The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Puphejmo Dramo en tri aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. HENRIK IBSEN PUPHEJMO Dramo en tri aktoj (Et Dukkehjem) (1879) Tradukis Odd Tangerud LINGVE KONTROLITA DE ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO (EVA) Dua eldono 1998 Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-991075-2-0 PUPHEJMO Roloj: TORVALD HELMER, advokato NORA, lia edzino RANK, doktoro (kuracisto) KRISTINE LINDE, vidvino NILS KROGSTAD, juristo La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer ANNE-MARIE, infanvartistino HELENE, chambristino Portisto (La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskigho de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.) UNUA AKTO (Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita chambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antauchambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antaue estas fenestro. Che la fenestro estas ronda tablo kun brakseghoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaue, estas pordo, kaj iom pli antaue estas kahhela forno, apud kiu estas brakseghoj kaj balanca segho. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravurajho sur la muro. Etaghero kun porcelanajhoj kaj aliaj malgrandaj artajhoj; malgranda libroshranko kun libroj lukse binditaj. Tapisho sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.) (Oni sonorigas en la antauchambro; poste oni audas ke iu malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; shi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn shi metas sur la tablon dekstre. Shi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la chambristino, kiu malfermis por ili.) NORA. Kashu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu ghin antau la vespero, kiam ghi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom --? PORTISTO. Kvindek oerojn. NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton. (La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la pordon. Shi daure ridas mallaute kaj kontente dum shi deprenas la supervestojn) NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posho kaj manghas kelkajn; poste shi iras piedpinte kaj shtelauskultas che la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo) HELMER (en sia chambro). Chu estas la alaudeto, kiu kvivitas tie? NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas. HELMER. Chu estas la sciureto, kiu chirkaukuras tie? NORA. Jes! HELMER. Kiam revenis la sciureto! NORA. Jhus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poshon, kaj vishas sian bushon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi achetis. HELMER. Ne ghenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Achetis, vi diras? Chion chi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malshparante monon! NORA. Jes, sed, Torvald, chi-jare ni vere povas iom senbridighi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas shpari. HELMER. Nu, nu! Malshpari ni ne povas. NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malshpari, chu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono. HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antau nova salajrodato. NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe. HELMER. Nora! (proksimigas sin al shi kaj sherce pinchas shian orelon) Chu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiau prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi -- NORA (kovras lian bushon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele! HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste? NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi chu mi havus shuldojn au ne. HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis? NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj. HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun shuldon! Neniam pruntepreni! Hejmo kiu fondighas sur shuldoj, farighos senlibera, do malbela. Ghis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankau faros dum la mallonga tempo ankorau necesa. NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald. HELMER (sekvas shin). Nu, nu; la kantalaudo ne trenu siajn flugilojn. Kio? Chu la sciureto staras tie pautante? (elprenas la monujon) Nora, divenu kion jen mi havas. NORA (turnas sin rapide). Monon! HELMER. Jen rigardu! (donas al shi kelkajn monbiletojn) Kara mia, certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas. NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe. HELMER. Jes, vere ghi devus. NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi achetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen chevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed shi ja chiuokaze baldau disshiros ilin. Kaj jen robshtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli. HELMER. Kaj kio estas en jena paketo? NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi chi-vespere! HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malshparulineto, kion vi pensis por vi mem? NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras. HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi pleje shatus havi. NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, audu, Torvald HELMER. Nu? NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al mi, vi povus --; povus -- HELMER. Nu, nu, eldiru. NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi achetos ion. HELMER. Sed vidu, Nora -- NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Chu ne estus amuze? HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj chiam malshparas monon? NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Chu ne estas tre saghe? Chu? HELMER (ridetante). Certe estas; kondiche ke vi vere kapablus reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere achetus ion por vi mem. Sed foje ghi malaperas en la mastrumado, kaj foje ghi forflirtas por aliaj superfluaj achetoj, kaj jen mi devas denove elspezi. NORA. Tamen, Torvald -- HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon chirkau shian talion) La ludanta birdo estas dolcha; sed ghi forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon. NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere shparas chion, kion mi kapablas. HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajho. Chion kion vi kapablas. Sed vi tute ne kapablas. NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius kiom da elspezoj ni alaudoj kaj sciuroj havas, Torvald. HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi chirkauflaras chie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis ghin, ghi kvazau malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kushas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora. NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de pachjo. HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ghuste kia vi estas, mia dolcha, eta kantalaudo. Sed auskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas hodiau tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- tiel ruzeta -- NORA. Mi, chu? HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn. NORA (rigardas lin). Nu? HELMER (minacas per la fingro). Chu eble la eta frandemulino ekscesis en la urbo hodiau? NORA. Ne, kial vi pensas tiel? HELMER. Chu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al la sukerajhisto? NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald -- HELMER. Ne lipis iom da konfitajho? NORA. Ne, tute ne. HELMER. Ech ne gustumis makaronon au du? NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi -- HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur shercas -- NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi kontraue al vi. HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --. (proksimighas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia kara Nora. Ili certe malkashighos en la vespero che la eklumigita Jularbo. NORA. Chu vi memoris inviti doktoron Rank? HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li manghos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos antautagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom mi antaughuas la vesperon. NORA. Ankau mi. Kaj kiom la infanoj ghojegos, Torvald. HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ghuiga penso, chu ne? NORA. Ho jes, estas mirinde! HELMER. Chu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj antaue vi enfermis vin en via chambro chiun vesperon ghis malfrue post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj chiujn aliajn mirindajhojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej enuiga tempo, kiun mi iam travivis. NORA. Kontraue mi tute ne enuis. HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom modesta, Nora. NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Chu mi kulpus pri tio, ke la kato envenis kaj disshiris chion? HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis ghojigi nin chiujn, kaj tio estas la chefa afero. Sed estas bone, ke tiu tempo de malricheco estas pasinta. NORA. Ho jes, estas vere ghojige. HELMER. Nun mi ne bezonas sidi chi tie sola kaj enui; kaj vi ne bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn manojn -- NORA (manklakas). Ne, chu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho kiel mirinde bone estas tion audi! (prenas lian brakon) Nun mi konfidu al vi kiel mi intencas chion aranghi, Torvald. Tuj post la Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la sidchambro) Iu venos. Nu do, chagrene! HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion. ChAMBRISTINO (che la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda virino -- NORA. Enlasu shin. ChAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis samtempe. HELMER. Li iris rekte en mian chambron, chu? ChAMBRISTINO. Jes, li tien iris. (_Helmer_ iras en sian chambron. La _chambristino_ enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojaghvestita, kaj fermas post shi) LINDE (singhena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora. NORA (necerta). Bonan tagon -- LINDE. Vi eble ne rekonas min. NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, shajnas al mi -- (ekkrias) Sed? -- Kristine? Chu efektive estas vi? LINDE. Jes, estas mi. NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --? (iom malrapide) Kiom vi aliighis, Kristine! LINDE. Jes, vershajne -- aliighis. Dum nau -- dek longaj jaroj -- NORA. Chu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felichega tempo, kredu. Kaj jen vi do venis chi tien en la urbon? Faris la longan vojaghon dumvintre. Brava vi estas. LINDE. Mi jhus venis per la vaporshipo matene. NORA. Por amuzighi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ghuige! Jes, amuzighi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. Vi ne frostas, chu? (helpas shin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseghon! En la balanca segho mi volas sidi. (prenas shiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antauan vizaghon; estis nur en la unua momento --. Iom pli pala vi farighis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa. LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora. NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante! Dolcha, benita Kristine, chu vi povas pardoni min? LINDE. Pri kio vi pensas, Nora? NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farighis vidvino. LINDE. Jes, antau tri jaroj. NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed chiam mi prokrastis, kaj chiam io intervenis. LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas. NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni? LINDE. Neniom. NORA. Kaj neniujn infanojn? LINDE. Neniujn. NORA. Do vere nenion? LINDE. Ech ne aflikton au sopiron kiel etan konsolon. NORA (rigardas shin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas? LINDE (ridetas afliktite, kaj tushas shiajn harojn). Nu, tio foje okazas, Nora. NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolchajn infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, char ili eliris kun la vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, chion -- LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi. NORA. Ne, vi komencu. Hodiau mi ne volas esti egoisto. Hodiau mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajhon mi devas diri al vi. Chu vi scias pri la granda felicho, kiu okazis al ni laste? LINDE. Ne. Kaj _kiu_? NORA. Pensu, mia edzo nomighis direktoro de la Akciobanko! LINDE. Via edzo? Ho kia shanco --! NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni ghojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antaue, -- ghuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min shveba kaj felicha! Char estas ja ghuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankvilighi. Chu ne? LINDE. Jes almenau estus kontentige havi por la necesajhoj. NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono! LINDE (ridetas). Nora, Nora, chu vi ankorau ne farighis sagha? Dum la lernojaroj vi estis malshparulino. NORA (ridas mallaute). Jes, tion diras Torvald ankorau. (minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta kiel vi pensas. -- Ho, ne estis chiam por ni tiel, ke mi povus malshpari. Ambau devis ni labori! LINDE. Ankau vi? NORA. Jes, pri malgravajhoj; pinglolaboro, krochado, brodado kaj simile; (aspekte ion aludante) kaj ankau pri aliaj aferoj. Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni geedzighis? Ne estis shanco por promocio en lia oficejo, kaj li ja devis enspezi pli da mono ol antaue. Sed la unuan jaron li trostrechis sin tiel terure. Li devis ja serchi chiajn kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de frue ghis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farighis morte malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri suden. LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron? NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaghi, kredu min. Ivar estis tiam jhus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, estis mirinde ghuiga vojagho. Kaj ghi savis la vivon de Torvald. Sed kostis tre multe da mono, Kristine. LINDE. Tion mi ja komprenas. NORA. Mil ducent talerojn ghi kostis. Kvar mil okcent kronojn. Jen granda sumo. LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicho, ke oni havas la monon. NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pachjo. LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi kredas. NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Chiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankau devis varti mian malfelichan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona pachjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivajho, kiun mi spertis, post kiam mi edzinighis. LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo? NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urghis nin. Do, ni forvojaghis unu monaton poste. LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana? NORA. Sana kiel fisho! LINDE. Sed -- la doktoro? NORA. Kiel? LINDE. Shajnas al mi, ke la chambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi. NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenau unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ech ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankau mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti felicha! