The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Rakontoj Author: Jakub Arbes Translator: Josef Grna Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CHEHHAJ AUTOROJ Volumo I J. ARBES RAKONTOJ KUN LA PERMESO DE L' AUTORO TRADUKIS EL CHEHHA LINGVO JOS. GRNA Eldonis FERD. BOHACEK, Jevicko Moravio, Austrio 1908 Presejo Druzstvo knihtiskarny, Hranice. Eldonante tiun chi unuan libron de esperantaj tradukoj el la chehha literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldau tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la chehha literaturo, ghis nun ankorau malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo. Al sinjoroj _H. Bouska_ en Praha, Th. _Cejka_ en Bystrice-Hostyn kaj _Edm. Kolkop_ en Jevicko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu chi libro _La tradukinto._ * * * * * ENHAVO Pagho J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 La blanka edzinigha vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 La unua nokto che la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69 * * * * * J. ARBES. Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj chehhaj, naskighis en Smichov[1] (legu: Smihhov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li farighis redaktoro de chefaj jhurnaloj chehhaj (1866 ghis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo. De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj jhurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junagho, J. Arbes havis chiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontrau la persekutantoj kaj premantoj de l' malrichuloj, kontrau la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo. Arbes skribis chiam pri la vivo reala kaj ankau tie, kie la romano au rakonto estas fonditaj sur scenoj shajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas chion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro. Sed la chefa merito de Arbes restos por chiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankau tute originalan specon de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn _romanedojn_, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la chehhaj verkistoj. La romanedoj: _Newtonuv mozek_ (La cerbo de Newton), _Svaty Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zazracna madonna_ (Mirakla madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto che la mortinto), _Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooky demon_ (Grizokula demono), _Posledni dnove lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro), _Vymirajici hrbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidati existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj daura monumento por la tuta estonteco. La chehha akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la ghenerala estimo kaj amo, kiujn li ghuas che la tuta chehha publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankau pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresha spirito kaj rekta, sincera karaktero. EL LA VIVO DE MOZART. I. EN BERTRAMKA. Silenta somera vespero... Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretaghan chambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe shvelinta, ol korpulenta talio. Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborchambro. Lau sia kutimo li estas laborinta kun strecho de chiuj siaj fortoj. Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan chielon en la freshan, sanigan aeron en la ombroplenan ghardenon, kushantan laulonge la vinberejo Bertramka antau la fortikajhpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altajho Mrazovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Mala Stranal. Tiam -- en la antaulasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrazovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastighis tiam kampoj; sur ghia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo "Poslovina". La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajho super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Chi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la ghardeno, vastighanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altajho, parte sur la altajho mem ghis ghia supro, estis charma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugho grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi... Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la charma angulo, ne konis ripozon. Lia spirito ech tie chi, kie shajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strechado de chiuj fortoj ghis la tuta senfortigho. Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li jhus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj -- chio cetera -- ech la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon... Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movighis el sia laborchambro. La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' chambro fermita kaj ne kuraghis interrompi la komponiston... Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankau malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankau malsanighas kaj lacighas, en ilia vivo ankau okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero. Kaj simile ankau Mozart, kiam loghante vizite che sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon "Don Juan". Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun chi fojon, kiam antaue senchese fresha, neelcherpebla fonto de l' fantazio shajnis kvazau subite elcherpita, dezerta, senfrukta... Mozart estis morte malghoja. Lia spirito shajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco. Kiel volonte ankorau nun li laborus plue! Sed chio kunighadis en hhaoson. Chiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kunighadis en malprecizan, malklaran hhaoson -- en tutan disonancon... Vane li klopodis audigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj audigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn... Kaj longe, longe li sidis poste kvazau rigidighinta kun mallevita kapo al la brusto. Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove silento. Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan ghardenon. La suno jhus subiris; sanga, sed jam palighanta sunradiaro supervershadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbighantajn supren sur la kruta deklivo... Chirkaue regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtingala momenton auskultis, malrapide starighis kaj alproksimighinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la rughetan malplenon. Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la ghardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj surshutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj chiam malpli ireblaj kaj chiam pli tordolinie irantaj supren... Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio chirkau si. Malrapide, shancelighante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj chiam pli supren, ghis li atingis preskau la supron de l' altajho, de kiu vidighis belega panoramo de unu parto de Praha. Chi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la charman pentrajhon de Praha dronanta en la rugheta, sed chiam pli palighanta lumo. Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajhon. Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel shtalo -- penso neniiganta... En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke "Don Juan", kiun li jhus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha -- en la charmoricha, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la palighantaj rebriloj de l' subirinta suno jhus ensorchis lin... Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuraghas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado chiuj liaj spiritaj fortoj preskau tute lacighis, prezenti por la prijugho antau chio al Praha. Shajnis al li -- kaj tio okazas ofte al chiu juste kreanta geniulo -- ke lia verko estas malforta, nesufiche arta fushverko -- ke ghia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' chehha popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj... Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malghoja. De l' antaua spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidighi en la herbon. Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundigho... En lia kapo krucighis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon... Dume jam krepuskighis; chirkaue regis profunda silento. Subite el malluma densajho de l' malsupra parto de l' ghardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo. Mozart levinte la kapon auskultis. Sed la sorchplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Shajnis al li, ke ghi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraghajn klopodojn de chiuj, kiuj kuraghas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco... Sed, kio ghi estas? Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la plej alta supro de l' altajho post Mozart... Mozart auskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtingalo iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocho de supre... Unue la tonoj de l' ambau kunighas -- momenton sonas kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj -- arghenta, dolcha vocho knabina... Mozart salte levighinte rigardas chirkau si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj lau la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaghan, iranta sur la supro kaj -- kantanta --... Li auskultas pli atente. La knabino kantas kortushantan, impresplenan kanton popolan... La sonoj de l' arghenta vocho ondighas tra la silenta aero kiel seriozaj demonetoj disportantaj kortushon, doloron kaj malghojon en la homajn korojn... La najtingalo malsupre kantas chiam pli pasie. Periode superas ghian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ghia vocho eksonas ghojege -- sed tiu kanto ne logas plu la atenton de Mozart... Li vidas sole malklaran, chiam pli malproksimighantan silueton de l' nekonata knabino. Li audas sole shian vochon, sole la sorchoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola... Subite shanghighis la kortushanta, dolche elegia tono de l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arghenta sonoranta vocho tremetas en silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan gajecon en la homajn korojn... Mozart staras kvazau en songho. En lia animo komencas tagighi -- la kanto knabina efikas kvazau sorcho... Silueto de l' knabino malproksimighas pli kaj pli, shia kanto malaperas, ghis fine mortas... Mozart staras ankorau sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas tute forpelitaj. Antau lia spirita rigardo vidighas klara, ghojiga perspektivo; char kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jhus audis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu li chiam revas -- tie estas neeble, ke lia verko -- Li ne finis la penson. Refreshigita kiel neniam antaue li malsupreniris la altajhon kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene li denove daurigis sian laboron... La sufoka laceco estis pasinta. Fresha, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, ghis li finis "Don Juanon", la verkon -- senmortan... II. LASTAJ TAGOJ. Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankorau stratoj de Wien. Antau unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni skribis 1791 -- sufiche oportuna vojaghveturilo. La kochero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la domo, ke li jam alveturis kaj, atendas. Post nelonga tempo malfermighis la dompordo kaj dika kuiristino komencis elportadi el la domo, sharghadi sur la veturilon kaj post ghin kaj alligadi chion, kio estis necesa por la granda vojagho -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, tukojn kaj entute chiujn eblajn rekvizitojn por la vojagho, je kiuj chiu, kiu antau cent jaroj volis almenau iom oportune vojaghi, nepre devis esti provizita. La preparoj dauris preskau la tutan horon. Kiam chio estis finita, eliris el la domo viro chirkaue tridek kvinjara kondukanta che la brako sinjorinon de la sama agho. La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, vestita en oportuna vojaghvesto de malhele cinama koloro, kia en tiu tempo estis en modo. Iam bela vizagho lia estas ekstreme shvelinta kaj vidigas lacecon. La hautkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel post forta, longedaura spirita penado kaj ekscitado, la lipoj bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa tempo, sed ghis nun penas rezisti la malsanon kun la strecho de chiuj siaj fortoj. La sinjorino che lia flanko estas vestita lau la malnova modo en la vesto ne tre eleganta. Shi havas sur si longan mantelon, sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagho suprenighantan chapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj. Shia vizagho posedas ankorau postesignojn de l' fresha charmo. La vangoj estas brune rughaj, la molaj lipoj ridetantaj, la brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj. La viro kaj la sinjorino alpashis malrapide al la veturilo. La viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo kaj post ghi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de la sinjorino eniris en la veturilon. La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenau shi metis unu piedon sur la shtupon de la veturilo, shi sentis, ke iu ektiris malantaue shian jupon. Turninte sin shi ekvidis stari post si nekonatan viron de maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol simpatia vizagho. "Chu vi deziras ion, sinjoro?" demandis shi afable, sed tamen iel eldevige, nepovante kashi sian ekmiron pro la nekutima kaj samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si shian atenton. "Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato humile klinante. "La kauzo de mia alveno estas la mendita rekviemo..." La viro en la veturilo audinte la vorton "rekviemo" diritan per konata vocho elrigardis el la veturilo. "Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto. "Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Ghis nun malgrau plej bona volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson." "Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera riprocho la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Chu estas neeble prokrasti la vojaghon je tempo pli malfrua, ghis la rekviemo estos finita?" "Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon "La Clemenza di Tito". Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla sinjoro tiel longe atendi." La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos chion kaj aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, ghis Mozart revenos el Praha kaj povos komenci la promesitan laboron. Per tio la necesega afero estis por momento finita. La sendito forighis. La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidighis kontrau sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankighi en la strato de Leopoldo en la straton de Tabor kaj plue iri al Praha. Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de Mozart, dirante: "Domaghe, kara Wolfgang, ke pro amasigho de neprokrasteblaj laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankorau novan verkon..." "Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja baldau plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..." "Sed kredu al mi," daurigis la edzino, "ke ghis hodiau nenio tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. Tuj, kiam vi antau nelonge sciigis min, ke per pero de l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi difinis, kiam ghi estos finita kaj kian honorarion vi deziras por ghi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu interesighas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta helpi nin en nia malfavora, malghoja situacio. Kaj tial mi konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej baldau komencu labori..." "Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. "Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize difini, kiam mi estos fininta ghin kaj ke tial mi petas, ke li afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam ghi estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe promesis alporti ankorau sufiche grandan aldonon, kiam la verko estos finita, char, oni diris, mi estis postulinta honorarion neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute senghene kaj lau mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera artisto..." "Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi bedauras, ke parte pro la amasigho de neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas strangan antausenton. Senchese mi pensas, okazos grava shangho en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacighu en via fervoro al la entreprenota laboro..." "Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi chiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankorau unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacighus. Cetere mi pensas sufiche ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankorau ne komencis ghin, okazis, kiel vi scias, nur tial, char mi devas chiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la "Tito" kaj la "Sorcha fluto" kaj char pro la malsano mi ne laboras de ia tempo lau mia kutimo -- sufiche rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenau iom resanighos, antau chio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la vojagho kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble ghi estos finita pli frue, ol mi pensas en chi tiu momento..." "Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "char mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu chi. Kaj kredu al mi, la vojagho en Praha'n ne estas al mi tre kara..." "Al mi ghi venas ghustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi ghojas kiel infano je la vojagho en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankau pri mia "Don Juan" kaj kie oni juste shatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj shati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refreshigon kaj kredu, ke nenie mi resanighus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..." Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancighema vojaghveturilo bruis sur la stratoj de Wien. Poste ili interparolis pri alia temo; sed chiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intershanghante siajn pensojn pri la mistera mendinto... * * * * * Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj senchese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li chio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento. Nelonge antau la entreprenita vojagho en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la senchesa spirita strechado estis grave ekskuita. Mozart atendis, ke la vojagho en Praha'n refreshigos lin; sed al la senchesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankau dum la vojagho. La nova opero "La Clemenza di Tito", kiu jhus okupis lin, maturighis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj ghi estis finita. En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo. La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li danghere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, ech premiteco vidighanta sur lia shvelinta vizagho, devis frapi ech la observanton plej suprajhan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldau malaperigos la gloran majstron. Mozart neniam plendis. Li kunighadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsilighi kun la kuracisto. Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre shatis. Sed ech dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; ghi laboris ja kiel ordinare. Iam, kiam Mozart estis shajne tute enprofundighinta en la ludo, audis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per "hm, hm, hm". Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauulo, elprenis Mozart el la posho pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante senchese sian "hm, hm, hm". Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidighis al la fortepiano kaj ludis la charman kvinludon el la unua akto de l' "Sorcha fluto", kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komencighas per la nomitaj interjekcioj "hm, hm, hm", char Papageno havas seruron sur busho. Sed Mozart komponis en Praha ne nur la "Sorchan fluton", kiel estis jam dirite, sed ankau la "Titon". Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazau li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankorau siajn du chefajn verkojn. Post la kelksemajna loghado en Praha li adiauis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo che la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankorau unufoje sian gloron kaj sciighinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon -- li mortu. Reveninte Wien'on li finis la "Sorchan fluton". La uverturo kaj la marsho de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenau skribataj du tagojn antau la prezentado de la opero. "Tito" estis finita antau la "Sorcha fluto" kaj prezentata 6an de Septembro; "Sorcha fluto" estis unuafoje prezentata 30an de Septembro. De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin. La laboro tiel interesis lin, kvazau nenio alia ekzistus por li. Lau sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecho de chiuj fortoj malgrau tio, ke li sentis lacighi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' "Sorcha fluto" periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strechante chiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, ghis li almenau iom resanighos. Mozart videble malfortighadis, lia spirito mallumighadis. Animpremiteco kaj timemo vidighis sur lia malsane flaveta vizagho, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Ghis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farighis por chio, kio antaue amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacighi kaj la spirita laboro postulis chiam pli grandan strechadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis chiam pli kaj pli, nun li ekamikighis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto. La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malghojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' danghera malsano. Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li chiam komponadis malgrau chiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto. "Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo autuna, kiam li veturis en kalesho kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi." Che tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis: "Ne, ne -- tio ne povas longe dauri: oni venenis min!" Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart. Shi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke chio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke chiuj chi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenau iom resanighos; sed Mozart ploris maldolche kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta danghero. Reveninte kun la edzo hejmen shi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun chi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart chesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la chambron. Mozart obeis. Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos daure sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankau motivita, tial oni povis neniel protesti kontrau ghi. Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita chambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankorau pli multe kauzante en lia animo doloran antausenton. Dume ricevadis Mozart ghojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata chiu prezentado de la "Sorcha fluto". La opero atingis sukceson neniam audeblan. Ghi estis prezentata senchese en la tute disvendita teatro kaj chiu pli grava loko estis brue aplaudata. Sed Mozart ne povis persone cheesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborchambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado. Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis. La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenau iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresha, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: "Laudo de l' amikeco" por la loghio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre ghojis lin. Nerezisteble li sopiris denove labori. Li insiste petis sian edzinon, ke shi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la danghero pasis, plenumis lian peton. Sed apenau Mozart komencis denove labori, apenau li denove enprofundighis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malghojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco. Tiun chi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu chi skizo, la batalo ne dauris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levighis plu de ghi kaj senchese estis okupata de la preparoj al sia enterigo. Dume, kiam Mozart kun shvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin movi, kushis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro che la katedrala preghejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankorau tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien. Baldau direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la "Sorcha fluto" malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj. Tiu chi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro. "Jhus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej ghojigaj novajhoj, "jhus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptajho de la spekulaciistoj mi povus labori tute lau mia inklino, lau la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedaurindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Chu mi ne antaudiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?" La malsano de Mozart malplibonighis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo. Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgrau tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ech en la momentoj plej doloraj. Pri la lastaj momentoj de Mozart konservighis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto. Sofio loghis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie loghis Mozart kaj ofte vizitis lin mem au kune kun sia patrino. En la nomita letero shi skribas: "Kiam Mozart malsanighis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antaue preni sur sin, char pro la shvelo li ne povis sin turni. Kaj char ni ne sciis, ke li estas danghere malsana, ni kudris ankau al li longan vatitan hejmsurtuton (shtofon kaj chion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanighinte estu bone provizita. Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan ghojon je la nova surtuto. Mi vizitadis lin chiutage. Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: "Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiau sufiche bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli shin okaze de shia nomtago." Kiu povus havi pli grandan ghojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al shi tiel ghojan sciigon; shi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankau pro tio, char shajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidighas bone. La sekvantan tagon estis dimancho. Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankau vanta -- kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon. Tial mi diris al mi bona patrino: "Kara panjo! Hodiau mi ne iros al Mozart. Li vidighis hierau tre bone, certe hodiau li fartas ankorau pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue au pli malfrue." "Se estas tiel," respondis la patrino, "preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru." La patrino konsentis lasi min hejme; shi sciis ja, ke mi devis chiam longan tempon pasigi che Mozart. Mi foriris en la kuirejon. Char estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon. Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankorau brulis. Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malshparema, char la kandelo brulis ankorau. Mi rigardas fikse ghian lumon kaj pensas che mi, ke mi ghoje scius, kion faras Mozart. Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingighis, kvazau ghi estus brulinta neniam; sur la longa mecho restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movighis -- mi povas jhuri tion. Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis chion al shi. "Vestu vin rapide," diris la patrino, "rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe." Mi rapidis per chiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris: "Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas chi tie. Hodiau en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne ghisvivos la hodiauan tagon. Restu hodiau che ni; char se li denove fartos tiel, li mortos en chi tiu nokto. Iru tamen al li, kion li faras". Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis: "Ah bone, kara Sofio, ke vi estas chi tie. Vi devas chi tiun nokton pasigi che ni; vi devas vidi min morti." Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je chio: "Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos chi tie?" "Sed, kara Mozart," respondis mi, "mi devas iri ankorau al mia patrino kaj sciigi al shi vian deziron, ke mi restu hodiau che vi -- shi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicho." "Jes, faru tiel," diris Mozart, "sed revenu baldau!" Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedaurinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohhejo che la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazau okaze alvenu al ili. Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru -- Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min. Estis jam mallume. Shi tre ektimis! Mi diris al shi, ke shi faros plej bone, se shi pasigos la nokton che la plej maljuna filino -- kaj shi obeis. Poste denove per chiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedaurinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kushis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke shi sekretigu lian morton ghis tiam, kiam shi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, "char tiu servo al li apartenas antau Dio kaj mondo". La kuracisto Glosset estis longe serchata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, ghis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni chirkauvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj chirkauvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciighis plu, ghis li mortis. Lastafoje li volis ankorau imiti per la busho la tamburojn en sia rekviemo; mi audas tion ghis hodiau... Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizaghon. Lia fidela edzino treege suferis. Shi jhetis sin sur la genuojn kaj petis chiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis shin, mi ne povis disigi shin de li. Shia doloro estis ankorau pli grandigita dum la sekvanta tago, char la homoj amase preterirantaj laute ploris kaj kriis pro li. Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera."" Chi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa. Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas. LA BLANKA EDZINIGHA VESTO. Arabesko. Ankorau unu fojon shi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo ghis la kalkano rebrilis shia gracia talio... Per la dekstra maneto shi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide elighis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la neghoblankan elegantan veston kun la longa trenajho -- kaj poste malrapide sin turnis... Shi rigardis la vizaghon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al shi ordigi la tualeton. La oraj radioj de l' matena suno somera, traighante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, supervershas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino. La fresha, ridema vizagheto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj chaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicho, kiu tiel volonte ghojege eksplodus, kaj tamen neniighas timeme, kvazau estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicha... Ami kaj esti amata! Senti, ke la plej dolchaj revoj fine efektivighas -- scii, ke post kelke da momentoj ni estos por chiam kunigitaj kun la estajho, kiu estis nia idolo! Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagho ne vidighus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicho?... "Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizaghon de l' charma amikino. "Kaj kiel mi estas felicha, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazau shi timus, ke neniu krom la fidela kunulino audu tiujn vortojn. Kaj shia chaste mallevita rigardo levighis. La rigardoj de l' ambau sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj rulighis sur la rozkoloraj vangetoj al la chebrusto... "Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino. "Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!" "Kaj tamen mi envias!..." "Estas ne eble! Vi estis ja antau du jaroj simile felicha kiel mi! Kaj chu vi ne estas felicha ghis nun?" "La felicho estas shanghema..." "Kaj pro tio, char la felicho estas shanghema, chu vi povas -- al iu envii la larmojn de l' ghojo?" "Mi ne envias la larmojn de l' ghojo, sed la larmojn entute. Mi neniam ploris de ghojo kaj mi timas -- se iam la felicho deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos konsolon en la larmoj..." "Chu eble turmentas vin ia sensenca antausento?" "Kontraue! Al mi shajnas, ke mi ech ne povas esti malfelicha!... Sed la malfelicho ne demandas, chu iu volas esti plue felicha; ghi venas multafoje neatendite kaj poste estas necese..." "Ke la homo ploru, chu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj chu vi konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la larmoj mian doloron?..." "Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' ghojo, jhus tiel siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi bedaurinda..." Shi ne finis. Shia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazau kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron. "Ah, vi estas ja malsagheta, kara Ronjo," diris Emilio post mallonga pauzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj chi pensoj?!" "Via faldoricha, neghoblanka vesto edzinigha..." "Mi ne komprenas!" "Ankau mi havis similan, ankau mi dum la jaroj shparis por ghi krejceron post krejcero, ankau mi mem ghin kudris, sed ankau mi ghin, kiel vi, gutetis per mia sango..." "Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite trarigardante sian veston; sed tuj poste shi ekkriis rapide kaj ghoje: "Chu vi eble pensas tiun chi malgrandegan makuleton chi tie, kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ech de proksime ne povas ghin rimarki?" Dume shi montris per la rugheta fingreto la malgrandan, apenau rimarkeblan makuleton sub sia koro. Rozalio malghoje jesis per la kapo. Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizaghon de l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon. "Sed mi ne konmprenas," shi diris poste trankvile kaj serioze, "en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia au via estonta felicho!" "Chu vi ankorau ne audis, kio atendas fianchinon, kiu kudrante sian edzinighan veston, makuletas ghin per sia sango?" demandis Rozalio en la tono serioze mistera. "Neniam! Sed mi ja ne makulis ghin! Mi nur pikis min iom per la kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la veston..." "Kaj tiu chi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankau mi per unu sola guto da mia sango makulis mian edzinighan veston. Min kaj ankau vin pli au malpli frue atendas malfelicho... Sed vi trovos konsolon en larmoj, sed mi bedaurinda..." Denove shi ne finis; shajnis, kvazau ia turmenta antausento estus interrompinta subite shian parolon. Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco. "Tio ne povas esti vera, animo kara!" shi diris post mallonga pripenso. "Vi estas tamen malsagheta, char vi kredas similajn superstichojn kaj antaujughojn..." Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la shultrojn respondis en la tono tute serioza: "Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticho kaj tamen mi ne povas liberigi min de l' turmenta antausento. Mi konas tiun chi superstichon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio kudrante mian edzinighan veston mi kudris ghin singarde kiel neniam antaue... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min timemo senmezura kaj --" "Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Char chio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamighinta fantazio..." "Tio povas esti," daurigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min chiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicho --" Estas certe, ke ambau amikinoj daurigus la naivan, okazan kaj sencelan interparolon -- sed iu subite mallaute ekfrapis la pordon. "Li alvenas, li alvenas!" ekghojegis silente Emilio per la tremanta vocho. "Volu eniri!" diris Rozalio. La pordo malfermighis, kaj sur la sojlo aperis juna, charma viro en eleganta bala vesto. Emilio jhetis sin en lian chirkauprenon... Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jhus rakontis; proksimume post duonhoro genuis Emilio che lia flanko antau la altaro... * * * * * Felicho! Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de ghi!... Kaj tamen ghi esence signifas ne pli ol kontentecon. Chio cetera estas sole pasontajho... Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicha. Shi deziris nenion alian, ol ke chio restu tia, kia ghi jhus estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen doloroj kaj turmentoj... Post la unua jaro la felicha edzinjo farighis neesprimeble felicha patrino. Kaj denove shi deziris nenion plu, ol ke chio restu tia, kia jhus estis... Sed la felicho estas shanghema. Shi ne dependas de la homo, nek de lia volo au deziro -- Subite -- malfelicha okazo renversis chion en malon. En la fino de tria jaro la amata, ech adorata edzo mortis. Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ech plej ofta malfelicho. Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la piedon. Komence la malfelicha okazo shanghighis poste en malfelichon. Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano shanghighis danghere kaj en tri tagoj finighis lia vivo. La juna vidvino preskau malesperis. Unuan fojon en sia vivo shi ekkonis la veran malghojon kaj tuj poste la malghojon de la plej terura, plej malespera speco. Shi ploris, shi ploregis -- shi shiris al si la harojn... Sed nenio helpis! La naturo che siaj plej oftaj faroj estas nedepetebla, sensenta... En la unua tempo shajnis al shi, ke la senmezura doloro estos netolerebla, ke shi estos dispremita de ghi... Sed la plej kara heredajho de la edzo, la dujara blondhara angheleto -- estis shia apogo en la momentoj de plej maldolcha, plej brula doloro. Havante pri la grandega malfelicho familia ech nenian antausenton, la infano restis ne tushita de l' terura bato de la sorto. Ghia ridema vizagheto, kiam ghi ekrigardis la patrinon konvulsie ploregantan, mallumighis senvole por momento, sed tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj la neesprimeble dolcha ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo. Unue al la patrino estis neeldireble malghoje kaj dolore. Ne komprenante la aferon plej naturan shi rigardis sian sole naskiton kun la mieno de l' maldolcho. Estis al shi, kvazau la propra infano mokus shian doloron -- kaj shia koro konvulsie kunpremighis... Subite la ekkompreno trakuris shian animon. Rapide shi alpremis la infanon al sia ondighanta brusto kaj pasie kisis ghin... Shi ekkomprenis, ke shi ne devas malesperi -- ke shi devas vivi por sia infano... Kaj de tiu chi momento estis al shi pli libere... Shi vivis -- ghuste shi mizervivis, kiel scias mizervivi sole la vidvinoj. La negranda shparajho kaj la malgranda heredajho de l' gepatroj, kiuj mortis dum shia frua infaneco, komence ebligis al shi la vivon almenau proporcie elteneblan. Sed la profito de l' manlaboro, per kiu shi nutris sin, ne sufichis -- la shparajho malgrandighis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis la pordon de l' malricha loghejo... Chio tiel simpla -- tiel ordinara -- Ankau nun kiel antaue shi strechis chiujn siajn fortojn; laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco nelacigebla, shi sukcesis almenau defendi sin kontrau la morto de malsato -- Oni ne miru pro tio, ke shi iom post iom vendis chion, kio restis al shi el la tempo de l' felicho: jen iun malgrandan juvelon, jen iun pli bonan veston au parton de l' meblaro, ghis fine preskau chio plej bona kaj plej valora estis vendita... Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus chiu alia virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigha vesto, kiun chiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora situacio, restis bone kashita en la kofro. La bedaurindulino ofte rememorigis sin pri ghi kaj ofte, precipe en la unua tempo de malfacilajhoj de l' vivo shi ekpensis, ke shi povus ghin pli bone vendi ol kiun ajn alian oran au arghentan bagatelon, sed kiam ajn shi malfermis la kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al shi neesprimeble malghoje kaj dolore. Shajnis al shi, ke entute estas neeble disighi de tiu chi memorajho. Shi malofte uzis tiun veston ech dum la tempo de sia felicho; shi prenis ghin sur sin kelkafoje -- je la okazo de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn shi cheestis kun sia edzo. De tiu tempo ghi kushis netushite en la kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankau la vendo de tiu memorajho necesighis. Estis belega somera mateno, kiam la bedaurinda vidvino ne havante rimedojn por prepari malrichan tagmanghon, rememorigis sin pri la lasta memorajho de l' antaua felicho. Shancelighe shi genuis apud la kofro, malfermis ghin kaj per la tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte ghin sur la tablo antau si, shi ekrigardis enpensite antau sin -- Shi estis sola en la malricha chambreto. La infano, shia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun la plenmano da sablo kaj kelke da shtonetoj. La patrino povis ghin vidi tra la fenestro; sed shi ne vidis -- shi rigardis fikse antau sin, enprofundighante en rememorojn. Longe shi staris senmove. Shian malghojigitan animon kuradis rememoroj; unue maldolchaj, doloraj, pli poste chiam pli klaraj kaj karaj, ghis shi rememorigis sin pri la momentoj plej felichaj... Kaj shajnis al shi, ke denove shi estas tiel felicha kiel tiam, kiam shi kudris al si sian edzinighan veston, shajnis al shi, ke denove la dolcha sopiro tremigas shian animon kaj neesprimeble felicha timemo kunpremas shian koron... Senvole shi prenis la veston de l' tablo. Momenton shi tenis ghin en la mano -- poste, videble ne sciante kial -- komencis vesti sin per ghi. Kvankam shi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin sufiche rapide kaj lerte. Kaj denove shi restis nedecidite kaj enprofundighinta la pensoj senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon. La felichaj kaj dolchaj rememoroj, kiuj antau la momento trakuradis shian animon, donis la lokon al la rememoroj pli malghojaj kaj maldolchaj, ech doloraj. Shia pala, zorgoplena, sed ghis nun ankorau charma vizagho vidigis melankolion. Subite shi estis interrompita en la enprofundigho. En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocho de l' antikvajhisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de l' bedaurinda vidvino la plej maldolchan resonon. Rapide shi alpashis al la fenestro kaj faris signon al la antikvajhisto. Shia rigardo ekflugis ankau al la infano kaj du larmoj ekbrilis en shiaj belaj okuloj. Rapide shi devishis ilin -- la antikvajhisto jhus eniris. Kaj denove chio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta vocho shi proponis al la antikvajhisto, ke li achetu la veston. Li volonte konsentis acheti ghin -- trarigardis la veston -- chirkauiris la virinon... En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antaue kretitan makulon. "Aj! Kio estas chi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La makulo..." La juna vidvino ektremis... Tiu fatala vorto nur nun rememorigis shin -- post tiom da jaroj -- pri la stranga profetajho de l' amikino, kiu jam de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon kvazau senkonsciigan. Senvole shi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de l' konsternigho ekshancelighis. La antikvajhisto rapidis helpi shin. "Mi petas, morgau -- se estos eble al vi, morgau haltu chi tie au hodiau posttagmeze!" shi balbutis interrompe, ne sciante, kion fari... Shia vizagho brulis, la koro rapide batis, la brusto forte ondighis. La maljuna antikvajhisto shancelighis -- ech pli, li proponas rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino. "Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi petas nur morgau -- nenion plu -- venu morgau!" Shancelighe la antikvajhisto foriras. Apenau la antikvajhisto fermis post si la pordon, falas la bedaurinda virino kvazau senkonscie sur la seghon. La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo supervershas la gracian talion de l' bluokula blondulino en la neghoblanka, hazarde iom levita vesto kun la longa trenajho. Ankorau antau la momento la pala vizagho estas rugha, la lipoj kvazau brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj. En tiu momento shi estas tiel charma kaj delogema, kiel tiam, kiam shi unuafoje prenis sur sin sian edzinighan veston -- sed shia animo estas emociita, la koro kvazau frakasita... Kaj longe, longe shi sidas kvazau senkonscie kun la kapo mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode ektremas, kvazau shi volus ion diri kaj la vorto mortus al shi sur la lipoj... En tiu momento iu mallaute ekfrapis la pordon. Shi ne audis -- shi ne ekparolis. La frapado estis ripetata -- kaj kiam ech nun shi ne ekparolis, la pordo malrapide malfermighis, kaj sur la sojlo aperis chirkaue tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto. Lia rigardo ekrondis en la malricha, mizera chambreto kaj fiksis sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera meblaro plej sorche lumigita. La impreso de tiu hazarda bildo che la juna viro estis tiel forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris ankorau unufoje pashon antauen kaj en la humila tono ekdiris ion. Nur nun la juna vidvino levis la kapon. La rigardoj de l' ambau sin renkontis. La vidvino levighis kun la strecho de chiuj fortoj. Levinte iom la faldorichan veston shi volis ekiri al la pordo, sed ekshancelighis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segho haltis. La nekonato ripetis sian demandon. Nur nun shi ekkomprenis, ke li demandas, chu iu loghas en la domo... Shi pene respondis: "Ne, ne -- li ne loghas chi tie," kaj shia vocho tremis de neesprimebla sorcho. La nekonato foriris. La bedaurinda vidvino falis denove sur la seghon -- kaj longe, longe shi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigho... Nur kiam shia infano, shia karuleto revenis -- denove helighis shia vizagho... Shi deprenis sian edzinighan veston, metis ghin denove en la kofron -- kaj estis denove bedaurinda, malricha vidvino... Ankorau tiun saman posttagmezon shi ricevis leteron kun la plej ordinara enhavo. Ghi estis jena: "Estimata sinjorino! Pardonu, mi petas, ke mi kuraghas fari la skriban klarigon. Serchante hodiau en la domo, en kiu vi loghas, mian iaman amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla. Sed pardonu ankau mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte tuj pri via situacio kaj sciighinte almenau tion plej gravan, mi kuraghas peti vin pri la afabla respondo -- chu estus ebla ia proksimigho inter ni..." Kun la plej granda ekmiro shi tralegis la leteron. Unue shajnis al shi, ke iu shercas kun shi -- sed pli poste -- Shi prokrastis la respondon. Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajhisto -- shi ghentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj shi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan... Kaj post kelke da semajnoj shi genuis en tiu sama neghoblanka vesto antau la altaro che la flanko de l' viro, kiu farighis shia amata edzo kaj ekzempla patro de shia infano... LA UNUA NOKTO CHE LA MORTINTO. Nokturno. La augusta suno jhus subiris... La chielo super Petrin kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam -- shtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj chaste mallevitaj al la tero shi forlasis la pordon de l' monahhejo. Monahhina robo de "kompatemaj fratinoj" kovras la korpon, densa vualo chirkauvolvas la vizaghon. Sed la shtelirantaj pashoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta tenigho de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahhino estas juna. Kun modera rapideco shi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monahhejo kaj trairinte poste kelke da mallarghaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, shi deflankis en la chefan straton. El la personoj, kiuj renkontas shin, unuj sin turnas post shi, aliaj ech haltas; sed la monahhino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro. Antau kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al shi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagho, unua pordo -- iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahhinoj pasigu preghante la nokton che la mortinto. Humile ekmovis la monahhino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizaghon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon shi ekiris. Post dudek minutoj shi estis antau la celo -- en dezerta flanka strato antau ekstremajha, malluma domo kun alta, kurbighanta tegmento. Per la fero surforghita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallargha korto chirkauata de la altaj apudaj konstruajhoj estas dezerta, malafabla kaj en la rugheta vespera duonlumo preskau fantoma. Malrapide shi trairis la pordon. En la korto shi ekrigardis chirkau si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan shtuparon shi komencis malrapide supreniri ghin. Post kelke da sekundoj shi aperis sur malnova ligna balkono antau la unua pordo. Momenton shi haltis, kvazau shi volus ekspiri. Sed tuj poste shi ekprenis la anson -- la pordo estis shlosita... Shi do ekfrapis -- mallaute kaj singarde, kvazau shi timus interrompi iun. Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermighis kaj post ghi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monahhinon shi ekmurmuris ion kvazau saluton kaj cedis; la monahhino eniris poste malkuraghe kaj senbrue kiel timema ombro... Shi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ghin shi eniris post la knabino en antauchambron, kiu estis preskau senmebla. Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur ghi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj. Unu, sinjorino chirkaue kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizaghtrajtoj, havas okulojn sange rughajn de la plorado; shia vizagho vidigas malghojon. Sur la vizaghoj de du aliaj vidighas tiu speco de l' kompato kaj malghojo, kiu chiumomente povas cedi al la indiferenteco. Kiam eniris la monahhino, chiuj tri kvazau post la komando levighis. La sinjorino kun la rughaj okuloj iris senparole kelke da pashoj renkonte al la monahhino, kiu haltis apud la pordo. Preskau neaudeble defluis de la lipoj de l' monahhino la kutima saluto: "Estu laudata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la rughaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori. La monahhino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto. Post mallonga momento la ghemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontraua pordo kondukanta al la apuda chambro kaj malferminte ghin cedis iom flanken, por ke la monahhino povu oportune eniri. Senparole la monahhino antaueniris kaj transpashinte la sojlon shi eniris. La pordo senbrue fermighis post shi. Senvole shi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis shin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, fresha rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskau narkotizas... Shi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran ghardenon, kie jhus oni vidas sole mallumajn konturojn de larghbranchaj arboj. Meze de la salono estas katafalko, sur ghi malfermita cherko kaj en ghi la kadavro en blanka virina vesto. Ambauflanke de la cherko antaue malsupren pendinta neghoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime shajnas, kvazau ghi estus kovrita per maldika tavolo de jhus falinta negho. Antau la cherko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambau flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kushas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antaue staras nigre tegita preghbenketo kun la apogpupitro -- chio estas tiel simpla, ech ordinara, kiel chiam en la funebraj salonoj de pli richaj familioj. Sed al chio chi la monahhino dedichis preskau nenian atenton. Shia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko. En la jhus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, chio en la salono posedas ian monahheje poezian aspekton -- funebre malghojan, malafablan, preskau frostosentigan. Post momento la monahhino levis la kapon, kvazau ia neatendita penso estus trakurinta shian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizagho. Shi estas knabino chirkaue dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskau infane agrabla kaj simpatia vizagho. La densa nigra hararo estas glate kombita malantauen, pro tio la bele elighanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenau tushitaj de facila nuanco de l' rugho; la mallarghaj pli maldolche kaj dolore ol severe kunpremitaj, sed ghis nun freshaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antau chio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazau tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj -- chio havas jhus aspekton de rigideco. En tiu charma kaj simpatia vizagho ne movighis ech unu muskolo dum kelke da sekundoj; shajnis, kvazau estus staranta chi tie statuo el karara marmoro. Sed post momento shi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon shi faris kelke da pashoj antauen ghis la preghbenketo antau la katafalko, kie shi haltis. Momenton shi staris senmove, kvazau en embarasoj, kion fari. Shia rigardo kelkafoje levighis kaj transflugis timeme la malfermitan cherkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, ghi chiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro. Post kelke da minutoj la monahhino fine movighis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, shi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la preghbenketo, poste shi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo... En la salono regas profunda, preskau sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazau estus diskrevinta aerbulo. La monahhino estas enprofundighinta en la pregho. Unue shi preghis mallaute, shiaj lipoj movadis sin apenau rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo shi preghas en la animo... Dume ekstere preskau tute noktighis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malghojan. Sed la monahhino ne rimarkis tiun shanghon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro shi daurigas la preghojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifughanta en la pensoj che la nekonata nesuperebla estajho kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu jhus estas forlasinta chi tiun mondon. Shi preghas la preghon por la mortintoj. Shi preghas ghin unuafoje, duafoje, triafoje -- shi preghas en la tomba silento kvaronon da horo -- duonon da horo -- tri kvaronojn da horo -- Subite shi estas interrompita. La tomba silento estas chesigita de modera ekbruo en la antauchambro, tra kiu shi estis enirinta chi tien, kvazau iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazau la personoj en la antauchambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antauchambro mallautigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli laute parolataj vortoj. La monahhino estis interrompita en la preghado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto shi daurigis duonlaute la preghadon; sed malgrau tio shi ekaudis ne sole izolitajn, pli laute parolatajn vortojn, sed ankau tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn. "-- Ah, bedaurinda infano!" estis audata klara, sed iel pene mallautigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankorau hierau matene mi -- oh, tio estas terura, terura --" "-- Nu, mi antauvidis tion" -- intermetis post la momento alia vocho, ankau klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke --" Pauzo -- plorado kaj ghemado iom pli mallauta; sed la interparolo estas ankorau pli mallautigata, oni audas sole izolitajn vortojn: "Ah, tial, tial -- malfelicho -- kiu povas antauvidi tion -- kaj tiel neatendite --" Kaj denove pli longa pauzo -- la plorado shanghighas en plendan, shiratan ghemadon. Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antau kiu jhus preghas la genuanta monahhino. La monahhino komprenas tion kaj senvole, ech kontrau shia volo altrudas al shi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Chu li estis juna, maljuna, malfelicha?"... Sed shi mem ne respondas tiujn demandojn, shia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundighas ankorau pli en la preghon. Subite estis audataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun chi fojon parolas la ghema vocho, kredeble tiu, kiu antau la momento gheme ploris... "-- Ah, mi restos chiam -- sinjorino -- danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas chi tie -- Kien mi rifughus? -- Chi tie mia koro -- pro la doloro -- Ne, ne -- mil dankojn -- ke mi povos che vi la nokton -- Oh, mia koro -- kvazau la ponardo ghin --" Kaj la vocho enhavas tiom da impresplena kortusho, ke ankau la monahhino, ghis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al shi, kiuj estas trafitaj de la malfelicho. Senvole en shia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la pregho kaj transighas al la objekto, por kiu shi preghas. Estas al shi mole, preskau elegie. Shajnas al shi, kvazau shia koro komencus degeli -- kaj kontrau shia volo altrudas sin al shi la pensoj tute mondaj... Shi preghas ankorau; shiaj lipoj sin movas kaj mallaute parolataj vortoj estas vortoj de la pregho; sed shia spirito rondas jam, kompreneble ankorau malproksime kaj alte, super la objekto de la pregho. Jen shi ekpensas, ke shi genuas antau la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antau la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove lau la auditaj fragmentoj shi opinias, ke ghi estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda malfelicho... Foje shi ech levis la rigardon kvazau alforghitan al unu punkto de la pupitro por rigardi en la cherkon; sed la cherko estis tro alte sur la katafalko -- shi vidas nenion krom la antauo de la cherko: oritajn lignajn "ungegojn" kaj sur ambau flankoj arghentajn rondojn -- kaj shia rigardo fiksas denove sur la sama punkto, sur kiu ghi estis antaue fiksita... Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monahhino sole zumanta mugho, el kiu sole periode pli laute eksonas iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj "ah", "oh"... En la antauchambro oni interparolas pli seninterrompe ol antaue kaj ankau kun la doloro almenau proporcie moderigita. Sed jhus tiu chi mughanta, mallautigata interparolo per siaj akcentigitaj silaboj logas ankorau pli la atenton de l' monahhino. Senvole shi auskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu nomo ghuste esprimus shian spiritan staton... Shi preghas ankorau; shiaj lipoj sin movas kaj la mallaute parolataj vortoj de la pregho estas audeblaj: tamen shia orelo estas strechita. Nun chiu klara frazo, eble ankau chiu vorto naskus en shia animo resonon kaj eble ankau imagon havanta nenion komunan kun la pregho, kiun shi jhus diras. Tamen en la antauchambro oni faras kaj parolas nenion rimarkindan; la unutona mugho fine lacigas kaj la monahhino denove enprofundighas kun la tuta pieco en sian preghon. Subite eksonis el la antauchambro tiu ekstra, konata ekbruo, kiam kelke da personoj starighas de la tablo kaj pretighas por foriri. Izolitaj frazoj estas parolataj pli laute; oni audas la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto proksimighas --" Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono kaj premis ghin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom malfermighis. La monahhino audis nun la parolon tute klare. "Mi devas, mi devas ankorau unufoje vidi shin," parolis la klara soprano. "Mi tiel amis shin kaj shi -- ah, shi estis eksterordinara estajho... Shi sole ridis! Ankau shia frunto kaj la mentoneto ridadis, kiam eksonis shia sonoranta vocho... Shi estis vera koboldo --" "Sed tamen shi estis periode tiel malghoja, tiel melankolia!" intermetis la pli malmola vocho iel admone. "Shia konduto shajnis al mi chiam stranga. Tiuj subitaj shanghoj de l' gajeco en la melankolion au de l' silentemo en la ghojantan petolemon antaudiradis nenion bonan. Mi estis preskau konvinkita, ke tiun bonan animon turmentas io, kion shi kashas antau la tuta mondo... Ghis fine --" "Oh, tiu bona, dolcha animo!" ekghemis la plenda vocho neniiganta eksplodon de la ploro. "Kaj hierau, kiam shi alveturis kaj jhetinte sin al mia kolo kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremighis mia koro de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" shi ghemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke mi alveturas -- mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos vin -- neniam! -- Chu vi komprenas?... Postmorgau matene alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze chio lau la deziro de l' gepatroj estos finita --" La monahhino auskultis chiam pli atente. De tiuj kuneligitaj kaj klare parolataj vortoj shi estis tute interrompita en la preghado. Senvole shi turnis iom la kapon al la pordo; sed vidante tie neniun shi denove fiksis la rigardon sur la pupitron. Dume la plenda vocho en la antauchambro daurigis: "Kompreneble mi konjektis, ke shi parolas pri sia edzinigho kaj pro tio mi ridis. Mi ech ne songhis pri tio, ke shi okupas sin pri tiel terura penso -- kaj dume -- Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiau matene en la salonon... Shi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edzinigha vesto, kiun shi estis alportinta... Shi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Shajnis al mi, ke shi rigardas min -- iel fikse, per kvazau eligitaj okuloj... "Pro Dio, vi estas jam vestita!?" mi ekkriis de la pordo. Shi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da pashoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazau vitraj -- la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al shi mi metis la manon sur shian frunton... Ghi estis jam malvarma kiel la glacio..." Kaj denove eksonis el la antauchambro la ghema, poste daura ploro... Dum kelke da minutoj la monahhino audis nenion krom tiu chi stranga, perforte mallautigata ploro... Antau shia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn shi jhus audis, bildo chiam pli klara, kvazau elstaranta el la nebulo. Nur nun shi komprenis, por kiu shi venis preghi: por bedaurinda, treege bedaurinda estajho, kiu memmortigis sin -- por la junulino, ghuste por la fianchino, kiu el la nekonataj kauzoj sole kelke da horoj antau sia edzinigho perforte finis sian vivon... Kaj shi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolcho en la pala, bela vizagho. Shi vidis la nigrokulan, nigraharan fianchinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj cherizaj lipoj... Shi vidis staturon kaj vizaghon tute nekonatajn -- bildon tute hazardan... Shi ektremis, profunde en sia animo. La frosto trakuris shiajn membrojn; sed tuj poste shi sentis, ke la sango rughigas shiajn vangojn... Shi sentis sin premita kaj malghoja -- kaj eble ankau la larmo enshtelighis en shian okulon, se shi povus daurigi sian meditadon. Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antauchambro la sama perforte mallautigata, ghema vocho, kiu rakontis antaue tiel simple kaj tamen tiel kortushe. "Kaj morgau matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh -- kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino shiros siajn harojn, la patrino amis ja shin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..." "Sed kiu estas kulpa je chio chi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monahhino estis unue audinta el la antauchambro. "La fiancho devenas ja de richa kaj ordema familio kaj entute estas charma kaj brava junulo..." "Vere, vere," ekghemis respondante la plenda vocho kaj mallaute aldonis ion, kion la monahhino ne audis. Poste la personoj en la antauchambro restis silente dum kelke da minutoj kvazau en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallauta mugho kaj tuj poste estis audata mallautigata vocho, kiu ghis nun ankorau ne parolis: "Ah -- ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do eniri!" Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, shtelirante, kvazau timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monahhino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona agho. La monahhino, kiu auskultis atente kaj kun levita kapo antau la malfermo de la pordo, audinte la ekknaron la pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove preghi. Sed estis neeble preghi. Mallaute la vortoj fluadis de shiaj lipoj, sed la animo estis ekscitita... Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo la koro kunpremighas kaj denove larghighas... Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimighis la irintaj virinoj al la cherko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, per kiu la vizagho de la kadavro estis kovrita. La monahhino tamen ne levis siajn okulojn; sed shi sentis, kio jhus okazas... Kaj tiu sama vizagho, kiun shi havis antau la momento en sia penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antau shia spirita rigardo, kvazau shi efektive rigardus en la cherkon. Shajnis al shi, ke shi vidas chiun bluan vejneton en la pala vizagho, ke shi vidas ankau sub la longaj okulharoj malforte brilantan pupilon... Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. Neniu movighis, neniu ekparolis; ankau la sinjorino, kiu antaue senchese ghemis, restis senmove, kvazau shia nemezurebla doloro subite estus shtonighinta. "Kvazau viva, kvazau viva!" mallaute diris fine apenau audeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazau viva -- kaj tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ghema vocho, denove ekploranta. Kaj post la momento daurigis tiu vocho: "Kaj tien chi -- sur la vundon en la koro -- mi metis lau shia deziro shian lastan leteron, en kiu shi adiauas la patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon -- la leteron, en kiu shi petas de ni chiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu shin en la cherkon en tiu sama edzinigha vesto, en kiu shi mortis kaj sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu shi adiauas nin..." La monahhino chesiginte la preghadon auskultas atente, ech avide. Chiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas shin froste kaj tamen varmegigante shin. Shi ektremis kaj tuj poste shi sentas, ke shia sango kuras pli rapide el la kapo al la koro kaj returne... La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete rughighis, la okuloj fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekighas... Senvole shi levas iom la kapon... En tiu momento unu el la virinoj apud la cherko ekghemis: "Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!" Kaj la alia ankau mallaute aldonis: "Kaj tamen estas nenia helpo -- nenia, nenia helpo!" Kaj denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de l' singulta ghemado de la sinjorino, kiu antaue pli longe rakontis. "Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona agho, kiun la monahhino ghis nun ne estis vidinta. "Ni devas forlasi shin -- ni devas lasi shin sola chi tie!" La singlute ghemanta sinjorino denove daure kaj konvulsie ekploris... "Adiau, adiau -- dormu dolche -- animo kara -- plej kara!" shi ghemis. Poste shi klinighis super la cherko, dum kelke da sekundoj fikse rigardis la vizaghon de l' kadavro, kaj klinighinte ankorau pli shi kisis ghin sur la glacimalvarman frunton... Rektighinte, ankorau momenton shi rigardis la kadavron. La ceteraj -- lauvice -- alproksimighinte al la cherko, faris signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la kadavro. La monahhino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio jhus okazis, sed shi vidis nenion -- shiaj malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antauo de la cherko. La singulte ghemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazau shtonighinta apud la cherko, subite klinighis kaj jhetinte la blankan gazon sur la vizaghon de la kadavro, deturnis sin de la cherko. Vidinte tion la ceteraj sekvis shin. La jupoj frote ekbruetis -- kaj la virinoj denove tiel mallaute, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon. La monahhino restis sola. En la unua momento shajnis al shi, kvazau ia shargho estus defalinta de shia brusto. Shi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke ghi estas fermita, levis la kapon ankorau pli alte ol antau la momento. Shia rigardo timeme kaj malkuraghe rondiris en la funebra salono. Chio estis chi tie jhus tia kiel antaue, antau ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktighis, kaj pro tio chio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malghojan ol antaue, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankorau en la salonon. El la antauchambro eksonis ankorau kelkafoje chi tien la rapidaj, sed mallautigataj malgrandaj pashoj, akompanataj de hhaosa mugho kaj bruo, kiam kelke da personoj pretighas por foriri. Periode estis ankau audata iu, ankau mallautigata vorto au fragmenta frazo; sed chio kunighadis en hhaoson de mughe krakantaj kaj frapantaj sonoj. Subite la mallautigata bruo kaj mugho silentighis; sed tuj poste estis audataj pashoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antauchambro al la vestiblo -- fine la mugho malproksimighas chiam pli kaj pli. Sed antau ol ghi tute chesis, ankorau unufoje estis audataj la proksimighantaj pashoj... Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson turnis grince la shlosilon en la seruro. La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monahhino kvazau maldolcha riprocho; sed malgrau tio shi ne movighis, sed avide auskultis... Post la ekgrinco de la shlosilo estis audataj rapide malproksimighantaj pashoj, poste pli mallauta fermo de alia pordo kaj denove, sed jam apenau audebla ekgrinco de la shlosilo, poste ekregis silento -- Chion chi, kion ni jhus mallonge estis skizintaj, auskultis la monahhino kun la eksterordinara atento. Shi ne preterlasis ech la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon -- shia audsento estis strechita kaj pro tio shia atento iom deturnita de la objekto, kiu antaue ekscitis shin. La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj shi atentis la mughon kaj bruon en la antauchambro, preskau tute shi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la antauan palecon kaj la malsekighintaj okuloj la antauan arde pian trankvilon. Dum kelke da minutoj shi restis senmove, kaj samtempe ankau sen pensoj kaj rememoroj. Shajnis al shi, kvazau shi estus preghinta en la preghejo la lastan preghon kaj ankorau genuas -- estante en embarasoj, chu levighi au ankorau preghi. Chirkaue regis profunda silento, sole periode interrompata de modera, apenau audebla ekkrako de iu vakskandelo. Sed tiu silento shajnas nenial stranga al la monahhino. Turninte la kapon shi mallevis ghin kaj denove fikse rigardis la pupitron antau si kaj havante ankorau la manojn kunmetitajn -- shi denove komencis preghi. Shi preghas en la animo la preghon por la mortintoj -- la preghon plej konatan. Sed shi preghas iel mekanike, shi pensas pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta... Sed malrapide revenas la antaua ardo kaj fervoro. Shia tuta animo preghas... Shi preghas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne chesante preghi ech unu momenton kaj ne malstrechante almenau iomete siajn pensojn... Subite shi estis interrompita en la preghado. De proksime, kredeble de la proksima preghejturo eksonis surda sono de la horlogho. La monahhino chesinte en la preghado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn. Ekbatis la dekunua. La lasta sono estis treme soninta kaj chirkaue ekregis denove profunda silento. La interrompita monahhino vane penas enprofundighi denove en la preghon. Mallaute shi parolas la vortojn de la pregho; sed dume shia animo meditas, ghis fine la meditado tute venkas. Shi meditas pri la lastaj aferoj de la homo -- pri la morto, la mistera, ghis nun de neniu solvita enigmo -- pri la vivo postmorta: pri la felicho de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj... Shi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la "larma valo" -- al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksajho de ghojaj, malghojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj "vivo". Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolchan -- kvazau kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj autopsioj falas en la animon... Antau la spirita rigardo de l' meditanta monahhino tremetas kvazau en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la chifonoj kaj kun la okuloj sange rughaj de ploro, jen kaduka maljunulo shanceliranta laulonge la muro, jen denove iu charma staturo en la regha vesto kaj tuj denove io, kvazau kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo... Post la momento la atmosfero shanghighas. La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas helighi, kvazau kiam ghi forkuras antau la eliranta suno. La krepusko farighas malrapide rugheto... La rugheta nebulo disighas kaj antau la spirita rigardo de l' meditanta, ghuste reveme profundighanta monahhino staras tute klara kaj plastika charmoplena bildo. Lazura chielo arkighas super la charmoplena, paradiza ghardeno, plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankau tiaj plejparte palmaj arboj. Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altajhoj kovritaj de l' arbaroj. Tie chi kaj tie de la rokoj saltas torentoj -- sub la rokoj larghighas verdaj herbejoj, tra kiuj serpentumas flavaj vojetoj. Chio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta... Dum kelke da sekundoj la ghardeno estas senhoma, senbesta... Subite ghi vivighas... La homoj kaj la bestoj chiuspecaj promenas trankvile sur la vojetoj au ripozas sur la herbejoj. Jen juna charma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas apud la piedoj de l' blondhara bubeto; chi tie la cervo, urso, kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super ili rondflugas aglo super la amaso da neghoblankaj kolomboj. En kelke da minutoj kelkafoje shanghis la kara kaj alloganta bildo sian fizionomion. La stafagho restis tiu sama, sole la aro da homoj kaj bestoj senchese shanghighis. Kaj mirinde -- la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, kvazau la paco shtonighus sur iliaj vizaghoj... Chiu, chu la maljunulo au la junulo, chu la viro au la virino en la tuta forto de la vivo, chu la infano apenau elirinta el la lulilo -- chiu shajnas nemezureble felicha kaj kontenta... Estas nenia dubo, ke la monahhino anime enprofundighis en la paradizajn ghojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed shia modera, malelasta fantazio sciis elsorchi al shi sole la bildon plej simplan, plej primitivan... Estis al shi ghoje kaj agrable; sed tamen shi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankau ian trompighon. Shi ne komprenis la kialon; ia dolcha melankolio ekregis shin simile kiel la felichan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia ghojo kaj felicho... Subite shajnas al shi, ke en la malantauo de la belega ghardeno vidighas chiam pli granda perspektivo -- kaj plej malproksime -- shi vidis konatan, tre konatan pejzaghon: simplan vilaghon kun ia simpla preghejeto kaj ne malproksime belan bienon. Senvole shi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Shia vizagho vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentigho -- antau shia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilagho... Shi vidas la patron, la sanegan, rideman, rughvangan viron -- shi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco -- shi konjektas vidi ankau sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon... Kaj antau shia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen shi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino -- jen shi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas shin kaj tuj poste shi kushas en sia infana lito auskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas. Shi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, shi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la agho pli posta, shi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego da personoj kaj momentoj -- entute simplaj, preskau ordinaraj, sed tamen karaj. Subite elsaltis antau shi la bildo treege alloganta, kiam shi en la vilagha veturilo kiel maturighanta knabino proksimighis kun la patrino al Praha por tie chi eniri en la edukinstituton kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata Praha, jhus dronanta en la rugha brilo de l' subiranta suno... Sed tiu bildo rapide cedas antau la bildo alia: shi vidas sin mem en la pensiono -- shi vidas siajn novajn kunulinojn -- shi vidas ankau tiun, kiun pli poste shia koro tiel amis kaj kiu farighis shia plej fidela amikino; la gracian, rideman blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun glataj rughaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans chiujn eblajn rifojn de la vivo. Shi vidas shin kvazau staranta antau si -- tiel klare, tiel plastike... Oni ne povas imagi al si, kian inklinon shi sentis al shi, kiel shi amis shin. La plej varma amo fratina ne povas esti pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskau senchese sub unu tegmento, en unu chambro kaj tre malofte ili disighis sole por kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu antau la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu animo. Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis kaj revis intershanghante chiutage siajn revojn kaj dezirojn, ghojante je la estonteco kun la plej charmaj esperoj... Multo, multego da tiuj charmoplenaj revoj de l' juneco trakuris nun la animon de l' monahhino -- Subite shanghighas shia mieno -- la rideto de l' kontentigho en la momento shanghighis en la malgajecon, preskau en la maldolchon: shi konjektas vidi sian kunulinon felicha... Shi vidas shin sidanta apud la lulilo de l' propra infano -- Sed tuj poste denove shanghighas la mieno de l' monahhino: la mieno de l' maldolcho transighas en la mienon de l' rezignacio -- sed tuj poste shia vizagho vidigas la mienon neesprimeble maldolche doloran... Antau shia spirita rigardo ekaperis kvazau timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento -- Tiu imago sufichis, por ke la panoramo de la bildoj elsorchitaj de la fantazio haltu... La monahhino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Shi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis laute preghi, kvazau shi volus forpeli la teruran ombron, kiu jhus estis trakurinta shian animon, la ombron fatalan, kiu estis la chefa kauzo, kial shi por chiam adiauis la mondon kaj ghiajn plezurojn, ech tiujn dolchajn revojn, kiuj tiel felichigis shin ankorau antau ne multaj jaroj... Shi perforte devigas sin al la pregho. La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu shi chiam antaue enprofundighadis en la meditadon pri la mistera estajho, tute mankas al shi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antau shi chiumomente shanghante sian formon kaj vidighante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senchese terurigante shian animon. Shi preghas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo... Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la pregho. Malrapide farighas la imago pli klara, pli preciza, ghis fine denove staras antau shia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta shin en la revema enprofundigho... Ankorau momenton shi provas preghi; sed la pensoj kaj rememoroj chirkauflirtantaj la palan studenton chiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monahhina kontrau sia volo chesas preghi -- la rememoroj denove okupas shian animon... Shi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja posttagmezo, kiam shi, revenante kun sia nedisigebla kunulino el la preghejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antau la pregheja pordo... Shi rememorigas sin pri tio, ke estis al shi tiam iel strange -- ke li senchese okupis shian penson, ke pli poste shi songhis pri li, unuvorte, shi rememorigas sin pri chiuj dolchaj kaj konataj detalajhoj, en kiuj manifestas la naskighanta unua amo. Dum kelke da momentoj shajnas al shi, kvazau shi denove sentus emon al la vivo -- kvazau ghis nun shi vivus tiel, kiel chi tiam... Subite aperas en shia penso bildo alia. Shi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larghbrancha kashtano en la ghardeno de l' pensiono... Estas autuna vespero -- la luno preskau plena -- chirkaue sankta silento... Ili rakontas, pli ghuste ili parolas silente, sed chiumomente unu au la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis ech unu fojon, ili ne ekshercis ech unu fojon -- ambau estas chiam pli silentemaj, ghis fine ambau kelkan tempon silentas... Subite la kunulino starighis kaj chirkaupreninte shian nukon fikse ekrigardis shiajn okulojn... "Berto!" shi diris mallaute per la tremanta vocho. "Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankau mallaute. Henjo silentis ankorau momenton kaj poste per la premita, interrompata vocho komencis konfesi... Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj shi rakontis, kiam kaj kiamaniere komencis ghermi la amo en shia koro -- poste shi komunikis la tutan serion da detalajhoj, kiuj klare pruvis, ke shia amo trovis ehhon en la animo varme, arde amata. Berto, estinte interrompita en la revema enprofundigho, auskultis komence kvazau apatie; sed baldau la rakonto de l' kunulino ekinteresis shin. Shajnis al shi, kvazau shi estus auskultanta sian propran animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolchan premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj chesigis la trankvilon de Berto. Shi sentis tiel neesprimeble dolchan doloron, tian freshan esperon, kvazau atendante, ke la plenumo de shia plej varma deziro estas tute certa. Fine Henjo nomis la objekton de sia amo... La spiro de Berto haltis, shia brusto konvulsie kunpremighis, la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango levighis al la kapo. Perforte shi kunpremis la lipojn por neniigi la ekghemon au la ekkrion... Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis kvazau idolo de Berto... La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en la pli malfrua agho kompate ridetante transiras al la tagordo, tute dispremis Berton... Vane kun la strechado de chiuj siaj fortoj shi penis neniigi sian maltrankvilon, ghuste la plej fortan animan uraganon, kiu tiel subite atakis shin. Shi auskultis ankorau momenton, poste eksaltis kun la mallautigata ekkrio, ekshancelighis kaj denove falinte sur la benketon shi kovris la vizaghon per la ambau manoj kaj daure ekploris -- Henjo penis trankviligi shin. Shi demandas la kauzon, insistas, petas -- chio estas vana... Berto silentas kiel tombo; shi ne malkovris la dolchan sekreton de sia koro... De tiu momento shi suferis nemezureble kiel chiu, kiu ne volas au ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo -- kaj shi ne povis, ne devis ilin konfesi... Melankolio ekregis shian tutan animon. La mondo estis indiferenta al shi; chio, kion shi ekvidis, farighis malagrabla al shi -- shi vivis sole por siaj malghojaj revoj kaj ankau por tiaj rememoroj. En la unua tempo iafoje shi havis okazon vidi la nemezureblan felichon de sia amikino... Ofte shi audis shin rakonti pri li, ofte shi vidis shin kun li, iafoje shi ech parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj vortoj... Sed shi treege suferis en tiuj chi kelkaj momentoj; kaj tio estis la kauzo, ke shi fine serchis la rimedon kontrau sia anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaghon. Chi tie shi vivis preskau en la tuta izoleco for de la mondo kaj ghiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundigho en la rememoroj estis al shi la plej karaj; shi vivis kiel "sanktulino"... En la unua tempo shi interkorespondadis kun la felicha amikino. La leteroj de Henjo, skribitaj kvazau per la sango de la koro, disshiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino respondadis ilin chiam kun la senekzempla abnegacio... Henjo pentris ofte sian felichon per tiel vivaj koloroj, ke la okulo de Berto plenighis per la larmoj dum la legado kaj multafoje shi devis chesigi la legadon, antau ol shi venis al la fino de la letero. Sed tamen -- kiel ofte okazas en la vivo -- ambau amikinoj en la unua tempo interkorespondadis sufiche ofte; pli poste ili iom lacighis en la korespondado kaj post tri au kvar jaroj tute chesigis ghin. La bedaurinda, malfelicha Berto restis tute sola kun sia doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per chiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freshan kaj sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado estis vana. Shi auskultis trankvile chiun kaj chiam maldolche ridetante nee ekskuis la kapon... Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturighis en shia animo la intenco tute disighi de la mondo. Kaj kiam ghi estis maturighinta, ghi estis ankau efektivigita: Berto eniris en la monahhejon de l' "kompatemaj fratinoj" kaj post unu jaro farighis "fratino" Magdaleno -- La asketa vivo monahheja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskau tute neniiginta chiujn pensojn pri la mondo ekstermonahheja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, shin periode atakantajn. Precipe dum la silentaj noktoj autunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam shi lacigita de la preghado senvole enprofundighis en la rememorojn, kiam shi rememorigis sin pri la felicha amikino -- en tiaj momentoj shi eksentis chiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje ech trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon -- Kaj tio okazis ankau nun, kiam shi, genuante unuafoje en sia vivo antau la kadavro dum la silenta nokto autuna, enprofundighis senvole en la rememorojn tiel, ke shi tute forgesis, kial kaj kie shi trovighas. Bildo sekvas bildon antau shia spirita rigardo -- jen ghi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto... Subite ekstere levighis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en shiaj meditemaj rememoroj. Levinte la kapon shi timeme rigardis chirkau si kaj nur post kelke da sekundoj shi tute rekonsciighis, kial kaj kie shi trovighas... Sed shi treege konsternighis rekoninte, ke shi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por preghi, sed ke shi sidas sur la shtupo, sur kiu shi antaue genuis, ke shi havas la manojn preskau konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke shi havis antau la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto... Rekonsciighinte shi starighis kaj denove genuis, kiel autaue; shi denove kunmetis la manojn kaj komencis preghi. Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento ekstere denove levighis kaj ekfajfinte, kvazau ie proksime la musho estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la malproksimo perdighas la ekblekego de l' sovagha besto... Tiu stranga kaj preskau teruriganta sono ekscitis momenton la preghantan monahhinon. Shi turnis malrapide la kapon al la fenestroj -- shajnis al shi, ke tra la fenestroj shi vidas la stelojn brili sur la firmamento; sed la rugheta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta de la vitro fenestra malhelpis la rigardon. Momenton rigardas la monahhino al la fenestroj. Jen shajnas al shi, kvazau ia flava lumo estus trakurinta antau la fenestroj, simile kvazau iu estus subite elirinta kun la lumo el la mallumo kaj tuj estinginta ghin... Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo levighis ekstere la ventego pli sovaghe ol autaue kaj ekskuinte forte la fenestrojn, ghis ili ektintis, malfermis unu el ili. Malvarma, preskau glacia vento turnis sin en la salono kaj chirkaublovis ankau la fratinon Magdalenon. La kandeloj ekflagris, iliaj flamoj jen kuntirighis, jen denove eksaltis -- la salono jen mallumighis, jen denove helighis... La monahhino mekanike starighis, levis la vualon kaj shteliralite alproksimighis al la fenestro, malfermita de la vento, por fermi ghin. En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton. La monahhino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis la vizaghon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris en la chambron. Shia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste sur la cherko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj rubandoj de la florkronoj. En la unua momento shajnis al shi, kvazau chio chirkau la cherko vivighadus, ech -- kvazau la kadavro en la cherko kovrita per la blanka gazo ekmovighus. Malgrau tio shi ne perdis la trankvilon, kun kiu shi antaue alpashis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro shi fermis ghin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monahhino haltinte denove ekrigardis al la fenestroj -- post la momento shi ekaudis surdan bruon de malproksima ektondro... Kelkan tempon shi staris kvazau en embarasoj, poste turnis sin kaj shia rigardo fiksis sur la cherko. La vento estis iom levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj sur la brusto -- Nenion plu shi vidis ol du blankajn, kvazau vaksajn manojn virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj kvazau mistere efikas la monahhinon: shia rigardo, kvazau rigidighinta, estas fiksita sur ili. Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En shia animo revivighas la imagoj, kiujn al shi elsorchis shia fantazio dank' al tio, kion shi audis rakonti, sed la imagoj nun ankorau kreskas, ech -- en shia animo naskighas novaj bildoj... En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento silentighis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaue. Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide proksimighas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba silento denove estas interrompita. Rekte antau la monahhino eksonis modera ekkrako -- kredeble la cherko... La monahhino ektremis. Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj interrompas la dauran bruon... Komencis forta pluvego... La monahhino momenton staras senmove; poste shia mano senvole apogas sin sur la pupitro -- kaj la okulo estas denove fiksita sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro. Ekstere la vento fajfas kaj bruas chiam pli daure. Periode atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, kvazau ili faladus sur la tintantan platajhon horizontalan. Fulmo chiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas chiam pli brua. Shajnas, ke la monahhino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj. Shiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en shia animo naskighas io kvazau peka scivolo. "Kiu vi estas kaj kial -- kial vi tiel subite disshiris la fadenon de la vivo?" shi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, gaja kaj charma -- kaj sur la rando de la tera felicho... kaj tamen, tamen -- Oh, se mi almenau povus legi la respondon sur via vizagho -- sur viaj senbrilaj okuloj -- sur via glacimalvarma mano!... Eble vi amis -- arde, flame, pasie, freneze... Ah -- jes, jes! Preskau shajnas al mi, kvazau mi envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo ghis la fundo -- morti en kelke da momentoj kaj mallonge post tiam, kiam vi estis elturninta sin el la chirkaupreno de la plej amata viro -- oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la sorton, kiam la vivo trenighas en la turmentoj animaj, kiam la korpa forto malrapide mortas, ghis fine la homo pereas -- de senfortigho..." Subite shi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Shi ekpensis pri la postmorto. Senvole shi ektremis kaj cedis... Shiaj okuloj estas ankorau fiksitaj sur la blankaj manoj de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, shi malproksimighas de la pupitro mallaute sur la pintoj kaj post kelke da minutoj staras apud la cherko. Shi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce metitajn manojn sur la brusto. Shi vidas sur ili bluajn vejnojn kaj sur unu fingro oran ringon... En tiu momento falis shia rigardo sur la pli malhelan lokon sur la blanka vesto proksime de la koro -- shi rekonis sangan makulon. Denove shi cedis unu pashon -- shian animon trakuris la rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis adiauinta la siajn kaj kiu lau shia deziro estis metita sur la koron. Sed jhus sur la brusto estas ghis nun metita la blanka gazo. La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite shi decidis. Farinte unu pashon al la cherko shi levis iom tremantan manon al la gazo kaj forigis ghin. La gazo sur unu flanko de la cherko falis -- sed la vizagho de la kadavro estas ankorau kovrita per la blanka gazo -- la letero kushas sur la koro... Estas videble, ke la vesto chirkau la koro estis forte sangmakulita; -- sed la monahhino rimarkis sole kelke da malgrandaj makuloj chirkau la letero metita sur la koro -- au pro tio, ke la makuloj estis kretitaj au pro tio, ke la vesto estis en la cherko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu videblaj. Kaj denove shi staris momenton senmove, kvazau en embarasoj, chu forigi ankau la gazon de la vizagho au preni la leteron. Fine shi decidis. Per firma mano shi levis la leteron, sub kiu aperis granda sanga makulo... La monahhino ektremis. Dum kelke da momentoj shi tenis la leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta mano malfaldis ghin kaj komencis legi. Ghi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, char kelkaj vortoj, ech tutaj frazoj estis preskau nelegeblaj... Ekstere furiozis la uragano chiam pli sovaghe -- dume la monahhino pene legis la jenon: "Kara patrino -- kaj vi, patro -- kaj vi, bona onklinjo! Pro chio, kio estas kara al vi, pardonu min! -- Mi ne povis fari alimaniere! Mi adiauas vin sen maldolcho kaj sen riprochoj. Mi ne riprochas ech la patron, kiu lau sia opinio zorgante sole pri mia bono kaj felicho, estis destininta al mi la fianchon, kiun mi tre shatas kaj estimas, sed kiun mi malgrau tio ne povas ami. Mi estus nur shargho por li, -- malvarma, glacia shargho, kiu nepre devus maldolchigi al li la vivon kaj dum la tempo fari ghin tute netolerebla. Petu lin, ke ankau li pardonu min. Mi amis, kiel vi scias -- varme, sincere, mi amis arde, flame, pasie, ech freneze... Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, jhus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas farighi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita ekzisto -- li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi sin homo, li -- en la ghusta senco de l' vorto forjhetis min de si -- kiam mi falis sur la genuojn antau li... Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! Mi ne povis fari alimaniere! Kaj mi petas -- insiste petas vin: Chio, kion mi konfesis al vi, restu por chiam sekreto! Metu min, mi petas, en la cherkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta che mia edzinigha festo kaj kiu en kisos min anghelo de la morto -- kaj tiun chi leteron, en kiu mi chion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro! Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antau kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankau vidadis ghoje -- mi konjektas -- ech amis -- se vi rekontos Berton -- komuniku al shi --" Fratino Magdaleno ne povis legi plu. Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al shi la manoj, dum la lego de la dua parto shiaj okuloj plenighis per la larmoj tiel, ke shi legis kvazau tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el shia mano. Freneza, malespera ekkrio elighis el shia brusto. Shi shancelighis; sed tuj poste kvazau rekonsciighinte shi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizagho de la kadavro estis kovrita. Shi konvinkighis tute. Shi ekvidis malvivan vizaghon de sia estinta plej kara kunulino -- shi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazau vitraj okuloj... Shia spiro haltis, la brusto pene laboris; shia koro konvulsie kunpremighis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Shiaj okuloj plenighis per la larmoj... Dum pli longa tempo shi ne vidis, nek audis -- shi staris apud la cherko kvazau rigidighinta... Ekstere furiozis la uragano kun neshanghita forteco. Blindigantaj fulmoj krucighas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne chesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazau furiozanta maro -- la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurige tamburas -- sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne audas. Shiaj vangoj brulas, de la larmoj supervershitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj... Subite ekstere levighis la vento kun la triobla forteco. Ekgheminte dolore, kvazau la koro estus diskrevinta, ghi ekbruis profunde, poste alpremighis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaue. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin chirkau la cherko. La flamoj de la vakskandeloj profunde klinighis, sed tuj denove ekflamis. La ventego enblovis denove -- pli forte ol antaue kaj estingis tri, kvar kandelojn... La salono iom mallumighis. La monahhino staras ankorau kvazau rigidighinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn -- la salono tute mallumighis. La uragano furiozas kun chiam kreskanta furiozeco -- sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj chio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskau terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn -- sole la fratino Magdaleno staras senmove. Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro. La fratino Magdaleno rekonsciighis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo shajnis al shi, kvazau la kadavro estus duone levighinta en la cherko... La monahhino dolore ekghemis kaj preninte la kapon per la ambau manoj shi cedis shancelirante de la cherko. Tuj poste denove falis al shi la manoj -- shi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis shian animon. Malvarma shvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedaurinda monahhino -- shia tuta korpo tremas -- sed shiaj piedoj estas kvazau alforghitaj. Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove shajnas al la monahhino, kvazau la kadavro estus levighanta. Tiun chi fojon shi ekkriis kaj kuraghighinte penas forkuri kun la strechado de chiuj fortoj. Shancelighante en la mallumo shi fine sukcesis atingi la pordon; sed la pordo estas shlosita. Shi pugnobatas ghin; shi krias, petege krias -- vane! Timo kaj teruro skuas shian korpon; ekkrioj sole elighas stertore el shia ondighanta brusto -- Jen nova fulmo -- al la monahhino shajnas, kvazau la kadavro estus tute levighinta en la cherko. Kun la korshiranta ekkrio shi kuras al la fenestroj; sed faletinte en la tuta mallumo shi kapbatis la muron kaj falis sur la plankon -- Ankorau la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin chirkau la cherko kaj chirkaublovadis la febre rughigitajn vangojn de l' sveninta monahhino... La fratino Magdaleno restis sen konscio -- shi restis sveninta dum kelke da horoj. Nur matene, kiam la uragano jam longe antaue chesis furiozi, kiam la ventego silentighis kaj chesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis levighinta super la horizonto -- la monahhino rekonsciighis. Shi rekonsciighis ghustatempe. En la antauchambro estis audataj pashoj kaj vochoj... Pene, kun la strechado de chiuj restintaj fortoj trenis sin la fratino Magdaleno al la preghbenketo -- Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn shi estis vidinta vespere, mallaute malfermis la pordon kaj shteleniris, ili vidis la monahhinon genui kiel vespere... Sed kiam shi fine levighis por foriri en la monahhejon, shi ekshancelighis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon -- Kiom shi estis suferinta, neniu sciighis, neniu ech supozis -- MODERNA MAGDALENO. Rimarko: En la rakonto "Moderna Magdaleno" mi uzis chie la pronomon "ci", kie ghin uzis la autoro, por ke la traduko perfekte konsentu kun la originalo. Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro. Minace kiel la neniigata pasio mallevighas la peza augusta vespero super la arbaroricha, monta pejzagho en Šumava.[6] La firmamento jam preskau la tutan horon estas kovrata de la pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta tondrado. Estas nenia dubo, ke plej baldau falos sur la jam tute mallumighintan valon unu el tiuj dauraj uraganoj, kiuj iafoje furiozas la tutan nokton... El la fenestroj de la chasdomo la sole loghata konstruajho en la tuta chirkauajho vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, lumiganta la chambron originalan kaj interesan. Ghi estas kvarangula kaj vasta chambro kun ligna plafono, dividita parte per la breta muro en du partojn. La malantauo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de floroj -- estas la dormochambro kaj de l' antauo ghi estas dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj. Unuavide oni ekkonas, ke chi tie regis ankorau antau nelonge la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas simpla, sed chie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajhoj kaj la virinaj bagateloj. Malgrau la videbla malordo, lau chio kauzita de la longa forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj ne tre ordemaj, la agrabla malantauo posedas ian allogantan freshecon, ekstreme kontrastanta la malghojan, malnovmodan antauon. Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, chasponardoj kaj diversaj chasiloj. En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antaue estas pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata kaj el kiu oni iras per la shtuparo en la unuan etaghon au tra la chefa pordo en la korton, chirkauatan de l' alta stangobarilo. Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna horlogho kun la kukolo. Apud la horlogho en la direkto al la pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita kadro kun la fotografajho de juna sinjorino en baltualeto; kaj sub ghi -- revolvero. En la muro kontrau la portretoj estas granda fenestro de bizara formo. Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu chi fenestro la lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj kiu supreniras ghin ghis la krucoj. Antau la fenestro staras negranda tablo kaj, tute antaue -- kontrau la jam nomita pordo -- trovighas ankorau alia pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segho, sur kiu estas jhetita malnova chevaltuko. Krom du shrankoj kun libroj laulonge la muro maldekstre kaj alia necesa meblaro estas meze de l' unua chambro granda tablo el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras apogsegho, en kiu jhus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo apogita sur la ambau manoj, kaj kelke da ordinaraj seghoj. Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud ghi kushas ia malfermita libro. Chio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la loghejoj de maljunaj frauloj au pli aghaj vidvoj, al kiuj la charmo de la proksima chirkauajho, en kiu ili malofte pashigas la tempon, estas tute seninteresa. Malgrau tio oni povas ankau chi tie ekvidi aldonojn renovigantaj la iaman virinan mastrumadon. En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la chambron, oni povas vidi ankorau unu diferencon de l' kutimaj cirkonstancoj. En la malantaua chambro duone post la paravento oni vidas infanan liton, kiu estas shovita tiamaniere de la muro, ke ghi ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito staras tablo kaj sur ghi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, pokalo kaj kulero. La nokta trankvilo estas interrompata en la chambro sole de l' unutona iro de la horlogho kaj periode de la mugho de l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere fulmas ankorau post longaj pauzoj, kaj sole la murmuranta tondrado estas chiam pli klara. La viro en la apogsegho apud la tablo sidas senmove kiel statuo. Nur kiam la horlogho ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li levis la kapon kaj rigardinte dormeme chirkau si, fiksis la rigardon sur la horloghon. "Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, kvazau li estus tute rekonsciighinta, li diris silente, preskau dolore: "Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..." Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauo li levighis singarde kaj senbrue. Li estas viro chirkaue sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizagho, kovrita de grizighinta, antaue nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj. La sola rektigho malkovris, ke li posedas ankorau plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin au liajn pasiojn. La rekteco, kuragho kaj kategorieco vidighas en chiu trajto de la vizagho, kies brilaj nigraj okuloj sub la grizighintaj brovoj shajnas preskau piki. Levighinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li shteliris al la infanlito en la malantauon. Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde shtelforiris en la antauon, kie li haltis. "Bedaurinda infano!" li ekghemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..." "Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riprocho. "Kial -- suferas tiu bedaurinda kreitajho tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ghi faris ion malbonan?... Ankorau antauhierau ghi kuradis kaj petoladis, fresha kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiau ghi kushas la tutan tagon kvazau duonmortinta -- kaj sole la perioda sufoka tusado vekas ghin el la agonia duonkonscio..." Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocho: "Mami -- mami!"[7] "Denove ghi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauo kaj turninte sin kun rapida servemo alpashis al la lito, de kiu levighis al li du infanaj manoj kaj la infana vocho siblante balbutis: "Avchjo, avchjo! Kie estas mami?" Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon. Lau chio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ghin amplene kaj iafoje ech infane dorloti, parolante parte al la infano, parte -- esplorante dume ghian staton -- al si: "Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto[8] Kaj ci kontraue rigardas kiel strigeto." Che tiuj vortoj li klinighis al la infano. "Kaj chu io doloras cin -- chu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Chu sub la mentoneto -- en la gorgheto, kiel ci montras? Ah, ghi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..." Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li daurigis en tiu sama tono: "Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankau la vangetojn kaj la tutan korpeton!" Che tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke ghi akompanas chiun gravan kaj dangheran malsanon -- tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel shajnas. "Kaj chu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Chu ci volas trinki -- ne?... Almenau mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kushas ja chi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas dejhetita -- kunvolvita..." Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis: "Chi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kushos denove kiel princido -- chu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankau scias fari -- chion, chion... Kaj nun ci ne tusas tiel konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio estas bona signo. Lulu vin denove angheleto, por ke la dolcha dormo cin refreshigu, refortigu, resanigu..." En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj opiniante, ke ghi jam estas dormanta, li rektighis. Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj poste shtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris mallaute: "Chu fine tio estas sveno, antauiranta la finan agonion?" Tiu penso haltigis lin. Volante konvinkighi li elpashis ekstreme brue; sed la infano ne audas kaj ne vekighas, simile kiel ghi ne vekighis la tutan vesperon dum kia ajn alia bruo. Li bruigis poste la seghon kaj kelkafoje piedbatis, fikse rigardante la infanon; sed en la vizagho de l' infano ne ektremis ech unu muskolo. "Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekghemis, poste senghene elpashis kaj trairinte laularghe la chambron rigardis la korton tra la fenestro. Post momento li sin turnis. Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna viro sur la kontraua muro kaj lia vizagho vidigis maldolchon,. Kiam lau la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlaute kaj fragmente paroli al la bildo: "Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskau mi ghojas en tiuj maldolchaj momentoj, char ci ne estas atestanto de chio chi -- char ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti! Kaj kiel severe, kiel riproche ci rigardas min -- kvazau ci volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro kaj malfelicho!... Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, char mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunighanta patro. Mi devis, laubezone devige au perforte, se ech por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la ghusteco de cia autopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema... Jes, jes -- mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, char mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel shanghema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l' virino!... Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin -- kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon... Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon -- ghuste eraron! Ghin ne kauzis la malbona volo, sed la patra -- eble ankau infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro -- en la plena senco de l' vorto -- viro shatanta honoron, viro, kies honoro ne estis hhimero... Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antautempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela edzino... Ne, ne! Lau cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo de risorto de l' revolvero -- kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita..." Post tiuj chi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografajho de l' sinjorino en la orita kadro kaj momenton rigardis ghin kvazau relikvon. Lia vizagho vidigas mienon chiam pli doloran. Subite li sin turnis kaj rigardinte al la lito en la malantauo li diris mallaute kaj mole: "Ah -- la infano -- infano!..." Alpashinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis ghin sur la tablon -- kaj kvazau li estus nun rememoriginta sin pri la grava afero, li ekmurmuris: "Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam pasis kaj la kuracisto ne estas ankorau tie chi..." Sur lia dolore kuntirighinta vizagho aperis turmenta nedecideco. Fine li decidis. Rapide li alpashis al la pordo dekstre, malfermis ghin kaj enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, Reveninte poste en la chambron li auskultis tra la duone malfermita pordo de l' koridoro. Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke da pashoj li denove auskultis. En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj poste estis audataj pashoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj la shtuparon en la koridoron. Post kelke da sekundoj aperis antau la pordo en la koridoro chirkaue deksesjara knabacho kun la fizionomio, rememoriganta pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole chemizon kaj pantalonon pendantan sur unu shelko kaj liaj nudaj piedoj levighadis unu post la alia, kvazau li starus sur la brulanta karbo. "Ci dormachis, Kichjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro alvokinta lin. "Ne -- ne -- mi ne dormachis!" senkulpigas sin la alparolito, penante kovri sian dormemon. "Mi kushis sole..." Kaj kun flatema servemo li aldonis: "Chu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10] "Mi ordonis ja, ke ci ne kushighu antau la alveno kaj foriro de l' kuracisto," intermetis severe la "sinjoro patro", sed tuj li demandis en la tono pli modera: "Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?" Duone dormanta Kichjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, balbutis rememoreme: "Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?" "Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro. Kichjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon haltis malkuraghe antau ghi. "Kion diris sinjoro doktoro -- vi diras, sinjoro patro?" ripetis palpebrumante la shtipforma kaj ghibighinta knabacho, kies inflamitaj palpebroj ankorau duone fermighadis, kaj poste aldonis decide: "Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro doktoro..." "Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Sed ci cheestis, kiam sinjoro Floriano revenis posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis che la kuracisto. Mi volas scii, chu li diris, ke la kuracisto alveturos je la deka au je la dekunua?" "Je la deka, sinjoro patro!" ghoje diris Kichjo, ke li povas servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej poste chirkau la deka li estos che ni..." "Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro. Kichjo, rigardinte lau la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed preskau idiote, la horloghon, daurigis: "Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj char oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe..." "Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Kaj mi sendis jam antau duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, chu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion li faras?" "Mi?" ekbalbutis Kichjo vidigante subitan konsternighon. "Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo." "Mi -- mi -- sinjoro patro --?" ekbalbutis Kichjo denove, kaj poste pli kuraghe aldonis: "Mi ne povas..." "Kial ci ne povas?" "Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kichjo mallerte. "Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la shoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..." "Sed mi -- mi, sinjoro patro..." komencis Kichjo en la tono chiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite: "Pro Dio mi petas vin -- ne sendu min tien!" "Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. "Chu ci frenezighis?" Kaj kun severa kategorieco li ordonis: "En la momento estu post la pordo!" "Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekghemis Kichjo, falinte sur la genuojn antau li, "ne sendu min! Mi -- mi -- timas." "Malsaghulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, chirkau la chasdomo kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro Floriano!... Levighu! Kaj -- kuru! Au mi cin..." Kaj dume li etendis la manon, kvazau li volus devigi ichjon per Kla vangofrapo. Morte timigita Kichjo provas levighi; sed lia konsternigho estas tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas: "Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro -- mi -- mi timas..." "Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallautigante senvole la ridon, "Chu eble proksimighas la uragano? Ankorau ne falis ech unu guto. Kaj antau ol komencighos pluveti au ventegi -- ci estos denove hejme. Au chu ci timas fulmon -- tondron?" "Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kichjo pli memkonscie. "Kion do? Parolu!" "Mi -- mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Chu ci ne povas paroli?" "Jes!" certigas Kichjo. "Mi ne povas paroli -- mi ne devas..." "Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?" "Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis nun Kichjo malpli konsternita. "Ah, tiu sensencajho?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, kiu jhus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio. "Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencajho!" oponis Kichjo. "La unuan fojon -- eble... Sed mi -- mi..." Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide: "Antau mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!" "Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin. "Ne, ne, sinjoro patro!" jhuris Kichjo. "La vivanta Dio en la chielo min vidas kaj audas, ke..." "Estas jam sufiche!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: "Levighu!" Kichjo obeis malkuraghe kaj timeme chirkaurigardis. "Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro. "Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kichjo, "jam antauhierau rakonti..." "Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne parolachu!" intermetis la sinjoro patro. "Mi eliris," daurigis Kichjo chiam pli kuraghe, "antauvespere kun malgranda Emachjo[11] -- kiam li estis ankorau sana kiel fisho -- al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbajho..." "Kaj tie vi petolis, chu ne vere?" "Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kichjo. "Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis chevalo kaj Emachjo la rajdanto) kaj -- poste ni kaptadis papilietojn por li..." "Kaj Emachjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la tono de l' maldolcha riprocho. "Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kichjo. "Emachjo ne kuris. Li sidis en la herbo antau la kaplo kiel kokideto kaj sekvis min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li rigardis iel malgaje -- eble chi tiel (dume Kichjo mallevis la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de Emachjo) -- ke mi kompatis lin... La papilietoj ne ghojigis lin kiel alifoje, ghis mi kaptis al li la papilion kun la mortkapo... Kaj kiam mi montras ghin al Emachjo, Emachjo ghoje eksaltis... Sed jen -- mi ne scias, kiel kaj kial -- li montris per la maneto malantauen... Kiam mi turnis min -- hu! frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la mano... En la densajho post la senarbajho -- proksimume du cent pashojn de ni -- staris nigra sinjorino kaj chi tiel (dume li imitis la misterajn signojn) shi vokis nin per la signoj. Sed en tiu chi momento en nia chasdomo komencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis..." "Sed chi tion ci volis rakonti al mi jam antauhierau!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu auskultis pacience. "Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi havis halucinacion -- au ke la sentoj min trompis -- au kio do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu virinacho kolektanta sekajn branchojn au fungojn au fragojn... Sed tio ne povas esti! En la chirkauajho de nia chasdomo mi neniam vidis iun virinachon... Kiam mi diris tion al sinjoro Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkighi, Li diris, ke -- ironte denove en la arbaron -- mi prenu kun mi iun hundon..." "Kaj chu ci konvinkighis?" intermetis la sinjoro patro preskau scivole. "Jes, mi konvinkighis, mi konvinkighis!" certigis la knabacho kun la mistera teruro. "Kaj kiamaniere -- mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro patro. "Chi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kichjo pli kuraghe. "Hierau vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon antau mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson -- mi tremis, kvazau mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis tiel, kiel antauhierau kaj mi instigis Dianon kontrau la nigra sinjorino..." "Nu -- kaj Diano?" "Ghi ekbojis kaj kvazau furioza kuris al la densajho... Sed antau ol ghi atingis la lokon, kie staris la nigra sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove malaperis..." "Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro. "Vi ech ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kichjo kun la netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra sinjorino en la densajho, mi staris proksimume cent kaj duonon pashojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densajho, ke Diano ghoje saltas kaj kuras chirkau io. Post la momento ghi revenis al mi kaj flatis min, kvazau ghi estus trovinta iun konaton en la arbaro." "Au neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam auskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankau hierau ci havis halucinacion, kiel antauhierau." "Ho, ne, ne! sinjoro patro -- eterna Dio min audas kaj vidas, ke mi parolas veron!" jhuris Kichjo. "Ne jhuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsaghulo, kial ci prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu senchese vagas libere kaj bojas preskau neniun. Kial ci ne senchenigis la furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus ghoje chirkau la nekonata persono, se tiu estus efektive en la densajho." Sed ech tiu chi kontraudiro ne embarasigis Kichjon. "Eble, eble!" rimarkigis tiu chi shancelighe, sed tuj poste li aldonis decide: "Sed kredu, sinjoro patro, ke ech la furioza Nero ne farus malbonon al la nigra sinjorino." "Chu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?" Tiun chi fojon Kichjo ne respondis la demandon rekte, sed iel malrekte, dirante: "En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antau mi la trian fojon." "Sed lau kio ci jughas, ke ech la furioza Nero ne difektus shin?" insistis la sinjoro patro. "Nu -- mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi memoras, sinjoro patro, ke hodiau en la nokto chiuj tri hundoj furioze bojis?... Ili vekis min... Mi levighis, por rigardi, kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj rigardas la korton -- la luno estis post la nuboj -- mi vidas en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri krucoj -- sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la momento shtelproksimighis tiu ombro al la posta pordeto en la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon -- la trian fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazau shtonighinta kaj rigardis la korton... La bojado de l' hundoj chesis -- ankau Nero, kiu antaue minacis disshiri la chenon -- silentighis... Poste mi vidis, ke la nigra sinjorino shtelproksimighis ghis tien chi -- al tiu chi fenestro (dume montris Kichjo la grandan fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la chambro ghis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis internen..." La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke fremdulo povu en la nokto shtelproksimighi en la korton kaj al la fenestro -- char en la korto tute libere kuras du hundoj kaj la tria, plej furioza, estas ligita al la cheno apud la pordo, tra kiu, lau la rakonto de Kichjo, la nigra sinjorino eniris la korton. Sed malgrau tio tamen li demandis ankorau Kichjon: "Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?" "Nu -- shi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka certeco, "same, kiel shi estis aperinta -- kiel ombro..." Nur post tiu chi lasta eldiro la sinjoro patro tute konvinkighis, ke chi tie estis ia optika trompo; au ke Kichjo havis ian halucinacion. "Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis bonkore, "au la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la profunda dormo kaj en la dormemo shajnis al ci, kvazau ci estus vidanta --" "Ho, ne, ne, sinjoro patro -- eterna Dio vidas kaj audas min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kichjo kaj ripetis la certigon: "La nigra sinjorino aperis antau mi jam trian fojon -- trian fojon --" "Eh, sensencajhoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis la babilado de l' knabacho pri la optika trompo. "Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri por vidi, kion faras sinjoro Floriano." Kichjo, kiu rekonsciighis iom dum la interparolo, post tiu chi ordono denove konsternighis. "Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro!..." li ekghemis, kunmetante denove la manojn. "Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj preninte la knabachon je la mano, trenis lin al la fenestro, rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de tie chi ghis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci prenos kun ci la hundon, ghi flarsentos la homon kaj -- se ci volas -- ankau la nigran sinjorinon je kvin cent pashoj..." "Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontraudiris shancelighe Kichjo esperante, ke la sinjoro patro tamen molighos. "Senchenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro. "Ne, ne, sinjoro patro!" ekghemis konsternita Kichjo. "Mi -- mi..." Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda timo fine indignis la sinjoron patron. "Sufiche," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble plu kontraustari. "En la momento estu post la pordo!" Kichjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, shteliris timeme al la pordo. "Kaj tie chi -- prenu chi tiun chevaltukon!" diris la sinjoro patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas." Kichjo shtelirante revenis, prenis la chevaltukon, jhetitan sur la apogilo de la proksima segho, metis ghin sur la kapon kaj shtelirinte al la pordo, malfermis ghin kaj klakante per la dentoj eliris en la korton. Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de Kichjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion faras la knabacho. Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li ekaudis la ektinton de la cheno, poste la ghojan ekbojon kaj fine la furiozan bojadon de granda hundo. Jughante lau tio, ke Kichjo plenumis lian ordonon, li kriis en la mallumon: "Tiel, Kichjo, tiel!" Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kichjo jam foriris kun la hundo, li kriis ankorau unufoje: "Kichjo! Kichjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!" Kaj vidante che la plej proksima ekfulmo, ke Kichjo plenumis ankau tiun chi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj enprofundighinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis la manon sur unu ghia ekstremajho... * * * * * La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, preskau subite chesis interesi lin. Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte antau si. Subite, levinte la kapon, li turnis ghin al la horlogho. "Kiel limake trenas sin tiu tempo! Chiu sekundo farighas minuto!" trakuris en lia cerbo. En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazau de malproksime estus alveturanta veturilo. La sinjoro patro momenton streche auskultis kaj konvinkighinte, ke la vento sole ekghemegis, denove enprofundighis en la pensojn. Sur la vizagho de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila zorgemo. "Bedaurinda, bedaurindega infano!" li diris mallaute. "Ghi kushas senmove -- kvazau ghi dormus trankvile... Kaj dume... Oh, kia pena levighado de la brusteto kaj kia malfacila, fajfanta spirado!... -- Ah, Dio, Dio -- preskau shajnas al mi, ke ghi kushas jam mortanta -- en ridigeco..." En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antau kelka tempo estis shancelighe alveninta la dormema Kichjo, eksonis surda sono, kvazau iu en la mallumo singarde palpanta homo estus kunpushighinta kun io. La sinjoro patro klinita super la tablo, rektighis kaj ekrigardis al la nomita pordo. Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis ghin kaj demandis en la mallumon: "Kiu estas chi tie? Sinjoro Floriano, chu vi estas chi tie?" Anstatau respondo eksonis la pene mallautigata ekghemo el la malluma koridoro. "Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon lau la ekghemo. Kaj ne atendante la respondon li alpashis al la tablo, prenis de ghi la lampon kaj eklumigis la koridoron. "Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la tero?" Starigante la lampon sur la seghon apud la pordo, li diris mallaute: "Atendu, atendu! Mi helpos vin!" Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la chambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira vocho, akcentiganta pene kelkajn silabojn: "Ah -- mi dankas, sinjoro patro -- estas jam bone... En la mallumo iel mi sole ekshancelighis..." Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de l' segho apud la pordo starigis ghin denove sur la tablon -- eniris -- ghuste shanceleniris -- el la koridoro en la chambron viro chirkaue kvardekjara, malgracia, de nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de l' arbara adjunkto. Lia dekstra vango kaj la ambau manoj estis sangmakulitaj; la vesto kaj la chapelo malpurigitaj de la koto, kvazau ili estus rulintaj en ghi. Se oni ne vidus lau lia mieno, ke li kashas doloron per chiuj fortoj, oni povus jughi, ke la homo estas tute ebria. Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankorau duone turnita de li: "Antau la momento mi sendis Kichjon, sinjoro Floriano, al la tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie chi!" Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedaurindan situacion, li ekmiregis: "Pro Dio, kio okazis? Chu vi..." "Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. "Sinjoro doktoro -- jam alveturas..." "Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la zorgema ekmiro demandis: "Sed kio okazis al vi?" "Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas: "Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos chi tie. De la roka balkono -- chirkaue tri cent pashojn de la tri krucoj -- mi ekvidis -- tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimighantan veturilon..." "Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?" "Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante kelkajn silabojn, kvazau por la klara el parolado mankus al li la suficha nombro da antauaj dentoj. Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekshancelighis. "Vi shanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la arbaristo. "Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da vortoj: "Sinjoro doktoro sendube..." Che tiuj chi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke tiu chi ekvidis lian sangmakulitan vizaghon kaj interrompis lian parolon per la vortoj: "Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankau sangmakulita..." "Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn. "Chu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo. "Ne, ne!" "Kio do okazis? Parolu!" "Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto la sinjoro Floriano. "Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraudiris la arbaristo. "Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskau tiel lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu ankau en la tuta mallumo..." Tiel parolante li proponis per gesto al li la seghon, mem starante. "Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro Floriano, sidighante pene sur la seghon. "Sed kiel -- kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!" "Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano. "Kiel? Vi, viro tiel forta, kuragha --" "De l' teruro kaj konsternigho mi perdis por la momento la konscion!" konfesis la shajne kuragha arbara adjunkto. "De l' teruro kaj konsternigho?" ekmiris la arbaristo, nekredante la propran audsenton. "Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..." "Kaj kia estas la kauzo?" demandis subite la arbaristo kun la akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj -- la teruro kaj la konsternigho -- chio tamen devis havi ian kauzon." "Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango rigidighis che tio al mi..." Poste kvazau konsiderante, chu konfesi chion au ne li aldonis: "Antau mi, sinjoro arbaristo -- kial mi ne dirus tion -- simile kiel antau Kichjo -- aperis la nigra sinjorino..." La efiko de tiuj chi vortoj estis tiel eksterordinara, ke la arbaristo rigidighis, kvazau oni estus komunikinta al li raporton tute neatenditan. "Chu ankau vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla severeco kaj maldolcha riprocho. "La viro, kiu kun mia mortinta filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis chiujn chirkauajn arbarojn, profundajhojn kaj intermontojn -- chu ankau vi kredas tian malsaghan fabelon, kiel la malsagha Kichjo?" Sed ech tiu chi akra riprocho ne detimigis la arbaran adjunkton. "Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo per siaj propraj sentoj -- konvinkighis." "Kaj chu vi konvinkighis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj kiamaniere, mi petas vin -- kiamaniere?" "Mi chion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la shtona balkono mi ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis konvinkighi ankorau la trian fojon. Tenante la manplatojn super la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie ghi jhus povus esti, kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco de du cent pashoj tute klare, ke apud la meza kruco levighis nigra staturo de l' virino kaj -- kiu etendis la manojn..." "Halucinacio, simpla halucinacio!" kontraustaras la arbaristo kun la glacia trankvilo. "Chu vi ne havis hundojn?" "Mi havis Dianon kaj Vulkanon -- ambau ligitajn al unu rimeno. Kaj mi konfesas -- la ambau hundoj jam antau la momento flarsentis ion..." "Kaj chu vi instigis ilin kontrau la teruriga fantomo por konvinkighi, chu tio ne estas simpla halucinacio?" "Mi ne instigis ilin..." "Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentigho la arbaristo. Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante: "La hundoj elshiris sin el mia mano..." "Nu, kio okazis?" "Kaj furioze bojante ili kvazau vetkuris al la tri krucoj..." "Kaj kio poste?" "Chirkaue regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano konfesi la chefan kauzon de sia konsternigho. "Mi audis sole la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la bojado moderighis kaj post la momento tute chesis. Kaj kiam poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la meza kruco duone levighintan, malluman staturon de l' virino kaj apud shiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambau hundojn. Kaj nur en tiu chi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densajhon en la profundajho sub la roko." "Kaj kion faris la hundoj? Chu ili restis apud la tri krucoj?" demandis la arbaristo nekredante ankorau, kiam la sinjoro Floriano finis sian simplan rakonton. "Kiam post pli longa tempo mi rekonsciighis," respondis la adjunkto, "mi audis ilin vagi chirkau mi. Mi ekfajfis -- kaj ambau alkuris al mi..." "Kaj chu vi ne iris poste al la tri krucoj?" "Mi ech ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De la teruro mi estis preskau sen konscio kaj tiel vundita falinte de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la chasdomon kaj falis ankorau en la malluma koridoro." "Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis feliche -- al io sagha." "Kion vi pensas, sinjoro patro?" "Se vi tuj sekvus la ambau hundojn al la tri krucoj, vi konvinkighus tute certe, ke tio -- kio shajnis al vi malluma staturo virina -- estis sole simpla halucinacio. Kion vi pensas?" Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo. "Estas eble!" estis chio, kion li diris en la tono de l' homo duone konvinkita. "Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis zorgeme: "Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj kushighu! -- Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kichjo, kiam li ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento kaj faros, kio estos necesa." La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono de l' bonkora intimeco: "Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!" * * * * * La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, alproksimighis shtelirante al la tablo kaj stariginte sur ghin la lampon, enprofundighis en la pensojn. En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda rilato kun la alveturo de la kuracisto. Unue li ekpensis, ke fine proksimighas la decida momento, kiam li sciighos pri la malsano de l' infano, chu ghi estas resanigebla au ne. Kaj mirinde. Antau la momento li deziris ankorau, ke la kuracisto estu jam chi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion -- sed nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da pashoj de la domo, shajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne la konsolanto, sed la demono, kiu shanghos la doloran, sed tamen ankorau esperdonan, kvankam shajne, malcertecon per unu vorto, per unu gesto en la neniigeblan senesperon. Dume preskau senvole li shteleniris en la malantauon kaj de la interspaco de kelke da pashoj rigardis la infanon kushantan sur la lito kaj kvazau jam mortantan. "Sed kial -- kial mi estas tiel alligita al tiu chi kreitajho?" li ekpensis. "Kio estas por mi tiu chi bedaurinda, apenau kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstatau la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo estis ne sole bonega filo, sed ankau mia bonega amiko -- kaj super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis ech unu larmon?... Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremighis ech unufoje che la plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris kun la nuba obstino kaj la maldolche dolora rezignacio apud la kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontraue ke che la simpla ekpenso pri la suferanta nepo shajnas al mi, kvazau jam jam la larmo enighas en mian okulon?..." Li turnis sin rapide de la lito kaj shtelirante denove al la tablo en la antauo li meditis: "Sed tiaj estas preskau chiuj homoj," li ekpensis. "Nian spiritan staton au la humoron ni scias kompreni almenau malklare, sed la chefa kaj propra kauzo tamen restas por ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj mi kune ghuis chiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun chi lastan kreitajheton, vere -- mi ne scias..." En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj. Ekstere, au en la korto au antau la korto, eksonis ekkrio, kvazau iu terurigite kaj konsternite krius helpon. La arbaristo streche auskultis kaj kiam post kelke da sekundoj la ekkrio ripetighis, li ekpensis, ke eble Kichjo krias. Rapide li alpashis al la fenestro kaj rigardis la mallumon. Kaj ankau kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn postesignojn de Kichjo. Sed jen subite malfermighis la pordo, kaj en la chambron enkuris Kichjo -- kun la malseka chevaltuko sur la kapo kaj la mieno de nesuperebla teruro. Tremante per la tuta korpo li rigardis chirkau si. "Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la arbaristo. "Pro la kompato de Dio, sinjoro patro -- sinjoro patro..." tremante parolis Kichjo; sed li tuj haltis vidigante mortan timemon. "Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimighinte je kelke da pashoj al la knabacho. "Ah, sinjoro patro --" balbutis Kichjo tremante, "apud la tri krucoj -- mi -- mi -- bedaurinda Nero -- oh!" Post chi tiuj vortoj li falis kvazau senkonscie teren; sed tuj poste li denove levighis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun li ne estis ferminta, en la mallumon. En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis audata la ekbojo de l' hundo. "Nero estas proksimume cent pashojn de la chasdomo. Mi rekonas ghin lau la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do balbutas?" Kaj imperative li aldonis: "Almenau fermu la pordon!" "Fermu -- fermu!" balbutis Kichjo, klakante per la dentoj kaj chirkaurigardante, kvazau li ne estus kompreninta. La arbaristo alpashis mem al la pordo kaj kolere ferminte ghin ekrigardis kun la nuba severeco Kichjon, kiu etendante la manojn balbutis ian sensencajhon. Poste svinginte kolere la manon, mallautigite sed kategorie li ordonis: "Nun parolu! Au --" Kichjo cedis kaj eligis la okulojn. "Chu denove -- la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la arbaristo. Kichjo -- klakante per la dentoj -- senparole jesis per la kapo; kaj poste pli kompreneble komencis: "Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..." "Nu, kion?" "Kiam mi estis proksimume cent pashojn de la tri krucoj," daurigis Kichjo, "ekfulmis neatendite kaj -- la nigra sinjorino aperis -- jhus apud la meza kruco --" "Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per kelkaj saltoj ghi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis flati shin" -- raportis Kichjo kaj tremante aldonis "Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..." "Kaj chu ci forkuris?" ekridis la arbaristo. Kichjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de l' konsternigho aldonis: "Kaj kiam mi min turnis preskau apud la chasdomo, mi vidis, ke la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..." "Chu vi frenezighis ambau? Ci kaj la sinjoro Floriano --" rimarkigis kolere la arbaristo. "Chu sinjoro Floriano -- ankau --?" demandis Kichjo mirigite. En tiu momento estis audata de ekstere la malklara bruo de l' proksimighanta veturilo, kio igis la arbariston fari la konforman ordonon. "Estas jam sufiche da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton --." Kichjo denove vidigante la konsternighon haltis kvazau konfuzita. "En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere: "La pordon lasu malfermita!" Nur poste Kichjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en la korto. La arbaristo poste alpashis al la sojlo de l' malfermita pordo kaj rigardante la mallumon li demandis: "Nu, kio? Chu estas iu tie chi?" "Nenie -- neniu!" respondis Kichjo per timigita vocho el la mallumo. "Nu, ci vidas -- ke tio estis denove simpla halucinacio!" trankviligis Kichjon la arbaristo. "Chu ci ne audas, ke Nero vagas ie apud la pordo?" Kichjo ekfajfis, kaj poste estis audataj la kurado kaj la tintado de l' cheno. "Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun ghi, ghis kiam la sinjoro doktoro estos enirinta en la chambron. Poste lasu Neron vagi denove libere kaj revenu chi tien -- chu ci komprenas?" "Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kichjo duonlaute, okupante sin ekstere per Nero. Preskau en la sama momento silentighis ankau la malklara bruo de l' alveturanta veturilo. Lau chio la avizita kalesho kun la kuracisto enveturis en la korton kaj haltis... * * * * * La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la koridoron renkonte al la kuracisto. Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, akompanata de la kochero en malseka mantelo. "Bonan vesperon, sinjoro arbaristo -- se mi memoras, sinjoro Podhradsky[12]..." diris la kuracisto enirante. "Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la koridoron antau la alveninto. "Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la kochero. "Ne maljungu la chevalojn -- sendube ni tuj denove forveturos." "Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos en la veturilejon antau la chasdomo, por ke la chevaloj estu shirmitaj kontrau la pluvo." La kochero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la seghon kaj malproksimighis senparole. Antau lia foriro alvokis la arbaristo Kichjon, kiu lau chio spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel angilo en la chambron, fermis la pordon, riverencis antau la kuracisto lau la signo de l' arbaristo kaj foriris post la kochero. La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, preskau malghoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia ajn intereso. "Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li estis sola kun la kuracisto, "char en tiel maloportuna tempo kaj dum tiel malbela vetero --" "La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablajhoj. Unue mi devas peti pardonon de vi, sinjoro Podhradsky, char mi ne forveturis tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj samtempe danghera operacio, per kiu estis savita la vivo --" Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la demando: "Sed kie estas la paciento?" Alpashinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia trankvilo: "Sendube la difterito..." "Sed sen la febro, sinjoro doktoro --" aldonis la arbaristo, shtelirante maltrankvile post la kuracisto. "Jes -- sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble ankau anghino... Nu, ni vidos!" "Vi ech ne kredus, sinjoro Podhradsky, kiel mi estis mirigita de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto. "Kiamaniere, mi petas?" "Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke mi havas antau mi iun sentaugulon..." "Kompreneble -- tian impreson faras chiam la sinjoro Floriano en la unuaj momentoj." "Sed en kelke da minutoj mi konvinkighis," daurigis la kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la simptomojn de l' malsano kun tiel detala ghusteco, ke mi tuj rekonis difteriton au anghinon." "Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradsky. "En la solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la longaj vintraj vesperoj preskau tia diligenta, persistema kaj pasia leganto, kia estis mia filo." "Nu, ni vidos, chu via diagnozo estis ghusta!" rimarkigis malvarme la kuracisto, alpashis poste al la infanlito, rigardis esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj klinighinte super ghi esplore auskultis. "La diagnozo estis ghusta," li raportis post la mallonga pauzo. "La tuta faringo estas brulumita -- la spiro interrompe fajfanta -- la pulso malforta --" "Kaj chu oni povas esperi -- sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo kun la plej dolora mieno. La kuracisto denove levis la shultrojn. "Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis poste la kuracisto, "mi ne havas la kauzon kashi antau vi la eblan katastrofon; la infano estas jam preskau senchese sen konscio..." "Pro la kompato de Dio!" ekghemis Podhradsky atakata de la doloro. "Sed tamen oni povas esperi, ghis la spiro ne chesos tute," rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan medikamenton -- la plej fortan!" La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la manojn. "Ni ne devas plu prokrasti ech unu momenton!" rimarkigis la kuracisto, poste rapide aliris al la segho en la antauon, sur kiun la kochero estis metinta la mankofreton, malfermis ghin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la infanlito. Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto: "Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la ghenerala incito de jam senfortigita organismo liberigi la trahheon de la sufokanta muko, tiam restos sole -- la operacio..." "Operacio?" ripetis Podhradsky malklare, kvazau li ne estus kompreninta la sencon de l' vorto. "Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban malsanulejon --" aldonis la kuracisto. "Ol permesi la infanon kripligi por chiam --" intermetis la arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne -- neniam!" La kuracisto levis la shultrojn. "Cetere, sinjoro Podhradsky," li ekparolis, "mi diros al vi sincere la veron -- la stato de l' infano estas plenmezure kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankau la lasta rimedo shajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al ni sub la tranchilo." "Kion do fari?" ekghemis malespere la maljunulo. "Char la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita shangho estas chiam atendebla, restas nenio alia, ol -- atendi trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al ghia neniigebla sorto kaj samtempe kiel viro preparu vin ankau al la katastrofo!..." "Oh!" ekghemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj ekshancelighis. La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li diris: "Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie chi ankorau kelkan tempon, por ke mi konvinkighu pri la efiko de la lasta medikamento. Se la efiko ne venos au se ne aperos almenau ghiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute vana." Dume la ambau interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la uragano farighas chiam pli furioza. Fulmoj kaj tondrado alternis chiam pli rapide kaj pli forte. Iafoje ankau la forta ventego alpremighis al la fenestroj kaj la forta pluvego vipis ilin kvazau hajlo. Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi ghin. Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris: "Kontrau la sensenta naturo estas nenia rimedo -- kaj plej malmulte imponas al la naturo la doloro, ech la plej malespera... Ni chiuj estas sub ghia potenco --" "Jes, kompreneble -- chiuj!" intermetis maldolche la doktoro. "Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..." "Chu ankau vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo. Dume la kuracisto sidighis en la apogseghon, turninte la dorson al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan fenestron al la korto. Ankau la arbaristo ekiris senparole, sed shancelighe al la tablo kaj sidighis en la seghon rekte kontrau la doktoro tiel, ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro. Momenton dauris la turmenta silentado. Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli: "La chirkauajho estas charmoricha. Mi estis ankorau neniam chi tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesufiche fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzaghon, mi devis konfesi, ke mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzaghon kiel veran paradizon..." "Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse rigardante la pordon kondukantan al la koridoro. "Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta autuno li estis chi tie -- invitita al la chaso -- kaj li rakontis --" Dum chi tiu parolo aperis Kichjo, kiun la arbaristo jam antaue alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de l' kuracisto. Podhradsky levighinte faris simplan signon per la mano, kaj la knabacho denove malaperis. Audinte parton de la parolo de l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskau senpense: "Jes -- la chasoj!..." Kaj nur post mallonga pauzo, enprofundighinte malrapide en la plej karan elementon, li daurigis chiam pli vigle: "Iam -- antau proksimume dudek au ankorau pli multe da jaroj, oni aranghis chasojn chi tie preskau chiujare. Sed de tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, nia solejo estis chiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta sinjoro princo volis simple nuligi tiun chi nian chasdomon... La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto donas chi tie preskau nenian profiton... Sed konsiderinte, ke la chasdomo estas kvazau hereda, en kiu mia avo kaj la patro dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie ankau mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia testamento, ke nia chasdomo restu al ni ghis la tuta elmorto. Kompreneble oni plu ne pensis pri la chasoj en nia chirkauajho preskau dum dudek jaroj ghis la pasinta jaro, kiam jam la juna sinjoro princo invitis chi tien kelkajn gastojn por kelke da tagoj, kiuj chiutage alveturadis al ni. Sed tio malplachis kaj tiel lacigis ilin, ke la pasintaj chasoj de niaj grandsinjoroj en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..." En tiu momento eniris Kichjo, alportante glasojn kaj du botelojn da vino. "Bone, Kichjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre -- chu ci komprenas? Se ni bezonus ion --" Kichjo malaperis denove kiel ombro. Podhradsky plenigis la glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis. "Sed krom la chirkauajho, la pejzagho," li komencis, "vi havas chi tie, sinjoro arbaristo," -- kaj li kontente chirkaurigardis -- "ankau aliajn enviindajn angulojn..." "Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la arbaristo. "Chio, kion vi vidas chi tie, estas preskau senshanghe tia, kia ghi estis dum la ses, jhus pasintaj jaroj, sed la spirito de l' paco, plezuro kaj felicho --," dume lia vocho dolore ektremis -- "subite elmigris de tie chi." "Chu antaue ne estis tiel?" intermetis la doktoro. "Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskighis chi tie. Perdinte baldau la patrinon, mi estis edukata preskau en la plena disigho de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne miros, ke mi eksopiris la shanghon kaj la mondon nek tiam, kiam mi edzighis, nek tiam, kiam al mi naskighis la filo. Kaj ankorau malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi restis tute sola kun la kelkmonata infano..." "Kaj ghisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankau tiujn de l' avo. Char la malsana knabo estas sendube la infano --" "De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga pauzo li diris: "Sed kredu, sinjoro doktoro, ke ech la propra infano ne estis por mi en la infaneco tio, kio farighis por mi la nepo." La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la kontraua granda fenestro kaj antau ghi ekvidis ion, kio mirigis lin, shanghis subite la interparolon. "Permesu, sinjoro arbaristo -- chu estas iu en la korto?" li demandis vigle. "Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas lau chio che sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antau kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, la plej furioza, kiu estas senchese alligita, estas jhus senchenigita kaj kushas au en la budo au kuras en la korto... Kaj ankau, se ghi ne estus senchenigita..." "Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, shajnis al mi, kvazau mi estus ekvidinta momente homan vizaghon en la maldekstra angulo de l' fenestro." Post pli longa, preskau turmenta silentado penis la doktoro rekomenci la interparolon. "Lau chio, pri kio vi jhus parolis, sinjoro Podhradsky," li diris, "shajnas al mi, ke ankau en via vivo kelkaj momentoj estis tamen maldolchaj kaj eble doloraj." "Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto." Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolcha ekscito: "Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..." "Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda intereso. "Mi edukis ghin mem..." daurigis la arbaristo. "Ghi estis edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen la virina societo. Estas vere -- ghi farighis viro, che kiu oni povis nenion kritiki -- la viro sincera, honesta, sufiche klera -- la viro posedanta profundan kaj perfektan senton por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro -- en unu rilato simila al mi: -- la viro, ne amanta la mondon kaj kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda pauzo, kiam li vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan vivon..." "Chio chi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je nenio!" kontraudiris la kuracisto. "Mi mem jughis ankau tiel, ghis alvenis la momento, kiam mi konvinkighis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama au simila sorto, kiu trafis mian filon, atendas ankau mian bedaurindan nepon..." "Kia sorto, mi vin petas?" "Ke ghi estos kaj devos esti," aldonis maldolche la arbaristo, "edukita kiel mia filo -- sen la patrino..." "Ghi estas orfo?" "Jes -- la orfo --," certigis Podhradsky kun la mistera akcento kaj eksilentis. "Sed chio che vi atestas, ke ankorau antau ne longe regis chi tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto. "Jes -- antau ne longe...," certigis la arbaristo vidigante tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron kaj eksentas preskau la honton. "Sed por mi kaj por la infano shi estas malviva -- por chiam..." "Shi do ne mortis?" demandis la kuracisto. "Shi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, kvazau li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kauzo shi forlasis la edzon kaj la infanon --" Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia ekscito: "Ah, sinjoro doktoro! En chi tiu solejo mi vivas de la plej frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la charme romantika pejzagho, kiu ravas chiun, kiu unuafoje alvenas chi tien, farighis por mi tute ordinara. Entute la trankvila kaj kontenta vivo nia havas cetere ankau siajn ombrojn: la senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia filo ne eksopiris la mondon kaj ghian vivoturnon. Ni kutimis al la malghojoj de la solejo kaj -- kredu -- ni ekpensis neniam, ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia jhus ghi estas... Sed antau kelke da jaroj okaze konatighis mia filo en Praha, kiam li traktis tie aferojn tushantaj la arbardistrikton, kun la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam mia filo enkondukis shin en la chasdomon kiel sian edzinon. Mia rigardo kun la ekmiro fiksis sur shi. Mi estis konvinkita, ke mia filo ne povis pli bone elekti --" "Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro. "Ah, ne, sinjoro doktoro," kontraudiris la arbaristo kun la konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estajho tute anghela... En kelke da tagoj shanghighis la trankvila, malghoja kaj iafoje ech senviviganta angulo nia en veran paradizon de l' silenta, dolcha plezuro... Malgrau sia juneco Evelino egalis al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Shi sciis fari tion, pri kio antaue en nia solejo ni ech ne songhis. Shia edukiteco estis ekzempla kaj neniel shanghighis. La libro estis shia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankau la mondon... Shi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn vojaghojn tra Europo; unuvorte --" "Lau chio shajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via solejo tamen shi eksopiris..." "Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, floranta en la fresha forto de la vivo kaj kutiminta al la ekscitanta vivoturno grandurba, pli au malpli frue eksopiros tamen la atmosferon, en kiu shi estis pasiginta sian junecon. Sed dum chiuj ses jaroj mi ne rimarkis ech unu simptomon de tiu speco. Evelino ghis la momento, kiam mi vidis shin en la lasta tago de l' pasintaj chasoj antauvespere lastan fojon foriri malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis fresha, senzorga kaj gaja, entute tia, kia shi aperis unuan fojon en nia solejo..." "Eble okazis ia malpaco kun la edzo --" La arbaristo kontraudiris: "La filo estus almenau skizinta al mi sian konjekton -- ech ankau tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone au necese sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankau por li mem chio restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis ghis la lasta momento, kiun shi pasigis en nia solejo sub nia tegmento kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia shi estis bonega edzino kaj patrino. Shi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj arde --" "En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "shajnas al mi, ke via bofilino nur shajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive shi sciis bonege hipokriti..." "Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskau pasie. "Evelino hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro --" Poste li starighis rapide, alpashis al la muro, sur kiu pendis granda portreto de la filo kaj sub ghi fotografajho de la sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografajhon de la muro li revenis al la tablo kaj donante la fotografajhon al la doktoro li parolis kun la entuziasmo de l' junulo: "Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun chi vizaghon kaj diru mem -- chu la vizagho estus kapabla hipokriti?!" La doktoro prenis la fotografajhon kaj nerigardinte ghin ankorau, li rimarkigis: "La homa vizagho kaj precipe la fotografajho de l' homa vizagho ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli la spegulo de l' animo kaj ghiaj kapabloj kaj ecoj. La fama fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla eraro de la scienco." "Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankau mi mem nenion deduktas el tiu chi pseudoscienco. Sed se post tio, kion lau la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos shian portreton, vi devos konfesi, ke shia mieno estas en la absoluta harmonio kun la ghenerala karakterizajho. Chi tie do la teorio de l' pseudoscienco de Lavater valoras iel escepte." "Chu vi pensas tiel?" kontraudiris la doktoro nekredante. Nur poste li ekrigardis la fotografajhon, tenante ghin malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj. "Efektive -- tio estas charma vizagho -- plena de sorcho, mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de l' modere surprizita nekredemulo. "Vere -- preskau mi estas konvinkita pri la vereco de viaj vortoj." Sed subite, kvazau li estus rememoriginta sin pri io grava, li rapide demandis: "Permesu, mi petas! Antau kiom da jaroj estis farita, tiu chi fotografajho?" "Mi pensas, antau sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo. "Vere, ghi estas jam iom senkolorighinta!" konsentas la kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankau la vizagho shajnas al mi konataj..." "Eble, ke iam antau kelke da jaroj ie vi vidis shin!" allasis la arbaristo. "Eble en Praha, kie shi vivis de sia plej frua infaneco. Shia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... Shia patro mortis antau dek jaroj, kiel altranga oficisto en pensio; la patrino mortis antau unu jaro... Estas eble, ke --" "Ne, ne!" kontraustaris vigle la kuracisto, rigardante fikse la fotografajhon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis shin antau kelke da jaroj. Shiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone kaj ankau mi ne memoras shian nasknomon. Unuvorte... via sinjorino bofilino, kiel shi estas figurita chi tie, estas al mi tute nekonata. Sed kiam mi rigardas shian portreton, shajnas al mi, pli ghuste, mi estas preskau konvinkita, kvazau antau ne longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al shi..." "Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro -- kie?" demandis ekstreme scivole la arbaristo. "Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, levinte la shultrojn kaj metante la fotografajhon sur la tablon. "Eble, ke mi vidis shin en Praha antau kelke da tagoj, kiam mi estis devigita pro la urgha kaj samtempe tiel dolora afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta maldolcha rezignacio mi havis atenton preskau por nenio." "Chu ankau vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? Kaj antau ne longe -- antau kelke da tagoj -- vi diras?" demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la vocho de l' kuracisto ektremis de la kortusho dum la lastaj vortoj. "Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje neatendite shanghas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj sensente, ke la sango rigidighas ankau al la plej malvarmsangaj el ni..." Sed subite la doktoro salte levighis kaj per la tute shanghita vocho, allasanta nenian kontraustaron, diris: "Sed tiun chi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas en la korto kaj rigardis tra la fenestro..." Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradsky. "Chi tie, sinjoro arbaristo --" dume li montris la maldekstran angulon de la fenestro -- "aperis la homa vizagho kaj ghi tuj malaperis..." Podhradsky, kiu ankau levighis kaj proksimighis malrapide al la fenestro, nee balancis la kapon, dirante: "Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. Cetere -- ni povas ja konvinkighi -- tute konvinkighi!" li aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de la kuracisto kaj rapide direktighis al la pordo kondukanta al la koridoro. Malferminte iom la pordon li ekkriis: "Kichjo!" "Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre agrabla soprano de Kichjo. "Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas Nero?" "En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la koridoro. "Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?" "Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste che li en la chambro!" respondis Kichjo. "Poste mi prenis ilin al mi kaj nun ili estas che mi." "Tuj enlasu ilin en la korton, chu ci komprenas?" ordonis Podhradsky kaj faris kelke da pashoj de l' malfermita pordo. "Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga pauzo ekkriis Kichjo: "Estas farite! Ambau estas jam en la korto." Tuj poste aperis Kichjo antau la sojlo de la pordo. "Chu vi ankorau ion deziras, sinjoro patro?" "Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin pri sia adjunkto, li aldonis: "Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj chu li deziras ion! Tiel -- kaj fermu!" La arbaristo avide auskultis dum kelke da momentoj kaj poste turnis sin al la doktoro: "Chu vi audas?" "Kion mi audu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas Podhradsky per sia demando. "Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, precipe iu fremdulo -- la ambau ellasitaj hundoj tuj bonvenus lin per furioza bojado." "Strange!" diris la doktoro duone konvinkita. "Cetere -- ni povas konvinkighi ankorau alimaniere..." aldonis la arbaristo. Rapide li alpashis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte skurghon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson li tenis, por ke la ventego ne eligu ghin. Modera trablovo turnis sin en la chambro: la pordo en la mano de Podhradsky ekskuighis. "Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la doktoro. En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la chambro turnis sin malvarma spiro de la vento. Podhradsky eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis la skurghon kaj poste ekkriis per mallautigata vocho: "Nero!" Cedinte rapide en la chambron li brue fermis la pordon, dirante al la doktoro: "Nero jam kuras!" Kaj efektive preskau en la sama momento estis audata post la pordo la flaranta ekbojo de la hundo: "Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" rimarkigis la kuracisto, sidighante sur la saman lokon, kie li estis sidinta... Podhradsky sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon. Ambau trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon: "Chu vi ne aludis, sinjoro doktoro -- en via parolo iun malfelichon, kiu vin trafis?" Tiu demando preskau dolore tushis la doktoron. "Ah, sinjoro arbaristo -- estas pli bone ne rememori!" li diris venkante la subitan kortushon. "Ni kuracistoj, kiuj estas preskau chiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontrau la neniigeblaj leghoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la brutala naturo. Ni akceptas chiun ghian baton, kiun ghi donas al ni, kun pli au malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas eble, sole unu rimedon -- ni evitas la rememorojn." "Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," kontraudiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, kiun li amis kaj perdis por chiam, preskau senchese antau si. Kiam homon skuas la bedauro, doloro, honto kaj kolero; kiam chiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus au per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton au iniciatintinon de sia malfelicho -- se ili aperus antau li?" La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la doktoron, ke li sidas kontrau la viro pasiema, kiun ne estas konsilinde inciti. Li diris do iel rezerve: "Sed permesu! Post chio, kion vi diris al mi pri via sinjorino bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi farighis tiel kolera kontrau shi, kiel vi jhus diras, kaj kiamaniere rajte farighis kolera kontrau shi eble ankau shia edzo, via filo..." "Vi konjektas," intermetis maldolche la arbaristo, "ke mia spirita stato ne estas rajtigita...?" "Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis che vi, estas en la mondo kaj estis ankau aliloke neniam maloftaj. La geedzoj koleras -- iafoje pro la simpla vorto, ekmovo au ekrigardo -- kaj se iliaj karakteroj estas flamighemaj au fine pasiemaj, estas au la tempa disigho au la daura disiro tute naturaj. Sed kiam la ondighinta sango silentighas kaj ekregas la malvarma prudento, sekvas en naudek okazoj el cent la repacigho." "Sed mia filo ne povas plu repacighi!" kontraudiris la arbaristo kun la dolora maldolcho. "Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do almenau pli malfrue. La espero pri la repacigho estas chiam ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila al vi almenau en la chefaj principoj de l' karaktero, estas ne eble, ke li siatempe ne pardonu --" "Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradsky. "Li amis Evelinon preskau freneze." "Tiom pli ebla estas la espero pri la repacigho!" opinias la doktoro. "Char ami en la vera senco de l' vorto estas ghuste nenio alia, ol chion forgesi, chion pardoni..." "Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj kun la senmezura maldolcho li aldonis: "Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas mortinta!" "Mortinta?" rediris subite en la shanghita tono la kuracisto. "Li penis kiel viro neniigi siajn malghojon, bedauron kaj senmezuran doloron!" daurigis la malfelicha patro. "Dum tri monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj ech ne plendis per unu vorto. Ghis fine -- en la lasta kristnaska antauvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan abieton -- per unu ekpafo de la revolvero..." Post tiuj chi vortoj la arbaristo salte levighis, trairis la chambron kaj haltinte apud la tablo antau la fenestro rigardanta la korton, li daurigis: "Kiam ni finis la vespermanghon kaj la infano ekdormis, sidighis mia filo chi tien apud tiu chi tablo kaj longe, longe rigardis senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis vidi ghis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo iomete ekmovighis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia kapo falis sur ambau manojn, sur la tablon kaj en kelke da momentoj disfluis la sango sur la tablo..." "Nur nun mi komprenas la kuneligon de chio," rimarkigis la doktoro kompate. "Kaj kredu --" Li ne finis la parolon. Podhradsky, rekonsciighinte iom, sed estante ankorau dolore kortushita, interrompis lin: "Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano ech ne vekighis post la ekpafo -- kaj la sango, la sango restis chi tie... Mi ne permesis, ke ghi estu forlavita... Tiu sango --" la ceterajn vortojn li parolis kun pasia doloro -- "tiu sango rememorigu min ghis la lasta momento de mia vivo pri la charma furio, kiu kauzis la memvolan morton de mia filo!..." "Bedaurinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la plej doloran kortushon. "Pardonu," li aldonis, "char mi havas nek por vi, nek por mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu do, ke ankau mi mem --" "Chu vi ankau --?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, sinjoro arbaristo, mortis antau duonjaro," respondis interrompe la gasto, "kaj mia filo antau kelke da tagoj... Mia filo, leghosciencisto kaj leutenanto en la rezervo, knabo sanega, ankau memmortigis sin. Li sin venenis." "Kaj la kauzo -- la motivo?" insistis la arbaristo kun la kompata intereso. La doktoro, levinte la shultrojn, respondis: "Se via filo estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli aghaj fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. Li farighis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte iu sopiris tiel varme, tiel arde ech pasie, eluzi la vivon en chiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la plezuro kaj volupto, sed ankau en la serioza, konscienca kaj pena laboro..." "Lau tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis che via filo neniaj gravaj motivoj al la disrevigho je la vivo?" "Ghenerale dirite -- estis neniaj motivoj..." "Kaj tamen li malesperis." "Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, kiuj jam klinighas al la tombo, ni ordinare amas la vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankau la plej longa pasintajho nia shajnas al ni chiuj sole songho de kelkaj semajnoj. Kontraue la junularo; precipe la nuna juna generacio --" "Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni apartenis antau la jaroj?" "Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de chiuj fakoj kaj de ili mireginde shanghita la ghenerala vivo edukis generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne komprenas, nek scias klarigi chiujn simptomojn, motivojn kaj celojn. Dum nia juneco la tute ne antausentitaj progresoj en la nemultaj fakoj jhus en la pasintaj du au tri dekjaroj havigas al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidighis antau la duoncentjaro al ni... Kaj char la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne iras -- kaj estas nature, ne povas iri -- kun la ghenerala progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de chiu, antau kies spirita rigardo vidighas la perspektivo pli klara kaj pli profunda. Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni ankorau pli longe, kontentighis kun la perspektivo neproporcie pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la agemon sopirantaj generacioj pli junaj... Kaj sole chi tiuj disonancoj estas lau mia opinio la chefa fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmighantaj, au jam malvarmighintaj, tute nekomprenebla malkontentigho de l' juna generacio. La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli largha kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ghisnuna senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu kvankam similas la dolche turmentantan pesimismon de l' pli malnova tempo, sed diferencas de ghi per la netrankviligebla maldolcho..." "Sed pardonu," chesigis la doktoro mem sian klarigon, "chio estas sole la laciga subjektiva meditado..." "Sed ghi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, kiu auskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, daurigu!" La doktoro plenumis lian peton. "La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed jhus pro tio, ke la solvo estas ankau nun plejparte sensukcesa, penas la juna kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera labirinto. Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize au almenau pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn lau malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita... La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankau la religian regeneracion -- la sociajn, politikajn kaj artajn reformojn... Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj antaujughoj naskas antipation, kontraustaron kaj varman netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate chiujn idolistajn preghejojn, kiujn au la spirita miopeco au la malvirta krimeco de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla valoro... Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de chi tiu pli juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la kontraustaro kaj la principa batalo kontrau la malrapide elmortanta mondo malnova konsumighas de l' netrankviligebla malkontenteco kaj trovas en ghi plezuron, kiun ech en la situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredajho de l' malnova mondo." La doktoro eksilentis. "Lau tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas lau via opinio la kauzo de lia memvola morto?" "Estas malfacile, ghuste neeble diri!" respondis la doktoro levinte la shultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube restos enigmo por chiam kaj ghia kauzo restos mistero. Unue mi konjektis, ke la krizo okazis che li sekve de l' priskribita lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kauze de lia enterigo kaj sciighis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke -- lian morton kauzis sendube -- la virino..." "La virino?" ekkriis mallautigite la arbaristo. "Jes -- la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio. Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antau proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antau netuta jaro kaj jhus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazau la geedzoj en Praha... Chi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, jhus pro chi tiu fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolchan misteron de la filo. Pri lia amatino mi scias sole, ke shia nomo estas Milena[13] kaj ke shi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj ghis hodiau mi ne parolis kun Milena ech unu vorton. En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita tombo de la filo en la tombejo de Volšany[14], kaj Milena en la malghoja charmo de l' sanktulino alvenis shancelighe kaj en la neespritnebla doloro haltis rekte kontrau mi, mi ekrigardis shin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori ech per la rigardo shian silentan doloron..." "Via delikateco, sinjoro doktoro, kontrau la estajho tiel milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kauzoj kaj sen motivoj forlasis sensente sian propran infanon kaj la leghan edzon, kiuj faris al shi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu chi furio shtonkora meritas nenion alian, ol..." Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono aldonis: "Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en chi tiu momento aperus chi tie -- kredu -- ke per unu bato de la pugno mi --" Sed lia kolero denove moderighis tiel subite, kiel ghi ekflamis. En tiu chi momento audigis sin Kichjo. Jam che la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj malkuraghe antau la sojlo. -- Nun li ektusis senvole. Podhradsky, ekvidinte Kichjon nur nun, akre demandis lin: "Kio estas, Kichjo?" La knabacho ne respondis, sed vidigante mienon, kvazau li havus ion gravan por diri kaj ghenus en la cheesto de l' doktoro. La arbaristo do levighis kaj proksimighis al la pordo. "Kio okazis?" li demandis kolere. Kichjo aliris kaj diris mistere: "Sinjoro Floriano -- ah, Dio, sinjoro patro -- tre plendas...! Kaj li petas -- ke la sinjoro doktoro -- por mallonga momento --" "Chu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro levighante. La arbaristo mallonge klarigis al li la malfelichon de Floriano. "Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antaue ni devas dedichi ankorau momenton al la infano..." Turninte sin post chi tiuj vortoj li proksimighis al la infanlito en la malantauon, serioze esplorante la infanon. Podhradsky farinte signon per la mano, ke Kichjo foriru, atendis, ghis Kichjo malaperis. Shtelirinte poste al la doktoro kaj haltinte proksimume tri pashojn antau la lito, senparole, sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la konduton de l' kuracisto. "Kion vi opinias -- sinjoro doktoro -- nun?" demandis interrompe kaj mallautigite per la tremanta vocho la arbaristo. "Preskau mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas tute senfortigita -- ghi ne tusas ja plu... La ghenerala stato de la malsano estas tiel kriza, ke chiumomente oni povas atendi la agonion..." "Agonion?" ekghemis malespere la arbaristo. "Kuraghighu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro adjunkto --" La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antauo kaj prenis la lampon. "Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!" La arbaristo jese ekmovis la kapon. Poste rapide li alpashis kun la lampo al la pordo de l' koridoro, malfermis ghin kaj per la tremanta vocho ekkriis en la koridoron: "Kichjo! Rapide lumigu la shtuparon! Sinjoro doktoro!..." Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la mallautigite rebruanta sono de liaj malproksimighantaj pashoj. * * * * * En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la chambro, volis sin turni kaj reveni en la chambron, malfermis iu staturo en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la chambro. Forta malvarma trablovo turnis sin en la chambro kaj momenton estis audata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis fermita. La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en ghia mano knare ekbruis, pene ghin fermis kaj haltis apud ghi senmove, kvazau konsiderante, chu antaueniri au ne... La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la pordon. "Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante la mallumon en la chambro. Alirinte singarde en la mallumo ghis la tablo kaj stariginte sur ghin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo de l' tablo al la forno, kie sur la breto kushis la alumetoj. La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton, sed tamen che tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradsky malklaran silueton de l' homa staturo apud la pordo. "Kio estas tio? Iu estas chi tie?" deglitis al li de l' lipoj kun la modera ekmiro, sed sentime. Momenton li streche auskultis, sed kiam neniu respondis, li ekkriis: "Kiu estas chi tie?" Sed kiam denove neniu respondis, alpashis la arbaristo al la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte ech la kapon ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo. Nur poste li ekrigardis al la pordo. Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed tamen sentime, li cedis unu pashon. Samtempe mallevighis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, kvazau li volus ekkapti la chasponardon kaj la maldekstran manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. Sed tuj poste denove li elpashis kaj preninte la revolveron, kushantan sur la tablo, li tondre ekkriis: "Kiu estas chi tie? Kion vi volas?" Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza kresko, havanta sur la kapo transjhetitan tute malsekan nigran mantelon, en kiu shi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole parton de la vizagho kaj brilantajn nigrabluajn okulojn... En tiu momento la virino, subite, kvazau tamen shi estus fine decidinta, dejhetis la mantelon kaj rektighinte staris kiel statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortushanta, muta petego. Podhradsky, rekoninte shin, cedis mirigite kaj kun la mieno de l' kolero kaj malamo surde ekkriis: "Evelino!" "Jes -- Evelino...," mallaute kaj mole diris la virino per la tremanta vocho. La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj klarigis chiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed ankau tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta ekmiro, vidigante en la vizagho fortan animan batalon. Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen komencis lin senarmigi. La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizagho, kiam li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato. "Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuraghe kaj timeme la dolore tremanta vocho de Evelino. "Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion pardoni..." "Pardonu!" shi ripetis shancelighe kun la plej kortushanta akcento de l' peto. "Kie estas -- Vaclav[15]?" "Mia filo?" demandis surde la arbaristo. "Mia --?" aldonis Evelino, sed ne shi finis, char la arbaristo malafable interrompis shin: "Li ne estas chi tie!" "Tio estas tute neebla!" kontraudiris Evelino. "Dum tri tagoj kaj preskau tri noktoj mi vagas en la arbaroj chirkau la chasdomo, por kuniri kun Vaclav. Vaclav lau chio dum la tri tagoj ne forlasis la chasdomon, Vaclav estas chi tie..." La arbaristo respondis decide: "Kaj se ech li estus chi tie -- lau kia rajto ci kuraghas transpashi la sojlon de tiu chi domo?" "Pardonu!" ekghemis dolore la edzino de Vaclav. "Mi alvenas kun la dispremita koro, malfelicha, pentofaranta Magdaleno, por ke mi sur genuoj petu de Vaclav pardonon de mia peko..." "Malfelichulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis en la dolora tono: "Kun Vaclav ci kuniros plu neniam!" "Pro chio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste petegis Evelino, "venigu al mi Vaclav-on!... Au almenau diru al li, ke mi estas chi tie -- ke mi revenas --." "Mi ne povas." "Chu li estas malsana?" "Ne estas. Sed la infano -- la infano malsanas --" "Pro la kompato de Dio -- mia infano?" ekkriis Evelino malespere kaj shia rigardo rondiris sovaghe en la chambro. Sed char de la loko, kie shi jhus staris, shi ne povis vidi en la malantauo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la duone disigita pordokurteno, shi denove tuj rekonsciighis. "Mi vidis ja ghin antauhierau de malproksime kelkajn fojojn. Ghi estis sana kaj fresha..." "Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malghoje la arbaristo. Evelino ekghemis dolore: "Ah, Dio, Dio -- do mia antausento tamen ne trompis min... Kiam proksimume antau duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj sur la senarba deklivo kaleshon alveturantan de l' urbo al la chasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta ghi povas esti sole kalesho de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis min, ke Vaclav dum tri tagoj ne forlasis la chasdomon, ekregis min terura antausento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam hierau en la nokto, mi shteleniris ankau hodiau -- antau momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la bojado au alimaniere, en la korton ghis la fenestro por tute konvinkighi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkighi pri la vero, mi kuraghis fine --" Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis kun la mieno de plej kortushanta muta peto la okulojn de l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero. Ekkolerighinta Podhradsky por momento estis en embarasoj. La muta peto de l' charma pentofarantino, kiel shajnis, tamen senarmigis lin. La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune rughighinta vizagho, jam jam transighis en la mienon de l' eldevigita kompato. Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, shajne senkauze, denove ekflamis lia kolero. Li elpashis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la dekstran manon por bati... "Batu! Batu!" ekghemis Evelino kun la senmezura sindoneco. La pasiighinta arbaristo, kvazau embarasite denove cedis, kaj lia levita mano falis. "Batu -- piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere miajn terurajn animturmentojn. Sed antaue diru al mi, kie estas mia edzo?..." "Plenumighu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskau kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe li ordonis: "Levighu!" Poste li trairis laularghe la chambron, kaj iom pli trankvile komencis la parolon, dirante: "Se ci estus alveninta, Evelino, antauhierau au hierau au almenau hodiau antauvespere, eble -- pro la infano -- mi estus pardoninta cin... Sed nun -- nun la infano ne bezonas plu la patrinon..." "Oh!" shi ekghemis malespere. "Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontrau mia filo kaj la propra infano!" daurigis la arbaristo. "Mi ne volas jughi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por senkulpigi cin." Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallaute, duone por si: "Evelino mensogis neniam..." "Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekaudis la vortojn. "Ghis nun oni ne kaptis shin mensoganta. Sed tiun chi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al shi... Parolu!" Evelino pene shanceliris al la segho kaj falinte sur ghin, kovris la vizaghon per la ambau manoj. "Audu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli pacigheme. "Chiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenau rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la severa kaj justa jughanto." "Mi ne scias -- mankas al mi la vortoj...," komencis Evelino reveme. "Sed se mi devas la chefan kauzon de mia foriro almenau montri, do mi ne trovas alian vorton, ol -- dankemon..." "Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, patro -- dankemon, au se vi volas, subitan ekflamon de l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estajhon kaj kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..." "Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante rezisti ian malklaran impreson. "Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi shuldas mian spiritan regeneracion," daurigis Evelino; "al la homo, kiun mi antaue amis pasie kaj kies memoro estos chiam sankta al mi; al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi jhus estas: virinon kun la senantaujugha autopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, patro, antaue amis tiel arde." "Chesu!" intermetis la arbaristo severe. "Chu ci volas fari laudindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri la edzino kaj patrino?" "Ne, patro! Sed diru mem -- chu vi trovis che mi dum tiu tuta tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenau unu solan eraron, pro kiu vi povus min almenau nur patre admoni? Chu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo? Chu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano? Chu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antaue vi mem konfesis multajn fojojn, ke shi kreis paradizon el via malgaja solejo kaj malghoja hejmo?" "Estas vere; mi ne povas kontraustari ciajn vortojn!" jesis la arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon kaj cian infanon." "Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura ofero, kiun mi faris pro dankemo..." "Ne, ne, tio ne estas ebla!" "Kaj tamen estas tiel!" daurigis Evelino. "Via filo ne estis kaj ne estas viro antaujugha. Nia reciproka interrilato estis tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis ech la ombro de l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj lian pasintajhon, tiel ankau li konis la mian kaj min mem ghis la plej sekretaj anguloj de l' animo. Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantaujughe la faron, kiu lau la jugho de l' mondo estas nepardonebla peko; sed lau lia propra jugho ghi ne estas kaj ne povas esti io alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia estajho kaj ghia pasintajho -- au, se li tamen malgrau tio volus jughi lau la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava eraro." "Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko ech la diablo ne scius elpensi!" "Kaj tamen, patro, chio estas tiel simpla kaj natura!" daurigis Evelino. "Certe vi memoras ja ankorau, ke mi rakontis ankau al vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintajhon. Mi estis, kiel vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankau tiu de l' edzino kaj patrino la plej sekreta mistero -- ghis subite, tute okaze, mi renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagighi..." "Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo. "Vi scias, patro, ke unuavide li shajnis studento kiel cent aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriprochinda, lia koro tiel pura kaj lia spirito tiel milde pripensema -- unuvorte, li estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu ripetis ankau mian amon... Kaj chion chi sciis kaj scias, patro, ankau via filo. Kiam mi konatighis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian pasintajhon. Mi diris al li ankau, ke nin disigis la situacio sociala. Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al mi la manon, mi ne kashis antau li la eblan krizon: nome, se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, aperus denove antau mi, ke sendube malfacile mi rezistus la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, au la ekflamon de l' peka pasio --" "Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riproche kaj pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amatacho! En la brakoj de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto --" "Ne, patro, ne!" kontraustaris Evelino. "Mi ne disighis kun via solejo kaj kun vi chiuj sensente, sed post la kruela, senmezura batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne farighi maldanka al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure malfelicha..." "En la pasinta autuno, dum la lastaj chasoj," konfesis plie sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu chi unua renkonto naskis en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis. Sed post la intershangho de kelkaj vortoj ekregis min febra maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron shajne tute sanan korpe, sed malsanan anime. La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, senfortigan premitecon kaj bedaurindan lacecon. Anstatau homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron plej senantaujughan, staris antau mi homo vundita en la interno de l' animo, homo, kies tuta estajho estis rompita, unu el tiuj bedaurindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, dolore kurbighantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la eterna trankvilo, kiun donas al ili sole -- la tombo... Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena talento de tiu bedaurinda viro estis jam preskau tute neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi rememorigis min, kion mi shuldas al tiu homo kaj kiam mi ekkonis, ke li ankorau nun amas min kiel min amis antaue, tiam elsaltis el la hhaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, la sento de l' senmezura kompato... Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel bedaurinda... Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, "okazis --" "Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, "kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, "sendube sukcesis -- chu ne vere?" Evelino turnis malghoje la kapon. "Kaj chu ci volas per chi tiu nekredebla fablo sankcii cian teruran kulpon kiel la plej puran virton?" daurigis la arbaristo, kiu la lastajn vortojn auskultis shajne trankvile kun la krucitaj manoj. "Vi agas maljuste kontrau mi, patro, se vi konjektas, ke mi volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino per la tono kaj la motivoj chiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontrau miaj devoj de l' edzino kaj patrino. Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, ni virinoj havas ankorau naturajn devojn de l' spirito kaj la koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankau neeble, kiel batali kontrau la neshangheblaj leghoj de l' naturo. Estas vere -- ke ekzistas ankau virinoj, kiuj rezistis en la plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. Sed ili ne estas pravaj. La devoj de l' spirito kaj la koro estis che la edzinoj kaj patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe estingighinta, au ghian lokon estis okupinta -- la malamo. Tiuj do povas facile rezisti... Sed che mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua amo kaj ankau estante edzino de via filo amas lin kun la tuta ardo de mia koro --" "Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, "la leghan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu trankviligi cian voluptemon --?" "Ah, patro, patro -- ne shiru mian dispremitan koron per la moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino chiam pli pasie. "La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne chesos ghin mordi ghis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la pereo, kaj dume --" "Kiam la amatacho forpushis kaj forjhetis cin," intermetis la arbaristo kun la mallautigata moka rido, "ci alvenas, por denove ruze enshtelighi en la koron de l' trompita, perfidita edzo --" "Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino chiom pli pasie kaj tamen kun la kortushanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia granda peko kaj ankau permeson, ke mi povu denove farighi patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstatau vi auskultus min via filo Vaclav --" "Vaclav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Vaclav estas -- mortinta!" "Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazau shi ne komprenus la sencon de l' vorto. "Kaj chu ci ech ne ektremos?" ekparolis Podhradsky severe. "Mia Vaclav -- vi diras, patro -- mia Vaclav, estas -- mortinta?" demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazau shi estus jam almenau duone kompreninta. "En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis la respondo en la tono eliranta kvazau el la tombo. "Oh," ekghemis Evelino malespere kaj levighinte shi rigardis chirkaue, kvazau antausentante teruran katastrofon. "Pro la kompato de Dio -- patro!" shi ekriis en la plej forta atako de l' doloro, starante rektighinte kaj senmove kvazau rigida. "Jes, chi tie per la kuglo de tiu chi revolvero li traboris al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ghis nun ne estas forigita de la tablo... Rigardu!" "Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la vocho tiel sovagha, ke ankau la arbaristo eksentis froston. Shia vizagho vidigis senmezuran malesperon. Shi falis kvazau senfortigita sur la seghon, sed post la momento shi denove levighis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis: "Kaj la infano? Kie estas mia infano?" La arbaristo shancelighis ankorau momenton rekte respondi, sed kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li montris per la mano la malantauon kaj surde aldonis: "Ghi mortas." Kun terura ekkrio shi levighis kiel morte vundita leonino kaj volis kuri en la malantauon. "Halt'! Nek unu pashon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, barinte al shi la vojon. "Kompaton! Kompaton!" shi petegis kun la plenda malespero etendante la manojn. "Pro chio, kio estis al vi, patro, iam plej kara...," shi balbutis kaj volis denove kuri en la malantauon. Sed la arbaristo brutale forpushis shin kaj preninte la revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ghin al Evelino. "Nek unu pashon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata brutaleco, "se ci ne volas, ke ankau mi faru mortigon..." En muta malespero shi shanceliris returne. "Por ci la infano estas -- mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun la revolvero. En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, malsuprenirantaj la shtuparon kaj mallautigataj vochoj. Post la pordo eksonis la vocho de Kichjo: "Chi tien, sinjoro doktoro -- mi petas... chi tien -- dekstren!" "Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide turnis sin al Evelino. "Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto "fremda" kaj kun la patosa imperativo aldonis: "Kaj tial -- silentu!... Chu ci komprenas?" Podhradsky volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed apenau li faris unu pashon, malfermighis la pordo kaj Kichjo, enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la chambron, senparole fermis denove la pordon. Nur nun ekiris ankau Podhradsky. La kuracisto, ne rigardinte chirkaue, metis la kofreton sur la lokon, kie ghi antaue staris kaj tuj raportis: "La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danghera. Sole malgranda degrato de la hauto, sed tamen sufiche dolora..." Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki lian nenormalan staton. "Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco de l' zorgemo ekrigardinte al la malantauo. "Chu nia malgranda paciento --?" Kaj kiam li faris unu pashon al la malantauo, li ekvidis la virinon post la arbaristo. "Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni ne estas solaj... Vi havas ja viziton..." "Jes, viziton --," ripetis la arbaristo kvazau en embarasoj. En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj shi estis kovrinta la vizaghon. "Milena!"[18] ekkriis mallautigite la kuracisto kaj rapide aliris al shi. "Chu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo. "Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Shi estas Milena de mia filo..." "De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al Evelino: "Malfelichulino! Chu ci kauzis ankau la morton de filo de la doktoro? Parolu!" Evelino, levighinte kun la strecho de chiuj siaj fortoj, per la malklara kaj tamen tremanta vocho respondis unue al la doktoro: "Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole via filo min nomis Milena..." "Jes, jes!" konsentis la doktoro. "Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuragha senespero, "ne kauzis -- la morton de via filo --" "Mi scias, mi scias --" diris la doktoro. "Kaj -- mi scias ankau, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la kortushanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenau nun, kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran dankon!..." Poste li premis shian manon. Podhradsky kolere rigardis tiun neantauviditan scenon. Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu pashon. La kuracisto turnis sin al li. "La severa moshto -- la morto -- sinjoro arbaristo," li diris kun la akcento de l' kortushanta peto, "pacigas ankau la malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankau vi, en tiu chi fatala momento jam pro la infano --" "Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ghis la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por shi mortinta..." Evelino ekghemis malespere kaj dispremite falis denove sur la seghon. En tiu chi momento la infano sur la lito en la malantauo konvulsie ektusis. "Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malantauon. Samtempe levighis ankau Evelino kaj elpashis post la kuracisto. "Halt'! Nek unu pashon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis shin teren. Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantauon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon. "Chu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo: "Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis mallautigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon..." "La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l' kuracisto. Poste li staris momenton kvazau subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj shancelighe trairinte la chambron laularghe li haltis antau Evelino, kiu dume levighis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antau shi. Dum kelke da minutoj neniu ekparolis. La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble lacighis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantauo post la pordokurtenoj. Evelino, starante en la muta malespero antau la arbaristo, havis atenton por nenio chirkau si. Subite shi denove rekonsciighis. Kunmetinte la manojn shi ekghemis: "Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!" "Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco. "Kompaton -- kompaton!" balbutis malespere Evelino post mallonga pauzo. En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris. Podhradsky alproksimighis rapide kaj kun la timema avideco demandis: "La infano?!" "La lasta medikamento efikis!" raportis mallautigite la kuracisto. "La forta, intence kauzita atako de konvulsia tuso liberigis la trahheon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera... La infano pasigis feliche la krizon kaj nun estas la espero -- ." "Vi do opinias, sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo nekredante ankorau. "Ke mi esperas la resanighon!" intermetis la kuracisto. "Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino..." "Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie: "Ne, ne -- neniam!" "Ghi ne estas mortinta! Ghi resanighas!" ekghojegis Evelino en la subita ghojigho. "Mami -- mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazau ghi estus rekoninta la vochon de l' patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, ghi vokis plue: "Avchjo! Mi audis mami..." "Chu vi audas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la kuracisto al la arbaristo. "Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. "Avchjo, avchjo! Venigu al mi mami!" Evelino, kiu momenton staris rektighinte kaj senmove, kvazau shi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston. Sed ankau nun la arbaristo restis nedecidigebla. La kuracisto provis ankorau unufoje rompi lian obstinon. "Pardonu," li diris, "almenau pro la memoro de l' malfelicha viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento -- pardonu pro la memoro de via filo!..." "De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortushanta mola vocho kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizaghon per la mano, li aldonis kun la eldevigita pacighemo: "Mi pardonas!" Evelino salte levighis kaj kun la ghojega ekkrio kuris en la malantauon... Apud la infanlito shi falis, sed tuj denove levighis kaj kun la mieno de senmezura felicho klinighis super la lito... La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo: "Tian neantauviditan shanghon, kredu, mi mem ne atendis... Sed la perfekta felicho, kiun alportis iam al vi tiu chi virino, revenos neniam plu al vi en la chasdomon..." "Jes, ghi ne revenos!" rimarkigis maldolche la arbaristo, mallevinte la manon de l' vizagho... "Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu chi pentofaranta Magdaleno farighos tia patrino al la infano, kia shi antaue lau sia karaktero neniam farighus sen la terura kulpo, je kiu shi pentofaras --" * * * * * PIEDNOTOJ [En la libro mem, la piednotoj trovighas plejparte che la piedoj de la koncernaj paghoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu chi unupagha versio preparita por Projekto Gutenberg, la piednotoj estas kolektitaj chi tie, che la fino de la unu (longa!) pagho.] [1] Kvartalo de Praha. [2] Germane Partitur, angle partition, france partiton, itale spartito. [3] Parko de Wien. [4] Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto). [5] En slavaj landoj la monahhinoj estas nomataj "fratinoj". (Rim. de trad.) [6] Sumava (legu Shumava) = montaro en suda Bohemujo. [7] "Mami" au "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l' trad.) [8] Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.) [9] Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.) [10] Che kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.) [11] Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.) [12] Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.) [13] Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.) [14] Volsany (legu Volshani) = antauurbo de Praha. (Rim. de l' trad.) [15] Vaclav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.) [16] Konvenienco = slusnost, Konvenienz, convenience, convenance, convenienza. [17] Nomo de proksima vilagho. (Rim. de l' trad.) [18] Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.) End of the Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** ***** This file should be named 18178-0.txt or 18178-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/1/7/18178/ Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.