Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando Author: Lewis Carroll Illustrator: Brinsley Le Fanu Translator: E. L. Kearney Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** Produced by David Starner, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO DE LEWIS CARROLL TRADUKITA DE E.L. KEARNEY, M.A. ILUSTRITA (LAU AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE BRINSLEY LE FANU BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION (INCORPORATED) MUSEUM STATION BUILDINGS 133-136 HIGH HOLBORN, LONDON 1910 ANTAUPAROLO DE L' TRADUKINTO De chi tiu humorajho, unue aperinta en la jaro 1865a, vendighis ghis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Chi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro. Sesjara infano volas avide auskulti ghin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso chiam kreskas lau la kresko de la posedanto: che chiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi chiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Cheshshr_ Kato, efektive de chiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro taugas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo: char la kapablo che chiu tralego trovi pli da signifo dauras ech dum la maturaghaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ trovighas ech sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili jhus eligis el la diroj ekzemple de la Raupo au la Falsa Kelonio. Sed ni lasu la parolon al la Songhbestoj mem. Prezentante chi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al chiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi shuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi chiujn presprovajhojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajhojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.' Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj chiu, kiu bone konas ambau lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de La Tradukinto. ENHAVO CHAPITRO PAGHO I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1 II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11 III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO 20 IV. CHEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29 V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUPO . . 40 VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50 VII. TETRINKADO CHE FRENEZULOJ . . . . 63 VIII. KROKETLUDO CHE LA KERA DAMO . . . . 76 IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88 X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101 XI. KIU FORSHTELIS LA TORTOJN? . . . . 112 XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122 ILUSTRAJHOJ PAGHO DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SHAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3 LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SHIAN PROPRAN FINGROINGON . . . . . 24 LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33 LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53 DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62 LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCHON . . 74 LA VITRA TABLO . . . . . . . 78 LA GEREGHOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86 LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94 LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120 ANTAUPAROLO DE LA AUTORO. I En somerbril' ni glitas kvar: Du fushe uzas remon, Fushregas tria knabinet' Boatan la vagemon. La kvara (nejunulo) celas Indulgi la revemon. II "Kruela Tri'! Chu volas vi En tia hor'--rakonton? Se pri la astmo scius vi, Vi eble sentus honton!" --Protesto senutila! Venkas Trivocha kri', "Rakonton!" III _Unua_ per komanda vocho Ordonas ekrakonti, Kaj pli ghentile _Dua_ petas "Jes, nepre _mir_-rakonti." Rakonton petolrompas _Tria_ (Ne scias _shi_ ja honti!) IV Silento falas! De nun chiu Auskultas plenkredulo Pri l' _Songhinfano_ kiu vivas Kun bird' kaj best' kunulo, Kunul', jen kiel arbo alta, Jen eta kiel kulo. V Tre ofte volus la laculo La Songhon maldaurigi, Promesas je sekvanta fojo Ghin iom plilongigi. "Jam venis la sekvanta fojo, Nin volu kontentigi!" VI Do kreskis plu la Mirlandajhoj Iom post iom, grade: Naskighis chiuj en boato Dum vagis ni remade. --Subiras sun', do hejmen gaje Ni remas babilade. VII Jen _Alici'_. Akceptu shin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara estas El malproksim' la floro; Velkinte ghi memorojn vekas Valorajn pli ol oro. LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO CHAPITRO I MIRINDA FALEGO! Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuighis pro senokupo. Unu, du foje shi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ghi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis shi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Shi do ekpripensis--ne tre vigle char la tago estis varma, kaj shi sentis sin tre dormema--chu la plezuro fari chenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerughaj okuloj. Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankau ne shajnis al Alicio _tre_ eksterordinare audi la kuniklon diranta al si:-- "Ho, ve! mi malfruos!" (Kiam poste shi pripensadis la aferon, shajnis al shi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ghi shajnis al shi tute ordinara.) Tamen, kiam la kuniklo el sia veshta posho eligis poshhorloghon, kaj, rigardinte ghin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, char subite frapis shin la ideo, ke neniam antaue shi vidis kuniklon kiu havas veshtposhon kaj poshhorloghon. La scivolemo en shi ekflamighis! Tuj shi ekkuris post ghi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskajha barilo ghustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ghin. Ne konsiderinte ech unu momenton, kiamaniere shi reelighos, Alicio postkuris ghin en la tuneleton. La tunelo, che la unuaj pashoj, kondukis rekte antauen, same kiel fervoja tunelo, sed poste deklinighis malsupren kaj farighis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakcelighi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan shakton. Mi jhus diris "tre profundan." Nu, au la shakto estis efektive tre profunda, au shi falis tre malrapide; char dum la dauro de tiu stranga defalo, ne mankis al shi tempo por trankvile chirkaurigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, shi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio shi alvenas; sed klopodis vane, char estis tie tro mallume. Tiam shi ekobservis la murojn de la shakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de shrankoj kaj librobretoj; ankau, tie chi kaj tie, shi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste shi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajhujon; sur ghi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por shi granda chagreno; char, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan malplenon! Shi ne volis lasi fali la fajencajhon, pro la timo mortigi per ghi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ghin, preterpasante, en shrankon. [Ilustrajho: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SHAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.] "Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri chi tiu falego, chiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ech pri falo de l' supro ghis malsupro de l' shtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ech de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni povas kredi.) Malsupren, ankorau malsupren! Chu _neniam_ la falo finighos? "Mi volus scii," diris shi laute, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimighas la ter-centron. Tio estus, lau mi, preskau ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antaue lernis en la lernchambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis--pro manko da auskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por shi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la ghusta interspaco, sed en kian latitudon au longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazau donis al shi agrablajn sentojn.) Post ne longe shi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marshas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Che eksono de tiu strangajho shi certe _ne_ sopiris auskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi chu tiu chi lando estas Nov-Zelando au Australio?'" (Shi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Chu _vi_ povus tion fari?) "Sed shi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serchi la nomon ie sur la muroj surskribitan." Malsupren, ankorau malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldau denove ekparolis: "Hodiau vespere _Dajna_ tre sopiros min." (_Dajna_ estas shia kato.) "Mi esperas ke che la temangho oni ne forgesos shian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul', ho se vi nur estus tie chi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed chu katoj manghas vespertojn?" Alicio okaze nun farighis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Chu katoj manghas vespertojn? Chu katoj manghas vespertojn?" kaj iafoje shi chuis anstataue "Chu katojn manghas vespertoj?" (Char shi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "chuon" shi esprimis.) Shi sentis sin ekdormanta, kaj jhus komencis songhi ke shi marshas mano en mano kun _Dajna_ kaj diras al shi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al mi la veron; chu iam vi manghis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite shi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finighis! Pro la folioj shi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn shi rigardis supren. Super la kapo chio estis malluma, sed rekte antau shi vidighis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ghi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ech unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj audis ke ghi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, chielo savu miajn orelojn!" En tiu momento shi estis preskau apuda; tamen, kiam shi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj shi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Chirkau la halo estis pordoj; sed chiuj estis fermitaj. Alicio do marshis lau unu flanko kaj remarshis lau la alia penante malfermi la pordojn; sed chiu el ili estis shlosita, kaj Alicio malghoje marshis lau la mezo kaj demandis al si, chu shi jam neniam povos eliri la halon. Subite shi rimarkis antau si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kushis sur ghi unu ora shlosileto. Tuj la ideo frapis shin ke ghi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! au la seruroj estis tro grandaj, au la shlosileto tro eta, char neniun el ili ghi malfermis. Tamen, chirkauirante la duan fojon, shi venis al malalta kurteno, kiun shi antaue ne rimarkis, kaj malantau la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; shi enshovis la oran shlosileton, kaj (ho, la ghojo!) ghi taugis. Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ghi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, shi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej belan ghardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel shi sopiris elighi tiun malluman halon, kaj chirkauvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolchaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto shi ne povus trairigi ech la kapon! "Kaj ech se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la shultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon _teleskopighi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Char tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis che shi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskau nenio. Kompreneble neniel utilus staradi che la pordeto, sekve shi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ghi alian shlosilon, au eble libreton pri la arto teleskopighi; chi tiun fojon shi trovis sur ghi boteleton ("kiu certege ne kushis tie antaue," diris Alicio) kun surskribajho, ligita chirkau la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn. "Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saghulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi chu oni surskribis ghin per 'veneno.'" Char shi ja antaue legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj au mortbrulighis, au estis englutitaj de sovaghaj bestoj, au suferis diversajn aliajn malagrablajhojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ghin tenas tro longe; ankau tio chi, ke se oni tre profunde tranchos la fingron, ghi kredeble sangos; kaj neniam shi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskau certe estas ke pli malpli frue ghi malordigos la internajhon. Do, certighinte ke chi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno', Alicio kuraghis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta ghi estas," diris shi. (Shajnis al shi esti rava miksajho farita el cheriztorto, sukerita ovajho, ananaso, butersukerajho kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldau la boteleto malplenighis!) * * * * * "Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopighas!" Kaj fakte ghuste tio okazis. Shi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Shia vizagho helighis, char nun shi havas altecon ghuste taugan por transiri la pordeton en tiun belegan ghardenon. Tamen shi decidis atendi ankorau kelkajn momentojn por sciighi chu shi malkreskos plue. Shi sentis pri tio kelkan timon, "char"--diris shi--"povas okazi ke mi malkreskos ghis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj shi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ghin! Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, shi decidis tuj iri en la ghardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, shi eltrovis ke shi ne havas la oran shlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ghin, (jen alia eltrovo!) shi tute ne povis atingi ghin. Vidi ghin tra la vitro shi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ghi estis tro glitiga; kaj fine, ellacighinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidighis sur la planko kaj ekploris. "Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj chesi la ploron." Shi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis lau la konsilo!) kaj kelkfoje riprochis sin tiel forte, ke shi efektive devis plori; kaj shi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke shi trompis sin dum iu vetludo kiun shi ludis kontrau si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre shatis shajnigi ke shi estas du personoj.) "Sed tiu shajnigo ne utilus nun"--shi malghoje ekpensis--"char ja restas da mi apenau sufiche por fari ech unu respektindan personon!" Baldau tamen shia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kushas sub la tablo: malferminte ghin, shi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manghu Min." "Nu," diris Alicio, "mi vin manghos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la shlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambauokaze mi enighos la ghardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre gravas la kielo." Sekve shi manghis peceton de la kuko dirante al si "Lau kiu direkto, lau kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciighi chu ghi plialtighas au male; kaj tre surprizis shin la konstato ke shi restas konstante samalta. Kiam oni manghas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por shi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinarajhoj. Do, por _ion_ okazigi, shi laboradis per la dentoj ghis de la kuko neniom restis. CHAPITRO II LA LAGETO FARITA EL LARMOJ "Neniam mi spertis tiajho," ekkriis Alicio, (pro eksciteco shi ech forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongighas teleskope, kiel la plej granda teleskopo en la tuta mondo. Adiau, piedetoj miaj!" (Kiam shi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigho ili jam farighis tute malproksimaj, kaj apenau shi povis vidi ilin.) "Ho, vi kompatinduloj! kiu morgau vestos al vi la shtrumpojn kaj shuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; char se ili ofendighos, ili eble rifuzos marshi lau mia volo. Mi do en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj." Shi ech elpensadis detale kiel shi faros la necesajn aranghojn. "Mi pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio shajnos, sendi donacon al siaj piedoj! Ankau la adreso estos tre stranga: _Al lia Moshto la Dekstra Piedo Alicia, sur la Tapisheto apud Fajrgardilo (Kun amsalut' de Alicio)._ Ho, kian sensencajhon mi parolas!" En tiu momento shia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto shi levis la oran shlosileton kaj rapidis al la ghardenpordeto. Sed havante la altecon de tri metroj, shi apenau povis, kushante sur la planko, rigardi per unu okulo en la ghardenon, kaj la tasko enighi en ghin farighis ja pli ol iam utopia. Shi sidighis kaj denove ekploris. "Vi devas honti," shi diris al si, "vi granda bubino!" (shi certe ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por plorkrii, vi tuj chesu!" Malgrau tiu akra sinriprocho, shi ne chesis la ploradon, ghis shi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj etendis sin chirkau shi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj kovranta preskau la tutan plankon de la halo. Post ne longa tempo shi audis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvishis la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: "Ho, la Dukino! Se mi igos shin atendi, shi tute furiozighos!" Char Alicio jam farighis preskau senespera, shi estis preta peti helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo sufiche apudighis, shi ekparolis per tre mallauta timplena vocho: "Se al vi plachos, Sinjoro:--" La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per chiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon! Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj char estis en la halo tre varme, shi longadaure ventumadis sin kaj samtempe babiladis:-- "Hierau chio okazis laurutine, sed hodiau ja chio estas stranga! Chu dum la nokto mi shanghighis? mi esploru tion. Chu vere mi estis sama kiam mi levighis hodiau matene? Mi kvazau memoras ke mi sentis min _iom_ shanghighinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; _kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj shi kategorie pripensis chiujn samaghajn knabinetojn kiujn shi konas, por certighi chu shi shanghighis en iun el ili. "Mi certe ne estas Ado, char shia hararo falas sur la shultroj per longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankau mi ne estas Mabelo, char mi scias multe da lernajhoj, kaj shi scias ja tre, tre malmulte. Ankau shi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute konfuzighas! Mi provu chu mi ankorau scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas chefurbo de Parizo, Parizo chefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre shanghighis en Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'" Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam shi ripetas parkerajhojn, shi komencis tiun konatan poemon. Sed shia vocho sonis rauka kaj nepropra, kaj ech la vortoj ne tute similis la originalajn. _Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Shprucante akvon el la Nil' La skvamojn li briligas._ _Senmova restas la busheg', Li ungojn kashas ruze; Jen fishoj naghas tra l' kaveg' Frapfermas li amuze._ "Jen certe ne la ghustaj vortoj," diris Alicio malghoje, kaj denove la okuloj plenighis de larmoj, dum shi daurigis: "Do, mi nepre estas Mabelo malgrau chio; sekve mi devos loghi en tiu shia mallargha maloportuna domacheto; mi havos neniun shatindan ludilon, kaj devos lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidighis. Se mi estos Mabelo, mi restos chi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon che la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocho 'Resupreniru, karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion, kaj _poste, se mi shatos esti tiu persono_, mi konsentos supreniri. Se ne, mi restos chi tie, ghis mi farighos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie chi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon." Dirante tion shi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke shi vestis--dum shi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la Kuniklo. "Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis shi. "Mi ja denove malkreskas." Shi starighis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke nun shi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankorau rapide malkreskas. Certighinte ke tion kauzas la ventumilo, shi tuj lasis ghin fali, kaj per tio apenau shi evitis la malagrablajhon malkreski ghis nulo. "Jen evito vere mirakla! Char preskau mi nulighis!" diris Alicio, iom timigita per la subita shangho, "tamen estas bona afero trovi sin ankorau ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la ghardenon." Shi do kuris avide al la pordeto; sed ho ve! ghi refermighis, kaj jen la ora shlosileto kushis, kiel antaue, sur la tablo; kaj "la afero staras pli malprospere ol chiam," shi plordiris, "char neniam mi estis tiel absurde malgranda, estas ja ne tolereble." En la momento kiam shi diris tion, shia piedo glitis, kaj shi trovis sin plaude enfalinta en salan akvon. Subakvighinte ghis la mentono, shi unue supozis ke shi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo mi povos hejmighi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis che la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmashinoj en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantaue, serion de apartamentaj domoj, kun, malantau chio, stacidomo.) Tamen post nelonge shi sciighis ke shi estas en la lageto farita de la larmoj kiujn shi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" diris shi, chirkaunaghante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre stranga, sed hodiau _chio_ ja estas stranga." En tiu momento shi ekaudis ke io ne tre malproksime de shi chirkaubaraktas en la lageto, kaj shi naghis en la direkto de la plaudado por esplori kio ghi estas: unue shi supozis ke la besto nepre estos au rosmaro au hipopotamo; sed rememorante ke shi mem nun estas tre malgranda, shi fine konstatis ke ghi estas nur muso englitinta en la akvon same kiel shi mem. "Chu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli chi tiun muson? Chio estas tiel neordinara chi tie, ke kredeble ghi havas la kapablon paroli, kaj almenau ne malutilos provi ghin." Do shi ekparolis per: "Ho muso, chu vi konas la elirejon el tiu chi lageto? Mi tre lacighas, ho Muso, chirkaunaghante en ghi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; shi neniam ghis tiu tago alparolis muson, sed shi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!") La Muso rigardis shin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al shi palpebrumante per unu okuleto. "Ghi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve ghi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgrau la fakto ke shi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Shi do rekomencis france, dirante "_ou est ma chatte?_" (la unua frazo en shia lernolibro). La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ghia tuta korpo timskuighis. "Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke shi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn." "Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocho. "Chu _vi_, se vi estus mi, amus la katojn?" "Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerighu. Malgrau chio, mi tre shatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _shin_. Shi estas la plej kara dorlotajho en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele naghetis dum shi parolis--"kaj tiel komforte shi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj vishante la vizaghon; ankau tiel bela molajho por dorloti sur la genuoj, ankau tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, char la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve shi estis certa ke ghi tre profunde ofendighis, kaj shi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_." "_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis ghis la lasta vostharo. "Chu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Chiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malghentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam audigu antau mi ech la nomon kato!" "Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Chu vi... chu vi shatas... la hundojn?" La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daurigis:-- "Proksime de nia domo loghas bela, charma, hundeto, kiun mi tre shatus ke vi vidu. Ghi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ghi kapablas realporti la ajhojn forjhetitajn; ghi petas manghajhon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn chiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori ech la duonon da ili. Ghi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ghiaj kapabloj ghi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke ghi mortigas chiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ghin." Char jen! la Muso naghas for, for per chiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaudbruon. Shi realvokis ghin per sia plej dolcha tono. "Vi _kara_ Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne plachos." Audinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renaghis al shi. Ghia vizagho estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauta tremanta vocho ghi diris: "Ni naghu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnaghon, char en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso naghis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajhoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua naghis Alicio; post shi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo chiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj. CHAPITRO III POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1] La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluighinta al la korpo: chiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekighi? Ili interkonsilighis pri tio, kaj post kelke da minutoj shajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazau al personoj jam longe konataj. Shi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farighis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agha, kaj pro tio mi scias pli." Char Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj char la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla. Fine la Muso, kiu shajne estis autoritatulo, ekkriis: "Vi sidighu chiuj, kaj auskultu _min_. Mi tre baldau igos vin sufiche sekaj!" Ili do sidighis, chiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro. Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, char shi havis fortan antausenton, ke shi nepre suferos malvarmumon, se shi ne baldau resekighos. "Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "chu chiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajho kiun mi konas. Silentu chiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldau subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimighis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigho. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'" "Ho, ve!" ghemis la Loro, frosttremante. "Pardonu," diris la Muso tre ghentile (kvankam li tre sulkigis la brovojn), "chu vi parolis?" "Ne mi," la Loro rapide respondis. "Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi daurigu. 'Edvino kaj Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farighis liaj partianoj, kaj ech Stigando la patrujama chefepiskopo de _Canterbury_ trovis ghin[2] konsilinda--" "Trovis _kion?