The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Sinjorino el la Maro Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly Henrik Ibsen LA SINJORINO EL LA MARO Teatrajho en kvin aktoj (Fruen fra havet) 1888 Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N -- 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-50-2 LA SINJORINO EL LA MARO ROLOJ: DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. Liaj filinoj el la unua geedzeco: BOLETTE. HILDE, nur duone plenkreska. LEKTORO ARNHOLM. LYNGSTRAND, antaua maristo, malsana. Li esperas farighi skulptisto. BALLESTED, pedelo, chiofaranto, amatora pentristo FREMDA VIRO. JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. TURISTOJ. SOMERGASTOJ. (La intrigo okazas somere en malgranda urbo che fjordo en norda Norvegio.) UNUA AKTO (La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Ghardeno antaue kaj chirkaue. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la ghardeno estas laubo kun tablo kaj seghoj. Hegha barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantau la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo lau la vojo. Inter la arboj vidighas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.) (_Ballested_, mezagha, vestita en malnova velurjako kaj kun larghrandajha artistchapelo, staras apud la flagstango ordigante la shnuron. La flago kushas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun strechita tolo. Flanke de ghi kushas faldebla segho, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) (_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita ghardenchambra pordo. Shi portas grandan vazon kun floroj, kiun shi metas sur la tablon.) BOLETTE Nu, Ballested, -- chu vi sukcesas ghin suprentiri? BALLESTED Jes ja, fraulino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- chu vi atendas fremdulojn vizite hodiau? BOLETTE Jes, ni atendas chefinstruiston Arnholm chi tien antautagmeze. Li venis al la urbo chi-nokte. BALLESTED Arnholm? Atendu iomete --. Chu li ne nomighis Arnholm, tiu guvernisto chi tie antau kelkaj jaroj? BOLETTE Jes. Ghuste li. BALLESTED Jen, jen. Li do revenos chi tien denove. BOLETTE Ghuste tial ni deziras flagi. BALLESTED Jes, estas ja vere konvene. (_Bolette_ iras en la ghardenan chambron.) (Iom poste _Lyngstrand_ venas lau la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajhojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.) LYNGSTRAND (de ekstere de la hegho) Bonan matenon. BALLESTED (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, -- Nun levighas la balono. (Fiksas la shnuron, kaj iom ordigas che la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron -- LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi. BALLESTED Kompreneble. Chu mi ne ankau estus pentristo? LYNGSTRAND Jes, mi vidas. -- Chu vi permesas, ke mi eniru? BALLESTED Vi eble volas rigardi? LYNGSTRAND Jes, mi ege volus. BALLESTED Ho, ankorau ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimighu. LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimighas tra la kradpordo.) BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. LYNGSTRAND Mi ja vidas. BALLESTED Sed mankas ankorau la figuro. En la chi-tiea urbo neeblas trovi modelon. LYNGSTRAND Chu estu ankau figuro? BALLESTED Jes. Che tiu rifo en la antauo kushu duone morta marvirino. LYNGSTRAND Kial shi estu duone morta? BALLESTED Shi erare naghis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun shi kushas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. LYNGSTRAND Nu, tiel. BALLESTED Estas la sinjorino en chi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri. LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon? BALLESTED Mi intencas nomi ghin "La fino de la marvirino". LYNGSTRAND Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio. BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble? LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas? BALLESTED Jes. LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi farighos skulptisto. Mi nomighas Hans Lyngstrand. BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankau estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Chu vi estas longe loghinta chi tie? LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron. BALLESTED Ghui la agrablan naghejan vivon? Chu? LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. BALLESTED Chu malsana? LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danghere. Estas nur ioma anheleco en la brusto. BALLESTED Ba! -- bagatelajho! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporshipo. Plenshtopita de pasagheroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn. LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. BALLESTED Venas ankau amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdajho. LYNGSTRAND Chu vi naskighis en la urbo? BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. LYNGSTRAND Vi do loghas chi tie longe? BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilajhojn. La grupo dissolvighis, kaj disiris chiuj lau la vento. LYNGSTRAND Sed vi mem do restis? BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi chefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu. (_Bolette_ elvenas kun balancsegho, kiun shi metas sur la verandon.) BOLETTE (parolas en la direkto de la ghardena chambro) Hilde, -- vidu chu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro. LYNGSTRAND (proksimighas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraulino Wangel! BOLETTE (che la relo) Ho chu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) BALLESTED Vi do konas la familion? LYNGSTRAND Ne sufiche. Mi nur renkontis la fraulinojn ie kaj ie che aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Shi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. BALLESTED Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon -- BALLESTED Ho, chu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn ajhojn) La vaporshipo ja estas che la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankau praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka. BALLESTED Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado au tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested. LYNGSTRAND Dancinstruisto --? BALLESTED Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiau ni koncertos supre en "La Videjo". Adiau, -- adiau! (Li foriras kun siaj pentrajhoj tra la barilpordo kaj daurigas dekstren.) (_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la ghardeno.) HILDE (che la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiau vi kuraghis enen veni. LYNGSTRAND Jes, mi permesis al mi eniri. HILDE Vi faris vian matenan promenadon, chu? LYNGSTRAND Ho ne, -- ne longan promenadon hodiau. HILDE Chu vi naghis? LYNGSTRAND Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Shi eniris sian bandometon. HILDE Kiu faris? LYNGSTRAND Via patrino. HILDE Nu tiel, nu. (Shi metas la benketon antau la balancseghon.) BOLETTE (kvazau interrompante) Chu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo? LYNGSTRAND Jes, shajnis al mi, ke velboato stirighis chi-direkten. BOLETTE Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Shi ordigas ion sur la tablo.) LYNGSTRAND (staras sur la unua shtupo de la shtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite --! BOLETTE Jes, chu ne estas bele? LYNGSTRAND Ho, vere delikate. Aspektas kvazau estas solenajho en la domo. HILDE Jes, tamen estas. LYNGSTRAND Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, chu? BOLETTE (averte al _Hilde_) Hm -- hm! HILDE (senatente) Ne, tiu de patrino. LYNGSTRAND Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino. BOLETTE (mallaute, kolere) Chu do, Hilde --! HILDE (same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por matenmanghi, chu? LYNGSTRAND (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon. HILDE Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo? LYNGSTRAND Mi ne plu loghas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi. HILDE Kie vi do nun loghas? LYNGSTRAND Nun mi loghas che sinjorino Jensen. HILDE Kiu sinjorino Jensen? LYNGSTRAND La akushistino. HILDE Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendajhojn nun ol -- LYNGSTRAND Ho, mi ja ne devus tiel paroli. HILDE Kion do? LYNGSTRAND Tion, kion mi diris. HILDE (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin. LYNGSTRAND Ne, ne. Sed mi do diru adiau al la fraulinoj ghis venonte. BOLETTE (venas sur la shtuparon) Adiau, adiau, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiau --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por vidi patron kaj -- kaj ankau nin aliajn. LYNGSTRAND Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion. (Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankorau unu fojon al la verando.) HILDE (duonlaute) Adiau, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi. BOLETTE (mallaute, tiras shian brakon) Hilde --! Petolacha infano! Chu vi tute frenezighas! Li povus ja audi vin! HILDE Pa, -- chu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_. BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro. (_Doktoro Wangel_, en vojaghkostumo kaj kun valizo en la mano, venas lau la vojeto de dekstre.) WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj! (Li eniras tra la barilpordo.) BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la ghardeno) Ho, bone ke vi venas. HILDE (Ankau shi iras al li.) Chu vi chion finis por hodiau, pachjo? WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- chu Arnholm venis? BOLETTE Jes, li venis chi-nokte. Ni informighis en la hotelo. WANGEL Do vi lin ankorau ne vidis? BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antautagmeze. WANGEL Jes, li certe faros. HILDE (tiras lin) Pachjo, rigardu do. WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe. BOLETTE Jes, ni bele ornamis, chu ne? WANGEL Jes, vere, vere. -- Chu -- chu ni estas solaj en la domo nun? HILDE Jes, shi eliris -- BOLETTE (interrompas) Patrino naghas. WANGEL (Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas shian kapon. Poste li diras iom hezite:) Auskultu nun, knabinetoj, -- chu vi volas lasi chion chi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankau la flagon supre la tutan tagon? HILDE Ho, tion vi do povas imagi, pachjo! WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do -- BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni chion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin -- HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro! WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras shin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al shi la valizon) Portu ghin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne shatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel chiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas farighi alimaniere. HILDE (volas iri tra la ghardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro. BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Chu vi opinias, ke tiu aghulo estas Arnholm! WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! BOLETTE (tien fiksrigardas; mallaute, surprizite) Jes, je Dio, chu ne ankau mi opinias --! (Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antautagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom streche, rigardas en la ghardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antaua loko! ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ghardeno.) ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus. WANGEL Certe ne, mi opinias. ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. WANGEL Apenau, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..nau jaroj de kiam vi vidis shin lastfoje. Nu, chi tie okazis ja multaj shanghoj dum tiu tempo. ARNHOLM (chirkaurigardas) Shajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ laubo -- WANGEL Nu ja, tiel ekstere -- ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianchpretajn filinojn en la domo. WANGEL Ho, fianchpreta estas ja nur la unua. HILDE (duonlaute) Auskultu do patron! WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol chi tie. Bonvolu. ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro. (Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancsegho.) WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Char vi aspektas iom streche post la vojagho. ARNHOLM Ho, ne gravas. En chi tiu chirkauajho -- BOLETTE (al _Wangel_) Chu ni alportu sodakvon kaj sukon en la ghardenchambron? Chi tie baldau farighos tro varme. WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon. BOLETTE Chu ankau konjakon? WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus. BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. (_Bolette_ iras en la ghardenchambron fermante la pordon post si. _Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ghardeno malantau la domo.) ARNHOLM (kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas. ARNHOLM Jes, estas ech surprize pri Bolette. Ja ankau pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Chu vi intencas loghi chi tie vian tutan vivdauron? WANGEL Ho jes, estos tiel. Chi tie mi naskighis kaj bredighis, kiel oni diras. Chi tie mi vivis feliche kun shi, kiu forpasis de ni tiel frue. Shi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. ARNHOLM Jes -- jes. WANGEL Kaj nun mi vivas chi tie felicha kun shi, kiun mi ricevis anstataue. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedzigho? WANGEL Ni ricevis knabeton antau du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la agho de kvar . ..kvin monatoj. ARNHOLM Via edzino, shi ne estas hejme hodiau? WANGEL Jes, shi certe baldau venos. Shi malsupreniris por preni banon. Shi naghas chiun tagon je chi tiu tempo. En kiu ajna vetero. ARNHOLM Chu pro iu malsano? WANGEL Ne vere malsano. Sed shi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al shi. Sed bani sin en la maro estas kvazau shia kora ghojo, komprenu. ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte. WANGEL (kun preskau nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. ARNHOLM Kompreneble. Shi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankau ofte renkontis shin, kiam mi vizitis shian patron en la lumturo. WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis shin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas shin "La sinjorino el la maro". ARNHOLM Chu? WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun shi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por shi. ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Chu vi havas veran kialon por tion opinii? WANGEL Certe jes. VOChO DE ELLIDA (audata ekstere en la ghardeno dekstre) Chu estas vi, Wangel! WANGEL (ekstaras) Jes, kara. (_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda shalo chirkau si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la shultroj, venas el inter la arboj che la laubo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al shi) Nu, jen la sinjorino el la maro! ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? WANGEL Jhus nun. Antau momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu pasintan konaton --! ELLIDA (donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme. ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajhoj. WANGEL La akvo estas fresha hodiau, chu? ELLIDA Fresha! Je Dio, chi tie la akvo neniam estas fresha. Malvarmeta kaj malvigliga. Ush, la akvo estas malsana chi tie en la fjordoj. ARNHOLM Malsana? ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ghi malsanigas ankau nin. WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al chio kio apartenas al ghi. ELLIDA Ho jes, eble. Ech mi mem ja kredas. -- Sed chu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi? WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horloghon) Mi ja baldau devas -- ARNHOLM Chu vere estas por mi --? ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas chiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu chi plafono! (malsupreniras en la ghardenon) Venu chi tien! Chi tie estas almenau iometa venteto. (Shi eksidas en la laubo.) ARNHOLM (eniras) Shajnas al mi, ke la venteto estas sufiche fresha. ELLIDA Jes, vi, kiu kutimighis al la nauza chefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, laudire. WANGEL (kiu ankau iris en la ghardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto. ELLIDA Chu aferoj? WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankau devas shanghi vestojn. Sed ne dauros longe -- ARNHOLM (eksidas en la laubo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon. WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- ghis revido! (Li iras tra la ghardeno maldekstren.) ELLIDA (post mallonga silento) Chu ne shajnas al vi, ke estas bone sidi chi tie? ARNHOLM Nun mi sidas bone. ELLIDA La laubo nomighas _mia_ laubo. Char estas mi, kiu farigis ghin. Au pli ghuste Wangel -- por mi. ARNHOLM Kaj chi tie vi do kutimas sidi? ELLIDA Jes, chi tie mi pleje sidas dumtage. ARNHOLM Kun la knabinetoj? ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. ARNHOLM Kaj Wangel mem? ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj chi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj. ARNHOLM Chu estas vi kiu deziras tian aranghon? ELLIDA Mi opinias, ke chiuj partoj kontentighas per tiu arangho. Ni povas ja jheti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri. ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --. ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, char via patro lau li baptigis vin per shipnomo kaj ne per kristana homa nomo -- ELLIDA Jes, kaj kiel do? ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin chi tie kiel sinjorino Wangel. ELLIDA Ne, char tiam Wangel ja ankorau ne estis --. Tiam ja ankorau vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- ARNHOLM Nu jes, jes. Sed ech se tiel ne estus --. Ech se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. ELLIDA Ankau mi ne. Vere neniam -- tiam. ARNHOLM Wangel estas ja ghentila. Honesta. Kore bonvola al chiuj homoj -- ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas! ARNHOLM -- sed shajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. ELLIDA Vi pravas. Li ja estas. ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ech eron el tio. ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallaute) Chu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasho, -- al kiu mi lasis min ravi. ELLIDA Ne. Chu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas. ARNHOLM Mi ghojas. Char premis min la penso ke -- ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe shatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere. ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagho? ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi audi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimighi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reshiri ion embarasan, mi pensis. ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis? ARNHOLM (rigardas shin kaj ridetas duone riproche) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis? ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Chu vi neniam poste pensis pri alia rilato? ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj. ELLIDA (duone shercante) Ho, chu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi farighi felicha edzo, mi opinias. ARNHOLM Do devus baldau okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire. ELLIDA Nu, ja, des pli da kauzo por vi rapidi. (Shi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallaute) Sed auskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ech se mia vivo estus en veto. ARNHOLM Kio do tio estas? ELLIDA Kiam vi faris -- la vanan pashon, kiel vi jhus diris, -- tiam mi ne _kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris. ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias. ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj chiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko. ARNHOLM Tiam! ELLIDA Jes, ghuste. ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi ech ne konis sinjoron Wangel. ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel. ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton. ELLIDA Ne, ne, -- mi kredas. Char chio estis tute freneza. ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio chi! ELLIDA Ho, sufichas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias. ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita? ELLIDA Kio do? ARNHOLM Chu via respondo al mia letero estus alia. ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia. ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita? ELLIDA (ekstaras kvazau en timo kaj maltrankvilo) Char mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu. ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero? ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tushis la aferon. Funde estis ja nur frenezajho. Kaj rompighis ja baldau -- iamaniere. ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute! ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Au ke mi estus tute freneza. ARNHOLM Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri. ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ghis poste. Jen vizitanto venas. (_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la ghardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta che la verando.) ELLIDA (el la laubo) Chu la knabinojn vi serchas, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimighas) Tiel ne estas. Ne la fraulinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas chiam bonvena. LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj char tiel feliche okazas, ke estas solenajho en la domo hodiau -- ELLIDA Nu, tion vi scias? LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel chi tiun -- (Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, chu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Char estas ja vere li, kiu -- LYNGSTRAND (rigardas al ambau necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiau. LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete. ELLIDA Kion vi scias? LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. ELLIDA Mia? ARNHOLM (rigardas shin demande) Hodiau? Ne, certe ne. ELLIDA (al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? LYNGSTRAND Fraulino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiau. Kaj mi demandis al la fraulinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj -- ELLIDA Nu bone? LYNGSTRAND -- kaj fraulino Hilde respondis: Jes, char hodiau estas la datreveno de -- de patrino. ELLIDA De patrino --! Nu tiel. ARNHOLM Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, char la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- ELLIDA (al _Lyngstrand_) Jes, char vi ja nun tion scias -- LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidighi momenton, sinjoro Lyngstrand. (_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la laubo.) ELLIDA Tio chi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro lernejestro. ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj. ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, ghuste tiel. Ne por la neinformitaj. LYNGSTRAND Mi do ech ne diros al iu vivanta homo. ELLIDA Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antaue. LYNGSTRAND Jes, ankau mi kredas, ke mi sanighos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden -- ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj. LYNGSTRAND Jes, char en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron. ELLIDA Kiel vi kontaktighis al li? LYNGSTRAND Ho, felicha okazo. Char iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj shipoj. ELLIDA Chu vere? Vi do tiam shatis la maron? LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme che si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi. ARNHOLM Kiel bone, vi diras? LYNGSTRAND Jes, char per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kushis en la malvarma akvo, antau ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicho. ARNHOLM Chu, vi trovas? LYNGSTRAND Jes. Char la difekto ne estas vere danghera. Kaj nun mi povos farighi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formighas inter la fingroj! ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Chu marvirojn kaj marvirinojn? Au chu antikvajn vikingojn? LYNGSTRAND Ne, tiajhojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas. ELLIDA Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu? LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis. ARNHOLM Jes, jes, -- tenu vin al tio. ELLIDA Sed kio tio do estus? LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kushas maltrankvila dormante. Kaj shi ankau songhas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke shi songhas. ARNHOLM Chu ne estu pli? LYNGSTRAND Jes, ankau alia figuro. Iu estajho por nomi ghin. Estu shia edzo, al kiu shi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro. ARNHOLM Kiel, dronis --? ELLIDA Li dronis? LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojagho. Sed okazas la strangajho, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud shia lito rigardante shin. Li staru malsekega, kvazau homo jhus eltirita el la maro. ELLIDA (klinas sin malantauen en la segho) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antau mi. ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis. LYNGSTRAND Jes, jes, -- Mi travivis tion chi. Iamaniere do. ARNHOLM Travivis, ke morta viro --? LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen -- ELLIDA (vigle, streche) Rakontu chion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas chion scii. ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajho kun mara etoso. ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstataue. Tiu nova laborestro -- ELLIDA La usonano? LYNGSTRAND -- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li chiame legadis. Char li volis lerni la norvegan, li diris. ELLIDA Nu! Kaj sekve! LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Chiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Char li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur ghi. Kaj ankau mi estis malsana kaj kushis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj -- ELLIDA Jes! Jes! LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi audas kvazau hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagho. Li komencas tiri kaj shiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente. ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis? LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazau parolis al si mem: Edzinighis. Kun alia viro. Dum mi estis for. ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallaute) Tion li diris? LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste? LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Char li aldonis, -- ankau tio silente: -- Sed mia shi estas, kaj mia shi farighu. Kaj min shi sekvu, ech se mi venu hejmen por serchi shin kiel droninta viro el la nigra maro. ELLIDA (vershas al si akvon. Shia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiau -- LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke shajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi. ELLIDA Chu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias! LYNGSTRAND Jes, char ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la shipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantauan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia. ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu audis? LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jhus skribis tion en letero. Sed ghuste tial mi multe shatus fari artajhon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antau mi. Kaj ankau la venghanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambau tute klare. ELLIDA Ankau mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Au prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Shi iras el la laubo.) LYNGSTRAND (kiu ankau ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno. ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiau, kaj dankon pro la floroj. (_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) ARNHOLM (proksimighas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio chi kore tushis vin, kara sinjorino Wangel. ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi! ARNHOLM Jes, shajnas al mi. ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! ARNHOLM Sed pro Dio --! Chu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --? ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. ARNHOLM Do estas tiu babilajho pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke -- ELLIDA Kion vi kredis? ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur shajnigo de vi. Ke vi chagrenighis, char vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas. ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem. ARNHOLM Shajnas al mi, ke vi tamen rajtas. ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankau mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj. ARNHOLM Vi! (pli mallaute) Chu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon! ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Ghuste tial tio chi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! ARNHOLM Vi nun konfidu viajn chagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, chu, sinjorino Wangel? ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenau ne nun. Eble poste. (_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ghardenon.) BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Chu ni do ne devus sidighi en la ghardena chambro? ELLIDA Jes, ni faru. (_Wangel_, en shanghita vestajho, venas kune kun _Hilde_ de maldekstre de malantau la domo.) WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta. ELLIDA Atendu iomete. (Shi iras en la laubon kaj serchas la bukedon.) HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. HILDE (ekmiras) De Lyngstrand? BOLETTE (maltrankvila) Chu Lyngstrand venis -- denove? ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu chi. Okaze de la datreveno, vi komprenas. BOLETTE (ekrigardas al _Hilde_) Ah --! HILDE (murmuras) La besto! WANGEL (embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida -- ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Shi supreniras sur la verandon.) BOLETTE (mallaute al _Hilde_) Ho, shi do tamen estas ghentila. HILDE Simiajhoj! Shi nur volas intimighi kun patro. WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio chi, Ellida! ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- chu ne ankau mi estu kune kun vi por -- por honori la datrevenon de patrino? ARNHOLM Hm --. (Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas en la ghardeno.) DUA AKTO (Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajho malantau la urbo. Iom malantaue staras shtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj shtonoj por sidejoj kushas chirkau la shtonstako kaj en la antauo. Profunde en la malantauo vidighas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidighas. Estas duonhela somernokto. Flaverugha lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado audighas de malsupre en la deklivo dekstre.) (_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la shtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas sharghita de shaloj kaj vojaghsaketoj.) BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altajho. Das willen wir ankau besteigen und so herunter -- (Li daurigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) (_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantauen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? HILDE Char mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren. BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. HILDE Chu vi opinias, ke estas tre danghere? BOLETTE Jes, mi opinias. HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li. BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoligho en la pulmo, -- au io tia. Li ne vivos longe, diris patro. HILDE Chu tion li diris! Imagu, -- ghuste kion mi pensis. BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaute) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Chu ne shajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomighas Hans? BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! (_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunshirmilo en la mano.) LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la fraulinoj, char mi ne povis iri same rapide kiel vi. HILDE Chu vi ech ekhavis sunshirmilon? LYNGSTRAND Ghi apartenas al via patrino. Shi diris ke mi uzu ghin kiel bastonon. Char mi neniun kunportis. BOLETTE Chu ili daure estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere auskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino. HILDE (lin rigardante) Vi nun estas sufiche laca. LYNGSTRAND Jes, nun shajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton. (Li eksidas sur shtono antaue dekstre.) HILDE (staras antau li) Chu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo? LYNGSTRAND Jes, mi audis paroli pri tio. HILDE Vi certe shatas danci, chu ne? BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron. LYNGSTRAND (al _Hilde_) Jes, fraulino, mi volus danci -- se mi povus. HILDE Chu? Vi do neniam lernis? LYNGSTRAND Ankau tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis char mi ne povas pro la brusto. HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras? LYNGSTRAND Jes, estas tial. HILDE Chu vi multe chagrenighis pro tiu difekto? LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Char estas pro tio, ke chiuj homoj estas ghentilaj kaj afablaj kaj ech bonfarantaj al mi, mi kredas. HILDE Jes, kaj ghi ja ne estas danghera. LYNGSTRAND Ne, ghi tute ne estas danghera. Tion mi komprenas lau via patro. HILDE Kaj vi ja sanighos tuj kiam vi forvojaghos. LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi sanighos. BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn chi en la butontruon. LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, fraulino! Estas ja tro ghentile de vi. HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. BOLETTE (Ankau shi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon. LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigho kaj voku al ili. HILDE Tiam vi devas tre laute krii. BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove farighos laca. LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile. (Li eliras dekstren.) HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ech saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri. BOLETTE Kompatindulo --. HILDE Se Lyngstrand proponus geedzighon al vi, chu vi lin akceptus? BOLETTE Chu vi frenezighis? HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldau estus mortanta. Chu vi _tiam_ akceptus lin? BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ech ne havas sufiche por vivteni sin. BOLETTE Kial vi do okupighas tiel multe pri li? HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. HILDE Ne, mi ech ne faras. Sed estas tiel tente. BOLETTE Kio? HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danghere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li farighos artisto. Tiun chion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio farighos. Neniam. Char li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion. BOLETTE Ekscite! HILDE Jes, ghuste ekscite. Tion mi permesas al mi. BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas acha infano! HILDE Mi ech volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne shatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajho, -- chu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm che la manghotablo? BOLETTE Nu? HILDE Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo. BOLETTE Ho, babilajho! Ne estas vero. HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn che ambau okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamighinta al li, tiam kiam li legis kun vi! BOLETTE (ridetas) Jes, chu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, char li diris, ke Bolette estas malbela nomo. HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras chu tiuj du jhetas senteman okulon unu al la alia. BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajhon pri shi? Farighis ja nun tiel bone inter ni -- HILDE Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farighos neniam bone inter ni kaj shi. Char shi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por shi. Dio scias kial patro tirus shin en la domon! -- Mi ne mirus se shi iun tagon farighus freneza. BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion? HILDE Ho, ne estas strange. Ankau shia patrino farighis freneza. Shi mortis freneza, mi scias. BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Audu, Hilde? (_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.) ELLIDA (montras al la fono) Jen fore ghi estas! ARNHOLM Jes, ghuste. En tiu direkto ghi ja estas. ELLIDA Jen fore kushas la maro. BOLETTE (al _Arnholm_) Chu vi ne trovas la lokon bela? ARNHOLM Mi trovas ghin belega. Grandioza vidajho. WANGEL Jes. Eble vi neniam antaue supreniris chi tien? ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado chi tie apenau estis atingeble. Ech ne vojeto. WANGEL Kaj ech neniu arangho. Chion ni faris la lastajn jarojn. BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankorau pli grandioza vidajho. WANGEL Chu ni iru tien, Ellida? ELLIDA (eksidas sur shtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas chi tie. WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm. BOLETTE Chu vi shatas iri kun ni, sinjoro Arnholm? ARNHOLM Jes, volonte. Chu estas vojo ankau tien? BOLETTE Ho jes. Estas largha vojo. HILDE La vojo estas tiel largha, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako. ARNHOLM (sherce) Chu vere, eta fraulino Hilde? (al _Bolette_) Chu ni provu, chu estas vero? BOLETTE (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren) HILDE (al Lyngstrand) Chu ankau ni iru --? LYNGSTRAND Brakon en brako --? HILDE Nu, kial ne? Bonvolu. LYNGSTRAND (prenas shian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere sherce amuze! HILDE Sherce --? LYNGSTRAND Jes, char aspektas ja kiel ni estas gefianchoj. HILDE Vi neniam antaue promenis kun sinjorino che la brako, sinjoro Lyngstrand, chu? (Ili eliras maldekstren.) WANGEL (kiu staras apud la shtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem -- ELLIDA Jes, venu kaj eksidu che mi. WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. ELLIDA Pri kio? WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas dauri. ELLIDA Kio anstatauus, lau vi? WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antaue. ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble! WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas. ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- ELLIDA Jes, mi havas. WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicha, devas esti senrezerva rilato. ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. ELLIDA Kial vi _tiel_ pensas nun? WANGEL Ghi ofte eklumighis en mi kiel suspekto. Hodiau farighis pli klare. La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Chiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas. ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone. WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazau la patrino de la infanoj vivas ankorau. Kvazau shi nevidate cheestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj shi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- au ne plu volas vivi kun mi kiel edzino. ELLIDA (ekstaras) Chu vi chion chi vidis, Wangel? Enrigardis en chion chi? WANGEL Jes, hodiau mi fine rigardis internen en ghi. Ghis la fundo. ELLIDA Ghis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio chi. ELLIDA (timoplena) Chu vi scias, ke estas pli? WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la chirkauajhon chi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiche da lumo por vi. Ne sufiche vasta chielo chirkau vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo. ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ghi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur shian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo. ELLIDA Chu kiel? WANGEL Tute simple. Ni transloghighu. ELLIDA Transloghighu! WANGEL Jes. Al iu loko che la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo. ELLIDA Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi feliche en iu ajn loko en la mondo ol tie chi. WANGEL Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- chu vi opinias, ke mi povos vivi feliche chi tie -- sen vi? ELLIDA Sed mi ja estas chi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min. WANGEL Chu mi havas vin, Ellida? ELLIDA Ho, ne parolu pri tio alia. Chi tie vi ja havas chion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kushas ja ghuste chi tie. WANGEL Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloghighu de chi tie. Transloghighu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida. ELLIDA Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_? WANGEL Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo. ELLIDA Apenau. