The Project Gutenberg EBook of Robinsono Kruso, by Daniel Defo This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.net Title: Robinsono Kruso Author: Daniel Defo Release Date: March 8, 2004 [EBook #11511] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROBINSONO KRUSO *** Produced by Darold Booton, David Starner and William W. Patterson ROBINSONO KRUSO lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj verkita de Daniel Defoe tradukis en 1908 Pastro A. Krafft PREFACE The telegraph and telephone have made of the world a whispering gallery. Steam and electric traction have annihilated space. The scattered human race yet remains a strangely misunderstood family. Within one hour the report of a momentous event may be shot through 500 languages and as many more dialects; but convene a thousand representative dissimilar one-speech people and all becomes Babel if not Pandemonium. Impossible, indeed, for each to learn the language of the thousand; but how small a matter for all to learn a common second language if such a language can be produced. And it has been produced: Esperanto has been born a composite of the pith of all language; precise, learnable at sight and almost grammarless. This Esperanto Classic, "Robinsono Kruso," is somewhat of an achievement for American enterprise as it is the first of its size and kind yet published here. It has been undertaken with zeal and wrought out according to ability. The original translation was made by the highly esteemed Rev. A. Krafft. Other friends and supporters are: William D. Chandler, "Chefmonhelpanto." Prof. E. V. Huntington, Harvard University. Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School. Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement. Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem. Kambrigha Klubo. J. M. Connolly, M. D. Mr. W. L. Church. Mr. G. W. Lee. Dr. W. G. Nowell. Mr. L. B. Luders. Trusting that this book will find favor and meet reasonably the expectations of the "Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo," we heartily submit it to the entire reading world. R. W. MASON. ANTAUPAROLO Telegrafio kaj telefonio kreis el la mondo flustrogalerion. Trakcio vapora kaj elektra neniigis la spacon. Sed la disa homaro ankorau estas strange miskomprenata familio. Dum horeto eblas jheti raporton pri gravega okazo per 500 lingvoj kaj per tiom da dialektoj; sed kunvoku unulingvajn reprezentantojn de mil diversaj lingvoj kaj chio Babelighas, se ne Pandemoniighas. Ja ne eblas, ke chiu lernos la mil lingvojn de la aliuloj; sed por chiu estas malgranda afero lerni unu komunan duan lingvon, se tia lingvo estas farebla. Kaj tia lingvo jam estas farita: Esperanto naskighis el la kerno de chiuj lingvoj; preciza, unuavide lernebla, kaj preskau sengramatika. Chi tiu Esperanto klasiko, "Robinsono Kruso", estas ioma atingajho por Amerika entrepreno, char ghi estas la unua verko tiagranda kaj tiaspeca jam eldonita chi tie. Ghi estas entreprenita fervore kaj kreita laukapable. La originala traduko estis farita de la estimata Rev. A. Krafft. Aliaj amikoj kaj subtenantoj estas: William D. Chandler, "Chefmonhelpanto". Prof. E. V. Huntington, Harvard University. Prof. D. O. S. Lowell, Roxbury Latin School. Mr. Edwin D. Mead, Peace Movement. Mrs. Dr. N. E. Wood, Newton Theol. Sem. Kambrigha Klubo. J. M. Connolly, M. D. Mr. W. L. Church. Mr. G. W. Lee. Dr. W. G. Nowell. Mr. L. B. Luders. Kredante, ke chi tiu libro estos favorita kaj plenumos la prudentajn esperojn de la "Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo," ni kore prezentas ghin al la tuta legantaro. R. W. MASON. [Antauparolon tradukis el la angla William Patterson.] ENKONDUKO La autoro de la chiamfresha Robinsono Kruso naskighis en Londono, Anglujo, je 1661. Lia patro estis buchisto, kiu edukis sian filon por la pastreco, inter la Nekonformuloj, sed ne lin povis konvinki iam sekvi tiun profesion. Li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda richeco de siaj elpensoj, kaj li estis tre multeskribanta verkisto. Ekzistas chirkau ducent dek verkoj de li, kiuj, kvankam la plejmulto estas fiktivaj, kauzis tre viveman impreson de vereco kaj realeco. Lia politikaj verkoj kauzis al li multe da suferoj kaj monperdo; kiujn li kunigis en la jenaj strofoj: Nenies sorto estis pli diversa ol la mia: Mi estis dektrifoje richa kaj malricha. Sinjoro Walter Scott diras: "Eble ne ekzistas verko en angla lingvo, kiu estas pli universale legata kaj admirata ol la Aventuroj de Robinsono Kruso." Chi tiu traduko estas de "Robinson Crusoe" de la "Altemus' Young People's Library Edition". Parto I Mi naskighis en Jorko, Anglujo, je Marto 1, 1632, kiu estas la sesjarrego de la regho Karolo la Unua. Infane, mi sentadis grandan deziron por pasigi mian vivon sur la maro; kaj pliaghante, la deziro plifortighis; ghis fine, mi forlasis mian lernejon kaj hejmon, kaj piede, mi trovis mian vojon al Hull, kie mi baldau trovis okupadon sur shipo. Post kiam ni velveturis kelke da tagoj, okazis ventego, kaj kvinanokte la shipo enfendighis. Chiuj al la pumpiloj rapidis. La shipon ni sentis ghemi en chiuj siaj tabuloj, kaj ghian trabajhon ektremi de la antaua ghis la posta parto; kaj baldau klarighis ke ne estas ia espero por ghi, kaj ke chio, kion ni povas fari, estas savi niajn vivojn. Unue, ni pafadis pafilegojn por venigi helpon, kaj post kelke da tempo, shipo kushante ne malproksime, alsendis boaton por helpi nin. Sed la maro estis tro maltrankvila por ghi restadi shipflanke; tial ni eljhetis shnuregon, kiun la boatanoj ekkaptis kaj firme fiksis, kaj tiamaniere ni chiuj enboatighis. Tamen, vanighis en tia maltrankvila maro, por peni albordighi la shipon, kiu alsendis la virojn; au aluzi la remilojn de la boato, kaj ni ne povis ion fari, krom ghin lasi pelighi teron. Duonhore, nia shipo trafis rifon kaj subakvighis, kaj ghin ni ne vidis plu. Tre malrapide, ni alproksimighis teron, kiun iafoje ni vidis, kiam ajn la boato levighis sur la supro de ia alta ondo; kaj tie ni vidis homojn, kurante amase, tien kaj reen, havante unu celon, savi nin. Fine, ghojege, ni surterighis, kie bonshance, ni renkontis amikojn, kiuj donis al ni helpon por reveturi al Hull; kaj se tiam, mi havus la bonan sencon por iri hejmon, estus pli bone por mi. La viro, kies shipo subakvighis, diris kun grava mieno: "Junulo, ne iru plu surmaron; tiu ne estas la vivmaniero por vi." "Kial do, sinjoro, vi mem iros plu surmaron?" "Tiu estas alia afero. Mi estas elnutrita por la maro, sed vi ne estas; vi venis sur mian shipon por eltrovi, la staton de vivo surmara, kaj vi povas diveni tion, kio okazos al vi, se vi ne reiros hejmon. Dio ne benos vin, kaj eble vi kauzis tiun-chi tutan malbonon al ni." Mi ne parolis alian vorton al li, kiun vojon li iris, mi nek scias, nek deziris sciighi, char mi estis ofendita pro tiu-chi malghentila parolado. Mi multe pensis; chu iri hejmon, au chu iradi surmaron. Honto detenis min pri iri hejmon, kaj mi ne povis decidi la vivkuron, kiun mi estis ironta. Kiel estis mia sorto travive, chiam elekti la plej malbonon; tiel same mi nun faris. Mi havis oron en mia monujo, kaj bonan vestajhon sur mia korpo, sed, surmaron mi ree iris. Sed nun, mi havis pli malbonan shancon ol iam, char, kiam ni estis tre malproksime enmaro, kelke da Turkoj en shipeto, plenchase alproksimighis al ni. Ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti, por ke ni forkuru de ili. Tamen, malgrau tio, ni vidis ke niaj malamikoj pli kaj pli alproksimighis, kaj certighis ke baldau, ili atingos nian shipon. Fine, ili atingis nin; sed ni direktis niajn pafilegojn sur ilin, kio kauzis portempe, ke ili deflanku sian vojon. Sed, ili daurigis pafadon sur ni tiel longe, kiel ili estis en pafspaco. Proksimighante la duan fojon, kelkaj viroj atingis la ferdekon de nia shipo, kaj ektranchis la velojn, kaj ekfaris chiuspecajn difektajhojn. Tial, post kiam dek el niaj shipanoj kushas mortitaj, kaj la plimulto el la ceteraj havas vundojn, ni kapitulacis. La chefo de la Turkoj prenis min kiel sian rabajhon, al haveno okupita de Mauroj. Li ne agis al mi tiel malbone, kiel mi lin unue jughis, sed li min laborigis kun la ceteraj de siaj sklavoj. Tio estis shangho en mia vivo, kiun mi neniam antauvidis. Ho ve! kiom mia koro malghojis, pensante pri tiuj, kiujn mi lasis hejme, al kiuj mi ne montris tiom da komplezemo kiom diri "Adiaui" kiam mi iris surmaron, au sciigi tion, kion mi intencas fari! Tamen, chio, kion mi travivis tiam, estas nur antaugusto de la penadoj kaj zorgoj, kiujn de tiam estis mia sorto suferi. Unue, mi pensis, ke la Turko kunprenos min kun si, kiam li ree iros surmaron, kaj ke mi iel povos liberighi; sed la espero nelonge dauris, char tiatempe li lasis min surtere por prizorgi liajn rikoltojn. Tiamaniere mi vivis du jarojn. Tamen, la Turko konante kaj vidante min plu, min pli kaj pli liberigis. Li unufoje au dufoje chiusemajne, veturis en sia boato por kapti iajn platfishojn, kaj iafoje, li kunprenis min kaj knabon kun si, char ni estas rapidaj che tia sporto, kaj tial li pli kaj pli shatis min. Unu tagon, la Turko elsendis min, viron kaj knabon, boate, por kapti kelke da fishoj. Surmare, okazas tia densa nebulo, ke dekduhore, ni ne povas vidi la teron, kvankam ni ne estas pli ol duonmejlon (800 metrojn) de la terbordo; kaj morgautage, kiam la suno levighis, nia boato estas enmaro almenau dek mejlojn (16 kilometrojn) de la terbordo. La vento vigle blovis, kaj ni chiuj tre bezonis nutrajhon; sed fine per la helpo de remiloj kaj veloj ni sendanghere reatingis la terbordon. Kiam la Turko sciighis kiamaniere ni vojperdis, li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos chion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia shipo, kiel ankau chambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fishkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon -- kies nomo estas Zuro -- por kapti kelke da fishoj por la gastoj, kiuj estas vespermanghontaj kun li. Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberighi. Tial mi tuj prenis tiom da nutrajho, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manghante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj). Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, iom da shnurego, kaj chiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie trovighas la vinkesto de la Turko, kaj mi ghin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi havigis chion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, "La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne trovighas ia pafajho. Chu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ghi? Vi scias kie ghi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon au du." Li do alportis kesto kaj saketon, kiuj enhavas chion, kion ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-chi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fishkapti. La vento blovis de la nordo, au nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; char, se ghi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazau fishkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fishoj mordis, mi ilin ne eltiris, char mi deziris, ke la Mauro ilin ne vidu. Mi diris al li, "Tiu-chi loko estas nebona; ni ne kaptos fishojn tie-chi; ni devas iom antauen iri." Nu, la Mauro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, char la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon au plu enmaron, kaj poste ghin haltigis, kvazau mi intencas fishkapti. Nun, mi pripensis, tiu-chi estas mia okazo liberighi; tial mi transdonis la direktilon al la knabo, kaj tiam ekprenis la Mauron chirkau la talio, kaj eljhetis lin el la boato. Malsupren li falis! sed baldau reaperis por ke, li povis naghi kvazau anaso. Li diris, ke li volonte irus chirkau la mondo kun mi, se mi enprenus lin. Iom timante ke li surrampos la boatflankon, kaj reenighos perforte, mi direktis mian pafilon sur lin, kaj diris, "Vi facile povas naghi alteron se vi tion deziras; tial, rapidighu tien; plie, se vi reen alproksimighos la boaton, vi ricevos kuglon tra la kapo, char, mi de nun intencas esti libera viro." Tiam li eknaghis, kaj sendube sendanghere atingis la terbordon, char la maro estis tre trankvila. Unue, mi intencis kunpreni la Mauron kun mi, kaj naghigi Zuron alteron; sed la Mauro ne estis viro pri kiu mi povis konfidi. Post kiam li forighis, mi diris al Zuro, "Se vi jhuros, ke vi estos fidela al mi, vi iam farighos grava viro; se vi ne jhuros, mi certe ankau vin eljhetos el la boato." La knabo tiel dolche ridetis, kiam li jhuris resti fidela al mi, ke mi lin ne povis dubi en mia koro. Dum ankorau ni povis vidi la Mauron (survoje alteren) ni antauen iris enmaron, por ke li kaj tiuj, kiuj nin vidis de la terbordo, kredu ke ni iros al la influejo de la markolo, char neniu velveturis al la suda marbordo, char tie loghas gento da homoj, kiuj lau sciigoj, mortigas kaj manghas siajn malamikojn. Tiam mi direktis mian veturadon oriente, por ke ni laulongiru la marbordon, kaj, havante favoron venton kaj trankvilan maron, ni morgautagmeze estis malapud kaj preter la povo de la Turko. Ankorau, mi timis, ke mi estus kaptota de la Mauroj; tial mi ne volis iri surteron tage. Duonlume, ni direktis nian boaton alteren, kaj atingis la enfluejon riveretan, de kiu mi pensis, ni povos naghi surteron, kaj tiam rigardi la chirkauajhojn. Sed kiam malhelighis la lumo, ni audis strangajn sonojn, bojojn, kriegojn, gruntojn, blekadojn. La malfelicha knabo diris, ke li ne kuraghas iri surteron antau la tagigho. "Nu," mi diris, "tiuokaze, ni atendu, sed, tage, povas vidi nin la homoj, kiuj eble nin pli malhelpos ol sovaghaj bestoj." "Tiam ni pafilos ilin," ridante diris Zuro, "kaj forkurigu ilin." Mi ghojis vidi, ke la knabo montras tiom da gajeco, kaj mi donis al li iom da pano kaj rizo. Tiunokte, ni silente ripozis, sed ne longe dormis, char, post kelke da horoj, iaj grandegaj bestoj malsuprenvenis al la maro, por sin bani. La malfelicha knabo ektremis de kapo al piedoj pro la vidajho. Unu el tiuj bestoj alproksimighis nian boaton, kaj, kvankam estis tro mallume por ghin bone vidi, ni audis ghin blovi, kaj sciis, pro ghia bruego, ke ghi certe estas granda. Fine, la bruto tiom alproksimighis la boaton, kiom la longeco de du remiloj; tial mi pafis sur ghin, kaj ghi naghis alteren. La blekegoj kaj kriegoj, kiujn faris bestoj kaj birdoj pro la bruo de mia pafilo, shajne montris, ke ni faris malbonan elekton por surterejo; sed, vole ne vole, ni devis iri surtere por serchi freshan fonton, por ke ni povu plenigi niajn barelojn. Zuro diris, ke li eltrovus, chu la fontaj akvoj taugas por trinki, se mi permesus al li preni unu el la botelegoj, kaj, ke li ghin reportos plenigitan se la akvo estas bona. "Kial vi volas iri?" mi diris; "Kial mi ne estas ironta? Vi povas resti en la boato." Kontraue, Zuro diris, "Se la sovaghuloj venos, ili min manghu; sed vi forkuru." Mi devis ami la junulon pro la afabla parolado. "Nu," mi diris, "Ni ambau iros, kaj se la sovaghuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manghos au vin au min." Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun leporo, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ghoje kuiris kaj manghis; lau la bona novajho, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaghulojn. Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, char mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laulongirante la terbordon, ni trovos shipon, kiu enshipigos nin; kaj tiam, kaj ne antau tiam, mi sentos kvazau libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton al la shanco; au renkonti ian shipon au morti. Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nigraj, kaj ne portis vestajhon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, -- kiu sciis plej bone -- diris, "Ne vi iru! Ne vi iru!" Tial mi direktis la boaton lauteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis lau ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano. Mi faris signojn, ke ili alportu iom da nutrajho al mi, kaj ili siaparte faris signojn, ke mi haltu mian boaton. Tial mi demetis la supran parton de mia velo, kaj haltis, tiam du el ili ekforkuris; kaj, duonhore revenis kun iom da sekighita viando, kaj ia greno kiu kreskas en tiu parto de la mondo. Tion-chi ni deziregis, sed ne sciis, kiel havigi ghin, char ni ne kuraghis iri surteron al ili, nek ili kuraghis alproksimighi al ni. Fine, ili eltrovis peron sendangheran por ni chiuj. Alportante la nutrajhon al la marbordo, ili ghin demetis kaj tre fortirigis si mem dum ni ghin prenis. Ni faris signojn por montri nian dankon, ne havante ion alian, kion ni povas doni al ili. Sed bonshance, ni baldau kaptis grandan donacon por ili; char du sovaghaj bestoj de la sama speco, pri kiu mi jam priparolis, venis plenchase de la montetoj al la maro. Ili naghis kvazau ili venis por sportigi. Chiuj forkuris de ili krom tiu, kiu portas la lancon. Unu el tiuj bestoj alproksimighis nian boaton; tial mi ghin atendis kun mia pafilo; kaj tuj kiam ghi estis en pafspaco, mi ghin pafis tra la kapo. Dufoje ghi subakvighis kaj dufoje ghi suprenlevighis; kaj poste ghi naghis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaue timis je la vidajho de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis. Ili rapidis al sia rabajho; kaj tordante chirkau ghi shnuregon, ili ghin sendanghere eltiris surteron. Ni nun lasis niajn sovaghulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antau ni etendis sin kvar au kvin mejlojn, (6.8 au 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron. Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidighis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi audis, ke la knabo krias, "Shipon kun velo! shipon kun velo!" Li ne montris multe da ghojo je la vidajho, opiniante, ke la shipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, lau la shajno, ke ghi ne estas iu el la shipoj de la Turko. Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la shipon ghiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, char mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus audi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ghin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni estis che la shipflanko. La viroj parolis kun ni per la franca lingvo, sed ni ne povis kompreni tion, kion ili diras. Fine, Skoto surshipe diris per mia lingvo, "Kiu vi estas? De kien vi venas?" Mi diris al li iomvorte, kiel mi liberighis de la Mauroj. Tiam, la shipestro invitis min veni shipbordon, kaj enshipis min, Zuron kaj chiujn miajn posedajhojn. Mi diris al li, ke li havu chion, kion mi havas; sed li respondis, "Vi estas rericevonta viajn posedajhojn post kiam ni atingos teron, char mi por vi nur faris tion, kion por mi vi farus samstate." Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberighinte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, char la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Chiuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo. Mi ricevis multan monon por chiujn miaj posedajhoj, kaj kun ghi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas lau la mia, kaj ni ambau akiris pecon da tero, por ghin prilabori. Mia farmilaro, lau la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiche por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon. Mi tute ne shatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, chu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laubone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj chirkau mi? Kaj pligrandighis mia malghojo, char la bonamiko, kiu min alshipis tien-chi, intencas nune lasi tiun-chi terbordon. Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ghin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ghi kontante, kaj la restajhon kiel tukoj, shtofoj, lanajhoj, kaj similajhoj, kiujn li achetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro chio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable achetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam achetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj chio prosperis dum la sekvanta jaro. Parto II Sed baldau miaj projektoj trograndighis lau miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavshipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn sharghe. Tio estus bonajho por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian shanghon fari, estus malsaghe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laue daurigu tri au kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis. Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordighis tiun-chi shipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-chi sklavshipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, chenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercajhojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci. Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio "Teron!" kaj la shipo alpushighis sur sablajhon, en kiun ghi mallevighis tiel profunde, ke ni ne povis ghin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ghin lasi, kaj atingi terbordon laueble. Ekire, estis boaton sur ghia posta parto, sed ni eltrovis, ke ghi estis deshirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis che la shipflanko, tial ni enboatighis en ghin. Tie ni chiuj trovighis, sur la malglata maro! La koro de chiu nun malfortighis, vangoj palighis, kaj niaj okuloj malklarighis; char estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifughejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio. La maro pli kaj pli malglatighis kaj ghia blanka shaumo tordighis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompighis kontrau la boatflanko, kaj ni chiuj eljhetighis. Mi povis bone naghi, sed la povo de la ondoj kauzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanghere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laueble surterighi, sed jhus tiam, la kurbo de ondego suprenlevighis kvazau monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufichan forton, tial ghi marenportis min. Mi laueble penadis naghi suprajhe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn che mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekelighis de la ondoj. Tio donis al mi kuraghon kaj spiradon, kaj baldau miaj piedoj sentis teron. Momente, mi staris ghis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naghis lauforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, char ghi pushis min sur shtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe dauris. Fine, ghojege, mi atingis la krutegajhon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanghere surtere. Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo, "Tiuj, kiuj veturas surmaron en shipoj vidas la farajhojn de la Sinjoro en la profundajho. Char, per Lia ordono la ventegoj levighas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la chielo; de tien, ili malsupreniras al la profundajho. Mia animo malfortighas, mi shancelighas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el chiuj miaj mizeroj." Mi tiom ghojighas, ke chio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por chio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj shipanoj pereis. Chiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanghera! Mi nun rigardis la chirkauajhon por eltrovi, kian lokon mi estis jhetita, simile al birdo en ventego. Tiam chia ghojo, kiun mi antaue sentis, forlasis min; char mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestajhon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min. Estis tie-chi sovaghaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin au savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranchilon kaj pipon. Nun mallumighis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifughejo kontrau danghero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, char mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranchis bastonon por forpeli la sovaghajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazau la branchnesto estis lanuglito. Estas hela taglumo, kiam mi vekighis, ankau la chielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la shipo lasis la sablajhon, kaj kushas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laulongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro largha unu mejlo min detenis de ghi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimighi la shipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus shipbordon, chiu nun estus bone. Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, char tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naghi al la shipo. Mi rapide senvestigis, mi saltis en la maron, kaj naghis al la shipruino. Sed kiamaniere mi surighos la ferdekon? Naghante chirkau la shipo, mi ekvidis pecon da shnurego pendante tiel malalten ghiaflanke, ke unue la ondoj kashis ghin. Per helpo de la shnurego mi surshipighis. Mi trovis fendon en la malsupro de la shipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serchi por nutrajho, kaj mi baldau iris al la panujo, kaj mi machis panon dum mi iris tien kaj reen, char mi ne havis tempon por perdi. Trovighis tie ankau iom da rumo, de kiu mi prenis sufichan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedajhon. Sed vanighis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, char en la shipo trovighis kelke da ekstraj velstangoj, tri au kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto au du, mi komencis fari floson. Mi metis kvar stangojn flanko che flanko, kaj laularghe, surmetis sur ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia shargho. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la shipo, kaj segis maston en tri longajhojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaghon, kaj iom da sekigita kaprajho. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ghin eltrovis, kaj neniom restis. Mia sekvanta tasko estis, ke mi shirmu miajn posedajhojn kontrau la shprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, char, estis surshipe tri kestoj sufiche grandaj por enhavigi chion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj chemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestajhoj en la shipo. "Vidu! jen kaptajho!" mi diris laute (kvankam neniu cheestis por audi min); "nun mi ne malnutrighos!" char mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kauzos degliti chiun mian posedajhon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ghojis -- trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren. Bonshance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la shipo ghisnune neserchita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnaghis; sed baldau mi eltrovis, ke ghi surnaghis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en ghin; kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo tushas fundon. Tie-chi, mi preskau perdis mian sharghon, char la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surterighi, escepte ke unu parto de la floso kushas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke chiuj miaj ajhoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundighis unu futo plu, mi pushegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ghin alligi tie shnurege, kaj enpushis miajn du remilojn en la sablon, unu chiuflanke de la floso. Tiel mi ghin lasis kushi atendante la forfluon; tiam, ghi kun ghia shargho sidis bone surteron. Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu audighas tie post la kremondo; char, ghiasone tutaj birdaroj forflugis de chiu parto de la arbaro kun lautaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge. Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizajhojn, kiu okupis min tagrestajhe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taugan lokon, por meti miajn provizajhojn. Mi ne shatis kushighi sur la teron, pro timo je sovaghaj bestoj, kiel ankau je serpentoj, sed ne ekzistis kauzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laueble, mi metis la kestojn kaj tabulojn chirkau mi, kiu faris ian budon, pornokte. Char estis multe da provizoj en la shipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la shipruinon. Tial mi veturis al la shipo kaj zorgis ke mi ne ree trosharghu mian floson. Unue, mi serchis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, tranchilojn kaj tiajn objektojn, sed inter chio, kion mi trovis, la plej bona estis shtono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du au tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafajhoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la shipflanko por ke mi ghin sharghu sur mian floson. Estis tie ankau kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis. Mi iom timis, ke sovaghaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaghkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ghin, sed tio ne ekscitis ghin, char ghi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ghi nur manghis pecon da sekigita kaprajho, kaj foriris. Havante nun do sharghojn da ajhoj, mi faris tendon per la veloj de la shipo por konservi ilin, kaj tranchis la stangojn necesajn por ghi en la arbaro. Mi nun elprenis chion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn chirkau la tendo por ghin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la shipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kushighis en lito. Mi dormis la tutan nokton, char mi tre bezonis ripozon. Morgautage, mi malghojis en mia koro, char mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malghoja sorto, char estis tro multe da laboro por mi. Chiutage mi eliris al la shipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi sharghis la floson per tro peza shargho, kiu kauzis unu flankon mallevighi, tiel ke la enhavo eljhetighis en la maron; sed mi ne ploris pro tio, char la plej multa parto de la shargho estis shnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi. Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis chion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan shipsharghon, pecon post pecon. Kiam mi naghis la lastan fojon al la shipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon lau forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ghi ridigis min, kiam mi ghin rigardis. "Ho senutilajho!" mi diris, "vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kushas, ghis la shipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ghi." Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ghin; tial mi ghin metis en pecon de velo, kaj ghin jhetis sur la ferdekon, por ke mi ghin metu sur la floson. Baldau la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide renaghu; char mi sciis, ke je la turnigho de la fluo mi trovus malfacilajhon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanghere atingis mian budon. Tagighe, mi elpushis mian kapon el la budo okuljhetis almaren, kiam, jen, tie ne estis shipo! La shanghajho, kaj perdo de tia shipamiko min tute malghojis. Sed, mi ghojis pensi, ke mi surterigis chion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serchi ion lokon kie mi povis fari mian loghejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenajheto, longa kvar au kvin dudekojn da futoj (24 au 30 metroj), kaj largha duoble, kaj char ghi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ghi estos bonloko por mia domo. Unue, mi fosis fosajhon chirkau spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ghin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da shnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio farighis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri. La pordo de mia domo estis che la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ghi per shtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto shtonajho, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, chirkau mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje chiutage por serchi nutrajhon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimighi ilin. Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altajho, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altajho, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ghis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ghin dorlotigi; sed estante tro juna por nutrighi mi devis ghin mortigi. Mi pensis unue, ke mi perdos chian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranchis la jenajn vortojn: "Mi alvenis Junio 8a 1659." Mi chiutage faris unu entranchon, kaj tion mi daurigis fari ghis la lasta logo. Ghisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi shatis ilin, char ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du katojn de la shipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ghia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskau sed netute parolis kun mi. Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaudu, au tiu min mallaudu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la shipo, mi chiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ghin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ghis mia kapo doloras pro ghia pezo. Mi estis malapud la vojkuro de shipoj; kaj, ho! kia enuigo esti jhetita sur tiun-chi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume chiam okupi min per miaj propraj pensoj. Tiom, pri la malghoja shajno de mia stato; sed simile al la plimulto da aferoj ghi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Char tie-chi mi estis sendanghere sur tero, kontraue la ceteraj de la shipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-chi stato, au alsendi iun por apudesti che mi. Mi ja estas jhetita sur krudan kaj dezertan parton de la terglobo, sed ne trovighas sur ghi sovaghaj bestoj por mortigi au vundi min. Dio sendis la shipon tiel apud mi, ke mi povis havigi chion, kion mi bezonos por la restajho de miaj tagoj. Estu la vivo, kia ghi estos, tre multe estas, pro kio mi devas danki al Dio. Kaj mi baldau forlasis chiujn malghojajn pensojn, kaj ech ne plu rigardis pro velshipo. Miaj posedajhoj el la shipruino jam kushis en la kaverno dek monatojn, kaj estas nun tempo por ordigi ilin, char ili plenigis la tutan spacon, kaj ne lasis al mi ion enloghejon; tial mi pligrandigis mian kaverneton, elfosante ghin pli malantauen en la sablan shtonegon. Poste mi etendis ghian enirejon ghis la palisaro, kaj tiamaniere faris postvojon al mia domo. Tion farinte, mi fiksis bretaron chiuflanke, por enteni miajn posedajhojn, kio kauzis mian kavernon prezenti shajnon kvazau magazeno plena je komercajhoj. Por fabriki la bretarojn mi dehakis arbon, kaj ellaboris ghin per segilo, hakilo, rabotilo, kaj kelke de aliaj iloj. Tiam mi faris seghon kaj skribtablon. Mi frumatene levighis kaj laboris ghis tagmezo. Manghinte mian manghon, mi foriris kun mia pafilo. Reveninte, mi laboris ghis la suno mallevighis, kaj fine mi min kushigis. Mi okupis min pli ol semajno aliformante kaj pligrandante mian kavernon, sed mi ghin faris multe tro grande; char, iomtempe, la tero defalis de la tegmento kaj se mi enestus, kiam tio okazis, mi estus perdinta mian vivon. Mi nun devis starigi fostojn en mia kaverno kun tabuloj trans iliaj suproj farante tegmenton el ligno. Iam foririnte kun mia pafilo, mi mortpafis sovaghkaton, el kies felo mi faris chapon; kaj mi trovis kelke da birdoj el la gento kolomba, kiuj faris siajn nestojn en la fendetoj de la shtonegoj. Mi devis kushighi malhelige ghis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel mecho, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutrajhon kortbirdaran surshipe, mi eljhetis la shelojn. Estis ghuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj da rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturighis kaj mi ghin konservis kaj zorge semis chiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ghis post tri jaroj, kiel baldau estos montrata. Nesonghita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu dejhetis teron de la shtonajho kun lauta krako -- ree okazis tremo -- kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidighis kiel antaue, char la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego chirkau mi. Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ghi pasighis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklarighis, la vento levighis, arboj elradikighis, la maro shaumamasighis, kaj granda parto de la insulo ruinighis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finighas. Trihore, chio trankvilighis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn ajhojn al sendanghera loko. Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la shtono, char ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, char du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la shtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ghin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ghin. Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldau mi malsanighis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutrajhon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ghin alporti domon, kaj pli multe, ghin kuiri. Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por levighi, por trinki. Mi kushis kaj ploris, trahore kriis infane: "Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!" Fine, la atako finighis, kaj mi ekdormis kaj ne vekighis ghis tagigho. Mi songhis, ke mi kushas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ghi ektremis same kiel antau kelke da tagoj; kaj tuta mondo shajnas plenfajre. Li alproksimighis kaj diris al mi. "Char mi ekvidas, ke en chiuj-chi malghojoj vi ne preghis, vi devis morti." Tiam mi vekighis, kaj eltrovis, ke ghi estis songho. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos. Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: "Kio estas la maro, kio estas chirkau mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ghin kreis, ankau kreis la aeron, la teron, la chielon. Kaj kiu estas tiu? Estas Dio, kiu faris chion. Nu, tial, se Dio faris chion, devis esti Li, kiu regas chion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj farajhoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malghoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-chi. Kial? Dio. Tiam ia vocho shajne diris: "Chu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Mauroj, kiuj surshipighis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disshirita de la sovaghaj bestoj che la marbordo. Demandu, kial vi ne mallevighis en la profundan maron kune kun la ceteraj shipanoj, anstatau ol bone atingi la insulon. Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekighante estis sendube la triahoro morgautage, lau la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago char mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, char, poste, mi eltrovis mankon da unu entrancho. Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la shipruino kaj ghisnune mi ne legis ech unu paghon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, shajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tushis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: "Mi vi ne forlasos." Ili loghas en mia koro ghisnune. Mi mallevis la libron por preghi. Mia krio estis, "Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn." Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj audas min, Koncerne mia enua vivo, ghi ne estis pripensinda; char nun nova forto eniris en min, kaj shanghigis miajn chagrenojn kaj ghojojn. Parto III Mi jam estis dekdu monatojn sur la insulo, kaj mi pripensis, ke estas tempo por mi ghin esplori por ke mi traserchu ghiajn arboretojn, fontojn, kaj riveretojn. Tial mi ekiris kaj returnante alportis kun mi limetojn (malacidajn citronojn) kaj bonegajn vinberojn, grandajn kaj maturajn. Mi pendigis la vinberojn en la sunbrilo, por ke ili sekighu, kaj post kelke da tagoj, mi alportis ilin domon, por estonta provizo. La valeto, sur kies deklivoj ili kreskis, estas malvarmeta kaj verda, kaj tra ghi kuras klara rivereto, kiu donas al la loko tian grandan charmon, ke mi deziris loghi tie. Sed ne estas elvido sur la maron de tiu-chi valeto; kontraue, miaflanke de la insulo shipoj ne povus alproksimighi, kiujn mi ne vidus de mia domo; tamen, la verdaj molaj deklivoj shajnis tiel dolchaj kaj freshaj, ke mi tie pasigis multe da mia tempo. La unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ghin dissemis tro malfrue; la dua jaro, ghi difektighis pro la senpluveco; sed la tria jaro, la greno bone elkreskis. Mi eltrovis, ke la leporoj nokte kaj tage loghis inter ghi, kontrau kio estas nenia helpo krom planti densan plektbarilon chirkau ghi; kaj tion fari, okupis min pli ol tri semajnojn. Mi mortpafis la leporojn tage, kaj mallumighe, chene mi alligis la hundon al la pordego, por boji la tutan nokton. Tempete, la greno elkreskis, kaj fine maturighis; sed, same kiel antaue la leporoj difektis ghin en la trunketoj, nun la birdoj manghis ghin en la spikoj. Je mia pafilbruo, aroj da ili suprenflugis; kaj mi komprenis, ke nenia greno estus lasota; tial mi decidis algardi nokte kaj tage. Mi kashighis apud la plektbarilo kaj povis vidi, ke la birdoj sidas sur la arboj, kaj observas, poste malsupreniras unu post alia, kiel antaue. Nun chiu grajnero da tritiko shajnis kvazau bulketo da pano. Sed por forigi tiujn-chi birdojn, mia proceduro estis la jena: mi mortpafis tri, kaj pendigis ilin kiel shtelistojn por