The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Mia Kontrabandulo My Contraband Author: Louisa May Alcott Translator: Edwin Grobe Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ LOUISA MAY ALCOTT (1832-1888) MIA KONTRABANDULO Esperantigis EDWIN GROBE 1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono LOUISA MAY ALCOTT "MIA KONTRABANDULO" Unua Eldono: Novembro 1998 Origina Anglalingva Titolo: "MY CONTRABAND" * * * * * MIA KONTRABANDULO[1] D-ro Franko eniris dum mi flikis la shirajhojn de malnova chemizo por ke Tochjo dece pasu en sian tombon. Novajn chemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun shi okazigis por sia filo kontrau ghenega monkosto. "Fraulino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed plachus al mi ke vi ghin anticipu." "Kion mi faru por helpi vin?" "Fidavorte, malplachas al mi ghin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas." "Tial vi nur bonvolu nomi ghin." "Vidu, oni jhus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo chiusence. Ebriighinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ghismorte sursharghitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endangherigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanighis de la febro, plachas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne daure vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etagho de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi chiumaniere. Nu, tial, chu vi bonvolas konsenti?" "Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el chi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankau paganino. Iom plachus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi." "Bonege. Mi antauopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovighis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis char li estis severe tranchita sur la kapo. Chu vi deziras lin utiligi?" "Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri chi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstatau esti helpata de ili. Sed chu la viro sufiche bonsanas?" "Jes, almenau por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plachos al vi. Laushajne li estis tre belaspekta antau ol oni tranchis al li la vizaghon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuraghas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieracha pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed jhuris preferi morti en la strato ol loghi che la nigruloj malsupre. Tial mi loghigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdanghere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?" "Tuj post kiam Tochjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaghita, Daunzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj chiuj kvardek nutritaj." Ni ridis ambau, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, char en etoso de suferado kaj morto, pezigho de koro baldau paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti. Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipighintaspektan knabon deknau- au dudekjaran delirantan en la soleca chambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda chambro. Interesighante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas "aroganta kaj fieracha", mi rigardetis lin sekrete dum mi chirkauaspergis la chambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aranghis lauguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Chiujn nigrajn virojn oni nomas "knaboj" ech se ili estas grizharaj. Chi tiu "knabo" estis almenau dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidighis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur chiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauan muron, tiel sorchite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia cheesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizagho duone forturnighis sed mi aprobis la guston de la kuracisto char la profilo kiun mi vidis disponis chiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan hautkoloradon malheligitan pro malshirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj shajnas chiam starigi mutan proteston kontrau la malobservita legho ilin kondamninta ekde ilia naskighhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; pashsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta mughado de armeaj charegoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmovighis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas "la nigra pautado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenau manghetis. Sed chi tio estis pli ol tio char la viro ne meditadis pasive pri iu eta malghojo. Li shajnis vidi chioabsorbigan fakton au fantazion registritan sur la muro restinta blankajho por mi. Mi scivolis chu temas pri iu profunda misfaro au malghojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauro? chu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ghis la fino? chu forrabas duonon el la dolcheco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankorau kushas malghoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmighis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tushis al li la shultron. Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn felichajn shanghojn. Dum li salte starighis, kun la mano che la tempio kaj dirante obeeme, "Jes, S'jorino," forfughis chia romantikeco kolektighinta chirkau li, postlasante la plej malghojan el chiuj malghojaj faktoj en vivanta formo antau mi. Ne nur la vireco shajnis formorti el li sed ankau la belaspekto min unue alloginta, char, kiam li alturnighis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, ghi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memorajhojn pri la scenoj al kiuj ghi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskau fermighis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotranchajho tiel difektis tiun parton de lia vizagho ke, kiam mi ghin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversighis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Anghelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo shanghighis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino. "Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero." Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprenshovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turnighis ghis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris: "Mi dankas vin." Eble estis fantazio mia, sed shajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riprocho kiun li direktis al mi enestis ankau spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldau tiuj kompatinduloj: "Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas." "Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas." Tio plachis al li. Lia vizagho ekbrilis, liaj shultroj kvadratighis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle: "Dank' al vi, S'jorino. Chu 'stas pluajho por fari por vi?" "D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, char estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj au helpantoj. Chu vi jam havis la febron?" "Ne, S'jorino." "Ili devintus antaupensi pri tio kiam ili alportis lin chi-tien. Ne taugas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi." Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus jughi ghin nur impertinenta au almenau maldeca. "Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti chi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi." Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeracha blankhauta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca shvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon. "Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jochjon. Sed chu vi sufiche bonsanas kaj fortikas?" "M' opinias povi taugi, S'jorino." Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazau gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio ghojigus preskau neniun. "Jes, ankau mi samopinias. Kiel mi nomu vin?" "Bochjo, S'jorino." Chiu virino havas aparte shatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Tochjo, Richjo kaj Hechjo taugus inter viroj kiujn felichigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufiche aghajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu "Bochjo" neniam taugus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon "Guchjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.[2] "Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Plachas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstatau per iliaj baptonomoj." "Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomighas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li." "Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu chi tiun kruchon por mi, se vi bonvolas." Li foriris. Tamen malgrau la tuta malsovagha obeado kiun antaue lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankorau ne venkighis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li char la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.[3] Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian chambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberighis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide char enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo vershajne malmulte da vitaleco por ghin nutri. Lau la malkashajhoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombrighis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis autoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziajhoj au fivortaj kantachoj rughigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizaghon de Roberto mienon de nauzo. La kapitano estis ghentlemano lau la ghenerala mondotakso sed lau mia opinio la ghentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li trovighas punkto ankorau tro dolora por toleri la plej etan tushadon. Pro liaj lingvajho, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia hautkoloro akiris al li la kelkajn avantaghojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicha pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel chiutage plipezighanta malghojo. Sed mankis al mi kuragho kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancho de la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4] En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la ghenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano char povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antauaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, char tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacighon kaj malkonstatigas timon ghis la forpaso de la krizo. "Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos vershajne kelkaj shanghoj. Nenio krom dormado au miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!" Foriris la kuracisto kaj, manghante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidighis sur malmolan tabureton por komenci mian vachon. La kapitano kushis kun lia varma marasma vizagho turnita ghis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kushis etendighinte sur sia lito en la interna chambro kies porto staris duonaperte por ke fresha trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizaghoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, vershajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urghon ghin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antauensendi al pli sekuraj loghejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi char mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis auskultante la horloghojn de la nin chirkauantaj preghejospajroj, mi distrighis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni chi tiun vivoludon ghis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam rauka sufokita vocho alvokis: "Lucino!" Estis la kapitano kaj iu nova teruro shajnis lin esti provizore plifortiginta. "Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, char lian vizaghon malsekigis la humidacha akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antauiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatighante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ghis li ekparolis feroce: "Tio estas mensogo! Shi mortis. Kaj ankau Bochjo, damnu lin!" Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antaue mildigintan tian deliron, sed apenau trapasis miajn lipojn la linio, "Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon: "Silentu! Antaue shi kantis tiumaniere al Bochjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi jhuris vippeli la diablon el shi kaj mi plenumis la jhuron. Sed, eksciu, ke antau ol tranchi al si la gorghon shi promesis min hanti kaj tiun promeson shi nun plenumas!" Li fingreindikis ion malantau mi kun aspekto de tiel pala malghojo ke senvole mi ekrigardis transshultron kaj eksaltetis kvazau vidinte veran fantomon; char, elgvatantan la malhelon de tiu interna chambro, mi vidis ombran vizaghon chirkautan de nigra hararo kaj perceptis sube, che-gorghe, iun skarlatajhon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antauenklinighis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ghi parton de sia rugha chemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaugite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaghon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ghin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartighis kiel tiuj de homo auskultanta per chiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri chashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antaue atendita predo. "Chu vi konas lin, Roberto? Chu li parolas pri vi?" "Mia Ch'elo, ne, S'jorino. Chiuj ili posedas duondekduon da Bochjoj. Mi nur vekighis char mi audis mian nomon. Temas nur pri tio." Li parolis tre nature kaj rekushighis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan shanghon. La tremo moderighis, la malvarma shvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin au lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondichon je noktomezo, petis ke mi tenu la chambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekigho. Ege senzorgigite, mi kushigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj jughis min preta plenumi unu el tiuj heroajhoj kiujn scipovigas longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas chiuj sensoj krom la audo. La plej minimuma murmuro au movo ghin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis char antauaj gvatdevoj, izoligho kaj multaj maltrankviligajhoj faris siestojn dangheraj entreprenoj. Ekvekighinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte chion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekighi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis. La batsono de malaltvocha horlogho vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternighis audinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarighis por ekscii chu mia longa forgesado okazigis iun difektajhon. Forta mano kontraupremis min sur mian seghon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute laulonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antau-anoncanta nevideblan dangheron. Li estis ege pala; lia busho, kruela; ambau okuloj plenis je sombra fajro, char ech la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ghi. Sed lia tusho estis stabila, lia vocho mallauta, dum li diris: "Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekighis tro frue." "Delasu min, Roberto. La kapitano movighetas. Mi devas dozi medikamenton al li." "Ne, S'jorino. Vi n' movighu 'nunuran colon. Rigardu!" Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antaue lasis la medikamenton. Ghi estis malplena. "Chu li jam trinkis ghin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite. "Mi ghin forjhetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ghi." "Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?" "Char ke mi malamegas lin." Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagho elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanchis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj palighis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita danghero ilin alfrontas, char Roberto liberigis mian brakon, sidighis sur la randon de la lito min antaustaranta kaj diris kun misaugura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj audis ghin: "Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri char ke l' pordo 'stas shlosita kaj la shlosilo 'stas en mia posho. N' ekkriu, char ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busho, antau ol k' oni audus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta." "Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumighas. Mi devas indulgi lin ghis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile: "Mi restos senmove kaj auskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ghin fermis?" "Mi b'dauras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ghin au ekkriegus kaj m' ankorau ne pretas. Mi fermis ghin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia." La kapitano movighetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi starighis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian shultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris: "L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi." "Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin." "Li mortu! Kaj vi n' enmiksighu en l' aferon, S'jorino, mi petas!" Malgrau lia mallauta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortighis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenau konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis: "Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro." "Li estas mia frato." Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antauscio la baldau anoncotan informajhon. Restis al mi ununura petego kaj ghin mi faris. "Roberto, diru al mi la signifon de chio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ghi. Estas pli bona rimedo por ghustigi malghuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ghin." Mia vocho tremetis dum mi parolis kaj mi audis la timigitan batetadon de mia koro. Ankau li audis ghin kaj se iam fareto mia gajnis karecon au respekton de li, lia memorado pri ghi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, shajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ghi estis, sed la respondo min favoris char kiam la rigardo denove levighis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj. "Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne shanghos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la shancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi." "Ho, ne! Memoru ke li estas via frato." Malsagha eldirajho. Tion mi konsciis jam dum ghi trairis miajn lipojn char nigra malrideto kunamasighis sur la vizagho de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermighis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tushis la kompatindan animulon anhelantan tie malantau li, kontentighante, shajne, lasi chesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera chambro. "Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antau nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu." "Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo. Kun unu el la rapidaj shanghoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto plenighis, la fikstenitaj manoj sternighis antau lia vizagho, kaj mi audis nur la hezitantajn vortojn: "Mia edzino. Li forprenis shin." En tiu momento chiu timemo glutighis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvenghi ofendon por kiu nur tio chi shajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo au kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstataue senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj shajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenklinighintan pro malghojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattushe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron. La kapitano ghemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne ekmovighis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontrau fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia busho aspektis senghoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, char kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malrichaj, kiun povas antauenklinighi por ricevi la plej fieraj. "Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambau--lia patro mortis antau du jaroj kaj postlasis nin chiujn al S'joro Nedo--tie li nun kushas, tiam li 'stis dekokjara. Chiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn hauton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni chiuj, precipe por mi, kaj achetis Lucinon de che l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke shi plachas al mi. M' edzighis kun shi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ghis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambau. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' shi eluzighu tie en lia rizmarcho. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis shin kaj--shin prenis." "Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio. Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizaghon kaj profundigis la tonojn de lia impeta vocho dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto: "Mi duonmortigis lin tiam kaj chi-nokte mi finplenumos la taskon." "Jes, jes, sed daurigu nun. Kio okazis poste?" Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhautulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado. "Ili vipbatis min ghis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontigho vi s'pozis min blankulo. Rigardu chi-tien!" Kun subita tordigho li apartigis sian chemizon shirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj shultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malghojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur: "Tio 'stas chio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis shin nek n'niam revidos shin en la nuna mondo. Eble ech n' en la venonta." "Sed, Roberto, kial vi supozas ke shi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraudiros sian malfelichan dirajhon kiam lia menso resanighos. Ne senesperighu. Ankorau ne rezignu." "Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Shi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al shia k'raktero. Mi diris al shi k' shi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj chiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis ghusta! Ne, nome de Dio, ghusta ne 'stis!" Dum la memorajho pri tiu malghoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, starighis eksalte la diablo kauranta en la sango de chiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorghon kaj, rigardante la blankan vizaghon antau si, murmuris mallaute interdente: "Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en chio tio. Ni ne 'stas ankorau egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Bochjo. Kie 'stas Lucino?" Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankorau vivas. Stranga silento plenigis la chambron dum la pli agha frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la shtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis sufiche klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Char chiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso ghin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuraghon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antau ol la horo tro malfruus. Sed almenau unu armilon mi disponis--langon--ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon ghin uzi. Kion mi diris nur la Chielo scias--sed certe la Chielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anghelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auskultanto kaj mildigi lian koron. Char en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino daure vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon. Li auskultis kun la minaca mieno de homo che kiu provizore regas bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizaghon de ech la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricha, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ghojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolcha, kvankam akra, mordajho nomighanta vengho? Kiom da blankuloj, ghuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Chu mi devintus lin riprochi pri homa angoro, pri homa saudado al kompenso, ununurajhoj nun restantaj al li el la ruinajhoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Chielo? Chu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetigho? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tochjo" kaj la nigra ombro de sklaveco shajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Chu mi devintus lin averti pri punoj kaj jughoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco au la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam chiun leghon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejoshtono? Chu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo au frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memorajhojn povantajn ilin nun favori patro au frato antaue staplis en lia koro? Ne. Chiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrighintus ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiche trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun chagrenitan animon el la labirinto en kiu ghi palpiradis kaj preskau terenfalis. Kiam mi pauzis, senspire, Roberto turnighis al mi, demandante, kvazau homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Chiopovo: "Chu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daure vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?" "Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos shin tie-chi au en tiu bela post-tie-chi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo." Li forigis la manon de sur la gorgho de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizagho ghis la pretera vintra chielo, kvazau serchante tiun benitan landon, pli felichan ech ol la felicha Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antau la tagigho! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin senghojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta ghin vidi, li shancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversighis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu ghi preskau perdighis. "Mi auskultis vin, Roberto. Auskultu min nun kaj audu tion kion mi diras, char mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde chi tie, disde la tento de chi tiu loko kaj la malghojaj pensadoj kiuj ghin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas char ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj chi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masachuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo--jes, kaj felicha homo. Char kiam la kapitano resanighos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos chielon kaj teron por shin trovi kaj shin revenegi al vi. Chu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?" Malrapide, ege malrapide estighis la respondo, char la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasighis en unu horo. "Jes, S'jorino, mi bo'volas." "Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankorau evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino." Ni danku Chielon pro la senmorteco de la amo! char kiam chiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de chi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro ghis kie virina mano povus ghin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la shlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste ghis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian chambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazau lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malshlosis la mian, suprenshovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ghis nova tagigho ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno levighis tiel ghoje kvazau ghi brilus nur por felichaj hejmoj, la kuracisto iris che Roberto. Dum unu horo mi audis la murmuradon de iliaj vochoj. Unu fojon mi subaudis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazau en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankau animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, pauzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldau sed ne antau ol ni denove renkontighos. Ili ne plu vidighis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan dejhorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis char pensadoj pri la kompatinda Lucino shancelis mian koron kaj baldau mi staris denove chepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forshtelis. Jhus kiam la nokto sin anoncis audighis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, lauvorte "vestitan kaj en ghusta mensostato". La kuracisto jam anstatauis la chifonan kompleton per netaj vestajhoj kaj postrestis de tiu shtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpashis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la vocho: "Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta." Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn. "Ghis la revido, Roberto! Restu kuraghkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masachuseco, ni renkontighos en pli ghoja loko ol chi tiu. Chu vi tute pretas, chu vi bone komfortas por via vojagho?" "Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro chion aranghis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'licha ghis kiam mi trovos..." Li pauzis, tiam daure parolis, enrigardetante la chambron: "Mi f'lichas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'dauras devi konfesi tamen ke mi n' chesas lin malamegi." Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankau mi. Char tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektighi en ununokta tempodauro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturighi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de ghi, sur kies malhela kovrajho brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian poshon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado: "_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino." Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptushadon kontrau miajn manojn, audis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris. Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo intershanghighis kaj ke kiu ajn estis la koncerna intershanghito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marchandajhon. Sed longe antau ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, char tujege kiam mia malsanulo reakiris sufichan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen chirkauparolado: "Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?" Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita au malsincera, li tuj respondis: "Mortinta, Fraulino Dano." "Kaj shi sin mortigis kiam vi vendis Bochjon, chu?" "Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentighis kaj diris nenion pluan. Kompreneble, mi sendis la novajhon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo--atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskau rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novajhon kaj baldau revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi jughis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo. "M'opiniis ke mi n' plu vidos shin. Mi ghojas ekscii ke shi n' plu spertas ghenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi ghis ke mi mortos, kio baldau okazu, m' esperu." Ses monatojn poste lia espero realighis kaj li plenumis sian promeson. Chiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankorau lacighu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmangha tago kaj marshado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la chielo jam noktighis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuraghajn chefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"--kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ghin eliris perdinte preskau duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj au vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antauaj epokoj, chirkauatan de sia korpogardistaro, lojala ghis la morto. Certe, la insulto farighas honoro kaj la largha tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco ghin konsekranta antau nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la shajne malfelichan perdon aliighintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljughighis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi." La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektivighis; char kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaujugho nun moderighas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antau multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj audi, venkas multajn korojn antaue malvolintaj kredi. Kiam alvenis la novajho ke ni estas bezonataj, neniu estis pli felicha ol mi pro la devo chesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhauta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentigho, dum mi surmetis mian grandan antautukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestighus por la matena ellitigho de la Prezidento, mi komencis dejhori che Malsanulejo Numero Dek che Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, char nur malhelaj vizaghoj suprenrigardis min ekde siaj litachoj sternitaj tiel dense lau la planko kaj mankis al mi la akra akchento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolchatonaj vochoj ghoje intervokantaj unu la alian au respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ghis kiam mortos la lasta Sudulo," au "Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti." Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenau tri, iompostiome, lavante, manghigante, vindante lau la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kushis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen ech tiam mi dubis, tiel ache li shanghighintis, ghis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min char, memorante ke antaue li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn intershanghe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laushajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kushanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris: "Shajnas ke vi konas lin, chu ne, S'jorino?" "Vi pravas. Chu konas lin vi?" "Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino." "Kial vi diras 'eblis', kvazau li jam mortis kaj forpasis?" "Mi s'pozas char mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, lau l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortighas chiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskau finforirinta." Vidighis en la vizagho de la knabo tiom da malghojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesigho: "Chu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskau perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado." Mi kuraghas supozi ke la junulo rughighis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi audis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako ghis la pala kontrauflanka figuro. "Lau Ch'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj chiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daure torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskighis en Bostono." La parolinto pravis char li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ghuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhauta civitano rigardis la blankhautan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizaghoj de niaj plej saghaj homoj kiam ajn anoncighis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ghin tratranchu au pacience ghin malimpliku. "Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Char ech se li maldormus, li estas tro debila por paroli." "Mi n'niam vidis lin ghis m' alighis al l' regimento kaj laushajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informajhoj. Li 'stis speco de bushfermulo kaj shajnis interesighi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antau ni chiuj. Mi scias k' li chagrenighis ghis nia survojigho kaj kiam ni atakis malnovachan Vagneron li batalis diablovigle." "Chu vi estis kun li kiam li vundighis? Kiel la afero okazis?" "Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Char shajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraghas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Char kiam ili alkrochighis kune, l' ulo ekkriis: "Bochjo!" Kaj Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis." Mi sidighis subite char la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis audi la sekvontan raporton. "Vi vidu, kiam la Kolonelo--nia Ch'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!--ankorau ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antau du tagoj k' ni lin perdis--nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antauenhastu, 'naboj, hastu antauen!', Dano forrapidegas kvazau li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosajhon kaj surgrimpas la muron. Ho! chu chi tio ne 'stis hastegajho?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovagha kriego, kvazau la nura memorajho pri tiu vigliga momento lin denove supervershus en eka ventego de nebridebla ekscitigho. "Chu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskau chiam ili ricevas. "Ne, S'jorino!"--emfazo sur la vorto 'S'jorino'--"mi pripensis n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektranchas nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi taglumon en almenau unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke plachis al li." "Evidentas ke tion vi faris. Nu daure parolu pri Roberto char mi devus esti en dejhorado." "Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj, kvankam la tut' afero finfarighis en ununura momento, mi m'moras kiel ghi okazis, malgrau mia kriegado kaj fr'neza chirkaubatado. Jhus tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro chirkausvingadis sian glavon kaj kuraghigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo kiu preterpasis. Li forjhetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj 'takis l' ulon kvazau tiu 'stus Ghefo, Borigardo kaj Lio unuighintaj en solan personon. Mi grimpachis post li kiel eble plej rapide sed atingis la supron nur s'fiche frue por vidi lin ricevi trakorpan glavoshovegon kaj forfali malsupren en la fosajhon. Ne n'cesas demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, char 'penau scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forjheti tiun Sudulachon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni Danon kaj lin forporti el l' fosajho. Kompatinda maljunighinta ulo! Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi au morti. Li diris k' li eniras ghin por morti kaj li 'tingis la celon." Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedauratone eldiris tiujn lastajn vortojn mi returnighis kaj la rigardo de Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je inteligenteco pruvanta ke li jhus audis, rememoris kaj meditis kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta chiujn ceterajn sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li kontentighis vidante virinan vizaghon, tamen salutis ghin kun nenia rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen audigis nenian adiauon. Li jam tro foren transiris la riveron por reveni au lanti nun. Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elcherpighis en unu dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li povus iam senti. Liaj lipoj movighis kaj, kiam mi antauenklinighis por auskulti ilian mesaghon, flustro malvarmigis mian vangon, konsistigante la interrompatajn vortojn: "Mi 'stus farinta tion--sed pli bone 'stas tiel--mi 'stas kontenta." Ho! Tia li plenrajtis esti. Char dum li forturnis la vizaghon el la ombro de la finestinta vivo, sur ghin la sunlumo de la estonta vivo sternis belegan kontentighon, kaj entirante sian lastan spiradon mia kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion. * * * * * [En la libro mem, la piednotoj trovighas plejparte che la piedoj de la koncernaj paghoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu chi unupagha versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj chi tie, che la fino de la unu (longa!) pagho.] PIEDNOTOJ [1] En la Usonangla lingvo de la deknaua jarcento la vorto "contraband" havis, krom sia tradicia signifo ("varoj transportitaj kontrauleghe kaj sekrete trans politikajn limojn"), aldonan milittempan signifon: "Nigrahauta sklavo transportita au fughinta kontrauleghe kaj sekrete el la Sudaj shtatoj, kie sklaveco estis permesita, en la Nordajn shtatojn, kie sklaveco estis malpermesita kaj kie chiuj homoj estis lauleghe liberaj." [2] La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezajho fiksita al la ekstremajho de pendanta fadeno au shnuro". [3] En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri sendependeco. [4] Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First Families of Virginia". End of the Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO *** ***** This file should be named 17665.txt or 17665.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/7/6/6/17665/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.