Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato The Murders in the Rue Morgue Author: Edgar Allan Poe Translator: Edwin Grobe Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ EDGAR ALLAN POE (1809-1849) LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" Unua Eldono, Augusto, 1998 Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE" LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO La mensaj kvalitoj nomighantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin chefe lau iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informajhoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas chiam fonto de la plej vigla ghojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, ghuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, felichigas la analiziston tiu intelekta agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ech la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li shatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de chiu, gradon da _sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio shajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio. La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta brancho nomighanta, maltauge kaj, kvazau superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Shakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke shakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskomprenighas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antauparolas per hazarde elektitaj perceptajhoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matcho de damludo ol chiuj komplikaj shakludaj frivolajhoj. Che shakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj shanghantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro ghi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_ chi-tie potence alvokighas. Se ghi malviglighas nur momenteton, preteratentajho okazas, kaj rezultas vundo au malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankau envolvitaj, pli multnombrighas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajhoj. Nau fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas. Che damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombrighas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaghojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matchon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentajhon. Memklare estas ke chi-tie venko efektivighas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transjhetas en la spiriton de sia kontraustaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ech absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron au hastigi en miskalkulon. Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton lauraporte distrighas pretermezure ghin ludante dum ili sin senigas kontente je shakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecajho povanta tiom forte laborigi la analizkapablon. Povas esti ke la plej bona shakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona shakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri chiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontraubatalas menson. Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri _chiuj_ fontoj el kiuj lauleghaj avantaghoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankau multformaj kaj ripozas ofte en pensadkashejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj ghis tiu punkto koncentrema shakludanto povas bone sukcesi ludante viston char la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehhanismo de la ludo) estas sufiche kaj ghenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laulibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, lau ghenerala opiniaro, bonan ludadon. Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontrighas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observajhoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajhoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, ghin komparante kun tiu de chiu kontraustaranto. Li konsideras la manieron en kiu chiu ludanto aranghas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton post atuto, honorajhon post honorajho, lau la rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas chiun mienshanghon dum antauenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo, triumfo, chagreno. Lau la maniero enmanigi prenon li taksas chu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontraustaranto ghin surtablenigas. Hazarda au senatenta vorto; senintenca faligo au renverso de karto kaj la kuniranta anksieco au senzorgo de la klopodo tion kashi; la komptado de la prenoj kun ilia aranghordo; embaraso, hezitado, avideco au timego--chiuj havigas al lia shajne intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajhon de chiu ludmano kaj ekde tiam antauen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado kvazau la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn. La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inghenieco; char, kvankam la analizisto launecese inghenias, la ingheniulo ofte mirinde malkapablas analizi. La konstru- au kombinscipovo, pere de kiu la inghenieco kutime evidentighas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis apartan organon, supozante ghin esti prakapablo, elmontrighis tiel ofte che homoj kies intelekto en chiu alia maniero alproksimighis idiotecon ke abunde komentas la kondichon autoroj pri moroj. Inter inghenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingheniuloj estas chiam fantaziaj dum _autentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj. La sekvonta rakonto shajnos al la leganto sendube speco de komentario pri tiuj jhus proponitaj teorioj. Loghante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18...., mi ekkonatighis tie kun iu S-ro C. Augusto Dupino. Tiu juna estimato fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricha vivnivelo ke la energio de lia karaktero venkighis sub ghi kaj li chesis frekventi la mondon au entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de liaj kreditoroj ankorau restis al li eta ero de lia heredajho, kaj, helpe de la enspezoj devenantaj de ghi, li sukcesis, pere de rigora ekonomio, akiri la bazajn bezonajhojn de la vivo sen devi okupighi pri ties superfluajhoj. Libroj, efektive, farighis lia ununura lukso kaj en Parizo tiuj facile haveblas. Nia unua renkontigho okazis che malmultkonata biblioteko de Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serchu sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni ekkunestis. Mi ege interesighis pri la mallonga familia historio kiun li rakontis al mi kun chiu tiu malkashemo kiun chiu Franco permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankau la vasta etendigho de lia legadsperto kaj, antau chio, mi sentis ardighi mian animon pro la sovagha avido kaj la vigla fresheco de lia imagkapablo. Serchante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkashe sciigis al li. Finfine ni aranghis kunloghadon dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, lau stilo konvena al la iom fantazia malghojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe dezertan pro supershticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ghermano-Kvartalo. Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ghi nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero. Nia izoligho estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive, la situejon de nia retirigho mi zorge malsciigis al miaj antauaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino chesis gasti kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem. Mia amiko ghuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ghin?): apartan amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute bonvole en tiu _strangajho_ same kiel en chiuj ceteraj tiajhoj liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne plachis al la zibelkolora diino gasti che ni, ni falsis shian cheeston. Je la unua matena tagighlumo ni fermis chiujn masivajn fenestroshutrojn de nia malnova konstruajho, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palachajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado--legante, verkante, konversaciante--ghis kiam la horlogho nin informis pri la alveno de autenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, daure diskutante pri la dumtagaj temoj, au promenante tien kaj chien ghis malfrua horo, serchante inter la dibochaj lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila observado. En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia fertila ideismo jam pretigis min ghin supozi) apartan analizkapablon che Dupino. Vershajne ege plachis al li, se ne intence ghin elmontri, almenau ghin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauta kluksona ridado, ke la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauajn fenestrojn en siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajhojn prezentante senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia. Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj sensignighis. Lia vocho, kutime richtenora, iom sopranighis preskau ghis impertinenteco, konservante tamen sian chiaman zorgan kaj nepre klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan. Oni ne supozu, lau tio kion mi jhus diris, ke mi rakontas misteron au verkas romanon. Tio kion mi priskribis che la Franco estis nur la rezulto de ekscitita, au eble malsanigita, intelekto. Sed pri la karaktero de liaj dirajhoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone komprenigos la aferon. Ni promenadis iun nokton lau longa malpura strato proksime al Regha-Palaco. Okupighante ambauflanke, shajne, pri aparta meditado, dum almenau dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite Dupino interrompis la silenton per chi-tiuj vortoj. "Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taugus al Varieteo-Teatro." "Tion ni ne pridubu," mi respondis automate kaj ne konsciante unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehhadis miajn proprajn pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj mia miro ekprofundis. "Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne hezitas agnoski mian miron kaj apenau scipovas kredi miajn sensojn. Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Chi-tie mi pauzis, dezirante ekcerti preterdube chu li vere scias pri kiu mi pensis. "...pri Chantijo," li diris. "Kial vi pauzas? Vi opiniadis silente ke lia malgranda figuro lin maltaugigas por tragedio." La temo estis precize tiu kiun mi jhus primeditadis. Chantijo estis antaua shuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorighinte pri la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro. "Diru al mi, nome de Chielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero." Efektive, mi ech pli multe surprizighis ol mi bonvolis agnoski. "Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin konkludi ke la plandumriparisto ne sufiche altas por ludroli kiel Kserkso au aliaj samspecaj homoj." "La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn fruktovendiston!" "La viro kontraukurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti, antau dek kvin minutoj." Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon da pomoj, preskau terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Chantijon. Dupino estas neniel _charlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke vi komprenu klare chion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi ghis tiu de la renkontigho kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la cheno estighas tial: Chantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la pavimshtonoj, la fruktovendisto." Estas malmultaj homoj kiuj en lauhazarda vivmomento ne elektis distrighi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon entreprenas la taskon miregas pri la shajne senlimaj distanco kaj senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial estis sendube mia mirego kiam mi audis la Francon anonci la jhusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daurigis: "Ni parolis pri chevaloj, se mi bone memoras, jhus antau ol eliri C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan korbon, rapide preterpasante nin tanghamove, flankenshovis vin sur amason da pavimshtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi surpashis unu el la malfiksaj shtonoj, stumbletis, iom tro strechis maleolon, ekestigis ghenitan au pautan mienon, murmuretis kelkajn vortojn, turnighis por rigardi la amason, tiam antaueniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado farighis por mi speco de neprajho." "Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritighema aspekto la truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankorau pripensis la shtonojn) ghis kiam ni atingis la vojeton nomighantan "Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkushigitaj kaj nititaj blokoj. Chi-tie via mieno helighis kaj, vidante movighi viajn lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio", terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaunelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti suprendirekti la rigardon ghis la granda _nebulozo_ en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta ghuste vian pensadvojon." "Tamen en tiu akra riprochado aperinta kontrau Chantijo en la hieraua _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomshanghon efektivigitan de la shuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antaue ke la citajho aludas Orionon, vorto kiu prae literumighis Uriono, kaj pro iuj ecoj havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke ghin vi ne povintus forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono kaj tiun pri Chantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la oferbucho de la kompatinda shuflikisto. Ghis tiam vi antauenklinighis piedpashante. Nun tamen mi vidis vin vertikalighi plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Chantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Chantijo, li havus pli bonajn shancojn sukcesi che Varieteo-Teatro." Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_ kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton. EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaumatene, chirkau la tria horo, vekis la dormantajn loghantojn de Sankta-Rohho-Kvartalo sinsekvo da teruraj shirkrioj fontintaj vershajne el la kvara etagho de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta lau la ghenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj shia filino Fraulino Kamijo Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la chefpordon per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du ghendarmoj. En tiu momento la krioj jam chesis sed, dum la vizitantaro suprenrapidighis lau la unua shtuparo, du krudaj vochoj, au ech pli, audighis kolere disputante vershajne en la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etaghon ankau tiuj disputbruoj jam silentis kaj chio restis en nepra sensono. La kontrolantaro diskunighis diversdirekten, hastante de chambro al chambro. Alveninte grandan malantauflankan chambron de la kvara etagho (post malfermi perforte la pordon kies shlosilo trovighis en la interna shlosiltruo), la enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan. Granda hhaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj flankenjhetitaj mebloj kushis dise chirkau la tuta chambro. Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj ghin jhetis en la mezon de la chambro. Sur segho kushis razilo, shmirite je sango. Sur la fajrejo vidighis du-tri longaj dikaj bukloj da griza homhararo, ankau trempetite je sango, kaj vershajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovighis kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arghentaj kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alghera falsarghento kaj du sakoj enhavantaj preskau kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu shranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj vershajne disrabitaj, kvankam ankorau restis en ili multaj objektoj. Malgranda fera monshranko malkovrighis sub la _lito_ (ne sub la litkadro). Ghi estis malfermita kaj la shlosilo staris ankorau en la pordo. Ghi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajhojn. Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidighis chi-tie. Sed malkutima kvanto da fulgo trovighis en la fajrejo pro kio oni kontrolis la kamentubon kaj el ghi fortrenis (horora rakontendajho!) la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenshovitan ioman distancon en la mallarghan malfermajhon. La korpo ege varmis. Ghin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriajhojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ghi enshovighis kaj eltirighis. La vizagho elmontris multajn severajn gratajhojn kaj la gorgho malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonochojn kvazau la viktimo mortintus pro strangolado. Post kompleta enketo pri chiu ero de la domo kaj sen malkovri ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaueniris en malgrandan pavimitan korton situantan malantau la domo kaj tie kushis la kadavro de la maljunulino. Shia gorgho estis tiel nepre tratranchita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la korpo kiu neniel similis homan estajhon. Pri tiu timiga mistero ghis nun ekzistas, lau nia kompreno, neniega indico. La sekvinttaga jhurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn: LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto _afero_ ankorau ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun ghi havas che ni] sed okazis ghis nun nepre nenio povanta ghin klarigi. Ni citas chi-poste chiujn materialajn informajhojn kunigitajn. PAULINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke shi konas ambau mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajhojn por ili dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino ghuis bonajn rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre shian laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon. Lauonidire havis shparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis au liveris vestajhojn. Certas ke ili dungis nenian servanton. Vershajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajho krom kvaraetaghe. PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum preskau kvar jaroj. Naskighis en la najbarejo kaj de chiam loghas tie. La domon en kiu trovighis la kadavroj la mortinto kaj shia filino enloghis dum pli ol ses jaroj. Antaue enloghis ghin juvelisto kiu vicluigis la superajn chambrojn al diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Shi malkontentighis pri la difektajhoj kiujn la luanto estigis al la proprietajho kaj transloghighis tien shi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon, lauraporte disponis monon. Audis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la maljunulino kaj shia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn. Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis chu S-rino L. kaj shia filino havas vivantajn parencojn. La shutroj de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermighis. Tiuj de la malantaua domflanko estis chiam fermitaj, krom tiuj de la granda malantauchambro de la kvara etagho. La domo estas bonstata konstruajho--ne tre malnova. ISIDORO MUSETO, ghendarmo, depozicias ke, vokite al la domo chirkau la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn starantajn antau la pordego, strebantajn eniri. Malfermis ghin perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis nur malmulte da gheno ghin malfermante pro tio ke ghi estis duobla au faldpordego, riglita nek suprajhe nek malsuprajhe. La kriachoj daure audighis ghis la perforta malfermigho de la pordego--tiam subite chesis. Ili audighis shajne kiel kriachoj de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis lautaj kaj longdauraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto malfermis la suprenirantan vojon lau la shtuparo. Atinginte la unuan etaghon, audis du vochojn kverelantajn laute kaj kolere. Rauka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua vocho, vocho de Franco. Certis ke ne estis vocho de virino. Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida vocho estis tiu de fremdalandano. Ne certis chu ghi estis vira au ina vocho. Ne sukcesis malchifri la eldiritajhon sed opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la chambro kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hierau. HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arghentisto, depozicias esti membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas gheneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili perfortis la enirpordon, ili refermis ghin por ekskludi la homamason tre rapide kunighintan malgrau la malfruo de la horo. La strida vocho, lau tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis ke ne estis tiu de Franco. Ne certis chu ghi estis virvocho. Estis eble virinvocho. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkighis pro la intonacio ke la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj shian filinon. Tre ofte interparolis kun ambau. Certis ke la strida vocho estis tiu nek de la patrino nek de la filino. ..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuighis pere de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon en la tempo kiam okazis la shirkriegoj. Ili dauris plurajn minutojn--eble dek. Ili estis longdauraj kaj lautaj--tre hororaj kaj maltrankviligaj. Nombrighis inter tiuj enirintaj la domon. Konfirmis la antauajn atestajhojn pri chiuj detaloj krom unu. Certis ke la strida vocho estis tiu de viro--tiu de Franco. Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis lautaj kaj rapidaj--malkonstantaj--eldiritaj vershajne ne nur pro timo sed ankau pro kolero. La vocho estis rauka--ne tiel strida kiel rauka. Ne rajtis nomi ghin strida vocho. La rauka vocho diris ripete '_sacre_,' '_diable_' kaj unu fojon '_mon Dieu_.' JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo, Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon. Malfermis konton che lia banko en la printempo de la jaro .... (ok jarojn antaue). Lasis ofte etkvantajn deponajhojn che li. Eltiris nenion ghis tri tagojn antau sia morto kiam proprapersone shi forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj banka komizo shin akompanis hejmen kun la mono. ADOLFO LEBONO, komizo che Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la koncerna tago, chirkau tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon al shia loghejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam la pordo malfermighis, Fraulino L. aperis kaj forprenis el liaj manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian. Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu tempo. Malchefstrato ghi estis--tre soleca. GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo enirinta la domon. Estas Anglo. Loghas en Parizo nur de du jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laushtupare. Audis la vochojn en kverelado. La rauka vocho estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn sed ne povas chiujn rememori nun. Audis klare '_sacre_' kaj '_mon Dieu_.' Estighis en tiu momento sono kredigante ke pluraj personoj interluktas--gratsono, skrappashsono. La strida vocho estis ege lauta, pli lauta ol la rauka vocho. Certas ke ne estis vocho de Anglo. Sonis kiel vocho de Germano. Eblas ke estis ina vocho. Ne komprenas la Germanan. Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam la enketintaro atingis la chambron en kiu trovighis la kadavro de Fraulino L., la pordo estis shlosita internaflanke. Chio nepre silentis, neniaj ghemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaua kaj de la antaua chambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj de interne. Pordo kunliganta la du chambrojn estis fermita sed ne shlosita. La pordo kunliganta la antauan chambron kaj la koridoron estis shlosita kaj la shlosilo situis internaflanke. Malgranda chambro situanta kvaraetaghe en la antaua parto de la konstruajho, che la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj ties pordo duonaperta. Tiu chambro plenegis je malnovaj litoj, skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn. Nepre chiun colon de chiu ero de la domo oni zorge kontrolis. Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la kamentuboj. La domo disponis kvar etaghojn kaj mansardojn. Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj--vershajne restante tia jam de multaj jaroj. La tempodauron okazintan inter la ekaudo de la kverelantaj vochoj kaj la perforta malfermo de la chambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin minutojn. La pordo malfermighis tre malfacile. ALFONSO GARSIO, funebrajhisto, depozicias ke li loghas en Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la domenirado. Ne iris supraetaghen. Facile nervozighas kaj timas eblajn rezultojn de agitigho. Audis la kverelantajn vochojn. La bruska vocho estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La strida vocho apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la Anglan lingvon sed jughas lau la intonacio. ALBERTO MONTANO, frandajhisto, depozicias ke li nombrighis inter la unuaj suprenirintoj. Audis la koncernajn vochojn. La rauka vocho estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto shajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida vocho. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ghin vocho de Ruso. Konfirmas la gheneralan atestajharon. Estas Italo. Neniam interparolis kun landano de Rusio. Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de chiuj kvaraetaghaj chambroj estis tro mallarghaj por permesi la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn brosojn oni lauirigis supren kaj malsupren en chiu kamentubo de la domo. Ne estas malantauflanka shtuparo lau kiu homo povintus descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidighis. La korpo de Fraulino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne sukcesis ghin eligi ghis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn klopodojn. PAULO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita chirkautagighe por kontroli la korpojn. Ambau kushis tiam sur la litkadra kanabajho en la chambro kie malkovrighis Fraulino L. La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita. Sendube kauzis tiujn aspektojn tio ke ghi profunde enshovighis en la kamentubon. La gorgho estis ege frotachita. Vidighis jhus submentone pluraj profundaj ekskoriajhoj, same kiel sinsekvo da lividaj makuloj rezultigitaj lauindikajhe far fingropremado. La vizagho timige miskolorighis kaj la okulgloboj elstaregis. La lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovrighis en la stomakokavo, kauzite sendube far genupremo. Lau la opinio de S-ro Dumaso, Fraulinon Lespanajon mortigis per strangolado homo au homoj nekonataj. La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Chiuj ostoj de la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La maldekstra tibio kaj aldone chiuj ripoj de la maldekstra flanko, ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne eblis diri kiel la vundoj kauzighis. Peza lignoklabo, au largha ferstango--segho--iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo. La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute apartigita disde la korpo kaj estis ankau ege frakasita. La gorgho estis tratranchita vershajne per ege akra ilo--sendube per razilo. ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestajhojn kaj opiniojn de S-ro Dumaso. Nenia grava ceterajho eksciighis, kvankam intervjuighis pluraj ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri chiuj detaloj, neniam antaue okazis en Parizo--se verfakte temas pri murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon--malkutima stato che ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankorau ne aperis la plej eta indico-ombro. La vespera numero de la jhurnalo raportis ke la plej granda ekscito daure agitas Sankta-Rohho-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestighis kaj malliberighis, kvankam nenio shajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj faktoj. Dupino shajnis multege interesighi pri la progreso de tiu afero--almenau tiel mi jughis lau lia maniero, char li komentis nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian opinion rilate al la murdoj. Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la murdinton. "Ni ne jughu lau la rimedo," diris Dupino, lau tiu rudimenta kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laudate pri _sagaceco_, estas ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed, ne malofte, tiuj tiel maltaugas al la proponitaj celoj ke ili nin pensigas pri S-ro Jhurdeno kiam li petas sian _robe-de-chambre pour mieux entendre la musique_ (chambrorobon por pli bone audi la muzikon). La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la aferon kiel tutajhon. "Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas chiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni serchas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ghin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzemplighas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ghin okulkontroli per deflanka rigardado, turni ghiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson pri ties brilo--brilo kiu malhelighas proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ghi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaua ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltauga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas ech malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro longdaura, tro koncentrita, tro rekta." "Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn antau ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distrigho," [mi jughis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ghenon akirante la devigan permeson." La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu el tiuj achaj vojetoj intervenantaj Richeljeo-Straton kaj Sankta-Rohho-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ghin char tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloghis. La domon ni facile trovis char multaj homoj fiksrigardis la fermitajn supraetaghajn shutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraua flanko de la vojo. Ghi estis ordinara Pariza loghdomo kun pordego che unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon identigantan ghin kiel apartamenton de pordisto. Antau ol eniri ni piediris lau la strato, turnighis en flankaleon kaj, tiam turnighante denove, preterpasis la malantauajhon de la konstruajho. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankau la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis. Revenante inverse lau la sama vojo ni atingis denove la chefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaghan chambron kie malkovrighintis la korpo de Fraulino Lespanajo kaj kie ankorau kushis ambau mortintoj. La hhaosa stato de la ejo restis senshanghe, konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis _Tribunala Gazeto_. Dupino kontrolesploris chion, inkluzive la korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn chambrojn kaj la korton, chie akompanate de ghendarmo. La kontrolesploro dauris ghis la tagfina malheligho kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto pauzis momenton che la oficejo de unu el la chiutagaj jhurnaloj. Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ech respekto.)--por tiu dirajho la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antau chirkau tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi chu mi konstatis ion _strangan_ che la sceno de la abomenajho. Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon. "Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenau nenion krom tio kion ni ambau legis en la jhurnalo." "La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu eldonajho. Shajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus ghin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties konsistigantajhoj. Perpleksigas la policon la shajna manko de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas ghin ankau la shajna maleblo akordigi la vochojn auditajn en kverelado kaj tion ke malkovrighis supraetaghe neniu krom la mortigita Fraulino Lespanajo kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la suprenirintaro. La sovagha malbonordo de la chambro; la kadavro suprenshovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajhoj kune kun tiuj antaue menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, chio sufichis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauditan _sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojighoj disde la irejo de ordinarajhoj ke la racio palpete malfermas sian vojon, laueble, serchante la veron. Dum tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauga demando estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaue okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, au jam atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties laupolice vershajna nesolvebleco." Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro. "Mi nun atendas," li daurigis, rigardante ghis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj buchadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajho char sur ghi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro chi-tien, en chi-tiun chambron mem, chiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambau ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas." Mi enmanigis la pistolojn, apenau prikonsciante tion kion mi faris, apenau kredante tion kion mi audis, dum Dupino daure paroladis, kvazau monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocho, kvankam certe ne lauta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron. "Ke la kverelantaj vochoj," li diris, "auditaj de la suprenirantaro ne estis la vochoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas chiun dubon pri la demando chu la multaghulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Char la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsufichintus por suprenshovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni ghin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur shia propra korpo entute forigas chiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la vochoj de tiu tria aro estis la auditaj kverelantaj vochoj. Mi nun atentigu--ne la tutan atestajharon pri tiuj vochoj--sed tion kio _strangis_ en tiu atestajharo. Chu vi konstatis tiurilatan strangajhon?" Mi rimarkis ke, dum chiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauka vocho estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, au lau la priskribo de iu atestinto, la raspa vocho. "Tio estis la atestajharo mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestajharo. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingajho. La atestintoj, lau via raporto, konsentis pri la rauka vocho. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocho, la strangajho situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ghin priskribi, chiu ghin identigis kiel vochon de _fremdalandano_. Chiu certas ke ne estis vocho de unu el siaj samlandanoj. Chiu similigas ghin--ne al la vocho de denaska loghanto de iu lando kies lingvon li iom konas--sed tute kontraue." "La Franco opinias ghin vocho de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano asertas ke ghi estis vocho de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuighis pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke ghi estis vocho de Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke ghi estis vocho de Anglo sed 'taksas entute lau la intonacio' pro tio ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jughas ghin vocho de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocho estis tiu de Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkighis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'" "Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu vocho povinta instigi tiajn atestajhojn--ech en kies tonoj rekonis nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Europo. Vi diros ke ghi estis eble vocho de Aziano, au Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj multnombrighas en Parizo. Tamen, sen kontraustari la hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vochon unu atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ghin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn." "Mi ne scias," daurigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ghis nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauleghaj konkludoj fontintaj el ech nur tiu parto de la atestajharo--la parto rilatanta al la raukaj kaj stridaj vochoj--jam sufichas en si por naskigi suspekton devontan fiksi direkton al chiu posta progresado en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauleghaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene envortighas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la _solaj_ ghustaj kaj ke la suspekto fontas _neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankorau ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, che mi, ghi estis sufiche forta por doni al miaj demandoj en la chambro precizan formon, difinitan emon." "Nun ni translokighu, permense, al tiu chambro. Kion ni unue serchu chi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajhoj. Sinjorinon kaj Fraulinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliche, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn." "Klare estas ke la murdintoj enestis la chambron kie trovighis Fraulino Lespanajo, au almenau la apudan chambron, kiam la enketontaro supreniris laushtupare. Estas tial nur che tiuj du loghejoj ke ni devas serchi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonajhojn en chiu direkto. Neniajn _sekretajn_ elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante _iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, _neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambau pordoj kunligantaj la chambrojn kaj la koridoron estis sekure shlositaj kaj la shlosiloj restis internaflanke." "Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran larghon ghis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, lau sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka chambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Launecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantauflanka chambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ghin malakcepti pro shajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj shajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." "Estas du fenestroj en la chambro. Unu el ili entute videblas char ghin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas char la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas shovita kontrau ghin. La unua fenestro trovighis en sekura, de interne fermita stato. Ghi kontraustaris la nepran potencon de chiuj entreprenintaj ghin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo ghin ensidis, tien enshovite preskau ghiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksighis en ghi kaj ankau malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkighis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la fenestrojn." "Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo kiun mi jhus citis, char chi-tie, _necesis_, mi certis, ke chiuj shajnaj malebloj finestighu eblaj." "Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj trovighis fiksite--konsiderajho chesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis." "Mi alpashis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antausupozis, ghi rezistis chiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti kashita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenau miaj hipotezoj estis ghustaj, kiom ajn misteraj shajnis la cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldau malkovris la kashitan risorton. Mi premis ghin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi la klapon." "Mi nun remetis la najlon kaj ghin rigardis atente. Homo eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus ghin refermi eble kaj la risorto realfiksighintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo estis klara kaj denove mallarghigis la areon de mia esplorkampo. _Launecese_ la murdintoj forfughis pere de la alia fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel vershajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, au almenau iliaj alfiksighrimedoj. Surgrimpinte la sakshtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon malantau la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbarajho. Nun mi okulkontrolis la najlon. Ghi estis same solida kiel la alia kaj vershajne alfiksighis sammaniere--enmartelite