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud shi kaj metas la brakojn sur shian genuon) Ho, ne koleru kontrau mi! -- Diru, chu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin? LINDE. Mia patrino ankorau vivis; sed shi kushis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankau zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas saghe rifuzi lian edzighpeton. NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis richa? LINDE. Li estis sufiche bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, chio perdighis, kaj nenio restis. NORA. Kaj poste --? LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ghi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, char shi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem. NORA. Kiom vi devas senti vin senshar -- LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En chi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicha, ke mi trovus dauran oficon, iun oficejan laboron -- NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecha, kaj vi aspektas sufiche strechita antaue. Estus pli bone por vi veni al iu banloko. LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pachjon, kiu povus doni al mi vojaghmonon, Nora. NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontrau mi. LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontrau mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ghi kauzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn chiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni farighas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicha shangho en via situacio -- kredu -- mi ne tiom ghojighis pro vi, kiom pro mi mem. NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi. LINDE. Jes, tion mi pensis. NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe shatas. Ho, mi tre shatus esti helpa al vi. LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj problemoj de la vivo. NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --? LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiajhojn --. Vi estas infano, Nora. NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel arogante. LINDE. Nu --? NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi chiuj opinias, ke mi taugas al nenio grava -- LINDE. Nu, nu -- NORA. -- ke mi elprovis nenion en chi tiu malfacila mondo. LINDE. Kara Nora, vi ja jhus rakontis al mi chiujn viajn travivajhojn. NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallaute) Mi ne rakontis pri mia granda ago. LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas? NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi fieras, ke vi laboris tiel streche kaj longe por via patrino. LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj ghoja, kiam mi pensas, ke eblighis al mi fari la lastan vivtempon de mia patrino tiel senzorga. NORA. Kaj vi ankau estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj fratoj. LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas. NORA. Tion ankau mi trovas. Sed nun vi audu ion, Kristine. Ankau mi havas kauzon por esti fiera kaj ghoja. LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas? NORA. Parolu mallaute. Se Torvald audus, jen imagu! Li devas por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi. LINDE. Sed kio do estas? NORA. Venu chi tien (tiras shin sur la sofon flanke de si) Audu, -- ankau mi havas kauzon por esti fiera kaj ghoja. Estas mi, kiu savis la vivon de Torvald. LINDE. Savis --? Kiel savis? NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagho al Italujo. Torvald ne travivus, se li ne estus veninta tien -- LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon -- NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj chiuj aliaj; sed -- LINDE. Sed --? NORA. Pachjo donis al ni ech ne unu shilingon. Estis mi, kiu havigis al ni la monon. LINDE. Vi? La tutan grandan sumon? NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi diras? LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Chu vi gajnis en la loterio? NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio? LINDE. Sed de kie vi ricevis ghin? NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la! LINDE. Char pruntepreni vi ja ne povis. NORA. Nu? Kial ne? LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo. NORA (jhetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taugas pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom saghe aranghi, kaj -- LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas -- NORA. Vi tion ankau ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon. Eblus havigi ghin alimaniere. (jhetas sin malantauen en la sofo) Eble mi ricevis ghin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi -- LINDE. Facilanima vi estas. NORA. Nun vi vershajne estas senmezure scivolema, Kristine. LINDE. Jes, audu nun, kara Nora, -- chu vi ne agis malprudente? NORA (eksidas rekte denove). Chu estas malprudente savi la vivon de sia edzo? LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio -- NORA. Sed ghuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, chu vi ne komprenas tion? Li ech ne devus scii kiom danghere estas pri si. Ja al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danghero; ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue mi devis provi palpe serchi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojaghi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus esti ghentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li farighis preskau kolera, Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon -- LINDE. Kaj via edzo, chu li ne sciighis de via patro, ke la mono ne venis de li? NORA. Ne, neniam. Pachjo mortis ghuste en tiuj tagoj. Mi intencis informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkashi. Sed char li kushis malsana --. Bedaurinde, ne farighis necese. LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo? NORA. Ne, pro chielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira memkonscio -- kiom ghene kaj humilige estus por li scii, ke li ion shuldus al mi. Tio tute misshovus la rilaton inter ni; nia bela, felicha hejmo ne plu restus, kio ghi nun estas. LINDE. Kaj vi neniam informos lin? NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu shatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Chu ne ankau mi taugas por io? -- Cetere sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis chiam facile por mi plenumi la devojn en ghusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomighas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomighas partopago; kaj estas chiam malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis shpari tie kaj tie lau ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, char Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La dolchaj, benitaj etuloj! LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajhoj, kompatinda Nora? NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Chiam kiam Torvald donis al mi monon por novaj roboj au io simila, mi neniam uzis pli ol la duonon; achetis chiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke chio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; char tamen estas agrable porti belajn vestojn. Chu ne? LINDE. Ho jes, vere. NORA. Nu, mi ja ankau havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi shlosis la pordon de mia chambro, kaj chiun vesperon mi sidis skribante ghis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskau sentis min viro. LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi? NORA. Nu, tion mi ne povas ghuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis chiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi sidis chi tie revante, ke maljuna richa sinjoro enamighis en mi -- LINDE. Kio? Kiu sinjoro? NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata." LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas? NORA. Bona Dio! Chu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis chi tie revante ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian testamenton, char nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ghuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, chion kiel Torvald shatas ghin! Kaj imagu, baldau venos printempo kun vasta, blua chielo. Kaj eble ni povos iom vojaghi. Eble mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicha. (sonoras en la antauchambro) LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru. NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald -- ChAMBRISTINO (che la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro kiu deziras paroli kun la advokato. NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri? ChAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- char la doktoro estas ja tie -- NORA. Kiu sinjoro tiu estas? Juristo KROGSTAD (che la pordo). Estas mi, sinjorino. (_Sinjorino Linde_ surprizighas, ekskuighas kaj turnas sin al la fenestro) NORA (faras pashon al li maltrankvilega; duonvoche). Vi? Kio estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo? KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras -- NORA. Do estas -- KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia. NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. (salutas indiferente, fermante la pordon de la antauchambro; poste shi ordigas ion che la forno) LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro? NORA. Estas juristo Krogstad. LINDE. Do vere estas li. NORA. Vi konas tiun homon? LINDE. Mi konis lin -- antau pluraj jaroj. Dum periodo li estis prokuristo en nia distrikto. NORA. Jes, li ja estis. LINDE. Kiom li shanghighis. NORA. Li travivis malfelichan edzecon. LINDE. Nun li ja estas vidvo. NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno. (Shi fermas la pordon de la forno, kaj shovas la balancan seghon iom flanken) LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras? NORA. Chu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri negocaj aferoj. Estas tiel tede. (_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_) RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas gheni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi ghenos ankau tie chi. NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde. RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte audas en chi tiu hejmo. Mi kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la shtuparo, kiam mi venis. LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas. RANK. Aha, iom kaduka interne? LINDE. Prefere trostrechita. RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la multaj festenoj? LINDE. Mi venis por trovi laboron. RANK. Chu tio estu efika rimedo kontrau troa strecho? LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro. RANK. Jes, estas ja ghenerala opinio, ke estas tiom necese. NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankau vi volas tamen vivi. RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras subighi plej longe la torturon. Estas same pri chiuj miaj pacientoj. Kaj tiel estas ankau pri la morale infektitaj. Ghuste nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato che Helmer -- LINDE (mallaute). Aj! NORA. Al kiu vi aludas? RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias. Difektighis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ech li, kvazau estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._ NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald? RANK. Vere mi ne scias; mi audis nur, ke estas io pri la Akciobanko. NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun la Akciobanko. RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi ne scias, chu oni ankau en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante chirkaukuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaghan oficon. La sanaj devas rezignacie stari ekstere. LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne. RANK (shultrotiras). Jen ghuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia socio malsanulejon. (_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.) RANK. Kial vi ridas pri tio? Chu vi funde scias kio estas la socio? NORA. Chu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, -- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- chiuj kiuj nun estas dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, chu ne? RANK. Do estas _tio_, kion vi trovas tiom ege amuza? NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio! (pashas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la saketon el la posho) Doktoro Rank, bonvolu etan makaronon. RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj varoj chi tie. NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi. LINDE. Kio? Mi --? NORA. Nu, nu, nu; ne timighu. Vi ne povis scii, ke Torvald malpermesis tiajhojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Chu ne, doktoro Rank? Bonvolu! (metas en lian bushon makaronon) Kaj ankau vi, Kristine. Kaj ankau mi havu unu; nur etetan -- au eble du. (denove marshas) Jes, nun vere mi estas senmezure felicha. Nun restas nur io sola, kion mi ege dezirus fari. RANK. Nu? Kaj kio estas tio? NORA. Estas io, kion mi ege shatus diri, kun Torvald auskultanta. RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri? NORA. Ne, mi ne kuraghas, char estas tro malbela. LINDE. Malbela? RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. Kio do estas tio, kion vi tiom ege shatus diri kun Helmer auskultanta? NORA. Mi treege shatus diri: Diablo prenu! RANK. Vi estas freneza! LINDE. Sed Dio gardu, Nora --! RANK. Diru. Jen li estas. NORA (kashas la saketon). Ts, ts, ts. (_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj chapelo en la mano venas el sia chambro) NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberighis de li? HELMER. Jes, nun li foriris. NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la urbo. HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias -- NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine Linde. HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino? LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj. NORA. Kaj pensu, shi faris la longan vojaghon por paroli kun vi. HELMER. Kion tio signifas? LINDE. Nu, ne ghuste -- NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun shi tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn -- HELMER. Tre prudente, sinjorino. NORA. Kaj kiam shi audis, ke vi farighis bankdirektoro -- venis telegramo pri tio -- shi laueble rapide vojaghis chi tien kaj --. Chu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Chu? HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble vidvino? LINDE. Jes. HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron? LINDE. Jes konsiderinde. HELMER. Nu, do estas vershajne ke mi povas vin enoficigi -- NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu! HELMER. Vi venis en bonshanca momento, sinjorino -- LINDE. Ho, kiel mi danku vin --? HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiau vi devas pardoni min -- RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serchas sian pelton en la antauchambro kaj varmigas ghin apud la forno) NORA. Ne forestu longe, kara Torvald. HELMER. Eble unu horon, ne pli. NORA. Chu ankau vi foriros, Kristine? LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por serchi chambron. HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato? NORA (helpas shin). Bedaurinde ke ni loghas tiel malvaste; sed neeblas -- LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiau, kara Nora, kaj multajn dankojn. NORA. Ghis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj ankau vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; envolvu vin sufiche. (Foriro tra la antauchambro, dum ili interparoladas. Oni audas vochojn de _infanoj_ ekstere en la shtuparo.) NORA. Jen ili! Jen ili estas! (Shi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas kun la infanoj) NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolchaj, benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Chu ili ne estas amindaj! RANK. Ne babiladu chi tie en la trablovo! HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj. (_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_ malsupreniras la shtuparon; la _vartistino_ eniras la chambron kun la infanoj. Ankau _Nora_, fermante la pordon de la antauchambro.) NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rughaj viaj vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun shi) Kaj vi tre amuzighis? Bonege. Chu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur la lugho? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu min teni shin iomete, Anne-Marie. Mia dolcha eta pupinfano! (prenas la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun shi) Jes, jes, panjo dancos ankau kun Bob. Kion? Vi jhetis neghbulojn? Ho, tie mi dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. Varma kafo por vi staras sur la forno. (La _vartistino_ eniras la maldekstran chambron. _Nora_ deprenas la supervestojn de la infanoj kaj jhetas ilin tien kaj tien, lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.) NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ghi ne mordis? Ne, hundoj ne mordas etajn, dolchajn pupinfanojn. Ne enrigardu la paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io terura. Nu? Chu ni ludu? Kion ni ludu? Kashludon? Jes, ni kashludu. Bob sin kashu la unua. Mi? Do mi kashu min la unua. (Ili ludas dum rido kaj ghojkrioj en la sidchambro kaj la apuda chambro dekstre. Fine _Nora_ kashas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, serchas, sed ne trovas shin, audas shian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas shin. Bruega ghojo. Shi elrampas kaj shajnigas timigi ilin. Novaj ghojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li iom atendas; la ludo dauras) KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer -- NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas? KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi ghin -- NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. KROGSTAD. Tion mi scias. NORA. Nu -- kion vi do volas? KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. NORA. Kun --? (al la infanoj, mallaute) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (Shi kondukas la infanojn en la maldekstran chambron kaj fermas la pordon malantau ili) NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? KROGSTAD. Jes, mi volas. NORA. Hodiau --? Sed ankorau ne estas la unua en la monato. KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos. NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiau -- KROGSTAD. Pri tio ni ghis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton? NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam -- KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian edzon malsupreniri la straton -- NORA. Nu ja -- KROGSTAD. -- kun virino. NORA. Kaj kio pri tio? KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Chu ne tiu virino estas sinjorino Linde? NORA. Jes. KROGSTAD. Jhus veninta urben? NORA. Jes, hodiau. KROGSTAD. Shi estas ja via bona amikino? NORA. Jes, shi estas. Sed mi ne komprenas -- KROGSTAD. Ankau mi iam konis shin. NORA. Mi scias. KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, permesu ke mi vin demandu rekte: Chu sinjorino Linde ricevos postenon en la Akciobanko? NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed char vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por shi, sinjoro Krogstad. Do nun vi scias. KROGSTAD. Mi do kalkulis ghuste. NORA (iom pashadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke -- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh -- KROGSTAD. -- kiu havas influon? NORA. Jes ghuste. KROGSTAD (shanghas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian influon por mi. NORA. Kion do? Al kio vi celas? KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon en la banko. NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian postenon? KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antau mi. Mi bone komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; kaj nun mi ankau komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli min. NORA. Sed mi certigas -- KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankorau tempo, kaj mi konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi. NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas. KROGSTAD. Vere ne? Shajnas al mi, ke vi mem jhus diris -- NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke mi havus tian influon sur mia edzo? KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj. NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la pordon. KROGSTAD. Sinjorino estas kuragha. NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldau liberighos el la afero. KROGSTAD (pli sinrega). Auskultu nun, Sinjorino. Se farighos necese, mi batalos kvazau por la vivo, por gardi tiun mian etan oficon en la banko. NORA. Jes, aspektas ja tiel. KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu ech plej malmulte gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi kompreneble scias same bone kiel chiuj aliaj, ke mi antau kelkaj jaroj farighis kulpa pri ago malprudenta. NORA. Mi kredas, ke mi ion tian audis. KROGSTAD. Ne farighis proceso; tamen tuj chiuj vojoj barighis por mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi devis krochi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en la banko estas kvazau la unua shtupo por mi. Kaj nun via edzo volas piedfrapi min for de la shtuparo, tiel ke mi ree staru en la koto. NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi vin. KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por vin devigi. NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, chu? ke mi shuldas monon al vi? KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus? NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu estas mia felicho kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj plumpa maniero, -- ekscius ghin de _vi_. Vi jhetus min en terurajn malagrablajhojn -- KROGSTAD. Nur malagrablajhojn? NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; char tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi tute ne konservos vian oficon. KROGSTAD. Mi demandis, chu estas nur familiaj malagrablajhoj, kiujn vi timas? NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; kaj poste ni havos neniun rilaton al vi. KROGSTAD (pashon pli proksimen). Auskultu, sinjorino Helmer; -- au via memorkapablo estas iom malforta, au vi ne bone komprenas negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone pri la afero. NORA. Kiel do? KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por pruntepreni mil ducent talerojn. NORA. Mi sciis pri neniu alia. KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon -- NORA. Vi ja faris. KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondichoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre serchis vojaghmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontrau shuldatesto, kiun mi redaktis. NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis. KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, lau kiuj via patro garantiis por la shuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi. NORA. Devus --? Li ja subskribis. KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Chu sinjorino memoras tion? NORA. Jes, mi opinias -- KROGSTAD. Mi transdonis al vi la shuldateston, por ke vi sendu ghin perposhte al via patro. Vi memoras, chu ne? NORA. Jes. KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; char jam post kvin au ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon. NORA. Nu ja; chu mi ne repagis la partojn regule? KROGSTAD. Jes, sufiche, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino? NORA. Jes, vere estis. KROGSTAD. Via patro kushis tre malsana, mi kredas. NORA. Estis che la fino. KROGSTAD. Mortis baldau poste. NORA. Jes. KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, chu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri. NORA. Pachjo mortis la 29-an de Septembro. KROGSTAD. Tute ghuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangajho, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi. NORA. Kiu strangajho? Mi ne scias -- KROGSTAD. Estas jena strangajho, ke via patro subskribis tiun shuldateston tri tagojn post sia morto. NORA. Kiel? Mi ne komprenas -- KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Chi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Chu ne strange, sinjorino? NORA. (silentas) KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, chu? NORA. (daure silentas) KROGSTAD. Rimarkinde estas ankau, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antau ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj _tiu_ ja estas autentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Chu ne? NORA (post mallonga pauzo, jhetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de pachjo. KROGSTAD. Audu, sinjorino, -- chu vi scias, ke tio ja estas danghera konfeso? NORA. Kial? Vi baldau ricevos vian monon. KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro? NORA. Ne eblis. Pachjo ja kushis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankau diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en danghero. Estis ja neeble. KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojagho eksterlanden. NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagho ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri ghi. KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontrau mi --? NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ghenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajhoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom danghera estis la sanstato de mia edzo. KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpighis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton. NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuraghan por savi la vivon de via edzino? KROGSTAD. La leghoj ne demandas pri motivoj. NORA. Do estas ja tre malbonaj leghoj. KROGSTAD. Chu malbonaj au ne, -- se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata lau la leghoj. NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontrau timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leghojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi vershajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad. KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, -- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi plachas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu. (Li salutas kaj eliras tra la antauchambro) NORA (dum tempo pensante; jhetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldau chesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo! INFANOJ (che la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego. NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Chu vi audas? Ech ne al pachjo! INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankorau ludu? NORA. Ne, ne; ne nun. INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis. NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolchaj infanoj. (Shi shovas ilin milde en la apudan chambron, kaj fermas la pordon post ili.) NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldau haltas). Ne! (forjhetas la brodajhon, ekstaras, iras al la antauchambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble! ChAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ghin, sinjorino? NORA. Tien; meze sur la plankon. ChAMBRISTINO. Chu mi alportu ion kroman? NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas. (La _chambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.) NORA (dum shi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie floroj. -- La abomena homo! Babilacho! Estas nenio ghena. La Jularbo estu belega. Mi faros chion, kion vi shatos, Torvald; -- mi kantos por vi, dancos por vi -- (_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere) NORA. Ah, -- vi jam revenas? HELMER. Jes. Chu iu vizitis? NORA. Chi