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankau pri vi mem. Kion vi gajnus? WANGEL Mi gajnus vin, vi kara. ELLIDA Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, -- senesperige pripensi. WANGEL Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol -- for de chi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, chu vi audas. ELLIDA Ne! Mi do je la nomo de la chielo prefere diru al vi chion tute malkashe. Tiel kiel estas. WANGEL Jes, jes, -- faru! ELLIDA Char malfelicha vi vin mem ne faru pro mi. Precipe char tio tamen nenion helpas. WANGEL Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi chion, -- kiel estas. ELLIDA Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel shajnas al mi ke estas. -- Venu, kaj sidu che mi. (Ili eksidas sur shtonon.) WANGEL Nu ja, Ellida? Do --? ELLIDA La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, -- tiam vi parolis tiel malkashe kaj honeste al mi pri via unua geedzigho. Ghi estis vere felicha, vi diris. WANGEL Ghi ja estis. ELLIDA Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankau mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis ia gefianchigho inter ni. WANGEL Ia --? ELLIDA Jes, ia tia. Nu, dauris ja tre mallonge. Li forvojaghis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi chion. WANGEL Sed, kara Ellida, kial vi revivigas chion chi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi ech neniam demandis al vi, kiu li estas. ELLIDA Ne, vi ne faris. Vi chiam estis konsiderema al mi. WANGEL (ridetas) Ho, en tiu chi kazo --. Mi povus ja preskau mem diri la nomon. ELLIDA La nomon! WANGEL En Skjoldvik kaj tie chirkaue ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Au, pli ghuste, estis nur unu sola -- ELLIDA Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm. WANGEL Jes, chu ne estis --? ELLIDA Ne. WANGEL Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova. ELLIDA Chu vi memoras, ke iam malfrue en la autuno granda usona shipo venis al Skjoldvik pro averio? WANGEL Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la shipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron. ELLIDA Jes, certe. WANGEL Kredeble la dua shipisto mortigis lin. ELLIDA Neniu povas diri! Neniam malkashighis. WANGEL Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris? ELLIDA Li ne dronigis sin. Li forvojaghis norden. WANGEL (surprizighas) Kiel vi tion scias? ELLIDA (sin mem devigante) Jes, Wangel, -- char estas al tiu shipsubestro, ke mi -- fianchinighis. WANGEL (eksaltas) Kion vi diras! Chu tio eblas! ELLIDA Jes, -- tiel estas. Estis kun li. WANGEL Sed je chio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajhon! Fianchinighi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomighis? ELLIDA Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston. WANGEL De kie li venis? ELLIDA De Finnmark, li diris. Sed li naskighis en Finnlando. Enmigris kiel infano -- kun sia patro, mi opinias. WANGEL Do kveno (= Loghanto en Finnmark el Suomio). ELLIDA Jes. Tiel ili ja nomighas. WANGEL Kion pli vi scias pri li? ELLIDA Nur tion, ke li frue farighis maristo. Kaj ke li faris longajn vojaghojn. WANGEL Nenion alian? ELLIDA Ne. Ni ne parolis pri tiajhojn. WANGEL Pri kio vi do parolis? ELLIDA Pleje ni parolis pri la maro. WANGEL Ah --! Do pri la maro? ELLIDA Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankau parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kushas tie sur la sheroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj chiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- chu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazau kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj. WANGEL Kaj vi mem --? ELLIDA Jes, aspektis kvazau ankau mi farighis parenco al ili chiuj. WANGEL Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fianchinighis kun li? ELLIDA Jes. Li diris, ke mi faru. WANGEL Faru? Vi do mem ne havis volon? ELLIDA Ne kiam li cheestis. Ho, -- poste shajnis al mi, ke estis tute nekompreneble. WANGEL Chu vi renkontis lin ofte? ELLIDA Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj chirkaurigardis en la lumturo. Tiel mi konatighis kun li. Kaj poste ni renkontighis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la shipestro. Kaj li devis ja forvojaghi. WANGEL Jes, jes, rakontu iom pli pri tio! ELLIDA Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En ghi li petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik. WANGEL Jes ja, jes ja, -- mi konas ghin bone. ELLIDA Tien mi venus tuj, li skribis, char li volis paroli kun mi. WANGEL Kaj vi iris? ELLIDA Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li tranchile pikis la shipestron. WANGEL Li tion do mem diris! Rekte diris tion! ELLIDA Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ghusta, li diris. WANGEL Tute ghusta? Kial li do forkuris? ELLIDA Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo. WANGEL Kaj vi kredis lin je lia nura vorto? ELLIDA Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaghi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiau al mi --. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis. WANGEL Nu? Diru do! ELLIDA Li prenis el la posho shlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la shlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro. WANGEL Geedzigu --? ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li jhetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon. WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis? ELLIDA Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je bona Dio, -- li forvojaghis! WANGEL Kaj kiam li efektive estis for --? ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas. WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciighis de li poste? ELLIDA Jes, mi sciighis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaghi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon. WANGEL Chu vi respondis? ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke chio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankau mi neniam plu pensu pri li. WANGEL Sed li tamen skribis reen, chu? ELLIDA Jes, li skribis reen. WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj? ELLIDA Ech ne vorton pri tio. Estis kvazau mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li. WANGEL Ne volis lasi vin? ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskau samvorte kiel en la unua letero. Au ankorau pli decide. WANGEL Kaj li cedis? ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaue. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li. WANGEL Kaj ech ne audis ion de li? ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Chinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Australio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li. WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida. ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo! WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli fresha aero ol chi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras? ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiajho! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, -- ech tie mi ne povos desharghi min. WANGEL Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas? ELLIDA La terurajhon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo -- WANGEL Sed tiun vi ja nun desharghis. Antau longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta. ELLIDA (eksaltas) Ne, ghuste tio ghi ne estas! WANGEL Ne pasinta! ELLIDA Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ghi neniam pasos. Neniam en mia vivo! WANGEL (kun sufokata vocho) Chu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron? ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazau li revenis. WANGEL Kiam tio okazis? ELLIDA Antau chirkau tri jaroj. Au iom pli. -- Estis dum mi atendis la infanon. WANGEL Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom. ELLIDA Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla. WANGEL (rigardas shin en chagreno) Imagu ke -- ke vi loghis chi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian! ELLIDA Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi. WANGEL (mallaute) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino? ELLIDA Estas pro tiu timo al tiu fremda viro. WANGEL Timo --? ELLIDA Jes, timo. Timo tiel terura, ke shajnas al mi, ke nur la maro povas instigi ghin. Char nun vi audu, Wangel -- (La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_.) BOLETTE (preterpasante) Ho, chu vi daure promenadas chi tie? ELLIDA Jes, estas freshe kaj bone chi tie supre. ARNHOLM Ni, ni iros malsupren por danci. WANGEL Bone, bone. Ni baldau postvenos, ankau ni. HILDE Adiau do, dume. ELLIDA Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton. (_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras dekstren.) ELLIDA (al Lyngstrand) Chu ankau vi iros danci? LYNGSTRAND Ne, sinjorino, mi ne kuraghas. ELLIDA Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja ankorau ne tute resanighis. LYNGSTRAND Ankorau ne tute. ELLIDA (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaghon --? LYNGSTRAND Kiam mi ricevis la difekton? ELLIDA Jes, la vojaghon, pri kiu vi rakontis antautagmeze. LYNGSTRAND Ho, estas eble chirkau --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam. ELLIDA Do tri jaroj. LYNGSTRAND Au iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj shtormoj, kiuj atakis nin. ELLIDA (rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --. WANGEL Sed kara Ellida --? ELLIDA Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu. LYNGSTRAND Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.) WANGEL Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojagho? ELLIDA Johnston estis surshipe. Mi certas. WANGEL El kio vi tion konkludas? ELLIDA (sen respondi) Surshipe li sciighis, ke mi edzinighis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio chi obsedis min! WANGEL Tiu timo? ELLIDA Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antau mi. Au vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie. WANGEL Kiel li aspektas por vi? ELLIDA Kiel mi laste vidis lin. WANGEL Antau dek jaroj? ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brochon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fishokulo. Kaj ghi kvazau fiksrigardas min. WANGEL Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida. ELLIDA Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Char sentighas ke tio tirighas pli kaj pli forte al mi. WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi. ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antau nun, kiam farighis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion chi al vi, -- mi devus ja ankau konfidi al vi -- la nedireblajhon. WANGEL La nedireblajhon --? ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankorau. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --? WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajho. La infano havis ghuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. ELLIDA Ne, ghi ne havis! Chu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano shanghis koloron lau la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, ghiaj okuloj estis tiaj. En shtorma vetero lau ghi. -- Ho, mi ja vidis, ech se vi ne rimarkis. WANGEL (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ech se tiel estus? Kio do? ELLIDA (mallaute kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaue. WANGEL Kiam? Kaj kie --? ELLIDA Sur la Krutkabo. Antau dek jaroj. WANGEL (retiras sin pashon) Kiel -- kio --! ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. WANGEL (ekkrias senvole) Ellida --! ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuraghas vivi kun vi kiel via edzino! (Shi turnas sin rapide kaj fughas dekstren malsupren la deklivoj.) WANGEL (rapidas post shi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfelicha Ellida! TRIA AKTO (Iom malproksima parto de la ghardeno de _doktoro Wangel_. La loko estas humida, marcha kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidighas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ghardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidighas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.) (_Bolette_ sidas sur shtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kushas kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambau kun fishkaptiloj, iras lau la bordo de la lageto.) HILDE (faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan. LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie ghi staras? HILDE (montras) Chu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankau kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni! BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas? HILDE Via chefinstruisto, panjo! BOLETTE Mia --? HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis. (_Chefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) ARNHOLM Chu estas nun fishoj en la lageto? HILDE Jes, naghas kelkaj tre maljunaj karasioj. ARNHOLM Chu, la maljunaj karasioj daure vivas? HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo. LYNGSTRAND Ne, la lageto -- ghi estas kvazau pli mistera, por tiel paroli. HILDE Jes, chi tie estas pli ekscite. -- Chu vi naghis hodiau? ARNHOLM Ghuste. Mi rekte venas de la banejo. HILDE Vi tenis vin en la baseno, chu? ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta naghisto. HILDE Chu vi povas naghi surdorse? ARNHOLM Ne. HILDE Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras lau la lageto dekstren.) ARNHOLM (proksimighas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras. ARNHOLM Via patrino ne estas en la ghardeno, chu? BOLETTE Ne, eble shi promenas kune kun patro. ARNHOLM Kiel shi fartas nun posttagmeze? BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie? BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. ARNHOLM Chu vi shatas tiajn legajhojn? BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado. ARNHOLM Sed chu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- chu shi ne helpas vin? BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauris poste. ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi daure havas. BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Char chi tie ni ja vivas tute ekster chio. Nu, proksimume, do. ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. BOLETTE Ho jes. Shajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naghadas la grandaj aroj da fishoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaghaj dresfishoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni. ARNHOLM Mi opinias, ke ne estus avantaghe por ili lasi ilin tien. BOLETTE Ho, shajnas al mi, ke pri tio ne gravus. ARNHOLM Cetere vi ne povas diri, ke chi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenau ne dum la somero. Chi tiujn tagojn estas ja kvazau kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazau nodpunkto -- tiel preterpase. BOLETTE (ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin. ARNHOLM Ridindigi --? Kial vi pensas tiel? BOLETTE Jes, char tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi audis diri en la urbo. Jes, char ili paroladas ja tiel. ARNHOLM Jes, verdire mi tion rimarkis. BOLETTE Sed vere ne trovighas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daure loghas chi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaghi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon chi tie en nia karasi-lageto. ARNHOLM (eksidas apud shi) Diru do nun, kara Bolette, -- chu ne estas io au alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi chi tie hejme sopiras? BOLETTE Ho jes, povus esti. ARNHOLM Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras? BOLETTE Unue iri elen. ARNHOLM Tio do unue? BOLETTE Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ghustan pri la aferoj. ARNHOLM Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi. BOLETTE Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, --. Vere ne estas iu meminstigo en patro. ARNHOLM Bedaurinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed chu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige? BOLETTE Ne, efektive mi ne faris. ARNHOLM Sed sciu, tion vi devus do fari. Antau ol farighos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras? BOLETTE Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ech en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro. ARNHOLM Hm, -- mi miras chu vi ne estas maljusta al vi mem en tio? BOLETTE Ho ne, bedaurinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li ech ne emas. Tiajhoj li preferas forpushi, se li povas. Char Ellida ja tiom koncernas lin -- ARNHOLM Kiu --? Kiel --? BOLETTE Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu. ARNHOLM Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberighus el tio chi. BOLETTE Jes, sed shajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron. ARNHOLM Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue -- BOLETTE Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankau pensi pri mi mem. Provi trovi iun au alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin. ARNHOLM Timas --? BOLETTE Jes, pro patro. ARNHOLM Sed, je dio, via duonpatrino do? Shi ja restas che li. BOLETTE Jes, kompreneble. Sed shi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu chi ne _vidas_. Au eble ne _volas_ vidi, -- au ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas. ARNHOLM Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas. BOLETTE Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankau ne havas sufichan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke shi tute ne kapablas stari flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas. ARNHOLM Kiel, vi pensas? BOLETTE Ho, patro deziras ja chiam vidi gajajn vizaghojn chirkau si. Estu suna vetero kaj ghojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al shi medicinon, kiu ne estas bona por shi longtempe. ARNHOLM Chu vi vere opinias tion? BOLETTE Jes, mi ne povas liberighi de tiu penso. Char foje shi estas tre stranga. (impete) Sed chu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankau havas devojn al mi mem, mi pensas. ARNHOLM Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu. BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti chi tie en la karasi-lageto, mi pensas. ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem. BOLETTE (vigle) Chu vi pensas? ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem. BOLETTE Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi? ARNHOLM Ankau tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tshsh! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste. (_Ellida_ venas de maldekstre. Shi ne havas chapelon, sed portas grandan tukon jhetitan sur la kapon kaj shultrojn.) ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Chi tie estas bone! Chi tie estas belege! ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon? ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi. BOLETTE Chu vi ne volas sidi? ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi. BOLETTE (movigas sin sur la benko) Char estas suficha loko. ELLIDA (chirkauiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi. ARNHOLM La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite. ELLIDA Ho, mi sentas min kore felicha! Sekura! Sekura --. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporshipo estas tiu venanta? BOLETTE (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla. ARNHOLM Ghi jhetas ankron apud la barelbuo. Chu ghi kutimas halti chi tie? BOLETTE Nur duonan horon. Ghi vojaghos pli internen en la fjordon. ELLIDA Kaj poste elen -- morgau. Elen sur la grandan, vastan maron. Ech trans la maron. Imagu, -- kunvojaghi! Ho, se mi povus! Se mi povus! ARNHOLM Chu vi neniam faris iom longan marvojaghon, sinjorino Wangel? ELLIDA Neniam. Nur etaj ekskursoj chi tie en la fjordoj. BOLETTE (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron. ARNHOLM Nu, chi tie ni ja vere havas nian hejmon. ELLIDA Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas. ARNHOLM Ne sur la tero? ELLIDA Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimighis vivi sur la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj felichaj. ARNHOLM Chu vi vere tion kredas? ELLIDA Jes, mi miras chu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio -- ARNHOLM Nu, kaj li --? ELLIDA Jes, li pensas, ke eble estus. ARNHOLM (sherce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malghusta vojo kaj farighis teruloj anstatau maraj estajhoj. Chiuokaze estas certe nun tro malfrue ghustigi la eraron. ELLIDA Jes, vi jen diras bedaurindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malghojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kauzon. Jes, -- kredu min. ARNHOLM Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraue shajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia ghojo. ELLIDA Ho ne, tiel ne estas. Tiu ghojo -- ghi estas kiel nia ghojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ghi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jhetas sian ombron sur la homan ghojon, -- kiel la drivanta nubo jhetas sian ombron sur la fjordon. Jen ghi kushis brila kaj blua. Kaj jen subite -- BOLETTE Vi ne devus okupighi pri tiaj malghojaj pensoj nun. Jhus vi ja estis ghoja kaj gaja -- ELLIDA Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio chi -- estas stulte de mi. (chirkaurigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi? ARNHOLM Jes, volonte. ELLIDA Diru, ke li devas tuj veni. Char nun mi ne povas vidi lin -- ARNHOLM Ne povas vidi lin --? ELLIDA Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cheestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazau mi tute perdis lin. -- Estas terure embarase. Sed iru! (Shi chirkauiras apud la lageto.) BOLETTE (al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias -- ARNHOLM Ho, chu? Mi certe -- BOLETTE (duonlaute) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la shipo. ARNHOLM Timas? BOLETTE Jes, li kutimas rigardi, chu estas konatuloj kun ghi. Kaj ankau ja estas restoracio tie -- ARNHOLM Ah! Jes, venu. (Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.) (_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje shi parolas mallaute kaj interrompe al si mem.) (Ekstere sur la vojeto malantau la barilo venas de dekstre fremda _vojaghvestita viro_. Li havas tufajn rughajn harojn kaj barbon. Skotan chapon sur la kapo kaj vojaghsakon per rimeno trans la shultro.) LA FREMDULO (iras malrapide lau la barilo kaj observadas la ghardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas shin fikse kaj daure kaj diras mallaute:) Bonan vesperon, Ellida! ELLIDA (turnas sin kaj krias) Ho kara, -- chu vi fine venas! LA FREMDULO Jes, fine. ELLIDA (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Chu vi serchas iun chi tie? LA FREMDULO Vi ja certe komprenas. ELLIDA (ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serchas? LA FREMDULO Mi ja serchas vin. ELLIDA (ekskuighas) Aah --! (fiksrigardas lin, shancelighas malantauen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj! LA FREMDULO Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida. ELLIDA La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo! LA FREMDULO Tsh, tsh! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi. ELLIDA (tenas la manon antau la okuloj) Ne rigardu min, mi diras! LA FREMDULO (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporshipo. ELLIDA (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi? LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus -- ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu chi tien! Mi ja skribis al vi, ke chio estu finita inter ni! Chio! Vi ja scias! LA FREMDULO (neghenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida. ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis? LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por serchi vin. ELLIDA (retiras sin en timo) Serchi min! Chu _tion_ vi intencas! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edzinighis! LA FREMDULO Mi scias. ELLIDA Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- serchi min! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA (kaptas la kapon per ambau manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, terura --! LA FREMDULO Chu eble vi ne volas? ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi demandas chu vi eble ne volas? ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaute) Mi ankau ne kuraghas. LA FREMDULO (transpashas la barilon kaj venas en la ghardenon) Ja, ja, do, Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antau ol mi forvojaghos. ELLIDA (volas fughi, sed ne povas. Shi staras kvazau lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tushu min! Ne proksimighu! Ne pli proksimen! Ne tushu min, mi diras! LA FREMDULO (singardeme, kelkajn pashojn pli proksimen al shi) Ne timu min, Ellida. ELLIDA (jhetas la manojn antau la okulojn) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Ne timu. Ne timu. (_Doktoro Wangel_ venas tra la ghardeno de maldekstre.) WANGEL (ankorau duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiche longe. ELLIDA (kuras al li, krochas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- savu min! Savu min vi -- se vi povas! WANGEL Ellida, -- kio je Dio --! ELLIDA Savu min, Wangel! Chu vi ne vidas lin? Jen li staras! WANGEL (alrigardas) La viro _tie_? (proksimighas) Permesu demandon, -- kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la ghardenon? LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino. WANGEL Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi audis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi. LA FREMDULO Jes, estis mi. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Chu vi konas lin, Ellida? ELLIDA (mallaute, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes! WANGEL (rapide) Nu! ELLIDA Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --! WANGEL Chu! Kion vi diras! (turnas sin) Chu vi estas tiu Johnston, kiu iam --? LA FREMDULO Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomighas. WANGEL Chu ne? LA FREMDULO Nun ne plu, ne. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edzinighis antau longe. Kaj al kiu shi edzinighis, vi devas ja ankau scii. LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj. ELLIDA (streche) Kiel vi sciighis? LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu chi regiono. Ghi rakontis pri la geedzigho. ELLIDA (rigardas antauen) La geedzigho --. Do _tio_ estis -- LA FREMDULO Efikis sur min strange. Char tio pri la ringoj, -- tio ja ankau estis geedzigho, Ellida. ELLIDA (frapas la manojn antau la vizaghon) Ho --! WANGEL Kiel vi kuraghas --! LA FREMDULO Vi tion forgesis, chu? ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante! WANGEL (pashas antau lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al shi. Do, mallonge, -- char vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas chi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon? LA FREMDULO Mi promesis al Ellida veni al shi plej eble frue. WANGEL Ellida --! Nun denove! LA FREMDULO Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ghis mi venus. WANGEL Mi audas, ke vi nomas mian edzinon per antaunomo. Tian intimecon ne estas kutimo che ni. LA FREMDULO Mi bone scias. Sed char shi unue apartenas al _mi_ -- WANGEL Al _vi_! Ankorau --! ELLIDA (kashas sin malantau _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min! WANGEL Al _vi_! Vi diras, ke shi apartenas al vi, chu! LA FREMDULO Chu shi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida? WANGEL Nu jes. Sed kio do? Shi ja poste rompis tion. Vi ricevis shiajn leterojn. Vi do mem scias. LA FREMDULO Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedzigho. ELLIDA Sed mi ne volas, vi ja audas! Neniam, neniam volas mi konatighi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras! WANGEL Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni chi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo. LA FREMDULO Ghuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne havas. WANGEL Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni shin de mi perforte! Kontrau shia propra volo! LA FREMDULO Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, shi devas veni libervole. ELLIDA (ekmiras kaj ekdiras) Libervole --! WANGEL Kaj tion vi povus imagi al vi --! ELLIDA (al si mem) Libervole --! WANGEL Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupighu pri vi. LA FREMDULO (rigardas sian brakhorloghon) Baldau estas tempo iri surshipen. (pashon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. (ankorau pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi. ELLIDA (petante, iras malantauen) Ho, ne tushu min! LA FREMDULO Kaj nun vi pripensu ghis morgau nokte -- WANGEL Estas nenio por pripensi. Foriru! LA FREMDULO (daure al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporshipo internen en la fjordon. Morgau nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos che vi. Atendu min chi tie en la ghardeno. Char mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas. ELLIDA (mallaute, tremante) Ho, vi audas, Wangel! WANGEL Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi. LA FREMDULO Adiau do ghis tiam, Ellida. Morgau nokte. ELLIDA (petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgau nokte! Neniam plu revenu! LA FREMDULO Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron -- ELLIDA Ho, ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagho. WANGEL Iru en la domon, Ellida. ELLIDA Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel! LA FREMDULO Char vi devas sincere pripensi, char se vi ne sekvos min morgau, la tuta afero estos finita. ELLIDA (_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj chio estos finita, chu? Por chiam --? LA FREMDULO (kun kapsigno) Neniam estos ghi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj chi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankau neniam plu audos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por chiam. ELLIDA (spiras maltrankvile) Hoh --! LA FREMDULO Pensu do sincere pri via faro. Adiau. (transpashas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgau nokte. Char tiam mi venos chi tien por serchi vin. (Li foriras malrapide kaj trankvile lau la vojeto dekstren.) ELLIDA (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, ke libervole mi sekvu lin. WANGEL Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos. ELLIDA Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgau nokte. WANGEL Lasu lin veni. Vin li almenau ne renkontu. ELLIDA (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin. WANGEL Jes, kara, -- fidu min. ELLIDA (cerbumante, ne lin auskultante) Post kiam li estos estinta chi tie -- morgau nokte --? Kaj kiam li estos vojaghinta trans la maron per la vaporshipo --? WANGEL Jes, kio do? ELLIDA Chu tiam li neniam -- neniam plu revenos? WANGEL Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus chi tie post tio chi? Li ja audis el via propra busho, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita. ELLIDA (al si mem) Morgau, do. Au neniam. WANGEL Kaj ech se li revenus -- ELLIDA Kio do --? WANGEL Estos en nia potenco sendangherigi lin. ELLIDA Ho ne kredu. WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la shipestro. ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la shipestro! Vere nenion! WANGEL Chu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi! ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas. WANGEL (rigardas shin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida! ELLIDA (krochas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu viro! WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi! (_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambau kun fishkaptiloj, venas de dekstre che la lageto.) LYNGSTRAND (iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi audu ion strangan! WANGEL Kaj kion? LYNGSTRAND Imagu, -- ni vidis la usonanon! WANGEL La usonanon? HILDE Jes, ankau mi vidis lin. LYNGSTRAND Li iris malantau la ghardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporshipon. WANGEL De kie vi konas tiun viron? LYNGSTRAND Mi foje estis maristo sur la sama shipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva. WANGEL Chu vi scias ion pli pri li? LYNGSTRAND Ne. Sed li eble venis por venghi sin sur sia nefidela marista edzino. WANGEL Kion vi diras? HILDE Lyngstrand volas uzi lin por fari artajhon. WANGEL Mi ne komprenas -- ELLIDA Vi audos poste. (_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.) BOLETTE (al tiuj en la ghardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporshipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporshipo drivas preterpase en la foro.) LYNGSTRAND (al _Hilde_ apud la barilo) Chi-nokte li kaptos shin. HILDE (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes. LYNGSTRAND Imagu, -- meznokte. HILDE Estos ekscite. ELLIDA (postrigardas la shipon) Morgau do -- WANGEL Kaj poste neniam plu. ELLIDA (mallaute kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem! WANGEL (rigardas shin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantaue. ELLIDA La tiranta logo estas malantaue. WANGEL La tiranta logo --? ELLIDA Tiu viro estas kiel la maro. (Malrapide kaj cerbumante shi iras tra la ghardeno maldekstren. _Wangel_, maltrankvila, iras flanke de shi kaj observas shin atente.) KVARA AKTO (La ghardenchambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ghi vidighas parton de la ghardeno. Sofo kun tablo antaue maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaue estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seghoj chirkaue. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj chirkau ghi. -- Estas antautagmeze.) (En la chambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, okupata pri brodajho. _Lyngstrand_ sidas sur segho che la fino de la tablo. Malsupre en la ghardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ staras apud lin rigardante.) LYNGSTRAND (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordajhon, fraulino Wangel. BOLETTE Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ghuste -- LYNGSTRAND Nombri? Chu vi devas ankau nombri? BOLETTE Jes, la kudrerojn. Rigardu. LYNGSTRAND Ghuste ja! Imagu! Estas ja kvazau iu arto. Chu vi povas ankau desegni? BOLETTE Ho jes, kiam mi havas modelon antau mi. LYNGSTRAND Alie ne? BOLETTE Ne, alie ne. LYNGSTRAND Do tamen ne estas vera arto. BOLETTE Ne, ghi pli estas -- mana lerteco. LYNGSTRAND Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton. BOLETTE Kiam mi ne havas talenton? LYNGSTRAND Tamen. Se vi chiam estus kune kun vera artisto -- BOLETTE Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li? LYNGSTRAND Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ghi venus en vin iom post iom. Kvazau miraklo, fraulino Wangel. BOLETTE Strange. LYNGSTRAND (iom poste) Chu vi pripensis --? Mi intencas diri -- chu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraulino? BOLETTE (rigardas lin preterpase) Pri --? Ne. LYNGSTRAND Mi faris. BOLETTE Vi, chu? LYNGSTRAND Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laue shanghighas por esti simila al sia edzo. BOLETTE Ricevas liajn interesojn, vi pensas? LYNGSTRAND Jes, ghuste! BOLETTE Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco? LYNGSTRAND Hm, jes, -- mi miras chu ne ankau tiuj -- BOLETTE Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- au pensis, -- tio ankau transpasus al lia edzino? LYNGSTRAND Ankau tio, jes. Iom post iom. Kvazau mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicha. BOLETTE Chu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirighi al sia edzino? Farighi simila al shi, mi pensas. LYNGSTRAND Viro? Ne, tion mi ne imagis. BOLETTE Kial ne same por li kiel por shi? LYNGSTRAND Ne, char viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio fortigas la viron, fraulino Wangel. Li havas vivotaskon, li. BOLETTE Chiuj? LYNGSTRAND Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto. BOLETTE Chu vi pensas, ke estas ghusta faro de artisto, ke li edzighas? LYNGSTRAND Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, -- BOLETTE Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto. LYNGSTRAND Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ech se li edzighus. BOLETTE Nu, sed shi do? LYNGSTRAND Shi? Kiel --? BOLETTE Shi al kiu li edzighas. Por kio shi vivu? LYNGSTRAND Ankau shi vivu por lia arto. Shajnas al mi, ke virino devas senti sin kore felicha pri _tio_. BOLETTE Hm, -- mi ne certe scias -- LYNGSTRAND Jes, fraulino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn shi ghuas pro li --. Char tiuj estas lau mi la malpli valora. Sed ke shi povas helpi lin krei, -- ke shi povas faciligi al li la laboron estante che li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus lau mi felichiga por virino. BOLETTE Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas! LYNGSTRAND _Mi_ memkontenta, chu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al shi) Fraulino Wangel, -- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldau estos -- BOLETTE (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajho. LYNGSTRAND Funde ja ne estas tre triste, mi pensas. BOLETTE Kiel do? LYNGSTRAND Mi ja forvojaghos post monato. Unue de chi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj. BOLETTE Ah, tiel. Nu ja. LYNGSTRAND Chu vi foje pensu pri mi, fraulino? BOLETTE Jes, mi volonte faru. LYNGSTRAND (ghoja) Vi promesas, chu? BOLETTE Jes, mi promesas. LYNGSTRAND Solene kaj kore, fraulino Bolette? BOLETTE Solene kaj kore. (shanghas temon) Sed por kio tio chi! Ne kondukos al io ajn. LYNGSTRAND Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ghojige scii, ke vi chi-hejme pensadas pri mi. BOLETTE Nu, sed kio poste? LYNGSTRAND Jes, poste mi ne scias pri io definita -- BOLETTE Ankau mi ne. Multe ja malhelpas. Shajnas al mi, ke chio en la mondo malhelpas. LYNGSTRAND Ho, povus okazi iu miraklo. Felicha okazajho de la destino -- au io tia. Char mi kredas, ke mi sukcesos. BOLETTE (vigle) Jes, chu ne! Vi kredas, chu! LYNGSTRAND Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano -- BOLETTE Jes, vere. Ni esperu ke vi faros. LYNGSTRAND Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton. BOLETTE Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio. LYNGSTRAND Jes, fraulino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artajho. BOLETTE Tion vi do kredas? LYNGSTRAND Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj shajnas al mi, ke estus vivige ankau por vi -- chi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazau helpus min krei. BOLETTE (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke? LYNGSTRAND Mi --? BOLETTE (rigardas al la ghardeno) Tsh. Ni parolu pri io alia. Char tie venas la chefinstruisto. (_Chefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la ghardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.) LYNGSTRAND Chu vi amas vian antauan instruiston, fraulino Bolette? BOLETTE Chu mi amas lin? LYNGSTRAND Mi pensas, chu vi shatas lin? BOLETTE Ho jes, mi faras. Char estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li chiam estas helpema, se li povas. LYNGSTRAND Sed chu ne estas strange, ke li ne geedzighis? BOLETTE Chu vi trovas tion strange? LYNGSTRAND Jes. Char li ja estas sufiche richa, laudire. BOLETTE Laudire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas. LYNGSTRAND Kial tio? BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskau chiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras. LYNGSTRAND Jes. Kiel _tio_ gravus? BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! LYNGSTRAND Chu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? BOLETTE Ne post kiam shi farighis plenkreska. LYNGSTRAND Chu -- imagu! BOLETTE (averte) Nu, nu, nu! (_Ballested_ kolektis siajn ajhojn kaj portas ilin dekstren en la ghardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj venas en la chambron.) ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm! (Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.) BOLETTE (ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro chefinstruisto. ARNHOLM Kiel statas hodiau? BOLETTE Nu dankon, bone. ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankau hodiau, chu? BOLETTE Ne, shi estas en sia chambro. ARNHOLM Iom malsaneta? BOLETTE Mi ne scias. Shi enfermis sin. ARNHOLM Hm, -- chu? LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitighis pro tiu usonano hierau. ARNHOLM Kion _vi_ scias pri tio? LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantau la ghardeno. ARNHOLM Nu, tiel. BOLETTE (al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. ARNHOLM Jes, sufiche longe. Ni komencis paroli pri io grava. BOLETTE Chu vi parolis kun li ankau pri mi kaj miaj aferoj? ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis shancon. Char liaj pensoj forte okupighis pri io alia. BOLETTE (suspiras) Ahh jes, -- kiel chiam. ARNHOLM (rigardas shin signifoplene) Sed poste hodiau ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serchu lin. ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. BOLETTE (auskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro chefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la shtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante shin. (_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) WANGEL (etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Char mi deziras paroli iom pli kun vi. BOLETTE (al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la ghardenon al Hilde? LYNGSTRAND Jes, tre volonte, fraulino. (Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la ghardenon kaj for inter la arboj en la fono.) ARNHOLM (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Chu vi bone konas tiun junan viron? WANGEL Ne, tute ne. ARNHOLM Chu vi do shatas, ke li tiel multe okupighas pri la knabinetoj? WANGEL Chu li faras? Tion mi tute ne rimarkis. ARNHOLM Tion vi devus ja kontroli, mi opinias. WANGEL Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimighis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida. ARNHOLM Ech ne de shi? WANGEL Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke shi miksighu en tiajhon. Ne estas facile por shi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni priparolus. Diru do al mi, -- chu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi? ARNHOLM Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disighis chi-nokte. WANGEL Kaj kio do estas farebla? ARNHOLM Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi. WANGEL Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ghuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio chi ja ne estas ordinara malsano. Chi tie ne sufichas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj kuraciloj. ARNHOLM Kia estas shi hodiau? WANGEL Mi jhus vidis shin, kaj shi estis sufiche trankvila. Sed malantau shiaj animstatoj kushas io kashita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone shi estas tiel shanghighema, kaprica, -- subite varia. ARNHOLM Certe sekvo de shia malsana animstato. WANGEL Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kauzo. ARNHOLM Kiel do vere, kara doktoro? WANGEL Chu vi ne rimarkis, ke la homoj che la vasta maro estas kvazau aparta specio? Estas kvazau ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado -- kaj ankau malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri _tio_ antaue. Estis peko kontrau Ellida preni shin for de sia loko kaj meti shin chi tien! ARNHOLM Chu vi atingis al tiu opinio nun? WANGEL Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaue. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Char mi ja tiel amis shin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis! ARNHOLM Hm, -- chiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel. WANGEL (chirkauiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankau poste. Mi ja estas multe, multe pli agha ol shi. Mi devus esti por shi kvazau patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strechi min por evoluigi kaj klarigi shian mensan vivon. Sed bedaurinde el tio farighis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Char mi ja deziris gardi shin kiel shi estas. Sed shi ja pli kaj pli malsanighis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaute) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin. ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Chu! Pro tio vi skribis? WANGEL Jes. Sed shajnigu nescion. ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas. WANGEL Ne, kompreneble. Char mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ghi sekrete ankorau che vi ligighis. Ke eble estus bone por shi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj. ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke chi tie iras iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi! WANGEL Jes, kiu alie? ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis. WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris. ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma! WANGEL Ho, mi ja havis grandan shuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ghi povus iomete faciligi shian animon. ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur shin? WANGEL Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu chi afero, kiuj ne _lasas_ sin klarigi. ARNHOLM Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla? WANGEL Chiuokaze neklarigebla ghis plue. ARNHOLM Chu vi kredas pri tiajho? WANGEL Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon. ARNHOLM Jes, sed diru al mi. Tiu shia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano --? WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi tiajhon! Devas esti pura fantaziajho de shi. Nenio alia. ARNHOLM Chu vi rimarkis la okulojn de la viro hierau? WANGEL Jes, certe mi faris. ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon? WANGEL (eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaue parolis tiom pri tiu simileco --. Mi vere ne scias, chu mi estis kapabla rigardi lin sen antaujugho. ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en shi ghuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen? WANGEL Jes, vidu, -- _tio_ estas ankau io, en kion shi verke au songhe metis sin mem depost antauhierau. Tio tute ne atakis shin tiel subite -- tiel tuje, kiel shi nun asertas. Sed post kiam shi audis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- au Friman -- au kiel li nomighas, -- ke li estis survoje chi tien antau tri jaroj -- en Marto, -- shi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis shin ghuste en tiu sama monato. ARNHOLM Ghi do ne faris, chu? WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antau tiu tempo. -- Efektive okazis -- hazarde -- ghuste en Marto antau tri jaroj sufiche forta ekscitigho en shi -- ARNHOLM Tamen ja --! WANGEL Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la cirkonstanco, -- en kiu shi je tiu tempo estis. ARNHOLM Do signo kontrau signo. WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi shin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon --! ARNHOLM Se vi nun decidus shanghi loghlokon? Transloghighi aliloken? Por ke shi povu vivi en kondichoj pli hejmecaj por si? WANGEL Ho, kara, -- chu vi pensas, ke mi ne proponis ankau _tion_ al shi? Mi proponis, ke ni transloghighu al Skjoldvik. Sed shi ne volas. ARNHOLM Ech ne tion? WANGEL Ne. Char shi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble shi pravas. ARNHOLM Hm, -- chu? WANGEL Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu tion. Char shajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloghighi al tia forejo. Ili devas ja loghi en loko, kie estas _iometa_ shanco foje edzinigi ilin. ARNHOLM Edzinigi? Chu vi jam pensas pri _tio_? WANGEL Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankau pri _tio_! Sed jen -- aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj akvo! ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) Mi miras kien shi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.) WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por chiuj tri. -- Se mi nur ion scius. (_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.) ELLIDA (rapide al _Wangel_) Ne eliru chi-matene! WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme che vi. (Montras al _Arnholm_, kiu proksimighas) Sed chu vi ne volas saluti nian amikon? ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon. ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime? ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiau. Sed bonvolu eksidi por momento? ARNHOLM Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ghardeno. ELLIDA Jes, Dio scias chu vi renkontos ilin en la ghardeno. Mi neniam scias kie ili iradas. WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto. ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ghardenon dekstren.) ELLIDA Kioma horo estas, Wangel? WANGEL (rigardas sian horloghon) Iomete post la dekunua. ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antau la dekdua chi-nokte venos la vaporshipo. Ho, se mi tion estus trapasinta! WANGEL (proksimighas al shi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi vin. ELLIDA Pri kiu do? WANGEL Hierau vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antau vi. ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min. WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis? ELLIDA Kiel mi vidis lin? WANGEL Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin? ELLIDA Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas. WANGEL Chu li ankau tiel aspektis en via imago? ELLIDA Jes, li ja faris. WANGEL Ghuste tiel, kiel vi hierau vidis lin en la realajho? ELLIDA Jes, ghuste tiel. WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin? WANGEL (ekmire) Mi ne faris, chu? WANGEL Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas. ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Chu ne shajnas strange por vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin! WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris -- ELLIDA Ho jes, -- la okuloj! La okuloj! WANGEL Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li chiam montris sin kia li estis, kiam vi disighis. Tie antau dek jaroj. ELLIDA Chu mi diris? WANGEL Jes. ELLIDA Do li tiel aspektis preskau kiel nun. WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauhierau survoje hejmen. Antau dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankau estis. Kaj la brocho kun perlo --? Ghin la viro ne portis hierau. ELLIDA Ne, li ghin ne portis. WANGEL (rigardas shin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Au -- eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"? ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- hodiau mi ne kapablas. Chu ne estas strange? WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajho montris sin antau vi. Ghi superombras la antauan, -- tiel ke vi ghin ne plu povas vidi. ELLIDA Chu tiel, Wangel? WANGEL Jes. Kaj ghi ankau superombras viajn malsanajn imagajhojn. Tial estas bone, ke la realajho venis. ELLIDA Bone! Vi diras bone, chu? WANGEL Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin. ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi che mi. Mi devas diri al vi chiujn miajn pensojn. WANGEL Jes, faru, kara Ellida. (Li eksidas sur seghon aliflanke de la tablo.) ELLIDA Vere estis malfelicho -- por ni ambau -- ke ghuste ni du kunighis. WANGEL (miras) Kion vi diras! ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankau kompreneble. Ne povus farighi io alia ol malfelicho. Ne lau la maniero lau kiu ni trovis unu la alian. WANGEL Kio do mankis en la maniero, -- ELLIDA Auskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas chi tie mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia! WANGEL Chu ni faras! Mensogas, vi diras! ELLIDA Jes, ni faras. Au ni tamen kashas la veron. Char la vero -- la pura klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj achetis min. WANGEL Achetis --! -- Achetis -- vi diras! ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi. WANGEL (rigardas shin en doloro) Ellida, -- chu vi vere havas koron paroli tiel? ELLIDA Sed chu vere estas alia nomo por ghi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi chirkaurigardis por nova edzino -- WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida. ELLIDA Eble ankau tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis chu mi taugas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve -- WANGEL Nu, nomu tion kiel plachas al vi. ELLIDA Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min mian vivon. WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian. ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, -- prefere la plej malrichajn kondichojn en -- en libereco -- kaj lau propra elekto! WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, chu ili estis tute senvaloraj por vi? ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone che vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. WANGEL (rigardas shin) Ne -- en libereco! ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi. WANGEL (mallaute) Ah, -- mi memoras -- la frazturnighon de hierau. ELLIDA En tiu frazturnigho chio kushas. Ghi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare. WANGEL Kion vi vidas? ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas geedzeco. ELLIDA Ech ne antaue. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauen) La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas? ELLIDA La mian -- kun _li_. WANGEL (rigardas shin mire) Mi tute ne komprenas! ELLIDA Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankau ne por ni mem. WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve? ELLIDA Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedzigho. WANGEL Sed je Dio --! ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojaghi de vi, Wangel! WANGEL Ellida --! Ellida --! ELLIDA Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero lau kiu ni kunighis. WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni. ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere. WANGEL (rigardas shin triste) Ech ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, -- neniam tute posedis vin. ELLIDA Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. WANGEL Eksedzighon do? Eksedzighon, -- plenan juran eksedzighon -- vi deziras? ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Char ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. ELLIDA (vigle) Ghuste tiel! Refari la negocon! WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Chu vi pripensis kiel aspektos por ambau ni? Kiel la vivo farighos por vi kaj por mi? ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon! WANGEL Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros! ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun chi tagon! WANGEL Kial ghuste hodiau? ELLIDA Jes, -- char li ja venos chi-nokte. WANGEL (skuighas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio chi? ELLIDA Mi volas stari antau li en plena libereco. WANGEL Kaj kion -- kion vi intencas poste fari? ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Char tiaokaze ne estus decido. WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu chi afero! ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambau flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaghi sola --. Au -- sekvi lin. WANGEL Chu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn! ELLIDA Sed chu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- tiel senpere. WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskau ne konas! ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis ech pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin. WANGEL Tiam vi almenau sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio chi? Ech nenion vi scias. Ech ne kiu li estas -- au kio li estas. ELLIDA (rigardas antauen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la terurajho. WANGEL Jes, certe terurajho -- ELLIDA Tial shajnas al mi, ke mi kvazau _devas_ tirighi en ghin. WANGEL (rigardas shin) Char aspektas por vi kiel io terura? ELLIDA Jes, ghuste tial. WANGEL (pli proksime) Auskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio terura? ELLIDA (pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas. WANGEL Ankau allogas? ELLIDA Precipe allogas, -- mi sentas. WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro. ELLIDA Al ghi parencas ankau la terurajho. WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe. ELLIDA Chu shajnas al vi, Wangel? WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam ghis la fundo. Mi nun komencas kompreni. ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el chiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disighi en kompreno -- kaj libervole. WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambau -- se ni disighu. -- Sed mi tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, -- tio estas la plej forta en vi. ELLIDA Chu tiel? WANGEL Lasu nin fini chi tiun tagon saghe. Kun plene trankvila animo. Mi ne _kuraghas_ liberigi vin hodiau. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin. ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto au potenco de ekstere, kiu minacas min. La terurajho kushas pli profunde, Wangel! La terurajho, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari? WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraubatali. ELLIDA Jes, -- se mi _volus_ kontraubatali. WANGEL Chu vi do ne volas? ELLIDA Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias! WANGEL Chi-nokte chio estos decidata, kara Ellida -- ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo! WANGEL -- kaj morgau -- ELLIDA Jes, morgau! Eble mia ghusta estonto tiam estos perdita! WANGEL Via ghusta --? ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- ankau por li. WANGEL (mallaute, kaptas shian manartikon) Ellida, -- chu vi amas tiun fremdan viron? ELLIDA Chu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la terurajho kaj ke -- WANGEL -- kaj ke? ELLIDA (liberigas sin) -- kaj ke estas che li, ke mi apartenas. WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton. ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontrau tion chi? Kiun konsilon havas vi por mi? WANGEL (rigardas shin instige) Morgau, -- tiam li estos forvojaghinta. Tiam la malfelicho ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida. ELLIDA Ho, Wangel --! Morgau -- tiam ja estos tro malfrue --! WANGEL (rigardas al la ghardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenau indulgu ilin -- ghis plue. (_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la ghardeno. _Lyngstrand_ adiauas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la chambron.) ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn -- HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj -- BOLETTE Ne, diru nenion! WANGEL Ankau ni du faris planojn. ARNHOLM Chu, -- vere? WANGEL Morgau Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo. BOLETTE Foriros --? ARNHOLM Jen, jen, tre saghe, sinjorino Wangel. WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. HILDE (eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaute, turnas sin for) Foriru do! BOLETTE (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankau vi foriros -- al Skjoldvik! WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- BOLETTE Kaj al ni --? WANGEL Mi ankau faros viziton -- BOLETTE -- foje, jes! WANGEL Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pashas sur la planko.) ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette. (Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) ELLIDA (duonlaute al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Shi ja aspektis freneze! BOLETTE Chu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? ELLIDA Postsoifadis? BOLETTE Ekde vi venis en la domon? ELLIDA Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? BOLETTE Unu solan aman vorton de vi. ELLIDA Ah --! Chu estus tasko por mi _chi tie_! (Shi chirkaufrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antauen kvazau trakrozata de kontrauecaj pensoj kaj animstatoj.) (_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauen en flustra kunparolo.) (_Bolette_ iras por rigardi en la flankan chambron dekstre. Poste shi malfermas la pordon.) BOLETTE Jes, kara patro, -- la manghajho estas preta sur la tablo -- se vi -- WANGEL (kun perforta sinrego) Chu ghi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, chefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro". (Ili iras al la pordo dekstre.) KVINA AKTO (La plej fora parto de la ghardeno de _doktoro Wangel_ apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) (_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pushas sin per stango de maldekstre antauen lau la bordo.) HILDE Jen ni povas facile salti teren! ARNHOLM Ne, ne, ne faru! LYNGSTRAND Mi ne povas salti, fraulino. HILDE Vi, Arnholm, chu ankau vi ne povas salti? ARNHOLM Prefere ne. BOLETTE Ni albordighu che la baneja shtuparo. (Ili pushas stange dekstren.) (Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj chaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj audighas de pli kaj pli fore de ekstere.) BALLESTED Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporshipo. Char estas la lasta fojo ke ghi venas chi-jare. Sed se vi volas ghui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas audi kion vi diras! (_Ellida_ kun shalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro _Wangel_.) WANGEL Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankorau havas abundan tempon. ELLIDA Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino! WANGEL (rimarkas lin) Ho, chu estas vi? Chu estu muziko ankau chi-nokte? BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas audigi sin. Ne mankas festaj okazajhoj nuntempe. Chi-nokte okazos por la anglo. ELLIDA La anglo! Chu ghi jam vidighas? BALLESTED Ankorau ne. Sed ghi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Ghi povas veni antau ol ni atentas. ELLIDA Jes, -- ghuste tiel estas. WANGEL (duone al _Ellida_) Chi-nokte estas la lasta vojagho. Kaj ghi neniam plu revenos. BALLESTED Malghojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ghi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldau finighos la ghojiga somera tempo. Baldau chiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirighas en la tragedio. ELLIDA Chiuj markoloj fermitaj, -- jes. BALLESTED Malghojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Char la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ghuste kion ili povas. (Li salutas kaj foriras maldekstren.) ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecho! Tiu chi ekscita duona horo antau la decido. WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? ELLIDA Mi _devas_ mem paroli kun li. Char estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton. WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi. ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaghi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min chi tie per forto. Kontrau mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi. WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontraustari! Chi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojaghos, -- _se_ mi do forvojaghos, au kun li chi-nokte -- au morgau al Skjoldvik, mi ech ne havas shlosilon por redoni, -- ech ne sciigon por postlasi, nek pri unu au pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster chio mi estis de la unua momento. WANGEL Vi ja mem volis. ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis chion tiel farighi, kiel mi ghin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- kaj neniu alia, -- kiu volis havi chion tiel. WANGEL Mi intencis aranghi chion plej bone por vi. ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengho en tio. Io kio venghas sin. Char nun trovighas chi tie neniu liganta forto, -- neniu apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo. WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgau rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon. ELLIDA Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojighis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- chi-nokte -- post duona horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne _povas_ rezigni. Ne libere! WANGEL Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankau via kuracisto -- prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo. ELLIDA Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam shajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauri intime che vi -- kaj provi spiti chiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed ech tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas! WANGEL Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune. ELLIDA Mi volus. Sed mi ne kuraghas. Char li ja diris, ke mi atendu lin chi tie. WANGEL Venu. Vi ankorau havas bonan tempon. ELLIDA Jes, chu vi opinias? WANGEL Sufichan tempon, mi diras. ELLIDA Do ni iomete promenadu. (Ili eliras antaue dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ antauen apud la supra bordo de la lageto.) BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu --! ARNHOLM (mallaute) Tsh, -- lasu ilin foriri. BOLETTE Chu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn? ARNHOLM Chu vi ion rimarkis? BOLETTE Chu mi rimarkis! ARNHOLM Ion aparte? BOLETTE Ho jes. Plurajn okazajhojn. Chu vi ne? ARNHOLM Ho, mi ne ghuste scias -- BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli. ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagheton. BOLETTE Chu? ARNHOLM Jes, chu ne estus bone por chiuj, ke shi povu foje elveni? BOLETTE Se morgau shi transloghighos al Skjoldvik, shi certe neniam revenos al ni. ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas? BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- shi neniam revenos. Almenau ne dum mi kaj Hilde estas en la domo. HILDE Ankau Hilde? BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Char shi ja ankorau estas nur infano. Kaj funde shi adoras shin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agha ol oni mem -- ARNHOLM Kara Bolette, -- por vi eble daurus nur mallonga tempo ghis vi elvenus. BOLETTE (vigle) Chu vere! Vi do parolis kun patro? ARNHOLM Ankau tio, jes. BOLETTE Nu, -- kaj kion li diris! ARNHOLM Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj chi tiujn tagojn -- BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antaue diris. ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li. BOLETTE Neniun --! ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li. BOLETTE (riproche) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante. ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- chu vi deziras elveni au ne. BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas? ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje shatas. Partoprenos en chio, kion vi sopiras chi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondichoj, Bolette. Kion vi al tio diras? BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio chi. Char patro nek volas, nek povas, do --. Char mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni. ARNHOLM Chu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via antaua instruisto? BOLETTE De vi, Arnholm! Chu vi volus --? ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. -- Chu vi aprobas? Ch u? Chu vi akceptas? BOLETTE Chu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion profunde! Chion kio staris antau mi kiel la granda, felichiga neebleco --! ARNHOLM Jes, tio povos nun farighi realajho por vi. Se vi mem volas. BOLETTE Kaj al tiu nedirebla felicho vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru chu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo? ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn. BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskau shajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ghojo! Pro felicho! Ho, -- chu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min. ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere -- chu estas io -- io, kio ligas vin chi tie? BOLETTE Ligas min? Ne, nenio. ARNHOLM Nenio ajn? BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankau Hilde. Sed -- ARNHOLM Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankau iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato? BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaghi kien ajn. ARNHOLM Jes, char tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojaghi kun mi. BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la chielo, -- kia felicho por pripensi! ARNHOLM Char mi esperas, ke vi plene fidas min? BOLETTE Jes, efektive! ARNHOLM Kaj vi kuraghas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Chu ne? Vi kuraghas? BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Chu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas. ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo? BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras! ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Chu vi volas farighi mia edzino. BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas! ARNHOLM Chu tute ne eblus por vi, ke --? BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Au --. Tamen --. Chu estis tiel vi intencis -- kiam vi proponis fari tiom por mi? ARNHOLM Auskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte. BOLETTE Ho, kiel tiajho -- de vi, -- kiel ghi ne povus -- surprizi min! ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun chi vojaghon pro vi. BOLETTE Vi venis chi tien pro -- pro mi! ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Chi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ghi estas dirajho, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi daure havis vian antauan instruiston en -- en iom pli ol amika memoro. BOLETTE Kiel patro povis skribi tiajhon! ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptighis en la imago, ke chi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- au imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema inklino al vi. Shajnis al mi, ke mi devis vojaghi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi. BOLETTE Sed char vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno! ARNHOLM Ne aliighas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi ghin portas en mi, -- restos chiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas. BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiajho okazu. ARNHOLM Sed char nun montrighas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Chu vi povis decidigi vin, -- nu, farighi mia edzino? BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi. ARNHOLM Nu ja, -- char shajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la rilato restos neshanghita, kara Bolette. BOLETTE Kiel, vi pensas? ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas che mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi shatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondichoj. Vian postan estontecon mi ankau sekurigos, Bolette. Char en mi vi chiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa! BOLETTE Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- chio farighis ja nun tute neebla. ARNHOLM Chu ankau tio neeblas? BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio chi! ARNHOLM Vi do preferas sidi chi-hejme lasante la vivon preterpasi vin? BOLETTE Ho, dolorigas pripensi! ARNHOLM Chu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri chio, kion lau vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj tamen neniam konatighi kun ghi? Pripensu, Bolette. BOLETTE Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm. ARNHOLM Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Au eble devante vin doni al alia viro, -- kiun vi -- eble -- ankau ne amas. BOLETTE Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed tamen --! Au eble tamen --? ARNHOLM (rapide) Nu! BOLETTE (rigardas lin dubeme) Chu eble tamen ne estus neeble --. ARNHOLM Kio, Bolette! BOLETTE Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis. ARNHOLM Chu vi pensas, ke vi tamen povus lauvole --? Ke vi tamen povus permesi al mi la ghojon helpi vin kiel fidela amiko? BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Char _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro Arnholm, -- do prefere prenu min. ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas! BOLETTE Jes, -- mi opinias -- ke mi volas. ARNHOLM Vi do tamen volas farighi mia edzino! BOLETTE Jes. Se vi daure opinias, ke -- ke vi devas preni min. ARNHOLM Se mi opinias --! (kaptas shiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, Bolette! Kion vi alie diris, -- via antaua dubemo, -- tio ne timigas min. Se mi ankorau ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ghin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj! BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la viv