preskau ghiskape." "Vi diros ke mi perpleksighis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi ech ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron. Okazis difekto en nenia chenero. Mi spuris la sekreton ghis ties fina rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Ghi havis, mi diru, en chiu rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto estis nepra nulajho (kiom ajn decidiga ghi shajnu) kompare al la konsiderajho ke chi-tie, chi-punkte finfinighis la indico. '_Necesas_ ke la najlo havu maltaugajhon,' mi diris. Mi tushis ghin kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartighis en miaj fingroj. La restajho de la fusto daure staris fiksite en la boriletotruo kie ghi jam antaue disrompighis." "La frakturo estis malnova (char ties randoj krustighis pro rusto) kaj vershajne farighis per martelbato parte alfiksinta en la suprajhon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun kapajhon en la nochon el kiu mi antaue ghin eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon leghergeste kelkajn colojn. La najlkapajho levighis kun ghi, restante fiksite en sia litajho. Mi fermis la fenestron kaj denove la shajnigo de kompleta najlo nepregis." "La enigmo, ghis tiu punkto, nun malenigmighis. La murdinto forfughis pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia foriro (au eble fermite laucele), ghi refiksighis pere de la risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel pernajlan retenon. Dauran tiurilatan enketadon tial oni jughis ne plu bezoni." "La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi kontentighis chirkaupromenante kun vi la konstruajhon. Proksimume kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendighis fulmosuchilo. Ekde tiu suchilo maleblintus al iu ajn atingi la fenestron, des pli ghin eniri. Mi rimarkis tamen ke la shutroj de la kvara etagho estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj charpentistoj nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiau sed ofte vidataj sur ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra duono portas lignan kradajhon au pergolon, tiel disponigante bonegan mantenejon. Che la koncerna konstruajho tiuj shutroj estas plene larghaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantau la domo, ambau estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte disde la muro. Vershajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantauajhon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn _ferrades_ lau la linio de ilia largheco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis tiun grandan larghecon mem au almenau ne ghin konsideris ghustavalore. Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili faris kompreneble nur ege suprajhan tiurilatan kontrolon." "Klare estis al mi tamen ke la shutro apartenanta al la fenestro situanta chekape de la lito, se oni refaldus ghin kontraumuren, atingus lokon nur du futojn for disde la fulmosuchilo. Ankau evidente estis ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuragho, oni povintus eniri la fenestron ekde la suchilo. Etendinte la brakon distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la shutron malfermitan plenlarghe), shtelisto povintus enmanigi solide la lignokradajhon. Tiam, liberiginte la alian manon de chirkau la suchilo, apoginte la piedojn sekure kontrau la muron kaj saltinte kuraghe foren, li povintus fermsvingi la shutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en tiu momento, li povintus ech sin svingi en la chambron." "Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_ malkutima grado da agado kiel nepra antaubezono por sukcesigi tiel dangheran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj chefe, mi deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskau preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ghin plenumi." "Vi diros, sendube, uzante la lingvajhon de la jurisprudenco, ke, por starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstatau plentaksi la agadon bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ agadon kiun mi jhus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (au raukan) kaj _malkonstantan_ vochon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis." Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldirajho de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin trovas sur la rando de rememorado sen, post chio, rememorpovo. Mia amiko daurigis sian diskurson. "Vi konscios," li diris, "ke mi anstatauis la temon de elirrimedo per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro efektivighis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enajho de la chambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la shranko, lauraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj vestajhoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ghi estas nura konjekto--kaj ege malbonsenca--nenio alia. Kiel ni eksciu ke la artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis chio kion la tirkestoj origine entenis? S-rino Lespanajo kaj shia filino estigis ege izolitan vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon, malbezonis multajn vestoshanghajhojn. La trovitaj vestajhoj estis sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj. Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial ne chiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por sin supersharghi per pako da tolajhoj? La oron li _jes ja_ postlasis. Preskau la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni trovis surplanke, en sakoj." "Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro parolanta pri mono liverita che la dompordo. Koincidoj dekoble pli mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto nur tri tagojn poste) ekestighas che ni chiuj chiun horon de niaj vivoj sen sin atentigi ech momentdaure. Koincidoj ghenerale estas faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj de homa esplorado shuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo, se la oro malestintus, tio ke oni ghin liveris nur tri tagojn antaue konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion. Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo de la perfortajho, necesas ankau jughu la misfarinton hezitema idioto forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon." "Retenante nun konstante antaumense la konsiderindajhojn kiujn mi atentigis al vi--tiun strangan vochon, tiun malkutiman facilmovecon kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena--ni enketu pri la buchado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj enshovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj. En la maniero en kiu oni suprenshovis la kadavron en la kamentubon, vi agnosku, estis io ekscese troigita--io nepre neakordigebla kun niaj kutimaj konceptoj pri homa agado, ech kiam ni supozu la aktorojn la plej depravaciighintaj homoj. Konsciu ankau kiel granda estis launecese la fortiko povinta suprenshovi la kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenau sufichis por ghin _malsupren_-tiri." "Ni konsideru nun ceterajn indikajhojn pri la uzado de mirindega fortiko. Sur la fajrejo kushis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da griza homhararo. Tiujn oni forshiris ekde la radikoj. Vi konscias pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo ech dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajho!) koagulighis kun eroj de kranihauto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgho de la maljunulino estis ne nur tranchita. La kapo estis fortranchita disde la korpo kvankam la tranchilo estis ordinara razilo." "Mi deziras ke vi konsideru ankau la _brutan_ ferocon de tiuj agoj. Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo ilin estigis kaj ghis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo estis evidente la shtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla ghi nun shajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la larghon de la fenestroshutroj ili malagnoskis--char, pro la najloafero, siajn perceptojn ili hermetikigis kontrau la eblo ke la fenestroj iam ajn malfermighis." "Se nun, krom chiuj tiuj konsiderindajhoj, vi ankau primeditis ghustavalore la strangan malbonordon de la chambro, ni nun sukcesis apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buchadon, _groteskon_ neprege fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vochon fremdatonan al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je chiu klara au komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi imponis kiun instigon?" Mi sentis ekvibrachi mian karnon dum Dupino starigis la demandon. "Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo, forfughinte el najbara sandomo." "Lau iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen la vochoj de frenezuloj, ech okaze de iliaj plej sovaghaj paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocho audita surshtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajho, kiom ajn malkohera che la nivelo de siaj vortoj, havas chiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krochintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi ghin interpretas." "Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ghi neniel estas _homa_ hararo." "Mi ne asertis kontraue," li diris, "sed antau ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur chi-tiun folion. Ghi estas _faksimila_ desegnajho pri tio kion oni priskribis en unu parto el la atestajharo kiel 'malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungokauzitajn nochojn' surestantajn la gorghon de Fraulino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, vershajne fingropremajhoj.'" "Vi perceptos," daurigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antau ni, "ke chi-tiu desegnajho pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Chiu fingro retenis--eble ghis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu ghi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn chiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. "Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgho estas cilindra. Jen lignoshtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgho. Volvu la desegnajhon chirkau ghi kaj refaru la eksperimenton." Mi tiel agis sed la malfacilajho evidentis ech pli ol antaue. "Chi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." "Nun legu," respondis Dupino, "chi-tiun ekstrakton el Kuvjero." Ghi estis detala anatomia kaj ghenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaghan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj chiuj konas sufiche bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. "La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnajho. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la chi-tie menciita specio povintus premi la nochojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone chi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ vochoj audighis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco." "Prave! Kaj vi memoros dirajhon atribuitan preskau unuanime al tiu vocho--la dirajhon '_mon Dieu_.' Chi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajhisto) identigis kiel dirajhon de protesto au malaprobo. Chefe sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li ghin spuris ghis la chambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus ghin rekapti. Ghi daure chirkauvagadas libere." "Mi ne daurigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--char la ombra reflektado sur kiu ili bazighas estas apenau sufiche profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj char mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco lau mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajho, chi-tiu reklamo, kiun hieraunokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (jhurnalo pritraktanta shipajn aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia loghejo." Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La posedanto (kiu laukonstate estas maristo dejhoranta sur Malta shipo) rajtas repreni la beston post ghin identigi taugadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per ghiaj kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Ghermano-Kvartalo ..... tria etagho."_ "Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta shipo?" "Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, lau ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajhoj kiun tiom shatas maristoj. Aldone, chi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la rubandon che la bazo de la fulmosuchilo. Ghi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." "Se nun, malgrau chio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo dejhoranta sur Malta shipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas tamen, granda avantagho atingighas. Konsciante pri la murdoj, tamen senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon kaj postuli la rehavigon de la orangutano." "Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malricha. Mia orangutano altvaloras--al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ghi pro senkauzaj timoj pri danghero? Jen ghi estas, preta al mia manpreno. Ghi malkovrighis en Bulonjo-Arbaro, che fora distanco disde la buchadsceno. Kiel oni povus iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas. Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Ech se ili spurus la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo au kulpigi min pro tiu konscio." "'Antau chio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas posedanto de la besto. Mi ne certas ghis kiu limo povas etendighi lia scio. Se mi malkonsentas depostuli havajhon de tiel alta valoro kaj kiun oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenau la simion. Mi kutimas atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la orangutanon kaj ghin zorge retenos ghis kiam forblovumos tiu afero.'" En tiu momento ni audis pashon sur la shtuparo. "Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin antau signalo de mi." La chefpordon de la domo ni antaue postlasis en malfermado kaj la vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antauenvenis plurajn pashojn sur la shtuparo. Nun tamen li shajnis heziti. Baldau ni audis lin descendi. Dupino jam movighis pordodirekten kiam denove ni audis lin suprenvenadi. Li ne forturnighis duan fojon sed alproksimighis rezolute kaj frapsonigis la pordon de nia chambro. "Eniru!" diris Dupino felich- kaj bonkorvoche. Viro eniris. Li estis maristo, evidente--alta, solida, muskola persono havanta iom chioriskulan, tute ne sencharman mienon. Lian vizaghon, ege sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kashis. Li kunportis grandan kverkan klabon, sed shajnis alie senarmila. Li riverencis malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu, kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, audigis rekoneblan Parizan ekdevenon. "Bonvolu sidighi, mia amiko," diris Dupino. "Chu mi rajtas supozi ke vi alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskau envias vian posedrajton pri ghi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom agha vi taksas ghin?" La maristo ensuchis longan spiradon, en la maniero de homo jhus formetinta netolereblan sharghon, kaj tiam respondis sekuravoche: "Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ghi ne povas esti pli ol kvar-kvinjara. Chu vi ghin retenas chi-tie?" "Ho, ne! Chi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ghi sidas en proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ghin morgaumatene. Kompreneble, vi pretas identigi la posedajhon, chu ne?" "Kompreneble, sinjoro. Mi pretas." "Bedaurinde estos devi min senhavigi je ghi," diris Dupino. "Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ghin senpage, sinjoro," diris la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontrau la malkovro de la besto--tio estas, konvenan rekompencon." "Nu," respondis mia amiko. "Chio tio tre justas, certe. Mi pripensu! Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco. Vi transsciigos al mi chiujn laueblajn informajhojn pri tiuj murdoj okazintaj en Kadavrejo-Strato." Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono. Egale trankvile li aliris la pordon, ghin shlosis, metis la shlosilon en la poshon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la plej eta agitigho sur la tablon. La vizagho de la maristo ekrughighis, kvazau li luktus kontrau sufokigho. Li starighis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la sekvinta momento li refalis sur sian seghon, tremegante kaj elmontrante survizaghe kvazau la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi lin kompatis plenkore. "Mia amiko," diris Dupino afablavoche, "vi maltrankviligas vin senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenajhoj de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikighon en ili. Lau tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi." "Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan--nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis ech pri shtelado en momento kiam vi povintus shteli senpune. Vi havas nenion kashendan. Vi havas nenian kialon ion kashi. Aliflanke, chiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputighis krimo kies farinton vi scipovas identigi." La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaua kondutaudaco. "Dio helpu min!" li diris post mallonga pauzo. "Mi jes ja sciigos al vi chion kion mi scias pri tiu-chi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Chiomalgraue, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos ech devonte morti pro tio." Sekvas esencadetale tio kion li raportis. Li vojaghis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li anighis, alterighis en Borneo kaj faris interninsulan distrighekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto farighis lia aparta posedajho. Post multe da gheno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojagho, li sukcesis finfine loghigi ghin sekure che si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplachan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco ghis kiam tiu resanighus de piedvundo kauzita de surshipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion. Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, au pli ghuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enloghantan lian propran dormchambron en kiun ghi eskapis el apuda kamero kie ghi estis, lau la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene shaumsapite, ghi sidis antau la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antaue, sendube, tra la kamera shlosiltruo, ghi vidis plenumi la mastron. Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel dangheran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, ech okaze de ghiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la chambropordon, kuris malsupren lau la shtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaurinde malfermita, eniris la straton. La Franco postsekvis malespere. La simio, ankorau tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantauen kaj gestadi al sia postkuranto ghis kiam tiulasta preskau atingis ghin. Tiam ghi foriris denove. Tiel-chi la chaso dauris longan tempon. La stratoj nepre silentis char estis preskau la tria horo de la mateno. Laupasante strateton malantau Kadavrejo-Strato, la fughinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la chambro de S-rino Lespanajo en la kvara etagho de shia domo. Hastante al la konstruajho, ghi perceptis la fulmsuchilon, suprengrimpis lau ghi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la shutron, kiu estis jhetita entute kontrau la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektivighis en malpli ol unu minuto. La shutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la chambron. La maristo intertempe kaj ghojighis kaj konsternighis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton char ghi apenau povos eskapi el la kaptejo en kiun ghi jhus eniris krom pere de la suchilo, che la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi ghin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron daure postsekvi la fughinton. Fulmsuchilon oni povas facile laugrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado chesis. Chio kion li povis fari estis klinighi maldekstren por iom ekvidi la internon de la chambro. Tiu ekvido preskau faligis lin de sur la suchilo pro troigo da hororo. En tiu momento interrompis la nokton tiuj achaj shirkriegoj ekmaldormigintaj la loghantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj shia filino, surportante dormvestajhojn, vershajne priokupighis aranghante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaue rulita en la mezon de la chambro. Ghi estis malfermita kaj ties enhavajhoj kushis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, jughante lau la eta tempodauro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj shirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj ghin ekvidis. La klaksonon de la shutro ili atribuintus kompreneble al la vento. Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa char shi kombis ghin) kaj svingis la razilon antau shia vizagho, imitante barbirajn gestojn. La filino kushis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forshirita de sur shia kapo) finagis shanghante la vershajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako ghi preskau fortranchis shian kapon disde shia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, ghia kolero pligrandighis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazauan fajron el la okuloj, ghi atakis la korpon de la fraulino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en shian gorghon, ilin retenis tie ghis kiam shi mortis. Ghiaj nomadaj kaj sovaghaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon de la lito super kiu nun videblis la vizagho de ghia mastro, rigida pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube daure memoris la teruran vipon, tujege shanghighis en timegon. Nun prikonsciante sian punindan kulpon, ghi shajnis deziri kashi siajn sangajn farojn kaj saltetis chirkau la chambro en krizo de nervoza ekscitigho, faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur ties kadro. Rakontofine, ghi ekprenis unue la kadavron de la filino, suprenshovis ghin en la kamentubon kie ghi poste malkovrighis, tiam tiun de la maljunulino kiun ghi tuj forlanchis kapon antauen tra la fenestro. Dum la simio alproksimighis la fenestroklapon kun sia mutilita shargho, la maristo kauris shokite sur la suchilo kaj malsuprenglitante (ne grimpante) lau ghia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn de la buchado kaj ghoje rezignante, en sia teruro, chiun zorgon pri la sorto de la orangutano. La vortoj auditaj de la homoj sur la shtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la demona babilachado de la bruto. Mi havas preskau nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano eskapis el la chambro pere de la suchilo jhus antau ol oni enrompis la pordon. Ghi fermis la fenestron sendube ghin trapasante. Kaptis ghin poste la posedanto mem kiu vendis ghin kontrau altega monsumo che Botanik-Ghardeno (kiu ampleksas la Parizan bestoghardenon). Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj de Dupino) che la buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam tre plachis al li mia amiko, ne sukcesis kashi sian chagrenon pri la evoluturnigho de la afero kaj sin permesis iom sarkasmighi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn proprajn aferojn. "Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Sufichas al mi esti venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi tiun misteron ne estas mirindajho kiel li supozas, char verfakte nia amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia sagheco havas nenian daurokapablon. Ghi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, au, pli bone, entute kapo kaj shultroj, same kiel gadfisho. Sed li estas bona estajho, finfine. Li plachas al mi precipe pro majstra jhargonmanovro per kiu li akiris sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia maniero _de nier ce qui est, et d'expliquer ce qui n'est pas_ (nei tion kio estas kaj klarigi tion kio ne estas)." End of Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allan Poe *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO *** ***** This file should be named 18326.txt or 18326.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/3/2/18326/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.