tie? Ne. HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego. NORA. Chu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton. HELMER. Nora, mi povas vidi lau via vizagho, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li. NORA. Jes. HELMER. Kaj tion vi farus kvazau lau propra instigo, chu? Kaj vi devus kashi por mi, ke li estis chi tie. Ankau pri tio li petis? NORA. Jes, Torvald; sed -- HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon! NORA. Mensogon --? HELMER. Vi diris, ke neniu estis chi tie, -- chu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas shin chirkau la talion) Chu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas shin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn) NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald! HELMER. Jes. NORA. Mi ege antaughuas la kostumobalon che geamikoj Stenborg postmorgau. HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min. NORA. Ho, tiu stulta kaprico. HELMER. Nu? NORA. Mi ne povas ion taugan elpensi; chio aspektas tiel stulte, tiel sensignife. HELMER. Chu Nonjo atingis _tiun_ rekonon? NORA (malantau lia segho, la brakojn sur la seghodorso). Chu vi estas tre okupata, Torvald? HELMER. Nu -- NORA. Kiaj paperoj estas tiuj? HELMER. Bankaferoj. NORA. Jam nun? HELMER. Mi igis la eksighantan estraron rajtigi min fari la necesajn shanghojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras chion ordigi ghis novjaro. NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad -- HELMER. Hm. NORA (daure apogata al la seghodorso; malrapide tauzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald. HELMER. Diru. Kio estus? NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo? HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serchas savonton? NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo. HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon. NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauzo) Kiel bele la rughaj floroj aspektas. -- Sed diru, chu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpighis? HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas? NORA. Eble li tion faris pro mizero? HELMER. Eble, au, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola ago. NORA. Ne, vere ne, Torvald? HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkashe konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon. NORA. Punon --? HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin. NORA. Vi kredas, ke farighus --? HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj hipokriti kaj simuli al chiuj flankoj, kaj montri maskon antau siaj plej proksimaj, ech antau sia propra edzino kaj siaj propraj infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, Nora. NORA. Kial? HELMER. Char tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Chiuj enspiroj de la infanoj en tia hejmo estas plenaj de ghermoj por io fia. NORA (pli proksime malantau li). Kaj pri tio vi estas tute certa? HELMER. Kara mia, tion mi sufiche ofte spertis kiel advokato. Preskau chiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn patrinojn. NORA. Kial ghuste -- patrinojn? HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble influas en la sama direkto; tion tre bone scias chiu juristo. Kaj tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. (etendas al shi la manojn) Tial, mia dolcha Nonja promesu al mi ne pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cheesto de tiaj homoj. NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari. HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antau ol iri al la tablo. Ankau vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur shian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian chambron kaj fermas la pordon post si.) NORA (mallaute post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas neeble. Devas esti neeble. VARTISTINO (che la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, ke ili povu enveni al panjo. NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu che ili vi, Anne-Marie. VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon) NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la hejmon? (eta pauzo; shi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je eterno tio ne estas vero! DUA AKTO (La sama chambro. Fone en la angulo apud la piano staras la Jularbo, senornama, tauzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur la sofo kushas la supervestoj de Nora.) (_Nora_, sola en la chambro, pashadas maltrankvila tien kaj reen; fine shi haltas che la sofo kaj prenas sian mantelon.) NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontrau la pordon; auskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiau, la unuan Jultagon; -- kaj ankau ne morgau. -- Sed eble -- (malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la leterskatolo; tute malplena. (antauen sur la planko) Ho, stultajho! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajho ne povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn. (La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la maldekstra chambro) VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajhoj por la maskerado. NORA. Dankon; metu ghin sur la tablon. VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo. NORA. Ho, se mi povus ilin disshiri en cent mil pecojn! VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da pacienco. NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min. VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acha vetero? Sinjorino Nora kaptos malvarmumon, -- malsanighos. NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la infanoj? VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --. NORA. Chu ili ofte demandas pri mi? VARTISTINO. Ili ja alkutimighis havi panjon che si. NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti kune kun ili tiom kiom antaue. VARTISTINO. Nu, infanetoj al chio kutimighas. NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se shi tute malaperus? VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus! NORA. Auskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj? VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora. NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_? VARTISTINO. Kun shanco por tiel bona okupo? Malricha knabino trafita de misfortuno devas esti kontenta. Char la malbona ulo faris ja nenion por mi. NORA. Sed via filino vin certe forgesis. VARTISTINO. Ho ne, shi ne forgesis. Shi skribis al mi je sia konfirmacio kaj ankau kiam shi edzinighis. NORA (chirkaubrakas shian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi estis bona patrino por mi dum mi estis infano. VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon. NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. Nun mi devas -- -- Morgau vi vidos kiel charma mi farighos. VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel charma kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran chambron) NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldau forjhetas chion). Ho, se mi kuraghus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume okazus io hejme. Stulta babilajho; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide) (_Sinjorino Linde_ eniras el la antauchambro, kie shi demetis siajn supervestojn) NORA. Ho, chu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom bone ke vi venis. LINDE. Mi audis, ke vi venis demandi min. NORA. Jes, mi jhus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidighu chi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgau vespere supre che la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fishista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, char ghin mi lernis en Kapreo. LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon? NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis ghin por mi; sed nun chio estas tiel disshirita, ke mi tute ne scias -- LINDE. Nu, tion ni baldau ordigos; estas ja nur la garnajho, kiu iom malfiksighis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas. NORA. Ho, kiom afabla vi estas. LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgau, Nora? Sciu, -- tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hierau. NORA (levas sin kaj faras kelkajn pashojn). Nu, shajnis al mi, ke hierau ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula. LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrighas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, chu doktoro Rank chiam estas tiel deprimata kiel hierau? NORA. Ne, hierau tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre danghera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo farighis malsaneca de infanagho. LINDE (faligas la kudrajhon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn? NORA (pashante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion. LINDE (denove kudras; mallonga silento). Chu doktoro Rank vizitas vin chiun tagon? NORA. Chiun lauvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankau mia bona amiko. Doktoro Rank kvazau apartenas al la domo. LINDE. Sed diru al mi: Chu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, chu li ne shatas diri al homoj agrablajhojn? NORA. Ne, kontraue! Kial vi ekhavis tiun impreson? LINDE. Kiam vi hierau prezentis min al li, li asertis, ke en tiu chi domo li ofte audis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --? NORA. Jes, tute ghuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskau farighis jhaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiajhoj; char komprenu, li tre volonte auskultas. LINDE. Nun vi auskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankorau estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agha ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio chi kun doktoro Rank. NORA. El kio mi devus eltiri min? LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hierau vi parolis pri iu richa adoranto, kiu havigus al vi monon -- NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedaurinde. Sed kio plue? LINDE. Chu doktoro Rank estas richa? NORA. Jes, li estas. LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan? NORA. Ne, neniun; sed --? LINDE. Kaj li vizitas vin chi-hejme chiun tagon? NORA. Jes, kiel vi audas. LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste altrudi sin? NORA. Mi vin tute ne komprenas. LINDE. Ne shajnigu, Nora. Chu vi opinias, ke mi ne komprenas, de kiu vi pruntis la mil ducent talerojn? NORA. Chu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, kiu vizitas nin chiun opan tagon! Kia terure ghena situacio tio estus? LINDE. Do vere ne li? NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam ech momente povus veni al mi en la kapon --. Tiam li ankau ne havis monon por pruntedoni; nur longe poste li heredis. LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonshanco por vi, mia kara Nora. NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin -- LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros. NORA. Kompreneble ne. Shajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke tio farighus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al doktoro Rank -- LINDE. Malantau la dorso de via edzo? NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankau tio estas malantau lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio. LINDE. Jes ja, tion mi ankau hierau diris; sed -- NORA (pashadas sur la planko). Viro pli bone ol virino manipulas tiajhojn -- LINDE. La edzo, jes. NORA. Babilacho. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan shuldon, tiam oni ja rericevos la ateston? LINDE. Kompreneble, jes. NORA. Kaj oni povas disshiri ghin en cent mil pecetojn kaj forbruligi ghin, -- la abomenan, malpuran paperon! LINDE (rigardas shin atente, formetas la kudrajhon kaj starighas malrapide). Nora, vi kashas ion por mi. NORA. Chu tiel mi aspektas? LINDE. Io okazis al vi post hierau matene. Nora, kio estas? NORA (proksimighas al shi). Kristine! (auskultas) Ts! Torvald nun venis hejmen. Jen; sidigu vin che la infanoj dume. Torvald ne toleras vidi tajlorajhon. Petu al Anne-Marie helpi vin. LINDE (kolektas kelkajn el la ajhoj). Nu jes, sed mi ne foriros de chi tie, antau ol ni sincere interparolis. (Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la antauchambro) NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara Torvald. HELMER. Chu estas la kudristino --? NORA. Ne, estas Kristine, shi helpas min pretigi mian kostumon. Imagu kiom belaspekta mi estos. HELMER. Jes, chu ne estis sukcesa ideo de mi? NORA. Bonega! Sed chu mi ne estas ghentila obeante vin? HELMER (prenas shin sub la mentono). Ghentila -- char vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur shercas. Sed mi ne volas gheni vin; vi devas provi, mi supozas. NORA. Kaj vi laboros kompreneble? HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon -- (volas eniri sian chambron) NORA. Torvald. HELMER (haltas). Jes. NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --? HELMER. Kio do? NORA. Chu vi tion volus fari? HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas. NORA. La sciuro chirkaukurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema. HELMER. Eldiru do. NORA. La alaudo kvivitus en chiuj chambroj supre kaj malsupre. HELMER. Nu ja, tion la alaudo ja tamen faras. NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald. HELMER. Nora, -- chu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno? NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin! HELMER. Kaj vi ech kuraghas remueli tiun aferon? NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko. HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde. NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstatau Krogstad. HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Char vi delogighis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --! NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin -- HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajhoj kiuj hantas vin. NORA. Al kio vi aludas? HELMER. Evidente vi pensas pri via patro. NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri pachjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li. HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriprochebla shtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon. NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj feliche chi tie en nia paca senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi petas vin el mia koro -- HELMER. Kaj ghuste per via propeto pri li vi