kaj protestoj) DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto aranghis chion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam shajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko. LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi chirkauiris glutante la felichon de blindeco. Sed hierau antautagmeze, -- ne, vere estis antauhierau vespere -- tiam tute malfermighis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la autoritatuloj -- (Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia autoritato --! DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime krochi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajhon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri ech se estus pri mia morto; -- mi havis sufiche da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; chie ili malutilas; ili kontraustaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn -- (bruo en la salono) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, chu tiaj esprimoj povas pasi? ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; char mi havis ja chiun tagon antau mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en antaujughoj -- (Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) (_Aslaksen_ sonorigas fortege) LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Chu estas mi, kiun vi aludas? Char efektive mi nomighas Petersen; se ne diablo serchu min -- KOLERAJ VOChOJ Eljhetu la ebriulon! El la pordo! (La viro eljhetighas.) LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono? PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. DUA Li ne estas el nia urbo. TRIA Laudire estas iu lignokomercisto el -- (La fino de la frazo estas neaudebla.) ASLAKSEN La viro vershajne estas ebria de bavara biero. -- Daurigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera. DOKTORO STOCKMANN Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi jhus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn chi-vespere, li eraras, -- ege eraras. Char mi havas la kontentigan konsolon, ke chiuj tiuj postighintoj, chiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas la plej minacanta danghero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangheraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio. KRIOJ EL ChIUJ FLANKOJ Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin? DOKTORO STOCKMANN Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Char _tio_ estas ghuste la granda malkovro, kiun mi faris hierau. (lautigas la vochon) La plej dangheraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- estas _tiu_! Nun vi scias. (Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj shtele intershanghas okuljhetojn kaj aspekte amuzighas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj _Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. _Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj _Billing_ parolas ambau, sed ne audighas. Fine farighas silento.) ASLAKSEN La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn. DOKTORO STOCKMANN Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron. HOVSTAD La plimulto chiam pravas. BILLING Kaj ghi ankau havas la veron; dia morto! DOKTORO STOCKMANN La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontrau kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loghantoj en iu lando? Chu el la saghaj au la malsaghaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaghuloj cheestas en terurega plimulto chirkaue sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ghuste, ke la malsaghuloj regu super la saghuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraudiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- bedaurinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto chiam pravas. (denova bruego) HOVSTAD Ha-ha; doktoro Stockmann do farighis aristokrato depost antauhierau! DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi ne emas forjheti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ghermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazau inter la antaupostenoj, tiel fore antaue, ke la kompakta plimulto ankorau ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas por veroj, kiuj ankorau estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si. HOVSTAD Nu, do la doktoro farighis revoluciulo! DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontrau la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, chirkau kiuj la plimulto kutimas arighi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aghaj, ke ili estas survoje farighi senilaj. Sed kiam vero farighis tiom maljuna, ghi estas ankau survoje farighi mensogo, miaj sinjoroj! (rido kaj krioj el moko) DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metushelahh-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas -- diru -- ghenerale 17 -- 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aghaj veroj estas chiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutrajha valoro en tia manghajho, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Chiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklajho; ili estas kvazau rancaj, shimaj, verdighintaj shinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas chirkaue en la socioj. ASLAKSEN Shajnas al mi, ke la parolanto devojighas flanken de la teksto. LA MAGISTRANTO Mi chefe devas samopinii kun la prezidanto. DOKTORO STOCKMANN Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Char tio, kion mi volas priparoli, estas ja ghuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni. HOVSTAD Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, char ghi estas sufiche sagha por laudi nur la certajn, akceptitajn verojn! DOKTORO STOCKMANN Ahh, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. HOVSTAD Sed anstatau paroladi tiel en la aeron, estus amuze audi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. (aplaudo de pluraj flankoj) DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajhoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesagho" kaj la tuta dischiplaro de "La Popola Mesagho". HOVSTAD Kaj tiu estas --? DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke ghi estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni au akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. BILLING Nun mi neniam, dia morto -- HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! EKSCITITAJ VOChOJ Ho-ho, chu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Chu estas nur la altranguloj, kiuj regu! LABORISTO Eljhetu tiun viron kiu babiladas tiel! ALIULOJ Jhetu lin el la pordo! CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen! (Fortaj kornosonoj audighas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.) DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentighis) Sed estu do iom moderaj! Chu vi ne toleras unu fojon audi la vochon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi chiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo -- SURPRIZIGhINTAJ DEMANDOJ (mallaute) Liberpensulo, li diris? Chu? Redaktoro Hovstad liberpensulo? HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Char nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagho" senhonte tiras vin per la nazo, kiam ghi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn. (grumblado, ridado kaj bruo en la salono) DOKTORO STOCKMANN Chu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ghi demetas? Iu simpla korniko au korvo povas demeti preskau same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan au japanan kokinon, au rigardu noblan fazanon au meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan chieshundon, -- mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundachon, kiu kuras laustrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundachon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ghi ricevis delikatan manghajhon kaj povis auskulti harmoniajn vochojn kaj muzikon. Chu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundacho? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobatajhojn. Tiajhojn ordinara farmisthundacho povas neniam lerni, ech se ghi starus sur sia kapo. (bruo kaj ridado audighas chirkaue) CIVITANO (krias) Chu vi volas trakti nin kiel hundojn? ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni chiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne trovighas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundacha specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj -- HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leghon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraghas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ghisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagho", ke la farmistkokino kaj la strathundacho -- _tiuj_ estas la veraj elstaruloj en la menagherio. Sed tiel chiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco. HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokighas. MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura! DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovighas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas chirkau ni, -- ech ghis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de shuoj -- (ridado kaj tshshado) LA MAGISTRANTO Mi protestas kontrau tiaj personaj aludoj. DOKTORO STOCKMANN (neghenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio au ie tie, -- jes, char de li ni devenas -- LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neighas! DOKTORO STOCKMANN -- sed li tia estas, char li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj char li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve ankau malmulte liberala. LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto --! H