The Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Mark Twain: Tri Noveloj Author: Mark Twain Translator: Edwin Grobe Release Date: March 8, 2006 [EBook #17945] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ *** Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ MARK TWAIN (1835-1910) TRI NOVELOJ: - KONFESO DE MORTANTO - - LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO - - LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO - Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono MARK TWAIN: TRI NOVELOJ Unua Eldono: Januaro 1999 Originaj Anglalingvaj Titoloj: "A DYING MAN'S CONFESSION" "THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY" "THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY" Copyright 1999 Edwin P. Grobe for the herein contained English-to-Esperanto Translations * * * * * ENHAVO "Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19 * * * * * KONFESO DE MORTANTO Ni alproksimighis vilaghon Napoleonon en shtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenau, ne bonega. Char mia tasko ne estis (lauprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine ghi prenis la formon de preciza demando. Chu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzajhoj. Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauras estigi ghenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, laushajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajhojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauta; ilia lingvajho, ribelema. Ilia chefa argumento estis tiu kiu chiam malmergighas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antaukonsentis_ resti sur chi tiu boato," ktp.; kvazau, decidighinte fari malsaghajhon, lau nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi ghin en _du_ malsaghajhojn per la plenumo de la komenca decidigho. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun sufiche bona sukceso. Rezulte de tiu kuraghigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskacho kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldau ekkuraghis rakonti ties historion, preskau samvorte kiel mi chi-poste raportas. Chirkau la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi loghis en la pensiono de Fraulino Dalvejnero, che numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Shi kaj shiaj du junaj infanoj kutimis veni che mi chiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn ghis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne daure vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu chambrego. Vidighis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante chiuj vaksoblankajn rigidajn vizaghojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj chirkau ili. Lau la flankoj de la chambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en chiu el tiuj kushis pluraj marmormienaj beboj, entute kashite kaj enterigite sub tavoloj da freshaj floroj krom siaj vizaghoj kaj interfalditaj manoj. Chirkau fingro de chiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendighis ghis la plafono kaj de tie ghis sonorileto en tiea kontrolchambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas chiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urghohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekighinte el la morto, estigas korpomovon--char chiu movo, ech la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejhorado de iu mughventega nokto kaj eksentis sian korpon aliighi palpebrumtempe en tremetantan jheleon pro la subita bruacho de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu ajho, demandis kio kutime okazas? Chu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprochis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite. La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam shi ekkriis: "Venu kun mi. Mi havas loghanton kiu rakontos al vi chion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie." Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kushis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagho estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kushante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra ghi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermighis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino daure parolis ghis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj shanghighis, plihelighis, ech avidighis--kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekghuis kunan solecon. Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan. Tiu ftizulo kaj mi intime amikighis. Mi vizitis lin chiun tagon kaj ni parolis pri chio. Almenau pri chio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciighis la edzino au la infano de iu ajn, chiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcha lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpalighis kaj ghin anstatauis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermighi la unuan fojon; triavice, li chesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole daure enlitighite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, laushajne audante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek aude pri mia foriro el la chambro. Kiam mi jam estis dum du monatoj la chiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon: "Mi rakontos al vi mian historion." Tiam li daurigis kiel jenas: * * * * * Mi neniam rezignis antau nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hieraunokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldau. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentighos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hieraunokte, devigas min rakonti al vi mian historion--char vi vidos vilaghon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auskulti mian rakonton. Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas char ghi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidighis ekloghi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicha el chiuj felichaj hejmoj. Iun nokton--okazis chirkau la fino de la milito--mi vekighis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj bushshtopita dum la chirkauanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la chambro kaj unu el ili diris al la alia en rauka flustrado: "Mi _diris_ al shi ke mi faros tion se shi faros bruon, kaj rilate al la infano--" La alia viro interrompis en mallauta duonplora vocho: "Vi diris ke ilin ni nur bushshtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni." "Chesu plendachi. _Necesis_ shanghi la planon kiam ili vekighis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu serchfosadi." Ambau viroj surportis maskojn kaj krudajn chifonajn "nigrul"-specajn vestajhojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili serchfosadis hazardacele en mia malricha loghejo dum momento. La chefbandito diris tiam en teatra flustrado: "Tio estas tempomalshparo. _Li_ malkashu kie ghi estas kashita. Forigu lian bushoshtopilon kaj lin revigligu." La alia diris: "Bone. Kondiche ke ne okazu klabado." "Sen klabado estu, tial. Kondiche ke li daure silentu." Ili min alproksimighis. En tiu momento audigis eksterdomaj sonoj, sonoj de vochoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj auskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimighis. Tiam eksonis kriego: "_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon." "La vocho de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambau banditoj forfughis pere de la malantaupordo, malshaltante sian lanternon dum la kurado. La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis laushajne dekduo da chevaloj--kaj nenion pluan mi audis. Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia bushshtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi serchauskultis la vochojn de miaj edzino kaj infano--auskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajhon de la chambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli achighis, pli kaj pli minacighis, en chiu momento. Chu vi opinias povinti toleri horodauron da tiajho? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran dauron. Chu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogho shajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi audis ghin la antauan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, chirkau la nova tagigho mi min liberigis kaj ekstrechis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajhoj tien jhetitaj per la shtelistoj dum ili serchis miajn shparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjheti la pli krudan el la du brutuloj. Sango ghin makuligis. Mi atingis stumblapashe la alian ekstremajhon de la chambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kushis. Jam forpasis iliaj chagrenoj. Nur komencighis la miaj. Chu mi apelaciis al la juro? Chu mi? Chu satighas la soifo de la malrichulo se la regho trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Leghoj kaj la pendumilo ne povus kontraupagi la shuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la shuldanton kaj kolektus la shuldon. Kiel efektivigi tion, chu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri ghi se mi neniam vidis la vizaghojn de la shtelistoj nek audis iliajn kutimajn vochojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgrau tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ech detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel ghin apliki. Mi parolos pri tio baldau. Vi vidos. Ni daurigu nun, konsiderante la aferon en tauga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarshajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri ghi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocho de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidighis serchi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj serchis vane, char nur mi suspektis la soldatojn. Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflajhon por mi el diversaj vestajhpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilagho mi achetis paron da bluaj shirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disighis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kashis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante shajni egalpartia, mi amikighis kaj divenis sortojn inter chiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antau mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farighis bonvola viktimo de iliaj shercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farighis favorato. Baldau mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian ghojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el chiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la ghustan spurvojon. La viro nomighis Krugero. Li estis Germano. Estis nau Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed laushajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al vengho ke mi apenau sukcesis malhelpi min surgenuighi antau li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj daure sortodivenis, lauokaze. Mia aparataro estis simpla: iom da rugha farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premajhon de ghi, ghin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencajhon? Jen ghi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke chiu homo havas unu trajton kiu neniam shanghighas ekde la lulilo ghis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas che iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premajhon pri la dikfingra malsuprajho de nova malliberulo kaj ghin staplis por ebla estonta uzado. Li diris chiam ke bildoj senvaloras char eventualaj kamuflovestajhoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certajho," li diris. "Ghi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis chiam. Mi daure sortodivenis. Chiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajhojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rughajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajhojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur chi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuraghigan rimarkon: "Chu _neniam_ samaspektos ili?" Sed finfine alvenis mia rekompenco. Ghi estis la dikfingra premajho de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antaue mi sciis nek la nomon nek la vochon nek la figuron nek la vizaghon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis chiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por chion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajho de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldejhorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj audkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero: "Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jughis esti pli bone ne malkovri ghin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hieraunokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antau ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambau." Li falis surgenuen, timigite ghis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elvershis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memorajhoj pri tiu murdonokto en mia chambreto: "Mi ne faris tion. Lau mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone." Jen estis chio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkrochighis al mi, petegante ke mi lin protektu kontrau la murdinto. Li diris: "Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kashejo. La fruktajho de shtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj ghi estos al vi, chiu cendo. Du trionoj el ghi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni ghin entute. Ni kashis ghin kiam ni alvenis chi tien komence. Sed mi rekashis ghin hierau en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj ghin forpreni entute. Ghi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antau du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la shancon priskribi la kashejon al shi, mi intencis ruzdoni mian arghentan poshhorloghon en shian manon au transsendi ghin al shi kaj shi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantauajho de la ujo kiu chion rakontas. Jen, prenu la horloghon kaj diru al mi kion fari." Li penadis trudi sian horloghon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante ghin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je chirkau dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero: "Enposhigu denove vian horloghon, ghin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldau mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premajhon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri chi tiu afero. Nenion diru al iu ajn." Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon--lauintence tiel longan ke mi ne povis ghin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la audkampo de subauskultantoj. Oni chiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la chirkauejo. Chirkau noktomezo mi survojighis, provizite per la kontrausigno, kaj gvidis miajn pashojn ghis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontrau malklaran figuron preskau antau ol povi eligi shirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambau en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpashis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj shovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia chevalo, li strebis alkrochighi al mi kaj miaj bluaj shirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plonghis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo. Mi forfughis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn shirmokulojn en la mano de la mortinto. Tio okazis antau dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele chirkau la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed chiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, char mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigho kiujn mi spertis en chiuj tiuj tedaj jaroj estis la chiutaga penso: "Mi senvivigis lin!" Antau kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon lau mia sencela maniero. Malhavante monon, mi serchis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum chirkau unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Ghi plachis al mi. Plachis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn austerajn vizaghojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Chiam la malklaraj, malantauenirantaj mortintovicoj estigis che oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antau du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la gvatchambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj shutroj sonadis pli kaj pli mallaute en miaj senaudighontaj oreloj chiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskau paralizis min la shoko char neniam antaue mi audis la signalon. Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrochambro. Preskau mezdistance for lau la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Ghia flanko alfrontis min. Mi aliris ghin haste kaj enrigardis fikse ghian vizaghon. Chielo! Adlero ghi estis! Chu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen ghi estis: "Shajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontraua rezulto chi-foje!" Vershajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekighinte meze de tiu senvocha silento kaj chirkauspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizagho kiam li vidis vivantan formon antau si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultighis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pinchitan vizaghon kiam mi metis la kordialojn malantau min kaj diris moke: "Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili auskultos kaj kompatos. Sed en chi tiu loko aushkultos kaj kompatos neniu alia." Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis: "Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malshpari tempon, char estas malmulte da tempo por malshpari. Kio, chu vi ne povas? Kia domagho! Tamen ne gravas. Kriegado ne chiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, chu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, chu ne? Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandaghojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetighas post longaj jaroj. Char ankau _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, chu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. SHshsh! Jen malfruhora pashsono! Ghi venas en nia direkto. Auskultu, kiom proksima ghi estas! Eblas kompti la pashsonojn: unu, du, tri! Jen, ghi staras jhus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura shanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Ghi preterpasis. Jen. Ghi mallautighas. Ghi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jhus audis homan pashsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni audos samajhon." Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagho estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj ghin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo: "Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la tauga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo." Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizagho de mia viktimo. Mi perpleksighis, maltrankvilighis, diris: "Nu, kio? Chu li ne eskapis?" Nea kapskuo. "Chu ne? Kio okazis tial?" La kontento en la envolvita vizagho ankorau pliklarighis. La viro strebis murmurachi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kushanta la plej proksime al li. "Chu mortinta?" mi demandis. "Chu ne sukcesis eskapi? Chu kaptita fughante kaj pafita?" Cetera kapskuo nea. "Tial, kiel?" Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antauenklinighis kaj rigardis ech pli zorge. Li chirkautordis dikfingron kaj per ghi malforte pikis la bruston. "Ho, chu vi volas diri: ponardita?" Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke ghi ekshaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis: "Chu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Char tiu pikbato celis ununure vin!" La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel ghoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri. "Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikighis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!" Mi imagis audi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizaghon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauensinki sur sian klintabulon. Necesis al li sufiche longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis plache longan tempon pri la afero. Mi alportis seghon kaj jhurnalon, sidighis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankau pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis lautvoche: chefe fantaziajn raportojn pri homoj urghe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li audigis la sonorilon. Lau onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatighis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas senghena opinio. Ghi restu tia. La malvarmo de la mortochambro jam penetris miajn ostojn. Ghi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antaue min afliktintan sed kiu, ghis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajho pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin reshovis en ghin! Post tiu nokto mi devis enlitighi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacho tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havajhojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horloghon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis malsana la posedajhojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajhoj. Tamen, pere de tiuj leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon lian. Tridekjara nun, li estas faka shuisto kaj loghas che Numero 14 Reghostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per du trionoj el lia financa subteno. Nu, rilate al tiu horlogho--vidu kiom strange evoluas la aferoj! Mi chirkauspuris ghin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon- kaj chagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis ghin! Ekhavis ghin kaj nedireble ekghojighis. Malfermis ghin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antauscii ke tiu paperpeceto ne restos tie chiun tiun tempon. Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis ghin el mia menso. Kaj ege malghoje, ghin dezirinte por la filo de Krugero. Hieraunokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havajhojn. Mi entreprenis bruligi chiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antaue zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi ghin rekonis. Jen ghi. Mi ghin tradukos: _Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria shtono, kvara vico. Tien enshovu mesaghon dirantan kiom alvenos._ Jen. Prenu kaj konservu ghin! Krugero klarigis ke tiu shtono formoveblas, kaj ke ghi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triashtone ekde la okcidento. La mono kashighas malantau ghi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajho por devojigi okaze ke la papero enfalu malghustajn manojn. Sendube ghi plenumis tiun funkcion por Adlero. Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojaghon lau la rivero, vi spurtrovu tiun kashitan monon kaj sendu ghin al Adamo Krugero, che la Manhejma adreso kiun mi menciis. Ghi richuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontraue al la impulso de mia koro kiu preferintus lin shirmi kaj savi. * * * * * "Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estighis profunda kaj impona silento kiu dauris ne mallongan tempon. Tiam ambau viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu daure persistis ghis chiuj partneroj preskau senspirighis. Tiam miaj amikoj komencis renormalighi kaj retirighi, subshirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun audighis nur silento. Tiam Roghero diris reveme: "Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauzego: "Dek mil. Tio estas vera monamaso." Baldau la poeto demandis: "Chu vi celas sendi ghin al li tujege?" "Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando." Nenia respondo. Post iom da tempo, Roghero demandis heziteme: "Chu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--" "Certege, la tutan sumon." Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskighinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne audkaptis lian dirajhon. Sed mi audis Rogheron respondi: "Jes. Tia ghi shajnas al mi. Tio devus ege sufichi. Mi opinias ke _li_ nenion faris." Baldau la poeto diris: "Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol sufichas. Vi nur konsideru! Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la daurotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ech lin ruinigus. Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjhetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus lauvice de malbono al plimalbono--" "Jes, vi pravas," interrompis Roghero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je chiu memestimo kaj chio, tiam mi ne konas la homan naturon--chu ne, Tompsono? Kaj ech se ni transdonus al li _trionon_ el ghi; nu, en malpli ol ses monatoj--" "Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitighante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus ghin ektushi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antau ol--" "_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--" "Kial tiu shuisto rajtas disponi du mil dolarojn, plachus al mi ekscii?" Roghero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, chirkauate de samranguloj, manghante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, ghuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj chirkauirantaj en silkaj vestajhoj, laupromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagheco. Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antau li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antau tia viro kaj diru--" "Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie ghis la defluilo, de tie ghis la almozdomo, de tie ghis--" "_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas felicha tie kie li estas ke tia kia li estas. Chiu sento pri honoro, chiu sento pri karitato, chiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en sengheno. Jen vera amikeco, jen autenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj saghan, kredu min." Post iom da daura diskutado, evidentighis ke chiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangho pri la afero. Klarege estis ke chiuj sentis la devon sendi al la kompatinda shuisto _ion_. Estighis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon. Nu, post kiam chio laushajne bonordighis por chiuj partoprenantoj, elstarighis nova gheno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonshancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Roghero diris: "Kiu estintus _iel ajn_ bonshanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi chio irintus al la shuisto." Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Roghero unue parolis. Mi replikis ke la sugesto naskighintus che mi sufiche baldau kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda. La debato varmighis en kverelon, tiam en batalon. Chiu viro ekvundighis iom forte. Post min iom kuraci, lau mia maniero, mi supreniris en malbonacha humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel plache kiel permesis mia humoro: "Mi alvenas por adiaui, Kapitano. Mi deziras alterighi che Napoleono." "Vi deziris alterighi kie?" "Che Napoleono." La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li chesis ridi kaj diris: "Sed chu vi seriozas?" "Mi jes ja tre seriozas." La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris: "Li deziras elboatighi che Napoleono!" "Chu che Napoleono?" "Tiel li diras." "Lau la fantomego de Cezaro!" Onklo Mumfordo alproksimighis lau la ferdeko. La kapitano diris: "Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatighi che Napoleono!" "Nu, lau--!" Mi diris: "Bonvolu, pri kio temas chio tio? Chu viro ne rajtas alterighi che Napoleono se tion li deziras?" "Nu, damnu, chu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj ghi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero ghin krevis, ghin chifonigis, ghin forshovis en Misisipo-Riveron!" "Chu forbalais la _tutan_ urbon? Chu bankojn, preghejojn, malliberejojn, jhurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon--chu _chion?