neebligas al mi reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al sia edzino shanghi lian decidon -- NORA. Jes, kaj kio do --? HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la obstinulineto --. Mi ridindigus min antau la tuta personaro, -- pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de chiaspecaj fremdaj influoj? Ja, kredu, mi baldau spertus la rezultojn! Kaj krome, -- estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, tiom longe kiom mi staras kiel direktoro. NORA. Kaj kio do estas tio? HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn -- NORA. Jes, chu ne, Torvald? HELMER. Kaj mi audas, ke li ankau estas sufiche lerta. Sed li estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ghenata. Nu, mi povas ja diri al vi tute senpere: Ni antaunomighas. Kaj tiu nediskreta homo tion ne kashas, kiam aliuloj cheestas. Kontraue, -- li opinias ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj chiumomente li anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tushas min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla. NORA. Torvald, chio chi ne estas via sincera opinio. HELMER. Nu? Kaj kial ne? NORA. Ne, char estas ja nur malgrandanimaj konsideroj. HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min malgrandanima! NORA. Ne, kontraue, kara Torvald; kaj ghuste tial -- HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankau mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu finon. (iras al la pordo de la antauchambro kaj vokas) Helene! NORA. Kion vi volas? HELMER (serchas inter siaj paperoj). Decidon. (La _chambristino_ envenas.) HELMER. Jen; prenu tiun chi leteron; iru kun ghi tuj; trovu portiston, kaj igu lin ekspedi ghin. Sed rapide. La adreso estas surskribita. Jen mono. ChAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero) HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino. NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu? HELMER. La maldungo de Krogstad. NORA. Revoku ghin, Torvald! Ankorau estas tempo. Ho, Torvald, revoku ghin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Audu, Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin chiujn. HELMER. Tro malfrue. NORA. Jes, tro malfrue. HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam ghi funde estas insulto kontrau mi. Jes, vere estas! Au chu ne estas insulto kredi, ke mi timu venghon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, char la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas shin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuraghon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni chion sur min. NORA (timigita). Kion vi aludas per tio? HELMER. Mi diras: Chion -- NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru. HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas shin) Chu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagajhoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambau pordojn, sekve mi audos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin che la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min. (Li kapsalutas shin, iras kun siaj dokumentoj en sian chambron kaj fermas post si) NORA (konfuzita de timo, staras kvazau najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al chio en la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- Eliron -- (oni sonorigas en la antauchambro) Doktoro Rank --! Prefere kion ajn! Prefere _chion_, kio ajn ghi estu! (Shi glatigas sian vizaghon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antauchambro. _Doktoro Rank_ staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malhelighas.) NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru che Torvald nun; char mi opinias ke li estas iom okupata. RANK. Kaj vi? NORA (dum li eniras kaj shi fermas la pordon malantau li). Ho, tion vi bone scias, -- por vi mi chiam havas kroman tempon. RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos. NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos? RANK. Jes. Chu tio skuas vin? NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Chu io okazus? RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue. NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciighis? Doktoro Rank, diru al mi! RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonighas, kaj estas nenio farebla pri tio. NORA (spiras liberigita). Pri vi --? RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la plej mizera el chiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj tagoj mi faris gheneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. Post unu monato mi eble kushos putrante tie supre en la tombejo. NORA. Fi, fi, kiel nauze vi parolas. RANK. La afero ankau estas malbenite nauza. Sed la plej nauza estas, ke antauos tiom da aliaj abomenajhoj. Restas nur unu sola ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam komencighos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontrau chio malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulchambron. NORA. Ho, tamen doktoro Rank -- RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga abomenajho komencighis. NORA. Ne ne, hodiau vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro. RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo de aliulo. Chu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas iamaniere tia senkompata fatalo -- NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje! RANK. Jes, mi jhuras, la tuto estas efektive nura ridindajho. Mia povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leutenantaj tagoj de mia patro. NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj kaj pastechoj el anserhepato. Chu ne tiel? RANK. Jes; kaj al trufoj. NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas? RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble. NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj champano. Bedaurinde ke chiuj tiuj delikatajhoj ataku la spinon. RANK. Precipe bedaurinde char ili atakas malfelichan spinon, kiu ghuis ech ne guton da ili. NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaurinda. RANK (rigardas shin esplore). Hm -- NORA (iom poste). Kial vi ridetis? RANK. Ne, estas vi kiu ridis. NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank! RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi imagis. NORA. Mi estas tiel incitita al frenezajhoj hodiau. RANK. Aspektas tiel. NORA (kun la manoj sur liaj shultroj). Kara, kara doktoro Rank, vi ne formortu de Torvald kaj mi. RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldau forgesighas, kiu foriras. NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias? RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam -- NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn? RANK. Tion faros vi ambau, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio cheestis tiu sinjorino Linde chi tie hierau? NORA. Aha. -- chu vere vi estas jhaluza pri la kompatinda Kristine? RANK. Jes, mi estas. Shi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino -- NORA. Ts, ne parolu tiom laute; shi sidas en la apuda chambro. RANK. Ech hodiau? Jen vi vidas. NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagha, doktoro Rank; morgau vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, -- ja, kompreneble ankau por Torvald; evidente. (prenas kelkajn ajhojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin chi tie, kaj mi montros ion al vi. RANK (sidigas sin). Kio estas? NORA. Jen. Rigardu! RANK. Silkoshtrumpojn. NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, chu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgau -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankau la supron. RANK. Hm -- NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Chu vi kredas ke ili ne estas laumezuraj? RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion. NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la shtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin) RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajhojn povos mi vidi? NORA. Ech ne iometon pli vi rajtas vidi; char vi estas malbonkonduta. (shi kantetas kaj serchas inter la ajhoj) RANK (post mallonga pauzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farighus el mi se mi neniam estus veninta en tiun chi domon. NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiche komforta che ni. RANK (pli mallaute; rigardas antauen). Kaj jen esti devigata forlasi chion -- NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos. RANK (kiel antaue). -- kaj ech ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenau efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi. NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne -- RANK. Pri kio? NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco -- RANK. Jes, Jes? NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon -- RANK. Chu vi vere unu fojon volus igi min tiom felicha? NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas. RANK. Nu, bone; do diru al mi. NORA. Ne, char mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo -- RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Chu mi ne havas vian konfidon? NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ghuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi. RANK (klinita kontrau shi). Nora, -- chu vi do kredas, ke li estas la sola --? NORA (kun ekmoveto). -- kiu --? RANK. Kiu ghoje fordonus sian vivon por vi. NORA (peze). Nu do tiel. RANK. Mi jhuris en mi mem, ke vi tion sciu, antau ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankau scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia. NORA (starighas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi. RANK (liberigas lokon por shi, sed restas sidanta). Nora -- NORA (che la pordo de la antauchambro). Helene, enportu la lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi. RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ech pli profunde ol kiu ajn alia? Chu _tio_ estas malbela? NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa -- RANK. Kion vi aludas? Chu vi do sciis --? (La _chambristino_ envenas kun la lampo, metas ghin sur la tablon kaj ree eliras.) RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, chu vi ion sciis? NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis au ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Chio estis ja nun tiel bona. RANK. Nu, vi almenau nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Chu vi nun volas malkashe paroli? NORA (rigardas lin). Post tio? RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas. NORA. Nenion vi povas nun ekscii. RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo. NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble chio estas nur imagajhoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seghon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj chu vi ne trovas kauzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita? RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por chiam? NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu chi tien kiel ghis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin. RANK. Jes, sed _vi_? NORA. Ho, mi chiam trovas ke farighas ege amuze, kiam vi venas. RANK. Estas ghuste tio, kio delogis min sur malghustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje shajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer. NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti. RANK. Nu ja, estas iu senco en tio. NORA. Kiam mi loghis hejme, mi ja pleje amis pachjon. Sed estis por mi chiam ege amuze, kiam mi povis shteliri en la chambron de la servistinoj; char ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzajhojn inter si. RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstatauis. NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri pachjo -- (La _chambristino_ venas el la antauchambro) ChAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al shi karton) NORA (jhetrigardas la karton). Ah! (metas ghin en la poshon) RANK. Io malagrabla okazanta? NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo -- RANK. Kiel? Tie kushas ja via kostumo. NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ghin -- Torvald ne sciu pri ghi -- RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto. NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna chambro; tenu lin okupata dume -- -- -- RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin. (Li iras en la chambron de _Helmer_.) NORA (al la chambristino). Li atendas en la kuirejo? ChAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan shtuparon -- NORA. Sed chu vi ne diris, ke gasto jam cheestas? ChAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis. NORA. Li ne volis foriri? ChAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antau ol li parolis kun sinjorino. NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo. ChAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (shi eliras.) NORA. Okazos la terurajho. Ghi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu. (Shi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._) (La _chambristino_ malfermas la pordon de la antauchambro por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantau li. Li estas vestita en vojaghpelto, botoj kaj felchapo.) NORA (proksimighas al li). Parolu mallaute; mia edzo estas hejme. KROGSTAD. Nu, lasu lin. NORA. Kion vi volas? KROGSTAD. Informighi pri io. NORA. Do, rapide. Kio estas? KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon. NORA. Mi ne povis malhelpi ghin, sinjoro Krogstad. Mi batalis ghis ekstremo por via afero; sed helpis neniom. KROGSTAD. Chu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endangherigi vin, sed tamen li kuraghas -- NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciighis pri tio? KROGSTAD. Ho ne, mi ankau tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragho -- NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo. KROGSTAD. Dio gardu, chian shuldatan estimon. Sed char sinjorino tiel timeme tenas la aferon kashita, mi rajtas supozi, ke post hierau vi iom pli bone informighis pri la graveco de tio, kion vi vere faris? NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui. KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas -- NORA. Kion vi intencas pri mi? KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, leghkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankau havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon. NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn. KROGSTAD. Chu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. Ghis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko. NORA. Ho jes, chu ne; tion mi ja sciis. KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi ghin; ghi restos inter ni tri. NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii. KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Chu eble vi povas pagi la restantan sumon? NORA. Ne, ne tuj. KROGSTAD. Au chu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn? NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi. KROGSTAD. Nu, chiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus chi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian shuldateston. NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ghin uzos. KROGSTAD. Mi nur retenos ghin, -- gardos ghin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero -- NORA. Mi faras. KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo -- NORA. Mi faras! KROGSTAD. -- au se vi pensus pri tio, kio estas ankorau pli malespera -- NORA. Kiel vi povas scii tion? KROGSTAD. -- forvishu tiajn ideojn. NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_? KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankau mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraghon -- NORA (senvoche). Ankau mi ne. KROGSTAD (sensharghigita). Chu ne vere; ankau vi ne kuraghas? NORA. Mi ne kuraghas; mi ne kuraghas. KROGSTAD. Estus ankau ega stultajho. Post la kulmino de la unua familia shtormo --. Mi havas en mia posho leteron al via edzo -- NORA. Kaj tie vi rakontas chion? KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj. NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disshiru ghin. Mi tamen havigos monon. KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed chu mi ne jhus diris al vi -- NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi shuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon. KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo. NORA. Kion vi do postulas? KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontrau peniga malricheco; mi estis kontenta laborigante min supren shtupon post shtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, audu. Mi volas reen en la bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi -- NORA. Tion li neniam faros! KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ech ne kuraghos grumbli. Tuj kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald Helmer, kiu estros la Akciobankon. NORA. Tion vi neniam spertos! KROGSTAD. Eble vi volas --? NORA. Nun mi kuraghas. KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, kiel vi -- NORA. Vi vidos; vi vidos! KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo. NORA. Vi ne timigas min. KROGSTAD. Ankau vi ne timigas min. Tiajhojn oni ne faras, sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la posho. NORA. Poste? Kiam mi ne plu --? KROGSTAD. Chu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via reputacio? (_Nora_ konsternita staras lin rigardante) KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajhon. Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaghon de li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiau, sinjorino. (Li eliras tra la antauchambro.) NORA (al la pordo de la antauchambro, malfermas ghin duone kaj shtelauskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la shtuparon. Chu li hezitas? Li eble --? (Letero falas en la leterskatolon; poste oni audas la pashojn de _Krogstad_ perdighantaj malsupre de la shtuparo) NORA (kun mallauta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga pauzo). En la leterskatolo! (shteliras timeme al la pordo de la antauchambro) Tie ghi kushas. -- Torvald, Torvald, -- nun ni estas sensavaj! LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra chambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --? NORA (rauke kaj mallaute). Kristine, venu chi tien. LINDE (jhetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita. NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la vitrajho en la leterskatolo. LINDE. Jes, jes; mi bone vidas. NORA. Tiu letero estas de Krogstad -- LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon! NORA. Jes, kaj nun Torvald sciighos pri chio. LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambau. NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon. LINDE. Sed pro la chielo --? NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto. LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --? NORA. Se mi frenezighos, -- kaj tio ja povus okazi -- LINDE. Nora! NORA. Au se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus cheesti tie chi -- LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza! NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas -- LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --? NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris chion. Memoru tion. LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas chion chi. NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajho, kiu nun okazos. LINDE. La mirindajho? NORA. Jes, la mirindajho. Sed estas tiom terure, Kristine; ghi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo. LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad. NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan! LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi. NORA. Li? LINDE. Kie li loghas? NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (serchas en la posho) Jen lia karto. Sed la letero, la letero --! HELMER (en sia chambro, frapas la pordon). Nora! NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas? HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja shlosis la pordon; eble vi surprovas? NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald. LINDE (kiu legis la karton). Li ja loghas ghuste trans la stratangulo. NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kushas ja en la skatolo. LINDE. Kaj via edzo havas la shlosilon? NORA. Jes, chiam. LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas elpensi iun pretekston -- NORA. Sed ghuste je tiu chi tempo Torvald kutime -- LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble baldau. (shi eliras rapide tra la antauchambro) NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas ghin kaj enrigardas). Torvald! HELMER (en la interna chambro). Nu, chu oni fine rajtas ree enveni en sian propran chambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. (che la pordo) Sed kio estas? NORA. Kio, kara Torvald? HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado. RANK (che la pordo). Lau mia percepto; sed mi do eraris. NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antau morgau. HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere strechita. Chu vi tro multe ekzercis? NORA. Ne, mi ankorau tute ne ekzercis. HELMER. Estos tamen necese -- NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas sen via helpo; mi chion tute forgesis. HELMER. Nu, ni baldau refreshigu chion. NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dedichi vin tute por mi chi-vespere. Ech ne etan bankaferon; ech ne plumon en la mano. Do? Chu ne, kara Torvald? HELMER. Mi promesas; hodiau vespere mi estos tute je via dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la pordo de la antauchambro) NORA. Kion vi volas rigardi tie? HELMER. Nur vidi chu venis letero. NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald! HELMER. Kion do? NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu. HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri) (_Nora_, che la piano, frapas la unuajn taktojn de la _Tarantelo_) HELMER (che la pordo, haltas). Aha! NORA. Mi ne povas danci morgau, se mi ne ekzercos kun vi. HELMER (iras al shi). Chu vi vere estas tiom timema, kara Nora? NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankorau estas tempo antau la mangho. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas. HELMER. Volonte, tre volonte, char vi deziras. (Li eksidas che la piano) NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankau longan, multekoloran shalon, per kiu shi rapide drapiras sin; post salto mezen sur la plankon shi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun mi volas danci! (_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_ staras apud la piano malantau _Helmer_, rigardante) HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide. NORA. Mi ne povas alimaniere. HELMER. Ne tiel impete, Nora! NORA. Ghuste tiel devas esti. HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taugas. NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Chu mi ne diris tion al vi? RANK. Permesu al mi ludi por shi. HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii shin. (_Rank_ sidigas sin che la piano kaj ludas; _Nora_ dancas pli kaj pli sovaghe. _Helmer_ prenis pozicion apud la forno, kaj ofte direktas al shi rimarkojn por korekti shin; shi shajne ne audas tion; shia hararo malligighas kaj falas sur shiajn shultrojn; shi ne atentas tion, sed daurigas la dancadon. _Sinjorino Linde_ envenas) LINDE (staras konsternita che la pordo). Oj --! NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine. HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazau estus por savo de la vivo. NORA. Vere ja estas! HELMER. Rank, chesu; tio estas ja pura frenezajho. Chesu, mi diras. (_Rank_ chesas ludi, kaj Nora subite haltas) HELMER (al shi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis chion, kion mi instruis al vi. NORA (forjhetas la tamburinon). Jen vi mem vidas. HELMER. Do, jen instruo estas bezonata. NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ghis la fino. Chu vi tion promesas al mi, Torvald? HELMER. Vi povas fidi pri tio. NORA. Vi ne devas, hodiau nek morgau, zorgi pri io alia krom mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malshlosu la leterskatolon -- HELMER. Aha, ankorau la timo pro tiu homo -- NORA. Jes, jes ja, ankau tio. HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kushas letero de li. NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antau ol chio atingis la finon. RANK (mallaute al Helmer). Vi ne devas kontraudiri shin. HELMER (chirkaubrakas shin). Ni plenumu la volon de la infano. Sed morgau nokte, kiam vi estos dancinta -- NORA. Tiam vi estos libera. ChAMBRISTINO (che la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas preta. NORA. Ni volas havi champanon, Helene. ChAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras) HELMER. Aha, -- granda festeno do? NORA. Champanofesteno ghis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon. HELMER (prenas shiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira sovagheco. Estu nun mia propra alaudeto kiel ordinare. NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankau vi, doktoro Rank. Kristine, vi devas helpi min aranghi miajn harojn. RANK (mallaute, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia okazonta? HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, kiun mi menciis al vi. (Ili eliras dekstre) NORA. Nu!? LINDE. Forvojaghis en la kamparon. NORA. Mi divenis lau via aspekto. LINDE. Li revenos hejmen morgau vespere. Mi skribis leterslipon al li. NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas ghojego, tio, atendadi la mirindajhon. LINDE. Efektive, kion vi atendas? NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la manghochambron) NORA (staras momenton kvazau por sin orienti; poste shi rigardas sian horloghon). La kvina. Sep horojn ghis noktomezo. Poste, dudek kvar horojn ghis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi. HELMER (che la pordo dekstre). Sed kie restas la alaudeto? NORA (al li kun larghe etenditaj brakoj). Jen la alaudeto! TRIA AKTO (Sama chambro. La sofotablo kun seghoj chirkaue estas metita antauen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de la antauchambro estas malfermita. Audighas dancmuziko de la supra etagho.) (_Sinjorino Linde_ sidas che la tablo foliumante libron seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la pensojn; iujn fojojn shi streche auskultas en la direkto de la ekstera pordo.) LINDE (rigardas sian horloghon). Ankorau ne. Kaj nun jam urghas. Se li nur ne -- (denove auskultas) Jen, tie li estas. (Shi eliras en la antauchambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; kvietaj pashoj audighas sur la shtuparo; shi flustras:) Envenu. Cheestas neniu. KROGSTAD (che la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion tio signifas? LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi. KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu chi domo? LINDE. Hejme che mi ne eblas; mia chambro ne havas apartan enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la chambristino dormas, kaj la gesinjoroj Helmer estas en balo supre. KROGSTAD (venas en la chambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer dancas chi-vespere? Fakte? LINDE. Jes, kial ne? KROGSTAD. Nu jes, kial ne? LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu. KROGSTAD. Chu ni du do havas ion pli por priparoli? LINDE. Ni havas multon por priparoli. KROGSTAD. Tion mi ghis nun ne opiniis. LINDE. Ne, char vi neniam vere komprenis min. KROGSTAD. Chu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom simpla en la mondo? Senkora virino forpushas viron, kiam sin ofertas io, kio estas pli avantagha. LINDE. Chu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj chu vi opinias, ke mi rompis de vi facilkore? KROGSTAD. Vere ne? LINDE. Krogstad, chu vi tion vere kredis? KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian leteron, kian vi skribis? LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Char mi devis rompi kun vi, estis ja ankau mia devo ekstermi en vi chion, kion vi por mi sentis. KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por mono! LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam longa atendado. KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpushi min pro alia homo. LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, chu mi tion rajtis. KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentighis, kvazau la firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi estas shiprompito sur vrako. LINDE. Helpo povus esti proksima. KROGSTAD. Ghi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la vojon. LINDE. Kontrau mia scio, Krogstad. Nur hodiau mi eksciis, ke estas vi, kiun mi anstatauos