timigi chiujn, kiuj venos pro la greno; kaj de tiam, tiel longe kiel la mortigitoj pendis tie, ne alproksimighis birdo. Post kiam la greno maturighis, mi faris falchilon el glavo el la shipo, kaj havigis mian rikolton. Malmulto el ni pripensas la koston je kiu bulko estas farata. Kompreneble ne trovighis tie-chi plugilo por turni la teron, nek fosilo por ghin fosi; tial mi faris unu el ligno; sed tiu baldau eluzitighis kaj pro manko de rastilo mi uzis branchon de arbo. Alportinte hejmen la grenon, mi devas drashi, senrubigi kaj konservi ghin. Nun mi bezonas muelilon por mueli ghin, kribrilon por kribri ghin, kaj fermentilon por fermenti ghin, por fari panon el ghi. Kvankam mi ne havis ilojn, mi faris panon, kaj neniu povas diri, ke mi ghin ne perlaboris per la shvito de mia frunto. Kiam la pluvo endomadis min, mi havis sportegon instruante mian karulan birdon Polo kiel paroli; sed ho! tiel muta estis chio chirkau mi, ke mia propra vocho ektremigis min. Nun mi bezonas havigi botelegojn, potojn, kaj telerojn; sed mi ne sciis, kiel ilin fari. Fine, mi eliris por serchi argilon, kaj tion trovis preskau mejlo de mia domo; ja estis ridinda rigardi la strangajn formojn, kiujn mi faris el ghi. Char, kelkaj el miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis eksteren kaj internen, chiumaniere; kaj aliaj, metitaj en la sunradiojn por bakighi, fendighis pro la varmego de la radioj. Vi povas diveni, kia estis mia ghojo, kiam mi fine faris poton, kiu eltenis la varmegecon fajran, tiel ke mi povis boli viandon por buljono. Nun mi devas fari kribrilon por senrubigi la grenon. Mi ne povas uzi kaprajn harojn, char mi povas nek plekti nek shpini, tial dujare mi kontentigis min per maldika peco da shtofo, alportita de la shipo. Sed, pisti la grenon shtone, mi trovis esti la plej malfacila laboro el chiuj. Por baki la panon, mi bruligis lignon ghis cindroj, kiujn mi tuj metis sur la fajrujon por ghin varmegigi, kaj poste la bulkojn por baki kaj tiamaniere, faris panon. Nun mi konsideras la shipboaton kiu kushas sur la sabla altajho, kien ghi pusheghis per la sama ventego, kiu min ankau jhetis surteron. La boato kushis havante la kilon chielen, tiel ke mi devis fosi la sablon for de ghi, kaj ghin turni stangpere. Tion farinte, mi trovis vane, ne havante la forton por ghin surmarigi. Tial chio, kion mi povas fari, estis konstrui malpli grandan boaton el ia arbo; kaj mi eltrovis unu, kiu ghuste taugas por tiun fari, kaj kiu kreskis ne malproksime de la marbordo; sed simile al la shipboaton, tiun mi ne povis movi. Kion fari? Mi nun ebenigis kaj glatigis la tutspacon de la boato ghis la maro, por ke la boato glitighu maren; sed tiu plano ne sukcesis; mi decidis provi alian planon; nome, elfosi fosajhon por konduki la maron al la boato. Tamen, por tion fari, estus necese, ke mi fosu tian grandan profundon, ke la laboro okupus unu viron kelke da jaroj. Kaj tro malfrue mi trovis, ne estas saghe ellabori projekton antau ol mi unue pripensis la penadon kaj koston. "Nu do," mi pensis, "mi devas forlasi la boaton, kaj tial miajn tutajn esperojn pri lasi tiun-chi insulon. Sed estas dece, ke mi ankau pripensu jene: Mi estas sinjoro de la tuta insulo, efektive regho. Mi havas lignon per kiu mi povas konstrui shiparon, kaj vinberojn, se ne grenon, por ghin sharghi, kvankam mia tuta richeco estas nur kelke da ormoneroj." Por ili mi ne havas ian uzon, kaj volonte estus donanta ilin por kvaronbushelo da pizoj kaj iom da inko; la lastnomitan mi pleje bezonis. Sed estas plej bone pripensi pli multe pri tio, kion mi havas, ol pri tio, kion mi ne havas. Denove, mi provas konstrui boaton, sed mi nun decidis, ke ghi havu maston; char shipveloj estos tre utilaj. Mi faris ferdekon je la antaua kaj je la posta parto por deteni la maran shaumon, keston por nutrajho, kaj por mia pafilo apogilon kun kovrilo, por ghin shirmi kontrau la malsekeco. Pli bone ol chio mi povis surmarigi tiun-chi boaton. Unue, mi krozadis sur rivereto, sed baldau mi kuraghighis, kaj veturis chirkau mia insulo. Mi kunprenis panon, kukojn, poton da rizo, iom da rumo, duonkapron, du surtutojn, unu por kushejo, la alia por noktshirmo. Mi ekveturis je la sesa jaro de mia regado. Orientflanke de la insulo trovighis granda pinto shtonega, kiu staris du mejlojn de la terbordo, kaj sablajho etendis sin duonmejle de la shtonegoj terborden. Por chirkauiri tiun pinton mi devis veturi malproksimen enmaron, kaj tie mi preskau perdis mian vivon. Tamen, mi fine revenis hejmon. Survoje tien tute lacigita pro la laboroj boataj, mi kushighis en ombron por ripozigi mian korpon, kaj dormadis. Sed jughu, se eble, kiel mi ektremis, kiam vocho min vekas de mia dormo, kaj trifoje elparolas mian nomon! Vocho en tiu-chi sovagha loko! Ja vokante min per mia propra nomo! Tiam diris la vocho, "Kie vi estas? Kie vi estis? Kiel vi venis tien-chi?" Baldau mi tute komprenis; char, sur la plektbarilo, sidas Polo, parolante vortojn jam lernitajn. Mi nun serchis kaprojn, kaj ordigis kaptilojn por ili, kun rizo por allogajho. Mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogajho forighis. Tial mi elpensis novan manieron por kapti ilin, farante puton kaj kovrante ghin per bastonoj kaj herbo por ghin kashi; tiamaniere mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj. Sed la maljuna kapro estis multe tro furioza por mi, tial mi ghin liberigis. Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, ghis fine, ili manghis el mia mano, kaj tute malsovaghighis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu trovighis arboj por shirmi ilin kontrau la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn chirkaue; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom sovaghighos, kvazau ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn. Manghante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato chiuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton au du rilate al la vestajho, en kiu mi vojaghis chirkau la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestajho estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alchapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tushis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo chirkau miaj tibioj, sed ne shuojn. El sama materialo mi havis chirkau mia talio larghan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de ghi che mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafajhoj. Mia barbo ne tranchighis de kiam mi alvenis. Sed sufiche, pri mia shajno, char cheestis neniu por min vidi. Mi baldau estis vidonta strangan vidajhon, kiu estis shanghonta mian tutan vivon sur la insulo. Unu tagmezon, promenante sur la marbordo che parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazau tenate per katalepsio, kaj ne povis movighi de la loko. Baldau mi ekrigardis chirkau mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-au-kvarfoje por ghin rigardi. Jen estas -- la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj chiuj partoj de la piedo. Kiel povis ghi veni tien? Mia kapo kvazau naghis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du au tri pashojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemighis je la shtipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazau por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-chi marbordo sen mia scio? Kie estas la shipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo au aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, au rabi chion, kion mi havas. Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni serchas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis jhetita sur tiun-chi insulon, la granda kauzo de malghojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kauzi al mi malghojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Shajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere. Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue jhetis sur tiun-chi bordon. Chu estas eble, ke mi venis tiun-chi vojon de la shipo? Se fakte montrighus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantomo, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi. Tritage, timo min endomadis, ghis la manko de nutrajho min forpelis. Fine, mi sufiche kuraghighis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, chu ghi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke ghi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke trovighas homoj sur la insulo. Ghuste tiam, mia bona gardhundo falis senviva che miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, trovighas vidajho kornauza, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-chi estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-chi vidajhon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenau eliris escepte por melki mian kaprinaron. Estis nun pli grave al mi senti sendanghere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuraghis enbati najlon, au haki shtipon lignan, timante ke tia sono estu audata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldau trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio ghin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, char ghi ne faris fumon. En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel larghan, ke mi povis stari en ghi; sed mi pli rapidighis eliri ol eniri; char du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovagha brilego. Mi prenis torchon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kauzo por timo; char la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien por morti. Mi ghin ekpushis, kaj provis elirigi ghin, sed ghi ne povis levighi de la tero, kie ghi kushas; tial mi ghin lasis tie por morti, char mi ne povis savi ghian vivon. Mi eltrovis, ke la largheco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de ghi, che la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom ghia longeco estas mi ne povas diri, char mia lumo estingighis, kaj mi devis chesigi mian serchadon. Morgautage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finighon, mi eltrovis, ke la tegmento altighas 12 metrojn au plu. Kiam miaj lumoj lumighis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, trovighis vidajho, kies charmojn, lingvo tute ne povas esprimi; char la muroj ekbrilis kvazau steloj. Kio kauzis ke la shtonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas ghemaj, brilshtonoj, au oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis richa mino por mi; char, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malghoja, la brilvidajho lumigis la okulojn de mia animo, kaj ghin plenigis per ghojo. Chiuj-chi jaroj pasighis sen ia nova vidajho por ravigi miajn okulojn, ghis tiu vidajho subite ekvidighis antau mi. Mi sentis kvazau mi volas pasigi tie-chi la restajhon de mia vivo kaj vivfine, kushighi en tiu-chi kaverno por morti, same kiel la grandagha kapro. Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min chagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la shtupetaron; sed unue, mi kauzis, ke chio chirkau mi vidighu sovagha. Mi sharghis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kashi. Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj chio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaghuloj dancante chirkau fajro. Tiel baldau kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon. Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, char mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia shargho da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, trovighas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj. Marborde, trovighis la farajhoj de tiuj-chi viroj. La signoj de ilia festeno kornauzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutrajho, mi ne kuraghis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu ghin audi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato dauris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun. Parto IV Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Char estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi audis pafilpafon. Mi opiniis, ke ghi certe estas de shipo jhetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la shipo, se shipo ghi estas, sciighu, ke iu estas tie-chi por helpi ilin. Mi poste audis du pafojn plu. Post kiam lumighis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kushas ruino de shipo, tiunokte jhetita sur la shtonegojn. Ghi kushis tro malproksime por mi vidi, chu restas homoj sur ghi. Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenau unu el la shipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la shipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Trovighas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte pushas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, shajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis che mi. Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi ghin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankorau havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromagho, kaj poste ekveturis enmare. Mi pense ektimis pri la danghero, en kiu mi min antaue trovis sur la samaj shtonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, char mia boato estas malgranda, chio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldau mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron ghis la fluo turnighos kaj la forfluo komencos. Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagighe, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la shipruinon. Jen, kia vidajho! La shipo estis jhetita sur la shtonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornaghigitaj, shnuregoj kaj chenoj disjhetitaj ferdeke, kaj chio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la shipruinon, hundo alnaghis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al ghi iom da pano, ghi manghis la panon kvazau lupo, kaj pri trinkado ghi eble krevus, se mi estus permesinta, ke ghi plenighu. Mi iris al la chambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malghoja rakonto estis dirata, char chiu tenis sian brakon chirkau la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom shanghighis la sceno, tiam, tute sovagha pro la batoj ondaj kaj la mughado venta! Nun, chio estis trankvila -- la morto elfaris sian celon, kaj chiuj ricevis ghian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitajho, kiu postvivis. Mi divenis, ke la shipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur ghi multe da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis. Hejme, mi trovis chion same tiel, kiel mi ghin lasis -- miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidajho en la chambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian sharghon de la marbordo, kie mi antaue ghin lasis. En la kestoj trovighis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandajhoj oraj; apud ili trovighis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafajho, kiuj estas granda akiro. De nun ghis dujare, chio prosperis al mi; sed ne estis dauronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kauzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenau tridek trovighas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, chirkau kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laueble rekte al mia domo. Por diri la veron, ekvidante, ke chiuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj starighis pro timo. En la rivereton li naghis simile al fisho, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Chiuj nun chesigis la chasadon escepte du, kaj tiuj-chi naghis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfelichulon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la shtupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin. Mi signodonis al la malfelicha sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn chasante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis. La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkighis kvazau pro songhado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankau faris chiueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuighis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante ghin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li starighu, kaj mi agis bone al li. Sed restis pli multe da heroajho, char la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Che tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis ghojfrapon, char estis la unua sono de homa vocho, kiun mi audas chiomjare de kiam mi alvenis sur la insulon. La viro, kiun mi pafilbatis, sidighis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun ghi li alkuris al la viro, kaj unubate detranchis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis ghin antau mi. Mi ne shatis la ghojon pri kiu li ghin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendanghere kun tia homo. Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, char antausento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por serchadi. Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo au mia kaverno; tial mi disjhetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la manghajho. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazau lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia hauto estis nigrebruna, la vizagho ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman bushon kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolchan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazau negho. Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkushighis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ghin, kiel antaue. Li penis sciigi al mi per chiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin shatas. Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) char li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno levighis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestajho, char li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed char ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon. Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontrau la apude loghanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj proprajhighas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj. Mi nun faris chapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti chirkau la talio. Li treege fierighis eltrovante lian vestajhon kiel la mia. Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, char mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris chion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ghojo, char mi lin havis che tiu-chi dezerta insulo por min kuraghigi. Laueble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni chion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus nauzaj festenoj faritaj che la marbordo mi ne dezirus forlasi la insulon. Char Vendredo ne ankorau perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombrajho kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne movighu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfelichulon. Li ghistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ghi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti chu tie estas vundo, tiam li genuis antau mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazau preghante, ke mi ne mortigu lin. Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanghere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldau mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsignighis pli ol antaue, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loghas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antau ghi tiel same kiel antau mi; kaj kelkatempe li ech ne volis tushi la pafilon, kvankam li parolis al ghi, se li pensis, ke mi ne cheestas. Unufoje li diris al mi, ke li ghin petigis ke ghi lin ne mortigu. Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ghi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manghas salon kun ghi, kaj li tordis la vizaghon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laue tordis la vizaghon. Morgautage, mi donis al li pecon da kaprajho, kiun mi antaue pendigis per shnuro antau la fajro por ghin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu chiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la shnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laueble, kiel bona li ghin konsideras. Morgautage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldau faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldau lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, "Chu viagentaj viroj venkas en batalo?" Li respondis ridete, venkas. "Nu," mi diris, "Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?" "Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam." (Vendredo ne ankorau povis paroli bone). "Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?" "Tute manghi ili." Tio ne estas bona novajho por mi, sed mi daurigis, kaj demandis, "Kien ili prenas ilin?" "Iri loko kie proksa." "Chu ili venis tien-chi?" "Jes, jes, veni tie-chi au aliloke." "Chu vi dufoje estis tie-chi kun ili?" "Jes, veni tie-chi." Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgautage mi lin kondukis al tiu-chi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu shtonojn, ilin por mi kalkuli. "Chu iafoje boatoj ne estas perditaj che via marbordo?" Li respondis ke ne estas danghero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno -- tio estas, kie la luno jhus levighis -- loghas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: "Chu mi povos foriri de tiu-chi insulo, kaj kunighi kun tiuj-chi viroj?" "Jes, jes, vi iri en du boatoj." Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia. Unu tagon, mi diris al mia sklavo, "Chu vi scias, kiu vin kreis?" Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-chi vortoj. Tial mi diris, "Chu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni pashas, la montetojn kaj arbarojn?" Li respondis, ke estas Biko, kies domo trovighas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandagha kiel li. "Se tiu-chi maljunulo faris chion, kial chio ne falas sur la genuojn antau li?" Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, "Chio diri `O' al li." "Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?" "Iri Bikon." Tiam mi levis mian manon chielen, kaj diris, "Dio loghas tie. Li kreis la mondon, kaj chion en ghi. La luno kaj la steloj estas kreitajhoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kashas la vizaghon de la chielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskajhojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preghas, Li alproksimighas al ni, kaj audas nin." Mi sklavo vere ghojis, kiam li audas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu `O' al Biko, char Biko loghas nur spaceton de tie-chi. Li ne povas audi la homojn ghis ili supreniris la monteton al li. "Chu vi supreniris la monteton por paroli al li?" "Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj." "Kion la Obesoj diris al li?" "Diri `O'." Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstatauighi por Biko. Laueble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ghin klarigis, ghis fine -- dankon al Sinjoro -- mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore. Por plachi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskighis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ghojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ghiaj shipoj chiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranchilon, kio kauzis, ke li dancis ghoje. Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante. "Kion vi ekvidas?" mi demandis. "Ha, ghojo!" li respondis kun ghojo fervora en la okuloj. "Ha, ghojo, tie mia lando!" Kial li strechis la okulojn por rigardegi tiun-chi landon, kvazau li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanghera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante chirkau mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis chirkau la viroj. Sed tia timo estis vana, kvankam ghi loghis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaue. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, chu estas kauzo por mia timo au ne. Mi diris, "Chu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?" "Jes, mi esti multe ghoja tie." "Kion vi tie farus? Chu vi resovaghighus?" "Ne, ne, mi diri bonagi, manghi pano, lakto, ne plu manghi homo." "Kial, ili vin mortigus?" "Ne, ne mortigus, lerni ami." Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj. "Chu vi do volas reveturi kun mi al via lando?" Li respondis, ke li ne povas naghi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ghi. Je tio li respondis, "Se vi iri, mi iri." "Se mi iros? Ili min manghos." "Ne, mi kauzi ili ami vi multe." Tiam li diris al mi laueble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ghi, sed li jughis, ke ghi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova shipo, kiu tute ne estis en bonstato, kushinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfelichulo ne dubis, ke ghi taugos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ghi. Li ne parolis unu vorton, sed gravighis kaj malghojighis. "Pro kio vi chagrenas?" mi diris "Vi kolera je mi, kial?" "Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi." "Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?" "Chu vi ne diris al mi, ke vi shatus iri hejmon?" "Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri." "Kaj kion mi povos fari tie?" "Vi fari multe bone! Vi diri sovaghuloj esti bone, koni Dio, preghi al Dio, vivi bone." Ni baldau ekkonstruis boaton sufiche grandan por ni ambau. Unue ni elserchis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaghigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ghin bonformigi, sed planante ghin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruighis fortika boato sed postulis longtempe por shovi ghin marbordon. Vendredo estis sola administranto de ghi, kaj kvankam la boato estis granda, li ghin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ghi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldau li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken. Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas shipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marshtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton. Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldau audis, ke li vokas al mi: "Ho, malghojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!" "Restu kuraghanime," mi diregis por lin kuraghigi. La malfelichulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis chi-tien, nun revenis, por lin mortigi. "Chu vi povas batali?" mi demandis. "Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!" "Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, chu vi volas min helpi, kaj fari ghuste tion, kion al vi estos ordonita?" "Mi morti, kiam vi diri morti." Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun shargho da kugletajhoj. Mi ankau ekprenis du pafilojn, kaj sharghis ilin per grandaj kugletajhoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke chiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surterighis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ghis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-chi, povas diveni pro kiu kauzo ili alportighis chi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antau ol komandita. Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetajhon, por kashighi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Chu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj ech nescias, ke ili estas malpravaj, aranghante tiajn festenojn. Chu farajhoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankau la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu jughanto. Li, kiu diris, "Ne mortigu," ghin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo. Maso da tiaj pensoj altrudis sin che mia animo, kvazau min avertante, ke mi haltu ghis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetajho por observi la virojn festene, kaj poste shteliris antauen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ghis ni venis al la arbetajhlimo. Tiam mi diris al Vendredo, "Suprenrampu ghispinte tiun arbon, kaj sciigu min, chu vi povas vidi la virojn." Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas chirkau la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi. Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam audis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laufaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen. Mi nun kuregis el la arbetajho por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laute ekkriegis, kaj laueble kuris al la blanka viro. Jen li kushis sur la varmega sablo. Mi tratranchis la branchetajhon au kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por starighi au paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laueblaj signoj, kiom li shuldas al mi pro chio, kion mi faris. Mi diris, "Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon." Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldau trovighis sur la maro; tiamaniere ni fine liberighis de niaj malamikoj. La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankau estas alia bezonanta nian zorgadon viro; char la nigruloj lasis boateton sur la sablajho, kaj en ghi mi ekvidis malfelichulon duonmortigitan. Li ech ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranchis la ligilojn li profunde ekghemis, char li pensas, ke tio signifas mortkondukon. Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-chi bonnovajho lin plifortigis, kaj li sin levis sidighe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaudis lin paroli kaj rigardis lian vizaghon, venis larmoj en miajn okulojn, char mi vidis, ke li kisas kaj chirkauprenas la malfelichan maljunulon, kaj ghoje saltas chirkau li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizaghon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-chi malfelicha maljunulo, kies nomo estas Jafo. Estus malfacila tasko por mi paroli pri chiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian ghojon. Kvin-au-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por ghin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis, "Nenio havi! Mi malbona hundo, manghi chio, mem!" Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide. Hore, li revenis kun krucho enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu freshan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kushis en la arbombrajho, rigida kaj tro malforta por paroli ech unu vorton. Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, char ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma trovighis supre kaj char la malfelichaj malsanuloj ne povis surrampi la shtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj. Parto V Mi nun estis regho super tri viroj, kiel ankau mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, "Ili shuldas al sia regho sian vivon, kaj ghin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari." Sed mi ne antauvidis, ke mia regado tiel baldau finighos. Nun ni devas doni iom da nutrajho al Karlo kaj Jafo, tial ni buchis kaj rostis kapridon, kaj chirkau ghi ni kvar poste sidighis, kaj mi laueble felichigis ilin. Post kelke da tagoj Karlo tute fortighis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, char estis certe, ke por nutrigi du bushojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskighinte la greno maturighis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufichon. Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, jhetitaj sur tiean bordon, por ke ili loghighu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutrajhon ghisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimighante, elpendigu signon por ke ni sciighu, kiuj alvenas. Unu tagon Vendredo ghojege alkuris al mi kaj diris, "Ili veni returne! Ili veni returne!" Mejlon de la bordo vidighis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ghi ne povas esti, char la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankau vidis tra mia vidilo shipon malproksimen enmare. Trovighis dekdu viroj boate; tri chenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn. Baldau mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antau la chenligitaj viroj, kaj mi sentis ke chio ne estas ghusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaue ligitaj estas senligitaj; kaj surterighinte, ili kushighis en la ombron arban. Baldau mi estis che ilia flanko, char ilia malghoja kaj chagrenigha vidigho min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis che tie-chi kie chio envolvighis en malgajo. Mi aliris al tiuj-chi viroj kaj diris: "Kiuj vi estas, sinjoroj?" Ili ektimis pro mia vocho kaj stranga vestajho, kaj ekmovis kvazau ili volus forkuri de mi. Mi diris, "Ne timi min, char eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas." "Tiuokaze li certe estas sendita el la chielo," diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la chapon antau mi. "Chia helpo venas de chielo, sinjoro," mi diris. "Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidighas kvazau vi havas sharghon da plenkauzo enbruste. Mi vidis, antaue, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazau li intencas mortigi vin." La larmoj fluis malsupren la vizagho de la malfelichulo dum li diras, "Chu tiu-chi estas dio au homo?" "Ne dubu pri tio, sinjoro," mi respondis, "Char Dio ne venus en laua vestajho. Ne, ne timu -- nek troaltigu viajn esperojn; char vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laueble faros chion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi." "Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ghin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paulo. Iomvorte, sinjoro, mia shipanaro eljhetis min el mia shipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-chi por morti. Mi povis apenau farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la shipoficiro." "Kien ili iris?" mi demandis. "Tien, en la arbajheton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj audis; tiuokaze mortigos nin." "Chu ili havas pafarmilojn?" "Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun." "Nu, lasu al mi chion fari!" "Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj" li diris. "Krom tiujn, la aliaj reveturigis la shipon." Mi jughis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paulo, kaj mi diris, "Se mi savos vian vivon regighos du aferoj, kiujn vi devas plenumi." Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, "Savinte mian vivon, faru lauvole pri mi kaj mia shipo, kaj veturigu ghin, kien vi plachos." Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la shipo estis kvazau en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregighis, char la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la shipon. Mi audis ilin interparoli, ke tiu-chi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidighis boate, jen reiris surteron. Kiam ili aproksimighis, Paulo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laueble. Mi ordonis ke du viroj, lauteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimighinte ilin, ne pafu ghis mi ghin ordonos. Baldau tri el la shipanaro alproksimighis. Ghistiam mi nur audis iliajn vochojn; sed, alproksimighinte, ke mi ilin povis vidi, Paulo kaj Vendredo levighis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la shipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, chu ni estas tri au tri dudekoj. Okazis, kiel mi deziris, char mi audis ke la viroj demandis: "Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?" Vendredo respondis, ke Paulo estas kun la regho de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la shipanaro diris, "Se Paulo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos." "Tiuokaze" Vendredo daurigis, "vi sciighos la reghan volon." Tuj Paulo parolis al ili: "Vi konas mian vochon; se vi demetos viajn armilojn, la regho indulgos viajn vivojn." Ili nun jhetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la shipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega regho mi estas. Kompreneble, mi baldau liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataui min sur la insulo. Mi diris al ili pri chiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, chion escepte Polo kaj mia oro. Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paulo alproksimighas. Li etendis la manon por elmontri la shipon, kaj kun kortusheco chirkauprenis min, kaj diris: "Mia kara amiko, jen via shipo! ghi tute estas la via, kaj chio kio estas en ghi." Mi okulrigardis la shipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo che la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ghi kushas, la shipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Ghi havas la velojn lauvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidajho ghojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paulo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli. Tiam Vendredo kaj Paulo surshipighis, kaj Paulo rekomandis la shipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgautagmeze mi forlasis la insulon -- tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo -- netute trioble dek longajn jarojn. Reveninte al mia kara naskighlando, chio shajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaua hejmo en Jorko, sed tie ne trovighis iuj el miaj parencoj, kaj malghoje mi eltrovis sur iliaj tombshtonaj la malghojan sciigon pri ilia sorto. Pensante kompreneble, ke mi jam mortighis, ili testamentis al mi nek siajn richajhon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, char mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malricheco, mi havis la bonshancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian shipon. Li nun trograndaghis por labori, kaj lia filo nun estris la shipon. Li unue ne rekonis min, sed baldau rememorighis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi achetis survoje insulon, nun estas multevalora. Char ghi estis malproksime, mi ne shatis iri tien kaj loghi tie, tial mi decidis ghin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ghi tiel multe da mono, ke mi subite farighis richulo. Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasighis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loghante en miaj pensoj tage kaj en miaj songhoj nokte; ke mi ankorau unufoje vizitu mian karan insulon. Mi nun ne plu devas laboradi por nutrajho au por vivtenado; chio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saghighi kaj bonighi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia richajho pligrandighas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min launube kaj mi ne povis ghin forpeli de mi; tiel vere estas: "Kiu ajn en osto ennaskighis, ne el karno elirighis." Fine mortighis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaghi al tiu dezerta insulo, kie loghas miajn esperojn tutajn. Mi kunprenis provizon, ilojn, vestajhojn, kaj similajhojn lauspace, ankau lertmetiistojn por loghi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la shipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj audis pafegon. Je tio, chiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, char ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke shipo certe brulas surmare iomproksime, char ni audis pafbruon. La vento ankorau estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidighis, kaj post duonhoro, klarighis al ni, ke marmeze brulas shipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagighon. Sed noktmeze la shipo eksplodis, la flamoj forshutis, kaj la shiprestajho subakvighis. Ni elpendigis lanternojn kaj daurigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin. Je la oka horo morgautagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la shipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laueble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin. Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfelichaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis shipbordon. Pri malghojoj kaj timoj, chio tuj priskribighis -- sopiroj, ekghemoj kaj larmoj farighas la tutajho ilia, sed tia ghojkauzo vere estis tromulte por homoj malfortaj. Kelkaj ghojkriegis kvazau ili krevu la chielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazau en la profundegajho de malghojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, au duonfrenezaj, kaj vidighis du au tri, kiu dankis Dion. Inter la stranga grupo trovighis juna Franca pretro, kiu penis laueble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimighas al kelkaj el la shipanaro, kaj diris al ili: "Kial vi kriegas, kaj elshiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ghojo estu kora kaj plena, esprimu ghin liberege, kaj chesigu tiujn-chi falsgestojn; levu la manojn laudante; lautighu via vocho ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danghero, char tion fari aldonos pacon al via ghojo." Morgauan tagon chio trovighis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan shipon, survoje al Francujo, chiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi. Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis shipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol chio pli malbone, ghia shipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al chiu iom da nutrajho, kiun ili manghis kvazau lupoj, sed timante ke trosato kauzus la morton, mi haltigis ilin. Trovighis en la shipo junulo kaj junulino, pri kiuj la shipoficiro jughis, ke ili jam mortighis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortighis pro malsato, kaj estas kvazau en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambau resanighis, kaj, char ili ne deziris reiri al ilia shipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surshipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis. Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la shipon flanke de la rivereto, apud mia antaua domo. Irante al Vendredo, mi demandas, chu li scias, kie ni nun trovighas. Li chirkaurigardegis, kaj baldau, kunefrapante la manojn, diris: "Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!" Baldau li ekdancis tiaghojege, ke mi lin apenau povis deteni sur la ferdeko. "Nu, kion vi pensas, Vendredo," mi diris, "chu ni tie-chi trovos ilin, kiujn ni lasis?" Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaghon, kaj lia koro malghojighis. "Ne, ne," li diris, "Ne plu, ne, ne plu." "Kial vi tion scias?" mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, "Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandagha viro." Jhus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj che la supro monteta, kaj li diris, "Mi vidi virojn, tie, tie, tie!" Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldau ekvidis fumon suprenirantan che la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surterighis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la shipanaro. Ni chiuj havis armilojn, char ni ne sciis chu trovighus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis che la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaue, mi prenis el la manoj de la rughaj homoj. Mi komandis al chiuj boate, ke ili ne surterighu, sed Vendredon mi ne povis deteni, char li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazau flugas al la maljunulo lausage, kaj chirkauprenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen lau la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon au trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis chirkau li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri chio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis. Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon lau la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenjhetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaghon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaua domo, kiun li nun transdonis al mi. Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loghus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol lau tiaj kashitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. "Kial vi konstruis tian fortikan palisaron chirkau vi?" mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi audas pri chio kio okazis. Tiam li venigis la antauajn shipanojn de la shipo de Paulo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ghis Karlo diris, "Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj shuldas al vi al vivon." Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazau antaue, malghentila shipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia regho. La unua afero por mi estis audi pri chio kio okazis sur la insulo de kiam mi ghin lasis. Taugas, ke mi jen pauzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj jhetighis tien sur la marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke shipo trovighas tiel proksime por alporti min al mia naskighlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstatau ol mi, jen trovighis kvin fremduloj. Tiuj-chi kvin viroj estis parto da shipanoj, kiuj eljhetis Paulo el lia shipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies chefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la shipo de Paulo, mi kunprenis Samon kaj Jon surshipe, sed jhus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la shipo, kaj reveturis al la insulo por kunighi kun siaj tri amikoj. Mi nun estas rakontonta, precize lau mi ghin audis de Karlo, chion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ghin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kunighi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loghi kun ili nek partopreni en la nutrajho. Tial Samo kaj Jo devis vivi laueble por si mem per severa laborado, kaj ili domighis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon. Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi chi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfarajhojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutrajhon por manghi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankau longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, lau mi faris. Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaua hejmo: ili havis la uzon de ambau domo kaj kaverno, kaj en-el-iris lauvole. Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn che la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manghis de chia bonmanghajho en la domo, plie agis lau la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manghi, ili ne permesis la ceterajn manghi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti. Reveninte de la kontinento, Karlo -- kiun mi nun nomos "chefo" char li chefis la ceterajn -- volas permesi, ke la kvin viroj el la shipanaro de Paulo loghu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis audi pri tio; tial la chefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaue lasis sur la insulo; ili baldau lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn chirkau la kampo, lau tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte. Tion observante, la tri malbonuloj estis jhaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruajhojn sur ghi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas sherco; kaj diris, "Venu, sidighu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ghin ricevi." Sed Vilhelmo baldau klare montris, ke ili ne shercas; char, li ekbruligis torchon, kaj ghin almetis al la domtegmento, kaj ghin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torchon kaj estingus ghin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finighis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn. Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandighis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, "Ha! jen la nesto, sed la `birdoj' forflugis!" Tiam ili disrompis chion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaue staris; kaj ili elradikis chiujn arbetojn, kaj disjhetis ilin renverse. Audante pri la friponajhojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed chio, kion Vilhelmo diris, estas, "Al vi sinjoroj `Achuloj' de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne shanghos viajn manierojn." Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranchilojn, kaj ordonis, ke ili estu chenligataj. Sentante tian pikan venghon, la tri friponoj baldau malvarmetighis, kaj deziregis pacighon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberighi. La chefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antau ol tri au kvar monatoj. Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manghi, char ili ne havis alie ol ovaj nutrajhon ghisnune. Sed la chefo diris, ke li neniom cedos ghis poste ili jhuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili aljhuris. Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da rughaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron. Ghoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsagha li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo chion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiauante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la rughaj homoj donis al ili radikojn kaj fishojn por manghi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaue al la bonmastro hakilon, fosilon, shraubon, kaj malnovan shlosilon. Koncerne tiuj-chi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edzighi kun ili, tial la kvin viroj el la shipanaro de Paulo lotis, kaj chiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetajho, kaj ni ne povis lin trovi; kaj char kelkaj el la sovaghaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanghere, li certe diros sian genton pri la loghejoj de la blankuloj. Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kushighis sed ne trankvilighante li levighis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, char la nokto estis tro malluma, kaj li rekushighis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kauzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj "Kion vi diras!" respondis li "eble sovagha gento surterighis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis." Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certighis, ke la alvenantoj estas bando da sovaghuloj; venante por rabegi la blankulojn. Iliaj boatoj ankorau estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris saghe kashi kaj gardi. Unue, ili sendangherighis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la rughuloj surterighis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi lauvole, por ke la rughaj homoj opiniu ilin sovaghaj. Tuj Karlo kaj anoj grupighis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, chefo de la insulo chefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, char li nun montris tiom da fideleco, sagheco kaj akra sento, ke chiuj jughas bone pri la lerteco kaj fervoro. Ne havante armilojn por chiuj, la chefo donis al la sklavoj, longan stangon najlpintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetajho apud la loko sur kiu antaue staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la rughajn homojn. La kontrauuloj nun alpashis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimighis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn. Tiam la chefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ghis tiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la rughuloj laute ekkriegis kaj forkuris laueble. Char la chefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanghere revenis marbordon, kie kushas iliaj boatoj. Sed ne finighis ilia malvenkego; char, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo shovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenau povis surmarighi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili. Tagighon, vidante, kiel trovighis la aferoj, ia chefo diris: "Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-chi, kaj militoj neniam finighos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-chi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin." Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la chefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportighu, kaj bruligu la boatojn. Tion vidante, la rughuloj kuris chirkau ia tuta insulo kun lautaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; char, ili piedpremis la grenon, kaj elshiras la vinberujojn ghuste kiam la vinberoj maturighis, kaj faris multe da difektajho. Fine la chefo sendis la maljunan Jafon por diri al la rughaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loghejo, se ili restos laulime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manghi ghis la rikolto. La malfelichuloj treege ghojis, char ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldau lernis fari chiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seghoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili chion faris lerte, post kiam instruighis. De tiam ghis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaghulon. Kiam mi audis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj dangheroj, kiujn ili travivis; sed mi ghojis char nun loghas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi. Mi miris pro la shangho sur la insulo; la arboj kreskighinte, dometoj konstruighinte, kaj la granda parto de la tero kulturighinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ghi havas fortikajn fostojn che la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ghi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ghin shirmi kontrau la sunbrilo. Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti chion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraghigi iliajn korojn. La morgauan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la shipo venis surteron por ghin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovajho kaj porkajho, pelvon da puncho kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la shipanaro por ke ili siaparte povu festeni freshviande de la terbordo. Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambau por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj shalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ghojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufichan provizon da iloj; chiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranchilon, armilaron kaj chion, kiom chiu eble bezonos. Vidante, ke regas bonvolo chiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaue prenis el la duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj chiuj shipanoj shin laudas. Ambau shi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laue la franca pretro; tial mi donis al chiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn. Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari chiajn aferojn, tial mi nomis lin "Jako de Chiametio." Unu tagon la franca pretro demandis min chu mi lasos Vendredon sur la insulo. "Char per li," li diris, "mi povus paroli al la rughaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, chu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kauzo, pro kiu mi venis chi-tien." Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min. Eltrovinte, ke chio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian shipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon. Irante fine al la shipo, la junulo, pri kiu mi jhus parolis, alproksimighas kaj diras, "Sinjoro, pretron vi kondukis chi-tien kun vi, kaj dum vi ankorau cheestas ni deziras la edzighon de du el ni." Shajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo deziras edzighi kun shi. Tial mi parolis iom varmvoche kaj diris al li, ke li bone pripensu la aferon, char la junulino ne estas edukita samrange lau li. Sed ridetante li diris, ke mi jughas malprave; estas Jako de Chiametio, por kiu li petegas. Tion audante, mi multe ghojis, char mi sciis, ke la junulino estas laueble bona, kaj mi jughis, ke Jako estas bona; tial, samtage mi donis shin al li, por ke shi estu lia edzino. Ili estis havontaj pecegon da tero por kreskigi rikolton sur ghi, kaj domon, kaj budojn por iliaj kaproj kaj provizoj. La insulo nun estis planata jene: Okcidentparto resti senkultura, tiel ke surterighante, la sovaghaj gentoj povos veni-deiri, neghemante iun. Malnova domo esti por la chefo kaj chiuj la arbetajhoj nun etendante ghis la rivereto; sudparto por la blankuloj; kaj la nekulturita parto de la insulo por la rughuloj kies boatojn ni bruligis. Mi pripensis, ke estas unu donaco, pri kiu mi jam ne pensis, nome la libro de la Dia Vorto; kiun mi sciis, donos al ili novan forton por laborado, kaj helpos al ili elporti la tentojn de la vivo. Tial mi ordonis, ke chiuj kolektu chirkau mi, kaj levante tiun-chi Cheflibron, mi diris, "Ghin shatu! Ghin metu al la koro! char ghi enhavas vortojn, kiuj elvenis el la lipoj de Kristo nia Sinjoro, kiujn Li parolis al ni ame, por nin tiri al Si mem. Ghisnune, vi ne havis tian libron sur la insulo. Sendube, tiuj-chi richaj kampoj; tiuj-chi richaj rikoltoj; tiuj-chi brilaj ondoj, kiuj lavas la bordojn chirkauante vin, pruvos al vi, ke estas Granda Dio, Dio de amo; sed, tia evidentajho ne estas suficho, ne dirante al ni pri la sagheco kaj la amo de Dio; kaj nin lasas en mallumo pri la mondo venonta, mondo brila pro amo kaj paco; kaj, kiel ghin atingi." Nun estinte sur la insulo unu monaton; kvinan tagon de Majo mi denove ekveturis kun mia bona Vendredo, chiuj dirinte al mi, ke ili restos ghis mi revenos por forporti ilin. Ferdeke, mi jhetis longan rigardon sur ilin, kaj tiam kashis mian vizaghon en la manojn. Veturinte tri tagojn, kvankam la maro estis glata kaj trankvila, mi vidis, ke shajnas iom nigra ghi unuloke, kaj audis, ke unu el la shipanoj krias "Teron!" Sciante, ke la terbordo ne estas proksima, mi ne povis diveni la kauzon; tial mi ordonis la shipoficiron, ke li supreniru la maston ghispinte por eltrovi per la vidilo tion. Li malsupreniris kun la malbonnovajho ke trovighas multe da dudekoj de boatetoj plenaj je sovaghuloj, rapide alproksimighantaj kun kruelegaj mienoj. Venante pli proksimen, mi komandis, ke la veloj estu faldataj, kaj la shipo haltigata, kaj sciante, ke la plejmalbonajho, kiun tiuj viroj povos fari, estus nian shipon bruligi mi mallevigis la boatojn, alligante unu al la antaua kaj unu al la posta parto de la shipo. Tiamaniere ni atendis la malamikon, kaj tempete ili nin atingis, intencante, mi pensis, nin chirkaui. Unue ili ektimegis pro la grandeco de la shipo, sed baldau tiom alproksimighis, ke niaj shipanoj signodonis lin, ke ili forighu, neintence, tio kauzis batalon kun ili. Ili pafis sur niajn boatojn nubon da sagoj, kiujn niaj shipanoj detenis per tabuloj por shildoj. Ni ne pafis sur ilin, kaj post duonhoro ili forighis enmaron, kaj poste denove revenis al ni. Mi ordonis, ke miaj shipanoj ordigu la pafilojn, kaj sin kashu por esti sendangheraj pri la sagoj, se ili pafus; tiam mi sendis Vendredon sur la ferdekon por alvoki la sovaghulojn ilialingve, kaj demandi, kion ili intencas. Eble ili ne komprenis, kion li diras, sed tuj, kiam li ekparolis, mi audas lin ekkrii, ke ili estas pafontaj. Estis tro vere; ili flugigis densan nubon da sagoj, kaj al mi estis profunda malghojo ke Vendredo falas mortpafita. Neniu alia estis proksime, sed li estis mortpafita per tri sagoj, kaj tri plu falis apuden. Mi tiom frenezighis, ke mi ghojus subakvigi chiujn ilian boatojn, tial mi allasis, ke la viroj shargis kvin pafilojn per kugletajho kaj kvin per kuglajho, kaj mi redonis al ili tiel kruelegan pafadon, kiel ili antaue neniam vidis. Tiam stranga sceno montrighis al niaj okuloj, kaj neniaj vortoj povas priskribi la teruron kaj timegon, kiuj ekkaptis ilin chiujn, char la plejmulto el iliaj boatoj estis fendataj kaj subakvigataj -- tri au kvar per unu pafo. La ceteraj forveturis remileble. Ni enprenis unu malfelichulon, kiu naghis vivsave, sed lia parolado estis tiel stranga, ke kornbruo lau multe sciigus al mi. Unue, li ne volis manghi au paroli, kaj timante ke li mortsopiru, por kuraci lin, ni lin forportis boate, kaj jhetis en la maron, kaj signodonis al li, ke ni ne savos lian vivon, se li ne parolos kaj manghos: Li naghis chirkau kaj chirkau la boato, kaj fine signodonis, ke li faros kiel ni al li ordonos, tial ni enprenis lin en la boaton. Post lerniginte iom da vortoj, li diris al mi, ke lia gento kaj kvar plu alvenis kun reghoj por batalegi. "Sed kial," mi diris, "kauzis ilin alproksimighi al ni?" Al tio li rediris, "por ke vi vidu batalegon." Tiel, pro tio, mortighis Vendredo, kiu tiomjare, estis tiel bona kaj fidela al mi! Mia koro mallevighis pro malghojo. Ni envolvis lin en mortkitelon, kaj kun profunda malghojego, entombigis lin en la maro. Favoran venton, ni veturis al Chiuj Sanktuloj Golfeto, kaj tie ni trovis la unumastshipon, kiu ni antaue alkondukis tien de la hejmlando, kaj kiun mi intencis alsendi al mia insulo kun viroj kaj provizajhoj, post kiam mi sciighus, kiel trovighis chio tie. Char unu el miaj shipanoj deziregis reiri al la insulo en ghi, mi diris, ke chiuokaze li tion faru, tial mi transdonis al li por lia sklavo la rughulon, kiun mi havas sur la shipo. Mi ankau eltrovis, ke unu viro, timante la eklezion Hispanujan, ghojus, se tie li kun edzino kaj du filinoj loghus sendangheraj; tial mi alkondukis ilin surshipon, kaj sendis kun ili tri laktobovinojn, kvin bovidojn, unu chevalon, kvar chevalidojn, kaj dudekon da porkoj: chiuj, mi poste audis, alvenis sendanghere. Lasinte mian insulon nun por chiam mi nun nenion plu diros pri ghi. Mia vivrestajho pasighis pleje en landoj lau malproksimaj de hejmo. De la Golfeto de Chiuj Sanktuloj mi veturis rekte al Bona Espero. Tie mi lasis la shipon, por resti surtere. Mi tuj amikighis kun diverse viroj de Francujo, kaj du Hebreoj, kiuj antaue venis al la promontoro por komerci. Mi trovis, ke iom da komercajhoj, kiujn mi alportis kun mi de la hejmo multege valoras, kaj vendante ilin, mi gajnis multan monon, kaj mi achetis alteprezajn shtonojn, char tiuj postulas nur malgrandan spacon. Pasiginte nau monatojn che la Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi shipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por acheti kariofilojn; tial ni dungis shipon kaj virojn por ghin veturigi, kaj ekveturis. Ni veturis de haveno al haveno diverse, achetis kaj vendis komercajhojn, kaj pasigis ses jarojn en tiu-chi parto de la mondo. Fine ni pensis, ke ni foriros kaj serchos novajn scenejojn; kaj baldau ni renkontis strangan klason da homoj, kiel vi diros, leginte tiun-chi rakonton, kaj rigardinte la ilustrajhojn. Surteriginte, ni achetis grandan domon kanan, kiu kavas chirkau ghi altan kanan palisaron, por eksteradi shtelistojn, da kiuj, shajnis al mi, estas multe en tiu lando. La nomo de la urbo estas Chingo, kaj ni eltrovis, ke la foiro kiu tenighis tie unu fojon chiujare ne okazos ghis post tri au kvar monatoj; tial mi ordonis, ke la shipo reveturu al la Promontoro, char ni intencis nun restadi iom da tempo en tiu parto de la mondo, por iri chirkaurigardante de loko al loko, kaj poste reveni al la foiro de Chingo. Mi unue iris al urbo tre vidinda, iom de la terbordo, konstruis kun rektaj stratoj kvadratangule. Sed mi devas diri, ke reveninte al mia naskigha lando, mi miregis pro la flatajho de miaj konatoj pri la richeco kaj komerco tiuparto monda, char, mi trovis, ke la viroj estas nur amaso da sklavachoj, kiuj povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj au lertajhoj, kaj ke iliaj manieroj estas preskau tiel krudaj kiel tiuj de la rughaj homoj, kiujn mi lasis sur mia insulo. Kia estas ilia komerco kompare al la nia, au de Francujo au Hispanujo? Kiaj estas iliaj havenoj kun malmulto da jhonkoj kaj barkoj, kompare al niaj multenombroj shiparoj? Unu el niaj militshipoj povus subakvigi chiujn iliajn shipetojn, unu vico da Francaj soldatoj venkus chiujn iliajn bravulojn; mi estas dirota la samon pri iliaj havenurboj, kiuj ne povos elteni unu momenton tian sieghon, kia ni sieghus ilin. Post tri semajnoj ni venis al ilia chefurbo, kie ni havigis grandan provizon da teo, ventumiloj, shaloj, pletoj, kaj kruda silko, kion ni metis sur la dorsojn de niaj muloj, kaj ekiris norden. Estis kun ni kelke da richaj Skotoj, kiuj venis tien por komerci. Sciante, ke survoje ni eble renkontus chiuspecajn riskojn, ni kunprenis viraron por deteni la sovaghularon, vagante de loko al loko tra la tuta lando. Ni havis kvin gvidistojn, kaj chiujn niajn monerojn ni kunmetis en unu monujon por acheti nutrajhon survoje, kaj por pagi niajn gvidistojn. Ni elektis chefon por komandi, se estus necese batali por la vivo, kaj ni multe bezonis lian lertecon. Chiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn chiaforme elpenseble el bela argilo, kaj tio estas la argilajho, kiu havas tian famon: la chefkomercajho en tiuparto monda. Unu objekton, diris la gvidisto, li montros al mi, kiun oni ne povas vidi aliloke (kaj kiun mi vere ne povis ridmoki, kiel pri multaj aferoj, kiujn mi vidis tie), jen estas domo tute konstruita el samajho lau la teleroj kaj tasoj, kiujn ni uzas, sed multe pli bela. "Kiel granda estas tiu-chi domo?" mi demandis, "Chu ni povas meti ghin sur muldorson?" "Sur muldorson!" respondis la gvidisto, "Ja, du dekoj da homoj loghas en ghi." Tiam li kondukis nin por vidi tiun-chi strangan vidajhon, kiu vere estas granda domo, konstruita per palisetoj, sur kiuj estis pendigitaj platajhojn el la plej bona materialo, kiun oni povas fari el argilo. Ghi havas brilan glazuron sur ghi, kiu brilas en la sunlumo kvazau vitro. Che la flankoj de la domo estas folioj kaj helikformaj ornamoj, pentritaj per blua kolorilo, kaj la chambraj muroj estis faritaj el malgrandaj platoj en chianuanca rughaj, bluaj, kaj verdaj koloroj, kun iom da oro sur ili diverse tre strangforme, sed farita bonguste; kaj char la sama speco de argilo estis uzita por kunigi la platojn, oni ne povas vidi, kie ili kunighas. La plankoj de chiuj chambroj estas samajhoj, kiel ankau la tegmento, sed tiu-chi estas tute nigra por deteni la varmegon de la sunradioj. Se mi havus pli multe da tempo, mi estus ghojinta vidante plu pri tiu-chi stranga loko, char estas fishlagetoj, aleoj kaj kortoj, chiuj faritaj simile. Tiu stranga vidajho min detenis du horojn de miaj kunuloj; reveninte al ili, mi pagis punmonon al nia chefo, char li kaj la ceteraj tiel longe atendis pro mi; ja ni multe riskis, ne restinte kun la ceteraj. Post du tagoj ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikajho por gardi la landon kontrau la sovaghularoj, libere vagantaj tra la ebenajhoj okcidente. Ghi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj ghin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti. Nia chefo permesis, ke kelkaj el ni iru por chasi, kiel ili ghin nomas, sed kio estas tie por chasi krom shafoj! Sed estante sovaghaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona chasajho, kiel baldau montrighis; ili iras arege. Dum tiu-chi chaso ni renkontis kelkajn sovaghularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi chiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj chevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taugaj por tedlaboro. Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al si, kaj, tiel estas; char, baldau, laua bando venis por kunigi kun ili, kaj lau mia opinio chiuj estis malproksimaj mejle. Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, audis la kornblovegon, li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus. Ne vicighante, ili staris disamase, kaj rigardis nin sovaghe. Sed vidante, ke ni atakos, ili pafis sagojn, kiuj kvankam boncelite, nin ne atingas. Ni haltis por pafi, tiam alrajdis laueble por ataki ilin, glavon enmane, komanditaj de la kuragha Skoto. Tuj kiam ni atingis ilin, ili kuregis dekstren kaj maldekstren, sed tri el ili, chiu havante glavegon, sin defendis kaj laueble penis revoki la ceterajn. Nia Skoto rajdadis proksimen al ili, kaj pafiltenile dejhetis unu de lia chevalo, mortpafis alian, kaj la tria forkuris. Tiel finighis la batalo. Chio kion ni perdis, estis la shafchasajho; neniu estis vundita. Tiamaniere ni iris de loko al loko; fine vojaghis al la chefurbo de la nordaj maroj, ghuste unu kaj duonon jarojn de kiam ni lasis Chingon. Fine mi enshipighis por mia hejmlando, kiun mi lasis antau dek jaroj, nau monatoj kaj tri tagoj. Kaj nun mi finos tiun-chi historion pri mia vivo. Havante la aghon de tri dudekojn da jaroj, mi sentas, ke alvenas la tago, pri kiu mi preghas, mi eniros en la maron de paco kaj amo, kiu ne havas ondojn au bordojn escepte tiujn de felicheco senfina. LA FINO. End of the Project Gutenberg EBook of Robinsono Kruso, by Daniel Defo *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROBINSONO KRUSO *** ***** This file should be named 11511.txt or 11511.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.net/1/1/5/1/11511/ Produced by Darold Booton, David Starner and William W. Patterson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.net/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of co