_" "Chion. Nur dekkvinminuta tasko, au similajho. Postlasis de la urbo nek hauton nek haron, nek shirajhon nek shindon krom la malantaua ekstremajho de iu domacheto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antaua starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajho de la urbo. Tiu densa arbaro che la dekstra flanko situis antaue mejlon for de la urbo. Rigardu malantau vi, kontrauflue. Nun vi komencas rekoni la pejzaghon, chu ne?" "Jes, mi jes ja ghin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priaudis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita." S-ro Tompsono kaj S-ro Roghero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj auskultis silente la novajhon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallaute: "Por mia porcio de la kolorlitografo." Roghero agis same. Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron rulighi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antau dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo. Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun chiutaga enketo. Urbeton kie antaue mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajhon pri la lamentinda katastrofo de batalshipo Pensilvanio antau kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fishojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacheto kaj dispecighanta brika fumtubo! LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi chi tie alfiksas la rezultajhon. Mi sentas kashitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multaghulo sian fifaman _Jachjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememorajhoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso. Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servochambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomighanta Che-Anghelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizagho mienon de charmaj mildeco kaj simpleco. Li vekighis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomighanta Leonido V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesagho lauraporte loghinta antaue en Che-Anghelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi shuldos al li multajn reciprokajn komplezojn. Simono Hvelero malantauenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia segho, tiam sidighis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan chi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la vochon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen lau la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstatau imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan au absurdan temaron, li taksas ghin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin daurigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon. "Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cheestis chi tie ulo nomighanta _Jachjo_ Smilejo, en la vintro de '49, au eble estis la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu au la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankorau ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri chiam veti pri kio ajn surscenejighas kondiche ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontraua flanko, kaj se ne, li mem shanghis vetflankon. Plachis al li iu ajn arangho plachanta al la kontrauvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentighis. Tamen li estis bonshanca, malkutime bonshanca. Preskau chiam li venkis. Li estis chiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti ghin kaj priveti iun ajn flankon, lau via deziro, kiel mi jhus menciis. Se okazis vetkuro por chevaloj, je ties finigho vi trovis lin multrichigita au nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri ghi. Se okazis katbatalo, ghin li privetis. Se okazis kokbatalo, li ghin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antau la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cheestis ghin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, lau lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojighi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontrau li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton ghis Meksikio por ekscii kien ghi celas iri kaj dum kiom da tempo ghi estos survoje. Multaj el la knaboj de chi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la laudamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj shajnis ke oni ne sukcesos shin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel shi fartas kaj li diris ke shi fartas iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, shi finfine resanighos kaj Smilejo, antau ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.' "Chi tiu chi Smilejo havis chevalinon--la knaboj kromnomis shin la 'dekkvinminutajho' sed ili faris tion nur por sherci, vi scias, char kompreneble shi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu chevalinacho, malgrau tio ke shi estis tiel malrapida kaj chiam suferis pro astmo au tempro au ftizo au io simila. Kutime ili chiam cedis al shi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis shin survoje. Tamen che la finfinigho de la konkurso shi ekscitighis kaj farighis kvazau urghpelata kaj komencis antauenkaprioli kaj larghe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruachego pro tusado kaj ternado kaj mungado--kaj chiam atingi la venkobudon kun chirkau kololonga antaueco, lau la plej bona takso. "Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi ghin rigardis, shajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan shancon por shtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis ghin, ghi farighis tute alia hundo. Ghia submentono komencis elstari kiel vaporboata teugo kaj ghiaj dentoj malkovrighis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo ghin atakis kaj ghin skuis chifonache kaj mordis ghin kaj lanchis ghin du-trifoje trans la shultron, Andreo Ghaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Ghaksono chiam shajnigis propran kontentighon, kvazau atendinte nenion alian--rezulte de kio la vetoj daure kaj redaure duoblighis kaj reduoblighis en la kontraua flanko, ghis kiam chiuj finvetis. Tiam subitege li alkrochis tiun alian hundon perbushe jhus che la artiko de ties malantaua kruro kaj tenis ghin en seninterrompa frostigho. Li ne machachis, vi komprenu, nur bushtenis kaj persistegis ghis kiam ili koncedis la venkon, ech se temis pri tutjara daurotempo. Smilejo chiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido ghis kiam la besto devis konkursi kontrau hundo perdinta siajn malantauajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kushis surgrunde kaj Andreo Ghaksono ekpretis efektivigi sian plej shatatan alkrochmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontraumurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuraghigite kaj chesis penadi gajni la venkon kaj finighis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazau por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontrau hundo kiu ne havas malantauajn krurojn al kiuj oni povas alkrochi, kio en batalo estis lia chefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampashe, sin kushigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Ghaksono kiu sin famigintus se ghi sukcesintus travivi, char ghin enestis bona konsistigajho kaj genio. Tion mi scias, char antaue ghi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se ghi ne havas talenton. Chiam mi ekbedauras pensante pri tiu lasta batalo ghia kaj ties finigho. "Nu, chi tiu chi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj chiujn tiajn specajhojn ghis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetajhon kontrau kiu li ne kapablus kontraustarigi samajhon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis ghin kaj diris intenci ghin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantaudoma ghardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis ghin. Li kutimis iom shoveti la ranon de malantaue kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirlighadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapighon, au eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenighi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al ghi kiel kapti mushojn kaj trejnis ghin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi mushon chiun fojon kiam la insekto eniris ghian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauga edukado por ke ghi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron chi tien sur chi tiun plankon--Danielo Vebstero estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Mushoj, Dachjo, mushoj!'--kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi ghi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la mushon de sur la tablo kaj refalachis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantaua piedo tute apatie kvazau ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgrau ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena platajho, ghi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena platajho estis ghia specialajho, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri ghi ghis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi char uloj vojaghintaj chien kaj estintaj chie diris chiuj senescepte ke la besto superas chiun ajn ranon iam viditan de _ili_. "Nu, Smilejo tenis la beston en latajha skatoleto kaj foje li kunportis ghin en la kampadejocentron kaj proponis ghin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris: "'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?' "Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, au povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiajho. Nur rano ghi estas.' "Kaj la ulo prenis ghin kaj okulkontrolis ghin zorge kaj turnis ghin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _ghi_ utilas?' "'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'ghi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Ghi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al ghi, retransdonis ghin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn che tiu rano kapablajn plibonigi ghin rilate al aliaj ranoj.' "'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuraghas veti kvardek dolarojn pri ghia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicha maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo chi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontrau vi.' "Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidighis por atendi. "Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties bushon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajhoj--ghin plenigis ghis preskau la mentono--kaj surplankenigis ghin. Smilejo, siaflanke, aliris la marchon kaj vagserchis dum longa tempo en la kotacho kaj finfine mankaptis ranon kaj ghin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras: "'Nu, se vi pretas, metu ghin apud Danielon, kun ghiaj antaupiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektushis la ranojn de malantaue kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dachjo faris klopodegon kaj kuntiris la shultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed sensukcese--li ne povis ekmovighi. Li restis fiksite tiel solide kiel preghejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita shipo. Smilejo estis iom surprizita kaj ech nauzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas. "La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transshultren--tiel--en la direkto al Dachjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn che tiu rano kapablajn plibonigi ghin rilate al aliaj ranoj.' "Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dachjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas chu eble ghi spertas iuspecan ghenon--shajnas al mi ke ghi estas iom pufigita.' Kaj li alkrochis Dachjon per la kolnuko kaj levis ghin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se ghi ne pezas kvin funtojn!' kaj ghin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajhoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege kolerighis--li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--" En tiu momento Simono Hvelero audis iun alvoki lian nomon en la antaudoma ghardeno kaj starighis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turnighante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton." Sed, kun via permeso, mi jughis ke daurigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jachjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informajhojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojighis. Che la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkrochis min kaj rekomencis: "Nu, chi tiu chi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--" Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auskulti pri la afliktita bovino sed adiauis kaj foriris. LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO Foje estis malbonkonduta knabeto nomighanta Jachjo--tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskau chiam nomighas Jachjo en viaj dimanchlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke chi tiu knabeto nomighis Jachjo. Ankau li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj ghojus kushighi en la tombo kaj ripozadi se shi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo farighu kruela kaj malamikema pri li post shia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimanchlernejaj instrulibroj nomighas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kushigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolchaj plendaj vochoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuighas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomighis Jachjo kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Shi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, shi sentis nenian anksiecon pri Jachjo. Shi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Shi chiam deziris bonan nokton al Jachjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam shi estis preta lin postlasi, shi tordis al li la orelojn. Foje tiu malbonkonduta knabeto shtelprenis la shlosilon de la manghoshranko kaj eniris tien shtelpashe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio shajnis flustri al li, "Chu estas juste malobei mian patrinon? Chu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmanghas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuighis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starighis kun malpeza felicha koro kaj iris konfesi chion al sia patrino kaj petis ke shi lin pardonu kaj ricevis shian benon dum plenigis shiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas che chiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere ghi evoluis che tiu Jachjo, malgrau ties strango. Li manghis la marmeladon kaj taksis ghin chefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankau tion chefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam shi ekscios tion kaj kiam shi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informajhojn pri ghi kaj shi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Chiel tiu knabo estis stranga. Chio rezultis malsame che li ol che la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj. Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por shtelpreni pomojn kaj la branchego ne rompighis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutighi. Ho, ne! Li shtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankau kaj renversis ghin per lanchita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similajho neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostajhajn jakojn kaj sonorilkronitajn chapelojn kaj pantalonojn havantajn malsufiche longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimanchlernejaj libroj. Foje li shtelprenis la poshtranchilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovrighu kaj ke la instruisto vipu lin, li shtelmetis ghin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagho kiu chiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, shatis siajn lecionojn, shategis Dimanch-Lernejon. Kaj kiam la tranchilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rughighis kvazau agnoskante sian kulpon, kaj la chagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la shtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn shultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla jughisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kauranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpauzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la shtelprenon!" Kaj tiam Jachjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jughisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas laudadon kaj tiam ne invitis tiun veni loghi che li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi chiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicha. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jachjo. Nenia enmiksighema maljuna pektenaspekta jughisto ekaperis por estigi ghenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jachjo felichis pro tio char, vi scias, Jachjo malamegis moralajn knabojn. Jachjo diris ke li "malestimas tiajn molachulojn." Tia estis la lingvajhacho de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo. Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jachjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimancho kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam shtormo kuratingis lin dum li fishkaptadis en dimancho kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi chiujn dimanchlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajhon. Ho, ne! Vi ekscius ke chiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancho senmanke dronas. Kaj chiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de shtormoj dum ili fishkaptadas en dimancho senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn chiam renversighas en dimancho kaj chiam okazas shtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fishkaptadas en dimancho. Kiel tiu Jachjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero. Tiu Jachjo ghuis sorchitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li ech transdonis al bestoghardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la manghoshranko serchante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li shtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris chasadi en dimancho kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li kolerighis kaj shi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolchaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompighanta koro. Ne, shi baldau resanighis. Li forfughis kaj finfine surmarighis kaj kiam li revenis li ne estis malfelicha kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila pregheja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata loghdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajhojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel sakshalmisto kaj tuj sukcesis alighi al la fajrobrigado. Kaj li plenkreskulighis kaj edzighis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin chiujn iun nokton per hakilo kaj sin richigis uzante diversajn trompajhojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskighvilagho kaj estas universale respektata parlamentano. Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jachjo en la dimanchlernejaj libroj ghuinta tian sinsekvon da bonshancoj kiel tiu pekema Jachjo kun la sorchita vivo. * * * * * ENHAVO "Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19 * * * * * Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors have been corrected in this etext. Unusual forms have been retained, however, if used consistently, or suspected to be intentional or simply archaic. See comments inside the HTML file for details. End of the Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ *** ***** This file should be named 17945.txt or 17945.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/7/9/4/17945/ Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.