en la banko. KROGSTAD. Mi kredas vin, char vi tion diras. Sed nun, kiam vi scias, chu vi ne retiras vin? LINDE. Ne; char tio neniel utilus al vi. KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus. LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso instruis tion al mi. KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn frazojn. LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saghan. Sed fidi al agoj vi tamen devas? KROGSTAD. Al kio vi aludas? LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel shiprompito sur vrako. KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri. LINDE. Ankau mi sidas kiel shiprompita virino sur vrako. Neniun por funebri, kaj neniun por prizorgi. KROGSTAD. Vi mem elektis. LINDE. Mi tiam ne havis elekton. KROGSTAD. Nu, kaj kio pli? LINDE. Krogstad, chu eble ni du shiprompitoj povus transiri unu al la alia? KROGSTAD. Kion vi sugestas? LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du. KROGSTAD. Kristine! LINDE. Kial, lau via supozo, mi venis al la urbo? KROGSTAD. Chu eblus ke vi havus penson pri mi? LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Chiujn miajn vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por kiuj labori. KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem. LINDE. Chu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita? KROGSTAD. Chu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- chu vi estas plene informita pri mia pasinteco? LINDE. Jes. KROGSTAD. Kaj chu vi scias, kiel chi tie oni rigardas min? LINDE. Antau nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi estus farighinta alia homo. KROGSTAD. Pri tio mi estas certa. LINDE. Chu ne eblus ankorau? KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. Mi vidas tion lau via esprimo. Chu vi do efektive kuraghas --? LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je via baza kerno; -- kune kun vi mi chion kuraghas. KROGSTAD (prenas shiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankau en la okuloj de aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis -- LINDE (auskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru! KROGSTAD. Kial? Kio estas? LINDE. Vi audas la dancon tie supre? Kiam ghi estos finita, ni povos atendi ilin. KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Chio estas ja vana. Kompreneble vi ne scias pri la pasho, kiun mi faris kontrau Helmer. LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ghi. KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraghus --? LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon kiel vi. KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita! LINDE. Tion vi povus; char via letero ankorau kushas en la skatolo. KROGSTAD. Vi estas certa? LINDE. Tute certa; sed -- KROGSTAD (rigardas shin esplore). Chu tiel por kompreni? Vi volas savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkashe. Chu tiel estas? LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, tion ne denove faros. KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron. LINDE. Ne, ne. KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas chi tie ghis Helmer venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu ghin. LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron. KROGSTAD. Sed diru al mi, chu vere ne estas pro tio, ke vi decidis rendevuon chi tie? LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu chi hejmo. Helmer nepre chion eksciu; tiu malfelichiga sekreto devas esti malkashita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne povas daurigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj. KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi almenau povas fari, kaj tion mi faru tuj -- LINDE (auskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas finita; ni ne plu estas sekuraj, ech ne momenton. KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre. LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo. KROGSTAD. Tiom nekredeble felicha mi neniam antaue estis. (Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidchambro kaj la antauchambro restas malfermita) LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia shangho! Jes, kia shangho! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldau venu -- (auskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestighi. (surmetas chapelon kaj mantelon) (La vochoj de _Helmer_ kaj _Nora_ audighas ekstere; shlosilo turnighas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskau perforte en la antauchambron. Shi estas vestita en la itala kostumo kun granda, nigra shalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita nigra domeno supere) NORA (ankorau che la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne chi tien! Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue. HELMER. Sed karega Nora -- NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu horon ankorau! HELMER. Ech ne unu minuton, mia dolcha Nora. Vi scias, ke estis interkonsento. Jen jen; en la chambron; au vi malvarmumighos. (Li kondukas shin malgrau shia kontraustaro, iom pushetante en la sidchambron.) LINDE. Bonan vesperon. NORA. Kristine! HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi chi tie tiom malfrue? LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita. NORA. Chu vi sidis chi tie min atendante? LINDE. Jes; bedaurinde mi ne venis sufiche frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antau ol mi vin vidis. HELMER (forprenas la shalon de Nora). Jes, bone rigardu shin. Mi opinius, ke shi valoras esti rigardata. Chu shi ne estas charma, sinjorino Linde? LINDE. Jes, vere shi estas -- HELMER. Chu shi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankau la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina shi estas, -- la dolcha etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskau devis uzi forton por kunvenigi shin. NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ech nur duonan horon pli. HELMER. Jen, vi audas, sinjorino. Shi dancas sian Tarantelon, -- faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol lau strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La chefa afero estas, -- shi sukcesas; shi faras bruan sukceson. Chu mi post tio lasu shin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian charman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinighon al chiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela vido malaperis. Finalo chiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed _tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme chi tie. (jhetas la domenon sur seghon kaj malfermas la pordon de sia chambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn) NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?! LINDE (mallaute). Mi parolis kun li. NORA. Kaj jen --? LINDE. Nora, -- vi devas diri chion al via edzo. NORA (senvoche). Mi sciis. LINDE. Vi ne havas kauzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas. NORA. Mi ne parolos. LINDE. Do parolos la letero. NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --! HELMER (revenas). Nu, sinjorino, chu vi nun admiris shin? LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton. HELMER. Ho, jam nun? Chu estas via, tiu trikajho? LINDE (prenas ghin). Jes; dankon; mi preskau forgesis ghin. HELMER. Do vi trikas? LINDE. Jes ja. HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi. LINDE. Nu? Kaj kial? HELMER. Char estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la brodajhon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; chu ne --? LINDE. Jes, povas esti -- HELMER. Sed kontraue triki -- neniam farighas alie ol malbele; rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas supren kaj malsupren; -- estas io chineca che tio. -- Ah, estis vere bonega champano, per kiu oni regalis nin. LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina. HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde! LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro. HELMER (akompanas shin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. (Shi foriras; li fermas la pordon malantau shi kaj ree envenas) Jen, jen; fine ni sukcesis eligi shin. Shi estas terure teda, tiu homajho. NORA. Chu vi ne estas tre laca, Torvald? HELMER. Ne, tute ne. NORA. Ech ne dormema? HELMER. Absolute ne; kontraue mi sentas min treege vigla. Sed vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema. NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldau dormi. HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ghuste de mi, ke ni ne pli longe restus. NORA. Ho, estas ja ghusta, chio, kion vi faras. HELMER (kisas shin sur la frunto). Nun la alaudeto parolas kvazau ghi estus homo. Sed chu vi observis kiom gaja Rank estis chi-vespere? NORA. Chu? Li estis? Mi ne trovis shancon paroli kun li. HELMER. Ankau mi preskau ne; sed dum longa tempo mi ne vidis lin en tia bona humoro. (rigardas shin dum momento; poste li alproksimighas) Hm, -- estas do ghue esti reveninta en sian propran hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino! NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald! HELMER. Chu mi ne rigardu mian plej karan posedajhon? Tiun admirindajhon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete. NORA (pashas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel chi-nokte. HELMER (sekvas). Vi ankorau havas la Tarantelon en la sango, mi rimarkas. Kaj tio igas vin ech pli loga. Auskultu! Nun la gastoj estas forirantaj. (pli mallaute) Nora, -- baldau estos silente en la tuta domo. NORA. Jes, mi esperas. HELMER. Jes, chu ne, mia propra kara Nora? Ho, chu vi scias, -- kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- chu vi scias, kial mi tiom malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al vi shtelitajn okuljhetojn, -- chu vi scias, kial mi faras tion? Estas char mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fianchino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du. NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke chiuj viaj pensoj estas che mi. HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la shalon chirkau viajn delikatajn, junecajn shultrojn, -- chirkau tiu mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni jhus venis de la geedzigha ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian loghejon, -- kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikatajho! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin chi tien malsupre tiom frue -- NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas chion chi. HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Chu mi ne estas via edzo --? (Iu frapas la eksteran pordon) NORA (ekskuighas). Vi audis --? HELMER (al la enirejo). Kiu estas? RANK (ekstere). Estas mi. Chu vi permesas, ke mi envenu momenton? HELMER (mallaute, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laute) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ghentile ke vi ne preterpasas nian pordon. RANK. Shajnis al mi, ke mi audas vian vochon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme chirkauen) Ak ja; tiuj karaj, konataj chambroj. Vi havas hejmecan varmon ene che vi, vi du. HELMER. Lauaspekte vi inde ghuis la etoson ankau supre. RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu chion en tiu chi mondo? Almenau tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita -- HELMER. Precipe la champano. RANK. Chu ankau vi tion rimarkis? Estas preskau nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti. NORA. Ankau Torvald trinkis multe da champano chi-vespere. RANK. Chu? NORA. Jes; kaj poste li chiam estas tiom amuza. RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago? HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaurinde ne rajtas laudi min. RANK (frapas lian shultron). Sed pri tio mi ja rajtas! NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiau. RANK. Ghuste. HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj! NORA. Kaj chu mi povas gratuli vin pri la rezulto? RANK. Jes, vere vi povas. NORA. Ghi do estas bona? RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, -- certeco. NORA (rapide kaj esplorante). Certeco? RANK. Kompleta certeco. Chu mi ne devus havi gajan vesperon poste? NORA. Jes, vi ghuste faris, doktoro Rank. HELMER. Tion ankau mi diras; se vi nur ne suferos pro tio morgau. RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage. NORA. Doktoro Rank, -- shajnas ke vi multe shatas maskeradojn? RANK. Jes, kiam estas sufiche multaj burleskaj maskoj -- NORA. Auskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado? HELMER. Vi eta, frivolino, -- chu vi jam pensas pri la venonta! RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu felicho-feino. HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras. RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel shi staras kaj iras tra la mondo -- HELMER. Vere trafe dirite. Sed chu vi ne scias, kio vi mem volas esti? RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa. HELMER. Nu? RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla. HELMER. Jen stranga kaprico. RANK. Ekzistas granda, nigra chapelo --; chu vi neniam audis pri la malaperiga chapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos. HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas. RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana. HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon) RANK (prenas unu kaj tranchas la pinton). Dankon. NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron. RANK. Dankon pro tio. (Shi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiau! HELMER. Adiau, adiau, kara amiko! NORA. Dormu bone, doktoro Rank. RANK. Dankon por tiu deziro. NORA. Deziru al mi la samon. RANK. Al vi? Nu ja, char vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambau kaj foriras) HELMER (mallaute). Li trinkis konsiderinde. NORA (distrite). Eble. (_Helmer_ prenas el la posho sian shlosilaron kaj iras en la antauchambron) NORA. Torvald -- kion vi intencas tie? HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ghi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgau frue -- NORA. Chu vi intencas labori chi-nokte? HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fushis la seruron. NORA. La seruron --? HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj --? Tie kushas rompita harpinglo. Nora, ghi estas via -- NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj -- HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi tamen sukcesis malshlosi ghin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro. (Li ree eniras en la sidchambron kaj fermas la pordon de la antauchambro) HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasighis. (trafoliumas) Kio estas tio? NORA (che la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald! HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank. NORA. De doktoro Rank? HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili kushis plej supre; vershajne li enmetis ilin, kiam li foriris. NORA. Chu estas io sur ili? HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazau li anoncus sian propran morton. NORA. Li ja tion faras. HELMER. Kion? Chu vi ion scias? Chu li diris ion al vi? NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauis. Li volas enfermi sin kaj morti. HELMER. Mia malfelicha amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kashas kiel vundita besto. NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke ghi okazu senvorte. Chu ne, Torvald? HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazau kun-kreskinta kun ni. Mi preskau ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazau nuban fonon al nia sun-plena felicho. -- Nu, eble estas pli bone tiel. Almenau por li. (haltas) Eble ankau por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (chirkaubrakas shin) Ho vi, mia amata edzino; shajnas al mi, ke mi ne povas vin teni sufiche firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras, ke superpenda danghero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj chion, chion por vi. NORA (sin deshiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald. HELMER. Ne, ne; ne chi-nokte. Mi volas esti che vi, mia amata edzino. NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --? HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambau; malbeleco venis inter nin; pensoj pri morto kaj dissolvigho. Ni liberighu de tio. Ghis tiam --. Ni retirighu ambau al la sia. NORA (chirkaubrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton! Bonan nokton! HELMER (kisas shin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn. (Kun la paketo li iras en sian chambron kaj fermas la pordon malantau si) NORA (kun frenezaj okuloj, palpas chirkaue, kaptas la domenon de _Helmer_, volvas ghin chirkau sin kaj flustras rapide, rauke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. (jhetas la shalon sur la kapon) Ankau neniam plu vidi la infanojn. Ech ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas ghin; nun li ghin legas. Ho ne, ne, ankorau ne. Torvald, adiau, vi kaj la infanoj -- (Shi volas kuri eksteren tra la antauchambro; samtempe _Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia chambro kaj staras tie kun malfermita letero en la mano.) HELMER. Nora! NORA (krias laute). Aj --! HELMER. Jen kio? Chu vi scias, kion diras tiu letero? NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri! HELMER (retenas shin). Kien vi volas? NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald! HELMER (ekskuita stumblas malantauen). Vero! Estas vero kion li skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero. NORA. Estas vero. Mi amis vin super chio en la mondo. HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn. NORA (pashon pli proksimen). Torvald --! HELMER. Vi malfelichiga, -- kion vi entreprenis! NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion sur vin. HELMER. Neniu komediajho. (shlosas la pordon de la antau-chambro) Tie chi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. Chu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Chu vi komprenas? NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). Jes, nun mi komencas ghisfunde kompreni. HELMER (marshas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekighas. En chiuj tiuj ok jaroj, -- shi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, -- hipokrita, mensogema, -- ankorau pli terure, krima! -- Ho, la senfunda abomenajho kashita en tio! Fi, fi! (_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.) HELMER (haltas antau shi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia okazus. Mi devus esti antauvidinta tion. Chiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro --. Silentu! Chiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min. NORA. Jes, tiel. HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan felichon. Vi perdigis al mi mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la potenco de senskrupula homo; li povas agi kontrau mi kiel al li plachas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi lau siaj kapricoj; mi ne kuraghos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki kaj perei pro la kulpo de facilanima virino! NORA. Kiam mi estos ekster chi tiu mondo, vi estos libera. HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankau via patro havis pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster chi tiu mondo, kiel vi diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaue, -- ke estas mi, kiu instigis vin! Kaj pro chio chi mi povas danki vin, vin, kiun mi portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Chu vi nun komprenas kion vi faris kontrau mi? NORA (kun malvarma trankvilo). Jes. HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni la penson. Sed ni devas iel nin aranghi. Deprenu vian shalon. Deprenu ghin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas aspekti kvazau chio estus kiel antaue. Sed kompreneble nur en la okuloj de la mondo. Sekve vi daure restos en la domo, memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne kuraghas konfidi al vi --. Ho, diri tion al shi, kiun mi tiom alte amis, kaj kiun mi ankorau --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu temas pri felicho; nun temas pri savo de la restajhoj, la pecoj, la shajno -- (oni sonorigas) HELMER (ekskuighas). Kio estas? Tiom malfrue. Chu la plej terura --? Chu li --? Kashu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana. (_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj malfermas la pordon de la antauchambro) ChAMBRISTINO (duone vestita, en la antauchambro). Jen venis letero al sinjorino. HELMER. Donu ghin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) Jes, estas de li. Vi ne havu ghin; mi mem legos ghin. NORA. Legu vi. HELMER (che la lampo). Mi preskau ne kuraghas. Eble ni estas perditaj, ambau. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan paperfolion; krio de ghojo:) Nora! (_Nora_ rigardas lin demande) HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes; tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita! NORA. Kaj mi? HELMER. Ankau vi kompreneble; ambau ni estas savitaj, vi kaj mi. Rigardu. Li resendas al vi la shuldateston. Li skribas, ke li bedauras kaj pentas --; ke felicha shangho en lia vivo --; Pa, estas indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu chiun chi abomenajhon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas al la shuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste chio estu nenio krom songho. (disshiras la ateston kaj ambau leterojn, jhetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero -- Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora. NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj. HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --. Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ghoju kaj ripetu: Finite; estas finite! Auskultu min do, Nora, lauaspekte vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi jhuras al vi: Mi pardonis al vi chion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi faris el amo al mi. NORA. Jes, vere. HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijughi. Sed chu vi kredas, ke vi al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne estus viro, se ne ghuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi diris al vi en la unua teruro, kiam shajnis kvazau chio renversighis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi jhuras al vi, mi pardonis vin. NORA. Mi dankas vin pro via pardono. (Shi eliras tra la pordo dekstre) HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la alkovo? NORA (de interne). Dejheti la maskeradan kostumon. HELMER (che la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu retrankvilighi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larghajn flugilojn por vin kovri. (marshas tien kaj reen proksime che la pordo) Ho, kiom varma kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ghi estas rifughejo por vi; en ghi mi gardos vin kvazau chasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan koron. Iom post iom tio farighos, Nora; kredu min. Morgau chio chi aspektos por vi alie; baldau chio estos kiel antaue; mi ne longe devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin au nur riprochi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcha en tio, scii en si mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis shin el plena kaj sincera koro. Tiel shi estas ja kvazau en duobla senco farighinta lia posedajho; li kvazau enmetis shin en la mondon denove; shi estas iamaniere farighinta kaj lia edzino kaj lia infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa estajho. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi shanghis vestojn? NORA (en sia chiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi shanghis vestojn. HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --? NORA. Chi-nokte mi ne dormos. HELMER. Sed, kara Nora -- NORA (rigardas sian horloghon). Ankorau ne estas tro malfrue. Sidigu vin chi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli. (Shi sidigas sin flanke de la tablo.) HELMER. Nora, -- kion signifas tio chi? Tiu rigida esprimo -- NORA. Eksidu. -- Dauros longe. Mi havas multon por priparoli kun vi. HELMER (eksidas che la tablo kontraue al shi). Vi timigas min, Nora. Kaj mi ne komprenas vin. NORA. Ja, ghuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankau mi neniam komprenis vin -- antau chi tiu vespero. Ne, ne interrompu min. Vi nur auskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado, Torvald. HELMER. Al kio vi celas? NORA (post mallonga pauzo). Chu ne unu fakto estas rimarkinda, tiel kiel ni sidas tie chi? HELMER. Kio tio estus? NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Chu vi nun ne ekpensas, ke estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas kune? HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas? NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ech pli longe, -- ek de nia unua konatigho, ni neniam intershanghis ech unu seriozan vorton pri seriozaj aferoj. HELMER. Mi devus do daure kaj chiam informi vin pri zorgoj, kiujn vi tamen ne povus helpi min porti? NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune por serioze provi pridiskuti ion ghisfunde. HELMER. Sed, kara Nora, chu vere tio do interesus vin? NORA. Jen ni estas che la kerno. Vi neniam komprenis min. -- Granda maljustajho estas farita kontrau mi, Torvald. Unue de pachjo kaj poste de vi. HELMER. Chu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol chiuj aliaj homoj? NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke estas amuze min amindumi. HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas? NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme che pachjo, li diris al mi chiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kashis; char tion li ne shatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon -- HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco? NORA (neghenate). Mi opinias: tiam mi transighis de la manoj de pachjo en viajn. Vi aranghis chion lau via gusto, kaj sekve mi ekhavis la saman guston kiel vi; au mi shajnigis; mi tamen ne certe scias --; mi opinias, ke ambau sintenoj okazis; foje la unua, foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, shajnas al mi, ke mi vivis kiel malricha homo, -- nur de mano al busho. Mi vivtenis min farante artajhojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj pachjo faris grandan pekon kontrau mi. Vi estas kulpaj, ke nenio farighis el mi. HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Chu vi ne estis felicha chi tie? NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam estis. HELMER. Ne -- ne felicha! NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi chiam estis bonkora al mi. Sed nia hejmo estis nenio alia krom ludejo. Chi tie mi estis via pupedzino, ghuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pachjo. Kaj la infanoj, siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia geedzeco, Torvald. HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera kaj ekzaltita ghi tamen estas. Sed de nun chio estu alie. La tempo de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko. NORA. Kies eduko? La mia au tiu de la infanoj? HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora. NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ghusta edzino por vi. HELMER. Kaj tion vi diras? NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la infanojn? HELMER. Nora! NORA. Chu vi ne mem tion diris antau momento, -- tiun taskon vi ne kuraghis konfidi al mi. HELMER. En la momento de ekzaltigho! Chu vere vi volas atenti tion? NORA. Sed jes; estis ghuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi. HELMER (eksaltas). Kion vi diris? NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj pri chio ekstera. Tial mi ne plu povas resti che vi. HELMER. Nora, Nora! NORA. Mi foriros de chi tie nun baldau. Kristine certe akceptos min chi-nokte -- HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas! NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos miajn personajn proprajhojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, nek poste. HELMER. Kia frenezajho estas do tio! NORA. Morgau mi vojaghos hejmen, -- mi volas diri, al mia antaua hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon. HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreajho! NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald. HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros? NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese por mi. HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej sanktajn devojn. NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn? HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Chu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj? NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn. HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_?