_" diris la Anaso. "Trovis _ghin_," la Muso respondis iom malafable. "Chu vi ne komprenas kion signifas 'ghi'?" "Nu, mi tre bone komprenas kion 'ghi' signifas, kiam mi trovas ion. Plej ofte 'ghi' estas rano au vermo. Tamen la demando estas: kion trovis la chefepiskopo?" "Tiun demandon la Muso ne atentis sed daurigis rapide: 'trovis ghin konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi sentas vin nun, mia kara?" ghi diris abrupte, alparolante Alicion. "Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom melankolie. "Via rakonto ne sekigas min." "Kon-sid-er-ad-inte la jhus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene la Dodo, "mi proponas ke chi tiu kunsido tuj fermighu por ke oni el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn ri-med-ojn." "Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem." La Agleto deklinis la kapon por kashi sian mokridon, sed kelkaj el la birdoj sibleridis audeble. La Dodo per vocho ofendita reparolis pli simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin estus la 'Kauko'-vetkuro." "Kio do estas Kauko?" diris Alicio. Tiun demandon shi faris, ne dezirante la informon, sed nur char shi rimarkis ke la Dodo pauzas kaj shajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj char neniu alia montris la inklinon paroli. La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi ghin estas per la ago mem." (Kaj char ian vintran tagon vi eble volos mem eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo aranghis ghin.) Unue, ghi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne gravas). Due, ghi starigis chiujn partoprenontojn che diversaj punktoj de la kretstreko. Oni ne diris, lau angla kutimo, "unu, du, tri, FOR!" sed chiu devis komenci kaj chesi la kuradon lau sia propra inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finighis. Tamen post longa kurado, eble duonhora, chiuj tute resekighis, kaj la Dodo subite ekkriis: "La Kauko finighis." Chiuj amasighis chirkau la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu venkis?" Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi. Ghi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu sama sintenado kiun ordinare havas Shejkspir en niaj bildoj). En la fino la Dodo diris:--"Chiuj venkis, kaj chiu devas ricevi premion." Plena hhoro da vochoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn disdonos?" "Ja _shi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur Alicion. Sekve, la tuta aro amasighis chirkau shi kaj kriis konfuze "La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta alian ideon neniun, enshovis la manon en sian poshon kaj feliche trovis tie pakajheton da sukerajhoj (kiujn per bonshanco la sala akvo ne difektis) kaj ilin shi disdonacis kiel premiojn. Sufichis ghuste por donaci al chiuj po unu. "Sed shi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso. "Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio dirante: "Kion alian vi havas en la posho?" Alicio respondis malghoje ke "nur fingroingon." "Ghin transdonu al mi," diris la Dodo. Denove chiuj amasighis chirkau shi, dum la Dodo solene prezentis la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti chi tiun elegantan fingroingon." Che la fino de tiu mallonga parolo chiuj aplaudis. [Ilustrajho: LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SHIAN PROPRAN FINGROINGON.] Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed chiuj tenadis sin tiel serioze ke shi ne kuraghis ridi. Ankau char shi ne povis elpensi ion dirindan, shi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze. Kaj nun sekvis la manghado de la sukerajhoj. Tio kauzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokighis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen chio fine elfarighis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ghi rakontu al ili ion plu. "Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kauzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn shi aldonis per tre mallauta flustro, ektimante ke ghi ree ofendighos. "Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malghoja." "Mi vidas ke ghi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ghian voston, "sed kial vi ghin nomas malghoja?" Kaj dum la dauro de la rakonto shi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke shia koncepto pri ghi enhavis kune la ideojn de ambau tejlajhoj. Jen la vostrakonto au rakontvosto: Furi' diris al Mus', kiun trafis li jhus, 'Ni havu proceson, procesos mi vin! Ne ekpenu rifuzi; tio, nur por amuzi min, estas necesa; defendu do vin!' 'Ne utilus, sinjor'; diris mus' kun fervor'-- 'Sen jughistoj procesi tempperdo ja estas.' 'Mi vin jughos tutsole' --diris li ruzparole. Li muson kondamnis; nun sola li restas. "Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?" "Pardonu," respondis shi tre humile, "vi jam alvenis che la kvina vostkurbo, chu ne?" "Mi ne!" ekkriis la Muso. "Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?" La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jhetante post si la riprochon: "Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajho." "Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocho "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstatau respondi, la Muso nur graulis kolere. "Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laute kriis al la foriranta Muso. Poste chiuj kriis hhore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pashojn, kaj malaperis. La Loro malkontente diris: "Estas domagho ke ghi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la bushon, panjo; vi ja difektus la paciencon ech al ostro." "Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie chi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazau shi volis mem audi siajn pensojn, "shi ja kapablus tuj reporti ghin." "Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris ghentile la Loro. Alicio respondis avide, char chiam shi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Shi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ech imagi; kaj se vi vidus shin _bird_kaptanta,..." Tiuj vortoj kauzis inter la cheestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, char la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgho, shi devas hejmenighi. La kanario kriis per trempepanta vocho al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kushighi." Pro diversaj tiaj pretekstoj chiuj foriris unu post alia, ghis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" shi diris melankolie. "Supre en la hejmo chiuj shatas shin, chi tie funde, neniu. Tamen, lau mi, shi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, chu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malghoja, shi denove ekploris. Post iom da tempo, ekaudante kelkajn piedpashetajhojn, shi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. CHAPITRO IV CHEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4] Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ghi trotis malrapide, kaj chirkaurigardadis, kvazau ghi serchas ion. Shi audis ghin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Shi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la chasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?" Alicio tuj divenis ke ghi serchas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj shi bonkore komencis chirkauserchi ilin. Sed ne prosperis al shi trovi ilin, char de kiam shi naghadis en la lageto, chio absolute shanghighis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj ech la granda halo mem. Baldau dum Alicio chirkauserchas, la Kuniklo rimarkis shin, kaj per kolera vocho ekkriis al shi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras chi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!" Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ghi montris. Pro timo de ghia kolero shi ech ne provis klarigi ke shi ne estas Mariano. "Li ja kredas ke mi estas lia chambristino," shi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin." Dirante tion, shi trovis sin staranta antau charma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ghi la nomo Sro. B. Kuniklo. Shi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per shtuparo timante ke shi renkontighos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antau ol shi povos trovi la ventumilon kaj gantojn. "Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti chirkausendata de Kuniklo! Eble ankau _Dajna_ igos min porti por shi depeshojn. Jen kio povus okazi. 'Fraulino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ghis _Dajna_ revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_ komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al shi resti en la domo." Dum shi parolis, shi trovis sin en neta chambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion shi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, shi estis tuj forlasonta la chambron kiam okaze shi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto _ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen shi malshtopis kaj almetis ghin al la lipoj. "Kiam ajn mi au manghas au trinkas chi tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon havos chi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ghi denove grandigos min, char mi vere enuas esti tia malgrandajheto kia nun mi estas." Kaj tian efikon ghi fakte havis, efikon preskau tujan; char antau ol shi eltrinkis duonon de la enhavo, shi sentis la kapon premata kontrau la plafono, kaj devis klini la dorson por ke shi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufichas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis." Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_ chesis, sed dauradis ghis shi devis stari sur la genuoj, kaj plu dauradis ghis ech por tio mankis spaco. Shi klopodis kushi sur la planko havante unu kubuton kontrau la pordo kaj la alian klinitan chirkau la kapo. Sed ankorau plu shi kreskis, kaj--jen, shia lasta rimedo--shi shovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante: "Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliche por Alicio la sorchboteleto jam plene efikis; shi ne plu kreskis, tamen shia nuna amplekso estis por shi tre malkomforta, kaj char shajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun chambron, ni ne miru ke shi nun farighis tre malgaja. "Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "char tie ne okazis ke oni chiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj chirkau-ordonighis de musoj kaj kunikloj. Preskau mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgrau chio, la chitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi chiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ghin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris shi per malgaja vocho "almenau tie chi ne estas spaco por kreski plu. Chu sekvas do (pensis shi) ke mi neniam farighos pli _agha_ ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam farighi maljunulino! Sed aliflanke, devi chiam lerni la lecionojn, ho, mi ne shatus _tion_!" "Vi stulta Alicio," shi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn _tie chi_? Apenau estas spaco por _vi_, kie do lokighus lernolibroj?" Kaj tiamaniere shi daurigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontrau si. [Ilustrajho: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.] Post kelkaj momentoj shi chesis paroli kaj auskultis, char shi audis ekster la chambro ies vochon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren lau la shtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serchi Marianon. Pro timo al li, shi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuighis. Shi ja forgesis ke nun shi estas preskau miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ghin. Lau la audataj sonoj la Kuniklo alvenis ghis la pordo, kaj klopodadas malfermi ghin. Sed, char la pordo estis malfermebla nur internen, kaj char Alicio forte premas ghin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Shi audis ghin diri al si: "Do, mi chirkauiros kaj enighos tra la fenestro." "Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte ghis shi audas la Kuniklon apude sub la fenestro, shi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon shi ricevis nenion, sed audis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio shi konkludis ke ghi falis en kukumejon, au en ion tiuspecan. Post unu momenton shi audis tre koleran vochon (certe la vochon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia vocho de shi nekonata: "Se plachas, Moshto, jen mi tie chi. Mi fosas pomojn." "Fosas _pomojn_? Chi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _chi tio_." (Denove audighas sonoj de frakasata vitro.) "Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?" "Brako, Ekscelenco." (Lau la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.) "Chu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ghi ja shtopas la tutan fenestron." "Estas vero, Ekscelenco; sed, malgrau chio, ghi estas brako." "Nu, ghi ne devas esti tie, kio ajn ghi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ghin." Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio audis flustrajhojn: ekze., "Mi ne shatas ghin, Moshto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuraghulo." En la fino shi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Chi tiun fojon shi audis _du_ timkriojn, kaj ankau duoblighis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, char mi ja ne volas resti tie chi eterne." Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj vochoj ne malmultaj ekparolis chiuj kune. Shi elaudis nur la sekvantajn: "Kie la alia shtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas--Bilcho, ghin starigu tie chi--Jen en chi tiu angulo ni starigu ilin--Ne, ne! antau chio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron--Vi ne ghenu vin, ili jam sufiche taugas--Vi, Bil, ekkaptu chi tiun shnuron--Chu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin, jen malfiksighinta ardezajho--Ho, ghi jam falas, gardu la kapojn sube--(Lauta frakaso)--Nu, kiu fushis tion?--Mi kredas ke Bil--Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi ne volas, vi rampu mem--Tion ne _mi_, Bil devas--Bil, la mastro ordonas ke vi derampu." "Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Chiujn malagrablajhojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargha, sed malgrau chio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Shi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ghis shi audis tutapude en la tubo chirkaugratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ghi estis, shi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' shi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auskultis. Unue shi audis lautan hhoron: "Jen Bil tie supre! Pafighis el tubo!! Falas teren!!!" Poste la vocho de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi che la barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocharo: "Subtenu la kapon--Brandon. Ne sufoku lin--Kio al vi okazis, kunulo--Diru al ni--" Audighis responde tre malforta sibla vocho ("jen la vocho de Bil," pensis Alicio). "Nu, apenau mi scias--ne pli, dankojn--jam mi refortighas--mi estas tro konfuzita por rakonti--io--kvazau risorte--atakis min--kaj mi pafighis supren kiel raketo--jen chio." "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj. "Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocho de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laute "se vi tion atencos, mi instigos kontrau vi _Dajna'n_." Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Lau shi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton. Post unu, du momentoj denove komencis chirkaumovigho, kaj la Kuniklo audigis sin dirante: "Sufichos por komenco unu plena pushcharo." "Plena pushcharo da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauris longe, char en tiu sama momento, enshutighis tra la fenestro, kun kvazau-hajla bruo, amaso da shtonetoj, kaj kelkaj el ili ech frapis al shi la vizaghon. Shi diris al si: "Tion mi tuj chesigos," kaj aldonis laute: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...." Denove la tuja kaj plena silento! Alicio surprize rimarkis ke la shtonetoj kushantaj sur la planko chiuj shanghighas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicha ideo "Se mi manghos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_ korpshangho, kaj char nun tia shangho neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga." Shi do englutis unu, kaj kun granda ghojo konstatis ke shi tuj komencas malkreski. Tuj kiam shi estis sufiche malalta por trairi la pordon, shi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante shin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkajhon el boteleto. Chiuj sin jhetis al Alicio, sed shi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldau trovis sin staranta sekure en densa arbaro. "Kaj nun," diris al si Alicio chirkauvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ghis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ghardenon." Sendube tre bona plano! sed, bedaurinde, shi ne havis ech la plej malgrandan ideon kiamaniere shi devos plenumi ghin. Dum shi serche esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris shian atenton. Jen grandega hundido de alte rigardis sur shin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tushi shin. "Ho, vi dorlotajheto," diris shi en sia plej dorlota vocho, kaj penis fajfi al ghi. Sed interne shi tre timis pensante ke ghi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanghi shin, malgrau la dorloto. Apenau konsciante kion shi faras, shi levis malgrandan brancheton kaj tenis ghin antau la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauta ghojbojo, kaj jhetinte sin sur la brancheto shajnigis mortskui ghin. Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantau granda kardo. Tuj kiam shi reaperis sur la alia flanko, brancheto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ghia arda deziro ghin kapti, tute renversighis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazau oni ludus kun tirchevalo, kaj en chiu momento atendante ke shi estos piedpremata, ree chirkaukuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinjhetoj; chiufoje ghi nur malmulte antauen kuris, sed multe kuris malantauen. Senchese ghi rauke bojadis, ghis fine ghi sidighis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendighanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj. Tiu momento shajnis al Alicio oportuna por forkuro. Shi tuj ekkuris, kaj ne chesis kuradi ghis shi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado farighis apenau audebla. "Tamen ghi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontrau ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ghiaj folioj shi daurigis: "Mi tre volus instrui al ghi lertfarajhojn, se nur mi estus... taugegranda. Ho, preskau mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku au manghu _ion_. Sed jen la chefa demando: kion trinki au manghi." Alicio chirkaurigardis sur chiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion shi vidis kiu havis la aspekton esti la tauga manghajho. Sed jen, apud shi, staris granda fungo, egale alta kun shi mem. Esplorinte ghin, sube kaj chirkaue, shi decidighis esplori ankau la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, shi havis la okulojn ghuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, shi ekvidis grandan bluhautan raupon kiu serene fumas longan turkan pipon. CHAPITRO V ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUPO Tre longan tempon Alicio kaj la Raupo silente rigardis unu la alian; fine la Raupo elprenis la pipon el la busho kaj alparolis shin per malvigla dormema vocho: "Kiu _vi_ estas?" ghi diris. Jen ne tre kuraghiga komenco! Alicio respondis malsinfide: "Apenau mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est_is_, kiam mi levighis hodiau matene, sed mi kredas ke mi shanghighis multfoje dum la tago." "Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raupo. "Klarigu vin." "Bedaurinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "char mi ja ne estas mi mem." --"Ne komprenas," diris la Raupo. "Tamen mi ne povas igi ghin pli klara," Alicio tre ghentile respondis, "char mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamighas dum la dauro de unu tago estas tre konfuzige." --"_Ne_ estas," diris la Raupo. "Nu, eble vi ne ankorau spertis ghin," diris Alicio, "sed kiam vi devas shanghighi en krizalidon--tio ja nepre okazos ian tagon--kaj poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, chu ne?" "Tute _ne_," diris la Raupo. "Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por _mi_!" "Vi!" diris la Raupo malestime, "kiu _vi_ estas?" Tio ja rekondukis ilin al la komencigho. Alicio, sentante sin ghenata per la tre mallongaj diroj de la Raupo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Lau mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu _vi_ estas." "Kial?" diris la Raupo. Jen alia konfuziga demando! Char shi ne povis elpensi ian kialon, kaj char la Raupo shajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris. La Raupo laute kriis post shi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon." Tio sonis al shi bonpromesa: shi do revenis. "_Ne kolerighu_," diris la Raupo, kaj tuj silentis. "Chu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron. "Jes," diris la Raupo. Char shi havis nenion alian por fari kaj char la Raupo _eble_ diros ion atentindan, shi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ghi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la busho, kaj diris:-- "Vi do kredas ke vi estas shanghita?" "Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiau ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ech dek minutoj." --"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Raupo. "Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed chio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocho. "Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raupo. Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:-- Patro Vilch'! Patro Vilch'! (alparolas la filo) Blankhara vi kaj maljunulo, Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo? Chu ghi taugas por okdekjarulo? "Dum junec'," Patro Vilcho respondis al filo, Mi ja timis difekton al cerbo. Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, Do tre ofte kapstaras sur herbo. Maljunulo vi--tion denove mi diras, Ankau grasa ghis plena sfereco, Tamen elrenversite la chambron eniras! Ho! de kie al vi l' elasteco? Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, (Li respondis tre vigle al filo) Per jena shmirajho--por _vi_ achetebla Pobotele per unu spesmilo. Maljunul'! (la demandon la filo nun shanghis) Ja sendenta al vi la makzelo, Sed anseron kun ostoj, ech bek' vi formanghis! Jen vere mirinda muelo! Dum juneco min logis la leghoscienco Je l' edzino mi havis procesojn: Ech sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) Povus fari la makzelimpresojn! Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo Senpovighas, chu ne, la okulo? Tamen jen balancighas angil' sur la nazo! Ho, klarigu, mirinda lertulo! Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) Vi forkuru, vi--fosu tomatojn! Mi ne plu da instruo... sufichas ja tio! Forpermeson ricevu au--batojn. --"Ne prave!" diris la Raupo. "Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj shanghighis." "Malprave, de komenco ghis fino," diris decide la Raupo. Sekvis kelkminuta silento. Unue parolis la Raupo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ghi diris. "Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne shatas tiel ofte shanghighi." --"Ne scias," diris la Raupo. Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraudiris al shi, kaj shi konsciis ke rapide shi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raupo. "Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi shatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplachas, char ok centimetroj estas ja alteco tute bizara." "Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Raupo, kaj che la diro starigis sin vertikale. (Ghi havis precize ok centimetrojn!) --"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino. Kaj shi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendighemaj!" "Vi alkutimighos post kelka tempo," diris la Raupo, kaj enbushiginte la pipon, ghi denove ekfumis. Chi tiun fojon Alicio pacience atendis ghis ghi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Raupo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ghi rampis for en la herbon, kaj, rampante, jhetis post si la rimarkon: "Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos." Chi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?" pensis en si Alicio. La Raupo tuj respondis al shia _penso_, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis. Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ghiaj du "flankoj," kaj char ghi estis plenronda, shi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, shi strechis la brakojn chirkau la fungon, kaj per chiu mano forrompis unu peceton. "Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris shi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon. En sama momento shi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ghi frapis la piedojn!) Tiu subita shangho tre timigis shin. Sed kredante ke shi nepre ne devas perdi tempon, shi tuj klopodis por manghi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremighis, ke apenau shi povis malfermi la bushon, sed fine prosperis al shi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto. * * * * * "Bone! Jam mia kapo liberighis," diris Alicio, ghojigite. Sed la ghojo tuj shanghighis en timon, kiam shi rimarkis ke la shultroj malaperis. Derigardante, shi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu shajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de shiaj okuloj. "Kio en la tuta mondo estas jena verdajho?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la shultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi _vin_?" Shi dume chirkaumovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondighis. Char tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ghis la kapo, shi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ghojis eltrovante ke shia kolo estas en chiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte ghin en gracian zigzagon shi celis enigi ghin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj shi chirkauvagis kaj parolis kun la Raupo. Sed en tiu momento shi audis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, char jen granda Kolombo flugas kontrau shia vizagho kaj forte frapas shin per la flugiloj. "Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo. "Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!" "Serpento, mi ghin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ghemo aldonis la informon: "Chiujn rimedojn mi provis, sed kontrau ili, nenio taugas."-- "Mi ne havas ech la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio. --"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajhajn barilojn," daurigis la Kolombo, tute ne atentante shin, "sed eviti la serpentojn, neeble." Alicio pli kaj pli konfuzighis, sed shi decidis ke ne utilos diri ion ghis la Kolombo finos. "Sufiche ghenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankau mi devis nokte kaj tage gardi kontrau la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton." "Mi tre bedauras ke oni chagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion. "Kaj jhus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daurigis la Kolombo per vocho absolute kriega, "por ke mi fine liberighu de ili, ili venas tordegante sin el la chielo mem. Fju! Serpento!" "Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi ghin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...." "Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taugan malverajhon." "Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da shanghoj shi en tiu tago jam spertis. "Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ech ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ghin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?" "Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (shi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manghas ovojn." "Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, chiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen chio!" Tio chi estis por Alicio tute nova ideo; do shi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri: "Mi tre bone scias ke vi nuntempe serchas ovojn, do al mi ne grave estas chu knabineto vi estas au serpento!" "Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi _ne_ serchas ovojn; kaj se mi serchus, mi ne volus la viajn, char nur la kuiritajn ovojn mi shatas." "Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankvilighis sur sia nesto. Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed shia kolo ofte implikighis inter la branchoj kaj kelkfoje shi devis malligi ghin. Post kelka tempo memorante ke shi ankorau havas en la manoj la fungopecetojn, shi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ghis fine shi sukcesis rehavi la propran kutiman al shi altecon. Jam tiel longe shi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue shi sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj shi alkutimighis ghin, kaj komencis kunparoli kun si jene:-- "Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj shanghighoj. Mi ech ne povis esti certa en chiu momento kio mi farighos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur--enighi en tiun belan ghardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?" Dirante tion, shi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro. "Kiuj ajn loghas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin." Do shi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraghis alproksimighi la dometon ghis shi estis nur dudek kelke da centimetroj alta. CHAPITRO VI PRI LA PORKINFANO Kelkan tempon shi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion shi faros. Dum shi ankorau staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo shi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagho shi estus nominta lin fisho). La noveveninto laute frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaghon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankau rimarkis ke ambau lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn chirkau la tuta kapo. Char shi tre volis scii kio okazos inter ili, shi shtelmarshis el la arbaro por subauskulti ilin. Komencis la Fish-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskau egale grandan kun si mem, li diris per solena vocho:--"Por la Dukino, La Kera Damo invitas shin por kroketludo." La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocho, nur iom shanghante la vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon." Tiam ambau profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligighis. Che tio Alicio tiel laute ekridis, ke shi devis rekashi sin en la arbaron pro la timo ke ili audos shin. Kiam shi denove shtelrigardis al la dometo, la Fish-Lakeo jam antaue malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antau la pordo kaj rigardas malinteligente la chielon. Alicio pashis antauen kaj frapis malkuraghe sur la pordo. "Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauzoj; unue char mi staras che la sama flanko kiel vi; kaj due, char tie interne oni tiom bruas ke neniu povus audi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo--oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankau granda krakado kvazau plado au kaldrono estas dispecigata). "Bonvolu do diri kiel mi povos enighi," diris Alicio. "Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante shian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senchese la chielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malghentila: "Sed eble li ne povas ne," shi pensis en si, "char jen liaj okuloj staras preskau che la verto. Tamen, malgrau tio li devas respondi demandojn,"; kaj shi ripetis laute: "Kiel mi povos enighi?" "Mi sidados tie chi," la Lakeo diris, "ghis morgau--" En chi tiu momento la dompordo malfermighis, kaj oni jhetis for grandan teleron celante lian kapon; ghi nur ektushis al li la nazon, kaj dispecighis kontrau la plej apuda arbo. --"au eble postmorgau," la Lakeo daurigis per sama tono, kvazau nenio okazis. "Kiel mi povos enighi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskau kolere demandis. "Chu _iam_ vi enighos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando." Sendube! Tamen Alicio ne shatis ke oni tion diru. Shi kolere diris al si:-- "La chitieaj kreitajhoj ja argumentas netolereble, frenezige." Al la Lakeo shia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variajhoj la antauan diron:--"Mi sidos tie chi," li diris, "interrompe au seninterrompe dum multaj tagoj." "Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio. "Chion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon. [Ilustrajho: LA DUKINA KUIREJO.] "Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris shi, "li ja estas sencerbulo." Dirinte tion, shi malfermis mem la pordon kaj--eniris. La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis lau ghia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbighas super la fajro, kaj chirkaumovas per granda ferkulero la enhavon--kredeble ian supajhon--de unu granda kaldrono. "Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenau shi povis eligi la vortojn. Ech la Dukino ternis ne malofte; la infano senchese au ternis au plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busho etendita de unu orelo ghis la alia. "Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (char shi iom dubis chu estas lau bonmoroj ke shi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?" "Ghi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!" Shi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed shi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne shin sed la infanon: do shi refarighis kuragha kaj daurigis:--"Gis nun mi ne sciis ke la _Cheshsha_ katoj chiam grimacas; mi ech ne sciis ke ili havas tian kapablon." "Chiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ghin." "Mi mem ne konas ech unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ghojo ke jam fine komencas por shi vere interesa konversacio. "En tiu okazo, oni povas certighi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino. Chi tiun diron Alicio tute ne shatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum shi penis trovi ion taugan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, shi jhetis sur ilin chion atingeblan, chion jheteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazau hajlis per teleroj. Tiujn eksterordinarajn jhetajhojn la Dukino ne atentis, ech kiam ili frapis shin, kaj la infano jam antaue tiel forte kriegis ke oni ne povis sciighi chu ghi ricevas vundojn au ne. "Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas--la infanon!" Alicio ekkriis. Shi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortranchos la amindan nazeton"--char en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti ghin. "Se chiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per rauka malagrabla vocho, "la mondo rondirus multe pli rapide." "Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdauro. La Tero turnighas en la dauro de dudekkvar horoj; se do chirkau la akso[6]--" "Shi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al shi la kapon." Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciighi chu shi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj shajne ne auskultis. Sekve Alicio kuraghis daurigi: "La dauro estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, au chu eble dekdu? Mi--" "Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "char neniam mi povis toleri la ciferachojn." Kaj shi rekomencis varti la infanon, kantante al ghi strangaspecan lulkanton, kaj che chiu linifino shi forte skuis la kompatindan etajhon:-- _Vi forte skuu la infanon, Ne traktu kondolence! Vidigas ghi, ternante, planon Chagreni vin intence!_ Hhoro. (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) _Uau, Uau, Uau!_ Dum la Dukino kantis la duan verson shi forte kaj daure jhetadis la infanon supren kaj rekaptis ghin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenau povis audi la vortojn:-- _Mi devas la infanon skui Kaj bati kiam ternas; Char li la pipron povas ghui, Jam longe li ghin lernas._ Hhoro. _Uau, Uau, Uau!_ "Jen! Se al vi plachas, _vi_ povas varti ghin!" diris la Dukino al Alicio kvazau jhetante la infanon al shi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo che la Damo," kaj shi eliris rapide la chambron. La kuiristino en la ghusta elira momento jhetis kontrau shi grandan kaserolon, sed ghi maltrafis. La infano estis strangforma kreajheto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en chiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenau al shi prosperis kapti ghin. Tuj post la kapto shi rimarkis ke ghi _puf-puf_--as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenau povis teni ghin. Baldau tamen shi eltrovis ke la unu nura metodo tauge varti ghin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ghi ne malligu sin. Tion farinte shi forportis ghin for de la domo. "Se mi ne forportos chi tiun infanon, oni certe mortigos ghin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus ghin, mi estus mem kulpa je la mortigo." La lastajn vortojn Alicio diris laute, kaj la etajho (ghi jam de longe chesis terni) responde--porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltauga rimedo por esprimi la sentojn!" Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la vizaghon, por vidi kio estas al ghi. Sendube ghi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankau la okuloj farighis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne shatis la nunan shajnon. "Eble ghi nur plorkrietis," shi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi chu enestas larmoj. Larmoj ne enestis. "Se vi intencas farighi porketo," diris shi serioze, "mi tuj chesos prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis au plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente. Alicio jhus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu chi kreitajho, kiam mi rehejmighos," kiam denove ghi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel _porke_, ke shi derigardis, mirigite, ech timigite, en ghian vizaghon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Shi tuj sentis ke estus absurde porti ghin plu. Do shi mallevis la besteton, kaj vidis ghin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "char," diris shi, "kiam ghi estos plukreskinta ghi farighos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ghin porko, ghi tre bone aspektas." Shi komencis pripensi aliajn infanojn de shi konatajn, kiuj pli bone taugus kiel porkoj kaj jhus diras al si "se nur oni scius la metodon shanghi ilin"--kiam subite shi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobrancho la _Cheshsha_ kato. "Sinjoro _Cheshsha_ kato"--Shi komencis malkuraghe, char shi ne povis konjekti chu ghi shatus tiun formon, au preferus "Via kata moshto." Tamen, char ghi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ghis nun ghi ne ofendighis. Shi do daurigis:-- "Chu vi afable diros al mi, mi petas, lau kiu direkto mi devas iri de tie chi?" "Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato. "Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio. "Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato. "Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio daurigis. "Ho, iun au alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiche longe vi marshos." Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do shi eksperimentis alian demandon:--"Kiaj personoj loghas proksime de tie chi?" "En tiu direkto," diris la Kato, chirkausvingante la dekstran antaupiedon, "Chapelisto loghas, kaj en jena (montrante per la alia) loghas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambau estas frenezaj." "Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio. "Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "che ni chiu estas freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankau vi!" "Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis. "Nepre," diris la Kato, "char alie vi ne venus tien chi." Shajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, shi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?" "Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?" "Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio. "Nu do," la Kato daurigis, "la hundoj graulas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ghojigitaj. Mi, kontraste, graulas ghojigite kaj kolerante svingas la voston. Chu do mi ne estas freneza?" "Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "char ne per graulo la katoj esprimas plezuron; lau mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolcha _murmuro_." "Vi ghin nomu lau via prefero," diris la Kato. "Chu hodiau vi kroketludos che la Damo?" "Tion mi tre shatus," Alicio respondis avide, "sed ghis nun mi ne ricevis inviton." "Vi tie vidos min," diris la Kato kaj--malaperis! Tio ne multe surprizis Alicion; shi ja jam alkutimighis al strangaj okazoj. Dum shi rigardas la lokon, kie antaue sidis la Kato, ghi subite reaperis. "Pardonu," ghi diris, "kio okazis je la bebo? Preskau mi forgesis demandi!" "Farighis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazau la Kato revenis lau la ordinara venmaniero. "Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis. Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke shi eble revidos ghin. Poste shi komencis iri en la direkto de la loko kie, lau la Kato, loghas la Martleporo. "Chapelistojn," shi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj char ni jam havas Majon, ghi eble ne estos furioza; au almenau malpli furioza ol en Marto." Dirante tion, shi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur arbobrancho. "Chu vi diris porkon, au forkon?" diris la Kato. "Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se che sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga." "Lau via placho," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis. "Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed _grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo." Irinte antauen kelkajn pashojn plu, shi ekvidis la domon de la Martleporo. Shi kredis ke tio chi certe estas _lia_ domo, char la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve shi ne kuraghis alproksimighi ghis shi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ghis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon shi marshis rekte al la domo, sed shi ankorau iom timis dirante al si:--"Malgrau chio ghi povas esti furioze freneza. Preskau mi volus esti irinta che la Chapeliston." [Ilustrajho: DOMO DE LA MARTLEPORO.] CHAPITRO VII TETRINKADO CHE FRENEZULOJ Jen sub arbo antau la domo shi vidis tablon; che la tablo sidis, tetrinkante, la Martleporo kaj la Chapelisto; ankau inter ili sidis Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur ghi la kubutojn, kaj babiladis chirkau ghia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," pensis Alicio, "tamen, char ghi dormas profunde, ghi kredeble ne sentas la malkomforton." Kvankam la tablo estis granda, la jhus priskribita trio amasighis en unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvoche. "Ne pli da sidlokoj, ne pli!" "Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda apogsegho che unu fino de la tablo. "Prenu da vino," per mokafabla vocho alparolis shin la Martleporo. Alicio per vigla serchrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur ghi--krom teajhoj--nenion. "Mi ne vidas vinon," shi diris. "Nek mi," diris la Martleporo. "Do vi kondutis neghentile, proponante ghin," kolere Alicio respondis. "Ankau vi, sidante che ni sen invito," akre respondis la Martleporo. "Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja surmetis manghilarojn por multe pli ol tri personoj." "Vi tranchigu la hararon," subite intermetis la Chapelisto. De l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, kaj nun la unuan fojon alparolis shin. "Ne decas kritiki la personajhojn; tio ja estas tre malghentila." Alicio diris tion tre severe. La Chapelisto tre larghe malfermis la okulojn, audinte tion. Anstatau respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo similas skribotablon?" "Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzighos," pensis Alicio, kaj shi diris laute: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi tion." "Chu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" diris la Martleporo. "Ghuste tion," respondis Alicio. "Tamen, vi devas chiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo. "Tion mi chiam faras," Alicio komencis vigle, "almenau... (per vocho pli duba)... mi chiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, chu ne?" "Tute ne sama," kontraudiris la Chapelisto. "Lau tiu logiko, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi manghas' kaj 'Mi manghas kion mi vidas.'" ..."Lau tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la Martleporo, "ke samaj estas 'Mi shatas kion mi ricevas' kaj 'Mi ricevas kion mi shatas.'" La Gliro certe ne vekighis, li certe dormparolis; jen lia diro: "Lau tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'" "Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Chapelisto. Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al chiuj faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj. La Chapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj momentoj, ke li prenas la horloghon el sia posho kaj maltrankvile observas ghin, ke fine li skuis ghin kaj tenis apud la orelo. Tiam turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?" Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo. "Sekve, ghi eraras je du tagoj! Chu mi ne diris al vi, ke butero ne taugos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon sur la Martleporon. "Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo. "Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enighis," la alia riproche diris, "vi ne devis enigi ghin per la pantranchilo." La Martleporo prenis la horloghon, kaj malghoje observis ghin; poste li trempis ghin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis elpensi ion pli dirindan ol la antaua diro:-- "Nur la plej bonan buteron mi uzis." Alicio scivole rigardis la poshhorloghon trans lia shultro. "Jen tre kurioza horlogho," shi ekkriis, "ghi ja indikas la monatdatojn, kaj la horojn ghi ne indikas." "Pro kio ghi devas?" la Chapelisto demandis. "Chu via poshhorlogho montras por vi la jarojn?" "Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Char se ghi montrus la jarojn, ghi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon." "Kaj ghuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la Chapelisto. Alicio tute konfuzighis. La lasta diro de l' Chapelisto, kvankam ne malbona Esperantajho, shajnis al shi konduki nenien. Shi nur diris ghentile: "Mi ne komprenas." "La Gliro ree endormighis," diris la Chapelisto, kaj vershis sur ghian nazon iom da varma teo. Che tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, kaj diris, ne malferminte la okulojn:-- "Ja, kompreneble! Ghuste tion mi mem intencis diri." "Chu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Chapelisto, denove turnante sin al Alicio. "Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon." "Mi ne havas pri la solvo ech la plej malklaran ideon," li respondis. --"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. Alicio ekghemis enue. "Mi opinias," shi diris, "ke vi devas pli bone uzi la tempon ol malshpari ghin proponante ne solveblajn enigmojn." "Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Chapelisto, "vi ne uzus 'ghi' priparolante '_lin_.'" "Mi ne komprenas," diris Alicio. "Vershajne ne," diris la Chapelisto, balancante la kapon malestime. "Mi kuraghus diri ke neniam vi ech parolis al Tempo?"[8] "Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la muzikon, mi chiam devas tempbati."[9] "Ha, jen la kauzo," diris la Chapelisto. "Li ja ne shatas tiun batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskau chion farus pri la horloghoj lau viaj preferoj. Ekzemple, che la naua matene, kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus la tagmanghon." "Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundighinte en pensojn, shi poste aldonis: "Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangho, mi ne estus malsata!" "En la komenco, eble ne," diris la Chapelisto, "sed vi povus teni la horloghon che la unua, ghis vi _farighus_ malsata." "Chu vi tiel mastrumas ghin?" Alicio demandis. La Chapelisto malghoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, "char li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jhus antau kiam _tiu_ frenezighis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Ghi okazis che la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti: _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto Kia via afereto?_ Vi kredeble konas tiun kanton?" "Mi certe audis ion similan," diris Alicio. "La daurigo," diris la Chapelisto, "estas jena." _Tra l' aer' vi shovas vin Majeste, kiel anasin'. Tvink'l, Tvink'l!_... En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti: "_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Char laushajne ghi havis la intencon daurigi sen fino tian tvink'ladon, oni pinchis al ghi la orelojn por chesigi ghin.-- --"Nu, apenau mi finis la unuan verson," diris la Chapelisto, "la Kera Damo eksaltis kaj laute kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni senkapigu lin.'" "Ho, la kruela sovaghulino," ekkriis Alicio. "Kaj de post tiu tago ghis nun," la Chapelisto malgaje daurigis, "la Tempo chion rifuzas al mi. Chiam konstante li nun donas al mi la sesan posttagmeze." Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauzo, chu ne, pro kiu mi vidas sur la tablo tiom da temanghiloj?" "Precize," respondis la Chapelisto, ekghemante. "Chiam la tehoro, kaj neniam ni havas intertempon ech por vishi la ilojn." "Do, vi chirkaumovas vin?" demandis Alicio. "Precize," diris la Chapelisto, "lau eluzo de la manghiloj." "Sed kio okazas," Alicio kuraghis demandi, "kiam vi denove revenas antau la unue uzitaj?" --"Ni shanghu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. "Chi tio enuigas min! Mi proponas ke la Fraulineto rakontu al ni fabelon." "Bedaurinde, mi ech ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja timigis shin. "Do, la Gliro devas," ambau kriis unuvoche. "Vekighu, Gliro!" Ili pinchis ghin sur ambau oreloj samtempe. La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauka, malforta vocho: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambau diris, mi audis chiujn, chiujn senescepte." "Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. "Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. "Ankau ne prokrastu," aldonis la Chapelisto, "char, se vi prokrastos, vi nepre re-endormighos antau ol fini." La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili loghis che la fundo de tre profunda puto." "Kion do ili manghis?" diris Alicio. (La demandoj pri manghaj kaj trinkaj ajhoj chiam havis por shi specialan intereson.) Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per melaso." "Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre ghentile, "char ili farighus malsanaj." "Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj." Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se shi loghus en putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, sekve shi demandis: "Kial ili loghis en la putfundo?" --"Prenu pli da teo," diris al shi la Martleporo, kun tre serioza mieno. "Ghis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne povas preni _pli_." "Denove vi malpravas," intermetis la Chapelisto. "Chu vi ne devis diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol neniom." "Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante. "Ho, ho!" triumfe kriis la Chapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon pri personajhoj?" Al tio Alicio ne povis trovi taugan respondon. Sekve shi servis al si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon: "Pro kio ili loghis en la putfundo?" Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto." "Neeble, ne ekzistas tiajho," Alicio komencis tre indigne. Sed la Chapelisto kaj la Martleporo ambau sible admonis shin per SH--! SH--! kaj la Gliro mem per ofendita vocho minacis shin, dirante: "Se vi ne kapablas konduti ghentile, vi devas mem fini la fabelon." "Ho, volu daurigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas _unu_." "Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daurigi. "Do, tiuj tri fratinetoj--ili ja lernis la desegnarton--" "Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson. Chi tiun fojon ech ne unu momenton la Gliro konsideris. "Melason," li diris. --"Mi bezonas puran tason," interrompis la Chapelisto. "Ni chiuj movu nin maldekstren je unu sidloko." Li movis sin lau la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo translokigis sin en la seghon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antauan lokon de la Martleporo. El la shanghoj ja profitis nur la Chapelisto, kaj char la Martleporo jhus antau la translokigho renversis la laktokruchon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.-- Char shi ne volis reofendi la Gliron, shi komencis tre singarde: "Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?" "Oni povas cherpi[12] akvon el akvoputo," la Chapelisto klarigis, "do egalfacile estas cherpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, chu ne? vi malklera bubineto?" Alicio pro lia malghentileco tute ne atentis la Chapeliston: al la Gliro shi diris:-- "Sed ili ja vivis en la puto." "Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus desegni la melason el ghi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn lau la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko. Alicio tiel konfuzighis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, shi lasis al la Gliro seninterrompe daurigi la rakonton. "Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante la okulojn (char ghi jam refarighis dormema) "kaj desegnis ajhojn chiuspecajn, chion komencighantan per la litero M----" "Kial per M?" diris Alicio. "Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentighis. La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj pinchoj de la Chapelisto, ghi revekighis kun subita ekkrieto, kaj daurigis: --"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, Multecon--chu iam vi vidis desegnajhon kiu reprezentas Multecon?" Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi tiun demandon, mi ne _pensas_--" "Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Chapelisto. Tiun lastan malghentilajhon Alicio ne povis toleri. Shi levis sin kaj kun tre ofendita mieno marshis for de la tablo. La Gliro tuj endormighis; kaj nek la Chapelisto nek la Martleporo atentis shian foriron, kvankam kelkfoje shi rigardis malantauen en la espero ke ili revokos shin. La lastan fojon kiam shi vidis ilin, ambau staris super la Gliro, klopodante per chiuj fortoj prempaki ghin en la tekruchon! "Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio. [Ilustrajho: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCHON.] "Neniam en la tuta vivo mi cheestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon ol che ili." Dume shi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom da marshado, shi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis shi. "Tamen hodiau chio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj eniris. Denove shi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, chi tiun fojon mi klopodos pli lerte," shi diris al si. Preninte la oran shlosileton, shi unue malshlosis la pordon kiu kondukas en la ghardenon. Tiam, shi mordetis la fungopecon (kiun shi ankorau havis en la posho) ghis shi estis tridek centimetrojn alta, kaj _fine_--post tiom da malsukcesoj--trovis sin en la belega ghardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj charmaj fontanoj. CHAPITRO VIII KROKETLUDO CHE LA KERA DAMO Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur ghi blankaj rozoj, sed jen tri ghardenistoj okupis sin pentrante ilin rughaj. Char tio shajnis al Alicio tre stranga ago, shi alproksimigis sin por observi ilin. Jhus alvenante, shi audis unu el ili diranta: "Kvin, vi gardu vin, vi jam ne shprucu sur min la kolorilon." "Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep shancelis al mi la kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen ghuste vi, Kvin; chiam vi kulpigas la kunulojn." "_Vi_, Sep, _vi_ ne kuraghu paroli!" rediris Kvin. "Nur hierau mi audis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita." "Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta. "Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep. "Ghi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstatau bulboj." Sep pasie dejhetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el chiuj maljustaj aferoj--" Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj chirkaurigardis serchante la kauzon de lia ekhalto, kaj chiuj humile salutis shin. "Chu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?" Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallauta vocho komencis: "Nu, Fraulino, la fakto estas ke jena arbo devis esti rughroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, shi ja ekzekutigus nin chiujn. Sekve, ni nun klopodas laueble por ke, antau ol shi alvenos,--" En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagho konstante rigardadis trans la ghardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!" La tri ghardenistoj tuj jhetis sin teren kaj kushis sur la ventroj. Alicio ekaudis la sonojn de multaj piedpashoj, kaj alrigardis. Shi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon. Unue marshis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn--same kiel la tri ghardenistoj--kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj chi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marshis duope, kiel ankau la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la reghaj infanoj; ili marshis mano en mano kaj ghoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis gereghoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Ghi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas che chiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marshis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reghan kronon; kaj en la fino de chi tiu majesta procesio jen la REGHO kaj DAMO KERAJ! Alicio iom dubis chu shi ni devas--same kiel la tri ghardenistoj--kushi horizontale sur la ventro. Sed shi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis shi, "por kio utilus la procesioj, se la cheestantoj devus kushi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?" Do, shi staris serene, kaj atendis. Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, chiuj haltis kaj rigardis shin. La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _shi_ estas?" La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis. "Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste shi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?" [Ilustrajho: LA VITRA TABLO.] "Mia nomo estas Alicio, se plachas al via Dama Moshtino," shi respondis tre ghentile, sed shi aldiris al si aparte: "Ili ja estas nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn." "Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri ghardenistoj, kiuj kushas chirkau la rozarbo. Char ili kushis sur la ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, pro tio la Damo ne povis diveni chu ili estas ghardenistoj, soldatoj, korteganoj, au ech tri el siaj propraj infanoj. "Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "ghi tute ne estas mia afero." (Sed malgrau la ekstera kuragho, shi interne iom tremis.) La vizagho de l' Damo purpurighis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion dum unu momento, same kiel rigardegas la sovaghaj bestoj, shi kriegis: "Oni senkapigu shin, oni sen--" "_Oni sen_-sencajhon parolas!" diris Alicio tre laute kaj tre firme; kaj la Damo silentighis! La Regho metis la manon sur shian brakon, dirante per tre malkuragha vocho. "Konsideru, karulino, ke shi estas nur infanino." La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin lau la ordono, levante ilin per la piedo. "Levu vin," diris la Damo per lauta, sibla vocho. La tri ghardenistoj tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reghon, la Damon, la reghajn infanojn, k.c. "Chesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnighon!" Ekvidante la rozarbon, shi daurigis: "Kion ajn vi tie chi faris?" "Se plachas al via Dama Moshtino," diris Du per tre humila vocho, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--" "Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!" La procesio marshis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfelichajn ghardenistojn. Tiuj chi kuris al Alicio por ke shi protektu ilin. "Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj shi tuj kashmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, chirkauvagadinte kelkajn minutojn por serchi ilin, fine marshis for por rekunighi kun la ceteraj. "Chu iliaj kapoj estas jam for de la shultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin. "Iliaj kapoj jam estas _for_" laute kriis la soldatoj "se plachas al via Dama Moshtino." "Bone," diris la Damo.--"Chu vi povas kroketludi?" La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, char por shi la Damo evidente intencis la lastan demandon. "Jes," kriis Alicio avide. "Venu do," respondis la Damo. Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege shi volis scii kio estas okazonta. "Estas... estas tre bela tago," diris che shia flanko iu malforta vocho. Turnante la kapon, shi vidis ke la Blanka Kuniklo marshas duope kun shi kaj time rigardas en shian vizaghon. "Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?" "SH! SH!" la Kuniklo tuj flustris en shian orelon, kaj jhetis zorgoplenan rigardon trans sia shultro. Tiam, levinte sin sur la piedpintoj, li metis la bushon al shia orelo kaj diris en ghin: "Oni mortkondamnis shin." "Pro kio?" Alicio demandis. "Chu vi diris 'Domaghe'?" diris la Kuniklo. "Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Lau mi tute ne estas domaghe. Mi diris 'Pro kio.'" "Shi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis. Alicio preskau sufokis sin, penante ne tro laute ridegi. "SH--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo audos vin. Shi ja alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--" "Cheighu la ludlokojn," ektondris la Damo. Oni tuj komencis chirkaukuri en chiu direkto, kaj pro la klopodoj cheighi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) chiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencighis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Chie sur la grundo alternighis paralelaj ondlinioj; anstatau lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstatau la ordinara lignomartelajho, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstatauis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale. Por Alicio la chefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al shi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post shi. Sed plej ofte kiam shi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ghia kapo la erinacon, ghi persistis chirkautordi sin kaj rigardi en shian vizaghon kun ridinde konfuzita mieno. Che chiu revido de tiu konfuzita birdvizagho shi ne povis ne ekridegi; ankau, kiam shi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum shi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom chio chi, en la direkto kien shi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marshis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldau konvinkighis ke la kroketludo, kiel oni ludas ghin che la Kera Damo, estas tre malfacila. La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis chiuj samtempe. Oni chiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, kaj ech batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute furiozighis, chirkau marshegante kaj kriegante chiuminute, "Oni senkapigu lin, oni senkapigu shin!" Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke ghis nun shi ne havis disputon kun la Damo, sed shi tre bone sciis ke tio facile povas okazi, "kaj se mi ofendos shin," pensis shi, "kio okazos al mi? Tie chi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ech unu individuo restas vivanta." "Shi chirkaurigardis, serchante rimedojn por forkuri," kaj dubante chu shi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu chirkaurigardado shi rimarkis strangan aperon en la aero. Unue shi ne povis imagi kio ghi estas; sed observinte ghin kelke da momentoj, shi konstatis ke ghi estas grimaco. "Do, la _Cheshsha_ Kato venas," shi konkludis, "nun mi havos kunparolanton." "Chu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur la busho kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio amike salutis. "Sed ne utilas alparoli ghin," pensis shi, "ghis la oreloj aperos, au almenau unu el ili." Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, ghojante, ke nun shi havas atentan auskultanton. La Kato shajne opiniis, ke jam estas videbla sufiche da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu. "Lau mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocho, "kaj chiuj tiel laute malpacas, ke mi ne povas audi mian propran vochon; oni ne havas definitivajn regulojn, au se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankau vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke chiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas che la alia bordo de la ludejo; kaj jhus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ghi forkuris de la mia!" "Chu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauta vocho. "Tute ne," respondis Alicio. "Shi ja estas tiel ekstreme--" En tiu momento shi rimarkis ke la Damo staras malantau shi kaj auskultas, do shi daurigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia havas ech la plej malgrandan venkshancon." La Damo ridetis afable kaj preterpasis! "Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regho, alvenante antau Alicion, kaj rigardante el larghe malfermitaj okuloj la Katkapon. "Unu mian amikon," Alicio ghentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi--la _Cheshsha_ Katon." "Mi tute ne aprobas ghian aspekton," diris la Regho, "tamen se al ghi plachos, mi permesos al ghi kisi mian manon." "Tio _ne_ plachas," diris la Kato. La Regho metis sian reghan korpon por protekto malantau Alicion. "Vi ne insultu," diris li el tiu rifughejo, "kaj--ne rigardu min." "La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon." "Tamen ghi devas esti formovita," diris la Regho fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon." Por forigi chiujn malagrablajhojn, chu gravaj, chu trivialaj, la Damo ja havis chiam la saman rimedon. "Senkapigu ghin," shi diris, ech ne turnante la kapon por rigardi. "Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regho, kaj tiucele li tuj rapidis for. En tiu momento Alicio ekaudis la vochon de la Damo, kiu malproksime kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro necheesto en siaj vicoj. La ludado farighis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certighi kiam shi havas la vicon. Do, shi prudente decidighis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj serchi sian erinacon. Sian erinacon shi trovis batalanta kontrau alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; shia fenikoptero forestis en alia parto de la ghardeno, kie (lau la informo de shiaj okuloj) ghi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. Shi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finighis kaj neniu el la erinacoj restis videbla. "Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "char ankau malaperis chiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ghi ne ree forighu, shi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ghi. Chirkau la Kato la gastoj grandamase kolektighis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereghoj. Chiuj chi parolas samtempe; la ceteraj silente chirkaustaras, kaj ekscitite auskultas. Tuj kiam Alicio aperis, chiuj disputantoj alvokis shin por decidi la aferon. Sed char chiuj parolis samtempe, estis por shi tre malfacile bone audi la diratajn vortojn. [Ilustrajho: LA GEREGHOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.] La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranchi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ghin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agha por komenci tute novan metion. La Regho argumentis: "Oni ja povas senkapigi chion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencajhon." Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece konsentita jam nun, mi chiujn senescepte ekzekutigos." (Tio chi ja iom klarigas la kauzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!) Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol: "Ghi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al shi." "Shi estas en la kondamnitejo, vi venigu shin," diris la Damo. La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko. Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazau nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ghi jam tute malaperis. Sekve la Regho kaj la ekzekutisto chirkaukuris kiel frenezuloj serchante ghin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo. CHAPITRO IX LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14] "Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel ghojige estas por mi revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, shi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarshis kune. Tre plachis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj shi interne pensis ke antaue, kiam ili renkontighis en la kuirejo, eble igis shin malagrabla nur la pipro. "Kiam _mi_ estos Dukino," pensis shi, "da pipro mi havos en mia kuirejo ghuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas chiam la kauzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj shi daurigis tre fiere, kvazau konsciante ke nun shi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolchigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajhoj dolchigas la infanojn. Se nur la plenaghuloj _tion_ scius, ili estus ja malpli shparemaj--" Shi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, audante shian vochon diranta:-- "Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros ghin poste." "Eble ghi ne havas moralon," Alicio kuraghis diri. "_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "chio ja havas moralon, se nur oni povas trovi ghin." Dum shi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontrau Alicio. Alicio ne tre shatis tiun chi troproksimighon; unue, char la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, char shi havas ghuste la taugan altecon por apogi sian akran mentonon sur la shultro de Alicio. Tamen, char shi ne volis esti malagrabla, shi laueble toleris chion. "La kroketludo shajnas nun progresi pli bone," diris shi. "Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'" "Chu ne _iu_," preskau sarkasme demandis Alicio, "antaue diris en la kuirejo ke la kondicho de tiu rondiro estas ke chiu atentu nur sian aferon?" "Nu, la signifo ja estas preskau sama," diris la Dukino, shultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'" "Che chiu afero shi ja volas trovi moralon," pensis Alicio. "Vi eble miras, kial mi ne chirkauprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kauzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Chu mi faros la provon?" "Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; shi tute ne deziris la provon. "Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambau mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'" "Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis. "Vi estas prava, kiel chiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas chion klara." "Mi kredas ke mustardo estas mineralo, chu ne?" diris Alicio. "Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Shi shajne estis preta konsenti al chio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie chi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en min'_, vi ne tro enigu _en min_.'" Alicio dume profundighis en pensojn, kaj pro tio ne atentis--ech ne audis--pri la dukina minejo. Post unu minuto shi ekkriis: "Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam ghi ne havas la aspekton esti tia." "Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:--'Vi chiam estu lau la aspekto'--au se vi volas ke mi esprimu ghin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj shajnus ke kio vi au estis au aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antaue estis, estus shajninta al ili esti aliaspekta.'" "Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre ghentile, "se mi havus ghin skribitan antau la okuloj; sed, bedaurinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis." "Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocho, "estas nur nulajho kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri." "Tamen ne ghenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro." "Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace chion, kion mi diris ghis nun." "Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne shatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion shi ne kuraghis diri laute. "Chu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la shultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono. "Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, char shi komencis senti sin ghenata. "Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M--" Sed en tiu momento Alicio forte surprizighis, char ech en la komenco de tiu tre shatata vorto, la dukina vocho ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la shia, forte tremis. Jen, rekte kontrau ili, vizagho kontrau vizagho, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Shi sulkigas fulmotondre la brovojn. "Estas bela tago, via Dama Moshtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta vocho. "Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis shin, piedfrapante la grundon, "au vi au via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!" La Dukino elektis, kaj--malaperis! "Ni daurigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi ech unu vorton, per malvolantaj pashoj sekvis shin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidighis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ech unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto--la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne chesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj chiumomente kriegis "Senkapigu lin," au "Senkapigu shin." La soldatoj devis gardi la chiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ech ne unu arko; chiuj partoprenintoj (krom la Regho, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj. La Damo--pro manko da senkapigebla materialo--chesis labori, kaj per spireganta vocho demandis al Alicio: "Chu vi jam vidis la Falsan Kelonion?" "Ne," respondis shi, "ech mi ne scias kio estas Falsa Kelonio." "Ghi estas," la Damo respondis, "la kreitajho, el kiu oni faras la falskelonian supon." "Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "au ech audis pri ghi." "Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion." En la momento kiam shi ekiris kun la Damo, shi audis la Reghon diranta (per tre mallauta vocho) al la tuta cheestantaro: "Oni vin pardonas--chiujn." "Jen tre bona afero," shi pensis. "Do, malgrau chio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektivighos. Mi tre, tre ghojas pri tio." Baldau ili alvenis al Grifo kushanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajhon.) "Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku chi tiun fraulinon al la Falsa Kelonio, por ke shi auskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio shi aldonis: "Mi mem devas iri returne por aranghi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis." Kaj shi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo. La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ghis la Damo malaperis kaj tuj--tuj mokridis shin. "Jen bona sherco," li diris, duone al si, duone al Alicio. "Ho, ghin diru al mi, mi petas," Alicio diris. [Ilustrajho: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.] "Nu, la sherco estas _shi_ mem," diris la Grifo. "Chio tio pri la ekzekutoj estas nur shia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidighu!" "Tie chi chiu ja ordonas rapidighi," pensis Alicio, dum shi malrapide sekvas ghin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom chirkauordonis min, neniam!" Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimighis, Alicio povis audi, ke li ghemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Shi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo: "Kiaspeca estas lia doloro?" Sed la Grifo respondis per preskau tiaj samaj vortoj, kiajn li jhus uzis pri la Damo: "Chio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.--Tamen, vi rapidighu." Do, ili marshis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion. "Tiu chi fraulino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo. "Mi volonte diros ghin al shi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazau kaverna vocho. "Vi ambau sidighu, mi petas. Kaj ech ne unu vorton parolu, ghis mi finos." Ili do sidighis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi ne povas kompreni." Tamen shi pacience atendis. "Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekghemo, "mi estis _vera_ Kelonio." Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta plorghemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskau decidighis levi sin kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, char shi supozis, ke li nepre diros iom pli, shi restis trankvile, kaj nenion diris. "Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daurigis iom pli trankvile (kvankam ech nun li plorghemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio--ni kutime nomis lin Testud'--" "Pro kio vi nomis lin Testud' char li ne estis Testudo?" interrompis Alicio. "Ni ja nomis lin Testud', char li estis fame konata _te-studento_, kaj tre shatis paroli pri la te-kulturo. Chu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?" La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro shia malspriteco li devis doni tiun klarigon. Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero." Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocho, ambau sidis silente kaj rigardegis Alicion, ghis pro konfuzo shi estus tre kontenta ke la tero malfermighu kaj kovru shin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio: "Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie chi atendi la tutan tagon." La Falsa Kelonio daurigis per jenaj vortoj:-- "Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion--" "Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio. "Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenau se vi similas aliajn hominfanojn." Kaj antau ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al shi severe: "Vi fermu la bushon!" La Falsa Kelonio daurigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon chiutage--" "Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankau mi iras en chiutagan lernejon." "Chu vi lernas _ekstrajhojn_?" demandis la Falsa Kelonio. "Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon." "Ankau la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio. "Certege ne!" indignis Alicio. "Do, malgrau chio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis che la kontfino: 'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_--ekstraj.'" "Lau mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "char vi vivis sur la marfundo." "Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajho, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris ghemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn." "Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis. "Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankau la diversaj fakoj de Aritmetiko--Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno." "Pri Multimpliko," Alicio kuraghis diri, "mi neniam audis. Kio ghi estas?" La Grifo levis surprize ambau birdpiedojn. (Li ankau havis en la posta parto du bestpiedojn--vidu la ilustrajhon.) "Kion?" Ghi ekkriis "neniam audis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas permesate ech komenci la arton diveni. Diveno sen antaua impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Ech idioto ne kredus tion." Alicio jam ne havis la kuraghon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, shi demandis al la Falsa Kelonio: "Kion alian vi devis lerni?" "En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedajhoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankau la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en chiu semajno; li instruis al ni disigi chiujn objektojn, chu ebenaj, chu solidaj kaj _Kolerigi florbildojn_. "Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio. "Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, rughigi blankajn rozojn (kiel hodiau la ghardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ech por rughigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon." "Mi ne povas," diris la Grifo, "char pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro." "Mi ne lernis de li," diris ghemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Chu mi estas prava?" "Tute prava," diris la Grifo, ankau ghemante, kaj pro la dolorigaj memorajhoj ili ambau kovris la vizaghojn per la piedajhoj. "Kaj kiom da horoj chiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon. "Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, nau en la dua kaj tiel plu." "Jen tre kurioza arangho," diris Alicio. "_Nu, ligighis_ kun tiu 'kurioza' arangho," aldiris la Grifo, "unu tre shatata konsekvenco; char en la dekunua tago _nuligighis_ chiuj lecionoj." "Chu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?" "Certe," diris la Falsturto. "Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis. "Jen sufiche pri la lecionoj," la Grifo interrompis shin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj." CHAPITRO X LA OMARA KVADRILO La Falsa Kelonio profunde ekghemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedajho trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorghemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. "Li kondutas same kvazau li havas oston en la gorgho," diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vochpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis: "Eble vi ne loghis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankau vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataue 'Mi neniam')--do vi ech ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo." "Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ghi estas?" "Nu," la Grifo respondis, "oni komence formighas en unu rangon lau la marbordo--" "En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis chiujn meduzojn--" --"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. --"Oni du fojojn antauen iras--" --"chiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo. --"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauen iras, turnighas kun la kunulo--" --"Shanghas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. --"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jhetas la--" --"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. --"Kiel eble plej malproksimen en la maron--" --"Naghsekvas ilin," la Grifo kriis, ankorau pli ekscitite. --"Renversas sin en la maro--" dirante tion ech la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj. --"Denove shanghas la kunulon--" Chi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke shajnis al Alicio ke shiaj oreloj krevas. --"Renaghas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallautigis la vochon, kaj ambau bestoj kiuj jhus freneze chirkausaltis, ree sidighis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie. "Ghi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. "Chu vi volus vidi iometon da ghi?" demandis la Falsa Kelonio. "Ho, mi tre shatus ghin," respondis Alicio. "Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?" "Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "char mi forgesis la vortojn." Ili do komencis danci chirkau Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj pashoj, ili piedpremis al shi la piedfingrojn. Ambau markis la taktojn svingante la dekstran antaupiedajhon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:-- _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ghemas; "Char fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro chiuj bolas, Kaj atendas vin sur sablo! Chu vi ankau danci volas? Vi konsentas, chu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas. Chu ne vere? Ho, konsentu partopreni._ _Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! Esti kun omar' kunulo for en maron forjhetita!" "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._ _Fishamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! Do, ne timu! Char sur ambau bordoj jen por vi patrujo. Vi konsentas, chu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas, chu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_ Kiam la dancado finighis, Alicio interne sentis ke ghi estas teda kaj ech ne sendanghera por shi; tamen shi diris ghentile:-- "Mi tre dankas; mi tre interesighis vidante la dancadon; kaj speciale plachis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango." "Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?" "Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_--" "Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?" "Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la bushoj; ankau ili estas kovritaj per paneroj." "Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelon