The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Aliaj Tempoj Author: Edith Wharton Translator: Edwin Grobe Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ EDITH WHARTON (ch.1861-1937) ALIAJ TEMPOJ Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999 Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS" ALIAJ TEMPOJ S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retirighis kaure en sian angulon de la ferdeko kaj sidis auskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauenirantan peladon de la helicoj. Komence, shi survojighis sufiche trankvile--en sinteno kiun shi nomis "bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al shi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis shin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco. Kiam shi estis sola, chiam estis la pasinteco kiu altiris shian atenton. Shi ne kapablis sin distancigi de ghi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj shi sukcesis akordighi kun ghi, lernis konsenti pri tio ke ghi estos chiam tie, kolosa, obstrukca, ghenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, chiuokaze, shi certis pri ghi, komprenis ghin, scipovis ghin pritrakti. Shi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj shirmi ghin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano. La eblo ke shi forgesu la pasintecon neniam bonshancis sin prezenti al shi. Ghi rigardis shin el la vizagho de chiu konato, ghi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, _tiu_ S-rino Lidkoto, chu vi ne scias?" Ghi elstarighis salte antau shi en la unua surmara tago kiam, trans la manghchambro, ekde la tablo de la kapitano, shi vidis pauzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulghero kaj blankighi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantau ghi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Chu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgheron?" kaj shi respondis ke ne, shi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulghero atingis sian Italian postenon. Shi tiel alkutimighis al tiuj frazoj ke shi ripetis ilin senghene. Kaj la kapitano tuj shanghis la temon. Ne, kutime ne ghenis shin pripensi la pasintecon char shi jam alkutimighis al ghi kaj ghin komprenis. Ghi estis granda konkreta fakto staranta sur shia vojo kiun necesis ke shi chirkauiru chiun fojon kiam shi movighis en iu ajn direkto. Sed nun, lau la lumo de la malfelicha evento shin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la eksedzigho de shia filino kaj Horaco Pursho kaj la reedzinigho de tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, shia aparta mizera pasinteco, elstarighis antau shi kun akuzaj okuloj, farighis, lau shia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, shi tiom pacience shirmis kaj izolis. Jes, jen ghi staris antau shi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novajho--dum shia senfina vojagho el Hindio kie atingis shin la informletero de Leilino kaj la febra halto che shia loghejo de Florenco kie necesis ke shi pauzu kaj amasigu siajn havajhojn por komenci novan survojighon--jen ghi staris mokridetante al shi kun nova malbonauguro shajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, char mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankau la nuntempo de Leilino." Certe estis majstra tusho de tiuj chefironiistinoj de tondilo kaj shpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto chiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenau shi povos roli kiel avertilo. Shi ech malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur shian propran vivon. Kaj nun okazis tiajho mem kaj S-rino Lidkoto imagis audi la tutan Nov-Jorkon diri unuvoche: "Jes, Leilino faris la samajhon kiun faris shia patrino. Kun tia ekzemplo chu oni rajtas esperi aliajhon?" Tamen se shi estis ekzemplo, kompatindulino, shi estis acha ekzemplo. Shi estintus, lausupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Char kiel kuraghintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de shia vivo de la dek ok pasintaj jaroj? Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredajho kiun shi donacis al sia filino. Leilino ne imitis shin konscie, shi nur "postsimilis" shin, estis projekciajho de shia propra forpasinta ribelado. S-rino Lidkoto bedauregis, en la komenco de la vojagho, ke la shipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por shin alvenigi al shia malfelicha filino. Sed nun, kiam alproksimighis la momento de rerenkontigho, bonvole shi reghirintus la boaton kaj revenfughintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke shi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon shin atendantan en Nov-Jorko sed ankau ke shi bezonis pli da tempo por aranghi kion "Utopio" jam havigis al shi. La pasinteco estis jam sufiche malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj char ili estis malpli kompreneblaj kaj char, dum shi pli aghighis, surprizoj kaj senkonsekvencoj ghenis shin pli ol la plej malbonaj certajhoj. Estis, ekzemple, S-rino Bulghero. Lau la helo, au anstataue la malhelo, de novaj okazintajhoj, la vero povus esti ke S-rino Bulghero ne intencis shin malagnoski, sed nur malsukcesis shin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon auskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud shi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn chapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi chu ili estas edzinoj au fraulinoj, chu bonkondutaj au malbonkondutaj, chu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de shiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove lau la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en ghi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj chapeloj--ke neniu scipovas antauscii kio estas okazonta poste? Ili shajnis, almenau, frekventi aron da senokupaj kaj richegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj shajnis esti baldau malkashontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne audis, proklamis kun impeta memfido: "Chu Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas." Chu povus temi pri _shia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosajhoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita auskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro. Shia malnova amiko Franklino Ido povintus informi shin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojagho kaj shi ne ankorau estigis la kuraghon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la ghojo kiun shi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagherlisto kaj lian amikan barbhavan vizaghon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado che Cherburgo, ankorau shi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontigho: "Kompreneble, mi iras che Leilino." Shi diris nenion al Franklino Ido char chiam shi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Shi certis ke li kompatas shin, pli kompatas shin eble ol iu ajn alia. Sed chiam li honoris shin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis shin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri shi kaj parto de shia ghojo pri lia amikeco kun shi konsistis el tio ke laushajne tio estis shia ununura socia rilato ne dependanta de shia socia stato, la ununura rilato en kiu shi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino. Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimighis, shi komencis bedauri ne esti parolinta, almenau ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subauditaj de shi survoje. Li ne konis la du virinojn apud shi, li ech neniam bonshancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgheron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al shi eklegi por ne perei. En preskau la sama momento kiam la penso trapasis shian menson, liaj klinighantaj shultroj kaj grizhara kapo reliefighis kontrau la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis lau la malplena ferdeko kaj sin faligis en la shin apudantan seghon. "Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, chu mi rajtas supozi?" li demandis. Neniam antaue shi audis iun eldiri la novan nomon de shia filino kaj eniris shian menson la subita penso ke shia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojagho klopodis eldiri ghin kaj finfine eligis ghin pafritme antau shi supozante ke se ne okazas nun la tauga momento, ghi okazos neniam. "Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke shi--ke ili--estas ie che _li_." "Ho, che Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, chu ne? Sed certe shi alvenos la urbon por vin renkonti." Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildighis shia propra malkomforto kaj subite, antau ol scii kion shi intencas fari, shi ekhipotezis: "Povas esti ke ne plachas al shi intermiksighi kun homoj." Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksighis sur la malrapide fluantan akvon, turnighis sur sia segho por rigardi sian kunulinon. "Kiu? Chu Leilino?" li diris kun nekredema rido. S-rino Lidkoto rughighis ghis sia senkolorighinta hararo kaj repalighis. "Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimighi al ghi," shi diris. Lia rigardo kompatighis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauzis serchante taugan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli facila." "Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigho." Nun shi nepre intencis paroli. Shi pliproksimighis, pro kio iliaj brakoj intertushighis kaj shi rajtis mallautigi la vochon ghis nura murmurado. "Vi vidu, mi chion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojagho min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj shi ne deziris informi min antau la vojagho. Ho, _tion_ mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema shi estis chiam por mi, kiel shi strebis indulgi min. Kaj shi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Shi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege ghis shi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial shi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj shi ech sukcesis silentigi la bushon al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri chehejmaj okazintajhoj. Mi ghis nun ne komprenas kiel shi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion shi faris. Kaj shia unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero finplenumighis--la eksedzigho, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago mem shi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ shajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzighi kun shi tiom kiel--" "Kiu? Chu Barklejo?" li helpis shin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por shi, mi vin certigu." "Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere belegan leteron. Sed tiajho trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias--" Denove Ido audigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. _Ili_ bonfartas." Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda segho kaj ghia reveno sur la lipoj de Ido rughigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresha kuragho. "Plachus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn chapelojn--parolis en la sama maniero." "Kio? Chu pri Leilino?" "Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, gheneralmaniere. Chiuj iliaj amikinoj shajne eksedzinighis. Iuj el ili shajne anoncas novan fianchinighon antau la oficiala plenumo de sia eksedzinigho. Unu el ili--_shi_ nomighis Mabelino--se mi bone komprenis, shia edzo eksciis ke shi celas eksedzinighi disde li kiam li rimarkis novan fianchinighringon sur shia fingro." "Nu, vi vidas ke Leilino faris chion 'lauregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido. "Jes. Sed chu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Chu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?" Li kuntiris la shultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiaua socio. Sed almenau ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de ghi." "Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Shi hezitis kaj rigardis kontraudirekten. Tiam shi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis--la plej etan shanghon--en--en mia aparta situacio--" "Ho," li diris mallaude, kaj shi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis shin bremsi. Necesis ekscii kie shi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulghero ankorau malagnoskas min," shi eligis kun embarasita rido. "Chu vi certas? Eble vi malagnoskis _shin_. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio daurigas tiom da kvereloj." La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajhoj. "Sed la Purshoj," shi diris, "la Purshoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj chiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontraustarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Purshoj _neniam_ pardonos Leilinon por shia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontraustaris lian edzighon kun shi pro--pro mi. Shi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojagho al Europo. Kaj nun shi diros ke okazis lau mia ekzemplo." Shia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun shajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?" "Shi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, char tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso." "Nu, tial, tio pruvas ke shi ne timas la Purshojn." Shi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias--oni neniam timas." Li metis sian manon sur la shian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris. Ombro plilongighis lau la ferdeko antau ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon. "Ho, nun mi ekscios!" shi proklamis. Shi malfermis shirgeste la mesaghon, tiam ghin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon. La demando de Ido shin ekvigligis: "Chu chio bonfartas?" "Ho, chio ege bonfartas. Nepre. Shi ne povas alveni sed shi sendas Suzinon Sufernon. Shi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento shi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!" Shi sentis atingi shin la heziteman rigardon de Ido. "Shi estas en la kamparo, chu?" "Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambau sendas amon.' Chu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion." "Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Chu vi intencas aliri shin tujege?" "La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauvespere. Sed mi veturos per la unua morgaumatena trajno." Shi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Shi renkontos min chedoke kaj mi veturigos shin rekte al la hotelo kun mi." Dum shi evoluigis tiun planon, shi spertis la senton ke Ido ankorau shin rigardas, penseme, ech seriozege. Kiam shi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskau ceremonie: "Se via interparolado kun Fraulino Suferno ne dauras ghis tro malfrua horo, chu mi rajtas alveni vin viziti post ghi? Mi vespermanghos che mia klubo kaj mi telefonos al vi je chirkau la deka, se vi permesos. Mi survojighos morgaumatene, cele al Chikago, por negocoj, kaj plachus al mi ekscii, antau mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antaucertas." Li parolis kun timida zorgo kiu, ech por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antaue ilin disapartiginta nun liberigis che ambau nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis shin kurioze kaj malstrechis la fortan premon de shiaj timoj. "Ho, jes, bonvolu alveni!" shi diris, starighante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandighis nun, nanigante, sub longaj etendajhoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu shi staris kaj chiujn estuletojn kiujn ghi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de shia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al shi ke estas la horo subferdekighi. Dum ili descendis al la chefa ferdeko, la homamaso shin balais kontrau la shultron de S-rino Lorino Bulghero, kaj shi audis la ambasadorinon alvoki al iu, super la chagrenita chapelmaro: "Mi ege bedauras! Tio multe plachintus al mi sed mi promesis pasigi dimanchon che kelkaj geamikoj en Lenokso." II La klarigo de Suzino Suferno finighis nur post la deka horo kaj shi jhus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto. Li antauenpashis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al shi la manon, shin rigardis dum momento sen paroli. "Chio bonfartas," li proklamis tiam. S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Chio shanghighis. Ech Suzino shanghighis. Kaj vi scias ghis kiom Suzino reprezentis antaue la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, shajne. Shi parolis en la plej mirinda maniero. Shi klakigas la fingrojn pri la Purshoj. Shi diris al mi--al _mi_--ke chiu virino rajtas esti felicha kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Shi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Shi kvazau eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis brochon kiun donacis al shi Vilburo Barklejo!" Franklino Ido sidighis en la fotelo kiun shi antauenshovis por li sub la elektra lustro. Li malantauenjhetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?" "Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, shi kutimas interesighi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble shi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino." "Sed shi ne kontraustaris malkashe, chu ne? la mondon por vi? Shi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, chu?" S-rino Lidkoto kapneis, ankorau ridetante. "Ne. Sufichis kontraustari _mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu shin frekventi min kaj preskau necesis ke shi sin desinfektu post chiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke shiaj filinoj descendu al la manghchambro kiam Suzino vespermanghis che shi." "Nu, chu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la laueble plej bona pruvo ke la tempoj shanghighis?" "Jes, jes, mi scias." Shi antauenklinighis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizaghon kiu brilis malklare sur shin tra shiaj larmoj. "Se tio veras, ghi--ghi mirindegas. Shi diras ke Leilino nepre felichadas. Shajnas ke anghelo kvazau rondiradis levante tomboshtonojn kaj la enterigitoj remarshadas kaj la vivantoj ne ektimas antau ili." "Vio iom pravas," li konsentis. Shi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontraudirekte al li lau la longa perspektivo de la lampfranghitaj stratoj kiujn superpendis shiaj fenestroj. "Mi povas kompreni kiom felicha vi devas esti," li komencis post iom da tempo. Shi turnighis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicha. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antaue mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, char mi jam komencis min konfesi, kial ne daurigi? Diri tion al vi levas tomboshtonon de sur _mi_! Vi vidu, antau chi tio, Leilino bezonis min. Shi estis malfelicha kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskau neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintajhon, ech ghis ties plej suba fecho, shin helpis. Kaj helpis _min_ shia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajho pri shia edzinigho, mia unua pensado estis tio ke eble nun shi bezonos min ech pli, ke shi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta chagreno kushis arda ghojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino shajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti." "Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis shin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?" "Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj vershajne mia dua kablogramo malfruighis kaj kiam shi ghin ricevis, shi jam invitis kelkajn personojn gastighi che shi en dimancho--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi ghojas ke ili tuj konsentis iri che shi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun shi." "Tial, chu vi daure intencas iri tien?" "Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Righfildo kun si ghis lundo kaj Leilino sendis mesaghon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi shin. Sed mi scias kiom shi malkontentighus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretighos pro tio ke shi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, shi ne insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri che Leilino, tio devas signifi--" "Kompreneble, mi ghojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li starighis kaj transiris al shi, prenante shian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis-- * * * * * La sekvintan matenon, en la trajno, tra chiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al shi. Li jam deziris diri tion, shi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskau ok jarojn antaue, hazarda renkontigho en la fino de pluva autuno che senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis chiu la librojn kaj jhurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de shia eta pechpinsalono kaj mirinde kontentigis shin lia cheesto kaj fandighis malmolaj glaciejoj de shia personeco kaj shi konsciis ke kiam li foriros shi tion bedauros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis shin kompreni ke dependas de shi chu li restu. Shi memoris ankorau tiun sendorman nokton kiun shi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Shi ne toleris la ideon permesi ke li taksu shin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol shi estas. La malavareco de lia amo meritis ke shi ghin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion shi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur shiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri shia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj shi ne povis subite, al li el chiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajho. Iel, tempofine, shi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke shia vivo jam finighis, ke shi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskau malrespekti la taugan socian delikatecon. Shi tiel alkutimighis al konduti kvazau shia vivo jam finighis! Kaj, chiuokaze, li rekonis shiaflankan indicon, rezulte de kio shi sukcesis shirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti shin, ili rerenkontighis en la malnova amikema maniero kaj ghis nun tio dauris esti la kvalito de ilia intimeco. Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, chi-foje senpere, kaj en tia formo ke shi ne povis ghin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, lau propra elmontrado shia, shia chefa argumento kontrau ghi ne plu ekzistis. "Vi diras al mi ke Leilino estas felicha. Se shi estas felicha, shi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antaue. Vi deziris, mi scias, esti chiam atingebla, libera kaj disponebla se subite shi petus vin alveni shin au alvenus enazilighi che vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron char mi konsciis ghin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis sufiche bone, elprofiti tian ghojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum shi estis malfelicha kaj, kiel vi shin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Ech tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson chi tie. Sed antau dek jaroj la shanghigho ankorau ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis chiam la eblon ke Leilino ne jughu sian kazon finaranghita pro kio mi elektis opinii ke ankau nia kazo ankorau ne finaranghis. Permesu ke mi daure opinii tiel, almenau ghis vi vidos shin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno." III Laulonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al shi dum ilia kvarhora fughado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Shi ankorau ne sciis kion senti rilate al ties influo sur shian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion shiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj shi estis nedireble ghoja ke li diris kion li diris kaj ghin diris en tiu aparta momento. Tio helpis shin alkrochi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elvershis sur shin la parolado de shia kuzino. Lau la progreso de la vojagho la komunikajhoj de Fraulino Suferno pli kaj pli eksterordinarighis. Shi kondutis kiel chicherono pretiganta la menson de sensperta vojaghanto por la mirindajhoj baldau eksplodontaj sur ghin. "Vi ne rekonos Leilino. Shi remuntigis siajn perlojn. Johano Sarghento pentros shin. Ho, kaj shi petis ke mi diru al vi ke shi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj ghi estas iom malnovmoda--ghi havas nur dek porgastajn dormchambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Shi petis ke mi klarigu--shi ege bedauras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, chu shi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Au, anstataue, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, shi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion shi diras havas leghan forton. Ho, ili ege deziras ricevi ghin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn--" "Chu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Fraulino Suferno. "Chu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontraustarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fianchigho de Horaco--chu vi ne sciis ke Horaco fianchighis? Nu, li edzighas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la rughharulino verkinta la romanon kiun chiuj priparolas: _Chi Tiu Karno Mia_. Ili geedzighos en la katedralo. Kompreneble, Horaco _rajtas_, char estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej _eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo." La pensadoj de S-rino Lidkoto refughis al tio kion shi diris al Ido la antauan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antaue mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj shanghoj kaj pelmelaj realghustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajhoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, shi ekvidis la hhaoson lau nova angulo kaj ordo shajnis ekmovighi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj shanghighis, shia kazo shanghighis kun ili. Ankau shi estis parto de la ghenerala realghustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli audacaj, pli liberaj akordoj. Char shia filino havis nenian punon por pagi, chu ankau shi mem ne liberighis pro la sama influo? La richaj postlasitajhoj de juneco kaj ghojo jam foriris. Sed chu ne restis sufiche da tempo por kunigi novajn provizojn da felicho? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke shi sentu. Li jam tuj vidis kiel la shangho en la situacio de la filino estigos shanghon en la koncepto de la patrino pri shia aparta situacio. Preskau shajnis--sufiche mirinde!--ke la malsagheco de Leilino farighis rimedo por senkulpigi la malsaghecon de shi mem. * * * * * Chion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina chirkaubrako. Malnature estis, preskau terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajhoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, senchapelan, ridantan, autoritatan, dum stranga juna viro ghoje ehhadis shian saluton kaj transkomunikis shiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontraubrusten kaj audis la filinon diri kontrauorelen "Chio en ordo, vi maljuna karulino!", chiu cetera sento perdighis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura chirkaubrako de Leilino. La efekto restis ankorau che shi, varmigante shiajn vejnojn kaj tremetigante plache shian koron dum shi supreniris al sia chambro post la tagmangho. Iom limigite pro la cheesto de vizitantoj, kaj ne tro bedaurante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu shi sentis sin iel tremete malpreta, shi retirighis, pretekstante lacighon, al la helluma luksa dormchambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono shin kunpremi. La chambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el shia Florenca apartamenteto. Sed chefe imponis al shi ne la nivelo de richeco sugestita per la vochtono de shia filino kiam shi aludis la chambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajhoj. Temis pri la aspekto kiun la chambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj ghardenoj, tiu shajna apartenado al aparta "establajho"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion au dangheron. Ilia interrilataro shajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo. Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al shi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antautimo pro shi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Shia filino ne bezonis shin. Leilino, en la momento de sia unua chirkaubrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la chapeloj. "Chio estas en ordo, vi maljuna karulino!" shi diris. Kaj shia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferaranghon bildigitan de tia certeco. Shia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia shanghigho jam estis alvenonta, kial ghi ne alvenis pli frue? Jen shi estis, virino ne ankorau maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la shtelprenon de la felicho kiun la samaghulinoj de shia filino jughis ilia meritajho. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Shi havigis al si kion shi deziris sed la achetprezo estis tro alta. Necesis al shi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke ghi valoras tiom sed ne plu. Shi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de shi malkovri tion pli frue ol shi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de shia historio kiun dum longa pasinta tempo shi ne kuraghis pripensi. Chiam shi chirkauiradis grandapashe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam shi vidis la junulon stratetaghe, apartenantan tiel malferme kaj ghoje al Leilino, stuporigis shin la sensenca malshparo de shia aparta aventuro kaj tordis shin la ironia percepto ke la sukceso au malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio. Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al shi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis shin tio. Por chiuj ceteraj shia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis skribachita chie sur shi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realighus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino augurus la "en ordo"-n de shi mem? Ghis nun, kompreneble, maleblis antauscii. Shi jam imagis, efektive, enirinte la manghchambron antau la tagmangho, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfshtrumphavajn junajn virojn. Chiuj akceptis shin dece, kun tiu speco de shtonigita deco kiu povas esti au agnosko pri agho au protesto pri sendisciplino. Sed lau ili, kompreneble, shi devas esti maljunulino char shi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cheesto de matureco estas retenilo. Unu el la junulinoj tamen baldau elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, shin auskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli agha virino subite felichan konscion pri shiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Plache estis konscii ke shi allogis tiun junan Charlotinon Vinon kies patrino nombrighis inter shiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmanghoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion. Ne, ankorau shi ne komprenis kiel shia aparta kazo akordighos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli aghaj homoj" diris Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermanghhoro sendube shi scipovus fintaksi la situacion. Shi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al shi alfronti embarasajn renkontojn kun antauaj konatoj. Tamen strange estis ke shia filino menciis neniajn nomojn. Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo shin veturigu en promenado. Shi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauiru la promenadon shia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangho, subaudis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcho en kiu estas partoprenonta shia bofilo. Shia lacigho estis suficha pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj shi petegis ke Leilino permesu shin ripozi trankvile en sia chambro ghis ili povos ekghui trankvilan kunbabilmomenton. "Antau la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidighis kun lasta kiso kaj baldau S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, audis la freshajn lautajn vochojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la ghardenojn ekde la tenisejo. IV Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Ghi ne dauris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris char meze de ghi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesaghon de la urbo kaj sendis informajhon al la patrino pri sia maleblo reveni jhus tiam char unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis aranghi shian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskau unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicha. Neniam shi vidis Leilinon en tiel dolcha, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajho estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gheno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cheesto de nekonatoj. "Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, char ili estas amikoj de vi," la patrino shin certigis. "Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagha patrino. Mi scias kiel ekde chiam vi malamas homojn." (Chu _malamas homojn_? Chu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Righfildon kun shi en dimancho, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan chirkaubrakon. Sed vi ne sentis veran ghenon inter ili dum la tagmanghhoro, chu ne, karulino?" S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu ghenas min tiajhoj," shi respondis simple. "Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gheno de tio, por esti permesinta vin alveni chi tien kiam mi devintus _postuli_ ke vi iru al Righfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultighintis, shi kunirigintus vin tien kun shi. Malplachegas al mi pripensi vin chi-supre en tuta soleco." Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi ghojas povinte malstrechighi hodiauposttagmeze, karulino. Kaj poste--" "Ho, jes, poste, kiam chi tiu tuta aferacho finfinighos, ni kompensos ghin duoble, chu ne, vi shatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter shiaj konjektoj. Tiuj ankorau shvebis antau shi en nuba malcerteco kiam Fraulino Suferno frapetis che shia pordo. "Chu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis. Fraulino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangho kaj akordighema rideto, nervoze alghustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Fraulino Suferno estis chiam en funebra lamentado kaj chiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj shi surportis la forjhetitajn vestajhojn de iliaj intimaj familianoj. "Ghi ne estas _precize_ funebra," shi kutimis diri, "sed ghi estas la ununura nigra vestajhero kiun posedis la kompatinda Ghulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino." Dum la fraulino antauenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure chu la virino lamentas la eksedzighon de Horaco Pursho surportante unu el la malnovaj nigraj satenajhoj de lia patrino. "Ho, chu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis shin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Shi opiniis ke vi estos pli komforta restante chi tie. Shi timis ke vi vin sentu iom laca." "Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacighi. Kaj chi tiun mirindan sofon por min helpi." "Leilino petis ke mi diru al vi ke shi suprenhastos dummomente antau la vespermangho post la alveno de chiuj. Sed la trajno chiam alvenas terure malfrue. Shi bedauregas la maleblon disponigi al vi apartan sidchambron. Shi deziris ekscii chu mi opinias ke tio vin ghenas." "Kompreneble, tio spertigas al mi nenian ghenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontrauon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sternighis perpleksiganta variaro da tekuketoj. "Leilino mem aranghis tion," murmuretis Fraulino Suferno dum la pordo fermighis. "Shia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicha chi tie." S-rino Lidkoto jughis unu plua indikajho pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de shia filino elmontrighas en la multobleco da sandvichoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen chio okazinta ekde shia alveno shajnis pligrandigi shian konfuzon. Veturilkorno soninta sur la eniraleo shanghis la direkton de shiaj pensadoj. "Chu jam alvenas la novaj gastoj?" shi demandis. "Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antau la sepa horo." Fraulino Suferno strechis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Charlotino en forirado." "Chu estis la Vin-familia knabino kiun oni urghe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano." "Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Shia patrino telefonis dironte ke oni atendas shin che Staplejo-familio de Fishkilo kaj oni devis veturigi shin haste al Albanio por ke shi tie entrajnighu." S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauras. Shi estas charmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun shi denove hodiauvespere post la vespermangho." "Jes. Ege domaghe estas!" La rigardo de Fraulino Suferno svagighis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," shi daurigis, sidighante che la tetablo kaj pretighante disdoni ties bongustajhetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La chirkauhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontraubaraktu ghin. Vi nur restu trankvile chi-supre kaj malstrechighu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo." S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis shia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al shiaj ordonoj. Dummomente shi kulerumis sian teon silente. Tiam shi demandis: "Chu estas via opinio ke mi restu trankvile chi-supre ghis lundo?" Fraulino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke ghi endangherigis apudan teleron da skonoj. Kiam shi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, shi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgau vi sentos vin en alia stato. La aero chi tie, vi scias--" "Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauenklinighis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiauvespere?" shi demandis. Fraulino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedaurinda kapacho ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj--" "Chu tiom multaj? Shi ne diris al mi ke shi atendas multhoman gastaron." "Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan shian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, char estas la unua fojo, shi iom ekscitighas pri la alveno de la pliaghularo." "Chu la pliaghularo? Chu vi aludas niajn samaghulojn?" "Nu, jes." Fraulino Suferno pauzis, kvazau dezirante sin kunigi por eksalti. "La Ashtono Ghilesoj," shi eligis. "Chu la Ashtono Ghilesoj? Chu vere? Plachos al mi revidi Marnjon Ghileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis shin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme. "Jes," Fraulino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason. "La Ashtono Ghilesoj. Kaj kiuj aliaj?" "Nu, la Samchjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulghero." "Chu S-rino Bulghero? Leilino ne diris al mi ke shi alvenas." "Chu ne? Mi supozas ke shi chion forgesis kiam shi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulghero. Vidu, estas tre grave ke shi--nu, ke shi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigho al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial shi demandis al Marnjo Ghileso, kiu estas intima amikino de la Bulgheroj, chu eble oni ne povus aranghi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgheron che Cherburgo. Shi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi shin chi-tien estis vera triumfo." "Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto. "Vi scias, shi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema chu--" "Chu shi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto. "Nu, jes. Pro shia oficiala posteno. Sed feliche shi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti chi tie la Ghilesojn kaj la Fresbijojn ghustigos la aferon. La tempoj shanghighis!" Suzino Suferno indulge resumis. S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antau kelkaj jaroj shajnintus malprobable ke iam denove mi vespermanghu kun Marnjo Ghileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulghero." Fraulino Suferno dummomente ne shajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, chu ili scias ke mi estas chi tie?" La efiko de shia demando estis estigi che Fraulino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Shi rearanghetadis la teajhojn, tushetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horloghon, diris mirege: "Laukompate! Chu estas jam la sepa?" "Mi supozas ke estas tute egale," daurigis S-rino Lidkoto. "Sed chu Leilino diris al ili ke mi alvenas?" Fraulino Suferno rigardis shin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn--" S-rino Lidkoto daurigis. "Char, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulghero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn shancojn atingi Romon." "Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas chefe nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis S-rinon Bulgheron." "Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starighante, direktis sian rigardon al la horlogho. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Chu ni ne ekvestighu por la vespermangho?" Ankau Fraulino Suferno, reage al la propono, starighis, tushante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege plachus al mi povi konvinki vin resti chi-supre chi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicha se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni." "Kia stultajho, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano ghis la sonorilo. "Kiam ni vespermanghos? Chu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agho oni bezonas tempon por vestighi." Fraulino Suferno, tiel propulsite ghis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al shi senresponde kaj la glacia lum-ondo shin forpelis tra la pordo. V S-rino Lidkoto, kvankam shi iniciatis geston por alvoki la chambroservistinon, ne ghin finfaris. Kiam la pordo fermighis, shi daure staris senmove meze de la dolchaluma grandspaca chambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de arghento kaj speguloj kaj sobraj orajhoj. Kaj la sofo ghis kiu urghis shin Fraulino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo sharghita je novaj libroj kaj jhurnaloj. Shi ne memoris esti iam antaue pli lukse loghata au spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenajho. Shi sidighis apud la fajro kaj meditadis. Cheporda frapeto instigis shin levi la kapon kaj shi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika arangho de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldajhoj de shia tualetrobo komprenigis ke shi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la chambron shi pauzis momenton, ridetante malcerte, kvazau forgesinte la celon de sia hasto. S-rino Lidkoto starighis. "Chu estas la vestighhoro, karulino? Ne min riprochu. Mi ne malfruos." "Chu la vestighhoro?" Leilino staris antau shi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidighis resti chi tie en trankvila ripozado." Shia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!" "Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jhus diris al mi ke vi intencas klopodi--" "Chu vi alvenis por haltigi min?" "Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--" "Efektive. Tion mi komprenas." Okazis pauzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj aranghitaj sur ghi. "Chu viaj vizitantoj scias ke mi estas chi tie?" S-rino Lidkoto subite daurigis. "Chu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la shtopilon de botelo da salo de Epsomo. "Tial ili ne surprizighos se mi ne aperos, chu?" "Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _chiuj_ komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returnighis al sia patrino dum shia vizagho ekbrilis je retrankviligho. S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo shiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Chu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?" Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum shi pauzis, rugho shtelfarbetis shian nudan kolon, atingis balailmove shian gorghon, ekflamighis en shiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon ghis shiaj tempioj mem, ghis shiaj orelloboj, ghis la randoj de shiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizagho en fajraj ondoj, kvazau ventumate far iu neperceptebla vento. S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam shi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcheesto difektos la sidaranghon de via manghtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Shi pauzis, kvazau atendante ke shia filino parolu. Tiam shi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankvilighu pri mi." Shi chirkaubrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilajhon de shia malpligrandighanta rughigho. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne ghenos vin ke mi malcheestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitighi kaj resti tie ghis via kompanio disighos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al chiuj." VI La gastoj de la Barklejoj disighis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormalighinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Fraulino Suferno. Estis etoso de jubilado en la aero char la festeno "disvolvighis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, shajne, por S-rino Lorino Bulghero, ke la baldaua komisiigho de Vilburo al Romo estis preskau nepra certeco. Tiel certa tio shajnis ke la anticipo de frua rekunigho mildigis la chagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskau tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Shajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti che ili ghis la fiksigho de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehhis shian miregon. "Kiel vi ne atendu chi tie, lau la propono de Leilino, ghis ni povos chiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?" S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum shi anoncis sian malkonsenton. "Malgrau chio, ne estas certe ke vi faros la valizojn." "Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulghero," Leilino diris triumfe. "Ne, vi devintus vidi Leilinon kun shi," ghojegis la edzo de Leilino. Fraulino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!" "Ho, ni estos kun vi baldau," ridis Leilino. "Tiel baldau ke estas vere sensence disighi." Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu shia filino konsciis ke estos sentutile ghin kontraustari. Post shiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, shi postulis, ke shi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al shia eta tiea loghejo. Kaj shi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke shi eksentas la deziron tien reveni per la sama shipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri shia decido kaj daure gastigi shin ghis la posttagmezo de la antautago de la surmarigho de "Utopio". Tiu arangho konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoligho, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldau kiel eble farighis por shi nepra gravajho kaj la Florenca loghejeto, kiu enhavis shian pasintecon en chiu faldajho de siaj kurtenoj kaj inter chiu pagho de siaj libroj, shajnis al shi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon. Shi ne estis malfelicha dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgrau chio, la kialoj de shia alveno kaj plenajhon da tio shi jam ja ricevis. Leilino neniam antaue estis pli felicha, nek pli tenera, kaj kontempladi shian ghojegon kaj ghuadi shian karecon estis absorba agado por shia patrino. Tamen ili ankau iom surpremis kelkajn kvazau tro strechitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine shi solighis en la Nov-Jorka hotelo al kiu shi revenis la nokton antau ol enshipighi, spertis la senton esti jhus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano. Shi malpermesis la filinon alveni la urbon kun shi. Shi ech malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Shi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj shi permesis ke tiuj shin alvenu sen kauri antau ili dum shi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antau nur unu semajno, shi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon. Shi promesis al sia amiko havigi al li novajhojn pri si, sed shi ne tenis la promeson. Shi sciis ke li sendube revenis de Chikago kaj ke se li ekscius shian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al shi eviti vidi lin antau la surmerigho. Kaj char antau chio shi deziris ne vidi lin, shi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la shipo. Estis nenia kialo pro kiu atendi ghis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placha, almenau plenigus horon de shia soleca vespero. Shi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermighis kaj li eniris. La vortoj per kiuj shi salutis lin estis la lastaj kiujn shi povintus sin imagi diri kiam ili adiauis antaue. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas chi tie?" Tujege li scikaptis shian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, shin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas chi tie kaj shi invitis min vespermanghi kun shi kaj Charlotino kaj la juna amkandidato de Charlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiauposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni." Okazis pauzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial shi jes ja min rekonis!" "Chu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--" "Ho, mi prikonsciis shian rekonon pri mi, kvankam shi ne movis ech ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rughigho de Charlotino. La knabino havas ege belan rughighkapablon. Mi konsciis ke shia patrino malpermesis ke shi alparolu min." Ido demetis sian chapelon kun malpacienca rido. "Chu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?" Shi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, chu?" "Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj." Shi pauzis percepteblan momenton sen daurigi la temon. Tiam shi diris tanghante: "Mi eknavigos morgau frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis." La rigardo de Ido sekvis shian geston, tiam atingis shian vizaghon. "Tial chu vi ne intencis vidi min nek ech sciigi al mi ke vi foriros ghis post la foriro?" "Mi opiniis ke estos pli bone klarigi chion al vi en letero--" "Kion Dionome vi havas por klarigi?" Shi ne respondis kaj li daurigis urghe: "Ne povas esti ke vi maltrankvilighas pri Leilino, char Charlotino Vino diris al mi ke shi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de shia foriro: la Fresbijoj, la Ghilesoj kaj S-rino Lorino Bulghero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam shi aljughigis al si sian diplomon." S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie shi jam sidis dum ilia interparolado de la antaua semajno. "Mi stultighis," shi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Righfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru." "Chu atendis ke vi iru?" "Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Shi suferis, kompatinda karulino. Shia atento tirighis dise. Sed shi jam invitis sian gastaron antau ol ekscii pri mia alveno." "Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis launecese malkuraghige ne rajti disponi pri shi solapersone je la komenco. Sed, malgrau chio, vi estis inter malnovaj amikoj au iliaj infanoj: la Ghilesoj kaj la Fresbijoj--kaj eta Charlotino Vino." Li pauzis momenton antau la lasta nomo kaj heziteme shin kontrolrigardis. "Ech se ili alvenis en maltauga momento, vi estis certe felicha bonshancinte revidi ilin chiujn che Leilino." Shi revenigis lian rigardon kun apenau videbla rideto. "Ilin mi ne vidis." "Chu ilin vi ne vidis?" "Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Charlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam shia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, shi telefonis al shi, postulante ke shi tuj foriru. Tial mi ne revidis shin." La senkolora vizagho de Ido rughighis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn." Shi daurigis, kvazau ne lin audinte. "Ho, kaj mi vidis ankau Marnjon Ghileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis shin al mia chambro la lastan vesperon, post la vespermangho, kiam la aliaj chiuj ludis brighon. Shi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe." "Sed kion vi faris en via chambro vespere post la mangho?" "Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al shi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretaghe ghis la foriro de la gastoj." Ido, ghemante, frapigis la manon kontrau la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da chio tio vi nur imagis!" "Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Ghileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi shin ghis mia chambro kiam la aliaj ne scius kien shi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulghero, honore de kiu la festeno estis aranghita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke shia edzo aljughu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis shin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!" Ido daure tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis el la kauzoj kiujn vi supozas." S-rino Lidkoto pauzis antau ol respondi, kvazau honeste strebante taksi la pezon de lia argumentado. Tiam shi diris en mallauta vocho, "Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la vespermangho la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke shi timis. Leilino neniam timas por si." "Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas mallarghpensaj virinoj chie sed la virinoj alvenintaj che Leilino konsciis nepre bonege ke ilia tiea cheesto havigus al shi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke shi havu ghin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?" "Tiun samajhon mem mi diris al mi antau unu semajno en la nuna chambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Shi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!" Franklino Ido starighis el sia fotelo kaj transiris la chambron ghis segho staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesighis--en tiu momento--nur pri kiel via imago shajnis proksimigi vin al mi," li diris. "Ankau mi interesighis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili intershanghis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Char, vi vidu, mi eraris," shi daurigis. "Ni ambau eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub shia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupighas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo pauzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni jughis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur farighis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui." Ido sidis senmove dum shi parolis. Kiam shi silentis, li starighis, ridante mallonge, kaj transiris la chambron ghis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendighis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis ghin al shi. "Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, lau via supozo, tiaj vortoj kiajn vi jhus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?" Shi alvenis ekstari apud li che la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta strechita rondo de kutimo kaj asociigho, same kiel ni estas fermitaj en chi tiu chambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri ghin iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj ghin eliris dum mi restis en la sama eta chambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie solapersone. Ho, mi ghin loghebligis nun, mi alkutimighis al ghi. Sed mi perdis chiuj iluziojn pri anghelo bonvolonta alveni malfermi la pordon." Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenau la soleco estus malpli granda--" Shi forturnighis de la malhela fenestro en la brile lumigitan chambron. "Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege informita pri tio. Ni estas chiuj malliberuloj, kompreneble--ni chiuj ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin alkutimigis al niaj apartaj cheloj kaj se oni nin translokigas subite en la novajn, povas okazi ke ni renkontu shtonmuron tie kie ni atendis renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon kontrau ghin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi." Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontrau la fenestrokadron, shin spektadis silente dum shi vagiradis maltrankvile en la chambro, kunamasigante kelkajn disjhetitajn librojn kaj lanchante manplenon da shiritaj leteroj en la forjhetajhujon. Kiam shi finfaris, li reparolis: "Chio kion vi diras bazighas sur antaukonceptitaj teorioj. Kial vi ne elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauajn amikojn? Chu vi ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto vin kashi kiam ili alvenis? Shajnis ke vi timas ilin--au ke vi ne pardonis ilin. Ambaumaniere, vi malpravigis ilin anstatau atendi ke ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, chu vi supozas ke la socio tien irintus por shin revenigi? Vi diras ke vi timis nome de Leilino kaj ke shi timis nome de vi. Chu vi ne komprenas kion signifas chiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauzis kaj turnis la rigardon al shia vizagho. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljughu al vi iom pli da tempo. Aljughu al _mi_ iom plu da tempo. De chiam mi konscias ke bezonatos tempo." Li alproksimighis kaj shi permesis ke li alprenu shian manon. Pro la serioza afableco de lia vizagho situanta tiel proksime super shi, shi sentis sin kvazau infanon vekitan el timigaj songhoj kaj trovantan lumon en sia chambro. "Eble vi pravas--" shi audis sin komenci. Tiam ia internajho retiris shin kvazau alkroche kaj shia mano forfalis de li. "Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldau en Florenco." Shi staris antau li, sentante kun malespero lian bonecon, lian paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta dirajho shajnis pentrita gazo mallevita inter shi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis shin subita deziro dispecegigi la gazon. Shi retirighis kaj lin rigardis kun rideto de suprajha trankviligo. "Vi ja pravas--rilate al chesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca kaj daura parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi diras, mi devas penadi ne retirighi en kaurado antau homoj." Shi flankenturnighis kaj rigardis la horloghon. "Ho, estas nur la deka! Se mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas, ni daure parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti Margaretinon Vinon dum duonhoro?" Shi parolis malpeze kaj rapide dum shiaj brilaj okuloj rigardis lian vizaghon, kiun, dum shi spektadis, shi vidis shanghighi, kvazau shia rideto jhetintus sur ghin tro klaran lumon. "Ho, ne--ne hodiauvespere!" li asertis. "Chu ne hodiauvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros je la tagigho? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli racia--ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre plachus al mi ekvidi novan fojon la malgrandan Charlotinon." Li staris antau shi kun la mano en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis chiam en momentoj de perpleksigho. "Venu!" shi ordonis ghoje, turnighante ghis la pordo. Li sekvis shin kaj metis manon sur shian brakon. "Chu vi ne opinias--chu ne estus pli bone ke mi antauiru kaj kontrolu? Ili diris al mi ke ili pasigis lacigan tagon che la robtajloro. Mi kuraghas sugesti ke ili jam enlitighis." "Se vi diris ke junulo de Charlotino vespermanghas kun ili. Certe li ne foririntus antau la deka, chu? Malgrau tio, mi malsupreniros kaj kontrolos kun vi. Oni malshparas tiom da tempo antausendante serviston." Shi flankenmetis lin mildageste, tiam pauzis dum frapis shin nova pensado. "Au atendu. Mia servistino enestas la apudan chambron. Mi petos ke shi iru demandi chu Margaretino konsentos min akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo." Shi turnighis malantauen kaj iris ghis la pordo kondukanta al shia dormchambro. Sed antau ol povi ghin malfermi, denove shi sentis la rapidan tushgeston de Ido. "Mi opinias--nun mi memoras--la junulo de Charlotino proponis ke ili foriru chiuj--al muzikhalo au simila ejo. Mi certas--mi nepre certas ke vi ne sukcesos renkonti ilin." Shia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de shia brako kaj dum ili retirighis kaj alfrontis unu la alian, shi vidis la sangon levighi malrapide tra lia palflava hauto, rughigi liajn kolon kaj orelojn, sin trudi al la randoj de lia barbo kaj senmovighi en malklarajn makulajhojn sub liaj amikemaj chagrenitaj okuloj. Shi jam vidis la saman rughighon sur alia vizagho kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove shin instigis forturni la vizaghon. Cheporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la chambron. "Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la shipo morgaumatene." Shi sentis ke tiuj vortoj dispecigis shirrapide la vualon de pentrita gazo kaj ke denove shi movighas inter la sovaghaj randoj de la realeco. "Ho, ve!" shi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton. Necesas ke mi informighu che mia servistino." Shi malfermis sian dormchambran pordon kaj alvokis: "Anetino!" End of the Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** ***** This file should be named 18836.txt or 18836.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/8/3/18836/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.