Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Legendo de Dorm-Valeto Author: Washington Irving Translator: Edwin Grobe Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ WASHINGTON IRVING (1783-1859) La Legendo de Dorm-Valeto Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono "LA LEGENDO DE DORM-VALETO" Unua Eldono: Majo 1998 Origina Anglalingva Titolo: "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" LA LEGENDO DE DORM-VALETO Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, che tiu largha pligrandigho de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj chiam antauzorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kushas eta merkatvilagho nomighanta che kelkaj Verda-Vilagho sed kiu pli kutime kaj pli tauge nomighas Lanto-Vilagho. Tiun nomon, lauonidire, elpensis antautempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikighinta inklino de siaj edzoj lanti che la vilagha trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi aludas ghin nur dezirante esti preciza kaj autenta. Ne malproksime disde tiu vilagho--povas esti du mejlojn for--situas valeto, au pli bone dirite, tersino, chirkauate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ghin, murmurante nur sufichakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo au pegklako estas preskau la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon. Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurchasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ghin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ghi rompis la chirkauantan sabatan trankvilon kaj ghin daurigis kaj resonigis ties koleraj ehhadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirighi, forlasinte la mondon kaj ties distrajhojn, kaj pasigi revante la etan restajhon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli taugan ol tiu valeto. Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties loghantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomighas DORM-VALETO kaj ties rustikajn loghantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga au reviga influo shajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorchis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, shamano au magiisto de sia gento, okazigis indighenajn ritojn tie antau ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono. Certe estas ke la loko daure agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorchon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa songhado. Ili estas adeptoj pri chiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, audas muzikon kaj vochojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzaghoj kaj krepuskaj superstichoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ghin utiligas kiel plej shatatan ludejon. La rega fantomo kiu hantas tiun sorchitan regionon tamen kaj shajnas estri chiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke ghi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antauenhastantan en la nokta malhelo kvazau sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la areon chirkauantan ne malproksiman preghejon. Efektive, kelkaj el la plej autentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajho, asertas la jenon: la korpo de la soldato kushas enterigite en la pregheja tombejo; la fantomo forrajdas chiunokte al la batalkampo serchante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ghi foje lauiras la valeton, kvazau noktomeza fulmajho, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregheja tombejo antau nova tagigho. Tia estas la ghenerala enhavo de tiu legenda supersticho provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomighas antau chiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur che la denaskaj loghantoj de la valeto. Senkonscie ghin ensorbas ankau chiu novalveninta valano loghinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn viglamensaj ili estis antau ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldauete la sorchan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti songhojn, vidi aperajhojn. Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laudo char estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Shtato ke ade senshanghighas loghantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj plibonigho estiganta tiel senchesajn shanghojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposhajhoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron au aerglobeton flosadi trankvile cheankre au rotacii hezite en sia eta havenajho nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskau certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankorau hodiau en vegeta lantado en ties protektata sino. En tiu kromloko de la naturo loghis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antau chirkau tridek jaroj, estimata estulo nomighanta Ikabodo Gruo kiu gastis, au, lau sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskighis en Konektikuto, shtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankau por la mensaro kaj dissendanta chiujare armeojn da sovaghejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj. La familinomo Gruo ne maltaugis al lia persono. Li ege altis sed ege magris, havante mallarghajn shultrojn, longajn brakojn kaj krurojn, manojn preterpendantajn laushajne je tuta mejlo liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel shoveliloj, kaj tutan framon ege malstreche muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan suprajhe kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la blovdirekton de la vento. Vidante lin laupashegi montetfirston en venta tago, dum liaj vestajhoj pufighis kaj flirtis chirkau li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren malsuprenvenintan au chifonan birdotimigilon elfughintan maizkampon. Lia lernejo estis malalta unuchambrega konstruajho krude muntita el shtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla brancheto tordita chirkau la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontrau la fenestroshutrojn. Tial, kvankam shtelisto povus ege facile eniri la ejon, iom ghene estus ghin eliri: ideo kiun la arkitekto, Josto Van-Hauteno, prunteprenis sendube de la modelo de la mistera angilkaptilo. La lernejo staris en iom soleca tamen placha loko chebaze mem de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la branchoj de giganta betulo kreskanta che unu ekstremajho. De tie oni povis audi en dormiga somertago la mallautan murmuradon de lernantaj vochoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la autoritata vocho de la majstro, parolanta en minaca au postula tono: au, lauhazarde, far la timiga sono de betulbrancha vipo dum li urghe antauenirigis malfruan lantinton lau la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj chiam priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukighis. Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrighis inter tiuj kruelaj lernejaj potenculoj kiuj ghuas dolorigi siajn subulojn. Tute kontraue, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante la sharghon de sur la dorsoj de la malfortaj, ghin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge. La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, larghbaska, Nederlanda bubo kiu subverge pautis kaj pufighis kaj obstinighis kaj malafablighis. Chion tion li nomis "plenumi sian devon al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson tiel konsolan al la dolorighanta bubo, ke "li memoros ghin kaj dankos lin pro ghi ghis en la plej longa tago de sia vivo". Kiam finighis la lerntago li ech kunulighis kaj kunludantighis kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn au dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade bonrilatighi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke ghi apenau sufichintus lin provizi per chiutaga pano char li estis avidega manghanto kaj, kvankam maldika, disponis la svelighkapablon de anakondo. Feliche, lau la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin che siaj farmbienoj. Che tiuj li loghis sinsekve lau posemajna vicoritmo. Tial li chirkauvizitis la tutan komunumon, kunportante chiujn surterajn posedajhojn en katuna naztukego. Por ke chio tio ne supersharghu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan ghenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante chevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpashteje, tranchante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorighis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildighis kaj humilighis. Li sin favorigis che la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazau Biblia leono kushanta pace apud shafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe shancelante lulilon per la alia piedo. Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn shilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starighi dimanchmatene antau la pregheja adorantaro kun hhoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontrau la pastoro. Certe estas ke lia vocho supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankorau hodiau ekaudighas foje en trankvilaj dimanchaj matenoj en tiu preghejo strangaj tremajhoj kaj ech duonmejlon for, che la kontrauflanka bordo de la muellageto, autentaj postrestintaj sonajhoj antaue elirintaj, lauonidire, la nazon de Ikabodo Gruo. Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu genia maniero kutime nomighanta "per kurbo au per zigzago", la digna pedagogo sufiche tolereble sukcesis, spertante, lau la opinio de chiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, plachege facilan vivon. Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon la loghantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa ghentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi nemalmultan eksciton che kampara biendoma tetablo kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj au dolchajhoj povas okazigi la prezentadon de arghenta tekrucho. Nia literaturulo tial precipe felichighis chirkauate de la ridetaj vizaghoj de la tiukamparaj fraulinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la pregheja antaukorto inter dimanchmatenaj Diservoj, kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovaghaj vitoj superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri chiujn epitafojn enchizitajn sur la tomboshtonoj; au promenante kun tuta aro da ili lauborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj postrestis shafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon kaj lertecon. Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de vojaghanta jhurnalo, transportante de domo al domo la tutan repertuaron da lokaj klachajhoj. Rezulte, oni chiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon de granda scio char li jam tralegis la kompletan enhavajhon de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de Nov-Anglia sorcharto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco. Li estis, efektive, malkutima miksajho da etkvanta sagheco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajhoj kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, pligrandighinte ambaue pro lia loghado en tiu sorchita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte plachis al li, je la fino de la instrutago, etendighi sur la abunda trifolitavolo lauiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaghulo Matero ghis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan paghon antau lia rigardo. Tiam, dum li antauenvagis apud marcho, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, shancelis lian ekcititan imagon chiu sono de la naturo okazanta je tiu sorchhoro: la ghemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan shtormon; la malfelichiga ululo de la krichstrigo; au la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Ech la lampiroj, kiuj lumighis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fushflugis kontrau lin, la kompatinda estulo pretis adiaui sian animon, opiniante ke lin trafis sorchistina magiajho. Lia sola rimedo en tiaj momentoj, chu por nuligi chiun pensagadon, chu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti preghejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loghantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antau siaj chefpordoj, ofte miregis ekaudante lian nazalan melodion "en kunligita dolcheco longe daurigata" shvebantan super fora monteto au lau krepuska vojo. Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis shpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostighis shprucsiblante laukamene. Tie li auskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj chevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto au Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li ghojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorcharto kaj pri la teruraj auguroj kaj minacaj sonoj kaj vidajhoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antauanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de chiu tago kaposubpiede. Tamen se tio chio alportis plezuron al li dum li komfortighis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu chambro rughbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuraghis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauenirejon en la pala kaj acha brilego de iu negha nokto! Kun kiel dezira rigardo li okulkontrolis chiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin neghkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkauris pro sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpashoj estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuraghis rigardi malantauen por ne devi ekvidi tie achegan estajhon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj chiunoktaj rajdatakoj. Chiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, chiujn tiujn malbonajhojn nova tagigho chesigis. Rezulte, li povintus ghuadi plachan vivon, malgrau la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estajho kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorchistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino. Inter la muzikdischiploj kunvenantaj unu vesperon chiusemajne por auskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrighis Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Shi estis florighanta, freshhauta, dekokjara fraulino; diketa kiel perdriko; kvazau manghinda, fandighema; rughetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia beleco sed ankau por sia estonta heredajho. Shi estis aldone iom koketa, lau la indico, ekzemple, de sia vestajharo, kiu estis miksajho de pasint- kaj nuntempaj modoj elektitaj lauvole por reliefigi shiajn fizikajn charmojn. Shi surportis purorajn juvelajhojn transoceanigitajn el Zandamo de shia pra-pra-avino, allogan stomakajhon de antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta chirkauanta kamparo. La koro de Ikabodo Gruo spertis dolchajn kaj stultajn sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta mordindajho baldau ekplachis al lia rigardo kaj plej precipe post kiam li gastighis en la domego de shia patro. Altaghulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte li direktis la rigardon au la pensadon preter la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj chio estis komforta, felicha kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia richeco. Lin ghojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo. Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj verdaj, shirmataj, fekundaj kashejoj en kiuj tiel ghojas enhejmighi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn larghajn branchojn super ghi. Chebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj dolcha akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la herbo ghis najbara rojo antauensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj. Proksimege al la loghdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii kiel preghejo kaj de kiu chiu fenestro kaj chiu nicho preskau eksplodis pro ties pleniganta enhavajho da farmbientrezoroj. La drashilo sonoradis chi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskau ilin tushante. Ghuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la chielon unuokule, kvazau kontrolante la veteron, dum aliaj kashis la kapon subflugile au enbruste kaj ceteraj, pufighante kaj rukulante, riverencadis antau siaj inoj. Glathautaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente trupoj da suchporkidoj, kvazau flaretante la aeron. Eleganta eskadro da neghkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj chirkaupromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta grakado. Antau la bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj ghojo, foje disshirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian chiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante ghui jhus malkovritan bongustan mordajhon. La busho de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan promeson de richega vintra nutrajho. En sia anticipe malsata imago li bildigis chiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka pudingo kaj enbusha pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en komfortan torton kaj shirmigis sub flankovrilo. La anseroj naghis en sia propra viandosauco. La anasoj poduighis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da cepsauco. Che la porkoj li antauimagis glate eltranchitajn lardoflankojn kaj sukplenan dolchagustan shinkon. Chiun meleagron li okultaksis kvazau jam delikate fadenligitan, kun ties machostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan kolchenon da saporaj kolbasoj. Kaj ech brilkolora kantokoko mem dissternighis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, kvazau petante tiun kompaton kiun dumvive ghia kavalireca spirito disdegnis. Dum, ravite, Ikabodo imagis chion tion, kaj dum li vojaghigis sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pashtejojn, la richajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj Indiana maizo kaj la hortojn sharghitajn de rugha frukto chirkauantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro sopiris al la fraulino iun tagon heredonta tiujn posedajhojn. Lia imago plibonigis la ideon, antauplanante kiel ilin monigi kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajhoj da tero kaj shindopalacoj en la sovaghejo. Male, lia aktivighanta fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la florighantan Katrinon kun plena familio da infanoj, sidantan sursuprajhe de charego sharghita de hejmaj varajhoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis rajdantan bonpashan chevalinon sekvatan postkalkane de chevalido survojighantan cele al Kentukio, Tenesio au Nia Chiela Sinjoro scias kien. Kiam li eniris la domon finvenkighis lia koro. Ghi estis unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj lau stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj aleroj estigis laufasadan galerion enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis drashiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj kaj retoj por fishkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis konstruitaj lau la galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda shpinrado situanta unuekstremajhe kaj buterigilo trovighanta aliekstremajhe indikis kiel diversmaniere la loghantaro povis utiligi tiun gravan porchon. Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon konsistigantan la centron de la domego kaj ties chefan estejon. Chi-tie vicoj da brilegaj stanalojajhoj, aranghite sur longa telershranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo staris granda sako da shpinota lano; en alia, provizo da linajho-lanajho jhus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj lau la muroj, intermiksite kun la puco de rughaj kapsikoj. Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la unglegpiedaj seghoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel speguloj. Moreloj kaj ghiaj kunfunkciaj shovelilo kaj prenilo scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsoranghoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton. Super ghi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en la mezo de la chambro. Tra intence malfermita pordo angula shranko elmontris abundan trezoron da malnovaj arghentajhoj kaj bonriparitaj fajencoj. De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun plachegan areon finhaltis lia mensa paco kaj ekfarighis lia ununura celo la eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da malfacilajhoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorchistojn, fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj diamantoshtonaj muroj ghis la kastela fortikajho kie enfermighis la celulino de lia koro: chion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro tranchanta ghiscentre Kristnaskan torton post kio la savita damo senescepte konsentis edzinighi kun li. Ikabodo, tute kontraue, devis venki la koron de kampara koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj chiam starigantaj novajn ghenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontraustarantoj kaj abundon da kamparaj amkandidatoj atakantaj chiun enirejon al shia koro, sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj kunligi siajn potencojn kontrau chiu nova konkursanto. Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusha, ludvola homo nomighanta Abrahamo, au, lau la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la chirkauanta regiono kiu resonis per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragho. Li estis larghshultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplachan vizaghon elmontrantan miksajhon da ghojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomighis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis chiuj. Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante tiom da surchevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze de chiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en chiuj disputoj, metante sian chapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vochtono permesantaj nenian kontraustaron, nenian apelacion. Li pretis chiam batali au kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. Malgrau sia ghenerala krudeco, li posedis chebaze forton emon al sherca bonhumuro. Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis lau lia modelo kaj estrante kiujn li chirkauvizitis la regionon, partoprenante en chiuj kvereloj au distrighoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltchapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam cheestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputshtormon. Foje lia brigado audighis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazau Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auskultis momenton ghis la forpaso de la hastajho-rapidajho kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksajho da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia shercajho au rustika kverelo ili shancelis la kapon, hipotezante ke ghin kauzis Bromo Ostaro. Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florighantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajhoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso, lauoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuraghigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis automate la retirighon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontraubatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la chevalo de Bromo vidighis starante dimanchvespere antau la domo de Van-Taselo, shnurligite al la tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma enajho, amindumante au "amscintilante", kiel kromnomighis tia entrepreno, kaj chiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj batalkampoj. Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj, chion konsiderante, pli forta viro ol li retirighintus el la konkurso dum malesperintus pli sagha viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksajho da fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis "saltojochjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li klinighis, neniam li rompighis; kaj kvankam li kurbighis sub la plej malforta premo, ekde kiam ghi forlevighis, sammomente li ekvertikalighis kaj ree portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antaue. Eniri la batalarenon malkashe kontrau la rivalo estintus ega malsagheco, char Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahhilo, ne estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la shirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estighas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke shi kondutu lauvole en chiu agadkampo. Aldone lia rimarkinda edzineto chiam sufiche okupighis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Lau shia sagha deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajhoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupighis tra la tuta domo, au utiligis la shpinradon che unu ekstremajho de la verando, la honesta Balto sidis che la kontraua ekstremajho, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato kiu, armite chiumane de glavo, batalis kuraghe la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, au chirkaupromenigis shin en la krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn. Miaopinie ili estas ekde chiam studobjektoj de enigmo kaj admiro. Kelkaj havas shajne ununuran atakeblan flankon au atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankorau pli granda pruvo de generaleco gajni kaj daure reteni la lastajn, char viro devas protekti la fortreson batalkoste che chiu pordo kaj chiu fenestro. Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famighi. Tiu tamen kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas autenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la avantaghoj de tiu antaua vershajne malpligrandighis. La chevalo de Bromo ne plu vidighis starante antau la Van-Tasela domo en dimanchaj vesperoj kaj letala kverelado estighis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto. Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, kontraustarante aliajn pretendojn pri la damo lau la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per vir-kontrau-vira kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera potenco de sia kontraustaranto por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subaudis fanfaronadon de Bromo lau kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro singarda por estigi al tiu la okazon. Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika shercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn kontrau sia rivalo. Tial Ikabodo farighis viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili chagrenadis lian ghis nun pacan estrejon. Ili shtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn de la kantolernejo. Ili enrompighis la lernejon dumnokte, malgrau ghiaj imponegaj fiksfermajhoj (pordo-vimentigoj kaj fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis chion, rezulte de kio la kompatinda lernejestro komencis opinii ke chiuj sorchistinoj de la lando tie kunvenis. Sed ech pli ghenis lin tio ke Bromo elprofitis chiun oportunon lin ridindigi antau lia damo. Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis plorachi en la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de psalmokantado. La afero antauenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la kontraustarantaj potenculoj. En bela autuna posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis reghpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi chiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantau la trono, konstanta terurajho por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antau li vidighis diversaj kontrabandajhoj kaj malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmanghitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, mushkaghoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. Vershajne tre lastatempe trudighis iu terura prijusteca akto char chiuj liaj lernantoj okupighis atente pri siaj libroj au flustris ruze malantau ili, samtempe kontrolante kashrigarde la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lernchambro. Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan chapelfragmenton similantan la chapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovaghaspekta, nur duondresita chevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de shnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en ghojfesteno au "peplomdistrajho" okazontan tiun vesperon che S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaghon kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj forkuretis lauvale, sin admirante pro la rango kaj la urgho de sia tasko. Nun chio estis hastado kaj bruado en la jhus antaue trankvila lernchambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen pauzi por pritrakti sengravajhojn. La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostajhan instigajhon devigantan ilin plirapidighi au kuraghigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj jhetighis surplanken sen surbreta remetigho. Inkujoj renversighis, benkoj flankenshovighis kaj la tuta lernantaro liberighis unu horon frue, hastante eksplode eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono, gajigite pro sia antauhora forsendigho. La galanta Ikabodo pasigis almenau suplementan duonhoron pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj aranghante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lernchambro. Por ekaperi che sia damo lau autenta kavalira stilo li prunteprenis chevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomighanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante surselighinte, survojighis kvazau vagkavaliro serchanta aventurojn. Sed decas, lau la autenta spirito de romantika rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajho de mia heroo kaj lia chevalo. La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugchevalo pretervivinta preskau chion krom sia malicemo. Ghi estis marasma kaj dikvilega kun shafinkolo kaj martelkapo. Ghiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera diablo. Tiomalgraue ghi estis sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni jughu lau ghia nomo: Pafilpulvo. Efektive ghi estis antaue shatata rajdchevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, char, kvankam ghi havis maljunan paneintan aspekton, kashighis en ghi pli da diableco ol en iu ajn juna chevalo. Ikabodo estis tauga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskau al la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elshovighis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia chevalo antauentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanchapelo sidis sursuprajhe de lia nazo char tiel oni rajtus nomi lian mallarghan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako preskau atingis flirtante la voston de la chevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarshante la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajho nepre malkutime renkontata dum plena taglumo. Estis bela autuna tago, kiel mi jam diris. La chielo estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun richan oran livreon kiun ni kunligas chiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestighis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per brilegaj oranghaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovaghaj anasoj komencis aperi altnivele en la chielo. La bojo de la sciuro audighis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la najbara stoplejo. La birdoj ghuis siajn adiaubankedojn. En la abundo de sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin chirkauantaj. Vidighis la honesta virturdo, la plej shatata predajho de komencantaj chasistoj, kun sia lauta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj nubajhoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorgho kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj rughpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupchapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajhoj, krichante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, shajnigante disponi bonajn rilatojn kun chiu boskokantanto. Dum Ikabodo trotetis malhaste lauvoje, lia rigardo, chiam serchante chiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis kun plezuro la trezorojn de la bela autuno. Chiuflanke li rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema richeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo. Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ghiaj orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj promesantaj aliighi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidighis, kushante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauanoncante siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldau poste li preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elshvebigantajn abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson dolchaj antaubildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, garnitaj de mielo au melaso far la rafinita kavethava maneto de Katrino Van-Taselo. Tiel nutrante sian menson per multaj dolchaj pensoj kaj "sukeraj supozoj", li vojaghis lauflanke de montetaro disponanta pri panorama vidajho lau kelkaj el la plej bonaj pejzaghoj de potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian vastan diskon okcidenten. La largha sino de Tapan-Lago kushis senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado movighis kaj daurigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj shvebis en la chielo sen ununura aerspiro por ilin antauenirigi. La horizonto elmontris belan oran kolorajhon kiu iom post iom transformighis en puran pomverdon kiu siavice aliighis en la malhelan bluon de la mezchielo. Oblikva lumradio pauzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskau nigrajn grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta slupo, malsuprenfalante lau la tajdoritmo dum ghia velo pendis senutile kontraumasten kaj la reflektoj de la chielo spegulighis en la trankvila akvo, aspektis kiel shipo pendanta en la aero. La tago jam vesperighis kiam Ikabodo atingis la kastelon de S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra, ledvizagha gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj pantalonojn, bluajn shtrumpojn, grandegajn shuojn kaj belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj shrumpintaj edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj chapoj, longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj poshoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj fraulinoj, preskau tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom tie kie pajlochapelo, altkvalita rubando au eble blanka frako, malkashis simptomojn de urba novigho. La filoj, surportantaj mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn harplektajhojn lau la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis akiri tiucelan angilhauton, multe estimatan tra la regiono kiel potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon. Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la kunvenon surdorse de sia plej shatata rajdbesto, Chioriskulo, estajho, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li famighis efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi chiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, char li opiniis ke obeema, bonkonduta chevalo maltaugas al verva knabo. Tre plachus al mi pauzi chi-tie por primediti la mondon da charmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugho kaj blanko sed la malavaraj charmoj de autenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la richega autuna sezono. Tiom da pladoj sharghitaj de amasoj da diversaj, preskau nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! Inkluzivighis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj la krusta kaj dispecighema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj elmontrighis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj aldone tranchajhoj da shinko kaj bukanita bovajho; kaj poste teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da lakto kaj kremo, chiuj interaranghite ege hhaose, iom lau la ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj--nia alta Chielo benu la lokon--staris la tekrucho, suprenlevante nubojn de vaporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon lau ghiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Feliche, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece traktis chiun bongustajhon. Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro shvelis samritme kiel lia korpo kontentighis kaj kies spirito viglighis post bona manghado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, manghante, li ne povis malkonsenti chirkaupasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskau neimageblaj lukso kaj richeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antau la vizagho de Johano Van-Ripero kaj chiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos piedbate chiun vagabondan pedagogon kuraghintan lin nomi kamarado. Multaghulo Baltuso Van-Taselo chirkauvagadis inter siaj gastoj kun la vizagho dilatita pro kontentigho kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentajhoj estis mallongdauraj sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, shultrobatetoj, lautaj ekridoj kaj urghaj invitoj: "Ekmanghu! Vin provizu!" Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunchambron au halon alvokis chiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskau tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante chiun archmovon kun samtempa kapmovo, antauenklinighante preskau ghistere kaj piedbatante chiun fojon kiam alvenis danci nova paro. Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis che li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena movighado, klakade rondirantan en la chambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejighas proprapersone antau vi. Li estis admirata de chiuj Negroj de la bieno kaj la chirkauanta komunumo kiuj, kunighinte, chiuaghaj, chiudimensiaj, konsistigis piramidajhojn da brilaj Nigraj vizaghoj, starante amase che chiu pordo kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo larghe ridetantajn vicojn da eburkoloraj dentoj. Kiel la buboskurghanto povus konduti alie ol vigle kaj ghoje? La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paute en fora chambroangulo. Kiam la dancado finighis, Ikabodo aliris interparoli kun ensemblo da saghuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna Van-Taselo che unu ekstremajho de la galerio kie ili klachadis pri antauaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la milito. La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj abundas. La Brita-Usona batallinio etendighis proksime al ghi dum la milito. Ghi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis rifughintoj, gerilistoj kaj chiuj specoj de limlinia kavalireco. Nun forpasis, kvankam apenau, sufiche da tempo por povigi chiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj kaj, pro la malprecizo de siaj memorajhoj, sin heroigi en chiu rakontata bravajho. Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba Nederlandano preskau kaptinta Britan fregaton kun malnova naufunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna sinjoro--li restu anonima estinte ghentilhomo tro richa por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu, dum la batalo de Blanka-Ebenajharo, estante bonega defendomajstro, deturnis musketkuglon per eta glavo. Lau lia raporto la kuglo chirkauzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la manshirmilo kaj li pretis certigi la raporton chiumomente, elmontronte la glavon kun ties iom fleksita shirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimighintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon. Sed chiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj pri fantomoj kaj aperajhoj. La komunumo richas je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstichoj pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enloghataj retirighejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta la loghantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian kuraghigon en la plejparto el niaj vilaghoj char ili apenau ghuas la tempon finsperti sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antau ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili eltombighas nokte por chirkaupromeni, restas al ili neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur malofte audas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe enloghataj Nederlandaj komunumoj. La tuja kauzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de Dorm-Valeto. Kontaghon alportis la aero mem elblovanta tiun hantejon. Ghi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la che-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn sovaghajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj raportighis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankorau staranta en la najbarejo, kie la bedaurinda Majoro Andreo punmortis. Ankau iom menciighis la virino vestita en blanko kiu hantis la senluman ravineton che Korak-Rokego kaj ofte audighis kriegante en antaushtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negho. Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej shatata fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu audighis plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, lauraporte, shnurante sian chevalon chiunokte inter la tomboj de la pregheja antaukorto. La izolita situloko de la preghejo, ekde chiam vershajne, igas ghin shatata hantejo de chagrenitaj spiritoj. Ghi staras sur altajheto, chirkauate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter kiuj ghiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormchambro. Malkruta deklivo descendas de ghi ghis arghenta akvotavolo chirkaulimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidighi la bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante ghian gazonkorton kie la sunradioj shajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi ke tie almenau la mortintoj rajtas ripozi en paco. Unuflanke de la preghejo etendighas largha boskovaleto lau kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, ne malproksime disde la preghejo, lignoponto antauatempe transjhetighis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ech dumtage sed estigante timigan nigregon dumnokte. Chi-tiu estis unu el la plej shatataj hantejoj de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontighis. Oni rakontis la sperton de Multaghulo Brauvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samchevale malantaudorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarche, ghis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliighis en skeleton, jhetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lanchante super la arbosuprajhojn. Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada charlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara vilagho Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu kontrau bovlo da puncho. Li aldone raportis ke li gajnintus la veton, char Chioriskulo nepre venkis la koboldchevalon. Tamen kiam ili atingis la preghejan ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo. Chiuj tiuj raportajhoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizaghoj de la auskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla autoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska shtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis dum siaj chiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto. Nun la festeno finighis. La maljunaj kultivistoj kunigis siajn familiojn en siaj charoj kaj audighis dum kelke da tempo veturante klakante lau la valetaj vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj fraulinoj rajdis sur kromseloj malantau siaj plej shatataj amkandidatoj, kaj ilia legherkora ridado, miksite kun la hufbruo de la chevaloj, ehhadis lau la silentaj boskoterenoj, mallautighante pli kaj pli ghis nepra finaudigho--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, lau la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur ghissukcesa vojo. Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misighis char, post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicha kaj morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Chu eblas ke tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Chu tio ke shi kuraghigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontrau lia rivalo? La respondon nur Chielo scias, ne mi! Sufichu diri ke Ikabodo eliris shtelpashe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por chirkaukontroli la panoramon de kampara richeco pri kiu antaue li tiel ofte avarghojachis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malghentile el la komfortejo kie tiu ghuis profundan dormadon, songhante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio. Estis la nokta sorchhoro kiam Ikabodo, malghojkore kaj senkuraghe, lauiris sian ghishejman vojon, lau la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagho kaj kiujn antaue en la posttagmezo li trairis tiom ghoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrautere. En la nepra noktomeza silento li audis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontraua bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallauta ke ghi prikonsciigis che li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdaura kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, ehhadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songhsono. Neniaj vivosignoj sentighis proksime al li, krom malofta grilchirpo au eble guturala ekvibro de virrano kiu, loghante en najbara marcho, dormis malkomforte kaj ekturnighis surlite. Chiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasighis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malhelighis. La steloj shajnis sinki pli profunde en la chielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj senghoja. Li alproksimighis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejighis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Ghiaj branchoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinighante preskau ghistere antau ol relevighi en la aeron. Ghi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonshanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio ghi universale kromnomighis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris ghin kun miksajho da respekto kaj supersticho, duone pro kompato pri la sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj vidajhoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni chirkauaudigis pri ghi. Dum Ikabodo alproksimighis tiun timindan arbon, li komencis lipfajfi. Li kredis audi respondan fajfadon: tio estis nur ventoblovajho sin pelinta akratone tra la sekaj branchoj. Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajhon pendantan mezarbe: li pauzis kaj chesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li audis ghemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontrauselen: tio estis nur unua branchego frotinta duan dum la vento ilin ambau vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed lin atendis novaj dangheroj. Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajhon konatan lau la nomo Vilejo-Marcho. Pluraj krudaj shtipegoj, apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kashtanoj, pezege implikite per sovaghaj vitoj, jhetis kavernspecan malhelon sur ghin. Transiri tiun ponton farighis malfacilega provo. Che tiu sama loko mem la malbonsorta Andreo kaptighis kaj sub la kovrajho estigita de tiuj kashtanoj kaj vitoj kashighis la fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ech hodiau, chiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta ghin preterpasi solapersone post la sunsubigho. Dum li alproksimighis la rivereton lia koro komencis bategi. Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian chevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la ponton. Sed anstatau ekkuri antauen la perversa maljuna bestacho flankenmovighis, trafante la barilon. Ikabodo, kies timo pligrandighis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en la kontraua direkto kaj batis malavare per la kontrauflanka piedo. Chio vanis. Lia besto ekmovighis, verdire, sed nur sukcesis enplonghi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la vojo. Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovighis apud la ponto kun subito kiu preskau antauenjhetis superkape sian rajdanton. En tiu sama momento la delikata audkapablo de la lernejestraj oreloj perceptis likvajhan apudpontan piedpashegon. En la malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, misforman, nigran, turegantajhon. Tiu restis senmove sed havis kuntirighintan aspekton, kvazau kolosega monstro preta sin lanchi kontrau la vojaghanton. La haroj de la timigita pedagogo elstarighis surkape pro teruro. Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnighi kaj forfughi. Krome, kiun shancon li havus eskapi fantomon au koboldon--se temis pri tiajho--povantan surrajdi la flugilojn de la vento? Tial, estigante ioman pseudokuraghon, li demandis balbutante: "Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en ankorau pli maltrankviltona vocho. Daure okazis nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca fervoro ekpsalmis preghejan himnon. En tiu momento la timiga ombrajho ekmovighis kaj, pergrimpe, persalte, subite ekstarighis meze de la vojo. Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajho nun iom konstateblis. Ghi shajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra chevalo. Ghi faris nek minacan geston, nek afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, antauentrotante blindaflanke de multagha Pafilpulvo, kiu nun renormalighis post siaj timo kaj obstino. Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre malplachis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian chevalon, esperante forlasi la fremdajhon. Ankau tiu tamen plirapidigis sian chevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta malrapidighis, ekpromenadpashigis sian beston, intencante lanti malantaue--la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortighi. Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita lango algluighis al lia palato kaj la notoj mortis en lia gorgho. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista kunulo kashighis io mistera kaj ege timiga. La afero baldau klarighis. Laugrimpante ioman deklivon reliefigantan kontrauchielen la figuron de lia kunvojaghanto, gigante altan kaj envolvitan en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas. Lia hororo pligrandighis kiam li rimarkis ke la mankantan kapon, anstatau porti ghin surshultre, la fremdajho-fremdulo transportis antau si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per kaskadajho da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita movigho preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmovighis samritme kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum shtonoj forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je chiu salto. La malpezaj vestajhoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian longan, magran korpon super la kapo de sia chevalo pro sia avida deziro forfughi. Ili nun atingis la vojon kiu flankenturnighas en la direkto al Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laushajne sorchite per demono, anstatau resti survoje, turnighis kontraudirekten kaj plonghis impete laudeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas sablan kavajhon ombratan de arboj dum preskau kvaronmejlo, kie ghi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj aliflanke de kiu suprenshvelas la verda monteto sur kiu staras la kalkolaktita preghejo. Ghis nun la paniko de la chevalo havigis al ghia malcerta rajdanto shajnan avantaghon en la konkurso. Bedaurinde jhus kiam li atingis la mezan punkton de la kavajho, la selzono cedis kaj li sentis ghin forgliti de sub li. Li mankaptis ghin perpomele kaj strebis ghin reteni surchevale, tamen sensukcese. Restis al li nur sufiche da tempo por chirkaubraki la kolon de multagha Pafilpulvo antau ol la selo terenfalis kaj li audis sian postkuranton ghin treti subpiede. Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano Van-Ripero char estis la dimancha selo de tiu. Al la momento tamen maltaugis etaj timoj. La koboldo postkuris lin proksimegdistance kvazau preta ekrajdi lian postajhon mem kaj, estante malbonlerta chevalisto, li spertis grandan ghenon penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de la chevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan tiean korpofendighon. Malfermajho en la arboj nun kuraghigis lin esperi ke la pregheja ponto proksimas. La shancelighanta reflekto de arghenta stelo en la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la preghejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la lokon kie malaperis la fantoma kontraustaranto de Bromo Ostaro. "Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi estos sekura." En tiu momento li audis la nigran chevalon anhelantan kaj blovantan malantau li. Li ech kredis senti ghian varman spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multagha Pafilpulvo sursaltis la ponton. Ghi kuregis tondrobrue trans la ehhantajn tabulojn, atingis la kontrauan bordon. Nun Ikabodo rigardis malantauen kontrolante chu lia postsekvanto malaperos, lautradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarighi en siaj piedingoj entreprenante antauenlanchi sian kapon kontrau la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed li tro malfruis. Ghi trafis lian kranion kun grandega kolizio kaj faligis lin kapon antauen en la polvon. Pafilpulvo, la nigra chevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, chiuj tri, tornadrapide. La sekvintan matenon la maljuna chevalacho trovighis sensele antau la barilpordo de sia mastro. Dum ghia brido kushis subpiede ghi solene machadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis matenmanghhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis che la lernejo kaj vagpromenadis lauborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankvilighi pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestighis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. En unu parto de la vojo iranta al la preghejo oni trovis la selon tretitan en la teron. La spuroj de chevalhufoj, profunde enfiksite en la vojo kaj vershajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto preter kiu, sur la bordo de largha parto de la rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, trovighis la chapelo de la malbonshanca Ikabodo kaj proksime al ghi frakasita kukurbo. Oni priserchis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia heredajho, kontrolis la pakon enhavantan liajn chiujn surterajn posedajhojn. Tiuj konsistis el du chemizoj kaj duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj shtrumpoj; malnova ghisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da psalmhimnoj kun multaj kornitaj paghoj; kaj rompita diapazono. Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis chiuj al la komunumo krom _Historio de Sorcharto_, verkita de Kotono Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songhoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio surportanta skribachajhojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidighis de tiam antauen ne plu edukigi siajn gefilojn chelerneje, opiniante ke lau lia scio, la leg- kaj skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du tagojn antaue--li kunportis tion sendube surpersone en la momento de sia malapero. La mistera evento instigis grandan spekulativadon chepregheje la sekvintan dimanchon. Aroj da spektantoj kaj klachemuloj kunighis en la pregheja antaukorto, che la ponto kaj tie kie trovighis la chapelo kaj la kukurbo. Rememorighis la rakontoj de Brauvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj raportajhoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris chiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, ili shancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke li estis fraulo kaj shuldis monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankvilighante pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin anstatauis. Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daure vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigho chemane de la heredontino; ke li translokighis al fora regiono de la lando; ke li tie instruis kaj samtempe fakighis pri juro, advokatighis, politikistighis, kandidatighis, jhurnalistighis kaj jughistighis en malalttribunalo. Bromo Ostaro, kiu baldau post la malapero de sia rivalo edzighis triumfe kun la florighanta Katrino, chiam elmontris chioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo kaj chiam ekridegis plenpulme kiam menciighis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti. La multaghaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jughantoj pri tiuj aferoj, asertas ech ghis hodiau mem ke Ikabodo forshtelighis pere de supernaturaj rimedoj, chio kio estas unu el la plej shatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo chirkau vintraj vesperfajroj. La ponto farighis pli ol iam fokuspunkto de supersticha miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni shanghis la itineron de la vojo, rezulte de kio ghi nun aliras la preghejon laupasante la bordon de la muellageto. Forlasite, la lernejo baldau malkomponighis kaj ghin ekhantis, lauraporte, la fantomo de la malbonshanca pedagogo. Plugknaboj, lantante sur la ghishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas audi la vochon de Ikabodo, chantantan en fora distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto. POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO La antaua rakonto raportighas en preskau la sammemaj vortoj en kiuj mi audis ghin raportitan che korporacia kunveno de la multagha urbo Manhatuso, kunveno kiun cheestis multaj el la plej saghaj kaj plej estimataj burghoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malghoje komikan vizaghon. Mi forte suspektis lin esti malricha char li tiel kuraghe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe che du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo. Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antauenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazau kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kauzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj cheestantoj finestighis kaj reestighis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia segho kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege saghaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralajho de la rakonto kaj kion ghi pruvas? La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refreshajhon, pauzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide ghistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, lau la plej forta logiko, la jenon: "Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaghojn kaj plezurojn kondiche ke ni konsideru shercon nur kiel shercon." "Rezulte, kiu rajdas konkurse kontrau koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon." "Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasho en la direkto al altnivela estimo en la lando." La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli streche post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, shajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaghacho. Tempofine la seriozulo komentis ke chio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Ghi havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas. "Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu afero, mi mem ne kredas duonon el ghi." End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** ***** This file should be named 19293.txt or 19293.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.